Kakinomoto no Hitomaro (662 – 710)
Monthly Archives: September 2017
2017-09-29 – Accidente in India
AUDI PRAELECTIONE SONITO (accentu Anglico Americano)
Grande pluvia de tempestate monsonio fi causa de pavore in statione ferriviario in hora de puncto matutino in veneredie in Mumbai, Maharashtra, India occidentale. Asylo es quaesito ab denos de peregrinatores in ponte. Post apparentia subito de tanto homines in ponte, fuga de pavore mortifero es incepto et plures quam viginti homines es occiso. Casu simile es in anno praeterito, quando viginti et quattuor homines es calcato et occiso in Varanasi, urbe sacro Hinduico. (0 | IN)
<phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈgɹɐnde ˈplʊvɪɐ de tempesˈtɐte mɔnˈzɔnɪɔ fɪ ˈkɔːzɐ de pɐˈvɔɹe ɪn stɐˈʃjɔne feɹɪˈvjɐɹɪɔ ɪn ˈhɔɹɐ de ˈpʊŋktɔ mɐtʊˈtɪnɔ ɪn veneɹeˈdɪe ɪn mʊmˈbaɪ”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”məharaːʂʈrə”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈɪndɪɐ ɔksɪdenˈtɐle”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ɐˈzɪlɔ es kweˈzɪtɔ ɐb ˈdenɔs de peɹegɹɪnɐˈtɔɹes ɪn ˈpɔnte”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”pɔst ɐpɐˈɹenʃɪɐ sʊˈbɪtɔ de ˈtɐntɔ ˈhɔmɪnes ɪn ˈpɔnte”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈfʊgɐ de pɐˈvɔɹe mɔɹtɪˈfeɹɔ es ɪnˈseptɔ et ˈplʊɹes kwɐm vɪˈd͡ʒɪntɪ ˈhɔmɪnes es ɔkˈsɪzɔ”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈkɐzʊ ˈsɪmɪle es ɪn ˈɐnɔ pɹeteˈɹɪtɔ”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈkwɐndɔ vɪˈd͡ʒɪntɪ et kwɐˈtwɔɹ ˈhɔmɪnes es kɐlˈkɐtɔ et ɔkˈsɪzɔ ɪn ʋaːˈraːɳəsi”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈʊɹbe ˈsɐkɹɔ ˈhɪndʊɪkɔ”/>.
2017-09-27 – Senglaciiĝo en Antarkto
La mara glacia kovro en Antarkto iris malantaŭen al rekorda malalto ĉi-jare – tion scienculoj diris en merkredo, avertante, ke la neantaŭvidebla naturo de la glacia kontinento signifas kreskantajn riskojn por ŝipoj inkluzive de turismaj veturoj. “Ŝajnas, ke kaj la somera minimuma kaj la vintra maksimuma grando de mara glacio ĉirkaŭ Antarkto starigis novajn rekordajn malaltojn”, diris Jan Lieser de la aŭstralia Antarkta Klimata kaj Ekosistema Kunlabora Esplora Centro. (0 | AQ)
EU financos studon pri Esperanto
Ĉu vere studoj de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj? Tion esploros nova projekto kun la nomo “Lingva Akcelilo”, kiun financas Eŭropa Unio.
La kroata nacia agentejo de la EU-fondaĵo Erasmus+ decidis subteni per proksimume 250.000 eŭroj la projekton Lingva Akcelilo, en kiu kunlaboros naŭ partneroj el Slovenio, Slovakio, Kroatio, Bulgario, Germanio kaj Danio. Inter la partneroj estas du universitatoj kaj kvar lernejoj.
Laŭ informoj de Zlatko Tišljar, unu el la ĉefaj motoroj de la iniciato, la projekto estos realigata ekde novembro 2017 kaj daŭros ĝis decembro 2019. Ĝia ĉefa partnero estas la kroatia eldonejo Izvori, kiu jam eldonis kelkdek Esperanto-librojn. Partoprenos ankaŭ Inter-kulturo en Slovenio kun sia sperto pri la Zagreba metodo instrui Esperanton kaj la organizaĵo E@I.
– Temas pri projekto kiu kreos instrurimedojn (didaktikaĵojn) por instruistoj kiuj gvidos en lernejoj kurson Lingva Akcelilo, kiu poste esence plirapidigos la lernadon de dua aŭ tria fremdlingvo. La projekto antaŭvidas kurson por infanoj 7-8-jaraj kiuj scias skribi kaj legi, sed nenion pri lingvaj reguloj kaj gramatiko, klarigas Zlatko Tišljar.
Gravaj partneroj kompreneble estas la du universitatoj – Universitato de Maribor en Slovenio kaj Suddana universitato en Odensee. La kvar partoprenontaj elementaj lernejoj troviĝas en Slovenio, Kroatio, Slovakio kaj Bulgario. Inter la partneroj estas ankaŭ Studio Gaus el Berlino, kiu okupiĝos pri retaj solvoj.
La celo de la projekto estas ellabori instrumetodon, kiu tra tre baza Esperanto helpos infanojn ekhavi komprenon pri la elementaj strukturoj de lingvoj. Samtempe la infanoj efektive ekparolu kaj ekuzu Esperanton sur minimuma nivelo, por povi komuniki kun lernantoj en aliaj landoj.
La metodo uzos nur 250 radikojn, kiuj laŭ Zlatko Tišljar sufiĉas por kompreni 90 procentojn el ordinaraj tekstoj. Tian minimuman Esperanton laŭplane lernos infanoj en la 2-a aŭ 3-a klaso de elementa lernejo.

Por la instruado oni laŭplane uzos la unuajn ses lecionojn en jam ekzistanta retejo, kiu sekvas la Zagreban metodon. La unua eksperimento okazos en kvar elementaj lernejoj, kie grupo da infanoj dum du monatoj trairos la unuajn du lecionojn.
Simila projekto estis proponita al la kroatia nacia agentejo jam pli frue, sed tiufoje ĝi estis malaprobita, rakontas Zlatko Tišljar.
– Baze de mia laboro pri kurso bazita je plej ofte uzataj morfemoj la projekton finformulis profesie por la konkurso Maja Tišljar kaj Maja Cimerman. Ĝi estis transdonita al la kroata nacia agentejo de Erasmus+ en 2015, sed estis malaprobita. Poste oni plibonigis ĝin, kaj ĝi estis refoje transdonita kaj aprobita, pro bona kvalito kaj bone difinitaj celoj kongruaj kun eŭropaj edukceloj.
Laŭ la espero de Zlatko Tišljar, la eksperimento montros, ke la fremda lingvo kiun la infanoj ekstudos en la 3-a klaso de la elementa lernejo tiam montriĝos je 30 procentoj pli rapide lernebla.
– Nun ni devas realigi ĉion kio estas antaŭvidita en la nuna projekto. Temas pri metodaro kaj instrukciaro, kiu ebligas ke la kurson Lingva Akcelilo povos gvidi iu ajn nekonanto de Esperanto post nur kelktaga seminario. La eksperimentaj 2-monataj kursoj pri la unua triono de la kurso devas testi kiom tiu scio jam influas al infana kompreno de bazaj lingvaj reguloj.
La nun aprobita projekto okazos inter novembro 2017 kaj decembro 2019. Poste eblos fari pli ampleksan projekton en dek aŭ pli da eŭropaj lernejoj, se la daŭrigo same ricevos subtenon de la fondaĵo Erasmus+, planas Zlatko Tišljar.
Libera Folio: Kian publikan atenton ĝis nun ricevis la afero?
– Publika atento ĝis nun ne estis, ĉar ni mem ne volis reklami la aferon. Ni ne ŝatus ke la esperantistoj tro substreku la esperantistajn celojn. Ja oni aprobis monon por antaŭenigi la lernejajn celojn, ne por enkonduki Esperanton en la lernejojn, kvankam tio estas kroma efiko.
2017-09-25 – Fuogo in California
In mare di occidento star miscolanza di multo paise american. In occidento dessa miscolanza star paise California. Grandi fuogo comminchiar la in Corona in un ora di yorno in lunedi. Non sabir perque. In principio ellu avvicinar solamente lento segundo camino, ma piu tardi vento comminchiar soffiar. Fuogo fasir casa rovina. Cinis piovir. Popolo devir fugir. Commandante cerrar multo camino e scola in logo vicino di Anaheim. Terreno tanto grandi como Gibraltar incendiar. (0 | US)
2017-09-24 – Triar señores commandante in paise nemsa
Popolo nemsa triar señores commandante. Señores di Angela Merkel, qui volir governo per popolo per maniera christiano, guardar antico usanza e affaires libero, star in logo un, ma in histoire loro gia star piu forti. Señores di Martin Schulz, qui volir governo per popolo, donar ricchezza di qualche señores a autros e governo di Bruxelles a il paise, star in logo due; loro volir star contra governo e non piu governar. Señores, qui star contra nuve popolo, star in logo terzo. (85 | DE)
2017-09-23 – Tempus calidum in Australia
AUDI PRAELECTIONEM SONITAM (accentu Anglico Americano)
In litore orientali Australiensi sudatur caloris unda verna. In partibus nonnullis Novae Cambriae Australis in Australia orientali, temperatura quadraginta gradus Celsianos attigit. Circiter octoginta vegetationis incendia in Nova Cambria Australi et Queenslandia Australiae boreoorientalis sunt. Caloris unda venit in hebdomade recente ex altae pressionis aëriae crista in interiore Boreoaustraliano. De tempore severo in Victoriae partibus nonnullis quoque advertitur. (0 | AU)
<phoneme alphabet=”ipa” ph=”ɪn ˈlɪtɔɹe ɔɹɪenˈtɐlɪ ɐʊstɹɐˈlɪenzɪ ˈsʊdɐtʊɹ ˈkɐlɔɹɪs ˈʊndɐ ˈveɹnɐ”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ɪn ˈpɐɹtɪbʊs nɔˈnʊlɪs ˈnɔve ˈkɐmbɹɪe ɐʊsˈtɹɐlɪs ɪn ɐʊsˈtɹɐlɪɐ ɔɹɪenˈtɐlɪ”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”tempeɹɐˈtʊɹɐ kwɐdɹɐˈdʒɪntɐ ˈgɹɐdʊs selˈʒɪɐnɔs ɐˈtɪdʒɪt”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”sɪɹsɪteɹ ɔktɔˈdʒɪntɐ vedʒetɐˈʃɪɔnɪs ɪnˈsendɪɐ ɪn ˈnɔvɐ ˈkɐmbɹɪɐ ɐʊsˈtɹɐlɪ et kweenzˈlɐndɪɐ ɐʊsˈtɹɐlɪe bɔɹeɔɔɹɪenˈtɐlɪs ˈsʊnt”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈkɐlɔɹɪs ˈʊndɐ ˈvenɪt ɪn hebdɔˈmɐde ɹeˈsente eks ˈɐlte pɹeˈʃɪɔnɪs ɐˈeɹɪe ˈkɹɪstɐ ɪn ɪnˈteɹɪɔɹe bɔɹeɔɐʊstɹɐˈlɪɐnɔ”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”de ˈtempɔɹe seˈveɹɔ ɪn vɪkˈtɔɹɪe ˈpɐɹtɪbʊs nɔˈnʊlɪs ˈkwɔkwe ɐdˈveɹtɪtʊɹ”/>.
Nur mil parolantoj de Esperanto en Ĉinio
Same kiel pri la nombro de esperantistoj en la tuta mondo, ankaŭ pri la kvanto de parolantoj en Ĉinio cirkulas plej fantaziaj ciferoj. Post iom da sondado Liu Xiaozhe tamen konkludas, ke verŝajne nur kelkcent homoj en Ĉinio, kaj preskaŭ certe ne pli ol mil, efektive scipovas paroli Esperanton.

En la artikolo Esperanto en Ĉinio, mi skribis, ke nun en Ĉinio laŭ mia takso estas malpli ol mil homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Oni demandis min, de kie venis tiu nombro.
Mankas en Esperantujo firmaj organizoj, kiuj povus ekzakte enketi datenojn pri Esperanto. Oni ankaŭ malfacile difinas, kio estas “scipovi paroli” iun lingvon. Sed taksi numerojn de Esperanto-parolantoj en Ĉinio ne estas tiel malfacile kiel oni imagas.
Antaŭ ĉio bonvole rimarku, ke mi ne uzas la vorton esperantisto, pri kiu oni ofte disputas. Mi uzas la esprimon parolanto de esperanto, kiu pli klare karakterizas homojn, kiuj parolas Esperanton. Do tio simpligas la aferon.
En Ĉinio estas malmultaj parolantoj de Esperanto, kion mi povas konstati per miaj renkontiĝoj kun lernantoj kaj subtenantoj de Esperanto, dum mia vojaĝo en diversaj provincoj. En iuj urboj, kvankam la mezuro de la Esperanta movado estas granda, tamen plejparto de la partoprenantoj estas nur subtenantoj de la ideo de Esperanto, sed ne parolantoj de tiu lingvo.
En fotoj raportantaj pri la Esperanta movado en Ĉinio, oni povas vidi multajn partoprenantojn, kiuj plejparte fakte ne scipovas paroli Esperante. Iuj prezidantoj de Esperantaj asocioj scipovas diri nur “Saluton” en Esperanto. Nia asocia estro, kiu fervore laboras por Esperantaj laboroj, skribis “jis laivedo” (“ĝis revido”) por adiaŭi nin en la reto.
Pro la malmulteco de parolantoj de Esperanto, en la sama urbo kaj eĉ en la sama provinco, preskaŭ ĉiuj parolantoj konas unu la alian. Nome, se iu kapablas paroli Esperante, certe li scias, kiuj aliaj en la loko povas paroli tiun lingvon, kaj certe li estas konata de aliaj parolantoj.
Por ricevi relative precizan nombron, mi afiŝis en la Ĉina Esperanta Forumo, petante helpon de parolantoj de Esperanto el aliaj provincoj de Ĉinio. Mi petis, ke oni prezentu al mi jenajn ciferojn: Kiom da loĝantoj estas en viaj urbo kaj provinco? Kiom da parolantoj de Esperanto estas en viaj urbo kaj provinco?
Unue mi mem respondas pri la nombroj de niaj urbo kaj provinco: En nia urbo Urumqi (la ĉefurbo de la provinco) estas 3,5 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 3 parolantoj de Esperanto. En nia regiono (provinco) Xinjiang estas 23 milionoj da loĝantoj, inter kiuj estas ĉirkaŭ 5 parolantoj de Esperanto.
Sinjoro Venki (Zhao Wenqi) informis min, ke en la urbo Guangzhou (la ĉefurbo de la provinco) estas 14 milionoj da homoj, el kiuj li konas 10 parolantojn. En la provinco Guangdong loĝas ĉirkaŭ 100 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 20 parolantoj.
Sinjoro Chielismo (Wang Tianyi) diris, ke en la urbo Xi’an (la ĉefurbo de la provinco) estas 8,2 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 5 parolantoj. En la provinco Shaanxi estas 37 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 10 parolantoj.
Sinjoro Zhou Qi diris, ke en la urbo Chengdu (la ĉefurbo de la provinco) estas ĉirkaŭ 14,3 milionoj da loĝantoj, en la provinco Sichuan estas 82 milionoj da loĝantoj. La 20 parolantoj en la provinco ĉiuj estas en la urbo Chengdu.
Sinjoro Kolono (Cao Baozhu) informis min, ke en la urbo Tianjin (administrata rekte de la ŝtato, kun la sama administra rango kiel provinco) estas 13 milionoj da loĝantoj, el kiuj ĉirkaŭ 25 povas paroli esperanton. Tamen mi iom dubas pri tiu nombro. Komence li fanfaronis, ke en Tianjin estas 100 parolantoj, kaj poste li konfesis sian troigon. Sed mi suspektas, ke lia lasta nombro ankoraŭ estas troigita.
En urbego, kies loĝantaro superas 6 milionojn, la demandito rifuzis respondi la demandon, eble pro honto pri la nombro, murmurante, ke tia enketo estas sensignifa. Kaj dum mia enketo, ankaŭ aliaj kelkaj subtenantoj de Esperanto esprimis similan opinion.
Ĝenerale la ĉefurboj ekonomie kaj kulture estas pli progresintaj ol aliaj partoj de la provinco. Analizante la superajn nombrojn, kunligante mian sperton, mi taksis, ke en la provinca ĉefurbo estas ĉirkaŭ 1 parolanto el miliono da homoj, kaj en tuta provinco estas ĉirkaŭ 1 parolanto el 3 ĝis 5 milionoj da homoj.
Ĉar la nombroj de la provinco jam inkluzivas tiun de la provinca ĉefurbo, tial mi kalkulas nur laŭ la nombroj de la provincoj. Nun en Ĉinio estas 34 provincoj aŭ samrangaj administraj regionoj kun 1406 milionoj da loĝantoj. Do laŭ la proporcio de Esperantaj parolantoj en provinco, la nombro en la tuta Ĉinio estas ĉirkaŭ 300 homoj.
Eble iuj opinias, ke la statistikantoj forgesis kelkajn parolantojn. Do ni duobligu la numerojn, kaj la rezulto estas 600 homoj. Se fidelaj samideanoj opinias, ke tiu numero damaĝas ilian senton, ni triobligu la nombron, sed la rezulto daŭre malsuperas la nombron 1000!
Mi diskutis tiun temon kun esperanta veterano. Lia respondo estas pli malesperiga: Estas malpli ol 100 ĉinoj, kiuj bone parolas Esperanton! Mi pensas, ke eble li juĝas ĉinajn parolantojn laŭ sia lingva perfekteco.
Estas imageble, ke multaj subtenantoj de Esperanto abomenas min pro tiu malesperiga nombro. Do kial mi faras tion? Mi ne estas malamiko de Esperanto. Mi eklernis Esperanton antaŭ 35 jaroj, kiam mi estis 16-jara. Mi ne povas diri, kiam mi esperantistiĝis, ĉar ĝis nun mi ne kuraĝas diri, ke mi jam vere posedas tiun lingvon.
Mi enketas la nombron de ĉinaj Esperantaj parolantoj kun antaŭvidebla mizera rezulto, ne por sonorigi la funebran sonorilon por Esperanto. Mi volas sonorile veki samideanojn!
Troaj mem-dignigo kaj fanfaronado estas la komunaj karakterizoj de malfortaj sociaj grupoj. Milionoj da parolantoj de Esperanto en la mondo estas malvera nombro. Sed ni mem devas sobre koni nian veran situacion. Ni ne estu trompitaj de la fumbombo pafita de ni mem.
Agnoski problemon estas bazo por solvi problemon. Solvi problemon eble estas nefacile. Sed problemo estas nesolvebla, se oni ne agnoskas aŭ eĉ kaŝas la problemon.
Ĉinoj konsistigas ĉirkaŭ 19% el la monda loĝantaro. La Esperanta movado en Ĉinio certe estas grava parto de tiu en la mondo. Internacia Esperanta movado sen Ĉinio estas nekompleta kaj kripla.
Kvankam la kvanto ne decidos ĉion, ĝi estas grava bazo de disvolviĝado de la movado.
En Ĉinio ne estas tiom da parolantoj, kiom oni propagandas. La veran nombron la subtenantoj ne volas agnoski, kaj ĝi estas ignorebla kompare kun la nombro de la loĝantoj en Ĉinio.
Kiu estas la kaŭzo de tia situacio? Kie estas la eliro? Ĉu restas espero je la Esperanta movado en ĉi tiu grandega lando?
Solis (Liu Xiaozhe)
La teksto unue aperis en la blogo de Liu Xiaozhe
Pli pri la temo:
2017-09-19 – Tremblasion de ter in Meksik
Tremblasion de ter de granditet sept totali e un desim av perkuted Meksik, mortifikante plu ka dusent homi e destruktante edifisii in Ciudad de México. *Episentr de tremblasion esav proksimu San Juan Raboso, Puebla, Meksik sentrik, in distantitet sirka sent dudes kilometri da Ciudad de México. Tremblasion eks-moved a stradi mili de homi, sukused, trepidant, lakrimant e eforsant atinar sue proksimi per telefon. Otr tremblasion in ist mens avav mortifiked kuasi sent homi. (38 | MX)
2017-09-18 – Tempesta in Insula di Muchacha
Tempesta Maria star in mare di occidento. Ellu minachiar Guadalupa (parte di occidento di paise francis). Ista tempesta star tempesta numero un tanto forti in histoire di Dominica. In insula Santo Thomas e Santo Joanne, multo genti devir sortir casa di loro e andar a casa di governo, birchè tempesta Irma gia rompir multo casa di genti. Ista due insula star parte di Insula di Muchacha, qualche star parte di oriento di miscolanza di multo paise american. (0 | US-VI)
2017-09-18 – Tempesta in Romania
In occidento di Mare Negro star paise Romania. In occidento dessa paise star città Timișoara (altra nome Temeswar o Temesvár). Doppo forti tempesta con rapido vento in logo vicino dessa città in domingo, quasi dieci umano star morto e piu que cento haber piaga. Mihai Tudose, commandante di Romania, fasir visita in città in lunedi. Klaus Werner Iohannis, altra commandante di Romania, dicir, que ista orror star falta di governo, birchè ellu non rapido avisar ista tempesta. (0 | RO)
2017-09-15 – Peskado nelegal en Est-Timor
La polico Est-Timorana, apud aktivisti dil organizuro ekologial Pastoro Maral, interceptis floto peskanta Chinlandana di dekekin navi tenanta kargajo nelegal alegata di quaradek tuni de sharki; tale informili Australiana raportis en venerdio. Yakto motorizita Ocean Warrior nun patrolias por kontrolar, ka la navi livos l’ aqui Est-Timorana. Pingtan Marine Enterprise, qua proprietas la navi, suspektesas ecesir la quanto permisita dal ministerio di peskeyi Est-Timorana. (0 | TL)
<phoneme alphabet=”ipa” ph=”la poˈlit͡so esttimoˈrana”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈapud aktiˈvisti dil organiˈzuro ekoloˈgjal pasˈtoro maˈral”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”interˈt͡septis ˈfloto pesˈkanta t͡ʃinlanˈdana di ˈdekekin ˈnavi teˈnanta karˈgaʒo neleˈgal aleˈgata di ˈkwaradek ˈtuni de ˈʃarki”/>; <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈtale inforˈmili austraˈljana raˈportis en veˈnerdjo”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈjakto motoriˈzita ˈoʊʃən ˈwɔɹiɚ nun patˈroljas por kontroˈlar”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ka la ˈnavi ˈlivos lə ˈakwi esttimoˈrana”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”pʰiŋtʰan məˈɹiːn ˈɛntɹ̩pɹɑjz”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”kwa propˈrjetas la ˈnavi”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”suspekˈtesas et͡seˈsir la ˈkwanto permiˈsita dal minisˈterjo di pesˈkeji esttimoˈrana”/>.
2017-09-14 – Tempesta in Vietnam
Tempesta Doksuri comminchiar sopra mare di oriento e ricevir forza di calor. Doppo ista, tempesta venir supra terra in mezzo di paise Vietnam. Rapido vento e forti piove fasir lampo oscuro, rompir casa, forar multo arbor fora radiz e gitar loro in logo vicino. Ance governo fasir lampo oscuro per impedir cosa male. Multo genti restar in casa. Un umbre morir in logo vicino di nord di città Đà Nẵng. Multo cosa non star facile, birchè nave di aria star incapache di volar. (0 | VN)
2017-09-11 – Tropika ŝtormo en Usono
En Georgio (suda Usono), tri homoj mortis pro la uragano Irma (poste malfortiĝinta al tropika ŝtormo Irma) – pro faloj de arbo kaj forblovo. La centro de Irma moviĝis malrapide el la okcidenta bordo de Florido (suda Usono) en sudokcidentan Georgion en frua lunda posttagmezo proksime de Valdosta. En Valdosta, kie multaj floridanoj kolektiĝis por atendi la preterpelon de la ŝtormo, ventoj blovis je rapideco ĉirkaŭ sesdek kilometroj en horo, sed ili ne kaŭzis gravan damaĝon. (0 | US)
2017-09-11 – Alto agua in Scirocco di Carolina
In mare di occidento star miscolanza di multo paise american. In scirocco dessa miscolanza star paise Scirocco di Carolina. In ista paise star città Charleston. La in lunedi, multo strada star pieno di alto agua doppo tempesta Irma. Agua star dieci piedi di alto. Star terzo agua tanto alto in histoire di città. Vento soffiar multo segnio di strada. In mezzo di città, quasi tutto mercante cerrar su botega, ma un furniere aprir su botega. Notte venir e agua lento basciar. (0 | US)
2017-09-10 – Tempesta in Florida
In mare di occidento star miscolanza di multo paise american. In scirocco dessa miscolanza star paise Florida. Tempesta Irma star in città Key West e autros izola Florida Keys in mattina di domingo. Vento forar multo arbor fora radiz e soffiar loro. Piove fasir strada vicino mare pieno di agua alto. Lampo star oscuro. Aria pressar piu forti e vento star piu rapido. Señores star inquieto, que Florida Keys, caiena di izola di sabia in scirocco di Florida, bisogno star rovina. (2 | US)
2017-09-08 – Refusa de intrada in Singapur
Kasiviswanathan Shanmugam, ministro de a(f)feres intern e jure singapurian, ha refusat intrada de du predicatoros c(h)ristian extran, queles hat petit permissiones de labor por brevimen predicar in Singapur. Il ha dit: “Just qualmen yo hat interdictet erudites o predicatores islamic venir a Singapur, talmen li interdiction maxim recent ha esset por predicatoros c(h)ristian.” Un ex li predicatoros titulat islam quam un religion de domination de munde e ne de pace. (0 | SG)
2017-09-07 – Motu de terra in Mexico
In vespere de jovedie, littore meridionale Mexicano es affecto per motu de terra de magnitudine octo et uno decimo, subvertente domus in Chiapas juxta limites Guatemalense, occidente ad minimo triginta homines et causante megacymate. Manuel Velasco, gubernatore de Chiapas, dic, quod tres homines es occiso in San Cristóbal, includente duo feminas in domu collapso. Praemonitu de megacymate periculoso es emisso pro littore Pacifico de America Centrale usque ad Aequatoria. (36 | MX)
Tur-strato iĝis Turmstrasse
La 5-an de septembro venas el la presejo la germana traduko de la originala Esperanta romano Tur-strato 4. La tradukinto Christian Cimpa rakontis al Libera Folio kiel okazis, ke ordinara nacilingva eldonejo volis aperigi tradukon de jam iom aĝa Esperanta klasikaĵo.

Libera Folio: Kia verko estas Tur-strato 4, kaj kial ĝi laŭ vi meritas la atenton de nuntempaj legantoj?
Christian Cimpa: – Ĝi estas romano okazanta en la laborista medio de Vieno dum la intermilita tempo, precize en 1929. La ĉefa ideo de la verko estas priskribi la senesperajn cirkonstancojn de la subaj sociaj tavoloj, al kiuj en kelkaj distriktoj apartenis la granda plimulto de la loĝantaro. Temas do pri literaturo kun politikaj implicoj, oni eĉ povus paroli pri “tendenc-literaturo”. Bonŝance la temo povas esti rigardata kiel malaktuala kaj historia, sed eĉ kun tia aliro la verko daŭre restas interesa, ebligante surprizajn renkontojn kun personoj tre mirigaj el hodiaŭa vidpunkto kaj iliaj faroj. Multaj aŭtobiografiaj rakonteroj kuniĝas por krei aŭtentan bildon pri la vivsituacio de laboristaj familioj post la unua mondmilito (ne nur en Vieno).
Kiel okazis, ke ĝi estis tradukita kaj eldonita en la germana?
– La ideon havis Kurt Lhotzky, loka esperantisto. Kiel posedanto de multe frekventata librovendejo, en kies bretaroj staras ankaŭ Esperanto-libroj, li ne bezonis pensi tro fore. Kiam li foje vizitis la leg-salonon de la Viena Esperanto-muzeo, kie mi laboras, ni iom interbabilis – kun la rezulto, ke samvespere mi jam sidis ĉe bona botelo da vino super tiu fama klasikaĵo de la Esperanta literaturo por kontroli, ĉu la entrepreno realigeblas. Mia kolegino Andrea Sochurek tuj promesis sian subtenon, kaj kelkajn monatojn poste mi liveris la pretan manuskripton al Kurt, kiu pro siaj profesiaj kontaktoj sciis, kiujn eldonejojn valoras alparoli. Kaj li tuj sukcesis. La stabo de la eldonejo Edition Atelier senhezite kaj eĉ iom entuziasme akceptis la proponon.
Kian signifon laŭ vi havas ĝia apero en la germana?

– Laŭ mi tre gravan, almenaŭ portempe kaj surloke. Mi rimarkis, ke esperantistoj foje tendencas formi enklavojn ene de siaj sociaj kaj lingvaj medioj. Maltaŭgaj elpaŝoj de unu flanko kaj misinformo kaj rifuzo de la alia reciproke sin altenpuŝas. Tiel veraj interŝanĝoj de ideoj, substancaj konversacioj, egalnivelaj diskutoj kun la ĉirkaŭaĵo malofte okazas.
– Aliflanke la traduko de Esperanto-literaturo nacilingven kvazaŭ “nature” kreas la bezonon, almenaŭ la okazon, paroli pri tiu fenomeno. Kaj tiel la nepenetreblaj membranoj, kiuj firme enŝlosas la Esperanto-socion kvazaŭ en vezikojn kaj forbaras ĝin de la granda plimulto de nia socio, iĝas trarompeblaj. Ĝenerale mi ĝojus, se la esperantistoj ne vivus (nur) en paralela universo, kun ĉiam la samaj sen- aŭ eĉ kontraŭefikaj provoj trovi ian atenton de aliuloj. Kio mankas, estas komunaj terenoj kun la “ekstera mondo” aŭ almenaŭ portempaj rendevuejoj kun la realo. Tian Kurt Lhotzky kiel iniciatinto, Andrea Sochurek kiel valora lektorino kaj mi klopodis havigi per tiu traduko.
Kiajn malhelpojn (se iajn) renkontis la projekto eldoni en la germana Esperantan originalaĵon? Ĉu aperis iaj antaŭjuĝoj?
– Ĝis nun neniajn malhelpojn. Kontraŭe, ĉe la eldonejo ni trovis ekskluzive simpation pri tiu nova – kaj kompreneble ankaŭ iom ekzota – aspekto. Krome la fascino de la libro eliras el la fakto, ke oni devas ĝin kalkuli al la (ĉefe) germanlingva ĝenro de la tiel nomata “laborista literaturo”, kiu iom floris en Vieno kaj kelkaj aliaj urboj en Aŭstrio kaj Germanio. Aperinte en 1934 la romano vere estas unika, ĉar tiutempe en ambaŭ landoj diktatoraj reĝimoj jam subpremis ĉian socialisman agadon. Estas do ne nur la libro, kiu hodiaŭ povas servi al Esperanto, ankaŭ Esperanto tre grave servis al la libro ĉe ties naskiĝo.
– Hodiaŭ literaturemaj fakuloj jam tre scivole atendas la aperon de Turmstraße 4, kaj tre certe ĝi meritas kaj ricevos atenton. La nombro de la antaŭmendoj estas tre ĝojiga kaj la ĝisnunaj reagoj de la publiko al diversaj anoncoj senescepte favoraj. La veraj defioj estos la publikaj prezentadoj, la diskutoj, la personaj renkontoj kun la publiko. Dum miaj ĝis nun 27 jaroj kiel deĵoranto en la Esperanto-muzeo en Vieno mi konfrontiĝis kun multaj antaŭjuĝoj kontraŭ planlingvoj kaj lingvoj entute. Mi ĝojas pri la – esperinde multnombraj – ebloj korekti aŭ almenaŭ kontraŭargumenti la plej drastajn malĝustajn imagojn pri Esperanto. Kaj tio sen blinda fervoro aŭ zelotismo, ĉar, kiel la multjara direktoro de niaj biblioteko kaj muzeo, Herbert Mayer, kutime diris: Por varbi pri Esperanto oni ne bezonas propagandi, sufiĉas rakonti pri ĝi.