Konsekvence Emilio Cid kaj kvin (eks)estraranoj okupos la ses lokojn, sen balotoj.
Antaŭ tri semajnoj la Centra Oficejo publikigis, ke estos ok kandidatoj por B-komitataneco por ses postemoj: Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Roy McCoy (Nederlando), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio).
Fakte ili devus esti naŭ, ĉar Bert Schumann sendis sian registritan leteron kun dudeko da subtenantoj ĝustatempe al la Centra Oficejo kaj ĝi atingis tion je la 2a de marto. Ĉar la statuto parolas pri “livero” de la kandidatigo, ne pri “alveno” al la CO, li povus esti la naŭa kandidato.
Intertempe mi estis informita – sed mirinde neniu instanco aŭ revuo publikigis tion – ke Bert Schumann pro personaj kialoj ne volis peti validigon de sia proponiĝo kaj Roy McCoy rezignis de sia kandidateco, ĉar esence mi ne volus venki iun ajn el la jamaj komitatanoj kandidatiĝintaj.
En Libera Folio Gbeglo Koffi rimarkigis, ke laŭ li jenaj kandidatoj estos elektitaj: Emílio Cid, Fettes, Gutierrez, McGill, Pietrzak kaj Vergara, ĉar la CO de UEA estas laboratorio, kie oni testas ĉion, kio iru la vojon strekitan de la moŝtuloj de UEA. Roy kaj Johan tute ne kongruas kun la vojo. Laŭ tio kio koncernas min, GK pravas. Legu sub punkto tri, kial.
Giorgio Silfer en La Balta Ondo esprimis sin en simila vejno: Por ses postenoj ok kandidatoj, el kiuj kvin (eks)estraranoj kaj du eksdungitoj. Kaj neniu sub la kvindeka aĝ-jaro.
Magra rikolto por asocio kun pli ol kvin mil membroj.
En 2013 ankaŭ estis sep kandidatoj: Fettes, MacGill, Vergara, Pietrzak, Wandel, Keefe kaj mi.
Nur Keefe kaj mi neniam estis estraranoj. Ĉiuj eks-estraranoj estis elektitaj plus Dennis Keefe.
Ĉu samo okazos nun?
Por 2016-2019 pro resto de nur sep kandidatoj el origine naŭ leviĝis al mi la demando, kio estos por UEA kaj mi la utilo prezenti min en kampanjo kiel la plej bonan alternativon.
- Ankaŭ nun inter la ses konkurencantoj estas kvin eks-estraranoj plus unu “novulo”: Emilio Cid. Pri la Brazila kandidato mi havas la impreson de juneco, trankvilo kaj ekspertizo pri raj aferoj kio faros lin pli bona B-komitatano ol mi.
- Inter la aliaj kandidatoj estas du, kiujn mi volontege venkus: Fettes kaj Pietrzak, sed estraranoj havas elofice popularecon, kio estas tre malfacile superebla. Krome multaj UEA-membroj kaj ĵurmalistoj konsideras la B-balotojn kiel teston por la taŭgeco por posteno en la elektota estraro. Tio kaŭzas, ke malmultaj membroj ŝatas akcepti la rolon de batalanto por B-komitataneco.
Se estus dudek B-postenoj kaj kvin (eks)estraranoj, kiuj aspiras tian postenon, verŝajne multe pli da membroj anoncus sin.
- Iuj diros: Sed se tiuj ses personoj aŭtomate ricevos sian postenon, nenio pli restos el la tiel nomata demokratieco de UEA. Ili pravas. Mi diras:
Se mi estus konvinkita, ke la kvin estraranoj (kune kun tiuj kiuj ne bezonas B-komitatanecon por eniri denove la estraron: Schäffer kaj Lee [Li], kaj eble Keller) reformos UEA-n, tiel ke
- ĝi investos la plej multe da mono kaj energio en sian unuan – el kvar – statutaj celoj: disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto,
- la Elekta Komisiono estos nuligita,
- la proporcio de B-komitatanoj rilate al A-komitatanoj estos draste plialtigita,
- la artikoloj 29 kaj 33 el la Statuto, kiuj priskribas la rolon de la Komitato kaj la Estraro estos ŝanĝitaj tiel ke ili eksplicite priskribas la superecon de la Komitato super la Estraro, interalie per provizo, ke la sesioj estos estrataj de sendependa de la Estraro oficialulo,
- la diversaj necesaĵoj por reformo de UEA estos – se estas antaŭvideble, ke por tio ne estos tempo en Nitra – submetitaj por perreta voĉdonado de la Komitato,
- en Nitra estos preparita por kunmetado kompleta propono por ŝanĝo de la Statuto
(pri tio estis skizite de Stefan MacGill, ke pro la multaj interkonsultiĝoj kaj proceduroj oni bezonos maksimume tri jarojn. Tio verŝajne signifas, ke la Estraro daŭre rifuzos eluzi la eblecojn submeti la necesajn reformproponojn al la komitatanoj per perreta voĉdonado, ĝuste kiel la nuna kaj antaŭa Estraroj jam rifuzis tion dum la lastaj kvin jaroj,
mi kun entuziasmo enirus la elektobatalon kun miaj konkurencantoj kaj atendus mian malgajnon.
4. Por doni tiun ŝajnecon de demokratieco UEA devas elspezi kelkajn milojn da eŭroj, dum – vide al la ĉi-supraj konsideroj – tio ne havos iun specilan pozitivan efikon.
Kontraŭe, mia rezigno akcepti la B-komitatanecon substrekas la fiaskon de la mastrumado de la nuna kaj antaŭa Estraroj, la neplenumiĝon de la prioritatoj de la Strategia Plano redaktita sub respondeco de Mark Fettes (legu http://www.liberafolio.org/2015/uea-forgesis-sian-strategian-laborplanon) kaj la efektivan morton de la hodiaŭa Statuto (pri kiu ekzistas paranoja timo, ke ĝi kontraŭstarus ignoron de iuj el la formalaj reguloj, se tio estus necesa por atingi pli efikan funkciadon de la asocio kaj ĉiuj komitatanoj komprenus tiun necesecon).
Tio ne estas la celo de mia rezigno, sed per ĝi mi esperas atingi plivigligon de membroj kaj komitatanoj cele al reformado de Universala Esperanto-Asocio.
Johan Derks