Monthly Archives: June 2015

Strato Esperanto en Kazano estas renomita

Lastatempe en Ruslando estis du stratoj, kies nomoj estis registritaj en la listo de ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj). Sed nun la nombro da ZEO-stratoj en Ruslando duoniĝis, ĉar la urbestraro de la Tatarstana ĉefurbo Kazano la 26an de junio 2015 decidis renomi la straton Esperanto al la strato Nursultan Nazrbajev, honore al la prezidanto de Kazaĥstano.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/06/kazano/

Komitatano Z: Lasu la Universalan Kongreson en paco!

La Universala Kongreso de Esperanto kun centoj kaj miloj da homoj el dekoj da landoj sur la fama “neŭtrala fundamento” estas miniatura realiĝo de la revo pri pace kunvivanta homaro. La centfoja UK, kiu baldaŭ okazos en Lillo, donis al la populara kolumnisto de La Ondo de Esperanto, Komitatano Z, temon por la somera komentario. Ĝi tiu komentario kun la titolo “Lasu la Universalan Kongreson en paco!” aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/06/kz-11/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj 21 eŭrojn por jarduono. La elektronika (pdf) jarabono kostas nur 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Supra e Infra (Traductet canzon de The Bravery)

Yo ha traducter un canzon del rock-musica gruppe The Bravery. Ti gruppe ex li Unit States de America existet inter 2003 e 2011. Li canzon “Above and Below” (Supra e infra) es tre melancolic e yo anc ama su textu mult. Pro to yo ha traductet it in nor Interlingue.

THE BRAVERY
TEXTU : “Above and Below” (Supra e infra)


Li canzon che You Tube.

Ooowwww
Ooowwww

Quelcvez yo senti
Quam yo vole forlassar ti loc por sempre
Sub li suol
Yo va viver ta sin un son
E nequande audir
Ti sibilant voces queles es omnes li sam
Yo va desaparir
Pro quo viver fa me hontosi

Ooowwww
Ooowwww

Yo deve creder
Que it hay plu supra e infra noi
Yo deve creder
Strandat con ti damnat cose nominat esperantie
It tene me ci
Quande omnicos que yo vole es desaparir

Si to es it
Quande noi omnes have e sempre vole
Si to es it
Li témpor expira e stagna
Yo va departer hodie
Pro que it ne hay alquó quel tene me ci
Yo va dissoluer
Yo va tornar mi dorse e desparir

Li cité move
E subitmen salta ex li suol
Li brodulant Terra
It aperte se e exsputa nos
Li natura nequande volet nos
Ti maliciosi infante
Un tumore quel brula nigri ad-in su cordie
Si to es it
Quande noi omnes have e sempre vole
Si to es it
Li témpor expira e stagna
Yo va departer hodie
Pro que it ne hay alquó quel tene me ci
Yo va dissoluer
Yo va tornar mi dorse e desparir

Ooowwww
Quelcvez yo senti
Quam yo vole forlassar ti loc por sempre
Sub li suol
Yo va viver ta sin un son
E nequande audir
Ti sibilant voces queles es omnes li sam
Yo va desaparir
Pro quo viver fa me hontosi

Si to es it
Quande noi omnes have e sempre vole
Si to es it
Li témpor expira e stagna
Yo va departer hodie
Pro que it ne hay alquó quel tene me ci
Yo va dissoluer
Yo va tornar mi dorse e desparir
Yo va tornar mi dorse e desparir

Tri kandidatoj por la posteno de UEA-direktoro

En februaro 2015, la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31-a de majo.

Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24-an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100-a Universala Kongreso.

La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.

– Ni estas kontentaj fronti elekton inter pluraj interesaj kaj kapablaj kandidatoj, komentis d-ro Mark Fettes, Prezidanto de UEA.

– La intervjuoj donos okazon por pli fundaj diskutoj pri la direktoj, prioritatoj kaj kondiĉoj de la laboro. Ni serĉas homon, kiu povas gardi la plej gravajn tradiciojn kaj trajtojn de UEA, sed ankaŭ kungvidi procezon de renovigo kaj modernigo.

Gazetara komuniko de UEA

L’ALTERNATIVA UNIVERSI

Multa ciencisti hodie opinionas ke existas la posibleso di alternativ universi. Ica universi tre similesas la nia, ma havas diferi. Onu supozas ke esas universo ube Napoléon ne desvinkis en Waterloo, altra ube Hitler esis la vinkinto dil duesma mondo-milito e.t.p. Forsan existas posiblesi por transirar de universo ad altra e mem, kelkafoye, senvole tala transirado eventas. Yen kurta naraco pensiganta.

 « Dum 1954, sedicio eventis en Japonia tante violentoza, ke la reprezentanto personala dil Usa-prezidanto ne povis desembarkar en Japonia, nome la Japoniana guvernerio konfesis ke lu ne esas apta certigar ilua sekureso. Pro ke la Japoniana guvernistaro volis pruvar ke ica sedicio esas la rezultajo dil agado da stranjera agiteri, lu verifikigis la pasporti di omna exterlandani rezidanta en Japonia. Onu trovis en hotelo homo qua posedis pasporto semblante nereprochebla sen skrapuro e sen risurskribo. La fotografuro esis exakta sam kam la fingrala traci. Existis nur un problemo, ma giganta, nome la pasporto livresis da la lando Tuared, qua ne existas sur l’areo di nia terala globo.

Onu questionis ica homo. Segun il, Tuared extensesas, sur nia mapo, de Mauritania til Sudan per inkluzar oli same kam granda parto de Aljeria. Lo esas en Tuared ke organizesas la vera Araba Legiono, liberigonta ye opresado omna Araba populi. Il venis en Japonia por komprar armi. Indignigita, ke onu audacez dubitar pri la existo di ilua lando, il parolis publike al jurnalaro, pos ito omna jurnalisti kuris al Atlasi e plu tarda al telegrafili. Onu telegrafis ad UN/ONU al Araba ligo, ad UNESCO, ad omna loki, vane, nam nulu audabis parolar pri Tuared. Ol ne esis plu absurda kam irg altra Afrikana stato, ma ol ne existis. Omnakaze, ne sur ica planeto.

Ante inkluzesar en Japoniana dementerio, la sendato di Tuared su interviuvigis, aparte dal semanala jurnalaro Angla. Il tote ne intelektis pro quo nulu kredis ilu. Ye exameno, la pasporto pruvesis tote normala. Olu redaktesis en Araba linguo. La nura problemo esis ke la lando qua livris ol ne existas !

Ica homulo periodale questionita dal jurnalistaro persistis dicar lo sama.»

 

[Segun extrakturo de la libro LE MATIN DES MAGICIENS (LA MATINO DIL


MAGIISTI) redaktita da Jacques Bergier.]

 

 

(Ek Kuriero Internaciona n° 4/2011)

 

BET-52: La organiza komitato ekfunkciis

Litova Esperanto-Asocio (LEA) ofte aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn kaj aranĝas komunajn projektojn kun neesperantistaj organizaĵoj. Per tia agado LEA klopodas solvi la ĉiaman problemon de la esperantista agado – fermitecon. Ekzemple, kvin funkciuloj de la urbo Birštonas kaj unu de Kaŭno membras en la ĵus ekfunkciinta organiza komitato de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos post unu jaro en Birštonas.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/06/litovio-9/

De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj

Kalle Kniivilä: Homoj de Putin. Antverpeno 2014. 168 p. Libroservo de UEA, 14,10 eŭroj. Bitlibro 9 eŭroj.

Kalle Kniivilä: Krimeo estas nia. Novjorko 2015. 152 p. Libroservo de UEA, 15 eŭroj. Bitlibro  6,45 USD.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en la stilo de ĵurnalisma raportaĵo, stilo, kiun la profesia ĵurnalisto Kniivilä senteble bone regas: Legante la librojn, oni havas la impreson, ke oni vojaĝas kune kun Kniivilä tra Rusujo kaj Krimeo kaj persone ĉeestas la intervjuojn, kiujn li faras kun diversaj homoj, de simplaj civitanoj ĝis politikaj aktivuloj.

La ĉefa celo de Homoj de Putin estas klarigi al okcidentanoj, kial Putin estas tiom populara en Rusujo, dum en la okcidentaj amaskomunikiloj oni plejparte legas negativaĵojn pri li, ekzemple pri lia subpremo de opoziciuloj kaj malrespekto de homaj rajtoj. La libro tamen legindas ankaŭ por rusujanoj, kiuj povas per ĝi pli bone kompreni la bildon, kiun la ekstera mondo havas pri Rusujo.

Plejparte estas intervjuataj simplaj diversprofesiaj civitanoj kun pozitiva aŭ neŭtrala sinteno pri Putin, sed ankaŭ aŭdeblas la opinio de kelkaj kritikantoj. Kniivilä lasas siajn protagonistojn paroli, sed foje aldonas klarigajn komentojn, precipe kiam intervjuato bazas sian opinion sur pruveble malĝusta aserto. Tra tiuj intervjuoj, la leganto familiariĝas kun la ĉefaj motivoj, pro kiuj Putin estas tiel populara: precipe temas pri tio, ke post la politike ĥaosaj kaj ekonomie malfacilegaj 90-aj jaroj, li alportis stabilecon kaj ekonomian prosperon.

Tiu stabileco kaj prospero por normalaj civitanoj pli gravas ol la rajto aktivi opozicie al la registaro. Tio ankaŭ klarigas la subtitolon de la libro, “La silenta plimulto de Rusio”, ĉar la subtenantoj de Putin plejparte restas silentaj pri politiko. Inter la politike pli interesitaj homoj, ekzemple en la edukita elito de Moskvo, Putin aliflanke estas malpli populara ol inter simplaj civitanoj.

Jam antaŭ ol legi la libron, mi pro personaj rilatoj al Rusujo havis la impreson, ke tie konspirteorioj estas multe pli popularaj ol en okcidenta Eŭropo. El la libro mi lernis, ke la Putin-emaj amaskomunikiloj volonte disvastigas plej diversajn konspirteoriojn, ĉar tiel por normalaj civitanoj iĝas pli malfacile distingi inter fakto-bazitaj kritikoj de la registara laboro kaj fantaziaj konspirteorioj.

Kniivilä estis iom malbonŝanca pri la momento, en kiu li verkis la libron: kiam li estis finpretiganta la libron, eksplodis la Krimea krizo, ĉe kiu Rusujo subite transprenis la duoninsulon Krimeo de Ukrainujo, surbaze de referendumo neagnoskita de Ukrainujo kaj okcidentaj ŝtatoj. Li enmetis kelkajn informojn pri tiuj okazaĵoj, sed oni ja sentis dum legado ke temas pri lastmomentaj aldonaĵoj. Des pli bonas, ke Kniivilä rapide post la apero de Homoj de Putin ekokupiĝis pri nova libro ĝuste pri la okazaĵoj en Krimeo.

Krimeo estas nia estas verkita similstile kiel Homoj de Putin, kiel raportaĵo pri la vojaĝo de Kniivilä tra Krimeo kaj al Kievo, dum kiu li intervjuis multajn civitanojn, sed ĉi-foje aŭdeblis pli da kontraŭ-Putin-aj voĉoj ol en la unua libro. La fakto, ke temas pri okazaĵoj ĵus okazintaj, kaj parte dum lia vojaĝo ankoraŭ okazantaj, tamen igas lian duan libron iom ali-karaktera ol la unua, en kiu ja temis pri la ĝenerala nuntempa politika etoso kaj ne specife pri aktuala okazaĵo.

Ĉiuj civitanoj de Krimeo estis surprizitaj pri la rapideco de la okazaĵoj en Krimeo inter la 22a de februaro 2014, kiam la ukrainuja prezidanto Janukoviĉ fuĝis el Kievo, kaj la 18a de marto, kiam Krimeo estis oficiale akceptita de Rusujo en sian teritorion. Sed dum por kelkaj temis pri pozitiva surprizo, aliaj estis konsternitaj pro la subitaj ŝanĝoj, aŭ eĉ devis tute ŝanĝi siajn vivplanojn, precipe homoj aktiviĝintaj kontraŭ la rusiĝo de Krimeo.

Kniivilä intervjuis krimeajn tatarojn, kiuj aparte suferis pro la politikaj ŝanĝoj, ĵurnalistojn, kiuj estis subpremitaj aŭ ekzilitaj pro sia kritika raportado pri la okazaĵoj, kaj simplajn civitanojn, ĉu subtenajn aŭ kontraŭajn al la rusuja transpreno de Krimeo. Li vojaĝis tra diversaj partoj de Krimeo, kio ja gravas pro signifaj lokaj diferencoj: en la urbo Sebastopolo, kiu estis fermita urbo dum sovet-uniaj tempoj, kaj eĉ post la sendependiĝo de Ukrainujo restis la bazo de la nigramara floto de Rusujo, la ĝenerala sinteno al Rusujo estas multe pli pozitiva ol en la resto de la duoninsulo, kaj sekve ankaŭ la rusujiĝo de Krimeo estas konsiderata bonaĵo de preskaŭ ĉiuj.

Post sia vojaĝo tra Krimeo, Kniivilä ankaŭ vizitis la ukrainujan ĉefurbon Kievo por tie renkonti eksajn Krimeanojn, kiuj pro opozicia agado aŭ kritika ĵurnalismado devis forlasi Krimeon.

En ambaŭ libroj, Kniivilä aldonis utilajn informojn pri la ekonomia kaj politika fonoj de la nunaj situacio kaj okazaĵoj. Tio multe helpas pli bone kompreni kaj juĝi la argumentojn menciitajn de la intervjuitoj. Kompreneble, klarigante tiujn fonojn Kniivilä ne povis resti same neŭtrala kiel en la paroligado de divers-opiniaj homoj: Ja ekzistas multaj malsamaj interpretoj de la okazintaĵoj, kaj en ĵurnalisma verko ne eblas prezenti ĉiujn malsamajn interpretojn en tute neŭtrala maniero. Sed Kniivilä almenaŭ bone sukcesis prezenti grandan diversecon da opinioj, kaj klare distingas inter diraĵoj de intervjuitoj kaj liaj aldonaj klarigoj, tiel ke leganto povas mem formi al si opinion pri tio, kiugrade fidi lian interpreton de la okazintaĵoj.

Ĉiuokaze menciindas, ke Kniivilä havas multjaran sperton pri la politiko de Rusujo, laborinte kiel korespondanto de finna gazeto en Moskvo jam en 1991-1992, tiel ke li certe parolas pri temoj, pri kiuj li kompetentas. Aldone, li kompreneble transprenis informojn kaj interpretojn el faklibroj: estas laŭ mi laŭdinde ke li menciis la nomojn de la uzitaj faklibroj en librofina noto en Homoj de Putin.

En la verkado de Krimeo estas nia li ankaŭ prenis en konsideron kritikojn, kiujn ricevis Homoj de Putin en recenzoj. Ekzemple, en la dua libro li donis multe da konsidero al la socia psikologio de malvenkinta popolo, do al la fakto ke la nuna mondrigardo de multaj rusoj estas influita de la fakto, ke Rusujo malvenkis en la Malvarma Milito. Tiun aspekton li laŭ kritiko en recenzo de Nikolao Gudskov estis ignorinta en Homoj de Putin.

Ambaŭ libroj aperis proksimume samtempe en tri lingvoj, la sveda, la finna kaj Esperanto. Homoj de Putin estis favore recenzata en finnaj kaj svedaj amaskomunikiloj, kaj ĝia finna versio eĉ gajnis la premion Kanava por la plej bona nefikcia libro de Finnujo en la jaro 2014.

Menciindas la fakto, ke ambaŭ libroj ankaŭ konsistigas tre bonan ekzemplon de praktika utiligo de Esperanto. Kniivilä uzis Esperantistajn kontaktojn por kontakti diversajn simplajn civitanojn de Rusujo kaj Krimeo. Tio aparte multe senteblas en “Krimeo estas nia”, kie Kniivilä plurfoje mencias la Esperantistecon de intervjuitoj kaj informas la leganton, ke aliajn intervjuitojn li ekkonis tra tiuj Esperantistoj.

Ambaŭ libroj estas verkitaj en modela kaj flua lingvaĵo, sufiĉe simpla por rapida legado, sed samtempe riĉa je utilaj esprimoj por priparoli aktualajn politikaĵojn en Esperanto. Enestas preskaŭ neniuj tajperaroj.

Leginte la librojn, oni pli bone komprenas la diversecon de opinioj rilate la nuntempan politikon de Rusujo, kaj povas pli bone sekvi kaj analizi la novaĵojn el tiu mondregiono, kiuj daŭre aperas en internaciaj amaskomunikiloj.

Marcos Cramer

Hector Hodler – la vivo por Esperanto

Ĉi-jare en la rubriko “Nia trezoro” de la revuo “La Ondo de Esperanto” estas prezentataj dek elstaraj gvidantoj de la Esperanto-movado. Post la artikoloj pri Zamenhof, de Beaufront, Bourlet kaj Sebert, en la junia kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Hector Hodler, la ĉefa iniciatoro de la fondo de UEA
http://sezonoj.ru/2015/06/trezoro-5/

Ĉi tiun artikolon suplementas la artikolo “Super”, kiun Hodler aperigis antaŭ 100 jaroj en la unua milit-tempa numero de la revuo “Esperanto”
http://sezonoj.ru/2015/06/hodler/

En la jam presita julia “Ondo” kadre de “Nia trezoro” estas publikigita artikolo pri Edmond Privat.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Li pressura de esser perfect

Si on es in examinationes in li scola o li universitá on senti li pressura. Yo in li momente in un tal situation. Yo ha trovat in poema in li internet de un scolera quel descri bon ti situation e li sentimentes in it. Yo ha traductet it in Interlingue.

LI PRESSURA DE ESSER PERFECT

Yo efortia me mult.
Yo prova satisfar
li expectationes del munde.
To furte mi vive.
Yo vive sub un permanent pressura.
No, yo ne vive.
Yo combatte.
Yo es li max bon scolera del classe,
ma to ancor ne sufice.
It ne sufice por li munde.
It ne sufice por te.
It ne sufice por me.

2015-06

ASKOLTEZ SONA ENREJISTRURO (achento Hispana)

  • Castillo del Morro, La Habana, Cuba, 20042015-05-10 | 2 457 153 | 419-029-CU   | La chefulo Kubana Raúl Castro renkontris la papo Franciskus. Kuba pokope des-restriktadis praktikado di religio e kelka altra yuri pos la renkontro historial dil lora papo Ioannes Paulus la 2-ma kun la lora chefulo Kubana Fidel Castro en la yaro 1998, pos l’ ad-veno a Kuba dal lora papo Benediktus la 16-ma en la yaro 2012 e specale depos la yaro 2014, kande inter-relati Usana-Kubana divenis multe plu bona danke ad aktivesi diplomacal da Raúl Castro, Franciskus e la chefulo Usana Barack Obama. (On povas spektar arkitekturo Kubana en la fotografuro.)
  • 2015-05-12 | 2 457 155 | 142-030-JP   | Du homi mortis pro la tifono Noul en Filipini, qui festos la 117-ma aniversario di sua ne-dependeso de Hispania en la 12-ma di junio. Pose la tifono atingis insuli sud-Japoniana, movonte su tra Amami Ōshima e Kyūshū a Honshū, central-Japonia. Ico esas l’ evento maxim importanta por Japonia depos l’ elekti lokal unigita en aprilo 2015.
  • 2015-05-12 | 2 457 155 | 034-524-NP-1 | Sismo di grandeso 7.3 frapis Namche Bazar, est-Nepal, proxim la kampeyo infra por Monto Everest e la frontiero di Tibet, west-Chinlando. Helikoptero dil infantrio naval Usana ye komiso alejiva des-aparis super Bhimeshwar, central-Nepal, portante ok homi. Ito esas l’ evento maxim des-quietiganta por ica parto dil peninsulo Indiana depos la sismo Nepalana di aprilo 2015.
  • 2015-06-02 | 2 457 176 | 021-840-US   | La paragrafi decidiva dil lego USA PATRIOT expiris en la nokto-centro (dil tempo nord-est-Amerikana) inter la 31-ma di mayo e l’ 1-ma di junio, pro ke la senato Usana ne atingis konkordo a plu-longigar olu. La senato Usana adoptis la lego USA FREEDOM, qua transferas la responso pri kolektado masal di datumi telefonal di Usani ek l’ Agenterio di Sekureso Nacional a societi telefonal.

Jam 25 000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo

Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata… Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto… Sed ja okazis!

Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn – ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado.

La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas:

– La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj.

TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn:

– Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto!

Memoroj pri la propra iama entuziasmo dum eklernado de Esperanto leviĝas ĉe Bertilo Wennergren, aŭtoro de la “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”:

– Kiam mi vidas la reagojn kaj entuziasmon de centoj kaj miloj da studentoj ĉe Duolingo, mi profunde memoras, kiom da plezuro mi mem havis eklernante la lingvon. Mi preskaŭ envias la lernantojn ĉe Duolingo, ĉar ili havas tiun brilan ilon je dispono. Mi preskaŭ deziras rekomenci.

Nu, fakte eĉ altnivelaj Esperanto-parolantoj bonvenas por trairi la lecionojn kaj proponi plibonigojn.

Benny Lewis el Irlando estas aŭtoro de la internacia furorlibro pri lingvolernado “Fluent in 3 Months” (Fluparolanto en tri monatoj). Li komentas:

– Esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo kaj Duolingo estas unu el la plej bonaj senkostaj rimedoj por lerni lingvojn. Jen perfekta paro!

Se oni komparas la kurson de Duolingo kun aliaj retaj lingvokursoj, indas konstati, ke Duolingo instruas proksimume 2 000 vortojn kaj do estas kurso por komencantoj kaj progresantoj, eble eĉ proksima al konversacia nivelo. Por kompreni, kion la nombro signifas: La kurso “Ana Pana” ĉe lernu.net instruas proksimume 250 vortojn, la fama Zagreba kurso instruas proksimume 550 radikojn, per kiuj oni kutime formas eble iom malpli ol mil vortojn.

Sed pli bone ol nombroj la nivelon eble ilustras kelkaj frazoj el la kurso:

– Ĉiu persono, kiu lernas la lingvon, kontribuas al ĝia sukceso.

– Eĉ se ŝi ne parolas la japanan, ŝi tamen parolas la ĉinan.

– Se vi volas scii pli pri ĉi tiuj programoj, vi devus demandi al mia edzino.

– Ĉu vi povus diri al mi, ĉu estas eraroj en tiu dosiero?

Se vi jam havas scion pri Esperanto, vi povas fari komencan teston, kiu atribuos al vi certan nivelon. Se vi poste konstatos, ke vi estas eĉ pli bona ol tio, vi povos denove fari testojn pri unuopaj lecionaroj – kaj vi trasaltos fulmrapide eble dekon da lecionetoj.

Jen cetere jam listo de Duolingo-vortoj en Esperanto ĉe Memrise, (lingvo)lerna retejo, kiu helpas vin ripetadi vortoscion.

Eble vi demandas vin, kiel vi mem povas subteni tiun grandan sukceson kaj progreson. Nu, estas ĉefe tri aferoj: Se vi ŝatos helpi al lernantoj ĉe iliaj demandoj, iru al “Esperanto Discussions”, kie ofte mankas helpo de sperta Esperanto-parolanto. Se la simbola frazoveziko enhavas la ciferon 1, tio signifas, ke venis nur la demando, sed neniu respondo. Helpo do bezonata!

Krome nun jam estas tempo pli vaste publikigi la informon pri la Duolingo-kurso – ene de niaj rondoj kaj ankaŭ al la ekstera mondo. Ĉe tio ni konsciu, ke temas pri kurso por angle-parolantoj. La angla fakte ne nepre estu la denaska lingvo de la lernanto, sed ja necesas havi iom bonan nivelon en ĝi. Preskaŭ ĉiuj nedenaskuloj konfesas, ke de tempo al tempo ili malsukcesas ĉe iu Duolingo-ekzerco ne pro Esperanto, sed pro erara frazo en la angla… Tio povas iom ĝeni, sed tamen multaj nedenaskuloj kun iom da pacienco (kaj preteco plulerni la anglan…) sukcesis progresi en la kurso kaj eĉ fini ĝin.

La problemo eble kuraciĝos iom post iom. Se ĉio glate funkcios pri la unua versio de la kurso kaj se ĝi plu logos sufiĉe altajn nombrojn da lernantoj, verŝajne pretiĝos kursoj por aliaj instrulingvoj. Vi povas jam nun aliĝi por tio kaj tio estas tre bonvena por faciligi al Duolingo la planadon.

Alia eco de la kurso estas, ke ĝi estas tre bazita je tradukado. Iusence temas pri “mal-Ĉe-kurso”, malrektmetoda kurso… Oni devas daŭre traduki inter la angla kaj Esperanto – en la komenco de la lecionoj multe el Esperanto al la angla, en la fino pli el la angla al Esperanto.

Cetere, se vi ne jam spertis: Ĉiu leciono havas dudekon da ekzercetoj, kiuj ĉiuj estas tasketoj. Vi devas eble traduki unu solan frazon aŭ tajpi frazon, kiun vi aŭdas, aŭ elekti, kiu frazo ĝustas, aŭ klaki, kiu vorto estas la ĝusta por priskribi bildon… La fakto, ke la tuta lernado konsistas el tiaj tre mallongaj unuoj, kontribuis cetere al la sukceso de Duolingo: Ĉu vi havas dek liberajn minutojn? Bone, faru la dudekon da ekzercetoj kaj jen vi faris unu plian paŝeton por akiri la novan lingvon. Kaj vi ricevos dekon da poentoj – kaj tion viaj konatoj ĉe Duolingo vidos, same kiel vian entutan progreson dum la pasinta semajno kaj monato. Duolingo bone scias, kiel uzi ludemon kaj konkurencan strebadon por stimuli regulan lernadon.

La daŭra tradukado supozeble havas sian kaŭzon en la origina ideo de la kreinto Luis von Ahn. Li revis ne tuj pri lingvo-kursaro, sed ja pri la disponigo de la tuta scio de la mondo al ĉiuj homoj surtere, sendepende de ilia lingvo. Sed ekzistas ja la tiel nomata “lingvo-problemo”.

Do s-ro von Ahn demandis sin, kiel trovi sufiĉe da homoj por helpi en la tradukado de la tuta reto – nu, eble komence almenaŭ en la tradukado de Vikipedio en multajn lingvojn. Kaj li inventis interesan negocon: Li ofertas senkostan lingvolernadon al la retejo-uzantoj kaj aliflanke instigas ilin traduki tekstojn, ekzemple el Vikipedio, sed ankaŭ tekstojn de profesiaj bezonantoj de tradukoj kiel la televido CNN, kiu pagas por tio kaj tiel kunfinancas la salajrojn de la Duolingo-dungitoj.

Por atingi bonan tradukon ekzistas vikieca sistemo: Ĉiu ajn, eĉ la plej baznivela komencanto, rajtas (ek)traduki frazon. Poste aliaj aŭ plibonigas la frazon aŭ markas ĝin kiel jam bonan. Post kelka tempo la frazo estas tiom bona traduko, ke kolektiĝas por tiu versio kvino aŭ deko da konfirmaj voĉoj. Tiam oni konsideras la frazon fintradukita – kaj fakte la traduko tiam atingis nivelon kompareblan kun tiu de profesiaj tradukistoj, kiel konfirmis studoj. La tuta tradukado kaj reviziado de teksto cetere povas okazi ene de nur kelkaj horoj, ĉar Duolingo por kelkaj lingvoparoj havas milionojn da uzantoj kaj povas aŭtomate proponi urĝan tekston al multegaj homoj. Fulmrapide la rezulto pretas.

Kaj, kompreneble, la tradukantoj kaj reviziantoj ricevas poentojn por sia helpo. Tio plu instigas. (Eble simila traduksistemo iam ekzistos ankaŭ por la Esperanto-vikipedio, supozeble surbaze de WikiTrans kaj eventuale eĉ kun poentoj. Ĉu ne bela defio por programistoj?)

Intertempe aldoniĝis alia enspezofonto por Duolingo: Ili ofertas lingvo-testojn. La lernanto hejme plenumas ekzercojn ĉe komputilo kaj dume filmas sin. La kostoj estas proksimume 20 eŭroj, ĉefe por la homo, kiu kontrolrigardas la filmon – multege malpli da mono ol tradicia testo, kiu ofte kostas la dekoblon, kaj por kiu aldone necesas veturi al testo-centro. Do Duolingo tie havas grandiozan konkurencan avantaĝon kaj povas enspezi multe en tiu merkato. Lingvo-testo estas postulata ekzemple por akceptiĝo en anglalingvaj altlernejoj.

Estas amuze klarigi al si, kion tiu financado signifas. Duolingo enspezas monon per vendado de tradukoj ĉefe el kaj al la angla kaj per la ofertado de testoj pri la angla lingvo. Kaj havas avantaĝon el tio lernantoj, kiuj partoprenas en Esperanto-kurso, kies bazan programan strukturon financis tiu intereso pri la angla lingvo (kaj iomete aliaj lingvoj).

La mondo progresas kaj ŝanĝiĝas, ĉu ne? Ja indas ĵeti flankan rigardon al lernu.net, por kies pretigo la fondaĵo ESF elspezis pli ol tricent mil eŭrojn – impona sumo por Esperantujo, sumo kiun oni certe povus ankaŭ bele utiligi por financi informadon de la publiko pri Esperanto.

Pripenso, kiun mi faris iam antaŭ la lanĉo, estas la jena: Mi atendis same kiel aliaj baldaŭan kreskon al kelkaj dekmiloj da lernantoj, eble eĉ iam al centmilo. Nu, ĉe Duolingo lernas lingvojn dek milionoj da homoj kaj Esperanto ĝenerale kutimas altiri dekonan procenton ĉe homoj kun scio de unu fremdlingvo. En la plurlingvula Duolingo atendeblas eĉ iom pli.

Ĉu do Esperanto pluprogresas, tial ke ĝi estas nun ĉe Duolingo? Jes, kompreneble – sed ĉu ne ankaŭ Esperanto estas tial ĉe Duolingo, ĉar ĝi pasintece tiel bone progresis? Ja la bazo por la akcepto ĉe Duolingo estis la publikaj voĉdonadoj, por kiuj necesis multaj Esperanto-parolantoj kaj -subtenantoj. Kaj por havi kaj teni tiujn necesas la kompleta oferto de Esperanto-kulturo, kiun ni konas – renkontiĝoj kaj Pasporta Servo, libroj, muziko kaj (subtekstigitaj) filmoj, retlistoj kaj Facebook, Vikipedio kaj retaj vortaroj ktp. Kaj eble helpis ankaŭ, ke la ĉina registaro preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto kaj ke Google Translate ofertas ankaŭ Esperanton.

Kelkfoje iuj provas kredigi al ni, ke ni estas malgranda kaj ne tre signifa lingvokomunumo, kiu ne kreskas… Nu, iom da homoj kaj iom da rekono nia komunumo evidente ja havas. Ĵus Esperanto eniris en la plej multe uzatan lingvolernan retejon de la mondo, Duolingo. Fakte Esperanto estas tie eĉ unu el ĝis nun nur 14 lerneblaj lingvoj.

Lu Wunsch-Rolshoven

Jam 25.000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo

Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata… Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto… Sed ja okazis!

Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn – ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado,  .

La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas:

– La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj.

TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn:

– Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. . Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto!

Memoroj pri la propra iama entuziasmo dum eklernado de Esperanto leviĝas ĉe Bertilo Wennergren, aŭtoro de la “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”:

– Kiam mi vidas la reagojn kaj entuziasmon de centoj kaj miloj da studentoj ĉe Duolingo, mi profunde memoras, kiom da plezuro mi mem havis eklernante la lingvon. Mi preskaŭ envias la lernantojn ĉe Duolingo, ĉar ili havas tiun brilan ilon je dispono. Mi preskaŭ deziras rekomenci.

Nu, fakte eĉ altnivelaj Esperanto-parolantoj bonvenas por trairi la lecionojn kaj proponi plibonigojn.

Benny Lewis el Irlando estas aŭtoro de la internacia furorlibro pri lingvolernado “Fluent in 3 Months” (Flua post tri monatoj). Li komentas:

– Esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo kaj Duolingo estas unu el la plej bonaj senkostaj rimedoj por lerni lingvojn. Jen perfekta paro!

Se oni komparas la kurson de Duolingo kun aliaj retaj lingvokursoj, indas konstati, ke Duolingo instruas proksimume 2 000 vortojn kaj do estas kurso por komencantoj kaj progresantoj, eble eĉ proksima al konversacia nivelo. Por kompreni, kion la nombro signifas: La kurso “Ana Pana” ĉe lernu.net instruas proks. 250 vortojn, la fama Zagreba kurso instruas proks. 550 radikojn, per kiuj oni kutime formas eble iom sub mil vortoj.

Sed pli bone ol nombroj la nivelon eble ilustras kelkaj frazoj el la kurso:

- Ĉiu persono, kiu lernas la lingvon, kontribuas al ĝia sukceso.

- Eĉ se ŝi ne parolas la japanan, ŝi tamen parolas la ĉinan.

- Se vi volas scii pli pri ĉi tiuj programoj, vi devus demandi al mia edzino.

- Ĉu vi povus diri al mi, ĉu estas eraroj en tiu dosiero?

Se vi jam havas scion pri Esperanto, vi povas fari komencan teston, kiu atribuos al vi certan nivelon. Se vi poste konstatos, ke vi estas eĉ pli bona ol tio, vi povos denove fari testojn pri unuopaj lecionaroj – kaj vi trasaltos fulmrapide eble dekon da lecionetoj.

Jen cetere jam listo de Duolingo-vortoj en Esperanto ĉe Memrise, (lingvo)lerna retejo, kiu helpas vin ripetadi vortoscion.

Eble vi demandas vin, kiel vi mem povas subteni tiun grandan sukceson kaj progreson. Nu, estas ĉefe tri aferoj: Se vi ŝatos helpi al lernantoj ĉe iliaj demandoj, iru al “Esperanto Discussions“, kie ofte mankas helpo de sperta Esperanto-parolanto. Se la simbola frazoveziko enhavas la ciferon 1, tio signifas, ke venis nur la demando, sed neniu respondo. Helpo do bezonata!

Krome nun jam estas tempo pli vaste publikigi la informon pri la Duolingo-kurso – ene de niaj rondoj kaj ankaŭ al la ekstera mondo. Ĉe tio ni konsciu, ke temas pri kurso por angla-parolantoj. La angla fakte ne nepre estu la denaska lingvo de la lernanto, sed ja necesas havi iom bonan nivelon en ĝi. Preskaŭ ĉiuj nedenaskuloj konfesas, ke de tempo al tempo ili malsukcesas ĉe iu Duolingo-ekzerco ne pro Esperanto, sed pro erara frazo en la angla… Tio povas iom ĝeni, sed tamen multaj nedenaskuloj kun iom da pacienco (kaj preteco plulerni la anglan…) sukcesis progresi en la kurso kaj eĉ fini ĝin.

La problemo eble kuraciĝos iom post iom. Se ĉio glate funkcios pri la unua versio de la kurso kaj se ĝi plu logos sufiĉe altajn nombrojn da lernantoj, verŝajne pretiĝos kursoj por aliaj instrulingvoj. Vi povas jam nun aliĝi por tio kaj tio estas tre bonvena por faciligi al Duolingo la planadon.

Alia eco de la kurso estas, ke ĝi estas tre bazita je tradukado. Iusence temas pri “mal-Ĉe-kurso”, malrektmetoda kurso… Oni devas daŭre traduki inter la angla kaj Esperanto – en la komenco de la lecionoj multe el Esperanto al la angla, en la fino pli el la angla al Esperanto.

Cetere, se vi ne jam spertis: Ĉiu leciono havas dudekon da ekzercetoj, kiuj ĉiuj estas tasketoj. Vi devas eble traduki unu solan frazon aŭ tajpi frazon, kiun vi aŭdas, aŭ elekti, kiu frazo ĝustas, aŭ klaki, kiu vorto estas la ĝusta por priskribi bildon… La fakto, ke la tuta lernado konsistas el tiaj tre mallongaj unuoj, kontribuis cetere al la sukceso de Duolingo: Ĉu vi havas dek liberajn minutojn? Bone, faru la dudekon da ekzercetoj kaj jen vi faris unu plian paŝeton por akiri la novan lingvon. Kaj vi ricevos dekon da poentoj – kaj tion viaj konatoj ĉe Duolingo vidos, same kiel vian entutan progreson dum la pasinta semajno kaj monato. Duolingo bone scias, kiel uzi ludemon kaj konkurencan strebadon por stimuli regulan lernadon.

La daŭra tradukado supozeble havas sian kaŭzon en la origina ideo de la kreinto Luis von Ahn. Li revis ne tuj pri lingvo-kursaro, sed ja pri la disponigo de la tuta scio de la mondo al ĉiuj homoj surtere – sendepende de ilia lingvo. Sed ekzistas la tiel nomata “lingvo-problemo”.

Do s-ro von Ahn demandis sin, kiel trovi sufiĉe da homoj por helpi en la tradukado de la tuta reto – nu, eble komence almenaŭ en la tradukado de vikipedio en multajn lingvojn. Kaj li inventis interesan negocon: Li ofertas senkostan lingvolernadon al la retejo-uzantoj kaj aliflanke instigas ilin traduki tekstojn, ekzemple el vikipedio, sed ankaŭ tekstojn de profesiaj bezonantoj de tradukoj kiel la televido CNN, kiu pagas por tio kaj tiel kunfinancas la salajrojn de la Duolingo-dungitoj.

Por atingi bonan tradukon ekzistas vikieca sistemo: Ĉiu ajn, eĉ la plej baznivela komencanto, rajtas (ek)traduki frazon. Poste aliaj aŭ plibonigas la frazon aŭ markas ĝin kiel jam bonan. Post kelka tempo la frazo estas tiom bona traduko, ke kolektiĝas por tiu versio kvino aŭ deko da konfirmaj voĉoj. Tiam oni konsideras la frazon fintradukita – kaj fakte la traduko tiam atingis nivelon kompareblan kun tiu de profesiaj tradukistoj, kiel konfirmis studoj. La tuta tradukado kaj reviziado de teksto cetere povas okazi ene de nur kelkaj horoj, ĉar Duolingo por kelkaj lingvoparoj havas milionojn da uzantoj kaj povas aŭtomate proponi urĝan tekston al multegaj homoj. Fulmrapide la rezulto pretas.

Kaj, kompreneble, la tradukantoj kaj reviziantoj ricevas poentojn por sia helpo. Tio plu instigas. (Eble simila tradukosistemo iam ekzistos ankaŭ por la Esperanto-vikipedio, supozeble surbaze de WikiTrans kaj eventuale eĉ kun poentoj. Ĉu ne bela defio por programistoj?)

Intertempe aldoniĝis alia enspezofonto por Duolingo: Ili ofertas lingvo-testojn. La lernanto hejme plenumas ekzercojn ĉe komputilo kaj dume filmas sin. La kostoj estas proks. 20 eŭroj, ĉefe por la homo, kiu kontrolrigardas la filmon – multege malpli da mono ol tradicia testo, kiu ofte kostas la dekoblon, kaj por kiu aldone necesas veturi al test-centro. Do Duolingo tie havas grandiozan konkurencan avantaĝon kaj povas enspezi multe en tiu merkato. Ja bezonatas lingvo-testoj, ĉefe por akceptiĝo en anglalingvaj altlernejoj.

Estas amuze klarigi al si, kion tiu financado signifas. Duolingo enspezas monon per vendado de tradukoj ĉefe el kaj al la angla kaj per la ofertado de testoj pri la angla lingvo. Kaj havas avantaĝon el tio lernantoj, kiuj partoprenas en Esperanto-kurso, kies bazan programan strukturon financis tiu intereso pri la angla lingvo (kaj iomete aliaj lingvoj).

La mondo progresas kaj ŝanĝiĝas, ĉu ne? Ja indas ĵeti flankan rigardon al lernu.net, por kies pretigo la fondaĵo ESF elspezis pli ol tricent mil eŭrojn – impona sumo por Esperantujo, sumo kiun oni certe povus ankaŭ bele utiligi por financi informadon de la publiko pri Esperanto.

Pripenso, kiun mi faris iam antaŭ la lanĉo, estas la jena: Mi atendis same kiel aliaj baldaŭan kreskon al kelkaj dekmiloj da lernantoj, eble eĉ iam al centmilo. Nu, ĉe Duolingo lernas lingvojn dekmilionoj da homoj kaj Esperanto ĝenerale kutimas altiri dekonan procenton ĉe homoj kun scio de unu fremdlingvo. En la plurlingvula Duolingo atendeblas eĉ iom pli.

Ĉu do Esperanto pluprogresas, tial ke ĝi estas nun ĉe Duolingo? Jes, kompreneble – sed ĉu ne ankaŭ Esperanto estas tial ĉe Duolingo, ĉar ĝi pasintece tiel bone progresis? Ja la bazo por la akcepto ĉe Duolingo estis la publikaj voĉdonadoj, por kiuj necesis multaj Esperanto-parolantoj kaj -subtenantoj. Kaj por havi kaj teni tiujn necesas la kompleta oferto de Esperanto-kulturo, kiun ni konas – renkontiĝoj kaj Pasporta Servo, libroj, muziko kaj (subtekstigitaj) filmoj, retlistoj kaj Facebook, vikipedio kaj retaj vortaroj ktp. Kaj eble helpis ankaŭ, ke la ĉina registaro preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto kaj ke Google Translate ofertas ankaŭ Esperanton.

Kelkfoje iuj provas kredigi al ni, ke ni estas malgranda kaj ne tre signifa lingvokomunumo, kiu ne kreskas… Nu, iom da homoj kaj iom da rekono nia komunumo evidente ja havas. Ĵus Esperanto eniris en la plej multe uzatan lingvolernan retejon de la mondo, Duolingo. Fakte Esperanto estas tie eĉ unu el ĝis nun nur 14 lerneblaj lingvoj.

Lu Wunsch-Rolshoven

Real durante un instante

Nostre infante
que nos nunquam incontrava:
le morte veniva ante le nascentia
Le spero flueva via
insimul con le sanguine
Tu solmente lassava le angelos
pro un curte curte momento
Durante un instante real tu deveniva
ma tosto vadeva via
al transparente nebulas del memorias
A vices io pensa del vita
que nunquam eveniva
Mille possibilitates
que subito se dissolveva
Un vacuo invisibile
remane post te

Vomitation

Io me evelia
e vomita mi anxietate al pariete
Io cade e vomita mi dolor al solo
Le corpore es un prision
Io vole exploder
e colorar tote le camera
in rubie
e postea,
sin forma,
planar via ad nihilitate

Prolongation extreme de musica

Alcun menses retro io trovava un video in YouTube quando io cercava musica minimalistic ambient. In illo sonava un parte del obra “Music For 18 musicians” (Musica pro 18 musicantes) per le compositor american Steve Reich, prolongate octo vices. Le energic musica original in iste modo era transformate a un composition allongate plen de pace e serenitate. 

Io tosto discoperiva que le programma que possibilisa iste typo de prolongation de musica se appella “Paul’s Extreme Sound Stretch”, (Le extreme prolongation de sonos de Paul) es create del romaniano Paul Nasca, e gratuite a discargar. Iste programma allonga le tonos sin alterar le frequentia. Un effecto de reverberation face le musica lisie e sin balbutiamentos. Si on vole, on pote adder transpositiones del sono in le quatro octavas adjacente, duo sub e duo super le octava original. On anque pote filtrar le frequentias e le harmonicos.
Le musica pote esser allongate multe vices. In YouTube io trovava un video ubi le canto “Smells Like Teen Spirit” (Fragra como le spirito del adolescentia) del american banda de grunge rock Nirvana era prolongate ad le longor de un hora e dece-septe minutas. Le original solo conta quatro e un medie minutas.

Alora io tosto discargava le programma e comenciava experimentar con differente melodias. Un del experimentos successose occurreva quando io allongava musica de Joseph Haydn, “Zwölf Deutsche Tänze” (Duo-dece dansas german), curte allegre simplice pecias pro orchestra de chorda. Quando prolongate le musica deveni seren e tenere e quasi resimila le harmonias de Ralph Lundsten. Iste musica es anque publicate in YouTube sub le titulo “Aurora Borealis – musica e picturas pro relaxation profunde”.

Le resultato le plus successose occurreva quando io laborava con le musica del compositor e cantatrice irlandese Enya. Su melodias son multo belle, illa rarmente usa dissonantias e su voce es suave. Quando prolongate, le musica deveni lente, meditative e seren. Illo es apte pro relaxation post un die stressante o como un inspirante fundo sonor quando on se occupa con projectos creative. Iste musica anque ha potential a alleviar insomnia. Le longissime tonos cuna le cerebro e finalmente lo face addormir se.
Le voce canta longe tonos, como un angelo divin, e quando in le canto occurre parolas con sibilantes, iste sonos son transformate a gentil sufflos de vento.
Ecce un exemplo:

Io me imagina que iste programma anque ha potential a esser usate como un instrumento pro analysar le sonos del lingua, specialmente le longe sonos como vocales, nasales e le consonantes fricative. Le occlusivas son plus difficile a analysar proque illos deveni necate in le oceano del vocales allongate. Ma si on adjusta le grandor del fractionamento del pista audio on pote obtener un paisage sonor con plus de detalios ma anque plus balbutiante. Ma quando le scopo es scientific, le ricchessa del detalios es plus importante que le beltate del sono.

(Basate sur un chronica publicate in Panorama No. 6/2014, novembre-decembre) 

Le delicate tela de sonos seren

Le musica non-metronomic
del viola da gamba
me prende retro a un tempore
ubi tempore il habeva in abundantia
Cata accordo debe tardar un poco
durante que le arco vade trans le cordas
Le melodias melismatic
se perde in trillas elegante
Non hasta, non hasta
Remane in le nunc del dulce musica
Lassa lo inveloppar te
in le delicate tela de sonos seren

Le fluvio de passion

Un cascada ardente nos tira
al basso del fluvio de passion
Le torrentes nos massa la
ubi nostre suspiro habita
Nos nos retene
tanto firmemente
Nos respira in le mesme rhythmo
tanto celeremente
Nos cade in un cataracta
Clama e crita, creante echos inter le roccas
Subito nos nos amara in molle aquas fumante
ubi attende le reposo del satisfaction

Perfidia

Tu diceva que tu me dava
Le clave a tu corde
ma illo se monstrava vader
solo al porta del camera de cosalias
Tu diceva que tu amor
era tanto ardente
ma illo me solo dava
ardituras del secunde grado