Monthly Archives: September 2020

Amikumu perdis la vizaĝojn

Pro servila eraro la profilbildoj de la plej multaj uzantoj en Amikumu neripareble malaperis. La servo nun alvokas la uzantojn denove alŝuti siajn bildojn.

Marde posttagmeze laŭ eŭropa horo la poŝtelefona servo Amikumu anoncis, ke la profilbildoj de la uzantoj estis akcidente forigitaj pro ”gravega servila eraro”. Amikumu nun petas ĉiujn trafitojn denove alŝuti siajn bildojn.

”Ni pardonpetegas pro la eraro kaj antaŭĝojas denove revidi viajn vizaĝojn en la apo”, Amikumu skribas en Facebook.

Laŭ la sama informo, ne eblis restarigi la bildojn el la sekurkopio de Amikumu, sed la eraro nun estas riparita, kaj la alŝutado de novaj bildoj funkcias.

Libera Folio kontaktis kun Chuck Smith,  la ĉefa teknika oficisto de Amikumu, kiu rakontas ke temis pri eraro pri la agordoj en la retservilo ĉe Amazon, kiun uzas Amikumu.

– Bedaŭrinde mi ne povas diri detalojn pro sekurecaj kialoj. Nur profilbildoj estis tuŝitaj. Ne ĉiuj, sed plej multaj malaperis. Ĉio krom bildoj estas tute en ordo.

Amikumu en julio informis, ke la servo jam havas pli ol 20 000 membrojn, el kiuj du trionoj estas esperantistoj.

Dum la IJK Amikumu lanĉis novan kampanjon por varbi orajn membrojn. La celo estas reprogrami la tutan sistemon por plibonigi la servon, rakontas Chuck Smith.

La celo estas atingi 500 novajn ”orajn membrojn”. Laŭ la kampanja paĝo, ĝis nun aliĝis 191 novaj pagantaj membroj.

Bertilo ne intencas iĝi verda papo

Apenaŭ ekzistas hodiaŭ esperantisto kun pli da potenco super la evoluo de la lingvo ol havas Bertilo Wennergren – la aŭtoro de PMEG, la nova redaktoro de PIV kaj influa ano de la Akademio de Esperanto. Ni demandis al li, kion li intencas fari per sia potenco.


Bertilo Wennergren.

Bertilo Wennergren ĵus ricevis la ĉi-jaran premion de Fondaĵo Antoni Grabowski pro siaj elstaraj kontribuoj al esperantologio. Krom la vaste konata PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), en la motivigo inter liaj atingoj estis menciita ankaŭ Tekstaro de Esperanto, reta servo kiu ebligas traserĉadon de ampleksa korpuso de bonkvalitaj tekstoj. Tiu projekto estas financata de Esperantic Studies Foundation.

Aliflanke ne estis menciite, ke Bertilo Wennergren estos ankaŭ la redaktoro de la sekva eldono de Plena Ilustrita Vortaro. Jam nun li transprenis la respondecon pri la reta versio kaj faris plibonigojn en la serĉilo.

Kiel redaktoro de la du plej gravaj konsultlibroj de Esperantujo Bertilo Wennergren havos tre multe da influo pri la evoluo de lingvaj normoj. Ni demandis al li, kion li faros per sia potenco.

Libera Folio: Ĉu viaj personaj preferoj iĝos normo? Ĉu vi ne timas ribelon kontraŭ la verda papo?

Bertilo Wennergren: – Ĝuste pro tio mi longe hezitis akcepti la PIV-taskon. Estas iom tro da potenco. Mi serĉos kunlaborantojn, iom distribuos la potencon, kaj kuraĝigos konkurencon.

Kiel vi faros tion?

– Ĉiun taŭgan junulon mi subtenos kaj instigos pruvi min malprava. Iam iu kuraĝos verki PIREG-on, Plene Impertinentan Rebaton al PMEG.

Nur junulon vi subtenos, ne junulinon?

– Estas senseksa vorto. Legu pri tio en PMEG.

Bone, sed ĉu vi jam ricevis kritikojn pri via troa potenco, aŭ pri la enhavo de PMEG?

– Memoru la recenzon de Alen Kris.


La nova presita versio de PMEG jam estas mendebla.

Efektive, en 2006, post la apero de la unua presita eldono de PMEG, La Ondo de Esperanto publikigis tre negativan recenzon sub la titolo Amaraj provoj. La aŭtoro de la recenzo, Alen Kris, trovis nenion aprobeblan en la verko.

Certe li ne estas la sola kritikanto de PMEG kaj de ĝia maniero priskribi la normalan lingvouzon en Esperanto. La kritiko venas el du direktoj – iuj opinias la verkon ne sufiĉe radikala, ĉar ĝi ne pledas por la enkonduko de iliaj amataj lingvaj ĉevaletoj, dum aliaj male opinias ĝin ne sufiĉe konservativa, ĉar ĝi ne komplete kondamnas novajn lingvajn evoluojn.

Mem Bertilo Wennergren en la enkonduko de PMEG skribas, ke ĝi estas esence ”konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj”.

La plej multaj esperantistoj ŝajnas trovi tian mezan vojon aprobinda. La unua presita eldono de PMEG estis tre rapide elĉerpita, kaj kvankam la epoko de presitaj konsultlibroj ŝajnas jam proksimiĝi al sia fino, ankoraŭ ĉi-jare aperos dua, reviziita kaj kompletigita eldono. La nova libro, PMEG 2020, cetere jam estas antaŭmendebla.

En sia blogo Bertilo rakontas, ke li ekokupiĝis pri PMEG jam en 1991, do li laboras pri ĝi jam preskaŭ tridek jarojn.

Libera Folio: Kiom da tempo vi dediĉas al PMEG, kaj kial vi trovas tion inda uzo de via tempo?

– Nu, mi de ĉiam havas ian obsedon pri klarigado de malfacilaj aferoj en komprenebla maniero. Estas pasio. MI neniam vere notas, kiom da tempo mi uzas, sed mi kaptas ĉiujn eblajn okazojn, inter la multaj familiaj kaj hejmaj devoj, por labori pri PMEG, pri la Tekstaro aŭ pri Vortaro.net.

Kiuj apartenas al via familio, kiu evidente konkuras pri via tempo kun la laboro pri esperantaĵoj?

– En mia hejmo nun estas mi, Birke, la 8-jara Gitta kaj dum iom da tempo ankaŭ la 1-kaj-duonjara Tammy. Krome estas tri hundoj kaj kvar katoj. Sekve la tagoj estas sufiĉe plenŝtopitaj per hejmaj devoj. Iele mi sukcesas kapti tempon en la marĝenoj por Esperanta laboro.

La premio de Fondaĵo Antoni Grabowski valoras 800 usonajn dolarojn, do ĝi sendube kovros viajn elspezojn por katmanĝo dum kelkaj jaroj. Sed per kio vi cetere vivtenas vin?

– Feliĉe min ekonomie subtenas ESF kaj bonvolaj esperantistoj, kiuj donacas monon al mia amasfinancada kampanjo. Iom da pensimono el Svedujo aldoniĝas al tio. Sed ”veran” laboron mi ne havas.

 

Juvene e belle

 Chronica publicate in Panorama in interlingua, no. 3, 2018

Qualque tempore retro, un nocte, io jaceva insomne in mi lecto. Le papilionante pensatas eveliava inquietude. Assi io prendeva mi micre reproductor de audio digital, insereva le audio-receptores in mi aures e trovava un station de radio con musica e conversation. Io activava le temporisator pro arrestar le apparato post 50 minutas.

Le musica e le voces anesthesiava mi cerebro, io me relaxava e addormiva.

Io soniava que io esseva in un traino. Io sentiva como un fortia me premeva in basso al sede e assi sapeva que le traino se levava in alto, ma io non voleva spectar trans le fenestra.

Subito io audiva un suave canto celeste. Un dulce voce feminin cantava un belle, romantic e triste melodia, accompaniate de un orchestra a arco con tympanos discrete.

Io deveniva consciente in le sonio que io soniava e que io ancora ascoltava le radio. Le temporisator ancora non habeva arrestate le reproductor. Le canto esseva tanto belle que io esseva multo desirose de retrovar lo post eveliar me. Io ascoltava le texto, pro poter memorar alcun phrase. Assi io poterea trovar le canto al rete usante un motor de recerca. Le voce cantava:

Will you still love me 

When I’m no longer young and beautiful?”

(“Esque tu me ancora amara

quando io non plus sera juvene e belle?)


Le canto finiva. Io me eveliava. Le voces in le radio conversava super alique trivial: un contrasto insuffribile con le celeste beltate que io justo habeva experientiate. Io arrestava le apparato e me addormiva de novo.

Le die sequente io sedeva in le autobus in cammino al labor. Io cercava in Google ”When I’m no longer young and beautiful”. Rapido io trovava le canto “Young and Beautiful” in YouTube. Io activava le video. Isto esseva le juste canto! Le video esseva sombre e raffinate:

Un juvene femina con fardo in le stilo del annos quaranta e duo nigre lacrimas pingite al gena cantava e su emotionante visage alterava con imagines de un orchestra symphonic. Le figuras del musicos jectava umbras al parietes in un sala sin ulle decorationes al muros.

Io non experientiava le canto tanto magic como quando io dormiva, ma ancora lo gustava. Forsan on experientia toto plus non-criticamente quando on dormi?

Isto me rememorava de un vice ante multe annos quando io deveniva multo inebriate a un festa de anniversario. Tarde in le nocte nos ascoltava le musica de Kraftwerk, e io experientiava le musica multo intensivemente. Nos audiva le melodia “Das Model” e esseva convincite que illo es un immortal obra maestral. In stato sobrie io pote constatar que il ha multe melodias que io gusta plus. In sonio e inebrietate le conscientia se trova in un altere stato.

Ma que nos reveni a “Young and Beautiful”: Le cantatrice esseva Lana Del Rey. Io comenciava explorar su cetere production e illo definitivemente me placeva. Io gusta musica belle e melancholic. Desde alora illa es un de mi cantatrices favorite.

Complexitate fragmentate

 

 

Ha tu te perdite in le complexitate?

Si tu mira proximemente

tu videra simplicitate

Si tu recula bastantemente

tu videra solmente un puncto

Io cammina inter lineas colorate

discoperiente nove angulos e angulettos

Io me move in omne le dimensiones

Lineas conveni, collide e se reimplacia

Jalne color macula le nebulas del matta

e io essaya essugar lo

con orationes agnostic

Le universo me disculpara

Io demora in chaos ma in sonios

io cammina in un jardin francese

ubi le herba es verde e le celo es blau

Tonos de un harpa veni del stagno

Formas es repetite con variationes minimal

e pendula inter complexitate e monotonia

Io assembla un mobile

repetente le labor de altere manos

Io senti joia

quando chaos deveni ordine

Mi mente es fisse como un speculo rupte

le qual reflecte aleatori fragmentos del camera

Io senti ni gaudio ni dolo,

solmente complexitate, deliquescite in caffe sin caffeina

Un architecto anonyme ha lassate post se

un castello incomplete, belle e majestose

ma certe fenestras manca

e le tecto face aqua

Solmente per arrestar le tempore

on pote stoppar le complexitate

le qual accelera ultra controlo

trans mechanismos auto-fortificante

Io essaya colliger le fragmentos,

construer un unitate,

dar logica al complexitate,

ma le carga es troppo difficile

Io capitula ante le chaos

e lassa cata fragmento monstrar su proprie beltate

Sperabilemente omnes va trovar

al minus un parve parte le qual los gustara

 

 

2020-W39 – Disparītiō in Coreā Merīdiōnālī

South-Korea-Japan-12462Ministerium dēfēnsiōnis Coreæ Merīdiōnālis dīxit officiālēs Coreæ Septentriōnālis occīdisse et cremāvisse officiālem ministeriī piscātūs Coreæ Merīdiōnālis, quī ex nāve cūstōdiente secundum līmitis septentriōnālis līneam Lūnæ diē dispāruerat et territōrium Coreæ Septentriōnālis intrāverat Mārtis diē post merīdiem. Probābiliter trānsfugere cōnābātur ad Coream Septentriōnālem, cujus nautārum mīlitārium gregēs eum tēlō mortiferē vulnerāvērunt et corpus ejus incendērunt. (KR)

Anonimulo kolektas sekretojn de esperantistoj

En Facebook aperis anonima paĝo, kiu strebas kolekti sekretojn en Esperanto. Ni petis la anonimulon rakonti, pri kio temas.

Ĉu vi havas sekreton, kiun vi volas anonime kunhavigi? Tion demandas la anonima administranto de la komunumo Sekretoj en Esperanto en Facebook, kaj en Instagram. La demando aperis la 16-an de septembro, kaj la sekretojn oni promesas diskonigi ekde la 24-a de septembro.

Sed kiajn sekretojn, kaj kial oni disvastigu sekretojn? Tiam ili ja ĉesos esti sekretaj. Libera Folio demandis al la anonimulo.

Libera Folio: Pri kio temas?

Anonimulo: – Ni ĉiuj havas sekretojn, kiujn ni volas malkaŝi. Kaj mi kredas ke sekretoj havas pezon. Ili estas ne nur en nia menso, sed ankaŭ en nia korpo. Kiam ni malkaŝas iun sekreton, ni sentas nin fizike pli leĝeraj. Kiam foriras de ni tiu kaŝita afero, kiu loĝis en ni dum longa tempo, ĝi lasas liberan spacon en ni. Eble estas naiva espero, sed tion mi ŝatus fari pere de ĉi tiu projekto: helpi homojn liberigi iom da spaco en sia koro.

Vi estas sekreta. Sed ĉu ion vi povas rakonti pri vi mem?

– Jes, ankaŭ mi estas sekreta.  La kialo por tio estas ke mi ŝatus ke “Sekretoj en Esperanto” estu perceptita kvazaŭ publika servo, kaj ne simple kiel “ies projekto”.

– Mi konas multajn homojn en Esperantujo kaj mi ne volas ke ili pensu pri mi, kiam ili sendos sian sekreton aŭ kiam ili legas la kontribuojn. Kial? Ĉar kiam oni ligas ies vizaĝon al iu projekto, oni tuj havas ideojn kaj supozojn kaj juĝojn pri ĝi. Mi ŝatus ke la projekto eku freŝe kaj havu sian propran vivon, sendepende de mi.

Kial ĉi tiu projekto estas grava por vi persone?

– Ĉar mi konas la pezon de sekretoj. Mi havis kelkajn sekretojn kiuj multe influis mian vivon, ĝis mi decidis rakonti ilin. Tiam ili perdis sian povon sur mi. Mi scias ankaŭ ke kiam oni kunhavigas ion gravan kaj timigan, oni ofte ricevas empation kaj komprenemon. Kaj tio multe helpas.

Kiajn sekretojn vi esperas malkovri?

– Mia espero estas ke homoj malkaŝu aferojn kiuj povus esti utilaj ankaŭ al aliaj homoj por ke tiuj sentu sin malpli solaj. Sed se oni volos kunhavigi ankaŭ malpli seriozajn sekretojn, tio estos same bona. Verŝajne homoj bezonos iom da tempo por trovi kuraĝon por skribi al la paĝo, sed tio por mi estas enorda. Mi ne hastas!

Ĉu vi supozas, ke tio utilos al la movado, aŭ al io alia?

– La projekto ne estas aparte movada, sed ĝi ja estas en Esperanto, do mi imagas ke homoj sendos ankaŭ sekretojn kiuj iel rilatas al Esperantujo. Mi certas ke estas pluraj. Ĉu tio iel utilos aŭ ne, nur la tempo diros!

Ni demandis ankaŭ, kiel la sendantoj povas certi, ke ilia identeco efektive restos sekreta, sed al tiu demando ne venis respondo. La sola maniero certi pri tio estas sendi la sekretojn en anonima maniero, ekzemple per la Google-formularo  – aŭ tute ne sendi ilin.

En Facebook kaj Instagram la anonimulo promesas, ke ne estos publikigitaj sekretoj kiuj enhavas nomojn aŭ klarajn indikojn pri identeco de aliaj homoj:  ”Ĉi tiu paĝo ne estas spaco por venĝo. Ĝi estas spaco por malkaŝo, liberigo kaj respektema diskuto.”

La ideo similas al tiu de la usona arta projekto PostSecret, sed ne klaras, ĉu iu projekto, tiu aŭ tia, inspiris la anonimulon.

2020-W38 – Koronavirus in India

safe-image-phpLi nombre de kasus del koronavirus in India ha supera sink miliones; talim lu ha deveni li duesmi lande in li monde registrant tanti kasus, after li States Unionati de Amerika. Georgia ha raporta sent ninati six kasus in un die; talim li nombre de kasus ha kreska maxim depos kand li epidemie had komensa. Indonesia ha raporta tri mil nin sent sixanti tri novi kasus in un die, kelum fa li sume del kasus kreska a un rekorde – du sent duanti ok mil nin sent ninanti tri. (IN)

La nova estraro de TEJO strebas al travideblo

La nova estraro de TEJO, kiu ĵus ekoficis, dum la semajnfino havis sian unuan ĉeestan kunsidon en Roterdamo. La estraro promesas strebi al malfermeco kaj respondis al demandoj en reta elsendo – sed ankoraŭ ne scias diri, kiom da membroj havas TEJO.


Malferma horo de la nova estraro de TEJO.

Ses el naŭ membroj de la nova estraro de TEJO povis veni al la unua ĉeesta kunsido, kiu okazis en Roterdamo de la 11-a ĝis la 14-a de septembro. Pro praktikaj kialoj la kunsido okazis ĉefe en loĝejo aparte luita por la celo, sed kun vizito al la Centra Oficejo en lundo.

Dum la unua kunsido la estraro decidis pri la divido de la taskoj kaj diskutis pri la planoj por la venonta jaro. La estraro intencas fari novan provon kontakti ĉiujn landajn kaj fakajn sekciojn por kompreni, kiuj el ili efektive aktivas kaj kiom da membroj ili havas.

Ĝuste la demando pri la membrokvanto de TEJO leviĝis dum la rekte elsendita ”malferma horo”, kiun la estraro aranĝis en dimanĉo. La malferma horo estas nova iniciato de la estraro, kiu laŭ la nova prezidanto Charlotte Scherping Larsson strebas al travideblo.

Interesiĝantoj povis anticipe sendi demandojn al la estraro, aŭ demandi rekte dum la elsendo. La elsendon eblis spekti nur rekte, sed la demandoj kaj respondoj poste aperis en teksta formo en la komitata diskutejo.

Jam dum kunsido en julio, la komitato de TEJO diskutis la troigitan membronombron raportitan al EU-instancoj, kaj decidis, ke la asocio estonte ĉiam donu ”la saman proksimuman informon pri la membronombroj”. Pri tio temis du el la anticipe senditaj demandoj.

Laŭ Charlotte Scherping Larsson jam komenciĝis la laboro por eltrovi la ”proksimuman informon”:

– Jes, ni komencis tiun laboron, kaj esperas ke ni ene de nia mandato povos publikigi membronombron, kiu enhavos kaj aligitajn kaj asociajn membrojn.

Alia demandanto scivolis, ĉu ne estus pli honeste doni ekzaktan ciferon ol ”proksimuman informon”. Respondis estrarano Klára Ertl:

– Ni donos la plej ekzaktan nombron, kiu eblos. Ni esperas ke tio eblos ene de nia mandato.

La mandatperiodo de la estraro estas unu jaro. Inter la taskoj, kiujn starigis al si la nova estraro, troviĝas aktivigo de landa agado.

Lige kun tio, la respondeca estrarano Robert Nielsen entreprenos novan provon ricevi respondojn de ĉiuj landaj kaj fakaj sekcioj pri ilia agado kaj membraro. Tiuj informoj poste estos uzataj ankaŭ por taksi la kvanton de aligitaj kaj asociaj membroj de TEJO, pri kiu nun regas necerteco.

La nova estraro jam fine de aŭgusto havis retan kunsidon, formale por transpreni la taskojn de la eliranta teamo. Tamen partoprenis nur du el la elirantaj estraranoj. La protokolo de la kunsido estis publikigita en la komitata diskutejo de TEJO, kion komitatano Albert Garrido opiniis laŭdinda:

– Mi opinias tion nova, ĉar la estraro tradicie ne publikigas la protokolojn de siaj kunsidoj eĉ al la komitato. En la estonteco, estus preferinde se la estraro publikigos minimume resumojn de la protokoloj de siaj kunsidoj, se pro iu privateca kialo ne eblas publikigi la tuton, por ke la komitato almenaŭ havu ideon pri la internaj aferoj en la estraro kaj povu helpi kaj interveni se necese.

Ankaŭ la protokolo de la ĵusa, ĉeesta kunsido laŭ informoj de la estraro baldaŭ estos publikigita en la komitata diskutejo.

La Volontula domo de UEA.
La Volontula domo de UEA, ĉe la adreso Nieuwe Binnenweg 430 en Roterdamo, havas aeron de 155 kvadrataj metroj kaj kostis 222 500 eŭrojn. Tie nun loĝas tri volontuloj, en la suba etaĝo estas frizejo. Foto: Google mapoj.

En 2016 UEA decidis investi en aĉeto de domo por volontuloj, kaj eĉ aranĝis apartan monkolekton por tiu celo. Libera Folio petis la estraron de TEJO rakonti, kiom da volontuloj fakte loĝas en la domo, kiom TEJO pagas al UEA pro la loĝado, kaj ĉu estas aliaj luantoj.

Dum la malferma horo respondis la kasisto de TEJO, Mung Bui (Feliĉa):

– Nun 3 volontuloj loĝas en Voldom, neniu loĝas aliloke. Ĝis augŭsto 2019 ni luis TEJO-apartamenton, unu volontulo, Mia, loĝis tie, kaj la ne uzititajn ĉambrojn aliaj reluis.

La TEJO-apartamento estas loĝejo en alia domo, sen rilato al UEA, kiun TEJO luis dum kelkaj jaroj. Laŭ la ekonomia raporto, TEJO en 2019 pagis proksimume 14 100 eŭrojn por la loĝado de la volontuloj, sed nur parto de tiu sumo iris al UEA, klarigas Mung Bui:

– Ni pagas al UEA ĉirkaŭ 10 000 eŭrojn por Voldom jare, 850 eŭrojn monate. Antaŭ pluraj jaroj, la tera etaĝo estas neuzita ĉambro uzita kiel stokejo, do ĝi neniam estas uzita por volontuloj. Nuntempe, en tera etaĝo troviĝas frizejo, kiu daŭre funkcias.

La luigo de la teretaĝo do supozeble donas al UEA aldonan enspezon. Laŭ la bilanco de UEA tiu sumo tamen devas esti malgranda, ĉar la tuta luenspezo en 2019 estis ĉirkaŭ 13 000 eŭroj.

 

2020-W38 – Koronaviruso en Sud-Korea

a-woman-rides-down-an-escalator-amid-the-coronavirus-disease-covid-19-pandemic-at-a-shopping-mall-inEn sundio, la regiono dil chef-urbo Sud-Koreana desstriktigis sua reguli rigida di distado social por du semani til la 28ma di septembro. La guvernerio ripermisis dineado en la restorerii pos la 21ma horo, quankam ol ankore postulas, ke la restorerii e kafeerii restriktez sideskado ed enrejistrez la nomi e kontakt-informi dil gasti. Despos lundio, la kafeerieti franchizal rikomencas funcionar normale, post restrikir sua servi a donado di manjaji e drinkaji ad extere. (KR)

Kvar aŭtoroj renkontos sian publikon

Oleg Ĉajka el Moskvo estos la gvidanto de la unua reta Literatura forumo de UEA en mardo. En ĝi partoprenos kvar el la plej konataj nuntempaj Esperantaj aŭtoroj. Ni petis Oleg rakonti, pri kio temas.


Mikaelo Bronŝtejn, Spomenka Štimec, Anna Löwenstein kaj Jorge Camacho partoprenos la unuan Literaturan forumon. Fotoj: Renardo la vulpo retejoj de Spomenka Štimec kaj Anna Löwenstein, Ziko van Dijk.

En mardo la 15-a de septembro ekde 16.00 UTC (18.00 mezeŭropa somera horo) okazos la unua sesio de Literatura Forumo, organizita de la komisiito de UEA pri Kulturo Claude Nourmont.

Partoprenos la aŭtoroj Jorge Camacho, Mikaelo Bronŝtejn, Anna Löwenstein kaj Spomenka Ŝtimec. La diskuton gvidos Oleg Ĉajka el Moskvo. Libera Folio petis lin rakonti, pri kio temas.

Libera Folio: Kion celas la Literatura Forumo?

Oleg Ĉajka: – La celoj de la Literatura Forumo estas kelkaj. La ĉefa estas (pli)konatigi la vastan E-publikon kun niaj famaj verkistoj kaj iliaj verkoj. Oni konu la elstarajn aŭtorojn je vizaĝo.


Oleg Ĉajka. Foto: Privata

– Krome, tre gravaj celoj estas inspiri la homojn al plia legado de Esperanta literaturo kaj iujn al la verkado: mi ŝatus vidi freŝajn kreantojn en nia lingva komunumo. Mi planas por tio informi la homojn pri la okazantaj literaturaj konkursoj kaj pri la periodaĵoj/retejoj, kien eblas sendi iliajn verkojn.
Nemalgravas ankaŭ, ke la prezentotaj aŭtoroj povos
senti la atenton kaj varman reagon flanke de ilia legantaro kaj inspiriĝi al plia verkado.

Kiu estas via rolo en la afero?

– En tiu ĉi somero mi tre aktivis en la reto por plia popularigo de la Esperanta literaturo: mi instruis E-literaturon kaj kulturon en SES (samkiel pasintjare), poste gvidis kaj subtenis multajn literaturajn rondojn dum la VK.

– Lige kun tio Fernando Maia proponis al mi organizi la Literaturan Forumon. Mi jam havis en la kapo iujn ideojn por tio kaj aktive engaĝiĝis en la aferon. En ĝi partoprenas kelkaj pliaj personoj diversgrade. Mia rolo estis proponi kaj kolekti la aŭtorojn, intertrakti kun ili la programon kaj eblan tempon, gvidi la forumojn, idei kaj realigi la ontan aktivadon.

Por kio laŭ vi estas bezonata Esperanta literaturo?

– Ni bezonas la literaturon, ĉar tiel reliefiĝas la Esperanta kulturo, la Esperanta animo. Krome, la literaturo estas produkto lingva. Pere de la verkoj estas polurata kaj eksperimentata nia lingvaĵo.
Ankaŭ, por la lingvouzantoj tio estas bona eblo diversnivele praktiki la lingvon kaj altigi sian lingvonivelon.

– Mi tre volas, ke la Esperanta literaturo plu evoluu kaj riĉiĝu. Kaj la Literaturaj Forumoj estas nur la unuaj paŝoj laŭ tiu bela kaj interesega vojo.

La evento okazos per Zoom kaj estos samtempe vivelsendata per la ĉefaj komunikkanaloj de UEA.

Ecclesia insolate

Io entrava un grande, belle domo

pro incontrar Deo

ma foras le sol attendeva

volente dar me tote le calor que io besonia

Su radios exclarava le magne sala ecclesiastic

trans alte fenestras colorate

e anque aperiva un fenestra in mi corde

le qual io non sapeva existeva

2020-W37 – Vakcino en Ĉinujo

c273e8ac327cbe95e866a3919d7be962La ĉinuja firmao Sinopharm komencis la trian fazon de provoj de vakcino kontraŭ la kronviruso en Peruo, komencante ĉe dudek homoj, kun la celo vakcini ses mil homojn inter la aĝoj 18 kaj 75 jaroj. Ĝis nun Sinopharm donis tridek mil dozojn al volontuloj kaj aliaj dek mil partoprenantoj ricevis duoblajn dozojn en Barejno kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Pliaj provoj estas planitaj por Maroko kaj Argentino. Barato raportis la plej grandan altiĝon de la nombro de okazoj. (CN)

La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado

La 8-an de septembro 2020 forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Memore al li Libera Folio republikigas unu el liaj plej konataj tekstoj, ”La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado”, aperintan en la revuo Tempo en 1982.


Zlatko Tišljar. Foto: Ziko van Dijk (CC BY-SA 3.0)

En malgrandaj sociaj grupoj kiel interalie ankaŭ en la Esperanto-movado estas ankaŭ malmultaj supertalentitaj, geniaj personoj. Treege talentitaj homoj ne estas fenomeno, kiu regule aperas en baza organiza unuo de nia Esperanto-komunumo – en Esperanta societo.

Tial en ili la gvidan pozicion transprenas mezkapablaj homoj. Talentuloj aperas de tempo al tempo sur landa nivelo. Ĉar la esperantistoj samtempe vivas en pli vasta socia grupo – ilia nacio – kaj en tiu pli vasta socio la mezkapabluloj havas sian mezan pozicion – sekve, ne la gvidan – ili restas tie grizaj ĉiutaguloj sen apartaj sukcesoj kaj aŭtoritato.

Sed en Esperanto-societo pro relativa bagateleco kaj ĉefe pro eventuale pli bona lingva kapablo ol aliaj, ili fariĝas pli aŭ malpli grandaj aŭtoritatuloj. Se foje homo, kiu en la kutima nacia medio signifas nenion, eksentas la dolĉon de aŭtoritata povo, de eventuala admirado flanke de la subuloj, estas normale, ke ties ambicioj subite kreskas.

Tiaj homoj fariĝas senskrupulaj ekstermantoj de ĉio, kio povus endanĝerigi tian ilian pozicion. Se hazarde en iu societo aperas pli kapabla homo, ekstreme talentita, ili entreprenas ĉion por amarigi ties vivon kaj forpeli lin/ŝin el la Movado.

Kaj plej ofte ili sukcesas en tio, ĉar tiuj talentitaj baldaŭ komprenas, ke iliaj valoroj havas multe pli da ŝanco esprimiĝi en la pli vasta nacia skalo ol en tiu sekte enfermita areo, kiun diktatoras unuopaj mezkapabluloj. Nu, tia “reganta klaso” en la Esperanto-movado organiziĝas ankaŭ sur landa kaj eĉ internacia niveloj kaj la organizaj strukturoj sekve plene rigidiĝas praktike malebligante al alte kvalitaj personoj ie ajn esprimiĝi.

Tia strukturo ebligas eĉ al unuopaj personoj iom escepte talentaj sed pro ia kaŭzo ekskomunikitaj el la nacia socio ruze ŝajnigante mezkapablulon, atingi la pinton de la hierarkia piramido kaj tiam plene ekdiktatori. Per siaj pli altaj kapabloj inter la mezkapabluloj ili havas senduban aŭtoritaton kaj komprenante la strukturon ili porbatalas ĝin, fariĝas eksponantoj de tia “reganta mezkapablula klaso” kaj ne timas konkurencon.

Por iom mildigi la situacion almenaŭ sur la internacia nivelo, kie troviĝas la ununura punkto, en kiu la Esperanto-komunumo permesas tuŝi la eksteran mondon (ĉar ja ankaŭ ni bezonas akceptojn ĉe la urbestroj kaj tie nin devas reprezenti iom pli inteligentaj gvidantoj), en la strukturo oni elpensis C-komitatanojn, kiuj estas elektataj rekte en la superan pozicion kaj tiel eblas, ke en la plej superaj institucioj de la Movado (komitatoj kaj estraroj) ni povas havi vere talentajn homojn – sed nur, se ili defendas la interesojn de nia “reganta klaso”. En la momento, kiam ili ne plu volas tion, la Movado trovas manieron anstataŭigi ilin.

Kaj tiel harmonie ni vivas nian vivon en nia propra kaĝo jam cent jarojn. Ni produktas mezkapablajn gvidantojn, kiuj zorgas, ke la Movado ne pliampleksiĝu (ĉar tiam ne plu estus kontrolebla la eniro de talentuloj), ni produktas mezkapablan tavolon de literaturistoj (duono de nia “popolo” konsideras sin verkistoj, recenzistoj, lingvistoj).

Kaj jen la kaŭzo, pro kiu Esperanto havas malgrandan ŝancon fariĝi internacia monda lingvo. La Movado efektive kontraŭbatalas la antaŭenmarŝon de Esperanto, kontraŭbatalas tion en la epoko, kiam efektive prezentiĝas tre bona ŝanco por ĝi – kiam oni ĉiam pli konsciiĝas pri la lingva problemo kaj serĉas solvojn.

Tamen ekzistas truo en tiu sektomuro. Ĝi estas la junularo. Tie, kie la gejunuloj hazarde havis la ŝancon memstare organiziĝi (ĉu en iu plene junulara aŭ studenta klubo, ĉu en landa junulara aŭ eĉ internacia organizo). En junularaj rondoj ankoraŭ oni ne konscias pri la “neceso” flati siajn mezkapablulojn kaj eblas, ke ili elstarigu vere talentajn homojn, kiuj ekribelos kontraŭ tiel establita ordo. Ĉiuj ribeloj, kiuj en la ĝisnuna Esperanto-historio skuis ties mondeton, estis kaŭzitaj de gejunuloj.

Sed, feliĉe por la “sankta ordo”, ĝis nun la institucioj ĉiam sukcesis venki tiujn ribelojn kaj forigi el nia “komunumo” la ribelantojn aŭ aliigi ilin je defendantoj de la sistemo. Kelkloke la breĉoj tamen ne estis ŝtopitaj kaj certe la plej danĝeran aspekton, kiu serioze endanĝerigas la strukturojn, prezentas la profesia poresperanta agado. Ĉar en la profesia agado nepre devas partopreni kapablaj homoj, kiuj povos rilati kun la ekstero kaj en la normala ekonomia konkurenco elbatali por si ekzistorajton.

Tiuj nestoj de iom pli kapablaj nepre signifas mortodanĝeron por la trankvila ĉasareo de la mezkapabluloj. Homoj el profesiaj organizaĵoj kaj entreprenoj komprenos la problemon kaj kontraŭbatalos ĝin, batalos por la malfermo de la Movado, por amasa alfluo de novuloj, por eniro en la naciajn publikajn vivojn, por normala pozicio en tiuj naciaj vivoj, ĉar nur tio povas certigi la pluekziston kaj evoluon de la profesia agado kaj kapitalakumulado.

Sed tio ekstermos la nunan Movadon, ekstermos la privilegiojn kaj la regpotencojn de la mezkapabluloj – ne tuj, ne per unu bato, sed iom post iom – kaj certe!

Zlatko Tišljar

Tempo 4, 1982

Forpasis Zlatko Tišljar

Forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Li esperantistiĝis en 1962 kaj en 1972 li iniciatis la entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. Libera Folio petis lian lernanton Nikola Rašić rakonti pri li.


Zlatko Tišljar. Foto: Ziko van Dijk (CC BY-SA 3.0)

La 8-an de septembro je la 9-a horo mortis Zlatko Tišljar, Pajo, unu el la plej gravaj esperantistoj de la lastaj 50 jaroj. Li naskiĝis en 1945 kaj Esperanton lernis en 1962 en la fama SEK, Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo. Lia graveco vaste transiris la limojn de la tri landoj en kiuj li vivis: Jugoslavio, Kroatio kaj Slovenio.

Al ĉiuj tri landaj movadoj li abunde kontribuis kaj stampis ilin per sia forta personeco, enorma diligenteco, entreprenemo kaj senelĉerpa ideozeco. Li grave kontribuis ankaŭ al la internacia movado aktivante en TEJO, UEA kaj EEU (Eŭropa Esperanto-Unio), kies sekretario li estis dum jaroj.

Li famiĝis krome kiel fondinto kaj 20 jarojn direktoro de IKS (Internacia Kultura Servo), unu el la plej sukcesaj profesiaj poresperantaj kaj peresperantaj entreprenoj. IKS funkciis en tiam socialisma lando; afero preskaŭ nepensebla eĉ tie, sed li trovis la manieron. Poste li ripetis la sukceson de IKS en sia ekzilo en Slovenio, per la entrepreno Inter-Kulturo.

IKS gvidis la kroatan Esperanto-movadon en sian oran epokon: ĉie tra la lando furoris Esperanto-kursoj kaj diversaj aranĝoj helpe de Esperanto. La respekto por Esperanto fariĝis ĝenerala nacia afero, same ĉe la aŭtoritatoj kie ĉe la popolo. Mi havis la impreson ke ĉiu tie sciis pri la lingvo kaj pozitive opiniis pri ĝi.

Estis vere ĝua afero esperantumi en Kroatio tiutempe. Tio kompreneble ne estis nur la merito de Pajo sed ankaŭ de la fama astronomia rondo ĉirkaŭ la revuo „Homo kaj kosmo“, kaj pluraj aliaj, sed Pajo kaj lia IKS donis al Esperanto freŝe modernan kaj utilecan aspekton.

Li estis sekvanto de alia granda jugoslava esperantisto, Tibor Sekelj, kaj lia IOE (Instituto por Oficialigo de Esperanto), kies baza ideologio konsistis en unu vorto: apliko. Oni devis montri ke Esperanto estas utila, apliki ĝin ne por la internaj rondofamiliaj celoj sed por la beno de neesperantistoj, de la ĝenerala socio. Al tiu ideo Pajo restis fidela ĝis la fino, ankaŭ kiel sekretario de EEU. Per Esperanto li ebligis al la aliaj ĝui la mirindecon de la lingvo kaj la internaciaj idealoj.

En tio li kunlaboris facile kun ŝtatestroj, ministroj kaj kun simplaj laboristoj. Unu el liaj brilaj projektoj estis PIF – Pupteatra internacia Festivalo en Zagrebo, eble la plej grava pupteatra festivalo en la mondo, kun Esperanto kiel oficiala lingvo.

Alia brila projekto estis la Zagreba metodo, kie kunlaboris pluraj (interalie Tibor Sekelj, Spomenka Štimec, Roger Imbert), sed la ĉefa iniciato kaj ideo venis de Pajo. Ĉe tio li inspiriĝis de lia pasio, la tiam ĵus aperintaj cibernetiko kaj informatiko.

Helpe de tiam tre raraj komputiloj li produktis frekvencmorfemaron de parolata Esperanto kaj surbaze de tio evoluigis la lernometodon kiu furoregis: tradukita al ĉirkaŭ 30 lingvoj, de la eŭropaj ĝis la kirunda de Burundio. Poste sekvis la serio de tekstoj en facila Esperanto, bazitaj je morfemaro de Pajo, je kio kunlaboris ankaŭ Claude Piron, Roger Imbert kaj pluraj aliaj.

Mi havis la feliĉon observi tion senpere, ĉar Pajo estis la unua persono kun kiu mi iam ajn parolis en Esperanto kaj poste mia mentoro kaj nestoro, tre proksima kunlaboranto kaj plurflanka samideano. Ĉion kion mi scias mi lernis de li. Ni ankaŭ kune studis ĝeneralan lingvistikon, kaj li paralele studis informadikon (dum mi sociologiumis alifake). Antaŭ tio li studis la germanan kaj la jugoslavajn lingvojn.

Sed li ankaŭ forte interesiĝis pri sociologio kaj la rilataj fakoj. Mi memoras kiom li entuziasmiĝis pri la teksto de la kosova sociologo Rexhep Qosja, kiun mi tradukis el la albana al la kroata en 1978, La psikologio de mediokroj. Tute brila teksto. Pajo tuj kreis la movadan varianton de la ideoj de Qosja verkante sian faman artikolon La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado, nuntempe pli aktuala ol iam.

En la teksto de Pajo temis pri tio, ke la movado ne devas temi pri mediokraj minuskompleksuloj kiuj ludas grandajn gvidantojn en la movada mikromondo, sed ke necesas altiri altvalitajn talentajn personojn kiuj apliku Esperanton en siaj respektivaj fakoj kaj influsferoj. El tiu idea fono venis ankaŭ lia libro „Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj“ (ni esperu tiel!). Tio estis Pajo: li kredis ke Esperanto entute ne temas pri la esperantistoj sed ke esperantistoj devus okupiĝi pri la vera mondo, ne pri sia ĝenerale neinteresa mondeto.

Por Pajo Esperanto temis pri io ekster la Movado, io grava kaj granda, ne malpli grava ol mondoplibonigo. Nu li certe sukcesis en tio, la mondo ĉirkaŭ li ĉiam riĉiĝis per io nova kaj kvalita dank’ al Pajo kaj dank’ al Esperanto. Li mankos al ni ĉiuj.

Nikola Rašić

Granmatre

 

Olim un nube planava

super le village

de mi granmatre

Illo umbrava su domo,

la faceva un breve momento mirar

in alto, al celo

Io specta un altere firmamento

e nubes differente

ma le sol es sempre le mesme

Io me rememora mi granmatre

Al mano io ha su vetere horologio

que ancora tictaca post sexanta annos

 

UEA planas ludoni almenaŭ parton de la CO

La komitato de UEA aprobis planon, laŭ kiu almenaŭ parto de la Centra Oficejo estu luigita. Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando, kaj ankaŭ la libroservo laŭ la plano estu movita al alia lando. La nova retejo ne estos lanĉita ĉi-jare, kiel la estraro pli frue promesis.


La Centra Oficejo en Roterdamo laŭ la propono de la estraro estos luigita parte aŭ tute.

La komitato de UEA en aŭgusto prokrastis la diskuton pri la buĝeto de la asocio por 2021, ĉar daŭre mankis plano pri la financa resanigo de la asocio, kiun la estraro devis liveri jam en januaro. La komitato ne trovis, ke la dokumento liverita de la estraro du tagojn antaŭ la tiama kunsido estis sufiĉe konkreta.

La afero estis ŝovita al nova kunsido, kiu okazis sabate la 5-an de septembro. Denove la estraro liveris la pritraktotan dokumenton nur du tagojn antaŭ la kunsido, kaj ne ĉiuj komitatanoj havis tempon detale pristudi ĝin.

La nova dokumento donas kelkajn ciferojn pri la supozataj ekonomiaj sekvoj de diversaj decidoj, sed restas ŝveba pri tio, kiuj alternativoj laŭ la estraro finfine estas preferindaj. La komitato post voĉdonado aprobis la raporton interalie kun la sekvaj punktoj:

  • Kostoj kaj laborfortoj: La estraro rekomendas konsideri, ke pli da laborfortoj estonte laboru ekster Nederlando. Per tio oni esperas ŝpari 30 000 – 60 000 eŭrojn jare.
  • Administra modernigo: La estraro proponas esplori, ĉu indus kaj eblus dungi eksteran firmaon por prizorgi librotenadon en la momento, kiam oni ekuzos la novan administran sistemon, Akso-n.
  • Sidejo: La estraro rekomendas esplorojn por ludoni la tutan domon aŭ parton de ĝi. Tio laŭ la estraro estas unu el la ŝlosilaj punktoj por ekvilibrigi la buĝeton. Tio povus laŭ la estraro doni enspezojn ĝis 35 000 eŭroj jare.
  • Libroservo: La estraro rekomendas konsideri la avantaĝojn transloki la Libroservon ekster Nederlandon.
  • Subvencioj: La estraro planas kontrakti kun ekstera firmao por ”profesia prilaboro de niaj estontaj subvencipetoj”.

Ĉiuj ĉi punktoj estis aprobitaj post diskuto kaj voĉdonado, kvankam en la diskuto aperis akra kritiko pri multaj el ili. Aparte forte estis kritikitaj la ideo uzi eksteran firmaon por librotenado kaj la penso, ke indus transloki la libroservon.

Laŭ komitatano Osmo Buller, la libroservo kun sia unika, granda stoko estas protektenda kultura heredaĵo de la tuta Esperanto-movado, kiun oni malfacile povus movi al alia loko.

Tute malebla Buller trovis la ideon transdoni la librotenadon al ekstera firmao. Por la librotenado laŭ li necesas scii Esperanton, ne nur ĉar la dokumentoj de UEA estas en Esperanto, sed precipe ĉar necesas ampleksa korespondado kun membroj, kaj ĝi ne povas okazi en alia lingvo.

Dum la diskuto pri ”administra modernigo” oni eksciis, ke la nova retejo de UEA denove prokrastiĝas. Komence de aŭgusto, dum la programero ”Estraro respondas”, la prezidanto de UEA diris, ke la asocio intencas publikigi sian longe atenditan retejon la 15-an de decembro.

Nun ŝajnas, ke la nova retejo tamen ne aperos ĉi-jare. Laŭ prezidanto Duncan Charters necesos provperiodo antaŭ ol la retejo povos esti lanĉita por la ĝenerala publiko.

– Do la nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro. Sed tamen ni devas simple kompreni, ke ĉio devas esti farita laŭ bona ordo, tiel ke ni ne subite havu multajn problemojn.

La buĝeto de UEA ne estis pritraktita dum la ĵusa komitata kunsido, sed estis denove ŝovita al posta dato.

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2020

La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum reta premia festo, elsenditaj per la reto. Ni publikigas la plenan liston.

Partoprenis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko.

Branĉo poezio

Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl.
Partoprenis 56 verkoj de 31 aŭtoroj el 19 landoj [5 el Afriko, 13 el Ameriko, 9 el Azio, 29 el Eŭropo]

  • Unua premio: Mia kvaropo admirinda de Nicolino Rossi, el Italio.
  • Dua premio: Ek sor de Evgenij Georgiev, el Kazaĥio.
  • Tria premio: en egaleco por jenaj tri verkoj:
    La renkonto kun la trompo de Tiberio Madonna, el Italio.
    Pri-kronvirusa kroniko… de Serĝo Sir’, el Francio.
    La nigra dio de Jesper Lykke Jacobsen, el Francio.

Branĉo prozo

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover,Trevor Steele
Partoprenis 27 verkoj de 18 aŭtoroj el 16 landoj [2 el Azio, 1 el Afriko, 4 el Ameriko, 20 el Eŭropo].

  • Unua premio: Finjo de Vladimir Opletajev, el Rusio.
  • Dua premio: Muŝribelo de Ewa Grochowska, el Francio.
  • Tria premio: Nova Dekamerono de Paulo Sérgio Viana el Brazilo.

Subbranĉo mikronovelo

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.
Partoprenis 50 verkoj de 24 aŭtoroj el 13 landoj [11 el Ameriko, 10 el Azio, 29 el Eŭropo.

  • Unua premio – Premio Paula Adúriz: La stranga butikumo de Francisco Javier Moleón el Hispanio.

Branĉo teatraĵo

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir’, Saša Pilipović
Patroprenis 1 verkoj de 1 aŭtoroj el 1 landoj.

Neniu premio estis aljuĝita.

Subbranĉo monologo aŭ skeĉo

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir’, Saša Pilipović
Patroprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj.

  • Unua premio – Premio María Cuevas: Ne tute, nur duone de Tiberio Madonna el Italio.

Branĉo eseo

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 10 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj [6 el Eŭropo, 2 el Azio, 1 el Afriko]

  • La unua premio – Premio Luigi Minnaja: ne aljuĝita.
  • Dua premio: Komparo inter Esperanto kaj Okcidentalo de Emanuele Bovio-Regano el Italio.
  • Tria premio: ne aljuĝita.

Gajnis honoran mencion la verkoj:
Halka kantas esperante de Roman Dobrzyński el Pollando.
De hilelismo al Homaranismo: Ĉu nova hipotezo? de Roberto Lloancy el Francio.

Infanlibro de la jaro

Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol.
Partoprenis 1 infanlibro de 1 eldonejo el 1 lando.

  • La premio estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio pro la verko La krubalo de Julia Donaldson kaj Axel Scheffler.

Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA

(Fonto: Akademio Literatura de Esperanto)

Spektu la tutan premian feston ĉi-sube:

2020-W36 – Coronaviro in Finlandia

the-coronavirus-disease-covid-19-outbreak-in-finland-1In luna-die, algorithmo pro telephonos et computatros portabile es præsentato ab ministerio de res sociale Finlandico. Vestigios digitale de contactus inter usores es explorato per isto algorithmo; suo usu es voluntario. Sic propagatione de coronaviro potes es impedito.

Kritikaj vidpunktoj kaŝitaj post enketo de UEA

La nunaj membroj de UEA estas idealismaj. Por logi novajn necesus tamen proponi ion plian, indikas reta enketo. Kritikaj vidpunktoj de respondintoj ne estis publikigitaj, kaj la retejo ŝajne interesas neniun.


Respondoj de personoj, kiuj indikis, ke ili estas individuaj membroj.

Reta enketo entreprenita de UEA kaj TEJO ŝajnas indiki, ke la plej multaj individuaj membroj de la asocioj pagas la kotizon ne pro la servoj, kiujn proponas la asocio, sed pro idealismaj motivoj. Tiu rezulto en si mem ne estas tre surpriza. Pli interesaj estas la respondoj de tiuj, kiuj nek membras nek interesiĝas membriĝi en la asocioj.

La enketo estis starigita de ”laborgrupo pri monataj pagoj”, kaj ĝia eldirita celo estis esplori, ĉu indus enkonduki eblon pagi la kotizon aŭtomate, unufoje monate. Ne tre klaras, kial indas enketi pri tio, anstataŭ simple provi, sed nun ni scias la respondon: 81 procentoj el la respondintoj ne preferus monatan kotizon.

Entute venis 266 respondoj al la reta enketo, el tiuj 72 procentoj (191 respondoj) de individuaj membroj de UEA/TEJO kaj 28 procentoj (75 respondoj) de personoj kiuj ne estas individuaj membroj.

La averaĝa aĝo de la respondintoj estas 48 jaroj. Pri sekso aŭ genro mankas indiko. 66 procentoj el la respondintoj loĝas en Eŭropo, 16 procentoj en Brazilo kaj 4 procentoj en Usono.

La respondoj de tia reta enketo evidente ne donas reprezentan bildon pri la opinioj de UEA-membroj. Des malpli la respondoj donas bildon pri la opinioj de nemembroj, ĉar la enketilo ĉefe estis diskonigita tra la retaj kanaloj de UEA.

Eĉ se la samplo ne estas reprezenta por la tuta esperantistaro, la respondoj povas utili almenaŭ kiel elirpunkto por diskuto. Sur la unuaj tri lokoj inter la kialoj resti membro de UEA/TEJO estas ”esti parto de la komunumo”, ”subteni la asocion” kaj ”subteni lingvan justecon”. Nur sur la kvara loko aperas la ĉefaj servoj de la asocioj: la revuoj Esperanto kaj Kontakto.

Tion evidente eblas interpreti en du manieroj: aŭ la membroj entute ne interesiĝas pri revuoj, aŭ la membroj trovas la revuojn en sia nuna formo ne sufiĉe interesaj.


Respondoj de personoj, kiuj indikis, ke ili ne estas individuaj membroj. “Ŝanĝoj pri politiko” estas sumigo de la tri respondoj: ŝanĝoj pri la politiko de UEA/TEJO”, ”ŝanĝoj pri politiko de TEJO”, ”ŝanĝoj pri politiko de UEA”.

La nemembroj indikis kiel ĉefajn kialojn ne aliĝi al UEA/TEJO la tro altan kotizon (19 respondintoj) kaj mankon de avantaĝoj (10). Pliaj iom ofte menciitaj kialoj estis malkontento pri la gvidantoj de UEA (8) kaj pri la gvidantoj de TEJO (7).

Kiam oni petis nemembrojn indiki, kio povus igi ilin aliĝi al la asocio, pinte de la listo estis deziro pri pli granda kongresa rabato (15 respondintoj) kaj malpli alta kotizo (same 15). Pliaj 11 respondintoj dezirus ”pliajn avantaĝojn” de la membreco.

Aldone multaj deziris ŝanĝojn en la funkciado de UEA kaj /aŭ TEJO, sed la respondoj estas resumitaj en neklara maniero.

Laŭ la raporto publikigita de UEA, ŝanĝojn ”en la politiko de UEA/TEJO” deziris 11 respondintoj, dum 9 respondintoj deziris ŝanĝojn ”en la politiko de UEA” kaj pliaj 3 ŝanĝojn ”en la politiko de TEJO”. Supozeble temas do sume pri 23 respondintoj, kiuj deziras ŝanĝojn en la politiko de la asocio – sed laŭ la raporto ne eblas scii, kiajn ŝanĝojn.

Plie, laŭ la raporto, 11 respondintoj povus remembriĝi, se okazus ”ŝanĝoj pri la movada engaĝiĝo de UEA/TEJO”, sed ne klaras, kiajn ŝanĝojn oni deziras, ĉar tiuj informoj ne estas publikigitaj.

En la komitata diskutejo la enketo tuj ricevis laŭdojn de Stefan McGill:

– Mia, mi gratulegas vin! Ege utila analizo! Komprenu, ke mi respondas konstrue kaj ne kritike. Mi espereblas, ke komitatanoj pensos pri la vivgravaj demandoj, kiujn levas la studo!

Mia Nordentoft, oficisto kiu respondecas pri la reteja renovigo de UEA kaj TEJO, preparis la enketon.

Malpli entuziasme ĝin komentis komitatano Osmo Buller:

– La procentaĵoj kaj grafikaĵoj de la nuna enketo… ne tre interesas min, ĉar ili ne rivelas ion eksterordinaran kaj surprizan. Pli valore estus ekkoni ĝuste tion, kion oni ne publikigis, nome kion oni diris en la komentoj al la enketo. Laŭdire tio estis sekretigita pro “privateco”, kion mi ne komprenas, ĉar oni ja respondis anonime. Necesas ebligi aliron al la komentoj por igi la enketon pli utila.

Cetere la renovigo de la retejo de UEA ŝajne tute ne interesas la respondintojn, aŭ oni jam perdis ajnan esperon pri ĝia realigo. Laŭ la resumo publikigita de UEA, nur tri respondintoj plendis, ke la retejo estas malbone uzebla, kaj nur unu indikis, ke ŝanĝoj en la retejo povus logi al rea aliĝo.

Kial aliĝi?