Monthly Archives: July 2015

Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA

Ses personoj kandidatis por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, anoncita de la estraro de la asocio en februaro 2015.

Tri kandidatoj estis elektitaj por personaj intervjuoj, kiuj okazis en Lillo vendrede la 24-an de julio: Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.

Komence de la komitata kunsido de UEA vendrede la 31-an de julio Mark Fettes raportis pri la rezultoj de la intervjuoj.

– Ni estis tre kontentaj pri la kvalito de tiuj tri kandidatoj, kaj konsentis ke ĉiuj el ili posedas la necesajn kvalifikojn, konojn kaj personecon por plenumi la rolon, kiu en nia movado estas la plej postula kaj malfacila, eĉ pli malfacila ol tiu de la prezidanto. Ni sentis nin tre bonŝancaj ke ni havas inter niaj vicoj tiajn talentulojn kun dediĉiteco al la movado kaj UEA, li diris.

Laŭ Mark Fettes, la elekto ne estis facila, kaj la intervjua komisiono kunvenis pli ol unu fojon.

– Poste ankaŭ la estraro de UEA havis longan kaj profundan diskuton pri la elekto. El tio ni venis al la konkludo ke la nova ĝenerala direktoro estos Veronika Poór, li anoncis.

La anonco pri la alekto de Veronika Poór, kiu mem ĉeestis en la kunvenejo, estis renkontita de la komitato per longaj aplaŭdoj.

Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985, emeritiĝos en majo 2016, sed pro neuzitaj ferioj li ĉesos labori jam komence de marto.

Tiam li estos estinta ĝenerala direktoro de UEA dum 18 jaroj. Pli frue dum 7 jaroj li estis direktoro de la Centra Oficejo, kio signifas, ke li estos la plej longserva direktoro en la historio de UEA.

La Krimea problemo submetita al UEA

La “Krimeaj decidoj” de la 28a Konferenco de REU kaŭzis ne nur la demarŝon de la redaktoro de REGo Georgij “Garik” Kokolija, sed ankaŭ oficialan reagon de la Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA), kies prezidanto Eŭheno Kovtonjuk adresis sin al la Prezidanto de UEA Mark Fettes, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj al la Komitato de UEA.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/07/krimeo-2/

Homoj kun homoj denove en Bulonjo

En 1905 la unuan Universalan Kongreson partoprenis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. La jubilean kongreson oni decidis ne organizi en la malgranda marborda urbo, ĉar en ĝi mankas taŭgaj ejoj por la pli ol 2.600 aliĝintoj.

La alfluo de centoj da esperantistaj vizitantoj ĉiukaze estigis imponan manifestacian marŝon de la teatro al la monumento de Zamenhof, kaj poste al la urbodoma akcepto.

La komenco de la tago tamen estis iom kaosa por la ekskursontoj. Je 7.40 matene ekster la kongrepsejo aperis la vico de busoj, kaj post iom da konfuza atendado ankaŭ la ĉiĉeronoj. Ŝajnas ke multaj el la esperantistoj ne komprenas kiel funkcias vicoj kaj, precipe maljunulinoj ne timas uzi kubutojn kiam temas pri eniri aŭtobuson pri frue ol aliaj – oni supozus ke la aŭtobuso iras al ŝuvendejo kie okazas granda rabatado. Finfine, la aŭtobusoj pleniĝis kaj ekis al Bulonjo-ĉe-Maro.

La unua parto estis solena ceremonio ĉe la teatro kie okazis la unua publika parolado en Esperanto.  Sur la podio estis Xavier Dewidehem, prezidanto de la loka kongresa komitato, Mark Fettes, prezidanto de UEA, kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L.L. Zamenhof.

La teatro estas bone konservita kaj bele renovigita kun belegaj artaĵoj kiuj montras la cignan signon de la urbo de Bulonjo ĉe Maro.  En la balkono plej proksime al la podio sidis vic-urbestrino, deputito de la urbestro de Bulonjo ĉe Maro. Representanto de la urbesto bonvenigis la esperantistaron nome de la urbestro. Poste Xavier Dewidehem bonvenigis nin nome de la loka kongresa komitato kaj petis nin imagi ke L.L. Zamenhof unuafoje faras paroladon en Esperanto.

Brian Moon tre emocie ripetis la unuan kongresan paroladon de Zamenhof. La parolado samkiel en 1905 finiĝis per Preĝo sub Verda Standardo – poemo kiun iuj francaj pioniroj de Esperanto en 1905 volis forstreki pro ĝia troa mistikeco.

Poste oni transdonis mikrofonon al Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kiu estis tre kortuŝita pro la legado kaj rimarkis ke plej grave al li estis la alineo ke kunvenis ne angloj, rusoj, kaj poloj sed homoj.  Li diris ke li estis franco kaj polo kaj hebreo denaske, sed en Esperanto ni ĉiuj estas kiel homoj.  ”Mi salutas vin, ĉiuj gefratoj esperantistaj”, li diris.

Mark Fettes parolis pri la speciala rilato kiun Esperanto havas kun Bulonjo-ĉe-Maro.  Oni ne supozas ke Esperanto havas teritorion: se oni demandas kie estas la teritorio oni diras eble “ĉie” aŭ “nenie aparte”. Sed lingvoj ne apartenas al lokoj. Eĉ se lando adoptus Esperanton, la lingvo ne apartenus al tiu lando. Malgraŭ ke lingvoj ne havas teritorion, ili nepre havas geografion: Bialistoko kaj Varsovio, kie Esperanto naskiĝis. Kaj organizaj lokoj, kiel Ĝenevo kaj Roterdamo. Literaturaj lokoj, kiel Budapeŝto aŭ pedagogiaj kiel Grezilonjo.

Bulonjo-ĉe-Maro laŭ Mark Fettes povas esti nomata la lulilo de Esperanto: parola lulilo, kie oni prelegis en Esperanto por la unua fojo kaj kie la lingvo transformiĝis de plejparte skriba lingvo al parola. Kie la Akademio naskiĝis kun la kreado de la Lingva Komitato. Kie oni unuafoje komencis la filologiajn kaj lingvistikajn studojn de Esperanto. Kaj por la Esperanta menuo, ĉar oni unuafoje fojo organizis Esperantan bankedon.

– Por mi kiel prezidanto, Bulonjo–ĉe–Maro gravas ankaŭ kiel lulilo de Esperanto kiel internacia movado, li diris.

Antaŭe estis kluboj sed mankis ajna internacia organizaĵo.  Oni ne solvis la problemon en Bulonjo, sed du junaj partoprenantoj — fakte la plej junaj partopartoprenantoj, Hector Hodler kaj Edmond Privat, komencis la diskuton kiu kondukis al la starigo de la Universala Esperanto Asocio en Ĝenevo. Finfine, Bulonjo-ĉe-Maro gravis kiel lulilo de la Esperanto-komunumo.

Post la ceremonio, la esperantistaro paradis tra la stratoj de la urbo ĝis la Bulonja stacidomo, kie Zamenhof alvenis en 1905. Lige kun la centjara jubileo antaŭ dek jaroj la urbo starigis tie buston de Zamenhof kun memorŝildo por honorigi la unuan kongreson. La urbestro kaj Zaleski-Zamenhof rivelis renovigitan memorŝildon kaj metis bukedojn ĉe la monumento.

La parado pluiris al la urbodomo en la malnova urbo por akcepto de la urbestro. La partoprenantoj kunvenis en unu ĉambro kiu vere ne estis sufiĉe granda por stari dum la urbestro prelegis en la franca kun Esperanta traduko por bonvenigi la esperantistaron al la urbo.

Li anoncis la disponigon de tre bela domo, proksime al la malnova urbo, kiun oni renovigos dum la venonta jaro, por funkcii kiel Esperanto-kultura Centro. Post danko de Fettes, finfine oni proponis vinon kaj manĝaĵetojn al la esperantistaro, kiu denove montris sian alergion al vicoj. La kubutoj de maljunulinoj estas akraj kaj lasas kontuzojn.

Post re-enbusiĝo, la eksursantoj vojaĝis al restoracio por tagmanĝi. Proksime al la restoracio, montriĝis ŝildo por restoracio Crocodile kaj estis iom da timo ke oni vojaĝis tien. Bonŝance, oni anstataŭe elektis Les Jardins de la Matelote kiu proponis tri-kursan manĝon kun du vinoj: unu de Bordeaux kaj la alia de Gascogne.

Laste, la ekursantoj revenis al la malnova urbo por uragana trarigardo de la malnova urbo: la remparoj, ĝardenoj, basiliko, kaj kastelo, kiujn oni tratrotis kaj poste re-enbusiĝis por reveni al Lillo.

Steven Brewer

Decidoj pri Krimeo kaŭzas skismon en REU

En marto 2014, post milita interveno de rusiaj trupoj en nemarkitaj uniformoj, la Ukrainia duoninsulo Krimeo estis aneksita de Rusio. La anekso ne estis agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj nek de la plej multaj ŝtatoj en la mondo, kaj ĝi kaŭzis la enkondukon de internaciaj sankcioj kontraŭ Rusio.

En aprilo 2014 Libera Folio intervjuis pri la temo la prezidanton de Rusia Esperanto-Unio, Svetlana Smetanina, kiu tiam atentigis, ke REU estas politike neŭtrala asocio, kaj tial ne povas havi oficialan sintenon al la statuso de Krimeo. UEA siaflanke sekvas la decidojn de Unuiĝintaj Nacioj rilate tiajn aferojn, kaj oni povus atendi tion ankaŭ de la landaj asocioj de UEA.

En la sia ĉi-jara konferenco, okazinta la 22-an de julio, la landa asocio de UEA en Rusio tamen akceptis du decidojn, kiuj praktike egalas al agnosko de la anekso. Aparte atentinda estas la decido “apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona[n] organizo[n] de REU”.

La konferencon de REU ĉi-jare hazarde ĉeestis raportisto de la sendependa eldonaĵo Novaja Gazeta, kiu poste verkis artikolon pri la ĝenerale kontraŭokcidenta sinteno de la kunveno kaj titolis sian raportaĵon en Esperanto: “Krimeo estas nia”. La ĵurnalisto, kiu preparas serion de artikoloj pri fermitaj komunumoj, estis surprizita pri la sennuancaj eldiraĵoj de pluraj ĉeestintoj, kiuj interalie asertis, ke pri la sankcioj kontraŭ Rusio unuavice kulpas la anglalingvaj landoj.

Surprizita de la decidoj rilate Krimeon estis ankaŭ la redaktoro de Rusia Esperanto-Gazeto REGo, Georgij Kokolija. En la gazeto ĝis nun aperadis oficialaj informoj de la landa asocio, sed post la diskonigo de la decidoj li decidis tute rompi la kunlaboron kun la landa asocio. Laŭ lia opinio la asocio per siaj decidoj malobeas sian propran statuton, kiu klare diras, ke REU estas “politike neŭtrala unuiĝo”.

– En Rusio ekzistas diversaj opinioj pri krimea “anekso/reunuiĝo”. Ankaŭ la esperantistoj, inkluzive membrojn de REU, malsame rilatas al la nuna politiko de rusiaj gvidantoj. Mi certas, ke mi ne estas sola membro de REU, al kiu ne plaĉas agreso de la Rusia ŝtato kontraŭ najbaraj landoj. Deklarante en konferencaj decidoj sian senkondiĉan apogon de la nuna ŝtata politiko, REU fakte neglektas opiniojn de tiuj siaj membroj (eĉ se ili estas minoritataj), kiuj havas malsaman opinion, klarigas Georgij Kokolija responde al demando de Libera Folio.

Li opinias, ke la sola kialo entute mencii Krimeon en la decidoj de la konferenco estis la deziro montri lojalecon al la nuna politiko de la regantoj.

– Ekzemple, kiun sencon havas la decido “apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU”, se dume tiaj centroj kaj regionaj organizoj ne ekzistas en preskaŭ ĉiuj rusiaj regionoj? Ankaŭ kunlabori pri Esperanto-aranĝo en Krimeo eblas sen laŭtaj deklaroj.

Tuj post la diskonigo de la konferencaj decidoj Georgij Kokolija publike anoncis en dissendolisto de rusiaj esperantistoj, ke li ne plu volas havi ajnan mencion pri kunlaboro kun REU en la gazeto kiun li redaktas, eĉ se la reala kunlaboro laŭ li jam dum sufiĉe longa periodo apenaŭ funkciis.

Post sia anonco Georgij Kokolija ricevis kelkajn agresemajn reagojn de aliaj membroj de REU. Unu eĉ proponis, ke li reiru al sia naskiĝlando Kartvelio. Georgij Kokolija tamen restas membro de la asocio.

– Mi esperas, ke iam REU havos pli prudentan Estraron. (Eble nur tiam, kiam samo okazos pri la tuta ŝtato.) Tial mi decidis dume ne eksmembriĝi.

Libera Folio petis komenton ankaŭ de la prezidanto de REU, Svetlana Smetanina. Ŝi tamen ne respondis.

Kartonaj figuroj sur scenejo

La teatraĵo Ĉiuj feliĉas, prezentita de la itala Kolektivo Kontraŭkanto, aperis en la mondon ne pro iniciato de la organizita Esperanto-movado. La reĝisoro Clara Sancricca origine volis peri al la italaj spektantoj bildon pri enmigrantoj kiel veraj homoj, bildon pli nuancitan ol la stereotipaj kartonaj figuroj, kiujn oni ofte renkontas en publikaj diskutoj, okazantaj super la kampoj de la migrantoj mem.

Por doni al la migrantoj voĉon kaj montri ilin kiel verajn homojn, necesis ke ili parolu iun lingvon. Sed kiun? Ja ne la italan – sed ankaŭ ne lingvon kiun efektive parolas tiu aŭ alia grupo de migrantoj.

Elektante Esperanton kiel la lingvon de la migrantoj, la aŭtoroj de la teatraĵo esperis universaligi la mesaĝon de la verko. Krome, por itala publiko Esperanto evidente estas lingvo fremda, sed tamen kun kompreneblaj elementoj, kio igis ĝin aparte taŭga por la celo.

La teatraĵo komenciĝas tute en Esperanto, do por la itala publiko la replikoj de la elmigrontoj restas pli-malpli nekompreneblaj. Laŭvorta kompreno aliflanke ankaŭ ne necesas – laŭ la scenografio oni facile komprenas, ke la grupo de alilandanoj festas geedziĝon per iom nekutima ceremonio, sed la festeno estas interrompita de proksimiĝanta konflikto.

Fine la amika kompanio ne plu eltenas la nesekurecon kaj decidas fuĝi. Kien? Kien ajn, ne gravas kien. Kaj ŝajne post nokta boata veturado ili jam estas en Italio, kie la italoj ilin renkontas en formo de kartonaj figuroj parolantaj preskaŭ nekompreneblan lingvon, tute malsaman de Esperanto.

La kartonajn figurojn vivigas la samaj aktoroj, kiuj ludas ankaŭ la enmigrintojn. La surpriza afero, kiu eble ne devus surprizi, estas, ke la kartonaj figuroj montriĝas pli vivaj ol la senkartonaj enmigrintoj.

En diversaj scenoj kaj konsistoj, de policanoj al lernejanoj, pastroj kaj festenanta amika kompanio, la kartonuloj ŝajnas reprezenti ian stereotipe neinteresitan, ne aktive malbonvolan sed efektive antaŭjuĝan sintenon al la alvenintoj. La stereotipaj diskutoj estas prezentataj en vigla kaj nuancita maniero, kun ŝajne riĉa itala lingvaĵo, kiom eblas juĝi laŭ foje mankohava teksta Esperanta traduko.

La malo veras pri la Esperantlingvaj partoj de la teatraĵo. Bedaŭrinde tre evidentas, ke la aktoroj ne vere scias Esperanton, sed nur papagas duone komprenitan tekston. Ŝajnas ke la aktoroj devis uzi sian tutan kapablon simple por enkapigi la vortojn, tiel ke restis nenio por nuanca prezentado.

La migrantoj parolas Esperanton malklare kaj mallaŭte, tiel ke foje malfacilas kapti la sencon de la vortoj. Sed tio aliflanke plej ofte ankaŭ ne vere estas bezonata – la Esperanta teksto ne vere portas multan enhavon, sed la sencon de la okazaĵoj eblas bone kompreni ankaŭ ne konante la lingvon.

Kaj tiel ja devas esti, se la teatraĵo estas celita al itallingva publiko. Bedaŭrinde la truko ne funkcias same bone por Esperantlingva publiko – la plej viglaj kaj interesaj partoj de la teatraĵo estas la itale parolantaj kartonaj figuroj kun Esperanta teksta traduko, kaj ĝuste tiuj partoj ricevis laŭtajn aplaŭdojn dum la prezentado en Lillo.

En la Esperantlingvaj partoj la rifuĝintoj pro sia monotona, sennuanca lingvaĵo, aliflanke estas reduktitaj al la statuso de kartonaj figuroj, kvankam verŝajne ĝuste tion la aŭtoro volis eviti.

Resume, la teatraĵo ja estas profesinivele ludita, havas interesan strukturon kaj gravan mesaĝon. Oni povus esperi, ke la mesaĝo ekhavus novan intensecon antaŭ Esperantlingva publiko – sed por ke tio okazu, necesus ke la intenso kaj engaĝiĝo en la aktorado estu sur la sama nivelo en ambaŭ lingvoj.

Kalle Kniivilä

LA TIRUKKURAL

A la kulturala patrimonio pri qua India darfas juste fieresar, remarkinda kontributo adportesis da la Tamila, olqua esas un de la maxim anciena lingui vivanta en la mondo. Dum multa yarcenti, la Sanskritae la Tamilavivis flanko an flanko quale du frati.

Duamil yari ante nun, sajulo di Tamil Nadu skribis grandanombra versi, kurta, qui per lia forteso e la vereso quin li kontenas, esas super omna komparo en la literaturo Indiana. Ica verko konocesas sub la nomo Tirukkural o Kural. « Tiru » signifikas sakra e « Kural » havas la senco di versaro. La aludita verko inkluzas 133 chapitri e singla de li havas dek strofi.



La granda Sajulo  Tiruvalluvar
La sajulo qua kompozis ita versi konocesas per la nomo Tiruvalluvar. Quale multa granda homuli dil tempi anciena, il ne poslasis naraco pri lua vivo. Mem lua vera nomo ne savesas nam la vorto »Tiruvalluvar » signifikas nur « la devocozo di la kasto Valluva ». Le Valluva esis heraldi di la rejo, qui, kavalkanta sur elefanti, tamburagis e proklamis la rejala imperi e dekreti. Semblas ke Tiruvalluvar selektabis altra profesiono. Ilu divenis texisto e vivis en Mylapore olqua esas nun parto di Chennai (Madras). Ma ni ne povas certigar ke il esis texisto. Forsan ulu deskriptis lu en pasinta epoko kom texisto en imajoza senco pro la fakto ke il texis tante bela versi !

Existas multa legendi interesiva koncernante lu. La homi venis ofte konsultar il por obtenar lua konsili o parolar pri lia problemi. La sajulo, kande ico esis posibla, respondis a li per paroli ed exempli prefere kam per simpla vorti.

Ulamatine, yunulo qua havis problemo venis por renkontrar ilu en ilua hemo. « Ka vu havus l’afableso dicar a me kad lo esas plu bona havar spozino o ne havar spozino ? » lu questionis.

La sajulo ridetis e demandis a la yunulo restar kun lu dum kelka hori. Kande li sideskis por dejunetar, la spozino dil sajulo donis a li rizo, qua, pro ke ol esabis koquita ye la predio, esis tre kolda. Ma la sajulo bramis « Vasuki, ica disho esas tro varma ! »

Sen dicar irga vorto Vasuki sideskis e komencis ventizar la rizo por koldigar lu.

Pose kande la sajulo e lua gasto esis dejunanta ye dimezo, la sajulo klamis « Vasuki, pro quo tu ne lasis lampo hike dum ke noktesas ? »

Sen audigar ula murmuro, Vasuki acendis lampo e pozis ol apud la sajo.

La yunulo dicis « Sioro, vu donis a me la respondo. Havar spozino esas certe plu bona kam havar nula adminime se el esas tam devota ed obedianta lua spozulo kam esas vua spozino. »

Tiruvalluvar ne selektis esar ye la servo dil rejo, ma homi di multa generacioni pos ilua vivotempo agnoskis il kom rejulo inter la saji. Pri singla aspekto dil vivo, pri singla situeso a qua homo povas konfrontesar, la Kural furnisas konsilo nobla e facile praktikebla.

La docado dil Tirukkural ne limitizesas a la etikala aspekti di la singladia vivo. Ol kontenas bona konsili pri la diplomaco, la arto guvernar ed anke pri altra domeni dil aktiveso homal.

 

(Segun artiklo publikigita en NOUVELLES DE L’INDE, revuo dil ambasaderio di India en Francia)

 

Estraro respondis al disaj demandoj

La programeron malfermis la prezidanto de UEA, Mark Fettes, samtempe invitante la kongresanojn partopreni la disktojn dum la strategiaj forumoj en la estontaj tagoj.

Poste la ceteraj ĉeestantaj estraranoj – Sterano Keller, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara faris sinprezentojn. Kvankam la prezidanto petis koncizajn sinprezentojn, la rezulto estis iom nekonciza, kaj la unuan demandon de la ĉeestantoj oni povis aŭdi nur post 22 minutoj.

Komence de la programero mankis la ĝenerala sekretario Martin Schäffer, laŭ Fettes verŝajne pro patraj devoj. Post iom da tempo tamen ankaŭ li aperis, kaj respondis al kelkaj demandoj.

Kongresano el Nepalo atentigis la estraron pri la granda ekonomia malegaleco inter homoj el diversaj landoj, ekzemple Nepalo kaj Usono, kaj atentigis, ke la kongresa kotizo estas tro alta por nepalanoj. José Antonio Vergara konsentis, ke la divido en A- kaj B-landoj ne estas sufiĉa por diferencigi la kotizojn, kaj diris, ke oni starigis esplorkomisionon por trovi solvon.

Pluraj demandoj temis pri informado. UEA devus fari multe pli tiukampe, opiniis ekzemple Saeed Ahmad Farani el Pakistano, laŭ kiu la asocio devus publikigi librojn pri Esperanto en dudek aŭ tridek lingvoj, uzi la reton kaj havi propran specialan retejon por lerni Esperanton. Oni kritikis UEA-n ankaŭ pro uzo de malĝustaj koloroj en informado.

Ranieri Clerici el Italio demandis, ĉu la malalta rentonivelo kaŭzis la deficiton en la bilanco de UEA. Mark Fettes konfirmis, ke la aktuala rentonivelo efektive kaŭzas problemojn por la asocio, kiu kutime ricevas multe da enspezoj ĝuste de la rentumo de sia kapitalo.

Francesco Maurelli el Britio, mem membro de la nova sed apenaŭ funkcianta konsilantaro de UEA, demandis, ĉu la ĉefa sukceso de la strategia laborplano estas nur la aperigo de diversaj novaj dokumentoj, aŭ ĉu tamen eblas prezenti iujn konkretajn rezultojn. Mark Fettes konsentis ke necesas lerni de la ĝisnunaj spertoj por ke la sekva plano jam konduku al io pli substanca.

Steven Brewer el Usono demandis, kiel UEA intencas entrepreni la promesitan analizon pri la bezonoj de la organizaĵo lige kun la dungo de nova ĝenerala direktoro, kaj scivolis, kiel ordinaraj membroj povus partopreni en tiu analizado. Responde Mark Fettes mallonge priskribis la dungoprocezon kaj diris, ke ia analizo estos farita poste, kunlabore kun la nova direktoro.

Ĝenerale, eble al duono el la demandoj havis malfortan kontakton kun realaĵoj – la demandantoj aŭ atentigis pri framasonaj konspiroj kontraŭ Esperanto aŭ plendis ke oni ne igas registarojn tuj enkonduki instruadon de Esperanto en lernejoj.

Laŭ raporto de Steven Brewer

La 100-a Universala Kongreso inaŭgurita

La ĉi-jara kongreso, kun jam 2.600 aliĝintoj, estas la klare plej granda post tiu en Berlino en 1999. Al tio sendube kontribuis la centa jubileo, sed antaŭ ĉio la situo kaj la fakto ke la tri antaŭaj kongresoj okazis en lokoj malpli facile atingeblaj por la plej multaj esperantistoj (Argentino, Islando, Vjetnamio).

Ne por ĉiuj kongresanoj troviĝis loko en salono Zamenhof, kie laŭtradicie okazas la solena inaŭguro. Prioritatan aliron ricevis frue aliĝintaj kongresanoj, dum tiuj kun tro alta kongresnumero estis haltigitaj ĉe la eniro, kio kaŭzis iom da malkontento. La malfruaj aliĝintoj estis direktitaj al salonoj Lapenna kaj Hodler. Pli malfrue dum la solena inaŭguro la prezidanto de UEA, Mark Fettes, vizitis ambaŭ malprivilegiajn salonojn por persone bonvenigi ĉiujn ĉeestantojn.

La kongresejo malfermis siajn pordojn jam sabate, kaj dum la sabata posttagmezo okazis la unua kunsido de la komitato de UEA. Male ol ofte okazas en malpli amasaj kongresoj, la komitato estis decidopova ekde la komenco de la kunsido – ĉeestis 41 komitatanoj, do la kvorumo estis atingita tuj.

Dum la diskuto pri la komitataj decidoj kaj rekomendoj faritaj pasintjare, en Bonaero, la prezidanto Mark Fettes devis konfesi, ke ili ne estis plenumitaj. La longe planita, priparolita kaj pridebatita reta voĉdonsistemo ne estis provita ene de komitato kaj do daŭre ne funkcias. La neplenumon de la komitata rekomendo oni klarigis ĉefe per tempomanko ĉe la prezidanto kaj la ĝenerala sekretario.

La reta voĉdonsistemo ja estis provita en la konsilio de UEA, organo kun cetere neklaraj taskoj, kreita dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko antaŭ du jaroj. Jam pasintjare Mark Fettes konstatis, ke la konsilio ne funkcias kiel li esperis, kaj ne ŝajnas ke la situacio intertempe ŝanĝiĝis. Orlando Raola, komitatano C por Usono, demandis ĉu entute indas plu havi la konsilion, aŭ ĉu estus preferinde malfondi ĝin, se ĝi ne plenumas sian rolon.

En diskuto ĝenerale ne aperis fortaj kritikoj kontrau la estraro, tamen ofta temo estis la renovigo kiun la estraro promesis antaŭenigi, sed kiu ne progresis tiom bone kiel la estraro esperis.

La fakto ke la estraro malferme konfesis sian tiurilatan malsukceson jam komence de la diskuto, iom moligis la ktirikon. Tamen kelkaj komitatanoj ja montris klaran malkontenton pri la manko de ajna renovigo. Renato Corsetti, unu el kritikantoj, poste komentis ke la komitato iusence mortis.

Komitato. Foto: Paweł Fischer-KotowskiLaŭ raporto de la elekta komisiono, prezentita de Ulrich Lins, la asocio daǔre suferas pro manko de taǔgaj kandidatoj por la nova estraro, elektota venontjare. Tial li petis ke oni diskrete informu la komisionon pri eventuale taǔgaj homoj, aŭ prponu sin mem.

– Ju pli da kandidatoj, des pli bone por la asocio, komentis Mark Fettes.

Novaj komitatanoj C ne estis elektitaj ĉi-jare.

Diplomon pro elstara agado oni aljuĝis al Ana Manero, Birthe Lapenna, Chuck Smith, Doi Chieko, Francisco Veuthey, Géza Kuruch, Ilona Koutny, Ĵak LePuil, Laszlo Szilvasi, Richard Delamore, Rogerer Pavinski kaj Wang Chongfang.

Krome estis elektita du novaj honoraj membroj: André Cherpillod kaj Ulrich Lins.

Rilate la financojn de UEA la komitato devis konstati, ke en 2014 la asocio havis neplanitan deficiton de 33.800 eŭroj. La ekonomia situacio daŭre ne estas brila, kaj por la jaro 2016 la estraro proponas buĝeti deficiton de 30.000 eŭroj.

Al la komitato estis submetita propono de TEJO pri jura sendependiĝo de la junulara asocio, ideo jam multfoje diskutita kaj ĝis nun ĉiufoje malaprobita. TEJO pasintjare havis nur 449 individuajn membrojn – ja iom pli ol dum antaŭaj jaroj, sed tamen tre malmulte por esti sendependa internacia organizaĵo.

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, esprimis rezervojn pri la eventualaj sekvoj de jura memstariĝo por TEJO. La komitato decidis starigi naŭmembran dumkongresan komisionon pri la nova regularo de TEJO por zorge studi la proponitajn dokumentojn. Inter la komisionanoj estas Osmo Buller mem, UEA-estrarano Martin Schäffer kaj Veronika Poór, estrarano de TEJO. La komisiono raportos pri siaj konkludoj en la vendreda komitata kunsido.

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen kaj aliaj raportantoj

Esperanto 128-jara

Antaŭ 125 jaroj, la 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en Varsovio aperis la 42-paĝa broŝuro “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj)” de D-ro Esperanto. Legu pli pri “La Unua Libro” en la artikolo de Aleksander Korĵenkov en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/07/eo125/

UEA forgesis sian Strategian Laborplanon

Antaŭ unu jaro Libera Folio aperigis inventaron pri la (ne)realigado de la Strategia Laborplano de UEA. Ĉi-momente la asocio laŭ la kalendaro jam troviĝas duonvoje de ĉi tiu strategio por la jaroj 2013–2017, sed ĝi ŝajnas plene polvokovrita. Lastatempe jam neniuj mencioj pri la siatempe vaste distrumpetita Strategia Laborplano aperas en la komunikoj de la asocio.

Por vidi kio okazas, ni tial decidis denove entrepreni la frustran taskon kompari la ambiciajn celojn de la laborplano kun la publike konataj atingoj de la asocio.

Jam fininte la laboron ni tamen devas konstati, ke ĝi eble estas vana, ĉar apenaŭ iu plu memoras pri ĉi tiu dokumento. Ĝi estis kritikata pro sia “malkoncizeco”, malmultaj entute legis ĝin. Eble eĉ la estraranoj ne konas ĝin – iliaj agadoj tute diverĝis de la planoj. Ankaŭ en la Estrara Raporto estas neniu mencio pri la (ne)plenumo de la Strategia Laborplano.

Ĉu iu ankoraŭ memoras pri la Amikaro de Esperanto, Centro por Kultura Evoluigo, Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo, Tutmonda Inform-Reto? Laŭ la Strategia Laborplano nun ili devus jam vigle agadi, sed mankas spuroj entute pri ilia ekzisto. Kaj ne temas pri la malfavoraj ventoj, kiuj malhelpis al la fervora Estraro; ĝi neniam eĉ komencis okupi sin pri tiuj laborplanaĵoj.

Ne nur UEA, sed ankaŭ TEC kaj esperanto.net devintus ricevi novajn, multlingvajn retejojn. Ne iam en la estonteco – laŭ la plano nun ili devus jam plene funkcii. La Strategia Laborplano tre detale priskribas ne nur la agadojn, sed donas ankaŭ klarajn limdatojn.

La Komitato konsentis rezervi 100.000 eŭrojn por refaro de la retejo de la asocio, sed eĉ kun tiuj promesitaj financaj rimedoj okazis apenaŭ rimarkebla progreso – estis nur lanĉita la sama uea.org en nova felo, pri kiu oni laboris jam longe antaŭ 2013.

La kelkaj plenumitaj taskoj evidente estus faritaj ankaŭ sen la 38-paĝa dokumento, kies preparado konsumis enormajn laborfortojn.

Por la 125-jara datreveno de Esperanto oni laboris pri la kurso e125. Tiun laboron la estraro devus daŭrigi, almenaŭ laŭ la Strategia Laborplano. Tamen vanas serĉi ajnajn rezultojn, kvankam ja estis prezentitaj sukcesaj kursoj ĉe Duolingo kaj EuroTalk. Se tiom facila tasko estas problemo, oni ne esperu “ellaboron de oficiala programo [de instruista trejnado] konsulte kun ALTE”.

La kampanjo “Montevideo 60” estas unu el malmultaj punktoj, kiuj ricevis atenton. La realigo ŝajnas tamen kripligo de la origina ideo (“Montevideo 60” estos speco de eduka kampanjo por la jaro 2014–2015, celanta ĝenerale plibonigi la konon de la evoluo de Esperanto tra la lastaj sesdek jaroj).

La Estrara Raporto estas fiere titolita “Konkretaj paŝoj al renovigo”, sed malmulta renovigo videblas. Eventualaj ŝanĝoj estas nur malprogreso: la estraro ne sukcesis eĉ ĝustatempe liveri la komitatan protokolon, kiu fine haveblis  en marto 2015, anstataŭ la fino de septembro 2014.

 

Raporto de Libera Folio – promesoj kaj plenumo

La Strategia Laborplano estis aprobita en Rejkjaviko la 26-an de julio 2013. Ĝi ampleksas la kvarjaran periodon 2013–2017, do la oficperiodon de la nuna Estraro de UEA kun unu aldona jaro. La jena raporto prezentas nur la celojn starigitajn por la unuaj du jaroj, t.e. la interkongresa periodo 2013–2015. La raporto sekvas la strukturon de la Strategia Laborplano.

Agadkampo 1: Konsciigo

1.5.1. La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–2014) fokusiĝas al la starigo de la bezonataj organizaj rimedoj, do al la kreo de pli unueca kaj agopova asocio.
1.5.2. La dua jaro (2014–2015) elprovos tiujn rimedojn per lanĉo de la unua kunordigita monda kampanjo. Ĉar 2015 estas la cel-jaro de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN, okazos vasta tutmonda diskutado pri la evoluo de la monda socio kaj la perspektivoj por la venontaj jardekoj. Do, evidenta fokuso por la informado en tiu jaro estos la rolo de Esperanto en la evoluo de la monda socio post 2015. La preparoj por tiu kampanjo komenciĝos jam tuj post la akcepto de ĉi tiu laborplano, kaj engaĝos ĉiujn flankojn de Agadkampo 1.

— Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.5., paĝo 4

Strategia laborplano de TIR (1.6.)

TIR estas mallongigo de Tutmonda Inform-Reto. Ĉi tiuj mallongigo kaj nomo estis uzitaj nur en la Strategia Laborplano, neniam antaŭe nek poste. Neniu el la laborplanaj punktoj por TIR estis realigita ekde la komenco en 2013; la Reto entute ne ekzistas.

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– relanĉo de esperanto.net (daŭre nerealigita)
– baza informaro, informstilo (daŭre nerealigita)
2014–2015

– unua informkampanjo: Esperanto kaj la monda evoluo post 2015 (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– Amikaro de Esperanto (daŭre nerealigita)
– informbulteno (daŭre nerealigita)
2014–2015

– plivastigo de Amikaro inter la evolu-aktivuloj (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– starigo de aktivula reto (daŭre nerealigita) – trejnado nivelo 1 (daŭre nerealigita)
Trejnado ludos fundamentan rolon en la strategio. Plejparte ĝi devos okazi perrete, kun aldonaj seminarioj ĉie kie eblas. La unua nivelo de trejnado koncernos la bazajn principojn de publika informado kaj merkatiko, modernajn komunikajn metodojn kaj strategiojn, kaj ŝlosilajn konceptojn en la informado pri Esperanto. La dua nivelo traktos la pli vastan socian, kulturan kaj politikan kuntekston de la informao pri Esperanto [1.6.4.] – Tiun planon parte realigas la AMO-seminarioj, tamen ili ne okazas perrete kaj ilia programo estas iom hazarde kunmetata, sen konsidero de “niveloj” kaj “pli vasta kunteksto”
2014–2015

– plivastigo de la reto (nerealigita) – aktivigo en kampanjo (nerealigita)

Strategia laborplano de KER (1.7.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– kunlaboro kun CED pri informiloj pri Esperanto kadre de la monda evoluo (daŭre nerealigita)
2014–2015

– partopreno en konferencoj pri Jarmilaj Evoluigaj Celoj k.s. (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– invitoj al diversaj kunlaborantoj aliĝi al la Amikaro de Esperanto (daŭre nerealigita)
2014–2015

– partopreno en NRO-konferencoj pri alternativa evoluo (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– starigo de reto por E-aktivuloj pri sociaj temoj (daŭre nerealigita)
2014–2015
– plivastigo de la reto (nerealigita)

– aktivigo en kampanjo (nerealigita)

Strategia laborplano de CED (1.8.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– ellaboro de indekso pri lingva justeco (daŭre nerealigita) – kunlaboro kun KER kaj TIR (daŭre nerealigita)
KER en la jaroj 2013–2015 realigis neniun el la laborplanaj punktoj, TIR entute ne
ekzistas 2014–2015

– esploroj pri lingva justeco en diversaj landoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– kolokvo pri lingva justeco en landoj de la Sudo (daŭre nerealigita)
2014–2015

– kolokvo pri lingva justeco en la landoj de la Nordo (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– bazaj klerigaj rimedoj por kursoj pri interlingvistiko (REALIGITA)
Same kiel antaŭ 2013, UEA finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano kaj la Katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamu
2014–2015

– bazaj klerigaj rimedoj pri lingvopolitiko (nerealigita)

Agadkampo 2: Kapabligo

2.5.1. La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–2014) fokusiĝas al la starigo de pli sistema, harmonia kaj celorientita kunlaboro inter la diversaj organizoj listigitaj ĉi-supre,
la ellaboro de regionaj stratgioj, la funkciigo de pli efikaj sistemoj de komunikado kaj dokumentado, kaj la disvolvado de rilatoj kun aliaj edukaj organizoj. La lanĉo de la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo, verŝajne en la UK de 2014, markos la kulminon de tiu jaro de plifortigo de la organiza bazo.
2.5.2. Novembro 2014 markos la 60-jariĝon de la Unesko-rezolucio de Montevideo, kiu komisiis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko “sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo”. Tio donos okazon por fari bilancon de la ĉefaj atingoj kaj nuntempa uzado de Esperanto sur tiuj kampoj – unuflanke por ekstera publiko, sed ankaŭ por klerigi la esperantistojn. “Montevideo 60” estos speco de eduka kampanjo por la jaro 2014–2015, celanta ĝenerale plibonigo la konon de la evoluo de Esperanto tra la lastaj sesdek jaroj.

– Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.5., paĝo 11

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun ILEI (2.6.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– kursdokumentado (daŭre nerealigita)
– laboro pri reta kurso e125 (daŭre nerealigita)
– kunlaboro pri multlingvigo de materialoj (daŭre nerealigita)
– aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj (daŭre nerealigita)
2014–2015
– ekzamenoj pri kulturaj/fakaj konoj (nerealigita)

– lanĉo de preta kurso e125 en la lingvoj de lernu! (nerealigita) – reta kurso sur KER-niveloj B1–B2 (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– instruista trejnado: bazaj esploroj (daŭre nerealigita)
– instruista trejnado: plan-dokumento kun skemo kaj normoj (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonoj (daŭre nerealigita)
2014–2015
– instruista trejnado: ellaboro de oficiala programo konsulte kun ALTE (nerealigita)

– aktivula trejnado: kunlaboro pri la kreo de la retaj/ĉeaj kursoj pri bazaj movadaj aktivaĵoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– katalogado de asocioj por edukado internacia/tutmondeca (daŭre nerealigita) – disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe (daŭre nerealigita)
2014–2015
– eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)

– kalendaro de internaciaj edukaj tagoj, eventoj (nerealigita)

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Lernu.net (2.7.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– kursdokumentado (daŭre nerealigita)
– kunlaboro pri reta kurso e125 (daŭre nerealigita)
– multlingvigo de materialoj (daŭre nerealigita)
– aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj (REALIGITA)
Same kiel antaŭ 2013, E@I (posedanto de lernu.net) organizas Someran Esperanto-Studadon. Estis anoncite, ke en 2016 SES ne okazos.
2014–2015
– kunlaboro pri lanĉo de reta kurso e125 en la lingvoj de lernu! (nerealigita) – nova reta kurso sur KER-niveloj B1-B2 (nerealigita)

– kurso(j) pri kulturaj/fakaj konoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– aktivula trejnado: kunlaboro pri dokumentdo de rimedoj, bezonoj, ekz. de la lingvohelpantoj kaj tradukantoj kiuj kunlaboras en lernu.net (daŭre nerealigita)
2014–2015

– aktivula trejnado: kunlaboro pri la kreo de retaj/ĉeaj kursoj pri bazaj movadaj aktivaĵoj, kunlige kun moduloj de lernu.net, ekz. pri organizado de E-aranĝoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– kunlaboro en la katalogado de retaj rimedoj por edukado internacia/tutmondeca (daŭre nerealigita)
– disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe (daŭre nerealigita) 2014–2015
– kunlaboro pri eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)

– kontribuo de la Mediateko al prezentado de la E-kulturo (nerealigita)

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun edukado.net (2.8.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– pli vasta uzo de la Kursejo (daŭre nerealigita)
En la Estrara Raporto 2014 (Esperanto, junio 2015, p. 134–137) oni asertas: “Daŭras provoj plivastigi la kontribuojn”. Estas menciita neniu ekzemplo de la provoj. Aliflanke, la Kursejo de edukado.net ne estas pli vaste uzata.
– ellaboro de reta memtaksilo por lernantoj (daŭre nerealigita)
– 2a tutmonda KER-sesio (REALIGITA)
Same kiel en 2011, en 2013 (antaŭ la aprobo de la Strategia Laborplano) okazis “Tutmonda Ekzameno” laŭ KER.
– provado de skajpaj ekzamenoj (REALIGITA)
Same kiel antaŭe, okazis provoj pri parolaj ekzamenoj per Skajpo.
– ellaboro de kursmodeloj (nerealigita)
2014–2015
– lanĉo de la reta memtaksilo (nerealigita)
– 3a tutmonda KER-sesio (REALIGITA)
Same kiel ekde 2011, en 2014 okazis “Tutmonda Ekzameno” laŭ KER.
– ekfunkciigo de retaj parolsesioj de KER (nerealigita)

– lanĉo de perfektigaj retaj kursoj kaj KER-preparkursoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– instruista trejnado: kunlaboro pri bazaj esploroj kaj pretigo de plan-dokumento (daŭre nerealigita)
– instruista trejnado: plia popularigo de RITE (parte realigita)
RITE plu ekzistas.
– instruista trejnado: pluraj regionaj ĉeestaj trejnadoj dise en la mondo (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: reta kunlaboro (daŭre nerealigita)
2014–2015
– instruista trejnado: ellaboro de oficiala trejnprogramo konsulte kun ALTE kaj surbaze de la spertoj kun RITE kaj aliaj trejnadoj (nerealigita)
– instruista trejnado: reviziado de RITE laŭbezone (EBLE REALIGITA)
Neniuj informoj pri la reviziado de RITE, kiu eble tamen okazis.

– aktivula trejnado: eksteraj rilatoj/lobiado (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– kunlaboro pri katalogado de asocioj por edukado internacia/tutmondeca (nerealigita)
– plano pri multlingva prieduka retejo por subteni tiajn rilatojn (daŭre nerealigita)
2014–2015
– kunlaboro pri eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)

– kalendaro de internaciaj edukaj tagoj, eventoj (nerealigita)

Strategia laborplano de TEC (2.9.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– enretigo de faritaj terminaroj (daŭre nerealigita)
– reverko de la TEC-retejo por faciligi ilian utiligon kaj prikomentadon (daŭre nerealigita)
– preparesploroj por reta kurso pri terminologio (daŭre nerealigita)
2014–2015

– ellaboro de reta kurso pri terminologio (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– aktivula trejnado: varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno (REALIGITA)
Same kiel en la antaŭaj jaroj, UEA varbis por la trejnado kaj proponis du
subvenciojn.
– aktivula trejnado: trejnseminarioj por fakaj asocioj en UK (daŭre nerealigita)
2014–2015
– aktivula trejnado: varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno (realigita)
Same kiel en la antaŭaj jaroj, UEA varbis por la trejnado kaj proponis du subvenciojn.

– aktivula trejnado: trejnseminarioj por fakaj asocioj en UK (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– pretigo de informiloj pri TEC kaj terminologio en pluraj lingvoj (daŭre nerealigita)
– reverko de la TEC-retejo por multlingva publiko (daŭre nerealigita)
2014–2015

– eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni terminologian laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)

Strategia laborplano de Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo (2.10.)

2.10.1. La Fondaĵo celas doni koheran organizan kadron al la kunlaboro sur la agadkampo Kapabligo. Ne eblas en unu malgranda tabelo resumi ĉiujn aspektojn de tiu kunlaboro, kiujn ni jam mallonge skizis en la ĉi-supraj ĉapitroj. Temas ĉi tie nur pri resumo de kernaj emfazoj, kiujn ne necesas plue prikomenti.
— Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.10., paĝo 17

La Fondaĵo neniam estis fondita.

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– ellaboro de regionaj kaj landaj strategioj por kreskigi kursojn, ekzamenojn (daŭre nerealigita)
– dokumentado kaj pritaksado de kursoj (daŭre nerealigita)
2014–2015
– fokuso al kursoj kaj ekzamenoj pri kulturaj kaj fakaj konoj (nerealigita)
– progresigaj kursoj (nerealigita)
– enmovadigo de lernantoj (nerealigita)

– reta kurso e125 (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– instruista trejnado: bazaj esploroj (daŭre nerealigita)
– instruista trejnado: plan-dokumentado (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: dokumentado de rimedoj, bezonoj (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: reta kunlaboro (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: terminologio en UK (daŭre nerealigita)
2014–2015
– instruista trejnado: ellaboro de oficiala trejnprogramo (nerealigita)

– aktivula trejnado: trejnado pri eksteraj rilatoj/lobiado kaj pri terminologio (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– katalogado de edukaj organizoj (daŭre nerealigita)
– eksteraj rilatoj/informado pri edukado (daŭre nerealigita)
– multlingva retejo pri edukado (daŭre nerealigita)
– subvenci-serĉado (daŭre nerealigita)
Eble ĝi okazis, sed alportis neniujn rezultojn. UEA fine de 2014 havis deficiton de pli ol 30 mil eŭroj.
2014–2015
– eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)
– internacia eduka kalendaro (nerealigita)

– subvenci-serĉado (nerealigita)

Agadkampo 3: Komunumo

3.5.1. En la unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–2014), fondiĝos la nova Centro por Kultura Evoluigo, kies unua fokuso (kunlabore kun la Estraro kaj la Centra Oficejo) estos la renovigado de la tradiciaj servoj kaj agadoj de UEA: la revuo, la Libroservo, la kongresoj, la Delegita Reto kaj la Jarlibro, la fondaĵoj. Tiu renovigado daŭros en la postaj jaroj, sed la planado kaj unuaj paŝoj okazos en ĉi tiu unua jaro. Laŭeble oni enplektos la regionajn komisionojn en tiun laboron, ekzemple en la rekonceptado de la Delegita Reto por adekvate respondi al la interesoj, bezonoj kaj ebloj en diversaj landoj, en la raportado pri la fondaĵoj, kaj la programado de la kongresoj.
3.5.2. Jam ĉe Kapabligo oni notis la 60-jariĝon, en novembro 2014, de la Unesko- rezolucio de Montevideo, ku komisiis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko “sekvi la kurantan evoluon de la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo”. Do ankaŭ ĉe Komunumo tio donos okazon por fari bilancon de la ĉefaj atingoj kaj nuntempa uzado de Esperanto sur plej diversaj kulturaj kampoj – kaj kundiskuti pri la plej gravaj evoludirektoj por la Esperanto-kulturo en la venonta jardeko. Tio estos la fokuso de la dua jaro de la laborplano (2014–2015) kaj la ĉeftemo de la UK en 2015. Kiel notite ĉe Konsciigo, tiu jaro (2015) estos ankaŭ okazo por tutmonda debato pri socia evoluo, kaj oni traktos nian komunumon ankaŭ en tiu pli vasta kunteksto. En la jaroj [monatoj?] antaŭ kaj post la UK, la regionaj komisionoj zorgos pri esplorado de la sama temaro regionnivele, kaj la diversaj fakaj asocioj estos aktive enplektitaj en la farado de bilancoj kaj planoj.

– Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.5., paĝo 21

Strategia laborplano de la Centro por Kultura Evoluigo (3.6.)

3.6.1. La Centro alportos novan dimension al la agado de UEA, en tio ke la respondeco pri ĉi tiuj diversaj facetoj de la movada vivo estis ĉiam dividita inter pluraj estraranoj, la Ĝenerala Direktoro kaj la diversaj fakoj de la Centra Oficejo. Kvankam tiu plureco neeviteble restos, la Centro donos forumon kaj strukturon por pensi strategie pri tiuj agadoj kune – pri la kontribuoj de UEA al la evoluo de la Esperanto-komunumo – kaj por fari decidojn kaj rekomendojn kun atento al tiu pli vasta kunteksto. Krome, ĝi donos kadron por efektiva kunlaboro, kiu ĝis nun mankis – ekzemple pri la programado de la kongresoj, aŭ pri la funkciado kaj enhavo de uea.org. La amplekso kaj aktiveco de la Centro povos kreski iom post iom, responde al la engaĝiĝo de diverskampaj aktivuloj kaj ĝia sukceso efektive renovigi kelkajn videblajn aspektojn de la agado de UEA.
— Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.6.1., paĝoj 21–22

La Centro neniam estis fondita.

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– renovigo de servoj kunlabore kun la Centra Oficejo (daŭre nerealigita)
2014–2015
– Montevideo 60: revua temo (PARTE REALIGITA)
En la revuo Esperanto sub la nomo “Montevideo 60” aperas informoj pri la kutimaj
agadoj de la Esperanto-kluboj.
– Montevideo 60: kongresa temo (nerealigita)
– Montevideo 60: vendokampanjo (nerealigita)

– Montevideo 60: libroklubo (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

– renovigo de tradiciaj formoj de partopreno en UEA: fokuso al la Delegita Reto (daŭre nerealigita)
2014–2015

– Montevideo 60: fokuso al la fakaj asocioj (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– plivastigo de manieroj donaci kaj subteni aliajn movadanojn (daŭre nerealigita)
2014–2015

– Montevideo 60: regionaj historioj kaj kulturaj kontribuoj (nerealigita)

Strategiaj laborplanoj de la regionaj komisionoj (3.7.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– kunlaboro pri la revuo kaj nova retpaĝaro de UEA (daŭre nerealigita)
2014–2015

– regionaj kongresoj kaj konferencoj pri Montevideo 60 (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– renovigo de la Delegita Reto en ĉiu regiono (daŭre nerealigita)
2014–2015

– aktivigo de la fakaj asocioj en ĉiu regiono (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– novspeca raportado pri la regionaj agadoj kaj fondaĵoj (daŭre nerealigita)
2014–2015

– bilanco de la regiona agado kunlige kun Montevideo 60 (nerealigita)

Agadkampo 4: Kunordigo

4.7.1. La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–2014) metas bazon por longdaŭra organiza evoluo. Inter la prioritatoj sur la kampo Kunordigo por tiu jaro estas jenaj paŝoj:
– intensa diskonigo de la esenco de la nuna Strategia Plano (kaj la vizio malantaŭ ĝi) ĉe ĉiuj aliĝintaj kaj kunlaborantaj asocioj kaj inter la aktiva esperantistaro ĝenerale (REALIGITA)
– funkciigo de la Konsilio kiel speco de help- aŭ vic-estraro, kun samtempa elprovo de sistemo de reta diskutado kaj voĉdonado por ĝi (REALIGITA)
– refaro de la retejo uea.org kunlige kun nova komunika, serva kaj varba strategio de UEA (PARTE REALIGITA)
Ja okazis iom da ŝanĝoj en la strukturo kaj aspekto de la retejo de UEA, sed ne klaras, ĉu tiuj ŝanĝoj iel rilatas al nova komunika, serva kaj varba strategio.
– starigo de landaj laborgrupoj en la ĉefaj landoj de la membraro de UEA, kaj evoluigo de landa kaj regiona kunplanado (daŭre nerealigita)
– disvolvo de programo de aktivula trejnado por helpi tiujn laborgrupojn kaj la Konsilion funkcii efike kaj internaciskale (daŭre nerealigita)
– ellaboro de plano por renovigo de la teknika sistemo de la Centra Oficejo (daŭre nerealigita)
– renovigo de la aspekto kaj enhavo de la revuo Esperanto kaj la Jarlibro (PARTE REALIGITA)
Ekde la komenco de 2014 la revuo Esperanto havas novajn redaktoron kaj grafikan
aspekton.
– kreo kaj ekrealigo de strategia plano pri membro- kaj donac-varbado (daŭre nerealigita)
Ĝis la fino de la jaro 2014, tiuj diversaj evoluoj celus plialtigi la membronombron je 10% (ĝis pli ol 5500), kaj multe kreskigi la nombron de aktivuloj rekte engaĝitaj en agadoj sub la ŝildo de UEA. (daŭre nerealigita)

La membronombro fine de la jaro 2014 estis 5027. Neniam estis nombritaj la “aktivuloj rekte engaĝitaj en agadoj sub la ŝildo de UEA” – kredeble, ilia nombro tamen ne kreskis ekde 2013.

4.7.2. En la dua jaro de ĉi tiu laborplano (2014–2015), la emfazoj estos jenaj:
– ĉe la Oficejo okazos teknika renovigo, inkluzive de la starigo de novaj retaj servoj por la membraro (ekz. sistemo de personaj kontoj por transpagado, kotizado, abonado kaj aĉetado) (nerealigita)
– la sistemon de reta diskutado kaj voĉdonado oni ekuzos ankaŭ por la Komitato, tiel ke ĝi kontribuu al la asociaj laboroj tra la tuta jaro (realigita)
– plivastiĝos la landa kaj regiona agado, por konvri pli da landoj, pli da agadkampoj, kaj pli da konretaj projektoj kaj subvencipetoj (nerealigita)
– pludisvolviĝos la varb-strategio, kun la celo atingi 6100 membrojn antaŭ la jarfino kaj ankaŭ kreskigi la donacojn je pli ol 10 procentoj (eble realigota)
Nenio indikas, ke ĉi tiu celo estas realigebla. Nenio indikas, ke oni laboras pri ĝi.

La redaktoro de REGo ĉesis kunlabori kun REU pro Krimeo

Georgij “Garik” Kokolija, konata aktivulo de la Ruslanda Esperanto-movado kaj redaktoro de la gazeto REGo deklaris, ke la subtitolo de Rusia Esperanto-Gazeto (REGo) “movada revuo en kunlaboro kun REU” ŝanĝiĝos al “movada revuo”. La ĉesigon de la kunlaboro kaŭzis decidoj de la ĵusa konferenco de REU pri Krimeo.

Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/07/reu-5/

REU konferencis en Ĉuvaŝio

La konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), okazinta la 18–19an de julio en Ĉuvaŝio, elektis la prezidanton kaj la estraron de la asocio, akceptis novan statuton, kah decidis apogi la fondon de la Esperanta Centro en Krimeo kaj organizi en 2016 tutlandan Esperanto-renkontiĝon en Krimeo.

Lige kun la situacio kun la renomado de la strato Esperanto en la ĉefurbo de Tatarstano la konferenco decidis sendi protestan leteron de REU al la urbestro de Kazano kaj peti la Komitaton de UEA apogi la agadon de Kazanaj esperantistoj.

Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/07/reu-4/

Nia Trezoro: Edmond Privat

Ĉi-jare en la kleriga rubriko “Nia trezoro” de la revuo “La Ondo de Esperanto” estas prezentataj dek elstaraj gvidantoj de la Esperanto-movado. Post artikoloj pri Zamenhof, de Beaufront, Bourlet, generalo Sebert kaj Hector Hodler, en la julia kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Edmond Privat. Hodiaŭ, unu monaton post la disendo de la julia “Ondo” ĉi tiu artikolo iĝis legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/07/trezoro-6/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla en la tradicia (papera) formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. La elektronika (pdf) jarabono por la tuta jaro kostas nur 15 eŭrojn
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj

«Pli kaj pli da esperantistoj interesiĝas pri merkatiko: la scienco kaj arto informi, varbi kaj reklami, por ke membroj de iu celgrupo, en nia kazo venontaj esperantistoj, iĝu “amikoj” de nia lingvo Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio, tio povas signifi membriĝi en UEA. Por la movadestroj de UEA, tio povas signifi ankaŭ aliĝi al la Universala Kongreso. Por Vinilkosmo, tio povas signifi ekkonigi novan muzikogrupon aŭ vendi pli da diskoj de la fama kantisto Jomo. Por Lingva Festivalo tio povas esti altiri homojn de la urbo por partopreni kursojn de diversaj lingvoj kaj ankaŭ de Esperanto. Por lokaj asocioj kaj kluboj de nia lingvo, merkatiko povas esti la plej bona maniero allogi homojn al lokaj kursoj de Esperanto, kaj poste iel hejmigi ilin en niaj rondoj», – ĉi tiel la usona merkatikisto kaj esperantisto Dennis Keefe komencas sian novan artikolon “Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj”.

Ĉi tiu artikolo, aperinta antaŭ unu monato en la revuo “La Ondo de Esperanto”, estas ĵus publikigita en la novaĵretejo “La Balta Ondo”, kun referencoj al la antaŭaj 11 tiutemaj artikoloj de Dennis Keefe en “La Ondo de Esperanto”.

Legu ĝin: http://sezonoj.ru/2015/07/keefe-6/

Libera Folio intervjuis la tri direktorajn kandidatojn

Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985 kaj poste dum 17 jaroj estis ĝenerala direktoro de UEA, emeritiĝos en februaro 2016. Tial en februaro 2015 la estraro de UEA anoncis konkurson por trovi lian posteulon.

La finan decidon inter la tri kandidatoj faros la estraro de la asocio post la personaj intervjuoj, kiuj okazos en Lillo tuj antaŭ la Universala Kongreso. Legu jam nun intervjuojn de Libera Folio kun ĉiuj tri kandidatoj. La respondoj de la kandidatoj aperas neredaktite.

Nikola Rašić volas alporti stabilecon kaj kontinuecon

Libera Folio: Rakontu iom pri vi mem – pri via fono, deveno, loĝloko, profesia kaj familia situacio.

Nikola Rašić: Naskiĝis en 1957 kiel Bosniano en Kroatio; tiam Jugoslavo nun Kroato (landoj ne daŭras longe en tiu klimato); ekde 1988. en Roterdamo, do aktuale Nederlandano. Esperantisto de 1972. Aktivis en la nacia kaj internacia movadoj. Studis sociologion kaj ĝeneralan lingvistikon. Unue laboris kiel sociologo-esploristo ĉe la Universitato de Zagrebo, 1988-2003 oficis kiel KKS en la Centra Oficejo de UEA. Ekde 2003 memstara lingvokonsilisto, tradukisto, interpretisto kaj publicisto. Faris diversajn sociologiajn studojn pri la E-movado kaj verkis la ofte referencatan libron pri tio, tradukis kelkajn librojn kaj amason da literaturaj kaj fakaj verkoj; abunde mem verkis pri la lingvistikaj, esperantologiaj kaj movadaj temoj sed ankaŭ pri multaj nemovadaj. Patro de Ivan Kiril (15 jara, gimnaziano) kaj edzo de Ljiljana Bamburać, psikiatrino; ambaŭ entuziasmaj komencantoj (jam de jaroj!), vidu foton.

Kial vi decidis peti la postenon?

– Ĉar mi respondas al la postulita profilo kaj plenumas ĉiuj demanditajn kondiĉojn, konas la laboron kaj kredas ke mi povas bone fari ĝin kun bonaj rezultoj. Ĉar mi kredas je UEA kaj ties misio.

Kion apartan, personan, vi povus kaj volus alporti la la tasko?

– Unuavide kompletecon kaj kompetenton. Mi simple scias kion kaj kiel fari. Do: stabilecon, kontinuecon, sekurecon pri bona pluevoluo. Bonan partnerecon al la Estraro, kiu bezonas kaj meritas tion.

Kion vi elstarigus el via Esperanta spertaro?

– Certe la profesian sperton en la Centra Oficejo kaj organizadon de 15 UK-oj. Mi bone konas UEA el diversaj aspektoj, ankaŭ de interne kiel ĝia longjara oficisto, ĝian administradon kaj funkciadon, ĝiajn fortajn kaj malfortajn flankojn sed ankaŭ la taskaron de la posteno mem. Mi povis lerni de proksime de kelkaj ĝeneralaj direktoroj. Cetere mi konas la movadon el tre diversaj vidpunktoj: lingva, socia, idea, historia, kultura, literatura. Tio estas mia mondo kaj mia kulturo.

Kion vi farus malsame ol viaj antaŭuloj?

– Mi prefere inversigus la demandon: mi klopodus katalogi kion la antaŭuloj  bone faris kaj klopodus minimume daŭrigi tion. Cetere mi donus la akcenton al la junigo, modernigo kaj evoluo. La asocion necesas ne nur reformi kaj adapti al la tempo, sed iusence renaski.

Se elektita, ĉu vi pretus longe resti en la posteno?

– Verŝajne ne ĝis mia pensiiĝo. Sed mi nepre klopodus frue prepari la posteulon.

Ĉu vi konas la du aliajn kandidatojn? Kion vi pensas pri ilia taŭgeco por la posteno?

– Bedaŭrinde, mi ne konas ilin persone, sed ili ŝajnas al mi brilaj homoj. Mi bedaŭras ke estas nur tri kandidatoj. Estus tre dezirinde se estus dekoj da bonegaj homoj inter kiuj ni povus elekti. Jen plia celo por la estonta evoluo!

Kion vi pensas pri la nuna situacio de UEA kaj pri la farendoj rilate ĝin?

– UEA estas nun en ekstreme malfacila periodo, ne tiom pro propraj pekoj kiom pro la draste ŝanĝitaj cirkonstancoj en la mondo. Mi kredas ke la nuna Estraro tre precize diagnozis la staton kaj preparis detalan kaj saĝan terapian planon. Aparte sukcesaj ŝajnas al mi la AMO-programoj. Ni devas do ekiri unue de homoj, plifortigi niajn vicojn, sciojn kaj kapablojn. Labori je si mem. Nur tiam ni povas pluiri al la klare difinitaj celoj, kreski kaj evolui, por poste povi influi la aliajn, kio ja estas nia misio. Necesas nova mobilizo, nova entuziasmo por esence malnovaj celoj. El la nuna krizo ni devas fenikse renaskiĝi aŭ ni pereos. Iusence ni devas reinventi la aferon. La nepoj nin benos se ni pacience eltenos!

Konrad Andrzejuk volas alporti junecan viglecon

Libera Folio: Rakontu iom pri vi mem – pri via fono, deveno, loĝloko, profesia kaj familia situacio.

– Mi nomiĝas Konrad Andrzejuk kaj ekde mia naskiĝo mi loĝas en naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof – Bjalistoko, Pollando. Mi magistriĝis pri juro ĉe la Universitato en Bjalistoko kaj nuntempe mi estas direktoro de tutlanda organizo kiu okupiĝas pri teamaj sportoj de blinduloj. Mi havas edzinon. Aktuale ni atendas nian unuan infanon, kiun mi klopodos denaske Esperantigi.

Kial vi decidis peti la postenon?

– Labori ĉe UEA signifus por mi dediĉi parton de mia profesia vivo al la ideo kiu okupas tre gravan lokon en mia koro. Mi certas ke dank’ al miaj organizaj kaj mastrumaj spertoj mi povus efike kontribui al la funkciado de UEA kaj samtempe ĝui la laboron per kaj por Esperanto.

Kion apartan, personan, vi povus kaj volus alporti la la tasko?

– Mi portus al UEA antaŭ ĉio freŝan rigardon kaj junecan viglecon, kiujn la asocio sendube bezonas. Dum lastaj jaroj, mastrumante neregistarajn organizojn kaj organizante internaciajn eventojn ne ligitajn kun Esperanto mi gajnis nemalgrandan sperton kies apliko al la funkciado de UEA povus doni pozitivajn rezultojn.

Kion vi elstarigus el via Esperanta spertaro?

– Nenion mi volas elstarigi, tamen la plej valoraj mi trovas ĉiam renkontiĝojn kun aliaj Esperantistoj en amikema etoso de superkultura egaleco, ĉar tio ja estas esenco de nia movado. Mi ĝojas, ke ekde mia Esperantiĝo en 2006, mi povas konstante kontribui al Esperantujo, dum lastaj jaroj kiel sekretario de la Fondumo Zamenhof.

Kion vi farus malsame ol viaj antaŭuloj?

– Ne observante ĉiutagan laboron de Ĝenerala Direktoro kaj ne sciante ĉiujn cirkonstancojn de konkretaj decidoj aŭ paŝoj, mi ne povas taksi ilian pravecon. Tamen bezonata estas ŝango de maltrakviligaj tendencoj kiuj turmentas la asocion. Per persista laboro eblas tion fari.

Se elektita, ĉu vi pretus longe resti en la posteno?

Mi pretus resti en la posteno ĝis kiam mia laboro estus utila al la asocio kaj pozitive taksata de ĝia estraro. Tamen tro longa deĵorado de la sama persono ĉe direktora posteno nur tre malofte estas bona por organizo. Tial, konsiderante mian junan aĝon, mi scias, ke la posteno de ĜD ne estus la lasta haltejo en mia profesia vivo.

Ĉu vi konas la du aliajn kandidatojn? Kion vi pensas pri ilia taŭgeco por la posteno?

– Mi ne konas la aliajn kandidatojn tiugrade, ke mi povus taksi ilian taŭgecon por la posteno de ĜD, cetere tio ne estas mia rolo. Taŭga kandidato estas tiu, kies kvalifikoj, personeco kaj laborplano kongruas kun atendoj de la estraro de UEA, kies dungito estas ĜD.

Kion vi pensas pri la nuna situacio de UEA kaj pri la farendoj rilate ĝin?

– UEA estas la plej granda organizo de nia movado. Ĝi havas longan kaj riĉan historion, gravajn produktojn kiel Universalaj Kongresoj, aŭ revuo Esperanto. Tiun heredaĵon ni devas flegi, tamen samtempe bezonatas modernigo de la asocio. Cetere, aktuala Strategia Plano bonege priskribas tiun bezonojn.

– UEA ne bezonas revolucion, sed persistan kaj efikan realigadon de ĝiaj celoj kaj planoj. La sukceso dependas ĉefe de aktiva kontribuado de la tuta membraro, sed gravas ankaŭ rolo de la oficistaro kiu kunlaborante kun la estraro kaj aliaj instancoj de la asocio devas kunordigi organizan laboron kaj liveri rimedojn por efektivigo de la celoj. Mi kredas ke la plej bonaj jaroj de UEA estas antaŭ kaj venos jam baldaŭ.

Veronika Poór volas krei entuziasmigan etoson

Libera Folio: Rakontu iom pri vi mem – pri via fono, deveno, loĝloko, profesia kaj familia situacio.

Veronika Poór: – Profesie mi estas esploristo, mi doktoriĝis pri nanoteĥnologio. Mi havas vastan, internacian sperton pri zorgado pri homaj rimedoj, kaj mi ŝatas ambiciajn celojn, prudentan realigon kaj pensadi en sistemo.

Kial vi decidis peti la postenon?

– Mi lernis Esperanton, ĉar mi vidis la neceson de ĝi, kaj mi ĝojis eltrovi ke ĝi jam ekzistas, do mi havas fortan internan motivon por kontribui al la antaŭenigo de la movado.

– Rilate al ĉi tiu posteno, ekde ĉirkaŭ jaro pluraj aktivuloj sugestadas al mi ke mi kandidatiĝu por ĝi, kaj tio donis al mi instigon konsideri la eblon. Mi komprenas ke la rolo – aldone al la alloga eblo helpi provizi taŭgan cirkonstancon por la movadanoj aktivi – plenas je premoj, atendoj kaj streĉoj, tial mi longe pripensis, kaj mi fine konkludis ke kaze ke mi estos taksata taŭga por la posteno, mi pretas tian taskaron akcepti.

Kion apartan, personan, vi povus kaj volus alporti al la tasko?

– Mia personeco evoluis tiel, ke mi povas preni grandan ŝarĝon sur min, fari malfacilajn, respondecajn decidojn – kaj samtempe krei entuziasmigan etoson, sekve mi esperas ke mi povus plenumi kaj la pezajn devojn, kaj flegi alireblan, allogan bildon de UEA.

Kion vi elstarigus el via Esperanta spertaro?

– Hm, malfacilas elekti, ankaŭ ĉar vi petis koncizajn respondojn, sekve mi nun ne parolos pri miaj postenoj.

– Mia unua aktiveco en internacia nivelo estis la kunfondo kaj kunorganizado de Muzaiko, 24-hora retradio, aŭskultu ĝin ĉe muzaiko.info! Poste mi komencis reprezenti diversajn Esperanto-organizojn, kiel ILEI, TEJO kaj UEA ĉefe ĉe Unesko kaj la Forumo Junulara-Eŭropa. La sukceson montras ekzemple ke mi estis (nome de TEJO) elektita al la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo. Nun TEJO estas unu el la prestiĝaj junularaj organizoj, kaj aliaj junularaj organizoj serĉas eblojn por amikiĝi kun TEJO. Kompreneble tian atingon neniu povus fari sole, kaj mi dankas la bonetosan kunlaboradon kaj la eblon gvidi tre lertajn, entuziasmajn kaj sindediĉajn aktivulojn.

Kion vi farus malsame ol viaj antaŭuloj?

– Mi pensas ke la antaŭuloj tre bone plenumis multajn el siaj devoj, tial mi nur povas esperi ke – kaze ke mi ricevos la fidon – mi sukcesos la defion kreski al ilia nivelo. Kompreneble pro la ĉiama evoluo de la cirkonstancoj estas kelkaj novaj farendaĵoj, sekve mi multe pli emfazus komunikadon (en ties plej ampleksa senco), la laboron por ricevadi ekstermovadajn subtenojn kaj prizorgadon de prestiĝa renomo de UEA en la mondo.

Se elektita, ĉu vi pretus longe resti en la posteno?

– Jes, kaze ke mia laboro estus konsiderata taŭga kaj daŭrigenda. Mi ankaŭ certe atentus pri tio, kiel mi faris en miaj ĝisnunaj roloj, ke mi bone dokumentu kaj priskribu miajn agadojn, por ke la sekva persono povu laŭeble plej facile transpreni la taskojn.

Ĉu vi konas la du aliajn kandidatojn? Kion vi pensas pri ilia taŭgeco por la posteno?

– Mi renkontis Nikola Rašić plurfoje, kaj li ĉiam impresis min kiel tre afabla kaj lerta persono, mi pensas ke li povus seninterrompe daŭrigi la laboron de Osmo Buller. Mi nun ne memoras longan babiladon kun Konrad Andrzejuk, ankaŭ tial mi tre ŝatis aŭskulti lin en la programo de Pola RetRadio. Laŭ mia opinio tiaj projektoj, kiajn faras ekzemple Fondumo Zamenhof, estas tre utilaj por la Esperanta komunumo.

Kion vi pensas pri la nuna situacio de UEA kaj pri la farendoj rilate ĝin?

– Mi pensas ke ni povas fieri pri UEA: UEA estas en finance tre stabila situacio, ĝi sukcesas travivi sen ekstermovadaj monsubtenoj, kaj ĝi havas tre fidelajn kaj subtenemajn membrojn. Mi ankaŭ havis la eblon kunlabori kun kelkaj el la oficistoj de UEA, kaj mi rimarkis iliajn profesiecon kaj sindediĉon. Aldone, UEA havas tre bonan bazon por kreskiĝi, se oni pensas ekzemple al tio, ke jam pli ol 60 000 personoj eklernis Esperanton per Duolingo. Sekve mi pensas ke bonveniga etoso, travidebla retejo kaj taŭgaj komunikadkanaloj estas certigendaj. Por tion atingi nepras elspezi pli por la evoluigo de nia movado, por informado, do gravas havigi ankaŭ ekstermovadajn subtenojn por ke UEA povu uzi la eblojn, kiujn sia rolo en la movado donas por ĝi.

Lernu Esperanton kun EuroTalk

Antaŭ nelonge la populara lingvolerna retejo Duolingo lanĉis kurson de Esperanto, al kiu aliĝis pli ol 50 mil personoj. Antaŭhieraŭ, la 13an de julio, venis ankoraŭ unu bona novaĵo: ĉe AppStore aperis lingvokurso de Esperanto, kiun produktis la brita entrepreno EuroTalk kunlabore kun la Esperanto-retejo edukado.net. Ĝi estas Esperanto-versio de la kutima kurso de EuroTalk por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (iPad).

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/07/eurotalk/