Monthly Archives: April 2020

Estraro rekomendas fermi la buŝon

[ŜERCO] La estraro de UEA sekvas la ekzemplon de pluraj ŝtatoj kaj uzas la kronvirusan krizon por alpreni plenpotencon en la asocio, komplete flankenmetante la demokratie elektitan komitaton. Responde al la decido, komitatanoj forte protestas pro la uzo de la formo ”kronviruso” en la estrara dekreto.

En sia laŭvica videokonferenco la estraro de UEA faris plurajn eksterkutimajn decidojn, kiuj efektive komplete nuligas ĉiujn restojn de demokratio en la asocio, tute flankenmetante la elektitajn gvidorganojn kaj enkondukante dekretan regadon.

La estrara dekreto, kiu estis sendita al la komata diskutejo, vekis nekutime akrajn reagojn. Aperis eĉ tri protestaj mesaĝoj, kiuj trovis tute neakceptebla la nefundamentan uzon de la vorto ”kronviruso” fare de la estraro. La tri indignaj komitatanoj tamen malkonsentis pri tio, kiun formon oni anstataŭe uzu.

Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la dekreto, kies efektiva celo tamen estas koncentrita en ĝia lasta alineo:

Dekreto n-ro 1

Por kontribui al la tutmondaj fortostreĉoj de la lukto kontraŭ la kronviruso, la Estraro de UEA post konsultiĝo kun la Akademio de Esperanto formulis urĝajn rekomendojn kaj entreprenas decicajn paŝojn renkonte al la viruso.

Ekde la 1-a de aprilo:

membroj de UEA estas petataj ne komuniki buŝe kun pli ol unu alia persono;

laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo, oni uzu laŭeble mallongajn frazojn por ellasi malpli da virusoj (”Ne pli ol unu verbo”);

alligitaj membroj de UEA povas en la unua tempo de la pandemio tute ne uzi la akuzativon;

estas enkondukata specifa Esperanta saluto, sen fizika kontakto (du manoj super la kapo formas ĉapelon, je dumetra distanco de la alia salutanto);

la Universala Kongreso en Montrealo okazos, sed je socia kaj emocia distanco de ĉiuj partoprenantoj;

la funkciado de la Komitato estas suspendita, la Estraro regos per dekretoj – ĝis tempopunkto decidenda de la Estraro.

Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la nun diktatore reganta estraro intencas uzi sian novan potencon por fine kompletigi la delonge promesitan rekonstruon de la retejo de la asocio. La unua paŝo en tiu direkto estos la kreo de estrara laborgrupo, kiu ellaboru strategian laborplanon por la kunordigo de la jam ekzistantaj 32 retejoj de UEA.

Aldone la estraro intencas devontigi la komitatanojn en Nederlando kaj najbaraj landoj laŭvice purigi la necesejojn en la Centra Oficejo, kies purigisto estis maldungita antaŭ pluraj monatoj. Striktigo de la higienaj kondiĉoj laŭ la estraro estas nepraĵo pro la nuna krizo. Pro la sama kialo ĉiuj vizitantoj al la Centra Oficejo ekde tuj estos direktataj al Samarkando.

La impetan laboron de la nun suverene reganta estraro ŝajne iom bridas tio, ke la kompleta estraro troviĝas en kvaranteno, sed malkune.

– La nuna fizika distanco helpas eviti certajn ĝisnunajn konfliktojn. Mi nun havas bonan esperon gardi senlezan haŭton post kunsidoj, kaj komencas malaperi la bluaj makuloj, deklaris estrarano kies nomo estas konata al Libera Folio, kaj al kelkaj UEA-membroj.

– Estas klare perceptebla la idiopatie diktatora tendenco sine de UEA, deklaris la Prokonsulo de la Esperanta Civito, Malzorgata Nekonathy.

En malofta samopinieco, proteste kontraŭ la diktatora tendenco en UEA, Libera Folio decidis aliĝi al la Akto de la Esperanta Civito. Por eviti misidentigojn kun Literatura Foriro, ĝi alprenos de la 1-a de majo la jam bone konatan nomon Nord-Eŭropa Skandalgazeto.

Lige kun la aliĝo Libera Folio transprenos la retejon de la Civito. Ni jam transprenis la tradicie Civitan adreson www.esperant.io, kiu ekde nun gvidos al Libera Folio.