La novan Jarlibron de UEA hantas homoj kaj adresoj, kiuj devus ne troviĝi tie. Reaperas ne nur nomoj de delonge eksaj respondeculoj, sed eĉ forpasintoj. La Jarlibro estis preparita de EU-subvenciata volontulo, ŝajne kontraŭ la reguloj de la volontula programo.
Laŭ la reta Jarlibro de UEA Osmo Buller denove estas la ĝenerala direktoro de la asocio.
La vero kompreneble estas, ke la multjara direktoro Osmo Buller emeritiĝis en majo 2017 kaj ne revenis al la Centra Oficejo. La misinformo pri lia posteno estas unu el multaj eraroj en la reta Jarlibro de UEA. Ĝuste tiu eraro ne aperis en la presita Jarlibro, sed ja multaj aliaj.
La ĝenerala direktoro de UEA restas Veronika Poór. Ŝi do respondecas pri la decido konfidi la redaktadon de la Jarlibro al nesperta volontulo kun tre mankohavaj scioj pri la movado, anstataŭ dungita oficisto, kiel oni faris en antaŭaj jaroj.
La papera Jarlibro de UEA estis liverita al la membroj meze de aŭgusto, kaj baldaŭ aperis amaso da plendoj pri diversspecaj fuŝoj en la enhavo. Ekzemple konkursaĵoj de la Belartaj Konkursoj laŭ la Jarlibro daŭre estu senditaj al la sekretario Michela Lipari, kiu forlasis tiun postenon pasintjare. Kiel prezidanto de la Akademio de Esperanto resurektis Christer Kiselman, kiu demisiis en decembro 2015, kiel Libera Folio tiam rakontis.
Malnovaj nomoj troveblas ankaŭ sub Akademio Literatura de Esperanto, kiu daŭrigas la laboron de la iama Esperantlingva Verkista Asocio: tie plu aperas Lucija Borčić (forpasinta en 2015) kaj Lina Gabrielli (forpasinta en 2016), kiuj kompreneble devis esti forigitaj. Lucija Borčić fakte estis forigita jam en la Jarlibro 2016, sed nun mirinde reviviĝis.
En la komitata diskutlisto de UEA komitatano Amri Wandel el Israelo, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj, miras, kial anstataŭ lia nomo aperas tiu de Fabrizio Pennacchietti, kiu jam antaŭ kvin jaroj forlasis la postenon de prezidanto. Kaj tiu ne estas la sola eraro kiun li tuj trovis:
– La redaktoro de Israela Esperantisto en la papera Jarlibro 2017 estas Doron Modan, eksiĝinta antaŭ dek jaroj. La ĉefdelegito de Israelo, Jehoshua Tilleman, cetere plendis, ke pluraj korektoj kiujn li ĝustatempe sendis al la CO ne aperas.
Komitatano Brian Moon listigas pliajn erarojn kaj faras drastan konkludon:
– La dissendita papera Jarlibro 2017 estas neuzebla kiel informfonto pri la nunaj UEA kaj Esperanto-movado. Ŝajnas, ke ĝi estas efektive misokazinta represo de malnova Jarlibro (do de iu jaro antaŭ 2016). Se tio konfirmiĝos, necesos postuli tutan represon de la Jarlibro 2017 kun la ĝustaj informoj – ja je enormaj kostoj ekster la buĝeto, sed tian fuŝon ne eblas lasi.
Libera Folio la 21-an de aŭgusto skribis al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro, Veronika Poór, por peti klarigojn pri la afero kaj pri tio, kiel ili planas korekti la fuŝon. Ĝis nun neniu el ili respondis.
En la komitata diskutejo Veronika Poór klarigis, ke kiel la bazon de la papera Jarlibro oni ĉi-jare uzis retan datumaron, kiu devis esti plej ĝisdata – sed ĝi evidente ne estis. Por estonte eviti fuŝojn bezonatas pli da homfortoj, ŝi diras.
– Tial mi ŝatus instigi ĉiujn, por kiuj gravas la Jarlibro kaj havas provlegan sperton sinanonci por helpi pri la provlegado de la sekva Jarlibro.
Se konsideri, ke la kvanto de eraroj en la Jarlibro multobliĝis, kiam ĝin unuafoje redaktis volontulo anstataŭ dungita oficisto, la ideo peti helpon de pliaj volontuloj ne ŝajnas tute memklara. Antaŭaj redaktoroj de la Jarlibro, kiujn Libera Folio kontaktis, anstataŭe opinias ke la Jarlibro devus esti redaktata de sperta oficisto.
– Enŝalti komencanton anstataŭ homon bone orientiĝantan kaj konantan la Movadon, superas ĉiujn nivelojn de absurdo. La Jarlibro estas, tradicie, la plej zorge redaktita produkto de UEA kaj ties plej grava jara dokumento. Ĝi estas kaj dokumento kaj laborilo. Sekve ĝi devas esti tre ĝisdata kaj kiel eble plej senerara, diras eksa redaktoro Francisco Veuthey.
Alia iama redaktoro de la Jarlibro, Francisco Javier Moleón, opinias, ke UEA devus finfine decidi, kiujn servojn UEA volas doni al sia ŝrumpanta membraro, kaj poste asigni por tiuj celoj la necesajn rimedojn:
– UEA ne trompu sin mem: homoj volonte pagas kotizon por bonaj servoj. Se ili ne havas bonajn servojn, ili volonte malpagas. Ĉu la Jarlibro estas fundamenta servo de UEA? Se jes, ĉesu agi, kvazaŭ ĝin kapablus redakti kaj provlegi iu ajn en siaj liberaj horoj, kaj tasku al profesiuloj produkti ĝin. Se ne, bonvolu definitive forigi ĝin kaj ŝparu tempon, monon kaj – eble ne malpli grave – ĝeniĝojn de membroj kaj komitatanoj, kiel okazis ĉi-jare.
Ne estas bona ideo doni tian gravan taskon al volontulo, diras Francisco Javier Moleón:
– Ŝarĝi eĉ brilan volontulon per fundamentaj taskoj de fundamenta servo proksimas al senrespondeco. Nuntempe UEA – asocio pli ol 100 jarojn respektinde aĝa – ŝajnas blinde-palpe serĉi sian vojon en la mondo. Io putras en la ŝtato UEA.
Alia eksa oficisto kaj redaktoro de la Jarlibro, Roy McCoy, same opinias, kaj ĝenerale malentuziasmas pri la ideo uzi volontulojn por bazaj taskoj de la Centra Oficejo:
– Pri la ĝenerala volontula projekto de Veronika (kaj ankaŭ de la Estraro, ĉu ne?), mi povas diri ke ĝi estas eble kiel Zamenhof diris, pri aferoj kiuj komence ŝajnas bonaj en la teorio, sed kiuj poste montriĝas esti neoportunaj en la praktiko. Ioma sperto ja necesas por fari la Jarlibron.
Paweł Fischer-Kotowski redaktis la pasintjaran Jarlibron de UEA kiel dungita oficisto. En la diskutlisto UEA-membroj li daŭrigas la temon:
– Mi havas la impreson ke la intenco en la CO estas anstataŭgi profesiajn oficistojn per volontuloj. La avantaĝoj de tiu solvo estas nur ŝajnaj. Kaj, nature, oni ne povas kulpigi volontulojn pri la fuŝoj – la veran respondecon havas nur la dungitoj. En la kazo de la Jarlibro 2017 la plendoj ne direktiĝu al Roxane Romann, sed al la dungito, kiu decidis ke la taskon faru volontulo.
Roxane Romann, kiu redaktis la ĉi-jaran Jarlibron, estas volontulo de TEJO kadre de la Eŭropa Volontula Servo (EVS), programo subvenciata de EU. Laŭ la reguloj de EVS tiaj volontuloj ne rajtas transpreni taskojn de dungitoj. Se montriĝus, ke UEA kaj TEJO ne observas la regulojn, la asocioj povas perdi la rajton uzi EVS-volontulojn.
Ĉar la Jarlibo en antaŭaj jaroj estis redaktita de dungitaj oficistoj, sed ĉi-jare de EVS-volontulo, ŝajnas ke UEA efektive malobservis la regulojn.
Libera Folio demandis al Mark Fettes kaj Veronika Poór, kion la asocio respondos, se EVS demandos al UEA, ĉu EVS-volontuloj estis aŭ estos uzataj por labortaskoj antaŭe faritaj de dungitoj. Ĝis nun neniu el ili reagis.