Monthly Archives: December 2017

Demisiis la prezidanto de TEJO

Dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin surprize anoncis sian demision la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017.


Enric Baltasar.

Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, Enric Baltasar demisiis pro personaj kialoj kaj rekomendis kiel sian posteulon la duan vicprezidanton de la asocio, Francesco Maurelli.

– Bedaŭrinde la amplekseco de la agado en la posteno de TEJO-prezidanto ne plu kongruas kun la persona situacio de Enric. Mi ankoraŭ elkore esperas ke eblos trovi iun solvon kiu ebligu al li plu plenumi sian postenon anstataŭ iri en la direkton de novaj balotoj, klarigis Michael Boris Mandirola, la eksa prezidanto de TEJO, responde al demando de Libera Folio.

Enric  Baltasar mem konfirmis al Libera Folio sian demision, kaj promesis baldaŭ publikigi sian demisian leteron.

La demisio estis anoncita dum la komitata kunsido de TEJO en Junulara Esperanto-Semajno, kiu ĉi-jare okazas en Szczecin, Pollando. La aranĝo daŭros ĝis la 2-a de januaro 2018, kaj dum ĝi okazos ankoraŭ unu kunsido de la komitato de TEJO, dum kiu povos esti elektita nova prezidanto de la asocio.

Laŭ ĉeestintoj la komitato la 31-an de decembro unue ricevis proponon, laŭ kiu Enric Baltasar ekloĝu en Roterdamo, kaj TEJO pagu liajn vivelspezojn tie. La proponon subtenis interalie Francesco Maurelli kaj Michael Boris Mandirola. Ĝi tamen estis malakceptita de la komitato per 10 voĉoj kontraŭ 9.

Al la komitato finfine dum la Junulara Esperanto-Semajno supozeble estos prezentita ankaŭ la spezokonto (financa raporto) de la jaro 2016, kiu laŭ la regularo devis esti prezentita jam en januaro 2017. La unua versio de la raporto estis sendita al la komitata listo nur antaŭ kelkaj tagoj, sed ĝi daŭre estis ne preta. Interalie mankis en ĝi la tre grava informo pri la sumo de la membrokotizoj, ricevitaj dum 2016.

La kasisto de TEJO asertis, ke la informo mankas, ĉar la Centra Oficejo de UEA ne informis pri ĝi, sed efektive ĝi jam aperis eĉ tute publike en la junia numero de la revuo Esperanto, kie legeblas, ke la membrokotizoj ricevitaj de TEJO estis sume 1773,89 eŭroj.


Alklaku por vidi la spezokonton kiel pdf-dokumenton.

Laŭ la unua versio de la financa raporto, TEJO dum la jaro 2016 faris profiton de 4203,98 eŭroj. Tamen en la sekva tago aperis nova informo, laŭ kiu la asocio tute ne atingis profiton, sed male havis deficiton de 41.255,70 eŭroj.

Kompare kun la planata deficito de UEA dum 2018, 140.000 eŭroj, la financa malsukceso de TEJO dum 2016 povas ŝajni negranda. Konsiderante la membrokvanton de TEJO – tiujare entute 353 – la deficito tamen estas enorma, pli ol 115 eŭroj por ĉiu membro.

La deficito de TEJO en 2016, kompare kun la membrokvantoj, efektive egalus al deficito de ĉirkaŭ 450.000 eŭroj ĉe UEA, do proporcie ĝi estas trioble pli granda ol la planata rekorda deficito de la plenkreskula asocio. Feliĉe la deficito de TEJO jam ne povos ĝeni al UEA, ĉar TEJO nun estas jure sendependa asocio.

Grandiosi

Ancor un amusant raconta ex li scola. Esque vu anc sovente obliviat vor sport vestimentes in li scola? Fórsan li salvation es un amica qui c posse prestar te un sport-pantalon o fórsan ne. Ples leer quo evenit…

sabina_001

GRANDIOSI

Noi havet sport in li scola, ma yo hat obliviat mi sport vestimentes. Támen yo havet fortun pro que mi amica Lisa posset prestar me un sport-pantalon. Ma li pantalon esset un númere tro grand por me. Yo pensat que to ne va esser un grand problema.

In ti die noi ludet futbal in li lecion. In li comense del lude yo esset tre prudent pro li tro larg pantalon, ma yo devenit plu e plu zelosi in li lude e yo obliviat li cose con li tro grand pantalon.

In ti momente it evenit. Quande yo saltat por reciver li balle, li pantalon glissat de supra a mi gambes. Yo mispassuat e cadet al suol.

Mi tot classe ridet pri me, anc pro que yo portat durant ti die un tre ridicul rosi calsonette.

 

Samideanoj, ne malamikoj!

Kial esperantistoj diras, ke ili subtenas lingvan diversecon, sed samtempe kontraŭbatalas aliajn artefaritajn lingvojn? Pri tio cerbumas Liu Xiaozhe, kiu opinias, ke la subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj havas la saman celon kiel esperantistoj.


Liu Xiaozhe

La plej ofte uzataj retaj komunikiloj en Ĉinio estas QQ kaj Wechat, per kiuj oni establas multajn grupojn por homoj kun samaj hobioj, inter kiuj certe ne mankas grupoj por subtenantoj de Esperanto. Mi estas membro de kelkaj Esperantaj grupoj.

Antaŭ nelonge, oni tiris min al grupo de nova projekto de internacia helpa lingvo. Mi ne rifuzis, kvankam mi preskaŭ neniam parolas, nur iafoje legas enhavojn en la grupo.

En la pasinta monato, juna aktiva esperantisto demandis, kial mi restas en reta grupo kontraŭ-staranta Esperanton.

Mi demandis, kiel li eksciis, ke mi estas en tiu grupo. Li respondis, ke ankaŭ li estas en tiu grupo. Ĉar tiu lingva projekto estas abomeninda malamiko de Esperanto, li aniĝis al tiu grupo por detrui ĝin!

Ĉu aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de Esperanto? Ĉu aliaj lingvaj projektoj post la jaro 1887 rajtas naskiĝi? Ĉu ĉiuj aliaj lingvaj projektoj estas kontraŭstarantoj de la lingvo Esperanto? Ĉu parolantoj de aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de la subtenantoj de Esperanto?

Tro multaj subtenantoj de Esperanto opinias, ke post la apero de Esperanto, ĉiuj homoj, kiuj zorgas pri la problemo de internacia lingvo, devas subteni la lingvon Esperanto. Ĉiuj aliaj artefaritaj lingvoj detruas Esperanton, kaj parolantoj de ĉiuj aliaj artefaritaj lingvoj estas abomenindaj malamikoj de esperantistoj!

Se aliaj lingvaj projektoj ne rajtas aperi post Esperanto, kial Esperanto rajtis aperi post Volapük? Se parolantoj de aliaj novaj lingvaj projektoj estas perfidantoj de la ideo de internacia lingvo, ĉu ankaŭ esperantistoj estas perfidantoj, pro Volapük?

Same kiel Esperanto, ĉiuj aliaj lingvaj projektoj naskiĝis pro la ideo de egalaj homaj lingvaj rajtoj kaj de facila komunikiĝo inter popoloj; same kiel esperantistoj, ĉiuj subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj klopodas por tiu bela ideo. Do ni estas ne malamikoj, sed samideanoj: samideanoj por la sama ideo! Aŭ, almenaŭ, ni estas ne malamikoj, sed nur konkurantoj, konkurantaj por la sama celo, konkurante per egaleco, facileco, racieco, logikeco kaj aliaj avantaĝoj. Ni havas saman ideon, saman celon, saman vojon, nur diferencajn komprenojn, juĝadojn kaj elektojn.

Ni povas toleri aliajn pensojn, toleri aliajn religiojn, toleri aliajn vidpunktojn, toleri aliajn kutimojn, kial ni ne povas toleri aliajn artefaritajn lingvojn, kiuj prezentas al la homaro pli multajn komparojn kaj elektojn?

Certe, esperantistoj rajtas aserti, ke Esperanto estas la plej bona kaj plej konvena artefarita lingvo. Sed ankaŭ subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj rajtas tiel juĝi la siajn. Se ni deklaras, ke lingvoj de ĉiuj nacioj estas egalaj, kial aliaj artefaritaj lingvoj ne havas egalajn rajtojn?

Nun Esperanto jam fariĝas la plej populara internacia helpa lingvo. Se esperantistoj persistas, ke novaj lingvaj projektoj ne plu rajtas aperi, kaj ke ĉiuj aliaj projektoj devas perei, ĉu ni ne agas tro aŭtokrate? Kiaj diferencoj estas inter ni kaj aŭtokratoj, kiuj permesas nur unu penson? Kiaj diferencoj estas inter ni kaj religianoj, kiuj deklaras, ke ĉiuj anoj de aliaj religoj devas fali al infero?

Subtenantoj de Esperanto kaj de aliaj artefaritaj lingvoj estas ne malamikoj, sed samideanoj. Ni kune klopodu por la bela ideo de egalaj homaj lingvaj rajtoj!

Solis (Liu Xiaozhe)

La teksto unue aperis en la blogo de Liu Xiaozhe

2017-12-23 – Fuogo in Filipinas

SENTIR SONO

25659298_1558317064256639_6916764788818034065_nIn mare di oriento star paise Filipinas. In scirocco dessa paise star città Davao. Fuogo comminchiar la in grandi botega non lungo doppo aperatura di botega in sabato. Fuogo comminchiar in parte di botega, ove vendir mobili, in piano numero tre. Fuogo rapido coprir altra piano di botega. Non sabir, perque fuogo comminchiar. Salvar sei umano. Venti otto lavorador non poter escapar ista botega. Fasir ricerca di loro, ma non poter trovar loro. Genti pregar per loro salvo. (0 | PH)

2017-12-21 – Tajfuno en Filipinoj

25550535_1728835297181063_8782956585782638782_nTajfuno Vinta trafis Mindanaon en sudaj Filipinoj. Oficistoj de la komanda centro de teamoj de kriza respondo kaj rapida respondo de la Departemento de Socia Bonstato kaj Disvolviĝo diris, ke novaj evakuitoj ankoraŭ venas. Tridek kvar evakuaj centroj lokitaj en diversaj regionoj jam estas malfermitaj. Ĉiuj sanaj oficejoj kaj hospitaloj en la tuta regiono jam estas pretaj liveri iujn ajn sanajn servojn kaj respondi al iuj ajn vundoj kaŭzitaj de la tajfuno Vinta. (0 | PH)

2017-12-21 – Fajro en Sud-Koreio

25659288_812508712253482_8598924967123408156_nAlmenaŭ dudek naŭ homoj estis mortigitaj kaj preskaŭ tridek vunditaj en ĵaŭdo pro grava incendio en ekzerceja konstruaĵo en Sud-Koreio – en la tria plej granda urbo de la provinco Nord-Ĉungĉongo en ĝia nordo. Tio estas unu el la plej mortaj incendiaj katastrofoj de la lando. La plej malbona incendio, kiu iam trafis modernan Sud-Koreion, estis incendia atako en fervoja stacia domo en la sudorienta urbo Teguo, kiu lasis cent naŭdek du homojn mortintajn en la jaro dumil tri. (0 | KR)

LA PROBLEMO KATALUNIAN

Me egardas sucioze la eventi en Katalunia e la minaco pri nedependo di ta regiono di Hispania, nam ol povus esar mal exemplo por altra regioni Europan. Pro ke me ne esas ipsa Kataluniano, me tre male komprenas la romantikeso revolucionera dil Barcelonani. Li havas alta grado di autonomeso, quin multa regioni partikularista di Europa ne juas, e tamen li esas deskontenta ! Certe li mustas pagar por helpar altra regioni di Hispania, forsan tro multe, ma ico ne suficas por demandar nedependo, tante plu ke la Hispana guvernerii olim (dum la periodo Franco-ista havante tre mala reputeso hodie) helpis ca regiono por developar su e moderneskar (ye la detrimento di altra regioni Hispana).

La sola expliko esas probablamente neracional : multa Kataluniani havas la sentimento esar aparta populo ne amanta la (cetera) Hispani e neamata da li. Tamen, ica populo qua plendas – nejuste segun mea opiniono – esar opresata, havas ipsa mento imperialista. La extremisti Katalunian volas nedependo ne nur por lia regiono ma li volas anke obtenar insuli proxim Katalunia (qui ne esas parto di lia regiono) e la princio Andora, olqua ja esas nedependanta. Me dubitas ka la Andorani, mem se li parolas dialekto Katalunian, esas tre deziroza unionesar a lia imperema frati sudal. E la Kataluniani di Barcelona ne haltas hike, pro ke li deziras juntar omna “kataluniana teritorii”, volas anke anexar la sud-Franca departmento “Pyrénées orientales” ube esas ankore personi qui parolas Kataluniane, ma qua esas Franca regiono depos la XVIIma yarcento. Ne esas certa ke la homi ibe esas tre entuziasmoza unionesar a lia “frati” dil sudo. E li pluduras : por havar solida sulo sub lia pedi, li volas instigar la Okcitaniani (sud-Franci) a nedependo (probable por asociar Okcitania a Kataluniana e dominacar ol). Sentimento nacionalista Okcitana existas, forsan, che 1% o 2% de la habitantaro e lo cetera konsideras su kom Franci e nule havas tal deziro. La linguo Okcitanian esas mortinta e parolata ankore nur da poka olda rurani en izolita regioni, e la yuna generacioni ne volas vere esforcar por lernar ca idiomo, dum ke la savo di la Hispana e di la Angla esas multe plu utila a li. Ultree, Okcitania esas nek richa nek povra parto di Francia. Nedependo adportus nulo : la nedependanta Okcitaniani perdus nulo, ma ganus nulo. Do, pro ke nacionalista sentimento Okcitanian ne existas, la nedependo esus absurdajo. Ma la Kataluniani esas obstinema… e li vivas (la nedependisti) en mondo di iluzioni romantika. Simpation a li me ne havas.

Komitatano postulas demision de la estraro

Reage al la listo de kandidatoj por novaj estraraj postenoj, komitatano Edvige Tantin Ackermann postulis demision de la tuta estraro. Ŝia propono ĝis nun ne ricevis subtenon, kaj la balotado pri la kandidatoj komenciĝos la 22-an de decembro.

La listo de kvin kandidatoj por maksimume tri estraraj postenoj, proponita de la elekta komisiono de UEA, ne kondukis al multe da diskuto en la komitata retpoŝta listo. Tamen kelkaj el la komentoj estis tre akraj.

Plej fortan malkontenton montris du italaj komitatanoj, Renato Corsetti (komitatano C) kaj Edvige Tantin Ackermann (komitatano A por Italio).

– Mi estas ŝokita de la propono de la elekto-komisiono, komentis Corsetti.

Edvige Tantin Ackermann estis pli specifa en sia kritiko:

– Krom la fakto ke mi kontraŭas la nunan elekton de komitatanoj kaj des pli estraranoj, mi aparte kontraŭas eĉ la elekton al komitatano C de Brunetto Casini. Laŭ mia modesta opinio, Brunetto Casini ne taŭgas en tiuj roloj. Bonvolu ne voĉdoni senpripense.

Baldaŭ ŝi aldonis formalan proponon pri demisio de la tuta estraro:

– Mi bone pripensis la aferon… ĉu bone aŭ malbone vi mem decidu. La situacio estas ne nur simple katastrofa… sed mankas vorto por klare esprimi la sencon. Mi formale petas la demision de la nuna estraro kaj elektojn dum la UK en Lisbono.

Al tio respondis prezidanto Mark Fettes:

– Se tri komitatanoj pretas subteni tiun proponon, ĝi devus esti diskutita kaj voĉdonita. Necesus ĝin pliprecizigi – mi supozas ke la intenco estus ke la nuna Estraro plu oficu ĝis Lisbono. Necesus ankaŭ difini, ĉu la Estraro elektota en Lisbono oficus nur unu jaron. Pro tio ke la Komitato renoviĝos en 2019, kun novaj Komitatanoj B kaj C kaj eventuale ankaŭ kelkaj novaj Komitatanoj A, mi supozas ke devus okazi la kutima elekto en tiu jaro.

– Mi tamen pensas ke tia propono certe ne havus la subtenon de la Komitato, kaj mi ne vidas ke diskuto pri ĝi iel antaŭenigus nian laboron.

Ĝis nun neniu komitatano publike esprimis subtenon al la propono de komitatano Tantin Ackermann, do ŝajnas ke ne okazos voĉdono pri ĝi. Ĝi tamen estas indiko pri malkontento pri la laboro de la nuna estraro de UEA, samkiel la posta komento de Dietrich Weidmann, ano de la elekta komisiono:

– Bedaŭrinde la nun valida regulo, ke kandidato devas esti membro de UEA dum almenaŭ la antaŭa jaro de la kandidatiĝo ja tre limigas la elekton, ĉar multaj tre kapablaj homoj ja proteste ne plu aliĝis al la asocio kaj ili ja revenus, se aperus nova gvidantaro, kaj eĉ mem pretus preni respondecon.

Por pliigi la kvanton de eblaj kandidatoj li tial intencas dum la komitata kunsido en Lisbono proponi ŝanĝon en la regularo:

– Laŭ mi sufiĉas, ke kandidato aliĝas al la asocio en la momento, kiam li aŭ ŝi prezentas la kandidatiĝon. Same laŭ mi devas forfali la kondiĉo, ke kandidato devas esti komitatano, kio ja devigas al ni alelekti tiajn kandidatojn kiel komitatanojn C.

Sendepende de tio, kion la komitato de UEA decidos pri tiu propono, la nuna elekto de nova ĝenerala sekretario kaj maksimume du pliaj estraranoj okazos laŭ la malnovaj reguloj. La unua balotado, pri la elekto de du novaj komitatanoj C, laŭ anonco de Mark Fettes komenciĝos en la 22-a de decembro kaj daŭros ĝis la 31-a de decembro.

2017-12-18 – Katastrof transportik in Stati United de Amerik

25398724_10208780860117749_1541392497632937029_nTren voyajant eks Seattle, Washington, trans rels-rut Amtrak Cascades a Portland, Oregon, av anded eks relsi e kaded a su ruton automobilik Interstate 5 proksimu DuPont, Washington, SUA nord-uestik. A minu seks homi av moried. Kuasi sent homi – e pasajeri e laboratori rels-rutik – av esed lesed e admited per hospitali. (0 | US)

2017-12-18 – Triar señores commandante in Gujarat

99249314_gettyimages-894562570In mare di oriento star paise India. In occidento di India star paise Gujarat. Popolo triar señores commandante dessa paise. Señores, qui gia governar tutto India e qui volir guardar antico usanza di nazion hindu e protection di affaires dessa nazion, guadagniar. Señores, qui volir governo per popolo, libertà in società, donar ricchezza di qualche genti a autros, incoragiar interesso di tutto genti in terreno di India e separar governo e fe, perdir. (85 | IN)

2017-12-16 – Tropika ŝtormo en Filipinoj

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON (ĉina akcento)

25298993_1522871144498493_5196697827005760022_nTropika ŝtormo Kai-tak iomete malfortiĝis en malfrua sabata posttag-mezo, atinginte teron en San Policarpo, mezaj Filipinoj. Filipina Administrado de Atmosferaj, Ter-Fizikaj kaj Astro-Sciencaj Servoj diris al loĝantoj de provincoj trapasotaj de la tropika ŝtormo, ke ili “devas fari taŭgajn aranĝojn kontraŭ superakvoj kaj glitoj de tero kaj kunordigi tion kun siaj respektivaj lokaj registaroj kaj administroj por reduktado kaj mastrumado de risko de katastrofoj”. (0 | PH)

<phoneme alphabet=”ipa” ph=”troˈpika ˈʃtormo ˈkaitak ioˈmete malforˈtid͡ʒis en malˈfrua saˈbata posttagˈmezo”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”atinˈginte ˈteron en san poliˈkarpo”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈmezaj filiˈpinoj”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”filiˈpina adminisˈtrado de atmosˈferaj”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”terfiˈzikaj kaj astrost͡siˈent͡saj ˈservoj ˈdiris al loˈd͡ʒantoj de proˈvint͡soj trapaˈsotaj de la troˈpika ˈʃtormo”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ke ˈili”/> “<phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈdevas ˈfari ˈtawgajn aˈrand͡ʒojn ˈkontraw superˈakvoj kaj ˈglitoj de ˈtero kaj kunorˈdigi ˈtion kun ˈsiaj respekˈtivaj ˈlokaj regisˈtaroj kaj admiˈnistroj por redukˈtado kaj mastruˈmado de ˈrisko de katasˈtrofoj”/>”.

2017-12-15 – Mōtu dē térra in Indōnésia

AUDI PRÆLECTIONE SONITO (accentu Finlandico)

25299202_1972251749689284_7989536524354008632_nJava, īnsula principāle dē Indōnésia, es concússo per fórte mōtu dē térra dē magnitūdine sex et ūno dīmídio in Vénere-díe in véspere ánte médio nócte, terrénte nérvos dē habitántes dē cápite Jakarta. Tremōre dē térra es in profunditāte nōnāgíntā et ūno chiliométros quási sub úrbe Cipatujah in Indōnésia médio. Víro habénte sexāgíntā et dúo ánnos in Ciamis et fēmina habénte octōgíntā ánnos in Pekalongan móri in ædifícios collāpso. (15 | ID)

Kvin kandidatoj por la estraro de UEA

Kvin personoj kandidatas por la maksimume tri novaj estraraj postenoj ĉe UEA. Tri el ili pretas alpreni la taskojn de la nuna ĝenerala sekretario Martin Schäffer, kiam tiu iĝos la nova ĝenerala direktoro de la asocio.

Lige kun la anoncita ŝanĝo de ĝenerala direktoro la estraro de UEA deziris, ke nova ĝenerala sekretario estu trovita ekster la nuna estraro, ĉar la ceteraj estraranoj jam estas superŝutitaj de taskoj. Pro la sama kialo la estraro proponis, ke estu alelektitaj maksmimume du pliaj estraranoj. Ambaŭ deziroj de la estraro estis akceptitaj de la komitato en reta voĉdono.

Nun la elekta komisiono de UEA diskonigis al la komitato la rezultojn de sia laboro por trovi kandidatojn por la novaj estraraj postenoj. Aperis kvin kandidatoj, el kiuj tri kandidatas ankaŭ al la posteno de ĝenerala sekretario.

Brunetto (Bruĉjo) Casini kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario aŭ kiel estrarano pri diversaj fakoj, interalie financoj. Pri tiu fako kandidatas neniu alia persono.

Aleks Kadar kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario kun aldona respondeco pri landa agado en Eŭropo.

Barbara Pietrzak kandidatas por la posteno de estrarano pri kulturo kaj kongresoj.

Orlando Raola kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario aŭ kiel estrarano pri diversaj fakoj.

Amri Wandel kandidatas kiel estrarano pri diversaj fakoj.

La elekta komisiono rekomendas ke la komitato elektu kiel novan ĝeneralan sekretarion aŭ Brunetto Casini au Aleks Kadar, ĉar tiuj du kandidatoj “ambaŭ havis grandan sperton en la rolo en TEJO kaj, kaze je Kadar, en sia landa asocio kaj junulara sekcio”.

Brunetto Casini kaj Aleks Kadar momente ne membras en la komitato de UEA. Por ke ili estu elekteblaj la estraro tial proponas, ke la komitato unue igu ilin komitatanoj C. Pri tio okazos la unua reta voĉdono en la komitato.

Poste la komitato elektos novan ĝeneralan sekretarion, kaj post tio inter la restantaj kvar kandidatoj estos elektitaj maksimume du pliaj novaj estraranoj.

Kvin kanditatoj por la estraro de UEA

Kvin personoj kandidatas por la maksimume tri novaj estraraj postenoj ĉe UEA. Tri el ili pretas alpreni la taskojn de la nuna ĝenerala sekretario Martin Schäffer, kiam tiu iĝos la nova ĝenerala direktoro de la asocio.

Lige kun la anoncita ŝanĝo de ĝenerala direktoro la estraro de UEA deziris, ke nova ĝenerala sekretario estu trovita ekster la nuna estraro, ĉar la restontaj estraranoj jam estas superŝutitaj de taskoj. Pro la sama kialo la estraro proponis, ke estu alelektitaj maksmimume du pliaj estraranoj. Ambaŭ deziroj de la estraro estis akceptitaj de la komitato en reta voĉdono.

Nun la elekta komisiono de UEA diskonigis al la komitato la rezultojn de sia laboro por trovi kandidatojn por la novaj estraraj postenoj. Aperis kvin kandidatoj, el kiuj tri kandidatas ankaŭ al la posteno de ĝenerala sekretario.

Brunetto (Bruĉjo) Casini kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario aŭ kiel estrarano pri diversaj fakoj, interalie financoj. Pri tiu fako kandidatas neniu alia persono.

Aleks Kadar kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario kun aldona respondeco pri landa agado en Eŭropo.

Barbara Pietrzak kandidatas por la posteno de estrarano pri kulturo kaj kongresoj.

Orlando Raola kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario aŭ kiel estrarano pri diversaj fakoj.

Amri Wandel kandidatas kiel estrarano pri diversaj fakoj.

La elekta komisiono rekomendas ke la komitato elektu kiel novan ĝeneralan sekretarion aŭ Brunetto Casini au Aleks Kadar, ĉar tiuj du kandidatoj “ambaŭ havis grandan sperton en la rolo en TEJO kaj, kaze je Kadar, en sia landa asocio kaj junulara sekcio”.

Brunetto Casini kaj Aleks Kadar, momente ne membras en la komitato de UEA. Por ke ili estu elekteblaj la estraro tial proponas, ke la komitato unue igu ilin komitatanoj C. Pri tio okazos la unua reta voĉdono en la komitato.

Poste la komitato elektos novan ĝeneralan sekretarion, kaj post tio inter la restantaj kvar kandidatoj estos elektitaj maksimume du pliaj novaj estraranoj.

"L’IDOLO DIL YUNI" KA FAMOZESO ARTIFICAL ?

Kelka dii ante nun, on celebris meso por la enterigo di la Franca “rocker” Johny Halliday. Personale, me havis nul enemikeso a ta persono, ma me astonesis ke esez enterigo nacional por kantisto. Ita Johny Halliday esis tre famoza, ma koncernante me, me tote ne prizas la “rock”-muziko. Tamen, la turbo esis grandega e lo esis tota generaciono (la mea) qua facis lasta homajo a un de le sua. Ma, quale dicite, quankam me havis nul enemikeso a ca kantisto me ne partoprenis la trauro “nacional”. La informili, dum mea yuneso, nomizabis lu : “la idolo dil yuni”. Ico semblis a me esar tre exajerita, nam vere il ne esis mea idolo e me judikas ke la “rock”-muziko esas prefere muziko por kamionisti kam por kulturoza ed edukita homi e Johny havis tala aspekto (di kamionisto). Tamen, la propagando esis tante bone facita ke adminime granda parto de un generaciono aceptis kredar ke la dicita kantisto esis granda artisto. Yes, on devas agnoskar ke il esis tre aktiva e laborema, ma il ne impresis me kom artisto. ‘Nihilominus’ me ne audacis dicar o skribar nulo,nam segun la informili la homajo dil populo esis unanima, tamen pose me lektis sur la interreto mesaji qui kritikis Johny Halliday, nome li akuzis il “usanigir” la Franca kansonaro. Antee, esis bela Franca kansoni poezial maxim bone enkarnigita per la kantisto Gilbert Bécaud (multe plu bele aspektanta kam Johny Halliday). On akuzis, juste, Johny Halliday (ja per lua pseudonimo) kontributir al usanigo di Francia per lua muziko. E, me konciis, ke lua populareso, quankam reala, esabis organizita artificale e, tre versimile, sen la tre aktiva helpo dal informili, il durabus esar nekonocata. Forsan, forsan yes, la Usana sekreta servi esis tre agema por diskonocigar kantisto difuzante l’influo kultural di Usa en Francia. Per aborijena artisto, l’usanigo esas plu efikiva, kam ol esabus per Usana artisti, qui renkontrabus kelka desfido dal Franca publiko.To quo semblas impresiva a me, esas la fakto ke Johny Halliday havis preske la sama evo kam prezidanto Donald Trump ed opinioni politikal, onu lasas komprenar, tre proxima ad il. Tale me havis l’impreso, ke, samatempe kam Johny Halliday, on enterigis Donald Trump. Ico esas tre bizara sentimento.

La Civito reprenas Heroldon

La Civito anoncis pri repreno de Heroldo de Esperanto, ĉar Fabrício Valle ne pagis la tutan interkonsentitan sumon por la gazeto. Li siavice minacas procesi en svisa kortumo.

Heroldo de Esperanto dum multaj jaroj estis posedata de Kooperativo de Literatura Foiro kaj en la praktiko funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito. La gazeto tamen havis gravajn problemojn, periode tute ne aperis, kaj fine en junio 2016 ĝi estis vendita al Fabrício Valle.

Laŭ la kontrakto inter Kooperativo de Literatura Foiro (“LF-koop”, unu el la ĉapeloj de la Esperanta Civito), la firmao de Fabrício Valle ricevis la rajton je la nomo Heroldo de Esperanto kaj la liston de abonantoj. La aĉetanto devis tuj pagi parton de la aĉetsumo kaj la reston kiel dek unu partopagojn, komencante en decembro 2016.

Laŭ la kontrakto LF-koop rajtas repreni la gazeton, se la aĉetanto en tri sinsekvaj monatoj ne pagas akurate. Tion LF-koop minacis fari jam en februaro 2017, kiam montriĝis, ke la tri unuaj monataj partapagoj ne alvenis. Ĉar Heroldo estas “paktinta establo”, alivorte membras en la Civito, LF-koop tiam tamen promesis pacienci pliajn du monatojn.

Pasis pliaj monatoj, alvenis nek mono nek la promesitaj numeroj de la nova Heroldo, kaj la Civito ekeldonis sian propran version de Heroldo.

En novembro la Civito anoncis, ke pro la nesolventeco de la firmao de Fabrício Valle LF-koop reprenos Heroldon de Esperanto ekde la jarŝanĝo. En decembro la Civito anoncis, ke la gazeto en 2018 estos produktata en Bulgario kaj administrata el la sidejo de la Civito en Svisio.

Responde al demandoj de Libera Folio Fabrício Valle skribas, ke li intencas plu eldonadi Heroldon de Esperanto ankaŭ en 2018:

– Mi regule plu eldonos Heroldon, sendepende de tio, ĉu LF-koop eldonos sian “Heroldon de Esperanto” aŭ ne. Do, eble estos du “Heroldoj de Esperanto”, kaj unu el ili estos tute kontraŭleĝa eldono. La esperantistaro el la tuta mondo juĝos nin kaj verdiktos, kiu pravas. Krom tiu morala juĝo, mi ne rezignos pri proceso kontraŭ LF-koop en svisa tribunalo, sed mi flegas la esperon, ke ĝiaj gvidantoj decidos serioze kaj honeste diskuti pri nova kontrakto. Post redakto de tiu nova kontrakto, ĉio solviĝos en bona ordo; se kontraŭe, mi antaŭvidas longan disputon.

Laŭ li la ĉefa kulpo pri la disputo kuŝas ĉe la Civito:


Fabrício Valle.

– LF-koop estis la unua ne respekti la interkonsenton, komunikante al ni liston tute ne plu aktualan de abonantoj, kun nur poŝtaj adresoj, kaj preferis ne pritrakti mian proponon reformuli la kontrakton, kiam mi proponis preterlasi tiun mispaŝon ilian kontraŭ konsento al mi pagi dum iom pli longa tempo.

– Interese estas, ke HeKo daŭre manipulas informojn kaj daŭre aperigas artikolojn pri la nesolventeco de Lexus, sed diras nenion pri la blago de LF-koop, rilate la sendon de listo kun “aktualaj abonantoj”, la kaŭzo de tiu nesolventeco.​ Eĉ private la reprezentantoj de LF-koop neniam komentis sian sintenon sendi liston tute falsan, kun eksabonantoj kaj eĉ mortintoj.

Fabrício Valle koncedas, ke efektive estis gravaj problemoj pri la aperritmo de la nova Heroldo de Esperanto, sed li asertas ke la situacio de lia firmao nun pliboniĝas:

– Ĵus venis el la presejo en miajn manojn la 3-a numero de la jarkolekto 2017, kies PDF-versio jam estis sendita al la abonantoj. La papera versio estos sendita samtempe kun la 2-numero. La 4-kvara numero estas finpretigata. La 5-a kaj 6-a numeroj aperos espereble ankoraŭ ĉi-jare, se mi sukcesos bone mastrumi mian tempon kaj la kunlaborantoj sendos siajn kontribuojn ĝustatempe.

La jarkolekto 2018 aperos regule, diras Fabrício Valle.

– Dume, se mi sukcesos trovi lokajn organizantojn por miaj diverstemaj prelegoj kaj fulmrapidaj E-kursoj, mi labor-ekskursos tra Eŭropo inter la komenco de junio kaj fino de aŭgusto. Tiu vojaĝo celos ĉefe diskonigon de nia agado por Heroldo. Pri tio informos ĝia 4-a numero.

Ankaŭ lingvistoj estas homoj

Indas dediĉi energion al informado direktita al lingvistoj, ĉar ili estas la kutimaj fakuloj, al kiuj turniĝas ĵurnalistoj, kiam ili volas verki pri Esperanto. Krome ilin demandas politikistoj, kiam ĉi tiujn oni alparolas pri Esperanto. Tion opinias Renato Corsetti, kiu jam en la 1970-aj jaroj ekokupiĝis pri tia informado en Italio.


Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

Ankaŭ lingvistoj estas homoj. Kaj kiel homoj ili estas influataj tre profunde de la ĉirkaŭa medio kaj de la ideoj de sia tempo. Tio okazas ankaŭ en Italujo. Kiam ekaperis Esperanto, italaj lingvistoj estis sub la forta influo de la germanaj novgramatikistoj kaj ĉiuokaze de la idealisma lingvistiko de la 19-a jarcento. Ili ne povis aprobi Esperanton kaj ne aprobis ĝin. Tiu pens-maniero eĉ havis sian negativan influon tra la artikoloj de Gramsci, politikisto kaj ĵurnalisto, kiu skribis malfavore al Esperanto post studoj en la universitato de Torino, kiu funkciis ankoraŭ laŭ la romantikaj ideoj pri lingvoj.

Bonŝance aperis tute sendepende juna parolanto de Esperanto, Bruno Migliorini, kiu iĝis fama itala lingvisto, kvankam en la faŝisma epoko oni konsilis al li, laŭ verŝajna onidiro, ke li forgesu pri Esperanto, se li volas karieri. Fakte li malaperis el la komunumo.

En la komenco de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento bolis debatoj pri ĉio en Italujo kaj ankaŭ pri Esperanto. Ĝenerale lingvistoj taksis ĝin malpozitive pro tradicio de malpozitiveco de unu jarcento. Tiam komenciĝis kontaktoj inter junaj italaj parolantoj de Esperanto kaj junaj lingvistoj, kiuj pretis aŭskulti ideologiajn pravigojn pri la kontraŭimperiisma valoro de la internacia lingvo. Pro subteno de ili tiam aperis mia libro, Lingua e Politica (lingvo kaj politiko), kiu havis kelkajn legantojn en la lingvista medio.

La kontaktoj daŭris dum jaroj. Intertempe en la itala panoramo aperis sukcesa lingvisto, Fabrizio Pennacchietti, kiu instruis ŝemidajn lingvojn en pluraj universitatoj, kaj kies esperantisteco estis konata de liaj kolegoj. Pro debatoj pri la lingvo de la tiam kreota Eŭropo estis eble ligi kontaktojn kun alia lingvisto, Tullio De Mauro, lastatempe mortinta, kies influo en la progresema intelektularo estis granda. Li estis mallonge ankaŭ ministro pri instruado en maldekstra registaro. Per lia helpo oni aranĝis debatojn pri Esperanto por lingvistoj en la universitato de Romo. Kaj li ankaŭ verkis enkondukon al la reeldonita lernolibro pri Esperanto de Bruno Migliorini.

Tio igis aliajn lingvistojn iom repensi pri Esperanto: Se De Mauro favoras ĝin, prefere ni estu prudentaj.

Iam en la fino de la 80-aj jaroj mi iĝis membro de la itala asocio de lingvistoj, kies animo estis la sama De Mauro, kaj tiam mi ekhavis la adresaron de ĉiuj membroj. Temis pri ankoraŭ preskaŭ pure papera epoko antaŭ la disvastiĝo de la reto. Per la kunlaboro de aliaj parolantoj de Esperanto – mi volas memorigi nur pri Umberto Broccatelli – ni starigis adresaron de lingvistoj, kiuj komencis ricevi la itallingvajn numerojn de la itala revuo de Esperanto, en kiuj estis sciencaj pritraktoj pri Esperanto aŭ raportoj pri eksperimenta instruado de Esperanto en lernejoj. Tia agado de sendado de informoj en presita formo daŭris jarojn.

Laŭgrade la malfavoraj komentoj pri Esperanto fare de lingvistoj malmultiĝis. Restis, kompreneble, la malfavoraj komentoj de ĵurnalistoj, ĉiufoje kiam oni menciis ĝin kunlige kun la estonta lingvo de Eŭropo.

Sed la vera fina bato al la malpozitiva pritrakto pri Esperanto en lingvistaj rondoj venis ne pro rekta merito de nia kampanjo sed pro la libro de Umberto Eco pri la serĉo de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo, kiu aperis en 1993. Ĉar la prestiĝo de Umberto Eco estis ankoraŭ pli granda ol tiu de Tullio De Mauro, efektive la lingvistoj akiris ankoraŭ pli grandan prudenton pri Esperanto. Kiel mi diris en la titolo, ankaŭ lingvistoj estas homoj, kaj ili ne ŝatas kontraŭdiri homojn pli famajn, kaj volonte sekvas la fluon.

La agado de regula informado al lingvistoj daŭris ankoraŭ en la komenco de la nuna jarcento ĝis 2010 proksimume, kiam pro akcidento la adresaro ne plu funkciis kaj neniu pretis rekonstrui ĝin. Intertempe oni aranĝis kunvenojn de lingvistoj, unu ĝuste en 2010 celebre al la 100-a datreveno de Itala Esperanto-Federacio kunlabore kun la Akademio de la itala lingvo, Accademia della Crusca.

Nuntempe Esperanto estas memkomprenebla aĵo inter italaj lingvistoj. Oni instruas ĝin en la universitato de Torino (persona sukceso de Fabrizio Pennacchietti estis la starigo de la kurso, kiun nun instruas Federico Gobbo), kaj pluraj priesperantaj agadoj okazas en la universitato de Parma.

Ĉu tio signifas, ke Esperanto gajnis en Italujo? Tute ne. simple ne aperas atakoj al ĝi fare de lingvistoj, sed jes aperas atakoj al ĝi fare de ĵurnalistoj kaj aliaj, kaj la nombro de lernantoj de Esperanto apenaŭ estas influata de lingvistoj. Jes estas multaj disertacioj pri Esperanto, kaj de tempo al tempo iuj studentoj lernas pro mencioj en la universitataj lernolibroj pri lingvistiko.

Ĉu indas sisteme informi lingvistojn ankaŭ en aliaj landoj? Ĉu tio vere influos tion, kion ili diros aŭ ne diros pri Esperanto? La itala sperto indikas, ke jes. Sed eble la maniero aranĝi la kampanjon nun estus tute alia pro la nova reta mondo.

Informado al lingvistoj gravas, ĉar ili estas la kutimaj fakuloj, al kiuj turniĝas ĵurnalistoj, kiam ili volas verki pri Esperanto. Krome ilin demandas politikistoj, kiam ĉi tiujn oni alparolas pri Esperanto. Do estas bone, se la plimulto de ĉiuj lingvistoj, kaj ne nur la specialistoj, jam estas informitaj pri la realo de Esperanto kaj Esperantujo.

Estas tre bele, ke nun en Italio la lingvistoj plejparte scias pri la realo de Esperanto – sed verŝajne necesos ankoraŭ informi multajn lingvistojn en aliaj landoj. Kiel ni povos aranĝi tiajn kampanjojn?

Necesos krome zorgi, ke la akirita informo-nivelo restu. Por tio bonas plu regule sendi al multaj lingvistoj aktualajn informojn pri Esperanto el iom scienca vidpunkto.

Renato Corsetti

2017-12-10 – Nix in Britanniīs

5620711_c2e88403Nix in Británniīs diēbus recéntibus múltō cadēbat. Grándēs térræ pártēs sub mātériē álbā tēctæ sunt. Regiōnēs nōnnūllæ sē ad íter níve obstruéndum prǽparant. Ammonítio “sūcina” prō Térrīs Mēdiīs Orientālibus, Ángliā Orientālī, Londīniō ac Ángliā Merīdiorientālī, Ángliā Septentriōoccidentālī, Cámbriā, Térrīs Mēdiīs Occidentālibus et Isúriā ac Hýmbriā Sōlis díē ēdícta est. Hóminēs íbi quóque ammonéntur, ut superfíciēs glaciālēs post nívis congelātiōnem cáveant. (35 | GB)

<phoneme alphabet=”ipa” ph=”nɪks ɪn bʀɪˈtʰannɪiːs dɪˈeːbʊs ʀɛˈt͡sɛntʰɪbʊs ˈmʊltʰoː kʰaˈdeːbatʰ”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈgʀandeːs ˈtʰɛʀʀɛː ˈpʰaʀtʰeːs zʊb maːˈtʰɛʀɪeː ˈalbaː ˈtʰeːkʰtʰɛː zʊntʰ”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ʀɛgɪˈoːneːs noːnˈnuːllɛː zeː ad ˈɪtʰɛʀ ˈnɪvɛ ɔbstʰʀʊˈɛndʊm ˈpʰʀɛːpʰaʀantʰ”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ammɔˈnɪt͡sɪɔ “ˈzuːt͡sɪna” pʰʀoː ˈtʰɛʀʀiːs ˈmeːdɪiːs ɔʀɪɛnˈtʰaːlɪbʊs”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈanglɪaː ɔʀɪɛnˈtʰaːliː”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”lɔnˈdiːnɪoː akʰ ˈanglɪaː mɛʀiːdɪɔʀɪɛnˈtʰaːliː”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈanglɪaː zɛpʰtʰɛntʰʀɪoːɔkʰt͡sɪdɛnˈtʰaːliː”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈkʰambʀɪaː”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈtʰɛʀʀiːs ˈmeːdɪiːs ɔkʰt͡sɪdɛnˈtʰaːlɪbʊs ɛtʰ ɪˈzʊʀɪaː akʰ ˈhʏmbʀɪaː ˈzoːlɪs ˈdɪeː eːˈdɪkʰtʰa ɛstʰ”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈhɔmɪneːs ˈɪbɪ ˈkʋɔkʋɛ ammɔˈnɛntʰʊʀ”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ʊtʰ zʊpʰɛʀˈfɪt͡sɪeːs glat͡sɪˈaːleːs pʰɔstʰ ˈnɪvɪs kʰɔngɛlaːt͡sɪˈoːnɛm ˈkʰavɛantʰ”/>.

Le ballada del dracon de Wawel

Olim ante mille annos in le urb’ Cracovia
Que tunc le capital ancora era de Polonia
Un grand’ dracon horrific subito appareva
Que toto vivente sin mercede edeva
In un cava in Wawel, le grande belle colle
Illo se faceva un nido tanto molle
Cata un que ibi se approximava
Le dracon in hasta devorava
Cata nocte illo su cava lassava
Apte preda multo affamate cercava
Invadeva domos, gente rapeva
Desperation sur le urbe cadeva
Le vetere rege, nominate Krak
Con feroce ira planava un attacc’
Valente cavalleros advocava
“Occide le dracon” ille ordinava
Le alba sequente, ante le cava
Silente cavalleros jam se preparava
Scutos, lanceas, gladios, armatura
Solo attendeva al riscose aventura
Subito critava cento voces
Le cava assaltava cavalleros feroce
Usque meridie tardava le battalia
Nemo sapeva que ibi occurreva
Multe gente ante le cava stava
Sin fin le un le altere demandava:
Sape tu, sape tu- qui es le victor?
Omne Cracovianos sentiva timor
Quando campanettas le meridie signalava
Subito le ruito del cava cessava
Exiva le dracon, in toto sin secturas
Omne cavalleros, occidite per morsuras
Le urbe cadeva in resignation
Luctuose deveniva tote le nation
ma un scarpero povre, Skub nominate
un astute plano habeva inventate
Ille prendeva le pelle d’un vitello
con sulfur’ in abundantia plenava illo
Pois ante le cava le pelle poneva
Celate in umbras, ille attendeva
De nocte le dracon le esca trovava
habente fame, illo non hesitava
in un instante, vitello devorava
Post un momento, in dolor clamava
Sulfur’ adureva le ventriculo del bestia
que vociferava con tote su fortia
Sete tan terribile le monstro affligeva
Al fluvio Wisla, illo curreva
Bibeva, bibeva, bibeva le dracon
Tosto similava un grandissime ballon
Rumpeva e causava inundation
Tunc jubilava tote le nation
Como un heroe Skub era celebrate
pro su extraordinari facultates
Le filia de Krak, le dulce Wanda
ille maritava, e hic fini le legenda

2017-12-05 – Explōsiōne in Sȳria

24774905_1803492959949832_7774327706966059041_nAd mínimo ócto hóminēs es occīso post explōsiōne dē bómba in Mārte-díe in mōtro-vehículo trānsportānte viātōres in párte Akrama dē úrbe Homs in Sȳria médio – in territōrio ténto ab gubernāculo dē Sȳria dūcto ab prǽside Bashar al-Assad. In mēnses recēnte, múlto territōrio dē adversārios, jūvāto ab Occidēnte, et dē álio congregātiōnes mīlitānte, inclūdēnte Cīvitāte Islāmico, es acquīsīto ab mīlitāres dē gubernāculo dē Sȳria, jūvāto ab Rōssia. (17 | SY)