Monthly Archives: April 2021

2021-04-05 – Kritike ha bli kondamna in Arabia Saudi

Sadhan-detention-sister-AreejUn samfamiliane del laborero Abdulrahman al-Sadhan del Lune Kresent Red ha dikte, ke li Korte Krimal Spesialisat del Arabia Saudi had kondamna lo pro terorisme in un prosese sekret ye duanti yares in un prisone e aftru duanti yares de un interdiktione de voyajado. Grupes por jures homal alega, ke li punio es konektet a un pagine anonim in Twitter, vor al-Sadhan questionad pri positiones Saudi pri problemes de jures homal. Lon textes es lum sol, kelum pruva lon kulpe. (SA)

UEA kaŝis donacitajn membrecojn

Antaŭ kelkaj tagoj Libera Folio povis raporti, ke la membraro de UEA dum 2020 kreskis je iom pli ol 3 procentoj. UEA tamen provis kaŝi la fakton, ke tiu kresko estis kaŭzita de membrecoj donacitaj al la finintoj de reta kurso por hispanlingvanoj.


Individuaj membroj de TEJO laŭ kategorio, 1984-2020. La lasta ero montras la subitan, neklarigeblan kreskon de bazaj membroj en TEJO-aĝo.

La membrostatistiko de UEA, aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, unuavide ŝajnas relative kontentiga. Momente haltis la daŭra ŝrumpado, kaj la kvanto de individuaj membroj eĉ iomete kreskis. Efektive tamen la ciferoj estas ŝveligitaj per kaŝa aldono de nepagantaj membroj. La pagoj okazis ekster la kutima fondaĵo Canuto.

Ekde 1961 la fondaĵo Canuto estas uzata por financi la membrokotizojn de nepagipovaj aktivuloj. La celo de la fondaĵo estas allogi donacojn de pli bonhavaj membroj por utila celo, kaj samtempe eviti sintrompon – kiam donacitaj membrecoj iras tra la fondaĵo, ĉiuj scias, kiom da membroj efektive mem pagas. Sed tiel ne plu estas.

Atenta studo de la pasintjaraj membrociferoj montras, ke la efektiva kresko en UEA okazis inter la TEJO-aĝaj bazaj membroj. Surprize forta kresko okazis precipe en Meksiko (107 novaj membroj), Kolombio (75) DR Kongo (23) kaj  Dominika Respubliko (14). Supozeblas, ke tio estas ĝuste la novaj TEJO-anoj.

La subita kresko de la individua TEJO-membraro de 593 en 2019 al 806 en 2020 estas senprecedenca kaj komparebla kun salto okazinta en 2018, kiam la aĝolimo de TEJO estis altigita de 29 al 35 jaroj. La estraro de TEJO tamen nun ne faris analizon pri la evoluo de la membraro – la temo fakte tute ne estas menciata en la malneto de la jara raporto 2020.

La prezidanto de TEJO, Charlotte Scherping Larsson, ne povas nomi unu kialon de la subita kresko de la membraro, sed ja ĝojas pro ĝi:


Charlotte Scherping Larsson

– Kresko de 213 junaj membroj estas tre bela novaĵo por la junulara movado. 2020 estis malfacila jaro por ni, inter alie por la organizantoj kaj aliĝintoj de renkontiĝoj, sed ĝi ankaŭ estis jaro de inovacio. La reta IJK estis sukceso, ni havis pli da filmetoj kun pli da sukceso ol iam ajn antaŭe, kaj ĉiuj niaj sociaj retoj kreskas. Kaj la statistiko ankoraŭ ne montras la efikon de Retoso, en kiu TEJO-membroj senpage partoprenas. Ni tamen ne certas pri la efiko de hejmrestado al aliaj membrotipoj, specife pri la lokaj kluboj.

Post la multaj diskutoj pri tio, kiom da membroj la asocio efektive havas, la komitato de TEJO en julio 2020 decidis, ke la asocio donu ”proksimuman informon” pri la efektiva membronombro. Tia informo tamen ankoraŭ ne haveblas.

– TEJO konsistas ne nur el individuaj membroj, sed ankaŭ el landaj kaj fakaj sekcioj. Nia nova estrarano pri Landa Agado nun laboras pri novstila KoDEJO (Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj), kaj ĝi helpos pli detale kaj ĝisdate koni membronombrojn de ĉiuj sekcioj. Albert nun estas en la organiza teamo de Retoso, do ni devos ankoraŭ iomete atendi. Ankaŭ funkcianta AKSO donos al ni pli facilan superrigardon pri membronombroj, diras Charlotte Scherping Larsson.

En la klarigoj al la statistiko la revuo Esperanto mencias, ke ”la Virtuala Kongreso kaj Esperanto-kurso por hispanparolantoj sukcese kompensis la nuligon de la UK”.

La plej multaj partoprenantoj de la pasintjara kurso por hispanlingvanoj troviĝis ĝuste en Meksiko kaj Kolombio, ke la nombro de individuaj membroj de UEA kreskis eksplode. Tio ŝajnas indiki, ke UEA aktive membrigis almenaŭ parton de la kursanoj, kiuj krome supozeble estis en TEJO-aĝo.


Martin Schäffer.

La ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, tamen evitas respondi al demando pri tio, kiom el la novaj individuaj membroj en tiuj landoj estas TEJO-aĝaj, kaj kiom el ili efektive mem pagis siajn kotizojn:

– Ni ege ĝojas ke kolegoj el Latinameriko estas tiom aktivaj kaj tial venas novaj homoj al la movado. Ekzemple nuntempe okazas diversaj kursoj en Meksiko kun pluraj dekoj da lernantoj kaj denove en Kolombio baldaŭ komenciĝos kurso por komencantoj, certe granda parto de ili estas en TEJO-aĝo.

Laŭ Schäffer ne gravas, kiu pagas la kotizon:

– Agadrezultojn de niaj latinamerikaj kolegoj ni vidos en la estonteco, tio estas kio plej gravas kaj ne ĉu patro, patrino, instruisto, amiko, kolego, sponsoro aŭ kiu ajn pagis la membrokotizon al nacia aŭ internacia asocio, tion bonŝance ni ne demandas en aliĝilo.

Eĉ se la demando ne aperas en la aliĝilo, Schäffer kiel ĝenerala direktoro de UEA tamen devus scii, ke la kotizon de la novuloj pagis li mem. Fine de la kurso diplomiĝis 236 lernantoj, al kiuj UEA donacis bazan membriĝon por la jaro 2020, rakontas Doniben Jimenez, prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo.

Evidente estas tute en ordo kaj eĉ laŭdinde, ke UEA donacu unujaran bazan membrecon al finintoj de kurso parte financita de UEA. Tamen ne estas tute en ordo, ke UEA kaŝas la kvanton de donacitaj membrecoj, por povi ŝajnigi, ke la kvanto de pagantaj membroj ne malkreskis.

Ne klaras, el kiu konto de UEA la mono por la membrigo de la hispanlingvaj lernantoj estis prenita, sed ajnakaze ne temas pri grandaj sumoj – la kotizo de baza membro en la plej juna TEJO-kategorio en Meksiko kostas nur 4 eŭrojn. Sed klaras, ke oni elektis aktive kaŝi la fakton, ke oni donacis grandan kvanton de membrecoj. Ne eblas nun certe scii, ĉu temas pri 236 donacitaj kotizoj, ĉu malpli – aŭ pli.

La kutima maniero de UEA donaci membrecojn al aktivaj sed nepagipovaj esperantistoj estas uzi la monon en la tiucela fondaĵo Canuto. Dum 2020 la fondaĵo pagis la kotizojn de entute 492 membroj. Sed tiuj evidente ne inkluzivas la hispanlingvajn novulojn.

Laŭ la statistiko, fondaĵo Canuto en Ameriko pagis la kotizojn de entute 85 membroj, el kiuj 35 estis en TEJO-aĝo. En Kolombio fondaĵo Canuto pagis por 6 membroj (1 juna) kaj en Meksiko 12 membroj (2 junaj). La membrara kresko en Meksiko tamen estis 107 kaj en Kolombio 75 novaj membroj.

Do, la mono por la hispanlingvaj kursanoj devis veni el alia poŝo. Se supozi, ke ĉiuj 236 lernantoj efektive akceptis la donacon kaj iĝis membroj, UEA en 2020 havis sume 728 individuajn membrojn, kies kotizojn la asocio mem pagis. Tio estas 17 procentoj el la membraro.

Sen la aldonaj donacitaj membrecoj UEA evidente ne povus raporti kreskon en 2020.


Pli pri la temo

 

Nova kurso por hispanlingvanoj

Pasintjare 236 lernantoj finis realtempan retan kurson de Esperanto por hispanlingvanoj, aranĝitan kunlabore de Kolombia Esperanto-Ligo, UEA kaj TEJO. Nun oni kolektas kontribuojn por financi la ĉi-jaran kurson, por kiu oni bezonas dek hispanlingvajn instruistojn. 


La alvoko de la nova kurso por financa subteno.

En junio 2020 estis lanĉita novtipa, dumonata kurso de Esperanto por hispanlingvanoj en la reto. Temis ne pri lingvolerna retejo, sed tradicia kurso kun veraj instruistoj en rekta elsendo je difinitaj horoj, en grupoj kun ne pli ol dudek lernantoj.

Oni atendis ke aliĝos maksimume cento da lernantoj, sed fakte venis pli ol sescent, rakontas Doniben Jimenez, prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo.

– Ni lanĉis alvokon por instruistoj kaj venis 48, el kiuj 30 restis kun ni. Tiel ni havis la ŝancon krei grupojn kun ne pli ol 20 gelernantoj. Ni okazigis iom pli ol 320 klasojn. Fine de la kurso diplomiĝis 236 lernantoj, al kiuj UEA donacis bazan membriĝon por la jaro 2020.

Post la sukceso, KEL kaj UEA volas denove aranĝi la kurson, senpage por la lernantoj. Tamen estas multe da laboro, kaj kvankam UEA promesis subteni la ĉi-jaran kurson per 2 000 eŭroj, necesas plia financa subteno, unuavice por pagi honorarion al la instruistoj, diras Doniben Jimenez.


Doniben Jimenez kun la kato Balú.

– Por la ĉi-jara versio, ni lanĉis monkolekton. Krome, ni ricevis plurajn petojn el Hispanio, por denove okazigi la kurson. En la pasinta versio estis jam multaj eŭropanoj kiuj partoprenis. Ĉe ili estis la 1-a horo nokte kaj ili estis tie ĉi, sekvante la kurson. Pro tio, ni kreis grupon por Hispanianoj. Ni invitis HEF partopreni la projekton kaj nun ili donacos mil pliajn eŭrojn. Tiel ni povas dungi 15 instruistojn. Ĉiu instruisto havos maksimume 30 gelernantojn.

Oni jam havas sufiĉe da mono por 450 novaj lernantoj, sed se la kolekto sukcesos, eblos akcepti pliajn, diras Doniben Jimenez. Kaj jam multaj montris interesiĝon.

– Antaŭ unu semajno ni lanĉis la alvokon, nur per afiŝo en Facebook kaj Instagram, kaj jam aliĝis 185 kandidatoj. Mi diras ”kandidatoj”, ĉar por garantii bonan lernadon, ni elektos laŭ respondoj en la aliĝo tiujn, kiuj sincere emas kaj volas lerni.

Libera Folio: Ĉu la iniciato estas inspirita de tio, ke oni nun devas fari ĉion malĉeeste?

– Ni havis la ideon jam delonge, plurajn kursojn kun tiu sama metodologio ni okazigis ĉeeste. Ni havis preta la infrastrukturon por okazigi la sesiojn per Teams, por varbi gelernantojn, por aŭtomate taksi gramatikaĵojn. La pandemio estis kiel puŝanto de la iniciato.

Croquis

 

 

Nudemente io jace ante vos

Io ha frigido

Vostre reguardos me penetra

Vos mira mi indefense corpore,

evalutante su beltate e mancos

Vos pictura mi corpore,

e le schizzos es colorate de vostre desiros,

phantasias e capricios

Vos caressa mi formas

con pennas e pinceles

An vostre manos treme

o an illos se move stabilemente?

Io cambia de posa,

monstra vos lo que vos vole vider

Io studia vostre facies

e vostre reguardos

que pendula inter me e le telas

Vos vole capturar le secretos de mi corpore,

comprender su tentationes

e particularitates

Vos vole conciper proque lo belle es belle

e qual cosas evelia vostre desiro

ma tanto longe que vos essaya comprender,

le responsa continua fugir

Io claude mi oculos

Io oblida corpores, reguardos e formas

e in vice me rememora le amorphe musica del spirito

e tanto longe que vos me observa

vos sapera nihil de qual profunde pensatas

se cela detra iste longe, nigre capillos

Ma si vos anque claudera le oculos,

forsan in un nove modo nos videra le un le altere

An vos me osara monstrar vostre nude spiritos,

reprimite secretos,

dolores, dolos, luctos e traumas,

illusiones, ideas e instinctos?

Io face schizzos de vos in mi mente

le quales instantemente se dissolve

Io aperi le oculos

Le session es finite

Il es tempore de exir e vestir se

ma un parte de me remane

fixate a vostre telas

 

Arte per Suzi Holland

Esperantistoj same strangas kiel signolingvanoj

Esperantistoj ŝatas paroli pri lingvaj temoj. Eksteruloj dubas pri la esprimaj kapabloj de ilia lingvo kaj konsideras ilin marĝenuloj. La samo ofte validas pri parolantoj de signolingvoj. Renato Guedes Filho studis la etnobiologiajn aspektojn de la brazila signolingvo Libraso en sia finkursa disertaĵo kaj ĵus prelegis pri la similaĵoj de la komunumoj en reta renkontiĝo.


Renato Guedes Filho esploris similaĵojn inter la esperantistoj kaj signolingvaj komunumoj.

Ekde mia unua sperto en iu Esperanta renkontiĝo, mi jam sciis ke mi havas grandan afinecon kun la etoso de Esperantujo, kaj tre frue jam spertis la tiel nomatan Postkongresan Sindromon. Mi tiom nature ensorbis kelkajn valorojn asociitajn kun la Esperanta komunumo, kiel gastemo kaj konscio pri lingvaj baroj, ke hodiaŭ mi eĉ ne scias kiel mi povus esti alia aŭ ne konscias kiam ekzakte mi ilin ekhavis.

Post Esperanto mi daŭre studis multajn lingvojn, en kelkaj el ili mi atingis sufiĉan nivelon por teni konversacion, kaj kiam mi loĝis eksterlande, ĉefe en Azio, mi povis kontakti parolantojn de tiuj lingvoj kaj ĝui la eblon komunikiĝi kun eksterlandanoj je pli intimeca maniero en landoj en kies lingvoj mi ne kompetentis esprimiĝi.

Tamen, la etoso de Esperantujo, aŭ paroli en Esperanto, ŝajnis al mi sufiĉe unika kaj speciala, ĝis mi eklernis la Brazilan Signolingvon. Jes, la du komunumoj malsamas je pluraj aspektoj, sed mi ja povis rimarki kelkajn interesajn paralelojn inter la du lingvokomunumoj, kiujn mi ne trovis en aliaj pli grandaj etnaj lingvoj, kiel la portugala, franca, hispana aŭ la ĉina.

La unua granda simileco temas pri la konsisto de la parolantaro mem: samkiel Esperantujo, la signantaro de la Brazila Signolingvo (Libraso) estas disa tra la spaco. Tio signifas ke la solaj spacoj kie Esperanto-parolanto povas alparoli nekonaton en tiu lingvo estas en Esperanto-renkontiĝoj, dum kiuj la ŝanco esti komprenata estas pli certa.

Paralele, signantoj de Libraso povas rekte alparoli nekonatojn nur en surdulaj renkontiĝoj kaj ne havas tradician areon kie parolantoj estas troveblaj en alta denseco. En aliaj partoj de la mondo, estas minoritataj lingvoj kies parolantaro nombre malkreskas, tamen ĝenerale ili estas ligitaj al iu specifa areo aŭ regiono, kie almenaŭ en ne fora pasinteco eblis trovi densan koncentriĝon de uzantoj.

Sekve, la parolantoj de Libraso organizas renkontiĝojn, kongresojn kaj klubojn, pere de kiuj ili povas renkonti unu la alian kaj ĝui kion ni ĝuas kiam ni estas en ia Esperanta renkontiĝo. Ne surprize, fine de tiaj surdulaj renkontiĝoj, homoj same raportas sperti antaŭsopiron de siaj konatoj, iuspecan postkongresan sindromon.

En tiuj renkontiĝoj oftaj temoj de konversacioj estas lingva komprena problemo, io kion aliloke mi trovis nur inter esperantistoj. Tio estas, la temo de lingva baro estas ofte diskutata de nelingvistoj. Aŭskultante katalunajn radiostaciojn, mi havas la impreson ke lingvaj temoj tie estas pli ofte pridiskutataj ol en la hispana, sed ankoraŭ mi ne havas sperton en la kataluna ĉiutaga vivo por scii ĉu tio atingas la nivelon kiun mi vidas en tiuj du lingvokomunumoj.

Esperantistoj ofte ŝatas diskutadi pri alternativaj vortoj por la sama afero, ofte pasie defendante la lingvon kontraŭ nenecesaj neologismoj, apogante bonan uzon de la lingvo, kaj kelkfoje eĉ rekte korektante la gramatikajn aspektojn de alilulaj frazoj nome de la bonfarto de la lingvo. En la Librasa komunumo mi eksurprize spektis ordinarulojn debati pri la ĝusta vorto por iu koncepto kaj nelingvistojn defendi la lingvon kontraŭ influoj de la portugala.

Mi ne parolas alian minoritatan lingvon kaj tial ne scias, ĉu tiu fenomeno same troveblas en aliaj minoritataj (aŭ minoritatigitaj) lingvoj, sed laŭ mia malgranda sperto kun la kataluna, ŝajne tio estas la kazo, almenaŭ iugrade.  Tio trenas nin al la diskuto ĉu Esperanto estas minoritata lingvo, en kiun mi ne eniros, ĉar por ni sufiĉas rekoni ke Esperanto estas en situacio de kunesto kun alia pli potenca aŭ majoritata lingvo aŭ lingvoj kaj tiel povas subiĝi al ties influoj rilate la ĉiutagan uzon.

En Esperantujo, ofte oni diskutas pri kion signifas esti Esperantisto, ĉu sufiĉas koni la lingvon kaj uzi ĝin aŭ ĉu oni nepre enkorpigu ”Esperantajn valorojn” por meriti tian kvalifikon.

Nuntempe, en kelkaj surdulaj cirkloj, okazas la sama diskuto, en kiu oni nomas Surdulo (per majuskla S) tiun kiu kundividas la surdulan kulturon, diference de tiuj neaŭdantoj kiuj ĝenerale ne scipovas signolingvon. Ili ofte estas ”buŝumataj” (eduka procezo, tra kiu surduloj lernas liplegi kaj paroli voĉe), kaj kelkfoje ili eĉ ne identigas sin kiel parton de tiu komunumo.

En ambaŭ okazoj mi rimarkas centran rolon de la lingvo en la identiĝ-procezo de tiuj komunumoj de disaj parolantoj.

Alia similaĵo inter ili estas popola ideo pri tio, kio al ili mankas. Laikoj ofte opinias Esperanton lingvo sen kulturo aŭ sen kulturaj produktoj, kiel libroj, proverboj kaj poemoj. La samon oni ofte pensas pri signolingvoj. Mi mem dum iom da tempo havis tian ideon, antaŭ ol kontaktiĝi kun la riĉaj esprim-eblecoj unikaj al Libraso. En kelkaj medioj de Brazilo, surduloj travivas kapablismajn* subpremojn kaj multfoje estas vidataj de najbaroj kiel iaj ”stranguloj” pro sia malsimila esprimmaniero.

Tio tuj pensigas min pri ia stereotipo de Esperantisto kiel tiu stranga persono kiu lernas kuriozan lingvon kaj havas sufiĉe ofte grandajn utopiemajn idealojn. En ambaŭ komunumoj fakte troveblas ia diskurso de persekutado de la lingvoj. En Esperantujo oni eĉ eldonis la libron La Danĝera Lingvo kiel ateston de tiu historio.

La Milana Kongreso okazinta en 1880 fifamas en la surdulaj kulturoj kiel la konferenco en kiu tiel nomataj fakuloj pri surduloj decidis malpermesi al surduloj uzi signolingvojn dum sia edukprocezo, favorante la buŝuman edukadon en multaj landoj, inkluzive de Brazilo. Kiel atendite, la rezulto estis katastrofa kaj malhelpis milionojn da homoj facile komunikiĝi dum jarcento. Tio kaŭzis spurojn kaj traŭmatojn kiuj ĝis hodiaŭ estas spertataj en la surdulaj komunumoj tra la mondo.

Hodiaŭ, feliĉe, la cirkonstancoj estas pli favoraj, kaj al internacia komunikado pere de la verda lingvo, kaj al brazilaj surduloj uzadi sian signolingvon. La alveno de novaj teknologioj efikis favore al la disa Esperanta komunumo, tiel ke nun tie, kie interreto alireblas, oni povas tuj interŝanĝi tekstajn, voĉajn kaj videajn mesaĝojn el kaj al ie ajn en la mondo. Tio certe estas alia sperto, ol kiam eblis komuniki nur letere kaj telefonalvokoj estis preze neeblaj.

Siaflanke, la Librasa komunumo ne povis ĝui la faciligon de telefonoj kaj bedaŭrinde skribsistemoj apenaŭ estas konataj por skriba komunikado. Tiel la novaj informatikaj tujaj videaj komunikiloj revoluciis la sperton de la uzantoj, disaj tra la Brazila teritorio.

Espereble ambaŭ lingvoj estos pli sekure rekonitaj en institucia nivelo. Esperanto ĝuus grandan antaŭeniron, se ĝi sukcesus esti rekonita de iu superŝtata organo kiel Mercosul aŭ Eŭropa Unio. La efektiva realiĝo de tiu eblo tamen ŝajnas ankoraŭ iom reva.

En Brazilo, Libraso estis oficiale rekonita en 2002. Post tio leĝa vojo estis malfermita por ĝia antaŭenigo, kiel ekzemple plivastigo de universitataj filologiaj kursoj. La edzino de la nuna prezidanto de la lando, Michele Bolsonaro, Libras-parolanto,  iom vekis esperojn de plua antaŭeniro de surdulaj rajtoj ĉe kelkaj homoj pro tio ke ŝia diskurso kiel unua damo estis tute kondukita Librase. Temis nur pri simbola ago, malplena je konkreta signifo, kiel la ĵusa fermo de la televidkanalo TV INES (televidkanalo kiu elsendas nur Librase) atestis.

La disa distribuo de la parolantoj de Libraso kaj de Esperanto tra la spaco okazigas apartajn sociajn dinamikojn ne ofte vidatajn aliloke. Verŝajne aliaj signolingvaj komunumoj en urbaj centroj havas similan sperton ol Libras, kiel LSF (Franca Signolingvo) kaj LSE (Hispana Signolingvo). Iugrade, aliaj minoritataj buŝlingvoj povas havi iajn similajn punktojn – mi demandas min pri la kreskanta nombro de parolantoj de la irlanda en Dublino, ekzemple.

Alia lingvokomunumo, kiu verŝajne havas eĉ pli da similaĵoj kun la nia, estas la piĝina Internacia Signo, ankaŭ konata kiel Gestuno, kiu estas komuniksistemo disvolviĝinta en internaciaj renkontiĝoj de surduloj kaj ankoraŭ malhavas la sistemecon de Esperanto.

Ĝi estas ĉefe influita de la Usona Signolingvo (ASL) kaj de eŭropaj signolingvoj, kaj ĝia ankoraŭ limigita vortaro estas pli ŝablona ol ĝia gramatiko, kiu ankoraŭ estas tre influita de la unua lingvo de la signanto. Tio tamen ne starigas tiom grandan probemon kiel por uzantoj de buŝlingvoj pro diversaj kialoj, kiel ekzemple la nearbitreco de la vortprovizo kaj la komunaj gramatikaj strategioj uzataj en okcidentaj signolingvoj.

Organizaĵoj kiel Eŭropo Unio kaj la Monda Federacio de la Surduloj apogas la uzon de la Internacia Signo kiam la cel-publiko estas diverslingva pro ekonomiaj kialoj, sed ili ankaŭ atentigas ke estas ideale ĉiam kiam eblas traduki al la naciaj signolingvoj por certigo de kompreno.
Aliaj signolingvoj iam estis uzitaj por interetna komunikado, kiel la ebenaĵ-indiĝena signolingvo, parolita en Nordameriko kaj malaperinta post la alveno de eŭropanoj pro la koloniado.

Pro sia tutmondeco, probable Internacia Signo meritas pli da atento ol ĝi jam ricevas en Esperantujo. Estis por mi tre interese vidi ke la Esperanta sperto, eĉ se iom aparta de la plejmulto de la etnolingvoj, ja havas paralelojn kun aliaj, ne planitaj, lingvoj.

Renato Guedes Filho

* Kapablismo estas la ideo ke ekzistas iu perfekta aŭ dezirinda modelo de korpo, menso aŭ parolo. Samkiel en Brazilo aŭ Usono ekzistas historia struktur-nivela subpremo kontraŭ nigruloj kaj indiĝenoj (rasismo), aŭ virinoj en Okcidento historie spertis malavantaĝojn rilate al viroj (seksismo), kapablismo estas la ideo ke handikapuloj aŭ tiuj kies korpoj, mensoj kaj paroloj ne kongruas kun iu koncepto de normaleco, ne rajtas ekzisti aŭ ne ĝuas plenan alireblon al ĉiuj sferoj de la socia vivo. (Noto de la aŭtoro.)


 

2021-04-03 – Insidia in Jordania

2021-04-03-T193451-Z-1208110386-RC2-JOM9-I94-CB-RTRMADP-3-JORDAN-SECURITY-ARRESTS-JPGViginti homines es capto ab magistratus Jordanico. Membro de familia regale Hassan bin Zaid et præfecto anteriore de curia regale Bassem Awadallah es inter captos. Illos es accusato de insidia ad subversione de rege Abdulla II, qui es sustento ab Arabia Saudito. Cohortes de securitate dic etiam ad principe Husaino filio de Abdulla, herede de regno, quod ullo motus et operationes, que potes es uso ad destinare securitate et stabilitate de Jordania, debe es abstento ab illo. (JO)

2021-04-02 – Krimini milital en Afganistan

AP-21092588574333La guvernerio Usana, sub la prezidantulo Joe Biden, nuligis restrikti kontre kelka membri dil Korto Kriminal Internaciona, exemple la chef-persequistino Fatou Bensouda de Gambia ed advokatulo pri yuri homal Phakiso Mochochoko de Lesoto. Li restriktesis antee dal lora prezidantulo Donald Trump pro inquestar krimini milital en Afganistan e Palestina. La guvernerio di Biden tamen insistas, ke la Korto indijas resortiso judicial, pro ke nek Usa nek Israel esas stati membra. (AF)

2021-04-01 – Ira in Re publica Populari Sinarum

thediplomat-2021-03-31Res publica Popularis Sinarum Civitates Fœderatas Americæ irate monuit, ne lineam rubram transgrederentur, postquam legatus Civitatum Fœderatarum Americæ in Palau Rem publicam Sinarum (Taiwaniam) Jovis die publice viserat. Ita factus est primus legatorum Civitatum Fœderatarum Americæ, qui in officio Rem publicam Sinarum visit ab anno millesimo nongentesimo septuagesimo nono, quando Civitates Fœderatæ Americæ omnia fœdera cum Re publica Sinarum interruperant. (CN)

Sankta bovino kaj nia diligenta kolegaro

En intervjuo de la populara Moskva radiostacio Eĥo Moskvi, la konata verkisto Leonid Juzefoviĉ asertis ke Esperanto havas milionon da parolantoj. Post la elsendo esperantistoj krude atakis lin en komentoj, ĉar li ne sufiĉe laŭdis la lingvon. Grigorij Arosev pripensas, kion tio diras pri la esperantistoj.

Lastatempe esperantistoj almenaŭ dufoje montris sian karakteron al la ekstera publiko. Pri la japana anglalingva kultura magazino Esperanto oni jam povis legi interalie en Libera Folio.

La unua komento sub la artikolo pri la rezulto de la “interveno” de esperantistoj estis: “Ne la unuan fojon la plej fervoraj malhelpantoj de Esperanto estas la Esperantistoj mem” (skribis Kirilo Brosch). Mi plej sincere aliĝas al ĉi tiu penso.

La dua okazo estis rimarkita de neniu, sed tamen ĝi estas ankaŭ tre tipa. Laŭ la “invito” de la redaktoro de “Esperanto” Dima Ŝevĉenko kelkaj esperanstistoj, plejparte rusiaj, publike insultis tre popularan, sukcesan kaj sufiĉe maljunan verkiston Leonid Juzefoviĉ (nask. 1947).

Temis pri la longa intervjuo por la radia stacio “Eĥo Moskvi”, kadre de kiu la verkisto estis demandita pri Esperanto. Antaŭ multaj jaroj Juzefoviĉ verkis libron “Kazaroza”, kie gravan rolon havis esperantistoj kaj loka Esperanto-klubo, kaj tiu libro jam longan tempon ne lasas ruslingvajn E-aktivulojn trankvile vivi.

Jen estas laŭvorta traduko de la fragmento, kiu tiom furiozigis esperantistojn.

Ĵurnalisto: Kiu karaktero el kiu romano de Leonid Juzefoviĉ – reala historia persono – estas lia tre proksima parenco? Kompreneble, temas pri fratino de via avino, Ella Georgievna, kantisto, laŭ mia kompreno, ŝi havis artan kromnomon Kazaroza. Se ŝi ne estus via sufiĉe proksima parencino, ĉi tiu tuta historio kun Esperanto, kun ĉi tiu enigmo – ĉu ĝi interesus vin aŭ vi plej verŝajne preterpasus ĝin?

Juzefoviĉ:Esperanto ekinteresis min en la sovetia tempo. Ĝi komencis interesi min kiel ĝenerala simbolo de revolucio. Tiam mi ne povis skribi pri la revolucio, kion mi pensas — [ke ĝi estis] kiel civita milito, tio estis neebla. Sed se ni metu ĉi tiun ideon en iun simbolan nivelon kaj diri ”Esperanto” subkomprenante ”marksismon”, tiam pri io oni povus paroli. Nun ĉi tiu metafora lingvo ne bezonatas, sed tamen, esperantistoj ankoraŭ ekzistas, ilia nombro draste malpliiĝis en la mondo, sed ankoraŭ estas ĉirkaŭ miliono da ili, kaj ili sekvas kun granda intereso kaj ĉiam demandas min, ĉu mi planas ankoraŭ ion skribi pri ili.

Kial laŭ vi tia ŝajne natura ideo – krei unu lingvon por la homaro – subite montriĝis, almenaŭ ĉe la hodiaŭa nivelo, ĝenerale ne funkcianta? Esperantistoj estas simple entuziasmaj homoj, ĉi tio estas ŝatokupo, sed serioze, ŝajnas al mi, la homaro ne konsideras la ideon konstrui lingvon, pli kaj pli sukcesante kun la sufiĉe reala angla.

– Nu, same kiel estis la latino aŭ en orienta Eŭropo estis la eklezia slavona lingvo – la malnova bulgara. Ili estas lingvoj kun tradicioj, lingvoj, en kiuj vi povas legi multe, lingvoj, en kiuj historio kaj vivo spiras, kaj, kompreneble, ili ĉiam estos. Neniu artefarita lingvo iam povas esti tiel riĉa kiel natura lingvo. Ĉi tio ne estas nur komunikilo, ĝi estas tuta mondo, kaj la lingvo vekas intereson pri la kulturo kreita en ĉi tiu lingvo. Same kiel la franca estis ofta eŭropa lingvo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, la hispana estis kaj estas en iu parto de la mondo, kaj la rusa estis internacia kaj tre signifa lingvo, kaj iagrade ĝi restas tia ĝis hodiaŭ.

Reage al tio esperantistoj en la YouTube-paĝo lasis ĉirkaŭ 20 komentojn, kie ili insultis ne nur la radiostacion kaj la ĵurnaliston, sed ankaŭ la verkiston. Evidente, la plej akran reagon vekis la frazo Neniu artefarita lingvo iam povas esti tiel riĉa kiel natura lingvo.

Oni povus diskuti pri la eldirita tezo, sed baze Juzefoviĉ pravas – kaj tio ial provokis lavangon da blasfemoj. Tiujn mi ne traduku pro abomeno al la krudaj vortprovizo kaj tono de la eldirintoj.

Simple kredu: estis neelteneble, mi nur esperas, ke tion simple ne vidis Leonid Juzefoviĉ: aŭtoro de dudeko da libroj, kvinfoje premiita, interalie dufoje pro la elstara historia libro ”La vintra vojo“.

Kion povus konkludi flankaj aŭskultantoj kaj legantoj de la menciita YouTube-diskuto: esperantistoj estas agresema kaj ofendiĝema grupeto, kiu rezulte de 3-minuta parto de la dialogo (dum la tuta intervjuo sume daŭris pli ol 45 minutojn) vulgare atakas la parolantojn, sen prezenti argumentojn.

Sed plej verŝajne flankaj aŭskultantoj, vidante areton da insultantoj, simple ne profundiĝos en la esencon de la priparolata temo kaj preterpasos ĝin. Kaj certe post tia publika ”akcepto:” flanke de esperantistoj apenaŭ iu volos konatiĝi kun la lingvo.

La japanan precedencon kaj la kazon de Juzefoviĉ kunigas jeno: la sankta bovino estas netuŝebla, ĝin rajtas melki kaj pridiskuti nur nia diligenta kolegaro.

Grigorij Arosev

2021-03-31 – Filipinaj plendoj kontraŭ Ĉinujo

safe-imageFilipinoj diris, ke ĉinuja mara ŝiparo “ekipita per milicoj” nun disvastiĝis al pli larĝaj areoj ene de la filipina ducentmejla ekskluziva ekonomia zono post okupado de la pridisputata Whitsun-rifo, kaj ke la ŝiparo spitis filipinajn postulojn, ke la ŝiparo estu retirita el la filipinaj akvoj. Filipinoj priskribis la ĉeeston de la ŝipoj kiel “svarmantan kaj minacan”. Ĉinujaj diplomatiistoj diris, ke la boatoj ŝirmiĝis kontraŭ onda maro, kaj neis la partoprenon de milicoj. (CN)

UEA lanĉis sian novan retejon

Post longa laborado UEA fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.


La nova retejo de UEA.

La reteja projekto de UEA estis lanĉita dum la Universala Kongreso en Rejkaviko en 2013, kiam la tiama nova estraro, gvidata de Mark Fettes, petis ke la komitato rezervu 100 000 eŭrojn por la projekto. La komitato post iom da grumblado konsentis, kaj nun oni povas vidi la rezulton.

En intervjuo de Libera Folio en novembro 2014 Mark Fettes klarigis, ke la starigo de nova retejo ne povas okazi senprokraste, ĉar ĝi estas dependa de aliaj reformoj en la laboro de UEA:

– La reteja demando tuŝas preskaŭ ĉiujn aspektojn de la funkciado de UEA, kaj do retejaj solvoj postulas ankaŭ ŝanĝojn en nia labormaniero… kio ne estas tuj solvebla demando. La demando restas prioritata, tamen, por nia mastruma triopo.

Pri la reteja renovigo dum la jaroj okupiĝis diversaj teamoj. La nuna estraro, kiu estis elektita en la Universala Kongreso de Lisbono en 2018, fine sukcesis realigi la bezonatajn ŝanĝojn en la labormaniero de la asocio.

La nuna prezidanto de UEA, Duncan Charters publike diris, ke la lanĉodato de la nova retejo estos la 15-a decembro 2020, sed dum la kunsido de la komitato de UEA en septembro li modifis la tempoplanon:

– Do la nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro, li tiam diris.


Aleks Kadar, la nova ĝenerala sekretario de UEA.

Ankaŭ tiu limdato pasis sen apero de nova retejo, sed nun fine okazis la lanĉo. Tamen ne ĉio jam pretas, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar:

– Gravas‌ ‌kompreni‌, ‌ke‌ ‌la‌ ‌”nova‌ ‌retejo‌ ‌de‌ ‌UEA”‌ (kiel iuj referencas al AKSO) ‌estas‌ ‌nur‌ ‌malgranda‌ ‌parto‌ ‌de‌ ‌la‌ ‌tuta‌ ‌projekto.

Granda parto de la reteja renovigo ne estas tuj rimarkebla por uzantoj, sed la nova retejo uzas la plej pintajn teknologiojn, kaj malantaŭ la fasado funkcias la nova administra sistemo, kiu grave faciligos la funkciadon de la Centra Oficejo.

– ‌‌Ĝuste‌ ‌tiuj‌ ‌du‌ ‌partoj‌ ‌estas‌ ‌multe‌ ‌malpli‌ ‌facile‌ ‌kompreneblaj‌ ‌al‌ nefakuloj, diras Aleks Kadar.

Li ne akceptas la oftajn kritikojn, laŭ kiuj UEA elspezas senlimajn kvantojn da mono al projekto kies rezultoj nenie videblas.

– Unue, mono ne “daŭre elspeziĝas”. La lasta parto estos pagita kiam ĉiuj partoj, kiuj devus esti liveritaj laŭ la nuna kontrakto, estos liveritaj. Ne temas pri promesoj, sed pri kontrakto inter UEA kaj TEJO. Nur kiam la kontrakto estos plenumita, UEA pagos. Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA. Aparte indas substreki, ke ĝuste en 2020 la reta agado de UEA estis elstara.


La diversaj sekcioj ricevis fasonadojn aparte elektitajn por elstarigi la enhavon.

La nova retejo de UEA estas multmaniere avangarda. Oni decidis sekvi la plej modernan direktiĝon en reteja fasonado: anstataŭ teda, monotona aspekto oni elektis fasoni la diversajn sekciojn en karakteriza maniero, tiel ke ekzemple la facila sekcio havas laŭeble simplan kaj klaran aspekton, dum la forumo uzas la tradician verdan rekon-koloron.

En la sekcio por aktivuloj oni decidis uzi terglobon kiel simbolon de la tutmonda aktivado de UEA, dum la sekcio pri lingvaj rajtoj elstaras per bunteco, kiu reflektas la lingvan diversecon, subtenatan de UEA. La sekcio por gazetaro ricevis simplan kaj elegantan fasonon, kiu reflektu la aktualecon de la enhavo.

Dum la laboro oni konsideris ankaŭ la evoluon de la lingvo, kaj pluraj teamanoj argumentis por tute riisma retejo. Post la ĵusa nedecido de la Akademio de Esperanto pri seksneŭtralaj pronomoj, la estraro de UEA tamen decidis same atendi pri la ĝenerala enkonduko de la pronomo ”ri” almenaŭ ĝis la jaro 2031. Dezirantoj tamen povas en la retejo de UEA jam nun elekti riisman variaĵon de la plej multaj paĝoj.

Do, kvankam la videblaj ŝanĝoj en la retejo de UEA povus esti pli grandaj, la unua granda paŝo en la reteja renovigo estas nun farita. Baldaŭ la evoluigo de AKSO permesos tute aŭtomatan funkciadon de la Centra Oficejo.

Homa laborforto estos bezonata nur por purigi la necesejojn, sed por tiu tasko jam volontulis la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer:

– Kredu min, kvankam mi estas viro, mi scias purigi necesejon.

Ĉiuj citaĵoj en la artikolo estas aŭtentikaj.


Pli pri la temo: