Monthly Archives: April 2014

Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU

Post rusia milita interveno kaj ŝturmo de la krimea parlamento flanke de rusiaj elitaj trupoj sen insignoj, la Krimea aŭtonoma respubliko post internacie nerekonita plebiscito estis aneksita de Rusio. Unuiĝintaj Nacioj ne akceptis la anekson, kaj ĝi same restas nerekonita de preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo.

La okazaĵoj jam kaŭzis minacon de krizo en la krimea turisma sektoro, ĉar de vizitantoj nun estos postulata rusia vizo, kiun ne estas facile ricevi. Ukrainio de pluraj jaroj permesas senvizan enveturon de EU-civitanoj, sed tion ne faras Rusio. Aldone, grandaj krozoŝipaj kompanioj jam anoncis, ke iliaj ŝipoj ne plu haltos en Krimeo pro la neklara situacio, kaj eĉ la hamburgereja ĉeno McDonand’s fermis siajn manĝejojn en la duoninsulo.

La situacio evidente influos ankaŭ esperantistajn renkontiĝojn, kiuj estas planataj en Krimeo, kaj povos kaŭzi problemojn en la internaciaj kontaktoj de krimeaj esperantistoj sendepende de ilia sinteno al la okazaĵoj, ĉar la internacie nerekonata statuso de la duoninsulo grave malfaciligos vojaĝadon kaj havigon de vizoj por aliaj landoj.

Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REULige kun la ĵusa estrara kunsido de UEA, Libera Folio turnis sin al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, por ekscii, ĉu la situacio de Krimeo estis menciita dum la kunsido. Respondis Osmo Buller.

Laŭ li, la estraro ne bezonis diskuti la temon, ĉar UEA estas politike neŭtrala. Delegitoj en Krimeo ankaŭ estonte aperos en la sekcio “Ukrainio” de la Jarlibro, sed por tio ne necesis aparta decido, li klarigas.

– UEA sekvas la politikon de Unuiĝintaj Nacioj, laŭ kiu Krimeo apartenas al Ukrainio.

Pasintjare UEA havis kvin individuajn membrojn en Krimeo, ĉi-jare ĝis nun aliĝis tri.

Pluraj lokaj esperantistoj en la ĉemara urbo Jalto apartenas al Esperanto-klubo Tero. Ĝia prezidanto Jefim Zajdman publike anoncis sian subtenon al la anekso de Krimeo fare de Rusio. Zajdman ĝis nun estis ankaŭ vicprezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio.

Se la klubo en Jalto nun elektos aliĝi al Rusia Esperantista Unio, tio laŭ la prezidanto de REU, Svetlana Smetanina, prezentos nenian problemon.

– La kluboj mem tion decidu. Ni akceptos.

Libera Folio: Kiu estas la oficiala sinteno de REU al la internacia statuso de Krimeo?

– Laŭ la statuto REU estas politike neutrala unuiĝo. Ĉar ĉi tiu demando estas politika, oficialan sintenon pri tio REU ne havas kaj ne povas havi, same kiel UEA kaj aliaj landaj asocioj.

Laŭ Osmo Buller, ankaŭ ĉe UEA eventuala transiro de la Jalta klubo al la landa asocio en Rusio ne kaŭzus problemojn, ĉar UEA ne bezonas ricevi oficialan sciigon pri la afero.

– La landaj asocioj bezonas anonci al UEA nur sian membronombron. La nomojn de siaj individuaj kaj eventualaj grupaj membroj ili bezonas anonci nur, kiam ili petas la statuson de aliĝinta landa asocioj de UEA. En la kazo de REU tio okazis en 1991.

La prezidanto de Ukraina Esperanto-Asocio ne respondis al demandoj de Libera Folio.

– La estraro de UkrEA ne rapidas esprimi opinion pri la situacio, ĉar la estraranoj havas diversajn opinioj pri tio, klarigas vicprezidanto Jefim Zajdman responde al demando de Libera Folio.

Ĉar Jefim Zajdman publike subtenis la aligon de Krimeo al Rusio, li ja ricevis fortan kritikon flanke de ukrainiaj esperantistoj.

– Estis postuloj al mi respondi, ĉu mi ŝanĝis pasporton je rusa kaj se jes, kial mi restas  membro de UkrEa kaj des pli vicprezidanto. Mi ne respondis, ĉar unu el tiuj kievanoj subskribis sian leteron “naciisto kaj banderano” kaj la dua  lastajn jarojn eĉ ne estas ano de UkrEA.  Anstataŭ mi respondis gvidanto de Esperanto-klubo el Ivano-Frankovsk, kiu klarigis, ke  eksigi min laŭ la statuto de UkrEA  oni povas nur en UkrEA-kongreso, se mi mem ne decidos eksiĝi.

Libera Folio: Ĉu la klubo Tero estas iel ligita al UkrEA? Ĉu ĝi planas iel ŝanĝi sian statuson, ekzemple aliĝante al REU?

– Mi pensas, ke la klubo ne restos en UkrEA, ĉar preskaŭ ĉiuj klubanoj voĉdonis por Rusio.  Ĉu ĝi aliĝos al REU? Eble. Sed ni ja povus krei  Krimean respublikan Esperanto-klubon surbaze de la Jalta klubo, se aperos pli da esperantistoj en aliaj urboj de Krimeo. Dume estas nur unuopuloj en Simferopolo kaj Sebastopolo. Ĉi-kaze ni povus kunlabori kun UkrEA kaj REU  kaj montri, ke inter esperantistoj eblas paca kunlaboro.

Kiom da membroj havas via klubo?

– En la klubo estas ĉirkaŭ 20 aktivuloj, kiuj pagas kluban kotizon, kaj  ĉirkaŭ 20  aliaj. Kaj 5 eksaj klubanoj nun jam loĝas en Eŭropo. 27 klubanoj en 2013 estis anoj de UkrEA.

Kiel la lastatempaj okazaĵoj laŭ via supozo influos la planatajn internaciajn esperantistajn renkontiĝojn en Krimeo, kaj  aliajn internaciajn kontaktojn de krimeaj esperantistoj?

– Certe negative. Ekzemple, du niaj aktivuloj, kiuj partoprenis novjaran JES  en Pollando,  volas esti volontuloj dum la Itala E-kongreso en aŭgusto, sed ni ne scias, ĉu ili havus eblecon ricevi ŝengenajn vizojn. Ni komprenas ankaŭ, ke la planata Internacia junulara Esperanto-renkontiĝo en Krimeo komence de julio ja okazos, sed altiros malmultajn.

Disfato… disfacte… disdestino…

DISFATO

Vole le destino que io non credera in le destino
E mi fato es ni haber fato qualcun
Cantar lo ben sin mesmo lo haber sentite
Sentir lo como nulle, ma non haber senso qualcun

Guai que tristessa, iste allegressa mie
Guai que allegressa, iste tan grande tristessa
Sperar que un die io non sperara plus un die
Ille qui nunquam veni e qui ci ha essite presente

Guai que nostalgia
Que io ha de haber nostalgia
Nostalgia re haber alicuno
Qui ci es e non existe
Sentir me triste
Sol propter me sentir tan ben
E alegre sentir me ben
Sol propter io restar tan triste



Guai si io poterea non cantar “guai si io poterea”
E io lamentar non haber plus ulle lamento
Forsan io audirea in le silentio que il occurrerea
Un voce que esserea mie cantar alicuno ci intra

Guai que disgratia iste sorte que a me existe
Guai ma que sorte io viver tan disgratiate
In le incertitude re que plus nil certe existe
Ultra le grande certitude re io esser certe re nil

Guai que nostalgia
Que io ha de haber nostalgia
Nostalgia re haber alicuno
Qui ci es e non existe
Sentir me triste
Sol propter me sentir tan ben
E alegre sentir me ben
Sol propter io restar tan triste

(Ana Moura, cantatrice portugese)

Non sol per poesia vive le corde del humanos, ma anque per musica… que es anque alco poetic! Illac supra vos pote audir ab le initio usque al minutos 2:32 le version — non un ver traduction solmente — del canto “Disfato”; post, altere cantos de Ana Moura. 

2014 Luxemburglando

ASKOLTEZ SONA ENREJISTRURO

En marto 2014, Luxemburglando prezidis la Konsilantaro di Sekureso di la Nacioni Unionita. Luxemburglando esas grand-dukio west-Europana, regnata da Ilua Alteso Rejal Henrikus, per la Graco di Deo Grand-Dukulo di Luxemburglando, Dukulo di Nasovia, Palatenulo di Rhenlando, Komtulo di Sena, Lapis Regius, Kattimelibokum e Decia, Burgravulo di Hammerstein, Siniorulo di Mahlberg, Wisbada, Idstena, Merenberg, Limburgum ed Eppstein.

Luxemburglando jacas sur voyo importanta E25 de Nederlando trans Luxemburglando e Strasbourg (olim Straßburg) a Palermo. Segun Facebook, Portugalani, Belgiani, Franciani e Germaniani esas la maxim bona amiki di Luxemburglandani. Belgia, Germania e Francia esas la maxim granda parteneri komercal di Luxemburglando. Segun l’ Inquesto Mondal di Valori, Belgiani e Britaniani esas mentale proxima a Luxemburglandani. En la Nacioni Unionita Luxemburglando ofte votas kun Italia, Japonia, Montenegro e Slovenia.

  • 2014-03-24 | 2 456 741 | LU     | La Komisitaro Europana aprobis nova reguli luktonta kontre sekreteso bankal, qui obligas omna duadekeok membri dil Uniono Europana komunigar informi pri interesta pagi, por ke li povez propre taxar sua civitani. La propozo dum multa yari opozesabis da Luxemburglando ed Austria pro timi, ke olia sistemi bankal konkurencale des-avantajizesus komparate kun impostal paradizi quale Suisia. Ma ed Austria e Luxemburglando konsentis al nova reguli dum kongreso en Bruxelles, recevinte certigi del Komisitaro Europana, ke Suisia ed altra impostal paradizi nun esas sur la sama pagino, kande on inter-kambias informi pri la quanto de interesto pagata a posedanti di konti. “Me savas, ke co esas enorme nacionale signifikanta por li e me joyas, ke li nun esas ri-certigita, ke lia interesti protektesas e respektesas,” dicis Algirdas Šemeta, la komisitulo dil Uniono Europana pri taxado, pri la des-quieteso Austriana e Luxemburglandana.
  • 2014-03-26 | 2 456 743 | BE-BRU | Alarmo sekuresal deklaresis pro pako suspektinda trovita en autobuso en la nordo di Bruxelles ye cirkum tri kilometri de la sideyo di NATO dum vizito da prezidantulo Usana Barack Obama. Polico Belgiana invitis la piroteknisti por inquestar la pako. Omno rezultis en alarmo falsa. La pako panikiva des-kovresis esar sen-danjera e la perimetro sekuresal cirkum l’ autobuso des-establisesis. Obama pose negociis kun sekretariulo general di NATO Anders Fogh Rasmussen.
  • 2014-03-31 | 2 456 748 | FR     | En elekti municipal en Francia, kandidati di la dextristara Uniono por Movado Populal standis bone. La Partiso Socialistara guvernanta generale standis male, ma olia kandidatino Anne Hidalgo esis sucesoza, divenonte l’ unesma urbestrino di Paris. La Franciana guvernerio agnoskis granda perdo. La prezidantulo Franciana François Hollande nominis Manuel Valls, antee ministrulo di internaji, kom la nova chef-ministrulo, remplasanta Jean-Marc Ayrault.

Humorismo

-Qual es tu credentia?
 Christianismo? Judaismo? Buddhismo?
O es tu atheista?
-No, io es humorista!
Le senso del vita es rider!
Le clowns son sanctos
e le comicos prophetas
Que nos finira omne le guerras con risadas disarmante!
Le deos nos deride, ergo que nos deride los
Multe tragedias son disguisate comedias
e quando le philosophos ha plorate via omne su lacrimas,
illos ride