Monthly Archives: December 2015
Salvatores extraterrestre
Radios energic
Sentimentos semihumide
Linguas e dialectos
2015-12-06
AUDI REGISTRATION DE SON (accentu francesi)
(orthographie historic)
Electores in Francia votat in li prim scrutine de electiones regional ye solmen tri semanes pos li a(t)taccas fatal de militantes del State Islamic in Paris. Li conservatives national [li Fronte National] ganiat in six ex deciott regiones, quo es grand ganies e un transformation del paisage polític pos decennies de domination del conservatives liberal e democrates social. Li secund scrutine va esser fat in li decitriesim de decembre. (260)
Elektoj en UEA komenciĝas
En 2016 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2016-2019. La elektokampanjo komenciĝas per proponado de kandidatoj por ses oficoj de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato de UEA.
Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/12/gk-40/
Radio Esperanto 35
La 6an de decembro, la unuan vintran dimanĉon de 2015 aperis la 35a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
En ĉi tiu programo:
1. Enkonduko
2. Hilda Dresen: “Vintro” (Halina Gorecka)
3. Esperanto-novaĵoj
4. “La Ondo de Esperanto”, 2015, №12
5. Zamenhofa Tago 2015
6. Kanzono de Manŭel
La programo daŭras 21 minutojn.
Amplekso: 20 Mbajtoj.
La 35a sonprogramo de “Radio Esperanto” estas aŭskultebla kaj elŝutebla ĉi tie:
http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/22/
Rekta ligo por elŝuto de la 35a programo:
http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/22/file/podfm_sezonoj_esperanto_35.mp3
Aŭskultu ĉi tiun kaj plurajn el la pli fruajn elsendojn de “Radio Esperanto” rete: http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/
aŭ abonu ilin: http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/rss/rss.xml
Demandoj pro la lasta Malferma Tago (11-2015) en Roterdamo
Ĉirkaŭ 70 esperantistoj ĉeestis la novembran Malferman Tagon de la Centra Oficejo, kiu estis markita pro la baldaŭa emeritiĝo de Osmo Buller kiel Ĝenerala Direktoro.
Du programeroj vekis mian specialan atenton: tiu titolita “Osmo Buller respondas” kaj la parolado de Humphrey Tonkin pri la novaj celoj de UNoj por daŭripova evoluo[1]. La ĉiam sistema informparolado de Tonkin lasis min kun kelkaj demandoj.
Baldaŭ la 76-jaraĝa profesoro definitive emeritiĝos kaj tiam li esperas dediĉi pli da tempo al klopodo agordi, kun sia teamo de kunlaborantoj kiuj plenumas la konsultajn rilatojn kun Unesko, la dek sep novajn celojn (vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Celoj_por_Daŭripova_Evoluigo aŭ revuon Esperanto febr/mart/apr 2014 kaj sept 2015) al la solvo de la lingva problemo.
Tonkin skizis, ke la lingva problemo en sia malnova formo devas esti konsiderata kiel “solvita”, ĉar ĉiuj oficistoj kaj reprezentantoj de ŝtatoj-membroj flue parolas la anglan kaj fieras pro tio, sed forgesas ke li pro sialingva ĉirkaŭaĵo malhavas la rektajn informojn el ne-anglalingvaj medioj. Tiu unuflankeco kondukas al ĝenerala diskriminacio de la voĉoj de ne-anglalingvanoj. Do la lingva problemo ne ekzistas plu pri parolado, sed pri aŭskultado. Vere interesa observo!
Do “la lingvo kiu serĉas problemon” (esprimo de HT) nun trovis tiun problemon en la manko je alireblo de UNoj kaj ĝiaj organizoj por aŭskulti la ne-anglalingvan mondon kaj transformi la aŭditaĵon ĉe la plenumado de la celoj por daŭripova evoluo.
Kiel solvi tiun problemon de diskriminacio? Ne per protestoj ĉe UNoj, sed per propono de senkondiĉa kontribuado al la celoj, preterire rimarkigante al la programestroj pri la mankoj je aŭskultipovo de la UNo-sistemo.
Tiu analizo levas plurajn demandojn:
- Ĉu la solvo de la komunika problemo en la sino de UNoj implicas ke ne havas sencon jam plu atentigi pri la komunika problemo sur la popolamasa nivelo, specife pri tiu inter malsamaj kulturkomunumoj, kiuj dense kunloĝas? Pli specife: Ĉu laŭ la E-gvidantoj la plenumado de la Zamenhofa celo de interkompreno inter la popoloj estu lasata al la antaŭenigantoj de la angla lingvo (kiel asertas ekzemple Philippe Van Parijs)?
- Ĉu Humphrey Tonkin kaj lia teamo jam havas klaran bildon en kiu maniero esperantistoj povas kontribui al tiuj celoj kiuj en sia plenumiĝo postulas specifan aŭskultipovon?
Aŭ ĉu tiu propono de kontribuado al la celoj de UNoj estas maniero por kaŝi nian veran intencon daŭrigi la lobiadon por Esperanto kiel Internacia Lingvo (ekz. por enkonduki ĝin en la edukadan sistemon[2])? Alivorte ĉu la gvidantoj de la E-movado pretas lasi sian pretendon ke ili iam povos konvinki la potencojn en la mondo sur la terenoj de scienca kaj ekonomia evoluoj kaj terstrategia politiko[3] pri la utilo de Esperanto por la ĝenerala bono? - Prave Michaela Lipari kaj Barbara Pietrzak petis Tonkin pri konkretigo de lia ankoraŭ svaga strategio en projekton aŭ gvidliniojn por la landaj asocioj. Ĉar analizo en tiu formo estas komprenebla nur desupre kaj ne povas inspiri esperantistojn ĉe la bazo, kiuj uzas Esperanton nur kiel komunikilon, parolilon, ne aŭskultilon.
El la programero “Osmo Buller respondas” mirigis min iuj demandoj kaj unu respondo.
La Ĝenerala Direktoro atentokapte kaj sprite rakontis pri sia unua Universala Kongreso, kie li ricevis modestan taskon kiel gardisto kaj ĉiĉerono de ekspozicio pri Esperanto por la ĝenerala publiko kaj pri sia nervostreĉa renkontiĝo kun Ivo Lapenna.
Post tio venis demando de Humphrey Tonkin, pri tio kion Buller konsilas al sia postsekvontino en la posteno de direktoro. La respondo estis resumebla en du vortoj: “pacienco kaj afablo”.
Alia demando estis: “Kiel vi klarigas, ke la akcepto kaj ekfunkciigo de perreta voĉdonado ekde la momento en 2009, kiam unua komitatano komencis insisti pri la graveco de tia sistemo por vigligi kaj demokratiigi la Komitaton?
Buller donis diversajn kialojn, kiuj entenis interalie jenajn asertojn:
- Jam en 2009 perreta voĉdonado estis ebla. (Se mi estus sciinta tion …………………….., JD)
- En mia funkcio de Ĝenerala Direktoro mi lasu la respondon al via demando al la hodiaŭa kaj antaŭa estraroj. (Tiuj certe ne publike konfesos sian kontraŭstaradon, JD)
- Mi timas kaj timis, ke sistemo de perreta voĉdonado donos instigon al misuzado por decidi pri malgravaj aferoj. (Konsekvence la influo de la Komitato dependas de propra aktiveco, JD)
- Statute la Komitato nur decidas pri la granda linio de gvidado de la Asocio. Pro tio sistemo de perreta voĉdonado ne estas necesa.
(Estas ĝuste ke laŭ artikolo 29 de la Statuto la Komitato decidas pri ĉiuj gravaj aferoj, sed aldone “Al la Komitato apartenas ĉiuj kompetentecoj en la Asocio, kiuj ne estas rezervitaj, laŭ la leĝoj aŭ la Statuto, al aliaj instancoj.”
Kio restas estas skribita en artikolo 33, kiu komencas per
La Estraro estas respondeca al la Komitato. Ĝi
- a. respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio;
- b. plenumas la decidojn de la Komitato;
Do pri ĉio, kion la Komitato opinias sufiĉe grava, ĝi povas voĉdoni, aŭ ĉu mi eraras?, JD)
- La pasinta eksperimentado pri perreta voĉdonado pruvas la ĝenerale malaltan nivelon de la partoprenemo de komitatanoj en la opiniformado. La komitatanoj devis esti skurĝataj (de Francesco Maŭrelli kaj Martin Schaeffer, JD) al voĉdonado. Tial ne ekzistis emo ĉe la estraro engaĝi la Komitaton en la decidoprocezo.)
(Pri tiu argumento mi ekde 2009 faris renversitan aserton: La malaktivecon de komitatanoj grandparte kaŭzas la fakto, ke la estraro lasis al ĝi tre malmulte por decidi., JD)
Ni esperu, ke iam la Estraro, la Ĝenerala Direktoro kaj la landaj asocioj prenu la oficon de komitataneco pli serioze. Aŭ oni radikale ŝanĝu la strukturon de UEA, kiu herediĝas de la Interkonsento de Kolonjo el 1933.
[1] “UNo sur la sojlo de nova epoko”
[2] Ĉar eĉ celo 4, “Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon ….”, ne montras al egalaj rajtoj pri elektado de lingvolernado kaj instrulingvo. Vidu la sep subcelojn videblajn en https://drive.google.com/open?id=0B73gFFtIyHmETkhVQjBrbTZuSjA
[3] Mi mencias tiujn tri terenojn, ĉar ili historie pruveble difinas kiuj estas la dominaj lingvoj en la mondo. Se la savo de la tero pro klimatŝanĝiĝo nur ekinteresas la potencojn pro ekokazado de klimatrilataj katastrofoj nur, kiuj lingvorilataj katastrofoj devos okazi por mobilizi la reprezentantojn en Uno-organizaĵoj por adopti Esperanton kiel “aŭskultilon”?
Ĉefministro Butkevičius – Alta Protektanto de BET-52
La ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičius konsentis esti Alta Protektanto de BET-52, kiu okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, Litovio.
Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/12/bet-18/
2015-12-01
ASKOLTEZ SONA ENREJISTRURO (achento Slovaka)
Cerebri fakte ne fitas en kategorii maskula e femina. Esquado ciencistara di Daphna Joel en l’ Universitato di Tel Aviv en Israel analizis l’ imaji facita per resonado magnetal de cirkum milequaracent individui. On des-kovris, ke quankam existas diferi sexual o genral en cerebri e konduto, nur tre mikra nombro del cerebri studiata havas traiti tote maskula, femina o meza inter la du. La granda majoritato havas mozaiko genetikal, ula traiti esas maskula ed altra femina. (4)
2015-12-02
ASKOLTEZ SONA ENREJISTRURO (achento nord-Lapona)
Plura dii di pluvego inundis Tamil Nadu. Multa parti dil chef-urbo Chennai esas sub nivelo aqual. Cirkum duacent homi mortis pro acidenti relatanta al pluvego. Servi aviacal, trenal ed autobusal poke funcionas ed exameni yar-duimal mustis ajornesar. L’ armeo Indiana teral e naval facas operaci salva en regioni basa. Varma Tamil Nadu jacas en sud-India proxim Tamil-lando en nord-estal Sri-Lanka, por qua India esas la maxim granda partenero komercal. (57)