Monthly Archives: November 2014

Libroeldonado sen mitoj: Ne nur en Esperanto

Dum 1976-90 Hungara Esperanto-Asocio (HEA) eldonis 138 librojn en/pri Esperanto. Vilmos Benczik, kiu tiam prizorgis la eldonejon de HEA, en la julia kajero de La Ondo de Esperanto rakontis pri tiu eldonado, interalie, pri la amasa vendado de la libroj de HEA en Sovetunio. En la novembra Ondo li rakontas pri tio, ke ekde 1986 HEA aperigis ankaŭ hungarlingvajn librojn, kiuj donis al HEA profiton kaj popularigis Esperanton, ĉar ĉiu libro enhavis informojn pri Esperanto. Tiutempe aperis ĉe HEA pri ol 30 hungarlingvaj libroj kun la suma eldonkvanto pli ol 2 milionoj da ekzempleroj.

Ĉi tiu artikolo de Benczik nun (unu monaton post la aperigo en La Ondo de Esperanto) estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/11/benczik-2/

La Ondo de Esperanto, kies decembra kajero estis dissendita antaŭ unu semajno, estas abonebla por la 2015a jaro papere kaj elektronike (pdf)
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

André Martinet kaj Esperanto

Inter la famaj lingvistoj, kiuj apogis la ideon pri universala lingvo kaj pri Esperanto, estas André Martinet (1908-1999). La germana interlingvisto Detlev Blanke verkis pri Martinet artikolon, kiu aperis en la novembra kajero de “La Ondo de Esperanto” en la rubriko “Nia trezoro”, dediĉita en 2013-14 al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton. Ĉi tiu artikolo, la antaŭlasta en la dujara serio, estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/11/martinet/

“La Ondo de Esperanto”, kies decembra kajero estis dissendita antaŭ unu semajno, estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la 2015a jaro. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj.
La elektronika versio (pdf) de “La Ondo de Esperanto” kostas 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Pasporta Servo renaskiĝis en la reto

La problemoj de Pasporta Servo amasiĝis dum pluraj jaroj post la demisio de la multjara respondeculo Derk Ederveen, kiu prizorgis ĝin de 1995 ĝis 2008. Fine, en majo 2014, la ĵus emeritiĝinta oficisto de UEA Roy McCoy akceptis la respondecon pri la pluvivigo de Pasporta Servo kaj estis komisiita de la estraro de TEJO.

En intervjuo donita al Libera Folio Roy McCoy tiam vidis ĝuste la mankon de kontinueco kiel la ĉefan kaŭzon de la problemoj. En la sama intervjuo li diris, ke la prizorgado de Pasporta Servo povus esti bona hobio por li dum la pensiaj jaroj. Samtempe li tamen jam plendetis pri manko de kuraĝigo kaj atento flanke de la aliaj volontuloj:

– Mi diris al iu dum la lastaj tagoj, ke dum mi konstante zorgas pri konservo de la entuziasmo de niaj nunaj PS-volontuloj – kiuj inkluzivas kelkajn tre talentajn kaj entuziasmajn programistojn – neniu tamen ŝajnas esti multe zorganta pri mia entuziasmo, kaj ĉu mi, malkuraĝigate, eventuale ne mem forlasos Pasportan Servon kiel aliaj antaŭaj volontuloj estas farintaj. Tion dirinte, mi ne vidas ke tio okazos, almenaŭ baldaŭ, ĉar la afero simple estas bonega hobio por mi en mia emeriteco. Se tio ja ne okazos, mi kredas ke la estonteco de Pasporta Servo estos garantiata de mia daŭra zorgado – kaj, kompreneble, tiu de la aliaj volontuloj.

Tiu garantio tamen montriĝis ne tre forta, ĉar jam la 25-an de novembro, nur kelkajn tagojn post la apero de la nova retejo, Roy McCoy neatendite anoncis sian demision. Kiel kialojn li menciis troan streĉon kaŭzitan de konfliktoj pri iuj detaloj en la nova retejo, kaj precipe la fakton, ke la nova retejo estis publikigita sen lia permeso, antaŭ ol ĝi laŭ lia opinio estis sufiĉe preta.

– Mi petis kaj akceptis la gvidadon de la afero, kaj ne simplan volontulecon sub la arogita autoritato de iu kun duono de mia aĝo kaj signife malpli da scio pri Esperanto. La grava fakto estis ke Batisteo ne estis plenumanta miajn petojn pri la retejo – fakte li plejparte bagateligis ilin. “La diktatoro estas mi, ne iu alia”, li skribis en unu mesaĝo, komentas Roy McCoy, responde al demando de Libera Folio.

Libera Folio kontaktiĝis kun Baptiste Darthenay, la ĉefrespondeculo de la nova reta versio de Pasporta Servo, por kompreni kiel nun statas la aferoj pri la retejo kaj ĉu la demisio de Roy McCoy influos la estontecon de la projekto.

Libera Folio: Ĉu la ĵusa anonco de Roy ŝanĝas ion esencan? Ĉu vi povas iel komenti ĝin?

Baptiste Darthenay: – Mi tute surpriziĝis pri sia subita demisio, kaj respektas lian decidon. Tio influas la aperon de la libro. Ni devas trovi alian homon por tiu tasko. Tio povas esti tutrapida, aŭ ne. Li ankaŭ komencis prilabori la datumojn kaj do ni bezonas homforton. Laŭ mia kono, ni ne petis helpon de la landaj organizoj kaj faros dum la venontaj tagoj.

Kio estas nova kaj kio malnova en la nun funkcianta versio de PS?

–La nova retejo estas pli alloga, uzebla per komputiltelefonoj kaj sen spamo! Eblas aldoni plurajn loĝejojn, ne limigitan nombron da kunloĝantoj kaj telefonnumeroj. Validigiloj permesas konservi altan kvaliton de datumo, kaj do estos malpli da laboro por la organizantoj.

Kiel longe vi laboris pri la nova versio?

– Ekde septembro, do malpli ol 3 monatojn. Mi programis kvazaŭ ĉiuvespere, post laboro, kaj semajnfine.

Kio ankoraŭ restas por fari?

– Mapoj! Mankas la monda mapo kaj la serĉmapo. Mi ŝategas la mapojn kaj ne ankoraŭ havis tempon por zorgi pri tio. Krom tio restas la plibonigo de la administrilo, aŭtomata datumeksportilo por la libro, diversaj plibonigoj de la interfaco… kaj multaj cimkorektoj. Estus interese havi kalendaron, sistemon por rezervi loĝlokon, kaj eblecon komenti/noti loĝlokon. Se la brazilanoj estas ankoraŭ pretaj por fari komputiltelefonan aplikaĵon, mi devas programi programan interfacon.

Ĉu la datenaro pri la gastigantoj nun estas aktuala? Kiam ĝi estis aŭ estos ĝisdatigita?

– Ne ankoraŭ, mi faris la migradon de la malnova al la nova sistemo nur ekde unu monato, kaj la retejo malfermiĝis ĉi-semajne. Parte dependas de la posttraktado de la administrantoj, parte dependas de la uzantoj ke ili kontrolu kaj korektu siajn datumojn. Legantoj: ĝisdatigu!

Kiel fari por anonci sin kiel gastiganto?

– Se vi ne ankoraŭ estis en la sistemo, registriĝu. Se vi volas gastigi, en via profilpaĝo aldonu loĝejon kaj elektu la opcion “Disponebla”. Se vi volas esti en la presita eldonaĵo de 2015, kontrolu ke vi elektis la opcion “Printu en la PS libreto”. Hodiaŭ estas 1181 gastigantaj adresoj kiu estus printitaj en la libro, kaj 1496 serĉeblaj sur la retejo.

Kiam oni povas atendi aperon de papera listo.

– Pro la ŝanĝo de situacio, mi ne volas promesi ion, kion aliaj homoj devos fari. Volontuloj bonvenas.

La retejo de Pasporta Servo troviĝas ĉe pasportaservo.org.

OCITANIA E KATALUNIA

Recente, me voyajis ad urbeto di Ocitania (sud-Francia) ube habitas e vivas parto de mea familiani. La voyirado adibe per la treno duras dum sat longa tempo (6 hori), t.e. multe plu longatempe kam por irar a London per la treno “Eurostar” (2 hori 1/2 aproxime). Advere, en Ocitania on perceptas facile ke on esas en altra lando kam en nord-Francia : la peizaji esas diferanta, la klimato plu sunoza e la familio-nomi tote diferanta. Ultree, la Franca parolesas kun tote aparta achento. On povas facile intelektar ke parolesas pri altra populo ibe. Ed anke l’arkitekturo, la mentaleso e l’aspekto di la homi pensigas plu pri nord-Hispania o nord-Italia kam pri nord-Francia. Fakte la linguo parolata ibe, olim, nome la Ocitana linguo esis plu simila a la sud-Europana romana lingui kam a la nord-Franca. E, precipue, la Ocitana e la Kataluna povas konsideresar kom esante la sama linguo. Nur rezolvo politikal – en 1931 se mea memoro esas bona – proklamis la Kataluna kom nedependanta linguo por apogar la autonomista o nedependantista sentimenti di la Kataluni. Antee, on pensis ke la Kataluna esis dialekto di la Ocitana. Fakte, Kataluni ed Ocitani povis bone interkomprenar, ma la Kataluni volis esar nedependanta de Hispania ed anke asertar lia identeso opoze a la Ocitani qui esas civitani di, kompare, granda lando (Francia) olqua povus esar minacanta a nedependanta Kataluni parolante idiomo di Francia.
Me pensis pri co, dum mea sejorno en Ocitania, nam esis la tempo kande la Kataluni organizis pseudo-plebicito por lia nedependo. E li apogis su precipue sur lia linguo. En Ocitania, la situeso esas tote diferanta. Unesme, Ocitania sen esar povra, ne esas la maxim richa parto de Francia e ne havas l’impreso pagar neyuste tro forta imposti favore a la cetera regioni, kontre ke Katalunia havas l’impreso pagar tro multa imposti por Hispania. Ma esas altra potenta faktoro, nome la linguo. La Kataluni substrekizas lia identeso per promocar omnamaniere la Kataluna, olqua parolesas da omna denaska Kataluni. Opozite la Ocitana ne plus parolesas en sud-Francia, ecepte kelka tre mikra e izolita regioni montal dil Pirenei. Posrestas nur la achento muzikatra. Se la Ocitani havas l’impreso esar kelke diferanta de la nord-Franci, ico nulatempe (o nur che kelka tre eceptala kazi) iras til deziro di nedependo o mem di autonomeso. On povas regretar ke la Franca Stato agis omnamaniere por desaparigar la lingui regional, ma la rezulto esas ke, ecepte Korsika qua esas insulo, la nedependista od autonomista sentimenti o movadi esas sensignifika en ta lando. Do, malgre la perdo kultural debata a la desaparo di idiomo havinta granda prestijo e kulturo dum la Mezepoko, valoras la peno impozar kun forteso, e mem netoleremeso, nur un linguo nacional por evitar future konflikti quale en Katalunia, Flandria, Ukraina edc. E komuna neutra, bone aceptata, linguo Europana povus evitar multa problemi a nia kontinento.

DESQUIETIGANTA FUTURO

Malgre mea averti, la Idisti ne volas reaktar e me havas la maxim granda timi por la futuro di nia komuna idiomo. Ido esas probable la maxim bona interlinguo sur mivoyo inter la regulozeso e simpleso di Esperanto e la naturaleso di Interlingua : preske same simpla e facila kam Esperanto e preske same naturala kam Interlingua. Ma la Idisti semblas divenar komplete inerta e ne plus volar asumar responsiveso o krear ulo nova. Me povas nur pensar pri mea preirinta artiklo pri “jettatura”. Tamen, me vartas kun kelka kuriozeso la konsequo : quale desaparos l’Idomovado ? Kad balde o kad kelka yari pos nun ? O kad esos tre hipotezala rinasko ?

La futuro savigos ico da ni.

Mojosa muziko per Vokalojdo

Ĉu vi scias Vokalojdo? Tio estas esperantigita nomo de VOCALOID™ — teknologio de kanto-voĉa sintezo evoluigita de YAMAHA Corporation, aŭ aplika programaro per tiu teknologio.

Kvankam jam antaŭ dekoj da jaroj ni povis sintezi muzikilan sonon per persona komputilo, ni longe ne povis sintezi kanto-voĉon pro ties malfacileco. Sed en 2004 aperis la unua Vokalojda programaro por personaj komputiloj.  Kaj ĝi komencis ŝanĝi tradician muzikan cirkonstancaron.

Multaj precipe amatoraj muzik-farantoj komencis uzi Vokalojdon por siaj kantoj. Dank’ al cifereca teknologio, Ili jam ne bezonas veran kantiston nek orkestron. Ili povas elfari siajn kompletajn muzikaĵojn per komputilo. Kaj gravas, ke ĉarmaj knabinoj Vokalojdaj kantas ilian kanton por ili. Plie, la apero de video-alŝutejoj (ekzemple “niconico” en Japanio, “YouTube” ktp) puŝis ilian agadon.

Ĉar multaj Vokalojdaj programoj estas vendataj ofte kun la ilustraĵo de sia virtuala kantisto (ofte knabina), populariĝas ne nur la sintezitaj voĉoj sed ankaŭ ĝiaj imagaj kantistoj. Tial la vorto Vokalojdo ofte indikas ankaŭ tiajn virtualajn kantistojn.  “Hatsune Miku” estas la plej populara inter multaj Vokalojdaj kantistoj. Aŭ plivere ni devas diri, ke ŝia apero (2007) tute ŝanĝis la situacion. Ŝia programara produktaĵo estis vendita pli ol 40,000 en la unua jaro.

Mi opinias, ke Vokalojdo estas japana mojosa kulturo, kiu sekvas la fluon de mangao, animeo kaj videoludo. La popularecon de Vokalojdo vi povas konfirmi ekzemple en la jena Vokalojda koncerto.


“Luka Luka Night Fever” (en YouTube)
japane kantata de Vokalojdo “Megurine Luka”

Unu el la karakterizaĵoj de Vokalojda kulturo estas la dua, tria kaj plur-vica uzo de diversaj materialoj. Tie oni ne strikte limigas la ripetan uzon de siaj produktaĵoj, disapelaciante al sia kopirajto. Iu faras muzikaĵon per Vokalojdo. Do, iu alia aldonas bildon aŭ animaciaĵon al tio. Tiele la artaĵoj evoluas pere de Interreto, pasante tra diversaj kreivaj personoj.

Tian agadon ne peras “tradiciaj” muzik-rilataj kompanioj (diskeldonejoj, televid/radio-stacioj ktp), kiuj (anstataŭ veraj kreintoj kaj ludantoj) ĝis nun dominas la kopirajtajn aferojn.

Eĉ mi, sola amatoro, povis elfari la jenan muzik-animaciaĵon en mia malvasta ĉambro kun la helpo de komputilo.


“Trans la nebulo…” (en YouTube)
esperante kantata de Vokalojdo “GUMI”

Plie mi povis ekvendi la propran muzikaĵon pere de interreta muzik-eldonejo VOCALOTRACKS sen ekstra kosto. (Kiel eblis “sen ekstra kosto”? Ja, estas kelkaj kondiĉoj. Sed Vokalojdo-rilataj kompanioj deziras disvastigi Vokalojdon kaj aranĝas ŝancojn por Vokalojdo-uzantoj. Mi utiligis tiun ŝancon.)


“Trans la nebulo…” (en reta eldonejo)

Ĉu vi ne interesiĝas pri ĉi tiu nova muzika (ne simple muzika?) kampo? Aŭ ĉu vi mem ne provus fari vian komponaĵon per Vokalojdo? Sed unu atenton! Por sufiĉe agi en tiu ĉi nova kampo, necesas iunivela kapablo pri komputilo kaj Interreto. :-)

Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal

La ĵurnalisto Charles Wells ĉe Wall Street Journal dum mallonga tempo produktis radio-intervjuon (kun Gordon Deal), amuzan gvidadon en Esperanto tra la urbocentro de Novjorko (filmisto: Rob Alcaraz), paperan artikolon pri Pasporta Servo kaj la artikolon “5 uzoj de Esperanto en populara kulturo”.

Se vi guglas “Esperanto Wall Street Journal”, vi malkovros ke antaŭ 2014 preskaŭ neniom estis verkita pri nia lingvo en tiu grava gazeto. Des pli surprize ke ni atingis artikolon sur la UNUA papera paĝo de grava usona gazeto, ĉefe legata de 2.000.000 riĉuloj (kun ret-abonoj).

La ĵurnalisto Charles Wells planis verki pri Esperanto jam de la nord-hemisfera somero 2014. Tiam li kontaktis Chuck Smith, usonanon delonge vivantan en Berlino. Chuck, fama pro sia agado ĉe Vikipedio, iam pasigis jaron en Novjorko. Chuck rekomendis ke Wells kontaktu Jim Medrano.

Jim Medrano estis longtempa redaktoro de E-informilo papera, Novjorka Prismo, antaŭ ties transiro al la reto. Jim estis ankaŭ fama gastiganto kun sia edzino, Nancee. Charles volis skribi pri Pasporta Servo. Kiam la ĵurnalisto sugestis surstratan gvidadon, Jim rekomendis Neil Blonstein.

Neil estas jam 7 jarojn reprezentanto de UEA ĉe UN kaj akceptis kelkdek eksterlandajn esperantistojn por gvidado tra la urbo. Pro limdatoj Nijl kaj Charlie havis malpli ol du semajnoj por plani renkontiĝon kun filmisto de Wall Street Journal, Rob Alcaraz, en frua bela oktobra tago. Oni finredaktis la artikolojn kaj videon la 13an de oktobro. Enretiĝis parto ĉe retejo/blogejo de Wall Street Journal la 11an de novembro kaj presiĝis papere la 12-an de novembro (ĉefe pri Pasporta Servo).

La filmeto amuza iris al Youtube la 12an de novembro.

Kelkaj aliaj detaloj: Jim estis unue kontaktita per poŝtelefono kaj devis rifuzi konvensacion dirante, “mi estas tro okupata pro laboro”……sed povas revoki. Dum unuhora intervjuo kaj iom da tekst-mesaĝado, Jim provis rakonti pri interesaj aŭ amuzaj gastoj i.a. pri Istvan Ertl kiu malsanis/febris dum semajno kaj ofte estis en lito kaj alia gasto kiu emis manĝi kat-nutraĵon. (Ili tamen ne estas menciataj en WSJ.)

Nijl praktikis aŭ filmiĝis dum 2 horoj en la urbo-centro de Novjorko. La fina rezulto post redaktado estis 2-minuta Esperanta informilo-gvidilo tra Novjorko. La aktivuloj Steven Brewer kaj Amanda Higley estas menciataj en la artikolo. Ni atendas pliajn detalojn pri ilia kontakto kun la ĵurnalisto.

Raportis Neil Blonstein

Canto del Amor Perfecte

Canto del Amor Perfecte
La ya, la ya, la ya, ya, ya…
La ya, la ya, la ya, ya, ya…


Pan, caffe, papaya
pro te alimentar, depost portar
te pro promenar, caler nos sub le Sol
audir le parve aves cantar
E il pote mesmo ventar, pluver, essayar
toto disaccopular nos, io non va disprender tu mano
No!
Quando il essera nocte

nos preca a “Papa del Celo”
nos pete pro Ille benedicer
nostre jardinetto sub le lumine lunar
In basso del stellas, del universo
intra le rore, como le flor
nos face un… verso

Si nos nos maritarea in le ecclesia del Penha
si nos nos calefacerea presso un furno a ligno
io ja haberea toto e qualcunque cosa io ha
jammais haberea a me le mesme valor
de nostre amor

Pan, caffe, papaya
pro te alimentar
e nostre focar va esser nostre nido de amor
e ad ubi tu vadera io vadera juncte ya
pro te caressar
Amor oh, oh…

Si nos nos maritarea in le ecclesia del Penha
si nos nos calefacerea presso un furno a ligno
io ja haberea toto e qualcunque cosa io ha
jammais haberea a me le mesme valor
de nostre amor


Pan, caffe, papaya
pro te alimentar
e nostre focar va esser nostre nido de amor
e ad ubi tu vadera io vadera juncte ya
pro te caressar
Amor oh, oh…


E pan, caffe, papaya
Oh, oh…

Mariana Volker, contemporanee cantatrice brasilian. 

Malapero de eo.wordpress

Mi bedaŭras tion. WordPress.org oferas facilan, senpagan sistemon por starigo kaj administrado de sendependa retejo.  Bertilow Wennergren komencis tiun esperantigon en 2007 kaj 2008. Mi aliĝis en 2008 kaj en frua 2012 decidis….decidis.. ke senpaga, sola laboro por silentaj, eble neekzistantaj uzantoj ne estas utila laboro.

La lingva kunordigisto devos viŝi eo.wordpress.org se neniu prenos la laboron.

Se iu volas preni tiun laboron, unue rigardu la lingvouzon: http://svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo/trunk/messages/eo.po kaj kontaktu min: cfmckee@gmail.com. Mi registrigos vin ĉe http://eo.wordpress.org kaj donos al vi rolon de kontribuanto.
Vi bezonas esti flua parolanto de la angla, havi etetan konon de PHP kaj lokon por instali kaj testi vian pakitan esperantigitan WordPress.
Vi estos alfrontita de ĉirkaŭ 4 000 tradukendaj linioj, do vi bezonas posedi ankaŭ la trajton de laboremo.
Du aliaj esprimis intereson, sed mi kredas ke ili volas esti nur kontribuantoj al la traduko. Do, ankoraŭ iu bezonas preni la ĉefan rolon.
La tradukistoj estas en listo ĉi tie: http://wpcentral.io/internationalization/eo/ kune kun la fantomo nomita sandman85. Kiu estas tiu????
Alklaku ligilon en tiu paĝo por vidi la nunan kompatindan staton.

Le arte del tablas

Batte le tablas
fortemente e legiermente
in le centro e in le orlo
Caressa los, tocca los
colpa los con tu digitos
Crea cyclos rhythmic
que se repete e repete
cata vice un poco variate
Tricota un tela de sonos
cuje meandros provoca
imagines inexpectate
in spirito nascite
Ultrapassa le limites del virtuositate
lassa le battimentos inspissar se
assi que illos deveni
como le guttas de pluvia del monson
Quando le movimento
es sufficientemente celere
toto es calme
le constante torrente del monson
cuna e quieta
Le extasis deveni mystic
le mystica deveni extatic
toto se unifica
in veritate e joia

Larger Than Life

Larger than life
-plus grande que le vita

Que es plus grande que le vita?
Le morte? Un deo invisibile?
Le immensitate del universo?

An on pote spectar ultra le vita
quando toto absorbite in illo?

Projekto «Renkontu»: unuaj paŝoj laŭ granda vojo

Renkontu

Beta-versio de la projekto situas laŭ adreso renkontu.atspace.eu. Pasis kelk monatoj da laboro kaj jam eblas kundividi notojn kaj spertojn kun la legantoj de Libera Folio.

Unua sperto, kaj sufiĉe agrabla, kiu atendis min, estis ke oni povas facile krei bonaspektan multlingvan retejon sen ajnaj financaj elspezoj. Ingrediencoj de tio estis ĉi-kaze kvalita senpaga servil-servo el Germanio kaj WordPress kun kromprogramo Polylang. Do se oni decidos uzi avantaĝojn de Esperanto ĉi-maniere, neniuj problemoj aperos de teknika flanko.

Aliaj tendencoj montriĝis en serĉado de kunlaborantoj. Laŭ la komenca plano, la retejo prezentu grandajn lingvojn de la mondo por ke esti atingebla por kiel eble plej granda aŭditorio tra la tuta terglobo. Tamen dum sia disvolviĝo la projekto komencis emi al “eŭropeeco”, ĉar lingvoj de Eŭropo jam okupas en ĝi ĉefan parton. Tio ne tre konfuzas min, ĉar ĉi tiu regiono hodiaŭ, same kiel en la jaro 1887, estas plej bonkondiĉa por disvastiĝo de Esperanto; tamen tiu ĉi cirkonstanco estis neatendita. Same neatendita estis malfacileco trovi partoprenantojn por tiaj grandaj lingvoj kiel la angla, la franca, kaj la germana. Ankoraŭ mi trovis neniun por traduki la projekton en ĉi lingvojn, kaj, uzante ĉi tiun eblon, mi ankoraŭfoje alvokas ĉiujn potencialajn interesiĝantojn pri la proponata de mi agado.

Plej vigla reago, male, estis por la hispana kaj la ĉina lingvoj (kvankam lanĉo de la ĉinlingva versio ankoraŭ prokrastiĝas). Ĉi-momente en la projekto funkcias ses lingvaj versioj kaj estas atendata lanĉo de ne mapli, ol tri pluaj. Komenca informa “pakaĵo”, preparita por ili, estas 25 animaciaj filmoj, kiuj ne bezonas tradukon; en la lanĉitaj versioj vi povas spekti ilin ĉiujn, kaj post lanĉo de aliaj ili aperos ankaŭ tie. Kiam ĉeestos tradukantoj por ĉiuj planitaj versioj, ni komencos aperigi novajn publikaĵojn.

Kia estas plua perspektivo por la projekto? Post kiam ĝi ekposedos stabilan teamon de kunlaborantoj kaj disvolviĝos seninterrompe, necesos serĉi investantojn, kiuj interesiĝos pri transfomri ĝin en komercan entreprenon; ĉu en sama formo, ĉu uzante la kreitan de ĝi traduk-platformon por aliaj celoj. Ja por uzi ĝin ne estos grave, kiel ĝi funkcias gravas la rezulto, kiun ĝi disponigas, sendepende ĉu oni atingas ĝin per Esperanto aŭ per ajna alia metodo.

Ĉu tamen oni entute povas interesiĝi pri tia propono, se nenio simila ankoraŭ aperis? Nu, mi povas indiki almenaŭ unu ekzemplon, kie ĝi montros avantaĝon. Se inter la legantoj de la artikolo troviĝas tiuj, kiuj ŝatas azian kinon, ilin certe interesos retejo viki.com. Kreita de unu sudkoreia firmao, ĝi estas reta kinejo de filmoj el aziaj landoj. Fondintoj de ĝi trovis vere interesan modelon por proponi ĝian enhavon al internacia aŭditorio; en la retejo estas redaktilo, per kiu registritaj uzantoj povas krei por tieaj filmoj subtekstojn kaj traduki ilin en aliaj lingvoj. Kaj dank’ al komunumo de ĝenraj zelotoj, kiuj senpage tradukas subtekstojn, oni povas spekti la filmoj en multaj lingvoj. Kiel eblas supozi, por tio oni uzas la anglan kiel pontolingvon.

Sprita ideo, ĉu ne, tamen limigita. Evidente, zelotoj tradukas senpage nur tion, kio ilin interesas. Se oni volos tiamaniere disponigi multlingve alispecan enhavon, oni povos trovi por tio nur pagatajn laborantojn, kaj kiam oni pagas kontraŭ laboro, oni neeviteble pripensas, kiel fari ĝin pli efika. Ne bezonatas ekspliki por ni ĉiuj, ke uzado de Esperanto kiel pontolingvo ebligas atingi rezulton pli facile kaj ŝpareme. Oni ekspliku tion nur por tiuj, kiuj ne havas prezenton pri ĉi tiu lingvo (kaj investantoj kutime estas ĝuste tiaj :) ). Do la projekto povos helpi.

Eble ne sen grajno de aplombo, mi povas kompari ĝin kun la unua flugo de fratoj Wright. Kiel bone videblas sur la fama foto, ĉi flugo ne estis alta kaj longa, tamen oni unuanime opinias ĉi tiun eventon mejloŝtona. Kial? Fojfoje eblas legi, kiel kuriozaĵon, ke eĉ eminentaj scienculoj neis eblon krei flugmaŝinon, pli pezan ol aero, ĵus antaŭ ĉi tiu flugo. Oni kutime rigardas tion kiel ekzemplon de eterna malsukceso prognozi ion, sed ĉi tie estas ankaŭ alia senco. Jes, oni neis, tamen pli gravas, ke post la flugo jan neniu pensis nei tion, male, oni ekis investi en ĉi tiun novan branĉon, kaj post nur unu jardeko, al la komenco de la Unua mondmilito, aviado jam prezentis seriozan forton. Celo de ĉi tiu projekto estas krei situacion similan. Se ni demonstros, kiel ni transflugas lingvajn barierojn sur flugiloj de facila vento, sorto de nia lingvo povos ŝanĝi por ĉiam.

Nova retejo de UEA plu prokrastiĝas

La 4-an de novembro la ĝenerala sekretario de UEA, Martin Schäffer, afiŝis en la diskutejo de la komitato de UEA raporton pri la estrara laboro ĝis la fino de oktobro. Sub la rubriko “retejo” troveblas nur rezonadoj pri tio, ĉu eblus transmeti la retpoŝtan liston UEA-membroj al pli moderna diskutplatformo.

“Fina decido atendas teknikan konsultadon kun diversaj retspertuloj. Stefan MacGill kaj Mark Fettes ellaboris enhavskemon por aktivula retejo, kies teknika realigo atendas pli detalan priskribon”, raportas Martin Schäffer.

Libera Folio demandis al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kial la estrara cirkulero nenion mencias pri la “prioritata” nova retejo, por kiu la estraro en Rejkaviko pretis tuj elspezi 100.000 eŭrojn, kaj kiel la afero ĝenerale statas.

Laŭ la respondo de Mark Fettes, la starigo de nova retejo postulas, ke unue la tuta funkciado de UEA estu reformita.

Mark FettesMark Fettes: – Tio estas komplika demando, kiun mi ne kapablas respondi ene de la kelkaj minutoj, kiujn mi nun disponas. Por nun mi diros nur, ke la reteja demando tuŝas preskaŭ dumĉiujn aspektojn de la funkciado de UEA, kaj do retejaj solvoj postulas ankaŭ ŝanĝojn en nia labormaniero… kio ne estas tuj solvebla demando. La demando restas prioritata, tamen, por nia mastruma triopo.

Laŭ la sama estrara komuniko, la protokolo de la komitata kunsido en la Universala Kongreso nun aperas en la retejo de UEA “sekve de estrara decido fari tiajn informojn pli facile alireblaj”. Efektive, laŭ la regularo de UEA la protokolo devas esti publikigita ene de 60 tagoj post la kunsido, do la ĉi-jara teksto devis aperi plej laste la 30-an de septembro.

Tamen ĝi daŭre nenie troveblas, kaj eĉ la ĵusa estrara cirkulero mem ial parolas pri la protokolo de la Rejkavika kunsido, kiu efektive aperis la 29-an de septembro. En la jaro 2013, kiam okazis la Rejkavika kongreso.

Mark Fettes: – Tio estas ĉiukaze eraro, ĉar la frazo aperis en la cirkulero de antaŭ unu jaro.

Libera Folio: Kiam aperos la ĉi-jara protokolo, kaj kial ĝi jam malfruas pli ol unu monaton?

Mark Fettes: – Mi volis plibonigi la tekston, kiun ni ricevis de la protokolantoj, sed profesiaj kaj movadaj taskoj ne lasis tempon por tio. Tial ni decidis publikigi la malnetan version, kiun ni havas, kvankam ĝi certe povus esti pli bona. Martin povus diri, kiam la teksto estos afiŝita.

Martin Schäffer: – Mi planas redakti almenaŭ iomete la nunan version kaj mi antaŭvidas afiŝi en la komitata listo (kaj nur tie) venontan semajnfinon.

La estrara cirkulero ankaŭ iom surprize informas, ke la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, emeritiĝos “venontjare”. Laŭ pli fruaj informoj, la emeritiĝo devis okazi en 2016.

Libera Folio: Ĉu la emeritiĝo estis plifruigita, kaj okazos jam en 2015? Se jes, kial?

Mark Fettes: – Nu jes. Li fariĝos 65-jara en novembro 2015, sed ekricevos la nederlandan pension nur en aprilo 2016. Ni esperas aranĝi transiran periodon en kiu li kunlaboros kun sia posteulo. Tamen ĉio estas ankoraŭ sub diskuto.

La iom enigma respondo de Mark Fettes supozigas, ke UEA eble enoficigos novan ĝeneralan direktoron jam antaŭ la oficiala emeritiĝo de Osmo Buller, kiu laŭ antaŭe publikigitaj informoj devus okazi iam en aprilo 2016. Laŭ ĝenerala sekretario Martin Schäffer anonco pri la posteno de ĝenerala direktoro aperos iam en la unuaj monatoj de 2015.

Martin Schäffer: – Eventuale intervjuoj povus okazi antaŭ aŭ post UK en Lille. Decido supozeble povus okazi iom poste.

La Ondo de Esperanto – ne nur pri Esperanto

Ekzemple, en la novembra kajero sub la titolo “Homoj kiuj ne postlasas spurojn
Wolfgang Kirschstein, kiu ekde ĉiujare prezentas ĉiun novan nobelpremiiton pri literaturo,
rakontas pri ĉi-jara laureato de ĉi tiu plej grava literatura poremio, la franca verkisto Patrick Modiano.

Alia tradicia rubriko – ne ĉiujara sed ĉiumonata – estas “Vide el Bruselo” de la kimra ĵurnalisto Dafydd ab Iago, laboranta en Bruselo. En ĝi li prezentas la problemojn de la unuiĝanta Eŭropo, laste li analizas la energian kaj klimatan politikojn en la Eŭropa Unio.

La 18an de septembro 2014 Skotlando voĉdonis kontraŭ sendependiĝo. Pri ĉi tiu referendumo kaj pri ĝiaj eventualaj sekvoj rakontas la skota esperantisto Ed Robertson en sia artikolo “Skotlando: Ĉu reen en la skatolon?

En la ciklo “Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando” Halina Gorecka konigas la historion de la regiono, en kiu “La Ondo” estas eldonata. Ŝia 19a “paĝo” estas dediĉita al Orienta Prusio dum la Dua Mondmilito. Iom pli detale ŝi rakontas pri Wolfsschanze, la ĉefrestadejo de Hitlero, kaj pri du noktaj atakoj de la brita aer-armeo fine de aŭgusto 1994, pro kiuj malaperis la mezepoka Kenigsbergo, kiu neniam estis grave damaĝita de militoj dum siaj 700 jaroj da ekzisto.

Ĉi tiuj tekstoj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo, en kiu estas publikigata ĉirkaŭ triono de la materialo de “La Ondo de Esperanto”.
http://sezonoj.ru/

Por legi la tutan materialon oni abonu “La Ondon de Esperanto” en la papera aŭ elektronika (pdf) formo.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm