Monthly Archives: March 2015

Nia trezoro: Carlo Bourlet

“… tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet”.

Ĉi tiu frazo de Zamenhof komencas artikolon pri Carlo Bourlet en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. La artikolo pri Bourlet, verkita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la rubriko Nia Trezoro, kiu ĉi-jare prezentas dek gvidantojn de la Esperanto-movado ekde Zamenhof ĝis la nuna tempo. Hodiaŭ, kvin semajnojn post la dissendo de la marta Ondo la artikolo de Korĵenkov iĝis legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/03/bourlet/

La Ondo de Esperanto daŭre estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo

Preskaŭ duonmilo da vizitantoj partoprenis la 9an lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo – normale la kvanto estis duoble malpli granda. La gastoj partoprenis la festivalajn 56 eventojn, inter kiuj estis prezento de Esperanto kaj “Esperanto-klubo”, en kiu dezirantoj povis interparoli en Esperanto.

Legu pli detale en la ĵus dissendita aprila kajero de “La Ondo de Esperanto” aŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”
http://sezonoj.ru/2015/03/peterburgo/

TEJO ricevis EU-subvencion de 20.000 eŭroj

La administra subvencio celas helpi la daŭripovan agadon de junularaj organizoj, kiuj estas aktivaj en almenaŭ 12 el la programlandoj. La subtensumo estas decidata laŭ la nombro de oficistoj kaj statutaj renkontiĝoj, kiel estrarkunsidoj aŭ komitataj kunsidoj.

TEJO ricevadis similajn subvenciojn ĝis 2011. Tamen, kiam estis pritraktata la subvencio por 2012, EACEA ekhavis dubojn pri la jura personeco de TEJO, kaj decidis ne plu pagi la subvencio, rakontas Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO.

– Klarigi la situacion daŭris tre longe kaj tial por 2013 ni eĉ ne povis provi pretigi subvencipeton. Finfine EACEA konstatis, ke nia jura statuso tamen estas taŭga por ricevi subvenciojn, do ni ekprovis denove por 2014. Tiu unua provo post la paŭzo kaj en fakte jam nova programo (“Erasmus+ KA3 Kunlaboro por civitana socio”) ne estis sukcesa.

Ĉar la peto por 2014 ne sukcesis, laŭ Łukasz Żebrowski estis iom surprize, ke por 2015 EACEA tamen decidis pagi la subencion.

– Ĉi-jare estis malatendite kaj des pli ĝojige ke TEJO ricevis la subvencion, ĉar EACEA preferas daŭre subteni jam subtenitajn asociojn en la programo, do tiujn, kiuj havis la administran subvencion en pasinta jaro. Aldonindas ankaŭ informoj rilate al du aliaj sukcesaj subvencipetoj – unu kadre de programo “Erasmus+ KA1 Eŭropa Volontula Servo” por la volontulo en Roterdamo kaj alia kadre de “Erasmus+ KA2 Kunlaboro kaj novigoj por bonaj praktikoj” por projekto pri trejnado de trejnistoj. Al la ricevo grave kontribuis niaj atingoj en eksteraj rilatoj kaj la rekonceptigado de la subvencipeto gvidita de ties ĉefverkinto Veronika Poór, kun helpoj kaj konsiloj de aliaj estraranoj, aktivuloj kaj spertuloj.

Preskaŭ samtempe kun la aljuĝo de la administra subvencio al TEJO la asocio ricevis ricevis ankaŭ alian bonan novaĵon, Łukasz Żebrowski rakontas:

– TEJO krome ricevis subvencion de la programo Seed Funding de la Norda-Suda Centro de la Konsilio de Eŭropo. La subvencio estas por projekto kiu ebligos al ni spertinterŝanĝon inter afrikaj kaj eŭropaj aktivuloj dum IJK en Wiesbaden. Danke al ĝi al IJK venos du gvidantoj de junulara Esperanto-movado en Burundo kaj Kenjo. Tiu ĉi subvencio multe ŝuldas al nia strukturita, konstanta kaj altkvalita agado en eksteraj rilatoj. La subvencipeton mem kunkreis (alfabetorde): Sharifa Abas, Paulinka Kožuchová, Michael Boris Mandirola, Veronika Poór, Manuela Ronco, Mlossi Saidi, Tomasz Szymula kaj mi.

Un appello a omne homines

Nos ha differente opiniones
habitos e religiones
si nos vole superviver
nos debe apprender

le un le altere tolerar
cessar odiar, in vice amar
non plus le ambiente devastar
e ora, ora lo sanar

L’integre humanitate
es un sol familia
cata nationalitate
cata puero, cata filia

Unite nos viagiara
usque al stellas
yo crede que nos creara
un mundo sin guerras

Nos ha le mesme sanguine
nos ha le mesme origine
in calide, suave Africa
ora nos vive in l’Americas

Nos vive in Australia
Europa e in Asia
Fratres e sorores
in diverse, belle colores 

Isolation

Tu dice que tu besonia nemo
ma io vide le vacuitate in tu oculos
Tu sta immobilemente 
e lassa le alteres passar
Time tu personas qui non existe?
Ha tu pavor ante le homines real 
qui sta circum te?
Tu es un gutta 
in un deserto lontan del mar
Le sal e le sablo 
rende tu vista turbide
Vide tu illes qui passa?
Lor manos extendite?
Io prende tu mano in le mie
e insimul nos va al citate

Vetuste tortuca gigantesc

Nos vacilla sur le dorso 
del tortuca gigantesc
In distantia nos audi 
su respiration anhelante
lentemente illo voga 
al oceano primordial
Nos caressa su vetuste concha
Ibi nos trova cosas inexpectate
pro le quales nos manca parolas
e que nos non sape como usar
Ubi illo nos porta? 
Le viage ancora es longe
In distantia nos vide 
incognite animales marin
Illos nata via
Nos nos addormira et eveliara
e postea de novo addormira
ma le tortuca nunquam dormi

Le pneu del rota del vita

Yo cambiava le pneu al rota del vita
satisfacente le demandas de mi marita
Le pneus era plen de grande foramines
causate d’immunditias lassate de homines

In vesper’ yo brossava le dente del tempore
in speculo videva mi vetere corpore
le fluor excessive del dentifricio
damnificava mi gingiva, qual supplicio!

Laura (Poema original)

Yo ha scrit un poema original pri mi avatar in Second Vive. Li avatar have li nómine Laura e pro que anc li poema …

LAURA

Ella have un cert aura,

su nómine es Laura.

Omnes ama la,

to es li veritá.

Tu monstra li stelles a me,

nequí posse obliviar te.

Tui voce es quam musica,

in un sinfonie de bellitá.

Tui capilles brillia in li luce,

ne cela les sub un capuce.

Yo jui chascun minute con te,

it es li paradise por me.

Aperte por me li munde,

volant sur un unde.

Estraro de UEA tuj decidos pri redaktoro

Unu el la anoncitaj prioritatoj de la nuna estraro de UEA estas renovigo de la retejo kaj revuo de la asocio. En oktobro 2013 kiel nova redaktoro de la revuo Esperanto estis elektita la tiam 57-jara brazilano Fabrício Valle.

Tamen la estraro ne tute kontentis pri lia laboro, kaj en septembro 2014 la prezidanto de UEA, Mark Fettes, en la komitata diskutejo anoncis, ke la kontrato ne estos longigita por plena jaro.

– La Estraro, kvankam ĝi ne postulas perfektecon, tamen ne estas plene kontenta pri kelkaj gravaj aspektoj de la revuo, interalie la postprovlega korektado de lingvaj kaj tajperaroj, la ĵurnalisma traktado de movade gravaj temoj, kaj la komunikado de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA. Aliflanke la Estraro konscias pri la volo de la redaktoro plibonigi tiujn flankojn de sia laboro, kaj volas doni al li pli da ŝancoj tion realigi.

Anstataŭ longigo de la kontrakto por plena jaro, oni tial decidis doni al Fabrício Valle kontrakton nur por la unuaj sep numeroj de 2015.

– Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado sur la menciitaj kampoj, kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj, klarigis Mark Fettes tiam.

Laŭ informoj en la komitata listo, la nombro de abonantoj de la revuo plu falis dum la unua jaro de la redaktoreco de Valle. Malgraŭ la sufiĉe drastaj grafikaj kaj redaktaj ŝanĝoj enkondukitaj de la nova redaktoro, ne realiĝis la esperoj pri pozitiva turno de la longtempa falanta tendenco. Ankaŭ ne restantaj abonantoj ne ŝajnas plene kontenti pri la revuo.

Male, ekzemple en kaosa kunveno de la legantoj de la revuo Esperanto en la UK en Bonaero precipe pli aĝaj membroj plendis pri la nova grafiko, kiu faris la revuon malpli facile legbla pro la abunda uzo de koloraj tekstofonoj kaj malpli grandaj literoj. La enhavo estis ofte kritikata pro neseriozeco, kaj lastatempe la revuo krome foje aperis kun malfruo.

Iom lastmomente, la 15-an de marto, la estraro komencis enketi inter hazarde elektitaj legantoj, kion ili opinias pri la nuna enhavo de la revuo, kian enhavon ili deziras vidi en ĝi, kaj kiamaniere la revuo pliboniĝis aŭ mapliboniĝis dum la redaktora periodo de Valle.

Pri la sorto de la redaktora kontrakto en la Facebook-paĝo de UEA scivolis  Francisco Javier Moleón, iama oficisto de UEA:

– Laŭ mia scio (kaj laŭ jena mesaĝo de la Prezidanto) la Estraro de UEA devus decidi ĝis fino de marto, t.e. post apenaŭ unu semajno, kio okazos pri la revuo Esperanto kaj ties redaktoro-redaktado: “Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado [...] kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj”. Ĉu la sekvaj paŝoj estas jam deciditaj? Ĉu la Estraro emas pori aŭ malpori la pluigon de la redakt(or)o-linio? Mi devas agnoski, ke mi ne multe sekvas la revuon lastatempe. Kaj tio okazas ne nepre pro pigreco miaflanka sed pro tio, ke ĝi ne sukcesas veki mian intereson.

Ĝis nun la demando almenaŭ tiuloke ne ricevis respondon, do Libera Folio turnis sin rekte al Mark Fettes por ekscii, kiel statas la afero. Jen kion li respondis:

– Ne okazis ankoraŭ formala decido, kvankam la estraro diskutis la demandon en sia lasta kunsido. Kompreneble, se ni ne renovigus la kontrakton, ni devus tuj ekserĉi novan redaktoron, por eklabori ekde la UK. Ni baldaŭ decidos.

Esperanta ŝercejo ne evitas etnajn antaŭjuĝojn

La organizo E@I ĵus lanĉis novan retejon: Ridejo, retejo por ŝercoj en Esperanto. Humuraj retejoj estas multegaj en aliaj lingvoj, sed ĝis nun mankis simila en Esperanto. Tial E@I venas kun la verdlingva retejo, por humurigi kaj amuzigi Esperantistojn.

La funkciado estas simpla kaj simila al tiu, kiun oni trovas en multaj tiaj retejoj: ŝercoj kaj amuzaj bildoj estas ordigitaj laŭ pluraj kategorioj, kaj legantoj povas proponi ŝercojn (viaj aldonoj estas tre bonvenaj!), voĉdoni por la plej amuzaj kaj diskonigi ilin en sociaj retoj.

La retejon, kiu estis delonge planata, fine realigis Matthieu Desplantes (nova ĉi-jara dungito de E@I), kiu pasintjare programis ankaŭ la projekton Bonan Apetiton – retejon pri la veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto.

La logotipo de la nova retejo estas verko de la nova volontulino de E@I, Jelena Ĥusanova el Rusio.

La retejo nun enhavas nur malmultajn ŝercojn, la ideo estas krei platformon, kie Esperantistoj mem kontribuu kaj aldonadu la ŝercojn. Kiel diras kunordiganto de E@I Peter Baláž:

– La ŝercoj estas foje tikla afero, ili kapablas foje kolerigi aŭ ofendi homojn, sed ni esperas, ke nian retejon homoj vizitados ĉefe por amuziĝi. Ankaŭ humuron oni devas trakti kun humuro :) . La celo de la retejo ne estas iun konkretan humiligi, sed disponigi platformon, kie ni povas ĉiuj alŝuti niajn ŝatatajn ŝercojn kaj kundividi ilin kun aliaj esperantistoj de la mondo.

Vi ĉiuj do estas bonvenaj kontribui al la historie unua reta kolekto de ŝercoj en Esperanto!
Peter Baláž

Krimeo iĝis ruslingva retejo

Fine de decembro estis lanĉita la informa retejo pri Krimeo, uzanta la Esperantan nomon – krimeo.ru. La kreinto kaj ĉefa aŭtoro de la retejo estas Aleksandr Marv – krimea bloganto en la platformo Livejournal.com (lia ruslingva blogo troveblas laŭ la adreso marv.livejournal.com).

La retejo mem dume estas relative malplena (kun eble dudeko da artikoloj), sed ĝia oficiala reklamado startis nur la 17an de marto, kiam la kreinto publikigis en sia blogo la unuan informon pri la retejo. Interalie, la aŭtoro klarigis la elekton de tia nomo, farinte malgrandan reklamon por Esperanto:

Plej unue mi volus klarigi, kio estas “Krimeo”. Tradukite el Esperanto “Krimeo” signifas Крым [Krimeo en la rusa]. Esperanto estis dekomence kreita por servi kiel universala internacia lingvo, dua (post la gepatra) por ĉiu klera homo. Tial mi decidis doni al la retejo internacian nomon – tiun, kiun en ideala situacio devus kompreni ĉiu homo sur la planedo. Krome, konsentu, “Krimeo” bele sonas.

En la komentoj Aleksandr Marv rakontis pri la elekto de la nomo iom pli detale:

Mi iam aŭdis pri la ekzisto de Esperanto. Ĝenerale, la elekto de la retej-nomo estas tre krea tasko. Mi penis, ke la nomo estu ne “io ajn”, sed ke ĝi plaĉu, bele sonu, asociiĝu kun Krimeo kaj estu facile memorebla. Kiam mi legis la guglajn paĝojn respondajn al la serĉ-peto “Крым” (Krimeo), ie mi trovis la ligilon al la traduk-paĝaro, kiu proponis traduki la nomon al Esperanto. Mi ekinteresiĝis kaj sekvis la ligilon. Kredu, kiam mi ekvidis la vorton “Krimeo” mi tuj vere enamiĝis al ĝi. Ĝi aspektis kaj sonis ĝuste tiel, kiel mi volis. Mi certas, ke dank’ al Esperanto la retejon atendas longa kaj interesa historio.

La blogo de Aleksandr Marv estas ĉefe dediĉita al la novaĵoj kaj raportoj pri Krimeo. La aŭtoro subtenas la pasint-jarajn krimeajn okazaĵojn; la ĉeftitolo de lia blogo eĉ estas “Ĝentila blogo” (aludo al la esprimo “ĝentilaj homoj” – tiel oni nomis la rusiajn soldatojn, vestitajn en verdaj nemarkitaj uniformoj, kiuj aperis en Krimeo februare 2014). Ankaŭ la ĵus lanĉita retejo uzas la subtitolon “Ĝentila retejo”, tamen ĝia enhavo, ŝajne, ne estos politika, sed estos dediĉita nur al la raportoj pri vidindaĵoj kaj interesaj lokoj de Krimeo.

Paŭlo Moĵajevo

Rim por un li sepultoria-lude

In li horror-film “Forget me not” (Ne oblivia me) ex li annu 2009 li infantes lude un strangi lude sur li sepultoria. Omnes tene se al manus e du un rim. Pos to un es li fantom e prova capter li altris. Omni person qui es tuchat del fantom devenit self a un e auxilia li fantom chassar li viventes. Ma six annus tard deveni ex ti lude un mortant afere pro li venjantie de un puella. Por comprender to quo eveni on deve conosser li rim. It es tre creativ e yo ha composit un Interlingue version de ti rim.

RIN POR LI SEPULTORIA LUDE

Un, du, tri, quar, quin, six, sett libera tis,

quii ha esset ignorat del paradis.

Ott, nin, deci curre e oculta te,

o tu finir al lor latere.

It es deci-ub li cloche va tintinar,

e li tempor va li efaciar animes furtar.

Minocte veni rapidmen, it ne es tro tard,

morta li fantom, morir o deveni un mortard.

2015-03

AUDI REGISTRATION DE SON (accentu norvegian)

(orthographie historic)

95558487

  • 2015-02-24 | 2 457 078 | 002-011-NG | Soldates tchadic intervenient in Nigeria ha mortat plu quam ducent combattentes del organisation terroristic islamic Boko Haram in un conflicte apu Garambu, un litt cité próxim a frontiera camerunesi. Un soldate tchadic ha esset mortat e nin vulnerat. Du attaccantes suicidal ha appuntat du stationes congestet de autobuses in Potiskum, Yobe, nord-ost-Nigeria, e in Kano, nord-Nigeria, mortante admínim duantsett homes. Tal violentie es presc quotidian in ti ci region battalliosi. Nequí ha confesset su responsabilitá o por li un o por li altri explosion, ma ambis portat li características de Boko Haram.
    (Secun li Inqueste Mundal de Valores, nigerianes es mentalmen próxim a pakistaneses, queles in marte celebra li settantquinesim anniversarie de un occurrentie important por li índependentie de lor land sud-asiátic — li resolution de Lahore, quel in li annu 1940 demandat un creation de states índependent por musulmanes in li nord-west e ost de India Britannic.)
  • 2015-02-24 | 2 457 078 | 150-154-GB | Li Chambre del Lordes del Parlament del Reyia Unit de Grand Britannia e Nord-Irland ha finalmen approbat li proposition, quel antey in februar hat esset approbat per li Chambre del Communes. Li proposition vell permisser li creation de infantes ex tri genitores por curar alcun morbes mitocondrial. Durant un forme modificat de fertilisation in vitre, on vell usar un tre micri segment de acide deoxyribonucleic de un altri fémina por alternar li acide deoxyribonucleic defectiv del matre. In céllules, mitocondries es lor partes, queles converte nutrimentes a energie cellulari util por propulser processes vital. Grand Britannia e Nord-Irland ha devenit li prim land permissent ti ci procedura ancor éthicmen controversosi.
    (In Grand Britannia vive mult immigrantes pakistanesi. Grand Britannia es anc connexet per vias important E5 e E15 con Francia, quel preside li Consilie de Securitá del Nationes Unit in marte. Vu posse vider un architectura francesi in li photographie.)
  • 2015-03-12 | 2 457 094 | 021-840-US | Timothy Camus, viceinspectoro general por administration impostal de ministerie de finances de States Unit de América, testimoniat avan li commité financiari del senate, que depos li annu du mill decitri, criminardes, queles simulat esser actentes de administration impostal, contactet plu quam 366 mill homes per telephonadas chicanosi, demandante payamentes e menaciante per persecution e incarceration. To ci es li maxim grand fraude de su génere in li historie. Plu quam tri mill homes ha esset dupat ye 15.5 milliones de dóllares in summa. Víctimes esset in presc chascun state del union american. Investigatores federal crede, que hay plu quam un gruppe de commettores, inclusivmen alcunes in exterlande. Recentmen du homes in Florida, sud-SUA, ha esset arrestat e accusat pri esser un parte de un fraude, in quel centres de telephonada in India contactet contribuentes impostal in li States Unit. Immigrantes esset appuntat primarimen. Li telephonantes posse escamotar li identification del telephonante por aspecter quam un telephonada de un numeró de telephon del administration impostal. Illi fórsan mem connosset li últim quar ciffres del numeró del securitá social del contribuente impostal.
    (In li States Unit de América vive mult franceses.)
  • 2015-03-15 | 2 457 097 | 009        | Li guvernament vanuatuesi ha declarat un statu de urgentie por provincia Shefa, Vanuatu central, includente li cité capital Port Vila. Officies effortiat estimar li total vastitá del tempeste del categorie quin, titulat cyclon Pam. Anc altri provincias esset affectet. Enele Sopoaga, li prim ministro tuvaluan, estimat, que quarantquin percentes del population ha esset supplantat per li cyclon.
    (Vanuatu jace in Melanesia, in proximitá de Nov Caledonia, un archipélago sud-ost-francesi, ú hay un fort movement por un separation de Francia. Tuvalu jace in Polynesia, in proximitá de Polynesia Francesi, un archipélago sud-west-francesi, ú hay un fort movement por un separation de Francia.)

Oni petis mian opinion pri La Londona Esperanto-Klubo. Jen ĝi!

Reformi la Klubon

Mi mem jam organizas ĉiumonatajn kunvenojn en centra Londono por nia anglalingva grupo Keep Talking. Ni altiras inter dek kaj tridek ĉeestantojn ĉiufoje, kaj havas similan formaton kiel La Londona Esperanto-Klubo. Ni disponas pri ĉambro dividebla por ekzemple prelego kaj kurso samtempe. Ni disponas pri rimedoj por kafo kaj teo. Kaj mi ne havas milojn da pundoj en la kaso, kiel havas La Londona Esperanto-Klubo. Mi eĉ ne disponas pri membrokotizoj. Mi tutsimple faras, kaj petas kontribuojn de ĉeestantoj por kovri la kostojn por ĉiu kunveno aparte. Estas nenia bona kialo, ke La Londona Esperanto-Klubo ne povintus fari same depost kiam ĝi forlasis la centron de Londono.

Laŭ tiu cirkulaĵo, la kapitalo de la Klubo elĉerpiĝos post dudek jaroj, se nenio ŝanĝiĝos. Tio tamen ne necesas. Kiam mi aktivis en la Klubo en antaŭaj jardekoj ni ĉiusemajne havis loterion por enspezi monon. Tiel ni tenis la kotizojn malaltaj kaj ni altiris sufiĉe grandan ĉeestantaron. Nun oni eĉ ne petas kontribuojn. Oni ne miru, ke la Klubo perdas monon. Se ĝi kunvenus en la centro de Londono ĝi povus altiri pli da homoj, kaj denove havi sukcesajn kunvenojn kaj pripagi sin mem, anstataŭ parazite dependi de niaj malavaraj kaj agemaj antaŭuloj.

Husejn al-Amily, kiel Honora Vic-Prezidanto de la Klubo, provis dufoje reformi la Klubon per proponoj ĉe Jarkunvenoj. Mi forte subtenis lin. En 2006 mi provis atentigi, ke laŭ la kasraporto la Klubo havas £86 000 en la kaso. Ne estis bona kialo, ke la Klubo ne plu povu kunveni en centra Londono, ke ĝi ne povu altiri bonan nombron da ĉeestantoj, ke ĝi ne povu pripagi la kunvenojn, kaj ke ĝi ne povu altiri novajn Esperantistojn per kursoj kaj anglalingvaj prelegoj ks, kiel ĝi faris kiam mi aliĝis en 1969. Husejn strebis por diskutigi tiujn aferojn kaj alporti reformon. Kial do li kaj mi ne sukcesis? Kio estis la obstaklo?

En 2006 mi proponis min por retranspreni la redaktoradon de la kluba bulteno. Tuj estis ĝenerala aplaŭdo. Tiun novaĵstilan bultenon mi iniciatis kun grafika artisto Peter Oliver en 1978 por revigligi la Klubon post daŭra falado en la membronombroj post La Puĉo de 1974, kiam nia membro Ivo Lapenna demisiis el la prezidanteco kaj ĉiuj aliaj funkcioj de Universala Esperanto-Asocio pro kalumnia kampanjo kontraŭ lin. Mi mem estis mistifikita pri la fonto de tiu kalumnia kampanjo, sed faris fonan esploron pri ĝia historio, por provi ĝin kompreni. Kiam la meza nombro de ĉeestantoj malsuperis 30, mi iniciatis studgrupon por provi revigligi la Klubon. La novstila novaĵbulteno estis la ĉefa rezulto, kaj iom post iom la meza nombro de ĉeestantoj rekreskadis. La Klubo denove ekvivis. En 2006 mi reformatis la Kluban Bultenon, sub nomo Londona Voko, kaj la nova bulteno estis tiom populara inter la membroj, ke por ĉiu sekvanta bulteno mi ricevis spontanan aplaŭdon – kun escepto de la lasta, en kiu mi anoncis mian demision. Kial do mi ne sukcesis daŭrigi? Kio estis la obstaklo?

Honestaj Opinioj

Mi hezitas doni miajn honestajn kaj sincerajn opiniojn, ĉar ne estas agrable diri kelkajn el la aferoj kiujn mi havas por diri. Ne estas agrable tiel paroli pri homoj kiujn mi konis dum jardekoj kaj konsideris amikoj kaj kunlaborantoj. Sed homoj en komitatoj ne estas tie por reprezenti siajn amikojn; ili estas tie por reprezenti la tutan membraron, kaj por plenumi la rolojn por kiuj ili estas elektitaj. Ĉu ili estas personaj amikoj aŭ malamikoj estas tute alia demando. Se kasraporto ne estas subskribita de kontkontrolisto, membroj devus senti sin tute liberaj demandi “Ĉu tiuj kontoj estas kontrolitaj?” sen senti sin humiligitaj per negativaj kaj malhelpemaj reagoj de la Estraranoj. Se Estrarano reagas negative kontraŭ la personon, kvazaŭ li estus malfacila homo, kiu aŭdacas tiel kritiki, tiu Estrarano devus esti tuj forigita, kiom ajn ĉarma li povas esti. Tamen ĝuste tiel okazis en la Jarkunvenoj de 2006 kaj 2007, sed ĉiuj estis kvazaŭ aŭtomate reelektitaj; en 2007 nur du ĉeestantoj ne jam estis en la Konsilantaro: Husejn al-Amily kaj mi.

Neniam nuntempe ni havas la eblecon studi la kontojn antaŭ la Jarkunvenoj. Tamen en 2006 mi tuj vidis, ke estas nur unu subskribo. Kaj plue, super tiu subskribo estis vortumo kiun oni povus atendi ne de la kasisto, sed de la kontkontrolisto. La kasisto tutsimple aprobigis la proprajn kontojn. Mi devis lukti por gajni ajnan klarigon, kial la kontoj ne estis kontrolitaj. La Estraro asertis, ke unu el la kontkontrolistoj estis en malsanulejo, kaj la alia, Harry Barron, translokiĝis al Kimrio. Sekvis longa tempomalŝpara diskuto, kion fari pri tiu situacio. En la Jarkunveno de 2007 okazis precize la sama afero. Poste mi renkontis Harry Barron. Li diris al mi, ke li neniam estis kontkontrolisto, li neniam estis petita, kaj se li estus petita, li estus malakceptinta, ĉar li scias nenion pri kontoj. Tio en si mem devus diri al vi, ke aferoj ne estas kiaj ili ŝajnas esti, kaj ke por havi travideblon en la aferoj de la Klubo necesas ŝanĝi la tutan Estraron – ne nur la Kasiston, ĉar ĉiuj Estraranoj komplicis en tio. Plue, kiam mi petis la adreson de Harry Barron, la Estraro insistis, ke ili ne havas, kvankam Harry certigis, ke li ja pagis kaj ricevis kvitancon.

Kiam mi transprenis la redaktoradon de la Bulteno, tuj la Estraro ĵetis sur min la taskon distribui, provizante adresaron en komputile nekongrua formo, kaj donante nenian helpon. Rekompili la kluban adresaron estis por mi granda tasko. La malhelpemo de tiu Estraro estis la kaŭzo, ke la kvanto de laboro por produkti tiun Bultenon estis multoble pli granda ol ĝi estis en la sepdekaj jaroj, kiam la teknikaj rimedoj kiujn ni nun havas estis nur revo. Ekzemple, mi petis al la Prezidanto/Sekretaro, ke ili sendu al mi regule la protokolojn, por ke mi estu informita. La Prezidanto respondis, “Mi povas certigi al vi, ke nenio signifa okazis dum la pasinta jaro”. Tio en si mem estus bona kialo por elekti novan Estraron. Mi respondis, ke tamen li bonvolu sendi. Li respondis, ke li faros, sed ke li eble forgesos. Li ne sendis. Tiel estis daŭre, pri ĉio. Kiam fine mi devis demisii, neniu eĉ dankis, kvazaŭ la tuto estis mia kulpo.

Dumvivaj Estraranoj

Sed tio estas nur la pinto de la glacimonto. Neniu el la nunaj Estraranoj interesiĝas pri la antaŭenigo de Esperanto. Ili estas ‘Esperantistoj’ nur laŭ la redifino de 1905, en tio, ke ili scipovas la lingvon. Ĉu laŭ via scio la Prezidanto faris ion por Esperanto, krom labori por esti en komitato? Ĉu vi iam vidis lin ekster la Klubo? Mi ne. Li eĉ diris en unu forumo: “Mi neniam faris ion por Esperanto”. Kiu li estas? Mi rekonis lian teknikon, kaj en 2006-2007 divenis, ke li membris en unu el la frataroj ĉe Yale, kiel George Bush. Poste li konfirmis, ke li studis ĉe Yale, kaj estime li parolis pri ties frataroj. Eĉ pli ŝoka estis la konduto de la Vic-Prezidanto. Mi multe subtenis John Wells dum la jardekoj. Li estis Prezidanto de la Klubo kiam mi aliĝis en 1969. Mi subtenis lin en la Konsilantaro kaj en la Loka Kongresa Komitato por la Universala Kongreso de Esperanto en 1971. Mi gajnis por li multajn intervjuojn kun ĵurnalistoj. Pieter Schilperoord kaj mi invitis lin prezidi la kunvenojn de GROUP FIVE, kiun ni fondis en 1972, kaj kunlabori en la radiokurso ‘Jen Nia Mondo’. Mi eĉ en 2004 invitis al li kandidatiĝi por la prezidanteco de Esperanto-Asocio de Britio, por ebligi al pozitivaj homoj antaŭeniri. Tion li akceptis. Mi gajnis por li intervjuon en la televida novaĵprezento de BBC, Newsnight. Do tute nekomprenebla ŝajnis lia lavango da akuzoj kontraŭ min en la fifama jarkunveno de Esperanto-Asocio de Britio en 2006. Se ĉio dirita pri miaj supozataj fiaĵoj estus la vero, tio ankoraŭ ne klarigus lian eksterordinaran konduton. Tutsimple tiel ne parolus amiko; se estas problemo li diskutus private, io kion Wells daŭre rifuzis fari. Tiel ne parolus deca Prezidanto; se estas problemo li petus al mi ne kandidatiĝi, kaj donus kialojn, io kion Wells ne faris. Tiel ne parolus deca kunvengvidanto; tiu kiu prezidas la kunvenon devus vakigi la seĝon se li mem estas kandidato, kaj certe ne lanĉi personan atakon kontraŭ alian kandidaton el la prezida sidloko. Kaj tiel ne parolus honesta profesoro reage al teknika raporto; ricevinte mian financan esplorraporton li asertis, “Ian estas paranoja” kaj malakceptis mian proponon renkonti lin. Tutsimple mi malkovris, ke dum sesjara periodo en kiu la kasisto insistis, ke EAB perdas kapitalon, la kapitalo konstante kreskegis. Malgraŭ malagrablaj plendoj de la kasisto pri mia ‘tono’, kaj aliaj fiaj kondamnindaĵoj miaj, la kasisto devis finfine en 2011 akcepti, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Sed la fiaĵoj kiujn Wells diris pri mi en tiu kunveno ne estis la vero. La antaŭa jura konsilisto de EAB, Rik Dalton, kun kiu mi multe laboris pri la esploro pri EAB kaj la Esperanto-movado, diris al mi finfine: “Via plej granda eraro estis inviti John Wells esti Prezidanto de EAB”. Mi respondis: “Kaj lia plej granda eraro estis akcepti, ĉar alie mi neniel estus konstatinta lian veran rolon en la Afero Lapenna”. John Wells dum sia kariero laboris por British Council en la antaŭenigo de la angla lingvo. Lia universitato fako de fonetiko rolis en la registara programo por antaŭenigi la hegemonion de la angla lingvo, kune kun la fako de fonetiko ĉe la alia kolegio, SOAS. Wells restas en alta estimo en la brita Esperanto-movado, pro siaj prelegoj kaj vortaroj, kiuj servis por gajni por li kredindecon – kaj parte pro la informada laboro kiun mi faris dum la jardekoj por lin subteni. Li tamen rifuzas respondi demandojn pri siaj akuzoj kaj pruvitaj malveroj pri mi. La eltrovo pri lia vera rolo estis por mi traŭmata sperto, kiu kondukis min al plua esplorado kaj pluaj eltrovoj de 2006 ĝis nun. Sekve de tio mi nun organizas la grupon Keep Talking en centra Londono.

En la marta numero de ‘Esperanto’ de 1992 aperis artikolo sub titolo ‘Ĉu ni rajtas silenti?’. En ĝi, Renato Corsetti atentigis pri la neglekto de la Esperanto-movado en la postkomunista periodo de meza Eŭropo. “Nun mi abrupte vekiĝis, rigardante ĉirkaŭ mi, kiel homo endormiĝinta dum jardekoj, kaj vidis, ke la plej bonaj Esperanto-intelektuloj dediĉas siajn energiojn al aĵoj, kiuj ŝajnas al mi, ni estu klaraj, ‘stultaĵoj’”, li skribis, “… Mi ne volas aserti, ke ĉiu laboro por Esperanto estas stultaĵo, sed la fakto, ke neniu dediĉas duonan horon de sia libera tempo por aktualigi la mesaĝon de la Esperanto-movado kaj transdoni ĝin al la mondo laŭ la plej bonaj tradicioj de niaj antaŭuloj, de Zamenhof mem ĝis Lapenna, tio ja estas zorgodona”. Li daŭrigis, “Ni eĉ aŭdacis produkti koheran idearon (nomu ĝin ideologio, se vi ŝatas grandajn vortojn), kiu pravigas ĉion kaj trankviligas niajn konsciencojn”. Retrospektive tio havas plenan sencon. Dum NATO kaj British Council antaŭeniris en meza Eŭropo, UEA estis paralizita sub Prezidanto kiu opinias, ke la rolo de la Esperanto-movado ne estas kampanji por Esperanto, sed tutsimple teni la lingvon en bona stato ĝis la mondo estos preta ĝin akcepti. Tiu filozofio estis tre simila al la tiutempe populariĝanta filozofio nomata ‘Raŭmismo’, laŭ kiu la universaligo de Esperanto eĉ ne estu la celo. Tiuj kiuj strebis por la zamenhofa celo estis eĉ mokataj kiel ‘Finvenkistoj’. Ni ĉiuj pretervidis la evidentegon: la Prezidanto de UEA mem laboras por British Council. Plue, British Council mem, kvankam registrita kiel bonfara asocio, same kiel Esperanto-Asocio de Britio, estas fronto por la brita registaro, kaj estas plene enplektita en politika programo por la hegemoniigo de la angla lingvo, dum Esperanto-Asocio de Britio asertadas, ke ĝi ne rajtas enplektiĝi en politiko, ĉar ĝi estas registrita kiel bonfara asocio.

La Estraranoj de La Londona Esperanto-Klubo montras nenian signon, ke ili volas bonvenigi novulojn aŭ daŭrigi la klubon. Kiam envenis la Forumon du entuziasmaj kaj scivolemaj junuloj por demandi pri Esperanto, la Prezidanto donis tiom obskuran klarigon pri la gramatiko, ke eĉ sperta Esperanto-parolonto facile konfuziĝus. Ili petis materialon, sed mankis flugfolioj aŭ bultenoj. Ni neniam plu vidis ilin. En unu okazo mi ricevis telefonvokon de Esperantisto el Italio, kiu estis ĉe la Klubo je la anoncita horo, kun novulo. Neniu alia jam alvenis, kaj ŝi devis telefoni al mi, fora ano, por demandi, kie estas la homoj. Malfrue alvenis la Prezidanto. En aliaj okazoj mi partoprenis la kluban vesperon ĝis la paŭzo, nur por eltrovi, ke la Konsilantaro okupos la ĉambron post la paŭzo, kaj ĉiuj aliaj devos renkontiĝi ĉe la baro – se ili restos. Mi devas veturi cent kilometrojn por tiuj kunvenoj, kaj kiam mi alvenas en Londono mi bezonas ankoraŭ horon por atingi la klubejon. Tiun kutimon ili ĉesigis nur pro miaj fortaj plendoj, sed devi plendi pri io tia ne estas agrable. En 2013 mi estis en la regiono por distribui flugfoliojn por teatraĵo rilate al mia laboro por Keep Talking. Mi laste vizitis la Irlandan Centron, pensante, ke mi povos resti por la Socia Vespero de la Klubo, kaj almenaŭ renkonti malnovajn amikojn. Kiam mi alvenis estis bonkora bonvenigo fare de la irlandanoj. Kiam mi klarigis, ke mi ne venis por la irlanda festo ili ankoraŭ estis bonvenigaj. Ili tre interesiĝis pri miaj flugfolioj kaj prenis kvanton por distribui. Tiam mi rimarkis unu Esperantiston. Mi transiris al li por babili. Alvenis la komenchoro por la klubvespero, kaj estis ankoraŭ nur ni. Fine alvenis la Prezidanto. Li tuj diris: “A, mi ne atendis vidi vin ĉi tie”. “Kial ne?”, mi demandis. Li respondis: “Ĉar estas Socia Vespero, kaj neniu venas kiam estas Socia Vespero”. Mi demandis, do kial ili anoncas sociajn vesperojn, se neniu venas. Li respondis, “Estas eksperimento”. Mi diris, “Do nun vi scias la rezulton. Ne faru denove”. Li faris denove, kaj denove, kaj denove. Do kiam tiu cirkulaĵo plendas, ke venas malmultaj al la klubvesperoj, ne miru.

Eblecoj por reformo

Estas klare, ke pozitiva reformo de la Klubo ne eblas sen la anstataŭigo de la tuta Estraro per homoj pli simpatiaj al la antaŭenigo de Esperanto. Mi pretas kunlabori kun nova teamo tia, sed ne kun la nuna. Anstataŭigi ilin estus malfacile, ĉar restas nur tridek membroj, kaj por multaj estas malfacile atingi Camden Square por la Jarkunvenoj. La membroj eĉ ne scias, kiuj estas la kandidatoj, krom ke ĉiam estas la samaj Dumvivaj Estraranoj. Se ne eblas tion ŝanĝi, la sola praktika ebleco, kiun mi vidas, estas ke formiĝu nova grupo, kiu hontigus la Estraron finance subteni ĉiumonatajn kunvenojn en Londono, sen interveni.

En mia lasta renkontiĝo kun Husejn al-Amily en malsanulejo, Husejn uzis la vorton ‘korupto’ rilate al la Klubo. Mi diris, ke mi provis starigi novan klubon, sed malsukcesis. “Bedaŭrinde”, li respondis. Por honorigi lian memoron, kaj ankaŭ tiun de lia antaŭulo kiel Honora Vic-Prezidanto, Will Green, kiu proteste demisiis de la Klubo, venu kun viaj propraj ideoj kiel savi la situacion. Alie, kontaktiĝu kun mi por tion diskuti.

Le funambulo

Io es un funambulo
balanciante al fun tanto tenue
tendite inter le luna
e le polo boreal
In le mano dextere io ha un parapluvia
e in le sinistre un parasol
Durante le dies io vade avante
reguardante in basso
observante le occurrentias mundan
Io vide joia e suffrentia
amor e odio
guerra e pace
sagessa e stupiditate
ma io es super tote iste cosas
balanciante sur le corda sin cader
ni in obscuritate, ni in lumine
Durante le noctes io me jace sur le fun
e quando io claude mi oculos
io vide le Buddha ante me
con le un oculo aperte
e le altere claudite,
al bucca un calme surriso legier
Ille dice a me:
“Non time le via
Tanto longe que tu memorara le fin
tu non cadera del fun
Ma mesmo si tu caderea
un altere fun attende in fundo
usque a tu apprendera mantener le equilibrio
Toto lo que tu vide passara
Nove cosas prendera lor placia
ma tu natura interior remanera le mesme
nonobstante le multe facies que tu portara
Al fin del fun tu trovara
le ver natura del natura interior”
Audiente tal verbos
io realisa que io specta un speculo
Io me evelia, aperi le oculos, senti que io cade
Ma le terra de facto se retira!
Le celo es de plus in plus proxime
Le stellas susurra a me:
“Ancora tu non te ha eveliate…”

Sublineamentos

Non sublinea 
mi parolas!
Pensa tu que illos 
son importante o incorrecte?
Lassa illos crear
su proprie symmetrias
Realisar le sonios celate
Sape tu vermente
que io de facto scribeva?

Nocturne scriptor

In le plus profunde nocte
le casas son inveloppate
in obscuritate
Tote le fenestras son tenebrose
Le habitantes dormi
Solo detra un vitro
brilla le luce
Detra le cortina
un umbra inquiete se move
Un homine anxie
refusa cessar laborar
Le penna nervosemente
balla a un folio post le altere
Le pirouettes lassa tracias nigre
in le blancor
le quales attendera le scrutinio
de oculos futur
Le figura se leva,
lassa le tabula, exi,
ma le lampa continua radiar
Ma tosto le protagonista reveni
Un curte pausa
e postea de novo al travalio
Distante es le alba

Ave

Ave vola sur mar sin fin
Nusquam terra
Ubi reposar?
Ventos lo porta sempre avante
Le mar remane identic

Ave dispare detra horizonte
Nunquam io lo revidera

DE MEA DIARIO IDAL (15.03.2015)

Sundie, ye la 15ma di marto 2015.

 

Hodie, me iris a la meso di 10 kloki en la katedralo Notre-Dame (Nia-Damo) di Paris. Me iris adibe pro ke, asertite, esis Gregoriana kanti. Pro la klok-tabelo di mea treno, me arivis kun kelka tardeso (ye cirkume 10 kl. 15) ibe. La eniro a la katedralo duris dum kelketa tempo pro la grandanombra turisti, qui ne venis omni por la meso. Fakte la kanti esis belega Gregoriana kanti en la Latina e la orgeno dil katedralo esis potenta e funcionanta perfektamente. Me regardis ca monumento religial de-interne.  Me vidis funde di la katedralo , proxim la altaro, bela vitralii kun splendida kolori evanta de la Mezepoko. Ma tala vitralii existis nur en ita loko, altrube li esis sive blanka sive kun sensignifikanta motivi floral o geometrial. La lumo, quankam furnisita spareme da la lumizili, esis suficanta.  Malgre la bela Gregoriana kanti, la meso esis segun la nova rituo e duris nur dum un horo (til 11 kloki) vice un horo e duimo che la tradicionalisti. Malgre ita kantiki tradicional, indijesis ulo. Me havis l’impreso ke ico esis teatrala spektaklo e ne vera meso quale che la tradicionalisti. Do, evidente, esis ulo importanta en l’anciena rituo, quan onu ne devabus chanjar. Me intencas retroirar a la tradicionalisti ube la etoso religial esas plu fervoroza, plu varma e gastamika.

Pos ekirir la katedralo  me povis nur konstatar ke la cielo restis griza e la temperaturo humide kolda e me nule prizas ico, nam tala vetero esas mala por mea reumatismi di oldeskantulo. Me preferabus pluvo e milda temperaturo. La informili savigis ke en sud-Francia komencas la printempo, ma hike en Francilia e Paris, la vintro pluduras. Ni havas vetero di vintro-fino e nule di printempo. Avan la katedralo esis multa turisti. Inter li, me vidis Japoniani qui esas rikonocebla per lia diciplino, la neta ed eleganta maniero per qua li vestizesas. Li havas bela e fiera aluro e me konjektas ke la Germani ante la Duesma Mondomilito esis anke tala.

Dope esis altra Aziani, qui nule esis Japoniani nam li esis min sorgoze vestizita kam la Japoniani e ludetis destensite. Li pensigis pri la Europani di hodie. Me supozas ke li esis Chiniani.

Irante a mea restorerio e flanante en ta quartero Latina proxim la katedralo, me audis multe parolar en la patuazo Angla. Ula ankore sat yuna Usano dicis : « I understand Rusian » (Me komprenas la Rusa idiomo) ; ma me ne savas kad il esabus kapabla parolar en la Franca. Tamen segun la achento di la parolanti, me havis l’impreso ke la plu multa de li esis Usani. Certe la katedralo e lua cirkumajo esas agreabla loki turismal, ma pro quo precipue la Usani venas adibe ? Ka pro la anciena petri e quarteri quin li ne havas en Usa ? Ma li povas trovar ulo simila e mem kelkafoye havante plu bel aspekto en Anglia ube on parolas lia idiomo, kontre ke en Francia li esas en lando ube la Angla patuazo esas tote stranjera e neprizata linguo.

Marchante en la pitoreska stradeti vers mea repasteyo, me audis la kloshi di kirko qua ne esas Nia-Damo e me memoris ke esas anke ibe la kirko Saint-Julien-le-Pauvre ube la rituo, quankam en la Franca, esas min o plu oriental. Olim, me asistis meso ibe, plu kam quaradek yari ante nun. Plu tarde, se la vetero ne esos tro mala e se mea sanesala stando posibligos ico me intencas irar itere adibe e tale agar nereprochebla turismo religial.