Monthly Archives: October 2017

2017-10-08 – Uragan in Stati Unied de Amerik

22281964_706546432877991_1901900203897858774_nUragan Nate atinav region rare popled proksimu bok de fluad fluviik Mississippi in diurn saturdiik e posteriorie it av atined land sekundfoa proksimu Biloxi, Mississippi, SUA sudik, in matin soldiik kuale tempestad de grup kategoriik un, kel sekuantu prognosatori poteserio menasar viti per inundasioni. Ante atinasion sekund de land, instrumenti mesurik monstrav fluksi ye un metr superioru norm este de New Orleans in Luisiana, Alabama e Mississippi. (0 | US)

2017-10-08 – Uragan in Stati Unied

22281964_706546432877991_1901900203897858774_nUragan Nate atinav region rare popled proksimu bok de fluad fluviik Mississippi in diurn saturdiik e posteriorie it av atined land sekundfoa proksimu Biloxi, Mississippi, SUA sudik, in matin soldiik kuale tempestad de grup kategoriik un, kel sekuantu prognosatori poteserio menasar viti per inundasioni. Ante atinasion sekund de land, instrumenti mesurik monstrav fluksi ye un metr superioru norm este de New Orleans in Luisiana, Alabama e Mississippi. (0 | US)

2017-10-07 – Negotios politico in Novo Zelandia

AUDI PRAELECTIONE SONITO (accentu Germanico)

Wire_AP_548791b9e137474c8af56a6909ecd62b_12x5_992Post electione in Novo Zelandia, omne votos es computato et negotios politico potes esse incepto. Antea duce de populistas, protectionistas et nationalistas Neozelandico (Novo Zelandia Primo) Winston Peters rejice negotiare cum conservativos liberale (Factione Nationale de Novo Zelandia), democratas sociale (Factione de Labore de Novo Zelandia) vel virides (Factione Viride de Novo Zelandia), antequam ab omne factione es cognito, quanto sedes in parlamento es obtento ab illo. (28 | NZ)

Ni parolez!

Yen un ek multa desegni di ca civitanala e pacema movado olqua nur deziras ke ni (li) parolez pri to quo nun eventas en nia lando. Ica Hispana movado havas dulingua nomo, nome la Kataluniana (Parlem) e la Hispana (Hablemos) e to memorigas da me poemeto da Miguel Hernández, olqua skribesis ye nia terorigiva (ne)Civitanala Milito e ke tradukesis da me kelka yari ante nun.

2017-10-05 – Tempestate in Germania

22228578_10155286269469864_3391904819194013947_nVelocitates etiam centum octoginta chiliometros pro hora es attacto, damnos amplo es relicto et arbores numeroso es caeso per tempestate Xavier, notabile per suo ventos de fortitudine typhonico, in jovedie in Germania sepentrionale, includente urbes principale Hamburg, Bremen et Berlin. Tramines de longo distantia inter Berlin, Hamburg et Hannover es revocato in jovedie et circulatione quotidiano de tramines in urbes Septentriogermanico remane disrupto etiam in veneredie. (0 | DE)

Io curre

Io curre trans camminos asphaltate
trans gravellose sentieros forestal
trans tunnels obscur
e somno sin sonios
Io curre trans le die
vade trans le nocte
repe trans le dolor
dormi sur petras
Io curre sin berillos
e non pote vider le placas
vice post vice io me perde
in brumose vias incognite
Io curre nonobstante le fatiga
io non osa stoppar
Immobilitate es morte
reposo es putrescentia
Io curre verso le horizonte
ma illo curre via de me
Io mira le nubes
usque que illos se dissolve
Io curre trans mi pensatas
illos es troppo multe:
illos dice troppo de parolas
le quales viola le grammatica
Io curre usque le limite de exhaustion
e finalmente cade al molle herba
e solo tunc io comprende
que io curreva inutilemente
Io jace al dorso in le herba
e specta le celo sin nubes
Le fuga e le suffrimento ha finite
e io es vacue, solo vacue  

Sin vento

Sin vento,
sin desiro
tu trova libertate
Le spirito eveliate trova
divinitate interne
Dolor es transformate
a serenitate
Musica eternal
plena le anima
con harmonia sustenite:
un canto sin fin

Gelatos

Io vadeva al mercato
desirante un gelato
Ma le gelatos era exhaurite:
io me sentiva perdite
In phantasias io me perdeva
de gelatos que eder io voleva:
gelato molle granulate
sorbet de piras ben frigidate
Bollas glacial con crema e sic uvas
sempre mi palato desira novas:
Qual novitates iste estate?
Tosto comencia le festivitate!
Le plus io ama le liquiritia
sempre le palato illo vitia
e vade ben con altere sapores
frambeses, fragas o liquores
Tunc io audiva un voce in haste:
“Veni, veni al restaurante!
Le torta de gelato ora es preste:
mangia, mangia, car infantes!”

Monato disvastigas konspir-teoriojn

Multaj abonantoj de Monato ekmiregis, kiam ili ricevis la freŝan numeron de la gazeto. En granda artikolo ĝi kiel faktojn diskonigas konspir-teoriojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.

La artikolo havas la titolon “Nifo: Neidentigita fremda operaciulo en la Blanka Domo”, kaj ĝin ilustras foto de prezidento Donald Trump.

La artikolo tamen ne temas pri Trump, sed pri Barack Obama. Sub la foto de Donald Trump estas skribite: “En Usono jam estas nova, laŭleĝa prezidanto.”

La artikolo aperas en la rubriko “Politiko” kaj havas la aldonan indikon “Opinio”. La artikolo tamen ne nur esprimas opinion de la aŭtoro, Alexander Gofen, sed enhavas grandan kvanton de asertoj, laŭ kiuj Barack Obama ne vere nomiĝas Barack Obama, ke li ne vere naskiĝis en Usono, kaj ke lia naskoatestilo estas falsaĵo.

Aldone la aŭtoro asertas, ke la estro de la san-departemento de Havajo, Loretta Fuddy, estis en nekonata maniero murdita de Barack Obama en 2013, por ke ŝi ne malkaŝu la veron. “Ve, ŝia sorto montras, ke ŝia mastro ne ŝajnas esti dankema por ŝia fideleco”, lamentas la aŭtoro.

Efektive ĉiuj asertoj de la aŭtoro estas pruvite falsaj – malmultaj aferoj en la mondo estas same profunde esploritaj kiel la vera naskiĝloko de Barack Obama.

Pluraj legantoj de Monato protestis pri la aperigo de la mensoga artikolo interalie en Twitter kaj Facebook. Unu el la malkontentuloj estas Robert Nielsen, kiu responde al demando de Libera Folio klarigis sian vidpunkton

– Kun granda ŝoko mi legis la artikolaĉon. Mi apenaŭ povis kredi ke Monato publikigis ĝin. Fakte mi relegis ĝin multfoje por konfirmi kion ĝi diras. Laŭ la etika kodo de Monato, la unua principo estas “Respekto al la vero estas la plej alta principo de ĵurnalismo.” Kiam ili aperigis tiun artikolon, ili perfidis ĉi tiun principon.

Laŭ la informoj aperantaj en la gazeto, gvida redaktoro de Monato estas Paul Peeraerts. Responde al demando de Libera Folio li klarigas, ke tamen ne li decidas, kio aperas en la gazeto.

– Ne, tute ne. Rimarku, ke ne troviĝas “ĉefredaktoro”. Ĉefredaktoron Monato bedaŭrinde ankoraŭ ne havas, post la forpaso de Paul Gubbins. Pri politikaj artikoloj decidas la redaktoro pri politiko, pri sciencaj tiu pri scienco kaj tiel plu.

Paul Gubbins forpasis en aŭgusto 2016, do jam pli ol unu jaron Monato estas sen ĉefredaktoro.

La redaktoro pri politiko estas Alexander Shlafer. Responde al demando de Libera Folio li klarigas, ke li volas “eviti forcenzuradon de minoritata opinio aŭ diskriminaciadon kontraŭ la aŭtoro de teksto pri opinio nepopulara”.

– Ĉar, krom esti redaktoro de la rubriko, kiu publikigis la artikolon de s-ro Gofen, mi estas usonano, mi bone scias, ke ne temas nur pri unikaj elpensaĵoj de s-ro Gofen, kaj lia teksto enhavas detalajn referencojn al liaj fontoj.

Libera Folio: Sed la artikolo ja enhavas mensogajn kaj kalumniajn asertojn. Ĉu vi vidas nenian problemon en tio? Kiel tio akordiĝas kun punktoj 1 kaj 8 en la etika kodo kiun Monato asertas sekvi?

Alexander Shlafer: – Ĉu vi povas konkrete diri, kiujn asertojn vi opinias mensogaj kaj kalumniaj, kaj kial? Estus utile, se vi ankaŭ nomus la fonton de viaj asertoj.

Robert Nielsen ne trovas la argumentojn de la redaktoro konvinka:

– Ili diras ke ili volas eldoni ĉiujn kaj ĉiajn opiniojn, sed ĉu ili eldonas ĉiun artikolon ke ili ricevas? Se iu verkis artikolon dirante ke la holokaŭsto ne okazis aŭ ke nigruloj estu sklavoj, ĉu Monato aperigu tiun opinion? Ĉu ili diskonigas malamon kaj antaŭjuĝon?

– Mi komprenas ke ĉiuj rajtas esprimi siajn opiniojn, sed oni ne rajtas aperigi mnsogojn kaj kalumnion. Oni rajtas opinii, sed oni ne rajtas malvere akuzi iun pri murdo. Oni ne rajtas aserti senpruve. Oni ne rajtas trompi per konspiraj teorioj.

La deficito de UEA duobliĝos

Antaŭvideblas, ke la buĝeta deficito de UEA en 2017 estos pli ol 100.000 eŭroj, laŭ informoj donitaj de la estraro. Tio estos la plej granda deficito de UEA iam ajn.


Foto: TaxRebate.org.uk

En 2016 la oficiala deficito de UEA estis 48.700 eŭroj. Jam tio estis ekstreme alta sumo, sed sen mono prenita el la ŝparita kapitalo de la asocio la deficito atingus la rekordan sumon de 86.700 eŭroj.

Ĝis nun la rekorda oficiala deficito en la buĝeto de UEA estis tiu en 2002 – entute 57.194 eŭroj. Temis pri la unua jaro post la protesta demisio de Osmo Buller, kiam la ĝenerala direktoro de la asocio estis Trevor Steele.

La ĉefa unuopa kulpulo pri la tiama deficito estis la grandaj elspezoj por la tiel nomata “Brusela komunikad-centro”, kiu fine estis malfondita en 2005.

Ĉi-jare la estraro de UEA buĝetis deficiton de nur 9.450 eŭroj. La ĉefa rimedo por atingi tian drastan plibonigon de la asociaj financoj devis esti grandaj subvencioj, kiujn la estraro esperis ricevi el nemovadaj fontoj.

Ĝenerala sekretario Martin Schäffer dum la buĝeta diskuto provis klarigi la planon de la estraro rilate tion:

– Dum la buĝetkreado ni multe pripensis, ĉu ligi la subvencipetojn kun la rilataj buĝeteroj, aŭ ne. Fine ni decidis fari tiel, ke ni nur taksis la sumon de la eventuale ricevotaj subvencioj por nia agado. Ĉi tie mi ŝatus emfazi la lastajn vortojn, nome “por nia agado”. La prioritata celo estas havigi pli da monrimedoj por niaj agadoj, do ne temas esence pri novaj, aldonaj projektoj, sed pri monrimedoj por povi daŭrigi la agadon de UEA por niaj komunaj celoj.

Tamen ne vere klaris, pri kiaj subvencioj povus temi, kaj ĉu efektive eblus rekte enskribi ilin kiel enspezojn en la ĝeneralan asocian buĝeton – kutime subvencioj ja estas celitaj por specifaj agadoj, kaj krome postulas partan propran financadon flanke de la subvenciata organizaĵo.

Pri tio atentigis la ĉefaj kritikantoj de la proponita buĝeto, komitatanoj Loes Demmendaal kaj Osmo Buller. Tiuj du tamen estis la solaj, kiuj voĉdonis kontraŭ la superoptimisma buĝeto. Ĝi estis akceptita per 39 poraj voĉoj, 2 kontraŭaj voĉoj kaj 3 sindetenoj. 16 komitatanoj ne voĉdonis.

– Kaze de nericevo de sufiĉe da subvencioj, ni devos tranĉi ĉe aliaj elspezoj aŭ alimaniere kreskigi niajn enspezojn por ekvilibra buĝeto, tiam klarigis ĝenerala sekretario Martin Schäffer.

Nun montriĝas, ke la kritikantoj pravis, kaj en la buĝeto de UEA aperis truo de proksimume 100.000 eŭroj. Tion skribas prezidanto Mark Fettes kaj Martin Schäffer en la diskutejo de la komitato, responde al demando de Loes Demmendaal. Ili tamen ne diras, kiel oni nun atingu ekvilibran buĝeton.

Laŭ la informoj de la estraro UEA ricevis 70.000 eŭrojn malpli da subvencioj ol estis buĝetite. Krome la kotizaj enspezoj estis 20.000 eŭrojn malpli ol oni esperis, kaj la enspezoj de la Universala Kongreso 15.000 eŭrojn malpli. Aldone, la rentoenspezoj de la kapitalo estis 17.000 eŭrojn malpli grandaj ol oni atendis.

Ankaŭ la elspezoj estis 29.000 eŭrojn malpli ol buĝetite, ĉefe pro longedaŭra malsano de unu oficisto, pro kio parton de la salajro pagis la sanasekuro. Tio tamen tute ne sufiĉas por kompensi la truon en la enspezoj. La nunaj kalkuloj montras, ke la jarfina deficito estos inter 90.000 kaj 110.000 eŭroj.

Jam apenaŭ eblas fari ion por grave malpliigi la ĉi-jaran deficiton. Por ke la financoj de la asocio venontjare fartu pli bone, Mark Fettes kaj Martin Schäffer iom surprize proponas daŭrigi sur la vojo kiu ĉi-jare montriĝis tute malsukcesa: “Ni devas uzi la laborfortojn de la movado por gajni pli da mono el nemovadaj fontoj”, ili skribas al la komitato.

Krome la estraro esperas allogi pli da junaj membroj, allogi pli da kongresanoj kaj igi la administradon malpli kosta. Tamen ne klaras, kiel oni volas atingi tion. La sola konkreta propono temas pri “investi en novaj servoj, kiel Amikumu, kiuj respondas al la nuntempaj deziroj kaj bezonoj de esperantistoj”.

Post la demisio de la kongresa asistanto Tobiasz Kaźmierski en aŭgusto, UEA ĝis nun ne publikigis anoncon pri dungo de lia posteulo. Ni demandis al prezidanto Mark Fettes, ĉu la estraro intencas rezigni pri la posteno de konstanta kongresa asistanto por ŝpari monon, kaj kiajn aliajn paŝojn oni intencas entrepreni por malpliigi la deficiton.

– Estas tro frue por doni al vi definitivan respondon. Ni konsideras diversajn eblojn konsulte kun oficistoj kaj aliaj. Kiam ni venos al decido, kompreneble ni unue informos la Komitaton. Post tio vi estos bonvena starigi pliajn demandojn, respondis Mark Fettes.

La buĝeto de UEA por la jaro 2018 ankoraŭ ne estas akceptita – la komitato malaprobis la unuan proponon, prezentitan dum la Universala Kongreso en Seulo, kaj instrukciis la estraron prezenti novan version ĝis la fino de oktobro.

2017-10-01 – Pafado en Usono

22195705_10154649865736548_7267022152171960932_nAktiva pafanto atakis subĉielan festivalon de kamparana muziko en Paradise apud Lasvegaso, Nevado, okcidenta Usono, en malfrua dimanĉa vespero. Almenaŭ dudek homoj estis mortigitaj kaj pli ol cent vunditaj. Policanoj mortigis unu suspektaton kaj serĉis aliajn. La pafanto verŝajne estis loka loĝanto. Vizitantoj de la koncerto raportis, ke ili vidis pafilan tubon en la supraj etaĝoj de la hotelo kaj kazino Mandalay Bay en Las Vegas Boulevard kaj aŭdis sonon similan al aŭtomata pafilo. (0 | US)

Historiaj periodaĵoj nun rete traserĉeblaj

La kompletaj tekstoj de multaj jarkolektoj de pli ol 70 Esperanto-periodaĵoj, ekzemple tiuj de la revuo Esperanto de 1905 ĝis 1946, estas nun plene serĉeblaj en la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Ni petis Bernhard Tuider, la estron de la kolekto, rakonti pli.


Skanado en la biblioteko. Foto: Aŭstria Nacia Biblioteko.

Periodaĵoj estas ege gravaj fontoj, kiuj bone dokumentas la internaciajn kaj regionajn historion, politikon kaj kulturon. Iliaj ciferecigo kaj interreta disponigo havas gravajn avantaĝojn. Ili iĝas facile kaj rapide alireblaj por multaj personoj, ĉar ili estas atingeblaj tutmonde ĉe ĉiu retaliro, ĉiutage kaj ĉiuhore.

Post la ciferecigo la paperaj periodaĵoj restas en la klimatizita kaj sekura librokonservejo, kiun ili forlasas nur esceptokaze, ekzemple se la biblioteko pruntedonas ilin por ekspozicio. Krome la tekstrekonaj algoritmoj nun faras la enhavon de la dokumentoj plene alirebla per tute novaj reserĉaj strategioj.

Ĝis nun la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperanto-muzeo elektis pli ol 70 titolojn de periodaĵoj el la periodo 1889 ĝis 1946, kiuj estis skanitaj de specialistoj en aparta “Sekcio por diĝitaj servoj” de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

La ciferecigo kaj publikigo de la havaĵo ankaŭ ludas gravan rolon en la t.n. Vizio 2025 de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Tiel la nombro de diĝite konsulteblaj dokumentoj – libroj, periodaĵoj, fotoj, bildpoŝtkartoj, muzeaj objektoj, afiŝoj, sondokumentoj kaj arkivaĵoj – daŭre kreskos ankaŭ dum la venontaj jaroj.

Ekde 2006 la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko entreprenis plurajn projektojn pri ciferecigo.

Ĝis nun estas realigita la enkomputiligo de pli ol 1.100 libroj (inter ili pli ol 200 pri la unuaj 31 Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj pli ol 180 de aŭ pri Ludoviko Zamenhof), pli ol 70 diversaj periodaĵoj kun pli ol 900 jarkolektoj, ĉirkaŭ 7.300 fotoj, 2.500 bildpoŝtkartoj, 2.500 muzeaj objektoj, 800 afiŝoj kaj 200 sonbendoj.

Krom la sonbendoj, ĉiuj tiuj dokumentoj estas konsulteblaj pere de la katalogo Trovanto, la katalogo de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo.

En la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko vi povas ne nur trarigardi nian havaĵon, sed pere de la retejo ANNO eĉ eblas sisteme traserĉi la jam ciferecigitajn periodaĵojn. ANNO (AustriaN Newspapers Online) estas la virtuala legsalono por la periodaĵoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

ANNO ebligas al vi entajpi serĉvorton en la kampoj “Text” (teksto) aŭ “Titel” (titolo), elekti unu el 17 lingvoj – inter ili Esperanto – kaj specifi la serĉon laŭ la eldonloko kaj eldonperiodo.

Ekzemple, se vi entajpas en la kampo “teksto” la vorton “Zamenhof”, elektas kiel lingvon “Esperanto” kaj alklakas “Suchen” (serĉi), vi ricevas 1913 rezultojn. Tio signifas, ke en 1913 numeroj de skanitaj Esperanto-periodaĵoj la nomo “Zamenhof” aperas almenaŭ unufoje.

Alklakante unu el la serĉrezultoj, vi malfermas novan fenestron, kie ruĝaj kadroj indikas, sur kiuj paĝoj la vorto “Zamenhof” estas notita.

Se vi alklakas unu el tiuj paĝoj, ĝi pligrandiĝas, por ke vi povu legi la tekston kaj ankaŭ krome tuj vidi, kie kaj kiom ofte la serĉvorto, kiu estas ruĝe markita, aperas.

Tiel eblas esplori pri diversaj temoj en la gazetaro de la koncernaj jaroj. La plej rekomendindaj serĉvortoj estas nomoj de personoj, landoj kaj urboj, sed fakte oni povas entajpi ĉiun temon, pri kiu oni interesiĝas.

Bernhard Tuider