Monthly Archives: February 2014

Qui habitava hic?

Qui habitava 
hic ante me?
Qui ha ambulate 
in iste cameras
que ja ha existite 
durante cinquanta annos?
Qual cantos 
ha hic essite cantate?
Quante querelas 
ha echoate inter le parietes?
Qui ha spectate le arbores 
detra le fenestras 
del none etage
quando illos ancora 
esseva parve?
Qui habitara 
hic post me?
Qui ambulara 
in iste cameras
post cinquanta annos?
Remanera illos alora?
Justo nunc io sede 
in le camera de sojorno
e le arbores 
detra le fenestra
son coperite 
de un spisse strato de nive
a pena visibile 
in le obscuritate 
del vespere hibernal

Rezulto de Liro-2013

Estas anoncita la rezulto de la literatura konkurso Liro-2013, kiu enhavis nur tradukajn branĉojn. La anglalingvan novelon “The McWilliamses and the burglar alarm” de Mark Twain plej bone tradukis Russ Williams – usonano loĝanta en Pollando; kaj Ludmila Novikova (Ruslando) laŭreatiĝis pro la plej bona traduko de la poemo “Ne verj sebe” de Miĥail Lermontov.

Legu pli detale en la februara kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/02/liro-2013/

"Artfajraĵo de gimnastiko" – "Esperanto"-turneo 2014. Kaj pensoj pri Esperantujo

“Artfajraĵo de gimnastiko” – “Esperanto”-turneo 2014 en Germanio

Pensoj pri Esperantujo kaj bondeziroj por 2014

Kiam gazetartikolo komenciĝas per la sekvaj vortoj, ni iom dubas pri la daŭrigo:

“Ni estu honestaj. Kial nin interesu Esperanto? La angla kiel mondlingvo, ankaŭ la franca, la rusa kaj la ĉina, eble ankoraŭ la hispana, la portugala, en embaraso la germana. Sed la artefarita lingvo Esperanto? Supozeble ne.”

Tamen poste tekstas tre afable:

“Eble tio ja estas problemo de la tiutempa enkonduko. Se la polo Ludoviko Lejzer Zamenhof en 1887 post la verkado de sia unua broŝuro havus je dispono la samnoman prezenton [la prezenton de gimnastiko, n.d.l.r.], lia koncepto liganta la popolojn spertus kun tre granda probablo pli da akcepto.” (En Gießener Anzeiger, 15-a de jan. 2014, Esperanto zeigt Turnen als Weltsprache (Esperanto montras gimnastikon kiel mondan llingvon), de Albert Mehl)

200.000 spektantoj

Fakte la gimnastikaj asocioj en du germanaj landoj (Malsupra Saksio kaj Ŝlesvigo-Holŝtejno) ĉiujare organizas unumonatan turneon tra Germanio kun dekoj da unuopaj programeroj “Artfajraĵo de gimnastiko” ( Feuerwerk der Turnkunst) – laŭ informo la plej sukcesa gimnastiko-prezento en Eŭropo. 200.000 homoj vidis la spektaklon kaj ne povis pretervidi ties titolon kaj mesaĝon pri nia lingvo.

“Esperanto – la mondo parolas unu (korpo)lingvon!”

Ja la ĉi-jaran turneon ili decidis nomi “Esperanto” kaj ili bele vivigis la nomon: En la enkonduko al la prezento prezidantino de gimnastika asocio parolis pri la amike internacia bildo de popola interkompreniĝo – bildo, kiu montras “mondlingvon kiel korpan lingvon” kaj “gimnastikon kiel mondlingvon”. Kantistino dum la spektaklo kantas en Esperanto vortojn tre konatajn al ni: “La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian…” Kaj la gazetoj jam de semajnoj ĉe ĉiu prezento mencias Esperanton, ofte kiel la “rekonita internacia mondlingvo” aŭ la “popolojn liganta lingvo”, kaj konstatante: “Same kiel la lingvo tiel ligas la gimnastika arto.” Aŭ: “Esperanto – la mondo parolas unu (korpo)lingvon!”

Ĝuu la spektaklon dum minuto!

Eble nun haltu kun la legado kaj ĝuu la gimnastikan prezenton dum minuto (http://tinyurl.com/Gimnastiko).
Malofte oni povis vidi pli viglan prezenton ligitan al nia lingvo, ĉu ne?

Kial tiom da organizaĵoj subten(et)as Esperanton?

Indas pripensi, kial la gimnastikaj asocioj elektis la nomon “Esperanto” kaj kial TUI, unu el la plej grandaj germanaj turismaj entreprenoj, konsentis subteni spektaklon kun tiu nomo. Kaj kial antaŭ du jaroj la mondkonata aŭto-entrepreno BMW gratulis nome de la aŭtomarko “Mini” al Esperanto okaze de ties 125-jariĝo kaj elstarigis la paralelon inter la internacia disvastiĝo de iliaj aŭtoj kaj de nia lingvo. Kial la “Cirque du Soleil” elektis la Esperanto-titolon “movi kanti revo” por sia programo. Kial granda kaj renoma germana kongreshotelo en Fulda elektis por si la nomon “Esperanto” kaj favore prezentas la pontofunkcion de Esperanto. Kial en 1999 la iom konata germana Hip-Hop-bando “Freundeskreis” (amikaro) elektis la nomon “Esperanto” por kanto kaj albumo kaj turneo. Kial la germana novaĵagentejo dpa dum la pasinta jardeko raportis pli ol dekfoje pri Esperanto-eventoj (ankaŭ en Sarlanda Radio ). Kial la entrepreno BT Global Services uzis nian lingvon en varbfilmo – entrepreno de 35.000 dungitoj tutmonde. Kial la ĉina registaro publikigas novaĵojn en Esperanto preskaŭ ĉiutage. Kial la vikipedio-kunlaborantoj decidis, ke ĉiu lingvo-versio de tiu enciklopedio enhavu inter la mil plej gravaj artikoloj ankaŭ artikolon pri Esperanto? Kial Google Translate aldonis nian lingvon al sia oferto…

Kion ni jam atingis

Ili ne simple volas fari favoron al ni kaj nia lingvo – ili konstatas ties mesaĝon kaj, eĉ pli, ties faktan uzadon. Esperanto hodiaŭ certe neniel estas “piso de kulo en la Balta Maro”, kiel iu supozis komence de la okdekaj jaroj. Laŭ multaj statistikoj nia lingvo kompare kun aliaj lingvoj kutime troviĝas ie inter la 15-a kaj 50-a loko (inter proksimume 6000 lingvoj de la mondo) – simile kiel la dana aŭ slovaka aŭ serb-kroata aŭ estona lingvoj. La rilato inter Esperanto kaj la angla estas proksimume 1:1000, ekzemple laŭ la tekstokvanto en la interreto. Kaj ni konsciu, ke laŭ la nombro de parolantoj tiu rilato estis proksimume 1:100.000.000 (unu al cent milionoj) ĉe la kreiĝo de Esperanto. Ni multege progresis ekde la apero de magra broŝuro de kvardeko da paĝoj en 1887.

Multaj landoj – ĉie malfacile perceptebla

Mi cetere koncedas, ke malfacilas kompreni la faktan disvastiĝon de nia lingvo. Nia parolantaro troviĝas en cento da landoj – do en ĉiu lando troviĝas nur proksimume centono. Malfacile komparebla kun tradiciaj lingvoj en limigita lingvoregiono.

De unu homo al multaj centmiloj – impresa progreso

Certe ni ankoraŭ estas tre for de niaj revoj – sed, serioze, kiom vi pretus veti en 1887 je tio, ke Esperanto hodiaŭ havus sian nunan staton? Ke la revo de unu sola homo, junulo fakte, povus entuziasmigi centmilojn aŭ milionojn da homoj lerni la lingvon dum dekoj aŭ centoj da horoj, transdoni ĝin ofte al la posta generacio kaj apliki ĝin dum miloj da horoj. Kun granda plezuro – nu, almenaŭ plej ofte… :-)

La kuna verko de niaj antaŭuloj kaj ni ĉiuj

Dum la bazon de nia lingvo metis unu sola homo, ĝin ellaboris centmiloj per verkado, studado kaj uzado. Kaj same la diversajn ofertojn en Esperantujo kreis kaj kreas multegaj miloj da Esperanto-parolantoj – ili organizas, verkas, tradukas…

Novaj Esperanto-grupoj en interreto

Mirinde estas, kiom kreskis la memorganiziĝo de la Esperanto-kunlaborantaro dum la pasintaj jardekoj, grandparte helpe de la interreto, kie homoj kuniĝas en miloj da unuopaj Esperanto-grupoj specialiĝintaj pri la plej diversaj celoj. Nepensebla estis Esperanto-enciklopedio antaŭ la apero de vikipedio, kie Esperanto havas nun proksimume la 32-an 40-an lokon (laŭ paĝorigardoj) kompare kun aliaj lingvoj. Apenaŭ imagebla sen la reto estus frazokolekto kiel Tatoeba kun preskaŭ 300.000 frazoj tradukitaj en Esperanto (loko 2 post la angla). Kaj same pri aliaj vortaroj, pri tradukado de komputilaj programoj, pri subtekstigo de filmoj ktp.

Per paŝo post paŝo – al samrajtigo de Esperanto

Se oni serĉas malfeliĉon kaj malĝojon, kompreneble estas abundaj eblecoj… Ĉiu povas persone bedaŭri, ke oni ne havas pli da mono kaj ke oni ne estas pli sukcesa. Same pri Esperanto ni povas bedaŭri tion, kio estas ne jam atingita. Sed ni konsciu: Eĉ sukcesuloj jare nur malofte progresas per pli ol 5 procentoj. La angla progresis en sia historio de 1500 jaroj kutime multe malpli rapide. Ni do povas esti kontentegaj, ke en Hungario la nombro de Esperanto-parolantoj kvarobliĝis inter 1990 kaj 2011, jare proksimume 7-procenta kresko. Kial? Nu, ĉefe ĉar oni samrajtigis nian lingvon – oni donis neniun apartan avantaĝon, nur liberan elekteblecon en multaj lernejoj kaj en universitatoj. Ankaŭ en Brazilo niaj samideanoj survojas al la atingo de samrajteco por Esperanto en la lernejoj, la propono estas jam en la parlamento. En Francio la vojo por simila iniciato ŝajnas ankoraŭ iom pli longa.

Por la “rajto je kleriĝo pri Esperanto”

Eble unua paŝo antaŭ instruado estas strebi, ke ĉiu lernejano ricevu bazan informon pri Esperanto kaj pri ĝia hodiaŭa uzado, dum eble du lernejaj lecionoj.

Kion ni faru estonte?

- Nu, unuflanke ni plu ĝuu Esperanton kaj Esperantujon kaj la kunestadon kun niaj Esperanto-amikoj kaj -konatoj. Nenio tiurilate estas pli bona por ni mem, nenio estas pli alloga por eksteruloj ol nia ĝojo pri la Esperanto-uzado en internacia rondo.
- Due ni plukonstruu Esperantujon kiel ni kaj niaj antaŭuloj jam faras ekde baldaŭ 127 jaroj. Ankaŭ tiu kreado povas doni multan plezuron.
- Trie ni eble iom plibonigu nian informadon de la ekstera mondo. Indas prezenti Esperanton kaj Esperantujon tiaj kiaj ili estas – kaj eble indas iom prisilenti niajn planojn kaj revojn por ne daŭre aŭdi, ke ni kaj niaj antaŭuloj ja jam paroladas pri tio ekde cento da jaroj kaj tamen ankoraŭ ne videblas la fina sukceso…

Ni krome parkerigu, ke informado kaj varbado bezonas ripetadon, sep fojoj estas bona takso. Aldone ni konsciu, ke nur proksimume unu procento de nia publiko estos preta efektive lerni kaj iam apliki Esperanton, fakte ĉefe junuloj inter 14 kaj 25 jaroj. (Tio kune signifas, ke ni devas vere multege informi por gajni unu novan Esperanto-parolanton – eble eĉ pli ol milfoje. Unu plia kaŭzo por intensigi la gazetarajn rilatojn, kiuj permesas tre amasan informadon.)

Kaj kio pri la angla kaj pri tiuj Esperanto-malamikoj, kiuj malĝuste kaj malafable informas pri Esperanto? Nu, dek procentoj estas kontraŭ ĉio, diris ŝajne John F. Kennedy; tion ne eblos ŝanĝi…
Ni ne sukcesos progresigi Esperanton, se ni perdos nian energion en la bataloj kontraŭ la angla lingvo kaj kontraŭ Esperanto-malamikoj.
Kontraste ni flegu la amikojn de nia lingvo, kiuj ja estas multnombraj, kiel denove montras la “artfajraĵo de gimnastiko”.

Eble mia resuma novjara mesaĝo estas:

Ĝuu Esperantujon kaj parolu pri tio! :-)

Sed ni ne tro insistu pri nia vidpunkto aŭ pri lernado…

Ĉion plej bonan, multajn belajn Esperanto-horojn, Esperanto-tagojn, Esperanto-jarojn…

Feliĉan jaron 2014

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

2014-01

AUDI PRAELECTIONEM SONITAM (accentu Portugalensi)

  • 2014-01-13 | 2 456 671 | 001        | Gentium Foederatio Pedilusoria manui pedilusoriae Kosoviensi ludos amicales contra Foederationis membra plena ludere permisit (exclusis civitatibus Iugoslaviae pristinae). Pilam auream acceperunt Christianus Ronaldo Portugalus manus “Real” Matritensis ut optimus pedilusorum et Nadine Angerer Germana manus “Roar” Brisbanensis ut optima pedilustricum anni 2013.
  • 2014-01-28 | 2 456 686 | 142 030 CN | Venditio galloanserarum vivarum in Sinis orientalibus prohibita est, postquam undeviginti homines influentiae aviariae causa hoc anno mortui erant. Hongkongum viginti milia gallorum delenda imperavit, postquam influentiae aviariae serotypus H7N9 in gallis ex continente Sinensi importatis inventus erat.
  • 2014-01-29 | 2 456 687 | 021 840 US | Eduardus Snowden, divulgator supervigilationis clandestinae incolarum, propositus est Nobeliano pacis componendae praemio laureandus. Jacobus Clapper, director exploratorum Civitatum Foederatarum Americae, in senatu dixit litteras Sedis Securitatis Gentis ab Eduardo Snowden et consociis suis reddendas esse. Quaesitus an vero etiam a diurnariis, interpres ejus dixit: “Director locutus est de quocumque auxiliante Eduardo Snowden, qui etiam nunc minatur securitatem gentis nostrae per divulgationem illicitam litterarum furto ablatarum de collectione legali nuntiorum externorum.”