Monthly Archives: February 2014

2014 Lithuania

AUDI PRAELECTIONEM SONITAM (accentu Rossico)

Die frigidulo, partim nubilo, mensis praesidentiae Lithuanicae Concilio Salutis Consociationis Nationum finem habuit. Lithuania est res publica Septentrioorientoëuropaea, quae cum Rossia maxime commerciatur. Hiberni et Britanni optimi amici Lithuanorum in Facebook sunt. Secundum Conspectum Valorum Mundi Lithuani, Montenegrini et Rossi mentes similes habent. In Consociatione Nationum Lithuania sententiam Britanniarum, Latviae et Romaniae saepe sequitur. Via magna E85 Lithuania cum Ucraina connexa est.

Ecce aliquot nuntii:

  • 2014-02-07 | 2 456 696 | 150 151 RU-KDA     | Olympia Hiemalia Vicesima Secunda in Sotzio Territorii Krasnodarensis in Rossia meridionali caeremonia inaugurali initium ceperunt. Vir aëroplanum ex Charcovia Ucrainae orientalis volans abripere conatus est, postulans Sotzium advolandum. Aëroplani rectores quadras imagineas exstinxerunt et Constantinopolim Turciae occidentalis advolaverunt, ubi iste viator captus est.
  • 2014-02-16 | 2 456 705 | 150 154 LT         | Vitus Plytnykas, Exercitus Rubri miles pristinus, quadraginta sex annos natus, qui cum Alexandro Skirda Violantem Blėdaitė in Brechinio Scotiae in Britanniis septentrionalibus in Martio anni 2008 ex avaritia ad mortem suffocavit, in Lithuaniam deportatus erit. Post occisionem feminae triginta quinque annos natae reliquias ejus conciderunt et corporis partes in vitulo in littus adportaverunt, caput ejus in sacculum involverunt et in littus posuerunt, ubi id duae sorores invenerunt. Manus ejus postea in eodem littore inventae sunt. Omnes tres advenae Lithuanici sunt. Vitus Plytnykas ipse in patriam suam deportari petivit, etsi ita periculum accipit, quia causa atrocitatis sceleris nemo in favorem ejus aget. Vitus Plytnykas incarcerationis longitudinem – duodetriginta annos – fame reclamat. Alexandri Skirda incarceratio viginti annos longa erit, quia confessus est. Judex dixit crimen exemplar saevitiae et immisericordiae frigidae esse.
  • 2014-02-17 | 2 456 706 | 150 154 GB-GBN-SCT | Scotiae minister primus Alexander Salmond dicit Scotiam post libertatem acquirendam sodalem unionis libra Britannica utentis melius esse, aliter operibus mercatoriis in Britanniis ceteris noceri possent.

La universo nun alireblas en Esperanto

Libera Folio: Pri kia retejo temas?

Paŭlo Moĵajev:Heavens-Above estas laŭ la aspekto simpla, sed tre oportuna kaj informoriĉa astronomia paĝaro, kiu povas esti utila kaj por la profesiaj, kaj por la amatoraj astronomoj. Ĝi ebligas facilan serĉon de interesaj ĉielaj objektoj (kiel planedoj, brilaj asteroidoj, kometoj), prezentante facile kompreneblajn serĉ-mapojn por ĉiu objekto. Ĝi ankaŭ ebligas preparon de ĝeneralaj stelaj mapoj por ĉiu punkto de la Tero kaj difinita tempo. La paĝaro ne okupiĝas pri la objektoj de la profunda kosmo (kiel nebulozoj kaj foraj galaksioj – ilia pozicio estas relative fiksa kaj oni povas ekscii ĝin el ĉiu ajn priastronomia libro), sed kompense prezentas tre oportunajn kaj potencajn mekanismojn por prognozi la aperon de multaj brilaj kaj malbrilaj artefaritaj satelitoj de la Tero.

En kiuj lingvoj la retejo funkcias?

– Ĝis antaŭnelonge la paĝaro estis nur anglalingva, sed antaŭ kelkaj semajnoj aperis la eblo traduki ĝin al diversaj lingvoj. La Esperanta fasado iĝis la dek-kvara en la vico de jam funkciantaj tradukoj.

Kial vi decidis okupiĝi pri la traduko?

– Mi interesiĝas pri astronomio jam ekde la lernejaj jaroj. Antaŭ ĉirkaŭ jaro mia intereso revigliĝis dank’ al la aĉeto de negranda teleskopo, kio aktualigis la demandon: kion interesan mi povas ekvidi per ĝi? Mi do devis aktive krozi en la reto por trovi oportunajn informofontojn. Unu el la paĝaroj, kiujn mi uzas seninterrompe jam dum jaro, estas ĝuste Heavens-Above.

– La paĝaro plene kaptis min dank’ al unu interesa funkcio: ĝi kapablas prognozi la traflugojn de brilaj artefaritaj satelitoj kaj, speciale, la tiel nomatajn ekbrilojn de Iridiumoj. Temas pri tre interesa spektaĵo, kiam en la ĉielo por kelkaj sekundoj ekbrilas tre hela “stelo”, kiu poste estingiĝas (kaj tiu evento okazas en ĝuste antaŭdiritaj loko kaj tempo). Tiuj ekbriloj estas de tempo al tempo produktataj de la satelitoj de la sistemo “Iridium”, kiuj havas tre specifan formon, havante kelkajn grandajn antenojn. Foje la antenoj de la satelito spegulas la sunan lumon, kreante sur la tera surfaco mallarĝan helan strion. Por la surteraj observantoj la spektaĵo estas vere pasiiga! Por observado ĝi bezonas nenion specialan: nur serenan ĉielon kaj ĝustajn informojn pri la tempo kaj loko de la ekbrilo.

– Kiam aperis la eblo traduki la paĝaron al la aliaj lingvoj, mi nature ekpensis pri la Esperanta traduko. La kreinto de la paĝaro, germano Chris Peat, tuj konsentis kun mia propono. La tradukado mem estis efektivigata per la viki-simila maniero, proponata de la paĝaro mem. Krom fari la Esperantan tradukon, mi partoprenis ankaŭ la tradukadon de la paĝaro al la rusa lingvo (kune kun du aliaj volontuloj).

Ĉu vi facile sukcesis trovi la necesajn terminojn en Esperanto?

– Verdire, antaŭ ol komenci la laboron, mi esperis, ke la stato de la astronomia terminologio en Esperanto estas tute bona (ve, mi estis tro optimisma!). Dum la laboro mi uzis, kompreneble, NPIVon, la Retan Vortaron, foje ankaŭ la Esperanta vikipedio helpis (tamen mi uzis ĝiajn proponojn tre singarde); sporade mi konsultis ankaŭ kelkajn E-nacilingvajn vortarojn. Kiel tre gravan fonton mi konsideris la Astronomian Terminaron (kiu estas projekto de Astronomia Esperanta Klubo; bedaŭrinde la terminaro ŝajnas malaperi el la reto, sed mi feliĉe havis malnovan konservitan kopion), sed ankaŭ ĝi foje prezentis la aferojn iom konfuze aŭ ne enhavis la necesajn terminojn.

– Dum la laboro mi multfoje alfrontis la situaciojn, kiam necesis elekti unusolan varianton inter kelkaj eblaj. Foje tio estis sufiĉe facila (ekzemple, por traduki la nomon de la zodiaka konstelacio Aquarius mi elektis la formon Akvisto, forĵetinte la NPIVan sinonimon Amforo), foje – ne (ekzemple, por alnomi la angulan alton de astro mi ekuzis la tradukon altangulo, kvankam ankaŭ la varianto altitudo ŝajnis esti uzebla; mi tamen preferis uzi ĝin en malvasta senco “alto super la marnivelo”). Ĝenerale, mi uzis nur la jam ekzistantajn tradukojn, kvankam kelkajn vortojn, mankantajn en miaj vortaroj, mi ja ekuzis (ekzemple, “libracio”).

– Tutcerte, mia traduko povas enhavi iujn mankojn kaj plibonigendaĵojn. Feliĉe, eblas daŭre redakti ĉion redaktindan; do mi invitas ĉiun, kiu trovos iun eraron, kontakti min. Nuntempe ankoraŭ ne ĉiuj paĝoj estas tradukeblaj (do vi povas foje renkonti en la paĝaro anglalingvajn fragmentojn), sed la prizorganto konfirmis, ke post iom da tempo aperos la eblo traduki la reston. Do, la laboro plu daŭras, kvankam entute la paĝaro jam funkcias en Esperanto.

Kial laŭ vi indis entrepreni tian laboron? Certe ekzistas tre malmultaj amatoraj astronomoj, kiuj ja scias Esperanton, sed ne komprenas la anglajn terminojn de la fako?

– Unue, ĝi estas relative facila maniero plian fojon montri al la mondo, ke Esperanto ja ekzistas (certe, bonvenus pli da regulaj vizitoj fare de esperantistoj). Due, ĝi estas plia ekzemplo de relative malmultaj fakaj aplikoj de nia lingvo. Certagrade ĝi povas ankaŭ kontribui al plia stabiliĝo kaj vastiĝo de la Esperanta terminologio. Ekzemple, mi kun miro konstatis, ke tute ne ĉiuj nomoj de konstelacioj estas prezentitaj en NPIV (ial mi atendis la malon). Krome, mi trovis kelkajn evidentajn misojn en la difinoj de la Reta Vortaro, pri kio mi certe informos la koncernajn respondeculojn.

Kial laŭ vi la esperanta traduko de la retejo povos utili al ordinaraj esperantistoj?

– La paĝaro utilos al ĉiu, kiu interesiĝas pri la vivo ĉirkaŭ ni ĝenerale kaj pri la ĉielo aparte. Se vi posedas eĉ simplajn optikajn instrumentojn, dank’ al tiu paĝaro vi povas trovi kaj observi la plej brilajn planedojn kaj kometojn. Ankaŭ la facile legeblaj stel-mapoj kun la Esperantaj konstelaci-nomoj povas esti interesa kaj utila agrablaĵo. Aparte interesa por ĉiu homo, eĉ malmulte interesiĝanta pri astronomio, povas esti la observado de la Iridiumaj ekbriloj (kun iom da lerto vi povas eĉ amuzi kaj mirigi viajn konatojn “lumiginte stelon”). Finfine, la paĝaro eble vekos vian interesiĝon pri astronomio, kiu ja povas esti tre interesa hobio.

– Kompreneble, por profiti ĉiujn avantaĝojn de la paĝaro bezonatas almenaŭ la bazaj scioj pri la stela ĉielo kaj astronomio ĝenerale (kaj ankaŭ iom da observaj spertoj). Sed, mi ripetu, la paĝaro provizas kaj posedas relative simplajn mekanismojn, ebligantajn uzi ĝin eĉ al malspertuloj.

Kiel oni uzas la retejon?

– Unue, simple vizitu heavens-above.com. En la supra dekstra angulo de la paĝo vi povas elekti la lingvon helpe de falmenuo. Tre dezirindas registriĝi, ĉar la registritaj uzantoj povas konservi la informojn pri sia observo-loko (ĝi devas esti indikita laŭeble pli ĝuste, ĉar tio grave influas la ĝustecon de la prognozoj pri satelitoj). Kaj poste simple ĝuu! Mi ja estus ĝoja, se esperantistoj subtenus mian laboron per vizito en la paĝaro (nepre elektu Esperanton kiel la preferatan lingvon!), registriĝo kaj regula uzo. Mi ankaŭ bonvenigas ĉiujn kritikojn koncerne la detalojn de la traduko.

2014 Russia

Le jocos olympic de hiberno del anno duo milles dece-quatro ha essite clause in un die nubilose un pauc calide in Sochi, Territorio de Krasnodar, Russia del sud. Le paises le plus successe era Russia con dece-tres medalias de auro, Norvegia con dece-un medalias de auro e Canada con dece medalias de auro.

Russia es un pais est-europee, que le plus commercia con China. Ukrainianos son le optime amicos de russos secundo Facebook. Secundo le Inquesta Mundial de Valores, russos son mentalmente proxime a ukrainianos e coreanos del sud. In le Nationes Unite, Russia sovente vota con Aremenia e Corea del Sud. Russia jace sur un cruciata importante de vias E trenta de Londres e Berlin trans Russia e sub nomine A Hacca sex a Harbin e Busan e E vinti duo de Manchester e Hamburgo trans Russia e sub nomine A Hacca septe a Pakistan.

Ecce alicun novas:

  • 2014-01-30 | 2 456 688 | 142 030 CN     | Compania technologic chinese Lenovo ha empte Motorola Mobility de Google pro tres billiones (3*10^9) de dollares a crear su departimento de apparatos mobile.
  • 2014-02-09 | 2 456 698 | 150 151 RU-SAK | Un viro armate ha occise duo homines in un cathedral orthodoxe russe in Yuzhno-Sakhalinsk, Region de Sakhalin, Russia del est.
  • 2014-02-22 | 2 456 711 | 150 151 UA     | Le protestos “Euromaidan” de bruxellistas, qui usante violentia vole remover le presidente centrista democraticamente electe de Ukraina Viktor Yanukovych, qui committe atrocitates a opprimer le protestos violente, continuava se. Le parlamento de Ukraina ha votate a liberar Yulia Tymoshenko, le prime ministra bruxellista previe incarcerate durante plus que duo annos pro – como su advocatos dice – accusationes politicamente motivate. Illa ha essite disincarcerate plus tarde in le mesme die. Le parlamento de Ukraina ha etiam votate a remover presidente Viktor Yanukovych de su position. Protestatores ha asserte Kiev; secundo alicun reportos, Yanukovych ha fugite a Ukraina del est. De su base actual in Charcovia, Yanukovych ha denunciate le eventos in Kiev como un colpo de stato. Bruxellista Oleksandr Turchynov ha essite electe como presidente del parlamento e talmente presidente interime de Ukraina.

Ukrainio survoje al la fina venko aŭ “Sieg heil, demokratio!”

Kiel oni povus nomi homon, kiu ĉiam denove ripetas la saman eraron? Idioto. Sed kiel oni nomu la registarojn, kiujn ĉiam denove subtenas ekstremulojn por poste lukti kontraŭ ili? Mi pensas, ke plej konvena nomo estas – fatrasuloj. Nun la okcidentaj registaroj kaj amaskomunikiloj ripetas la samajn erarojn rilate Ukrainion. Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/709433

Nia libroeldonado en 2013

Laŭ la rubriko “Laste aperis” de la revuo Esperanto de UEA, en la pasinta jaro surmerkatiĝis 178 libroj kaj broŝuroj (je 25 pli multe ol en 2012). La plej aktiva Esperanto-eldonejo denove estis MAS (Monda Asembleo Socia) de Vilhelmo Lutermano kun 13 volum(et)oj politikaj kaj sociaj, kiujn plejparte li mem tradukis.

Vidu detalajn tabelojn laŭtemajn, laŭeldonejajn, laŭlandajn, kaj klarigojn pri ili en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov, kiu ekde 1991 ĉiujare aperigas en La Ondo de Esperanto statistikajn resumojn de la libroeldonado en Esperantujo. Lia superrigardo por 2013, publikigita en la februara kajero de La Ondo de Esperanto, estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/02/libroj2013/

Georgi Dimitrov kaj Esperanto

En 2014 la kleriga rubriko “Nia trezoro” de La Ondo de Esperanto estas dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. En la februara kajero de La Ondo de Esperanto ĉi-rubrike aperis artikolo de Georgi Mihalkov pri unu el la gvidantoj de la monda komunisma movado, Georgi Dimitrov (1882–1949), kaj pri ties rilato al Esperanto.

Ĉi tiu artikolo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/02/dimitrov/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Retiro de artikolo

La artikolon pro miso de la redaktoro eniris eroj kun misfamiga enhavo, kiuj ne estis celitaj por publikigo. La redakcio pardonpetas pro la eraro, kaj pro ajnaj eventualaj lezoj kiujn ĝi kaŭzis al la entrepreno Kosmo kaj ĝiaj kunlaborantoj.

2014 Serbia

AUDI PRAELECTIONEM SONITAM (accentu Cecho et Slovaco)

Die frigidulo sed claro celebratur dies civitatis Serbiae. Ante ducentos et decem annos, die 15º mensis Februarii anni 1804, initium cepit primus tumultus Serbicus a Rossia adjutus contra Imperium Ottomanicum. Serbi et Bosni populi fraterni sunt, quia inter se optimi amici in Facebook sunt; Montenegrini secundi optimi amici Serborum sunt ac secundum Conspectum Valorum Mundi mentes similes habent, idem ac Rossi. Serbia jacet in quadrivio magno viarum E75, quae ex Polonia trans Serbiam in Graeciam fert, et E80, quae ex Tolosa et Roma trans Serbiam et sub nomine AH1 in Delhium Novum, Pekinum, Seoulum et Tokium fert. Serbia cum Germania, Italia et Rossia maxime commerciatur. In Consociatione Nationum Serbia sententiam Argentinae et Italiae saepe sequitur.

Ecce aliquot nuntii:

  • 2014-01-29 | 2 456 687 | 150 039 RS        | Serbiae praeses Tomislaus Nikolić parlamentum dissolvit itaque comitia praecocia die 16º mensis Martii habenda convocavit, ut desideratum a ministro primo Joanne Dačić, postquam sedes aestimatoria Fitch dixerat Serbiam fiducia dignam non esse et emptionem obligationum Serbiae esse periculum, non pecuniae collocationem certam.
  • 2014-02-07 | 2 456 696 | 150 039 ME-16     | Diurnarii mundi notaverunt ecclesiam resurrectionis Christi Ecclesiae Orthodoxae Serbicae in Birziminio. In ecclesia est opus tectorium, ubi depicti sunt in flammis infernis praeses Jugoslaviae communisticae Josephus Broz Tito, philosophi communistici Carolus Marx et Fridericus Engels, politicorum periti Montis Nigri hodierni, Turci tiarati et sacerdotes Catholici. Opus controversum est et inter credentes, quorum multi communistae erant vel sunt. Ecclesia Orthodoxa Serbica in Monte Nigro res politicas valde curat sub ductione archiepiscopi Amphilochii, metropolitae Montis Nigri et Littoris.
  • 2014-02-07 | 2 456 696 | 150 039 BA-BIH-09 | Post multos dies tumultuum, aedes Praesidentiae Bosniae et Herzegovinae impugnata est. Tumultus pauperum omnium gentium est, minime unius gentis contra aliam.

Condemnate

Como on pote delectar se del vita
sempre consciente
de su mortalitate?
Pote un persona condemnate al morte
gauder se del vista de su cella?

Ma forsan le morte
es un nascentia a in un altere mundo?

Le spero me da fortia a continuar viver

“La legisto” de Bernhard Schlink

Milionoj da venditaj ekzempleroj en multaj lingvoj, prestiĝaj libropremioj, la unua loko en la usona literatura furorlisto (unuafoje por la germana literaturo) kaj la samtitola filmo (2008), kies ĉefaktorino Kate Winslet estis Oskar-premiita (2009) pro la rolo de Hanna, atestas la sukceson de La legisto de Bernhard Schlink. Ĝi senprecedence rapide estis enmetita en la studprogramojn de la germanaj gimnazioj.

La subita amo de 15-jara adoleskulo el profesora familio kaj 36-jara virino same subite ĉesis, kiam ŝi senaverte forlasis la urbon. Post ok jaroj li, jam studento de la lasta studjaro de jura fakultato, revidis ŝin en proceso inter eksaj voktinoj de porvirina koncentrejo. Sed ĉi tiu ne estas la sola mistero, kiun frontis la protagonisto de La legisto.

Esperanto iĝis la 40a lingvo en kiu “La legisto” aperis. Ĝin tradukis el la germana originalo Jean-Luc Tortel kaj eldonis Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kun permeso de la kopirajt-posedanto Diogenes (Svislando).

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto Wolfgang Kirschstein recenzis la Esperantan tradukon de La Legisto. La recenzo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/02/recenzo-33/

Karnavalantoj en Hispanio trovis la verdan stelon

Antaŭ kelkaj tagoj Lu Wunsch-Rolshoven informis en Libera Folio pri la prezento de gimnastika spektaklo, kiu portis la nomon de Esperanto, eĉ se la organizantoj ne parolas la lingvon, kaj uzas ĝin nur pro la potenco de la varnomo kaj ĝia asociiĝo al universaleco, kaj eĉ ne hezitas uzi la esperantan himnon kiel parton de la spektaklo. Ĝuste nun ni eksciis pri tre simila okazaĵo en Hispanio: karnavala bando partoprenanta en tradiciaj andaluzaj festoj prenis la nomon Esperanto kaj ankaŭ uzas esperantistajn temojn kiel bazon por sia spektaklo.

Kaj ni povas ĝoji ke tiu muzikbando, la “Comparsa Esperanto” ĵus atingis la trian premion en la unua el siaj prezentadoj.

Pri la naturo de tiu festo, tiu konkurso, kaj tiaj muzikbandoj vi povas legi tie ĉi. Mallonge oni povas diri, ke temas pri maniero celebri la karnavalon en okcidenta Andaluzio, dum kiu grupoj de muzikistoj sin maskas laŭ speciala temo, kaj ĥore kantas memkreitajn pecojn, tre ofte inĝeniajn kaj satirajn.

La grupoj konkursas en festivaloj, ĝenerale per du aŭ tri raŭndoj, fine de kiuj oni donas premiojn laŭ la kvalito de la maskotemo kaj la muziko. La plej konata tia festivalo okazas de antaŭ pluraj jardekoj en Kadizo (Cádiz), sed ili ankaŭ disvastiĝas en aliaj urboj de tiu regiono.

En la unua festivalo de la sezono en la ĉirkaŭaĵoj de Sevilo, surprizis nin ĉiujn la partopreno de muzikbando nomata “Esperanto”. Ili montriĝis tute vestitaj per verdaj steloj kaj flagoj, kun universalecaj temoj en la bildoj, kun konstantaj aludoj al Esperanto, kaj eĉ kun parto el la tekstoj kantataj en nia lingvo, kvankam ne ĉiam tute ortodokse. Oni povas spekti la tutan spektaklon en tiu ĉi ligo.

La bando devenas el malgranda urbo proksima al Sevilo, Mairena del Alcor, kaj evidentiĝas ke ili neniam antaŭe rilatis al la movado. La esperantistoj en Hispanio eksciis pri ĝi post kiam ili unuafoje prezentiĝis, kaj tuj komencis sekvi la spektaklon per la reto.

Ili jam partoprenis en tiu menciita festivalo en alia apudsevila urbo, La Rinconada, en kiu ili gajnis trian premion, je nur unu poento malpli ol la dua (883 kaj 882 poentoj respektive). Ili kantis ankaŭ en festivalo de urbo Arahal, pri kiu ni ĵus sciis ke ili sukcesis alveni al la finalo, kaj ankaŭ en la festivalo de la pli granda Onubo (hispane Huelva, provinca ĉefurbo en sudokcidenta Hispanio)

Ni kontaktis la grupon, kaj sukcesis intermesaĝi kun la motoro de la ideo, kaj aŭtoro de la muziko kaj la tekstoj, José Manuel Marín. Li rakontis al Libera Folio, ke la ideo venis iun tagon, dum leciono pri signolingvo, dum kiu la instruisto rakontis pri Esperanto kaj la universala lingvo

– Ekde tie mi ekpensis, kiel rilatigi ĝin al Karnavalo kaj al la vivo ĝenerale, ne nur kiel lingvon, sed kiel agmanieron aŭ filozofion, bazitan sur klareco, sincereco kaj unuiĝo.

Li tuj komencis serĉi informojn rekte en la reto. Li serĉis la simbolojn, kaj ankaŭ esploris diversajn tekstojn, por kiuj li uzis baze la tradukilon de Google. Li konfesas ke kelkfoje li “ornamis” la rezultojn por fari ilin iom pli kompreneblaj por hispanlingvuloj.

Dum la prezentado oni povas konstati, ke la grupo plurfoje utiligas esperantajn vortojn, kaj foje ankaŭ la anglan, francan aŭ italan, same kripligitajn, kun elmontro de la respektivaj flagoj en angulo de la scenejo.

La tekstoj foje rilatas al esperantecaj temoj, kaj specife unu kanto estas vera omaĝo al la esperantista flago, kian ofte esperantistoj mem emas eviti. La plejmulto rilatas tamen al la nuntempa socia situacio en Hispanio, kun forta socia kritiko, ekzemple al la policistoj elhejmigantaj domŝuldantojn, al la trompemaj partiecaj amaskomunikiloj kaj eĉ al la bofilo de la reĝo, nun akuzita pri fraŭdo en tre sekvata juĝprocezo.

La grupo planas daŭrigi sian spektaklon en aliaj festivaloj, ĉefe en la provinco de Sevilla. Esperantistoj en Hispanio do havos ŝancon plu spekti ĝin.

Krome, koincidas la feliĉa cirkonstanco, ke la venonta Hispana Esperanto-Kongreso havos sian sidejon en relative proksima urbo, en Arundo (hispane Ronda, en la malaga montaro), kaj en ĝi ĉefrolos andaluza muzikstilo, la mondkonata flamenko. Nenio estas decidita, ĉar la nun prilaborata programo jam sufiĉe kompletas, sed oni ja esploras la eblecon inviti la grupon.

Konklude, kiel prave atentigis Lu, la valoro de Esperanto estas plu agnoskata de multaj homoj en nia mondo, eĉ se ili ne ĉiam konscias pri ĝia nuna disvastigo kaj fakta uzado. Estas ja tasko de la asocioj alproksimigi al tiuj iniciatoj kaj ilin kuraĝigi. Oni ofte trovas aliancanojn kie ni malplej atendas.

José Antonio del Barrio

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio ekde la 1a ĝis la 7a de februaro 2014 en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kun partopreno de dudeko da gestudentoj el dek landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po du el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Ruslando, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio). La populara kaj diskutiga kurso de prof. Humphrey Tonkin pri nuntempa esperanto-movado estis publika kaj allogis ankaŭ gastojn.

Legu pli en artikolo de Ilona Koutny
http://sezonoj.ru/2014/02/233uam/

2014 Grenada

LUSSEN LAUDOPTEIK’NING

In seir heit ond stormisch dag fer Grenada de onafhangigheiddag. Befor preciswis fiewertig jairen, in de 7e af februari 1974 winn’d Grenada etts onafhangigheid af de Fereinig’d Kuningryk af Greutbritannie ond Nord Irland, doch ett blyv’d lojal tou Hirer Majestait Elisabeth II, torj de Genaide af Godd Kuningin af de Fereinig’d Kuningryk af Greutbritannie ond Nord Irland ond af Grenada ond Hirer ander Ryken ond Territorias, Heuved af de Gemeinwellstand. De greutest facebookfrienden af grenadianen sinde trinidadianen ond tobagonianen. De greutest handelpartner af Grenada is euk Trinidad ond Tobago. In de Fereinig’d Nationen opgev Grenada oft de gelyk stemmen als Tanzanie ond Malawi.

Sej somme niewheiden:

  • 2014-01-14 | 2 456 672 | 419 029 GD | Grenada ha mak’d en razzia andgegen benutting af alkohol, marihuana ond ander droges fon studenten in schoules.
  • 2014-01-14 | 2 456 672 | 419 029 TT | Jagers protestire andgegen en bann af jacht in Trinidad ond Tobago, hwair jag’de menn hirten, gurdeldieren ond agoutis.
  • 2014-01-21 | 2 456 679 | 002 014 TZ | Fimftig jongen fra Saudi-Arabie ond Tanzanie have meuted in Tanzanie tou diskutire bewaring af biodiversitait.

Le retorno

Le vento caressa le montes
Le pluvia lava le arbores
Le riviera flue sempre
al vaste mar distante
Con joia le aqua canta
in alto va le melodia
se uni con le nubes
e postea vola via
Itero potente audir
le sonos tanto amate
al fin io ha retornate
renascite como un columba

Sakraĵoj minacas la ŝtatan sekurecon

La libereco de Jevgenij Vitiŝko jam estis limigita – li ne rajtis forlasi sian hejmurbon Tuapse, kiu situas sepdek kilometrojn norde de la olimpika Soĉi. Li tamen planis pasigi la semajnon en Soĉi, kie li intencis prezenti raporton pri la stato de la medio. Lunde matene li tial veturis al la loka policejo por peti vojaĝpermeson.

KIam li eliris tra la policeja pordo li estis arestita. Pro suspekto pri ŝtelo, oni unue diris. Post kelkaj horoj li eksciis, ke li laŭ du atestantoj laŭte sakris sur la bushaltejo apud la policejo.

Legu plu en Glasnost.se

Lácrimes (poema)

Yo ha trovat un bell poema in li internet e traductet it in Interlingue.

LÁCRIMES

Lácrimes queles di,

Yo besona te.

Lácrimes, quel peti

Ne forlassa me.

Lácrimes queles flue sur li guancies,

Pro que yo tant senti li manca de te!

Lácrimes ex deception plorat,

Lácrimes pri paroles,

queles ne esset talmen intendet.

Lácrimes de esperantie,

qua hay ancor un chance.

Ma si omni ti lácrimes

ne vell ha esser plorat,

yo vell nequande har havet,

sinceri intentiones

con te.

Yo ama te.

Sportiv, sportiv…

SPORTIV, SPORTIV

Li instruction de sport posse sempre esser problematic por noi puellas. Quelc vez eveni litt catastrofes. Ma li max important es que on posse self rider pri it. Yo ha leet un tal narration pri un litt misfortun in un jurnale por puellas. Ma ha traductet e un poc expandet li textu.

Ci es li narration de Jasmin, quell esset in li etá de deci-du annus quande li sequent misprense evenit:

In li instruction de sport in nor scola noi deve exercir in li gimnastica cap-sta e manu-sta. Yo es con mi amica Melanie e un plu old púer in un gruppe. Il es un practicante de sport e deve nos subtener. Melanie da me auxilie e posi se detra me pro to yo ne cade. Ma quande mi gambes es verticalmen in li aere it eveni. Yo ne ha fixat mi t-camise suficent in li sport-pantalon. Li t-camise glissa a bass talmen que chascun in li sport-hall posse vider mi blanc sinushalter. Yo rubija quam un tomate e prova liberar me ex ti situation. Yo strambla por retornar al suol. Ma quo fa Melanie? Ella reva e ne percepte quo eveni e mi max bon amica tene mi gambes fixmen. Yo ne posse mover me por escapar ti desagreabil situation. Yo cri a Melanie: “Melanie! Cessa me tener tant fixmen! Yo vole de supra!” Anc li practicante ne posse evitar un subride e anc quelc scoleras ex mi classe ja comensa hihicar. Qual catastrofe! Adminim Melanie finalmen percepte to quo eveni e ella libera me ex ti embarassant situation. Li reste del instruction de sport yo passa con li t-camise fixat securmen in li sport-pantalon! E yo espera que nequí ha fotografat it e mette it in li internet.

(Secun Jasmin 12 annus)