Monthly Archives: July 2014

Fratre Jacob (Canzon)

Yo ha trovat un internet-págine con versiones in mult lingues del famosi frances canzon por infantes Frère Jacques. Yo pensa que it es témpor por un Interlingue version del canzon.

 

FRATRE JACOB

Fratre Jacob, Fratre Jacob
dormi tu, dormi tu?
It sona ja li cloches, it sona ja li cloches.
Ding ding dong, ding ding dong.

Mark Fettes unuafoje inaŭguris Universalan Kongreson

Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99-a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27-an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la argentina ĉefurbo Bonaero.

Komence la prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis la ambasadoroj de Ukrainio kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Gazetara Grupo. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino.

Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado kaj enlande konata politikisto. Li bonvenigis en Esperanto la kongresanojn kaj, daŭrigante hispane, emfazis la gravecon de espero kaj persisto en la strebado de la esperantistoj por pli justa mondo.

Sian bonvenigan saluton la prezidanto de LKK Jorge Cabrara komencis per danko al sia loka teamo, al UEA pro la decido kongresi unuafoje en Argentino, kaj precipe al la kongresanoj pro la preteco de multaj el ili fari longan vojaĝon.

Poste estrarano de UEA Barbara Pietrzak legis la mesaĝon de L.C. Zaleski-Zamenhof. Li citis la komencon de la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos?. Dum la nuna UK oni provos trovi respondojn kaj solvojn por certigi daŭripovan estontecon por la homaro. La nepo de Ludoviko Zamenhof serĉis kaj trovis ilin en poemo de sia avo:

“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas, –
“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor’ al ni sonas:
“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,

se vi pacience eltenos.

La vicprezidanto de UEA Stefan MacGill anoncis la decidon de la Komitato elekti la brazilan eldoniston kaj literaturiston Gersi Alfredo Bays kiel Honoran Membron de UEA, kaj legis lian biografieton.

Je tiu punkto la prezidanto petis minuton da stara silento, memore al la mortintoj kaj suferintoj dum la antaŭa jaro, ĉu en militoj, malpacoj, ĉu rezulte de naturaj aŭ aliaj katastrofoj.

Rafael Henrique Zerbetto enkondukis la kongresan temon: Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco kaj invitis la kongresanojn al la tri pritemaj kunsidoj, kiuj disvolviĝos sub lia gvido. Li konstatis, ke Ludoviko Zamenhof kreis pli ol lingvon, nome ankaŭ perilon por proksimigi landojn kaj homojn.

Esperantistoj strebas esti pacigantoj kaj protektantoj kontraŭ lingva diskriminacio kaj la formorto de lingvoj — sed kion ili praktike faras? Ne sufiĉas nur uzi Esperanton por atingi sociajn ŝanĝojn kaj daŭripovecon — necesas konscia engaĝiĝo kaj aktivaj streboj. Gravas atentigi pri la komunika maljusteco, kiam homoj regantaj la anglan uzas ĝin en internaciaj rondoj, ekskludante tiujn, kiu ne regas ĝin. La celo estu flegi socian kaj ekonomian progreson, sed fari tion kun respondeca zorgo pri la ĉirkaŭa medio.

Gazetara komuniko de UEA

La inaŭgura parolado de Mark Fettes aŭskulteblas ĉi tie.

Valle klarigis, ke la revuo daŭre estas eksperimento

En kunsido de legantoj de la revuo Esperanto, kiu ne estis aparte alloga programero, komence ĉeestis nur 20 kongresanoj. La redaktoro de la revuo, Fabricio Valle, kiu ekpostenis komence de tiu ĉi jaro, deklaris ke li ne volas resti kiel redakto dek jarojn aŭ same longe kiel Stano Marček. Li ankaŭ tre bonvenis la kritikojn de legantoj. La kunsido okazis dimanĉe la 27-an de julio en salono Mattos en 99-a Universala Kongreso en Bonaero.

Valle konstatis, ke la sep ĝis nunaj numero estis eksperimentaj, kaj ke ankoraŭ dum la restantaj numeroj de tiu ĉi jaro la revuo serĉas finan formon sub la nova redaktoro. La nova redaktoro diris, ke lia potencialo ankoraŭ ne atingis sian plej altan ŝtupon. Se la estraro lasos lin daŭrigi la laboron la novtipa revuo estas plene preta komence de venonta jaro. Tamen li promesis jam nun ne plu uzi fortajn kolorojn fone de tekstoj, kio estis unu el la kialoj por tio, ke tekstoj foje estis malfacile legeblaj.

La verkanto de tiu ĉi raporto ricevis jam en la unuaj kursoj en la fako pri ĵurnalistiko en la universitato de Tampereo en Finnlando antaŭ preskaŭ 30 jaroj fortan konsilon ne uzi tekston kiel grafikan elementon, kiel laŭ la instruisto de ĵurnalistiko tiutempaj junuloj ofte faris, metante tekston sur fotografo aŭ uzante koloran fonon. Plej legebla estas nigra teksto sur blanka fono kaj la celo de tekstoj estas ke ili estu legataj, kaj ne necesus fari ion por malfaciligi tion, oni instruis. Tiun konsilon eble ne aŭdis la redaktoro de la revuo Esperanto.

La plej ofta plendo inter la publiko tamen estis la tro malgrandaj litertipoj en la revuo. Granda parto de la legantoj estas homoj nejunaj, kun neperfekta vidkapablo, kaj ili estas aparte multaj inter tiuj, kiuj legas la revuon nur el papera formo, sen ebleco pligrandigi la tekston, kio eblas en reta versio.

Eĉ fine de la kunsido iu kiu alvenis malfrue kriis, ĉu iu ne plendis pro la malgrandaj literoj. Valle tamen klarigis ke la literoj ne povas esti tro grandaj, ĉar tiam eĉ malpli da teksto povus aperi. Inter kritikoj aperis ankaŭ ke estas tro da informoj kaj diversaj materialo en ĉiu paĝo. Valle konfesis ke la revuo ankoraŭ ne estas bona kaj ke li ne estas certa ĉu li estas la plej bona el la kandidatoj pro la posteno de redaktoro sed kiam li estis elektita li ne povis dormi nur tri noktoj.

En sia sinprezento Valle diris ke li lernis Esperanton jam en 1970-1971 kaj ĉiam restis aktiva esperantisto, kvankam li interalie restis flanke de movado iam dum deko da jaroj. Aliflanke li estis iutempe laboranto de Brazila Esperanto-asocio kaj redaktis brazilajn Esperanto-gazetojn, li klarigis. Krome li gvidis eldonejon, kiu eldonis plejparte portugallingvajn librojn.

La granda parto el kunsido temis pri klarigo de Valle pri tio, kiel li faras la revuon. La kompostisto estas neesperantisto, loĝanta en alia urbo, kio laŭ la plej akravidaj komentantoj videblas el la enhavo, ĉar la kompostisto ne scias, kio estas grava por esperantistoj. Tamen laŭ Valle ne kulpas la kompostisto sed li mem, ĉar li gvidas la laboron de la kompostisto. Valle ankaŭ plendis pro manko da reagoj kaj kunlaborantoj, laŭ li esperantistoj ne estas tre reagemaj.

Krom malgrandaj literoj kaj koloraj fonoj, Valle ricevis ankaŭ relative multe da laŭdoj, ekzemple de Lucille Harmon, kiu subtenis la stilon de la antaŭa redaktoro sed la nuna estas laŭ ŝi eĉ pli bona. La nova stilo de la revuo estas laŭ granda parto el alveninta publiko “vigla kaj interesa”, “io tute nova”.

Dum Valle ne volas resti longan tempon kiel redaktoro, li tamen planas lasi heredaĵon por sia posteŭlo, nome la manlibron de redakcio de Esperanto, kie aperos utilaj informoj kaj konsiloj por kunlaborantoj kaj eventuale ankaŭ por la estonta redaktoro, ekzemple ke ne indas uzi konceptojn kiel printempo aŭ vintro en revuo kiu estas legata tutmonde en diversaj klimatoj, necesus diri ekzemple la nomon de monato anstataŭe. Tio aliflanke estas principo kiun UEA sekvas de multaj jaroj, sen bezono por aparta manlibro.

Ankaŭ listo de uzataj landnomoj kaj aliaj similaj konsiloj aperos en tiu manlibro, al kies preparo lin instigis ankaŭ la ekzemplo de manlibroj ĉe kelkaj brazilaj gazetoj kaj revuoj.

Valle heredis la Facebook-paĝon de la revuo el sia antaŭulo, sed li mem kreis Twitter-konton por la revuo, ejon en Slideshare kaj ankaŭ Youtube-kanalon, kvankam tie nun estas nur unu filmo.

Malgraŭ la uzo de novaj teknikaj iloj Valle propradire tamen apartenas al ĵurnalistoj de malnova skolo. Li volus, ke la revuo aperu minimume 12-foje anstataŭ 11 kiel nun. Se financoj tion permesus, li volus aperigi eĉ 24 numerojn jare, kun ne nur 24 paĝoj kiel nun, sed 28 aŭ eĉ 32. Krome li volus havi en revuo profesiajn kontrollegantojn.

Kvankam Valle parolis pozitive pri la reta versio, kies apero en estonteco estas en la manoj de la estraro, liaj ideoj pri pli ofta aperritmo kaj pli da paĝoj por la papera versio estas io, pri kio almenaŭ eŭropaj gazetoj kaj revuoj jam rezignas, transmetante ĉiam pli da materialoj al reto.

Raportis: Jukka Pietiläinen

La kongresanoj kontentas pri la estraro

En la programero estraro respondas apris nenia kritika demando aŭ komento. Ankaŭ ne aperis ajna demando pri la jarraporto kvankam unu el la celoj de tiu programero, laŭ la nova strukturo de la kongresaj aranĝoj, estas ĝuste ebligi diskutadon pri la jarraporto. La programero eĉ ricevis novan nomon Estraro respondas – jarraporto kaj en la komenco estis disdonataj paperaj kopioj de jarraporto de la estraro, kiu komitato jam traktis kaj laŭplane akceptos en vendrera kunveno.

Komence la salono, taŭga por ĉirkaŭ 100 kongresanoj, estis ne eĉ duone plena, sed iom post iom arigis interesitoj kaj fine ĉeestis proksimume 60 kongresanoj. Granda parto el la programero iris al sinprezento de estraranoj, el kiu tamen du ne ĉeestas la kongreson, nome Stefano Keller kiu ne povis partopreni pro familiaj kialoj, kaj Martin Schaeffer, kiu farigis patro unu tagon antaŭ la kongreso kaj devis nuligi siajn flugojn. Kiel iom ironie konstatis Mark Fettes, ke li kiel estrarano de UEA devus plibone plani la naskiĝdatojn de infanoj estontece. La sinprezentoj prenis pli ol duonhoron kaj restis ĉ. unu horo por demandoj.

Tamen ne venis eĉ unu kritika aŭ negativa demando, do prefere estus nomi la ĉi-jaran kunsidon estraro sin prezentas kaj akceptas konsilojn. Ankaŭ ĉeestis redaktoro de Esperanto Fabricio Valle kiu poste faros raporton por revuo Esperanto.

Ŝajnas ke la ĉeestintoj kontentas pri la estraro kaj konsideras ke ne estas facilaj solvoj por aktualaj problemoj de la asocio. La ĉefaj demandoj rilatis al tio, kiel eblus altigi la nombron de membroj kaj se tio ne okazos, kiel trovi pli da mono por agado.

Pri la planoj de la estraro altigi membronombron demandis inter alie Alex Kadar el Francio. Siajn ekzemplojn donis membroj kaj estraranoj, ekzemple Lee Jung-Kee aktive varbis en Koreio kie la membronombro de UEA duobliĝis en mallonga tempo. Ankaŭ aliaj ĉeestantoj rakontis pri siaj ekzemploj, kiel ekzemple en japoana kongreso kutime estas programero pri delegita reto kaj tio donas eblecon rakonti pri avantaĝoj de membreco en UEA. La estraranoj ankaŭ varbas vojaĝante al diversaj aranĝoj de landaj asocioj kaj prezentas UEA-n tie, tiel ili laŭ Stefan McGill ankaŭ lernas aferojn pri situacio en diversaj landoj, kiujn ne eblas lerni el paperoj

La estraranoj kredas ke Ĉinio kaj Azio ĝenerale, ankaŭ Sudameriko estas regionoj kie eblas trovi novajn membrojn, sed Eŭropo estas malpli facila besto. Fettes supozas, ke en en reta mondo, ekzemple en Facebook kaj Lernu.net eblus trovi novajn membrojn. En Facebook UEA havas kelkmilojn da ŝatantoj el kiuj granda parto ne estas membroj de UEA. Estis esprimita la opinio, ke taŭgaj invitaj varbkampanjoj en retaj medioj povus porti pli da membroj.  Regis unuanimeco pri tio ke necesas varbi pli kaj fari membreco utila por aliĝintoj, tiel ili aliĝu ne nur pro ia morala devo.  Ankaŭ pli da donacoj al fondaĵo Canuto helpus kreskigi membronombron.

Argentina kongresano Rubén Luiz Sánchez demandis, ĉu eblus, ke samtempe kun aliĝo al UEA eblus facile aliĝi ankaŭ al ILEI, kio povus instigi junajn esperanto-instruistojn kun limigita financa situacio farigĝ membroj de ILEI. Tio estas laŭ estraranoj esplorinda, sed necesus solvi la financan situacion ĉe ILEI, kiu bezonas monon por financi siajn servojn, unuavice eldonon de Internacia Pedagogia Revuo.

Necesus ankaŭ novaj manieroj doni al interesitoj eblecon partopreni en aktivadoj de UEA, oni konstatis. Rilate tion Fabricio Valle menciis komenton en Libera folio kie iu atentigis, ke li mem volus iel partopreni en realigo de asociaj celoj – sed ne scias kiel fari tion. Grandaj esperoj estas ligitaj ankaŭ tiurilate al la iam lanĉota nova retejo, kiu eventuale donos eblecon aktivigi membrojn kaj informi al interesítoj kiel ili povus partopreni en aktivadoj.

Se membronombro ne kreskos, akriĝos demandoj pri financa situacio. Oni demandis, ĉu ne eblus uzi la asocian kapitalon por financi la agadon. Kiel diris Mark Fettes, tio jam okazas ĉar la kapitalo donas renton kiu estas uzata por agado. Rilate testamentojn, kiel rimarkigis Loes Demmndaal, iama estrarano, ili kutime ne havas apartan celon kaj tial ili iras al kapitalo, sed ĉiu kiu testamentas aŭ donacas monon rajtas mem diri ĉu tiu mono estu uzata ekzemple al kulturo aŭ informado kaj tiukaze ĝi devas esti uzata por tiu celo.

Aldona grava problemo laŭ prezidanto Fettes estas, ke la asocio elspezas tro da mono por agadoj tradiciaj, kaj tamen ne evidentas, ĉu indas ekzemple eledoni paperan Jarlibron kaj admistri delegitan reton – laŭ li ne estas klare, ke ĉiuj rimedoj uzataj fakte antaŭenigas agadojn, kiuj inspiras esperantistojn. Iuj agadoj laŭ li eksmodiĝis – necesas ke bonaj tradicioj restu, sed ke malbonaj tradicioj donu lokon al novaj.

Aperis ankaŭ demando fare de kubano Alberto Fernández-Caliennes Barrios pri tio, ĉu la statuso de UEA kiel neprofoita organizo ebligus havigi monon ekzemple per lingvokursoj. Mark Fettes ne vidis problemon en tio, kaj opinias tiun terenon esplorinda.

Ankaŭ la kreo de grupo de neesperantistaj ŝatantoj de Esperanto aŭ de UEA ekzemple en Facebook povus doni financajn rimedojn, ĉar ŝajne estas cent- aŭ miloble pli facile, kiel tiun esprimis Fettes, trovi homojn kiuj pretas donaci monon por progresigo de Esperanta movado ol tiujn kiuj pretus mem lerni Esperanton. Laŭ Fettes, ankaŭ turismaj servoj povus esti ebla fonto da enspezoj. Kritikan voĉon levis ĉefo de Esperantotur Andrzej Grzębowski, laŭ kiu estas nuntempe malpli facile trovi kunlaborantojn por turismaj projektoj ol antaŭ kelkaj jardekoj. Du trionoj el servoj perataj de Esperantotur laŭ li estas nuntempe luksaj krozadoj.

Raportis: Jukka Pietiläinen

La kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn

La Universala Kongreso en Bonaero en jam tradicia maniero estis enkondukita per movada foiro, dum kiu sian agadon prezentis pli ol kvardek organizaĵoj, inter ili neoftaj gastoj kiel Urugvaja Esperanto-Asocio kaj Venezuela Esperanto-Asocio. Aliflanke mankis pluraj eŭropaj landaj asocioj, kiuj kutime prezentas sin. Almenaŭ dum la movada foiro ŝajnis, ke la kongresejaj gardistoj pli aktive ol kutime atentas pri la kongresaj insignoj – mi jam kelkfoje vidis, ke ili ne enlasis personojn, kiuj ĝin ne havis.

Ĉi-jare la kongresanoj ricevis po dek ekzemplerojn de hispanlingva informilo – la unua en serio de planataj nacilingvaj informiloj. La malgranda A6-formata informilo tamen havas plejparte blankan tekston sur verda fono, kio estas nur malfacile legebla.

La komitata kunsido sabate posttagmeze komenciĝis iom improvizite. Unu el la kialoj estis la foresto de ĝenerala sekretario Martin Schäffer, kiu laŭ informo aperinta en Facebook fariĝis patro tuj antaŭ la kongreso. Temas pri komitata bebo, ĉar ankaŭ la patrino Mallely Martinez, estas komitatano, kaj evidente ne povas ĉeesti. Ankaŭ alia estrarano, Stefano Keller, ne ĉeestas la kongreson.

Interalie mankis anticipa interkonsento pri la protokolantoj, kiuj devis esti trovitaj haste dum la sama antaŭtagmezo. La protokolantoj fariĝis Jukka Pietiläinen, kiu estis avertita kelkajn horojn pli frue, kaj Lucille Harmon, kiu ricevis la informon nur dum la komenco de la kunsido. La kvorumo de la kunsido tamen estis bona, kio kutimas esti regula en kongresoj ekstereŭropaj. El 61 komitatanoj ĉeestis 36, do klare super la minimumo por kvorumo, kiu estas 32.

La estrara raporto estis diskutita dum la unua kunsido sed la akcepto okazos nur vendrere. Pro la malfruo prezenti la raporton al la publiko, la estraro enkondukis novan programeron, aŭ fakte adaptis la malnovan: la priskribo de la tradicia programero Estraro respondas enhavas nun aldonon, laŭ kiu tie eblas diskuti ankaŭ pri la estrara raporto. Jam en antaŭaj jaroj en la komitata kunsido ankaŭ la publiko, do la membraro, povis fari demandojn kaj partopreni la diskuton pri la estrara raporto.

La komitata kunsido spite komencajn problemojn iris pli glate ol kutimis dum kelkaj lastaj jaroj. La nova prezidanto Mark Fettes gvidis la kunsidon profesie, kvankam la komenco malfruis je 15 minutoj kaj necesis tri-foje plilongigi la kunsidon por ke la tuta afero planita por sabato estu traktita. La kunveno finiĝis 30 minutojn post la planita tempo.

Pro la malgranda kongreso necesis ŝpari, do la inaŭguro okazos ne en la ĉefa kongresa hotelo Panamericano sed en alia. Krome ankaŭ la movada foiro kaj kelkaj aliaj programeroj okazos en ankoraŭ tria hotelo, do kongresejoj ne estas nur unu sed fakte tri, kiuj tamen situas relative proksime unu al alia (600 metroj).

Pro tiuj, kiuj tradicie kutimis ricevi la inviton al urba akcepto, la ricevo de dokumentoj ĉi-jare estis malagrabla surprizo, ĉar tie mankis invito al la akcepto. En komitata kunsido oni informiĝis per la raporto de la prezidanto de LKK, ke la urba akcepto ankoraŭ ne estas konfirmita. Eventuale urbestro venos malfermi la futbalmaĉon, kiu okazos ĵaŭde inter esperantista teamo kaj argentina teamo kaj la akcepto rilatos al ĝi. Neklaras ĉu necesas spekti la tutan maĉon por povi partopreni la akcepton. Aliflanke la urbestro jam bonvenigis ILEI-anojn en la nacia parlamento.

Parto de la kongresanoj ankaŭ ricevis anstataŭ invito al ĉi-jara akcepto por la societo Zamenhof, la invitilon por la pasintjara akcepto en Rejkjaviko. La problemo estas, ke eventuale multaj ricevintoj de malĝusta dokumento kontrolos ĝin nur tuj antaŭ la akcepto, kaj mankas la loko de la akcepto en la kongresa libro. La akcepto okazos ne en la ĉefa kongresejo, sed en la sama hotelo kie okazis la movada foiro en sabato.

La nova estraro portis al la kongresa programo sufiĉe multe da ŝanĝoj. La tagoj de la kongreso ricevis novajn nomojn – ne plu estas tago de la libro aŭ tago de la lernejo, sed la tagoj titoliĝas laŭ ĉefaj punktoj de laborplano: lundo estas Tago de konsciiĝo, mardo estas Tago de kapabligo, ĵaŭdo estas Tago de komunumo kaj vendredo Tago de kunordigo.

Same la tradicia programero Tago de lernejo nun fariĝis Tago de kapabligo. En tiuj tagoj okazos seminarioj kun la celo enkonduki iom pli da aktivula trejnado al la kongresa programo. Temas pri unuhora prelego aŭ enkonduko kaj poste duhora seminario pri la temo. La programeroj pri kunordigo tamen okazos jam en ĵaŭda posttagmezo, ĉar mankis tempo por ili en vendredo kiam okazos la dua parto de komitata kunsido.

Alia ŝanĝo estas ke la tradiciaj subkomitataj kunsidoj estas nun baptitaj al komitataj forumoj. La nova nomo estas elektita por fari la programerojn pli allogaj por nekomitatanoj. Ankaŭ la novaj komitataj forumoj rilatas al ĉefaj eroj de laborplano: konsciiĝo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo.

La komitato progresis en akcepto de reta voĉdonado, kiu aperis jam en la rekomendoj de la kunsido en 2010. Por la ĉi-jara kunsido la prezidanto verkis proponojn pri reta voĉdonado kaj reta kunsido, kiujn traktas la dumkongresa laborgrupo kie membras Sebastian Kirf, Francisco Maurelli, Johannes Mueller, Orlando Raola, Brian Moon kaj Stefan McGill, kaj eventuale la komisiono interkonsiliĝos rete kun Martin Schaeffer. Kelkaj komitatanoj esprimis ke eventuale nun estus pli bone decidi pri reta voĉdonado (kiu kunhavus ankaŭ diskutan fazon) ol akcepti samtempe ankaŭ eblecon por reta kunsido, kio povus kaŭzi pli da problemoj, same statutajn kiel teknikajn. La tasko de laborgrupo tamen estas okupiĝi pri ambaŭ kaj prezenti la rezulton vendrere al la komitato.

Ankaŭ por la tradicia komisiono pri kongresa rezolucio estis elektitaj nur viroj: José Antonio Vergara, Rafael Henrique Zerbetto, Sebastian Kirf kaj Brian Moon, la lasta kun esprimo ke li ne havas ion por kontribui al la enhavo sed pretas helpi lingve la preparadon. La kongresa rezolucio estas kutime celita ankaŭ por neesperantistoj kaj ĝi aperas samtempe ankaŭ angle kaj france. Do la sola virina elektito dum la sabata komitata kunsido estis la dua protokolanto Lucille Harmon. Tamen el la ĉeestantaj komitatanoj almenaŭ kvarono estis virinoj.

En traktado de jarraporto montriĝis ke ankoraŭ ne estis uzata eĉ unu eŭro el pasintjara decido preni 100.000 eŭrojn el la buĝeto por la renovigo de la retejo de UEA. Laŭ la estraro, ankoraŭ ne maturis la novaj ideoj kaj la ĝisnuna prizorgado de la retejo estis pagita el jam ekzistanta buĝetero pri la retejo.

En la diskuto pri la plenumo de decidoj de la Rejkjavika kunsido montriĝis ke progreso, do plenumo de faritaj decidoj, okazis en la kampo de trejnado, ĉar jam okazis kelkaj trejnseminarioj, sed plej mankis progreso en landa kaj regiona agado, ĉar simple mankis homfortoj por fari la taskojn. La sola kio iomete realiĝis estis okazigo de lokaj kursoj kun informo aperinta en edukado.net Progreso en plenumo de aliaj decidoj eblus nur per havigo de pli granda laborgrupo.

La elekto de novaj komitatanoj C kaj de elekta komisiono estis prokrastita al la vendreda kunsido. La sola elekto kiu estis farita per voĉdono estis la elekto de Gersi Alfredo Bays kiel nova honora membro, kies nomo estos oficiale diskonigita en la solena inaŭguro en dimanĉo. Diplomojn pri elstara agado ricevos Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, So Gilsu, Gotoo Hitoshi, Wim Jansen, Christer Kiselman, Ellen Eddy kaj Rubén Diaconu, kaj diplomojn pri elstara arta agado Sten Johansson, Dmitri Ŝevĉenko, Bertilo Wennergren, kaj Eŭgen de Zilah.

La vetero en Bonaero estas la plej malvarma dum tiu ĉi jaro. Nokte la temperaturo povas proksimiĝi al nulo, sed tage estas ĉ. 10 gradoj aŭ iomete pli. Kio estas agrable malvarmeta por nordianoj, estas simple tre malvarme por multaj aliaj. La veterprognozo por la daŭro de la kongresa semajno enhavas pli varmajn tagojn, eĉ ĝis pli ol 20 gradoj. Tamen ne okazis pluvoj sed suno brilis dum la unua kongresa tago.

La kongreso eventuale estos la plej malgranda post la dua mondmilito, eventuale eĉ la plej malgranda post la jaro 1920. En tiu unua kongreso post la unua mondmilito estis 408 aliĝintoj. En la ĉi-jara listo de aliĝintoj en Bonaero ĝis nun estas 657 personoj el 56 landoj. Ĝenerale la meza aĝo de partoprenantoj ŝajnas eĉ pli alta ol kutime, tamen inter la pli junaj partoprenantoj estas multe da sudamerikanoj, el kiuj multaj inkluzive de la prezidanto de LKK, partoprenas sian unuan Universalan Kongreson.
Raportis: Jukka Pietiläinen

Akademia pledo por venkigi la anglan

En sia libro “Linguistic Justice for Europe and the World” 1 (Lingva justeco por Eŭropo kaj la mondo) Philippe [Filip] Van Parijs disvolvas politikan teorion pri la maniero en kiu institucioj devus reagi demokratece al la evoluantaj potencrilatoj inter lingvoj. Lia antaŭfiksita celo en tio estas kunlaborema 2 justeco, t.e. justa dividado inter la lingvaj komunumoj de la profitoj kaj suferoj fiksita per konsentado inter naciaj kaj internaciaj institucioj, en kiuj ili estas reprezentataj, se tiuj kunlabore volas vojon trabati al si por eble malplej dolora transiro al ĉiujn ampleksanta franklingvo 3.
La aŭtoro interpretas lingvan justecon tiel ne kiel staton de rilatoj kiu devas esti atingita surbaze de la plenumado de certaj eksplicitaj individuaj kaj lingvokomunumaj lingvaj rajtoj en kiuj ĉiuj lingvoj estas egalaj, sed kiel evoluigotaskon por la homaro aŭ – malpli ambicie – por la Eŭropa Unio.
Por kontraŭuloj de la domina rolo de la angla la legado ne estas ĝojo, ĉar Van Parijs alprenas kvazaŭan ĵargonon por tipigi la diversajn rolulojn en tiu procezo, ekzemple tiuj kiuj ne (ankoraŭ) scias paroli la anglan lingvon estas “lingve handikapitoj”. Li opinias, ke oni ne priplendu tiujn, kiuj devas suferi jarojn da intensiva studado, ĉar ili ja memvole elektis fari tion (p. 51).

La angla nehaltigebla

Van Parijs opinias, ke la transiro al la angla kiel komunika lingvo estas praktike neevitebla, kaj li montras statistikojn pri la forte plialtiĝantaj prianglaj kompetentoj ene de Eŭropo 4 kaj en Ĉinujo 5.
Mi konsentas, sed ĉu tio altiĝego estas miriga, se kalkuli kun la eksterordinaraj atendoj pri propra estonta profito, kiujn homoj flegas rilate al eklerno de la angla lingvo, kaj kun la grado de publika akceptiĝo en kiu la angla superas aliajn, konkurantajn lingvojn?
Nenie Van Parijs aludas al la fakto, ke granda parto de la lernantoj de la angla lingvo estas simple devigataj lerni ĝin, nek – parolante pri la volontuloj – al la elreviĝo de multaj pro neatingo de sufiĉe alta kompetento por angle komuniki aŭ okupi prirevatan laborlokon. Ĉu estas ne-menciinde, ke la tutmondaj klopodadoj alproprigi al si la anglan lingvon estas tre malsufiĉe kost-efikaj?

Tutmonda egaleca justeco

Tutmonda facila komunikado ne estas valoro por Van Parijs en si. Supre en lia hierarĥio de valoroj estas (tutmonda) egaleca justeco 7. Progreso al egaleca justeco postulas la elmergiĝon de transnacia demos 8 t.e. de la ebleco por ĉiuj kategorioj de civitanoj celtrafe konsultadi kaj mobilizi translime. La elmergiĝo de tia demos estas helpata, eĉ nur ebligata per la disponeblo de komuna lingvo.
Kiom realisma estas tiu esperatendo? En ĉapitreroj 2.9 kaj 2.10 la aŭtoro kalkulas kiu sumo estus necesa en financa interkonsento inter Francujo kaj Britujo, laŭ kiu la lasta plene kompensus la francojn pro la fakto, ke ilia ĉiujara perimposta elspezo por financi la lernejan sistemon por lernado de fremdaj lingvoj estas proksimume € 100,= pli ol la analoga perimposta elspezo en Britujo (€ 138,= kontraŭ € 36,=) 9. Nuntempe estas tiel, ke 20% de la francoj povis memraporti, ke ili bone regas la anglan, sed nur 3,6% el ili tre bone 10. Ĉar estas multe pli da ne angle parolantoj ol nur la francoj, sed la financa ŝarĝo ankaŭ devus esti portata de aliaj anglalingvaj landoj, li finkonkludas al ĉiujara imposta ŝarĝo por civitanoj de anglalingvaj landoj de € 1000,=.11 Ĉar la britoj neniam kompensos la mondon pro ĝia penado lerni la anglan 12, la denaske ne-angle parolantoj devos iri preni tiun kompensaĵon. De tio venas la opinio de Van Parijs, ke la ne-angla mondo malrekonu la rajtojn de la landoj je siaj anglalingvaj intelektaj propraĵoj. (2.12)
Van Parijs koncedas pro tio, “ke la plimulto de lingvoj en la mondo estas lingve multe pli malproksime de la angla ol estas la franca, 10 elcento de bonaj regantoj – anstataŭ 20 kiel en Francujo – verŝajne ne estas tro maltrafa.”13 Mankas en la libro konvinkoprovo, ke tiuj 10% de ne-angle-parolantoj, se motivitaj, estos sufiĉaj por formi kun (motivita parto el) la 100% denaske angle parolantoj politikan forumon kiu kapablos demokrate gvidi la amasojn en komuna strebado al internacia egaleca justeco.
En la filozofio de Van Parijs “(komuna) lingvo gravas simple kiel rimedo de komunikado, ne kiel kerna komponento de kulturo” (p. 30). En tio lia strategio estas kontraŭa al tiu de la plimulto de esperantistoj. Lia emfazo sur la komunika rolo de la angla prilumas povon de internacia lingvo, kiun favorantoj de esperantismo miascie neniam antaŭenigis. Ĉu esperantistoj iam pledis por sia lingvo, atentigante, ke ĝi, pli bone ol la angla, sukcesos krei daŭropovan demokratan forumon, kiu estas necesa por fari la bezonatajn disponojn por atingi pli grandan egalecan justecon? Kiel ni difinas nin rilate al tiu supera celo: tutmonda egaleca justeco? Aŭ ĉu Esperanto estas nur celo en si mem?
Van Parijs scias pri la ambicio de la esperantismo kaj memorigas pri la filozofio de Eŭropaj pensuloj 14, kiuj substrekas la neceson de supermetado de komuna lingvo (la franca aŭ Esperanto) por krei Eŭropan etnecon. Li opinias tamen, unue ke Esperanto malpli taŭgas ol la angla, ĉar ĝi ne estas sufiĉe alloga por ne-eŭropanoj, due ke ĝi supozeble, en la reala uzado, paŝon post paŝo perdos sian simplecon kaj trie ke ĝia lernado suferas ege pro manko je vivonaturaj lernsituacioj.15
Por helpi al la fina “venko” de la angla en Eŭropo Van Parijs proponas radikalajn paŝojn: krom la malfacile realigeblaj kompensaj pagoj de anglalingvaj ŝtatoj al ne-angla-lingvaj ŝtatoj, enlernejan “mergadon en la anglan” kaj subtekstigadon anstataŭ dublado 16 de filmoj. Ĉiuj tiuj paŝoj postulas gravajn politikajn kondiĉojn kaj havas ekonomiajn konsekvencojn, kiujn la aŭtoro detale priskribas en ĉapitro 3. Ĝuste en tiu sfero lia politika opiniaro estas grava kaj utila konsilujo, sed ĝi havas unu gravan limigon, kiu plaĉos al liberalaj elituloj sed malplaĉos al tiuj kiuj ne akceptas deviojn de egaleca (re)distribuo de personaj lingvaj posedoj kaj rimedoj.
Principo por Van Parijs en sia strebado al solvoj por lingvaj homgrupe kategoriaj, teritoriaj aŭ internaci-komunikaj problemoj estas “libereco por ĉiuj” 17 aŭ egaleco en prilingvaj aferoj, sed ne je ĉiu ajn kosto. Se aplikado de la egaliga reĝimo al malplimulta lingvanaro kondukus al ne-raciaj kostoj por la komunumo 18, li ne favorus tion, ĉar ĝi limigus la plimulton. Ĉiuj aranĝoj devas esti kost-efikaj (Li uzas la terminon “efficiency-sensitive”). Kaj se iuj personoj pro siaj individuaj elektoj kaj preferoj 19 pretendas ricevi pli ol sian egalan parton, tio estu koncedita sub motivo de taskkonforma kompensemo (“responsibility-sensitivity”).
Finleginte tiun pensriĉan libron mi demandis min: se filozofo Van Parijs tenas tiom, ke li ne volas pledi por “la lingvo de Ŝekspiro”, sed por komunika lingvo kun ĉiuj defranĝaj mankoj kaj uzosimpligoj de ne-angle naskiĝintoj, kial li mem ne verkas en pli simpla lingvaĵo? Lia mesaĝo pri tutmonda egaleca justeco estas klare orientita al politikistoj kaj akademiuloj, por komunikaĵo al la ordinara popolo ĝi ne taŭgas.

1. Oxford University Press, 2011, £27.50; Tradukita al la germana kiel Sprachengerechtigkeit für Europa und die Welt, Suhrkamp Verlag, 2013, € 34,95.

2. sufikso –em’ en la signifo de “taŭgigita por”, angle: cooperative justice

3. t.e. internacie uzata komuniklingvo, plimulte ne-denaska. Ties pratipo estas la “franka” lingvo iam uzata en Mediteraneo.<

4. Vidu http://ec.europa.eu/public_opinion/archives/ebs/ebs_243_en.pdf. Balkanio, krom Kroatujo, tie ne estas traktata, kiel ankaŭ ne la eŭropaj landoj Rusujo, Ukraino kaj Belorusujo.

5. 177 milionoj da studantoj de la angla en 2005 (David Graddol, 2005, 2006, citita de Van Parijs)

6. La angla troviĝas en la komforta situacio, ke por ĉiu alia lingvo ĉiam estas kelkaj homoj, kiuj tute ne scias ĝin, dum almenaŭ la anglan ili komprenas malmulte. Pli precizan priskribon de la principo de minimum-maksimigo oni povas trovi ĉe http://lingvo.org/grin/raporto_grin_eo.pdf, p. 62 kaj en Éthique économique et sociale (Arnsperger kaj Van Parijs, Philippe, 2003)

7. Ni urĝe bezonas strukturajn formojn de transnacia redistribuo kiuj volas ambaŭ anstataŭi kaj asisti naciajn instituciojn: anstataŭi per organizado de ioma interhoma redistribuado je supernacia nivelo kaj asisti per redukto de la vetkuro malsupren (pro neevitebla konkurencado je kostoj, JD) al kiu naci-ŝtatoj estas konfrontataj.

8. de la Greka vorto dimos = la politike rajthava civitanaro de urbo-ŝtato

9. p. 226: noto 26

10. Eŭrobarometro 2006: 15,5 % povas konversacii je baza nivelo, 16,9% kun bona scio, 3,6% tre bone (p. 227: noto 31)

11. Lingva ekonomikisto Francois Grin kalkulis (L’enseignement des langues étrangères comme politique publique, 2006), ke la saldo de pagoj inter la ne-anglalingvaj landoj de Eŭropa Unio (en 2004) al Britujo kiuj rekte rilatas al pagoj rezultantaj el la favora situacio de la angla rilate al aliaj lingvoj, estas 10,1 milardoj ĉiujare.

12. Kompreneble, same kiel ŝtatoj neniam decidos spezi enormajn sumojn por financi la enkondukon de Esperanto en la lernejoj nur pro moralaj motivoj.

13. p. 227, noto 31

14. Jacques Novikow, Antoine Meillet kaj Julien Benda

15. Jens Stengaard Larsen en januaro 2012a jam bonege replikis al lia subtaksado de Esperanto. Vidu http://www.liberafolio.org/Members/jens_s_larsen/parijs#1377617580125758. Bedaŭrinde Libera Folio aŭ Jens mem ne trovis valora la penon traduki tiun anglalingvan komenton en Esperanton !

16. anstataŭigo de la paroloj de la aktoroj per sonregistro en alia lingvo

17. egalitarian distributive justice (p. 87), egaleca distribua justeco

18. Ĉu ekzemple aboli multekostan instruadon de denaska lingvo en baza lernejo al infanoj de enmigrintaj laboristoj ? (p. 87)

19. Ĉu ekzemple stipendioj por bonaj studentoj? (p. 87)

Resumo

Belga lingvisto kaj socia pensulo Philippe Van Parijs, profesoro en Luveno (Leuven) kaj Harvardo, favoras rapidigon de la “venko” de la angla, por ke – en Europo kaj en alia historia fazo tutmonde – la komunikado pri situacioj de maljusteco povu konduki al tutmonda egaleca justeco. Eĉ tiuj malplimultoj kiuj hodiaŭ suferas sub la dominado de la angla agus saĝe, se ili farus profiton el sia malvenko, eklernante la anglan. Kompenso pro ilia sufero estas parte disponebla, Van Parijs opinias. La libro enhavas gvidliniojn por lingvo-politikistoj kaj bone ellaboritajn ekzemplojn de soci-politikaj dilemoj.

Averto kontraŭ redaktistoj

Antaŭ dek monatoj Fabricio Valle, redaktisto de “la revuo Esperanto”, petis min recenzi la libron de Van Parijs. Mi mendis ĝin, studis ĝin profunde kaj recenzis.
En januaro ĝi estis preta. S-ro Valle estis tre entuziasma pri la enhavo kaj plurfoje skribis al mi, ke nun certe ĝi aperos en la venonta numero de la revuo Esperanto. Kaj tiuj promesoj ripetiĝis!
Reage al plendletero al respondeculoj de UEA, Fabricio eksplikis al mi, kiom malfacila lia tasko estas.

Kial do li akceptis tiun taskon? Mi atendis ankoraŭ du monatojn, sed eĉ ne ricevis respondon al mesaĝo. Kion valoras invitoj kaj promesoj de redaktistoj, kiuj prave postulas promeson de verkantoj ne proponi sian artikolon al aliaj revuoj ?
Mi opiniis, ke nun mi rajtas rompi mian promeson.

Esperanto – 127-jara!

Antaŭ 127 jaroj, la 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis 42-paĝa broŝuro “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj)”. Ĉi tiun daton oni nun solenas kiel la naskuĝdaton de Esperanto.
Legu pli detale en La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/2012/07/eo125/

La deka Eŭropa Esperanto-kongreso

De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave.

Legu en la novaĵretejo La Balta Ondo la prikongresan artikolon de Zlatko Tišljar, kiu aperos en la kongres-sezona kajero de La Ondo de Esperanto:
http://sezonoj.ru/2014/07/rijeka-3/

Fino de la lerneja jaro 2013-2014 en Instituto Zamenhof en Togolando

Jam lundon la 14-an de julio okazis unuaj pilkoludoj inter la diversaj klasoj de Instituto Zamenhof. Che futbalo la gelernantoj de la unua kaj dua klasoj de la duagrada nivelo venkis por la finalo, dum  che chukbalo tiuj de la tria kaj kvara klasoj venkis. Tiel pasis la unua tago.

Frumatene de la 15a de julio 2014 gelernantoj de IZo jam plenigis la lernejon pro scivolemo. La programero de la tago estis prelego pri tri gravaj temoj:
- Kiel kondutu gelernantoj dum la ferioj ?
- kia estas la vivo en kolegio (duagrada lernejo) ?
- Orientigo de la gelernantoj post la finstudo en duagrada nivelo(CEG). En kiu fako licea studi ?
s-roj HUNKPORTIE Mawuena, SOSSOU Simon kaj d’ALMEIDA Kokou Selete enkondukis la temon. La gelernantoj povis kompreni kio atendas ilin la venontan jaron. Kiuj sukcesis la ekzamenon pri finstudo en unuagrada nivelo, tiuj nun multon scias pri la lernado en duagrada nivelo. La elekto de fako en liceo dependas de la kapabloj de la lernanto en la diversaj lernobjektoj. Buntajn demandojn respondis la prelegantoj, kiuj povis klarigi multon al la gelernantoj. Ne tiu chi prelego finigis la tagon, char io alia okazis la posttagmezon.

Je la tria horo instruistoj de unuagrada nivelo ludis kontrau tiuj de la duagrada nivelo. Tiu chi matcho de futbalo tre amuzis kaj la gelernantojn-spektantojn kaj la aliajn instruistojn. Chiu teamo enpafis unu golon al la alia. Tiu chi ludo fermis la duan tagon de la festo.

La tria tago estis iom pli enhavoricha. Okazis finaloj de pilkoludoj komencitaj la unuan tagon, kaj ankau kunveno de la gepatroj de la gelernantoj.Je la sepa horo komencighis la finalo de futbalo; la teamo de la unua klaso venkis tiun de la dua klaso. Sekvis poste la finalo de chukbalo; venkis la temo de la tria klaso. La gelernantoj ne nur havis matchojn tiam sed ankau faris aliajn ludojn.
Estis tempo vere kredi, ke en IZo oni lernas Esperanton. Gelernantoj lerte deklamis poemojn, kantis kaj skechis en Esperanto. Krome, ili prezentis ankau teatrajhetojn kaj diversajn dancojn. Tuj post kiam la gelernantoj forlasis la lernejon, jen venis iliaj gepatroj.
De la 17a horo ghis la 19a la gepatroj de la gelernantoj kunvenis kun la geinstruistoj de IZo. La gepatroj konatighis kun la rezultoj de la diversaj ekzamenoj kaj estas informitaj pri la ekpashoj en lernejan jaron 2014-2015. Gepatroj kaj geinstruistoj diskutis pri temoj koncerne la konduton de la gelernantoj dum la ferioj kaj ankau la preparojn por la venonta lerneja jaro 2013-2014. Tiajn informojn devis havi la gelernantoj mem la postan tagon.

Jen tago, kiu povus nomighi tago de rezultoj de diversaj ekzamenoj, char tiam chiuj gelernantoj povis scii, chu li/shi sukcesas au ne.La mateno estis iom frida, sed ekde de la 10a horo, IZo audigis sin per la movoj de la gelernantoj. Dum krakadis muzikaparatoj, iuj gelernantoj dancis, kaj aliaj prezentis kantojn. Jes, estis tago ankau de pikniko, char tiam manghoj montrighis diversaj en la lernejo. Ne mankis trinkoj. Tiam la gelernantoj shajne forgesis la gravan programeron de tiu tago. Finfine aperis paperoj en manoj de geinstruistoj. La rezultoj proklamighis. La procento de sukceso en chiuj klasoj estas  de 73 ghis 100 %.
Unue la gelernantoj de la unuagrada nivelo sciighis pri sia laboro. Sekvis poste tiuj de la gelernantoj de la duagrada nivelo. Tiam okazis ankau proklamo de rezultoj de Esperanto-ekzameno, kiun trapasis gelernantoj de IZo de la 23a de junio ghis la 15a de julio. Decas aldoni, ke gelernantoj ricevis diversajn premiojn konsistantajn el lerniloj. Ho jes ! Estis ankau gelernantoj de la vespera kurso.

Kiam la gelernantoj de IZo jam estis for, jen iliaj gepatroj de la vespera kurso alvenis. Ili lernis tutan jaron, kaj devis scii la rezultojn de la ekzamenoj. Antau ol konatighi kun la rezultoj, ili unue kantis, dancis, piknikis. Estis tre agrabla etoso, kiu antauis la proklamadon de la rezultoj. Tio okazis agrable, char preskau chiuj kandidatoj  sukcesis en la kvar klasoj de la unuagrada nivelo. La geinstruistoj ne povis ne esti kontentaj pri la laboroj faritaj. Jen do ili alproprigis al si la kvinan tagon de la tagaro.

Vendredon la 18-an de julio 2014 chiuj geinstruistoj de IZo estis en la lernejo je 12a horo. Venis ankau la estraranoj de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj. Estis ghuomomento, kiam tiuj chi prizorgantoj de IZo povis kunmanghi, trinki kaj babili. La etoso estis tre amika, char post strecha labortempo longa, oni povis dum kelkaj horoj esti kune por festi.

Kvankam la komenco de la lerneja jaro 2013-2014 estis iom kriza, la laboroj tamen iris ne malbone en Instituto Zamenhof. La rezultoj jarfinaj montras, ke Instituto Zamenhof chiam sekvas la vojon, kiun ghi strekis al si. IZo chiam staras inter la pintuloj dum la diversaj ekzamenoj jarifnaj. Dankindas ne nur la geinstruistoj, gelernantoj kaj ties gepatroj, sed ankau kaj precipe la gvidantoj kaj subtenantoj de IZo, kies klopodoj ege kuraghigas kaj ghojigas chiujn. Dezirindas, ke tia etoso pluestu en IZo dum la venonta jaro, kiu komencighos kun la dekjarigho de la lernejo. Pri tiu chi evento aperos baldau informoj.

Esperanto-novaĵoj ankaŭ dum la feria sezono

Ankaŭ dum la feria sezono en la novaĵretejo La Balta Ondo regule aperas artikoloj pri la esperantista agado en la mondo. En la juliaj informoj oni povas legi, interalie, pri:

- Solena inaŭguro de la 47a Konferenco de ILEI en la Urugvaja parlamentejo;

- Rezolucio de EEU-Kongreso por okazigo de la 101a UK en Slovakio;

- 2a Seminario por Aktivula Maturigo (AMO) en Kanado;

- Partopreno de Stefano Keller, estrarano de UEA, en konferenco pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj en Ĝenevo;

- Nova stabano de ESF (Esperantic Studies Foundation), d-ro Asya Pereltsvaig, kiu okupiĝos pri plifortigado de ligoj kun la universitata mondo;

- Pollanda muzika grupo Ŝanĝo, kiu publikigis sian unuan K-diskon en Esperanto.

Ĉi tiujn kaj aliajn novaĵojn oni povas legi (kaj komenti) en La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/

La estraro de UEA ne decidis pri sia propra raporto

Libera Folio: La estrara raporto estis finredaktita de vi persone, ne de la ĝenerala sekretario, kiel kutime. Kial? Kaj ĉu la fina redakto estis aprobita de la tuta estraro?

Mark Fettes: – Martin stiris la kolektadon de informoj, sed mi havas pli da redakta sperto, pro multaj jaroj da tia laboro en- kaj ekstermovade. La strategiaj komentoj al la raporto estas miaj propraj, ĉar en la estraro mi respondecas pri la strategia planado, sed kompreneble ili baziĝas interalie sur mia kono de la sintenoj de miaj kolegoj.

Sed tamen, ĉu la tuta estraro pritraktis kaj aprobis la estraran raporton?

– Ni evidente kune respondecas pri ĝi, sed ne okazis formala voĉdono. Lau mia scio tio neniam estis la kutimo. La esenca voĉdono estas tiu de la Komitato.

La raporto aperis la 16-an de julio, nur dek tagojn antaŭ la kongreso.  La estrara raporto estas grava dokumento, laŭ kiu la supera decida organo de UEA, la komitato, prijuĝu la laboron de la estraro. Ĉu ne la komitatanoj devus havi iom pli da tempo por detale studi la raporton antaŭ la kunsido, kiu okazas nur unufoje jare?

– Jes. Fakte pli ĝenerala problemo estas tio, ke la raporto traktas kalendaran jaron, kiu estas jam pli ol ses monatojn malfreŝa kiam okazas la kongreso. Venontjare ni planas aperigi la raporton jam en marto, kun ĝisdatigo pri la kuranta jaro por la kongreso.

La neaperon de la estrara raporto en la junia numero de la revuo oni klarigis per tio, ke ĝi prenus tro da loko. Kiam “resuma” raporto aperis en la julia numero, ĝi tamen okupis nur du paĝojn. Kial oni ne povis aperigi la “resumon” jam en la junia numero?

– Oni povus, se la resumo estus preta ĝustatempe, t.e. komence de majo. Venontjare ni celos publikigi resumon jam en la aprila aŭ maja numero.

La estrara raporto sekvas la strukturon de la Strategia laborplano, sed laŭ mia impreso ĝi ne koncentriĝas al raportado pri atingo aŭ neatingo de la konkretaj celoj, kiujn la estraro starigis al si antaŭ unu jaro en tiu plano. Kian efektivan signifon havas la laborplano, se eĉ la estraro de la asocio evidente ne atentas la konkretajn taskojn menciitajn en ĝi?

– La Laborplano havas parte klerigan celon – tio estas unu kialo de ĝia longeco. Ni troviĝas ĉe la komenco de longperspektiva evoluo en nia organiza kulturo. La Laborplano ne celas nur la laboron de la Estraro, ĝi celas provizi kadron por analizi kaj plani la laboron sur ĉiuj niveloj. Sed nur iom post iom oni komencos uzi ĝin tiel – tio estas neevitebla. Do, nia malgranda teamo plenumas, kion ĝi povas plenumi, laŭ la haveblaj rimedoj kaj la reagemo de la aktivuloj. La konkretaj celoj utilas por havi pli klaran ideon, en kiu direkto ni volas iri, sed ne estas katastrofo, se ili ne realiĝas en la anoncita formo. Gravas la evoluo al pli da kunpensado, kunplanado kaj kunlaboro surbaze de elektitaj strategiaj prioritatoj.

– Tiurilate, kompreneble nia unua jaro naskis iom da novaj ideoj. La Strategia Laborplano ne estas celata kiel dokumento neŝanĝebla, sed kiel bazo por plua evoluigo. Atendeble post Bonaero estos bona tempo por resumi niajn ideojn pri tiu pluo.¨

Aboni duonpreze

Okaze de la 127-jariĝo de Esperanto, kiun oni festos la 26an de julio, la redakcio de La Ondo de Esperanto proponas aboni La Ondon elektronike (pdf) kontraŭ duona tarifo. Paginte nur 6 eŭrojn, anstataŭ 12, oni ricevos ĉiujn ĉi-jarajn Ondojn inkluzive de la jam aperintaj sep numeroj. La speciala oferto validas ĝis la 31a de julio. La pagoj estas akceptataj ĉe la UEA-konto “avko-u” (sendu al ni kopion de la ĝirilo) kaj per PayPal.

Legu pli:
http://sezonoj.ru/2014/07/oferto14-2/

Britaj parlamentanoj lobias por lerneja lingvolernado

“La angla estas grava monda lingvo, sed la plej lasta avangarda esploro montras, ke en la 21a jarcento paroli nur la anglan estas same malavantaĝe kiel ne paroli la anglan”, komenciĝas la manifesto. “Scio de aliaj lingvoj – kaj de aliaj kulturoj – estas grava por edukado kaj lertoj, la ekonomio, internacia okupiĝo, defendo kaj sekureco kaj komunumaj rilatoj”, ĝi daŭrigas, “La nacia baloto de 2015 provizos idealan okazon por fari iujn mejloŝtonajn sindevigojn – en mallonga, mezlonga kaj longa perspektivo – por fari ŝtupan ŝanĝon en la brita nacia kapablo pri modernaj lingvoj”.

 

Sen tiu ŝtupa ŝanĝo, la Manifesto klarigas, suferos la brita ekonomio, la junuloj en labormerkatoj, kaj la tuttera influo de Britio; estos damaĝitaj la defendaj kaj sekurecaj interesoj eksterlande, kaj estos malriĉigita la brita kultura ĉefurbo enlande. “Ni bezonas daŭran agadon tra Britio por revivigi la nacian kompetentecon pri lingvoj, kaj por ĉesigi la kreskantan tendencon por lingvolernado esti nur la tereno de la elito”, la Manifesto asertas.

La Nacia Centro pri Lingvoj (CILT) publikigis enketojn pri Lingvaj Trajtoj depost 2002. La plej lasta publigita en ilia retejo estas por 2011, kaj ĝi raportis, ke la nombro de lernejanoj kiuj faris la finekzemenon GCSE falis dum la pasintaj dek jaroj de 78% ĝis 40% (http://www.cilt.org.uk/home/research_and_statistics/language_trends_surveys/secondary/2011.aspx).

La jaro 2002 estis la jaro en kiu la registaro enkondukis Novan Strategion por Lingvoj en Anglio, kun la supozata celo ampleksigi la lingvolernadon kaj la nombron de lingvoj lernotaj. Pri tio mi raportis en mia tiutempa novaĵletero EAB Update (http://esperanto.org/uk/eabnetnews). En numero 8 mi raportis pri ‘Brita lingvoinstrua katastrofo’. Ambasadoroj el kvar eŭropaj landoj pledis por urĝa agado por plibonigi la staton de lingvoinstruado en la britaj ŝtataj lernejoj. La postan tagon la registaro publikigis dokumenton, kiu proponis la devigan instruon de fremda lingvo ekde la aĝo de sep, sed forigante la devon je aĝo 14. Raportoj pri tio kaŭzis protestojn ĉe la instrua profesio, kie oni antaŭvidis, ke tio kaŭzos kolapson de la lingvolernado, speciale kiam la infanoj konstante aŭdas, ke ĉiuj parolas la anglan. Tamen multon en la raporto la instruistoj bonvenigis, kaj mi mem demandis, ĉu la pli granda fleksebleco povus alporti novajn eblecojn por Esperanto en la britaj lernejoj.

Tiucele mi petis artikolon de edukisto Grahame Leon-Smith, kiu en la sepdekaj jaroj estis Prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, kaj la nova Esperanto-Asocio de Britio, antaŭ ol li kabeis. Li skribis, ke, kiel ĉiuj registaraj iniciatoj, ĝi estas parte bona. Li skribis: “Kaj por certigi ke nur tre malgranda nombro iam ajn atingos stadion de flueco en alia lingvo, ili permesos al la plimulto rezigi pri lingvoj je aĝo de 14”. Ĝuste tiel okazis.

En numero 10 mi raportis pri anonco fare de Baronino Catherine Ashton en la Ĉambro de Lordoj, ke la strategia dokumento estos publikigita en novembro, 2002, sub titolo ‘Nova brita lingvostrategio: Ĉu ebleco por Esperanto?’. Grahame Leon-Smith poste eniris la Estraron de Esperanto-Asocio de Britio, kun respondeco pri edukado, kaj en numero 16 mi raportis pri liaj planoj rilate al lerneja lingvoinstruado. Li kompilis dokumenton ‘Nova Strategio – Lingvolernado por ĉiuj’. La esenco de tiu estis, ke kvalifikitaj lingvoinstruistoj kiuj estas pozitivaj pri Esperanto estu kuraĝigitaj enplektiĝi kun edukaj organizaĵoj. “Ni devas aktive kampanji por pli ampleksa kaj pli bona lingvoinstruado je (a) nivelo de elementaj lernejoj, (b) duagrada nivelo, (c) lingvaj specialistaj kolegioj, (ĉ) postlernejaj kolegioj, (d) dumviva lernado, kaj (e) reta lernado”, asertas la raporto.

Li proponis, “kampanji por lingvoinstruado en elementaj lernejoj, emfazante la neceson proponi elekton de lingvoj (ne nur la francan, kiu evidentiĝis esti katastrofa en la 1960aj jaroj)” skribis Grahame. Ni devus ankaŭ “kampanji (kun aliaj lingvoinstruaj organizaĵoj) por inversi la anoncitan registaran strategian decidon forigi Modernajn Fremdajn Lingvojn kiel devigan studobjekton je ‘Kerna Stadio 4′ (14-16). Tio estos katastrofa ne nur ĉar tre malmultaj lernejanoj elektos studi fremdan lingvon en Kerna Stadio 4 kaj gajni kvalifikon GCSE, sed eĉ pli malmultaj studos la altan nivelon (A-Nivelon) , kaj eĉ pli malmultaj pluiros por studi modernan lingvon ĉe la universitato. Jam estas kriza manko de lingvoinstruistoj. Se tiu ĉi strategio efektiviĝos, post kelkaj jaroj estos pli-malpli entute neniuj, tiel malebligante al lernejanoj atingi eĉ moderan fluecon en lingvo alia ol la propra”. En la sama numero mi anoncis mian propran enoficiĝon kiel Informa Oficisto por la asocio, kaj Grahame kaj mi ekkunlaboris por antaŭenigi tiun strategion.

Tiu estis mia lasta numero de EAB NetNews, ĉar pro problemoj en la asocio mi sentis eventualan konflikton de interesoj en neŭtrala raportado pri la situacio. Sep semajnojn poste mi demisiis, kaj fine de sia elektoperiodo Grahame forlasis la aktivecon. Tiu laboro, kiun ni komencis, estis ĝuste tio kion nun faras la nova parlamanta grupo, kiu kampanjas por ŝanĝi la registaran politikon. Tamen tiu venas dek jarojn tro malfrue, kaj anstataŭ ke Esperantistoj estu en la gvida rolo de tio, nun troviĝas British Council.

Oni povus demandi, kial British Council interesiĝus pri lingvolernado en la britaj lernejoj, kiam ĝia rolo estas reprezenti la britan kulturon eksterlande, kaj ĝi faras ĉion eblan por antaŭenigi la anglan lingvon. Oni povus eĉ pli miri, se oni scias pri la konfidencaj konferencoj ĉirkaŭ 1960 de British Council kun la Usona Informa Agentejo (USIA) raportitaj en la libro ‘Linguistic Imperialism’ (Lingva Imperiismo) de profesoro Robert Phillipson, ĉar li malkaŝis la veran celon: hegemonio de la angla lingvo, kio signifas ‘English first’ – la anglan kiel unuan lingvon, por anstataŭigi la aliajn.

La tekniko transpreni la opozicion kaj iom post iom neŭtraligi ties aktivecon nomiĝas en la angla ‘controlled opposition’, kion mi esperantigas kiel ‘regata opozicio’. Evidente la Nacia Strategio por Lingvoj en Anglio estis projekto destinita por fiaski: ĝi promesis multon, sed nur lingvoinstruistoj povis vidi, ke ĝi rezultos en la malo de tio kion pretendis la registaro. Pri tio mi skribis en Le Monde Diplomatique en marto 2010 sub titolo ‘Lernante Lingvolecionojn’ (http://eo.mondediplo.com/article1590.html).

Se la nova iniciato nun sukcesos penetri la manifestojn de la politikaj partioj, la grupo kiu fariĝos la registaro verŝajne faros denove same kiel faris Tony Blair kaj Catherine Ashton en 2002, krom se la kampanjantoj estos tre atentaj kaj konsciaj pri la tekniko de politikistoj diri unu aferon kaj fari alian.

Unu signo de tio jam troviĝas en la Manifesto por Lingvoj: ĝi mencias la lernadon de lingvoj en elementaj lernejoj, sed ne mencias la fundamentan problemon: la forigon de la deviga studo de lingvo en la fina stadio, la tiel nomata Kerna Stadio 4. La granda plimulto de la subtenantoj de tiu Manifesto plej verŝajne ne rimarkos tiun ellason, kaj krom se iu atentigos pri tio, ni povas atendi de niaj karaj politikistoj ankoraŭ pli de la sama afero.

Se la plano pri kiu laboris Grahame Leon-Smith kaj mi estus antaŭenirinta, ni estus povintaj gvidi tiun ribelon jam antaŭ dek jaroj, kaj la Esperantistoj kun sia lobiada sperto estus akceptitaj en la agado same kiel iuj ajn aliaj reprezentantoj de minoritataj lingvoj. Nun ankoraŭ eblas havi rolon: provi atentigi al la homoj pri projektoj destinitaj por fiaski, kaj la neceso emfazi la lingvoinstruadon en la fino de la lerneja periodo, anstataŭ direkti la energion sole al la elementaj lernejoj. Eĉ se oni nuligus lingvolernadon en la elementaj lernejoj oni povus sukcesi relative bone en la duagradaj lernejoj, sed se oni bonege instruus en la elementaj lernejoj kaj fiaskigus la aferon en la duagradaj lernejoj la rezultoj estus katastrofaj. Ironie, multaj infanoj kiuj eniras la duagradajn lernejojn en Britio jam estas komplete dulingvaj pro familia uzo. Sed ĉu oni instigas al ili kultivi tiujn lingvojn, kaj ricevi agnoskon pere de oficialaj ekzamenoj, kiel antaŭvidis la Nova Strategio por Lingvoj en Anglio en 2002? Tute ne! Politikistoj preferis kondamni familiojn kiuj uzas lingvojn aliajn ol la angla en la familio. En septembro 2002 mi invitis al la Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, profesoro Renato Corsetti, skribi protestleteron al ministro David Blunkett pri tio; tion li faris, kaj mi raportis en mia novaĵletero numero 13. Ironie, David Blunkett mem lernis Esperanton ĉe la lernejo.

Esque tu vole constructer un nive-mann? (Ex li film “Frozen”)

ESQUE TU VOLE CONSTRUCTER UN NIVE-MANN?

Yo ha constructet li canzon “Esque tu vole constructer un nive-mann?” ex li Walt Disney film “Frozen”. It es un adaption de un fabul de Hans Christian Andersen.
Ti canzon es pri li solitari litt puella Anna e qualmen ella vole passar quelc témpor e lude con su sestra Elsa. It monstra la in diversi etás durant li canzon. Just ante li ultim strofe del canzon, su genitores foreat per un nave e morit per un accidente, pro to li ultim strofe es un poc plu trist.

 

 

Anna: Elsa?
(Frapppant al porta: Frapp, frapp, frapp, frapp, frapp)
Esque tu vole constructer un nive-mann?
Veni e lass nos luder,
Yo nequande vide te alcú,
Forlassa li chambre
It es quam tu ha foreat
Noi esset li max bon amicas
e nu noi ne es plu
Yo desira que tu di me pro quó!
Esque tu vole constructer un nive-mann?
It ne deve esser un nive-mann

Elsa: Anna, forea!

Anna: In órdine, adío…

(Frappa)
Esque tu vole constructer un nive-mann?
O vehicular con nor bicicles circum li salas.
Yo pensa que alcun companie es vermen necessi
Yo ha comensat conversar con
li picturas al paretes
Resta ta pender Jeanne! (parlant con un portrete de Jeanne d’Arc)
It deveni un poc solitari,
Omni ti vacui chambres.

Yo solmen regarda qualmen li hores passa
(Tic-Toc, Tic-Toc, Tic-Toc, Tic-Toc, Tic-Toc)

(Orchestral)

Anna:
(Frappa)
Elsa?
Ples, yo save que tu es in it ta,
Li homes questiona u tu ha esset
Ili di “have corage” e yo prova to,
Yo es exactmen ci pro te, solmen lassa me intrar
It es solmen tu e yo
Quo noi va far?

Esque tu vole constructer un nive-mann?

Melodia immortal

Ubi fini le verbos, comencia le tonos
Le musica nos pone in contacto
con un plus alte realitate
Le amor pur
es un melodia immortal
que lentemente caressa nostre animas
con molle undas de color irisate
Post audir iste sonoritates
io non plus senti
odio o pavor
ma in vice nata
in le oceano beate

Spectation al interior

Quando le oculos del corpore se claude
le oculos del anima se aperi
Le spectation externe es revertite al interior
An es possibile
que le mundo interior
es plus vaste que le mundo exterior?
Plenate de pace, io vole ci camminar,
le matino ancora es distante

Le obscuritate del universo

Nostre umbras crescente
cade al Luna
lo exhauri
lentemente et inexorabilemente
e lo livra
al obscuritate del universo
Illos se multiplica
e terrifica le un le altere
se glissa in le hora de lupo
(illos non vole ser detectate)
Tosto le umbras pallidira
e le Luna reganiara
su lustro e symmetria
e le sentieros del post-crepusculo
rehabera su marcharibilitate
Illes qui sonia se eveliara
e le vigilatores se addormettira
Omnes ha su proprie tempore
e le realitates vicin
non sempre se incontra
Le Luna es un orbe
que se imagina ser un disco
assi como nos son sculptores
qui se imagina esser picturas
Sed quando le voces del ante-alba susurra
nos exi del muro,
prende le cultello del sculptor
e comencia cisellar le obscuritate del universo
assi que su lucente, rotunde orlos
converge in un capite que ha essite modellate
de multe generationes
e del qual le plen relievo physiognomic
solmente apparera
quando tote le lumine del Luna, Sol e del stellas
finalmente se unira

Esperanto kaj merkatiko (3)

En tri sinsekvaj kajeroj de La Ondo de Esperanto la usona esperanisto kaj fakulo pri merkatiko Dennis Keefe skribis pri aplikebla kaj aplikado de la merkatikaj principoj por progresigo de Esperanto. En la julia kajero aperis la lasta parto de lia studo “La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj” kun pritrakto de tri subfakoj de merkatiko: (1) merkato-esplorado, (2) merkatiko de firmao al firmao, (3) publikaj rilatoj kaj kun komentoj pri utiligo de tiuj subfakoj al varbado kaj informado de Esperanto. Ĉi tiu parto, same kiel la pli fruaj verkoj de Dennis Keefe pri merkatiko kaj Esperanto, estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/07/keefe-3/

La ĉiumonata revuo La Ondo de Esperanto estas estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014 kaj kontraŭ 22 eŭroj por la dua jarduono (julio-decembro). Ĉiuj abonintoj de La Ondo por la dua jarduono 2014 ricevos senpage ankaŭ la junian kajeron. Estas rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj por la tuta jaro.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm