Monthly Archives: September 2014

Tra Esperantujo

En la sep komencaj paĝoj de la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto aperis artikoloj pri pluraj eventoj, kiujn okazigis aŭ partoprenis esperantistoj. Kvin el tiuj artikoloj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo. Temas pri la seminario “Elloke tutmonden, la novaj defioj por volontulado” en Visaginas, Ekumena Esperanto-Kongreso en Trento, SAT-Kongreso en Dinano, Itala Esperanto-Kongreso en Fai della Paganella kaj pri la partopreno de la aktivuloj de EEU kaj E@I en la tradicia Ekonomia Forumo en Krynica.

Legu (kaj komentu) en La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/

Biokarbo savas la planedon – Daŭripovo en la praktiko dum ArKonEs en Poznań

Roland Schnell, docento pri bioenergioj en berlina universitato, kunportis simplan aparaton, kiu surprizis la partoprenantojn. El manpleno da ligno ekestis dum malpli ol duonhoro vera lignokarbo.

La partoprenantoj lernis, ne en akademia prelego, sed en vigla diskuto, ke lignokarbo havas tradicie multajn utilajn funkciojn. La brazilanino Maria Angela konstatis, ke oni konsilas la aplikon por forpreni malbonajn odorojn el la fridujo. En japanio lignokarbo estas ofte uzata por altigi la kvaliton de akvo kaj multaj sciis, ke oni eĉ povas uzi gin kiel medikamento.

La apliko de la tradicia produkto en formo de BioKarbo estas tute nova. Antaŭ mallonga tempo sciencistoj rimarkis, ke en la ne fekunda tero de Amazonio troviĝis insuloj de fekunda tero. Ĝis tiam nekonataj antikvaj civilizacioj tie sukcesis produkti la nutraĵon por grandaj urboj. La sekreto estas ruza miksaĵo de lignokarbo, pecetoj ceramikaj kaj homa fekaĵo. En portugala lingvo la nomo estis »Terra Preta« (nigra tero) kaj intertempe estas aĉeteblaj artefaritaj miksaĵoj en diversaj partoj de la mondo.

La intereso de la industriaj landoj kreskis, kiam oni rimarkis, ke la karbo estas ege stabila kaj restas sen ŝanĝo dum jarmiloj en la tero. Ekestis la ideo, ke per ĉi tio biologie produktata karbo oni povas sekure kaj malmultekoste preni karbondioksidon el la atmosfero kaj fiksi en la grundo. En la grundo la BioKarbo ne simple kuŝas, sed elmontras utilajn efikoj. BioKarbo estas kiel spongo kun neimageble malgrandaj kanaloj. Ĝi kapablas teni la akvon kaj la mineralojn, nome la bone solveblaj nitrogenaj salojn, kiuj nun ofte rekte iras la la grundakvo. Dum sekaj periodoj la plantoj povas utiligi la provizon.

La plibonigo de la kvalito de la grundo gravas por reagi al la ŝanĝoj de la klimato. Oni atendas pli fortajn pluvojn unuflanke kaj pli longajn periodojn de sekeco aliflanke. La BioKarbo en la grundo helpas mildigi la ekstremojn. BioKarbo permesas pli efikan aplikon de sterkaĵo, kio estas produktata kun investo de energio.

La tria avantago estas, ke dum la preparo de BioKarbo eblas produkti energion por varmigi manĝaĵojn, por hejti kaj eĉ por elekta kurento. En multaj evolulandoj oni malkovris, ke la simplaj aparatoj por produkti BioKarbon taŭgs por utiligi restaĵojn el la agrikulturo kaj tiel savas arbojn. Centmiloj de la simplaj sistemoj, kiujn la partoprenatoj de ArKonEs en Poznań nutris per restaĵoj al la apuda parko, fukcias en Azio kaj Afriko por kuiri.

La internacia partoprenantaro el Esperantistoj de plaj diversaj landoj eble helpas propagandi la ideon. En la tagoj antaŭ ArKonEs esti la informo, ke la sveda ĉefurbo Stockholm gajnis premion de 1 miliono da dolaroj por projekto, per kiu la urbo transformans siajn ĝardenajn rubaĵojn en utila BioKarbon. Per la helpo de svedaj Esperantistoj eblis krei rektan kontakton al la respondeculo en la urba administracio, kiu disponigis abundan materialon pri la 10-jaraj spertoj en Stockholm. Kaj la Esperantisto malkaŝis, ke li jam komencis kun la karboproduktado en sia ĝardeno per malnovas petrolbarilo.

En la privata universitato »SRH-Hochschule« Roland Schnell dum la lastaj monatoj gvidis kursojn pri BioKarbo realigis kun studentaj grupoj divesajn sistemojn por produkti, sed ankaŭ okupigis pri kvalitkontrolo kaj ekononiaj aspektoj.

Lingvo.info proksimiĝas al lanĉo

Eŭropo multe strebas konservi diversecon kaj unikecon de lingvoj. Ĉi-aŭtune aperos en 17 lingvoj nova ilo por atingi tiun celon, la retpaĝaro lingvo.info. Ĉi tiu retejo iĝos unu el la plej modernaj kaj amuzaj retaj iloj por subteni plurlingvismon en la Interreto; ĝi celas oferti informojn pri ĉiaj lingvaj temoj kaj instigi emon lerni lingvojn.

La moto de EU estas “Unuiĝintaj en diverseco”, kaj tiu diverseco estas nenie pli evidenta, ol en la multaj lingvoj, kiujn ni parolas. Sed plej multaj el ni ne bone konas eĉ la lingvojn de la najbaroj, por diri nenion pri la lingvoj, kiujn parolas homojn en la alia flanko de nia kontinento. Kaj kio pri demandoj kiel “Kial la germana lingvo havas tiom da longaj vortoj?” aŭ “Kial italaj kantoj sonas tiel bele?”

La respondo al la unua demando nomiĝas vortfarado kaj ebligas krei vortojn kiel la faman Donaudampfschiffahrtselektrizitätenhauptbetriebswerkbauunterbeamtengesellschaft. La respondo al la dua demando estas pli simple elparolebla: verŝajne pro tio, ke estas tiom da vokaloj en la itala.

“La eŭropa lingva heredaĵo estas vera trezoro. Estas multe da interesaj lingvaj fenomenoj, kiuj ekzistas unu apud la aliaj. Ekzemple, la slovaka lingvo distingas tri genrojn, dum la najbara hungara tute ne havas genrojn! Ĝuste tiun diversecon ni strebis kapti en nia retejo kaj igi komprenebla por laŭeble plej larĝa publiko”, diras Maja Tišljar, kunordiganto de la projekto lingvo.info, kies beta versio de la senpagan prilingva retejo jam estas alirebla.

“Per tiu projekto ni ŝatus kontribui al konservado de la eŭropa lingva diverseco kaj montri al la eŭropanoj, precipe al la junuloj, ke lingvoj ne nur estas iloj por atingi celon, kio ili kompreneble ankaŭ estas, sed ke ili estas ankaŭ fascinaj, amuzaj kaj indaj celoj per si mem.”

Lingvistoj el tuta Eŭropo unuigis siajn fortojn en la projekto lingvo.info por produkti diversan kaj modernan ilon por interesiĝantoj pri lingvoj. La retejo jam estas disponebla en 17 lingvoj kaj la kreintoj planas aldoni pliajn lingvojn poste. La uzantoj povas tralegi Lingvopedion, kie ili trovos priskribojn de eŭropaj lingvoj, aŭ povas konatiĝi kun bazoj de lingvoscienco en la parto Babilono. Lingvopolis ofertas ligilojn al pli detalaj lingvaj priskriboj kaj lerniloj. La pli junaj uzantoj ĉefe interesiĝos pri la interaga lingva ludo Lingvomania, ankoraŭ kreata por prifesti lingvan diversecon kaj veki intereson al plua malkovrado de la mondo de lingvoj.


Laŭ la kreintoj de la projekto, unu el la plej gravaj ecoj de lingvo.info estas, ke ĝi estos disponebla en multaj EU-lingvoj, tiel solvante la problemon de manko de prilingvaj informoj en malpli uzataj eŭropaj lingvoj en la Interreto.

“Nia sperto sugestas, ke estas malfacile trovi kvalitajn kaj fidindajn informojn en la Interreto pri aliaj EU-lingvoj en nia propra lingvo kaj aliaj malgrandaj EU-lingvoj. Tio ne nur limigas homojn kun nesufiĉa kapablo en fremdaj lingvoj pligrandigi siajn sciojn kaj komprenon, sed ankaŭ kreas obstaklojn kontraŭ lingva kaj kultura diverseco. Lingvo.info estas grava paŝo por solvi ĉi tiun problemon”, diras Maja Cimerman Sitar, redaktorino de la paĝaro kaj estrino de la Asocio por eŭropa konscio, kiu estas slovena partnero de la projekto.

Lingvo.info estas financata de la Eŭropa Komisiono kaj kunigas 9 partnerojn el 7 landoj. La partneroj laborantaj pri la projektoj ĉiuj havas ampleksan sperton en diversaj lingvaj agadoj en siaj landoj: Germanio, Belgio, Slovakio, Pollando, Danio, Slovenio kaj Litovio. Tia interkultura partnereco ebligas taksi la enhavon de la retejo laŭ diversaj perspektivoj kaj kulturaj fonoj, kaj tiel certigas, ke ĝi estos liverita en plej taŭga maniero por ĉiu lando.

La projekto lingvo.info celas doni informojn pri lingvoj kaj subteni plurlingvismon en la Interreto. La fina produkto de la projekto estos multlingva retejo, kiu lanĉiĝos fine de la jaro 2014. La retejo lingvo.info estos moderna, interaga kaj interesa reta ilo por instigi eŭropanojn lerni lingvojn, provizi utilajn materialojn por instruistoj, subteni ekzistantajn retajn kursojn kaj montri, kiel interesaj kaj amuzaj lingvoj povas esti.

Gazetara komuniko de EEU

Le cathedral affundate

In le cathedral affundate
le pisces ha le missa
Illos canta mute bullose psalmas
a Ichthys, su salvator
qui un die les ducera
al paradiso: le oceano celeste
In timor illos tremula
pensante del diabolo
qui sovente veni con nave ruitose
equipate con un draga horripilante
Le organista sona Water Music
e Aquarium de Le Carneval del Animales
dum le pisces recipe oblatos
preparate de plancton sacre
“Missa finite es,
nata in pace”, le prestre Salmon bulli
e abundante bancos efflue
del cathedral affundate
al oceano large

Acrobatic metaphoras enigmatic

Alcunos parla in enigmas

e pila acrobatic
metaphoras sin fin le un al altere
Que illes vole dicer?
Ha illes un message celate
o ha illes invitate le ascoltator
a su oceano chaotic del subconscientia
plenate de emotiones impenetrabile?
Alcunos substitueva
rimas e rhythmos
con metaphoras enigmatic
An hodie isto marca
le differentia inter le poesia e le prosa?
(Io non es sin culpa)

Sedente a mi banco

Io vole seder sol a mi banco

e spectar le domos lontan
e le arbores vicin
Perder me in pensatas que son como nubes
e lassar le ventos prender los via
Toto io ha perdite
e toto ganiate
Nihil plus es importante
e toto es inappreciabile
Le dolor e le joia ha finite su ballo
le musica deveniva pacific
cata tono remane, tan longemente
le accordos resona in alto verso le celo
An isto es musica que solo io audi?
Io sede sol a mi banco
e super me se aperi
le spatio sin limite

A medie de cammino

A medie de cammino

inter nascentia e morte
Le dies hastivemente passa
Le horas son plenate de routines
Le plus belle memorias
perde lor lustro
Le photos son oblidate
Es como toto sempre ha essite
assi como ora
ma io sape que es le oblivion
que buffona con me
Io es solo un hospite
in le domo del vita
Io loca un camera
Le un tasca
es plenate con pecunia
ma le altere es vacue
Quando le moneta finira
Io vadera a in le nocte
pro cercar un altere domo

Aurora boreal

Le aurora boreal tocca le cymas del arbores
in su molle ballo electric
Invita a un dansa multicolor
que face le longe nocte
multo plus curte
Le pauc habitantes
del distante nord
se delecta de iste spectaculo magic
un breve momento ante que illo se dissolve
al firmamento stellate

Refugio interior

Illes pote continuar batter me

ma io non plus senti dolor,
solo dolo e tristessa,
quando le ira finalmente es extinguite
Non existe justitia
in iste valle obscur
e ultra le montes
il solo ha le solitate del vacuitate
Io cammina al interior
-a intra le crusta del dolo
nam ibi attende le pace del Buddha

LA "JETTATURA"

La Idisti divenas sempre plu dormema ed inerta, malgre ke lia nombro esas kreskanta che la interreto. La Idistala FB-i, ecepte le mea, esas anke tre dormema. Mem la linguala questioni, qui olim interesis pasionoze la Idisti, ne plus havas respondi (ecepte le mea – e me ne prizas tala temo). Anke la Ido-renkontro di ca yaro en Paris esis multarelate fiasko. Certe, on povas opinionar ke la krizo ekonomial e la pekunio-indijo dil Idisti esas grandaparte responsiva por tala situeso, quankam Paris esas un de la maxim atraktiva urbi turismal di la mondo. Ma ye la komenco dil yari 1920ma, kande Europa esabis devastita per la milito e multe plu povra kam hodie ; e kande la transportili esis plu lenta e chera, lore esis inter 200 e 300 partoprenanti che la Ido-kongresi. Pro ke itatempe la adepti di nia komuna idiomo esis multe plu entuziasmoza ed esperanta kam nunepoke.
Yes, la mondo evolucionis multe e la krizi debata a la kaprici dil reformiki tre nocis nia linguo e movado. Tamen kelka yari ante nun, la rinasko – danke la interreto – di nia movado, esis tre esperigiva. Ma subite la situeso dil Idomovado desamelioresis : nome, la Idisti divenis tre ociera e nereaktema. Nul expliko racional por ico existas. E se on serchus ye la latero dil neracionaleso ? Nia samkontinentani Italiana kredas serioze la posibleso di sorci (“jettatura”) e di sorcisti (“jettatore”-i). La diktatoro Mussolini kredis serioze ke la “jettatore”-i povus agar efikiva sorci e lua bofiliulo, komto Ciano, konsideresis da multi kom “jettatore” to quo pozis serioza problemi en lua relati kun altra personi, tote aparte kun la altaranga homi di la lora rejimo Italiana. Fine, ico esis elemento qua kontributis plu tarde a lua kondamno ye morto-puniso.
La “jettatore”-i di Napoli esas tre famoza en Italia. Or, la nuna kadukeskanta stando dil Idomovado komencis kande sud-Italiano havis problemi kun la DK. Forsan ica persono rekursis a tre apta “jettatore” di lua regiono. La sorco esis granda suceso e se la Idisti duras dormar, nia movado esas perisonta.
Plura personi opinionos ke mea judiko esas ridinda, ma se on bone reflektas pri co kad on povas trovar plu bona expliko ? Ecepte, kompreneble, se fakte la tempo di la konstruktita lingui esas pasinta e, ke, anke la altra interlingui subisas la sama problemo e la sama kreskanta desintereso.

Le kaleidoscopio

Symmetria divin 
Beltate constante
in cambiamento perpetue
Ex le centro immobile
flue nove mundos
Le colores se reflecte, le un in le altere
Flores cosmic dispersa su semines
Signos e symbolos
conflue et efflue
Le mandala vivente
cresce et expande
Le totalitate es balancia e harmonia
ma su partes dansa
in un chaos creative

Mi spirito es transformate
a un kaleidoscopio
Le parve se uni con le grande
Le partes del totalitate
se reflecte, le un in le altere
e io es prendite via
a un extasis pacific
e un pace extatic

Lumine artificial

Le lampa apud le fenestra cessava lucer

ma durante le die nemo nota isto
In le nocte le camera es vacue
Le ampulla se ha findite
e pote cader al solo
como clasmas acute
Proque io ancora porta berillos antisolar?
Forsan io non vole vider toto
Le lampas son e un pena e un benediction

Fallimento

Io cercava amor

ma trovava passion
Io cercava ricchessa
ma trovava moneta
Io cercava significantia
ma trovava contento
Io cercava fama
ma creava rumor
Io cercava pace
ma trovava monotonia

Le senioras Pac e Palac

Le senioras Pac e Palac laborava insimul in le mesme firma. 
Ma post alcun annos le firma faceva bancarupta e le senioras 
deveniva inempleate. Sin saper isto, ambes lassava su patria 
Vrauland e se translocava a Thouland. Hic ambes trovava nove labores.

Un differentia interessante inter le duo paises era que in Vrauland on 
non diceva ‘tu’ o ‘vos’ ad altere personas, ma ‘senior’ o ‘seniora’.

On solmente diceva ‘tu’ al familia e a proxime amicos. In Thouland 
on diceva ‘tu’ a omnes.

Un die seniora Palac per hasardo incontrava seniora Pac in un grande strata 
in le capital de Thouland.


Palac: Seniora Pac! Es vermente seniora?

Pac: Seniora Palac! Qual meravilia!

Palac: Quante tempore seniora vive hic?

Pac: Tres annos. E seniora?

Palac: Anque tres annos. Io labora in un libreria, como in Vrauland. Seniora anque ha trovate labor?

Pac: Si, in un bibliotheca. Libros como libros, ha ha.

Palac: Io vive in iste urbe con mi filio que ha septe annos. Ha seniora alcun filios?

Pac: No, ma io ha trovate un viro hic. Nos va maritar nos le proxime estate.

Palac: Seniora ha ver fortuna. Io non ha succedite trovar un nove viro post mi divorcia.

Pac: Io regretta isto. Ma io es secur que tu va trovar un viro tosto. Tu es multo sympathic.

Palac: Tu dice ‘tu’ a me?! Io non lo vole! Nos debe conservar nostre cultura vraulandese.

Pac: Proque? Hic in Thouland on dice ‘tu’. Isto es plus facile e practic.

Palac: Al thoulandeses io dice ‘tu’. Ma isto es un altere cultura. In le lingua thoulandese dicer ‘tu’ non es rude. In vraulandese illo lo es.

Pac: Io non vide le differentia. Si io dice alco rude, isto depende del contento, del message, non del forma grammatic.

Palac: Il es multo plus facile insultar alcuno si on dice ‘tu’. Io lo ha experientiate multe vices.

Pac: Vermente? In Vrauland io mesme ha audite un homine dicer a me: “Que seniora vade al diabolo!”.

Palac: Isto es plus difficile a dicer que le plus curte “Vade al diabolo!”

Pac: De facto toto es plus difficile a dicer. ‘Seniora’ ha tres syllabas, ‘tu’ ha solo un.

Palac: A me dicer ‘senior’ o ‘seniora’ presenta nulle difficultates. Isto es un modo de monstrar respecto al altere persona.

Pac: Ma isto anque crea distantia inter personas. Respecto e distantia.

Palac: Nos ha habite iste maniera de titular in Vrauland al minus un millennio. Proque cambiar isto nunc?

Pac: On debe progressar. Nos vive in le mundo moderne. Nos ha lassate le epocha feudal.

Palac: Dicer senior e seniora es un signo de politessa e cultivation. Io non va degradar mi manieras.

Pac: Io ha multe amicos vraulandese hic in Thouland. Nos omnes dice ‘tu’ le un al altere.

Palac: In Vrauland on ancora dice ‘senior’ e ‘seniora’ a altere homines, que non son proxime amicos.

Pac: Isto non es Vrauland. E io comprende que tu non vole esser mi amico.

Palac: Io lo vole. Ma seniora debe dar me tempore. Dicer ‘tu’ es un grande passo pro me.

Pac: Tu principios complica tu vita. Proque non prender le via plus facile?

Palac: Mi principios son importante pro me. Illos me adjuta conservar mi identitate.

Pac: Io comprende. Alora io dicera ‘seniora’.

Palac: Multo ben! Vole tu mi numero de telephono?

Pac: Io es pressate. Io debe ir al traino. Nos nos incontrara alicubi. Le mundo es parve…

Palac: Io comprende. Adeo seniora!

Pac: Adeo seniora! 

La estraro de UEA ne kontentas pri la revuo

Inter la unuaj decidoj de la nuna estraro de UEA estis trovi novan redaktoron por la oficiala gazeto de la asocio. Ekde 2002 la revuon Esperanto redaktis Stano Marček, sed tuj post sia elektiĝo en 2013 la estraro gvidata de Mark Fettes decidis ne longigi lian kontrakton.

– Ni vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la asocion, klarigis tiam Mark Fettes en intervjuo kun Libera Folio.

La decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo intime ligiĝis kun la plano pri profunda renovigo de la retejo, li aldonis.

– Retejoj estas evidente unu el la ĉefaj komunikrimedoj de la nuntempo, kaj oni ne povas neglekti ilin. Sed ankaŭ nia revuo restas ege grava rimedo, precipe por komunikado kun niaj membroj. Nepras havi revuon, kiel diras la Strategia Laborplano, “kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio.”

Kiel nova redaktoro en oktobro 2013 estis elektita la tiam 57-jara brazilano Fabrício Valle.

– Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro. Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero, Mark Fettes komentis en gazetara komuniko.

La elekto vekis iom da miro precipe en Brazilo, kie oni atentigis, ke la nova redaktoro dum longa tempo troviĝis flanke de la organizita movado. En intervjuo kun Libera Folio Fabrício Valle konfirmis, ke li jam de jardeko ne membras en la asocio, kies revuon li redaktos, sed li ja promesis aliĝi al ĝi.

Unuafoje dum la historio de UEA, la redaktoro de la revuo nun troviĝas ne nur ekster la Centra Oficejo, sed sur tute alia kontinento. Krome la enpaĝigon ekprizorgis ne la nova redaktoro mem, sed neesperantista grafikisto en alia parto de Brazilo. La aranĝo kondukis al pliiĝo de eraroj kaj foja neakurateco. Interalie estis forgesita la aperigo de la ĉiujara estrara raporto.

La aspekto de la revuo post la ŝanĝo de la redaktoro iĝis tre bunta, sed la enhavo ne kontentigis ĉiujn – evidente ankaŭ ne la estraron. Dum sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo en la universala kongreso en Bonaero en julio, Fabrício Valle klarigis, ke liaj ĝistiamaj numeroj estis “eksperimentaj”. Pli bonan revuon li promesis venontjare – se la estraro renovigos lian kontrakton.

Pri eventuala daŭrigo de la kontrakto la estraro de UEA devis decidi antaŭ la fino de aŭgusto. Libera Folio jam en la lastaj tagoj de aŭgusto kontaktis la estraron kaj ĝeneralan direktoron de UEA por ekscii, kiel statas la afero. Respondo de la prezidanto de UEA venis nur la 10-an de septembro, post du memorigoj.

Montriĝis, ke la estraro efektive ne estas kontenta pri la enhavo de la revuo, kaj tial decidis ne longigi la kontrakton de Fabrício Valle je plena jaro. Anstataŭe oni prokrastis la decidon ĝis marto. En sia respondo, sendita al Libera Folio kaj al la komitato de UEA, Mark Fettes klarigas la kialojn:

– La nova redaktoro enkondukis novan grafikan aspekton kaj alian stilon kaj emfazon en la enhavo. La Estraro, kvankam ĝi ne postulas perfektecon, tamen ne estas plene kontenta pri kelkaj gravaj aspektoj de la revuo, interalie la postprovlega korektado de lingvaj kaj tajperaroj, la ĵurnalisma traktado de movade gravaj temoj, kaj la komunikado de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA.

Antaŭ ol fari la finan decidon, la estraro volas doni al la redaktoro la ŝancon plibonigi sian laboron. Tial oni nun donas al Fabrício Valle kontrakton por la unuaj sep numeroj de la venonta jaro.

– Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado sur la menciitaj kampoj, kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj. Fabricio Valle esprimis komprenemon pri tiu decido de la Estraro, kaj konfirmis sian volon daŭrigi sian laboron en 2015 sub tiuj kondiĉoj, Mark Fettes skribas en sia mesaĝo.

Li ne respondis al kompletigaj demandoj de Libera Folio. En la diskutejo de la komitato de UEA, la multjara oficisto de UEA kaj provleganto de la revuo Rob Moerbeek komentis, ke ankoraŭ estas espero, kaj ke Fabrício Valle promesis “restudi la lingvon”.

Profesoro Klemensiewicz kaj Esperanto

Profesoro Zenon Klemensiewicz (1891–1969), elstara pola lingvisto, iama vicprezidanto de la Pollanda Akademio de Sciencoj kaj direktoro de la Instituto de Lingvoscienco ĉe la Akademio, ne nur plurfoje subtenis Esperanton en artikoloj kaj intervjuoj, sed li mem lernis kaj uzis la lingvon. Pri la rilato de prof. Klemensiewicz al Esperanto la pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński rakontis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto kadre de la kleriga rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu artikolo, dek semajnojn post la papera publikigo, aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/09/klemensiewicz/

Eldonado sen mitoj

Inter 1976 kaj 1990 funkciis en Hungario signifa libroeldona aktivado. Entute, dum 1976-90 HEA eldonis 138 librojn en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 21.429 en la suma eldonkvanto 368.948 ekzempleroj. Vilmos Benczik, kiu tiutempe prizorgis la eldonejon de HEA, en la julia kajero de La Ondo de Esperanto rakontis pri la problemoj kaj solvoj de la eldonado, interalie, pri la amasa vendado de la libroj de HEA en Sovetunio.

Lia artikolo “Libroeldonado sen mitoj” estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/09/benczik/

Le promenada del digitos

Primo vade le pollice
post ille seque le indice
ma le digito medie
deman e hodie
probara cessar un bombice
Le digito anular
debeva annullar
e su explication
pareva ser un fiction:
“Le digito auricular
io va expedicular
solo duo digitos tunc
promenar se pote nunc”