Monthly Archives: April 2014

Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

En La Ondo de Esperanto antaŭ nelonge aperis la unua artikolo el la serio “La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj” de Dennis Keefe – la Esperantisto de la jaro 2011.

En ĉi tiu artikolserio Keefe traktas principojn, kiujn oni utiligas en merkatiko, kaj kiujn, en kelkaj situacioj, esperantistoj povas uzi por antaŭenigi la Esperanto-movadojn. Por tion fari, li utiligas la subfakojn de merkatiko, komentante pri unu aŭ du el la ĉefaj trajtoj de kelkaj el tiuj subfakoj, kaj, poste, aldonante konkretan aplikon al la Esperanto-movadoj.

La tuta artikolo ekde hodiaŭ estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/2014/04/keefe/

Tui magie (traductet poema)

Yo ha denov tracuctet un litt poema ex li internet:

TUI MAGIE

Tu ha tirat
me in tui magie,

mi sentimentes
ha fraudat me.

Tui ocules, grand
hipnotisant,

por me confusent
ma anc fascinant.

Yo ne posse cessar
de regardar a te,

benque tui ocules,
acicar me.

Tu have un
mistic talent por to.

un magie tant nigri,
quam un corvo.

Hipnotisant,
confusent ma
anc fascinant.

Arkivo de Scienca Revuo 1949-2013 – legebla en la reto

“Scienca Revuo” estas eldonata de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE. La revuo aperas ekde 1949 kaj estas daŭriganto de Internacia Scienca Revuo fondita en 1904.

ISAE nun malfermis publikan interretan arkivon de Scienca Revuo de la postmilita periodo, kio signifas, ke en la retejo http://scienca-revuo.info estas legeblaj en skanita formato pli ol 2000 artikoloj, aperintaj inter 1949-2014 en Scienca Revuo.

La artikoloj estas skanitaj en simpla, senteksta bilda formato, sed la retejo donas eblon pri serĉado laŭ nomo de la aŭtoro kaj titolo de la artikoloj.

Motoroj de la projekto estis Johannes Mueller (DE) kaj Mélanie Maradan (CH).  La skanado de la artikoloj realiĝis danke al la kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg.

Adreso de la arkivo: https://scienca-revuo.info/issue/archive

ISAE fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj de sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzantaj la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj tekniko. Ekde 2013 ISAE estas oficiale registrita ĉe la komerca ĉambro en Nederlando, kun sidejo en Roterdamo.

Ĉefredaktoro de Scienca Revuo estas Johannes Mueller. Por la nuntempaj numeroj ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj prov-legantojn por diversaj fakoj. Se vi pretas fake verki aŭ alimaniere kontribui al la scienca agado vizitu la paĝon: https://scienca-revuo.info/about/journalSponsorship

——–
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS

Le cubo de Rubik

Le cubo de Rubik:
sex lateres
sex colores
octo angulos
octo alternativas in cata movimento
duo-dece bordos
40.320 modos de arrangiar le angulos
239.500.800 modos de arrangiar le bordos
43.252.003.274.489.856.000 combinationes in toto
Le puera de octo annos demandava su patre:
“Papa, esque on pote solver iste cubo?”
“Si, isto es possibile,
ma io non sape como facer.”
Le puera se sedava con le cubo
e lo tornava e tornava
tornava e tornava
tornava e tornava
tornava e tornava
trovava un methodo
e finalmente succedeva
Le cubo de Rubik es un parve miraculo
ma infantes son mesmo plus grande, parve miraculos

Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn

Laŭ informoj, publikigitaj lige kun la estrara kunsido de UEA komence de aprilo, la financoj de la asocio por la jaro 2013 pro la malkresko de la membraro kaj pro la negranda kongreso en Rejkaviko montras nekutime grandan deficiton. Tial oni nun ellaboras strategiojn por ekvilibrigi la buĝeton.

Ne temas pri akuta krizo, ĉar se la deficito daŭrus je la nuna nivelo, la kapitalo de la asocio sufiĉus por pluvivo ankoraŭ dum kelkdek jaroj. Sed la perspektivo de daŭra ŝrumpado evidente ne allogas la estraron.

Libera Folio turnis sin al la prezidanto de la asocio, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro, Osmo Buller, por ricevi pli da informoj. Montriĝis, ke la deficito estus eĉ pli granda, se ne estus enkondukitaj diversaj ŝparoj jam dum la pasinta jaro.

Libera Folio: Kioma estis la deficito de la spezokonto 2013, kiuj estis ĝiaj ĉefaj kaŭzoj, kaj kiel ĝi estos kovrita?

Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojnOsmo Buller: – La spezokonto ne tute pretas, sed ĝia minuso estos ĉ. 30 000 eŭroj. Krom la malkresko de kotiz-enspezoj kaj la malgrandeco de UK, temis ankaŭ pri malpli da librovendoj kaj rento-enspezoj. Parte tiujn perdojn kovris ŝparoj ĉe preskaŭ ĉiuj kostoj. La deficiton oni kovros el la kapitalo, kiu estas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da eŭroj.

La estraro jam anoncis, ke oni intencas ŝpari pri la organizado de la UK en Bonaero. Kiel?

Osmo Buller: – Tio ne estas atingebla per granda ŝparo aŭau rezigno pri iu elspezo, sed per etaj ŝparoj ĉe pluraj eroj kaj per klopodo trovi pli da enspezoj. Ekzemple por la kongresa sako oni jam trovis sponsoron.

Oni parolas ankaŭ pri novaj vendostrategioj por la libroservo. Kial?

Osmo Buller: – La kialo ne povus esti pli simpla: de kelkaj jaroj la vendoj malkreskas. Necesas renversi tiun tendencon.

Oni anoncis ŝparojn pri estraraj kostoj en la buĝeto por 2015. Kiel kaj kiom oni ŝparos? Ĉu similaj ŝparoj okazos jam en 2014?

Mark FettesMark Fettes: – Mi ne havas ĉemane la modifitan buĝeton, sed jes, ni ŝparas simile en 2014 kiel en 2015. Temas pri kelkaj miloj da eŭroj malpli, kompare kun la antaŭa buĝeto.

Kiel oni planas uzi monon por movada evoluigo en 2014 kaj 2015? Por kiaj konkretaj projektoj pri “kapabligo kaj konsciigo” oni esperas ricevi donacojn?

Mark Fettes: – Temas grandparte pri antaŭenigo de aktivula trejnado per vojaĝsubvencioj por junaj aŭ aliaj nepagipovaj aktivuloj. Krome ni daŭrigas subtenon al ILEI por diversaj instruistaj agadoj, antaŭvidas iom da rimedoj por produktado de informmaterialoj, kaj subvencios partoprenon de niaj reprezentantoj en internaciaj konferencoj pri homaj rajtoj, daŭripova evoluigo kaj simile.

Li Stelle de Laura (Canzon)

Yo tre ama li infant-libres “Li Stelle de Laura” de Klaus Baumgart. Hay anc un film dessinat secun li libres. Yo ha traductet li canzon “Li Stelle de Laura” ex li serie de dessinat filmes in Interlingue.

LI STELLE DE LAURA

Yo ha avigilat me in li nocte,
yo ha videt un stelle filant,
qual grand choc,
yo devet ear a it.
Litt stelle,
yo auxilia te,
nam amicos auxilia se,
e yo va inviar te a hem.
Tu posse visitar me sur li tot munde,
Li stelle de Laura in li firmament,
lucid e clar,
lucid e clar,
Li stelle de Laura
es sempre ta.
Li stelle de Laura,
Li stelle de Laura,
Li stelle de Laura,
Yo ama te tant.
Li stelle de Laura,
Li stelle de Laura,
Brillia del lontanie.

Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon

Estas alarmige konstati, kiel la esperantistaro neglektas gravan fenomenon. Multaj valoraj retpaĝoj pri esperantaj temoj estas kreitaj fare de izolaj esperantistoj, ofte maljunaj. Kaj tiuj paĝoj forpasas samtempe kun iliaj kreintoj, ĉar heredantoj ĉesas pagi la luprezon al la entreprenoj, kiuj gastigis tiajn personajn paĝojn. Gravaj esperantaj institucioj devus atente eviti tiun malaperon, savante tiujn paĝojn, kaj gastigante ilin en siaj retaj serviloj.

Mi memoras pri unu ĝojiga tiaspeca savado: la valorega kolekto de elektronikaj libroj de Franko Luin transiris al sekura servilo – tamen indus ke ĝi estu ankaŭ gastigata en pluraj aliaj serviloj.

Mi konstatis ekzemple la dolorigan malaperon de la Baza Radikaro de Wouter F. Pilger. La Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko (STEB) de Eventoj.hu donas jenan ligilon por tiu paĝo: http://pilger.home.xs4all.nl/breo-au8.htm. Sed kiam oni iras al tiu adreso, aperas la timinda indiko “Eraro 404-Paĝo ne trovata”.

Ĉi-kaze, la konsterniga malapero de tiu juvelo estas riparebla: ekzistas mirakla servo en la reto kiu konservas malaperintajn paĝojn: Internet Archive Wayback Machine. Mi kopiis en la serĉo-fenestreton de tiu paĝo la ligilon al Baza Radikaro kaj feliĉege la verko de Pilger ekaperis klikante sur ligilo trovebla en la kalendaro tie aperanta (tiu sistemo ree kaptas la perditan paĝon periode: ĉi-kaze laste la 26an Decembro 2013).

Ĉar STEB savis aliajn valorajn terminarojn de Pilger, mi sugestas al Szilvási ke li reprenu la Bazan Radikaron el la menciita servilo kaj sekurigu ĝin en sia propra servilo. Indus konservi ĝin ankaŭ en aliaj korporaciaj esperantaj serviloj. La arkivita versio troviĝas ĉi tie.

Dario Rodriguez

Brazilaj samideanoj spionataj

Antaŭ 50 jaroj ŝtatrenverso plenumita de brazilaj militistoj forigis la libere elektitan registaron de Brazilo. Tuj post la ŝtatrenverso intensiĝis spionado kaj persekutado de maldekstremaj individuoj kaj organizoj. La reĝimo instalis vastan reton por informkolektado. Studo de Francisco Stefano Wechsler, aperinta en la marta kajero de La Ondo de Esperanto montras, ke ankaŭ esperantistoj estis suspektataj kaj denuncataj pro disvastigo de komunisma propagando. Hodiaŭ la studo “Brazilaj samideanoj spionataj” aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/2014/04/brazilo/

Como on pote creder?

Como on pote creder
sin saper?
Forsan le sentimentos
son plus intense del pensatas

Como on pote creder
sin vider?
Forsan le visiones
son plus real que le vista

Como on pote creder
sin probar?
Forsan le fidantia
es lo plus forte de toto

Esperantujo: Ne nur tedaj rutinaĵoj

De tempo al tempo aŭdiĝas plendoj pri la troa rutineco de la tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj – ĉiam kun simila programo kaj preskaŭ sama partoprenantaro. Tamen en Esperantujo okazas ankaŭ multo nova. Ekzemple, ĉi-printempe en Azio estis du novaĵoj: la unua Irana Esperanto-Kongreso (en Tehrano), kaj la unua internacia Esperanto-renkontiĝo en Kartvelio (Mezorienta Kunveno en Tbiliso).
Ankaŭ Eŭropo ne rigidiĝas: junaj esperantistoj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Pollando okazigis ĉi-printempe komunan laborkunvenon (en Svitavy), kiu ricevis eble la plej longan nomon el ĉiuj esperantistaj aranĝoj – Centr-Eŭropa Najbara Trejnaktivula Renkontiĝo de Esperantistaj Junularaj Organizoj, mallonge: CENTREJO.

Pli detale pri ĉi tiuj (kaj aliaj) novaĵoj oni povas legi en la internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/

2014 Germania

AUDI REGISTRATION DE SON

(orthographie historic)

Un incontra de Interlingue-Occidental ha occurret hodie (in li 7im de april 2014) in München frigid, partialmen nubilosi. München jace sur un via important E45, quel connexe Svedia con Napoli. Che München in Rosenheim, ti ci via es cruceat per un via E60, quel connexe Nantes con Austria.

München es li cité capital de Bavaria, sud-Germania. Germanes e austrianes es pópules fratrin, pro que illi es li maxim bon amícs de unaltru in Facebook. In li Nationes Unit, Germania sovente vota con Belgia e Cánada. Secun li Inqueste Mundal de Valores, germanes es mentalmen próxim a tcheches e japaneses. Germania maximmen merca con Nederland e Francia.

Vi quelc novas:

  • 2014-03-25 | 2 456 742 | 150 155 AT-5  | Victoria Gedda, un sveda evosi duant annus fro Särö, sud-west-Svedia, ha esset gravmen vúlnerat in Saalbach-Hinterglemm, Salisburghesi, west-Austria, postquam ella, skiant sur un piste cludet, esset travoluet per un motoslitte pesant six comma quin tonnes. Benque ella laborat ta quam un servera, ella havet solmen un habitual assecurantie turistic de su viage, durant quarantquin dies, quel hat esset expirat in li témpor del accidente. Li hospitale, in quel ella lucta por su vive, advere cuida pri la, ma si lor parentes vell voler transportar la a Svedia per un ambulantie, illi vell dever payar cent ottant mill sved corones (circa duant mill euros). Un gruppe ha ja esset fundat in Facebook por collecter li summa.
  • 2014-03-27 | 2 456 744 | 150 155 DE-BY | Cornelius Gurlitt, un possessor de ovres artístic pilliat per nazis, ha consentit restituer un pictura “Fémina Sedent” de Henri Matisse a Anne Sinclair, un descendenta del proprietaries judéic original. Li collection de Cornelius Gurlitt es locat in München e Salzburg.
  • 2014-04-02 | 2 456 750 | 050 155 FR    | Pos li nomination de Manuel Valls quam un nov prim ministro, ceteri ministres del nov guvernament ha esset approbat de François Hollande, li presidento de Francia. Durant que li nov prim ministro es presc un centrist, alcun altri ministres esset nominat por satisfar li ale plu lévul del Partise Socialistic, quó timidisa li Union Europan pri un lentore del diminution del deficite del budgete statal. Li changes in li guvernament socialistic es un reaction a un grand defete del Partise Socialistic in electiones municipal.

Mundification primaveral

Io netta con aspirator
e omne floccos de pulvere
e vetere preoccupationes dispare

Io essuga con un scopa a frangias
omne le maculas e peccatos prescribite

Io lava le plattos, le casserolas
e mi confidentia
assi que illos deveni lustrose, brillante
e sembla esser toto nove

Io jecta in le lavator
mi camisas immunde
e mi neuroses odorante de sudor
-illos debe ser lavate durante un hora a 40 grados

Io netta le fenestras
que ha colligite tracias de pluvia polluite
e de adhesive prejudicationes

Io furbi mi bottas et exi
-le vetere sordidessa sera replaciate del nove

Post karnavalo, bikinoj en Esperanto

Ŝajnas ke Esperanto jam atingis statuson de normala lingvo, taŭga por ĉiuj avenuoj de la vivo, eĉ plej frivolaj. En la marta kajero de La Ondo de Esperanto aperis raporto pri la utiligo de nia lingvo por kanti en karnavalaj festivaloj en la sudo de Hispanio. Nun ni povas informi pri nova atingo: eblas anonci bikinojn per Esperanto.
Legu pli en artikolo de José Antonio del Barrio, aperinta en la plej freŝa kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/04/bikinoj/

Quatro Parve Poemas

Horologio


Le plus feroce del animales domestic
es le horologio de pariete:
io cognosce uno que ja ha devorate
tres generationes de mi familia.


Tic-Tac

Celle tic-tac del horologios
es le machina a suer del Tempore
fabricante drappos mortuari.



Inveterar

Ante, tote le vias iva.
Ora tote le vias veni
Le domo es confortante, le libros poc.
E io mesme prepara le the al phantasmas.


Hirundine

Hirundine illac foras es dicente:
— “Io guastava le die pro nil, pro nil!”

Hirundine, hirundine, mi canto es plus triste!
Io guastava le vita pro nil, pro nil…


Mário Quintana, poeta brasilian, (1906-1994).

Projekto de internacia bloga reto

Ni ĉiuj scias tre bone, ke jam multajn jarojn (pli ol jardekon, se komenci kalkuladon de la iniciatoj fare de Flavio Rebelo) en Esperantujo aperas de temp’ al tempo entuziasmaj personoj, kiuj proponas novajn, modernajn kaj revoluciajn metodojn apliki kaj disvastigi la lingvon. Same ni scias postan sorton de tiaj alvokoj. Ankaŭ mi scias ĝin ne malpli bone, ol vi; tamen, malgraŭ tio mi ja decidis aliĝi al la menciitaj personoj kaj proponas al via atento metodon apliki Esperanton, kiu fakte ne estas nova (ĝi bone konatas), tamen estas vere moderna, revolucia kaj eĉ – mi aŭdacas diri – povas konduki al la Fina Venko.

 

Rideto jam aperis sur viaj lipoj. Jes, ĉion ĉi tion ni vere aŭdis jam multajn fojojn. Ĉu vi sukcesos bazigi viajn asertojn pli bone, ol viaj antaŭirantoj?

 

Al mi ŝajnas, ke jes. Kaj plej evidenta pruvo por tio estas, ke vi legas nun ĉi tiujn liniojn. Tio estas por ni tiom kutima, ke ni ne ĉiam konscias veran skalon de ŝanĝoj, kiuj okazis en la mondo komence de la 21-a jarcento, kaj kia povas esti stato de Esperanto en ĝi.

 

Analogio, kiu venas al mia menso, estas sorto de alia brila inventaĵo – elektraj aŭtoj. Komence de la 20-a jarcento oni konsideris ilin plej seriozaj konkurantoj de la benzinaj aŭtoj, tamen poste ili tute malgajnis kaj dum preskaŭ jarcento vegetis nur sur golfaj kampoj kaj paĝoj de sciencpopularaj revuoj. Hodiaŭ, tamen, ili ŝajnas revanĉi. Konata entreprenisto Elon Musk, kiu jam demonstis sian kapablon realigi neeblan, lanĉinte unuan privatan kosmoŝipon, nun intencas kovri tutan Usonon per ŝargostacioj por produktaĵoj de sia kompanio Tesla Motors kaj Estonio fariĝis unua lando en la mondo, kiun oni povas trai per elektra aŭto.

 

Kio do ne okazis dum tiom da jaroj, sed okazis hodiaŭ por ke ĉio ĉi aperu? Respondo simplas: moderna teknologio liveris pli ŝargoampleksajn akumulilojn, kiuj ebligis al elektraj aŭtoj konkuri en urbo kun la “ordinaraj”.

 

Sorton de nia lingvo same povas influi ŝanĝoj en alia areo – tiu de informaj teknologioj. Kiam sur vojo de informo malaperas geografiaj kaj ŝtataj limoj, nur lingva baro restas. Kaj Esperanto estas ĝuste rimedo por venki ĝin.

 

Bone, vi diros. Sed ankaŭ tion ni jam aŭdis de multaj, inklude menciitajn entuziasmulojn. Ĉu vi povas proponi ajnan pli konkretan planon aŭ koncepton?

 

Jes. Kaj mi proponas tion, kion, kiel mi diris supre, vi jam scias. Mi proponas uzon de Esperanto kiel pontolingvo. Ankoraŭ ni havas neniun sukcese realigitan projekton en ĉi tiu areo, tamen se ĝi aperos, tio estos tute alia skalo de agado kompare kun tio, kion ni faras nun. Fruktojn de nia hodiaŭa laboro bezonas nur grupeto da niaj samlingvanoj; fruktojn de pontolingva laboro bezonos milionoj da homoj en la tuta mondo.

 

Brile. Sed por tio ja necesas mono, investadoj, organizado. Kiu povos disponigi al ni ĉion ĉi tion?

 

Mi honeste respondu, ke ankaŭ mi pensis tiel antaŭe. Tamen, kelkaj ideoj, kiuj venis al mi, montris, ke komenci movadon laŭ ĉi tiu vojo oni povas sen elspezi eĉ unu moneron. Dum lasta jaro mi ellaboris koncepton de internacia per-Esperanta projekto, kiu en sia “beta-versio” postulas neniujn financajn kaj organizadajn investojn; ĝin povas realigi ĉia grupo da homoj, kunligitaj per komuna celo. Restas nur trovi ĉi tiujn homojn.

 

Kurta resumo de la koncepto: reto de diverslingvaj blogoj, kreitaj sub komunaj nomo kaj marko, kiuj interŝanĝas enhavon inter si per Esperanto kiel pontolingvo.

 

Do mi alvokas legantojn konatiĝi kun la proponata projekto pli detale kaj, se ili trovas ĝin inda por patropreni, kontakti min. Nuntempe ni havas ŝancon, kiun havis neniu antaŭa generacio de Esperantistoj. Nia devo estas ne preteratenti la pordon al nia estonto.

Il non ha vacantia


Le pretio del faba
non se adjusta al poema. Le pretio 
del ris
non se adjusta al poema.
Il non se adjusta al poema le gas
le electricitate le telephono
le sonegation
del lacte
del carne
del sucro
del pan

Le functionario public
non se adjusta al poema
con su salario misere
su vita claudite
in archivos.
Como il non se adjusta al poema
le obrero
qui smerilia su die de aciero
e carbon
in le officinas obscur

- proque le poema, seniores,
es claudite:
“il non ha vacantia”

Il sol se adjusta al poema
le homine sin stomacho
le femina ex nubes facite
le fructo sin pretio
Le poema, seniores,
non pute
ni redole

Ferreira Gullar, poeta brasilian, (1930-). 

Annetta e su petras

Non te lassa destruer…
Recolligente nove petras
e construente nove poemas.

Recrea tu vita, sempre, sempre.
Remove petras e planta rosas e cocina dulces. Recomencia.

Face per tu vita meschin
un poema.
E tu vivera in le corde del juvenes
e in le memoria del generationes que va venir.


Iste fonte es pro uso de tote le assetates.
Bibe tu parte.
Veni a iste paginas
e non bloca lor uso
a illes qui ha sete.


Cora Coralina, poetessa brasilian, (1889-1985).

2014-03

AUDI PRAELECTIONEM SONITAM (accentu Arabico)

  • 2014-03-03 | 2 456 720 | 021 840 US    | Praemia Academiae donabantur. Pellicula “Duodecim annos servus” tria praemia assecuta est et pellicula optima facta est. Pellicula Italiana “Magna pulchritudo” pellicula optima non Anglice locuta facta est. Alphonsus Cuarón Mexicanus moderator cinematographicus optimus factus est gratia pelliculae “Gravitas”, quae maximum numerum praemiorum meruit — septem. Matthaeus McConaughey Americanus histrio optimus factus est gratia artis suae in pellicula “Sodalicium Emptorium Dallasiense”. Catharina Blanchett Australiana actrix optima facta est gratia artis suae in pellicula “Jasmina Tristis”. Pellicula “Gelata” duo praemia assecuta est et optima pellicula animata facta est.
  • 2014-03-12 | 2 456 729 | 142           | Res publica Popularis Sinarum petivit, ut Gentium Charta de Spatio et Casibus Majoribus adhiberetur itaque gentium sedes spatiales quaererent aëroplanum Malaysianum 370, quod nudius tertius supra oceano disparuerat. Gratia multitudinis hominum, qui photographemata a satellitibus facta explorabant, inventum est aliquod similis aëroplano perdito magnitudine et figura. Satelles Sinense magnas reliquiarum partes quoque vidit.
  • 2014-03-24 | 2 456 741 | 002 015 EG-MN | Judicium in Thmone Aegypti meridionalis quingentos duodetriginta fautores Islamismi et praesidis Aegypti pristini Machometi Morsi capitis damnavit, causa multorum delictorum contra res et homines, exempli gratia occisionis vigilis. Maxima poena capitalis in historia recente pronuntiata est.