al nocturne mar obscur
al costa del pais del lacos
me face lassar le cabina
De la 13a ĝis la 16a de majo en la universitato de Neuchâtel kaj en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (Svislando) okazis la Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto, organizita de ILEI. Legu artikolon pri ĝi en la venonta kajero de La Ondo de Esperanto kaj jam hodiaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/06/ilei-8/
La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Same kiel en la du antaŭaj jaroj ankaŭ en 2015 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.
Por Liro-2015 estas proponitaj du tradukendaj verkoj:
1. Traduko el la angla: Lost on dress parade de O. Henry;
2. Traduko el la rusa: Bargamot i Garasjka de Leonid Andrejev.
La regularo de la konkurso (kun referencoj al la originalaj tekstoj de la du noveloj) estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/06/liro2015/