La bildoj en ĉi tiu artikolo montras montras elektoafiŝojn, nun videblajn en la stratoj de Barcelono. La vizaĝo estas tiu de politikisto kiu havas realajn ŝancojn fariĝi urbestro de Barcelono post la municipaj balotoj okazontaj la venontan dimanĉon 24-an de majo. Ŝi nomiĝas Ada Colau (elp. Kolaŭ’) kaj la listo per kiu ŝi kandidatas nomiĝas “Barcelona en comú”, esperantigebla per, proksimume, “Barcelono kolektive”.
La politika vivo en Hispanio preskaŭ certe estos renversita dum venontaj balotoj. La reveno al la demokratio konsistis el longa periodo de neperfekta dupartiismo, dominita per du grandaj politikaj partioj, la Popola Partio dekstre, kaj la Socialista Partio centre-maldekstre, kun la aldono de diversaj regionismaj kaj regionismaj partioj en diversaj landopartoj, plus alia iom pli radikala Unuiĝinta Maldekstro, kun relative granda procentaĵo de voĉdonoj sed malmultaj deputitoj.
La ekfrapo de akuta ekonomia krizo kaj la malkovro de gravega epizodoj de politika koruptado, kiu trafis preskaŭ ĉiujn tavolojn de la povo, skuis la tutan sistemon kaj sekvigis reage la ŝprucon de la movado konata kiel “la 15-M” aŭ “la indignuloj”, preskaŭ en la tuta Hispanio, kaj la kreskon de la nombro da partianoj de suverenismo, en Katalunio. Kio komence aspektis ĉefe protesta movado, fariĝis politika tendenco post la kreado de nova partio “Podemos” (“Ni pova”), kiu surprize atingis trian lokon en la eŭropa balotado kaj poste en la regiona andaluza.
“Podemos” okupas pozicion ĉefe en la maldekstra parto de la politika spektro, similan al tiu okupata de la nun reganta partio Siriza en Grekio, sed preferas insisti pri temoj denuncantaj la nunan politikan sistemon kaj la ĝeneralan strukturon de la povo. Ĝi firmigis sian strukturon kaj sintenon dum la lastaj monatoj, kaj prezentis kandiatliston en la regiona balotado, okazanta samtempe en 13 aŭtonomaj regionoj. Tamen, Podemos pro diversaj kialoj preferis ne utiligi sian strukturon kaj nomon rekte en la municipa balotado.
Anstataŭe oni krei apartajn kandidatlistojn en ĉiuj ĉefaj urboj. La listo kelkfoje prenas la formon de nova instrumenta partio, aliloke aranĝatas kiel koalicioj aŭ sociaj kandidatiĝoj. La afero estas sufiĉe komplika en tiu spektro, kaj ne ĉiam la balotontoj havas klaran ideon pri la nomoj kaj personoj kiuj estas apogataj de ĉiu movado.
La afero estas speciala en Barcelono, kiu fakte “inventis” tiun sistemon. Tie la homoj politike proksimaj al “Podemos”, al la partioj devenantaj el la katalunaj sekcioj de Unuiĝinta Maldekstro kaj aliaj grupiĝis ĉirkaŭ platformo nomata “Guanyem Barcelona” (“Ni gajnu Barcelonon”). Ni notu ke la politika panoramo estas tre speciala en Katalunio, kie al la tipa dekstra/maldekstra divido oni devas aldoni la akson hispaniismaj/kataluniismaj partioj. La platformo iel rompis ambaŭ aksojn, kaj sin prezentas kiel movadon por solvi aferojn de la popolo ĝenerale.
La platformo grupiĝis ĉirkaŭ unu el la plej prestiĝaj kaj karismaj homoj aperintaj post la lastaj sociaj bataloj: Ada Colau, proparolanto de la asocio “Platformo por damaĝitoj pro la hipotekado”, unu el la plej sukcesaj sociaj movadoj, pledanta por la viktimoj de la plej videbla fenomeno de la ekonomia krizo en Hispanio: la familioj elpelitaj el siaj domoj pro la malkapablo pagi la domŝuldojn.
Kun la adekvataj interkonsentoj, estas realaj ŝancoj ke Ada Colau povus fariĝi la venonta urbestro de Barcelono, unu el la plej gravaj urboj en okcidenta Eŭropo.
La kandidataro de “Barcelono kolektive” prenis plurajn sociajn celojn kiel siajn, flankenmetante la plej kutimajn luktojn en la ĝisnuna politika areno. Ili organizis siajn proponojn kaj sian programon per t.n. aksoj, strukturoj neformalaj kaj kunlaboremaj, kovrantaj diversajn sociajn aspektojn. Ekzemple, ili fokusis sian atenton malpli en la suverenista debato, sed ili faris veton por la problemoj de la migrantoj kaj la multlingvismo de la barcelona socio.
La tiel nomata Akso pri Migrado proponis la enkondukon de afiŝoj kaj aliaj kampanjaj materialoj en la lingvoj de la komunumoj de enmigrinto en Barcelono, de la plej parolataj, kiel la angla, la araba, la urdua aŭ la ĉina, ĝis pli minoritataj kiel la rumana, la gvarania aŭ la amaziga (berbera), kaj eĉ respektante diversajn dialektojn kaj lingvajn variantojn. Tio ne nur montras fokuson sur la multilingvismon mem, aferon tre gravan kaj kontestatan en la kataluna socio, sed ankaŭ solidarecon kun tiuj komunumoj, kiuj, eĉ se ĝenerale ne voĉdonantaj en tiaj ĉi balotadoj (nur la civitanoj de la Eŭropa Unio havas tiun rajton) jam iĝis parto de la barcelona socio.
En tiu kunteksto, esperantistoj ligitaj al tiu movado proponis la eldonon de la afiŝoj ankaŭ en Esperanto, por videbligi la strebadon al akceptemo kaj multlingvismo. La respondeculoj de la “Akso” tion rapide aprobis, kaj nia lingvo eĉ aperas sur la unua loko en la retejo de la kampanjo.
Pri la esperantigo respondecas ĉefe esperantisto veterana, aktivulo de la kampanjo de BeC. La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado. La traduko estas senriproĉa, sed en la unua versio troviĝis iaj malglataĵoj (ekzemple, la uzo de “voĉi”, kiu estas historie ĝusta sed ne multe uzata nuntempe), kiuj estis korektitaj en posta versio.
Pri la sekvo de la ĉeesto de Esperanto, oni ankoraŭ nenion povas aserti. Kaze de venko de la kandidateco de BeC estas penseble ke tiu strebo pri ampleksa multlingvismo povu roli kiel principo en la municipa agado, kaj ke Esperanto povu trovi lokon. Ĉiukaze neniu konkreta propono aperas pri tio en la programo.
La rilato, rekta kaj nerekta, de Esperanto kaj esperantistoj kun tiuj ĉi balotoj ne limiĝas al Barcelono. Pluraj esperantistoj partoprenis la movadon de la 15-M kaj poste de la ekesto de Podemos, en kies fonda asembleo partoprenis almenaŭ tri esperantistoj de ni konataj. Kolekto de sloganoj de tiu movado indignula estis esperantigita de la poeto Miguel Fernández por la libro eldonita de SAT-en-Hispanio, “Poezio: armilo ŝargita per futuro“, kie cetere ankaŭ aperas esperantigo de verko de la konata poeto Luis García Montero, nun ĉefkandidato de Unuiĝinta Maldekstro por la regiono de Madrido.
Aktiva esperantisto estis dum lastaj monatoj magistratano de la andaluza urbo Ĥaeno (Jaén), kaj denove kandidatas por la asemblea movado “Ganemos Jaén” (“Ni gajnu Ĥaenon”), ekvivalento al la menciita “Ni gajnu Barcelonon”. Ankaŭ en la aragona urbo Teruelo la ĉefkandidato de “Ni gajnu Teruelon” estas tre proksima al Esperanto. Esperantisto kandidatis por la primaraj elektado de tiu movado en Madrido, kvankam li ne estis elektita.
Evidente, la esperantista movado estas multe pli plurala, kaj ni tuŝis tie ĉi nur unu aspekton de la balotoj, kiuj certe fariĝos novaĵo en la internacia gazetaro, pro la novaj trajtoj de la kandidatoj. La afero prezentiĝas do ege interesa, kaj la fakto ke tiel forta kandidataro prezentas sian materialon en Esperanto igas ĝin eĉ iom pli altira por la internacia publiko.
José Antonio del Barrio