Dek kvinan de decembro 2015, en plenplena salono de la Nacia Librejo de Irano, nomata Hekmat (Saĝo), okazis ceremonio omaĝe al unu el la plej grandaj verkistoj de Irano, s-ro Mahmud Doŭlatabadi (1940-). Li verkis abunde, kaj liaj verkoj jam tradukiĝis en multajn lingvojn, kiel la kurda, araba, norvega, germana, angla, sveda, kaj itala. Doŭlatabadi gajnis diversajn premiojn internaciajn. Laŭ Wikitrans:
“Doŭlatabadi estas irana verkisto kaj aktoro, konata pro lia apogo al socia kaj arta libereco en nuntempa Irano kaj liaj realistaj bildigoj de kampara vivo, tirita de lia persona sperto. Li, i.a. verkis la plej longan romanon en la persa lingvo: 10 volumojn kun 3000 paĝoj. Ĝi, titolita Kelidar, kio ankaŭ estas lia plej fama romano en Irano, estas sagao pri kurda nomada familio. Enciklopedio Iranica laŭdas ĝian ‘heroan, lirikan, kaj plezurigan lingvon’. Laŭ la Enciklopedio, la treega populareco de la romano inter irananoj estas pro ‘lia detala portretado de politika kaj socia renverso, kio estas lia ‘komerco-marko’ kiel romanisto’.”
Laŭ letero de alia giganto en la nuntempa persa literaturo, t.e. Mohammad Ali Ĝamalzade (1892-1997), kio ankaŭ dum la ĉi tie menciata ceremonio laŭtlegiĝis:
“Mi legis multajn romanojn. De okcidentuloj mi legis ege multe. Mi ne imagas, ke iu povis krei tian majstroverkon, kian Doŭlatabadi faris. Por mi estas certe, ke iam oni ekscios la valoron kaj rangon de Kelidar, kaj ĝi tradukiĝos en multajn lingvojn. Mi vidas tagon, kiam nia kara Doŭlatabadi ricevos Nobelpremion. Kompreneble, probable mi, maljunulo nuna, ne ekzistos en tiu tago; sed mi certas, ke tradukado de Kelidar al vivaj lingvoj de la mondo, atingigos Doŭlatabadion al la Nobela Premio. Kelidar estas la plej bona romano, kiun mi legis ĝis nun.”
La du-hora programo en La Nacia Librejo de Irano konsistis el:
- Deklamado de kelkaj fragmentoj el diversaj verkoj de Doŭlatabadi far li mem,
- Rakontado de kelkaj memoroj rilate al la deklamitaj fragmentoj far li,
- Respondado al la demandoj de ĉeestantaj ĵurnalistoj kaj publiko,
- Legado de leterfragmento de Ĝamalzade pri Doŭlatabadi rilate al Nobel-premio far Ali Dehbaŝi, iranano ĵurnalisto, Iranologo, esploristo kaj verkisto, kaj fine:
- Subskribado far Doŭlatabadi por la interesatoj (i.a. li subskris ankaŭ “Memoraĵe por la Irana Esperantisto”)
En la 3a parto, flanke de “la 13jara kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto, nomata Irana Esperantisto” (kies persa titolo estas Pajame Sabzandiŝan: Mesaĝo de Verdideanoj), Ahmad Reza Mamduhi, klariginte mallonge pri bondiraĵoj de mondaj famuloj pri Esperanto, kiel Romain Rolland, Mahatma Gandhi kaj Leo Tolstoy, demandis al Doŭlatabadi:
“Kiel irana intelektulo, kio estas via opinio pri Esperanto kaj ties kreinto d-ro Zamenhof?”
Ankaŭ, aludante al antaŭa demando de alia ĵurnalisto, kiu demandis Doŭlatabadion kiel li pensas pri tio, ke ankoraŭ oni ne aljuĝis Nobel-premion beletran al irananoj, Mamduhi demandis:
“Ĉu vi ne kredas, ke la angla lingvo estas kaŭzo por tio, ke iranaj verkistoj ankoraŭ ne sukcesis gajni Nobelpremion? Ĉar la plejmulto de tiuj, kiuj gajnis Nobelon, aŭ verkis angle, aŭ iliaj verkoj tradukiĝis anglen; kaj (ĉu vi ne kredas, ke) se Esperanto universaliĝos, tia diskriminacio malaperos?”
Jen la respondoj de Doŭlatabadi:
“Unue (mi diru), ke la angla lingvo kaj la Islama Respubliko estas baroj. La anglan lingvon kaj la Islaman Respublikon oni devas vidi unu ĉe la alia. Kaj alio estas tio, ke verkoj, kiuj ĉiuokaze kreiĝas en la mondo, kaj kreiĝas en la patrinaj lingvoj kaj kompreniĝas en la patrinaj lingvoj. Se iu pensas, ke kulturaj centroj de la mondo (kiel tiu de Nobelo) ne sciiĝas pri tio, ke (ekz-e) en angulo de Afganio estas iu juna verkisto, kiu verkas nigrajn novelojn, oni devas endubiĝi pri la monda reto (de la kultura centro) – ja ni ne dubas pri tio, t.e. (laŭ ni) ili scias, ke en angulo de Afganio estas tiu junulo, kiu verkas tiel. Nu, tio estis pri tio.
Tiu homo, kiu inventis Esperanton, laŭ mi estis tre grava homo. Laŭ mia opinio, li faris tion kun sia vasta perspektivo por estigi interkomprenadon inter la homoj. Mi ne scipovas (Esperanton); mi scipovas neniun (fremdan) lingvon. Ties kialo estas tio, ke en iuj okazoj mi komencis lerni duan lingvon, sed vere mi ektimis (de tio). Tio, kion mi volas nun rakonti por vi, okazis en malliberejo. En malliberejo estas bona oportuno por lerni (fremdan) lingvon. Ankaŭ mi komencis lerni. Post monata aŭ 20taga lernado, mi ekvidis, ke mi estas faranta frazojn en alia lingvo – poste mi aŭdis, ke komenco de bona lingvo-lernado estas samtio – tamen tiam mi estis tiel ekterurita, ke mi fermis la anglan libron eke, kaj ekkuris (el la komuna parto de la malliberejo) en la bandon (t.e. “parto” de la politikaj malliberuloj), kaj ekprenis Ŝamsan Gazalaron (Gazalaro de Rumi) – kaj kvazaŭ iu lingvo estas forprenanta ion (de mi) – komencis legi ĝin.
Sed ĝenerale, Esperanto – kies lokon praktike prenantas la angla – estas komuna internacia lingvo, kiu necesas por hodiaŭo kaj por la hodiaŭaj homoj. Kaj, Unesko antaŭ la finiĝo de la dua jarmilo anoncis, ke en la tria miljaro, se iu ne scipovas komputilon kaj unu internacian lingvon, tiu ne estos monda civitano. Ekde tiu dato, mi anoncis al mi, ke: “Vi ne estas monda civitano, kaj tion memoru!” (ekridado de la ĉeestantaro)
Kelkaj frazoj el liaj verkoj
“La plej stranga eco de la homo estas tio, ke li scias iu ago estas malbona kaj malutila, sed li faras tion eĉ ripete. Ĉiu homo, konscie kaj nekonscie, iel obstinas kaj kontraŭas sin, kaj neniu alia (homo) estas pli detruiga al la homo, ol la homo mem rilate al si.” – El: Soluk
”Kiom multe povas esti ĉagrena kaj malfacila la mondo, kiam vi havas neniun pretekston por ĉeesti en ĝi.” – El: Soluk
”Tio venis en mian penson, ke ‘kiam arto subteniĝas per politiko’ estas ĝuste kiel kiam virino ne povas iri ien aŭ fari sendependan laboron sen la permeso de sia edzo.” – El: Perlaboro far verkado (Nune Neveŝtan, laŭlitere: Pano de Skribado)
”Kiun verkiston vi konas en la mondo, kiu ne demandis sin ‘Kial mi skribas?’ kaj kiun verkiston vi konas, ke sekve de tia demando ĉesis verki?” – El: Perlaboro far verkado (Nune Neveŝtan, laŭlitere: Pano de Skribado)
(Mi timas, ke) La vivo ne estu tiom grava, kiom mi gravigas ĝin! – El: Perlaboro far verkado (Nune Neveŝtan, laŭlitere: Pano de Skribado)
Plu pri Mahmud Doŭlatabadi
(el Wikitrans kun etaj korektoj: http://epo.wikitrans.net/Mahmoud_Dowlatabadi?src=Mahmoud+Dowlatabadi)
En 1940, Mahmoud Doŭlatabadi estis naskita al malriĉa ŝuisto en Doŭlatabado, malproksima vilaĝo en Sabzevaro, en la nordokcidenta parto de Ĥorasano, nordokcidente de Irano. Li laboris kiel farmhelpanto kaj pasigis ekzamenon en Mas’ud Salman Lernejo, kie li lernis legi. Libroj estis revelacio al la juna knabo. “Mi legis sur la tegmento de la domo per lampo … mi legis Militon kaj Pacon tiu-maniere.” Kvankam lia patro havis malmulte da formala edukado, li enkondukis Mahmudon al la persaj klasikaj poetoj, kiel Sadio, Hefezo kaj Ferdoŭsio. “[Mia patro] ĝenerale parolis en lingvaĵo, kiun ili utiligis”, Doŭlatabadi diris.
Doŭlatabadi estas famkonata kiel unu el la plej gravaj verkistoj en nuntempa Irano, precipe por sia uzo de lingvo. Li elstarigas kamparan parolmanieron, uzante la riĉan, kaj lirikan tradicion de la persa poezio. Kamran Rastegar, tradukisto de kelkaj verkoj de Doŭlatabadi diris, ke:
“Doŭlatabadi ekzamenas la kompleksecojn kaj moralajn ambiguecojn de la travivaĵoj de la senhavuloj kaj forgesitoj, miksante la brutalecon de tiu mondo kun la poezio de la persa lingvo. La plej multaj aliaj iranaj verkistoj venas de firme etburĝaj fonoj, kun urbaj edukoj. Pro lia kampara fono, Doŭlatabadi elstaras kiel unika voĉo.”
Nahid Mozaffari, kiu redaktis Pen-antologion de irana literaturo, diris pri Doŭlatabadi:
“Li havas nekredeblan memoron pri folkloro, kiu eble venas de liaj tagoj kiel aktoro aŭ eble venas de liaj originoj, kiel iu, kiu ne havis formalan edukon, kiu lernis aĵojn parkerigante la lokan poezion kaj aŭdante la lokajn rakontojn.”
Kiel adoleskanto, Doŭlatabadi okupiĝis pri komerco kiel sia patro kaj malfermis butikon. Unu posttagmezon, li trovis sin senespere enuigita. Li fermis la butikon, donis la ŝlosilon al knabo, kaj diris al li diri la patron “Mahmud foriris.” Li kaptis veturon al Maŝhado, kie li laboris por jaro antaŭ foriri al Tehrano por okupiĝi pri teatro. Tie Doŭlatabadi laboris por jaro antaŭ ol li povis pagi por teatroklasoj. Kiam jes, li ekstaris al la pinto de ia klaso, samtempe laborante en multaj diversaj laborlokoj. Tiel, Krom aktoro, li estis ŝuisto, barbiro, bicikloriparisto, stratheroldo, kotonplukisto, kaj kineja biletprenanto. Ĉirkaŭ tiu tempo li ankaŭ okupiĝis pri ĵurnalismo, fikcio, kaj filmoj. “Kiam ajn mi estis fininta laboron kaj ne estis maltrankvila pro trovado de manĝaĵo, mi sidiĝis kaj ekskribis”, li diris.
Aldone al lia rolludado en teatraĵoj de Berthold Brecht, Bahram Beyzai kaj Arthur Miller, la romanoj de Doŭlatabad altiris la atenton de … loka polico. En 1974 li estis arestita fare de la sekreta polico de la ŝaho. Kiam li scivolis precize kiun krimon li faris, ili respondis al li, “Neniun, sed ĉiun personon, kiun ni arestas verŝajne havas kopiojn de viaj romanoj, do tio igas vin provokema al revoluciuloj.” Li estis en malliberejo dum du jaroj.
Malplena Loko de Soluĉ
Pri la finaj tempoj de sia mallibereco, Doŭlatabadi diris: “La tuta historio de Malplena Loko de Soluĉ venis al mi tuj unufoje, kaj mi skribis la tutan verkon en mian kapon.” Doŭlatabadi ne permesitis surpaperigi ion ajn dum li estis en la malliberejo. “Mi komencis iĝi sentrankvila”, li diris. “Unu el la aliaj malliberuloj … diris al mi, ‘Vi kutimis esti tiel bone kapabla por akcepti malliberejon, kial nun vi tiel maltrankvilas?’ kaj mi respondis, ke mia timo ne estis rilata al la malliberejo kaj ĉio, kio venis kun ĝi, sed estis pro io tute alia. Mi devis skribi tiun libron.” Kiam li estis finfine liberigita, li verkis Malplena Loko de Soluĉ dum 70 noktoj. Ĝi poste iĝis lia debuta romano publikigita en la angla, antaŭante La Kolonelon.
En Malplena Loko de Soluĉ, malriĉa virino kreskigas siajn infanojn en izolita vilaĝo post la neklarigita malapero de sia edzo, Soluĉ. Kvankam la ideo por la nova romano unue venis al Doŭlatabadi en malliberejo, ĝiaj originoj spuras reen al lia infanaĝo. “Mia patrino kutimis paroli pri virino en la vilaĝo, kies edzo ekmalaperis kaj forlasis ŝin solan. Ŝi estis devigita kreskigi plurajn infanojn sola. Ĉar ŝi ne volis ke la vilaĝanaro kompatu ŝin, ŝi prenis pecon de la graso de ŝafido kaj fandis ĝin kaj tiam ĵetis manplenon da seka herbo aŭ ion en la paton kaj metis tion en la fornon, tiel ke kun la fumo, kiu venis for el la forno la najbaroj pensu, ke ŝi kuirus viandaĵon por siaj infanoj tiun nokton”, li rakontis tion po intervjuanto. Missing Soluch estis lia unua verko tradukita en la anglan.
Traduko de alia Doŭlatabadia romano, Besmel, aperis en la angla traduko en aŭtuno/vintro 2013, publikigita fare de Melville House en Usono kaj Haus en Britio.