Monthly Archives: December 2016

Lo plus importante

Lo plus importante
non es nunquam cader
sed levar se post le cadita

Lo plus importante
non es hastar al fin del camminata
sed saper qual via vader
Disveloppamento require tempore
Illo exige patientia
Nos debe apprender viver
con nostre debilitates
al mesme tempore
que nos lentemente
los transforma a fortias
Un die nos quitara nostre pupas
e un nove mundo
que nos non pote imaginar
se aperira ante nos
Tunc le mysterio devenira realitate
Le credentia sera cognoscentia
e nostre sonios devenira real

Omnipresentia

Tu amor
susurra in mi corde,
me caressa al gena
como un dulce vento
del primavera,
se monstra a me
in le folios multicolor
del arbores autumnal,
in le prime radios solar
super le horizonte,
in le surriso 
e le parolas amicabile
de cata homine
e in le lustro stellar
al firmamento nocturne

La retejo Ipernity fermiĝos en januaro

Ipernity estas multlingva retejo, kie eblas afiŝi kaj komenti interalie fotojn kaj blogaĵojn. Eblas ankaŭ krei grupojn de uzantoj por diskuti diversajn temojn.

Kiam Ipernity estis fondita antaŭ dek jaroj la reta pejzaĝo aspektis tute alia ol nun. La nun popularaj retservoj Facebook kaj Twitter iĝis alireblaj por la ĝenerala publiko en la sama jaro kiel Ipernity, 2006, kaj ankoraŭ ne klaris, kiaspecaj retejoj gajnos la favoron de la uzantaro.

En 2007 multaj uzantoj proteste forlasis la popularegan fotoservon Flickr, ĉar ĝia posedanto Yahoo donadis al la ĉinaj aŭtoritatoj personajn informojn pri kritikantoj de la reĝimo, kiuj havis retpoŝtan konton ĉe Yahoo. Inter la forlasintoj estis ankaŭ Paul Peeraerts, la kreinto kaj administranto de unu el la esperantlingvaj foto-grupoj ĉe Flickr.

- Mi ne volas, ke mia mono servu por enkarcerigi senkulpajn personojn, li klarigis tiam.

Li transiris al la franca servo Ipernity, kiu tiam estis nur dulingva – franca kaj angla. Poste li verkis pri ĝi artikolon por Monato, kaj baldaŭ iĝis la kunordiganto de volontula grupo, kiu laŭ propono de la gvidantoj de Ipernity tradukis la fasadon de la retejo al Esperanto.

La versio en Esperanto ekfunkciis en oktobro 2007, kaj tiel Esperanto estis inter la unuaj lingvoj de Ipernity. La servo allogis multajn esperantistajn uzantojn pro sia lingva politiko, sed ankaŭ pro tio, ke elektinte Esperanton kiel sian lingvon la uzantoj facile povis trovi fotojn kaj aliajn enhavojn afiŝitajn ĝuste de esperantistoj.

En 2008 Ipernity estis premiita en konkurso de Mashable.com kiel “la plej bona filmkunhaviga retejo”, kaj dum la postaj jaroj ĝi ricevis investojn kiuj ebligis evoluigi la retejon. Tamen post kelkaj jaroj ekaperis problemoj.

Laŭ la komerca modelo de Ipernity eblas aliĝi al la retejo senpage kaj afiŝi limigitan kvanton da enhavo, sed por liberiĝi de la limigoj necesas pagi jaran abonpagon. Tamen montriĝis ke la retuzantoj unuavice elektas senpagajn servojn, kaj ne sufiĉe multaj pretas pagi. Tial jam en 2014 la firmao devis fari drastajn reduktojn.

En januaro 2016 la teamo de Ipernity avertis pri la risko, ke la servo povos esti fermita, se la ekonomia situacio ne pliboniĝos. La 1-an de decembro la teamo anoncis ke la strebadoj trovi partneron kiu pretus investi en la servon ne sukcesis, kaj ke la servo tial plej verŝajne estos malŝaltita en la fino de januaro 2017.

“Kiel vi povas imagi, tio tre malĝojigas nin, precipe ĉar ni scias, ke multaj el vi sentas tre proksiman ligon al Ipernity. Ni sentas nin tre senhelpaj pensante, ke ĉi tiu spaco, kiun ni ĉiuj helpis konstrui dum dek jaroj, baldaŭ malaperos. Kiel ni promesis, ni strebos helpi vin konservi ĉiujn viajn publikaĵojn”, la teamo skribas en sia afiŝo.

Multaj esperantistoj havas centojn da fotoj, blogaĵoj kaj aliaj enhaveroj en Ipernity. Ankoraŭ ne klaras, en kia maniero oni povos facile elŝuti kaj konservi la enhavojn.

Trump telefoni a la presidente de Taiuan

Donald Trump, la presidente elejeda de la SUA, ia parla direta con la presidente de Taiuan, defiante un politica de la SUA inisiada en 1979 cuando relatas formal ia es rompeda.

La ecipo traversante de Trump ia dise ce el e Tsai Ing-wen ia nota “lias prosima de economia, politica, e securia” entre la SUA e Taiuan en un telefoni.

La ata risca coleri Xina, cual regarda Taiuan como un provinse separadiste. Wang Yi, la ministro xines de esternas, ia descrive la telefoni como “un truco trivial” par Taiuan.

Trump ia tuita ier ce Tsai ia telefoni a el per loda el sur gania la presidentia SUA. La ecipo de Trump ia dise ce el ia loda ance Tsai sur deveni la presidente de Taiuan en janero pasada.

Lo es multe noncomun ce un presidente o presidente elejeda de la SUA parla direta a un xef taiuan.

Pos cuando jornalistes ia scrive sur la riscas de coleri Xina, Trump ia tuita: “Interesante ce la SUA vende biliones de dolares de aparatos militar a Taiuan ma me debe no aseta un telefoni lodante.”

La Casa Blanca ia dise ce la conversa no indica un cambia en la politica de la SUA, e un portavose per Trump ia dise ce Trump es “bon consensa” sur la politica esistente sur Taiuan.

Washington ia rompe relatas diplomata formal con Taiuan en 1979, espresante sua suporta per la conseta “Un Xina” de Beijing, cual declara ce Taiuan es un parte de Xina.

Xina ave sentos de misiles puntada a Taiuan e ia menasa usa fortia si Taiuan xerca autonomia.

Tsai, la xef fema prima de Taiuan, ia gida la Partito Progresiste Democrata a un vinse inondante en la vota de janero. La partito ia favore tradisional autonomia de Xina, e la governa de Tsai no aseta la politica Un Xina.

La ministreria xines de esternas ia dise ce lo oposa tota interatas ofisial o contatas militar entre la SUA e Taiuan, seguente la jornal La Dial de la Popla (cual es un portavose per la Partito Comuniste).

Wang ia dise ce la conversa entre Trump e Tsai es “mera un truco trivial par Taiuan” sur cual el crede ce lo no va cambia la politica de la SUA sur Xina: “La politica Un Xina es la peso major de la developa sana de relatas Xina-SUA, e nos espera ce on no va interfere o dana esta funda political.”

An si la relatas formal ia es rompeda a cuasi cuatro desenios ante aora, la SUA manteni ancora nonofisial relatas amin con Taiuan.

Pos la telefoni de Trump, la Casa Blanca ia dise ce la SUA resta firma dedicada a sua politica Un Xina.

Entretempo, on reporta ce Trump ia fa un telefoni “multe interesante e animada” con presidente Rodrigo Duterte de Pilipinas, en cual el ia invita el a la Casa Blanca en la anio veninte.

La xef pilipina ia desacorda con presidente Barack Obama, an insultante el en la pasada. Obama ia cansela un consenta projetada con el en setembre.

Cuatro sites va proibi veculos de gasolio

La xefes de cuatro sites major dise ce los va proibi la usa de tota autos e camiones de gasolio ante la media de la desenio veninte.

La maiores de Paris, Site Mexico, Madrid, e Atina dise ce los reali la proibi per boni la cualia de aira. Los va motiva la usa de otra spesies de veculo e va promove pasea e bisicli.

La prometes ia es fada en Mexico a un consenta duanial de xefes de site.

La usa de gasolio en transporta ia deveni sempre plu esaminada en anios resente, car un ansia ia crese sur sua efeto a la cualia de aira. La Organiza de Sania Mundal dise ce sirca tre milion moris en cada anio es relatada con esposa a la contamina de aira esterna.

Motores de gasolio contribui a la problem en du modos major: los produi particuletas e osidos de nitrojen. La particuletas pote entra a la pulmones e provoca maladias cardiovascular.

Osidos de nitrojen pote contribui a la formi de ozon a nivel de tera, e esta pote aumenta difisilias de respira, an per persones sin istoria de problemes respiral.

Grupos ambientiste ia usa la cortes per atenta enforsa normas e regulas de aira pur.

Aora, maiores de sites major con problemes bon conoseda de cualia de aira ia deside usa sua autoria per restrinje sever la usa de gasolio.

A la consenta C40 de xefes urban en Mexico, la cuatro maiores ia declara ce los va proibi tota veculos de gasolio ante 2025 e “promete fa tota en sua potia per motiva la usa de veculos eletrical, idrojenal, e ibride.”

Paris ia fa ja un serie de pasos per redui la efeto de autos e camiones de gasolio. Veculos rejistrada ante 1997 es ja proibida de entra a la site, e la restrinjes grandi a cada anio asta 2020.

A un ves en cada mense, on clui la Champs-Élysées a trafica. Multe resente, on ia cambia 3 cilometres de la riva destra de la rio Seine afin los es no plu un autovia de du bandas, ma un zona de paseores.

Multe de la medios proposada per redui la contamina de aira ave ance la vantaje de redui la emetes cual mali la caldi global.

En Barcelona, viajas usante bisicles publica disponable ia redui emetes de diosido de carbono par plu ca 9000 tones – corespondente a plu ca 33 milion cilometres traversada par un veculo promedia.

TEJO kolektas donacojn por afrika IJK

Łukasz Żebrowski estis prezidanto de TEJO de 2011 ĝis 2015, kiam lin postsekvis Michael Boris Mandirola. En septembro 2016 Łukasz Żebrowski kaj pluraj aliaj personoj estis urĝe dungitaj de TEJO, kiam montriĝis ke administra subvencio pagata de EU estis kontraŭregule elspezita por salajri oficistojn ekster EU. Por ne devi repagi la tutan sumon TEJO decidis rapide elspezi ĝin por salajroj de urĝe dungitaj oficistoj loĝantaj en Eŭropa Unio.

Inter tiuj oficistoj estas Łukasz Żebrowski, nun salajrata per EU-subvencio por havigi al TEJO la monon por la “propra kontribuo” kiun postulas la reguloj de alia EU-subvencio. Laŭ li la mono estos tamen uzata ne nur por la “propra kontribuo”, sed ankaŭ por partoprenigi pliajn afrikanojn – se ja oni sukcesos kolekti sufiĉan sumon.

Libera Folio: Kial la monkolekta kampanjo estis lanĉita nur post la ĉi-jara IJK, sed ne dum ĝi?

Łukasz Żebrowski: – La estraro de TEJO engaĝis min al ĉi tiu tasko ekde septembro 2016, do mi ne povas respondi pro tio kio okazis pli frue. Laŭ la aktuala strategia plano la kampanjo devus komenciĝi en decembro 2015. En tiom vasta skalo tio okazas nur nun, sed tamen oni kolektis monon kun tiu celo en la ĉi-jara Universala Kongreso, do ne estas tiel, ke ĝis nun okazis nenio.

Komence la celo ŝajne estis financi la kontribuon de TEJO al la EU-projekto. Kiam oni aldonis la celon partoprenigi afrikanojn?

– Tute male. La celo pri partoprenigo de afrikanoj estis multege pli frua ol la projekto mem. Jam en 2009, kiam TEJO decidis, ke IJK en Afriko estu ĝia strategia celo, oni skribis en koncerna dokumento, ke necesos “grandskala subvenciado de en-afrikaj vojaĝoj kaj partoprenoj”. En la aktuala Strategia Plano estas eksplicite skribite: “En decembro 2015 lanĉo de la kampanjo por financi venigon de Afrikanoj al Afrika IJK kaj por sukcese okazigi la kongreson.”. Tio estas evidenta, ke por ke la afrika IJK estu vere afrika, devas partopreni ĝin junaj aktivuloj de ĉi tiu kontinento. La nuna kampanjo estas do realigo de ĉi tiu delonge havata ideo kaj sekvas la gvidliniojn de la komitato.

Kion oni nun esperas atingi per la kampanjo?

– La ĉefaj celoj estas du. Necesas kolekti monon por venigi junajn afrikajn aktivulojn el landoj, kiuj ne partoprenas la projekton, ĉar ja, por ke ili povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tio praktike eblos por ili nur en IJK en Afriko. Por tiu celo, laŭ nia pritakso, ni bezonos pli ol 11.000 eŭrojn. La dua celo estas kolekti monon por propra kontribuo al la projekto AEJK – “Afrika-Eŭropa junulara kapabligo”. Propra kontribuo estas deviga afero en tiaspecaj eŭropuniaj projektoj kaj ĉar la projekto estas tre granda, propra financado estas ankaŭ nebagatela. Temas pri pli ol 13.000 eŭroj. Sume, ni celas kolekti 25.000 eŭrojn.

Kiom da mono oni ĝis nun sukcesis kolekti?

– En la momento, kiam mi estas respondanta ĉi tiun demandon ni havas kolektitajn preskaŭ 5.500 eŭrojn. La plej aktualaj informoj pri tio kiom ni sukcesis kolekti per ĉiuj kanaloj troveblas en la retejo de TEJO.

De kiuj venis la ĝisnunaj donacoj? Ĉu de individuoj aŭ organizaĵoj?

– Ĝis nun la donacoj venis nur de individuoj, sed klare ankaŭ organizaĵoj estas bonvenaj iĝi sponsoroj de la kampanjo.

Kiel okazas la donackampanjo, kaj kiel longe ĝi daŭros?

– La kampanjo estis oficiale inaŭgurita dum la ĵus okazinta Malferma Tago en la Centra Oficejo, tamen, kiel mi menciis, por tiu ŝi celo oni jam komencis kolekti monon pli frue. Nuntempe la kampanjo okazas ĉefe rete, per retejo generosity.com kaj per la retpaĝo de TEJO, ni estas aktivaj en sociaj retoj, ni kontaktos esperantistojn ankaŭ persone. Kompreneble, ni certe uzos okazojn por kampanji ne nur rete, sed ankaŭ ĉeeste en Zamenhoftagaj renkontiĝoj aŭ dum novjaraj festoj. Ni planas fini monkolektadon en la unuaj tagoj de januaro.

Kial ĝi finiĝos tiel rapide?

– Dum ĉi tiu iom pli ol monato ni celas atingi la publikon prezentante nian projekton kaj petante kontibuojn. Post fino de la kampanjo venos tempo por finkalkuli ĝin kaj ekrealigi sekvajn paŝojn, do ekzemple konkurson por afrikaj aktivuloj kiuj povus ricevi subvencion. Klare, se iu ne povus kontribui dum la daŭro de la kampanjo kaj povus fari tion nur post ĝi, tio ankaŭ estus tre bonvena kaj certe helpus al la kongreso. Tamen por povi taŭgatempe realigi sekvajn paŝojn plej oportunas ĝuste tiu tempo de la kampanjo.

Kiel oni donacu?

– Manieroj tre multas. La retejo generosity.com akceptas pagojn per kartoj. En la retpaĝo de TEJO tiuj ebloj pli multas – krom kartoj eblas pagi ankaŭ per PayPal. Troveblas tie informoj pri ebloj fari bankajn ĝirojn, kiuj tamen iom pli komplikas ol pagoj per kartoj aŭ PayPal. Fine, kompreneble eblas ankaŭ per internaj ĝiroj de UEA. Kaze de problemoj oni ĉiam povas demandi ĉe la Oficejo de TEJO.

Kial oni donacu?

– Ni donacu por helpi al junaj aktivuloj, kiuj laboras por Esperanto en siaj lokaj medioj en Afriko kaj normale ne havas ŝancon por partopreni ajnan internacian renkontiĝon. Por ili tiu ŝanco estas vere unika. Ili povos renkontiĝi kun aktivuloj de la tuta mondo – trejniĝi, inspiriĝi, interŝanĝi spertojn, senti vere internacian etoson kaj fine reveni al siaj lokoj kun novaj ideoj, novaj kompetentoj, nova motiviĝo. Tio estas vere nemaltrafebla oportuno por la junulara Esperanto-movado en Afriko.

Ĉu donacantoj ricevas ian rekonon aŭ avantaĝon?

– Jes. Ni publikigos liston de ĉiuj subtenantoj kaj sponsoroj, kiuj ne petis esti anonimaj. Ni preparis ankaŭ diversajn donacojn kaj premiojn, kiuj dependas de la kontribuo. Subteni nin povas ĉiu laŭ sia povo. La donacoj komenciĝas de specialaj retaj raportoj, sendate ekskluzive al la subtenantoj. Ne mankas donacoj, kiujn ni liveros per tradicia poŝto. Temas interalie pri poŝtkartoj de IJK, etaj donacoj de Togolando aŭ fotoj de la kongreso. Al oficialaj sponsoroj ni donas eblecon transdoni sian mesaĝon – al la kongreso, ekzemple laŭtlegante iliajn vortojn dum la malfermo, aŭ pli vaste al Esperantujo, ekzemple disponigante tutan paĝon en la revuo Kontakto. Mi esperas, ke ĉiu trovos por si interesan manieron kontribui kaj ankaŭ tiel sperti la kongreson – aŭ per ricevotaj donacoj aŭ eĉ pli bone, mem ĉeestante ĉi tiun eventon.

Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK

De tempo al tempo en TEJO leviĝis la demando pri Internacia Junulara Kongreso en Afriko. Longe oni konsideris la kondiĉojn ne maturaj por tia entrepreno, sed kiam TEJO sukcesis gajni grandan EU-subvencion por sia afrika projekto, la tuja organizado de IJK en Afriko iĝis nepra prioritato por ne perdi la monon.

Cetere, por ricevi subvencion, TEJO devas mem investi en la projekton pli ol 13.000 eŭrojn. Dum la ĉi-jara IJK la estraro de TEJO ne informis sian propran komitaton pri tiu deviga elspezo, sed jam unu semajnon poste ĝi lanĉis monkolekton dum la UK por havigi la necesan monon.

Kadre de la projekto Afrika Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK), TEJO laŭ la oficiala projektopriskribo intencas kunlabori kun tri aliaj junularaj organizaĵoj en Eŭropo (Pollando, Italio, Slovakio) kaj kvar junularaj organizaĵoj en Afriko (DR Kongo, Togolando, Benino kaj Burundo). La oficiala celo de la programo estas trejnado de junularaj aktivuloj, kaj ĝi inkluzivas kvar renkontiĝojn de eŭropaj kaj afrikaj junuloj, inter kiuj unu okazu dum IJK en Afriko en 2017.

Neniu el la “afrikaj junularaj organizaĵoj” indikitaj en la projektaj dokumentoj efektive estas junulara – temas simple pri la landaj asocioj de UEA en la koncernaj landoj. Sed eĉ pli mirinde estas, ke la gvidorganoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), la landa asocio de UEA en la lando kie devus okazi la venontjara IJK, neniam estis informitaj, ke UTE estas “partnera organizaĵo” en projekto kiun EU subvencias per 130.000 eŭroj.

Gbeglo Koffi, komitatano de UTE kaj unu el la korifeoj de la togolanda Esperanto-movado, ekscias pri la asertata rolo de UTE en la EU-financata projekto de TEJO nur kiam Libera Folio demandas al li pri ĝiaj detaloj.

– UTE tute ne estas tia partnero de la projekto. Se io tia estus, mi scius, kaj tion dirus ĉiuj aliaj komitatanoj.

En la projektaj dokumentoj kiujn TEJO sendis al la EU-instanco kiu administras la projekt-subvencion, oni oficiale indikis ke UTE estas partnera organizaĵo. Tamen, anstataŭ kontaktinformoj de UTE en la dokumentoj estas ligo al la retejo de tute alia organizaĵo, Agado por progresigo de Esperanto en Togolando (APETO).

Pro la diversaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afero UTE intertempe faris ŝajne definitivan decidon ne partopreni en la organizado de la planata venontjara IJK en Togolando. Krome la komitato de UTE laŭ Gbeglo Koffi nun diskutos, ĉu necesas oficiale informi la koncernajn EU-instancojn, ke UTE neniam konsentis esti partnero en la koncerna projekto.

Laŭ Michael Boris Mandirola, la prezidanto de TEJO, la retiriĝo de UTE ne malhelpos la projekton:

– La IJK okazos en Aného kiel planite kaj la AEJK (la EU-Afrika projekto) bone disvolviĝos, ĉu kun UTE, ĉu kun alia togolanda partnero se ĝi preferas rezigni je ĉi tiu ŝanco.

Libera Folio: Sed kiel povas esti, ke UTE en la projektaj dokumentoj estas indikita kiel partnero, dum la gvidorganoj de UTE tute ne estis informitaj pri tio?

Michael Boris Mandirola: – La eŭropa agentejo EACEA postulis diversajn dokumentojn pri UTE kaj ni ilin ĉiam ricevis tute enorde de Adjévi kun lia subskribo kiel laŭleĝa reprezentanto. Mi do apenaŭ komprenus kiel eblas ke UTE ĵus eksciintus pri la afero; cetere /temas pri/ projekto pri kiu TEJO abunde komunikas ekde la aprobo antaŭ 6 monatoj.

Adjévi Adjé, kun kiu TEJO komunikis pri la partnereco de UTE, ĉesis esti la prezidanto de la organizaĵo jam antaŭ du jaroj. Kiam Libera Folio demandas lin pri lia rolo, li tamen ŝajnas plu opinii sin prezidanto:

– Nun mi ne scias kial Gbeglo decidis manipuli la situacion favore al lia dekomenca starpunkto kontraŭstari kaj ĉiujn agadojn de UEA/TEJO kaj tiujn, kiuj proksimas al tiuj agadoj en la kontinento. Se vere finiĝis mia prezidanta ofico ĉe UTE kial oni do ne informis la landan instancon kiu rekonas UTE kaj ĝisdatigis la retejon de UTE?

Gbeglo Koffi estas antaŭa estrarano de UEA, sed konfliktas kun la asocio ekde 2005, kiam la estraro de UEA ne volis daŭrigi la Afrikan Oficejon de UEA sub lia gvido, sed movis ĝin el Togolando al Benino.

Gbeglo Koffi nun diras, ke Adjévi Adjé, dum kies prezidperiodo UTE estis oficiale registrita kiel asocio, senrajte konservas ĉe si la registriĝan dokumenton de UTE, kaj tial ne eblas ĝisdatigi la informojn ĉe la oficialaj instancoj.

– La komitato de UTE/JOTE decidis pacienci ĝis la 19-a de decembro 2016, kaj se ĝis tiam li ne estos redoninta la kvitancon, la afero iros al la justico, diras Gbeglo Koffi.

En nefermita letero al la prezidanto de UEA la estraro de UTE nun krome minacas, ke la tuta asocio eliros el UEA, se ne ĉesos “surtretadoj” kontraŭ UTE fare de UEA. Kiel ekzemplon de la problemoj la letero mencias, ke la ĝenerala direktoro de UEA ĵus vizitis Togolandon, sed ne kontaktis la prezidanton de UTE. Tiu vizito krome okazis kadre de la EU-subvencio, kiel parto de la preparoj por la IJK.

Sendepende de tio, kio rezultos el la diversaj enmovadaj konfliktoj, la perspektivoj de TEJO ĉe la eŭropaj subvenciaj instancoj apenaŭ pliboniĝos, se UTE oficiale protestos kontraŭ la fakto, ke persono, kiu jam de du jaroj ne prezidas la organizaĵon, tamen agas ĝianome en finance signifa rolo.

Carlsen resta la campion mundal de xace

Magnus Carlsen de Noria ia gania la Torneo Mundal de Xace a la ves tre en segue.

El ia vinse sua defior, Sergey Karjakin de Rusia, pos tre semanas de jua e un serie de maxes desidente en New York.

Karjakin ia es egal a Carlsen en 12 rondas ma ia sufri un defeta en la fase final, composada de cuatro juas rapida.

Organizores ia dise ce la torneo ia es segueda par sirca ses milion fanes de xace tra la mundo.

Sentos de oservores ia paia entre $100 e $500 per regarda la maxes a un mercato pasada de pex en Manhattan. Los ia es separada de la du mestres grande par vitro acustical isolida.

Pos sua vinse, la suportores de Carlsen ia saluta el par aclama e canta “Bon aniversario” per onora la aniversario de sua nase.

La premio de $1,1 milion es divideda entre la du juores, tal ce la vinsor prende 60%.