Monthly Archives: March 2021

2021-03-30 – Modifikasion de Leg Fundamentik in Hong Kong

Clip0062-MXF-00-24-15-21-Still001-CopyMembri de Komitet Permanant de Kongres Poplik Nasional Cinesian av voted favoru modifikasioni de Aneks I e II de Leg Fundamentik de Hong Kong a revisar sistem selektasionik. Votasion av esed unanim, inklusive Tam Yiu-chung, delegat sol de Hong Kong. Ist modifikasioni es vised per oposasion kuale akt a ulteriore minuar sie influens po protesti anti-guvernatorelik in temp anuik 2019 e viktoriasion kuasi absolut de oposasion in selektasioni lokik in el sem temp anuik. (CN) (HK)

2021-03-30 – Demisioni en Brazilia

safe-imageYe min kam un dio pos la desengajo dil antea ministrulo defensal, la nova ministrulo defensal Walter Souza Braga Netto en matino mardia renkontris la komandantuli di omna tri branchi dil Trupi Armizita Braziliana (mar-armeo, aer-armeo, sul-armeo), qui anuncis ilia intenco demisionar de ilia ofici tam balde kam nova sucedanti trovesos. L‘ anunco dil demisiono kolektiva alegite esas ago signalonta opozo dal Tupi Armizita kontre irga intervenado milital en politiko. (BR)

2021-03-27 – Manifestatione in Pakistania

safe-imageObstructiones de vigiles es perforato ab plure mille participes de manifestatione in provincia Khyber Pakhtunkhwa de Pakistania septentriooccidentale. Progressu ad Bannu et tandem attactu ad urbe capitale Islamabad es attemptato ab illos. Investigatione ab gubernaculo ad causa de mortes de quatuor juvenes juxta Janikhel in districto Bannu es postulato ab illos. Participes de manifestatione dic, quod juvenes supradicto jam es torto et occiso ab cohortes de securitate. (PK)

UEA kresketas kaj ŝrumpas

La kvanto de individuaj membroj de UEA pasintjare kreskis je iom pli ol 3 procentoj. La kresko tamen ĉefe okazis en la kategorio de ”baza membreco”, kiu donas malmultan enspezon al la asocio. La kvanto de ordinaraj membroj-abonantoj unuafoje falis sub mil. La kvanto de individuaj membroj de TEJO aliflanke klare kreskis.


La resuma tabelo en la aprila numero de la revuo Esperanto.

La suma kvanto de individuaj membroj de UEA fine de la jaro 2020 atingis 4 293, kio estas 131 pli ol en 2019. Tio egalas al kresko de 3,1 procentoj. Tiamaniere UEA superis la pasintjaran malrekordon de 4 162 individuaj membroj, sed tamen la membrokvanto estas malpli alta ol iam en la postmilita periodo, kun la escepto de 2019.

La ĉefa kresko okazis en la novaj, relative malmultekostaj kategorioj ”membro baza” kaj ĉefe ”juna membro baza”. Tiuj membroj ne ricevas la presitan revuon. La presitaj Jarlibro kaj Gvidlibro ne plu ekzistas, sed tamen plu restas ses membroj, kiuj iam antaŭ la reformo de la membrosistemo anticipe pagis kotizon laŭ la kategorio ”membro kun Gvidlibro” por kelkaj jaroj.

Plej rimarkinda estas la kresko en la kategorio ”juna membro baza”, kun pozitiva saldo de 193 membroj. La kvanto de nejunaj bazaj membroj kreskis je 32 kaj la kvanto de junaj membroj-abonantoj je 19. Aperis ankaŭ 8 dumvivaj bazaj membroj, kaj eĉ unu juna dumviva baza membro. La laste menciita kategorio tamen ne garantias eternan junecon.

Aliflanke malkreskis precipe la kvanto de ordinaraj membroj-abonantoj, kiu nun unuafoje estas sub mil. La falo de 1 033 membroj-abonantoj en 2019 al nur 933 membroj-abonantoj en 2020 egalas al malkresko de 9,7 procentoj. Aldone, forfalis 18 dumvivaj membroj-abonantoj.

La kvanto de simplaj abonoj al la revuo Esperanto same falis, de 59 al 49. Entute la kvanto pagitaj abonoj al la presita revuo Esperanto en ĉiuj kategorioj falis de 1 912 al 1 803.

La kvanto de individuaj membroj de TEJO klare kreskis kaj en la pasinta jaro atingis 806. En 2019 TEJO havis nur 593 individuajn membrojn. La kvanto de junaj aligitaj membroj iom malkreskis, tiel ke TEJO en 2020 sume havis 2 092 membrojn en tiuj du membrokategorioj.

Mankas informoj pri tio, kiom el la membrokotizoj en 2020 estis financitaj de fondaĵo Canuto. Ĝenerale eblas konkludi, ke la kotiza reformo apenaŭ rezultis en tia kresko de la membraro, kian la estraro kaj parto de la komitato atendis, kiam oni decidis pri la ŝanĝoj en Lisbono. Tiam la revuo Esperanto raportis jene:

La novaj kotizoj estas sig­ni­fa paŝo al pli justa kaj inkluziva membrosistemo. Ili espereble ankaŭ kon­tribuos al la reekvilibrigo de la finan­coj en UEA – precipe se la kate­gorio de baza membreco sukcesos al­lo­gi kaj teni retajn lernantojn de Es­pe­­ran­to. Ŝlosilan rolon en tio ludos la nova reta membrospaco de UEA, ki­un de­monstris en Lisbono ĝia ĉef­pro­gra­misto Ana Ribeiro. Pri ĝiaj lanĉo kaj planataj funkcioj ni rakontos en ve­nonta numero.

La decido pri la nova retejo de UEA estis farita en 2013, kiam la asocio decidis rezervi por ĝi 100 000 eŭrojn. La kongreso en Lisbono okazis en 2018. Pri la stato de la nova retejo estrarano Amri Wandel en marto 2021 raportis en la komitata diskutejo:

– Ni akceptas la kritikon ke ne estis menciita la stato de la nova retejo. Kvankam ja okazis kaj okazas signifa progreso, bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne troviĝas en stato facile raportebla.

Poste la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar, sendis al la komitato ”eltiraĵon” el ankoraŭ ne aperinta progresraporto por klarigi, kial ne facile eblas raporti pri la progreso de la reteja projekto:

Gravas‌ ‌kompreni‌, ‌ke‌ ‌la‌ ‌”nova‌ ‌retejo‌ ‌de‌ ‌UEA”‌ (kiel iuj referencas al AKSO) ‌estas‌ ‌nur‌ ‌malgranda‌ ‌parto‌ ‌de‌ ‌la‌ ‌tuta‌ ‌projekto.‌(…) Kiam la Estraro respondis,‌ ke la projekto AKSO ne estas en facile raportebla stato, estis pro tio, ke‌ ‌‌ĝuste‌ ‌tiuj‌ ‌du‌ ‌partoj‌ ‌estas‌ ‌multe‌ ‌malpli‌ ‌facile‌ ‌kompreneblaj‌ ‌al‌ nefakuloj.

Tamen la laboro laŭ li progresis, kaj ”baldaŭ” aperos raporto pri la projekto.


Pli pri la temo:

2021-03-27 – Sanctiones in Sinis

safe-imageMinisterium rerum externarum Rei publicæ Popularis Sinarum sanctiones contra præsidem et præsidem vicarium Commissionis Civitatum Fœderatarum Americæ pro Religionis Libertate Internationali et legislatorem Canadensem Michaëlem Chong imposuit. Sanctiones a gubernaculo Rei publicæ Popularis Sinarum impositæ sequuntur sanctiones contra Rem publicam Popularem Sinarum a Civitatibus Fœderatis Americæ, Unione Europæa, Britanniis et Canada prius hoc hebdomade impositas causa transgressionum indictarum jurum Uigurorum in regione autonoma Xinjiangensi Sinarum occidentalium. (CN)

2021-03-27 – Sanctiones in China

safe-imageMinisterium rerum externarum Rei publicæ Popularis Sinarum sanctiones contra præsidem et præsidem vicarium Commissionis Civitatum Fœderatarum Americæ pro Religionis Libertate Internationali et legislatorem Canadensem Michaëlem Chong imposuit. Sanctiones a gubernaculo Rei publicæ Popularis Sinarum impositæ sequuntur sanctiones contra Rem publicam Popularem Sinarum a Civitatibus Fœderatis Americæ, Unione Europæa, Britanniis et Canada prius hoc hebdomade impositas causa transgressionum indictarum jurum Uigurorum in regione autonoma Xinjiangensi Sinarum occidentalium. (CN)

2021-03-23 – Akusasion in Birmania

800Durantu konferasion presik in Nepyido, urb prinsipal birmanian, forsi armed defendav resumetasion de *junta (konsilierel guvernant de diktatoria militarik) e dikav, ke shef eksmoved Aun San Su Ci esav korumped e no-honest. Noun prov de ist akusasioni av esed ofred, ekseptu atest registred de Phyo Min Tein, eks-koleg de Aun San Su Ci, kel av esed prisoned per forsi militarik da komens de subvertasion de stat. Movasion de no-obediantitet sivil es intred per homi mult. (MM)

Globe-trotter

Io es un globe-trotter

e viagia die e nocte

Multe urbes visitante,

sempre cantante, sempre dansante

In Berlin io bibe vin’

In Paris io mangia ris

In Milan, parmesan

e in Praga, multe fragas

In Bologna gustose lasagna

In Athena cocite balena

In Atlanta patatas octanta

In Havana frite rana

Ref:

Io ama viagiar

multe locos visitar

Io es un vagabundo

que explora tote le mundo

Cata visitate citate

me da tante felicitate

e un belle memoria

o un amusante historia

In San José io bibe the

In Nagoya io bibe soya

In Rimini io bibe Martini

In Toronto, Vino Tinto

In Wuhan totes es san

In Manila io basia un gorilla

In Benidorm omnes dormi ben

In Caracas io sona maracas

In Casablanca nihil me manca

In Geneva io me perdeva

ma in Warszawa te trovava

e sempre desde tunc amava

Io es un globe-trotter

e viagia die e nocte

Multe urbes visitante,

sempre cantante, sempre dansante

Io ama viagiar…

In Valencia il ha un conferentia

In Valletta io porta calcettas

In Barcelona il ha un zona

ubi on adora le dea Pomona

In Madrid io porta tweed

ma in Peking le roba del viking

In Jakarta, nigre scarpas

e in Luanda, non demanda!

In Pretoria io studia historia

A Estoril io retorna in april

In Brasília io ha mi familia

In Tijuana io ha un cabana

Io es un globe-trotter

e viagia die e nocte

Multe urbes visitante,

sempre cantante, sempre dansante

Io ama viagiar…

Rasismaj afiŝoj en retejo de UEA

Du krude rasismaj tekstoj dum pluraj semajnoj estis videblaj en la Forumo de UEA, kie ili estis legitaj de dekoj da homoj. La estraro de UEA tamen evidente ne sekvas, kio okazas en tiu ĝenerale ne tre vigla diskutejo de la asocio. Tuj post atentigo en la komitata diskutejo, vicprezidanto Fernando Maia aranĝis, ke la afiŝoj malaperu senspure.


Unu el la afiŝoj en la retejo de UEA.

La du nun forigitaj afiŝoj estis publikigitaj en la Forumo de UEA la 24-an de februaro kaj la 2-an de marto. Ambaŭ estis verkitaj de Alexander Gofen, dumviva membro de UEA, kiu jam de jaroj estas konata pro siaj specifaj opinioj.

En 2017 Libera Folio raportis pri lia artikolo en Monato, kie li propagandis konspir-teoriojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.

La 24-an de februaro Alexander Gofen afiŝis en la Forumo de UEA tekston kun la titolo La respondo – “Manifesto de la blankuloj”. En la nun forigita afiŝo pri la ”fiaj rolo kaj celoj de UN – instrumento dе tiel nomata ‘tutmondismo’ kaj NMO (Nova Monda Ordo)” li skribas interalie jene:

Unu el aspektoj de tutmondisma propagando estas kulpigo de la blanka raso en ĉiuj malbonoj de la mondo, kaj la politiko direktita por dissolvi kaj neniigi la blankan rason entute (malgraŭ ke blankuloj nun estas <15% de la homaro).

Kontraŭ tiu ”fia rolo de UN” li starigas sian ”Manifeston de la blankuloj”, kiun li diskonigas en sia propra retejo kun la nomo Judeo-Christian America, plena je rasismaj konspirteorioj. En la sama afiŝo li diskonigas ankaŭ sian leteron senditan al Mark Fettes en 2019, laŭ kiu UEA devus rompi siajn rilatojn kun la ”monstre perfida” UN.

Sian duan nun forigitan afiŝon Gofen publikigis la 2-an de marto. Ĝi havas la titolon La landoj ne plu estas posedaĵo de la respektiva popolo, kio sonas preskaŭ kiel citaĵo el Zamenhof, ĝis oni ekkoncias, ke tio laŭ Gofen estas kialo indigni.

En tiu teksto Gofen referas al artikolo aperinta en marĝena ruslingva juda periodaĵo en Germanio, laŭ kiu en Germanio ”registara komisiono rekomendas enmigradon sen limoj kun rezigno pri la germana identeco”. Surbaze de tiu dubinda aserto li konkludas, ke la registaro de Germanio perfidis sian propran popolon kaj laboras por la neniigo de la tuta blankularo:

Mem farata popoligo de ajna lando pere de fremda loĝantaro estas memortigo de sia propra popolo, kaj jes, de la propra blanka raso.

Krom la ruslingva artikolo, similaj interpretoj de la koncerna raporto troveblas nur en nekonataj kaj evidente same marĝenaj germanlingvaj interretaj periodaĵoj, kiel ekzemple Tichys Einblick.


La listo de la plej freŝaj diskutoj en la forumo posttagmeze la 23-an de marto 2020.

La Forumo celas esti la ĉefa diskutejo por la membroj de UEA, sed ĝi ne estas vaste konata nek multe uzata – evidente ne eĉ de la estraranoj de la asocio. La du afiŝoj trankvile kuŝis en la retejo, kaj estis legitaj kelkajn dekojn da fojoj, sed neniu el la legantoj ĝis la 23-a de marto trovis ilin indaj je komento.

En tiu tago, post la apero de komuniko por la jam pasinta Tago kontraŭ rasismo en la komitata listo de UEA, la afiŝoj en la Forumo tamen ricevis la atenton de almenaŭ unu komitatano. Tiam Osmo Buller, la antaŭa ĝenerala direktoro de la asocio, skribis jene al la listo:

– Mi hazarde decidis rigardi, ĉu io okazas en tiu forumo, kiun mi ne vizitis de pluraj monatoj. Kiel kelkaj komitatanoj siatempe antaŭvidis, tie apenaŭ io okazas. Tial estas des pli konsterne, ke malferme rasisma ekstremisto uzas ĝin kiel laŭtparolilon de siaj malsanaj, kontraŭhomaj ideoj. Mi atendas, ke aliro al Gofen al la forumo estu blokita kaj liaj rasismaĵoj forigitaj.

Tuj reagis vicprezidanto Fernando Maia, kiu dankis pro ”grava atentigo”, kaj post horo revenis por raporti:

– La teamo de la forumo ĵus faris: la du afiŝoj estas forviŝitaj, kaj la uzinto definitive forbarita.

Li tamen ne detaligis, surbaze de kiu regulo la afiŝoj estis forigitaj kaj dumviva membro de la asocio ”definitive forbarita”. La Forumo ne ŝajnas havi regulon pri tio, kiaj afiŝoj estas malpermesitaj, kaj ĝi estas malfermita por ĉiuj, eĉ se nur membroj de UEA rajtas krei novajn temojn.

Libera Folio petis komenton de Alexander Gofen, kiu respondis jene:

Libera Folio: Post plendo en la komitata diskutejo, viaj du komentoj en la forumo de UEA pri ”Manifesto de blankuloj” ĵus estis forigitaj…


Alexander Gofen. Foto: La persona retejo de Gofen.

Alexander Gofen: – Mi ne scias kiu komisiis vin cenzuri la forumon kaj malpermesi ies partoprenon, tamen espereble mi baldaŭ ekscios tion…

Ĉu vi volus diri al Libera Folio…

– ”Mallibera Folio”, pli ekzakte!.. Mi ne subskribiĝis al ĝi, tamen mi ja tuj diros ion…

Ĉu vi komprenas, kial viaj afiŝoj estis konsideritaj ofendaj?

– Ne. Kaj … ”Estis konsideritaj ofendaj” per kiuj? Per kiu cenzuro? Ĝis hieraŭ ilin tralegis kelkdek homoj, kaj neniu skribis oponojn aŭ obĵetojn (se iu estis ofendita). Kaj libera parolo ne estas supozata esti plaĉa al ĉiuj.

Kiu estas via reago al la decido de UEA forigi viajn afiŝojn?

– Vi eble ekscios pri tio poste…

2021-03-17 – Elekto in Nederlande

Den-Haag-17-03-2021-D66-lijsttrekker-Sigrid-Kaag-verneemt-de-uitslag-van-de-eerste-exit-poll-in-hetLi liberales konservativ (li Partise Populari por Liberitate e Demokratia) del chef-ministre aktual nederlandani Mark Rutte ha fini unesmi in li elekto general in merkurdie, kun 34 ek 150 stules. Liberales sosial (Demokrates 66) ha fini duesmi, ganantim 24 stules, kelum es lesen maxim bon resulte ultem. Rekordi 17 partises ha invada li duesmi chambre del states general. Li nationalistes (li Partise por li Liberitate) de Geert Wilders resta li triesmi maxim grandi partise. (NL)

Io parla in reverso

 

Io promena, ma subito me arresta. Postea, io comencia marchar retrogrademente. Con cata passo io deveni plus juvene. Io reveni al historia. Adeos deveni salutes. Mortes deveni nascentias. Io inhala e le candelas al torta se accende.

Mi sapientia reveni a su fontes e poco a poco io es transformate a un tabula rasa.

E finalmente io incontra te, TE! Mi prime amata, que esseva presso me solmente un primavera. Io dice a te que io te ama ancora, ma tu non me comprende, proque io parla in reverso.

In reverso…

Fabrício Valle refoje provos eldoni Heroldon

Fabrício Valle ne rezignas pri la ideo eldoni Heroldon de Esperanto. Li aĉetis ĝin de LF-koop en 2016, sed sukcesis eldoni nur malmultajn numerojn. En 2018 LF-koop reprenis ĝin, kaj de tiam ĝi denove en la praktiko funkcias kiel organo de la Esperanta Civito. Nun Fabrício Valle faras novan provon eldoni sian propran version de la gazeto kaj esperas vendi akciojn.


La frontpaĝo de la plej freŝa Heroldo eldonita de Fabricio Valle.

Laŭ la kontrakto farita en 2016 kun Kooperativo de Literatura Foiro (“LF-koop”, unu el la ĉapeloj de la Esperanta Civito), la firmao de Fabrício Valle ricevis la rajton je la nomo Heroldo de Esperanto kaj la liston de abonantoj. Ambaŭ partoj opinias, ke la alia ne plenumis la kondiĉojn de la kontrakto.

En novembro 2017 la Civito anoncis, ke pro la nesolventeco de la firmao de Fabrício Valle, LF-koop reprenos Heroldon de Esperanto ekde 2018. De tiam Fabrício Valle regule entreprenas novajn provojn tamen eldoni la gazeton en Brazilo. Pri la plej freŝa provo li anoncis en marto 2021.

Temas pri la nova entrepreno Zam Content, kiu ne posedos Heroldon, sed ”agados nur kiel mastrumanto de la eldonado”. Zam Content siavice estos centprocente kontrolita de ”ombrela entrepreno”, kies akciojn povos aĉeti esperantistoj en la tuta mondo.

Fabrício Valle: – La entrepreno Zam Content naskiĝas en kunteksto de granda kaj ambicia laborprogramo surbaze de niaj ideoj por kreo de novaj strategio, strukturo kaj modernaj labormetodoj por evoluigi la aplikadon de Esperanto ĝis la nivelo de arto. Jen do, Zam Content agados kadre de Mutualisma Novbabela Reto kaj ricevos apogon de ĉefmotoro, nome NRO Sociala Lingvo, kies celo estas krei novan mondan merkaton de lingvo-instruado, sub la signo de la fundamentoj de la Esperanto-movadido nomata novbabelismo.

Laŭ Fabrício Valle LF-koop ne havas la rajton plu eldonadi Heroldon de Esperanto, kaj se la konflikto ĉirkaŭ la kontrakto ne estos solvita en kontentiga maniero, li intencas procesi kontraŭ la respondeculoj.

Libera Folio: Kial vi supozas, ke ĉi-foje la afero sukcesos pli bone ol ĝis nun?


Fabrício Valle.

Fabrício Valle: – Tute novaj kaj favoraj cirkonstancoj. En 2017-2018 mi iris en la fundon de la puto pro la bedaŭrindaj tiamaj okazaĵoj: morto de mia partnero en Lexus Social, kiu ne povis labori de la fondo de la entrepreno ĝis sia forpaso. La falsa aserto pri la nombro de la aktualaj abonantoj. Tiu falsa aserto fariĝis falsa premiso por ĉio: mi aĉetis gazeton asertite kun 600 aktualaj abonantoj kaj ricevis gazeton kun eksabonantoj el la tempo de Ada Figheira-Sikorska. Okazis problemo ankaŭ rilate hispanan kooperativon kiu postulis amasegon da mono por fari nian retejon. Nun en 2021: mi decidis lerni, jam 60-jaraĝa homo, ĉion pri teknologio, por ne dependi de ekstera servanto.

Kiom da numeroj de Heroldo vi ĝis nun publikigis, kaj por kiom da abonantoj?

– Mi aperigis ses numerojn. Jen ili. Krome, mi aperigis portugalan version de Heroldo, kies eldonado estos reprenita sub la titolo Correio da Língua Social (”Kuriero de Sociala Lingvo”).

Kiel statas via konflikto kun la antaŭa posedanto de Heroldo?

– Ili agis ne kiel seriozaj homoj. Post la blago pri la abonantoj, ili silentis kaj neniam respondis miajn demandojn. Do ne estis rilatoj inter ni kaj ili post tio kaj mi lasis flanken la aferon. La sola informo kiun mi ricevis tiam venis ne de la civita establo, sed de Giorgio Silfer, kiu responde al mia demando “kial la listo de aktualaj abonantoj ne enhavas retadresojn”, informis al mi, ke temis pri tre maljunaj abonantoj, kiuj ne havas retadresojn. Ili estis la unuaj rompi klaŭzon, tiun pri la sendo de listo kun aktualaj abonantoj. Sekve mi rompis la klaŭzon pri kvitigo de la partopagoj. La nura solvo estas nova interkonsento. Ili ne rajtas vendi la gazeton al alia civita establo, kiel ili faris, ĉar Heroldo ne apartenas al ili kaj mi ne pretas rezigni pri ĝi.

– Post la UK en Lisbono mi decidis malaperi kaj transloĝiĝis en etan urbon en la amazonia regiono, por rearanĝi mian personan vivon, forte skuitan de tiu senskrupula sinteno de la civitanoj. Cetere, mi sendis al la vendintoj mesaĝon kun propono pri starigo de konversacio por refaro de la kontrakto, kaj la respondo konvinkis min, ke ili sincere kaj pie kredas, ke ili estas regno, kun konstitucio, leĝoj, kortumo kaj tiel plu. Ili ŝajne ne havas la percepton, ke ili povos multe malprofiti pro tiu sinteno, ĉar se mi finfine starigos procesojn en la reala mondo kontraŭ ili, mi pledos por grandega financa kompenso pro la moralaj perdoj, kiujn mi suferis.

Kaj kiel vi sintenas al tio, ke la antaŭa posedanto denove eldonadas Heroldon?

– Ili simple ne rajtas eldoni Heroldon. Ili bezonas kompreni, ke diplomatio kaj saĝa konduto pli profitos por ilia agado ol eniro en la kampon de jura disputo, policaj aferoj kaj morala milito. Mi havas nenion por perdi. Mian reputacion mi jam perdis, ĉar la esperantistoj emas konsideri nur miajn neplenumitajn promesojn, sen konsidero de la kaŭzoj de tiu neplenumo. Dum la eksposedanto de Heroldo senrajte “vendis” ĝin al alia Civita establo, kiu pirate eldonas Heroldon en Svisio, mi reprenos la eldonadon de Heroldo en Brazilo, unue per moderna reta versio, kaj ekde 2022 aŭ 2023, la presita versio estos reprenita depende de la cirkonstancoj.


Pli pri la temo:

Gaude te!

 

Gaude te!

Tu es un de multes, ancora unic,

tu es e le gutta, e le mar,

un momento in lo que es eterne

Gaude te!

Le luce del illumination, que es le conscientia Divin

vide tote le universo,

que consiste e de luce e de obscuritate, sapientia e ignorantia

Gaude te!

Tu que audi iste canto, ha intra te le luce de beatitude

Quando tu sera matur, illo te portara

amor e sagessa sin limite

Gaude te!

Le suffrentia que tu senti durante un die

es le contrasto necessari

que da le anno de beatitude su forma e contornos

Gaude te!

Le sol de gnosis dispersara le ignorantia del nocte

e pingera le firmamento

con le plus belle colores del alba

 

La Akademio: ”Ri” devos atendi ĝis 2031

La Akademio de Esperanto diskutis la seksneŭtralan pronomon ”ri” kaj oficiale decidis ne plu okupiĝi pri ĝi ”dum almenaŭ dek jaroj”.

Diskuto pri seksneŭtralaj pronomoj aktualas en multaj lingvaj komunumoj, kiuj nun malhavas tian pronomon. En Esperantujo diversaj proponoj aperis jam antaŭ multaj jaroj, kaj lastatempe populariĝis precipe la pronomo ”ri”. Ĝi tamen havas ankaŭ multajn aktivajn kontraŭulojn.

Antaŭ unu jaro Markos Kramer, ano de la Akademio de Esperanto, faris enketon por ekhavi impreson pri la ĝenerala opinio de esperantistoj pri diversaj proponataj seksneŭtralaj pronomoj, kaj kiel ili mem uzas tiajn pronomojn. Li eltrovis ke la vorto “ri” estas konata al plejparto de la esperantistoj, sed multe pli populara inter junuloj ol inter maljunuloj.

En pli fruaj versioj de la aŭtoritata Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Bertilo Wennergren argumentis, ke aparta sekse neŭtrala pronomo ne estas bezonata, ĉar eblas uzi ”li”:

Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s.
Noto: Pli-malpli ĉiu libera konsonanto + “i” estas jam proponita kiel anstataŭaĵo de neŭtra li — eĉ sola “i” estas proponita! — sen praktikaj rezultoj. Ankoraŭ neniu proponis ekiri la saman vojon kiel la Angla lingvo, en kiu kelkaj uzas la multe-nombran pronomon they (= ili) ankaŭ en unu-nombro: *Ĉiu homo pensas, ke ili scias la respondon.* Per la ĉi-tiea mencio de tiu same senŝanca ideo, la ebloj de reformproponoj espereble estas tute elĉerpitaj. Tiuj, kiuj pripensas reformojn, estu do avertitaj, ke apenaŭ eblas ion novan proponi. (Versio 14.0, punkto 11.5)

Poste li tamen ŝanĝis sian opinion, li rakontis al Libera Folio antaŭ unu jaro:

– Mi rimarkis, ke tamen la proponita pronomo komencas esti iom uzata. Unue mi restis same negativa, sed poste mi ekkonis persone plurajn junajn homojn, kiuj uzadis la pronomon “ri”, kaj mi konstatis en persona interbabilado kun ili, ke – tute kontraŭe al miaj supozoj – ilia uzo de “ri” neniel ĝenis la interkompreniĝadon, kaj ankaŭ ne ĝenis min.

– En PMEG mi komplete ŝanĝis la prezenton de “ri”, forigante la negativan kaj kondamnan prijuĝon. Nun en PMEG “ri” estas tute aferece klarigita kiel nova, sed ankoraŭ neoficiala vorteto uzata de kelkaj, sed certe ne de ĉiuj.

La koncerna loko en la aktuala versio de PMEG nun tekstas jene:

Ri kaj ria estas neoficialaj vortoj, kaj ne ĉiuj esperantistoj konas ilin. “Riismo” estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj, kaj multaj, kiuj mem neniam uzas riria, tamen komprenas la novajn vortojn. Aliflanke iuj forte kontraŭas la novajn pronomojn, opiniante, ke tia uzo estas neakceptebla reformo de la lingvo. La pronomon ri proponis plurfoje diversaj homoj sendepende. La unua propono kredeble okazis jam en 1976, sed notinda praktika uzo estas konstatebla nur post la jaro 2000.

La Akademio de Esperanto difinas kiel sian taskon ”konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon”. Tio en la praktiko signifas, ke ĝi ĝenerale tre malemas akcepti lingvajn novaĵojn kaj faras tion nur, se tiuj estas jam klare akceptitaj de granda plimulto de la esperantistoj.

La uzo de ”ri” evidente ne estas firme akceptita, ĉar daŭras pasiaj diskutoj pri la temo. Tial la Akademio nun preskaŭ unuanime decidis flankenmeti la tutan aferon almenaŭ ĝis 2031, per decido ”Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj”:

La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple ri aŭ ŝli), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj.

La decido estis akceptita la 15-an de marto per 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj  unu sindeteno. Voĉdonis do 36 el la 41 Akademianoj.

Pli pri la temo:

Kiel UEA serĉis la gefilojn de Zamenhof

Kvin jarojn post la fino de la dua mondmilito oni jam preskaŭ perdis la esperon retrovi la malaperintajn gefilojn de Ludoviko Zamenhof. Tamen la postmilita kaoso daŭris longe, kaj la komunikoj estis malrapidaj, do restis eta ŝanco. En 1950 la ĵus restarigita UEA tial sin turnis al la International Tracing Service por provi ekscii la sorton de la familianoj de Ludoviko.


La letero de UEA al ITS.

En la jaro 1943 la internacia sekcio de la Brita Ruĝa Kruco lanĉis registran kaj spuradan servon por malaperintaj homoj. La organizaĵo estis nomita Centra Spurada Buroo (Central Tracing Bureau) februare 1944. Dum la milito disvolviĝis, la Buroo estis translokita de Londono al Versajlo, poste en Frankfurton ĉe Majno kaj fine al Bad Arolsen, kiu estis konsiderita centra loko inter la areoj de la Okupacio kaj havis sendifektan infrastrukturon netuŝitan de la milito.

La 1-an de julio 1947 la Internacia Organizo por Rifuĝintoj transprenis la administradon de la Buroo, kaj la 1-an de januaro 1948 la nomo estis ŝanĝita al International Tracing Service (”Internacia spurada servo”, mallonge ITS). Dokumentoj el la ITS-arkivoj estis malfermitaj al publika aliro novembre 2007. Spuri malaperintojn, eltrovi homsortojn, doni al familianoj informojn, ankaŭ por kompensaj kaj pensiaj aferoj, estis la ĉefaj taskoj de ITS ekde ĝia komenco.

En la jaro 1950 UEA, tiam ankoraŭ kun Centra Oficejo en Anglio, sendis leteron al la ITS kun la peto helpi ekscii ion pri la sortoj de la membroj de la familio Zamenhof.

La leteron subskribis, kaj, evidente, esence verkis Cecil Charles Goldsmith, la tiama sekretario (direktoro) de la Centra Oficejo de UEA; oni verŝajne ne eraras supozante ke Goldsmith ankaŭ iniciatis la tutan aferon. La letero estis sendita la 21-an de novembro 1950 kaj post 7 tagoj ricevita de ITS.

Cecil Charles Goldsmith (1889-1972) estis esperantisto ekde 1907. Dum la Unua mondmilito li militservis kiel brita armea oficiro kaj estis vundita. Aktivis en la Esperanto-movado sur ĉiuj niveloj – de loka ĝis IEL/UEA. Dum la epoko de IEL (1936-1947) li estis la sola direktoro de la Ligo, kaj post la kunfandiĝo de la malnova UEA Goldsmith estis ties sekretario pliajn 8 jarojn. Goldsmith organizis plurajn esperantistajn renkontiĝojn kaj kongresojn, inkluzive de tri britiaj UK-oj.

La letero de UEA al ITS mencias ĉiujn konatajn faktojn pri la tri gefiloj de Ludoviko Zamenhof kaj pri pliaj familanoj. De post tiam kelkaj cirkonstancoj iĝis pli klaraj, sed kelkaj ne: ekzemple, ĝis nun oni ne havas sendubajn informojn pri la konkretaj mortigdatoj de Lidja kaj Zofia Zamenhof. Ŝajnas ke ekde 1950 la kvanto de la ĝustaj informoj pri la anoj de la familio Zamenhof restis preskaŭ la sama.

La leteron de UEA al ITS mi trovis en unu el la germanaj arkivoj, kiuj liveras dokumentojn de la nazia tempo. La letero ne enhavas ion sensacian, tamen ankoraŭfoje donas eblon imagi, kiom malfacila estis la serĉado/spurado de homoj en la postmilita tempo.

Krome videblas, ke certajn vortojn (nomojn) iu krajone substrekis – plej verŝajne, estis oficistoj de ITS, kiuj kredeble efektive provis ion fari kaj iun trovi.

Dufoje estas skribita germanlingve ”bleibt bestehen“ (”restas kiel estis“), sed kion tio signifas, ne klaras: oni povintus pensi, ke temas pri indikoj pri postvivintoj, kiel probable Henri Minc, sed la sama rimarko troviĝas ankaŭ super la nomo de Adam Zamenhof, kiu evidente estis mortigita.

La arkivo enhavas pliajn dokumentojn, precipe franclingvajn, kiuj tamen donas absolute neniun plian informon pri la familianoj. Krome mankas iuj ajn paperoj pri la aliaj personoj menciitaj en la letero.

Laŭ la informoj ricevitaj de kelkaj fakuloj pri la historio de Esperanto-movado, ĉi tiu letero neniam estis publikigita kaj eble eĉ ne estas konata.

Grigorij Arosev


 

 

Estimataj sinjoroj,

de kelka tempo ni provis spuri membrojn de la Zamenhofa familio, kiuj malaperis dum la [Dua] Mondmilito, kaj la brita konsulo por la helpo al rifuĝintoj donis al ni vian adreson, menciante la eblecon ke vi povus nin helpi. Kvankam ni komprenas, ke ĉi tiam ne povas esti multaj ŝancoj, ni volus ebligi ĉiujn informpetojn. Ni kunigis tiom da informoj, kiom ni nur povas, rilate iliajn malaperojn: kvankam ni ne povas forigi la senton, ke se ili estus vivaj, ili sendube ie kontaktus esperantistojn.

D-ro Adam Zamenhof, naskita en Varsovio la 11-an de junio 1888, okula specialisto [kuracisto], estis sendita el la varsovia prizono la 29-an de januaro 1940. De tiam estis neniu konkreta vivsigno de li, kvankam lia edzino (daŭre viva, kun kiu ni kontaktas) renkontis homon, kiu pensas memori la nomon [de Adam] el Buchenwald en la aŭtuno 1944.

D-ro Henri Minc, naskita en Varsovio en 1888 (edzo de la fratino de la edzino de doktoro Adam) estis arestita kun li kaj forsendita el la varsovia prizono en la sama tempo. Neniu plia novaĵo.

D-rino Sofia Zamenhof, naskita en 1889 (fratino de doktoro Adam)

Lidja Zamenhof, naskita en 1905 (fratino de doktoro Adam)

Ĉi tiuj du estis senditaj el Varsovio en la aŭgusto 1942. Neniu plia konkreta novaĵo, kvankam onidiroj konstante menciis gasĉambrojn (en Varsovio) lige kun ili du, ni ne povas trovi iun, kiu donus konkretajn informojn – oni ĉiam [nur] “aŭdis”.

Aparte estis senditaj el Varsovio en la sama tempo kiam Sofia kaj Lidja

Sofia Frenkel, naskita en 1870, patrino de Wanda, la edzino de doktoro Adam,

Irena Nisenson, naskita en 1900, fratino de Wanda,

Jerzy Nisenson, naskita en 1894, edzo de Irena.

(Ni donas ĉi tiujn nomojn ĉar ni aŭdis ke aliaj, kiuj malaperis en la sama tempo, foje helpas en la spurado.)

D-ro Adam kaj liaj du fratinoj estis la solaj infanoj de la inventinto de Esperanto, kaj kiel tiaj aparte interesas ĉiujn esperantistojn. Se oni povus elspuri ilin, esperantistoj de la tuta mondo nepre volonte helpus ilin. La edzino de doktoro Adam Wanda kaj lia filo Ludovic ambaŭ estas vivaj kaj plu loĝas en Varsovio, sed krom ili estas neniu plia rekta posteulo de la inventinto de Esperanto.

Se vi povus doni iujn konkretajn informojn, ni estus treege dankaj ilin ricevi: eĉ novaĵoj pri iliaj mortoj estus preferindaj ol nescio, ke ili eble ie tre bezonas helpon…

Permesu aldoni, ke se vi ricevos iujn petojn pri spurado de esperantistoj, eble ni povus helpi, ĉar ni scias pri multaj, kiuj nun estas dislokitaj vaste en la mondo.

Kun estimo,

Cecil G. Golsmith

Sekretario


La retejo de UEA troviĝas en neraportebla stato

La laboro pri la nova retejo de UEA eble signife progresis, sed ial ne eblas facile raporti pri tiu progreso. La novan strategian planon ekde la jaro 2017 oni havos iam en 2021. Jen novaĵoj el la freŝa progres-raporto de la estraro de UEA.


Grafikaĵo el la progres-raporto.

La 7-an de aprilo la estraro de UEA publikigis sian ”progres-raporton” por la periodo aprilo-decembro 2020. La unua simila raporto kovris la periodon januaro-marto 2020, sed neniuj pliaj raportoj aperis dum la pasinta jaro.

Laŭ klarigo en la raporto mem, pro “la bezono urĝe plenumi multajn taskojn truditajn de la pandemio, la Estraro ne sukcesis regule informi la Komitaton pri progresoj dum la periodo aprilo-decembro 2020″. Tamen ja evidente estis progresoj, ĉar la raporto ampleksas tutajn ses paĝojn.

Inter la raportitaj progresoj troviĝas ekzemple la jena: ”Sociaj retoj UEA sukcese tenis siajn spacojn en sociaj retoj, ĉefe Facebook (paĝo kaj grupo), Twitter, YouTube, Instagram kaj Telegram (grupo kaj kanalo).” En aldonita grafikaĵo eblas vidi, ke la Facebook-paĝo de UEA havas 7 500 sekvantojn, dum la Telegram-kanalo havas 132 anojn, sed ne estas indikite, kia eventuala progreso okazis.

La antaŭa strategia plano de UEA estis aprobita en Rejkjaviko la 26-an de julio 2013 kaj validis dum la periodo 2013-2017. La plano estis ampleksega, sed praktike nenio el ĝi estis realigita. La nuna estraro estis elektita en 2019, sed ĝis nun ne sukcesis proponi al la komitato novan strategian planon.

La komitato preterpase diskutis la planon por nova strategia plano en aŭgusto kaj septembro 2020. Tiam prezidanto Duncan Charters skribis ke li ĝojas pro la granda interesiĝo, kaj aldonis:

Post la livero de la resumo de niaj diskutoj, ni estos pretaj eniri la diskuton de nia Celdeklaro, kiun apogu niaj idealoj kaj valoroj. Tiuj estu klaraj kaj koncizaj, sed apogitaj en sekcioj de la aneksaĵoj por kiuj deziras vidi la plenan perspektivon. Ĉiuj ĝis nun esprimitaj ideoj helpos al ni plikonkretigi tiujn. Post tiu stadio, ni estos pretaj rilatigi la proponitajn ideojn al tiu baza laborkadro. Dume, nia Forumo servos por informi la tutan membraron kaj rikolti iliajn ideojn kaj reagojn por ĉiu stadio. Pro tio ni utiligas tiun rimedon kaj ne nur la Komitatan liston.

Post tio nenio okazis. Efektive tamen troviĝas en la “forumo” de UEA (unu el la sennombraj retejoj de la asocio) ”Semo de nova Strategia Plano”, alŝutita de estrarano Orlando Raola la 4-an de aŭgusto. La diskuto en la forumo ampleksas du replikojn, unu de novembro 2020 kaj unu de januaro 2021.

La freŝa progres-raporto resumas la ĝisnunan progreson pri la plano jene: ”En aŭgusto okazis 4 virtualaj kunsidoj kun la membraro kiel unua paŝo en la realigo de la nova Strategia Plano kiu kompletiĝos dum la jaro 2021.”

Pri la nova retejo de UEA, kiu laŭ diversaj lastjaraj eldiraĵoj de Duncan Charters devis esti lanĉita en decembro, januaro aŭ februaro, en la progres-raporto aperas eĉ ne unu vorto. Respondante al demando de komitatano Osmo Buller pri la kompleta manko de informoj pri tiu supozeble prioritata tasko, estrarano Amri Wandel skribis:

– Ni akceptas la kritikon ke ne estis menciita la stato de la nova retejo. Kvankam ja okazis kaj okazas signifa progreso, bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne troviĝas en stato facile raportebla. Kiel vi scias, AKSO kaj TEJO daŭre prilaboras.

Tiu respondo ne kontentigis komitatanon Osmo Buller, kiu replikis:

– Oni certe povas ion raporti sendepende de tio, en kiu stato la retejo estas. La afero povus esti “ne facile raportebla” nur, se ĝi ial ne eltenas tagan lumon. Por forigi suspekton pri tio, ne sufiĉas diri, ke ne estas tiel. Necesas konkrete raporti, kio estas la situacio kaj kio mankas. La promesoj ne estis plenumitaj, sed mono daŭre elspeziĝas. Temas jam pri farso, kiu allogas nur mokojn kaj subfosas la reputacion de UEA.

Neniuj pliaj informoj pri la progreso de la retejo tamen aperis. Ankaŭ Libera Folio ricevis nenian respondon al demando pri la nova retejo, sendita al la estraro fine de februaro.

Ĉu la 15-a regulo forvelkas?

Laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko, vortoj, ”kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo”. Pro la nuna superrega statuso de la angla lingvo tio devus signifi grandan alfluon de anglaj vortoj en Esperanto. En la praktiko la esperantistoj tamen ŝajnas eviti pruntojn el la angla. Jouko Lindstedt pripensas kial.


La 15-a regulo en la germanlingva versio de la Unua Libro,

Kiam oni priskribas la planlingvojn proponitajn dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, oni ofte atentigas pri du kontraŭaj tendencoj, inter kiuj ili diversmaniere kompromisas. Skemismo signifas, ke gravas la interna reguleco de la lingvo; naturismo signifas, ke la vortoj estu kiel eble plej bone rekoneblaj eĉ por homoj, kiuj ne aparte studis la koncernan planlingvon. Volapuko (publikigita en 1879) estas planlingvo, kie ĉefrolas la skemismo, dum ekzemple Interlingvao (1951) emfazas naturismon, kaj Esperanto (1887) estas ie inter ili.

Kiam Zamenhof kreis Esperanton, por li estis memevidente, ke li utiligos la vortprovizon, kiu jam estas komuna por la eŭropaj lingvoj – tio estas la naturisma flanko de nia lingvo kaj klare distancigas ĝin de la iom pli frua Volapuko. Sed por faciligi la lernadon de la vortprovizo, li ankaŭ decidis provizi Esperanton per regula kaj produktiva vortfarado, kiu estas trajto skemisma. Ĝuste la elpensadon de la regula vortfarado li poste priskribis preskaŭ kiel revelacion en sia lingvokrea laboro, kaj ĝi fariĝis unu el la ĉefaj karakterizaĵoj de Esperanto, kiun oni ofte mencias por reklami la lingvon.

La naturisma flanko de Esperanto kristaliĝis en la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko, laŭ kiu la vortoj, kiujn ”la plimulto de la lingvoj” pruntas el la sama fonto, ne ŝanĝiĝas en Esperanto, sed tamen adaptiĝas al ties ortografiaj kaj vortfaraj reguloj. (Unu kuriozaĵo de la Fundamento estas, ke mi ne povas citi la regulon en ties oficiala Esperanta formo, ĉar male ol la cetera Fundamento, la dek-ses-regula gramatiko estas oficiala nur en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola.) La regulo fakte ne diras, ke la ”internaciaj” vortoj aŭtomate fariĝas parto de Esperanto, sed ĝi tamen indikas, ke ili estas bonvenaj.

En la nuna mondo la signifo de la 15-a regulo por la evoluo de la Esperanta vortprovizo konstante malgrandiĝas. Unu el la kaŭzoj estas la forlaso de la eŭrop-centrismo kaj la adopto de tutmonda perspektivo: “la plimulto de la lingvoj” en la 15-a regulo signifis klare nur la ĉefajn eŭropajn lingvojn, ne tiujn de Afriko kaj Azio – kvankam Esperanto pretendas tutmondan uzon. Dum la tempo de Zamenhof estis ankoraŭ kutime lasi ekzemple la araban, hindian, bengalan, ĉinan kaj japanan ekster la grupo de la kulturlingvoj, sed nun la esperantistoj komencas konscii, ke utiligante plu la 15-an regulon ili nur pliigus la eŭrop-centrismon de Esperanto.

La plej grava kaŭzo por la forvelko de la 15-a regulo estas tamen tio, ke la ĉefa fonto de la ”internaciaj vortoj” en la nuna mondo fariĝis la angla. Fakte la 15-a regulo tute laŭvorte devus esti aplikebla: ”words which the greater number of languages have derived from the same source” (vi memoras, ke la angla teksto estas inter la oficialaj versioj de la Fundamenta Gramatiko) – ”vortoj, kiujn la plimulto de la lingvoj devenigis el la sama fonto”. Tamen la esperantistoj pli-malpli unuanime decidis, ke la angla ne taŭgas kiel tia fonto, kvankam Zamenhof senprobleme pruntis el la plej prestiĝa lingvo siatempa, la franca.

La rezulto estas, ke multaj lingvoj nun kunhavas la samajn internaciajn vortojn pruntitajn el la angla, sed Esperanto ilin ne uzas. Estas malfacile imagi pli internacian esprimon ol la angla okay, sed bona esperantisto diras nur bone, ne o kej. Anstataŭ fit kaj fitness ni havas nur trejnita, trejniteco, bona fizika stato. Ni ne povas uzi la anglan cool, sed devis elpensi la propran ekvivalenton mojosa. Eĉ la komputilaj file, Internet kaj web ne nomiĝas tiel en Esperanto. Nun ni eble suferas pro koronviruso, sed tamen kronviruso ja estas pli Esperanta laŭ multaj. La rezulto estas, ke Esperanto purisme evitas la ĉefan parton de tiu angladevena vortprovizo, kiu nuntempe kunligas grandan parton de la lingvoj de la mondo – tiusence Esperanto kvazaŭ intence rifuzas internaciiĝi.

Unu el la kaŭzoj por tiu rifuzo apliki la 15-an regulon estas, ke multaj esperantistoj ŝatus simple ŝajnigi, ke la angla ne estas la superrega internacia lingvo en la nuna mondo. Sed eble pli grava kaŭzo estas, ke la 15-a regulo siatempe estis konstruita sur la supozo, ke la grek-latina-latinida fonto de la internaciaj vortoj neniam ŝanĝiĝos. Estas malfacile redirekti la regulon por akcepti vortojn el tute alia fonto, nuntempe el la angla (aŭ iam estonte el la ĉina, kiu scias?).

Ne eblas konekti Esperanton al la angla cirkvito ankaŭ pro tio, ke multaj internaciaj vortoj havas en la angla alian signifon ol en Esperanto, kiu siatempe prenis ilin ĉefe laŭ la francaj signifoj. Ekzemploj multas: la angla eventual signifas ne eventuala, sed fina; cabin estas pli ofte kajuto aŭ pasaĝerejo ol kabano; control signifas ne kontroli, sed regi, stiri; defy signifas ne defii, sed spiti; demonstration signifas ne demonstracio, sed manifestacio; farm signifas ne farmo, sed bieno; media signifas ne medio, sed (amas)komunikiloj; negotiate signifas ne negoci, sed intertrakti; pretend signifas ne pretendi sed ŝajnigi. Sufiĉe konfuze, ĉu ne? Pli bone turni la dorson al la angla, kiam oni parolas Esperanton. Sed tio signifas ankaŭ, ke la iama naturisma rekonebleco de tiuj vortoj restas nur historia, ĉar la francan aŭ Latinon oni lernas en la mondo multe malpli ol la anglan.

Mi ne celas diri, ke la pordo de la 15-a regulo estas jam tute fermita. En diversaj sciencoj oni plu kreas terminojn sur la bazo greka-latina, kaj tiaj estas facile alpreneblaj en Esperanto. Ŝajnas ankaŭ, ke teleregataj aviadiletoj nomiĝos droneoj (el la angla drone, origine ‘vir-abelo’), kvankam oni eksperimentis ankaŭ per spavo (mallongigo de ”senpilota aviadilo”). Kaj en la komputa terminaro ni ricevis el la angla ekzemple la vorton defaŭlto, kvankam ankaŭ implicita valoro plu havas siajn uzantojn. Sed la ĝenerala etoso inter la esperantistoj estas, ke pruntojn el al angla oni devas rezisti, se nur iel eblas trovi Esperantan alternativon – kiel ja ofte eblas, ĝuste ĉar ni havas tiel bonan vortfaran sistemon. Internaciiĝo pere de anglaj vortoj ne estas ŝatata alternativo.

Ĉu do en Esperanto la skemismo komencis superregi la naturismon eĉ pli klare ol antaŭe? Jes, tiel oni povas diri. Sed mi ŝatus paroli ne nur pri fortiĝanta skemismo, sed pri nova strebo al aŭtonomeco de Esperanto. Iam ŝajnis, ke la landonoma tipo Francio tute forpuŝos la tipon Francujo, kaj ke la fonemo /ĥ/ komplete malaperos. Sed tiuj poiomaj ŝanĝiĝoj haltis lastatempe, eble eĉ returniĝis. Multaj esperantistoj pensas, ke ĉar ni ĉiuokaze ne plu intencas imiti aliajn lingvojn, kaj ĉar la estonta sukceso de Esperanto ĉiuokaze ne dependos de tiu aŭ alia lingva detalo, ni povas ankaŭ konservi la tradiciajn trajtojn de la lingvo. Tiu aŭtonomemo estas parenca al la forvelko de la 15-a regulo.

Fina atentigo: mi almenaŭ klopodis en ĉi tiu teksto esti ne prijuĝanto sed nura priskribanto, kiel decas al lingvisto. Mi petas provi same fari en la eventualaj komentoj.

Jouko Lindstedt

La teksto unue aperis en la blogo ”Lingva Tereno”, kie eblas ĝin komenti, kaj ĝi estas republikigata en Libera Folio kun la permeso de la aŭtoro. Publikigo aliloke eblas nur kun lia eksplicita permeso.

Pur harmonias

 

Pur harmonias,

Perfecte sonoritates,

que seca trans

un mundo defectuose

Ben accordate vibrationes,

que corrige omne tonos false

Le firmamento es aperite

e un nove sol se revela

Omne suffrentia es dissolvite

Le sacre organo

sona musica celeste

pro aures inaccostumate

Le corde se allegra

e le bucca de novo se apprende cantar

le canto le plus ancian

que escappa del grotta de oblivion

e sembla esser neonate

in le oculos del surprendite homines

 

Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto?

La serba estas la plej facila lingvo por hungaroj, dum Esperanto estas la plej malfacila. Tion eblus konkludi laŭ la statistiko de la ekzamen-rezultoj en Hungario dum la pasinta jaro. Sed vere la ciferoj montras ion alian, laŭ László Szilvási, kiu profundiĝis en la temon.


La tabelo montras la kvanton de lingvoekzamenoj en Hungario dum 2020 (lingvoj kun minimume 10 ekzamenoj), kaj la proporcion de sukcesaj ekzamenrezultoj en la diversaj lingvoj. La studentoj plej malbone sukcesis pri Esperanto. Fonto.

Por ricevi universitatan diplomon studentoj en Hungario devas trapasi ankaŭ lingvan ekzamenon, faritan en apartaj, specialaj ekzamenaj centroj. (Krome, post la mezlernejo, ĉe la universitataj akceptaj ekzamenoj studentoj povas ricevi kromajn poentojn pro ĉi tiuj lingvaj ekzamenoj, inkluzive Esperanton – sed tio nun estas flanka temo.)

Ŝtate rekonitajn lingvo-ekzamenojn pri Esperanto organizas la Ekzamena Centro Origo (antaŭa nomo ITK), institucio de la budapeŝta universitato ELTE, kiu okazigas ilin je la niveloj KER-B1 kaj KER-B2. (UEA subskribis kunlaboran kontrakton kun tiu ĉi institucio. Edukado.net realigas ekzamenojn de tiu ĉi ekzamencentro – nur unulingve).

Esperanto estis akreditita en la jaro 2000, do post tiam studentoj paŝon post paŝo malkovris la avantaĝojn de la rapida ekzameniĝ-eblo. Tio rezultigis ankaŭ problemojn, ĉar rapide elĉerpiĝis la disponebla stoko de lernolibroj kaj vortaroj kaj mankis instruistoj. El la solvoj por tio rezultis akraj financaj konfliktoj, kaj kolapso de la hungaria movado. (En Hungario la movado dispartiĝis, en HEA restis praktike aŭ ĉefe nur kelkaj pensiuloj kaj estraraj/prezidentaj titol-adorantoj.)

Post 2007 falis la kvanto de ekzamenitoj pri Esperanto. Unu el la ĉefaj kaŭzoj estis la konsciiĝo de universitataj gvidantoj pri la reala (sen)utileco de Esperanto en la faka tereno, manko de atingebla faka literaturo por iliaj studentoj, manko de faka aplikeblo. Ekzisto de unu ekzemplero de iu libro en la Biblioteko Hodler aŭ en la Esperanto-Muzeo de Vieno ne signifas utilon por la studentoj.

Okazis, ke funkciulo de dekanejo pretis akcepti Esperanton, se mi povas montri al li manplenon da libroj pri ilia fako, metalurgio – kaj iu vicdekano simple priridis min, parolante pri la kvanto de atingebla Esperanta faka literaturo por studentoj de la medicina universitato.

Kompreneble pri la falo ludis rolon pluraj aliaj faktoroj. La rezulto tamen estas tio, ke unu post la alia universitatoj ne plu akceptas Esperantan ekzamenon. Nuntempe restis nur kelkaj fakoj kiel psikologoj, konstru-inĝenieroj, infanĝardenaj pedagogoj, ktp. kie oni akceptas ĝin.

La koeficiento pri sukceso ĉe Esperanto jam de multaj jaroj estas 39-41 %. Tio signifas, ke el 10 ekzamenatoj sukcesas nur 4 personoj.

Unu el la kaŭzoj estas la tradicia fuŝa slogano pri la facileco de Esperanto. Ekzistas personoj, kiuj pro la “facileco” decidas havi ekzamenon pri Esperanto, do ili tuj plenigas la aliĝilon en la reto por la sekva ekzameno post 1-2 monatoj, kaj nur poste ili komencas pensi pri kie kaj kiel lerni la lingvon? Ili elŝutas ion-tion el la reto, kaj iras al ekzameno – kie evidente ili malsukcesas.

Bazo de ilia faro estas la onidiro, ke Esperanto estas ”facila lingvo”. La esprimo “facila lingvo” tamen psikologie signifas, ke oni eĉ ne devas serioze lerni ĝin! Mi persone jam de multaj jaroj forcenzuris la vorton ”facila”, kaj en la reklamoj mi diras, ke “Esperanto estas multe pli rapide lernebla ol la naciaj lingvoj”.

Alia kaŭzo estas la fakto, ke Esperanton elektas ĉefe tiuj homoj, kiuj ne sukcesis ellerni alian lingvon en sia vivo. (Kompreneble ekzistas ankaŭ esceptoj.) Dum ordinaraj homoj bezonas kutime 4-6 monatojn por atingi la nivelon B2, tiuj homoj bezonus pli, sed pro financaj kialoj multaj instruistoj organizas 3-monatajn kursojn.

En la pasinta jaro parte pro la virusa situacio, parte pro aliaj kaŭzoj preskaŭ haltis la tradiciaj kursoj kaj instruado pri Esperanto en la tuta lando. Ekzameno okazis nur aŭtune, kaj multaj pli fruaj kursanoj kaj lernantoj jam forgesis multon el la lernita materialo – kaj tio videblas en la tre malbonaj ekzamenaj rezultoj.

Evidente la motivo de la studentoj estas kiel eble plej simple, rapide, malmultekoste trapasi kaj solvi la lingvan aferon. Ĉe la aliĝo Esperanto estas por ili simpla solvenda tasko, unu el la devigaj, altruditaj studobjektoj. Tamen dum la kurso multaj lernantoj ekŝatas la lingvon, la ideon, kaj ili fervore entuziasmiĝas, ili planas partopreni la socian vivon (vojaĝojn, renkontiĝojn ktp).

Post la ekzameno tiuj studentoj tamen ne ricevas inviton al adekvata loka societo, kunveno, kie ili povus engaĝiĝi al socia Esperanto-vivo, ĉar la Esperanto-asocioj kaj pli spertaj aktivuloj tute ne okupiĝas pri ili. La entuziasmo velkas, kaj se ene de 1-2 monatoj ili ne havas eblojn al personaj renkontiĝoj kaj kontaktoj, la entuziasmo estingiĝas, kaj la tuta kursoperiodo restas nur bela memoraĵo.

Do pri la movada foresto kulpas ne la kursanoj mem, sed nia tradicia movado, kiu ne sukcesas integri la novulojn. Tiu konstato validas ne nur pri la hungariaj Esperanto-lernantoj, sed ankaŭ pri lernantoj de Lernu- kaj Duolingo-kursoj.

László Szilvási

Interparolo kun Vilmos Benczik

En aŭgusto 1983 la finna literatursciencisto Lassi Kalleinen ĉeestis la Universalan Kongreson en Budapeŝto, kaj interparolis kun sia hungara kolego Vilmos Benczik pri la Esperanta literaturo. La artikolo aperis en la finna gazeto Kaleva en septembro 1983, kun la titolo ”Esperanto, poezio, Hungario”. Por honori la memoron de Vilmos Benczik ni republikigas la artikolon en Esperanto.


Vilmos Benczik.

En Esperanto aperas beletro, kaj tradukita kaj originala. Scii tion instigis min viziti Universalan Kongreson de Esperanto en Budapeŝto komence de aŭgusto. Je mia surprizo mi povis konstati, ke en Hungario mem tiu tre speciala branĉo de literaturo havas longan tradicion, klasikulojn, esploristojn kaj ankaŭ modernajn aŭtorojn. Mi krome havis okazon intervjui pri la temo la hungaran Esperanto-multfarulon, d-ron Vilmos Benczik.

La kongreso mem estis tre aparta evento – la plej granda en la historio de tiuj kongresoj, kun 5 000 partoprenantoj el 50 landoj, ordinaraj civitanoj kaj famaj kleruloj el diversaj partoj de la mondo. Dum la kongreso okazis kunvenoj de plej diverstemaj rondoj, teatra programo, amuziĝado, turismo kaj universitataj lekcioj, kies temoj variis de mezurado de inteligento ĝis ekonomia pensado de Konfuceo, de interlingvistiko ĝis esperantologio.

Por mi persone la plej eksterordinara travivaĵo estis povi sekvi en la kulturcento Pataki István en Budapeŝta antaŭurbo la prezentadon de la dramo ”Sen eliro” de Jean-Paul Sartre (el 1944) fare de la Esperanta Teatro de Parizo. La temaro de tiu dramo unuavide impresas eĉ mala al la idealoj de Esperanto: ”la infero estas la aliaj”, la homo estas senlibera, komunikado ne eblas, ktp.

En Finnlando oni okupiĝas pri Esperanto sufiĉe vaste jam ekde la frua komenco de la lingvo – kompare kun la nombro de loĝantoj, ĉar eblas ja aserti, ke tiu okupiĝado ne estis tre ”serioza”, nome en la senco, ke oni vere dediĉus sin al la evoluigo de la lingvo kaj literaturo. Kelkajn pintulojn Finnlando tamen liveris – Vilho Setälä ĉekape – sed en la kampo de literaturo ŝajne nur Kalevala (tradukita de J. E. Leppäkoski) estas internacie signifa.

En Hungario la afero statis alie. Dum la kongreso oni inaŭguris en la muzeo de la urbeto Abaújszántó memorĉambron de Kálmán Kalocsay. Apud Julio Baghy li estis la plej grava hungara Esperanta verkisto kaj tradukisto.

Ambaŭ estis aktivaj dum jardekoj jam ekde la 20-aj jaroj. Ili estis ankaŭ ĉefaj redaktoroj de la tre fama Esperanto-gazeto Literatura Mondo. Konataj tradukoj de Kalocsay estas i.a. ”La tragedio de l’homo” de Madách kaj ”Infero” de Dante – la lasta estis reeldonita iom antaŭ la kongreso. Kalocsay entute esperantigis enorman kvanton da monda poezio, redaktis kaj korektis tradukojn.

Ĝuste nun oni estas esploranta kaj ordiganta lian literaturan postlasaĵon, laŭdire tre ampleksan kaj interesan. En la 30-aj jaroj li redaktis Esperantan antologion de la hungara literaturo kaj, omaĝe al la kongreso, ĵus aperis ĝia nova impona kaj plivastigita eldono redaktita de Vilmos Benczik. Ĝi havas preskaŭ 450 grandformatajn paĝojn kaj konsistas el tradukoj el verkoj de pli ol 70 hungaraj aŭtoroj, tiel klasikuloj de la hungara literaturo kiel modernaj verkistoj. Ŝajnas fakte, ke per tradukoj en Esperanto eblas aliri la hungaran literaturon pli facile ol en multaj naciaj lingvoj. Tio ja estas la ideo de Esperanto.

Troviĝas en Hungario ankaŭ kelkaj junaj aŭtoroj, kiuj verkas rekte en Esperanto. Klasikaĵo estas ”Vojaĝo al Kazohinio” de Sándor Szathmári, scifiaĵo el la 30-aj jaroj kaj tre populara ankaŭ kiel hungarlingva versio. Ĝi aperis ankaŭ en la angla. Pasintjare kiel la Verko de la Jaro estis elektita novelaro de la hungaro Endre Tóth, ”Lappar, la Antikristo”, laŭ la karakterizo de Vilmos Benczik eble la plej grava Esperanta verko de ĉiuj tempoj. Alia tre populara aŭtoro estas István Nemere, kiu verkis en Esperanto jam plurajn iom distrajn librojn, sed de kiu ĝuste ĉi-jare aperis grava romano kun pli serioza temo, ”Sur kampo granita”. Laŭ Benczik la ĉefan pezon tamen en la hungara same kiel en la Esperanta beletro ĝenerale havas poezio.

La Esperanto-movado havis sian rolon en la ĉi-jarcenta proleta revolucia movado de Hungario. Tio klarigas, kial ĝi ricevis firman bazon ankaŭ en la socialisma Hungario. Nuntempe la okupiĝon pri Esperanto precipe apogas tio, ke en la Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd eblas studi Esperanton kiel parton de lingvaj studoj sub la gvido de prof. István Szerdahelyi. Ankaŭ tiu ĉi profesoro-lingvisto apartenas al la famaj hungaraj esperantistoj.

En la kongreso li faris bonegan prelegon pri la etimologio de Esperanto kaj pri la rilato de Esperanto al kelkaj naciaj lingvoj. La universitata edukado liveras instruistojn al hungaraj elementaj lernejoj, en kiuj eblas lerni Esperanton kiel ĉefan elekteblan fakon. Laŭ Benczik, la publiko de la Esperanta literaturo estas tamen relative limigita, 2000-3000 personoj, kio laŭ mi tamen estas tute respektinda nombro ekzemple kompare kun la legantaro de la finna romano.

Benczik emfazas, ke la unikaĵo de la Esperanta literaturo estas precipe tio, ke ĝia publiko unuavice estas la esperantistoj ĉirkaŭ la mondo. La aŭtoro sekve verkas rekte por internacia publiko. Tio influas ankaŭ la elekton de motivoj, temoj, ktp. Iasence ĝi estas sennacia literaturo kaj kiel tia originala branĉo en la mondliteraturo.

Aliflanke, kiel lingvo de tradukliteraturo ĝi estas ia mondlingvo, kiu transpaŝas la limojn de naciaj lingvoj. Iel oni povas kompari esperantistojn kun la popolo sen lando, la judoj, kiuj kunvenis okaze de festotago – esperantistoj ĉiujare en sia ”Esperantujo”, dum la ceteran tempon ili vivas diaspore. Aŭ ĝi havas trajtojn de la literaturo de enmigrintoj – de verkistoj, kiuj sentas siajn landon, kulturon aŭ loĝlokon fremda, angoriga aŭ eĉ malamika. Kiel ekzemplon Benczik menciis verkiston, kiu dum la stalinisma periodo transiris el la hungara al Esperanto. Tiaj karakterizoj tamen ne estas sufiĉaj.

Ĝenerale esperantistoj ne perceptas nacian lingvon aŭ nacian kulturon kiel malamikan. Anstataŭe, Esperanto estas forto, kiu kunigas kaj transpaŝas lingvajn limojn. Kaj kiel dirite, multaj verkas rekte por internacia publiko.

Vilmos Benczik – konstruinto de kolonoj

Eĉ se esperantistoj kiel verkistoj ne konceptas sin kiel kontraŭulojn de nacia kulturo, la ”oficiala” literaturhistorio plej ofte ankaŭ ne rekonas ilin kiel parton de nacia literaturo. Tiel ankaŭ en Hungario, rakontas Benczik. Efektive, hungaraj esperantistaj aŭtoroj ne eniris la hungarajn literaturhistoriojn, kun kiuj mi konatiĝis. Portempe ilia loko kaj en la historio kaj en la esplorado de literaturo restas interna kulturo de la esperantistaro mem.

Benczik prezentas kelkajn konvinkajn ekzemplojn pri tio, kiel la Esperanta literaturo povus esti fruktodona al la literatura esplorado mem. Tiaj temaroj estus ekz. kompara literaturscienco, esplorado de t.n. mikrostrukturoj aŭ esplorado de la procezo de legado kaj komprenado (eblus doni al homoj de malsamaj kulturoj precize identan Esperanto-tekston por interpreto anstataŭ tradukoj, kiuj jam estas interpretoj). La universitata mondo tamen restis malema.

Kelkaj hungaraj aŭtoroj, kiuj verkas Esperante, produktis ankaŭ nacilingve. Plej ofte tamen ĝuste la Esperanta beletro fariĝis por ili la plej grava. Aldone multaj hungare verkantaj aŭtoroj simpatiis Esperanton (ekz. Frigyes Karinthy). La esperantistaj verkistoj ĝenerale koncentriĝis antaŭ ĉio al la disvolvado de la lingvo mem, sed ankaŭ en tio ĝi ne diferencas disde ekzemple junaj naciaj literaturoj. Interesa estas la demando, kiel la evoluoj, tradicioj, de la nacia kaj Esperanta literaturoj diferencas inter si ene de sama nacia literaturo.

En Hungario la nacia kulturo parte subtenis tiun sian iom strangan frateton. Ekzemple la jam menciita revuo Literatura Mondo iel evoluis en akompano de Nyugat, la plej fama hungara kultura revuo de ĉiuj tempoj. La du revuoj havis ankaŭ multajn personajn kontaktojn kaj komunan spiritan bazon. Sed verŝajne la Esperanta beletro ne sekvis la avangardisman aŭ socipolitikan linion de la hungara.

Mi ankaŭ komprenis, ke hungaraj esperantistoj ne aplikis la t.n. eksperimentan lirikon. Estetike la Esperanta literaturo ankoraŭ ne atingis similajn pintojn kiel la ”patrina”. Sekve Benczik emfazas, ke la kritiko kaj esplorado de la Esperanta literaturo povus havi multon por fari ĝuste sur la kampo de estetika kritiko, ĉar ĝis nun oni ĉefe emfazis la prilaboradon de la lingvo.

Eble indas por la fino diri kelkajn vortojn pri Esperanto. Ĝi estas artefarita lingvo evoluigita de la pollanda L. L. Zamenhof antaŭ preskaŭ cent jaroj – unu el centoj da projektoj. Ĝia bazo estas vortoj el kelkaj eŭropaj lingvoj, precipe ties internaciaj vortoj, kaj senescepta gramatiko. Ĝian precipan spicon, tion kio certigas la flekseblecon kaj esprimforton de la lingvo, kreas la abundaj ebloj de vortfarado.

Ĝi estas facila lingvo, sed kiel ajn, lingvo majstre ebliganta komunikadon, eĉ se en kelkaj specifaj kampoj ĝia vortaro estas eksdata aŭ limigita (same kiel en multaj naciaj lingvoj!). Ĝi distingiĝas disde ĉiuj aliaj en rimarkinda maniero: ĝia bazo estas publikigitaj vortaro kaj gramatiko. En la t.n. naciaj lingvoj temas ja precize pri la malo.

Ĝi ne estis kreita por anstataŭi naciajn lingvojn sed por faciligi internacian komunikadon en ĉiuj eblaj situacioj. Tio estas ĝia kerno, kvankam por multaj esperantistoj ĝi estas valoro en si mem, kvazaŭ religio, kvazaŭ la nacia lingvo de sennaciuloj, kvazaŭ ideo, kiu per si mem solvus multajn problemojn de la homaro. Tio montriĝas ekzemple en certaj ceremonioj (flago, verda stelo, kolektiĝo ĉirkaŭ la flago kvazaŭ por matena preĝo). Mi aldonu, ke la sekvaj mondaj kongresoj okazos en Kanado, Germana Federacia Respubliko, Ĉinio, kaj la jubilea kongreso por la 100-jariĝo de la lingvo en Varsovio.

Beletro kreita en la internacia lingvo estas fascina afero, rimarkinda fenomeno de la 20-a jarcento, mala al tio, kio ekde la 18-a jarcento estis konstruata surbaze de ”naciaj literaturoj”.

Fine mi volas danki al la Esperanto-avanulo de Oulu, Osmo Buller, kiu pro mia propra modesta lingvoscio interpretis la interparolon kun d-ro Vilmos Benczik.

Lassi Kalleinen

El la finna tradukis Osmo Buller 


Republikigo nur kun permeso de la aŭtoro kaj tradukinto.