Li chefe del Konsile Alt por Rekonsili-akto National, kel es un duktere de efortes pasosi inter li Taliban e li guvernantaro de Afganistan, ha dikte, ke lon grupe es pront a komensa diskusos kun li Taliban “in irgi momente”. Li Taliban non ha komenta pri lon remark-aktos. Un jurnaliste e un teknikiste ha bli tua e set altres ha bli lese, after ke un autobuse privati portant employates retal had bli bombisa in li chef-urbe. Li State Islami ha pretense sen respons-stando. (AF)
Monthly Archives: May 2020
2020-W22 – Atak-akto in Burkina Faso
Aminim deksink homes ha bli tua in un urbe in Burkina Faso nordi in venerdie, after ke un konvoye transportant komersistes had bli ataka da un grupe nonidentifikat de asaltantes. Mid un nov onde de atak-aktos in li Sahel depos li yare dumildeksep, Burina Faso kombata konter grupes teroristi armisat kun nexus al State Islami e Al-Kaida. Sentos de homes ha bli tua in li yare preteriti in li lande e super un duime de milione de homes ha fuga lesen hemes pro atak-aktos. (BF)
Homo konsterne talenta
La 24-an de majo forpasis Victor Sadler, multjara direktoro de UEA, redaktoro de la revuo Esperanto, poeto, lingvisto kaj iama akademiano. En sia nekrologo Ulrich Lins nomas lin ”homo konsterne talenta”.

Victor Sadler estis 14-jara, kiam en 1951 li eklernis Esperanton. Vere uzi ĝin li komencis nur, kiam li studis en Kembriĝo. Tie li aliĝis al studenta Esperanto-klubo, en kiu membris aliaj homoj poste grimpontaj al prezidanteco en Universala Esperanto-Asocio (UEA): Humphrey Tonkin, John Wells, Duncan Charters.
Siajn tri jarojn en Kembriĝo Sadler nomis (en intervjuo en 1968) la ”plej memorindaj partoj de mia vivo“, dum la tri jarojn en Londono dum doktoriĝaj studoj ”mi preferas forgesi“. Li same kiel Wells doktoriĝis pri fonetiko. Esperanto iĝis en 1960 lia ĉiutaga lingvo.
En 1959/60 li partoprenis en la reaktivigo de Studenta Tutmonda Esperantista Ligo (STELO), redaktante ĝian stencilitan organon Studento. En ties kvina numero (decembro 1960) Sadler, por distri la legantojn, metas kvar vortojn, kiujn li nomas ”premiinda citaĵo“:
”Oni devus ion fari…“ (Prof. D-ro I. Lapenna)
Tiel unafoje aperis la nomo de elstarulo, kun kiu li poste kunlaboros dum kelkaj jaroj. Komence de julio 1962 Sadler vojaĝis por trimonata restado kiel speciala sendito de UEA al Cejlono (nun Srilanko). Tie li faris 12 prelegojn al entute mil personoj. En 2000 ekzempleroj la universitato presis lian unuan verkon: Esperanta-sinhala vortareto. Post sia reveno al Eŭropo li publikigis longan artikolon, “Azia strategio” (januaro 1963), kiu dokumentas lian dumvivan interesiĝon.
Ekde decembro 1962 li estis redaktoro de la revuo Esperanto kiel posteulo de William Auld. Li estis la unua postmilita redaktoro, kiu loĝas ne ekster Roterdamo, sed en la Centra Oficejo mem. Sadler havis kroman taskon, tiun de bibliotekisto, kiu gravis, ĉar la libroj ekde 1960 iom post iom transprenitaj el Ĝenevo urĝe bezonis ordigon kaj pritrakton. Granda amanto de libroj, Sadler dediĉis sin entuziasme al tiu laboro ankaŭ en nenombreblaj vesperaj horoj.

En oktobro 1962, tuj antaŭ lia alveno, en la revuo aperis alvoko “Savu niajn librojn”, kiu estas ankoraŭ nun aktuala (aŭ nun denove). Ankoraŭ samjare UEA aĉetis modernan kopiilon, kiu celis kontentigi la bezonojn de esplorantoj, sed kompreneble utilis al la tuta oficejo.
Kiel direktorino de la Centra Oficejo de UEA (CO) ekde 1955 servis Marianne Vermaas. Estis ŝi, kiu kune kun Lapenna organizis la translokigon el Britio al Roterdamo, kaj ŝia rolo pligraviĝis, kiam UEA en 1962 aĉetis propran domon en Nieuwe Binnenweg. La perspektivoj por Esperanto vastiĝis en orienta Eŭropo, okazis Universala Kongreso (UK) en Tokio (1965), UEA havis preskaŭ 34 000 membrojn.
La rezulta ŝarĝo precipe por Vermaas estis granda. La 4-an de aprilo 1968 Lapenna skribis al kvar junaj aktivuloj, ke “la C.O. multrilate treege lamas – kun la escepto de D-ro Sadler, kiu faras vere unuarangan kaj akuratan laboron”. Sammonate Lapenna sukcesis persvadi Vermaas, ke ŝi retiriĝu.
Ke Sadler povus esti ŝia posteulo, origine estis nur ideo de Lapenna – la aliaj estraranoj hezitis. Ili kompreneble konis Sadler, kiu kiel redaktoro regule ĉeestis la estrarkunsidojn. Sed lin, kiu ŝajnis plene enprofundiĝinta en siajn redaktoran kaj bibliotekistan taskojn, precipe la vicprezidanto Wensing, direktoro ĉe Philips, imagis nek ema nek kapabla transpreni gvidan, unuavice administran laboron.
Ke li verkis la poemaron Memkritiko, publikigitan en 1967 (li asertis, ke tiun manuskripton de nekonata aŭtoron li hazarde trovis en la biblioteko), ŝajnis konfirmo de la impreso, ke li estas nepraktika, iom ekstermonda intelektulo. Sed kiam la estraro intervjuis Sadler, lia sinprezento pasis tiel impone, ke ĉiuj, ankaŭ Wensing, konvinkiĝis, ke li estas taŭga posteulo de Vermaas.
De la unua tago (li ekoficis la 1-an de aŭgusto 1968) Sadler plenumis la atendojn. Li tuj brilis kiel sistema organizanto. Provizore li restis redaktoro, havis do grandan, malfacile eltenatan laborkvanton. Al la taskaro de Sadler aldoniĝis en 1969 la revuo La Monda Lingvo-Problemo (la antaŭulo de la nuna Language Problems and Languge Planning, LPLP), kiun Sadler redaktis ĝis 1976.
En januaro 1974 Simo Milojević iĝis vicdirektoro, en majo ankaŭ redaktoro. Tio estis necesa, tre bonvena senŝarĝigo de Sadler – kaj ĝi montriĝis vera beno por la oficejo, ĉar tiuj du viroj, kvankam temperamente malsimilaj, moviĝis sur la sama ondolongo. Victor kaj Simo amike kaj efike kunlaboris. De tio rimarkeble profitis la multpersona oficejo kaj la tuta UEA, precipe de post 1974, kiam la asocion skuis la perturbo sekvinta la kontraŭvolan eksiĝon de Lapenna en la Hamburga UK. Verŝajne Sadler simile suferis kiel Wells, kiu memoras, ke en la estraro de UEA li devis aŭskulti la saman pripersonan riproĉadon de Lapenna kiel delonge en la Londona Klubo.
Ankaŭ Tonkin rakontas, ke la oficistoj inkluzive de Sadler ofte malkaŝis al li siajn frustriĝojn pri Lapenna. Sed Sadler eltenis kaj sukcesis eĉ parole kontraŭi al la prezidanto, malkonsilante al li fanfaroni pri tio, ke iu usona universitateto asignis al li honoran doktorecon, kaj eĉ kuraĝis diri al Lapenna, ke lastatempan novan specimenon de la eksplodoj, pro kiuj li en kunsidoj estis timata, li konsideras ”eksterproporcia“.

Tamen, Sadler mirinde glate kunlaboris kun Lapenna kaj ĝisfine montris sin lojala al li. Sadler ankaŭ ne partoprenis la posthamburgan polemikon, kiam kelkaj homoj lasis sin delogi de la konspiroteorioj de Lapenna. Onidire Sadler ne povis vere ekscitiĝi, aŭ li majstre kapablis ne montri koleron kaj plene regi sian publikan konduton.
Poste la animoj kvietiĝis. Fine de 1974, kvazaŭ kiel monumento por Lapenna, aperis la manlibro Esperanto en perspektivo, kies teknika redaktoro estis Sadler. Intertempe lian laboron en la CO subtenis kaj kompletigis Simo Milojević. La ŝanĝo sentiĝis eĉ dum la kafopaŭzoj en la CO. Ili longe havis iomete mornan karakteron, interalie ĉar la oficistojn konfuzis la silentemo de Sadler, kiun nur okaze interrompis subita, mallaŭte eldirita ironia komento, kies sencon ne ĉiu tuj kaptis.
Ne nur la oficeja etoso Iom post iom plisereniĝis, sed, pli grave, ankaŭ la rilatoj inter la CO kaj la estraro: finfine la nova prezidanto (Tonkin) kaj la direktoro bone konis unu la alian jam de la komuna studotempo en Kembriĝo.
La laborkvanto tamen ne malkreskis. Por helpi venki ĝin Sadler, kiu ekde 1980 estis ĝenerala direktoro, subtenis iniciaton (originintan ĉe la usonano Jonathan Pool) , kiu montriĝis tre valora: la Volontula Servo, en kies kadro ekde 1976 junaj aktivuloj samtempe povis akiri spertojn kaj utili al la asocio. Kompreneble Sadler ĉiujare iris al la UK, kie li suverene protokolis la komitat- kaj estrarkunsidojn, post kies fino li, aŭdeble por ĉiu, tuj resumis la trapason en sian diktafonon.
Ne malofte li surprizis per sia improvizemo. Foje, kiam en UK oni prezentis la modon de la gastiganta lando, li plenigis neantaŭviditan interrompon per sprita laŭdo de sia propra kostumo, frotante la ŝtofon de sia jako. En aprilo 1981 en la revuo aperas redaktora noto, ke Sadler en marto vojaĝis al Kanado kaj Usono, poste al Hungario kaj Germanio kaj la 1-an de aprilo flugos al Brazilo. Sekvas sinturno al la legantoj: “Nu, se vi ie renkontos d-ron Sadler (rekonebla laŭ la foto), salutu lin de la roterdamaj oficistoj, kiuj malofte vidas lin lastatempe.”
Sadler plue flegis kaj demonstris sian ŝaton de Azio, de la neeŭropa mondo. Dufoje li vojaĝis al Japanio. En aŭtuno 1977 li vojaĝis al Irano. Antaŭ tio li malkovris, unue koresponde, promesplenan bengalan junulon, Probal Daŝgupto, tiam 14-jara knabo. Flarante la talenton, Sadler zorgis, ke Daŝgupto venu al Roterdamo kaj pasigu unu monaton (septembro 1977) kiel volontulo en la CO. Li voris la frandaĵojn de la biblioteko kaj englutis ĉion movade sciindan; poste, en 1980, li revenis por unujara restado en la CO. (De 1990 li estis kunredaktoro de LPLP kaj de 2007 ĝis 2013 prezidanto de UEA.)
En majo 1983 Sadler post pli ol dudekjara servado forlasis la Centran Oficejon. Li malakceptis ĉiujn proponojn pri festa adiaŭo. Milojević transprenis lian oficon, heredante la defion, kiun donis la komputila epoko. En novembro 1980 Sadler anoncis: ”Komputilo estos instalita en februaro 1981, kaj programisto jam de kelkaj monatoj laboras por prepari la terenon.“ En longa artikolo kun la titolo ”Kion portos la aŭtomatigo al UEA?“ li skizis estontecon sen skribmaŝinoj, sliparoj kaj kartotekoj, sed kun grandaj novaj ŝancoj. Li eble ankaŭ imagis, ke unu el liaj ŝatataj projektoj, la kreo de regionaj oficejoj de UEA tra la mondo, ne plu estas necesa en mondo teknike interproksimiĝanta.
Sadler komence de junio iris al Brazilo – lando, kiu ravis lin, kiam du jarojn antaŭe li partoprenis la UK en Braziljo; li tie festparole admonis la esperantistojn al ”malkateniĝo el eŭropisma pensmaniero“. En la fama bieno-lernejo Bona Espero li instruis al infanoj, interalie aritmetikon. En diversaj lokoj de Brazilo li prelegis. Neniu el liaj amikoj fakte komprenis, kial li kvazaŭ retiriĝis en praarbaron, kaj tial multaj ĝojis, ke jam en 1985 li revenis al Eŭropo kaj ekloĝis kun sia japandevena brazila edzino Maiumi en Utrecht.
Li sekvis la allogan inviton de nederlanda kompanio, kiu volis esplori la utiligeblon de Esperanto en komputila tradukado. Sadler, kiu neniam antaŭe laboris ekster “Esperantujo” kaj kiu en la intervjuo de 1968 leĝere deklaris, ke pri la konstruado de profesia kariero li neniam cerbumis, do kiel 45-jarulo komencis novan etapon de sia vivo, proksiman al sia iama, delonge pasinta studfako. Kaj li sukcesis tie ne malpli ol en siaj dumaj nesciencaj okupoj.
En 1989 aperis lia verko Working with Analogical Semantics. La kompanio ne povis post 1990 plue financi la ambician projekton “Distributed Language Translation” (DLT), sed Sadler povis alikadre daŭrigi sian laboron en la kampo de lingva teknologio. Ankaŭ post la pensiiĝo (2002) li private plulaboris pri DLT.
En 1986-87 Sadler mallonge estis estrarano de UEA pri financoj. Al UK li ne plu venis. Je koncernaj demandoj li respond-demandis lakone: ”Por fari kion?“ Li ankaŭ malofte venis al Roterdamo, ekzemple por Malferma Tago. Tamen, en 2015, preskaŭ duonan jarcenton post Memkritiko, aperis lia dua poemaro: Perversaj rilatoj. Pro la du poemaroj oni ĝenerale konsideras Sadler esti unu el la plej originalaj voĉoj de la Esperanta poezio.
Tra sia tuta vivo li montris, ke li estis konsterne talenta – de poezio ĝis komputiko. Kontraŭdiroj? Ili apartenis al lia karaktero. Li povis esti tenera amiko, kvankam li kapablis aspekti kiel indiferenta skeptikulo. Laste, lia sanstato iĝis ĉiam pli malbona, sed ĝis la fino li ŝatis prizorgi siajn plantojn en la ĝardeno kaj hejmo, trovante plezuron en la kunestado kun sia edzino kaj la ĉiutaga konversacio Esperanta kun ŝi.
Ulrich Lins
Le cornos alpin
Le nube
Primavera malgrado toto
Pandemio instigis al literaturaj legadoj en la reto
Pro la daŭranta pandemio ne povas okazi ĉeestaj Esperanto-aranĝoj. Anstataŭe aperis diversaj retaj aktivaĵoj. Unu el tiuj estas la literatura projekto E-legante de Pola Esperanto-Junularo. Ni petis la prezidanton de PEJ rakonti pri la reta voĉlegado.
Jam tri mallongaj filmetoj kun voĉlegado de literaturaĵoj en Esperanto aperis en la Youtube-kanalo de Pola Esperanto-Junularo. La filmetoj estas mallongaj, de unu ĝis kvar minutoj, sed sufiĉas doni al la aŭskultanto ideon pri la verko kaj aŭtoro.
Iniciatis la projekton Romualda Jaziorowska, la prezidanto de PEJ.
Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon por la projekto, kaj kion vi esperas atingi per ĝi?

Romualda Jaziorowska: – Pro la kronvirusa pandemio nuliĝis jam preskaŭ ĉiuj someraj Esperanto-renkontiĝoj. En marto ankaŭ PEJ devis rezigni pri unu el siaj planitaj eventoj – anstataŭe ni devis resti hejme. Ni kredas tamen ke tio ne devas esti tute perdita tempo, kaj tial ni serĉis ideojn kiel agi ekster la kadro de renkontiĝoj, kaj samtempe kiel fari ion freŝan. Ni ofte plendis ke pro preparado de sekvaj Esperanto-renkontiĝoj mankas al ni tempo por aliaj projektoj. Ĉiujare ni ja havas kelkajn diversgrandajn eventojn, kaj tio postulas de ni multe da laboro, tempo kaj energio; nun, kiam ĉiuj devas resti hejme, ni finfine povas fari ion alian, provi novan vojojn.
– Por mi persone la plej granda inspiro estis interretaj projektoj de polaj eldonejoj, kiuj regule publikigis similajn videaĵojn, kie la aŭtoroj mem laŭtlegadis siajn librojn. Krome, al la agado instigis min mirinda festivalo de poezio kiu okazis fine de aprilo ĉe Facebook – ĝi nomiĝis “La Festivalo de espero” kaj ĉiuj legantoj povis kontribui al ĝi libere.
– Mi bedaŭras ke malgraŭ la diversaj ebloj kiujn donas al ni la reto, specife se temas pri tutmonda komunikado kaj virtualaj renkontiĝoj, ĝis nun ne aperis pli grandaj, aparte interesaj Esperantaj projektoj aŭ serioj kiuj iĝus popularaj por pli vasta publiko – precipe la junulara.
Kiel oni faru por kontribui?
– Komence ni invitis niajn libroŝatantajn amikojn kontribui al la projekto kaj petis ke ili memstare registru sin ĉe si kaj sendu la krudan version al ni. Nia sekretario Tobiasz zorgas pri la muntado. Ni tamen ne planis inviti ĉiujn esperantistojn al la projekto, por nun ni havas sufiĉe da kontribuoj. Malgraŭ la tutmonda fermiĝo ni ja plentempe laboras aŭ studas kaj ne povos akcepti dekojn da filmetoj. Se iu ege volos aliĝi, tiu bonvolu kontakti nin retpoŝte.
Kiel longaj estu la filmetoj?
– Ni petis ke ili certe ne estu pli longaj ol kvin minutoj, la perfekta longeco estas ĉirkaŭ tri minutoj. Malmultaj homoj eltenas aŭskulti literaturon en la interreto pli longe.
Kiajn literaturaĵojn vi preferus, ke oni voĉlegu?
– Ni lasas la elekton al la legantoj mem. Ni volas ke ili prezentu al la mondo verkojn, kiuj estas valoraj aŭ interesaj laŭ ilia persona gusto. Ni jam nun povas diri ke tio estos tre bunta kolekto.
Ĉu gravas, ke la teksto estu havebla en la reto?
– Tio ne estas necesa kondiĉo, sed pere de tekstoj haveblaj en la reto ja estas pli facile allogi homojn kiuj volus legi la tuton de la verko, aŭ homojn kiuj ankoraŭ ne konas la lingvon sufiĉe bone por povi kompreni tiajn malfacilajn tekstojn nur aŭde. Por ĉiu filmeto ni strebas krei subtekston alireblan en YouTube, eĉ se la tuto ne estas facile alirebla rete.
Ĉu povas esti iaj kopirajtaj konsideroj?
– Ni instigas niajn kontribuantojn uzi verkojn el la publika havaĵo aŭ ricevi uzpermeson de la posedanto de la kopirajto. Se tio ne eblas, ni provas solvi la aferon laŭ la specifa kazo. Ni strebas ke la tuta serio estu alirebla laŭ la libera permesilo CC BY, por ke ĝi estu facile reuzata ankaŭ post la fino de la pandemio.
IJK 2021 ne okazos en Koreio
Korea Esperanto-Junularo anoncis, ke ĝi ne povos aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. TEJO nun denove serĉas kandidatojn por la ĉefa junulara aranĝo de la venonta jaro.
Jam pli frue pro la kronvirusa pandemio estis anoncitaj la nuligoj de la ĉi-jara IJK en Nederlando kaj de la ĉi-jara UK en Kanado. Nun Korea Esperanto-Junularo anoncis ke, pro la malcerteco kaŭzita de la epidemio, ankaŭ la IJK en 2021 en la insulo Jeju en Koreio ne povos okazi laŭplane.
Laŭ klariga letero sendita de KEJ, en la nuna situacio, kiam en Koreio komenciĝis dua ondo de la pandemio, ne eblas scii, ĉu la problemoj pasos antaŭ la somero 2021 kaj denove eblos facile veturi internacie. Aldone la nuligo de la ĉi-jara IJK signifas, ke estraranoj de KEJ ne povos gajni spertojn ĉeestante ĝin, kio laŭ ili interalie gravus por konvinki la oficialajn instancojn en Jeju doni sian subtenon al la kongreso.
Anstataŭe KEJ proponas, ke ordinara IJK venontfoje okazu nur en 2022, kiam la Monda Organizaĵo pri Sano estos oficiale anoncinta la finon de la pandemio. Se TEJO decidos organizi retan IJK-n en 2021, KEJ pretas respondeci pri ĝi.
Kiel aldonan eblon KEJ proponas, ke ordinara fizika IJK povus okazi en Nederlando en 2022, kaj tiam KEJ pretus gastigi IJK-n en Koreio en la jaro 2023.

Libera Folio kontaktis la prezidanton de KEJ, Shin Hyunkyu, por demandi, kial oni tiel frue faris decidon nuligi la kongreson, kiu devus okazi en 2021.
Libera Folio: Kial oni jam nun decidis tion? Ĉu ne estas tre frue nun diveni ion ajn pri la epidemia situacio post pli ol unu jaro?
Shin Hyunkyu: – Surbaze de la sama kialo, ke estas tre frue diveni ion pri la estonteco (progreso) pri la pandemio, KEJ decidis tion. Kaj aldone, eĉ se la pandemio ŝanĝas sin malampleksiĝanta, diplomataj rilatoj estu solvitaj por vizo-problemoj kaj kvarantenaj aferoj devigaj.
Unu el la alternativoj proponitaj de KEJ estas, ke fizika IJK 2021 okazu en Nederlando, kie devus okazi la nuligita ĉi-jara IJK. Nederlanda Esperanto-Junularo tamen ne ŝajnas preta transpreni la respondecon:

– Ni nun ne planas organizi IJK-on en 2021, ni devus trovi grandan junulargastejon aŭ ion similan nur jaron antaŭe, diras Rogier Huurman, prezidanto de NEJ, responde al demando de Libera Folio.
Korea Esperanto-Junularo estas jam la dua teamo, kiu retiras sian kandidatiĝon por la IJK 2021. Pli frue kandidatis brita teamo, kiu planis aranĝi IJK-n en Belfasto en Norda Irlando, samurbe kie en tiu jaro okazos la Universala Kongreso.
Tamen poste evidentiĝis, ke plej verŝajne ne eblus ricevi simile favorajn kondiĉojn por la junulara kongreso. Samtempe montriĝis, ke mankas sufiĉaj aktivuloj por la teamo, kaj jarŝanĝe la brita teamo retiris sian kandidatiĝon. Aliaj kandidatoj mankis.
Post anonco de nova limdato venis kvar novaj kandidatoj: Kultura Centro Esperantista (Svislando), Junulara Organizo de Tanzanio Esperantista (Tanzanio), Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo (Ukrainio) kaj Korea Esperanto-Junularo (Koreio).
El tiuj la estraro de TEJO tiam trovis la korean proponon plej taŭga.
TEJO ankoraŭ ne decidis kiel pluiri en la nova situacio, sed laŭ informoj donitaj al la komitato, la estraro nun planas eksterordinaran kunsidon nur por diskuti la venontjaran IJK-n. Inter la alternativoj estas kontakti la antaŭajn kandidatojn kaj fari plian alvokon por ekhavi aldonajn kandidatojn.

La kasisto de TEJO, Mung Bui (Feliĉa), en la estraro respondecas ankaŭ pri la kongresoj. En la komitata diskutejo ŝi skribas, ke eĉ se nun ne eblas antaŭvidi, kio okazos post 14 monatoj, estas preferinde plani fizikan IJK-n por la jaro 2021.
– Unu el la plej gravaj aferoj de organizado IJK estas la loko, do ni nun serĉas landon, en kiu eblus en mallonga tempo trovi taŭgan lokon. Ni ankoraŭ havas tempon, kaj mi kredas ke ni havas multajn spertajn aktivulojn pri IJK, kiuj pretas helpi al la organizado. Ni deziras havi kunsidon pri IJK 2021 tre baldaŭ por aŭskulti opiniojn kaj ideojn de landaj sekcioj pri la temo.
Riismo konkeras la junan generacion
Ĉu Esperanto bezonas neŭtralan pronomon, aldone al la tradiciaj li kaj ŝi? Kion opinias rete aktivaj esperantistoj, kaj ĉu tia netradicia pronomo havas lokon en la efektiva lingvouzo? Tion esploris akademiano Markos Kramer per ampleksa enketo.
Akademiano Markos Kramer faris esploran enketon pri 267 esperantistoj por eltrovi ilian opinion pri seksneŭtralaj pronomoj, kaj kiel ili mem uzas tiajn pronomojn. Li eltrovis ke la vorto “ri” estas konata al la plejparto de esperantistoj, sed multe pli populara inter junuloj ol inter maljunuloj; ĉi lastaj preferas la tradician uzadon de “li”.
De longe esperantistoj diskutas kaj debatas pri genra reformo en la lingvo kaj la enkonduko de novaj seksneŭtralaj vortoj. Iuj opinias ke temas pri utilaj plibonigoj kaj modernigoj, kiuj igos la lingvon pli egala kaj respektema, precipe al neduumuloj (homoj kiuj konsideras sin nek sole viroj nek sole virinoj kaj ne sentas komforte uzante nur li aŭ ŝi). Sed aliaj opinias ke tiuj estas nenecesaj ŝanĝoj, kiuj malhelpas komprenadon kaj estas kontraŭ la fundamento.
La plej populara propono por seksneŭtrala pronomo estas ”ri”, kaj ĝi iĝas pli ofte uzata inter junuloj. Sed kiom da esperantistoj fakte uzas seksneŭtralajn pronomojn? Ĉu ili estas konataj kaj uzataj de multaj esperantistoj aŭ ĉu temas nur pri teoria diskuttemo?

Por eltrovi respondon al ĉi tiu demando, Markos Kramer faris enketon pri opinioj pri kaj uzado de seksneŭtralaj pronomoj en la komunumo. Li estas membro de la Akademio de Esperanto, sed lia enketa laboro ne rilatas al la Akademio.
Li atentigis ke la temo koncernas ne nur Esperanton, sed ankaŭ en iuj aliaj lingvoj ŝanĝiĝis la maniero paroli pri genro. Ekzemple, la angla kaj la hispana enkondukis novajn seksneŭtralajn vortojn, kaj en la sveda aperis la nova seksneŭtrala pronomo ”hen” apud la tradiciaj vortoj por ”li” kaj ”ŝi” (han, hon).
Tradicie en Esperanto, laŭ Zamenhof, ”li” estis uzata ne nur por viroj, sed ankaŭ kiel seksneŭtrala pronomo kiam ies genro ne estas konata. Zamenhof menciis, ke eblas uzi ”ĝi” en tiuj situacioj, sed ne rekomendis tion, ĉar oni kutime uzas la vorton ”ĝi” por bestoj kaj senvivaĵoj.
Tamen, dum la dudeka jarcento la sociaj normoj pri genro ŝanĝiĝis kaj la uzado de ”li” malfortiĝis. La vorto ”ri” estis unuafoje proponita en 1979, de Ole Hagemann, sed ĝi iĝis vaste konata nur post 2010. Laŭ la enketo, 81% de la pridemanditoj diris ke ili komprenas la vorton ”ri”, kaj 75% priskribis ĝin ĝuste. La komprenado estis pli alta ĉe tiuj kiuj aĝas malpli ol 50 kompare al tiuj pli aĝaj.
La enketo okazis en aprilo kaj majo 2019. Kramer strebis ke la respondoj reprezentu la esperantistaron, sed tio malfacilas, ĉar neniu konas la precizan demografian konsiston de Esperantujo. Li sendis la enketon kun neŭtrala mesaĝo por ke partoprenu ne nur homoj kiuj jam interesiĝas pri seksneŭtralaj pronomoj.
Li afiŝis en 35 diversaj grupoj, pri lingvoj, genraj diskutoj, naciaj/regionaj grupoj en Facebook, Twitter, Lernu, Reddit. La enketo enhavis demandojn por eltrovi la lingvonivelon de la respondantoj. 287 homoj respondis, sed estis forstrekitaj 20 respondantoj, kies lingvonivelo estis tro malalta.
Estis granda diverseco laŭ la aĝo de la respondintoj, kaj neniu specifa aĝ-kategorio dominis. Ĉirkaŭ duono de la respondintoj estis malpli ol 40 jarojn aĝa, kaj la alia duono pli aĝa. La genroj de la respondintoj estis malpli diversaj, pli ol 70% estis viroj kaj nur 16% estis virinoj (la aliaj havis alian respondon aŭ ne respondis).

Tio estas pli malekvilibra ol ĉe kutimaj renkontiĝoj, sed eble viroj pli aktivas interrete. Ne eblas scii ĉu tio bone reprezentas la demografian konsiston de Esperantujo, sed eble ĝi bone reprezentas la interretan esperantujon.
La partoprenintoj ricevis la jenan frazon kaj la demandon kiun pronomon oni uzu por la kasisto, kies genro ne estas konata:
“Se teamano sendas fakturon al la kasisto, ☐ devas sendi kopion de ĝi al la prezidanto.”
La partoprenintoj povis elekti pli ol unu respondon.
La plej populara respondo estis ”tiu” kaj poste ”li”, kun ”ri” en la kvara loko. La plej rimarkinda afero estas la forta ligo inter aĝo kaj uzado de ”ri” kaj ”li”. ”Ri” estas la plej populara inter la plej junaj partoprenintoj, kaj la plej malpopulara inter la plej maljunaj. La uzado de ”li” kaj de ”li aŭ ŝi” rekte kreskas kun la aĝo.
Rimarkindas la genra divido inter la respondintoj. ”Li” estas ĉefe uzita de viroj, kaj ”ri” estas ege populara inter neduumuloj. ”Tiu” estas populara inter ĉiuj kaj ”li aŭ ŝi” estas populara inter viroj kaj virinoj.
En alia demando la enketo donis la ekzemplon de homo kiun ofendas esti nomata viro aŭ virino kaj demandis kiun pronomon oni uzus por tia homo.
Videblas ke la plej populara respondo estis ”ri”, sed plimulto diris ke eĉ en tia situacio ili ne uzus ĝin. Multaj diris ke ili ankoraŭ uzus genran pronomon, eĉ se ĝi ofendus iujn.
Denove estas granda diferenco laŭ aĝo, klara plimulto sub la aĝo de 40 uzus ”ri” por neduumulo, sed malmultaj maljunuloj farus tion.
La enketo eltrovis ke la uzado de ”ĝi” estas multe malpli ofta ol tiu de ”ri”. 42% diris ke ili iam uzis ”ri”, sed nur 24% diris ke ili iam uzis ”ĝi” (kaj 8% diris ke ili uzis ”ŝli”). Ne estas statistika diferenco inter la uzado de ”ri” aŭ ”ĝi” laŭ lingvonivelo. “Radikala” uzado de tiuj vortoj, ekzemple eĉ por priskribi iun kies genro ja estas konata, okazas ĉe malmultaj homoj.
Kramer faris demandon ankaŭ pri sia propono de seksneŭtralaj vortoj kiel ”pajtro”. Triono el la homoj rekonis la vorton, sed nur 4% uzas ĝin kaj nur 9% aŭdis ĝin. Fakte, tiun vorton li proponis nur unu jaron antaŭ la enketo.
Laŭ li la plej grava eltrovaĵo de la studo estas, ke ĝi montras la kreskantan popularecon de ri inter pli junaj parolantoj de Esperanto, kaj ke sekve ĝia uzo estonte plivastiĝos:
– Ĉiuj manieroj uzi “ri” estas multe pli popularaj inter junuloj kaj inter pli aĝaj partoprenantoj de junularaj aranĝoj ol inter maljunuloj sen aktiva ligo al la junulara movado. Ĉi tiu aĝdistribuo de uzantoj de “ri” estas indiko por tio, ke la uzado de “ri” verŝajne estontece daŭre plukreskos, li komentis al Libera Folio.
La populara kaj prestiĝa Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) en sia plej aktuala versio ne malrekomendas, sed ankaŭ ne rekomendas la uzon de la plej populara seksneŭtrala pronomo ”ri.” En pli fruaj versioj la manlibro kondamnis kaj malrekomendis la vorton.

La aŭtoro de PMEG, akademiano Bertilo Wennergren, rakontas al Libera Folio ke li dum la jaroj kiuj pasis post la unua versio de la manlibro iom post iom ŝanĝis sian propran sintenon al la pronomo. Laŭ li la studo de Kramer prilumas interesan fenomenon en la nuntempa evoluo de Esperanto.
– En la 1990-aj jaroj, kiam mi unue renkontis la proponon uzi “ri” kiel sekse neŭtralan pronomon, mi taksis la ideon absolute senbezona kaj precipe komplete senŝanca.
Laŭ lia tiama opinio, praktike ne eblas enkonduki novajn pronomojn en lingvojn, ĉar pronomoj kutime estas konsiderataj unu el la “fermitaj vortklasoj”, kiuj estas tre stabilaj kaj preskaŭ plene rezistaj novajn aldonojn.
– Laŭ tio, mi tre negative komentis tiun novan pronomon en PMEG. Sed jarojn poste mi rimarkis, ke tamen la proponita pronomo komencas esti iom uzata. Unue mi restis same negativa, sed poste mi ekkonis persone plurajn junajn homojn, kiuj uzadis la pronomon “ri”, kaj mi konstatis en persona interbabilado kun ili, ke – tute kontraŭe al miaj supozoj – ilia uzo de “ri” neniel ĝenis la interkompreniĝadon, kaj ankaŭ ne ĝenis min.
– En PMEG mi komplete ŝanĝis la prezenton de “ri”, forigante la negativan kaj kondamnan prijuĝon. Nun en PMEG “ri” estas tute aferece klarigita kiel nova, sed ankoraŭ neoficiala vorteto uzata de kelkaj, sed certe ne de ĉiuj.
Robert Nielsen
Esperanto allogas esploristojn pri internaciismo
Nova esplorprojekto ĉe universitato en Skotlando esploras la rilaton de la Esperanto-movado kaj internaciismo en la jardekoj ĉirkaŭ 1900. ”La Esperanta movado estis multe pli heterogena kaj kompleksa ol ni pensis”, diras la iniciatinto, profesoro Bernhard Struck, en intervjuo de Libera Folio.
En la Universitato St Andrews, Skotlando, kvar esploristoj laboras ene de projekto pri Esperanto. La Instituto pri Transnacia kaj Spaca Historio subtenas iliajn studojn pri la Esperanto-komunumo kaj iliajn laborojn por eltrovi novajn perspektivojn.
La projekto Esperanto kaj Internaciismo estas iniciato de profesoro Bernhard Struck, kiu opinias ke ĉar la historio de Esperanto estas esence transnacia, ĝi estas taŭga studobjekto por kompreni konektojn, retojn kaj cirkuladojn kiujn tradiciaj naciaj historiografioj preterlasis.
Robert Nielsen petis la esploristojn rakonti pri siaj projektoj por Libera Folio.
Libera Folio: Bonvolu prezenti vin kaj rakonti kiel vi ekinteresiĝis pri Esperanto.

Pilar: – Mia nomo estas Pilar Requejo De Lamo, kaj mi venas el Hispanio, kvankam mi kreskis en Luksemburgio. Mi unue aŭdis pri Esperanto de doktoro Struck, kiu parolis al mi pri sia esplorado. Tiam mi apenaŭ sciis ion ajn pri la lingvo (mi eĉ ne sciis ke homoj ankoraŭ uzas ĝin hodiaŭ!), kaj mi rapide ekinteresiĝis pri esperantismo kaj ĉio rilata al ĝi. Ĉar mi jam devis lerni kelkajn lingvojn kaj tio postulis multe da tempo kaj sindediĉo, mi opiniis ke Esperanto plifaciligus mian vivon.
Marcel: – Mi estas Marcel Koschek, kaj mi nun estas doktoriĝa studento de moderna historio en la Universitato St Andrews, Skotlando. Mi venas el Germanio, kie mi studis historion kaj politikon, principe internacian historion. Mi delonge konis Esperanton, ekde la kristnaskaj kaj paskaj salutoj de la Papo, kaj mia patro klarigis la ideon al mi kiam mi estis infano. Poste, mi informiĝis pri Esperanto per interreto kaj sciis iom pri Zamenhof kaj la lingvo antaŭ miaj doktoriĝaj studoj.
Manuela Burghelea: – Mi eklernis Esperanton en 2015, kiam mi decidis esplori pri ĝi por mia magistra disertacio en interkultura mediacio. Poste mi engaĝiĝis en la movado per volontulado en Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo kaj TEJO. Mi ankaŭ aktivis kaj aktivas je loka nivelo en asocioj de Brazilo kaj Skotlando. Mi nuntempe studas antropologion kaj historion en la Universitato St Andrews.
Bernhard: – Mia nomo estas Bernhard Struck, mi estas historiisto pri malfrua moderna Eŭropo. Mi laboras ĉefe pri kontinenta Eŭropo, pri Germanio, Francio kaj Pollando ĉirkaŭ la jaro 1800. Mi eltrovis Esperanton en 2016, kiam studento verkis mallongan eseon pri Neŭtrala Moresnet, kaj io pri la ideo restis kun mi.
– Sed nur en 2018 mi komencis pli profunde studi ĝin, mi legis pri la historio kaj historiografio de Esperanto. Kadre de mia monografio pri moderna Eŭropo laŭ transnacia perspektivo, mi verkis mallongan ĉapitron pri Esperanto. Laŭ mia scio, ĉi tiu estas la unua monografio pri eŭropa historio kiu enhavas plenan ĉapitron pri Esperanto, anstataŭ nur unu aŭ du frazojn aŭ piednotojn. Mia intereso kreskis post tio, mi legis plu kaj komencis lerni la lingvon per Duolingo. Estas fascinaj historio kaj komunumo.
Kiu estas la temo de via esplorado kaj kial vi decidis ekstudi ĝin?
Pilar: – Mi studas la rilatojn inter esperantismo kaj naciaj movadoj en la Iberia duoninsulo je la komenco de la dudeka jarcento. Mia unua motivo estis komenci diskuton pri landoj kiuj ne ricevas multe da atento en la historio de Esperanto, kiel Hispanio kaj Portugalio. Sed mi ankaŭ volis meti esperantismon en la pli grandan kuntekston. Tradicie, oni studas Esperanton en la kadro de artefaritaj lingvoj, sed mi volis montri ke ĝia influo estas pli granda ol tio.
– Esperantistoj estis kaj ankoraŭ estas multdimensiaj homoj kun diversaj interesoj, kiuj puŝis ilin al diversaj celoj. Mi opinias ke Esperanto povas diri multe pri naciismo kaj naciismo povas doni informon al iuj ĝis nun ne esploritaj aspektoj de la lingvo.
Marcel: – Mia esplorado temas pri polaj esperantistoj antaŭ la unua mondmilito kaj kiel ili konstruis retojn. Mi studas Pollandon kaj precipe Varsovion, kiel la komencejon de Esperanto, kaj sekvas esperantistojn kaj ideojn ĉirkaŭ la tuta mondo. Eblas studi la movadon je kelkaj niveloj, ekzemple la Varsovian societon kiel lokan grupon, la kunlaboron de polaj esperantistoj je nacia nivelo kaj la partoprenon de poloj en la Universalaj Kongresoj. La temo estas tre dinamika kaj venas de biografioj kaj individuaj homoj. Ĉi tio tre motivas min kiel historiiston, ĉar mi povas kunigi oficialajn strukturojn kun individuaj rakontoj por krei historion de esperantaj retoj.
Manuela: – Pasintprintempe mi vidis alvokon por esplorstipendio en St Andrews pri Esperanto kaj jarmiluloj. Kiel iama volontulo en junulara organizo, mi multe interesiĝis pri tiu oportuno. Mi kandidatiĝis kaj mi estis akceptita en la esplorteamo pri Esperanto kaj internaciismo, kie mi plej precize studas jarmilulojn en interdisciplina perspektivo. Mi planas fari unujaran etnografian esploron en Rio-de-Ĵanejro, por kompreni la motiviĝojn, kutimojn kaj retojn de junaj esperantistoj, kadre de kosmopolita komunumo.
Bernhard: – Mi ankoraŭ ne certas pri kio temos la esplorado, sed mi ĉefe interesiĝas pri la plej frua generacio de esperantistoj ĝis 1914, aŭ eble ĝis la 1920-aj. La ideo temas pri la loka kaj regiona nivelo, ekzemple Skotlando, Bohemio, Saksio aŭ eble la meza regiono de Anglio. Kiam mi studis la partoprenintojn en la Universalaj Kongresoj inter 1905 kaj 1913, mi eltrovis ke ĉi tiuj estis tre aktivaj regionoj.
– Kio motivas kaj fascinas min estas ke la Esperanta movado proponas multajn perspektivojn kaj oportunojn laŭ la transnacia perspektivo. Mi delonge interesiĝas pri kompara, transnacia kaj tutmonda historio. Por mi, ĝi estas fascina temo, per kiu mi povas esplori transnacian historion, ĉar la Esperanta movado estas transnacia, transregiona kaj transloka komunumo. Sed oni preskaŭ neniam studis ĝin tiel kaj ne estas tiel facile esplori ĝin, ĉar la dokumentoj estas disaj en multaj apartaj muzeoj kaj arĥivoj, aŭ privataj domoj.
Ĉu vi eltrovis aŭ malkovris ion interesan dum via esplorado?
Pilar: – Kvankam mi nur komencis mian doktoriĝajn studojn, mi jam trovis kelkajn indicojn, sed unu artikolo elstaras. Eldonita de Tutmonda Espero, kataluna ĵurnalo, en 1909, ”La gepatraj lingvoj kaj Esperanto” estis alvoko de irlanda esperantisto, Patrick Parker, por la kreo de universala ligo kies ĉefcelo estus defendi kaj protekti la gepatrajn lingvojn de lingvaj minoritatoj. Ĉi tiu alvoko por internacia kunlaborado inter malgrandaj nacioj influis mian esploradan temon. Ĝi ankaŭ estas klara ekzemplo kiel Esperanto intermiksiĝis kun aliaj politikaj, sociaj kaj kulturaj demandoj.
Marcel: – Ĝis nun, mi ĉefe fokusiĝis pri Varsovio kaj Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio (TEKA), la organizo antaŭa al Universala Medicina Esperanto-Asocio. Listoj de kontaktoj kaj membroj donas interesajn enrigardojn al la strukturo kaj membraro. En 1909, Varsovio havis ĉirkaŭ 400 registritajn esperantistojn, el kiuj 57 estis kuracistoj kaj membroj de TEKA. Iuj estas konataj en la pola esperanta movado, aliaj en la medicina komunumo, sed maloftaj estas la ligoj inter la du sferoj. Ekzemple, Józef Skłodowski – frato de la Nobel-premiita Marie Curie – estis estro de la medicina fako de la Varsovia Esperanta Klubo, iris al la Universala Kongreso en Dresdeno 1908 kaj eĉ tradukis polan poezion al Esperanto. Eltrovi kio motivis tiujn homojn lerni Esperanton kaj ekaktivi en internaciaj projektoj estas la celo de mia laboro. Mi nomas tiajn homojn “lokaj internaciistoj”.
Manuela: – Ŝajnas al mi ke la perceptoj pri jarmiluloj (ĝenerale, ne nepre pri esperantistoj) ne estas ofte pozitivaj. Oni diras ke interreto kaj videludoj tro kutimigis ilin al facila akiro de rekompencoj kaj trofeoj; ke ili ne scias konduti en la reala vivo; ke ili estas narcisismaj, cinikaj, ne komunum-orientitaj. Se oni pensas pri duolinganoj kaj ĉasado de ingotoj kaj kronoj, pri Esperanto-kantoj kiel Realolud’ pri homoj kiuj vidas la vivon kiel videoludon, pri malpliiĝo de junuloj en asocia vivo, oni inklinus kredi je tiu bildo. Sed se vidi la engaĝiĝon de junaj esperantistoj de TEJO kaj BEJO en debatoj pri daŭripoveco, genra egaleco, homaj rajtoj, la bildo estus alia.
Bernhard: – Kio fascinas min estas ke esperantaj kluboj aperis en lokoj kie oni eble ne atendus ilin ĉirkaŭ 1900. Kaj mi volas kompreni kial tio okazis – kaj kial aliaj regionoj apenaŭ aktivis. Ekzemple, ĉi tie en Skotlando, ne estas surprizo ke estis grandaj kaj aktivaj grupoj en Glasgovo, Edinburgo kaj Dundee en 1900, ĉar tiuj estis tre internaciaj urboj. Sed estis kluboj en pli malgrandaj kaj periferiaj lokoj kiel Aberdeen, Montrose kaj Perth. Simile en iuj regionoj de Bohemio kiel Pardubice, oni trovas nekutime altan kvanton da esperantistoj kaj tre aktivajn klubojn antaŭ 1914.
– Mi opinias ke la Esperanta movado estis multe pli heterogena kaj kompleksa ol ni pensis. Iuj estis internaciistoj, iris al internaciaj kongresoj kaj kreis aliancojn kun aliaj internaciaj organizoj. Sed multaj ne faris tion. Do kio allogis ilin al Esperanto? Kion faris homoj en la pli marĝenaj lokoj?
– Pollando, Bohemio kaj Katalunio estas tre interesaj regionoj, kaj ili levas la demandon pri Esperanto kaj ties uzado inter “malgrandaj nacioj” kaj pri la streĉo inter imperioj kaj ŝtatoj rilate al nacieco kaj lingvo. Inter poloj kaj imperia Rusio, inter parolantoj de la ĉeha kaj la germana en la Aŭstra-Hungara Imperio, inter Madrido kaj Katalunio. Ĉu Esperanto estis ilo por naciismo aŭ por venigi la polojn, ĉeĥojn kaj katalunojn al la internacia sceno per Esperanto? Eble aliaj interesaj demandoj venos el tiu esplorado.
Intervjuis Robert Nielsen
(Pilar, Marcel kaj Bernhard respondis en la angla, Manuela respondis en Esperanto)
2020-W20 – Autonomismo en Chekia
La frontiero inter Bohemia e Moravia desegnesis sekrete sur la chosei, probabile da autonomisti, federisti o separisti Moraviana. Bohemia e Moravia esas la du chefa regioni di Chekia, hodie perceptata quale regioni historial, kultural a dialektal; multa Chekiani mem ne savas, ke frontiero preciza olim existis inter oli e ke oli esis stati nedependanta o adminime regioni administral. Ma la nuna regioni administral intence ignoras la frontiero por desfaciligar irga separismo posibla. (CZ)
2020-W20 – Cognoscentia de anglese in Chechia
Le ministra de financias chec Alena Schillerová ha essite accusate, que illa non parla anglese, ergo illa non pote participar conferentias del ministros de financias del Union Europee. Durante le negotiationes, centos de milliardos de euros es redistribute como un adjuta pro le statos-membros affecte per le crise economic coronaviral. Sin un anglophone ministro de financias, Chechia non pote reciper le adjuta, proque le conferentias es solmente anglese sin un interpretation. (CZ)
2020-W20 – Pardon-akto in Georgia
Li presidante liberal de Georgia ha pardona du politikistes del opositione por redukte un tenso politikal ante un elekto parlamental. Li pardonates es li populist exduktere del chef-urbe e li antiautoritatist exministre de defenso. Li liberifik-akto esed un parte de un kontrate politikal inter li sosial-demokrates guvernant (Revo Georgian) e partises del opositione, negosiat in li okesmi de marte. Li arest-aktos ha bli fa after protest-aktos konter li guvernantaro. (GE)
2020-W20 – Coronavirus in Burundia
Burundia expulit doctorem Gualterum Kazadi Mulombo, summum repraesentantem Organizationis Sanitariae Mundi, et tres alios eruditos coordinantes rationes contra coronavirus. In epistula data die duodecimo mensis Maii et inscripta sedi Africanae Organizationis Sanitariae Mundi, rerum externarum ministerium illos quattuor officiales declaravit personas non gratas, quae ita territorium Burundense ad Veneris diem relinquere debent, quia se rationibus contra pandemiam immiscebant. (BI)
Le amate animales del infantes
Haiku-ala premio (Biblioteca UCLM

2020-W20 – Abdicatione in Venezuela
JJ Rendón et Sergio Vergara, auxiliatores de Juan Guaidó, duce de oppositione Venezuelense, offer suo abdicatione, quia illos e es parte de “Operatione Gideon”. Isto confessione et abdicatione es accepto ab Juan Guaidó. Intra Operatione Gideon, contractu es subscripto in Octobre duo mille decem novem inter isto duo auxiliatores et Jordan Goudreau, directore de societate Silvercorp USA, ut Nicolás Maduro, praeside Venezuelense, es everso et Guaidó es facto novo praeside. (VE)
Denove demisiis ĝenerala sekretario de TEJO
La seriozaj problemoj en la estraro de TEJO daŭras. Jam la duan fojon ene de duonjaro demisiis la ĝenerala sekretario. Kiel la kialon de la demisio Querino Neto indikis la neaktivecon de pluraj aliaj estraranoj, interalie la prezidanto.

Querino Neto estis elektita la nova ĝenerala sekretario de TEJO en januaro, dum la Junulara Esperanto-Semajno en Karłów, Pollando. La posteno liberiĝis post la demisio de la antaŭa ĝenerala sekretario en novembro.
Li videble tre aktive laboris en la estraro de TEJO, sed evidente rapide seniluziiĝis pro la ne bone funkcianta kunlaboro en la estraro kaj manko de aktiveco flanke de pluraj estraranoj, precipe la prezidanto.
Libera Folio havis kontakton kun Querino Neto post lia demisio, sed li ne deziris diri ion aldone al tio, kio aperas en lia demisia mesaĝo al la komitato de TEJO. Tie li skribas interalie, ke li konsciis pri la defio de la posteno kiam li akceptis ĝin, kaj ke li dankas al la komitatanoj, kiuj subtenis lin.
– Sed esti helpema ne signifas, ke mi sukcesos solvi ĉiujn problemojn. Interne, la defioj ja estis multaj. Mi eĉ publike anoncis al la komitato parton de la internaj defioj en pasintaj fadenoj, ĉar miaopinie, estraro ne devas kaŝi la problemojn, sed esti travidebla kaj peti helpon al la Komitato, li aldonas.
En la komitata diskutejo de TEJO li pil frue atentigis, ke la prezidanto ofte ne respondas la mesaĝojn de aliaj estraranoj, kaj eĉ ne partoprenas la retajn kunsidojn.
– Ĉiuj kunsidoj okazintaj en 2020 ne havis la ĉeeston de la prezidanto, nek la estraro ricevis klarigon pri la neĉeesto, li skribis en la reta diskutejo en marto.
Laŭ liaj mesaĝoj en la diskutejo, la malaktiveco de kelkaj estraranoj, kaj precipe de la prezidanto, malhelpas kaj pezigas la laboron de la aliaj.
La prezidanto de TEJO, Joop Kiefte, diras ke li parte komprenas la akuzojn de Querino Neto, sed ke temas pri malsamaj laborstiloj.

– Kun mia aŭtismo mi parte ŝoke retiriĝis pro la forta kaj klare nedaŭrigebla aktivegiĝo, kiun li tuj esence devigis al mi, dum mi ekde mia prezidantiĝo indikis ke mi nur povas bone labori kun bona ĝenerala sekretario. Temas pri kiel iras mia persona vivo, en kiu mi ofte ne havas energion.
– Cetere la ĝensek ne aktive engaĝiĝis kun mi en ajna momento pri tiaj aferoj, sed dekomence kulpigis min, laborstilo kiun mi trovas freneze komplika por adopti. Do mi esence fidis ke Querino eltrovu manieron kiu funkciu por li, kaj mi same kiel la elekta komisiono rekomendis ne tro streĉiĝi pri aferoj, io kion li ne povis akcepti.
En la komitata listo pluraj komitatanoj dankis al Querino Neto pro la laboro kiun li sukcesis fari dum kelkaj monatoj, kaj esprimis sian komprenon pri la decido demisii.
– Vi aliĝis al la Estraro en ege malfacila momento kaj mi certas, ke vi klopodis ĉion eblan por subteni TEJOn kaj daŭrigi vian laboron en ĝi. Mi estis tre impresita de via laboremo kaj de la kvalito de viaj kontribuoj, konsiderante kiom subite kaj rapide vi alprenis la pezajn taskojn de Ĝen-Sek. Estas bedaŭro legi pri via demisio, kvankam ne malfacilas imagi viajn kialojn. Multaj el la pasintaj estraranoj komprenas vin plene, skribas la antaŭa estrarano Konstanze Schönfeld.
Dum la pasintaj tri jaroj TEJO daŭre havas seriozajn problemojn en sia estraro. Ĉar estis malfacile trovi kandidatojn por estraraj postenoj, la junulara asocio en 2017 decidis mallongigi la mandatperiodon de la estraro al nur unu jaro.
Tio tamen ne solvis la problemon, ĉar dum la komitata kunsido en decembro 2017 surprize anoncis sian demision la prezidanto Enric Baltasar, kiu estis elektita en aŭgusto de la sama jaro.
Kiel nova prezidanto estis tamen elektita la tiama ĝenerala sekretario Trần Thị Hoan (Ĝojo). Ŝi daŭrigis kiel prezidanto ankaŭ post la IJK en 2018, sed la nova estraro ne tre bone funkciis. Komence de 2019 la komitato miris, kial nur duono de la estraro entute informas la komitaton pri sia laboro.
Spite promesojn la situacio ne pliboniĝis, kaj en julio 2019 evidentiĝis, ke mankas kandidatoj por la plej gravaj postenoj de la sekva estraro. Post nova alvoko Joop Kiefte decidis kandidatiĝi por la prezidanteco kaj estis elektita. Kiel ĝenerala sekretario estis elektita Catherine Neilson, sed en novembro ŝi anoncis sian demision pro personaj kialoj.
Pli pri la temo:
- TEJO perdas sian ĝeneralan sekretarion
- Kvin virinoj en la nova estraro de TEJO
- Joop Kiefte volas iĝi prezidanto de TEJO
- Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO
- Duono de la TEJO-estraro ne plu aktivas
- La komitato de TEJO eksigis estraranon
- TEJO havas novan estraron
- TEJO kun nova prezidanto kongresos en Slovakio
- Demisiis la prezidanto de TEJO
La Akademio distanciĝas de seksismo
Lige kun disputo pri seksa molestado en Esperantujo la Akademio de Esperanto en malofta publika komuniko deklaras sian volon ”defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie”. La sama komuniko aludas, ke mankas virinoj kun sufiĉa lingva kompetento por eniri la Akademion. Libera Folio petis komenton de ĉiuj kvin nunaj virinaj akademianoj.

La Akademio de Esperanto la 9-an de majo dissendis oficialan komunikon por distanciĝi de eldiraĵoj de unu akademiano pri seksa molestado kaj por deklari sian devon defendi kaj antaŭenigi la egalecon kaj justecon por ĉiuj homoj, sen diskriminacio.
La diskuto kiu kondukis al tiu nekutima deklaro okazis kelkajn tagojn pli frue en la blogo de Robert Nielsen. Tie Robert Nielsen pubikigis artikolon kun kelkaj ekzemploj de efektivaj okazaĵoj, kiujn li mem aŭ liaj amikoj observis aŭ spertis en Esperantujo.
En komentoj al la artikolo akademiano Valentin Melnikov argumentis, ke ne decas paroli pri seksa molestado sen firmaj pruvoj. Aldone li asertis, ke falsaj akuzoj multe pli oftas ol vera seksa ĝenado, kaj ke virinoj kun ”tro riĉa fantazio” povas fari tiajn asertojn, ĉar ili efektive deziras tion pri kio ili plendas.
Reage al la komentoj de la akademiano, Robert Nielsen publikigis artikolon kun la titolo ”Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon”. Aldone li turnis sin al la Akademio por ekscii, kiel la ĉefa lingva aŭtoritato de Esperantujo sintenas al la elpaŝo de akademiano Melnikov.
La estraro de la Akademio trovis la temon sufiĉe grava por fari oficialan komunikon kun la titolo ”Estrara respondo publika al la plendoj”.
En la komuniko la Akademio ”notas kun bedaŭro” ke Valentin Melnikov ”provis uzi sian akademianecon kiel argumenton por fortigi sian pozicion en disopinio pri nelingvaj demandoj sociaj”. La Akademio distanciĝas de la eldiraĵoj de Valentin Melnikov, kaj daŭrigas jene:
Estante organizaĵo laŭstatute dediĉita ekskluzive al lingvaj demandoj kiuj koncernas Esperanton kaj esperantologion, la Akademio estas institucio formale neŭtrala pri ĉiuj aliaj – ekzemple sociaj kaj politikaj – demandoj. Tio tamen ne signifas ke ĝiaj membroj havus komune nenion alian krom kono de kaj fakaj spertoj pri la lingvo. Kunligas nin kun la Esperanta komunumo la sindevontigo defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie.
Lige kun tiu deklaro la estraro Akademio levas la demandon, ĉu la malgranda nombro de virinoj en la Akademio estas rezulto de diskriminacio – kaj mem respondas nee:
Tiuj kiuj studos la Statuton trovos ke nia institucio estas konstruita por certigi la reprezentiĝon de parolantoj de kiel eble plej diversaj gepatraj lingvoj, kaj ne rilatas al aliaj parametroj kiel la aparteno al tiu aŭ alia sekso aŭ socitavolo. 45-kapa organizaĵo ne povas enkalkuli ĉiujn soci-justecajn parametrojn kaj samtempe atenti la lingvokvalitajn normojn kiuj devas esti prioritataj en lingva Akademio kapabla plenumi la bezonojn de la esperantista komunumo.
Laŭ la aktuala versio de sia retejo, la Akademio nun havas 43 anojn, el kiuj kvin estas virinoj. Libera Folio turnis sin al ĉiuj kvin virinaj membroj de la Akademio por ekscii, kion ili opinias pri la klarigo de la estraro, kiu subkomprenigas, ke simple mankas sufiĉe kompetentaj virinoj. Kvar el la kvin respondis.
Libera Folio: Ĉu ne ekzistas sufiĉe da virinoj kiuj povus plenumi la lingvokvalitajn normojn de la Akademio?

Anna Löwenstein: – Proksimume kvarono de la membroj de UEA estas virinoj, kaj do oni povus supozi, ke kvarono de la membroj de la Akademio estus inoj. Bedaŭrinde virinoj konsistigas multe malpli grandan proporcion de la akademianoj: 5 el 43 laŭ la listo en la akademia retejo. Ili estas pli bone reprezentataj ĉe la korespondantoj: 6 el 11.
– Mi mem ĉiam serĉas inajn kandidatojn por la elektoj de la Akademio, sed la afero ne estas tiel facila. Ankaŭ la lingva kapablo gravas, ke mi neniam proponus kandidaton nur ĉar tiu homo estas virino. Krome mi trovis, ke pluraj el la virinoj, kiujn mi deziris proponi kiel kandidatojn, rifuzis la inviton. (Kaj unu proponita de mi kaj elektita en 2010 bedaŭrinde mortis kelkajn jarojn poste: tiu estis Lena Karpunina.)
– Mi ĝojas diri, ke ĉiuj kandidatinoj proponitaj de mi estis elektitaj. Laŭ mia impreso, la akademianoj neniam rifuzas kandidaton, nur ĉar tiu homo estas ina. Sed ne estas facile trovi sufiĉe da taŭgaj inaj kandidatoj.

Barbara Pietrzak: – La vortumo ”sufiĉe da virinoj” iel komprenigas, ke en la Akademio devus regi seksa pariteto dum ĝia statuto klare indikas kiel membrokriterion la lingvajn kompetentojn. Do, sendube ekzistas „sufiĉe da virinoj” povantaj plenumi la lingvokvalitajn normojn de la Akademio. La alia afero estas, ke tiuj plej kompetentaj ne ĉiam vidas sin en la rolo de akademiano aŭ ne havas sufiĉe da tempo, emo, ebleco – i.a. pro sia profesia engaĝiĝo – por la akademia laboro. Iuj eĉ pro tiu motivo retiriĝis. Kelkfoje eble temas pri personaj dispozicioj kaj inklinoj por ĉi-speca laboro? Do, ne sufiĉas lingvaj kompetentoj.
– Aktuale, post la elektoj el 2019 estas kvin akademianinoj. Sed aldonendas, ke pliaj 6 virinoj estas inter 11 Korespondantoj de la Akademio. Tiu nova relative kategorio de elstaraj personoj ligitaj kun la Akademio de Esperanto celas tiujn, kies okupoj aŭ funkcioj ne permesas konstante partopreni en la akademiaj laboroj. Per sia nomo kaj aŭtoritateco ili ja apogas ĝin, kaj ili povas esti konsultitaj pri rilataj al sia specialiĝo lingvaj demandoj.
– Do entute 11 virinoj en kaj ĉirkaŭ la Akademio ne ŝajnas esti malbona rezulto. Kontraŭe, pruvas la malfermiĝon de la Akademio al lingve kompetentaj kaj elstaraj esperantistinoj, sed ne laŭ la kriterio ”sufiĉe da”.

Katalin Kovats: – Jes, bedaŭrinde malmultas virinoj en la akademio, same ankaŭ en multaj terenoj de la movado. Sed kia estas la proporcio de viroj kaj virinoj en la movado mem? Mi ĵus kontrolis la membroj de edukado.net, kie membriĝas ĉefe instruantoj de la lingvo, kaj tiun profesion ni jes ja konsideras en la plimulto de la landoj tipe virina fako. Do, jen retejo, kun pli ol trioble pli da viroj ol virinoj, kies gvidanto estas tamen virino (kun 4 aliaj estraranoj, kiuj ĉiuj estas viroj). La Interlingvistikaj Studoj en Poznań ekestis kaj funkcias same danke al virino.
– Mi absolute rifuzas la ĝeneraligon, ke virinoj malmultas en la akademio pro tio, ĉar estas malmultaj inoj, kiuj kapablus plenumi la postulojn. Same kiel la eksiĝintaj forlasis la akademion ne pro sia netaŭgeco. Eble virinoj preferas aliformajn agadkampojn kaj pli da vario, eble ne kontentas longtempe resti en la samaj pozicioj. Estas malmultaj virinoj en la akademio ne pro diskriminacio, sed ĉar virinoj ne decidas kandidatiĝi por esti akademiano.
– La klopodo de la akademio akcepti novajn membrojn kun speciala atento pri ties lingva fono, cele al reprezentado de kiel eble plej varia lingva spektro, estas bona bazo. En la voĉdonoj pri ies akcepto certe ne havas rolon ĉu temas pri viro aŭ virino, kvankam la jamaj membroj sekrete ŝatus se kandidatiĝus pli da virinoj por tiu posteno. Mi mem neniam spertis ajnan diskriminadon, sed mi tre bone memoras, ke dum mia unua apero en la akademio oni kun ĝojo komentis, ke estas bonege havi inter la membroj plian virinon, aldone junan, ĉar tiam mi estis la plej juna membro de la renoma institucio.

Akademiano Tatjana Auderskaja ne vere respondis al la demando de Libera Folio, sed preferis esprimi sian indignon pro la blogaĵoj, kiujn ŝi tamen laŭ sia propra deklaro ne legis.
– La respondon de la Akademio ĉi-rilate mi opinias absolute ĝusta kaj senkontesta. Vi volas, laŭ ĵurnalistaj kutimoj, atribui al ĝi tute alian sencon por havi “ardan novaĵon” en via gazeto, ĉu ne? Mi tiajn ludojn ne kunludas. Sed tamen, mi ĝojos vidi mian opinion (kaj supran, kaj suban) en via morgaŭa artikolo.
– Se vin hazarde interesas la afero mem, sed ne flankaj vojoj ĉirkaŭ ĝi, jen kion mi dirus: Mi ne legis la diskuton, sed en iu blogo, inklina al t.n. “flavaj” aŭ “pikantaj” novaĵoj, mi trovis citaĵon el Teo kaj libroj kun la foto de V.M. kaj subskribo Akademiano opinias… Ĉar mi ne interesiĝas pri similaj novaĵoj, mi preterlasis ĝin, ne legis kaj ne intencas legi. Sed jen evidentiĝas, ke multaj legis. Kial? Ĉu scivolemo spekti kverelojn kaj insultojn?
– Kaj se oni esploras opiniojn ĝuste de virinoj, do mi perceptas min unuavice kiel homo… Mi komprenas, ke en multaj eŭropaj (kaj ne nur) lingvoj homo kaj viro estas la sama vorto; sed en la mia, feliĉe, ne; kaj ĝuste tiel mi estis edukita. En la nuna movado por virinaj rajtoj mi trovas, apud seriozaj rezonoj, multajn strangajn, ridindajn kaj eĉ abomenajn. La sola afero, kiu gravas – ke kaj viro, kaj virino estas homoj, kaj meritas saman estimon.
Akademiano Maritza Gutiérrez ĝis nun ne respondis al la demando de Libera Folio.
Esperantistoj trafitaj de inundo en Uvira
80 000 loĝantoj de la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo (”Kongo-Kinŝasa”) estis diversmaniere trafitaj de severaj inundoj fine de aprilo, kaj pli ol 40 pereis. Inter la trafitoj en la urbo Uvira estas ankaŭ esperantistoj.

La inundoj en la orienta parto de Kongo-Kinŝasa kaj precipe en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Uvira estis kaŭzitaj de abundaj pluvoj en la regiono, kiuj komenciĝis la 16-an de aprilo. Laŭ unuaj informoj almenaŭ 40 homoj pereis.
Laŭ la agentejo de UN pri rifuĝintoj, pli ol 15 000 loĝejoj estis damaĝitaj de la inundoj, kaj 80 000 loĝantoj de la regiono bezonas tujan helpon. La situacio estas aparte danĝera, ĉar oni timas ke la regionon baldaŭ atingos la kronvirusa epidemio.
Ĝuste en la orienta parto de Kongo, en la provincoj Norda kaj Suda Kivu, loĝas multaj esperantistoj. En 2007 Libera Folio raportis, kiel la multjara milito en la regiono trafis lokajn esperantistojn. Estas esperantistoj ankaŭ inter la viktimoj de la nuna inundo.
En la komitata diskutejo de UEA estis diskonigita letero de Augustin Mbomba Kuluba, kiu rakontis, ke pluraj esperantistoj estas en bezono de helpo.
– Mia domo kaj la domo kie mi instruas esperanton estis malkonstruitaj, pro tio ni ne scias kiel fari! La homoj pasigas nokton en lernejoj, remizoj kaj en preĝejoj pro dom-mankoj. Ni suferas pro malsato kaj manko de bona akvo, ĉar la akvorezervujo estis detruita, li skribis.
Libera Folio havis rektan kontakton kun Merci Kwibe, esperantisto el Uvira nun loĝanta en Burundo. Li rakontis, ke li en Uvira kontribuis al enkonduko de Esperanto en la programon de baza lernejo kun la nomo La Reformo.

– La problemo okazis vendrede nokte. La akvo de la rivero Mulongwe kovris multajn domojn kaj ĝi mortigis multajn infanojn kaj gejunulojn. Ĝis hodiaŭ oni ne scias kiom da personoj forpasis, sed oni jam trovis preskaŭ kvindek mortintojn. Pl ol 77 000 homoj perdis siajn domojn kaj aĵojn. Ili ĉiuj dormas en klasĉambroj.
Trafitaj estis ankaŭ lernantoj de la baza lernejo, kie estas instruata Esperanto:
– Kiel vi scias, niaj lernejoj estis fermitaj dum tiu pandemio. Inter miaj gelernantoj multaj perdis ĉiujn aferojn. Ĉiujn domojn eniris la akvo kaj ili estis kovritaj de sablo. La panjo de unu esperantisto forpasis dum tiu inundado, kaj multaj inter niaj gelernantoj.
Laŭ Jeremie Sabiyumva, estrarano de UEA pri Afrika agado, UEA baldaŭ aperigos gazetaran komunikon pri tio, kiel eblas helpi al trafitaj esperantistoj en Uvira.
La konto Espero ĉe UEA ĉiam akceptas donacojn por esperantistaj viktimoj de militoj kaj naturaj katastrofoj. En la komenta kampo en la retejo eblas indiki specifan celon de donaco.