Monthly Archives: July 2017

2017-07-28 – Investigation de homicidie in Sud-África

AUDI REGISTRATION DE SON (accentu anglesi britannic)

postimageLi casu del homicidie de Karabo Mokoena ha esset demorat in venerdí, pro que corte in Johannesburg a(t)tende li resultates ex li laboratoria medic-legal, queles va determinar, esque ella esset mort o vivent, quande ella esset incendiat de Sandile Mantsoe, quel es a(c)cusat pro li homicidie. Il asserte har trovat la mort in li a(p)partament de le, pos que ella hat suicidiat se, e il confesse har incendiat la per benzine, acide de piscine e un pneumático in li veld in Lyndhurst. (0 | ZA)

<phoneme alphabet=”ipa” ph=”li ˈkazu del homiˈt͡sidje de”/> Karabo Mokoena <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ha esˈset demoˈrat in venerˈdi”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”pro kwe ˈkorte in”/> Johannesburg <phoneme alphabet=”ipa” ph=”atˈtende li rezulˈtates eks li laboraˈtorja ˈmedik leˈgal”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈkweles va determiˈnar”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈeskwe ˈella esˈset ˈmort o viˈvent”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈkwande ˈella esˈset int͡senˈdjat de”/> Sandile Mantsoe, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”kwel es akkuˈzat pro li homiˈt͡sidje”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈil asˈserte ˈhar troˈvat la ˈmort in li appartaˈment de le”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”pos kwe ˈella ˈhat swit͡siˈdjat se”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”e ˈil konˈfesse ˈhar int͡senˈdjat la per benˈd͡zine”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”aˈt͡side de pisˈt͡sine e un pnewˈmatiko in li ˈveld in”/> Lyndhurst.

Sekvaj kongreslandoj: Finnlando kaj Kanado

En la fermo de la Univeralaj Kongreso en Seulo sabate matene estis anoncitaj la kongresurbroj de la jaroj 2019 kaj 2020: Lahti en Finnlando kaj Montrealo en Kanado.


La solena fermo.

Jam pli frue estis konate, ke la kongreso en 2018 okazos en Lisbono, Portugalio.

Pliaj informoj sekvos.

La komitato de UEA malakceptis la buĝeton

La estraro volas tranĉi la salajrojn de la oficistoj de UEA venontjare, sed neniu decido pri buĝeto 2018 estis farita. Same oni ne decidis pri nova kotiza sistemo, nek pri nova strategia plano. Tiaj estas la nerezultoj de la dua komitata kunsido en Seulo.


Komuna fotado de kongresanoj.

La komitato de UEA, kiu havis sian duan kunsidon vendrere matene la 28-an de julio en Seulo, ne akceptis la buĝeton proponitan de la estraro. Anstataŭe oni komisiis al la estraro reprepari ĝin ĝis la fino de oktobro kaj prezenti poste por reta voĉdonado.

Eĉ se komitato estus preta akcepti la buĝeton, ĝi ne estus povinta fari tion, se kontrolo de kvorumo estus postulata, ĉar granda parto da komitatanoj devis antaŭ fino de la kunsido foriri al kunsido por korea unuiĝo, kiu posttagmeze okazis en Korea parlamentejo. Kiam la kvorumo estis kontrolita post la decido resendi la buĝeton al la estraro, montriĝis ke restis en la ejo nur 25 komitatanoj, dum 31 estus bezonataj por kvorumo.

La kritikoj rilate la buĝeton temis interalie pri la mono rezervita por la salajroj de la oficistoj. La buĝetpropono enhavas 10-procentan redukton ĉe tiu punkto. Akcepto de la redukto necesigus aŭ malaltigon de la salajroj aŭ malpliigon de la laborfortoj en la oficejo.

Eventuale parton el la laboro, kiun nun faras pagataj oficistoj, la nova ĝenerala direktoro Veronika Poór planas farigi per voluntulaj fortoj, laŭ ŝia sufiĉe obskura klarigo pri la uzo de subvencia mono.

Ekzemple ĉi-jare parto el laboroj por Jarlibro estas farita per volontula laboro, por kiu estas ricevita subvencio el iu eŭropa subvencifonto. La Jarlibro cetere ĝis nun ne aperis. Post la ekspliko de Veronika Poór pri la uzo de subvencioj multaj komitatanoj flustris, ke ili ne komprenas pri kio temas.

Al la demando, ĉu estis ricevita kiel subvencioj la sumo de 90.000 eŭroj, buĝetita por la nuna jaro, venis nenia klarigo aldone al pli frua informo de Mark Fettes, ke estus ricevitaj 20.000 eŭroj.

Komitatano Osmo Buller kontraŭis la proponon de la Estraro investi pli da mono en dungo de oficistoj en aliaj landoj kaj samtempe tranĉi ĉe la salajroj de la stabo en Roterdamo. Krome li proponis jam pli frue, en la komitata forumo pri kunordigo, ke oni reduktu la buĝeteron de movada evoluigo de 30.000 eŭroj al 20.000.

Fakte, la teksta klarigo de buĝetpropono diras, ke ”Subvencioj kovros kostojn precipe sub Aliaj Oficejoj kaj Movada Evoluigo”. Tamen tiam necesus aparte difini, ke se ne venos tiuj subvencioj, tiuj eroj de buĝeto restu neplenumitaj.

Krome kiel buĝetero, kie eblas redukti kostojn estis menciata ankaŭ la presado kaj sendado de revuo Esperanto, por kiuj oni buĝetis 51.000 eŭrojn.

La komitato ankaŭ ne akceptis ion novan pri membrokategorioj, kvankam la ideo pri reta membreco estas jam diskutata dum du jaroj. Ankaŭ pri tio la estraro estis komisiita fari proponon ĝis la fino de oktobro. La decido pri novaj membrokategorioj kaj ties kotizoj evidente havas influon ankaŭ al buĝeto, do necesus trakti ilin kune.

La komitato tamen nomumis novan elektokomision kaj akceptis ŝanĝojn en elekta regularo, tiel ke la elektoj povas okazi pli rapide. Ne plu necesas kandidatigo 120 tagojn antaŭ la kunsido, sed nur 60 tagojn. Krome la membroj de la elektokomisiono ne plu rajtos mem  kandidati.

Per sekreta voĉdono al elektokomisiono estis elektitaj Guy Matte (34 voĉoj por, neniu kontraŭ kaj du sindetenoj), Ileana Schrøder (28 por, 1 kontraŭ kaj 7 sindetenoj), Michael Boris Mandirola (28 por, 6 kontraŭ, 2 sindetenoj) kaj Didi Weidemann (22 por, 5 kontraŭ kaj 9 sindetenoj).

El komisionanoj Weidemann planas mem kandidatiĝi por la estonta estraro kaj se tiel okazos, li devos laŭ nova regularo tiam forlasi sian postenon en la komisiono.

La regularo postulas ke estu minimume tri membroj en la elektokomisiono, do la nun elektita komisiono povas funkcii eĉ se unu el ĝiaj membroj demisios.

Multaj komitatanoj estis sufiĉe malkontentaj pri la kunveno, interalie ĉar mankis kelkaj raportoj komence de la kunsido pro paneo de kopimaŝino vendrere matene. Ekzemple Francesco Maurelli nomis la komitatajn procedurojn ”manipulado de faktoj kaj homoj” kaj krome li proponi renomi la komitatajn forumojn, kiuj principe povus kaj devus fari proponojn por la komitato, al cerboŝtormaj kafumadoj, ĉar praktike ne venis proponoj, nur ideoj kaj ne aparte bone formulitaj.

La tikla demando pri la rilatoj inter UEA kaj TEJO estis traktita mallonge, ĉar la laborgrupo kiu devis solvi la konflikton inter du organizoj, kunvenis dum UK kaj trovis solvon al kelkaj sed ne ĉiuj problemoj.

Laŭ la prezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola parto el problemoj estas ”nesolveblaj”. Tamen la laborgrupo fokusiĝis al solvoj kaj ne al problemoj. La klarigo, kvankam mallonga kaj nebula, ŝajnis kontentigi la komitatanojn, ĉar ne aperis ajna diskuto pri rilatoj inter UEA kaj TEJO.

Ankaŭ la novan strategian planon la komitato traktos rete, ĉar dum la kongreso mankis tempo por tio. Krome mankis eĉ propono pri la plano, kvankam ĝi estis pli frue promesita de la estraro.

En la unua kunsido estis elektita komisiono pri kongresa rezolucio, sed ĝi ne sukcesis ĝustatempe kunveni kaj trakti la rezolucion. La rezolucia propono aperis nur komence de la komitata kunsido kaj estis kaj enhave kaj lingve malklara. Ĉar la komitato sekve ne povis decidi pri la rezolucio, ĝia fina akcepto estis lasita al estraro de UEA.

Jukka Pietiläinen

Prozo, teatraĵo kaj eseo sen unua premio

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj en Seulo en vendredo. La unuan premion en la branĉo poezio ricevis Nicolau Dols el Hispanio pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.

Rezultoj de la Belartaj konkursoj de UEA en 2017:

 

BRANĈO POEZIO

Unua premio al Nicolau Dols, Hispanio, pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.

Dua premio al Jesper Lykke Jacobsen, Francio, pro “Kosmogonio”

Tria premio al Lode Van de Velde, Belgio, pro “Nebulo”

Juĝkomisiono: István Ertl, Krys Williams, Giulio Cappa
Partoprenis 31 verkoj de 15 aŭtoroj el 10 landoj.

 

BRANĈO PROZO

Unua premio ne aljuĝita.

Dua premio al Ewa Grochowska, Francio, pro “La neĝero”.

Tria premio al Laure Patas d’Illiers, Francio, pro “En tiu ĉi bela tago”.

Honora mencio al Carys Goldy, Britio, pro “Tri vortoj”.

Juĝkomisiono: Trevor Steele, Ĵak Le Puil, Tim Westover
Partoprenis 20 verkoj de 13 aŭtoroj el 9 landoj.

 

BRANĈO TEATRAĴO

Unua premio ne aljuĝita

Dua premio ne aljuĝita

Tria premio al Amir Naor, Israelo, pro “Amo ne serĉas, amo trovas”.

Honora mencio al Ewa Grochowska, Francio, pro “Stranga renkontiĝo”.

Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir’, Giuliano Turone
Patroprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

 

BRANĈO ESEO

Unua premio – premio Luigi Minnaja – ne aljuĝita.

Dua premio al Roberto Lloancy, Francio, pro “Kverelo sur Olimpo”.

Tria premio al Javier Alcalde, Hispanio, pro “Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo”.

Honora mencio al Javier Alcalde, Hispanio, pro “La Esperantisto de la jaro (1887-1997)”.

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 5 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

 

INFANLIBRO DE LA JARO

Eldonejo Graine de Moutard, Francio, pro “La sekreto de la strigo de Diĵono”.

Juĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, James Rezende Piton.
Partoprenis 2 verkoj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

(Gazetara komuniko de UEA)

Centra Oficejo respondis pri nudaj kruroj

Kongresanoj demandis la Centran Oficejon pri ĉio ebla, krom pri la laboro de la Centra Oficejo. Osmo Buller rekomendis, ke la proponata buĝeto de UEA ne estu akceptita de la komitato.


Publiko en Seulo antaŭ teatra prezentado.

Malmulte da kongresanoj venis al la kunsido “Centra Oficejo respondas”, kvankam – aŭ ĝuste pro tio ke – ĝi okazis dumtage je la 13-a horo, anstataŭ la kutima matena tempo.  La kunsido ĉi-jare ne postulis fruan ellitiĝon, sed ja devis konkurenci kun aliaj programeroj.

El la stabanoj de la Centra Oficejo ĉeestis la ĝenerala direktoro de UEA Veronika Poór, la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, la kasisto Stanka Starčević kaj la kongresa asistanto Tobiasz Każmierski.

Komence ĉeestis nur ĉirkaŭ 20 kongresanoj, sed la nombro iom kreskis dum la kunsido. La demandoj estis iom nekutime senproblemaj, do eventuale la servoj de UEA funkciis dum pasintaj monatoj bone almenaŭ el la vidpunkto de ordinara kongresano.

Plejparte la demandoj temis ne pri la Centra Oficejo, sed pri atentigoj rilate informadon ĉirkaŭ la kongreso. Ĉi-foje en la kongresaj sakoj estis korelingva informilo pri Esperanto, sed tiun iuj volis havi jam dum antaŭkongreso. Estis demandoj kaj petoj ankaŭ pri kursoj por komencantoj dum la kongresa semajno.

Ĝenerale la okazanta kongreso ŝajnas plaĉi al la kongresanoj. Inter la plendoj tamen estis tio, ke la salonoj ne ĉiam estas ordigitaj antaŭe, ekzemple dum publika kunsido de Akademio. Tial la enirantoj devis mem okupiĝi pri tabloj kaj seĝoj.

Inter la plendoj estis ankaŭ interalie la ĝenerala malestetikeco de la kongreso kompare al nacilingvaj kongresoj, nudaj kruroj de partoprenantoj kaj senordigitaj kurtenoj de scenejoj.

Krome la grandaj salonoj, interalie la salono kie okazis la inaŭguro, aspektis neplenaj pro la malmulteco de la kongresanoj. Inter la plendoj estis ankaŭ troa klimatizado, kiu aparte dum la iom malpli varmaj tagoj post la komenco de la kongreso igis la salonojn malvarmaj, kaj multaj kongresanoj malvarmumis.

Inter la nekongresaj temoj la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, demandis pri la administrado de membroj kaj traktado de paperaj aliĝoj al UEA, kiuj laŭ la respondo de Stanka Starčević estas traktataj ene de kelkaj tagoj, se la necesaj informoj interalie pri pagoj estas haveblaj.

Inter la petoj al la CO estis ankaŭ pli aktiva videbleco de la laboroj de la Centra Oficejo en sociaj retejoj. Veronika Poór opinias, ke eble la estraranoj povus disvastigi informojn pri tio dum siaj vojaĝoj. La antaŭa direktoro, Osmo Buller, estis aktiva uzanto de Facebook, dum Veronika Poór, kiu ja havas konton tie, enmetas informojn tre malofte. Krome ankaŭ UEA havas propran paĝon en Facebook.

Inter la petoj estis ankaŭ tio, ke la revuo Esperanto donu pli da atento al la ankoraŭ ekzistantaj esperantlingvaj radioprogramoj.

Ĵaŭde okazis ankaŭ komitataj forumoj pri kunordigado kaj komunumo.

En la kunsido pri kunordigado grandan parton de la tempo prenis la traktado de la buĝeto, kiu antaŭvidas malaltigon de la sumo uzata por salajroj je 10 procentoj. Tio praktike devus signifi redukton de la laborhoroj en la Centra Oficejo, kie la oficistoj jam nun laboras kun granda laborpremo.

Krome la buĝeto enhavas 30.000 eŭrojn da esperataj enspezoj el subvencioj, kio eventuale estas tro optimisma. Ĉi-jare la buĝeto kalkulis je 90.000 eŭroj el subvencioj, sed, laŭ buŝa informo de Mark Fettes, estis ĝis nun ricevitaj nur 20.000 eŭroj da subvencioj.

Krome ne klaras, ĉu efektive eblas uzi la subvenciojn simple por plenigi la buĝeton, ĉar UEA apenaŭ ricevas subvenciojn por sia ĝenerala agado; subvencioj estas celitaj por specifaj agadoj.

La ĝenerala direktoro Veronika Poór ne ĉeestis dum tiu diskuto, fakte ŝi forkuris tuj antaŭ ol komenciĝis la diskuto pri subvencioj.

Osmo Buller diris, ke li proponos en la vendrera komitata kunsido, ke la komitato ne akceptu la buĝeton. Anstataŭe la komitato laŭ li postulu, ke la estraro refaru la buĝeton ĝis la fino de oktobro kaj ke la decido okazu rete.

Li proponis malaltigi ekzemple la planitajn 30.000 eŭrojn el subvencioj al 20.000. Pri tio tamen malkonsentis vicprezidanto Stefan MacGill, kiu grandparte gvidas la seminariojn kaj aliajn agojn, kiuj estas financataj el tiu buĝetero.

La forumo pri komunumo produktis unuavice diversajn ideojn prio tio, kiel evoluigi Universalajn Kongresojn. Ekzemple Dennis Keefe proponis ke okazu konkurso pri la plej bona ŝerco en Esperanto. Alia simila propono estis konkurso pri satiro kaj parodio en Esperanto.

Jukka Pietiläinen

Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto

La esperantista matemetikisto Dmitrij Bogatov estis liberigita el arestejo pro sanproblemoj. Li nun restos arestita en sia hejmo en Moskvo ĝis la proceso, kaj lin plu minacas severa puno pro ”alvokoj al terorismo”.


Dmitrij Bogatov kaj lia edzino Tatjana Fjodorova antaŭ la kortumo. Alklaku la bildon por vidi la filmeton de Meduza.io.

Dmitrij Bogatov estis arestita en Moskvo komence de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo. La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”. Laŭ liaj advokatoj pri la alvoko kulpas ne li, sed alia persono, kiu uzis lian elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto.

En aprilo la prokuroro argumentis, ke Bogatov devas resti en la arestejo ĝis la fino de la jura proceso, ĉar li havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planis veturi al Esperanto-aranĝo en Italio.

De tiam Bogatov restis en la arestejo, sed antaŭ kelkaj tagoj la ŝtata esplorkomitato proponis, ke li pro sanproblemoj estu kondiĉe liberigita el la arestejo kaj anstataŭe restu arestita en sia hejmo, sen rajto uzi interreton aŭ aliajn komunikilojn.

La 24-an de julio la propono estis prezentita al kortumo. Laŭ la reprezentanto de la esplorkomitato nun eblas liberigi Bogatov el la arestejo al hejma aresto, ĉar “jam estas konstatita la partopreno de Bogatov en la krimoj pri kiuj oni lin akuzas, ĉar ne estas atestantoj aŭ viktimoj, kiujn Bogatov povus influi, kaj lige kun liaj sanproblemoj”.

Laŭ la patrino de Dmitrij Bogatov, kun kiu parolis Meduza, li havas renproblemon, pro kiu li regule devas esti esplorata en malsanulejo.

Post mallonga proceso la juĝisto decidis, ke Dmitrij Bogatov restu en hejma aresto ĝis la 31-a de aŭgusto. Li ne rajtas forlasi sian loĝejon sen la permeso de la krimesploristo, nek uzi komunikilojn, inkluzive interreton.

Aŭdinte la decidon, la subtenantoj de Bogatov en la juĝejo aplaŭdis.

Duonhoron poste, Dmitrij Bogatov eliris el la konstruaĵo kaj brakumis siajn edzinon kaj patrinon antaŭ la kameraoj. Bogatov dankis ĉiujn pro la subteno, kaj ripetis, ke li ne opinias sin kulpa pri la asertata krimo.

– Laŭ la kondiĉoj de la aresto mi devas nun hejme aranĝi al mi ŝtonepokon, sen interreto kaj sen telefono, li diris.

Li aldonis, ke la liberan tempon li uzos studante lingvojn.

Mankas konsento pri kotizoj en UEA

Post du jaroj da diskutado, daŭre mankas konsento pri tio, kiel aspektu la nova sistemo de kotizoj kaj membrokategorioj de UEA. Ne klaras, ĉu la komitato sukcesos decidi pri tio en Seulo.


Foto: TaxRebate.org.uk

Jam en la Universala Kongreso en Lillo en 2015 estis starigita komisiono pri membrokategorioj kaj kotizoj. La komisiono eklaboris en novembro 2015.

Dum 2016 la demando pri plena reformo de la kotiza sistemo de UEA estis diskutata en la komitata retlisto, en la Universala Kongreso, kaj kompreneble en la estraro de UEA.

La celo estis, ke la komitato en Seulo finfine povu aprobi novan kotiz-sistemon, kiu baziĝu sur la koncepto de reta membreco. Ĉiuj bazaj servoj, kiel la revuo kaj la Jarlibro, laŭ la diskutita propono estonte unuavice estu retaj, kaj la atendata nova retejo de UEA laŭeble proponu ankaŭ tute novajn retajn servojn.

Tamen montriĝis, ke la estraro de UEA kaj la ĝenerala direktoro de la asocio Veronika Poór ne sukcesis ĝustatempe interkonsenti eĉ pri la bazaj principoj de la nova kotizsistemo. Sekve anstataŭ preta propono la estraro dissendis al la komitato “diskutdokumenton” pri la temo.

Laŭ la diskutdokumento, ordinara reta membreco en landoj de la plej alta kotizkategorio en 2018 povus kosti 45 eŭrojn. Aldona kosto por ricevi paperajn servojn en ĉiuj landoj povus esti 18 eŭroj.

Kompare kun la nunaj kotizoj temus tiukaze pri grava altigo ĝuste por multaj el tiuj membroj, kiuj ne deziras ricevi paperan revuon. La plej alta prezo (en tiel nomataj A-landoj) de ordinara membreco kun papera Jarlibro kaj elektronika versio de la revuo nun estas 26 eŭroj.

En sia mesaĝo al la komitato Mark Fettes tamen atentigas, ke ne temas pri preta propono:

– Dum la diskutoj pri tio en la Estraro, montriĝis ke ni vere bezonas enplekti komitatanojn en la planadon de la nova sistemo – estas pluraj aspektoj pri kiuj necesas konsideri diversajn vidpunktojn por veni al la plej bona decido.

Tiu diskuto devis okazi en la komitata forumo pri membreco kaj kotizoj, kiu kunvenis en Seulo en lundo. La komitatan forumon partoprenis kvardeko da personoj, kaj la diskuto ne vere alportis plian klarecon al la afero.

Laŭ tio, kion diris prezidanto Mark Fettes dum la komitata forumo, efektive mankas konsento pri la temo inter li mem, ĝenerala sekretario Martin Schäffer kaj ĝenerala direktoro Veronika Poór. Tial la estraro laŭ li decidis doni al la komitato pli vastajn marĝenojn por la diskuto.

La du horoj de la komitata forumo tute ne sufiĉis por veni al konkludo pri la plej taŭga kotiza sistemo. Fine ĝenerala direktoro Veronika Poór krome neatendite anoncis, ke antaŭ decido necesus trovi fakulon, kiu analizu la sekvojn de eventualaj ŝanĝoj en la kotizsistemo.

Michael Boris Mandirola, la prezidanto de TEJO, kiu pasintjare gvidis la laborgrupon pri la kotiza sistemo, responde al demando de Libera Folio esprimis miron pri la prokrastiĝo de la afero:

– Mi bedaŭras ke oni parolas nun pri dungado de fakulo por esplori la konsekvencojn de propono kiu esence estis starigita antaŭ pli ol unu jaro kaj prezentita kaj debatita dum pasintjara komitatkunsido.

En la diskutdokumento dissendita al la komitato Mark Fettes atentigas, ke indus decidi pri nova kotiza sistemo en Seulo, por ke la jarfina membrovarba kampanjo povu okazi surbaze de la nova sistemo de reta membreco:

– Ĉar la plimulto de aliĝoj okazas inter novembro kaj aprilo, estos eble jam antaŭ la UK en Lisbono pritaksi la rezultojn de la ŝanĝoj, kaj konsideri eventualajn modifojn surbaze de la spertoj.

Enkonduko de nova kotiza sistemo tamen postulus ankaŭ ŝanĝojn en la regularo de UEA. Ankoraŭ tute ne klaras, ĉu efektive la komitato en vendredo ricevos konkretajn proponojn pri ŝanĝoj en la kotiza sistemo kaj la regularo.

Mark Fettes: ”La kongreso estas urbo de gastoj”

En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso en Seulo Mark Fettes nomis la kongreson kultura ĉefurbo de la esperantistoj, kiuj tie trovas sin samtempe hejme kaj gaste. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la parolado.

Estimataj honoraj gastoj, karaj kongresanoj,

En ĉi tiu horo kaj loko ni spertas denove tiun miraklon, kiu nomiĝas Universala Kongreso de Esperanto. Kiel fenikso renaskiĝante el cindroj, ĉiujare dum unu semajno reaperas, ie en la mondo, la kultura ĉefurbo de la esperantistoj. Kial nomi ĝin miraklo? Pro tio ke ĝi estas ĉiam rekoneble la sama urbo, sendepende de tio, ĉu ĝi troviĝas en Havano aŭ Helsinko, en Vieno aŭ Vankuvero, en Tokio aŭ Telavivo. Alvenas la unuaj dekoj da homoj, tiam la unuaj centoj, kaj kun ili ekŝvelas la granda ondo de renkontiĝoj kaj babiladoj, de kunmanĝado kaj kunkantado, de prelegoj kaj kunsidoj kaj konversaciaj rondoj, de teatraĵoj kaj koncertoj kaj konkursoj, de ĉiuj manieroj uzi lingvon por kunligi homojn. Tia estas nia urbo. Bonvenon en ĝin!

Mi konfesu tuj, ke ni ne havas ĉiujn zorgojn, kiujn havas ordinara urbo. Se temas pri loĝejoj kaj transportiloj kaj akvo kaj elektro, se temas pri vendejoj kaj polico kaj hospitaloj, ni povas feliĉe lasi tiujn servojn en la manoj de niaj gastigantoj — ĉi tie la koreoj, kiuj pruvas sin je ĉiu paŝo ege bonaj gastejestroj. Ni estas aparte feliĉaj, ke ĉi-foje honoris nin per sia ĉeesto niaj efektivaj gastejestroj: unuavice la urbesto de Seulo mem, kaj duavice la prezidanto de Hankuk Universitato de Frendlingvaj Studoj, nia kongresejo. Ni kore dankas ilin ambaŭ kaj ĉiujn iliajn kolegojn en la urbaj kaj universitataj servoj, kiuj zorgas pri ni dum ĉi tiu semajno!

Ni estas, do, iusence urbo de gastoj. Ni pensu pri tio dum momento. Ja ekzistas diversaj specoj de gastoj — eĉ de esperantistaj gastoj! Estas gastoj kiuj malplenigas la fridujon kaj la vinŝrankon, tretas koton tra la domo, piedbatas la hundon kaj insultas la najbarojn. Aliflanke, estas gastoj kiuj kunportas donacojn, komplimentas pro la manĝoj, helpas pri la purigado, kaj ludas kun la infanoj. Fari tion kapable kaj bele ne estas tiel simpla afero. Oni devas lerni esti tia gasto, kaj kredeble re- kaj relernadi, ĉar en ĉiu vojaĝo oni renkontas novajn homojn, no- vajn kulturojn, novajn situaciojn. Lerni bone gasti similas al la lernado de lingvoj; ĉiam restas pli por malkovri.

Mi pensas ke Ludoviko Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, estis ankaŭ nia unua granda teoriisto pri gastado. Jam en la Unua Libro li skribis pri sia vizio pri lingvo, kiu “ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa.” Per tia priskribo ni povas bildigi al ni Esperanton ĝuste kiel bonan gas- ton, kiu apenaŭ ĝenas “la doman vivon” de siaj gastigantoj, dum ĝi alportas valorajn donacojn, interalie pli vastan komunikadon kaj pli profundan egalecon. Kaj dudek kvin jarojn poste, kiam Zamenhof turnis sin ĉiam pli energie al la ideo de homaranismo, ni povas vidi en tio daŭrigon de lia insistado pri la gasta etiko. Ĉar la homaranismo esence konsistas el principoj por harmonia kunvivado kun aliaj homoj, kaj la Deklaracio pri Homaranismo estas kvazaŭ konsilaro pri bona gastado en mondo de granda diverseco lingva, kultura kaj religia.

Ĉi-jare ni solenas la centan datrevenon de la morto de Zamenhof. Tra la mondo okazas ceremonioj, simpozioj, konferencoj dediĉitaj al lia vivoverko. Sed mi volas pledi por ankoraŭ pli vasta kompreno de ĝia signifo, kiel elemento en la daŭranta homara strebo vivi harmonie sur nia malgranda kaj unika planedo. Ŝajnas klare al mi, ke se Zamenhof vivus hodiaŭ, li senrezerve aliĝus al tiuj, kiuj alvokas por pli ekologi-konforma konduto de niaj nuntempaj socioj. Kiel ni ĉiuj povas atesti, nia industria civilizacio, inventaĵo de la lastaj jarcentoj, tendencas al troa, eĉ senbrida eksplutado de la naturo, kondutante ĝuste kiel la plej malbona gasto imagebla, kiu ne nur malpurigas la domon sed en la no detruas ĝin. Tio estas precize la malo de la konduto, kiun rekomendus Zamenhof, ĉar se ni sekvas lian pensofluon, homarano ne povus esti alia ol bona samterano. Ambaŭkaze temas pri bona gastado, kun identa etika sinteno: paŝi leĝere, ami la aliulon, celi al daŭripovaj rilatoj de reciprokeco. Se la aliulo povas esti ankaŭ besto, planto, rivero, dezerto, arbaro, aŭ kiu ajn alia parto de la naturo, tio ŝanĝas nenion esencan pri la dezirinda konduto.

Tiuj pensoj venis al mi kvazaŭ enkonduke al nia ĉi-jara kongresa temo: “Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo.” Unu- avide tiu temo ŝajnas malproksime de la pensaj kontribuoj de Zamenhof, ĉe kiu oni vane serĉus vortojn kiel “daŭripovo” kaj “ekologio,” ĉar en lia epoko oni ankoraŭ ne elpensis ilin. Pli profunda rigardo tamen montras la grandan kongruon inter lia rezonado kaj tiuj nuntempaj konceptoj. Daŭripovo, ni povus diri, estas nia nuntempa maniero paroli pri ne-entrudiĝemo, tiu zamenhofa koncepto kiun ni retrovas jam en la Unua Libro. Daŭripova socia evoluo estas tia evoluo, kiu reduktas la trudiĝemon de la socio al la ekologiaj kaj kulturaj sistemoj kiuj vivtenas ĝin. Kaj daŭripova turismo estas tia turismo, kiu celas disvolviĝi konforme al la bezonoj kaj kapabloj de la gastiganta lando kaj popolo, kontribuante al ĝia ekonomia, ekologia kaj kultura bonfarto. Kiel bona gasto.

Bona gasto ankaŭ strebas lerni de siaj gastigantoj. Kaj do por kelkaj minutoj mi invitas vin akompani min tra la vivoverko de korea pensulo, homo kiu vivis pli ol mil jarojn antaŭ Zamenhof, sed kiu ŝajnas al mi lia spirita parenco. Lia nomo estis Choi Chi- won; poste en sia vivo li alprenis la kromnomon Go-un, “Soleca Nubo.” Kiel Zamenhof, li naskiĝis en reĝlando ĉe la periferio de granda imperio, la ĉina Tang-dinastio. Zamenhof edukiĝis en la rusa, ne vojaĝante al Moskvo por siaj universitataj studoj; Choi edukiĝis en la ĉina, irante nur 11-jara al Xian por enskribiĝi en la klasika imperia studsistemo; li restos for el Koreio ĝis sia 27-a jaro. Kaj ambaŭ homoj revenis hejmen forte konvinkitaj pri la bezono de spirita-etika reorientiĝo en la socio ĉirkaŭ si, al kiu ili dediĉos la reston de sia vivo.

Kiel Zamenhof, Choi pensis tute neortodokse. Li malak- ceptis la tradiciajn dividojn inter popoloj, ŝtatoj kaj religioj, resumante sian sintenon per la vortoj:

La vero ne malproksimas de la homo,
Por homo ne ekzistas lando emda.

Ĉerpante el profunda kono de la instruoj de Konfuceo, Laŭzio kaj Budho, li pledis por ilia kunigo en komuna harmonia tuto kiun li nomis pung-nyu, laŭvorte “vent- fluado,” sed kiu esprimas specon de serena kaj malfermkora vivĝojo. Proksimeco al la naturo estas esenca dimensio de tiu spirita orientiĝo, kaj efektive Choi pasigis siajn lastajn jardekojn kiel soleca saĝulo ĉe la montoj, verkante multajn naturpoemojn kune kun traktaĵoj pri filozofio kaj historio.

Kaj tamen ni devas konfesi, ke ambaŭ homoj iusence malsukcesis, laŭ siaj propraj kriterioj. Zamenhof, kiel ni scias, mortis meze de la Unua Mondmilito, laca kaj malgaja pro tiu eksplodo de interpopola malamikeco, kontraŭ kiu li luktis la tutan vivon. Kaj Choi vivis su ĉe longe por vidi la de nitivan disfalon de ambaŭ dinastioj, la ĉina Tang kaj la korea Silla, kiujn li provis renovigi kaj redirekti per siaj instruoj.

Kion do ni povas lerni, rigardante kune al la hebrea-rusa pensulo kaj la korea-ĉina pensulo, disigitaj de vastaj spacoj de tero, tempo kaj tradicio? Unue, ke la strebo kompreni la mondon kiel homo, preter la limoj de sia propra eduko, estas strebo vere universala. Ĝi ankaŭ klare estas strebo malfacila, en kiu oni riskas, kiel diris Zamenhof, “la batojn de l’ sorto, la mokojn de l’ homoj.” Eĉ Choi, kies verkaro dum longa tempo estis konsiderata esenca parto de la korea kultura heredaĵo, devis suferi en pli modernaj tempoj la kritikojn de la naciistoj, kiuj opiniis lian amon al la ĉina kulturo kvazaŭ perfido al la patrujo. La batalo kontraŭ ŝovinismo kaj fremdulmalamo estas batalo eterna, en kiu oni malverŝajne atingos definitivan venkon.

Due, ĉe ambaŭ pensuloj ni vidas ke amo al la homaro kunekzistas kun amo al la propra gento, la propra hejmlando, kaj aparte ĉe Choi, la propra tero. Oni ne lernas esti bona gasto nur per vojaĝado; oni devas ankaŭ lerni kaj praktiki tion hejme. Zamenhof kompreneble estis sindediĉa lo, frato, edzo kaj patro; li estis ankaŭ klera hebreo, “hebreo el la getto” kiel li mem deklaris sin, kaj lia vivoverko portas multajn spurojn de tiuj ligitecoj. Choi, reveninte al Koreio unuavice por prizorgi siajn gepatrojn, malkovris kaj esprimis en siaj postaj jaroj profundan
spiritan rilaton kun la korea naturo. Al mi tio ŝajnas grava kaj foje subtaskata aspekto de la esperantista tradicio — ke nia movado kultivas ne nur vojaĝemon kaj internacian amikecon, sed ankaŭ aprezon de la propraj radikoj, certe lingvaj, sed ankaŭ kulturaj kaj eĉ ekologiaj. Tio estas nepre parto de la vojoj al daŭripovo, pri kiu indas diskuti ĉi-kongrese.

Trie, tiu gasta etiko, kiun Choi kaj Zamenhof ambaŭ siamaniere primeditis kaj disvolvis, konsistas en sinteno kaj praktiko ne nur sciencaj sed ankaŭ artaj. Ne ŝajnas al mi hazarde, ke ambaŭ homoj estis ankaŭ poetoj, kies plej famaj ideoj ofte esprimiĝis verse kaj metafore. Por ni esperantistoj, la muroj de miljaroj, la monto granita, la stelo en nokta ĉielo, tiuj kaj multaj aliaj stilfiguroj de Zamenhof formas parton de nia memkompreno. Kaj Choi sukcesis kapti, per elegante simplaj naturbildoj, la animstaton de homo vojaĝanta inter hejmoj:

La ŝipo laŭ la plano venas ĉiun duan jaron;
Hontas sentaŭgulo hejmeniri purpurrobe.
Abrupta adiaŭo en Ŭuŝengo folifale;
Nun al Ŝilla alrigardi, kie fonas foraj oroj.
Iktero en la valo uegemas longe, alte;
Porkoj de Ljaŭdongo senhonte spikumadas.
Vol rmo nepras nun, por poste ne bedaŭri.
Mi tostas sorĉan belon de ĉi natur’ Gŭanglinga.

Se vi sentas iom da malgajo en tiuj linioj, vi certe pravas. Bona gasto, bona turisto, kunportas kun si hejmsopiron. Kaj mi celas ne nur sopiron al la fizika hejmo, sed al hejmeco, al sento de aparteno. Ĉar ĉu ne ĝuste tion ni ĉiuj serĉas, ni kongresanoj, kiuj vojaĝis centojn kaj milojn da kilometroj por esti kune ĉi tie, por dum unu semajno senti nin samurbanoj? Ni trovas, aŭ esperas trovi, senton de aparteno kiu estas alia ol tiu kiun ni sentas en niaj loĝlokoj, alternativan hejmecon kiu kompletigas kaj pliriĉigas niajn aliajn hejmecojn.

Jen do nia paradoksa konkludo. Daŭripova turisto — en la zamenhofa lingvaĵo, homarano — estas homo, kiu sentas sin ĉiam kaj ĉie samtempe hejme kaj gaste. Ni paŝas zorge en la hejmoj de aliaj, ĉar ni komprenas, ke ili estas ankaŭ niaj hejmoj. Ni traktas delikate kaj ameme la propran hejmon, ĉar ni komprenas, ke ankaŭ tie ni n ne estas gastoj. Jes, ni ĉiuj estas gastoj sur ĉi tiu tero, kiun ni vizitas por tro mallonga tempo, apenaŭ su ĉe por kompreni nin mem, por ne paroli pri la kompreno de niaj samteranoj. Tio estas nia sorto, kiel niaj grandaj antaŭuloj kiel Choi kaj Zamenhof klopodis klarigi al ni siamaniere, per siaj verkoj kaj siaj vivoj.

La kongresa semajno etendiĝas antaŭ ni. Mi esperas ke vi jam nun komencas senti vin hejme en nia urbo de gastoj. Mi esperas ke la multaj riĉaĵoj de la programo liveros abundajn okazojn por sperti apartenon, por kleriĝi pri nia kulturo, por disvolvi vian esperantistecon. Kaj mi esperas ke vi samtempe pro tos la ŝancon ekkoni Koreion, se vi venis ĉi tien el alia lando, ekkoni ĝin kiel la hejmon de la koreoj sed ankaŭ de la korea naturo, sen kiu ĝi ne estus Koreio. La vojo al daŭripovo iras tra miloj kaj milionoj da tiaj spertoj, per kiuj ni lernas ami la diversecon de la mondo kaj labori por ĝia protektado kaj prizorgo. Kiel bonaj gastoj.

Mark Fettes
prezidanto de UEA

Fonto: la kongresa kuriero

Estrareto respondetis en Seulo

1.168 esperantistoj el 62 landoj aliĝis al la Universala Kongreso, kiu dimanĉe estis solene inaŭgurita en Seulo. Landajn salutojn neatendite faris ankaŭ reprezentantoj de Katalunio kaj Tajvano. La estraro respondis al demandoj de kongresanoj en nekutima maniero.


La solena inaŭguro.

La temperaturo en Seulo estas nekutime alta, kaj multaj kongresanoj ricevis averton pri tio en siaj poŝtelefonoj. La mesaĝo tamen estis en la korea lingvo, kaj la anglalingva titolo “urĝa mesaĝo” povis unuavide pensigi pri pli serioza krizo en la Korea duoninsulo, diras Richard Delamore (Evildea) en sia unua filmeto el la UK.

Krom la alta temperaturo, ankaŭ subita pluvego iom ĝenis kongresanojn, kiuj dimanĉe matene survojis al la solena inaŭguro de la 102-a Universla Kongreso. Erojn el la inaŭguro krom ĉe Evildea eblas spekti ankaŭ en la Youtube-kanalo de Jae-Hoon Ko.

La solenan inaŭguron per sia ĉeesto honoris la alta protektanto de la kongreso, la vicprezidanto de la parlamento, kaj krome la urbestro de Seulo kaj la rektoro de Universitato Hankuk de Fremdlingvaj Studoj, kie okazas la kongreso.

Iom neatendite estis, ke la tradiciajn landajn salutojn al la kongreso faris ankaŭ reprezentantoj de Tajvano kaj Katalunio. Neniu el tiuj teritorioj estas rekonataj de UN kiel sendependaj ŝtatoj, kaj sekve ankaŭ ne de UEA, en kies Jarlibro Tajvano aperas sub Ĉinio.

La reprezentanto de Katalunio en sia saluto esperis, ke venontjare, kiam la Universala Kongreso okazos en la Iberia duoninsulo, tie jam ekzistos nova ŝtato – Katalunio.

Dum la solena inaŭguro estis anoncitaj la nomoj de unu nova honora membro, Nguyễn Xuân Thu, kaj du novaj anoj de la honora patrona komitato: profesoro Harald Helfgott kaj ambasadoro Giorgio Novello.

Nguyễn Xuân Thu naskiĝis en 1932 kaj estas konata interalie kiel longtempa instruisto de Esperanto en la Fremdlingva Universitato de Hanojo. Lia ĉefverko estas “Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro” (2016). Ekde 2013 li estas membro de la Akademio de Esperanto kaj gvidanto de ĝia komisiono pri homaj nomoj.

Inter la ceteraj programeroj de la unua plena kongresa tago estis la tradicia “Estraro respondas”, kiu tamen estis organizita en netradicia maniero. Komence ĉeestis nur tri el la ses estraranoj, ĉar Martin Schäffer kaj Emilio Cid ne venis al Seulo, kaj Sara Spanò malfruis pro kongresaj zorgoj.


La movada foiro. Foto: Dmitrij Ŝevĉenko.

La kunsidon ĉeestis kvindeko da kongresanoj, kaj grandan parton de la tempo postulis sinprezentoj de la estraranoj, kiuj rakontis pri siaj atingoj. Poste la ĉeestantoj estis dividitaj en du grupojn, kiuj ricevis po du estraranojn al kiuj eblis fari demandojn.

– Mi ne certas ĉu tio funkcias, sed ni provu ion novan, diris prezidanto Mark Fettes.

La grupa sistemo ebligis pli personan kontakton kun la estraranoj, kaj eventuale iom mildigis la kritikojn, kiuj estis oftaj en antaŭaj kunsidoj kie la estraro respondis al demandoj de kongresanoj, rakontas Jukka Pietiläinen:

– Mi mem sidis en grupo, kie estraranojn reprezentis Mark Fettes kaj Sara Spanò, kaj almenaŭ tie ne mankis kritiko, sed eble la esprimmaniero estis pli diskutema ol kritikema.

Kritikoj de la ĉeestantoj temis interalie pri la komplikeco de retaj pagoj kaj manko de sekureco en la retejo de UEA. La estraranoj esperis, ke la iam kompletigota nova retejo de UEA solvos tiujn kaj aliajn problemojn.

Oni kompreneble demandis ankaŭ pri la estontaj kongresurboj kaj Mark Fettes rakontis, ke jam estas faritaj la decidoj pri la kongresoj en 2019 kaj 2020, sed ke la kongresurboj estos publike anoncitaj nur en la solena fermo fine de la kongresa semajno.

Responde al demandoj pri la buĝeto de UEA, Mark Fettes konstatis, ke UEA malbone sukcesis atingi regulajn monfluojn ekster kotizoj, kaj ke la buĝetita sumo de 90 000 eŭroj en subvencioj por la buĝeto de 2017 estis tro optimisma.


La kongresa libroservo. Foto: Dmitrij Ŝevĉenko.

Parolante pri la Centra Oficejo, Mark Fettes opiniis, ke parton de la libroservo eblus loki en iu malplikosta lando, kie la poŝto tamen funkcias bone, kaj la libroservo en Roterdamo povus esti rezervita por surlokaj mendoj kaj por vendado de eldonaĵoj de UEA mem. Laŭ Fettes la libroservo nun okupas tre multe da loko en la Centra Oficejo.

En la dimanĉa programo estis ankaŭ interalie kunsido pri nova strategia plano por la jaroj 2017-2020, pri kiu la komitato de UEA laŭplane decidu en vendredo. La nun valida, ampleksega strategia plano 2013-2017 estis ellaborata dum pluraj jaroj, sed restis grandparte nerealigita.

La dimanĉan programon finis koncerto de Kajto kaj la tradicia Nacia vespero. La dua plena tago de la kongreso estos la jam tradicia Kleriga lundo, kun multaj diversaj prelegoj. Lunde vespere okazos la bankedo kaj la kongresa balo.

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen kaj UEA

2017-07-22 – Sturmi en Chekia

ASKOLTEZ SONA ENREJISTRURO (achento Cheka)

postimageForta sturmi trans-iris est-Chekia, ad-portante greli, pluvegi, ventegi, rupti di arbori ed inundi di keleri. Kampo turistal inundesis proxim Pozlovice. Stroko di fulmino frapis e grave vundis puerulo evanta dekekin yari en strado en Třinec. Ulo simila eventis en junio en Střížkov, quartero dil chef-urbo Praha, ube yuna muliero en strado frapesis per stroko di fulmino e mortis en hospitalo ye un semano pose. Lore experti dicis, ke tala frapi rarege eventas interne di urbi. (21 | CZ)

Laborgrupo traktos la krizon inter UEA kaj TEJO

La Universala Kongreso en Seulo kiel kutime komenciĝis per kunsido de la komitato de UEA. En la tagordon estis aldonita punkto pri la krizo inter UEA kaj TEJO, sed la komitato ne havis tempon pritrakti ĝin dum sabato. La komitato kunsidos duan fojon en vendredo.


Mark Fettes raportas al la komitato. Foto: Francisco Veuthey.

Du komitatanoj ankoraŭ mankis, por ke la komitato de UEA havu kvorumon tuj ĉe la komenco je la 14-a horo en sabato, kiam prezidanto Mark Fettes malfermis ĝian unuan kunsidon en la salono Hodler de la kongresejo en la Hankuk Fremdlingva Universitato. Kvankam pluraj komitatanoj atingis Seulon tro malfrue por trafi la komencon aŭ entute la unuan kunsidon, la necesa nombro de 31 komitatanoj estis baldaŭ atingita kaj la komitato povis alfronti sian tagordon kun plena decidrajto.

Kiel ĉiam, la kunsido komenciĝis per diversaj teknikaj demandoj, sed ĉi-foje ili postulis pli da tempo. La origina plano aprobi la protokolon de la pasintjara kunveno en Nitro rete tuj post ĝia pretiĝo kaj tiel ŝpari tempon en Seulo, ne realiĝis, ĉar la protokolo ne estis finpolurita laŭ la siatempe faritaj rimarkoj. Nur surloke en Seulo oni disdonis la finan version.

Tiun malfruon oni kompreneble kritikis, sed eĉ pli oni admonis al la estraro, ke ĝi ne raportis skribe pri la plenumo de la decidoj kaj rekomendoj faritaj en Nitro. Mark Fettes raportis buŝe, kio postulis tutan horon. Sekve oni decidis unuanime devigi la estraron fari venontjate la raporton skribe ĝustatempe antaŭ la UK en Lisbono.

La sabata tagordo antaŭvidis elekton de nova elekta komisiono por kunordigi la elekton de la estraro kaj aliaj gvidorganoj en 2019. Du el la tri antaŭaj komisionanoj, Michael Boris Mandirola kaj Ileana Schroeder, pretas por nova periodo sed Ulrich Lins ne. La elekto de nova konsisto estis prokrastita ĝis la dua kunsido en vendredo, same kiel decido pri ŝanĝoj en la elektoregularo, kiun oni trovas tro rigida en la praktiko.

Laŭ sia sperto en la komisiono Mandirola opiniis, ke la regularo bremsas trovi kandidatojn por diversaj postenoj anstataŭ faciligi tion. Edvige Tantin Ackermann tamen forte dubis, ke tiu problem estus solvebla per ŝanĝoj en la regularo.

Laborgrupo el Michael Boris Mandirola, Guy Matte, Francesco Maurelli kaj Barbara Pietrzak ricevis la taskon prepari proponon por la vendreda kunsido pri la plua trakto de la revizio de la regularo. Ĝi ricevis la saman taskon ankaŭ rilate la regularon pri retaj voĉdonoj surbaze de la spertoj pri ĝia aplikado ĉe kelkaj voĉdonoj, kiuj jam okazis.

Ĉar tempo jam mankis, la agadraporto de la estraro pri la jaro 2016 estis traktita praktike sen diskuto. La financaj dokumentoj altiris pli da rimarkoj, precipe ilia lastmomenta prezento al la komitato.


La komitato kunsidas. Foto: Francisco Veuthey.

Osmo Buller riproĉis la estraron pri la drasta falo de la membronombro kaj sekve de la kotizenspezoj, kiuj restis ĉirkaŭ 23 000 eŭrojn sub la buĝeto. Laŭ li la estraro tute ne sekvis la evoluon, ĉar ĝi informis la komitaton pri la stato de la membraro nur meze de decembro, kiam nenio plu estis farebla por redukti la perdon.

Vicprezidanto Stefan MacGill replikis, ke la perdo grandparte ŝuldiĝis al tio, ke la fondaĵo Canuto povis pagi kotizon por multe malpli da membroj, ĉar ĝia transiro al novaj praktikoj postulas tempon. Buller trovis tion preteksto, ĉar laŭ li la praktikoj, kiuj evoluis tra la jaroj, plu restas validaj kaj aplikendaj.

Kvankam la oficiala librotena rezulto montris deficiton de 58 325 eŭroj anstataŭ la buĝetitaj 38 000 eŭroj, la spezokonto kaj bilanco de 2016 tamen estis aprobitaj preskaŭ unuanime. Same facilan sorton verŝajne ne spertos la propono pri buĝeto por 2018, kiun la komitatanoj ricevis tri tagojn antaŭ la UK. Ĝi estos en la tagordo de la vendreda kunsido.

Fine de la kunsido la komitato devis diskuti pri la akriĝinta krizo en la rilatoj inter TEJO kaj UEA. La temo ne estis en la origina tagordo, sed ĝi estis aldonita laŭ propono de komitatano Michael Boris Mandirola, mem prezidanto de TEJO. Kvankam la kunsida tempo estis plilongigita, ĝi fine tamen ne sufiĉis pro la baldaŭ komencota Movada Foiro. Anstataŭe, oni elektis dumkongresan laborgrupon por diskuti la aferon antaŭ la vendreda kunsido. En ĝi membras Mark Fettes, Michael Boris Mandirola, Francesco Maurelli, Guy Matte, Sara Spanó kaj Veronika Poór.

La kunsido finiĝis per anonco de la rezulto de voĉdonado pri unu plia komitatano C, nome Dennis Keefe, kiu estis komitatano B en la periodo 2013–2016. Lia reveno al la komitato estis akceptita per 25 voĉoj por kaj 3 sindetenoj.

Krome la komitato aŭdis, ke en ĝia voĉdonado pri du novaj membroj al la Honora Patrona Komitato kaj pri unu nova Honora Membro la prezentitaj kandidatoj estis akceptitaj. La ciferajn rezultojn de tiuj voĉdonadoj oni ne kutimas anonci kaj la nomoj de la elektitoj estos publikigitaj en la inaŭguro de la kongreso en dimanĉo.

Osmo Buller

Akra konflikto inter TEJO kaj UEA

La divorco de TEJO kaj UEA eniras ŝtorman fazon. La ĝenerala direktoro de UEA malpermesis al TEJO-volontuloj paroli kun laborantoj de UEA, asertas la prezidanto de TEJO.

Dum la komitata kunsido de TEJO en aprilo oni akuzis la Centran Oficejon pri “rekta sabotado” de TEJO, ĉar la nova statuto de la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA daŭre ne estis registrita ĉe la nederlandaj oficialaj instancoj. Poste la statuto fine estis registrita, sed evidente restas grandaj problemoj en la rilatoj inter la estraro de TEJO kaj la Centra Oficejo.

– La situacio inter UEA kaj TEJO parte malblokiĝis pro la ekhavo de jura personeco. Tio ebligis al ni malfermi bankokonton kaj danke al tio TEJO povas mem elpagi monon sen dependi de la Centra Oficejo, kiu post 8-taga pretekstumado de la ĝenerala direktoro efektivigis la petitan ĝiron de parto de la rimedoj de TEJO de la UEA-kontosistemo al la nova bankokonto de TEJO, rakontas la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola.

Tamen UEA daŭre ne permesas, ke respondeculoj de TEJO rekte aliru la datumbazon de la asocio ekzemple por vidi la staton de la kontoj de TEJO, li aldonas.

– Krome la kunlaboro kun UEA bedaŭrinde malboniĝas. La ĝenerala direktoro malpermesas kontaktadon inter la stabo de UEA kaj tiu de TEJO, eĉ inter la volontuloj de la CO, por eviti ke la kunlaboro povu funkcii malgraŭ la problema rilato inter ŝi mem kaj la aktivuloj de TEJO.

Ne nur la prezidanto de TEJO, sed pluraj aliaj fontoj asertas, ke la volontuloj de TEJO en la Centra Oficejo ne plu rajtas paroli kun laborantoj de UEA pri oficaj aferoj. Tion spertis ankaŭ oficistoj de UEA, al kies demandoj TEJO-oficistoj respondis, ke ili ne rajtas paroli.

Libera Folio sendis al ĝenerala direktoro Veronika Poór demandon pri la asertata malpermeso. Ŝi ne respondis, sed sendis la demandon al prezidanto Mark Fettes, kiu respondis jene:

– Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda. Aliflanke estas ja tiel, ke mi petis al Veronika diri al la oficistoj, ke TEJO-estraranoj ne rajtas doni laboron al ili sen ŝiaj scio kaj permeso.

Libera Folio: Tamen laŭ fontoj de Libera Folio, volontuloj de TEJO ne plu rajtas paroli kun UEA-oficistoj pri oficaj aferoj, sed ili ja rajtas paroli pri personaj aferoj. Ĉu povas temi pri ia miskompreno?

Mark Fettes: – Jes, klare okazis miskompreno. Verŝajne temas pri la peto de Veronika, ke la volontuloj de TEJO ne transdonu taskojn (de TEJO) al la oficistoj, konforme al mia ĝenerala peto ke tia taskigo okazu nur tra ŝi.

Kvankam la ĝenerala direktoro ne trovis tempon respondi la demandon de Libera Folio, ŝi ricevinte ĝin trovis tempon skribi retmesaĝon al ĉiuj laborantoj en la Centra Oficejo por atentigi, ke ŝi ja neniam faris tian malpermeson, kaj por miri, de kie povis aperi tia “supozo”.

La konflikto inter TEJO kaj la ĝenerala direktoro de UEA ekbolis ankaŭ en la diskutejo de la komitato de UEA, kie Boris Mandirola esprimis sian malkontenton pri la laboro de Veronika Poór:

– Poór Veronika estas granda problemo kiu signife preteriras la rilatojn inter TEJO kaj UEA. /…/ Indas ke la Komitato sciu ke duono de la teamo kiu laboras por la renovigo de la retejo de UEA, devis forlasi la laboron pro maleblo kunlabori kun la Ĝenerala Direktoro kaj pro ŝia persekuta sinteno. Kaj kompreneble sekve okazis neniu malferma alvoko por anstataŭi ilin, tiel ke la publiko ne sciu pri la problemoj.

La kontrakto de Veronika Poór kiel ĝenerala direktoro laŭ pli frua informo devis esti farita por unu jaro kaj poste renovigita. Tamen, laŭ Michael Boris Mandirola, la estraro de UEA fakte faris senliman laborkontrakton kun ŝi. Tiajn kontraktojn UEA kutime tute ne faras kun siaj oficistoj.

Komitatanoj ne ricevis financajn dokumentojn

En sabato, la 23-a de julio, la komitato de UEA komencos sian kunsidon en Seulo, por decidi interalie pri la buĝeto de la asocio. Tamen ĝis nun la komitatanoj ne ricevis la dokumentojn kiujn ili devus atente trastudi por povi fari seriozajn decidojn.

La buĝeto estas la baza dokumento kiu difinas la agadon de UEA, kaj tial ĝi devas esti zorge kaj ĝustatempe preparita por la komitata diskuto kaj decidoj. En antaŭaj tempoj la propono pri la sekvajara buĝeto ĉiam atingis la komitatanojn jam komence de junio, en la tiel nomata “unua sendo” de komitataj dokumentoj.

Ĉi-jare en la unua sendo tamen mankis la buĝeta propono. Same ne aperis la promesita propono pri la reformo de la kotizkategorioj, kvankam la kotizoj estas la ĉefa enspezo de UEA kaj tiel grave influas la buĝeton.

La komitatanoj same ne ricevis raporton pri la enspezoj kaj elspezoj de la fondaĵoj de UEA dum la pasinta jaro, nek buĝeton de la fondaĵoj por la venonta jaro.

Krome ne aperis la raporto de la komitataj reviziantoj pri la jaro 2016. La reviziantoj vizitis la Centran Oficejon en junio, kaj supozeble pretigis sian raporton jam surloke, sed ĝis nun la komitato ricevis nenian informon pri la konkludoj de siaj propraj reviziantoj.

La komitata tagordo cetere antaŭvidas ankaŭ prezenton kaj diskuton pri strategia laborplano por la periodo 2017-2020, sed ankaŭ tiu dokumento ĝis nun ne aperis. Nek la nuna nek la antaŭa estraro prezentis analizojn pri la realiĝo de la nun valida plano kaj iom post iom oni ĉesis paroli pri ĝi entute.

En la komitata diskutejo interalie vicprezidanto Stefan MacGill kaj komitatano Francesco Maurelli esprimis maltrankvilon pro la malfruo de la gravaj dokumentoj.

– Multaj el ni jam ekvojaĝis, kaj samkiel antau unu/du jaroj, mi trovos la koverton en aŭgusto. Por buĝetoj, nur perreta aliro tre malkonvenas – mi fidas, ke surloke ni povos ricevi minimume tiujn dokumentojn papere, sed kiel diras Francesco, tio malebligas seriozan digestadon antaŭ la devigo diskuti kaj decidi.

Estas tre escepte, ke eĉ la vicprezidanto de UEA en la komitata diskutejo kritikas la laboron de la propra estraro.

Responde al demando de Libera Folio prezidanto Mark Fettes diris, ke la komitato ricevos la dokumentojn “tre baldaŭ”.

Libera Folio: Sed kial ili malfruas? Kaj ĉu oni antaŭvidas trakti la buĝeton kaj la kotizkategoriojn en la UK?

Mark Fettes: – Jes, estas komitataj forumoj pri ambaŭ temoj (por ebligi pli profundan diskuton, ol eblas en la plenkunsidoj). Ne estas speciala kialo por la malfruo, simple amaso da taskoj kaj malmulta tempo por ĉiuj, precipe ĉe la estraro.

2017-07-14 – Fuogo in Hawaii

Hawaii star izola in mare di occidento. In ista izola star città Honolulu. In ista città star alto torre. Ista torre incendiar. Señores corrir fora. Fuogo imprisonar qualche señores in camera di loro. Pold esser piu di tre señores star morto e quasi dieci star in osbidal con piaga. Molto señores bisogno haber permis de ritornar a casa.

Mundo disintegrante

An on pote esser intacte
in un mundo que se disintegra?
An on pote haber un futuro
in un mundo sin sperantia?
An on pote amar
in un mundo de odio?
Illes vole que nos serea
qualcuno que nos non es
Illes vole que nos calcarea
a nostre animas
e lassarea nos esser hypnotisate
per le reclama vacillante
Le mundo es insan
Le realitate del spirito es oblidate
e le vacuo in le anima
es plenate de articulos de marca,
films e bonbones

Un altere vita es possibile

Io vole esser un calme insula
in un mundo plenate de stress
Un tenere nube
in un celo indifferente
Un monacho sin desiro
in le avide citate
Io es fatigate del molino de cavallo
Io prefere libertate e povressa
ante ricchessa et extenuation
Io arresta le rotas,
tira le freno,
dismonta le traino et entra
in le quiete, magic foreste
Le citate es morte
ma le foreste vive
Desiro es suffrentia
Le citate es plenate de dolor
ma le foreste es pacific
A vices on debe arrestar se
Pensar, respirar
Exhalar le pensatas
e facer spatio pro noves
Un altere vita es possibile
Nos non solmente debe
vender, comprar, comprar e vender
ma solo esser
Io reveni al radices
A mi ver identitate
Nemo me pote stoppar
Buddha reimplacia le Mammona

La Granda Kaldrono bolas spite malpermeson

Dum multaj jaroj restis nehavebla unu el la ĉefverkoj de la Esperanta literaturo – La Granda Kaldrono de John Francis. Post granda laboro, kaj spite la rifuzon de Amazon akcepti libron en Esperanto por vendado, nun fine haveblas nova, elektronika eldono. Hju Rid (Hugh Reid) rakontas, kiel ĝi estiĝis.


La teamo kiu realigis la novan eldonon: Tim Owen, Hju Rid, Ed Robetson, Duncan Thomson kaj Nicola Ruggiero,

Mi konatiĝis kun John Francis kiam li revenis en la esperantistan komunumon iun vesperon en 2003. Unu el la anoj de la Glasgova Esperanto-societo, la karmemora David Kelso, sciis ke Francis ankoraŭ vivas kaj loĝas en Glasgovo. Kiel modela detektivo, post sufiĉe longa esplorado, li malkovris ties adreson, faris la unuajn provajn kontaktojn, kaj finfine persvadis la grandan homon ĉeesti kunvenon de la Societo. Ekde tiam John partoprenis la plejparton de ĉiuj Esperantaj eventoj en Skotlando preskaŭ ĝis sia morto en 2012.

Dum unu el tiaj eventoj mi hazarde subaŭskultis germanan ĉeestanton, kiu diris post sinprezento de apudsidanta Francis, “Ho, vi estas John Francis! Kia plezuro. Mi treege ĝuas viajn verkojn”. Frapis min kun honto la konstato ke eĉ ne unu vorton de la verkoj de John Francis mi legis ĝis tiam, kaj certe neniam pensis ke tiuj povus esti eĉ ĝuindaj. Altkvalitaj, kompreneble, sed ĝuindaj, ĉu vere?

Mi do aĉetis la romaneton Misio sen alveno, ĉar, estante amanto de sciencfikcio, mi kredis ke ĝi estos la plej facila por mi enkonduko en la verkojn de Francis. Kaj mi pravis. Ne nur estis ĝi facile kaj ĝuinde legebla, sed ĝia verkokvalito lokas Francis sendube inter la plej elstaraj sciencfikciaj verkistoj el la klasika periodo – homoj kiel Asimov, Clarke kaj tiel plu.

Komenciĝis do mia legado de aliaj verkoj liaj, sed mi ĉiam hezitis levi ekzempleron de La Granda Kaldrono, parte pro ĝia longeco, sed ĉefe ĉar la titolo donas nenian indikon pri la enhavo kaj eĉ forpelas min pro la imagoj ialaj pri hororo kaj sorĉistinoj!

Finfine, tamen, mi malfermis la libron kaj renkontis trezoron! Ĝi estas suka, plezurplena, ĝuinda legaĵo, kiu sekvas la vivojn de la rolantoj kaj senstrebe glitas en ties mensojn, tiel ke oni sentas spekti la disvolvon de la rakonto je televido aŭ en kinejo.


John Francis, la aŭtoro de La Granda Kaldrono.

Mi ne sciis pri la manko de ekzempleroj de la libro ĝis post la morto de Francis, kiam leviĝis vokoj petegantaj re-eldonon. Seriozaj streboj tion fari ne komenciĝis antaŭ 2013, kiam Esperanto-Asocio de Skotlando komisiis min fari la unuan paŝon esplori pri kopirajto.

Mia deirpunkto estis la aserto sur enkonduka paĝo de la libro, “Kopirajto ĉe la aŭtoro kaj eldonisto”. Helpis la fakto ke John Francis estis ano de iom elita literatura klubo – Ours Club – en Glasgovo kaj unu el ties anoj, vivlonga amiko de Francis, invitis min paroli pri la Esperanta vivo de John dum celebro de ties vivo kelkajn monatojn post la morto. Ĉeestis tiun Donald MacDonald, la duonfilo de Francis, kun kiu mi konatiĝis. Li estas la ĉefa heredinto de Francis, kaj al li mi turnis min en la komenco. Klare estis li kiu heredis la aŭtoran duonon de la kopirajto, sed al kiu iris la eldonista duono?

La eldonejo TK-Stafeto jam dum multegaj jaroj malaktivis, sed ni devis certiĝi ĉu ĝi transdonis kopirajton al iu alia eldonejo. Per la helpo de S-ro MacDonald kaj post multmultaj provoj ni malkovris ke TK-Stafeto post la paso de tempo transformiĝis en firmaon tute sen intereso pri eldonado kaj sen pretendo pri kopirajto. Tiam ni sciis ke ni estas liberaj re-eldoni la verkon.

Sekvis nun la defioj iel ŝanĝi la tekston en formon komputile redakteblan por eventuala elpreso de moderna presisto. Neniu el ni volis fari la taskon retajpi dufingre libron longan je ĉirkaŭ cent naŭdek mil da vortoj!

Venis al nia savo S-ro Nicola Ruggiero, kiu jam entreprenis skani originalan ekzempleron de la libro. Per tre altkvalita softvaro li sukcesis konverti la optikan skanon en preskaŭ seneraran elektronikan tekston. Nu, diri “preskaŭ senerara” signifas ne multon, kiam temas pri ĉirkaŭ naŭdek kvin procentoj de du aŭ tri paĝoj da teksto, sed el libro tiel longa kiel LGK eraraj kvin procentoj signifas kelkajn milojn da mise konvertitaj ĉapelitaj literoj.

Envenis en tiu momento la teamo – Ed Robertson, Nicola Ruggiero, Duncan Thomson kaj mi. Ni dividis la libron inter ni laŭ ĉapitroj kaj kribre tralegis la tuton, anstataŭigante senĉapelajn literojn per ĉapelitaj en ĝustaj lokoj. Post tio necesis plia plena tralego, ĉar eĉ nia diligento ne sufiĉis por trovi absolute ĉiun mison. Tion faris Tim Owen.

La fina redakta tasko estis tio, ke mi devis rearanĝi ĉiujn ĉapitrojn, ĉar kelkaj estis en malsimilaj tekstoformatoj, por muldi la tutan en uniforman belaspektan stilon.

Kaj finfinfine ni devis trovi eldonejon. Dum okazadis la aliaj taskoj, mi intertempe kontaktis plurajn Esperanto-eldonejojn por demandi ĉu tiuj volus akcepti la taskon eldoni la libron. Bedaŭrinde ĉiuj el ili estis jam tro okupataj per aliaj projektoj tiel ke ili ne povis promesi eldonon ene de du jaroj aŭ pli. Ĉar la projekto daŭris jam preskaŭ kvar jarojn, ni ne volis prokrasti plu. Tial ni decidis eldoni en elektronika formato.

La internacia normo por bitlibroj estas ePub. Tiun kapablas legi legiloj de Sony, Kobo, Tolino kaj multaj aliaj, kaj ĝi estis adoptita de publikaj bibliotekoj tra la mondo. Aliflanke la legilo Kindle de Amazon uzas propran formaton, nome azw3, kaj granda nombro da eventualaj klientoj posedas tian legilon. Mi decidis publikigi kaj tra Amazon kaj tra Kobo. Tiuj ambaŭ aldonas DRM (Digital Rights Management – rego de ciferecaj rajtoj), kiun ni volis havi por protekti la kopirajton de s-ro MacDonald.

Sciante ankaŭ ke ne ĉiuj legiloj, krom la plej lastatempaj, povas ĝuste prezenti Esperantajn literojn, mi ankaŭ kreis version de la libro uzantan la Zamenhofan H-surogaton. Sekve do dum certa periodo aĉeteblis la libro LGK en du versioj en du normoj – ePub ĉe Kobo, kaj kindla ĉe Amazon.

Tiel restis la situacio dum tri semajnoj ĝis la 8-a de junio. Vendoj ĉe Amazon komencis kreski, sed subite la afero ĉesis, kiam tiu firmao anoncis ke ĝi forprenas la librojn de vendo, ĉar ili estas en lingvo “ne subtenata de Kindle”. Post longa korespondo kun ne multa informo de ties flanko mi malkovris ke Amazon timis eventualan frustron de klientoj se la Esperantaj literoj aperos en ties legiloj kiel bizaraj karaktroj.

Malgraŭ mia multa klarigado ke mi kreis la h-surogatan version ĝuste pro tiu eventualo kaj ĉe ĉiu paŝo avertis Esperantajn klientojn ke ili kontrolu la kapablojn de sia aparato, kaj avertis la firmaon ke forpreno el la vendado kaŭzos pli da frustro kaj kolero, Amazon insistis deteni la libron, inkluzive la h-sisteman version, eĉ sciante ke tiu versio aspektas perfekte bone ĉe la damninda Kindle.

Ili efektive diskriminacias kontraŭ Esperanto eĉ sen la ĉapelitaj literoj.

Ni klare volis havebligi al la majoritato de la Esperanta publiko la libron, precipe pro tio ke ĝia apero estis jam en multaj lokoj anoncita! Tial ni aranĝis kun Esperanto-Asocio de Britio (EAB) vendi la libron pere de ties reta butiko. La aranĝo estas iom malglata pro la malnoveco de la butiko. Homoj devas pagi al EAB kaj poste ricevos libron kiel alkroĉitaĵon al retmesaĝo.

Bedaŭrinde ni ne povas enmeti DRM por protekti la kopirajton, do ni dependas de la honesteco de la esperantistoj respekti la kopirajton de Donald MacDonald. Tre baldaŭ, tamen, EAB modernigos sian retejon, kaj la esperantistoj povos rekte ĉerpi La Grandan Kaldronon de la butika paĝo.

Ĉiukaze, la libro nun haveblas en elektronika formato, kaj ni invitas la esperantistaron aĉeti kaj ĝui unu el la plej bonaj libroj iam ajn verkitaj en iu ajn lingvo kaj sen ia dubo klasikaĵo de nia literaturo.

Hju Rid

Ligiloj por aĉeti la libron troviĝas en la retejo de Esperanto-Asocio de Skotlando. Artikolo de Baldur Ragnarsson pri la neceso reeldoni La Grandan Kaldronon aperis en Libera Folio en 2006. 

2017-07-08 – Sismo en Peru

ASKOLTEZ SONA ENREJISTRURO (achento Hispana Usana)

postimageSismo di grandeso quar komo ok enrejistresis en Lima, la chef-urbo Peruana, ed ol ecitis pavoro che la habitanti, quankam nula detrimento homal o material raportesis, segun informi dal Instituto Geofizikal di Peru. L’ epicentro, en profundeso di sepadeketri kilometri en la maro, esis praktikale sub Lima, e pro to la sismo perceptesis quale sukuseto en la tota chef-urbo. La sismo eventis ye duadek kloki e sep minuti dil tempo lokal. Pos-sismeto esas ne-probabla. (47 | PE)

<phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈsismo di granˈdeso kwar ˈkomo ok enreʒisˈtresis en ˈlima”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”la t͡ʃefˈurbo peˈrwana”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ed ˈol eˈt͡sitis paˈvoro t͡ʃe la habiˈtanti”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈkwankam ˈnula detriˈmento hoˈmal o mateˈrjal raporˈtesis”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈsegun inˈformi dal instiˈtuto geofiziˈkal di ˈperu”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”lə epiˈt͡sentro”/>,<phoneme alphabet=”ipa” ph=” en profunˈdeso di sepaˈdeketri kiloˈmetri en la ˈmaro”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”ˈesis praktiˈkale sub ˈlima”/>, <phoneme alphabet=”ipa” ph=”e pro to la ˈsismo pert͡sepˈtesis ˈkwale sukuˈseto en la ˈtota t͡ʃefˈurbo”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”la ˈsismo eˈventis je ˈdwadek ˈkloki e sep miˈnuti dil ˈtempo loˈkal”/>. <phoneme alphabet=”ipa” ph=”possisˈmeto ˈesas neproˈbabla”/>.