Laŭ statistika esploro Esperanto troviĝas inter la 30 plej uzataj lingvoj en Twitter. Sed ĉu vere tiel estas? Kie do estas la multegaj pepaĵoj en Esperanto?
Rilato de originalaj (blua) kaj resenditaj (oranĝkolora) pepaĵoj en diversaj lingvoj.
Scienca esploro pri la lingvoj de mesaĝoj ĉe la socia reto Twitter asertas, ke dum la pasintaj dek jaroj tie dissendiĝis kelkaj centmilionoj da mesaĝoj en Esperanto. Laŭ la studo en 2019 ĉiusemajne proksimume 150 000 mesaĝoj ĉe Twitter estis esperantlingvaj aŭ 20 000 mesaĝoj tage.
Tio sonas vere brile por Esperanto – sed se oni serĉas per Google ĉe Twitter, oni ne trovas tiujn mesaĝojn. Laŭ eta studo, kiun mi faris, ĉe Twitter troviĝas eble kelkaj cent mil mesaĝetoj en Esperanto; ni kalkulu ekzemple kun 400 000 (detaligo sube).
Twitter estis fondita en 2006. Se ni supozas – por plu simpligi la kalkulon – ke temus pri mesaĝetoj el la lastaj dek jaroj, 2010-2019, tiam estus eble 40 000 mesaĝetoj jare aŭ 800 mesaĝetoj ĉiusemajne. Estas do eble, ke la citita scienca studo iomege troigis la veran nombron pri Esperanto; la kaŭzo eble kuŝas ĉe la uzita lingvodetektilo FastText.
Mia eta studo uzis la metodon, kiun jam aplikis Gregory Grefenstette & Julien Nioche en sia esploro ”Estimation of English and non-English Language Use on the WWW“ (2000). Oni eliras de la supozo, ke la laŭprocenta distribuo de unuopaj vortoj en la esplorata tekstaro estas simila al la distribuo laŭ oftecvortaroj. Ekzemple la vorto ekzistas troviĝas 19 550-foje en la 2 505 513 frazoj de la oftec-vortaro el Leipzig. Se oni serĉas ĉe Google per ekzistas kaj ”site:twitter.com”, oni ricevas informon pri proksimume 2 070 rezultoj. (Jes, ankaŭ mi ne scias, ĉu tio similas al la vero ĉe Twitter; krome, via rezulto eble estos iom alia).
Kondiĉe ke oni iom fidas la rezultojn, oni povas supozi, ke dekono da aperoj de “ekzistas” ĉe Twitter signifas, ke tie troviĝas nur dekono de la frazoj en la oftecvortara korpuso, proksimume 270 000. Tiam restas la problemo, ke la frazoj ekster Twitter estas supozeble pli longaj ol en Twitter – eble ni supozu, ke ili ekster Twitter estas simile longaj kiel la kompletaj mesaĝoj ĉe Twitter aŭ almenaŭ ne tro malsimile longaj.
Por iom certigi la rezulton mi uzis ankoraŭ duan esploron, la oftecliston de Vanege pri 88 683 mesaĝoj de la Telegrama grupo Esperantujo. Tie ekzistas aperas 707-foje; simile ni do povas taksi, ke ĉe Twitter troviĝas proksimume trifoje tiom da mesaĝoj kiom en la korpuso de Vanege, eble 260 000 mesaĝoj. (Por ke vi ne tro kredu je perfekteco: Tio estis la plej simila rezulto de ambaŭ vojoj; aliloke la diferenco estas ekzemple inter 240 000 kaj 660 000.)
Tian kalkuladon mi faris krome por la vortoj komprenas, signifas, bezonas, kredas, povus, kompreneble, lernejo, samtempe kaj renkontis. Tiujn mi elektis en la listo de Vanege; mi poste testis ĉe Google, ĉu ĉe Twitter la vortoj aperas nur aŭ preskaŭ nur en esperantlingvaj frazoj. La taksoj pri la nombroj de frazoj laŭ la oftecvortaro el Leipzig kaj laŭ la oftec-studo de Vanege por tiuj vortoj troviĝas ĉiuj inter 150 000 kaj 700 000.
Do, eble vere ĉe Twitter troviĝas kelkaj centmil esperantlingvaj frazoj – aŭ, pli precize: Eble vere Google ĉe Twitter trovas kelkajn centmilojn da esperantlingvaj frazoj.
Ke ne ĉio ĉe Google estas realisma, tion cetere montras ekzemple serĉo pri “ekzistas” ĉe Twitter laŭ tempo. Se oni esploras la tempon ekde 2015, oni ricevas 2 (du) rezultojn. Se oni esploras la tempon de 2005 ĝis 2014, estas nul rezultoj; sume 2. Kiel skribite, sen indiko de tempoperiodo la Google-informo donas 2 070 rezultojn …
Kompare kun la informo en la studo de Thayer Alshaabi kaj aliaj, bedaŭrinde Esperanto havas malpli bonan lokon. Tamen povas esti, ke Esperanto ĉe Twitter estas inter la cent plej ofte uzataj lingvoj. Oni ĉiukaze konsciu, ke la pozicio ĉe Twitter dependas ne nur de la ĝenerala aktiveco en lingvokomunumo, sed ankaŭ de la populareco de Twitter kompare kun aliaj mesaĝiloj; eble en Esperantujo nuntempe Telegramo estas relative forte uzata.
Myanmar imperis, ke omna skoli publika e privata klozesez, dum ke l’ autoritatozi esforcas luktar kontre rifortesko dil koronaviruso, precipue en la westo dil lando, pos semani sen transmiso enlanda konfirmita. Norvegia impozos quaranteno dekdia ad omna homi arivanta de Germania e *Liktensten depos saturdio pro la nombro kreskanta dil kazi dil koronaviruso en ica landi. La chefurbestrulo Rusiana invitis la rezidanti a partoprenar probi di vacino kontre la koronaviruso. (MM)
Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj – kiel tio eblas, se Esperanto estas facilega lingvo? Ni demandis al akademiano kaj lingvisto Jouko Lindstedt.
Libera Folio: Kion signifas, ke lingvo estas facila, kaj ĉu eblas mezuri tion?
Jouko Lindstedt: – Lingvo ne estas facila aŭ malfacila en absoluta senco, sed facila por iu homo kaj por iu uzo. Plej ofte per la facileco de iu lingvo oni celas tion, kiel rapide oni povas ĝin lerni kiel duan aŭ fremdan lingvon; en lingvistiko oni nomas tion “L2-facileco”. Principe oni povus paroli ankaŭ pri “L1-facileco”, tio estas, kiel rapide malgranda infano alproprigas iun lingvon kiel sian unuan, denaskan lingvon. Tamen ŝajnas, ke la infanoj ĉie en la mondo povas sen problemoj alproprigi eĉ malsimplajn denaskajn lingvojn – kaj evidente neniu lingvo povus ekzisti, se oni ne povus transdoni ĝin de unu generacio al la sekva.
– Por mezuri la L2-facilecon oni devas unue konsideri, ke ĝin influas la denaska lingvo de la lernanto; ekzemple la parolantoj de certaj eŭropaj lingvoj lernas la vortojn de Esperanto pli facile ol azianoj, aŭ la uzo de la difina artikolo “la” estas pli facila por tiuj lernantoj, kies denaska lingvo havas difinan artikolon. Sed pli kaj pli multaj lingvistoj nuntempe opinias, ke iuj strukturaj trajtoj de lingvo povas influi ĝian L2-facilecon por ĉiuj lernantoj, do parte sendepende de ties denaskaj lingvoj. Temas pri la simpleco aŭ malsimpleco de la lingva strukturo; la faka termino por tio estas “komplekseco”.
– Esence temas pri tio, kiom da gramatikaj distingoj oni devas esprimi (ekzemple, ĉu ekzistas nul, du aŭ pli multaj verbotempoj inter kiuj oni devas devige elekti en ĉiu frazo) kaj kiom malsimplaj estas la reguloj por ties esprimado (ekzemple, ĉu iu verbotempo havas ĉiam la saman markilon aŭ ne). Sed rimarku, ke la L2-facileco estas empiria nocio, mezurebla per eksperimentoj, dum la komplekseco estas struktura trajto videbla en la gramatika priskribo de la lingvo; precize kiel multe komplekseco influas facilecon, estas ankoraŭ pridiskutata.
Ĉu ekzistas tiaj sciencaj prijuĝoj pri la facileco de Esperanto?
Jouko Lindstedt estas ano de la Akademio de Esperanto, kaj ĵus emeritiĝinta profesoro pri slava filologio ĉe la Universitato de Helsinko, Finnlando.
– Iu ajn lingvisto, vidinte la gramatikon de Esperanto, certe konsiderus ĝian kompleksecon relative malalta kompare kun ĉiuj lingvoj de la mondo. Sed mankas empiriaj studoj pruvantaj, ke Esperanto efektive estas pli facile lernebla ol iuj aliaj lingvoj. Entute oni ankaŭ ne faris tiajn empiriajn komparojn inter naciaj lingvoj – ĉu ekzemple la angla estas pli facile lernebla ol la germana. Tamen, lingvoinstruistoj proprasperte scias, ke instrui iun lingvon ĝis certa nivelo povas postuli pli da horoj ol instrui iun alian lingvon ĝis la sama nivelo, kaj ankaŭ tio estas reala scio, eĉ se nepreciza.
– Mi scias, ke oni faris multajn lernejajn eksperimentojn indikantajn, ke oni relative facile lernas Esperanton. Sed por efektive kompari la facilecon de Esperanto kun iu alia lingvo, oni devus ekzemple hazarde dividi grupon de lernejanoj en du subgrupojn, el kiuj unu lernas Esperanton kaj la alia iun alian lingvon en ekzakte samaj cirkonstancoj. Se Esperanton lernas ekzemple nur tiuj, kiuj mem volontulas al la Esperanta subgrupo, oni jam ne havas bonan eksperimentan situacion, ĉar evidente tiuj lernantoj dekomence pli pozitive rilatas al Esperanto aŭ estas pli scivolaj pri lingvoj.
– Krome, eĉ se la divido en du subgrupojn estus hazarda, la rezulto validus nur por Esperanto kaj unusola alia lingvo, kaj nur en unu lando en unu socikultura situacio. Kaj se la alia lingvo en la eksperimento estus la angla, kiel konsideri tion, ke parto de la lernantoj lernus ĝin ankaŭ eskterlerneje, ekzemple per komputilaj ludoj?
Ĉu do entute eblas diri, ke Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj?
– Eblas diri, ke Esperanto havas relative simplan gramatikon kaj tio certe faciligas ĝian lernadon kiel dua lingvo. Ne eblas diri, ke oni povas lerni Esperanton ekzemple kvinoble pli rapide ol la anglan – oni tion ne mezuris science, kaj se oni tion farus, tio validus nur en iu difinita lingva kaj kultura medio. Kaj nomi Esperanton pli facila ol ĉiuj naciaj lingvoj ne havas sencon, ĉar neniu kapablus kompari ĝin kun ĉiuj ses mil parolataj lingvoj en la mondo. Mi suspektas, ke almenaŭ iuj el ili estus pli L2-facilaj ol Esperanto!
Sed eĉ se mankas sciencaj esploroj, multaj esperantistoj perceptas Esperanton facila lingvo kaj trovas, ke ili rapide lernis ĝin kaj rapide eniris la lingvokomunumon kiel plenvaloraj anoj.
– Tio estas reala sperto de multaj homoj, inkluzive min, kaj oni ne povas ĝin deklari iluzia. Aldone al la simpla strukturo de Esperanto, estas grave, ke kutime oni lernas Esperanton pro ideaj kaj personaj motivoj, ne pro ekstera devigo. La lernantoj volas fariĝi anoj de la komunumo kaj ekuzi la lingvon. Motiviteco ĉiam rapidigas lernadon.
– Se oni volas reklami Esperanton, mi rekomendus kolekti kaj diskonigi personajn spertojn: “Esperanto estis por mi facila lingvo, ĉar…”; “mi ŝatas uzi Esperanton, ĉar…”. Tio estus praktika aliro. Se ni elektas hotelon en la reto, ni kutimas rigardi, kiajn personajn spertojn aliaj turistoj raportis pri diversaj hoteloj. Ni ne serĉas sciencan eksperimenton, kiu aljuĝas al ĉiuj hoteloj objektivan ciferan indicon de boneco. Merkatado estas iom alia afero ol scienca esplorado.
Kio konsistigas tiun perceptatan facilecon de Esperanto? Ĉu nur lingvaj ecoj, aŭ ankaŭ ecoj de la lingva komunumo?
– Tre gravas la fakto, ke nia lingva komunumo ne havas denaskajn parolantojn, kiuj starigas la kriteriojn de bona aŭ malbona esprimado. Ni jes havas denaskulojn, sed ili ne ludas tian rolon. Oni povas ekzemple diri kaj “helpi iun” kaj “helpi al iu”, dum en la naciaj lingvoj la denaskaj parolantoj tre ofte akceptas nur unu aŭ alian el la analogaj esprimoj. Oni povas ĉiam elekti prepozicion kies senco taŭgas, ne nur tiun, kiun oni tradicie uzas. Oni eĉ admiras uzantojn, kiuj trovas novajn manierojn esprimi aferojn. Mi supozas ke por la sentata facileco de Esperanto tiu toleremo de la lingva komunumo estas egale grava ol la nura strukturo de la lingvo.
– Sed kompreneble ankaŭ tiu toleremo havas limojn. Ni ne povas diri “mi perdis la ombrelon en la trajnon, sed aĉetis novan el la butiko”, tio estus tro nekutima – kvankam por finnlingvano tio estus la normala maniero esprimi tiujn okazaĵojn. Oni devas lerni diri “je la kvina horo”, kvankam oni povus logike elpensi plurajn aliajn prepoziciojn kaj manierojn indiki la horon.
Eĉ spertaj parolantoj ofte faras erarojn pri iuj eroj de la lingvo, eble iom depende de la propra lingva fono. Ĉu tio signifas, ke Esperanto ne estas facila lingvo?
– Ofte temas pri tiaj strukturaj trajtoj, en kiuj Esperanto estas pli malsimpla ol multaj aliaj lingvoj. Unu tia estas la akuzativo – eĉ spertaj parolantoj povas forgesi ĝin aŭ ankaŭ trouzi ĝin. Alia estas la netravidebla distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj, ekzemple fini/finiĝi, sed ĉesigi/ĉesi; el tio rezultas kaj forgesitaj kaj trouzataj ig- kaj iĝ-sufiksoj.
– Ĉe tiuj du trajtoj oni povas paroli pri ĝenerala L2-malfacileco de Esperanto, do la lingva fono de la lernanto ne ŝajnas multe influi. Sed ĝi certe influas en la uzo de “la”, kiu estas malfacila por ĉiuj, kies denaska lingvo ne havas difinan artikolon – aŭ ja havas, sed uzas ĝin laŭ aliaj reguloj ol Esperanto. Zamenhof ne kreis maksimume simplan lingvon, sed kompromisis inter diversaj kriterioj, el kiuj la simpleco kaj facileco estis nur unu, eĉ se unu el la plej gravaj.
Li ministerie federal del aviatione nigeriani ha anuntia in lundie, ke on sal avia internationallok fro li chef-urbe e fro li urbe maxim grandi de Nigeria depos li duantininesmi auguste, after un hiate koronavirusal quarmensual. Li presidante filipinani ha molisa restriktos in li chef-urbe e li area sirkumdant al nivele de un quarantene komunitatal general after un quarantene komunitatal striktisat, kel esed un prevento de un malfunktione total del sisteme medikal. (NG)
Sent seksdesseks kasui nov de *koronavirus av esed raported in Koré Sudik in diurn saturndiik. Eks ist numr, sent tridesnov av esed trased a urb prinsipal e provins sirka it. Segment important de ili av relasion ko infektasioni grupik de frekuentatori de eklesi. It es numr leplu alt de kasui nov da desprim mars. President de Afrik Sudik av anunsied intension da diurn lundiik a anular inihibiasion de vendasion de alkohol e tabak e de otr restriktasioni de sistem ekonomiik. (KR)
Antaŭ unu jaro Mark Fettes finis sian duan mandatperiodon kiel prezidanto de UEA. Nun sub la aŭspicioj de UEA aperis libro kun liaj paroladoj kaj artikoloj. La berlina ĵurnalisto Grigorij Arosev trovas la tekstojn banalaj kaj la libron enuiga. La tekstoj laŭ li estas glate formulitaj, sed ne enhavas kontemplon aŭ analizon de la laboro de Fettes kiel prezidanto de UEA.
La redakcio de Libera Folio, kiun mi ne plu enestas pro labora okupiteco, proponis ke mi recenzu la libron de Mark Fettes Ne estas fido nur kun la subtitolo Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019.
La tasko komence ŝajnis esti tre interesa, ĉar de unu flanko Mark Fettes estas tre estimata (almenaŭ de mi mem) movadano, sed de la alia – lia laboro en UEA estis ege malsukcesa, se oni juĝu nur laŭ la rezulto(j).
Mallongan tempon post la elposteniĝo Fettes do aperigas libron kun preskaŭ 200 paĝoj, plenigitaj de liaj primovadaj opinioj, pensoj kaj konkludoj. La ago, la aperigo de la libro, estas sufiĉe kuraĝa. Kaj samtempe stranga.
Kial mi nomas ĝin stranga: ĉar en la situacio, kiun nun alfrontas UEA kaj la E-movado ĝenerale, la malsukcesinta prezidinto prefere ne ege publike elmontru sin, ne fanfaronu per per siaj saĝaj pensoj, kiujn apenaŭ eblas konfirmi per palpeblaj atingoj. Kial mi nomas ĝin kuraĝa: ekzakte pro la samaj kialoj.
Ni imagu futbalan klubon (kvankam averaĝa klubo administras multe malpli da homoj ol UEA, ĝi disponas je multe pli da mono ol ”nia“ asocio, pro tio la komparo laŭ mi estas tute prava), kiu fiaskis ĉie, kie ĝi ludis. La direktora konsilio ne nur maldungas la ĉeftrejniston, sed ankaŭ ŝanĝas prezidanton.
Ĉu imageblas, ke maldungito aperigos kolekton de siaj intervjuoj kaj artikoloj, diritaj aŭ verkitaj dum la ĵus finiĝinta periodo? Neniuokaze. Eble li tuj trovos alian laboron, kaj provos esti sukcesa tie. Aŭ li certan tempon sidos hejme kaj komentos tion kaj jenon nur en sia tvitero, sed eĉ tiam li apenaŭ tuŝos pasintecon, nur la nunon.
Tamen ni revenu al la libro.
Necesas esti sincera: mi ne povis finlegi ĝin. Mi eĉ ne atingis la mezon, pro tio la teksto, kiun vi legas, subtitoliĝas ne ”recenzo”, sed ”vidpunkto”: por verki recenzon mi devintus finlegi la libron. Sed mi ne povis, kvankam origine volis. Kial ne povis? Estis neelteneble enuige.
Primovadaj paroladoj kaj artikoloj estas en si mem ĝenro senespera: aŭskultantoj aŭ legantoj orele aŭ okule atentas ies opinion, kiu garantiite gvidas al nenio. Se paroladoj havus iun signifon kaj sencon, la movado prosperus. Sed sen tiaj paroladoj ne imageblas la movado mem, kaj tio estas malgranda parto de la ĝenerala problemo. Mi opinias tion (parto de la) problemo ĉar jam delonge tempus aboli la paroladojn: ili nur donas al paroladantoj eblon aspekti gravaj kaj sagacaj, dum rezulto komplete mankas.
Sed ĉu ni ĵetu ŝtonon kontraŭ tiu, kiu volas aspekti grava kaj sagaca? Certe ne. Multe pli malbonas tio, ke la movado daŭre akceptas malnecesajn paroladojn kaj artikolojn, kvazaŭ konsentante, ke primovadaj artikoloj kaj paroladoj ankoraŭ estas bezonataj. Ĉi tiu kontraŭdiro estas ja faktoro por nomi paroladojn senespera ĝenro.
Pasintfoje elektitaj paroladoj de UEA-prezidanto estis eldonitaj libroforme en 1966, kiel suplemento al ”Retoriko” de Ivo Lapenna. La libro estis reeldonita en 2009, okaze de la 100-jara jubileo de Lapenna.
La legado de tio, kion mi tamen sukcesis legi, ne lasis alian impreson: la enhavo de la libro estas en si mem nur aerskuado, kiu estas necesa absolute por nenio krom konsolo de la egoo de la paroladinto kaj artikolinto (por la samo servas la narcisisma kovrilo: sur ĝi estas granda portreto de Fettes, kiu kun patreca duonrideto kapkline rigardas rekte en la objektivon, dum fone estas liaj ”infanoj“ — esperantistoj dum iu kongreso; normale oni atendus neŭtralan kovrilon kun portreto de la aŭtoro dorsflanke).
La frazoj estas tre glataj, perfekte verkitaj, enhavas ideale senriproĉajn tezojn. Oni ne povas ĉikani ion ajn. Mi eĉ ne povas trovi bonan citaĵon: taŭgas ĉiu frazo kaj alineo. La nura problemo estas ke la vortoj, frazoj kaj alineoj havas nulan efikon kaj tre ofte aspektas neelteneble banale, krom kiam, malofte, la aŭtoro prezentas iun historian fakton. La tempo de paroladoj jam delonge estas for. Same delonge venis la tempo de agoj, sed agoj malfacilas, dum paroladoj facilegas.
Krome direndas, ke en 2020 legi tion, kio estis skribita aŭ elparolita antaŭ 10, 8 kaj eĉ 5 jaroj estas… nu… eĉ pli enue, ĉar la kerna enhavo ne plu aktualas. Des pli okulfrapas tio, ke la libron ne eniris iu ajn teksto, kie Mark Fettes analizus, taksus, klarigus sian laboron en UEA. La legantoj devas legi lernejanece ideale poluritajn pensojn, ne ligitajn al la (ĝis nun) plej grava rezulto el la movada laboro de la aŭtoro.
Verŝajne la respondo al la demando “kial mankas analizo de la laboro” parte estas tio, ke la libron de Fettes ĉiamaniere subtenas UEA mem: la paroladoj aperis, kiel indikite, ”sub aŭspicioj de UEA”, estas redaktita de la redaktoroj de la oficiala revuo de UEA kaj estas diskonigata en la retaj kanaloj de UEA. Ni apenaŭ eraros, supozinte, ke la libron ankaŭ financis Universala Esperanto Asocio. Kun tiom da UEA, kritiko – eĉ memkritiko – tute ne atendeblas.
Fettes tre ofte apelacias al Zamenhof – 143-foje en la tuta libro (dankon al la komputila serĉo, kiu ebligas tion tuj vidi!). Mia petego al ĉiuj estus: lasu Ludovikon en trankvilo! Li faris kolosegan laboron por ni. Li estis unu el plej geniaj personoj de la homaro (mi skribas tion sen ombro de sarkasmo). Li estis elstara pensanto kaj ideanto. Sed li forpasis jam antaŭ pli ol 100 jaroj.
Tiom oftaj referencoj al li tre similas la USSR-tempajn citojn de Lenin, kiuj dum iu ajn komunisma kunveno daŭris preskaŭ ĝis la disfalo de la Sovetunio, tio signifas pli ol 60 jarojn post la morto de Lenin. Samo pri Zamenhof. Li kiel vere saĝa homo apenaŭ aprobus tion. La esperantistoj, malgraŭ amaso da siaj malavantaĝoj, havas feliĉe ne nur Zamenhofon! (Mi kontrolis: Fettes mencias ĉiujn aliajn elstarajn movadanojn minimume dekoble pli malofte.)
La libro kun paroladoj cetere memorigis al mi amuzaĵon, kiun mi antaŭ jardeko tradukis el la rusa. Ĝi nomiĝas ”Generilo de paroladoj“ — certe, origine temis nur pri paroladoj por iuj enuigaj kunsidoj. Vi vidas ĝin tuj sube. Provu ĝin uzi kaj vi tuj vidos, ke ankaŭ vi povas krei almenaŭ unu saĝan paroladon!
Fine mi ripetu miajn bazajn tezojn: sinjoron Fettes mi estimas egale alte, sendepende de la parolada libro. La libron mi egale taksas enuiga kaj malnecesa, sendepende de la estimo al la aŭtoro. Tre domaĝe, ke post la prezidado de Mark Fettes restas tiom da problemoj en UEA kaj nur la libro de paroladoj.
La komitato de UEA en sia dimanĉa kunsido prokrastis la pritrakton de la buĝeto por la jaro 2021, ĉar mankas planoj pri la financa resanigo de la asocio. Malakcepto de bankaj konsiloj pri investoj eble kostis al UEA dekmilojn da eŭroj.
La dimanĉa komitata kunsido, kiel ĉiuj ĉi-jare, okazis rete.
La komitato en la pasinta semajnfino kunsidis kaj sabate kaj dimanĉe. En sabato oni pritraktis interalie la raporton de la komitataj reviziantoj. En la raporto estis notite, ke post 2018 UEA ne plu rezervis en sia jara buĝeto monon por la pensioj de siaj nunaj oficistoj.
La reviziantoj postulis, ke la estraro esploru kaj decidu ankoraŭ ĉi-jare pri taŭga aranĝo por tio. La komitato akceptis la postulon kaj la tutan raporton de la reviziantoj, inkluzive de malŝarĝo de la estraro pri la pasintjaraj spezoj.
Lige kun tio, komitatano Osmo Buller (unu el la du reviziantoj), atentigis ke la asocio dum la lastaj jaroj perdis multe da mono, ĉar oni ne taŭge uzis la financajn servojn por kiuj oni pagas.
En vendredo la komitato fine ricevis la longe atenditajn “Rekomendojn de la Financa Komisiono de UEA kun aldonaj konsideroj de la Estraro kaj konsultitoj”. Tie legeblas interalie, ke la asocio pagas ĉiujare almenaŭ 4 500 eŭrojn por financa konsilado pri investoj, sed efektive ne uzas la servon. Tio laŭ Buller signifas, ke la asocio kredeble perdas multe pli da mono ol nur la vane pagatan bankan kotizon, eble eĉ dekmilojn da eŭroj.
– Estis al mi surprizo, ke ĉesis la praktiko, kiu estis aplikata en mia tempo kaj komencita jam kiam Simo Milojević estis direktoro. Ni havas kontrakton kun la banko ABN AMRO, kaj estis specialaj konsilistoj kiuj estis komisiitaj konsili ĝuste nin. Ili sekvis niajn investojn kaj faris al ni proponojn.
Osmo Buller
Laŭ Buller la aranĝo kun regulaj renkontiĝoj kaj diskutoj pri investoj donis bonajn financajn rezultojn, kaj li tial supozis ke tio daŭris ankaŭ post lia emeritiĝo. Laŭ li la freŝa raporto montras, ke tio ne plu okazas.
– La banko sendis siajn proponojn, sed evidente tiu kunsidado ne okazis. En la raporto pri financa resanigo oni skribas, ke la ĝenerala direktoro prudente ne reagis al la raportoj, ĉar li ne konsideris sin kompetenta mem fari la decidojn. Sed li ne devis mem fari, li devis kunsidi kun la aliaj oficistoj.
Ĝenerala direktoro Martin Schäffer respondis, ke kontaktoj kun la banko ja daŭre okazis. Laŭ li tamen ne eblis sekvi la konsilojn.
– Do ne estas tiel kiel vi diras, Osmo, ke oni perdis belan monkvanton, simple ne estis proponoj, kiuj vere povus havi pli da enspezoj tiurilate. Ĉiuj mem scias, ke de 2018 ĝis hodiaŭ la rento malaltiĝis ĝis eĉ minusprocentoj.
Martin Schäffer.
Poste Schäffer aldonis, ke ja estis momentoj, kiam estus favore investi en akcioj, sed li ne ricevis permeson tion fari.
– Do tia estas la situacio, kaj kiel dirite, mi ne pensas, ke iu ajn kulpas pri tio, ni simple havas momentan mankon de decido investi pli riske, kaj oni povas diskuti, ĉu tio estas saĝa aŭ ne saĝa.
La plej grava tasko de la komitato de UEA estas decidi pri la buĝeto de la asocio por la sekva jaro, ĉar la enspezoj kaj elspezoj fiksitaj en la buĝeto difinas la tutan agadon de la asocio. Ĉi-jare la komitato ne povis laŭ la plano aprobi la buĝeton en la dimanĉa kunsido, ĉar daŭre mankas klara strategio por la venontaj jaroj.
La komitatanoj trovis, ke la lastmomente liverita raporto kun la rekomendoj de la financa komisiono starigas pli da demandoj ol ĝi respondas.”
Michael Boris Mandirola.
– La raporto estas abunde malsufiĉa. Mi pensas, ke se ni diskutas kaj aprobas buĝeton, indus tion fari kun financa plano por la venonta jaro. Tial ni ne aprobu buĝeton hodiaŭ, sed havu postan sesion dum la jaro, novan komitat-kunsidon, en kiu ni esperinde diskutu pli ampleksan raporton pri financoj, kaj surbaze de tiu raporto ni havos buĝeton, kiu respegulas la financajn evoluojn, kiujn UEA bezonas, diris komitatano Michael Boris Mandirola.
Tiu propono estis subtenita kaj akceptita post voĉdono. Antaŭ tio tamen okazis iom da disa diskuto ĉirkaŭ la proponata buĝeto, kiu antaŭvidas deficiton de 49 300 eŭroj. En 2019 la deficito estis 113 945 eŭroj, kaj por 2020 oni buĝetis deficiton de 62 890 eŭroj.
La proponata, sed ankoraŭ ne akceptita buĝeto antaŭvidas interalie ioman malkreskon de la salajrokostoj al 117 000 eŭroj. En 2019 la salajrokostoj estis 203 217 eŭroj, kaj en 2020 por la salajroj estas buĝetitaj 125 000 eŭroj.
Kvankam ne estis akceptita la buĝeto, la komitato jam decidis pri la kotizoj de la venonta jaro. La baza kotizo por Nederlando, laŭ kiu estas kalkulataj ĉiuj aliaj kotizoj, restis senŝanĝa: 44 eŭroj.
Duncan Charters.
Kiam la diskuto transiris al la plano por la financa resanigo de la asocio, prezidanto Duncan Charters diris, ke la estraro nun deziras la gvidon de la komitato pri tio, kiu faru la laboron pri la financa plano kaj kiuj estu la prioritatoj, kvankam ĝuste tian gvidadon kaj elekton de prioritatoj eblus atendi de la estraro.
– Eble ni devus dungi personon profesian kiu okupiĝu pri tio. Estas multaj kialoj, pro kiuj ni ne prezentis ciferojn.
Laŭ Duncan Charters la ĝenerala direktoro ne povis okupiĝi pri la financa plano, ĉar li jam estas pli ol plene okupita. Tion komitatano Osmo Buller trovis ”tragikomedia”:
– Dum la pasintaj jaroj ni faris diversajn agojn, kiuj estis laŭ mi tre damaĝaj al la asocio. Unu el la plej diskutitaj kaj senteblaj estas la redukto de la laborforto en la Centra Oficejo, kiu fakte ne baziĝis sur iu konkreta plano, kiun ĝi devus servi. Kaj nun estas tragikomedie legi en ĉi tiu raporto bedaŭron ke la ĝenerala direktoro estas superŝutita per laboro kaj sekve ne povas fari tion nek alion. Tio kompreneble estas rezulto de tio, ke oni reduktis la laborforton en la Centra Oficejo.
Orlando Raola.
Estrarano Orlando Raola opiniis, ke estas sensence plu paroli pri la afero:
– Estas vere bedaŭrinde aŭskulti ankoraŭ komitatanojn, kiuj plendas pri tio ke oni devis redukti la stabon en la oficejo, kiam deficitoj en centoj da miloj da eŭroj akumuliĝis. Ne plu havas sencon diskuti tion.
Anstataŭe oni longege diskutis pri tio, ĉu vere kunlaboranta faka asocio laŭ la statuto de UEA efektive povas esti nomata faka asocio, aŭ tamen nur kunlaboranta asocio. Fine kaj post voĉdono oni tamen konsentis akcepti Mondan Spiritisman Asocion kiel kunlaborantan fakan asocion kaj subskribi kun ĝi kontrakton. La ĉefaj duboj, krom la difino de ”faka asocio”, temis pri la mankanta internacieco ĉe la asocio, kiu ĉefe agadas en Brazilo.
Fernando Maia
Vicprezidanto Fernando Maia fine de la dimanĉa kunsido tamen volis por la protokolo refuti la aserton, ke la troa okupiteco de la ĝenerala direktoro povus rilati al la maldungo de aliaj oficistoj. Tiel ne estas, ĉar la ĝenerala direktoro jam antaŭ la maldungo estis superŝutita per taskoj, Maia asertis:
– La interpreto de komitatano Osmo Buller ne estas bona. Kiel estrarano kiu laboras ĉiutage kun la ĝenerala direktoro mi povas diri, ke li estas superŝutita delonge. Kiam estis plentempa laboro en la oficejo, tio jam okazis. Tio okazas ankaŭ pro tio, ke li plenumas atendojn, kiuj ne tuŝas la ĝeneralan laboron de la oficejo aŭ de la oficistoj.
Vendrede la 14-an de aŭgusto la estraro de UEA post pli ol duonjara meditado fine publikigis la rekomendojn de la financa komisiono por la resanigo de la ekonomio de la asocio. El ĝi eblas ekscii, ke la ĝenerala direktoro ne plu bezonas purigi la necesejojn en la Centra Oficejo. La financaj rekomendoj tamen enhavis pli da demandoj ol respondoj.
La Centra Oficejo de UEA.
Dum la UK en Lahtio la financa situacio de UEA estis traktita en fermita kunsido de la komitato, kiu daŭris du horojn. Poste la komitato formale notis ricevon de la raporto pri evoluvojoj de UEA, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol pluiri kun la proponataj paŝoj.
“Ene de 6 monatoj la Estraro, helpe de la financa komisiono, sendu al la Komitato plian raporton pri financaj kaj administraj evoluvojoj inkluzive de kostanalizoj alternativaj,” la komitato decidis en julio 2019. Sekve la raporto devis atingi la komitaton plej laste en januaro 2020, kio tamen ne okazis.
Post multaj memorigoj la raporto fine estis sendita al la komitato en vendredo, la 14-a de aŭgusto – du tagojn antaŭ la dimanĉa kunsido, en kiu la komitato decidu pri ĝi. Multaj komitatanoj tamen trovis la raporton perturba, ĉar ĝi enhavis neniujn konkretajn ciferojn, nek respondojn al la demandoj starigitaj jam antaŭ unu jaro.
La rekomendoj estas tre svagaj:
Kvankam nenio estas nun decidebla, ĉar mankas konkretaj kostoj, se ni ŝanĝus la nunan sidejon, la komisiono emas konsideri pli praktika la solvon en Nitra, pri kiu la diskutoj pli multe progresis (interalie ankaŭ inter la vicprezidanto Fernando Maia kaj Peter Bálaž).
/…/
Kvankam ni ne havas urĝon malfermi la novan oficejon, ju pli rapide oni forlasas Nederlandon, des pli rapide oni povos komenci havi unu oficiston, kiu plenumas ĝeneralajn taskojn kaj povas respondi al la informpetoj de membroj en maniero pli kongrua kun la centra rolo de UEA. Se ni faros decidon pri translokiĝo, la ideala momento por ekfuncii en alia lando ŝajnas esti la momento kiam la administra programo estos preta dum la venonta jaro.
Laŭ la raporto, nun eblus vendi la Centran Oficejon en Roterdamo por 500 000 eŭroj. Cetere preskaŭ ne aperas konkretaj ciferoj.
La antaŭa prezidanto de UEA, Mark Fettes, trovis la mankon de ciferoj granda manko:
– Finfine financoj estas afero de ciferoj, kaj tial mi provizis multajn ciferajn analizojn en mia raporto antaŭ unu jaro, “Evoluvojoj por UEA,” kiu estas ankoraŭ trovebla en la komitata teko, kaj al kiu ĉi tiu raporto estas iusence posteulo. Oni devas legi raportojn pri financa politiko kunlige kun la buĝeto kaj bilanco, kaj por sencohave diskuti pri la diversaj ebloj, oni devas taksi, kiel ili povus influi tiujn ciferojn, li skribis en la komitata listo.
Li atentigis, ke en la raporto mankas informoj pri tio, kiel diversaj diskutataj paŝoj efektive influus la ekonomion de la asocio. Li ricevis subtenon de komitatano Michela Lipari, nun ankaŭ ano de la elekta komisiono de UEA:
– Mi plene subtenas la mesaĝon de Mark, ni bezonas konkretaĵojn, ne liston de eblaj eblecoj, ŝi skribis.
Aldone Michela Lipari atentigis, ke la komitatanoj devus ricevi tiajn gravajn dokumentojn bontempe antaŭ la koncerna kunsido, por havi la eblon detale studi ilin.
La raporto ricevita de la komitatanoj malpli ol du tagojn antaŭ la dimanĉa kunsido havas 18 paĝojn, el kiuj kvin konsistigas la rekomendojn de la financa komisiono, kaj dek tri la komentojn de la estraro pri la rekomendoj.
Multaj el la estraraj komentoj estas tre interesaj, eĉ se ili apenaŭ rilatas al la financa stato de la asocio. Ekzemple pri la reteja renovigo la estraro skribas jene:
La nuna celdato por projektofino estas la 31-a de januaro, sed en la realo tio povus prokrastiĝi eventuale al februaro 2021. Ni prefere nenion konkretan promesu. Oni jam ne fidas promesojn pri la retejo, do ni simple kompletigu kaj anoncu tion en la momento de pretiĝo, konsciante ke ni havas klaran vojon antaŭen se ne kalendaran finkalkulon.
Tamen dum la ĵusa programero ”estraro respondas” la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, publike diris, ke la planata lanĉotago de la nova retejo estas la 15-a de decembro.
La raporto malkaŝas ankaŭ, ke oni post maldungo de la purigisto oni tamen fine decidis elspezi monon por ĉiusemajna purigado de la Centra Oficejo. Pli frue ĝenerala direktoro Martin Schäffer diris, ke li okaze mem purigas la necesejon de la oficejo.
En la teksto de la raporto eblas aldone legi, ke la rilatoj inter la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj la ceteraj oficistoj ne bone funkcias, kaj ke povus okazi demisio de Schäffer pro troa laborpremo:
La Estraro konsentas ke tro premas la diversaj respondecoj kiujn devis transpreni Martin Schäffer. Li faras grandan servon al la Estraro kaj al UEA, kaj ni ne metu lin en pozicion kiu devigus aŭ pripensigus rezignon de la laboro.
La ĝenerala direktoro laŭ la raporto ne povas plene fidi la ceterajn oficistojn:
…necesas fari la aranĝojn kiujn Martin ne povas facile fari sen ĉeesto, kaj tio supozeble okazu kiam neniu oficisto ĉeestas por havi maksimuman sekurecon rilate kontaktojn.
Usonaj esploristoj sukcesis enkodigi en DNA-molekuloj la tutan esperantlingvan version de la verko ”La mirinda sorĉisto de Oz”. Laŭ la esploristoj Esperanto aparte bone taŭgis por la eksperimento pro sia neŭtraleco – kaj pro siaj ĉapelitaj literoj.
DNA-helico.
DNA (deoksiribonuklea acido) estas helica molekulo, kies diversaj variaĵoj enhavas la genetikajn informojn de ĉiuj bestoj kaj plantoj. Ĝi estas ankaŭ ekstreme efika maniero konservi ajnajn datumojn en malmulta spaco – ĉiuj ekzistantaj komputilaj datumoj en la mondo povus teorie esti konservitaj en kelkaj gramoj da DNA.
Pro tio de jaroj oni faras eksperimentojn pri konservado de komputilaj datumoj en DNA-ĉenoj. Tamen en la kopiado de DNA facile okazas eraroj, kaj pro tio oni devas uzi diversajn teknikojn por certigi, ke la informoj estas transdonataj ĝuste. Redundo kaj ripetado de la datumoj estas unu tia strategio.
En nova eksperimento teamo de sciencistoj ĉe la Universitato de Teksaso en Austin, Usono, demonstris novan teknikon por eviti erarojn en la kopiado, sen la antaŭe uzita multfoja ripetado de la datumoj. Anstataŭe, la informoj estis konservitaj en formo de latiso, kie ĉiu informero subtenas la aliajn.
Por sia eksperimento la esploristoj elektis tekston en Esperanto: la libron La mirinda sorĉisto de Oz, tradukitan de Donald Broadribb. Libera Folio petis profesoron William Press rakonti, kial la teamo elektis tiun verkon. Jen kion li respondis:
– Ni elektis la tekston en Esperanto pro du kialoj, unu filozofia kaj unu praktika. La filozofia kialo estas ke la scienca strebado en si mem estas internacia kaj neŭtrala, kaj ni volis elekti sekularan tekston, kiu reflektas tion. La mirinda sorĉisto de Oz ŝajnis taŭgi laŭ tiuj kriterioj.
– La praktika kialo estas, ke la vastigita alfabeto de Esperanto (kompare kun la angla) uzas ĉiujn ok bitojn en la bajto da komputila spaco kiu enhavas unu literon da teksto. Tio starigis pli bonan teston por nia erar-korekta kodo. Ni uzis la tradukon de Donald Broadribb, ĉar ĝi estis facile havebla en la reto.
Por demonstri la funkciadon de la sistemo, la sciencista teamo subigis la DNA-ĉenojn kun la Esperanta teksto al altaj temperaturoj kaj ekstrema humido. Kvankam la molekuloj estis difektitaj de tiuj cirkonstancoj, la tuta teksto poste estis sukcese deĉifrita kun ĉiuj ĉapelitaj literoj en ordo.
In venere-die, mille sex centum uno novo casus de coronaviro intra uno die es annuntiato in Japonia; id es maximo numero recordato. Sexaginta duo mille novo casus intra uno die es annuntiato in India; id es maximo numero recordato. Summa de omne casus in India es duo millione viginti quinque mille quatuor centum novem. Ita India fi terra tertio superante duo millione casus, post Brasilia et Civitates Fœderato de America. Numeros grande es recordato etiam in Irakia. (JP)
UEA celas publikigi sian novan retejon la 15-an de decembro. Subvencioj helpu forigi la financan deficiton de la asocio. La domo en Roterdamo ne estu vendita en la nuna momento. Jen kelkaj el la respondoj, kiujn donis la estraranoj dum reta demandohoro.
La estraro respondas dum la Virtuala Kongreso: Duncan Charters, Orlando Raola, Martin Schäffer (ĝenerala direktoro), Amri Wandel, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu, Fernando Maia, Aleks Kadar.
Unu el la tradiciaj programeroj de ĉiuj Universalaj Kongresoj estas ”Estraro respondas”. Dum ĝi ĉeestantaj estraranoj de la asocio respondas al ĉiaspecaj demandoj de la kongresanoj. Tre ofte la demandoj temas pri praktikaĵoj de la aktuala kongreso, pri kiuj la estraranoj ne rekte respondecas.
Ĉi-foje la estraranoj efektive pli ol kutime respondecis pri la praktikaj aranĝoj, ĉar la Virtuala Kongreso ne havis propran Lokan Kongresan Komitaton, sed se estis demandoj pri praktikaj problemoj, ili ne trafis la tagordon de la reta kunveno, kiun plenigis pli principaj demandoj.
Unu el tiuj temis pri la manko de strategia laborplano de UEA. La ampleksa kaj ambicia strategia plano de la antaŭa estraro ja grandparte restis neplenumita, kaj ĉesis validi jam en 2017. Pri nova plano la estraro aperigis nur kelkajn rudimentajn frazojn en la reta forumo de UEA, kaj eĉ tio okazis nur la 4-an de aŭgusto, post memorigoj de la komitato.
Laŭ prezidanto Duncan Charters tamen ne mankas al UEA laborplano.
– Restas la bazo en la plano de Mark Fettes. Sed ni trovas ke ni devas demokratiigi la laboron pri la strategia plano kaj ne trudi ĝin de supre. /…/ Ne estos facile, sed mi vidas ke estas eble inkluzivigi la membrojn en tiun planadon. Tio estas mia celo, mi certe komencos jam fine de ĉi tiu virtuala kongreso, kaj mi invitas ĉiujn kontribui. Tio okazos per la forumo.
Planoj pri akirado de subvencioj estis alia demando, al kiu Duncan Charters respondis. Laŭ li la asocio nun havas tre aktivajn planojn tiudirekte, kaj eĉ novan dungiton, Spyros Papadatos, kiu okupiĝas pri subvencioj en Bruselo.
– Li faris ĉefe laboron por TEJO dum la unua parto de la jaro sed nun laboras por UEA. Li havas kontaktojn en Bruselo kun multaj organizaĵoj, li laboris en tiu mondo antaŭ ol ni dungis lin por helpi nin, kaj li ŝajne en ĉiuj siaj antaŭaj petoj pri subvenciado estis sukcesa. Do ni havas personon kiu jam estas profesie preparita por tion fari kaj do estos malgranda grupo. Ankaŭ Francesco Maurelli kaj Sara Spanò okupiĝis profesie pri subvencipetado kaj havis multe da sukceso. Fakte Francesco listigis la sukcesojn hieraŭ, en unu el la kunvenoj.
Laŭ Charters subvencioj estas tre gravaj por la financa ekvilibro de UEA:
– Ni antaŭe havis la esperon ke tiuj subvencioj eble povos forigi la deficiton jam en la venonta jaro. Ni nenian promeson faros, ĉar la cirkonstancoj ŝanĝiĝas… Sed ni aktive laboras por kunlabori kun aliaj organizaĵoj, proponi al ili servojn kaj por povi por tio peti subvenciojn. Ĉar oni povas vidi la valoron de nia kunlaboro, tiu laboro antaŭeniras. Ĝi estos pli videbla en la venonta jaro.
Ne tute klaras, kiel subvencioj povus helpi forigi la buĝetan deficiton de UEA, krom se oni sukcesos akiri grandajn subvenciojn por agadoj, pri kiuj UEA jam nun okupiĝas. Tio tamen ŝajnas malfacile realigebla.
Jam en la jaro 2016 la tiama estraro de UEA esperis, ke eksteraj subvencioj savos la ekonomion de la asocio. Oni tiam esperis ricevi 90 000 eŭrojn en subvencioj, kaj tiu sumo estis skribita en la buĝeto por 2017. La subvencioj tamen ne realiĝis, kaj en 2017 UEA tial faris rekordan deficiton de 159 512 eŭroj.
La estonteco de la biblioteko Hector Hodler zorgigas multajn, ĉar la financa komisiono jam pasintjare proponis fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon en Roterdamo kaj luigi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg, kie nun troviĝas ne nur la Centra Oficejo, sed ankaŭ la biblioteko Hector Hodler kaj la arkivoj de UEA.
Al demando pri la biblioteko respondis prezidanto Duncan Charters kaj estrarano Orlando Raola.
– Teorie ni bezonas plentempan laboranton por prizorgi la bibliotekon, sed tion ni ne disponas. Nun ni estas en diskutoj pri la biblioteko, ĉu povus temi pri konservado, aŭ kunlaboro kun alia biblioteko, sed ni ne atingis solvon, diris Charters.
Orlando Raola parolis pri la graveco konservi la kulturan heredaĵon de Esperanto kaj diris, ke estas urĝa prioritato malfermi al esploristoj aliron al la trezoroj de la biblioteko Hector Hodler kaj certigi la fizikan konservadon de la valoraj materialoj. Li tamen ne diris, kiel tio okazu.
– La financoj de la asocio kaj la laborforto ne sufiĉas por teni la bibliotekon je la nivelo kiun ĝi meritas, kaj pro tio ni laboras jam de unu jaro pri la eblaj solvoj. Multfoje ni aŭdis homojn diri, ke ni ne povas fordonaci kaj senigi nin je nia heredaĵo, sed ili devus konscii pri la nuna stato de la biblioteko. Estas sugesto de Aleks [Kadar] ke ni publikigu fotojn de la nuna stato de la biblioteko, por ke la homoj sciu, ke ĝi vere ne estas en bona kondiĉo kaj ke katalogado praktike ne ekzistas. Detaloj postulus plian horon, sed antaŭ la fino de la mandato ni alvenos al iu kontentiga kaj espereble definitiva solvo, diris Raola.
Laŭ Duncan Charters la estraro multe laboris por eltrovi, ĉu ekzistas aliaj lokoj, kiuj povus doni novan hejmon al la biblioteko, sed ĝis nun sen kontentiga rezulto.
Ĉu estas pravigeble ke UEA havu sian oficejon en kosta unuamonda lando, kaj ĉu ne tio grave kontribuas al la deficitoj de la asocio, demandis iu kongresano. Laŭ Duncan Charters UEA ĉiuokaze en la nuna momento ne intencas vendi la Centran Oficejon.
– Povas esti pravigeblaj diversaj aliroj. Ni povas konservi la tutan domon, sed ni ne bezonas tiom da spaco. Ĉu luigi parton de la spaco? Tio donus enspezojn. Ne estas nun oportuna momento vendi la domon.
– La kosto de la administrejo ja estas sufiĉe granda, sed se ni irus al alia lando, ĉu orienta Eŭropo, ĉu Afriko, ĉu la politikaj kondiĉoj estus sufiĉe stabilaj? Ne estas facila solvo. Eĉ ludoni ne estas simpla afero. Tamen resti en la nuna stato kun la nunaj kostoj ne ŝajnas esti finance helpa al la asocio. Pro tio ni esploras la diversajn alternativojn, diris Charters.
Pri la stato de la nova retejo Fernando Maia diris, ke la nuna celdato por ĝia lanĉo estas la 15-a de decembro. Laŭ li la laboro pri la reteja renovigo nun bone progresas kaj la estraro atente sekvas ĝin.
– Estas sufiĉe komplika afero, sed ni ne lasas la programistojn labori sen kontrolo, ni havas ĉiumonatajn kunsidojn, kaj tio estas tre grava, tio ne okazis en la antaŭaj provoj. Kaj ĉio estas dokumentata, do efektive ni havas multe pli da sekureco pri la fina rezulto ol ni povis havi antaŭe, kaj la nuna estraro vere interesiĝis pri tio multe pli.
La komitato ne ricevis promesitan raporton pri la planata financa resanigo de UEA, ĉar la proponoj en ĝi povus timigi la membrojn. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum la unua reta komitata kunsido de UEA. La timiga raporto tamen aperos venontsemajne, li nun promesas.
Prezidanto Duncan Charters parolas dum la reta komitata kunsido en sabato.
Plej laste en januaro 2020 la komitato de UEA devus ricevi de la estraro raporton pri pluaj paŝoj en la laboro por la financa resanigo de la asocio. Tiu raporto tamen neniam alvenis. En la reta komitata kunsido en sabato prezidanto Duncan Charters klarigis, kio okazis.
Laŭ li, kelkaj el la rekomendoj de la financa komisiono povus ”perturbi la membrojn”, kaj tial necesis trovi manieron prezenti la raporton tiel, ke la membroj ne pensu ke temas pri definitivaj proponoj.
– Tiu estis la plej malfacila parto de mia tasko dum mia prezidanteco. La komisiono pri financoj bone faris sian laboron, kaj ni ricevis ilian raporton en decembro. Eĉ ne ĉiuj komisionanoj konsentis pri ĉiuj punktoj, do mi esploris kaj kun estraraj kolegoj kaj kun aliaj konsultitoj pri alternativoj al la rekomendoj de la financa komisiono, diris Charters.
La enhavo de la raporto daŭre ne estas konata, sed alternativoj kiuj estis proponitaj pasintjare estis fordonaci la bibliotekon Hodler, fermi la libroservon en Roterdamo, luigi la domon Nieuwe Binnenweg kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando.
Prezidanto Charters ne trovis la proponojn de la financa komisiono diskonigeblaj en ties origina formo, sed verkis novan tekston por transdono al la komitato.
– Mi preparis sufiĉe longan dokumenton, kiu integris la rekomendojn en kunteksto, kiu ankaŭ reliefigis alternativojn, li klarigis.
La financa komisiono siavice ne estis kontenta pri tio, kiel Charters en sia dokumento prezentis la proponojn, kaj petis lin ne sendi tiun version al la komitato. Poste la laboro pri la financaj rekomendoj laŭ li prokrastiĝis pro la pandemio. Nun tamen la nova versio estas jam preskaŭ preta.
– Estis multe da aliaj ekstraj postuloj, kaj tial mi ne tute sukcesis fini la reverkadon. En la unua parto mi donas nete la raporton de la financa komisiono, por ke vi povu vidi ĝin tuta, sed en aneksaĵo mi metas ĉiujn alternativojn, komentojn kaj pravigon. Mi kredas, ke tio estas justa, ĉar la financa komisiono bone prilaboris sian raporton, diris Charters.
Laŭ li la dokumento, kiun la komitato devus ricevi en januaro, nun jam estas en preskaŭ fina stato, kaj ĝi povos esti reviziita de la estraro en mardo. Ankaŭ la financa komisono havas iom da tempo por pripensi eventualajn redaktojn en siaj rekomendoj.
– Estis kelkaj demandoj pri tio, kiel ni prezentu ĝin, sed plej honeste ni prezentu ĝin en tiu formo. Se la komisiono deziras iom modifi, ili havas du tagojn. Vi ricevos tiun raporton antaŭ nia venonta kunsido.
La venonta kunsido de la komitato okazos venontsabate. Pri la buĝeto de UEA por 2021 oni laŭ la tagordo decidos dimanĉe.
La komitato kunsidas rete.
La eksa ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller, nun komitatano B kaj unu el la komitataj reviziantoj, dankis pro la klarigo, sed demandis, kial la komitato jam en januaro ne estis informita pri la kialo de la malfruo.
– Oni devus informi la komitaton pri tio, ke okazas pliaj diskutoj kaj analizoj, kaj ke tial tiu raporto ne povas esti liverata. Nun ni restis komplete nesciaj pri la situacio, kaj tio laŭ mi ne estas bona, diris Buller.
Duncan Charters trovis la plendon prava.
– Mi tute konsentas pri tio. Mi kredis ke ni solvos la aferon ene de sufiĉe mallonga tempo, sed ni devintus informi, kaj mi pardonpetas al la komitato. Mi esperas ke ni nun povos ripari tion kaj antaŭeniri en niaj forumoj kun la diskutoj pri la rekomendoj de la financa komisiono kaj alternativoj, ĉar tio bezonos multe da pripensado. Estas gravaj aferoj por la estonteco de UEA, diris Charters.
Buller demandis ankaŭ, kial la pasintjare faritaj ŝanĝoj en la regularo pri la kunlaboro de UEA kaj TEJO daŭre estas indikitaj kiel ”plenumota decido” – necesis ja nur fari la koncernajn ŝanĝojn en la retejo de UEA. Ĝenerala sekretario Aleks Kadar respondis, ke tio ne eblis, ĉar la komitato de TEJO ankoraŭ ne akceptis la ŝanĝojn. Tuj post la fermo de la kunsido tamen montriĝis, ke TEJO ja akceptis la ŝanĝojn antaŭ pli ol jaro. Evidente la tuta afero simple estis forgesita de la estraro de UEA.
La demando pri la financa raporto leviĝis fine de la sabata kunsido, kiu cetere grandparte estis dediĉita al rutinaj aferoj. La tutan unuan horon de la kunsido okupis diskutoj pri proceduroj, ĝis la tagordo de la kunsido povis esti aprobita.
Cetere dum la solena fermo de la Virtuala Kongreso en sabato estis diplomitaj 14 elstaraj agantoj: Pascal Dubourg Glatigny, Halina Gorecka, Aleksandr Korĵenkov, Ale Kosabela, Lee Jung-kee, Rakoen Maertens, John Magessa, Jean-Pierre Marcq, István Nemere, Yves Nevelsteen, Chiara Raggi (Kjara), Evelyne Rotellini, Bert Schuman kaj Fernando Ŝajani.
En la sabata komitata kunsido estis elektita ankaŭ nova elekta komisiono de UEA. Ĝin eniris Hans Becklin, Marc Konijnenberg, Michela Lipari kaj Guy Matte, el kiuj nur Matte estis en la antaŭa konsisto de la komisiono. La ĉefa tasko de la komisiono estas prepari la elekton de nova estraro de UEA post du jaroj.
Kompleta renovigo de la retejo de UEA estis anoncita kiel ĉefa prioritato de la estraro de UEA, kiu estis elektita en Rejkjaviko en 2013. Tiam oni rezervis 100 000 eŭrojn por tiu tasko. Ĝis la fino de 2019 el tiu rezervo estis elspezitaj 69 588 eŭroj kaj 20 cendoj, sed daŭre mankas la nova retejo. La mono ŝajne tute elĉerpiĝos ĉi-jare.
La bilanco de UEA por la pasinta jaro, publikigita en junio, montras ke en la rezervo “Reteja renovigo” jarŝanĝe restis 30 411,80 eŭroj. Tio signifas ke el la tiucela rezervo de 100 000 eŭroj ĝis nun estis elspezitaj 69 588 eŭroj kaj 20 cendoj, sen videbla rezulto.
Post la apero de la financaj dokumentoj, la antaŭa prezidanto de UEA, Mark Fettes, mem ekscivolis, kio fakte okazas pri la reteja renovigo siatempe prioritatigita de li, kaj demandis pri tio en la komitata diskutejo:
– Tiurilate, ĉu eblus ricevi raporton pri la progreso de la projekto AKSO, t.e. la nova komuna reteja-datumbaza sistemo de UEA-TEJO? Tio estas unu el la fruktoj el mia prezidanta periodo, al kies realigo mi plej sopiras, ĉar ĝi donos multe pli solidan teknikan bazon por la subteno de tiu “virtuala” Esperantujo, kiu nun montriĝas nia savboato en la kondiĉoj de la pandemio.
Kelkaj el la retejoj de UEA.
Efektive videblas neniu granda renovigo en la retejo de UEA post la jaro 2014, kiam la tiama blua fono estis anstataŭigita de la nuna pli hela kaj enhavriĉa fasonado. Anstataŭ renovigo de la centra retejo, de tiam aperadas ĉiam novaj aldonaj retejoj, kies tutan kvanton jam neniu ŝajnas koni. Eĉ la oficiala revuo de UEA nun havas propran, tute apartan retejon.
Libera Folio turnis sin al Mark Fettes por demandi, ĉu ne la de longe anoncitan retejan renovigon devis liveri jam liaj du estraroj, kiuj havis ses jarojn por plenumi tiun prioritatan taskon. Responde, Mark Fettes asertis ke li jam ĉion diris pri tio en la pasintjara raporto pri “Evoluvojoj de UEA”.
La raporto klarigas, ke la reteja renovigo ne realiĝis pro diversaj problemoj, interalie:
Post kelkaj monatoj, du kunlaborantoj en la reteja teamo rezignis pri sia partopreno… Tamen, malgraŭ diversaj konkretaj laboroj en tiu periodo, la atendata lanĉo de la nova datumbazo, kunlige kun nova membrospaco kaj aliĝilo, ripete prokrastiĝis. Okazis plia kunsido kun Ribeiro en Lisbono [dum UK 2018], kiu same ne alportis la deziratan progreson… La plua laboro pri la projekto estas transdonita al nova teamo kunmetita de TEJO. La taskaro kaj labormaniero estas difinitaj per kontrakto aprobita de ambaŭ estraroj, kaj ambaŭ organizoj kontribuas al la kostoj…
Libera Folio: Do, evidente almenaŭ la ĉefa parto de la elspezitaj 69 588 eŭroj estis pagita por laboro, kiu ne alportis rezulton. Kial oni pagis por retejo, kiu efektive ne estis liverita?
Mark Fettes
Mark Fettes:– Malpli ol 30 000 iris al la teamo de Ana [Ribeiro]. La kontrakto antaŭvidis poioman pagadon laŭ la atingo de diversaj stadioj de la laboro, do ne estis bazo por repostuli la monon por la pli fruaj fazoj, kiam la projekto ne atingis kontentigan finon.
Libera Folio: – Sed restas la demando, kien iris la ceteraj 40 000 eŭroj. Ĉu al la nova teamo de UEA kaj TEJO? Ĉu ĝi same estas pagata laŭ atingo de diversaj stadioj de laboro? Nur dum la pasinta jaro estis elspezitaj pli ol 35 000 eŭroj, sed eble tio jam ne rilatas al decidoj faritaj de via estraro?
Mark Fettes:– Ni interkonsentis kun TEJO pri la komuna reteja projekto jam en marto 2019, se mi ĝuste memoras, do mi supozas ke la librotenitaj elspezoj por tiu jaro efektive estas por la nova teamo.
La ĉefa respondeculo de la nova reteja teamo estas Mia Nordentoft, oficisto de TEJO, kies salajro supozeble estas pagata el la reteja rezervo de UEA. La enhavo de la kontrakto de UEA kun TEJO pri la reteja renovigo ne estas konataj. Laŭ Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, ne eblas sciigi detalojn pri ĝi:
Informoj pri la reteja renovigo en Akso.org.
Fernando Maia: – Kompreneble temas pri interna dokumento, kun privataj informoj, do ne libere publikigebla, kiel ĉiu normala laborkontrakto. Sed la esenco, pri kiu gravas konscii, estas publikigita interalie en la dokumento kiun mi ĵus gluis al vi.
Temas pri la sama raporto pri ”Evoluvojoj de UEA”, kiu sur paĝo 15 klarigas en kelkaj punktoj, kion faru la nova reteja teamo. La unua punkto estas ”refari uea.org, inkluzive de aliro por membroj: membro.uea.org”. Mankas informo pri tio, kiom la laboro kostos kaj kiam ĝi estu preta.
En la bilanco de UEA tamen eblas vidi, ke dum la jaro 2019 la fondaĵo ”Reteja renovigo” ŝrumpis je 34 758 eŭroj kaj 30 cendoj, do supozeble tiu sumo estis pagita al la reteja teamo. Fine de la pasinta jaro en la fondaĵo, kiel dirite, restis 30 411,80 eŭroj, do se la kostoj en 2020 estos sur la sama nivelo kiel en 2019, la tuta rezervita sumo de 100 000 eŭroj estos komplete elspezita antaŭ la mezo de novembro.
Ĉu do ĝis tiam estos finita la laboro pri la nova retejo? Tio ne tre klaras. Eksteren ĝis nun daŭre malmulto videblas, sed en la retejo Akso.org eblas trovi liston de plenumitaj taskoj. Laŭ ĝi, la fundamento de la nova uea.org estis finita en februaro 2020.
Pri migrado al nova sistemo oni raportas ”Diversaj planoj ellaboritaj, mankas fina decido”. Eblas suspekti, ke ĝuste la migrado al la nova sistemo kaŭzos grandajn problemojn, ĉar la nuna retejo de UEA estas granda ĝangalo de diversaj dosieroj kaj dosierujoj, malfacile transmetebla al moderna enhavadministra sistemo.
Fernando Maia Jr. (fot. Anna Striganova, revuo “Esperanto”)
Laŭ Fernando Maia, reprezentantoj de la nuna estraro kaj la ĝenerala direktoro de UEA ”kunsidas regule kun la laboranta teamo, kiu ankaŭ konsultas aliajn homojn, inkluzive de oficistoj por migrigi funkciojn al la nova sistemo”.
Laŭ pli frua respondo de Maia al demando de Libera Folio, ”lanĉo de unua parto estas planita por la dua jarduono de 2020”. Li tamen nun ne povas diri, kiam la laboro pretos.
Fernando Maia:– Certe estas multe da atendo pri tiu retejo. Sed ankaŭ oni devas kompreni, ke por la ĝenerala publiko ne eblas montri multon. Tio estus simile al tio, ke oni konstruas aŭton kaj montras pordon, radon aŭ motorpecojn aŭ simile. Efektive granda parto de la afero aspektus fremda al multaj. Temas pri interna funkciado de la sistemo de UEA, kiun la ĝenerala publiko normale ne aliras; aŭ ekfunkciado de opcioj, kiujn la Centra Oficejo fakte neniam havis.
Laŭ li, la reteja teamo ricevis la taskon raporti pri sia progreso al la komitato de UEA, kiu kunsidos ekde sabato.
Pro la kronvirusa pandemio ĉi-jare ne okazas Universala Kongreso. Ĝin anstataŭas unusemajna Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu finiĝas sabate. Ĵenja Amis, LKK-sekretario de la prokrastita Montreala UK, partoprenas la unuan Virtualan Kongreson kaj trovas ke ĝi malfermas novan eraon por UEA kaj Esperanto.
Malfermo de la VK. La unua eldono de la virtuala Esperanto-ĥoro kantas la Esperon.
Unu el miaj kunlaborantoj, eminenta esperantisto, ofte diras duonŝerce, ke okazis nur unu UK – la unua. Ĉiuj postaj estis ĝiaj ripetoj. Estis iom da vero en tiu diraĵo. Niaj UK-oj sekvas la saman modelon de jardekoj: estas ellaboritaj modelo, komunikmaniero kaj strukturo, kun multaj ŝatataj kaj atendataj programeroj.
Alia flanko de tiu bone funkcianta stabilo, estas, iumaniere, manko de novaj elementoj aŭ plibonigoj al la kongresa loĝistiko: ekzemple la eblo aliĝi al du kongresoj samtempe, poŝtelefona apo por la sekvi la programon, por vidi la nunajn erojn, programpriskriboj por ĉiuj prelegoj, samtempaj elsendoj kaj filmado de ĉiuj gravaj programeroj, reklamado al pli larĝa publiko, ekzemple en Duolingo, kaj tiel plu.
Mi certas ke tiu certagrada kaptiĝo en la pasinteco radikas ne en manko de volo de la estraro aŭ la CO, sed en la tradicioj (kiuj ja donas tiujn stabilon kaj loĝistikan kadron, sed ankaŭ ja iusence haltigas evoluon), limigitaj teknikaj rimedoj (ekzemple la retejo de UEA mem, aŭ eĉ la manko de kreditkartmaŝino por la vendoj dum la Libroservo, la iom komplika strukturo de la kongresa mendo-procedo).
Granda parto de tio fontas, kompreneble, el la fakto, ke oni faras jam multon kun tre malgrandaj homaj fortoj, sen helpo de pagita teknika teamo, kiu povus helpi enkonduki teknikajn plibonigojn – eĉ se tiuj plibonigoj povus potenciale ŝpari la tempon de laborantoj, altigi la partoprenantaron, ktp.
Sed ĉi-jare la aferoj malsamas. Ni estas elpuŝitaj el niaj komfortzonoj, ĉu ni estis pretaj aŭ ne, repensi niajn modelojn. Mi vere ĝojas ke UEA respondis al tiu defio per la okazigo de MondaFest’ kaj la VK, kaj faris tion tute bone!
Jam en marto, kiam fariĝis pli kaj pli evidente, ke la kongreso en Montrealo povas ne okazi, pluraj amikoj demandis min, ĉu okazos virtuala Montreala UK. En la diskutoj kun la estraro de UEA, la LKK rekomendis la prokraston de la Montreala UK je du jaroj, sed ankaŭ apogis la ideon okazigi virtualan eventon. Ne kiel virtualan version de la Montreala kongreso – sed vere kiel apartan virtualan eventon, kun aliaj organiza teamo kaj identeco. Ni sentis ke tiu evento bezonatas por plenigi la vakuon, kiun kreas la ne-okazigo de la fizika UK ĉi-jare.
La Akademio respondas.
Kiam mi eksciis pri la formulo de tri-monata MondaFest’, kadre de kiu okazos unusemajna intensa Virtuala Kongreso (VK), por doni la impreson vere partopreni en tutmonda kongreso, mi tuj pensis ke tiu formato estas perfekta, kaj ĝis nun tre kontentas. Unue, ĝi donas la okazon al diversaj organizoj kaj individuoj kunlabori kaj lerni el la spertoj de la aliaj (ekzemple mi mem komencis la unuan fojon kunlabori kun samideano de centr-amerika lando por organizi la Amerikan Tagon). Kaj due, ĝi ja proponas iusencan anstataŭaĵon por la reala UK, kiu ne okazas ĉi-jare.
Tamen, ne miskomprenu min: mi ne pensas ke virtualaj kongresoj senvalorigos la verajn fizikajn kongresojn – mi pensas ke ili aldonos alian dimension kaj larĝigos la eblon kontaktigi esperantistojn kaj inter si, kaj kun UEA kaj plie, ili povos valorigi la membrecon kaj instigi repensi kaj novigi la strukturojn de la UK-oj ĝenerale.
Mi pensas ke la okazigo de tiuj eventoj estas des pli grava kaj strategia por UEA ĉar vaka spaco neniam malplenas: se UEA ne transprenus okazigi tutmondan Virtualan Kongreson, iu alia, certe, farus – do, por UEA estas bone, ke ĝi la unua okupis tiun ĉi spacon.
Do jen la Virtuala Kongreso mem. Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 2020 – en la sama tago, kiam devis malfermiĝi la UK en Montrealo (kvankam MondaFest’ daŭras de 20-a de junio ĝis la 20-a de septembro). Same kiel la montreala UK, ĝi finiĝos la 8-an de aŭgusto 2020. La partopreno en VK estas senpaga por membroj de UEA aliĝintaj ĝis la 26-a de julio.
La 31-an de julio okazis ”antaŭkongreso”, kiu estis tute Kanada: la prezento de la 22 filmoj, per kiuj ni, montrealanoj, provizis la kongresan programon kadre de la Kanada Virtuala Kinejo, plus la prelego pri La Eta Princo (okaze de la 120-jariĝo de la verkinto – la prelegon faris Francisko Lorrain, montrealano, kiu kunordigis la lastan Esperantlingvan eldonon).
La tuta kongreso okazas sur la platformo Retevent de E@I (la sama, kiun oni kreis por Polyglot Gathering rete, kaj poste uzis por IJK, SES kaj VEKI). La VK konsistas el tri specoj de programeroj: spektaĵoj, vidbabilejoj (en la libera programo Jitsi) kaj klasĉambroj (en la programo Zoom). Spektaĵoj estas la ĉefaj prelegoj, foje antaŭregistritaj, foje samtempe elsendataj per la konferenca retejo Streamyard, kiun navigas la teamo de E@I – la teknika teamo de la projekto.
Oni povas vidi la spektaĵojn aŭ laŭ la horo de la programo, aŭ poste, por ĉiuj ensalutintaj partoprenantoj. Dum la spektaĵoj oni povas voĉdoni por la plej bonaj demandoj, kaj tiuj estas respondataj de la prelegantoj. Unu tagon antaŭ la komenco de la VK, ĉiuj prelegontoj ricevis individuan sesion kun la teknikistoj de E@I por ricevi la trejnadon kaj teknike pretiĝi. Mi trovis la laboron de la teknika teamo vere ekzempla!
Vidbabilejoj (en Jitsi) estas aŭ tute liberaj babilĉambroj, sen moderatoro, aŭ temaj babilejoj, kun moderigantoj, aŭ eroj de la Virtuala Movada Foiro: prezentoj de diversaj Esperanto-organizoj, fakaj asocioj, kaj tiel plu, tuj antaŭ aŭ tuj post la programaj horoj (la horoj de la ĉefaj programeroj estas 12.00-18.00 UTC). La kvanto de la liberaj vidbabilejoj iom malgrandiĝis ekde la komenco, ĉar ofte tiuj estis malplenaj. Tiuj bone funkcias por doni aldonan tempon kun la prelegantoj post la prelego.
La malfermo ĝenerale bone kaj ĝustatempe funkciis. Estis multaj kanadaj kontribuoj. Oni legis la saluton de la urbestrino de Montrealo, fama kanada indiĝena historiisto, George Sioui, parolis pri ”spirita Esperanto”, la interkompreno inter diversaj indiĝenoj de Ameriko.
Anstataŭ landaj salutoj okazis kontinentaj salutoj, kaj la muzikan paŭzon plenigis la fama kanada kantistino Joëlle Rabu, akompanate de ŝia filo, Nico Rhodes (ambaŭ devis prezenti dum la UK en Montrealo). Ili bonege prezentis kaj tute flue parolis. (Nico lernis Esperanton por partopreni la UK-n en Montrealo).
Kompreneble, salutis pluraj estraranoj de UEA, TEJO, ILEI, ktp. Kaj eĉ okazis virtuala prezento de La Espero fare de la Internacia Esperanto-Koruso. Malsame de la malfermo de MondaFest’, la malfermo de VK ne estis samtempe elsendata per YouTube aŭ Facebook, sed kelkaj eroj de ĝi kaj prelegoj ja aperas nun en la YouTube-kanalo de UEA (UEAviva).
La malfermon de la kongreso spektis ĉirkaŭ 260-270 homoj. Mi pensis ke estos eble iom pli da homoj, konsiderante ke pli ol 1 800 homoj aliĝis – sed aliflanke mi ne scias, kiom da homoj spektas la programerojn poste. Inter la prelegoj, kiujn mi spektis, estis de 40 ĝis pli ol 150 samtempaj spektoj (aŭtoraj duonhoroj malpli – same kiel en la ĉeestaj UK-oj).
En la temaj vidbabilejoj, kiujn mi ĉeestis ĝis nun, estis de 2 ĝis pli ol 50 homoj. Babiladoj kun Duncan Charters, Martin Schäffer, Fernando Maia kaj la Montreala LKK estis inter plej popularaj el tiuj, kiujn mi vidis. En la babilejoj oni ĝenerale bone sekvis la etiketon – paroli nur kiam la mano estas levita kaj la parolvico estas donita.
La VK pritraktas la saman temon, kiun oni devis trakti en Montrealo: la 75-jariĝo de UN, kiun reĝisoras eminenta esperantisto, Humphrey Tonkin. Oni planas specialan omaĝon al Hiroŝimo (cetere, ĝemelurbo de Montrealo). Tra la kongreso okazas pli-malpli la kutimaj programeroj: IKU (Internacia Kongresa Universitato), diversaj prelegoj (sufiĉe multaj de kanadanoj), kursoj, aŭtoraj prezentoj, oratora konkurso, aŭkcio, virtualaj ekskursoj tra la mondo (tiuj ricevis multajn pozitivajn komentojn en la babilejoj), “virtuala kunmanĝado” (prezentoj de pladoj el diversaj landoj), komitatkunsido, koncertoj.
La interfaco de Retevent.
Laŭ miaj observoj, la homoj vere ĝuas la kongreson kaj plurfoje dankis la estraron de UEA pro ĝia organizo. Tamen, kvankam mi trovas la platformon de VK tute taŭga – aparte se konsideri en kiom mallonga tempo ĝi estis kreita – estas, certe, kelkaj aferoj por plibonigi (bonvolu preni tion ne kiel kritikon, sed simple konsideraĵon por la venontaj eldonoj).
Tio, kio vere mankas, laŭ mi, estas persona mesaĝilo inter la partoprenantoj, eblo ŝati ies komenton aŭ respondi al ĝi, havi temajn mesaĝfadenojn aŭ marki iujn partoprenantojn en la mesaĝoj. Ankaŭ ne eblas redakti viajn proprajn afiŝojn, se vi rimarkis eraron. La afiŝado de programeroj povus esti iom plibonigita (ekzemple montri erojn ekde nun, aŭ laŭ specifaj horoj, aŭ ne montri noktajn programerojn).
Estus bele ankaŭ povi krei “Mian programon” (t.e., marki nur en specifa tempo sen devi trairi ĉiujn 10+ paĝojn de la programeroj por unu tago). Estus ankaŭ bele havi statistikojn pri partoprenantoj aŭ afiŝi aliĝintojn laŭlande.
Pri la videaj partoj, mi trovis ke la laŭteco foje estis ne sufiĉa, aparte se la registrado de la programeroj okazis ne ĉe la plena kapablo de la mikrofono. Iom ĝena estas ke oni devas refreŝigi la retumilon por vidi la elsendon, se oni alvenis al la programero pli frue (la teknika teamo tamen ĉiam rememorigis tion al homoj en komentoj). Mi diru, ke la teknika teamo vere fulmrapide reagis al ĉiuj demandoj kaj “panikoj” de la prelegantoj (okazis al mi).
Ĝis nun, merkredon vespere Montreal-tempe, ne okazis ajnaj grandaj fuŝoj, atakoj aŭ miskondutoj en la Jitsi aŭ Zoom-ĉambroj – kompreneble, kiel en ĉiu virtuala evento, foje okazis eraretoj (ekzemple malĝusta sondosiero aŭ manko de subtekstoj) – sed ĉio tio estis tuj rimarkata kaj korektata de la teknikistoj aŭ gvidantoj de la programeroj.
La sola afero, kiun mi trovis vere ĝena, estas ke unufoje mi devis atendi iom longe por eniri en la klasĉambrojn de Zoom. Al unu amiko okazis, ke li entute ne estis enlasita, ĉar li alvenis malfrue – do, estontece mi eble rekomendus havi kunmoderigantojn por ĉiuj klasĉambroj, kiuj postulas aprobon de partoprenantoj, tiel ke unu persono povu gvidi dum la alia povas prizorgi la enlason de partoprenantoj.
Por resumi – mi pensas ke la iniciato de MondaFest’ kaj la organizo de VK de UEA estis bonega kaj strategia iniciato, kaj mi aplaŭdas la estraron, la teknikan teamon kaj ĉiujn kunlaborantojn, kiuj sukcesis kunmeti grandan sukcesan eventon ene de tiom mallonga tempo. Gratulojn – estis grandega laboro kaj eble eĉ pli granda lernado!
Libera babilado kun la montreala LKK, kun proksimume 35 partoprenantoj.
Certe virtualaj kongresoj neniam anstataŭos la ĉeestajn kongresojn, sed mi pensas, ke la nunaj kongresoj ne plu povas ne havi ian virtualan elementon. Mi ankaŭ esperegas ke la virtualaj kongresoj estos ankaŭ maniero de UEA juniĝi teknologie, trovi novajn fortojn kaj novajn talentojn en Esperantujo, konektiĝi al la Duolingo-publiko: fonto de potencialaj novaj membroj, repensi kaj novigi la la kongresojn ĝenerale kaj iom post iom pensi pri la rolo de UEA, la estraro kaj la oficejo en la post-kovima, eĉ pli konektita mondo.
La apero – kaj uzado – de Retevent, produkto de E@I, do de Esperantujo, unue uzita ekster Esperantujo (Polyglot Gathering), povas helpi altigi la prestiĝon de niaj lingvo kaj komunumo, kaj valorigas la laboron de esperantistoj. Verŝajne ĝi jam helpis ŝanĝi kiel multaj homoj rigardas UEA-n, kiu nun ne plu estas nur la plej malnova tradicia movada organizo, sed moderna organizo, kiu sukcesis rapide elturniĝi kaj havigi novan valoron al siaj membroj dum krizo.
Ĉio ĉi ankaŭ montras, ke UEA ne estas sola. Ĝi povas uzi la sufiĉe grandajn fortojn kaj spertojn de Esperantujo preter UEA mem. Esperantujo estas bunta kaj sperta kaj kapablas fari tion, kion oni antaŭe taksis neebla. Ne sufiĉas simple kritiki UEA-n aŭ aliajn organizojn. La atendoj por la estonteco estos altaj, sed helpante unu la aliajn, lernante unu de la alia kaj dividante la spertojn, nia agado sukcesos! Ĉu la – eble al kelkaj supriza – travivado de nia lingvo dum 133 jaroj ne pruvas tion?
Samkiel la plej multaj Esperanto-aranĝoj, ankaŭ la kongreso de SAT ĉi-jare okazis en la reto. Estis pli ol 250 aliĝintoj. Dum la kongreso Bertilo Wennergren prezentis la novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro, kaj rakontis pri ŝanĝoj planitaj por la sekva, pli funde reviziita versio.
Publiko de la prelego de Bertilo Wennergren pri la nova eldono de PIV.
Pasintjare, en la 92-a SAT-kongreso en Barcelono oni decidis, ke la sekva kongreso okazu en Bjalistoko, Pollando, ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto. Komence de majo Bjalistoka Esperanto-Societo kaj SAT anoncis, ke la kongreso devos okazi rete.
Al la kongreso aliĝis 256 homoj, el kiuj la plej juna estis 14-jara kaj la plej aĝa 95-jara, rakontas la ĉeforganizinto Przemysław Wierzbowski. En la diskutoj de la frakcioj laŭ li partoprenis proksimume 30-40 personoj, en ĝeneralaj programeroj 70-100.
La aranĝo estis senpaga kaj aliĝi povis ĉiuj, ne nur SAT-anoj. Tiel ĉiuj interesitoj havis la eblon almenaŭ gustumi la etoson de la organizo, li diras:
– La sperto estis ĝuinda, la teknikaĵoj ĝenerale estis kontentigaj. En la reta kongreso ne estis paralelaj programeroj, do ĉiuj havis la eblon ĉeesti la tutan kongreson, kaj ĉiuj aliaj povas spekti ĉiujn programerojn en la YouTube-kanalo de SAT.
En Bjalistoko la SAT-kongreso laŭ la nuna plano okazos venontjare, fine de julio 2021, en la 100-jariĝo de SAT, rakontas Przemysław Wierzbowski
– La retan formon ni ne forlasos tute – kompreneble pluraj programeroj estos vidigataj per retaj elsendoj.
Por vi kiel organizanto, kiuj estis la ĉefaj defioj de la reta kongreso?
– La ĉefa defio estis transporti en la reton ĉion, kion tradicie de cent jaroj SAT faris en malretaj konferencoj, certiĝi ke ĉiuj prelegantoj kaj programgvidantoj scias kiel uzi la platformon, kunordigi la rolojn kaj organizi la voĉdonadojn.
– Eble menciindas, ke la kongreso estis parte malreta. En Bjalistoka Esperanto-Societo ni faris la ĵaŭdan programon pri nia urbo ĉeeste, kaj en Oporto dum la tuta semajno tieaj esperantistoj projekciis la virtualan kongreson kaj samtempe faris por oportanoj programon surlokan. Do ne estis tiel, ke ĉiuj estis fermitaj en siaj domoj unu disde la aliaj.
Laŭ Gary Mickle, kiu aktive partoprenis la retan kongreson, la tekniko ĝenerale funkciis bone, kaj okazis ankaŭ iom da neformala interrilatado inter la kongresanoj:
– Dum paŭzoj kaj tagfine la mastrumantoj lasis la kunvenejon malfermita, tiel ke povis okazi simpla babilado, ne alia ol okazas dum paŭzoj kaj manĝoj en ĉeesta kongreso, sed kompreneble estis multe malpli da tempo por tio ol normale. Krome Zoom havas babilejon, kaj paralele kun la formalaj kunvenoj okazis konstante viglaj interŝanĝoj tie, tamen skribaj, kaj rekte rilataj al la kunventemoj kaj neformalaj, efektive babilecaj.
Laŭ Gary Mickle, reta kongreso kontraŭefikas du maljustaĵojn de ordinaraj ĉeestaj kongresoj:
– Unue tion, ke mankantaj monrimedoj malebligas partoprenon de multaj, kvankam SAT havas fonduson por helpi partoprenemulojn en tiaj kazoj, kaj due tion, ke striktaj vizreguloj de la eŭropaj landoj, kie la plej multaj kongresoj okazas, tute forbaras kelkajn dezirantojn ĉiujare.
Unu el la atentindaj programeroj de la reta SAT-kongreso estis la prezento de la freŝa versio de Plena Ilustrita Vortaro, la ĉefa vortaro de Esperanto kaj la ĉefa eldonaĵo de SAT. Pri ĝi rakontis Bertilo Wennergren, kiu estos la redaktoro de la sekva eldono.
La ĵus aperinta PIV 2020 estas tre simila al la eldono de 2005, sed kun multaj ”valoraj korektoj kaj poluroj”, li rakontis.
En la reto la nova versio de PIV anstataŭis la malnovan ĉe la adreso vortaro.net marde la 5-an de aŭgusto. La nova reta PIV havas plibonigitan serĉilon, per kiu eblas serĉi en la tuta teksto de la vortaro, kaj ne nur en la kapvortoj. Krome oni povas rete foliumi la vortaron, kio antaŭe ne eblis.
Ĉu la malnova versio restos iel rete atingebla?
Bertilo: – Mi diskutos kun E@I, ĉu ni iel tenu la malnovan version konsultebla ĉe aparta adreso.
Dum sia prelego Bertilo Wennergren rakontis, ke laŭ li la tempo estas matura por pli drastaj ŝanĝoj en PIV, adapto al la moderna mondo kaj la nunaj deziroj kaj bezonoj de la esperantistoj.
Kiel unu ekzemplon de bezonata ŝanĝo li menciis la multajn ŝajnradikojn, kiuj troveblas en PIV inter vere uzataj Esperantaj vortoj.
– En PIV estas du vortoj ”zoo”. Unu signifas ”animalo”, la alia ”zoologia parko”. Sed nur la dua estas vera Esperanta vorto. La unua estas nur parto de aliaj radikoj.
Same la vorto ”hemoglobino” troviĝas ĉe ”globo” en PIV, li atentigis, kvankam ”hemoglobino” kompreneble estas aparta radiko kaj ne derivaĵo de ”globo”.