Monthly Archives: October 2014

Rekorde granda komitato de TEJO

En la nova komitato de TEJO estas sume tridek komitatanoj A, kiuj reprezentas landajn sekciojn. Estis konfirmita la elektiĝo de komitatanoj por sep landaj sekcioj, kiuj ne estis reprezentitaj dum la antaŭa oficperiodo: Ĉinio, Danio, Irano, Madagaskaro, Nepalo, Norvegio kaj Togolando.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, unuavice ĝuste pro la landaj sekcioj la komitato de TEJO nun estas pli granda ol dum multaj jaroj.

– Se ili aktivas, ili facile alportas siajn reprezentantojn al TEJO. Due, temas ankaŭ pri aliĝado de novaj landaj sekcioj – pasintmandate Meksika Esperanto-Junularo estis reprezentita por la unua fojo. Nun aldoniĝis komitatano de la antaŭnelonge aliĝinta Landa Sekcio el Nepalo. Por kaj novaj kaj malnovaj landaj sekcioj certe gravas ankaŭ vidi la agadon de TEJO kaj ĝian utilon. Klare oni pli atentas pri nomumado de komitatanoj, se oni sentas la bezonon de TEJO kaj vidas eblon kaj havas emon kunlabori en ĝi, por ĝi.

Ankaŭ la aktiveco de la estraro de TEJO laŭ Łukasz Żebrowski havas signifon, por ke la landaj sekcioj ĝustatempe nomumu siajn komitatanojn.

– Ne ĉiuj sekcioj estas same facile kontakteblaj. Ĉiam okazas ke en kelkaj kazoj necesas provi diversajn kanalojn por atingi ilin.

Spite la laboron de la estraro, tri landaj sekcioj kiuj estis reprezentitaj en la komitato dum la pasinta mandatperiodo, ĝis nun ne valide nomumis siajn komitatanojn. Temas pri la asocioj en Finnlando, Japanio kaj Kroatio.

En Kroatio la jara asembleo okazos nur en oktobro, do la komitatano ankoraŭ ne povis esti nomumita. En Japanio la supera aĝlimo de la junulara asocio estas 35 jaroj, kaj oni nomumis komitatanon pli ol 30-jaran, kiu ne povis esti akceptita de TEJO, ĉar membroj de TEJO ne povas esti pli ol 30-jaraj. Kial mankas komitatano de Finnlando ne klaras.

Jam en marto estis elektitaj kvar komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn. Ĉar estis nur kvar kandidatoj por kvar postenoj, balotado ne okazis.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj taskoj, kiuj staras antaŭ la nova komitato?

Łukasz Żebrowski: – Tre grava tasko trafos la komitaton jam tre rapide. Temas pri la trijara strategio de TEJO. Ĝi estas tute nova dokumento, kiun TEJO ĝis nun ne kutimis havi. En lastaj jaroj ni tre progresis rilate al planado de nia agado. Ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj la unujaraj laborplanoj de TEJO estis tre ĝeneralaj, 3-paĝaj dokumentoj. La lasta jam estis 14-paĝa kaj kresko estis ne nur kvanta, sed kompreneble ankaŭ enhava – ĝi multe pli precize difinis kion ni volas fari kaj kiel.

– Havante jam tiujn spertojn, ni provas fari sekvan paŝon kaj formale plani agadon de TEJO en trijara perspektivo. Kompreneble ĝis nun ankaŭ tia pli longperspektiva ideumado okazis, sed ĝi ne estis formale priskribita. Nun ni pretigos la strategion, kiu baziĝos sur la agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo, do same kiel ĉe UEA. Ni esperas ke post ĉi tiu nuna unua provo, ĝi fariĝos rutina maniero de planado en TEJO.

Libera Folio: Kiel granda parto de la komitatanoj laŭ via sperto efektive aktive partoprenas en la komitata laboro?

Łukasz Żebrowski: – Verdire mi neniam detale analizis tion. Mi pensas, ke almenaŭ duono de la komitatanoj estas regule aktivaj, do ekzemple kontribuas al cirkuleroj, ankoraŭ iom estas aktivaj de tempo al tempo, do okaze de retaj voĉdonoj aŭ okaze de iuj specife por ili interesaj diskutoj. Fine kutime estas ankaŭ kelketaj komitatanoj, kiuj apenaŭ kontribuas.

– Aliflanke, tiu rigardo tamen estas nekompleta, ĉar ja inter la ĉefaj taskoj de komitatano estas ankaŭ transdonado de informoj de TEJO al siaj landaj aŭ fakaj sekcioj, al membroj, do povas esti tiel, ke tiuj, kiuj estas malpli aktivaj internacinivele estas tamen aktivaj en siaj medioj kaj tion ni ja ne povas facile rimarki.

Krom nova komitato, TEJO baldaŭ ekhavos ankaŭ novan retejon, kies konstruata versio jam videblas en la reto.

DEKJARIGHO DE INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOALANDO

Vendredon, la 12-an de septembro dum la mateno ekde la naua horo la partoprenantoj jam alvenis kaj ekokazisla prezentajhoj.Unue,Muzikaj kaj kantataj grupoj el lernantoj de la instituto ZAMENHOF prezentis al la partoprenantoj muzikajhojn kaj kantatajhojn.  Poste sekvis prezentado de filmo kiu rilatas al la dek jaroj da ekzistado de Instituto Zamenhof.

 Posttagmeze chirkau la sesa horo okazis sur la sportotereno de Instituto ZAMENHOF futbalmatcho kiu kontraumetis la teamojn de la ekslernantoj kaj la laboristoj de Instituto ZAMENHOF. La matcho okazis bone dank’al la partopreno de la ludantoj, la cheestantaj lernantoj kaj amikoj de la instituto. Tiun vendredon vespere fine de la matcho la ludintoj povis kuntrinki.

Sabaton, la 13-an de septembro 2014 pluokazis   la festo de dekajarigho de la instituto. Tiun sabaton jam chirkau la naua horo matene  kvar lernantinoj kaj amikinoj de Instituto ZAMENHOF bonvenigis kaj sidigis la gastojn. Je la deka horo matene komencighis la ceremonioj gvidataj de sinjoroj Dzifa GBEGLO kaj Didier AGBOLO kun la muzikaj, hhoraj kaj kantataj prezentajhoj. Poste la direktoro de la instituto ZAMENHOF Alfred HUNKPORTIE kaj la reprezentanto de la ekslernantoj de la instituto Tete AYENA prezentis siajn paroladojn. Sekve, kelkaj lernantoj de Instituto ZAMENHOF deklamis poemojn esperantlingvajn kaj franclingvajn. Sekvis la prezentado de la parolado de la reprezentantoj de UFEPLAT (Federacio de Fondintoj de Privataj lernejoj en Togolando) kaj de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj de La instituto. Poste, kantisto speciale invitita prezentis muzikajhojn al la cheestantoj. Sekvis la legado de la diversaj leteroj kiujn ricevis Instituto ZAMENHOF de multaj alilandaj amikoj. Post tio Sinjoro Markus ATTAGLO prezentis la historion de 2004 ghis 2014 de la Instituto.  Sekve okazis inlerludo konsistanta el  danko kun seghoj, kaj de balonoshveligado. Poste sinjoro SAGBADJELOU prezentis la esperantalingvo kun disdonado de bazaj kursoj pri esperanto. Poste la partoprenantoj de la libertempaj esperantokursoj kiuj okazis de la 4-a ghis la 29-a de augusto 2014 ricevis siajn premiojn kajatestilojn. Sekvis surprizamomento. 

La surprizo estis la malkasho de granda foto sur kiu trovighas kvar generacioj de gelernantoj de IZO kiuj sukcesis je 100% la jarfinajn ekzamenojn danke al la instruisto ALATE Adjewoda. La programeron gvidis s-ro GBEGLO Koffi, kiu transdonis la foton al s-ro ALATE. La etoso estis tiom emocia, ke interludo devis okazi por trankviligi chiujn, antau ol venis la tempo por manghi.

 Okazis panomanghado kaj akvotrinkado. Chirkau la 14a horo la gastoj de la ceremonioj profitis por vere plenigi siajn ventrojn per buntaj mangghajhoj.  Chio finighis per diversaj grupfotigho.

Instituto Zamenhof nun strebas al sia dudekjarigho. La unuaj dek jaroj sukcese pasis danke al senlacaj laboroj de Hans  kaj Ans BAKKER, Nelly kaj Alexander HOLEVITCH, Evelyne ROTELINI kun la asocio UNE ECOLE AU TOGO, La asocio TIETO kun ATTIOGBE-AGBEMADON B. MENSAH, SAGBADJELOU Kokou, GBEGLO Koffi kaj DOUMEGNON Koffi. Decas aldoni, ke la organizadon de la festo kunordigis DOUMEGNON Koffi, dum la superrigardado taskighis al GBEGLO Koffi. Esperindas, ke tiu chi teamo plugvidos la lernejon ghis alia jubileo.

Raportis Dzifa GBEGLO

Liro-2014

Daŭras la tradicia literatura konkurso Liro. Post la pasintjara eksperimento la organizantoj decidis konservi la novan strukturon de la konkurso. Ankaŭ en ĉi tiu jaro la konkurso havas nur tradukajn branĉojn.

En Liro-2014 estas proponataj por tradukado du verkoj:

  1. Traduko el la angla: The roads we take – novelo de O. Henry
  2. Traduko el la rusa: Muĥi – poemo de Aleksej Apuĥtin

La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2014.

Legu la regularon de Liro-2014 en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/10/liro2014/

FESTO 2014 – la ĉefa muzika evento en Esperantujo

La ĉefa muzika evento en Esperantujo, la festivalo FESTO, ĉi-jare revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. FESTO estis aparte interesa, pro koncertoj de kelkaj artistoj kiuj malofte prezentas sin en Esperantio. Ampleksa kaj riĉe ilustrita artikolo pri FESTO 2014, aperinta en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto, nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/10/festo-3/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la jaro 2015a. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Sanate del beltate

Le beltate sana mi anima
como un fluxo vernal:
lava via le immunditias hibernal

Illo rende le vita
de novo innocente
Face toto trovar
su proprie loco
e devenir translucide

Illo me monstra
que un melior mundo
es possibile
e indica le via

Le beltate es mi tresor interior
mi bussola que me adjuta
trovar le terrestre bontate 

Rekorda interesiĝo pri studoj en Poznano

La ĉi-jara, rekorde granda grupo de studentoj partoprenos jam la sesan trijaran postdiploman studadon pri interlingvistiko en la universitato Adam Mickiewicz. El la sume 26 partoprenantoj sep venas el Brazilo, parte danke pro vojaĝ-subvencio de la usona fondaĵo ESF. Po tri studentoj venas el Hispanio kaj Pollando, po du el Slovakio kaj Svedio. El Irano kaj pluraj eŭropaj landoj venis po unu studento.

La unusemajna studsesio estis inaŭgurita la 20-an de septembro, kaj dum ĝi okazis ankaŭ la finaj ekzamenoj de sep malnovaj studentoj, kiuj prezentis siajn studfinajn eseojn. Aldone, kvin partoprenintoj de unujara instruista trejnado finis siajn studojn kaj ricevis atestilojn de ILEI.

Post la studsesio okazis interlingvistika simpozio, malfermita ankaŭ al neesperantistaj prelegantoj. La jam tria simpozio kontribuas al firmigo de la pozicio de interlingvistiko en la universitato.

La simpozion malfermis la vicrektoro de la universitato, kaj parolis ankaŭ la vicdirektoro de la lingvistika instituto. Prelegoj pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj interlingvistiko okazis en Esperanto, en la pola kaj en la angla.

Ankaŭ la postsimpozian bankedon krom malnovaj kaj novaj studentoj partoprenis pluraj universitataj gravuloj, kaj estis diskutata eventuala universitata subteno al ĉiujara interlingvistika simpozio.

– Nun, kiam forfalis la Esperanto-fako ĉe Universitato ELTE en Budapeŝto, la plej ampleksa kaj prestiĝa supera edukejo kie oni povas kleriĝi pri kaj en Esperanto, estas la Internaciaj Studoj de UAM en Poznano, diras István Ertl, kiu mem instruas tie Esperantan literaturon al multnacia studantaro.

Laŭ li, la ĉefan meriton pri la sukcesoj havas profesoro Ilona Koutny, kiu gvidas la interlingvistikajn studojn en Poznano ekde 1998.

– Ŝi kvazaŭ transplantis verdan kler-arbon el Hungario al Pollando. Niaj studentoj ofte verkas je scienca nivelo ‒ mi ĵus finis legi pli ol 90-paĝan studon de Anina Stecay pri “Funkcio de kieeco en esperantaj krimromanoj”.

Post la studsemajno okazis la jam trideka Arkones (“Artaj konfrontoj en Esperanto”), kultura aranĝo, al kies programo kontribuis ankaŭ prelegintoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj.

Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero

La 26-an de septembro 2014, du aktivuloj el Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) partoprenis la Marŝon de Fiereco (originalnome: “Pride March”) organizitan la Universitato de Filipinoj – Diliman (UPD) en la urbo Quezon, Filipinoj.

Albert Stalin Garrido, fondinto kaj ĝenerala sekretario de la organizo, kaj Gabriel Edilberto Cruz montris subtenon de la Esperanto-komunumo al la gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenraj (GLAT) personoj per kreado de du afiŝkartoj en du lingvoj, la filipina kaj Esperanto, de la mesaĝo: “La Esperanto-komunumo de Filipinoj subtenas la GLAT-movadon!”, kiujn ili montris poste marŝante kun centoj da aliaj studentoj, profesoroj, kaj anoj de junularaj organizoj kiuj subtenas la GLAT-movadon kaj fiere flirtigis ĉielarkajn flagojn de diversaj grandecoj ĉirkaŭ la ovala vojego de la Universitato.

Krome, kun la du afiŝoj Garrido kaj Cruz sukcesis unuafoje en la historio de la filipina Esperanto-movado montri la Esperanto-flagon publike. Kelkaj homoj scivolis pri Esperanto, ekzemple partoprenantoj el “Filipino Freethinkers” (“Filipinaj Liberpensantoj”), societo de filipinaj ateistoj, en kiu antaŭe membris Cruz, estante ateisto. Multaj ankaŭ faris fotojn pri la du.

La marŝado, plejgrave, estis televide publikigita de iuj stacioj kaj oni povis kapti la junulojn kun la verda flago televide. La programo, fine, daŭrigis per koncertoj fare de anoj de la GLAT-komunumo.

Universitato de Filipinoj, populare konata per ĝia nacilingva mallongigo UP, estas la plej granda universitato de la lando. La universitato ĝuas specialan aŭtonomecon kaj arde defendas la rajtojn libere esprimi sin kaj proprajn opiniojn kaj starigi organizojn sen risko de cenzuro.

La Marŝo de Fiereco okazas kadre de la Semajno de Fiereco de UP, ĉiujare kunorganizata de multaj organizaĵoj dediĉe al la GLAT-komunumo. Garrido estas unuajara studento de UP pri geodezia inĝenierado. Cruz estas studento pri muziko en Universitato de Sankta Tomaso (UST), katolika universitato en Manilo

Garrido kaj Cruz asertis, ke ili daŭre videbligos de la filipinan junularan Esperanto-movadon laŭeble en venontaj publikaj eventoj de la universitato, kie estas planate oficiale starigi universitatan Esperanto-klubon.

Raportis Alberto Garrido

Du gravaj retejoj lanĉitaj

Monda.eu estas nova retejo de la projekto “Global E-learning” dediĉita al la tutmondiĝo kun ties diversaj flankoj. Lingvo.info celas skize (sed alloge) al publiko prezenti la oficialajn lingvojn de EU kaj aldone liveri bazajn informojn pri lingvistiko. Pri ĉi tiuj plurlingvaj retejoj, kiuj havas ankaŭ Esperantan version, en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto rakontas Peter Baláž, E@I-kunordiganto. Lia artikolo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/09/240ei/