Monthly Archives: June 2014

2014 Rusistano

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

1516726En junio 2014, Rusistano prezidis la Konsilantaron pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, kie Rusistano ofte donas la samajn voĉojn kiel Armenio kaj Suda Koreujo. Rusianoj kaj ukrainianoj estas frataj popoloj, ĉar ili estas la plej bonaj fejsbukaj amikoj unuj de la aliaj. Laŭ la Monda Enketo de Valoroj, rusianoj estas mense proksimaj al moldavianoj kaj sudkoreujanoj. Rusistano troviĝas sur grava kruciĝejo de vojoj, nome E30 de Londono kaj Berlino trans Rusistano kaj sub la nomo AH6 al Harbino kaj Pusano kaj E22 de Manĉestro kaj Hamburgo trans Rusistano kaj sub la nomo AH7 al Pakistano. Rusistano plejparte komercas kun Ĉinujo kaj Germanistano.

  • 2014-06-03 | 2 456 812 | 150 151 UA-14 | Granda batalado inter la ukrainiaj militaj fortoj kaj militemaj porrusistanuloj okazis en kaj ĉirkaŭ Slovjansko, orienta Ukrainio, tenata fare de la ribeluloj. Dum la krizo en Ukrainio, usona prezidanto Barack Obama anoncis la Eŭropan Recertigan Iniciaton — planon por spezi unu miliardon da dolaroj por la kresko de la usona milita ĉeesto en Eŭropo kaj pliigo de defenda kapablo de Ukrainio, Kartvelistano kaj Moldavio.
  • 2014-06-26 | 2 456 835 | 142 030 KR    | Jung Hong-won restis la ĉefministro de Suda Koreujo malgraŭ esti deklarinta sian eksiĝon post la subakviĝo de la pramo Sewol, ĉar du kandidatecoj de liaj anstataŭantoj malsukcesis.
  • 2014-06-27 | 2 456 836 | 150 151 RU    | Rusistano forte oponis hodiaŭan subskribon de interkonsentoj inter la Eŭropa Unio kaj Ukrainio, Kartvelistano kaj Moldavio.

Mark Fettes: UEA estas sur la ĝusta vojo

Libera Folio: Laŭ kalkulo de Libera Folio, nur 6 el la 65 celoj, starigitaj de la Strategia Laborplano por la unua jaro de ĝia validado efektive estis plenumitaj. Kiel vi komentas nian takson?

Mark Fettes: – La kerno de la Laborplano estas la 12 strategiaj prioritatoj. Laŭ mi ne aparte utilas simple nombri celojn kaj rezultojn, ĉar la celoj ne estas ĉiuj samrangaj. Aliflanke mi tute konsentas kun via konkludo, ke multaj aferoj ne progresis tiom, kiom oni celis en la Laborplano.

Ĉu estis dediĉita tro multe da fortoj por la ellaboro de la laborplano, kaj maltro por ĝia realigo?

– La Laborplano estis verko de la Strategia Komisiono, kiun mi gvidis, kaj en kiu mi investis multajn horojn. Sed mi certe investis trioble aŭ pli da tempo en mia prezidanta rolo post Rejkjaviko; kaj mi havis tre energiajn kunlaborantojn en la mastruma subteamo (S. MacGill kaj M. Schaffer) kiuj investis same aŭ pli da fortoj en siaj gvidaj roloj, por ne paroli pri la kontribuoj de niaj aliaj teamanoj. Sed estas simpla fakto, ke por la verkado de la Strategia Laborplano sufiĉis la laboro de kelkaj homoj, dum por ĝia realigo necesas la laboro de centoj kaj miloj. Ĝuste tiu mobilizado postulas tempon… kaj iom da lernado niaflanke pri la nunaj fortoj kaj malfortoj de niaj strukturoj kaj tradicioj. Mi ne hezitas konfesi, ke ni faris kelkajn erarojn en nia unua jaro, kiujn ni plejparte jam korektis (aŭ korektos venontjare), sed kiuj kostis tempon kaj energion.

Ĉu oni devus pli klare prioritati kelkajn ĉefajn celojn en la laborplano?

– Kiel mi diris, la strategiaj prioritatoj estas la kerno. Kompreneble ĉe ili estas multaj subceloj, kaj la fokuso en difinita kampo dependas de la haveblaj laborfortoj kaj aperintaj ŝancoj. Kiel ni mem klarigis en la enkonduko al la Laborplano, por ĝia realigo necesas pli detala planado kadre de niaj diversaj organizoj kaj instancoj. Kun kelkaj esceptoj, tia planado – plukonstrue sur la Strategia Laborplano – ankoraŭ ne okazis.

Kiu respondecas pri la neplenumo?

– Eble estus pli bone demandi, “kiuj estas la radikaj kaŭzoj de la neplenumo?” Kompreneble oni rajtas – respondecigi la Estraron, aŭ min mem, aŭ la Komisionon pri Strategiaj Demandoj, aŭ la Komitaton, ĉar ĉiuj kunrolas en la ellaboro kaj realigado de la strategio. Sed la celo supozeble estas trovi la radikojn de niaj problemoj kaj sekve serĉi solvojn.

– Laŭ mi, la ĉefa problemo estas struktura (aŭ, oni povus diri, organiz-kultura). UEA disponas pri pluraj decidaj plenumaj organoj: la Oficejo, la Estraro, la Komitato, kaj diversaj komisionoj, ekzemple tiuj pri Azio, Afriko, ktp. Ni ankaŭ havas grandan aron de aliĝintaj asocioj, kiuj mem decidas pri sia agado sed principe akceptis kunlabori sub la ŝildo de UEA. Tamen, tra la jaroj tiuj diversaj branĉoj de la Asocio akumulis tradiciojn kaj proprajn laborstilojn, kiuj fakte malfaciligas komunan agadon. Eĉ inter la Estraro kaj la Oficejo, kiuj devus principe kunlabori tre proksime, ne ekzistas tiom da komunaĵoj: la Oficejo havas sian taskaron, al kiu dediĉiĝas granda parto de nia buĝeto, kaj la Estraro sian, ankaŭ tre ampleksan, sed kun nur relative malmultaj financaj rimedoj kaj nur volontula laboro por plenumi ĝin. Kaj ekster la centraj organoj, nur malmultaj homoj, eĉ komitatanoj, faras UEA sian prioritatan celon, ĉar ĉiu havas jam sian propran agadon en aliaj niveloj kaj kadroj de la movado.

– Nur iom post iom ni povos ŝanĝi tiun situacion. En la preparoj por la elektoj en Rejkjaviko, mi parolis pri la bezono elekti estraranojn “kun longa spiro,” t.e. homojn kiuj ne facile frustriĝos pro komencaj malsukcesoj aŭ pli malrapida progreso, ol oni esperis. Malgraŭ via iom malgajiga statistiko, mi opinias ke ni estas sur la ĝusta vojo; la dua jaro portos pli da videblaj rezultoj ol la unua, kaj la tria ankoraŭ pli.

Kiuj estos la prioritataj celoj dum la sekva estrara jaro, kaj kiel la estraro povas certigi, ke ili estos plenumitaj?

– Nu, demandu min post Bonaero, ĉar la Komitato kaj la kongresanoj kunrolos en la pritaksado de nia unua jaro kaj la planado por la venonta. Mi volonte revenos al la temo tiam.

Antanas Poška kaj Esperanto

La plej elstara litova vojaĝanto de la 20a jarcento estis Antanas Poška, kies epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo kaj Norda Afriko efektiviĝis danke al Esperanto. En la junia kajero de “La Ondo de Esperanto” Vytautas Šilas rakontis pri la vivo de Poška kaj ties rilato al Esperanto. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton, estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”:
http://sezonoj.ru/2014/06/trezoro-2/

Jam estas dissendita la julia kajero de “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu ĉiumonata magazino estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014 kaj kontraŭ 22 eŭroj por la dua jarduono (julio-decembro). Ĉiuj abonintoj de “La Ondo” por la dua jarduono 2014 ricevos senpage ankaŭ la junian kajeron. Estas rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj por la tuta jaro.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

La estraro havas nenion por raporti

La pasintjara elekto de la nova Estraro de UEA en Rejkjaviko vekis grandajn esperojn ĉe multaj esperantistoj. Mark Fettes, kiu gvidas la teamon, estis elektita Esperantisto de la Jaro 2013 – kelkaj komparis tion kun la atribuo de la Nobelpremio pri Paco al Barack Obama: tuj post elektiĝo, surbaze de la promesoj kaj ĝenerala entuziasmo anstataŭ rigarde al la veraj faritaĵoj kaj atingoj.

Grandan atenton antaŭ kaj post la elektiĝo de la nova estraro ricevis la ampleksega Strategia Laborplano de UEA 2013–2017. Ĝi estis laŭdata de konataj esperantistoj kaj prezentita en gravaj Esperanto-aranĝoj. Sed kiujn konkretajn celojn starigis la dokumento por la unua laborjaro? Rigardante la publike raportitajn rezultojn oni facile povus eksuspekti, ke eĉ la estraro mem jam forgesis tion.

En la junia numero de la revuo Esperanto ne aperis la estarara raporto, surbaze de kiu la supera organo de UEA, la komitato, dum la Universala Kongreso devos taksi la laboron de la estraro.

Laŭ klarigo de la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la raporto estis ellasita, ĉar ĝi okupus tro da loko en la gazeto. Ĝi tamen same ne aperis en la interreto, kie apenaŭ mankas loko, kaj ŝajne ankaŭ ne estis dissendita al la komitatanoj. Almenaŭ ĝis nun neniu komitatano raportis pri ricevo.

Por kompreni la situacion, Libera Folio tial decidis trarigardi la ĝis nun aperintajn publikajn informojn pri la sukcesoj de la estraro, kaj kompari ilin kun la konkretaj taskoj starigitaj por la asocio en la strategia laborplano. Montriĝis, ke el la sume 65 konkretaj celoj, starigitaj de la Strategia Laborplano de UEA por la unua laborjaro de la nova estraro, nur 6 estis realigitaj. Parte realigitaj estis 2, kaj eble ankoraŭ realigotaj restas 4.

Nerealigitaj restis do 53 el la sume 65 starigitaj celoj, alivorte 82 procentoj el la tuto.

La dosiero, kiu aperas ĉi-sube, baziĝas nur sur publike aperintaj informoj. La Strategia Laborplano kaj ĝiaj “promesoj” estas publikaj. Same la informoj pri ilia realigo. Se ni ne havis informojn pri realigo de la koncerna punkto, ni skribis “Neniuj informoj pri realigo”, ĉar ja teorie eblas, ke iuj punktoj estas plenumitaj, sed neniu informis pri tio en la revuo aŭ en la diskutlistoj de UEA.

Indas aparte mencii la ses planitajn taskojn, kiujn la estraro efektive sukcesis plenumi dum sia unua oficojaro. Pluraj el ili tamen okazus sen ajna strategia plano, kaj unu el ili fakte temas pri la diskonigo de la laborplano mem:

1. Intensa diskonigo de la esenco de la nuna Strategia Plano: La estraranoj tre volonte prezentis la Strategian Laborplanon. La dokumento estis prezentata en la Esperanto-aranĝoj kaj komentata en la gazetaro kaj en la interreto.

2. Bazaj klerigaj rimedoj por kursoj pri interlingvistiko: UEA, kiel jam antaŭe, finance subtenas la katedron pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo (NL) kaj la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (PL).

3. Aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj: E@I, la organizo kiu mastrumas lernu.net, same kiel ĉiujare ekde 2007, okazigas SES en Slovakio, sub aŭspicioj de TEJO kaj UEA. Ĉi-foje okazos du SES en unu jaro: la alia en Rusio.

4. 2-a tutmonda KER-sesio: La dua tutmonda KER-sesio okazis jam en junio 2013. La tria tutmonda ekzamentago okazis la 17-an de majo 2014.

5. Provado de skajpaj ekzamenoj: Provoj pri la parolaj ekzamenoj per Skajpo okazis jam antaŭe.

6. Aktivula trejnado: Varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno: Tiu varbado okazis en 2014, same kiel en la antaŭaj jaroj. La subvenciojn de UEA por la kurso kiu okazos en julio 2014 gajnis Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo.

Aparte bedaŭrinda estas la tre supozebla malsukceso atingi la celon de dekprocenta membrokresko en 2014. Ĉi-jare ĝis nun estas neniu kresko  - fine de majo eĉ jam estis minuso. Tio ne tre mirigas, se konsideri, ke krom nova aspekto de la revuo Esperanto, ne vere videblas konkretaj ŝanĝoj en la funkciado de la asocio, kaj eĉ el tiu ŝanĝo rezultis malkresko de abonantoj.

Nenio aŭdiĝis ekzemple pri la kompleta renovigo de la retejo de UEA, kvankam la komitato en Rejkjaviko post unuhora diskuto permesis la uzon de 100.000 eŭroj por tiu celo.

Se la estraro ĝis la kongreso ne sukcesos plenumi eĉ kvaronon el siaj konkretaj, mem elektitaj celoj por la unua jaro, ja indas ekdiskuti pri la malbona situacio kaj ĝiaj kialoj. Ekzemple pri la nova “teama strukturo”, kiu senrespondecigis la estraranojn.

Laŭ kritikantoj, la nova aranĝo en la praktiko signifas, ke nun neniu persone respondecas pri ajna kampo, tial neniu respondecas pri io ajn. Aldone, nenio aŭdiĝas pri la laboro de la nova Konsilio, kies fondo aliflanke eĉ pli forprenis ajnan respondecon de la supera organo de UEA, la komitato.

 

Raporto de Libera Folio: promesoj kaj plenumo

La Strategia Laborplano estis aprobita en Rejkjaviko la 26-an de julio 2013. Ĝi ampleksas la kvarjaran periodon 2013–2017, do la oficperiodon de la nuna Estraro de UEA kun unu aldona jaro. La jena raporto prezentas nur la celojn starigitajn por la unua jaro, t.e. la interkongresa periodo 2013–2014. La raporto sekvas la strukturon de la Strategia Laborplano.

Suma bilanco de realigitaj kaj nerealigitaj celoj dum la unua jaro:

konsciigo kapabligo komunumo kunordigo sumo
Realigita 1 4 0 1 6
Nerealigita 10 32 5 6 53
Parte realigita 1 0 1 0 2
Eble realigota 1 2 0 1 4

 

Detala trarigardo de la celoj starigitaj por la unua jaro laŭ la punktoj de la laborplano (kursivaj tekstoj rekte el la laborplano):

Konsciigo

La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14) fokusiĝas al la starigo de la bezonataj organizaj rimedoj, do al la kreo de pli unueca kaj agopova asocio. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.5.1, paĝo 4)

Strategia laborplano de Tutmonda Inform-Reto (TIR) (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.6, paĝo 5)

Strategia Prioritato 1

Relanĉo de esperanto.net

NEREALIGITA: La relanĉita retejo esperanto.net ludos gravan rolon en la tuta laborplano, kiel kanalo por aktualaj informoj, registrejo por aktivuloj kaj subtenantoj, kaj bazo por la komuna organiza laboro inkluzive de la kampanjoj. Ĝia evoluigo estos la ĉefa fokuso de la TIR-estraro sub strategia prioritato 1 [1.6.2]. La retpaĝo esperanto.net restas en la stato de antaŭ la elektiĝo de la nova Estraro.

Baza informaro, informstilo

NEREALIGITA: (…) ellabori kaj disvastigi komunajn normojn por la informado, kiuj konsistigas karakterizan “informstilon” de UEA kaj kiujn povas apliki la landaj kaj fakaj asocioj (kaj ankaŭ lokaj grupoj k.s.) en siaj diversaj medioj [* 1.4. SP1.1. punkto 2]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Amikaro de Esperanto

NEREALIGITA: Por plivastigi la publikon, kiun UEA povas senpere atingi kadre de sia informstrategio, TIR kreos kaj prizorgos la datumbazon de simpatiantoj kaj kunagantoj en la diversaj lokoj, sub la nomo Tutmonda Amikaro de Esperanto. Membroj de la Amikaro ricevos informojn nacilingve, senkoste, sed de tempo al tempo oni invitos ilin donaci por subteni la laboron de UEA. (…) [1.6.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Informbulteno

NEREALIGITA: (…) La bulteno por la Amikaro estos redaktata en Esperanto por posta tradukado en multajn lingvojn. Plivastigo de la Amikaro estos unu el la gravaj celoj de la informkampanjoj [1.6.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Starigo de aktivula retejo

NEREALIGITA: (…) krei unuecan registrosistemon kaj komuniksistemon ĉe esperanto.net, kaj sisteme aligi al ĝi ĉiujn aktivulojn sur la menciitaj kampoj, por interŝanĝi materialojn, informojn, spertojn kaj ideojn [1.4. SP1.3. punkto 1]. Neniuj informoj pri realigo, esperanto.net restas en la ĝisnuna stato.

Trejnado nivelo 1

PARTE REALIGITA: Trejnado ludos fundamentan rolon en la strategio. Plejparte ĝi devos okazi perrete, kun aldonaj seminarioj ĉie kie eblas. La unua trejnado koncernos la bazajn principojn de publika informado kaj merkatiko, modernajn komunikajn metodojn kaj strategiojn, kaj ŝlosilajn konceptojn en la informado pri Esperanto (…) [ 1.6.4]. Kvankam mankas informoj pri reta trejnado (“plejparte ĝi devos okazi perrete”), okazis unu seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) – en marto 2014, kadre de Junulara Esperanto-Renkontiĝo en Horány, HU. Pliaj AMO-seminarioj estas planataj por julio 2014 (Sidneo, CA; Fortalezo, BR) kaj aŭgusto 2014 (Siano, CN).

Strategia laborplano de Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER)

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.7, paĝo 6)

Strategia Prioritato 1

Kunlaboro kun CED pri informiloj pri Eo kadre de la monda evoluo

NEREALIGITA: (…) Tio postulos zorgan argumentadon, elmetitan en serio de plurlingvaj dokumentoj por legantoj en kaj ekster la movado. Kutime KER kunlaboros kun CED pri tiaj projektoj [1.7.2]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Invito al diversaj kunlaborantoj aliĝi al la Amikaro de Eo

NEREALIGITA: (…) KER krome havos la taskon varbi membrojn de la Amikaro. Kun fokusa temo kiu ŝanĝiĝos de jaro al jaro, KER-aktivuloj havos okazon renkonti aktivulojn sur diversaj kampoj de politiko kaj kulturo, per kies aliĝo la Amikaro fariĝos ĉiam pli diverseca (…) [1.7.3]. La [Tutmonda] Amikaro de Esperanto ne estis kreita, sekve neniu varbis por membriĝi.

Strategia Prioritato 3

Starigo de reto por E-aktivuloj pri sociaj temoj

NEREALIGITA: Tradicie, pri la eksteraj rilatoj de UEA aktivas nur kelkaj homoj en ŝlosilaj urboj (Novjorko, Parizo, Ĝenevo, Vieno) aŭ landoj. Prioritate necesas grandigi tiun surlokan aktivularon, kiu havas la eblon facile partopreni en kunvenoj kaj organizi surlokajn seminariojn kaj aliajn elpaŝojn. Samtempe, la plimultiĝo de internaciaj konferencoj por neregistaraj organizoj, kaj la ĝenerala tutmondiĝo de la agado pri internacia politiko, necesigas la starigon de pli vasta reto de aktivuloj [1.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de Centro kaj Esploro kaj Dokumentado (CED)

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.8, paĝo 7)

Strategia Prioritato 1

Ellaboro de indekso pri lingva justeco

NEREALIGITA: La laborplano de CED emfazas la ellaboron de indekso pri lingva justeco, aldone al ĝia daŭra okupiĝo pri pli vastaj demandoj de lingvopolitiko kaj interlingvistiko. (…) ĝi celas altiri atenton al la sekvoj de la koncepto de lingva justeco por la agado de registaroj kaj la vivo de civitanoj [1.8.1]. Neniuj informoj pri realigo. Antaŭ la elektiĝo de la nuna Estraro de UEA, Esperantic Studies Foundation serĉis esploran kunlaboranton pri simila temo.

Kunlaboro kun KER kaj TIR

NEREALIGITA: (…) kunlaboro kun KER kaj TIR pri la enhavo de diversaj informiloj ka la retejo esperanto.net [1.8.2]. Neniuj informoj pri realigo. Neniuj spuroj pri tia kunlaboro kaj ĝiaj rezultoj.

Strategia Prioritato 2

Kolokvo pri lingva justeco en landoj de la Sudo

EBLE REALIGOTA: La indeksa projekto liveros utilan fokuson por diversaj aranĝoj celitaj al esperantista kaj neesperantista publikoj. Plej ofte tiuj okazos kunlige kun UK. La sperto montris, ke tiuj estas tre bonaj okazoj por kreskigi komprenon kaj simpation inter homoj kiuj profesie okupiĝas pri lingvaj demandoj [* 1.8.3]. La punkto povus esti plenumita en la 99-a UK en Bonaero. Ĝis nun neniuj informoj pri eventuala realigo.

Strategia Prioritato 3

Bazaj klerigaj rimedoj por kursoj pri interlingvistiko

REALIGITA: CED devas ankaŭ okupiĝi pri baza universitatnivela klerigado pri interlingvistiko, ĉu en Esperanto, ĉu en naciaj lingvoj. Tial la laborplano antaŭvidas kunlaboron pri tiaj rimedoj en ĉiuj jaroj (…). Unu celo de tiu kunlaboro estos la kreo de pli granda, lingvopolitike klera kunlaborantaro de CED” [* 1.8.4]. UEA, kiel jam antaŭe, finance subtenas la katedron pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo (NL) kaj la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (PL).

Kapabligo

La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14) fokusiĝas al la starigo de pli sistema, harmonia kaj celorientita kunlaboro inter diversaj organizoj listigitaj ĉi-supre, la ellaboro de regionaj strategioj, la funkciigo de pli efikaj sistemoj de komunikado kaj dokumentado, kaj la disvolvado de rilatoj kun aliaj edukaj organizoj. La lanĉo de la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo, verŝajne en la UK de 2014, markos la kulminon de tiu jaro de plifortigo de organiza bazo. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.5.1, paĝo 11)

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun ILEI (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.6, paĝo 12)

Strategia Prioritato 1

Kursdokumentado

NEREALIGITA: (…) plibonigi la raportadon kaj disvastigon de informoj pri kursoj sur ĉiuj niveloj (…) laŭ modelo de la «Kursejo» de edukado.net [2.4. SP2.1. punkto 1]. Neniuj informoj pri realigo.

Laboro pri reta kurso e125

EBLE REALIGOTA: (…) kompletigo de la reta kurso e125 [2.6.2]. Baldaŭ oni festos la 127-jariĝon de la eldono de la Unua libro, sed la Esperanto-kurso 125 daŭre ne estas preta. Por la jaro 2013/2014 estis planita plua prilaborado, la lanĉo de la kurso estas planita nur por la jaro 2014/2015. Nur tiam oni vidos la fruktojn kaj povos konstati ĉu iu efektive laboras nun pri ĝi.

Kunlaboro pri multligvigo de materialoj

NEREALIGITA. Neniuj informoj pri realigo. Neniuj spuroj pri tia kunlaboro kaj ĝiaj rezultoj.

Aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj

NEREALIGITA: Same bonvena estas la disvastiĝo al aliaj kontinentoj de plurtagaj kursaroj laŭ la modelo de la slovakia Somera Esperanto-Studado [2.6.3]. Neniuj informoj pri realigo. En la jaro 2014 menciita SES okazos en Slovakio kaj Rusio.

Strategia Prioritato 2

Instruista trejnado: Bazaj esploroj; plan-dokumentado kun skemo kaj normoj

NEREALIGITA: (…) la ĉefa prioritato por UEA-ILEI estas la ellaboro de programo de instruista trejnado kiu konformas al naciaj/internaciaj normoj kaj laŭeble povas ricevi agnoskon de la Asocio de Lingvo-Testistoj de Eŭropo [2.6.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Aktivula trejnado: Kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonoj

NEREALIGITA: (…) la ĉefa prioritato por UEA-ILEI estas la ellaboro de programo de instruista trejnado kiu konformas al naciaj/internaciaj normoj kaj laŭeble povas ricevi agnoskon de la Asocio de Lingvo-Testistoj de Eŭropo [2.6.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Katalogado de asocioj por edukado internacieca/tutmondeca

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Lernu.net

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.7, paĝo 12)

Strategia Prioritato 1

Kursdokumentado

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Laboro pri reta kurso e125

NEREALIGITA: Lernu.net lanĉas novan kurson en la mezo de 2013, sur KER-niveloj A1-A2, kaj planas daŭrigi per plia(j) kurso(j) sur KER-niveloj B1-B2 en la sekvonta jaro [2.7.2]. Neniuj informoj pri realigo. La kurso sur la niveloj A1-A2 ne estis lanĉita ĝis nun. Sekve, ne estas ankaŭ la kursoj sur la niveloj B1-B2.

Multlingvigo de materialoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj

REALIGITA. E@I, la organizo kiu mastrumas lernu.net, same kiel ĉiujare ekde 2007, okazigas SES en Slovakio, sub aŭspicioj de TEJO kaj UEA. Ĉi-foje okazos du SES en unu jaro, la alia okazos en Rusio.

Strategia Prioritato 2

Aktivula trejnado: Kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonoj (ekz. de la lingvohelpantoj kaj tradukantoj kiuj kunlaboras en lernu.net)

NEREALIGITA: Lernu.net jam kunlaborigas grandan volontularon, kaj do aktivula trejnado povus esti grava dimensio de ĝia agado. La lernu-teamo intencas plivastigi la funkciojn de la retejo por kovri multajn aliajn bazajn aktivaĵojn de la movado, ekzemple la organizado de renkontiĝoj [2.7.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Kunlaboro en la katalogado de retaj rimedoj por edukado internacieca/tutmondeca

NEREALIGITA: Tre interesa estas la potencialo de lernu.net kiel perilo de kontaktoj kaj kunlaboro kun aliaj edukaj movadoj (…) [2.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe

NEREALIGITA: (…) la plano antaŭvidas kontribuojn de la lernu-teamo al seminarioj pri subvenci-serĉado kaj projekto-organizado, kaj kunlaboron pri la organizado de E-kursoj por diversaj edukistaj publikoj [2.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Edukado.net

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.8, paĝo 14)

Strategia Prioritato 1

Pli vasta uzo de la Kursejo

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Ellaboro de reta memtaksilo por lernantoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

2-a tutmonda KER-sesio

REALIGITA. La dua tutmonda KER-sesio okazis jam en junio 2013. La tria tutmonda ekzamentago okazis la 17-an de majo 2014.

Provado de skajpaj ekzamenoj

REALIGITA. Provoj pri la parolaj ekzamenoj per Skajpo okazis jam antaŭe.

Ellaboro de kursmodeloj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Instruista trejnado: Kunlaboro en bazaj esploroj kaj plan-dokumentado kun skemo kaj normoj; plua popularigo de RITE; pluraj regionaj ĉeestaj trejnadoj dise en la mondo

NEREALIGITA: Ankaŭ instruista trejnado, prioritato por ILEI, estas granda prioritato por edukado.net, kaj la trejnprogramo ellaborota konsulte kun ALTE certe utiligos la spertojn pri RITE [2.8.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Aktivula trejnado: Reta kunlaboro

NEREALIGITA: Sur tiu bazo, oni ankaŭ laboros por pretigi kursojn pri aliaj temoj, kiel reta kunlaboro (jaro 1), (…) [2.8.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Kunlaboro pri katalogado de asocioj por edukado internacieca/tutmondeca

NEREALIGITA: La fakaj scioj kaj rimedoj de edukado.net grave kontribuos al la kapabloj de la esperantistoj kunlabori kun aliaj edukaj movadoj kaj organizoj [2.8.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Plano pri multlingva prieduka retejo por subteni tiajn rilatojn

NEREALIGITA: Aliflanke, por ludi vere kernan rolon en tiu aspekto de la agado, la retejo devos trovi manieron funkcii ankaŭ multlingve, aŭ ligiĝi al multlingva prieduka paĝaro. Ellaboro de strategio tiurilate estos unu el la taskoj por la unua jaro [2.8.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de Terminologia Esperanto-Centro (TEC)

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.9, paĝo 15)

Strategia Prioritato 1

Enretigo de faritaj terminaroj, reverko de la TEC-retejo por faciligi ilian utiligon kaj prikomentadon

NEREALIGITA: Samtempe daŭros la laboro por enretigi ĉiujn ekzistantajn terminarojn, kiel baza eduka materialo por tiuj kiuj volas okupiĝi pri la kampo [2.9.2]. Neniuj informoj pri realigo.

Preparesploroj por reta kurso pri terminologio

NEREALIGITA: (…) pretigo de reta kurso pri terminologio, bazita alemenaŭ parte sur la libroforma kurso de Jan Werner kaj sur diversaj eldonaĵoj de Infoterm [2.9.2]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Aktivula trejnado: Varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno

REALIGITA: Pri aktivula trejnado, TEC havas jam sufiĉe klaran rolon en la reklamado de studlokoj en la terminologia somera lernejo de Infoterm [2.9.3]. Tiu varbado okazis en 2014, same kiel en la antaŭaj jaroj. La subvenciojn de UEA por la kurso kiu okazos en julio 2014 gajnis Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo.

Trejnseminario por fakaj asocioj en UK

EBLE REALIGOTA: Al tio aldoniĝos regulaj trejnadoj de respondeculoj el diversaj fakaj asocioj, kadre de UK aŭ eventuale aliaj aranĝoj [2.9.3]. Ĝis nun neniuj informoj pri tiu temo. Eventuale tia trejnseminario povus okazi en Bonaero, sed ĝis nun sendiĝis neniuj invitiloj aŭ aldonaj informoj.

Strategia Prioritato 3

Pretigo de informiloj pri TEC kaj terminologio en pluraj lingvoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Reverko de la TEC-retejo por multlingva publiko

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia laborplano de la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.10, paĝo 16)

Strategia Prioritato 1

Ellaboro de regionaj kaj landaj strategioj por kreskigi kursojn, ekzamenojn

NEREALIGITA: La interligado de diversaj organizoj kaj agadoj, kiuj tradicie funkciis pli-malpli sendepende, ne povas okazi tuje kaj senprobleme. Temos pri procezo kiu daŭros tra ĉiuj kvar jaroj de ĉi tiu laborplano kaj verŝajne ankaŭ post tio. [2.10.2]. Neniuj informoj pri realigo.

Dokumentado kaj pritaksado de kursoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Instruista trejnado: Bazaj esploroj; plan-dokumentado

NEREALIGITA: Integrado kaj plivastigo de E-instruado havos profundajn sekvojn por tiuj diversaj branĉoj de la movado, kaj la Fondaĵo devos alfronti la defion, kiel fari ilian kunlaboron laŭeble efika kaj harmonia [2.10.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Aktivula trejnado: Dokumentado de rimedoj, bezonoj; reta kunlaboro; terminologio en UK

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Katalogado de edukaj organizoj

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Eksteraj rilatoj/informado pri edukado

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Multlingva retejo pri edukado

NEREALIGITA. La celo ne havas pli detalan priskribon en la Strategia Laborplano. Neniuj informoj pri realigo.

Subvenci-serĉado

NEREALIGITA: Tiurilate la serĉado de subvencioj estas vere grava elemento en la kontaktoj kun aliaj edukaj organizoj. Ankaŭ la varbado de donacoj kaj la vendado de varoj kaj servoj estas evoluigindaj kiel konstantaj fontoj de rimedoj [2.10.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Komunumo

En la unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14), fondiĝos la nova Centro por Kultura Evoluigo, kies unua fokuso (kunlabore kun la Estraro kaj la Centra Oficejo) estos la renovigado de la tradiciaj servoj kaj agadoj de UEA: la revuo, la Libroservo, la kongresoj, la Delegita Reto kaj Jarlibro, la fondaĵoj. Tiu renovigado daŭros en la postaj jaroj, sed la planado kaj unuaj paĝoj okazos en tiu ĉi unua jaro. Laŭeble oni enplektos la regionajn komisionojn en tiun laboron, ekzemple en la rekonceptado de la Delegita Reto por adekvate respondi al la interesoj, bezonoj kaj ebloj en diversaj landoj, en la raportado pri la fondaĵoj, kaj la programado de la kongresoj. (Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.5.1, paĝoj 20–21)

Strategia laborplano de la Centro por Kultura Evoluigo

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.6, paĝo 21)

Strategia Prioritato 1

Renovigo de servoj kunlabore kun la Centra Oficejo

PARTE REALIGITA: Ĉe la servoj, la strategio emfazas vastigon de la klientaro. Krei revuon kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio; krei retejon kun konstanta fluo de novaĵoj filmetoj kaj bildoj, opinioj kaj anoncoj; krei retan klubon por la klientoj de la Libroservo, per kiu cirkulas recenzoj, diskutoj, intervjuoj kun aŭtoroj kaj simile; krei retan kongresanecon, kiu donas aŭtentan sperton de partopreno en UK [3.6.3]. El tiu listo okazis nur la renovigo de Esperanto. La nova redaktoro, Fabrício Valle, redaktas la revuon ekde la komenco de 2014. Neniuj informoj eĉ pri la planoj realigi la aliajn punktojn.

Strategia Prioritato 2

Renovigo de tradiciaj formoj de partopreno en UEA: fokuso al la Delegita Reto

NEREALIGITA: Unuavice la Delegita Reto, kiu dekomence estis la ĉefa kadro por aktiva membreco en UEA, bezonas modernigon – denove en ligo kun retaj rimedoj por doni informojn, fari kontaktojn, kaj aranĝi vizitojn kaj aliajn servojn. Tion oni devas entrepreni kunlabore kun la ĉefdelegitoj ĉiulande, do ne eblas antaŭdiri, ĝuste kiaj solvoj montriĝos plej taŭgaj [3.6.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Plivastigo de manieroj donaci kaj subteni aliajn movadanojn

NEREALIGITA: Pri la kultivado de movada solidareco kaj helpagadoj, la Centro havos ĉefe kunordigan kaj idean rolon. (…). La Centro devos trovi novajn manierojn komuniki tiujn agadojn al la membroj kaj doni al ili pli da ebloj kontribui, ĉu per mono, ĉu per materiaj aŭ teknikaj rimedoj, ĉu per morala subteno (ekzemple vojaĝante, korespondante ktp), ĉu per volontula agado [3.6.5]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategiaj laborplanoj de la regionaj komisionoj

(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.7, paĝo 23)

Strategia Prioritato 1

Kunlaboro pri la revuo kaj nova retpaĝaro de UEA

NEREALIGITA: (…) same kiel la anoj de la pli fortaj landaj asocioj, devus trovi en la revuo materialon kiu sentigas ilian partoprenon en la regiona same kiel la tutmonda movado. (…). Komunikado kaj informfluo ludas gravan rolon en la rilatoj de UEA kun la regionoj. Tial jam en la unua jaro troviĝas emfazo pri renovigo de la revuo kaj retpaĝaro [3.7.3; 3.7.4]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 2

Renovigo de la Delegita Reto en ĉiu regiono

NEREALIGITA: Per sia delegiteco, la diverslandaj anoj de la Delegita Reto devus sperti pli profundan engaĝon ankaŭ kun la regiona movado [3.7.3]. Neniuj informoj pri realigo.

Strategia Prioritato 3

Novspeca raportado pri la regionaj agadoj kaj fondaĵoj

NEREALIGITA: Iu ajn esperantisto, trafante hazarde la revuon de UEA, ĝian retejon aŭ la Jarlibron, devus povi rapide konstati la grandan regionan diversecon de la movado kaj orientiĝi pri la malsamaj evoluoj en la diversaj mondopartoj. Iu, kiu pripensas donaci al fondaĵo, devus povi facile trovi informriĉan raporton pri la agadoj, kiujn ĝi subtenis en la antaŭa jaro, kaj pri la prioritatoj por novaj donacoj. La regionaj komisionoj ludos kernan rolon en la realigo de tiuj celoj [3.7.4]. Neniuj spuroj pri realigo en la eldonaĵoj de UEA.

Kunordigo

La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–14) metos bazon por longdaŭra organiza evoluo. Inter la prioritatoj sur la kampo Kunordigo por tiu jaro estas jenaj paŝoj:
– intensa diskonigo de la esenco de la nuna Strategia Plano (kaj la vizio malantaŭ ĝi) ĉe ĉiuj aliĝintaj kaj kunlaborantaj asocioj kaj inter la aktiva esperantistaro ĝenerale

REALIGITA. La estraranoj tre volonte prezentis la Strategian [Labor]Planon kaj ĝi iĝis la promeso de ŝanĝoj en la Asocio. La dokumento estis prezentata en la Esperanto-aranĝoj kaj komentata en la gazetaro kaj en la interreto.

– funkciigo de la Konsilio kiel speco de help- aŭ vic-estraro, kun samtempa elprovo de sistemo de reta diskutado kaj voĉdonado por ĝi

NEREALIGITA. La fondo de la Konsilio estis konfirmita de la Komitato de UEA en la kunveno en Rejkjaviko. Poste aŭdiĝis neniuj informoj pri la aktivado de la Konsilio, nek pri la reta voĉdonado.

– refaro de la retejo de uea.org kunlige kun nova komunika, serva kaj varba strategio de UEA

NEREALIGITA. La retejo uea.org ne ŝanĝiĝis laŭaspekte, nek laŭenhave. Ĝi daŭre plenumas la ĝisnunajn funkciojn en la malnova fasono.

– starigo de landaj laborgrupoj en la ĉefaj landoj de la membraro de UEA kaj evoluigo de landa kaj regiona kunplanado

NEREALIGITA. Estis starigitaj neniuj landaj laborgrupoj. Neniuj informoj pri evoluigo de landa kaj regiona kunplanado.

– disvolvo de programo de aktiva trejnado por helpi tiujn laborgrupojn kaj la Konsilion funkcii efike kaj internaciskale

NEREALIGITA. Okazis neniu trejnado, ĉar ne estis homoj por trejni ilin – la landaj laborgrupoj ne estis fonditaj. Neniuj informoj pri trejnado de la konsilianoj.

– ellaboro de plano por renovigo de la teknika sistemo de la Centra Oficejo

NEREALIGITA. Neniuj informoj pri la plano por renovigo de la teknika sistemo de la CO.

– renovigo de la aspekto kaj enhavo de la revuo Esperanto kaj la Jarlibro

EBLE REALIGOTA. Okazis profunda renovigo de Esperanto laŭ aspekto kaj enhavo. La Jarlibro ankoraŭ ne publikiĝis. La posteno de la redaktoro estis nuligita post la emeritiĝo de la antaŭa redaktoro.

– kreo kaj ekrealigo de strategia plano pri membro- kaj donac-varbado

NEREALIGITA. Neniuj informoj pri strategia plano pri membro- kaj donac-varbado, nek pri ĝia ekrealigo.

Ĝis la fino de la jaro 2014, tiuj diversaj evoluoj celas plialtigi la membronombron je 10% (ĝis pli ol 5500), kaj multe kreskigi la nombron de aktivuloj rekte engaĝitaj en agadoj sub la ŝildo de UEA.
(Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 4.7.1, paĝo 32)

La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn

La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas.

Legu pli detale en la baldaŭ aperonta julia kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/06/kroatio/

Renascentia illuminate

Quando le corpore nasceva, 
le anima moriva
e quando le anima renasceva 
le corpore deveniva cinere
 
Ex le cinere le spirito emergeva
le qual univa le corpore e le anima

Quando le corpore renasceva
le oculo del anima se aperiva
e le luce del spirito radiava ex illo

Domo mancate

Pote on mancar un domo
assi como on manca un homine?

Caressar le cameras perdite
con su memorias

In su pensatas vader
ex le cocina al salon
e postea al dormitorio

Teneremente toccar le mobiles

Rememorar se como le solo craccava
e como le vento sufflava detra le fenestras

Pote on mancar un domo
assi como on manca un homine?

Usque ora le domo remane
ma le interior es totalmente cambiate
Altere personas ora vive ibi

Al superficie le mesme
ma internemente cambiate
- an le caso non es al contrario
con homines?

Crear es viver

Quando on crea
on senti que on vive:

modella in le nunc
marcas permanente

forma le materia
con su pensatas

deveni un deo
durante un secunda

lassa le submarino
del pensatas
descender in le fundos
del subconscientia
pro recuperar tresores,
esser espaventate
per murenas,
emerger al superficie
transformate
e renascite,
preste a crear
alco nove
o repeter
lo que jam
ha essite oblidate

Esperanto kaj merkatiko

“Segmentado”, “distribuado”  kaj “internacia merkatiko” estas la temoj de la dua artikolo de Dennis Keefe en la serio “La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj”. En ĉi tiu artikolserio Keefe traktas principojn, kiujn oni utiligas en merkatiko, kaj kiujn, en kelkaj situacioj, esperantistoj povas uzi por antaŭenigi la Esperanto-movadojn. La artikolo, aperinta en la junia kajero de La Ondo de Esperanto, estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/2014/06/keefe-2/

Le masca

 
Le corpore es le masca del anima
e le anima es le sculptor del corpore

Le anima tira le masca
assi que illo ride e face grimasses

e finalmente es rumpite a pecias…

Li permutation (anecdote)

Yo ha denov anc traductet un litt anecdote quel yo ha trovat in un jurnal por yun puellas. Li autoressa es in li etá de 12 annus. Ella raconta pri un tragic-comic eveniment ex su vive.

 

LI PERMUTATION

Yo eat comprar con mi matre vestimentes in un butica. Ella esset just in li cabine por changear vestimentes por provar quelc bluses. Ella regardat curtmen detra li cortine e comisset me dar a ella un cert bluse in un altri grandore. Null prolema! Yo trova it tre rapidmen e es tre joyosi pro to .Yo vocat ja de lontantie felicimen “Mamá, yo ha trovat it ínmediatmen!” Yo apertet li cortine rapidmen e fortmen. E yo es chocat! Nam avan me ne stat mi matre, ma mi instructora de matematica in sub-vestimentes! Yo rubijat e ella regardat a me colericmen. Con un “uf” yo cluded denov li cortine tam rapidmen quam yo posset. Nu yo ja nu time li sequent lecion de matematica!

(SASKIA 12 annus)

Arĥitektoj uzas Esperanton

La video, kiu daŭras kvin minutojn, analizas la kolapson de la Norda Turo de la Monda Komerca Centro, kun fizikista komentario. Tiu estas unu el la plej lastatempaj aldonoj al kolekto de 711 videoj en 29 lingvoj celitaj al publika informado ĝis nun publikigitaj de la grupo ‘Architects and Engineers for 9/11 Truth’ [Arĥitektoj kaj Inĝenieroj por la Vero de 9-11], kiu vokas por publika enketo (http://ae911truth.org). Kiam mi proponis min por aliĝi al ilia tradukteamo por Esperanto, la gvidanto, Wibren Visser, entuziasmis, dirante, ke li antaŭe ne pripensis Esperanton. Lingvaj reviziantoj estas Renato Corsetti (Italio), Johan Derks (Nederlando / Serbio), kaj José Mário Marques (Brazilo). La video titoliĝas ‘North Tower Exploding by David Chandler – Esperanto’, kaj ĝi troveblas ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=Whb1rIAq9ME .

La aliaj filmetoj en la serio spekteblas cxe: https://www.youtube.com/user/ae911truth/videos .

Le lingua de mi patre

Io era nascite in le pais de mi patre
e apprendeva su lingua
ma tosto io era tirate via de ille
e transferite a un pais estranie

Io apprendeva un nove lingua
ma le lingua de mi patre
insensibilemente io oblidava

Ora io ha retrovate mi patre
ille parla mi nove lingua
ma io non ha succedite
reapprender le sue

Literatura konkurso Liro-2014

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Post la pasintjara eksperimento la organizantoj decidis konservi la novan strukturon de la konkurso. Ankaŭ en ĉi tiu jaro la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.

Por Liro-2014 estas proponataj du tradukendaj verkoj:

1. Traduko el la angla: “The roads we take” – novelo de O. Henry.

2. Traduko el la rusa: “Muĥi” – poemo de Aleksej Apuĥtin.

Legu la regularon de Liro-2014 en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/06/liro2014/