Monthly Archives: November 2017

La revolucio donis nefinan venkon al Esperanto

Antaŭ cent jaroj, la 7-an de novembro 1917 laŭ la moderna kalendaro, en Rusio okazis revolucio kiu ŝanĝis la mondon. En Rusio la revolucio renversis ĉion kaj inter multaj aliaj evoluoj dum kelkaj jaroj enkondukis oran epokon de Esperanto. 


Propaganda libro eldonita en Sovetio en 1923. Foto: British Library.

Antaŭ kelkaj jaroj Dmitrij Vlasov, kiu tiam studis ĵurnalistikon en la Peterburga Universitato en Rusio, ekinteresiĝis pri Esperanto. La rezulto de lia interesiĝo iĝis du monografioj pri la uzo de Esperanto en Rusio de 1887 ĝis 1938, kiam la Esperanto-movado efektive estis likvidita de la sovetiaj potenculoj.

En sia magistriĝa disertaĵo Historio de aplikado de Esperanto en Rusio, aperinta ruslingve ĉe la eldonejo Impeto en 2014, Dmitrij Vlasov interese rakontas pri la estiĝo, ekfloro kaj malapero de la Esperanta gazetaro en Rusio antaŭ cent jaroj. La saman temon li esploras ankaŭ en sia pli frua verko Esperanto – duonjarcento sub la cenzuro, aperinta ruslingve ĉe Impeto en 2011.

Ni petis lin rakonti pri siaj esplorrezultoj en mallonga intervjuo.

Libera Folio: Kiaj estis la kondiĉoj de la Esperanta gazetaro en Rusio en la jaroj antaŭ la februara revolucio en 1917? Kio ŝanĝiĝis lige kun la februara revolucio, kaj kiuj estis la plej signifaj Esperantaj eldonaĵoj de tiu tempo?

Dmitrij Vlasov: – Esperanta gazetaro en la Rusia imperio estiĝis en la jaro 1905. Antaŭ la februara revolucio en la lando aperis proksimume 40 esperantistaj eldonaĵoj. Tipologie oni povas dividi ilin en tri grupojn. Unue, eldonaĵoj en Esperanto kaj en naciaj lingvoj (la rusa, pola, armena, finna kaj sveda) pri la Esperanto-movado. Due, ruslingvaj, katalogecaj eldonaĵoj pri la sukcesoj en la disvastigo de Esperanto. Trie, fakaj eldonaĵoj en la internacia lingvo.

– Plej interesaj kompreneble estas la eldonaĵoj de la lasta grupo, ĉar en ili la internacia lingvo estis uzata por transdoni informojn, kiuj ne estis ligitaj kun la Esperanto-movado. Al la plej signifaj el tiuj indas kalkuli la popularsciencan gazeton Espero de la konata Peterburga eldonisto V. Bitner kaj du Varsoviajn eldonaĵojn por medicinistoj: Kuracisto kaj Voĉo de Farmaciistoj.

– Inter la eldonaĵoj dediĉitaj al la Esperanto-movado aperis du grandaj gazetoj: la Peterburga Ruslanda Esperantisto kaj la Moskva La Ondo de Esperanto.

– La februara revolucio fakte neniel influis la Esperantan gazetaron.

Sufiĉe baldaŭ post la oktobra puĉo en 1917 la bolŝevistoj fermis ĉiujn opoziciajn kaj sendependajn gazetojn. Ĉu tio signifis, ke estis fermitaj ankaŭ la eldonaĵoj de la esperantistoj? Kion oni povis presi en Esperanto post oktobro 1917? Kiajn malfacilaĵojn renkontis la eldonistoj de tiu tempo?


Dmitrij Vlasov.

– Oni devas memori, ke la oktobra revolucio okazis dum la unua mondmilito, en periodo, kiam la rusia Esperanto-movado estis tre malfortigita. Unue, multaj esperantistoj estis vokitaj al la fronto kaj pereis. Due, la ekonomiaj problemoj de Rusio forte tuŝis ankaŭ la Esperanto-movadon.

– Se paroli pri la Esperanta gazetaro, do dum la milito pro la alta prezo de papero multaj eldonistoj devis rezigni pri eldonado de periodaĵoj. Tiel en oktobro 1917 en la lando jam ne restis eldonaĵoj en la internacia lingvo. Tamen en la jaro 1918 neatendite okazis subita vigliĝo de la Esperanta gazetaro.

– De 1918 ĝis 1922 en la lando aperis proksimume 50 eldonaĵoj de esperantistoj – efektive pli ol dum la cara tempo! Tamen preskaŭ ĉiuj ili fermiĝis post la publikigo de la unua aŭ dua numero – pro pure ekonomiaj kialoj. Rimarkindas, ke parto el ili estis finance subtenataj de la soveta registaro. Ĉiu ĉi tiuj periodaĵoj estis dediĉitaj al la revoj pri la brila estonteco de Esperanto en la soveta Rusio.

En la 1920-aj jaroj Esperanto estis vaste uzata en Sovetio kadre de la tiel nomata proleta Esperanto-korespondado. Pri kia korespondado temis, kaj kiel ĝi estis uzata en la sovetia gazetaro kaj radio?

– En la 1920-aj jaroj en Sovetio forte evoluis la socia movado de laboristaj-kamparaj korespondantoj. La esenca celo de la movado estis altiri al la gazetaro laboristojn kaj kamparanojn, kiuj verku artikolojn kaj noticojn por amasaj eldonaĵoj. Vaste evoluis en ĉi tiu periodo ankaŭ internacia korespondado: en sovetiaj eldonaĵoj estis presitaj leteroj de eksterlandaj laboristoj kaj kamparanoj, dum en eksterlandaj komunismaj eldonaĵoj estis presitaj leteroj el Sovetio.

– Esperantistoj tuj ekatentis pri ĉi tiu nova fenomeno, kaj rapide aliĝis al la laboro. Tiel Esperanto iĝis unu el la ĉefaj lingvoj de la internacia laborista-kamparana kontakto. Aldone, ekde 1922 multaj sovetiaj radiostacioj komencis elsendi propagandajn programojn en la internacia lingvo pri la vivo en Sovetio por eksterlandaj aŭskultantoj. Lige kun tio, la 1920-ajn jarojn oni povas nomi “ora epoko” de Esperanto, ĉar tiam oni tre aktive uzis ĝin en la praktiko.

Kial kaj kiel finiĝis la periodo de la proleta Esperanto-korespondado? Kiam ĉesis aperi artikoloj en kaj pri Esperanto en Sovetio, kaj kio okazis al la esperantistoj?


La du libroj de Dmitrij Vlasov aperis nur en la rusa lingvo.

– Fine de la 1920-aj jaroj la bolŝevistojn ekmaltrankviligis la kresko de la movado de la laboristaj-kamparanaj korespondantoj, kiu tiam ekhavis enorman skalon. La komunisma partio timis, ke la socia movado povus evolui en la direkto de politika partio, kiu iĝus opozicia.

– Tial oni faris ĉion por ne permesi tian disvolviĝon. Oni komencis subpremi socian aktivadon. Tio kompreneble tuŝis ankaŭ la sovetian Esperanto-movadon, kiu en la 1930-aj jaroj estis tre proksime ligita kun la movado de la laboristaj-kamparanaj korespondantoj. La sovetiaj esperantistoj komencis perdi la subtenon de la potenculoj.

– Aldone en la 1930-aj jaroj en Eŭropo estiĝis la minaco de milito. Tio siavice kaŭzis ke Sovetio fermis sin de aliaj landoj, kio signifis la finon de internaciaj laboristaj-kamparanaj ligoj, ankaŭ en Esperanto. Por liberiĝi de la esperantistaj korespondantoj, la potenculoj likvidis la tutan Sovetian Esperanto-movadon. En la jaroj 1936–1938 ĝiaj gvidantoj estis akuzitaj pri spionado kaj kontraŭrevolucia agado, kaj poste reprezaliitaj.


Pli pri la temo:

2017-11-05 – Turbine de ventos in Civitates Foederato de America

23131824_10154407725039364_5913878099118159654_nIn Celina, Ohio, Civitates Foederato de America orientale, turbine de ventos de latitudine circum duo centum metros, tangente terra in quadrante de commercio in latere orientale de urbe et damnificante domos et tectos, es relato ab administratore pro casus de necessitate. Officio Nationale de Tempo dic, quod in comitatu Mercer, Wabash et Celina es affecto per duo separato turbines de ventos. Sodalitate es misso in lunadie ad aestimare damnos et fortitudine de turbine. (7 | US)

2017-11-05 – Inundationes in Malaysia

AUDI PRAELECTIONEM SONITAM (accentu Italiano)

Inundationibus subitaneis in civitate Penang Malaysiae septentriooccidentalis, quarum causa fuerunt pluviae torrentes horas tenentes, ad minimum septem homines mortui sunt et tria milia evacuata. Fortitudo militaris exercetur ad milia hominum destitutorum salvanda. George Town, civitatis caput historicum, sub aqua bruna turbida est. Selangor et Johor (foederis Malaysiani aliae civitates) civitatem Penang adjuvant. Regionis Seberang Perai pars septentrionalis pessime valet. (0 | MY)

2017-11-04 – Typhon in Vietnamia

AUDI PRAELECTIONEM SONITAM (accentu Francico)

23032470_2127095707316438_8664943203927469119_nDecena milia Vietnamensium se ad evacuandum typhonis Damrey causa praeparant. Sex provinciae centrales – Thừa Thiên-Huế, Bình Định, Phú Yên, Khánh Hòa, Ninh Thuận et Bình Thuận – commeatus maritimi prohibitionem imposuerunt: navibus navigare non licet et navibus jam mari imperatum est, ut ad litus regrederentur vel asylum quaererent. Minister primus vicarius Trịnh Đình Dũng provinciam Phú Yên visitavit inspiciens, an provincia ad typhonem praeparata esset. (14 | VN)

<phoneme alphabet=”ipa” ph=”deˈsena ˈmilija vijetnaˈmɛ̃ziɔm se ad evakyˈɑ̃dɔm tyˈfonis dæmɹi ˈkoza preˈparɑ̃t”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”seks proˈvinsije sɛ̃ˈtrales”/> – <phoneme alphabet=”ipa” ph=”tʰɨə̯ tʰiə̯n hwe”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ɓiɲ ziɲ”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”fu iə̯n”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”xăjŋ hwa”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”nɨn tʰwə̂ˀŋ et ɓɨ̂n tʰwə̂ˀŋ”/> – <phoneme alphabet=”ipa” ph=”kɔmmeˈatys maˈritimi proibisiˈjonɛm imˈpozɥerɔ̃t”/>: <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈnavibys naviˈgare nɔn ˈliset et ˈnavibys ʒam ˈmari impeˈratɔm est”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”yt ad ˈlitys regˈrederɛ̃tyr vel aˈzylɔm ˈkɥererɛ̃t”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”miˈnister ˈprimys viˈkarijys t͡ɕiɲ ɗiɲ zuŋ proˈvinsijam fu iə̯n viˈzitavit inspiˈsijɛ̃s”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”an proˈvinsija ad tyˈfonɛm prepaˈrata ˈesset”/>.

UEA ŝanĝas ĝeneralan direktoron

La Centra Oficejo de UEA ekde la jarŝanĝo iĝos malcentra. La nova ĝenerala direktoro de la asocio, Martin Schäffer, ne laboros en la oficejo. La ĉefa oficisto de la asocio grandparte loĝos en alia kontinento.


Martin Schäffer. Foto: Juan Sebastian Quintero Santacruz CC BY-SA 3.0

La nuna ĝenerala direktoro de UEA, Veronika Poór, forlasos sian postenon en la fino de 2017. Tion anoncis la estraro de UEA en gazetara komuniko dissendita la 1-an de novembro. La decidon la estraro laŭ la komuniko faris la 31-an de oktobro – en la sama tago, kiam Libera Folio raportis pri kunlaboraj problemoj en la Centra Oficejo.

Nova ĝenerala direktoro laŭ la decido de la estraro iĝos Martin Schäffer, kiu nun estas estrarano kaj ĝenerala sekretario de la asocio.

“Kiel volontula estrarano, Schäffer gvidis la financajn analizojn kaj oficejan konsultiĝon, kiuj motivis la decidon. Transprenante sian novan rolon, li demetos siajn postenojn kiel estrarano kaj komitatano”, la estraro skribas en sia gazetara komuniko.

La ĝenerala direktoro de UEA estas la ĉefa dungita oficisto de la asocio, kaj interalie la ĉefo de ĉiuj aliaj dungitoj. Male ol ĉiuj ĝisnunaj ĝeneralaj direktoroj, Martin Schäffer tamen ne intencas labori en la Centra Oficejo.

Anstataŭe li planas daŭre loĝi en Meksiko kaj Germanio “sed en konstanta kontakto kun la Oficejo”, la estraro asertas en sia gazetara komuniko, laŭ kiu li “antaŭvidas bonan kunlaboron kun siaj kolegoj en Roterdamo kaj en la estraro”.

En la sama komuniko Schäffer akcentas la gravecon de zorga administrado de la financaj rimedoj de UEA:

“Kvankam la nuna situacio estas malfacila, ni havas kapablajn oficistojn kaj volontulojn, kaj multajn ŝancojn por asocia evoluigo. Mia celo estos iom post iom proksimigi nin al ekvilibro inter enspezoj kaj elspezoj, dum ni daŭre investas en informado, instruado kaj aktivula trejnado tra la mondo.”

Laŭ Mark Fettes la estraro de UEA faris la decidon pri ŝanĝo de ĝenerala direktoro, ĉar necesas freŝa komenco:

“La Asocio survojas al kelkaj gravaj renovigoj, kiuj postulas fokusitan kaj harmonian kunlaboron. Feliĉe ni havas tiucele la plenan subtenon de d-ino Poór, kiu aktive kunlaboros por kiel eble plej glata transiro dum kelkmonata periodo.”

Al preciziga demando de Libera Folio pri tio, ĉu Veronika Poór restos dungito de UEA, Mark Fettes respondas jene:

– Veronika laboros ankoraŭ proksimume kvar monatojn en la CO, do ĝis la fino de februaro, ĉefe por faciligi la transiron.

Libera Folio: Ĉu Veronika Poór do post la fino de februaro ne plu estos dungito de UEA? Aŭ ĉu ŝi havos alian taskon, ekster la oficejo?

– Ŝia dungo ĉesos tiam (ne nepre precize en la fino de februaro, sed proksime de tiu dato).

Kun Martin Schäffer UEA laŭ Mark Fettes faros unujaran kontrakton, kun la eblo plilongigi, se ambaŭ flankoj estos kontentaj.

En mesaĝo sendita al la komitato de UEA Mark Fettes skribas: ”En la venontaj tagoj ni pli detale priparolos kun la oficistoj la dividon de respondecoj kaj taskoj en la Oficejo, kaj ni raportos al vi pri la plej gravaj evoluoj tiurilate.” Evidente do eĉ la estraro mem ankoraŭ ne scias, kiel la respondecoj estu dividitaj.

Responde al demando de Libera Folio pri tio, kiel oni solvos la problemojn kaŭzitajn de tio, ke la direktoro ne laboros en la oficejo, Mark Fettes respondis:

– Ni diskutas kun Ralph [Schmeits], ke li transprenu plurajn direktorajn funkciojn en Roterdamo.

Ralph Schmeits estas nederlanda oficisto de UEA, kiu nun respondecas pri kontado. Sendepende de tio, kiajn funkciojn oni eventuale transdonos al li, plurajn taskojn laŭ la regularo kaj statuto de UEA tamen rajtas fari nur la ĝenerala direktoro. Grava problemo de la nova aranĝo sekve estas, ke la direktoro ne estas senpere havebla en neatenditaj situacioj, kiam ekzemple necesos subskribi ion nome de la asocio.

En la gazetara komuniko de UEA aperas ankaŭ kelkaj frazoj atribuitaj al la eliranta ĝenerala direktoro, Veronika Poór:

“La nuntempa situacio de la Asocio necesigas Ĝeneralan Direktoron, kies fortaj flankoj estas aliaj ol la miaj el la tre diversaj kaj vastaj kapabloj atendataj de la postenulo. Mi tre ĝojas, ke mi povos transdoni la taskaron al persono, kiu kaj tre bone konas la Asocion, kaj havas profundajn konojn en la plej bezonataj laborkampoj.”