Monthly Archives: January 2014

2013-11, -12

AUDI PRAELECTIONEM SONITAM

  • 2013-11-03 | 2 456 600 | 419 005 BO-B  | Aëroplanum parvum undeviginti homines portans terram advolare conans in pluvia in Andibus Bolivianis cecidit. Octo homines mortui sunt et decem vulnerati, etiam aëroplani rector et vicarius ejus. Erat volatus ex Trinitate ad Ripam Superiorem Boliviae boreoorientalis.
  • 2013-11-25 | 2 456 622 | 021 840 US-CT | Litterae publicae de occisione viginti sex discipulorum scholae primariae in Sandy Hook Connecticutae in Civitatibus Foederatis Americae septentrioorientalibus divulgatae sunt. Ratio incerta manet. Adamus Lanza, iste carnifex, qui matrem suam Annam quoque occidit, non mentis sanae erat, hoc autem causa non erat.
  • 2013-12-07 | 2 456 634 | 021 840 US-NY | Investigatores in Universitatis Neoeboracensis Facultate Medica nexum inter microbiorum intestinalium diversitatem minorem et cancri colorectalis frequentiam majorem invenerunt. Potest esse quia talium hominum tractus digestivus habet pauciora bacteria, quorum gratia fibra alimentaria in acidum butyricum antiinflammatorium defervet. Nexus causalis autem incertus est, quia etiam genetica, obesitas vel praesentia generum microbiorum antiinflammatoriorum possent causa esse.

Esperantistoj protestas pri EU-diskriminacio

En decembro 2013 la Eŭropa Komisiono publikigis gvidlibron pri la nova grandega subvencia programo Erasmus+, kiu kunigas multajn antaŭajn programojn. La celo de la programo estas intensigi la eŭropajn kontaktojn ene de edukado, junularo, sporto kaj aliaj kampoj. Spite belajn vortojn pri diverseco kaj inkluzivado, por aliri la programon necesas unuavice bona scio de la angla lingvo.

La 260-paĝa gvidlibro kun detalaj klarigoj pri la komplikaj paŝoj necesaj por peti financan subtenon estas havebla nur en la angla lingvo. Tradukoj al aliaj lingvoj ne estos haveblaj dum pluraj monatoj, sed la unua limdato por peti subvencion estas jam la 17-a de marto.

Aldone, ĉiuj petoj pri subvencio, sendepende de tio, en kiu lingvo ili estas prezentataj, devas enhavi resumon pri la projekto en la angla.

La ĉefe esperantista asocio Nitobe, kiu laboras por lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj, trovas ke la situacio malebligas al tiuj eŭropanoj, kiuj ne scias la anglan, partopreni la konkurson pri la subvencioj sur egaleca bazo. En freŝa gazetara komuniko la asocio Nitobe skribas:

Eŭropa Komisiono klare diskriminacias la eŭropajn civitanojn kaj asociojn kiuj ne konas la anglan, kaj donas nepravigeblan avantaĝon al britaj kaj irlandaj neregistaraj organizoj, asocioj kaj publikaj instancoj. La unua limdato por prezenti projektojn kadre de la programo Erasmus+ estas jam la 17a marto. Tio signifas antaŭ la publikigo de la gvidlinioj en la aliaj 23 oficialaj lingvoj de EU. Estas simple ne ebla por civitanoj kiuj ne regas la anglan partopreni en projekto kiu estas financita per la EU buĝeto, t.e. per la impostoj de ĉiuj eŭropaj civitanoj.

Laŭ la asocio, Eŭropa Komisiono devas senprokraste ŝanĝi la situacion tiel, ke ĉiuj asocioj en Eŭropa Unio havu egalajn elirpunktojn por partopreni la konkurson. Libera Folio kontaktis la sekretarion de la asocio Nitobe, Michele Gazzola, por ricevi pliajn klarigojn.

Libera Folio: En multaj kazoj oni ne tradukas diversajn dokumentojn de EU al ĉiuj lingvoj, aŭ la tradukoj aperas kun malfruo. Kial vi elektis ĝuste ĉi tiun kazon por protesti?

GazzolaMichele Gazzola: – Ĉar temas pri distordo de la konkurenco. La unua limdato por prezenti projektojn kadre de la programo Erasmus+ estas jam en marto, sed la tradukoj ne haveblos antaŭ aprilo. Estas simple ne ebla por civitanoj kiuj ne regas la anglan partopreni en projekto kiu estas financita per la EU buĝeto, t.e. per la impostoj de ĉiuj eŭropaj civitanoj.

Ĉu vi rekte kontaktis iujn oficialajn EU-instancojn pri la afero?

— Ne ankoraŭ, sed ni intencas unue kontakti la asociojn por la defendo de naciaj lingvoj, kaj eventuale organizi apelacion al la eŭropa Ombudsmano aŭ rajtprotektanto. EEU interesiĝas pri la iniciato, kaj ankaŭ pluraj unuopaj esperantistoj.

Kian reagon vi atendas?

– Ni atendas ke Eŭropa Komisiono rapide publikigu la tradukojn de la gvidlinioj kaj la deviga registriĝpaĝo en la aliaj oficialaj lingvoj kaj prokrasti la unuajn limdatojn.

Recenzoj de tri novaj libroj

En la januara kajero de La Ondo de Esperanto aperis recenzoj de tri novaj libroj: Myricae (Mirikoj) de Giovanni Pascoli (recenzis Wolfgang Kirschstein), La Dresdena Sinjorina preĝejo de Jürgen Helfricht (recenzis Nikolao Gudskov) kaj Danĝeraj rilatoj de Choderlos de Laclos (recenzis Viktor Sapoĵnikov). Oni povas legi ĉi tiujn recenzojn ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla por kontraŭ nur 12 eŭroj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

2013 Francistano

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

En decembro 2013, Francistano prezidis la Konsilantaron pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj. Francistananoj kaj belgistananoj estas frataj popoloj, ĉar ili estas la plej bonaj fejsbukaj amikoj unuj de la aliaj. Francistano plejparte komercas kun Germanistano kaj Belgistano. Laŭ la Monda Enketo de Valoroj, francistananoj estas mense proksimaj al belgistananoj kaj italianoj. En la Unuiĝintaj Nacioj, Francistano ofte donas la samajn voĉojn kiel Andoro kaj Usono. Francistano troviĝas sur grava kruciĝejo de vojoj, nome E15 de Londono trans Francistano al Hispanio kaj E80 de Hispanio trans Francistano al Romo (kontinuanta sub la nomo AH1 al Nova Delhio, Pekino, Seŭlo kaj Tokio).

  • 2013-12-07 | 2 456 634 | 150 155 FR    | Francistano elvolvis sian rolon en Centrafrikistano, kie plimultaj kristanoj kaj malplimultaj regantaj islamanoj konfliktas.
  • 2013-12-12 | 2 456 639 | 150 039 ES-CT | La registaro de Hispanio anoncis, ke ĝi blokos la okazigon de popola dono de voĉoj pri memdispono de Katalunio, norda Hispanio.
  • 2013-12-19 | 2 456 646 | 150 155 BE    | Pelsender Didier, sepdekkvinjaraĝa belgo internacie serĉata de Interpol ekde la jaro 2006 pro sekse misuzi du el siaj adoptitaj filinoj, estis arestita en Nha Trang, suda Vjetnamujo.

La Balta Ondo en 2013: Statistika resumo

En la novaĵretejo La Balta Ondo je la novajfesta nokto estis 631 artikoloj, el kiuj 204 artikoloj aperis dum 2013 – averaĝe enretiĝas po kvar artikoloj ĉiusemajne. En la listo de la plej vizitataj artikoloj plej supre estas “Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto” de Dennis Keefe, vizitita 2901 fojojn. Inter la kroziloj la plej populara estas Mozilla Firefox kun 83 mil 391 vizitoj (42,65%); Vindozo senkonkurence supras en la listo de la operaciumoj kun 141 mil 699 vizitoj (72,46% el ĉiuj).

Ĉi tiujn kaj aliajn interesajn informojn oni povas legi en la resuma statistiko, kiu hodiaŭ aperis en La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/01/statistiko-5/

Esperanto ekhavis novan vizaĝon

Meze de oktobro Fabricio Valle estis elektita la nova redaktoro de la revuo de Universala Esperanto-Asocio, la plej prestiĝa kaj disvastiĝinta periodaĵo en Esperanto.

Li mem dum jardeko ne membris en UEA. Por ekhavi superrigardon pri la revuo, kiun li ekredaktas, li tial devis pruntepreni kelkdek numerojn de la revuo en la biblioteko de loka Esperanto-asocio, li rakontas en sia blogo.

La novan aspekton de la revuo fasonis la brazila neesperantista reklamgrafikisto Cleber Lemes Brito. La aspekton de la nova kovrilpaĝo elektis la estraro de UEA inter kelkaj proponoj. La revuo nun denove portas sian oficialan nomon “Esperanto”, sen la aldono “revuo”, ial aperinta dum la deĵoro de la antaŭa redaktoro.

Laŭ informo en la januara numero, Cleber Lemes Brito ankaŭ estonte enpaĝigos la revuon. UEA tamen havas kontrakton nur kun Fabricio Valle, kiu siavice trovis la neesperantistan grafikiston kaj pagos ties eventualajn estontajn servojn el sia honorario.

La redaktora kontrakto validas dum unu jaro, kaj plej laste en aŭgusto 2014 la estraro de UEA pritaksos la rezulton por decidi, ĉu fari novan kontrakton kun Fabricio Valle por la jaro 2015. La aranĝo similas al tiu, kiun UEA havis kun la antaŭa redaktoro, tamen kun la diferenco, ke la antaŭa redaktoro mem prizorgis ankaŭ la enpaĝigon.

Post la finredakto de la unua numero, Fabricio Valle en sia blogo pardonpetis pri la multaj fuŝoj, kiuj laŭ li enŝteliĝis la unuan numeron, pro “manko de zorge elpensitaj proceduroj kaj granda tempopremo”. La reagoj de legantoj estis grandparte pozitivaj, eĉ se multaj miras pri la malapero de la gravaj rubrikoj “Laste aperis” kaj “Forpasoj”.

– La grafika aspekto estas sufiĉe bona. Finfine ĝi falis en manojn de profesiulo, mirinde ke daŭris tiomege por ke ĝi renoviĝu… Ne ĉio tamen entute plaĉis, ekzemple, la kovrilo, sed tio estas detalo, komentas Rogener Pavinski, redaktoro de Kontakto.

Pri la enhavo li ankoraŭ ne povas multon diri:

– Mi apenaŭ povis legi, mi preferas atendi la paperan version. Sed videblas ke nova spiro alvenis kaj tio jam estas sufiĉe kontentiga kompare al la longa stagnado, kiun la revuo spertis!

Francisco Javier Moleón, eksa oficisto de UEA, estas iom pli kritika:

– Por mia gusto eble iom tro da koloro kaj vario sed kompreneble temas pri personaj gustoj. Ĝi sendube estas grafike multe pli alloga kaj enhavas multe pli da laboro kaj prizorgo ol la antaŭa, sed ĉu ankaŭ la “vera” enhavo atingas la saman nivelon, tion mi konstatos post legado de pluraj numeroj, mi celas: unusola numero estas tro malmulte por prijuĝi, pozitive aŭ negative. Almenaŭ, miaopinie, ses monatojn oni devos atendi.

– Ke la unuajn vortojn de redaktoro B mi trovas kompleta stultaĵo, tion mi povas jam nun diri. Eble li prefere tenu sin en la kulisoj, ĉar tiuj provoj spriti… nu, ankoraŭ ne vere konvinkas. Sed unu numero kaj unu artikolo, kiel dirite, estas malsolida bazo por definitiva juĝo. Cetere: la ĉefa organo de la Esperanto-movado vere ne estas loko por tekstoj celitaj al “komencantoj kaj komencintoj”.

Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke pli leginda revuo povus logi pli da homoj aliĝi?

– Certe. Se la servoj de asocio aŭ entrepreno estas bonaj kaj taŭgaj al la homoj, aŭ almenaŭ interesovekaj kiel la revuo kun sia nuna aspekto kaj kreitaj esperoj, tute certe homoj aliĝos aŭ aĉetos varojn. Se ili ne estas bonaj, ili foriros. Tio estas tiom memevidenta, ke apenaŭ necesus debati.

– Kaj ĝuste tial mi siatempe trovis la aferon tiom nekomprenebla ĉirkaŭ la redaktora batalo: kiel eblas, ke kelkaj homoj, Corsetti ĉekape, povis argumenti, ke ne gravas la enhavo de la revuo, ke homoj ne aliĝas al UEA pro la revuo aŭ aliaj servoj… Por kio do oni aliĝas, simple por fordonaci la monon al senfunda puto? Tiukaze, kial oni entute proponas servojn? Proponu neniun bonan servon, kaj tamen plu enkasigu kotizojn, ĉar homoj ja ne aliĝas pro la servoj. Ĉu ni vere loĝas en la sama universo?

Libera Folio petis komenton de ĉiuj vivantaj eksredaktoroj de la revuo, sed nur István Ertl pretis komenti:

– Partoprenante Novjaran Renkontighon familian en Saarbrücken, mi tempis ĝis nun nur por rapida trafoliumo, kaj lego de 4-5 paĝoj. Mi aprezas la diversecon de la temaro, kaj aparte la kurĝan elekton de politika (sed lingvorilata) temo pri kiu oni ne facile legas aliloke: la komunikaj aspektoj de la irana-usona konflikto.

Libera Folio: En kiu direkto vi esperus, ke la nova redaktoro evoluigu la revuon?

– Ŝajne li estas homo aŭskultema kaj adaptiĝema, kiu aktive esploras la emojn kaj intereson de la legantaro, kiujn la revuo atendeble spegulos. Li tuj klopodas formi viglan komunumon, kies kristaliĝa punkto estas la revuo.

Fabricio Valle mem diras, ke eventualaj pliaj ŝanĝoj en la aspekto kaj enhavo de la revuo tute dependas de la reagoj:

– Mi aŭskultos la legantaron, mi enketos pere de demandaro kiun mi preparas nun, mi atendas la taksadon de la estraro de UEA, mi atente legos konsilojn de fakuloj kiel vi ktp. Mi fakte ne scias kio ŝanĝiĝos. Kiel mi diris al vi en la intervjuo, la klientoj, tio estas, la legantaro de la revuo, la membraro de UEA diktos la kio restos, kio ne.

En sia blogo la nova redaktoro pentras grandajn perspektivojn por la evoluo de la revuo: Miaopinie, por  plena renovigo de la revuo mi plu laboros en la daŭro de ses monatoj, ĝis fina venko. Post tio la revuo stabiliĝos kaj kreskos: pli da paĝoj, 12 numeroj en la jaro, ekstraĵoj, jarfina donaceto al la UEA-membraro ktp.

Libera Folio: Ĉu efektive en la buĝeto de UEA estas mono por pliigo de la paĝonombro kaj 12-a numero?

Fabricio Valle: –Tute ne, sed ĉio evoluas en la mondo! UEA baraktas kontraŭ financaj malfacilaĵoj, sed kiu povas aserti ke ĝi ne kapablas reagi, kiel fenikso? Eble nur la eternaj kritikankoj ne kredas pri tiu reago.

Libera Folio demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kio laŭ li necesus, por ke finance eblu realigi la revon de la nova redaktoro pri pli da paĝoj kaj numeroj.

Osmo Buller: – Tio povus fariĝi ebla, se la abonantaro ege kreskus. En 2013 estis ĉirkaŭ 2.970 abonantoj, sed necesus pli ol 4.000, antaŭ ol povi pensi pri pli da paĝoj kaj numeroj. La kresko de pres- kaj sendokostoj estus granda kaj sekve la enspezoj devus multe kreski por financi tion.

La unua ĉi-jara numero de la revuo elŝuteblas en la retejo de UEA

IJK 2015 okazos en Germanio

Je la 31-a de decembro 2012 la estraro de TEJO decidis pri la loko de la IJK en 2015. Estas elektita la nura alveninta propono, de GEJ kaj IEJ, por IJK en Wiesbaden, Germanio. Kongresejo estos la junulargastejo de Wiesbaden, kiu disponigas pli ol 200 litojn kaj multajn pliajn lokojn en amasloĝejoj kaj kampoj por tendumado. Pliaj informoj aperos poste en la retpaĝo de la IJK, kiu nun estas konstruata.

La ĉi-jara IJK okazos de la 18-a ĝis 25-a de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo

Laŭ TEJO.org

Novjara mesaĝo de Mark Fettes

“Kio estas Esperanto?” Jen la neevitebla demando, al kiu ĉiu esperantisto devas ade respondi, ĉu en disaj konversacioj, ĉu en la privateco de la propra cerbo.

Ni ĉiuj konas diversajn pretajn formulojn – “lingvo internacia”, “lingvo neŭtrale homa”, “dua lingvo por ĉiuj”, ktp – tradicie uzatajn por tiaj klarigoj. Komence de la jaro 2014, eble venis tempo rigardi la aferon el iom pli radikala vidpunkto.

“Lingvo kun interna ideo” – tiel Zamenhof priskribis nian aferon. Sed eble pli trafa estas la iama propono de Helmut Welger, ke temas pri “ideo kun interna lingvo”. Ideo samtempe pli vasta kaj pli intima, ol vortaro kaj gramatiko, ĉar ĝi koncernas nian identecon – nian homan eston.

Laŭ tiu vidpunkto, ni disvastigas unue kaj ĉefe ne lingvon, sed homaranecon. Temas pri la sento kaj sperto, ke oni mem aktive partoprenas en iuspeca tutmonda kulturo – ne simple kiel konsumanto aŭ kliento, sed kiel kunkonstruanto. Tiun senton dividas sendube dekoj da milionoj da homoj tra la mondo; inter ili, multaj apenaŭ (aŭ neniam) aŭdis pri Esperanto; multege malpli eklernis ĝin. Ili estas, tamen, en profunda senco niaj samideanoj.

Por fariĝi amasmovado, ni devos do lerni paroli kun tiuj homoj. Tio signifas ankaŭ lerni aŭskulti ilin. Ni alportas homaranecan rigardon al la lingva sfero; ni elserĉu kaj akceptu homaranecajn kontribuojn en aliaj sferoj. La fakto, ke UEA jam de 65 jaroj emfazas la ŝlosilan gravecon de la homaj rajtoj en nia laboro por Esperanto, estas modelo de tia evoluo; sed ni ne imagu, ke tie jam finiĝas niaj devoj.

La ĉi-jara Universala Kongreso en Bonaero invitas dialogon kun ĉiuj aktivuloj por “daŭripova estonteco” – koncepto kiu plivastigas la homaranecon por inkluzivi ĉiujn samplanedanojn, homajn kaj aliajn. Ke daŭripova mondo devas esti ankaŭ homaraneca mondo, verŝajne neniu el ni pridubas. Tamen, kiel evolui en tiu direkto – jen defio, kiu nun okupas registarojn kaj neregistarajn organizojn tra la mondo, kaj devus pensigi ankaŭ nin.

Esperanto: lingvo por daŭripova mondo. Por ke tio ne estu nur frapfrazo, ni devas labori por kompreni ĝian amplekson, ĝiajn implicojn. Ni devas fariĝi movado, kiu edukas homojn en tutmonda skalo pri la profunda rolo de la homaj lingvoj en la atingo de justeco socia, ekonomia, kaj eĉ ekologia. Kaj kie povas dialogi ĉiuj, kiuj laboras por tia mondo.

En tia kadro, ni ja rajtos konsideri nin amasmovado.

Mark Fettes

[Gazetara komuniko de UEA]