La 27-an de januaro 2018, en la aĝo de nur 52 jaroj, forpasis Fabienne Berthelot. Ŝi estis la edzino de István Ertl – kunfondinto de Libera Folio – kaj la patrino de iliaj tri infanoj, Klára, Ruben kaj Dorián. En 2013 en Beletra Almanako aperis ŝia jena teksto kun la titolo “Kancerkroniko”. Libera Folio republikigas ĝin memore al ŝi.
Oktobro 2010: nekutima doloro en la brako, kiu parte blokiĝas.
Januaro 2011: diagnozo de mamkancero, stadio 4 el 4: diversaj ostaj metastazoj, ne nur en la ŝultro. Sekve: unua kemiterapio, paliativa.
Prognozo: 5 jarojn poste 10% plu vivas.
Majo 2011: Sepa kaj lasta kemiterapio.
Aŭgusto 2011: 25 radioterapioj.
Septembro 2011: hormonterapio, plus herceptino ĉiun trian semajnon en hospitalo.
Decembro 2011: malapero de la tumoroj.
Aprilo, julio, decembro 2012: nenia vivsigno de tumoroj.
Aprilo 2013: apero de novaj ostaj metastazoj, plia ekzamenaro, nova kemiterapio.
A kiel amikoj
La komencanto je kancero jam scias, sentas, havas sperton pri tio, ke iuj amikoj foriros, kaj aliaj iĝos amikoj, sed kiuj? Estas kiel la divenludo Mastermind: ĉu malantaŭe kaŝiĝas la ĝusta koloro? Kaj kiom da amikoj estas? Mi imagis ilin dum mia enterigo: ĉu estos amaso? Nu: 8 familianoj (ĉu mia frato Pascal venos?), plus Budapeŝtanoj, plus kelkaj najbaroj, plus 4 kolegoj, plus 15 homoj el la Revizora Kortumo, plus Thames, plus eble miaj doktoroj, plus la lernejestraro, ha jes la lernejo kaj la asocio! Tio estos multe da homoj!, do mi pensas ke entute 150 homoj! Ŭaŭ, venos do multaj! Mi ŝatus vidi tion! Kaj dume, kiu estos simpatia? komprenema? kompatema? kuraĝiga kaj pozitiva? Kiu estos la surprizo? Jam mi havis surprizojn: amikinoj kiujn mi kredis ege humanaj, mildaj, komprenemaj kaj fidelaj, iĝis mutaj kaj ĉesis kunbabili aŭ sendi mesaĝetojn, dum duonkonatoj vizitis min, helpis min, telefonis regule, estis tre aŭskultemaj, zorgemaj, gajaj kaj pozitivaj. Mia frato ne profitis la okazon por reveni, sed amikoj venis, gigante amikaj. Jen granda avantaĝo, povi bilanci pri sia amikaro dank’al la kancero.
A kiel Anna
Pasintan julion, ŝi iris hejmen al Finnlando por sia mamrekonstruo. Ŝi ne estis je la stadio 4, sed ŝi ege timis, ŝiaj infanoj tre angoradis. Ni unufoje renkontiĝis antaŭ la hospitalo, kaj ŝi diris ke ĝi estas kiel dua hejmo…
D kiel doloro
Kiam la doloro ĉeestas, tiam ĝi invadas ĉion, oni alkutimiĝas. Kvankam senmova, oni eĉ kapablas forgesi ĝin, kondiĉe ke pulsas plena vivo ĉirkaŭe. Sed kiam la nokto decidas forsendi vin dormoĉambren, tiam ĝi vekiĝas, insistas, puŝas, pikas, kaj igas la nokton ia longa kuiriĝo… ostoj ronĝataj sentiĝas cementosako disprema… Do kiam morfino alfluis sangen, mi sentis min reviviĝanta, mi ekhavis denove korpokonturojn normalajn anstataŭ tranĉe pikajn ost-elkreskojn kiuj traas mian korpon mallume kaj gluece. Sed pro la morfino, la infanaj flustroj iĝis infera bruo, kaj la banĉambra muro iĝis citronflava kaj psikodelira. Mi estis paralizata, mi ne plu doloris sed senmovis grize, ĉirkaŭata de bruoj kaj koloroj nekontroleblaj… en noktoj kun Holivudaj koŝmaroj. Do mi decidis subdozi la morfinon. Ĉu mi volis esti heroo? Ne, mi pravis! La doloro fakte malaperis kaj paracetamolo forta sufiĉis, sen ke mi rimarku ke la kemiterapio fakte mirakle bone ekfunkciadis.
F kiel Flora
Ŝi verkis libron, certe tre bonan. Sed mi ne legas la hungaran bedaŭrinde. Ŝi estas tre bela, nepre kiam ŝi havas mallongajn harojn. Sed kial ŝi montris sian damaĝitan mamon en Facebook?
H kiel herceptino
Po 900 eŭrojn por dozo, pli mi ne scias. (En Francio kaj Luksemburgio ne la pacientoj pagas.) Ĉiun trian semajnon, ekde januaro 2011. Ĝi similas al akvo, peza, freŝa, preparita por mi, dozita laŭ mia pezo. Se mi ne venas, ĝi estas perdita, do mi devas antaŭanonci min. Se mi dikiĝas, ĝi kostas pli… Kaj mi multe dikiĝis. Ĉu mi tro kostas al ili? Ĉu mi ĝin meritas? Mi pensis: ili investas en vian maljunan haŭton ĉar vi estas patrino, se vi mortus, la vivokvalito de viaj infanoj malgrandiĝus, ilia estonteco riskus malboniĝi, ili donos malpli al la socio, do vi valoras tion… Mi vidis ĉe la televidkanalo Arte ke en Anglio ĝi ne estas senpaga por pacientoj kun la grado 4. Jes, ne valoras la penon, ĉar je tiu stadio restas nur 10 procentoj da transvivoŝanco! Merdon! Se mi vivus en tia lando, mi devus pagi por la herceptino!!! Ĉu ni havus la monon? Jes, ni ja povus vendi la aŭton, la domon, kaj eĉ havas gepatrojn pretajn helpi nin. Fakte mi ne estas maljuna haŭto. Kaj ankaŭ maljunajn pacientojn oni terapias je la sama prezo. Sed kial do Cédric, mia plej ŝatata flegisto, demandis min lastatempe kiam mi ĉesigos la herceptinon? Mi legis ĉe iu kun la stadio 4 ke temas pri dumviva kemiaĵo.
J kiel Josi
Mi scias ke mi ne estas la sola amikino de Josi, sed lia malapero funebrigis min kvazaŭ mi estis lia plej proksima amiko. Mi sentis min trompita, ĉar li asertis ke li ne havas leŭkemion, do kial necesis kemiterapio? Kial grefto? Troviĝis por li donanto, sendube li estis kuraciĝonta! Li ĉiam montris sin bonhumora, kaj li foriris tre rapide… Mi kredis esti nekonsolebla, kaj, sen la helpo de Ella… Mi ĉiam memoras lin dankadi plorante Tomasz pro liaj laboroj pri la Bjalistoka judaro, kaj tio plorigas min…
J kiel juna
En la koridoro de la onkologia servo mi vidis junulon apenaŭ 40-jaran, kiu piediradis pene, flankate de siaj gepatroj. Il trenis sin ĉiuj tri, silentaj, kun la brakoj falantaj, neniu povis scii kiu plej suferis. Verŝajne senŝance por li… Kaj iam, en la lifto, junulino de apenaŭ 20 jaroj, kun kaptuko bele metita, okuloj glate senbrovaj, haŭto griza sed firma, kaj dinamika, preskaŭ ridema, kun sia patrino. Certe, ŝia kancero paŭzas. Ĉiuj krom ili estas pli maljunaj ol mi… bone ke infanojn oni flegas en alia loko.
K kiel kompatemo
Fakte eblas intermiksi ĝin kun timo, iom ĝi same mienas, ĉiel ajn, similas al antaŭmorta enterigo. Foje tio amuzis min, foje mi tute ne aprezis, ekzemple kiam tiu vendisto preterpasis min ŝtupare en la tria etaĝo de grandega librovendejo kaj diris al mi ke estas lifto… mi ja kredis esti nerimarkebla. La kemiterapio estis finita, mi feriis, havis belan perukon, povis piediri kilometron! Sed ŝajne neniom el tio videblis. Tiam mi pensis: merdon, mi do estas malsana, ĉu tiom bone videblas? Mi iom koleretis! Ĝuste kiam mi sentadis min pli bone, la libristo ne vidis tion?!!
K kiel koro
La kancero estas tre nedankema, nesatigebla. Ne nur ke ĝi nutras sin per viaj ĉeloj, sed la medikamento kiu malsatigas ĝin, la herceptino, lacigas la koron, kiu volis fajfi pri la afero. Do, en ĉiu kvina monato necesas kontroli ĉu la koro eltenas. Se ne, necesas ĉesigi la medikamenton. Mia koro tre bone fartas, egoiste, ĝi tute ignoras la damaĝojn de herceptino!!
K kiel kulposento
Kancero ne estas viruso kiu atakas, sendita de malamiko, sed ena anarkio detruanta viajn proprajn ĉelojn. “Kial do mi ekkanceris?” Se vi estas fumanto, vi povas diri: mi kulpas, mi fumis. Sed se vi mamnutris trifoje, ne longe uzadis hormonan kontraŭkoncipilon, manĝis sane, tiam restas la psikologiaj kaŭzoj. Kia honto! Vi estas mem psikologo kaj eĉ ne kapabla ordigi vian propran subkonscion! Vi estas sentaŭgulo, vi iel mem volis tion. Reago iel perversa: “ĉu ne estas interesa vivosperto?… tiom da novaj sentoj, novaj pripensoj, novaj tempodimensioj!”
K kiel kuraĝo
“Necesos esti kuraĝa.” Tio nervozigas min! Kuraĝo por kio? mi ne komprenis. Ne estas boksmatĉo! “Necesas lukti! “ Lukti kontraŭ kiu? Kontraŭ nevideblaĵo? Kontraŭ si mem? Estas stulte! Kvazaŭ sufiĉus voli por kuraciĝi de si mem, kvazaŭ kunpremi la pugnojn malpliigus le metastazojn. Iun tagon mi komprenis ke lukti signifas: rezisti kontraŭ la timo. Ĉu do: “ne timu”? Vi eble mortos, sed poste estos finite. Ne timu, ili kuracos vin, ne timu, ne gravas. Kiel ajn, tute ne klare… Ni kanceruloj bezonas ne kuraĝon, ni bezonas multe da kompato, pacienco, ĉeesto kaj ridoj, kaj medikamentojn kiuj efikas.
L kiel Leo
Kiam Leo, ses jarojn aĝa, mortis pro falo sur la trotuaro, en aŭtuno 2011, mi pensis ke nenio povas esti pli malbona ol perdi sian infanon. Tio helpis min relativigi mian kanceron. Mi povis plori por Nicolas kaj Masako, kaj ne plori pri mi mem. Se mi mortus, la ĉagreno de miaj geproksimuloj ne estus komparebla kun la ilia. Mi scias ke ne eblas kompari, sed tamen, morto de infano estas neniiĝo de estonteco. Morti je la aĝo de 47 jaroj ne estas same. Iam mi povos diri al Nicolas kaj Masako kiom la malapero de Leo helpis min. Ili estas tiaj homoj ke ili aprezus. Masako estas tre japana en siaj modesteco kaj sindonemo, kaj Nicolas estas forte religia, kiu kredas ke Leo rigardas nin el blanka paradizo.
M kiel morto
Kompreneble oni pensas pri la morto, aŭ pli pri sia propra malapero, tio estas unu el la donacoj de kancero; pripensi la malaperon de la estonteco, la neekziston de la estonteco de la aliaj ĉar por oni mem estos la nenio. Kiaj iĝos la infanoj; mi neniam scios kion ili elektas studi, labori? Ĉu mi havos genepojn? Mi ŝatus scii, eĉ se mi ne vidos ilin. Tio nomiĝas negocado. Ĉiuj kanceruloj, ĝis la fino, provas negoci tiel: mi vivos ĝis mia filino abiturientiĝos. Poste, mi volas vivi ĝis ŝi diplomiĝos. Mi komprenas nun kial mortantoj igas siajn proksimulojn promesi amasojn da aferoj antaŭ ol malaperi. Tio helpas pripensi la estontecon kiu ekzistos nur por la aliaj. Anticipi vivigas tion kio ne okazos. Poste, kun pliboniĝo de la sanstato, la tempo iĝis elasta: per pliaj semajnoj, per pliaj monatoj la estonteco plilongiĝis, eĉ per multaj jaroj. Foje mi prokrastas mian morton ĝis la aĝo de 60 jaroj, kaj foje, kia kaprico de stelulino, mi pensas vivi ĝis 90! Ĉar, certe, ili intertempe trovos pliajn medikamentojn.
O kiel operacio
“Ĉu vi estis operaciita?” Ne, nenia operacio. Mi preskaŭ envias. Esti operaciata, esti mutilata, tio estas la pinto, kvazaŭ ĉefpremio al la granda malsanulo. Certe oni rajtas poste porhandikapulan lokon en la buso. Operacio egalas kanceron okazintan. Sen operacio? Estas eĉ dube, ĉu vere ŝi estas malsana. Certe do nenio terura, nenio por iel ajn plendi, krome, mamokancero kuraciĝas nun… kial oni ne operaciis min? Ni legis ke operacii je avancinta grado, je stadio 4 kiel la mia, povas krei metastazojn, kaj ĉiel ajn, estis tro malfrue… Do, heroe mi klarigadis al la nesciantoj: ne, nenia operacio kiam estas metastazoj. Se la rigardo estas scivola kaj demandema, tiam mi aldonas: tro malfrue. Jen! Sed sekundon poste mi bedaŭras, la homo foriras, terurita. Do mi ne plu klarigas, nun mi diras ke ne indas, eĉ aldonas ke ne indas ĉar la traktado funkcias. Sed, tamen, estas maljuste, ne por mi, sed por ili, tiuj en la “stadio” 1, 2, 3, ke ili estas mutilataj. Mi estas bonŝanca, ĉu mi meritas?
R kiel resaniĝo
Kial mia kancerologo ankoraŭ ne elparolis tiun vorton? Estus tiom simple!!! Resaniĝo, sinonimoj: pliboniĝo, amnestio, paciĝo, indulgo, ripozo. Estas granda pliboniĝo, mi estas pacema, ĉio malpliiĝis, mi estas en paco, la naturo estas indulgema, mi estas tre bone fartanta, do ĉu mi estas saniĝinta? 10 monatojn post la diagnozo, nenia signo plu de la tumoroj, nek de la etaj, nek de la dikaj. La statistikoj diras: 5 jarojn poste, 10% de la pacientoj ankoraŭ vivas. Kaj mi estas nur en la tria jaro. Eble pro tio la vorto ne estas eldirata? Vere, mi plu ricevadas kemiterapion.
T kiel tempo
La tagon de la diagnozo, mi pensis ke komenciĝas la lastaj fojoj: “la unua tago de la resto de mia vivo”. Tiun horon, dum la doktoro skizis por mi la plej verŝajnan kaŭzon de miaj doloroj, mi devis, por la lasta fojo, iri al lernejo preni mian filon kaj, lastan fojon, stiri hejmen, paki valizon por la hospitalo kiu atendis min tuj. Tiam, ne pripensi. Tiam, la tempo ĉesas kaj limiĝas je horoj kaj tagoj. Finitaj la projektoj, finita la estonteco, ne pripensi. Sed jen venis morfino, kiu helpis la horloĝon restarti, unue sendante min en vatonubon sen temposenso. La ĉiutago enhospitala redonis tempon, eĉ se ekster la mondo, tempon de vizitoj de la flegistoj, de doktoro, de István, tempon por manĝoj kaj aliaj plezuraĵoj. Se oni akceptas afable pruntedoni sian korpon al doktoroj kaj teknikistoj, la fido ekvenas, kaj la tempo lasas sin adopti.
T kiel timo
Tiu de aliaj. Tamen, la kancero ne estas viruso. Ĝi ne kaptiĝas per kontakto! Sed oni povas imagi kiom sentemas la aidosomalsanuloj kiam ili anoncas sian malsanon al nekonatoj. Kian mienon ili havas!!! mi legis sur la vizaĝoj la teruron, mian enterigon, la timon pri suferoj, adiaŭojn, “ho dio mia, ŝi mortos”, nur ĉar mi havis perukon kaj grizan vizaĝon. Temas nur pri manko de sperto, ĉar ofte, la pli-ol-50-jaruloj demandas “kiel vi fartas?” kaj demandas pri novaĵoj, rakontas pri sia edzino, frato, amiko, pozitive, kaj mi ja petas nenion pli. István, por esprimi sian koleron, rakontadis al ĉiuj ke lia edzino havas kanceron, tiel, senatente, krude, seke. Sed ne utilas ŝoki la homojn. Mi preferis nenion diri, ne rakonti, rezervi tion por poste. Mi ĉiam ŝatis la ideon “se ili scius; kiam ili scios”, kvazaŭ malfruan venĝon plej plezurigan. Mi imagis la reagon kelkajn monatojn poste: “sed ŝi ne mortis? Ŭaŭ!!!” kaj ili admiros min!! Kiel tiu juna staĝantino en mia laborejo, kiu rakontis la kanceron de sia patrino (ia stadio 2, do nenio…); mi diris al ŝi ke ankaŭ mi estas malsana, ŝi demandis ĉu diabeto, ne: metastaza kancero, kaj jen ĝuo: “ho dio mia, mi ne sciis, mi pardonpetas, sed vi bone aspektas”, “he jes mi estas forta”, kia ĝuo, tiu admiro en la okuloj. Estis nekonatino, estis tiom stulte, senmotive. Mi neniam plu refaris tion.
T kiel translokiĝo
Mi ŝanĝis landon tri fojojn. Translokiĝis eĉ pli ofte. Ĉiufoje, estis nova aventuro: ŝangi administraciaĵojn, ĉion malkovri denove, lerni novajn vortaron kaj regularon, aventuri en labirintoj administracia, kultura kaj lingva. Paŝo post paŝo, avanci kaj lerni por esti aŭtonoma kaj ne maltrafi la ŝancojn pri enorda ĉiutageco nek pagi tro pro eraro. La kancero estas iom tia: aventuro de translokiĝo plena de surprizoj, komplika mondo kun granda vortaro al kiu necesas adaptiĝi, paŝo post paŝo, mondo riĉa je veraj kulturaj kaj homaj malkovroj.
V kiel vojo
La vojon al resaniĝo mi ankoraŭ ne trovis, sed mi kredas je nova medikamento atribuota al mi en julio 2013. Ĝi kostas 5000 eŭrojn monate… do certe efika?… La vojon al paco mi trovas. Paco inter konfliktemaj sentoj: mi vivos pli ol 15 jarojn ankoraŭ / mi mortos fruaĝe, pace nun mi vivas kun tiaj sentoj, kaj ĝuas la ĉiutagan vivon…
Fabienne Berthelot
Notoj:
metastazo: solidaj kreskaĵoj de tumoroj en histo distanca al la origina tumora loko (difino el Vikipedio, preferinda al tiu en NPIV).
herceptino: esperantigo de Herceptin, komerca varnomo de trastuzumabo, t.e. unuklona antikorpo produktita kontraŭ virusaj kaj bakteriaj infektoj, speciale en mamokanceroj.
paracetamolo: esperantigo de Paracetamol, nekomerca varnomo de dolormildiga medikamento.
dinamika: (fig.) nefiksita, moviĝema, agema, vigla (ReVo).
La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestista en Moskvo en aprilo 2017, nun estas liberigita el hejma aresto. Tamen plu daŭras la krimesplorado pro liaj suspektataj “alvokoj al terorismo”.
Dmitrij Bogatov estis arestita en Moskvo komence de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo. Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI.
Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”.
Laŭ lia advokato la alvokoj estis publikigitaj el pli ol cent malsamaj IP-adresoj, el kiuj nur unu estas tiu de la loĝejo de la akuzato. Aldone la publikigoj sub tiu nomo daŭris ankaŭ post la aresto de Dmitrij Bogatov.
Bogatov havis en sia hejma servilo elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto, kaj tra tiu nodo pasis la mesaĝoj de ”Ajrat Baŝirov”. Dum la krimesplorado, kiu komenciĝis en aprilo 2017, la krimteknikistoj provis trovi en la konfiskitaj komputiloj, aliaj aparatoj aŭ memoriloj de Bogatov pruvon pri tio, ke li mem sendis la malpermesitajn mesaĝojn.
La 24-an de januaro tamen iĝis konate, ke la teknikistoj ne trovis ajnan indikon pri tio, ke li persone kulpus pri la mesaĝoj, nek entute ajnajn kontraŭleĝajn materialojn. La informon ricevis la novaĵagentejo TASS de anonima fonto proksima al la krimesplorado, kaj ĝin konfirmis al Medizona la advokato de Dmitrij Bogatov.
En aprilo la prokuroro argumentis, ke Bogatov devas resti en la arestejo ĝis la fino de la jura proceso, ĉar li havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planis veturi al Esperanto-aranĝo en Italio.
Dmitrij Bogatov efektive restis en la esplorarestejo ĝis julio. Tiam li pro sanproblemoj estis kondiĉe liberigita el la arestejo kaj anstataŭe restis arestita en sia hejmo. La hejma aresto estis poste longigita ĝis la fino de januaro 2018. Dum la hejma aresto li ne rajtis forlasi sian loĝejon sen la permeso de la krimesploristo, nek uzi komunikilojn, inkluzive interreton.
La krimesploristoj nun ne petis novan longigon de la hejma aresto, laŭ la fontoj de TASS “ĉar mankis kialo por tio”, kaj sekve ekde la 31-a de januaro Dmitrij Bogatov jam estas libera eliri kaj uzi la reton kiel li volas. La krimesplorado tamen plu daŭras, kaj Bogatov restas suspektata pri “alvokoj al terorismo”.
Nova prezidanto de TEJO post la neatendita demisio de Enric Baltasar iĝis Hoan Tran. Sub ŝia gvido la estraro faris la finan decidon pri la ĉi-jara IJK-urbo. Post plia demisio TEJO nun serĉas novan estraranon.
Dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin la 31-an de decembro surprize anoncis sian demision la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017.
Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, Enric Baltasar demisiis pro personaj kialoj kaj rekomendis kiel sian posteulon la duan vicprezidanton de la asocio, Francesco Maurelli.
Tamen la postenon de prezidanto ricevis nek Maurelli nek la unua vicprezidanto, Konstanze Schönfeld. Anstataŭe la estraro proponis al la komitato, ke la tasko de prezidanto estu transdonita al la ĝenerala sekretario, Hoan Tran (Ĝojo), dum ŝian postenon transprenu estrarano Charlotte Scherping Larsson.
La propono pri la transdono de postenoj estis aprobita de la komitato de TEJO en reta voĉdono kun 20 voĉoj por, 3 kontraŭ kaj unu sindeteno. Laŭ la unua vicprezidanto, Konstanze Schönfeld, la tuta estraro subtenis la nun elektitan solvon:
– Ni ĉiuj estraranoj esprimis nian deziron ne tro multe ŝanĝi la rilatojn inter ni, ĉar ni ĝis nun tre efike kaj plezure laboris kune. Ni bone konas nian teamon kaj kune alprenis la decidon, ke en la nuna situacio la plej bona solvo estos, ke Ĝojo iĝos prezidanto kaj kunordigos la laboron de nia teamo.
Laŭ ŝi la vicprezidantoj ja povas provizore anstataŭi la prezidanton, sed ne estis elektitaj al siaj postenoj por ke iu el ili efektive iĝu prezidanto dum la aktuala mandatperiodo.
– Ili subtenas la prezidantan rolon dum la mandato, kaj klopodas multon lerni pri tio kiel estas “esti prezidanto” kaj kiel la prezidanto sentas sin por pli bone subteni lin/ŝin. Fojfoje ili ja anstataŭas la prezidanton per subskriboj kaj reprezentado, sed vicprezidantoj ne estas tiuj, kiuj pretas iĝi prezidanto iam ajn dum la mandato. Almenaŭ laŭ mia kompreno. Mi pensas ke mi kaj Francesco multe lernis pri tiu ĉi specifa rolo, kaj iĝi prezidanto ne helpos la rilatojn inter ni kaj iom malkonstruus tion, kion ni lernis ĝis nun, pri tio kiel subteni prezidanton aŭ reprezenti la organizon.
La nova prezidanto, Hoan Tran Thi, estas 25-jara vjetnamo, kiu eklernis Esperanton en 2011 en kurso de Vjetnama Esperanto-Asocio por volontuloj de la 97-a Universala Kongreso.
– En la vjetnama lingvo, Esperanto estas nomata ”internacia lingvo”, kaj tio tiris mian atenton kaj scivolemon je la unua fojo kiam mi aŭdis pri la lingvo. Aldone, la ideo volontuli en Universala Kongreso ankaŭ interesegis min. Ekster Esperantujo, mi estas instruistino por infanoj kaj mi nun laboras en Hanojo, sed mia hejmurbo estas en Ninh Binh, provinco en nord-oriento de Vjetnamio, ŝi rakontas al Libera Folio.
Ŝi ankoraŭ ne scias ĉu ŝi volos kandidati por la posteno de prezidanto por la sekva mandatperiodo, kiu komenciĝos jam dum la ĉi-jara IJK.
– Tio vere dependas, oni ne scias kio povos okazi dum venontaj sep monatoj. Ĉi-momente, mi tre ĝojas ricevi subtenon de aliaj estraranoj en la teamo kaj la komitato. Tio estas mirinda afero, kaj granda motivo por mia venonta agado. Kion mi povas diri nun estas, ke mi faru ĉion kion mi povos por la profito de la organizo, de la landaj sekcioj, de la membroj. Pri estonteco, ni vidos.
Dum la nuna mandatperiodo Hoan Tran volas prioritatigi la rilatojn inter UEA kaj TEJO, la fortigon de la komisiono de TEJO pri edukado kaj la memstariĝon de ekstereŭropaj landaj sekcioj de TEJO, ŝi klarigas responde al demando de Libera Folio.
Aldone al la antaŭa prezidanto, sian baldaŭan demision jarŝanĝe anoncis ankaŭ alia estrarano de TEJO, Doniben Jiménez Jaramillo, kiu respondecis interalie pri Pasporta Servo. Tial TEJO nun serĉas plian estraranon kaj atendas kandidatiĝojn, kiuj estu senditaj al la elekta komisiono ĝis la 5-a de februaro.
Fizika kunsido de la tuta estraro, jam en la nova konsisto, estas laŭ Konstanze Schönfeld planata por la komenco de aprilo. Rete la estraro kunvenis plurfoje, kaj en la lasta januara kunsido estis fine farita la elekto inter la du landoj kiuj konkuris pri la ĉi-jara IJK: Nederlando kaj Slovakio. La kongreso okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio.
ASKOLTEZ SONA ENREJISTRURO (achento Cheka)
Prezidantulo Chekiana Miloš Zeman, qua opozas en-migrado e punisi kontre-Rusiana, ganis la duesma periodo en sua ofico per kinadekeun centimi del voti, strete vinkinte sua rivalulo Jiří Drahoš, qua favoras la UE e havas nula antea experienco politikal. La elekto prezidantal reflektis dividi social inter elekteri, qui esas plu povra e min edukita, habitas regioni rural e votas por Zeman, ed elekteri, qui esas plu richa e plu edukita, habitas plu granda urbi e preferas Drahoš. (77 | CZ)
Quankam in recenta yares nova numeres de jurnal POSTA MUNDI apara rare, praktikale un foy in un yare, ma ili apara. Nova numero es 29.
Voyaje al Ponte del diablo, e, vice verse, a un ciele, diskurso pri morto e komunikacione kun spirites, Shava alfabete e altra temas in li nova numero.
Dekargar hike li nova numero:
Apropo, hay nova ret-situe por li jurnal:
In nord di Italia star città Pioltello. La in matino di giovedi, lungo carroza andar fora camino. Tre umano star morto, piu di dieci umano haber piaga e multo genti non pudir andar a città Milano per lavorar o studiar la. Milano star grandi città di Italia per affaires di drahem (oro e plata). Pold esser que ista male ventura star birchè qualche cosa rompir camino o birchè qualche cosa rompir logo ove un camino finir e due camino aparte comminchiar. (0 | IT)
In mare di scirocco star paise Libya. In oriento dessa paise star città Bengasi. La attacca doble per bomba star devanti casa musulmin (quasi iglezia o esnoga), quando genti sortir doppo pregar di notte. Quasi trenta umano star morto e piu di trenta haber piaga. Triar giusto hora di attacca per toucar multo victima. Città star logo di combatir di armata di tiranno american Khalifa Haftar contra armata musulmin. Libya star senza ordine doppo forar tiranno Muammar Gaddafi. (0 | LY)
En 2018 estos pasintaj cent jaroj post la fino de la Granda Milito, kiel la unua mondmilito estis konata ĝis okazis milito eĉ pli granda. Lige kun tio aperis la ampleksa, multfaceta verko “Antaŭ unu jarcento – La granda milito kaj Esperanto”. Ni petis la redaktorojn Javier Alcalde kaj José Salguero rakonti pri la libro.
Sur la kovrilo de la pli ol 370-paĝa libro oni povas vidi Eŭgenon Lanti, la fondonton de SAT, en franca uniformo. Li dum la unua mondmilito servis kiel ambulancisto – kaj lernis Esperanton. Li estas unu el la kvardeko da aŭtoroj, kies tekstoj formas la libron.
La verko enhavas rakontojn de esperantistoj pri la milito kaj tekstojn kiuj en diversaj manieroj prilumas kiel la Esperanto-movado sintenis al ĝi. En interesa eseo, kiu pli frue estis publikigita en la reto en kvar partoj, Javier Guerrero esploras la dummilitan Esperantan gazetaron.
Aperas ankaŭ artikoloj el Germana Esperantisto kaj Sennacieca Revuo de tiu tempo. Jen unu el ili: Vizito en Lager Lechfeld.
En aliaj tekstoj Humphrey Tonkin rakontas pri la travivaĵoj de Tivadar Soros kaj Julio Baghy en siberiaj militkaptitejoj kaj Mikaelo Bronŝtejn pri Vasilij Nikitoviĉ Gasiĉ, kiu lernis Esperanton en germana kaptitejo per kurso instruita de franca militkaptito. Poste la lingvo helpis lin fuĝi kaj reveni hejmen.
La enkondukon por la libro verkis neesperantisto, profesoro Brigid O’Keeffe. La anglalingvan originalon de la enkonduko eblas legi en la retejo Languages and the First World War.
La Esperanta libro aperis ĉe la eldonfako de SAT. Libera Folio petis la redaktorojn Javier Alcalde kaj José Salguero respondi al kelkaj demandoj pri ĝi.
Libera Folio: Temas pri kolektiva verko kun tre bunta enhavo. Kiun parton vi mem opinias plej interesa, kaj kial?
José Salguero: – Laŭ mi plej interesa estas fakte la kolektiveco mem, tio estas, ke multaj esperantistoj kunlaboris diversmaniere per siaj propraj fortoj por produkti la verkon. Kelkaj priesploris profunde aŭ verkis dum monatoj aŭ eĉ jaroj, dum aliaj rapide vortumis sian sciaron prie. Tamen en tiom bunta mozaikeco ĉiu kapablos trovi sian preferatan parton. Kelkaj el ili resumas iel la tutan militon. Aliaj pritraktas ties efikon en preciza mondoparto. Kaj multaj fokusiĝas al personaj impresoj. Kompare kun aliaj verkoj primilitaj, kortuŝis min aparte la taglibro de brita soldato kiu militis preskaŭ turisme.
La enkonduko estis verkita de profesoro Brigid O’Keeffe en la angla lingvo. Kial ŝi ricevis la taskon? Ĉu atendeblas apero de iuj partoj de la verko ankaŭ en la angla lingvo, aŭ ĉu ĝi alimaniere ligiĝas al ŝiaj esploroj?
Javier Alcalde: – Ni celis kapablan homon ekster la movado por plifirmigi la rilaton kun universitataj medioj kaj tiel diskonigi la ideon, ke ja eblas (kaj indas) studi Esperanton kiel historian temon. Tiusence, Brigid taŭgas pro pluraj kialoj. Ŝi estas verkanta libron pri Esperanto kaj internaciismo en Rusio kaj Soveta Unio antaŭ la dua mondmilito. Pro tio ŝi havas bonan komprenon pri la tuta fenomeno Esperanto, ĉefe en tiuj jaroj. Eĉ se ŝi ne kuraĝis verki rekte en la zamenhofa lingvo, ŝi perfekte komprenas ĝin. Kaj ŝi verkas belege.
– Por elkatatombigi la verkon kaj veki intereson ekster niaj rondoj, ni decidis aperigi ŝian tekston ankaŭ angle en blogo de esplorprojekto pri lingvoj kaj la unua mondmilito. Laŭ la prizorgantoj de tiu blogo, nia iniciato tre sukcesis. Post sep tagoj, ili kalkulis pli ol 400 vizitantojn el 54 landoj de ĉiu kontinento: “Easily, our most successful week!” (“Tute eblas, ke temas pri nia plej sukcesa semajno!”). Espereble ni daŭrigos tiun kunlaboradon.
Ĉu la personaj rakontoj de esperantistoj pri la milito laŭ vi multe diferencas de rakontoj de neesperantistoj? Kiel?
José Salguero: – Mi ne esploris la personajn rakontojn de neesperantistoj, sed ĉefe de esperantistoj; do, mi ne povas bone kompari. Unu el la celoj de la verko estis utili kiel atestilo de la sentoj de esperantistoj mem, kaj tiamaj kaj nunaj. Kiel pasis tra ni tiu jarcento? Eble esperantistoj ĝenerale havas pli humanan mondorigardon ol eksteruloj, sed tio ne ĉiam okazas.
– Ni vidas, ke kelkaj tiamaj esperantistoj ne nur militemis, sed eĉ uzis Esperanton por tiaj celoj. Aliflanke, multaj detaloj de la familia vivo de esperantistoj estis ege interesaj, rilate al tiu milito kaj rilate al aliaj aferoj. Certe nia historio ne devas resti kaŝita en la arkivoj aŭ en la malnovaj paperoj kiuj iras rubujen. Plej kurioza atestilo estas tiu de la nura kontribuinto kiu jam vivis en la jaroj de la milito kaj ankoraŭ aktivulas.
Javier Alcalde: – Esperantistoj estas homoj kiel la aliaj. Tio estas, ili manĝas, dormas, sonĝas… kaj dummilite suferas. Tiusence, ne estas apartaj diferencoj. Tamen, ja estas unu aspekto, kiu eble pli senteblas en nia kazo. Temas pri transnacieca aliro al aferoj de memoro kaj historio. Verŝajne la personaj rakontoj de esperantistoj pri la milito ĝenerale pli substrekas tiun dimension kompare al rakontoj de neesperantistoj.
Kian influon la unua mondmilito laŭ via opinio havis al la plua evoluo de la Esperanto-movado?
José Salguero: – Mi opinias, ke la influo estis ne rekta, sed nerekta. La unua mondmilito tute ŝanĝis la mondon (poste ankaŭ la dua faros same). Kaj en la nova Eŭropo kaj en la nova mondo Esperanto estos alia afero. Aperis la Ligo de Nacioj, la unua komunisma granda kaj daŭra ŝtato, la landlimoj ŝanĝiĝis en Mezoriento, Orienta Azio, Balkanio, do en tiu mondo Esperanto kaj esperantistoj alimaniere kondutos. Certe tio estos alia esplorfako. Ankaŭ tio estis celo de nia nuna verko, ke aperu sekvaj kontribuoj kiuj profitos, pliampleksigos aŭ korektos la aperintajn informojn.
Javier Alcalde: – La unua mondmilito diversmaniere influis la Esperanton-movadon. Unuflanke, multaj esperantistoj mortis. Aliflanke, tiuj kiuj transvivis restos porĉiame profunde influitaj de ĝi. Du ekzemploj, kiuj aperas en la libro, estas Zamenhof kaj Lanti. La unua, ekstrema pacifisto (laŭ Otto Simon en Enciklopedio de Esperanto, vidu *pacifismo), iel faciligis la proksimecon inter la pacisma movado kaj la Esperanto-movado, pere de (iom nebulaj) komprenoj de la interna ideo.
– Tamen, en la periodo tuj post la unua mondmilito, la ĉefaj sociaj kaj politikaj rilatoj de la esperantistoj estos kun la proleta movado, kaj en tiu historio ĉefrolos ĝuste Lanti, kiu revenos el la milito profunde ŝanĝita. La dudekaj jaroj estos granda oportuno por tiuj internaciismaj ideoj celitaj (interalie) al mildigo de konfliktoj kaj al evito de estonta granda milito. Jen alia esplorinda temo, nome sukcesoj kaj malsukcesoj tiurilate.
En la libro ”Antaŭ unu jarcento – La granda milito kaj Esperanto” estas reproduktitaj pluraj tekstoj el la Esperanta gazetaro, aperintaj dum la unua mondmilito. Libera Folio republikigas tekston el Germana Esperantisto pri vizito de germana UEA-delegito en militkaptitejo en 1915.
El la amasego da militkaptitoj, kiun Germanujo lokigis ĝis nun interne de siaj limoj, pli ol 7000 francoj kaj rusoj estas internigitaj en la bavara manovrejo Lager Lechfeld, sude de Augsburg, sur la sama historia starejo, kie reĝo Otto 1-a en la jaro 955 venkegis la timindajn hungarojn kaj liberigis Germanlandon por ĉiam de iliaj dezertigaj invadoj.
Fine de Aŭgusto, nelonge post la batalego en la Vogezoj, alvenis la unuaj transportoj de francoj, inter ili preskaŭ la kompleta, apud Manonviller militkaptita sesa artileria regimento; krome ĉiuspecaj soldatoj el Belfortaj regimentoj, infanterianoj kaj alpĉasistoj. Ĉu estas mirige, ke baldaŭ nekalkuleblaj aroj el Augsburg kaj ĉirkaŭaĵo, piede kaj bicikle, pilgrimadis tien por inspekti la fremdajn gastojn, kiuj prezentas en siaj multkoloraj uniformoj treege pitoreskan aspekton? Jam de malproksime iliaj ruĝaj pantalonoj kontrastas je la verda herbokovro, kaj la longaj surtutoj irtas en la vento. Kia malegala societo! Ni komencas la rondiradon. Jen ni ekvidas artilerianojn, maldikaj, graciaj, facilmoviĝemaj homoj, kies malhela har- kaj vizaĝ- koloro rakontas pri pli sudaj regionoj; jen interesas nin aro da maltimemaj montaj pa stoj, similantaj en siaj nigregaj uniformoj al timigaj tombistoj; ĵus preterpasas altkreskaj filoj de Nordafriko, kiuj batalante certe ne estos facilvenkeblaj malamikoj; jen diversaj nekonataj soldatspecoj, portantaj metrolongan skarpon ĉirkaŭ la ventro. Entute la aspekto ŝajnas al germanaj okuloj iomete malmilita, eĉ operetmaniera; nenia kasko videbla, anstataŭ tio ruĝaj, nigraj, bluaj ĉapoj, laŭ ni tute ne konvenaj al la kruda, severa militmetio. Kaj kiel la vestaro, tiel la militistaro. Ili fakte jam ne aspektas kiel soldatoj, kiuj antaŭ nelonge bataladis ankoraŭ meze de la kanonoj kaj de la terura morto. Feliĉaj homoj vi, kiuj scias forgesi tiom rapide la neeldireblajn teruraĵojn de la milito!
Evidente ili jam bone alkutimiĝis al la nova situacio. Bonhumore la unuaj lavas siajn tolaĵojn, la aliaj altrenas ageme sitelegojn por purigi la eluzitajn surtutojn; tie ili gaje kartludas antaŭ la barakoj aŭ kaptas monerojn en la herbejo, tie ĉi ili skulptas cigaringojn aŭ ventludaĵojn, ĝuadante la freŝan aeron de sia somera restadejo. Ni aliras al junulo kun simpatiaj trajtoj; li estas su ĉe babilema kaj rakontas pri sia hejmurbo kaj travivaĵoj. Aliajn ni demandas pri la ŝancoj de la milito. Plejparte ili estas plenesperaj kaj tute ne pridubas la nan venkon de Francujo. Aŭdinte pri la plej novaj sukcesoj de la germanaj armiloj, nekredeme ili ridetas respondante: “Kion valoras kelkaj fortikaĵoj! Cetere viaj gazetoj trograndigas kaj mensogegas same kiel la francaj. Atendu ni la pluajn batojn, kiujn faros niaj armeoj. La na venko estos al ni!” Kelkaj ja ne estas tiom esperemaj kaj eĉ tre pesimistaj. “Ni ja ne volis tiun ĉi malbenitan militon!” Kaj rigardante ilin, oni bone kredas al ĉi tiuj kompatinduloj. Jen maljuna Belfortano, kiu rakontas al ni pri la komenco de la milito. Al la manovroj li estis vokita, kaj de el la manovrejo oni subite formarŝis. “Kien do…?” “Nu, denove la manovrojn!” Kaj oni faris pafistfosaĵojn, kuŝis tie kelkajn tagojn, malsatis, malbenis kaj atendis la manovran malamikon – ĝis subite la grenadoj al ugis kaj germanaj kugloj. “Sed jen ja la milito!” Certe, la vera milito, kaj nun oni sciiĝis pri ĝi.
Daŭrigante nian rondiradon, ni alparolas kvindekjarulon anke starantan kaj melankolie aspektantan. Ĉu li eble malkontentas pri traktado kaj nutrado? “Certe ne”, li rapide kaj akcente rediras, “mi ne havas iun kaŭzon por plendi kaj estas laŭ la cirkonstancoj tute kontenta; sed boras en la koro, se oni restadas tiom malproksime de siaj karuloj, vivantaj en zorgo kaj mizero.” Ankaŭ aliaj konstatas la saman, kaj ilia freŝa aspekto pruvas, ke ilia korpa bonfarto estas nepre kontentiga. Jen ilia tagmanĝaĵaro: matene kafo kun pano, tagmeze legomo kun viando kaj pano, vespere kolbaso kun pano. Krome la plej multo posedas su ĉan monon por aĉeti laŭplaĉe limonadon, ĉokoladon kaj fruktojn. Estas nekredeble, kiom ili formanĝis speciale da blanka pano dum la unuaj semajnoj de sia restado. Plie ili fumadas preskaŭ la tutan tagon, ĉu la anglan pipeton ĉu cigaredojn, tiel forte kaj pasie ke oni komprenas la oftan ftizon. Fine la kaptitoj havas ĉie purajn kuŝejojn, la nevunditoj en dormejoj provizitaj je pajlo kaj du lanaj kovriloj, la vunditoj kaj malsanuloj en solidaj ŝtonkonstruaĵoj. La grave vunditoj – troviĝas kelkaj, kiuj ricevis tri aŭ kvar trafpafojn – trovas en aparta granda lazareto sindoneman vartadon kaj egadon. Ni alproksimiĝas al la blanka, ruĝkruca standardo, sub kies signo ses kuracistoj, helpataj de multnombraj ge egistoj plenumas nelacigeble sian noblan o con. Mi eniras, sub la gvidado de ĉe eŭtenanto, en la salonegon, kie granddistance en puregaj litoj ĵus 53 francoj ĉiuaĝaj kuŝas, en la kuirejon, kie lertaj manoj preparas la fortigajn manĝaĵojn, kaj ne en la operaciejon provizitan je ĉiuspecaj modernaj instalaĵoj. Ĉio neriproĉinda, de la banujo ĝis la operacia tablo, kaj kun varmaj dankoj la egitoj unuanime laŭdas la sindonemecon de la kuracistaro. Ankaŭ por la antaŭforigo de infektoj la necesaj preparoj estas faritaj, aparte per inokulado kontraŭ variolo, kiu estas entreprenata ĉe ĉiuj kaptitoj kaj kaŭzas ofte grandegan ŝercon ĉe la kandidatoj.
Sambone estas prizorgata la pastrado de la fremdaj gastoj. Militajn pastrojn, kiel ni havas, la franca armeo ja ne posedas depost la fama disiga leĝo inter ŝtato kaj eklezio. Tamen, por ne forpreni ĉian pastran helpon al la soldatoj, multaj pastroj envicigis sin en la armeon kiel simplaj militistoj kaj plenumas laŭdezire sur la batalkampo la pastradon. Tiaj pastroj troviĝas nun en Lager Lechfeld sep el Langres, kiuj provizite de sia episkopo je ĉiuj rajtoj de la antaŭaj militpastroj (Aumoniers), elmarŝis siatempe kun la trupoj kaj poste estas kaptitaj kune kun ili. Kristnaske ili ricevis pluan kolegon en S-ro Rev. Jean Regnier, kiun la Augsburga episkopo solene pastrigis, je kiu festa okazo la aliaj sep pastroj ĉeestis kaj instruisto-kaptito ludis la orgenon.
La oficiala pastrado apartenas al la rev. abato de la najbara monaĥejo Lechfeld. Preskaŭ al ĉiuj grave vunditaj francoj, kiuj antaŭsentis sian lastan horeton, li plifaciligis la mortadon, konsolante la kompatindulojn, donacante la sakramentojn kaj fermante la okulojn al la militistoj, kiuj forte fordonis la vivon por sia patrujo. Neniu franco estas enterigata sen simpla funebra parolado, kaj ofte la samlandanoj de la mortintoj verŝas varmajn larmojn ĉe la impresaj vortoj de la abato. Kiam la lasta beno estas dirita kaj la modesta ĉerko glitas profunden, krakadas salutpafoj; ĉar Germanujo honorigas la mortintan malamikon same kiel la heroon de la propra lando.
Kortuŝiga epizodo okazis je tia enterigo fine de Oktobro. Kiam la Deputitaro, post la funebra soleno, revenis tra la malgranda tombejo, starigita jam en 1870/71 de francaj kaptitoj, subite unu el ili ĵetis sin sur simplan tomboŝtonon ekkriante: “Ho mia patro, mia kara patro!” Rigardante la tombajn enskribojn, hazarde li estis leginta la nomon de sia patro, kiu 1871 trovis tie sian lastan ripozon. Oni permesis al la lo, restadi laŭplaĉe ĉe la tombo kaj informi letere sian patrinon pri la no de la malaperinta patro.
La certaj esperoj, kiujn la francoj komence ĉie kaj ĉiam esprimadis pri feliĉa fino de la milito, en la lastaj monatoj evidente malpliiĝis, post kiam la sopiritaj venkoj interdume ne efektiviĝis. Krom tio, vidante la tute apude okazantajn manovraĵojn kaj la supreflugantajn aeroplanojn, ili iom post iom devis konvinkiĝi pri la nerompitaj kaj neelĉerpeblaj militfortoj de nia lando. Kaj aŭdante, ke ĉie en tuta Germanujo niaj kazernoj, ekzercadejoj kaj lernejoj estas plenplenaj de rekrutoj, rezervistoj kaj libervoluloj, la kaptitoj malĝoĵe kaj melankolie skuas la kapon, rezignite aldonante: “Bedaŭrinda Francujo, tio estos via fino!”
La alveno de kelkaj miloj da militkaptitaj rusoj ankaŭ ne povis revivigi la esperojn. La unua transporto eniris en Lager Lech ed ne de Novembro, nelonge post la glora venko de Hindenburg apud Soldau. La novaj gastoj estis preskaŭ senescepte bone, eĉ militgrize vestitaj, kaj prezentis sin impone en siaj karakterizaj peltĉapoj kaj streĉita sintenado; nur la malviglaj, ruzegaj trajtoj iomete malpliigis la simpatian impreson. Unue aparte internigitaj, depost no de Decembro ili prove estis kunigataj kun siaj federitoj en unu tendaro, kaj laŭdire, spite la grandaj karaktero-diferencoj, ili harmonie inter sin vivadas. Dum la franco tuttage estas plejparte vigla kaj bonhumora, la ruso montras sin serioza kaj malĝoja kaj prefere ignoras la publikon, kun kiu la franco senĝene kaj volonte babiladas. Plua speciala kriterio de la rusa kaptito estas lia senmezura, nekredebla apetito, aŭ pli ĝuste nesatigebleco, kiu restas ĉiam samgrada. Kontraŭ la franco, kiu eĉ la germanan militpanon nebone digestas, la ruso englutas laŭdire eĉ kuirejajn forĵetaĵojn; ekzemple naturaj terpomaj ŝeloj ŝajnas esti por li frandaĵo. Ĉe la laboro li montras sin pli taŭga kaj daŭrema ol la franco, kiu plejvole malŝatus ĉian seriozan okupon. Fosante plejparte en piritejoj kaj ĉe vojkonstruadoj sub la ordono de samlandaj serĝentoj – la oficiroj estas aliloke internigitaj – da, ili ricevas malgrandan pagon, potage 10 pfenigojn, kiuj restas je ilia laŭplaĉa dispono.
La kaptitejo, multvizitita aŭtune de sennombraj scivoluloj, kuŝas hodiaŭ dezerta kaj forlasita. Diversaj malagrablaj okazintaĵoj instigis la komandanton de Lager Lechfeld, generalo Slevogt, tute malpermesi la eniron al privataj personoj, escepte de gazetraportantoj. Multaj naciaj kaj neŭtrallandaj raportistoj jam inspektis la tendaron, sed ĉiuj konsentis, ke la traktado kaj nutrado de la kaptitoj estas nepre humana kaj inda je civilizita nacio.
Esperu ni, ke niaj germanaj militkaptitoj en Francujo, Anglujo kaj Rusujo trovu samnoblan cedemon!
D-ro R. Lederman, Augsburg
Delegito de U.E.A.
Germana Esperantisto, 5a milit-numero, n-ro 169 (2A), januaro 1915, paĝoj 16-17.
Germana Esperantisto, 6a milit-numero, n-ro 171 (3A), Marto 1915, paĝoj 25-26.
Averto pri mara ondego fare de la Nacia Vetera Servo de la Nacia Oceana kaj Atmosfera Administrantaro estis eldonita por Rusio, Japanio, Meksikio, Kanado kaj okcidentusonaj ŝtatoj Alasko, Vaŝingtonio, Oregono, Kalifornio kaj Havajo baldaŭ post tremo de tero de grandenco 7.9 frapinta la Alaskan Golfon. Homoj estis instruitaj resti for de la pacifika mara bordo. Sirenoj sonis tra Kodiak en Alasko. La averto pri la mara ondega minaco poste estis nuligita. (0 | US)
In mare di occidento star miscolanza di multo paise american. In scirocco dessa miscolanza star paise Texas. La in Willow Park in lunedi, grandi fuogo di erba incendiar terreno piu grandi di Gibraltar. Cerrar due grandi camino. Genti multo lontano pudir mirar nebia di fuma in aria – comme si genti in un fine di Palestina pudir mirar fuogo in altra fine di Palestina. Fuogo minachiar casa e genti devir sortir. Fuogo non bisogno star piu grandi di ora. (0 | US)
In mare di oriento star paise Thailanda. In scirocco dessa paise star città Yala. La in fonduk in mattina de lunedi, bomba co’l due roda toucar tre genti sensa arma e piagar multo dieci autros. Doppo multo meze, ista star primer attacca contra genti sensa arma. Scirocco di Thailanda star musulmin, ma in altra partes de Thailanda, genti credir fe di Buddha. Armata musulmin contra Thailanda escondir se in scirocco di Thailanda, ove star multo albero e villages lontano. (0 | TH)
Cili nordik e landi visin Peru e Bolivia av esed sukused per tremblasion de ter de granditet seks totali e tri desimi. *Episentr de tremblasion av esed a septdesseks kilometri sude de Putre in Sintur Fokik Pasifik, region ko tremblasioni de ter e eksplodasioni volkanik mult. Ist tremblasion masiv av avenied, po ke tremblasion de ter ipse plu destruktativ de granditet sept totali e tri desimi aved avenied in Peru in deskuart yanuar, mortifikante sirka seksdeskuink homi. (0 | CL)
AUSKULTA REGISTRASION DE SON (aksentuasion finlandik)
Forsi sekuritetik av re-ganied influens superioru hotel internasional in urb prinsipal afganian in diurn soldiik, po ke fusileri aved ataked it in diurn saturndiik. Stat Mahometan poteserio esar respondabl di ist atak; ante leplu nelonge, Stat Mahometan fasiav atak ante un mens, mortifikante plu ka kuatrdes homi e vulnerante plu ka sent otri. El sem hotel esav obyekt de atak suisidiik in temp anuik du mil desun, kuande plu ka dudes homi esav mortifiked. (5 | AF)
<phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈforsi sekuriteˈtik ˈav reganiˈed influˈens superiˈoru hoˈtel internasioˈnal ˈin ˈurb prinsiˈpal afganiˈan ˈin diˈurn soldiˈik”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈpo ˈke fusiˈleri aˈved ataˈked ˈit ˈin diˈurn saturndiˈik”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈstat mahomeˈtan poteˈserio eˈsar responˈdabl ˈdi ˈist aˈtak”/>; <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈante ˈleplu neˈlonge”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈstat mahomeˈtan fasiˈav aˈtak ˈante ˈun ˈmens”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”mortifiˈkante ˈplu ˈka kuatrˈdes ˈhomi ˈe vulneˈrante ˈplu ˈka ˈsent ˈotri”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈel ˈsem hoˈtel eˈsav obˈjekt ˈde aˈtak suisidiˈik ˈin ˈtemp anuˈik ˈdu ˈmil deˈsun”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈkuande ˈplu ˈka duˈdes ˈhomi eˈsav mortifiˈked”/>.
AUDI PRÆLĒCTIŌNE SONITO (accentu Finlandico)
Admonitiōne prō vīsitātōres dē Hórto Nātiōnāle Rēgāle, Nóvo Cámbria Austrāle, Austrālia orientāle, es ēmísso ab vígiles exstīnctīvo rūstico. Incéndio es mināce prō itínere prīncipāle, per que pétra fāmōso dē lápide harēnārio es accessíbile prō tūrístas. Phōtographēmates dē fūmo es mísso ab hómines ad interrēte. Incéndio pótes flagrāre trāns hérba et minitāre res immōbile rūstico. Incéndio nōn plūs es tam perīculōso quam ánteā, sed íllo dēbē es observāto cum ménte vigilánte. (0 | AU)
Brulo denove trafis fabrikon de House Technologies Inc. ene de ekonomia pretiga zono en Rosario en la nordfilipina provinco Cavite. La brulo komenciĝis en tranĉejo de ligno en dudek unu horoj kaj kvardek naŭ minutoj en vendredo. La Filipina Ruĝa Kruco – Nacia Ĉefa Sidejo sendis du kontraŭbrulajn kamionojn kaj du ambulancojn. La oficejo de la kontraŭbrula protekto deklaris, ke la brulo estis sub rego kaj direkto en dudek tri horoj kaj kvardek naŭ minutoj. (0 | PH)
En sia trarigardo de la Esperanta libromerkato Paweł Fischer-Kotowski prezentas la plej atentindajn verkojn eldonitajn dum la pasinta jaro. Inter la atentindaĵoj laŭ li estas ankaŭ la papera libro de Pasporta Servo, kiu reaperis post sesjara paŭzo.
La jaro 2017 estis avara je novaj Esperanto-libroj. En la lastaj 12 monatoj sur la bretoj de la Libroservo de UEA aperis nur iom pli ol 150 novaj varoj, plejparte libroj. Ne temas nur pri libroj esperantlingvaj. Tiuj, kiuj ne estas en Esperanto, estas tradukoj el Esperanto aŭ ili temas pri la lingvo kaj movado.
Ĉiuj novaj libroj estas menciataj en la rubriko “Laste aperis” de la revuo Esperanto kaj en la samtitola reta novaĵletero. Ĉi-jare la rubriko aperis en 7 numeroj, dum pasintjare la listo publikiĝis 10 fojojn. Eĉ se la kvanto de novaĵoj estas malpli granda, ne nepre estas facile orientiĝi en la merkato. Kiuj interesaj titoloj surmerkatiĝis en 2017? Same kiel pri 2016, mi pretigis subjektivan trarigardon.
Dum la ĵus finiĝinta jaro surmerkatiĝis tri novaj originalaj romanoj, ĉiuj el la plumoj jam konataj al la publiko. La unua el ili estas Amo inter ruinoj de Trevor Steele, kiu fakte eliris el la presejo ankoraŭ fine de la antaŭa jaro kaj tial portas la jaron 2016 titolpaĝe. Kvankam la intrigo disvolviĝas en la Esperanto-medio de la komencaj 1990-aj jaroj, la titolaj “ruinoj” ne priskribas nian movadon, kiu tiutempe estis pli vigla, sed aludas la disfalantan tiam Sovetunion. La ĉefrolulo estas la aŭstraliano Travis, kio povas pensigi kiomgrade la rakonton diktis la realo. La libro estas verkita en Steele-a stilo, spicita per manpleno da kuraĝaj scenoj.
Ĉe la sama eldonejo aperis fine de 2017 ankaŭ Murdo en la teatro, la sepa krimromano de Ronald Cecil Gates. Li estas sendube nun la plej fekunda aŭtoro de tiu genro en Esperanto. Ĉi-foje la trovita mortinto estas aktoro, kiu baldaŭ devus surscenejiĝi en la universitata teatro. Ankaŭ ĉi tiun fojon la murdiston serĉas la komisaro Roberto Elis, sed verŝajne li bezonis por tio pli da tempo, ĉar la libro, kun 150 paĝoj, estas pli longa ol la antaŭaj verkoj de Gates.
Tute alia estas la tria romano, El ombro de l’ tempo de Sten Johansson, kun psikologiaj ambicioj. En la romano la nuntempo interplektiĝas kun la 1970-aj jaroj. Tiel la bildoj el la juneco de la protagonisto helpas nin kompreni liajn hodiaŭajn sentojn kaj decidojn. Interese kiom aŭtobiografia estas tiu libro, en kiu la ĉefrolulo estas verkisto…
Ne romano, sed ene de la limoj de la rubriko “prozo originala”, estas la libro de Kalle Kniivilä La strato de Tanja. Ĉi tiu nefikcia rakonto, verkita surbaze de dokumentoj kaj rememoroj, pentras historion de unu el la sanktpeterburgaj stratoj en la lasta jarcento. La aŭtoro uzas la 1,5 kilometrojn longan vojon kiel pretekston por rakonti pri la vojo de Sovetio kaj la post-soveta Rusio. Same kiel la tri antaŭaj libroj de Kniivilä, ankaŭ ĝi aperis preskaŭ samtempe en finna, sveda kaj Esperanta eldonoj.
Malofte ni spertas ke iu romano freŝe aperinta nacilingve kaj aprezata de vasta landa publiko, tuj ricevas Esperanto-tradukon. Tiel okazis pri La nigra patrino Tero de Kristian Novak, kiun elkroatigis Josip Pleadin. Alia atentinda traduko estas la galega Memoraĵoj de kampara knabo de Xosé Neira Vilas, kiun esperantigis Suso Moinhos. Ĉi tiu dua eniris la prestiĝan Serion Oriento-Okcidento kun n-ro 53.
Notindas ankaŭ Kara mia homo kaj Mi respondas pri ĉio, la du lastaj volumoj el la trilogio La afero al kiu vi servas de la fama soveta verkisto Jurij German, en la Esperanto-versio de Jurij Finkel.
Legu po-ete estas krono de la traduka laboro de Gerrit Berveling. Sur pli ol 400 paĝoj ĝi kolektas liajn disajn poemojn tradukitajn tra la lastaj jardekoj. Jam la titolo sugestas, ke engluto unufoja de la tuto ne eblas.
Por tiuj, kiuj konas Dialogo de Júlia Sigmond, longa enkonduko pri la nova Doloro ne necesas. Originala – tre bela! – E-poemo de Sigmond aperas en kelkdeko da tradukoj (ĉi-foje 54). La tuto en bela formo, kiu igas la eldonaĵon taŭga ideo por donaco. Mi mem ne povas ĝui la tuton, sed laŭ la interparoloj kaj komparoj mi konkludas ke iuj el la tradukoj estas etaj majstroverkoj.
La plej grava primovada libro en 2017 estas sendube Kie miozotas memor’ de Ed Borsboom, kiu eble unuavide ne ŝajnas tia pro sia malgranda formato. Kolekto de trideko da esperantistaj portretoj en mallonga, anekdoteca formo estas io, kio povas ekinteresi eĉ tiujn, kiuj “ĉi tien venis por ebriiĝi…”. Kvankam seriozaj esperantologiaj studoj, ankaŭ biografioj, estas bezonataj – kaj Borsboom mem estas sukcesa sur tiu kampo kun siaj “Vivo”-j de Lanti kaj Cseh – tiu ĉi formo povas atingi pli vastan publikon. Tio ne nur kontribuas al konstruo de komuna fundamento por la esperantistaro (kaj ne nur novuloj!), sed ankaŭ povas sproni al pliaj esploroj kaj legaĵoj pri unuopaj personoj kaj fenomenoj. Nepre rekomendinda!
Lige kun la 100-a mortodatreveno de L.L. Zamenhof UEA edonis Zamenhof en Varsovio de Roman Dobrzyński, Esperanto-version de la pollingva originalo eldonita samjare. La libro pretendas esti samtempe iom gvidlibro pri Varsovio, iom historia verko pri la urbo, iom pri Zamenhof mem. La aŭtoro nenecese serĉas polecon de D-ro Esperanto.
Alia libro kiun mi klasis primovada, kvankam ĝia teamo estas iom pli vasta, estas biografio pri “eksterordinara homo” (eĉ laŭ la subtitolo) Francisko Valdomiro Lorenz, verkita en la ĉeĥa de Vlastimil Novobilský (E-traduko de Margit Turková). Omaĝe al Tibor Sekelj estas kolekto de kvar prelegoj prezentitaj en la samtitola seminarieto en Bjelovar en oktobro 2016.
La eldonejoj Libro-Mondo kaj Fonto daŭrigas laŭdindan reeldonan agadon. Ĉe la unua reaperis interalie la versdramo de Geraldo Mattos, Ivan la Sesa. La originala tragedio eldoniĝis unuafoje en 1953 kaj estis tre avangarda por sia tempo.
Aliaj reeldonoj de originalaĵoj estas Karlo de Edmond Privat – per ĉi tiu 16-a el la oficialaj eldonoj la rakonto certigas al si la unuan lokon inter la plej ofte reeldonitaj Esperantaj beletraĵoj. Ĝi ja estas konata al preskaŭ ĉiuj esperantistoj, verkita en facila lingvaĵo kaj legata kutime tre frue post la unua kurso. Nun por la unua fojo en iom arta eldono, kun malmola kovrilo.
Sur la merkaton revenis ankaŭ Printempo en la aŭtuno de Julio Baghy, kiu laŭ la intencoj de la eldoninto, malfermas novan eldonserion, en kiu aperos la tuta verkaro de Paĉjo – fakte tiu, kiu legigis la vastajn tavolojn de esperantistoj en la 1930-aj jaroj kaj ĝis nun restas aŭtoro ŝatata kaj konata en nia komunumo, eĉ por tiuj, kiuj ne aparte interesiĝas pri literaturo.
La fama traduko de la pola Faraono de Bolesław Prus en la plenumo de Kazimierz Bein fermas la liston de la reeldonoj de Fonto de la verkoj de Kabe. Ankaŭ nun la rakonto pri malnova Egiptio aperas en tri volumoj, kvankam aspekte pli modestaj ol la antaŭaj du eldonoj, kun kovrilpaĝoj laŭ la stilo de la fruaj 1990-aj jaroj. Tamen, ĝi ja estas interesa por iu, kiu ne volas aŭ ne povas legi ĝiajn polvokovritajn antaŭulojn (la lasta el 1957).
La eldonejo Riveroj rehavigis al ni la novelaron Pri arto kaj morto de nia plej fama japana literaturisto, Miyamoto Masao. Temas pri represo de la kolekto de nefikciaj originalaj rakontoj el 1967. Atentinda ne nur pro la “ekzotikeco” de la aŭtoro, la ĉefa reprezentanto de la Oriento en la Esperanto-literaturo, sed ankaŭ pro ĝiaj artaj valoroj. Alia orientaĵo estas kolekto de noveloj, kiun Korea E-Asocio aperigis lige kun la 102-a UK en Seulo. Nome, la koreaj samideanoj pretigis duan eldonon de la interesa Korea antologio de noveloj.
Pro kronikista devo mi menciu ankaŭ la reeldonojn de la astronomia manlibro La kosmo kaj ni de la duopo David Galadí-Enríquez – Amri Wandel, kaj de la brila eseo de Claude Piron Psiĥaj reagoj al Esperanto, kiu verŝajne nur pro la fantazio de la eldoninto ricevis novan ortografion (origine: Psikologiaj reagoj…). Estas io perversia en “bonlingvigo” de la titolo donita de iu, kiu aŭtoris La bona lingvo… La 55-paĝa pironaĵo enhavas ankaŭ la eseon Afazio kaj du aliajn lingvorilatajn tekstojn.
Da fakaj verkoj ne venis abundo. Krom la tradicia IKU-libro, ĉi-jare eldonita sur luksa, peza papero, kun malmola kovrilo (tute netaŭge por tia libro, kun same netaŭga prezo), venis ankaŭ Elektitaj tekstoj pri internacia juro de Ivo Lapenna. Temas pri kvardeko da tekstoj publikigitaj en la jaroj 1949–1992 tra la gazetaro, nun kolektitaj kaj eldonitaj unuvolume kaj tiel pli facile konsulteblaj.
El la kampo (inter)lingv(istik)a menciindas nur la eldonaĵoj de André Cherpillod. Precipe la kolekto Promenante tra la lingvoj…, en kiu la aŭtoro malkovras plej diversajn strangaĵojn kaj mirindaĵojn de niaj lingvoj, sed ankaŭ la broŝuro Universalglot pri la unua planlingvo de natureca tipo el 1868 kaj lia traduko de la 35-paĝa lernolibreto Okcidentalo en kvin lecionoj.
La nove aperintaj vortaroj estas la serba-Eo (27 mil kapvortoj), Eo-vjetnama (10 mil kapvortoj, abundaj ekzemploj) kaj Eo-ĉeĥa (16 mil kapvortoj). Krome, aperis Rekomendata terminaro Eo-angla kaj angla-Eo por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj, kompilita de Humphrey Tonkin kaj Victor Sadler. La nomoj de la aŭtoroj sufiĉu kiel recenzo pri ĝia kvalito – nepre havenda por ĉiu, kiu en nia movado serioze okupiĝas internacinivele pri eksteraj rilatoj.
El la novaj libroj en la roterdama libroservo, kiuj ne estas en Esperanto, la plej grava estas la anglalingva eldono de La danĝera lingvo (Dangerous Language) de Ulrich Lins en la traduko de Humphrey Tonkin. Iom kosta (ĉi-jare ĝi okupas la unuan lokon en la listo de la plej multekostaj: € 192,30!), bele eldonita ĉe neesperantista eldonejo, en du volumoj. Tiu libro ebligas iom komprenigi la Esperanto-movadon al neesperantistaj sciencistoj. Mi supozas, ke malmultaj emos aĉeti ĝin kaj meti poste sur la propran librobretaron, sed se vi havas la komforton libere elspezi tiujn ducent eŭrojn, eble konsideru fari donacon por iu proksima al vi universitata aŭ alia scienca biblioteko?
Alia bombo estas la germana traduko de Tur-strato 4 (Turmstrasse 4), verkita de Hans Weinhengst kaj tradukita de Christian Cimpa. Ne ofte aperas nacilingvaj tradukoj de niaj originalaj romanoj kaj tiun germanigon de verko el 1934 oni tute ne atendus. Tamen, la tradukinto sukcesis konvinki la eldonejon aperigi la tradukon kaj la rezulto estas admirinda. Mi mem ne konas la germanan, sed de aliaj mi aŭdis nur laŭdojn pri la lingvaĵo. La aspekto estas modela. Ho, se niaj Esperanto-libroj povus aperi tiel bele eldonitaj!
La specie bambina estas itala traduko de la ĉefverko de William Auld el la plumo de Nicolino Rossi. Kiom malfacile tradukebla estas La infana raso scias ĉiu, kiu almenaŭ trafoliumis la libron. Pri la rezulto mi ne kompetentas juĝi, sed mi instigas niajn italajn samideanojn ĝui la verkon. Aldonan legoplezuron devus certigi la spegulpaĝa preso de la originala teksto en Esperanto.
Atenton meritas ankaŭ la 100-a numero de Informilo por Interlingvistoj. La jubilea eldono de tiu bulteno konsistas sole el la indekso de la ĝisnuna enhavo, kompilita de Ino Kolbe kaj Till-Dietrich Dahlenburg. Eĉ se oni ne havas la tutan kolekton ekde 1992, kun la indekso oni povas almenaŭ orientiĝi ĉu indas serĉi la bezonatajn informojn kaj en kiuj numeroj. Cetere, estas ĝojige ke post la morto de la fondinto kaj unua redaktoro, Detlev Blanke, troviĝis personoj, kiuj daŭrigas eldonadon de tiu kvaronjara publikaĵo.
Inter la menciindaj libroj el 2017 estas ankoraŭ la nova eldono Pasporta Servo, kiu revenis en la presita formo post 6-jara paŭzo. Eĉ se ĝi enhavas diversajn misteraĵojn el la tipo de Jarlibro 2017, pro la nunaj cirkonstancoj ĝi estas laŭdinda jam pro la fakto mem ke ĝi entute aperis.
La fama lernolibro de Stano Marček, Esperanto per rekta metodo, ĉi-jare ricevis tradukojn en la latva kaj araba lingvoj kaj estas jam certe lernolibro nesuperebla de iu ajn alia per nombro de tradukoj. Precipe al tiu lasta mi deziras merkatan sukceson, al kiu certe multe kontribuos Renato Corsetti.
Paweł Fischer-Kotowski
La teksto aperas samtempe en Parenteze.net
La Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko pasintjare havis pli ol 20.000 vizitantojn. Tio estas rekordo por la muzeo, kiu estis fondita antaŭ 90 jaroj, rakontas la estro de la muzeo, Bernhard Tuider.
La Esperanto-muzeo situas en la centro de Vieno, unu el la plej grandaj urboj en Eŭropo. Tial ĝi estas rimarkata de multaj personoj kaj ankaŭ estas tre grava pordo al la publiko. Dum la pasintaj jaroj la nombro de vizitantoj daŭre kreskis.
En 2017 rekorda nombro da 21.256 personoj vizitis la Esperanto-muzeon, kompare kun la jaro 2016 (15.937) tio estas rimarkinda plialtiĝo de 33 %, kompare kun la jaro 2006 (5.025) eĉ 323 %.
Inter la vizitantoj estas ne nur personoj el Vieno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, precipe gelernantoj kaj gestudentoj, sed ankaŭ multaj turistoj. Same daŭre venas esperantistoj el diversaj partoj de la mondo en la Esperanto-muzeon, kiu – fondita en 1927 – konservas kaj disponigas mondskale la plej ampleksan kolekton pri Esperanto kaj planlingvoj.
Tiu ege pozitiva evoluo baziĝas precipe sur la pliampleksigo de la deĵorhoroj, la enkonduko de novaj laŭaĝaj atelieroj kaj sur eventoj kun specialaj laŭtemaj gvidadoj.
Ĉiujare la Esperanto-muzeo – kaj la kvar aliaj muzeoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko – partoprenas plurajn naci- kaj internacikadrajn kulturajn aranĝojn.
Dum la “Longa Nokto de la Muzeoj” kaj la “Tago de la Malfermita Pordo” ni proponas specialajn gvidadojn kaj Esperanto-fulmkursojn. Dum la “Tago de la Monumentoj” kadre de la Eŭropaj Tagoj de kultura heredaĵo ni precipe parolas pri Esperanto kadre de varia speciala temo: 2014 Illusion (“Iluzio”), 2015 Feuer und Flamme (“Fajro kaj flamo”), 2016 Gemeinsam unterwegs (“Kune survoje”), 2017 Heimat großer Töchter (“Patrujo de elstaraj filinoj”), 2018 Schätze teilen (“Dividi trezorojn”).
Ekzemple en 2017 ni pli koncentris nin pri la elstaraj filinoj ol pri la patrujoj kaj informis pri “Lidja Zamenhof kiel eminenta filino” memorigante pri la 75-a datreveno de ŝia morto.
Por lernejaj klasoj la Aŭstria Nacia Biblioteko ofertas aĝospecifajn programojn, la tiel nomatajn “Wissenswelten” (sciomondoj), pro kiuj dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da infanoj kaj gejunuloj ĝuis gvidadojn kaj Esperanto-fulmkursojn.
Ankaŭ grupoj de plenkreskuloj – precipe universitatanoj – volonte kaj regule mendas Esperanto-kurson aldone al gvidado.
Tiel ĉiujare inter 40 kaj 50 grupoj ricevas dum 30, 60 aŭ 90 minutoj bazajn konojn pri Esperanto, ili povas efektoplene sperti, ke la lingvo bone funkcias, kaj ili ankaŭ ekscias, ke ĝi estas ĉiutage uzata en nia instituto – de dungitoj kaj de vizitantaj esperantistoj.
Krome vizitantoj povas percepti, ke la Esperanto-muzeo estas ne nur muzeo, sed – ekde sia fondo en 1927 – ankaŭ biblioteko kaj arkivo, kiu nuntempe konservas kaj disponigas jenan havaĵon:
Se oni konsideras, ke la Esperanto-muzeo disponas pri ekspozicia spaco de nur 80 kvadratmetroj, la statistiko estas elstara: ekde 2005, kiam la nova ekspozicio en Herrengasse 9 estis inaŭgurita, vizitis ĝin pli ol 130.000 personoj, okazis preskaŭ 700 gvidadoj kaj pli ol 350 Esperanto-fulmkursoj (regule nur ekde la jaro 2009), kiujn partoprenis entute pli ol 8.000 personoj.
Pli da informoj troveblas en la retejo de la Kolekto por planlingvoj kaj en la retejo de la Esperanto-muzeo.
Bernhard Tuider