Monthly Archives: June 2020

Reta festivalo okazadas ĉie kaj nenie

Pro la kronvirusa epidemio la plej multaj ĉeestaj Esperanto-aranĝoj en la mondo estas provizore nuligitaj. Anstataŭe multo okazas en la reto, kaj iuj el la plej gravaj aranĝoj estas kolektitaj sub la komuna nomo MondaFest’ 2020. Kadre de tiu reta festivalo okazos interalie la ĉi-jaraj Universala Kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso.


Anoj de la LKK de la ĉi-jara, nuligita Universala Kongreso dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020.

La reta festivalo MondaFest’ 2020, kunordigata de UEA kun teknika helpo interalie de la organizaĵo Edukado@Interreto, estis inaŭgurita la 20-an de junio kaj daŭros ĝis la 20-a de septembro. La inaŭguro kun varia programo estis dissendita per YouTube kaj Facebook. La muzikan programon de la festivalo kunorganizas Floréal Martorell kaj la eldonejo Vinilkosmo.

En la programo de la inaŭguro krom diversaj paroladoj estis pluraj muzikaj interludoj, kaj ĝi iĝis granda publik-sukceso: la elsendon vizitis sume proksimume sep mil spektantoj, kvankam ne eblas scii, kiel longe ili efektive sekvis la programon. Dum la inaŭguro estis elsendita ankaŭ la salutmesaĝo de alta reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu iĝis spektebla aliloke en la reto jam kelkajn tagojn pli frue.

Post la inaŭguro okazis jam pluraj pliaj programeroj kadre de MondaFest’ 2020, interalie diskutoj pri la revuo Kontakto, interaktiva Tago de Azio kaj Oceanio  kaj  renkontiĝo kun la aŭtoro Trevor Steele – la lastaj du per la retkunvena programo Zoom. Krome en Facebook estis elsendita hispanlingva programero, dediĉita al la lanĉo de kurso por hispanlingvanoj.

El tiuj plej populara estis ĝuste la hispanlingva diskuto, kiun en Facebook vizitis 1 400 spektantoj, kaj kiu ricevis preskaŭ 300 komentojn. La unua diskuto pri Kontakto havis sume proksimume 800 spektantojn en Youtube kaj Facebook. La aliaj eroj ŝajne havis kelkajn centojn da spektantoj.


Amri Wandel. Foto: UEA.

– La bezono virtualigi niajn kunvenojn ebligis krei ion tute novan, trimonatan festivalon, kadre de kiu okazos multaj variaj Esperanto-aranĝoj. Ĝia kulmino estos unusemajna Virtuala Kongreso, kun pluraj popularaj tradiciaj elementoj de la UK, tamen en nova virtuala vesto. Kredeble tiuj ideoj kaj kapabloj restos ankaŭ estonte, kiam denove eblos ankau ĉeestaj kunvenoj, eble en la formo de hibrida kongreso, rakontas Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado.

La koncepto de reta festivalo estis rapide kunmetita pro la pandemio, kaj verŝajne bezonos plian evoluigon. Eĉ se la elsendoj teknike bone funkcias, ne ĉiam estas facile resti bone informita pri tio, kio okazos kaj kiam.

La festivalo havas propran retejon, sed tie troveblas nek plena programo nek spekteblas ĉiuj okazantaj aŭ okazintaj aranĝoj. Ĝis nun tie fakte troviĝas nur du spekteblaj eroj. En la ĉefa retejo de UEA aperas komunikoj pri la festivalo, en aparta retejo de la revuo Esperanto legeblas raportoj pri ĝi, kaj ŝajne plena programo videblas en la retejo Eventa servo.

Tamen mankas loko, kie rekte eblus havi superrigardon pri ĉiuj jam okazintaj eroj. Iuj videoj troviĝas en la Facebook-paĝo de UEA, iuj en la Youtube-kanalo de UEA, iuj en ambaŭ, iuj en aliaj lokoj, kaj la aranĝoj kiuj estis elsenditaj per Zoom ŝajne nenie re-spekteblas, se oni maltrafis la rektan elsendon.


Yves Nevelsteen.

Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, konsentas ke ne ĉio jam nun perfekte funkcias, sed atentigas ke la festivalo devis esti aranĝita tre haste.

– MondaFest’ estas granda eksperimento. Okazas iom kaose kaj mankas homfortoj. Sed ĝenerale mi tre ĝojas pri la evoluoj; okazas kvazaŭ revolucio ene de UEA. Tiu nova dinamiko allogas novulojn; junulojn. Tio estas en si tre bona afero.

Ĝis nun la programeroj de MondaFest’ 2020 grandparte ne estis interagaj, temis ĉefe pri unudirektaj elsendoj. Per Zoom, kun ebleco de vera interaga partopreno, okazas tamen ekzemple la ĉi-jara NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto.

Pli da interagaj programeroj oni supozeble povas atendi dum la du ĉefaj aranĝoj de la sezono: la reta IJK de la 11-a ĝis la 18-a de julio, kaj la Virtuala Kongreso, kiu anstataŭas la ĉi-jaran Universalan Kongreson kaj okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto.

La Virtuala Kongreso estas senpaga por membroj de UEA kiuj aliĝas ĝis la 26-a de julio, dum aliaj partoprenantoj devas pagi kotizon de 50 eŭroj. Post la 26-a de julio la kotizo por nemembroj altiĝos al 75 eŭroj, kaj ekde tiu dato ankaŭ membroj de UEA devos pagi nealtan kotizon.

Ĉe la reta IJK la baza kotizo por ĉiuj estas 20 eŭroj. Eblas pagi subtenan kotizon de 50 eŭroj, por financi la aliĝon de partoprenantoj el malriĉaj landoj. La plej multaj aliaj eroj de MondaFest’ 2020 estas senpagaj kaj malfermaj por ĉiuj.

Lige kun la reta IJK okazos ankaŭ la reta komitata kunsido de TEJO, dum kiu oni elektos novan estraron de la junulara asocio. La komitata kunsido de UEA aliflanke nur parte okazos dum la Virtuala Kongreso. La unua kunsido estos en la lasta tago de la kongreso, sabate la 8-an de aŭgusto. La sekvaj du kunsidoj okazos en la posta semajnfino.


 

Charlotte Burton: ”TEJO bezonas pli da aktivaj estraranoj”

Charlotte Burton estas la unua el la 13 kandidatoj al la estraro de TEJO, kiu respondis al demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por posteno de ordinara estrarano.

Charlotte Burton estas 31-jara instruisto kaj loĝas proksime al Dallas en Teksaso, Usono. Ŝi instruas la anglan al adoleskantoj kun lernaj handikapoj.

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?


Charlotte Burton.

– Mi rimarkas, ke TEJO bezonas pli da aktivaj estraranoj. Mi volus, ke almenaŭ unu estu de Nordameriko, kaj mi povas promesi mian aktivecon. Mi estas instruisto, kaj sekretario de mia landa asocio. Mi plue aktivas en la estraroj de kelkaj aliaj Esperanto asocioj en mia lando.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– Mi volas aŭskulti aliajn, kaj helpi tie, kie oni bezonas helpon. Mi volas helpi organizi kaj pluigi la ideojn de miaj kunlaborantoj.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– Verdire, mi ankoraŭ ne scias pri kiuj estas la plej grandaj problemoj, ĉar mi ne estas en iliaj kunsidoj, sed mi pretas lerni kaj helpi.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– TEJO estas granda grupo de pasiaj junuloj, kiuj volas ŝanĝi la mondon (aŭ almenaŭ la movadon iom). Ni uzu tion per aŭskulti kaj organizi. Kiujn ideojn multaj homoj havas sendepende? Kiujn ideojn bezonas antaŭe la helpo de aliaj? Kie estas la ideemaj homoj, kaj kie estas la faremaj homoj, kiuj nur mankas direkton? Ni kunlaboru kaj ĉiu uzu siajn fortojn por pluigi niajn celojn kune.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos en senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.

Ne mankas kandidatoj por la estraro de TEJO

Male ol pasintjare, ĉi-jare ne mankas kandidatoj por la gvidaj postenoj de TEJO. Estas du kandidatoj por prezidanteco, du kandidatoj por la posteno de ĝenerala sekretario, kaj entute 13 kandidatoj, el kiuj majoritato estas virinoj.


Charlotte Scherping Larsson kaj Carlos Pesquera Alonso kandidatas por la posteno de prezidanto. Foto: TEJO/Privata.

Pasintjare TEJO havis malfacilaĵojn trovi eĉ unu kandidaton por la plej gravaj estraraj postenoj, sed ĉi-jare la elekta komisiono evidente diligente laboris kaj havis bonan rikolton. El la 13 kandidatoj majoritato, sep, estas virinoj, dum en la estraro de UEA estas neniu virino.

Por la prezidenta posteno de TEJO kandidatas Carlos Pesquera Alonso kaj Charlotte Scherping Larsson.

Pesquera Alonso estas hispana esploristo kaj doktoriĝa studento pri sociaj studentoj, komisiito de TEJO pri kongresoj kaj ĉeforganizinto de la IJK en Badaĥoso en 2018. Li naskiĝis en 1988 kaj eklernis Esperanton per Duolingo antaŭ kvin jaroj.

Scherping Larsson estas sveda magistriĝa studento loĝanta en Germanio. Ŝi estis estrarano kaj ĝenerala sekretario de TEJO en 2017-2018. Antaŭ sia aktiviĝo en TEJO ŝi estis prezidanto de loka klubo de la junulara organizaĵo AIESEC kaj laboris en granda firmao kiel informteknologia subtenanto. Ŝi naskiĝis en 1986.

La reta komitata kunsido, dum kiu oni elektos la estraron, okazos de la 12-a ĝis la 17-a de julio. Laŭ la tagordo la prezidanto kaj la kasisto estos elektitaj la 13-an de julio, kaj la ceteraj estraranoj en postaj tagoj.

Laŭ la raporto de la elekta komisiono ambaŭ estas taŭgaj kandidatoj por la prezidanteco, sed la komisiono unuavice rekomendas Scherping Larsson, pro ŝia jama sperto kiel estrarano kaj laŭ pritaksoj de multaj aktivuloj. Pesquera Alonso laŭ la elekta komisiono bone povus ofici ankaŭ kiel vicprezidanto aŭ ordinara estrarano.

Por la posteno de ĝenerala sekretario kandidatas Rogier Huurman kaj Konstanze Schönfeld.

La elekta komisiono trovas ambaŭ kandidatojn taŭgaj, sed unuavice rekomendas Schönfeld, pro ŝia pli frua sukcesa oficado kiel ĝenerala sekretario. Huurman laŭ la elekta komisiono bone povus ofici ankaŭ kiel vicprezidanto aŭ ordinara estrarano.

Por la kasista posteno plu kandidatas la nuna kasisto Bui Hai Mung (Feliĉa). Por la posteno de vicprezidanto kandidatas la jam menciitaj Huurman kaj Pesquera Alonso. Aldone kandidatas Manuela Burghelea, kiu interalie volontulis en la Centra Oficejo, André Pagaime, kiu eklernis Esperanton en 2018 kaj la pli sperta aktivulo Tomáš Stano.

Pluraj el la menciitaj personoj pretas akcepti ankaŭ postenon de ordinara estrarano. Aldone al la estraro kandidatas la jenaj personoj: Charlotte Burton, Klára Ertl, Nicolas Kasolene Kakule (Nickson), Robert Nielsen kaj Karina Gonçalves de Souza de Oliveira.

La elekta komisiono en sia raporto proponas diversajn eblajn konsistojn de la estraro, kun entute 7-9 anoj, do ajnakaze ne ĉiuj 13 kandidatoj eniros la sekvan estraron.

En sia raporto la elekta komisiono aparte mencias ”incidenton” kun rilato al Libera Folio, pri kiu asertite kulpas Rogier Huurman:

”Dum la laboro de la elekta komisiono okazis incidento, kiu iom subfosis nian fidon al Roĉjo. Dum la intervjuoj ĉiuj kandidatoj interalie ricevis liston de homoj kandidatiĝintaj al la estraro kun rimarko, ke temas pri informoj konfidencaj ĝis la apero de ĉi tiu raporto. Kun surprizo ni eksciis, ke Roĉjo transdonis ĉi tiun liston al la redaktoro de Libera Folio.”

La elekta komisiono trovas maltaŭga, ke Libera Folio eksciis la nomojn de la kandidatoj pli frue ol la ĝenerala publiko:

”Se iu entute eventuale transdonu tian liston al ĵurnalistoj, tion certe faru la Elekta Komisiono, kiun elektis la komitato por prizorgi kandidatiĝojn sianome, kaj ne individua kandidato, kiu estis petita trakti la informon konfidence. Tiu ago certe montras respekton nek al la organiza strukturo de TEJO (kio devus aparte gravi por Ĝenerala Sekretario) nek al la aliaj kandidatoj. Malgraŭ ĉi tiu bedaŭrindaĵo ni esperas, ke Roĉjo povos valore kontribui al la agado de TEJO. Kvankam ni taksas ĉi tiujn informojn bezonataj de la komitato /…/, ili ne ŝanĝigas [tiele] nian rekomendon.”

Libera Folio efektive jam de iom da tempo havas informojn pri supozataj kandidatoj, kaj la kandidatoj povis tion konstati, ĉar Libera Folio sendis al ĉiuj kandidatoj identajn demandojn, por povi ekpublikigi intervjuojn de la kandidatoj kiam la nomoj iĝos publikaj.

Indas atenti, ke Libera Folio povis ricevi informojn pri la temo el diversaj fontoj, kaj ke la informoj kiujn ni ricevis ne nepre identas kun la fina listo de kandidatoj. Ni evidente neniam malkaŝas konfidencajn fontojn, nek konfirmos, ĉu ni ricevis informojn el tiu aŭ alia fonto aŭ fontoj.

Ĉiuj kandidatoj ricevas de Libera Folio la samajn demandojn. La respondoj de la kandidatoj aperos en Libera Folio senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.


Pli pri la temo:

Nave solar

Io viagiara per nave
a ubi me ducera le sol
Io eveliara
le mar dormiente
Le aqua spumante cantara
del plus grande aventuras
Io sequera le sol
trans le die eterne
Mi capillos flottara
in le vivide vento marin
Tu sera presso me
al proa, explorante le horizonte
Le nave se levara del aqua
e natara sur le radios del sol
in alto, preter nubes,
preter le atmosphera
Como un nave spatial
illo navigara
le oceano cosmic
e Tu sera presso me
al proa, explorante lo illimitate 

Izoliĝo instigis al kurso de Esperanto per Zoom

La kronvirusa pandemio devigas al fizika izoliĝo, sed samtempe stimulas al novaj specoj de reta kontaktado. En Rusio la profesia lingvoinstruisto Aleksandr Blinov lanĉis retajn kursojn per la retkunvena programo Zoom. Andrej Grigorjevskij intervjuis lin rete.

Dum la pandemio oni povas ne nur resti hejme, evitante infektiĝon. Aleksandr Blinov el Ĉeboksary (Rusio), profesia lingvoinstruisto, lanĉis post la komenco de la izolado retajn lingvokursojn, kiuj okazas per la telekunvena programo Zoom. Unu el tiuj kursoj estas pri Esperanto.

Aleksandr loĝas en Ĉeboksari, Ĉuvaŝa respubliko de Rusio, kaj estas interalie konata kiel organizanto de la fama Ĉeboksara Lingva Festivalo, okazanta ĉiujare ekde 1996. Dum la pasinta jardeko paralele kun sia Esperanto-agado li multe zorgas pri la progresigo de la ĉuvaŝa lingvo, kies uzado danĝere malpligrandiĝas.

Libera Folio: Kiel kaj kie vi varbis la studantojn por la retaj kursoj? Ĉu estis malfacile?


Aleksandr Blinov: – Relative facile, ĉar dum la pandemio kaj la neceso sidi hejme, homoj ekhavis pli da libera tempo. Mi afiŝis anoncojn en kelkaj sociaj retoj, skribis al kelkaj miaj konatoj, kiuj iam esprimis intereson pri Esperanto kaj rezulte post unu semajno mi havis dekon da dezirantoj eklerni. Entuziasmiĝinte pri tiu sukceso, mi tuj poste ekvarbis por alia lingva kurso – por la ĉuvaŝa. Sendepende de tio, sed samtempe, al la reto migris mia profesia ĉeesta instruado de la itala.

Kiom da partoprenantoj vi havas en viaj retaj grupoj? Kiel pasas la lecionoj?



– Por Esperanto mi havas nun 6 regulajn kursanojn kaj 2-3 malregulajn. Por la ĉuvaŝa mi havas ĉirkaŭ 20 regulajn lernantojn kaj 5-6 neregulajn, kaj finfine la italan mi instruas al 10 studantoj (ili estas pagantaj kaj ne temas pri neregula lernado).

– Esperanton mi instruas dufoje en semajno, kaj la leciono estas dividita je 2 partoj: la lerna kaj la gasta. En la lerna parto ni traktas iun temon – sporton, manĝojn, vojaĝojn, lingvojn, familion, hobiojn kaj simile – kaj babilante lernas. Per demandoj mi “provokas” la homojn paroli,, kaj “laŭvoje” mi klarigas kelkajn gramatikaĵojn. En la dua parto ĉiam estas invitata nova gasto, dezirinde el malsama lando. La celo estas doni la eblon praktiki la lingvon kun vera uzanto de Esperanto. Miaj studantoj faras al la gasto demandojn kaj mem respondas al la demandoj de la gasto.

Ĉu la reta instruado diferencas de la ĉeesta?

– 
La reta instruado havas siajn avantaĝojn, ekz. oni povas uzi multe da teknikaĵoj: videoj, sonregistraĵoj, tajpi surekrane novan vorton kun la nacilingva traduko. Samtempe mankas al mi la spaco kaj ebleco gestadi, kio enorme helpas, kiam oni instruas uzante rektan metodon.

Ĉu la reta instruado en la formato de videokunveno havas perspektivon – aŭ ĉu ĝi estas provizora solvo por la pandemia periodo?

– 
Evidente la reta instruado havos plian evoluon ankaŭ post la pandemio. Por tiuj kiuj ne trovas proksime ĉeestajn lingvajn kursojn, retaj kursoj estas tre bona alternativo. Sendube ekzistas ankaŭ lingvoinstruaj aplikaĵoj, sed oni nepre atentu ankaŭ la individuajn kaj grupajn studojn kun spertaj instruistoj. Ja instruisto povas paroligi homojn kaj rapide respondi al lingvaj demandoj de lernantoj. La gramatikon oni povas lerni memstare aŭ per aplikaĵoj.

Andrej Grigorjevskij

UN-gravulo inaŭguras Esperanto-festivalon

Asista ĝenerala sekretario de UN Fabrizio Hochschild registris paroladon por la inaŭguro de MondaFest 2020, reta Esperanto-festivalo kiu parte anstataŭas la ĉi-jaran Universalan Kongreson. La altranga UN-reprezentanto intencis persone ĉeesti la kongreson, sed tio ne eblas pro la daŭranta pandemio.

La Monda festivalo de Esperanto 2020, MondaFest, estos oficiale inaŭgurita sabate la 20-an de junio, kaj daŭros ĝis la 20-a de septembro. La festivalon unuavice organizas UEA, kaj en ĝia programo estas listigitaj interalie la reta IJK kaj la Virtuala kongreso de UEA, kies enhavo ankoraŭ ne klaras.

Neatendite kaj kelkajn tagojn antaŭtempe aperis en la reto neanoncita parolado de Fabrizio Hochschild, asista ĝenerala sekretario de UN, celita por la inaŭguro de MondaFest en sabato. Li komencas en Esperanto, sed la ĉefa parto de la iom pli ol kvinminuta parolado estas en la angla, kun teksta traduko en Esperanto.

En la parolado li interalie mencias, ke li planis ĉeesti la Universalan Kongreson de Esperanto en Montrealo, ĝis la kongreso devis esti nuligita pro la kronvirusa pandemio. Se tiu ĉeesto realiĝus, li estus unu el la plej altrangaj reprezentantoj de UN iam ajn ĉeestintaj Universalan Kongreson.

La plej altranga el tiuj sendube estis Amadou-Mahtar M’Bow, la ĝenerala direktoro de Unesko, kiu partoprenis la kongreson en Rejkaviko en 1977. En Budapeŝto 1983 la ĝenerala sekretario de Internacia Telekomunika Unio, parto de la UN-sistemo, estis la ĉefpreleganto pri la kongresa temo.

Inazo Nitobe, kiu en 1921 partoprenis la Universalan Kongreson en Prago kial la reprezentanto de Ligo de Nacioj, estis asista ĝenerala sekretario de tiu antaŭulo de UN, kaj do principe samranga kun Fabrizio Hochschild.

Nitobe estis oficiala observanto de Ligo de Nacioj en la UK, kaj lia posta raporto al la ĝenerala asembleo de la Ligo estis la unua objektiva raporto pri Esperanto de altnivela oficiala reprezentanto de grava interŝtata organizaĵo. Posta propono ekuzi Esperanton en Ligo de Nacioj estis tamen blokita de Francio.

Eĉ se Fabrizio Hochschild pro la pandemio ne povas fizike ĉeesti Universalan Kongreson, lia inaŭgura parolado havas la saman simbolan signifon kiel havus efektiva ĉeesto. Tamen li ŝajnas ne havi tute klaran imagon pri la aranĝo kiun li inaŭguras.

Fabrizio Hochschild gvidas la solenadon de la 75-jara jubileo de UN en 2020, kaj laŭ tio kion li diras en sia parolado, li ŝajnas supozi, ke MondaFest estas grandparte dediĉita al tiu okazaĵo:

Mi scias, ke tiu ĉi Festivalo naskiĝis el neceso, ĉar la Universala Kongreso de Esperanto, kiun mi planis ĉeesti, devis nuliĝi pro KOVIM-19. Sed mi kredas, ke tio, kio anstataŭas ĝin – tri monatoj da prelegoj kaj diskutoj pri Unuiĝintaj Nacioj 75-jara – estas eĉ pli bona, kaj mi ĝoje antaŭvidas la rezultojn de viaj diskutoj.

Efektive en la ĝis nun publikigita programo de MondaFest tute ne aperas mencio pri la jubileo de UN, sed kompreneble ĝi povas ankoraŭ aperi. La 75-jariĝo de UN tamen apenaŭ povos iĝi la ĉefa temo de la virtuala festivalo, kiu konsistas el tute disaj eroj grandparte tute ne aranĝataj de UEA, sed nur malstrikte konektataj de la komuna nomo de la aranĝo.

En sia parolado la alta reprezentanto de UN alte aprezas la signifon de Esperanto:

Esperanto ĉiam estis pli ol nur lingvo. Ĝi estas esprimiĝo de tutmonda solidareco kaj voko al agado por tutmondaj interkompreniĝo kaj civitaneco. Nun, pli ol iam ajn antaŭe, UN bezonas subtenon de la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj.

Perdite al mar

Io me ha perdite in un mar illimitate
Le currente me duce a ubi illo vole
Io solmente vide un unda e pois vacuitate
Unda, vacuitate, unda, vacuitate
Le horizonte es tenebrose
Le celo obscur e le oceano gris
se incontra in atmosphera diffuse
Io manca historia
Io manca futuro
Solmente le unda de nunc
me duce a ubi illo vole

Le celo parla con me

Le celo parla con me
trans formas enigmatic,
obscuritate e luce cecante
Illo ride in le die,
jocante con nubes
e plora durante noctes
si illo non me pote monstrar
le constellationes spatial
Ma in noctes stellate
le celo es toto seren
e philosopha del
mysterios del universo
In dies tempestuose
le celo crita, mugi e ulula
e me batte furiosemente,
flagellante con grandine
***
Io viagia in avion
tanto altemente super le nubes
ad un pais lontan
Le sol e le stellas
convive in harmonia
Io volerea
sempre hic viver

2020-W25 – Koronavirus in China

bejing-schoolLi chef-urbe de China ha klosa omni skoles e pluri proprietatumes residential e imposi interdikto de voyajes, insitantim ke residantes mey non liva li urbe, after ke duanti set plusi kasus del koronavirus had bli konfirma in li urbe, kelum signifika, ke es sent six nov kasus in li lasti sink dies. Un merkate in li sude del urbe es li fonte del nov infekto. Li nombre de kasus in li tot monde ha supera ok miliones; infektos in Amerika rapideska e China lukta infektos freshi. (CN)

2020-W25 – Kronviruso en la mondo

y05KSi.jpg

  • La Monda Organizaĵo pri Sano kaj la Infana Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj avertis, ke 51 mil infanoj povus morti en Okcidenta Azio kaj Norda Afriko pro la ruiniga efiko de la epidemiego kontraŭ sanaj sistemoj. Laŭ lunda deklaro, tio povus trafi subkvinjarulojn kaj inversigi progreson je infana postvivado en la regiono je preskaŭ du jardekoj.
  • Usona reprezentanto Tom Rice de la Respublikana Partio testiĝis pozitive pri la kronviruso, iĝante la oka tia membro de la Kongreso.

2020-W24 – Forigo de misinformoj pri Ĉinujo

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

ynMVdO.jpgLa servo por retaj tagaj libretoj Tvitero diris en vendredo, ke ĝi forigis reton de pli ol 170000 kontoj. Ĝi diris, ke ili disvastigis propagandon por la Komunista Partio de Ĉinujo en la socia amaskomunikilo kaj ke la reto havis ligojn al pli fruaj agadoj subtenataj de la Ĉina Popola Respubliko en la interkona retejo Fejsbuko kaj en la TTT-ejo por spektado de filmoj Jutubo. Pli ol mil rusiaj misinformaj kontoj ankaŭ estis forigitaj. (CN)

2020-W24 – Verdikte in Norvegia

ynZmFY.jpgLi viro norvegi, kel had tua sen stiffratra chinan pro un motive rasisti e atentata tua kultantes islami per shuta in un moskee in un suburbe westi del chef-urbe norvegi, ha bli ha kondamna in jodie da un korte distriktal a duanti un yares in un prisone. Segun li lege, on darfa kondamna nule a plu multi yares, ma on ha kondamna lo kun li konditione, ke on sal pove ajorna lum, ke lo sal bli liberifika, si lo ankore sal vud es konsiderat qualim un menase por li sosie. (NO)

La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne

La ĉi-jara IJK okazos ne en Nederlando, sed en la reto. Laŭ informoj nun publikigitaj en la kongresa retejo, dum tri el la kongresaj tagoj programeroj okazos preskaŭ tutdiurne.


La nova retejo de la ĉi-jara IJK.

La teamo de la Internacia Junulara Kongreso merkrede la 10-an de junio publikigis sian novan retpaĝon. Inter la novaĵoj estas la reta platformo, unueca kotizo kaj ŝovita komencdato.

La teamo pli frue anoncis, ke la ĉi-jara IJK okazos nur en la reto. Ili tiam ne diris, en kiu maniero aŭ per kia ilo. Tion la nova retpaĝo nun klarigas: la IJK uzos la saman sistemon, kiun E@I kreis por la Poliglotkunveno okazinta en majo.

Laŭ la IJK-retpaĝo la platformo ebligos elsendon de prelegoj, okazigon de kursoj kaj babiladon en diskutrondoj. Ankaŭ la Somera Esperanto-Studado kaj la Universala Kongreso uzos tiun platformon.

Alia ŝanĝo estas, ke la IJK komenciĝos unu tagon pli frue, en vendredo, la 10-an de julio. Ankoraŭ ne aperis programtabelo aŭ listo de programeroj, sed la retpaĝo promesas tri seshorajn programblokojn en la semajnfinaj tagoj, kun duhoraj paŭzoj inter ili.

Tio signifas preskaŭ senĉesan programon en ĉiuj horzonoj. Ankaŭ la temo ŝanĝiĝis: antaŭe ĝi estis “Toleremo – ĉu senlima?”, sed laŭ la nova retpaĝo la temo nun estas “Tutmonda solidareco”.

Tiu solidareco laŭ la organizantoj videblas en la kotizoj. La normala kotizo estas 20 eŭroj, sed la organizantoj proponas ke tiuj kiuj povas, pagu ”subtenan kotizon” de 50 eŭroj, por financi la senpagan partoprenon de aliaj junuloj.

La senpaga partopreno estas havebla al tiuj, kiuj neniam antaŭe partoprenis internacian Esperanto-renkontiĝon, aŭ loĝas en lando kun interreto multekosta (rilate al la averaĝaj enspezoj).

Kvankam la aliĝilo nur nun malfermiĝis, la listo de aliĝintoj jam montras 109 nomojn. Tiel estas, ĉar tiuj, kiuj aliĝis por la IJK 2020 en Nederlando kaj jam sendis pagon, aŭtomate estas registritaj por la reta IJK.

Rogier Huurman

Amasfinancado vivigas retajn projektojn

La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj. Ne ĉiuj havas la necesajn tempon aŭ kapablon rekte kontribui al tiu grava laboro, sed ĉiam pli da homoj pretas finance subteni la retajn aktivulojn.


Fonduso Instigo kolektas monon por pluraj gravaj Esperantaj retprojektoj.

Monkolektaj kampanjoj por konkretaj celoj ĉiam okazadis en Esperantujo, kun variaj rezultoj, ne ĉiam kuraĝigaj.

Ekzemple en la jaro 2003 entuziasmuloj de Eŭropa Esperanto-Unio kolektis promesojn pri mondonacoj por la tiel nomita Brusela Komunikad-Centro, kaj en 2005 post donackampanjo estis lanĉita la reta televidkanalo ITV. De ambaŭ iniciatoj nenio restas.

Pli sukcesaj estis ekzemple la donackampanjoj por reta PIV kaj por la kreo de la reta servo Amikumu. Ankaŭ UEA de tempo al tempo organizas donackampanjojn por specifaj celoj.

Lastatempe ĉiam pli populara formo de donackampanjoj estas amasfinancado kiu celas subteni jam okazantajn aktivadojn kaj certigi ilian pluvivon. Eĉ se malpli multaj homoj en la reta epoko emas aliĝi al organizaĵoj, kiuj postulas pagon de jara kotizo, multaj homoj ja pretas regule pagi malgrandajn sumojn por specifaj konkretaj projektoj.

Ekster Esperantujo ekzemple produktantoj de podkastoj ofte kolektas regulajn, negrandajn monkontribuojn de siaj aŭskultantoj tra specialaj tiucelaj retejoj, el kiuj eble la plej konata estas Patreon. Tie troveblas ankaŭ manpleno da esperantistaj projektoj.

Patreon tamen estas tute anglalingva, komerca retejo, kiu prenas al si fiksan procentaĵon de la donacita mono. Tute en Esperanto (kaj en pluraj aliaj lingvoj) funkcias nun la retejo Liberapay, nekomerca projekto, financata nur per libervolaj donacoj.

Tra Liberapay jam de unu jaro eblas subteni la laboron de Bertilo Wennergren pri PMEG, Tekstaro de Esperanto kaj kelkaj aliaj projektoj.

Fine de majo UEA iĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo, kiu tra Liberapay kolektas kontribuojn al pluraj gravaj projektoj. Samtempe la fondinto de Instigo, Yves Nevelsteen, iĝis komisiito de UEA pri reta agado.


Yves Nevelsteen.

Inter la subtenataj projektoj estas la daŭra aktualigado de la Esperanta versio de la publikiga sistemo WordPress, kiun uzas interalie Libera Folio. Instigo subtenas ankaŭ ekzemple la funkciigon kaj aktualigadon de la komputila terminaro Komputeko, kiu de longe servas por unuecigi la lingvouzon en Esperantaj versioj de retaj servoj kaj por faciligi la traduklaboron.

Laŭ Yves Nevelsteen la fonduso Instigo estis lanĉita en 2019, komence por subteni kelkajn specifajn projektojn en Belgio.

– Nova generacio pretas engaĝiĝi, kaj iom da mona subteno povus fari grandan diferencon. Temas pri investo; sen instigo kaj instigantoj riskas malaperi la Esperanto-agado en Belgio entute…

Ĉar la belga fonduso por subteni lokan agadon iĝis sukceso, Yves Nevelsteen ekhavis la ideon krei internacian version de Instigo, por subteni gravajn retajn agadojn.

– Mi precipe, sed ne nur, kunlaboras kun Fernando Ŝajani pri Eventa Servo, kun Robin van der Vliet pri Komputeko, Telegram kaj Vikipedio, kaj kun Kubof Hromoslav pri Vikipedio. Cindy McKee ankoraŭ helpas min iomete pri WordPress.

Kiel estiĝis WordPress en Esperanto?

– Bertilo Wennergren ektradukis ĝin al Esperanto en 2006. En 2008, Cindy McKee kaj mi multe kunlaboris pri komputilaj vortoj. WordPress iĝis post Komputada Leksikono la dua plej grava fonto de Komputeko. Lastatempe mi transprenis de Cindy la ĝisdatigadon de WordPress.

Kial gravas daŭre aktualigadi la tradukon de ekzemple WordPress en Esperanto?

– Por doni bonan impreson kaj labori profesie, gravas retejo kiu estas centprocente tradukita. Esperantistoj estas ĝenerale pli ol aliaj homoj sentemaj pri parte netradukitaj eroj de retejo. Sed ne nur pri tio temas: se la traduko ne estus bona aŭ kompleta, homoj ekrezignus pri ĝi kaj ekuzus nacilingvan version. La tuta administra interfaco de WordPress ekzistas en bone tradukita Esperanto, laŭ mi gravas tion teni tia. Ni serioze daŭrigu la traduklaboron; se relative malmultaj homoj en praktiko uzas WordPress en Esperanto, almenaŭ ekzistas la fakvortoj, kaj la Esperanta versio oficiale aperas inter la ĉefaj lingvoj.

Ĉu temas pri multe da laboro?

– Ĉar regule aperas novaj versioj kaj funkcioj, iu devas regule okupiĝi pri tio. Ne ĉiam estas same multe da laboro; dependas. Se oni pretigas tutnovan version, kiel versio 5.0 kun nova sistemo de blokredaktilo, temas pri centoj da frazoj. Normale estas kelkdek.

– Aktualigadi la tradukadon kutime ne plu estas nun temporaba tasko, ĉar ni disponas je fidinda retejo kun pli ol 11 000 tradukitaj vortoj kaj frazeroj en Komputeko. Tamen, ĉar per novaj aldonoj foje oni enkondukas ankaŭ novan koncepton (kaj nomon), necesas de tempo al tempo iom diskuti. Tion mi kutime faras kun Robin van der Vliet aŭ Lode Van de Velde. Se mi mem ne trovas kontentigan solvon, feliĉe mi povas daŭre peti la helpon de Cindy.

Estas pluraj projektoj, kiujn Instigo subtenas, kaj pri tiuj pluraj projektoj okupiĝas diversaj homoj. Se oni deziras subteni iun specifan el la projektoj, ĉu tio eblas?

– Jes. Provizore oni sciigu al mi per retpoŝto. Ĉiuj donacoj al Liberapay estas anonimaj, do se homoj volas aperi en raporto kiel donacanto aŭ volas, ke la donacita mono havu specifan celon, oni kontaktu min.

Instigo nun estas sub la aŭspicioj de UEA. Ĉu tio signifas, ke mono donacita al Instigo iros ankaŭ al la ŝajne senfina projekto pri renovigo de la retejo de UEA mem?

– Kvankam UEA aŭspicias kaj finance subtenas Instigon, la fonduso estas tute sendependa. Pri la retejo de UEA mi scias nenion. Donacoj por Instigo iros nur al la menciitaj projektoj kaj mi detale raportos pri la realigoj. La diversaj Instigo-projektoj cetere grandparte jam estas realigitaj kaj tiel do “pruvis sin”: Eventa Servo estas plene funkcianta retejo; la Komputeko-retejo efektive ekzistas ekde 2007 kaj ĵus lanĉiĝis nova versio; ekzistas jam Telegram kaj WordPress, centprocente tradukitaj en Esperanto. Donacoj al la fonduso Instigo celas esence danki agantojn kaj instigi ilin al daŭrigo kaj pliigo de la agado.

Laŭ informo en la retejo, la fonduso Instigo en la momento kiam aperas ĉi tiu artikolo ricevas 22 eŭrojn semajne de entute dek donacantoj. Tio estas iom malpli ol duono el la indikita celo.

2020-W22 – Protest-aktos in Brasilia

yp0ots.jpgProtestantes antifashisti ha kolekte se in urbes brasilian in sundie kom respond-akto konter brutaleso polisal e li presidanten defenso de demarches nonkonstitutional. Un grupe porguvernantal ha forma se in li urbe maxim populosi brasilian; li polise raportad standardes novnasisti pendant fro un kamione kun altparlatores. Li polise ha usa gase lakrimal por fa disperso de sentos de protestantes in dis urbe, after ke grupes diversi had proximeska a un konflikte. (BR)