Monthly Archives: January 2014

2014 Jordania

ASKOLTEZ SONA ENREJISTRURO

Per dio varmeta, partale nuboza, finas monato, kande Jordania prezidis la Konsilantaro di Sekureso di la Nacioni Unionita, ube Jordania ofte votas kun Djibuti, Brazilia e Mexiklando. En Jordania esas la yaro 1435, nam tanta yari lunal pasis depos la hejiro. Segun Facebook, Egiptlandani esas la maxim bona amiki di Jordaniani. Arabia Saudia esas la maxim granda partenero komercal di Jordania. Segun l’ Inquesto Mondal di Valori, Marokani ed Indiani esas mentale proxima a Jordaniani.

Yen kelka novajeti:

  • 2014-01-13 | 2 456 671 | 142 145 JO    | Korto milital Jordaniana deklaris sis viri kulpinta, ke ili interdiktite esas jihadisti salafista e ke en la 25ma di septembro ili ne-legale atentabis infiltrar aden Siria vicina por kombatar en ibea milito inter-civitana, dum quo quar ek ili, detektite an la fenco frontiera, pafabis per sua mitraliosi kontre du soldati Jordaniana patrolianta ibe e serioze vundabis li. La quar kondamnesis ad en-karcerigo dek-yara, la du altra kondamnesis ad en-karcerigi kin-yara ed un-yara.
  • 2014-01-20 | 2 456 678 | 142 145 SA    | Dum ke jihadisti suportata da Arabia Saudia e jihadisti suportata da Turkia inter-kombatis, du bombi automobilal ocidis adminime dekesis homi en posteno tenata da jihadisti Siriana an la frontiero di Turkia.
  • 2014-01-22 | 2 456 680 | 142 034 IN-DL | Judiciisto di Dillī imperis inquestar la morto di Sunanda Pushkar, la spozino di Shashi Tharoor, sub-ministrulo di developado di provizuri homal Indiana.

Kongresa universitato ne havas prelegantojn

Dum la Internacia Kongresa Universitato kutime okazas naŭ prelegoj, el kiuj tri estas parto de formala kurso sub la aŭspicio de AIS, Akademio Internacia de la Sciencoj de Sanmarino. Fine de la kurso okazas ekzameno, kaj la sukcesintoj ricevas atestilon de AIS. Ĉi-jare la sekretario de IKU, Amri Wandel, du tagojn antaŭ la limdato havis nur kvin sinproponojn. Fine li decidis movi la limdagon de la 31-a de januaro al la 28-a de februaro.

Libera Folio: Kial estas tiel malmultaj sinproponoj ĉi-jare?

Amri Wandel: – Ĉi jare la oficiala alvoko por IKU-prelegantoj aperis relative malfrue kaj verŝajne (mal)kontribuis ankaŭ la foreco de la UK de Eŭropo, el kiu venas la plimulto de la prelegantoj, la manko de konscio pri IKU kaj eble de potencialaj proponantoj en Sudameriko.

Kial IKU estas grava, kaj kial necesas ke estu altnivelaj kontribuoj?

Kongresa universitato ne havas prelegantojn– Evidente IKU estas la akademia flagŝipo de la UK kaj provizas prelegojn interesajn ankaŭ por multaj kongresanoj. Ĉiujare la IKU-komisiono zorgas, per profesia kaj rigora prijuĝa procezo, ke nur la plej taŭgaj prelegoj kaj prelegantoj estu akceptitaj. Por garantii signifan selektadon kaj sufiĉe altan nivelon estas grave ke estu pli da proponoj ol efektive elektotaj preleoj. Ideale la proporcio estu almenaŭ duoble da proponoj ol lokoj. Pli pri la valoro kaj historio de IKU eblas legi en la retejo de UEA kaj en la artikolo Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato en verko La Arto labori kune.

Kiu povas proponi kontribuon kaj kiel tion fari?

– Ĉiu kiu havas interesan temon rilatan al sia profesio aŭ okupo, kaj povas alloge prezenti ĝin al laika publiko estas bonvena proponi prelegon. Oni sendu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, kune ne pli ol unu paĝo, al la IKU-sekretario (prof. Amri Wandel, amri@huji.ac.il) ĝis la komenco de februaro. La elektotaj prelegantoj ricevos honorarion de 260 eŭroj.

– Oficiala invito estis publikigita en la decembra n-ro de la revuo Esperanto kaj en Gazetara Komuniko meze de novembro 2013. La invito specifigas, ke la prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estas prelegoj lige kun la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, sed bonvenas ankaŭ proponoj pri aliaj temoj.

Ŝrumpanta Kontakto devas ŝpari

Iam la eldonkvanto de la revuo superis 2.000, sed post la jarmilŝanĝo la kvanto de pagitaj abonoj rapide malkreskis, kaj en 2010 ĝi estis nur 597. Fine de 2010 ekoficis la nova ĉefredaktoro Rogener Pavinski, kaj la kvanto de abonantoj denove ekkreskis.

Laŭ Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, la eldonado de Kontakto preskaŭ ĉiam estis deficita, kaj tial plurfoje aperis proponoj simple malfondi la revuon.

– Plej serioza la minaco estis komence de la 90-aj jaroj, kiam Hans Bakker kiel financa estrarano de UEA pledis por fini ĝian eldonadon. Kun la apogo de la Centra Oficejo TEJO sukcesis savi la pluvivon de sia revuo per radikala grafika kaj redakta reformo, realigita de Francisco Veuthey kiel nova redaktoro.

Veuthey redaktis Kontakton dum kvin jaroj (1992-1997), kaj ĝuste dum lia oficperiodo la kvanto de abonoj superis 2.000. Poste ĝi malkreskis rapide, sed la deficito ne iĝis tro granda, ĉar oni sukcesis ŝpari monon presante la revuon unue en Bulgario kaj poste en Pollando. Tamen poste la sendokostoj en Pollando draste altiĝis, kaj la presado kaj ekspedado nun denove okazas en Nederlando.

– En 2012 la eldonado de Kontakto estis deficita je ĉ. 3.000 eŭroj. Por eviti deficiton en 2013, kaj ankaŭ por reĝisdatigi la aperadon de la revuo, la numeroj 5 kaj 6 estis eldonitaj kiel unu 36-paĝa kajero. Dank’ al tio la en- kaj elspezoj en 2013 estis en ekvilibro, klarigas Buller.

La unua numero de Kontakto aperis en 1963, do 2013 estis jubilea jaro por la revuo, kaj por festi ĝin la kvanto de koloraj paĝoj estis duobligita al 16 el sume 24 paĝoj en ĉiu numero. En la jaro 2014 tamen la kvanto de koloraj paĝoj devos denove ŝrumpi, diras Rogener Pavinski:

– La fakto estas ke por teni la duoblan kvanton de la koloraj paĝoj (kiu estis enkondukita por la jubileo 50-jara de Kontakto), ni devus havi kreskon de abonantoj, kaj tio ne okazis.

Libera Folio: Kial laŭ vi denove malkreskis la kvanto de abonantoj?

Rogener Pavinski: – En 2012 ni havis sufiĉe grandan kreskon de la abonantoj. Por tiu jaro ni faris tre bonan kampanjon, ni donacis senpagajn T-ĉemizojn al tiuj, kiuj frue aliĝis al TEJO aŭ abonis la revuon. Por 2013 ni ne ion specialan faris. Kaj en 2013 fakte ne estis renovigita 40-nombra kolektiva abono de Esperanto-Asocio en San-Paŭlo. Tio estas preskaŭ duono de la 100 abonantoj, kiuj forfalis pasintjare. Tamen, kolektivaj abonoj apenaŭ estas enspezigaj.

Ĉu plu eblas fari ion en 2014 por relogi abonantojn?

Rogener Pavinski– Ĉi-jare ankaŭ ne estis sufiĉe da tempo por elpensi iun kampanjon, kaj denove allogi per T-ĉemizoj ne ŝajnis tre interesa ideo, sed evidentiĝis ke kelkaj homoj bezonas ion tian, kaj estas allogataj de tiaj kampanjoj. Ni daŭre planas plibonigi la revuon, enkonduki kelkajn novajn rubrikojn, sed eble la plej interesa novaĵo estas ke ni baldaŭ lanĉos muzikan konkurson, kiu celas plenigi truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” de la Belartaj Konkursoj de UEA.

– Rilate al abonantoj, mi pensas ke la revuon Kontakto devus ricevi ĉiuj membroj de UEA. Do ne nur la membroj kun ĝis 29 jaroj ĉar Kontakto ne estas nur junulara revuo. Mi pensas ke la plejmulto de la membroj tion aprobos. Tiuj, kiuj ne ŝatus ricevi ĝin povus tion elekti, same kiel oni nun faras por la revuo Esperanto.

Sed dissendo al ĉiuj kostegus ja, de kie preni la monon? Ja jam nun eblas aboni aparte.

– Oni plialtigus la kotizon. Se oni presas pli da revuoj, la unuopaj kostoj falas. La aldona sumo ene de la kotizo estus malpli granda ol aparta abono.

Simpla abono de Kontakto nun kostas de 12 ĝis 24 eŭroj, depende de la lando.

Reposo eterne

Finalmente veniva le nive
e coperiva in blanc
con su mute floccos
le nigre, suffrente
mundo dolente
Le celo es blanc
e anque le terra
Le dolor ha disparite
ma anque le gaudio
Requiem æternam dona eis, Domine,
et lux perpetua luceat eis
Reposo eterne dona a illes, Senior,
e lassa le perpetue lumine lucer sur illes
Senior, lassa le nive
que ha inveloppate le mundo
in su belle drappo funebre
reflecter le lumine celeste
assi que nulle umbras remane
In despecto de mi credentia perdite
io rende me mesme a Te

Mark Fettes respondas

“Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado” estas la titolo de la ampleksa intervjuo kun prof. Mark Fettes, antaŭ nelonge elektita la Esperantisto de la Jaro 2013. La intervjuo, aperinta pasint-semajne en la februara kajero de La Ondo de Esperanto estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/01/fettes-4/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Lernolibro de kemio reaperos en Esperanto

La grava usona eldonejo Cengage Learning konsentis doni al la landa asocio de UEA en Usono la rajton traduki kaj eldoni Esperantan version de la sesa eldono de la verkego General, Organic, and Biological Chemistry (”Ĝenerala, Organika kaj Biologia Kemio”) de H. Stephen Stoker, aperinta en 2013.

Jam en 1988 en Esperanto aperis pli frua eldono de la verko, en limigita kvanto. Tiu eldono estis prizorgita de Doug Portmann kaj Kent Jones ĉe Esperanto-Societo de Ĉikago.

Laŭ Orlando Raola, multaj esperantistaj kemiistoj tra la mondo tiam partoprenis la projekton, kaj li nun petas helpon de ili por la nova eldono. La nova versio laŭplane ne nur estos ĝisdatigita por sekvi la plej lastajn evoluojn de la scienco, sed ankaŭ estos profesinivele kompostita kaj presita, kaj enhavos la altkvalitajn grafikaĵojn de la anglalingva originalo.

Libera Folio turnis sin al Orlando Raola por pliaj detaloj.

Libera Folio: Kiucele bezonatas kunlaboro de la antaŭaj partoprenintoj?

Orlando Raola: – Ĉar temas pri 575-paĝa (22 x 28 cm) verko, kiu estis entajpita pere de la prakomputiloj de la fruaj 80-aj jaroj. Tiuj komputildosieroj ne estas plu haveblaj, kaj mi prilaboras la tuton surbaze de pdf-dosiero. Ĝi ĝuste produktas proksimume 85% de la signoj, sed la ceterajn mi mem devas entajpi, speciale supersignojn, formulojn, kaj tiel plu. Ege multa da tre detala laboro, kiu progresas helike. Kompreneble mi povus laborigi armeon da kunlaborantoj, kaj iamajn kaj novajn.

Kial laŭ vi gravas aperigi lernolibron de kemio en Esperanto?

– Por ke lingvo estu kapabla ĉion esprimi, la lingvanoj havu almenaŭ bazajn tekstojn pri ĉiutipaj homaj streboj disponeblajn en tiu lingvo. Terminaroj kaj vortaroj estas nur skeletoj. Oni ja bezonas “karnon” ĉirkaŭ la ostoj. Tio estas fakaj libroj. Kemio, la tiel nomata “centra scienco”, okupas kernan pozicion en nia nuna kompreno de la ĉirkaŭanta universo. La apero de tiu ĉi libro signife plivastigos la eblecojn esprimi kaj lerni pri tiu universo en Esperanto.

Sur kiu nivelo estas la libro? Ĉu gimnazia, universitata?

– Temas pri usona libro, do mi povas doni nur ideon pri kiel oni uzas ĝin ĉi tie, kaj mi aprezos la elltrovon de ekvivalentoj laŭ la eŭropaj, aziaj, kaj aliaj eduksistemoj.

–  En Usono, sufiĉe signifa grupo de studentoj ne studas kemion en la mezlernejo. Do ili alvenas al universitato aŭ alitipa altlernejo, kaj por plustudi en plej diversaj fakoj ili devas havi almenaŭ unusemestran kurson pri kemio. Tiu ĉi libro estas ofte uzata por tiuj studentoj. Ankaŭ por ĉiuj kiuj volas studi flegadon, masaĝadon, radiologion, kaj aliajn sanservajn fakojn. Mi ankaŭ konscias, ke en kelkaj mezlernejoj, kie oni bone perparas la studentojn por universitataj studoj, tiutipa libro estas uzata por instruado de kemio. Ĝi ne estas uzata por studentoj kies fako estas kemio, biokemio, medicino, aŭ inĝenierio, ĉar ili devas studi ĝeneralan kemion pli profunde, por ili ni uzas aliajn librojn.

Kiu estas la celgrupo de la Esperanta eldono? Ĉu vi supozas, ke iuj efektive uzos la libron en Esperanto por studi kemion?

– Ĉiu ĝenerale edukita homo, speciale tiuj kiuj iel interesiĝas pri naturo, scienco, medi-protektado, ktp, profitos je legado/studado de tiu ĉi verko. Mi celas ankaŭ studentojn kiuj nuntempe studas kemion. Ili havos kroman fonton, plian klarigon, ĉi foje en lingvo kiun ili espereble facile komprenos. Laste, sed ne malpli grave, la orignalo en la angla estas sufiĉe multekosta luksaĵo. Mi esperas sukcesi vendi la esperanta tradukon je triono de la prezo de la originalo.

Al bordo

Io sta al bordo
del oceano
Debe io tardar
o immerger me
in le aqua?

Le undas agita
seductivemente
ma que attende
in le profundo?

Ci in alto
es difficile respirar
ma io non sape
si de novo devenir
un pisce es possibile

Io es lasse
del spectar le arbores
e le frigor me tormenta
ma forsan le aqua
es ancora plus frigide?

Mei nov son-albom "Sekay Til"

Rosto:

Vizita mei nov son-albom “Sekay Til”. It kontene 10 son-dosieres, ye 2-3 sekundes kata. Yo espera, ke in future li kolekcione esera plu multa. Kata dosiere kontene du vortes in du linguas. Li vortes es pronunciata in majoritate da robotes, e forsan kelka da homes. Li omna pronuncies es autentik apartenanta a su linguas. Fontes del sone es: tradukator de Google, Oddcast, Wiktionary. Ista albom es kolekcione de maxim bona similitate in sone e sense da pares de vortes kels es etimologie nedependanta. Per se ipsa it es tre impresiva, if vi komprene li teoria de isto.

Tri gajaj novjarfestaj renkontiĝoj: IF, NR, JES

Pli ol kvincent esperantistoj gaje eniris en la novan jaron dum la tri tradiciaj novjarfestaj renkontiĝoj en Nördlingen, Saarbrücken kaj Szczawno Zdrój. Artikoloj pri ĉi tiuj renkontiĝoj (IF, NR kaj JES), aperintaj en la ĵus presita februara kajero de La Ondo de Esperanto, estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Retejo de UEA malŝaltita lunde

La elektro en la Centra Oficejo estis malŝaltita lunde matene je la 9-a horo pro laboroj, kiujn la elektrokompanio faras en la kvartalo. Laŭplane la elektro devos esti reŝaltita plej laste je la 15-a horo samtage.

Aldone al la retejo, ankaŭ la retpoŝta konekto de UEA estas malŝaltita dum la interrompo de la elektra servo.

Odio

Io te odia
e tu me odia
Le odio causate
de pusillitate
Nos ambes
amar vole
le un le altere
ma non pote
dar amor
ante que nos
vince le pavor
Quando le momento
venira, del cambiamento?

Nova libreto de Anna Striganova en Esperanto kun ŝiaj pupetoj

Nova libreto de Anna Striganova en Esperanto kun ŝiaj pupetojTio estas malgranda poŝforma libreto por tiuj, kiuj ŝatas fabelojn.
Miraklo de unu momento. Serio “Fabelaj sekretoj”. Impeto, 2014. – 48 paĝoj, ilustrita. ISBN 978-5-7161-0258-3
Originale verkita en Esperanto
22 “momentoj”, ilustritaj per fotoj de pupoj, kiujn kreis la aŭtorino.

Multaj el vi jam vidis fotojn de la mirindaj pupoj, kiujn kreas Anna Striganova. Kelkaj eĉ povis vidi ilin dum diversaj Esperanto-renkontiĝoj dum ŝiaj ekspozicioj. Ilin ne eblas aĉeti, ĉar Anna neniam vendas ilin. Tamen vi havas bonan eblecon subteni arton de Anna per aĉeto de vere malmultekosta libreto.

Mendi la libron eblas ĉi tie:

http://impeto.trovu.com/unu_momento

Carlo Minnaja redaktos Literaturan Foiron

Carlo Minnaja estos ĉefredaktoro dum 2014. Pri la enpaĝigo respondecos Perla Martinelli, rakontas la retejo de la Esperanta Civito.

La solvo estas provizora, kaj la definitiva decido pri ĉefredaktoro por la trijara periodo 2015-17 estos farita poste. Unu plia kandidato jam anoncis sin, laŭ la retejo de la Civito.

Fonto: HeKo

Nova misfunkcio en la TEJO-retejo

TEJO delonge havas problemojn pri siaj retaj servoj. Dum la jaro 2012 la retejo de Pasporta Servo dum longaj periodoj ne estis atingebla, kaj eĉ kiam ĝi fine estis restarigita, restis gravaj mankoj en ĝia funkciado. La ĉefa retejo de TEJO longe aspektis kiel diverslingva salato, kun miksitaj tekstoj en plej neatenditaj lingvoj.

La ĉefa problemo laŭ Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO, estis la eksmodiĝo de la enhav-administra sistemo Drupal, kiun ĝis nun uzis la retejo de TEJO. Post aktualigo de Drupal estis bezonata kompleta renovigo de diversaj aliaj eroj en la malnova retejo, por ke ili bone kunlaboru kun la nova versio de la enhav-administra sistemo.

En novembro 2013 Łukasz Żebrowski klarigis, ke la problemoj en la retejo de Pasporta Servo estos riparitaj post la jarŝanĝo, kaj efektive tuj post la novjaraj festoj io okazis: la retejo tute ĉesis funkcii.

La 2-an de januaro en la retpoŝta listo UEA-membroj aperis demandoj pri la neatingeblo de Pasporta Servo – anstataŭ la retejo videblis nur anglalingva mesaĝo, laŭ kiu la koncerna retkonto estis nuligita.

– Ni ĵus ekhavis iujn problemojn kun servilo. La volontulo jam laboras pri tio, respondis Łukasz Żebrowski al demando de Libera Folio en la sama tago.

La laboro kondukis al tio, ke malaperis la tuta retejo de TEJO, kaj la anglalingva mesaĝo post iom da tempo estis anstataŭita de mallonga informo en Esperanto: “Aliro malpermesita.” Jam de deko da tagoj nenio alia videblas en la retejo de TEJO.

Dimanĉe, la 12-an de januaro, Łukasz Żebrowski klarigis al Libera Folio, pri kio temas:

– Ĉar tio ne estis niaj unuaj problemoj en tiu servilo, ni decidis ŝanĝi ĝin al alia. Enkonduki tiun solvon daŭras pli longe ol reŝalti retejojn en la nuna servilo, sed aliflanke la solvo ne estos nur portempa, do certe indas nun atendi.

Laŭ li, la retejo devus ekfunkcii ene de du tagoj:

– Momente ni intencas elŝuti la datumojn de la malnova servilo. Lunde ni laŭplane alŝutos ilin al la nova. Se ne okazos iuj neatenditaj problemoj, la retejoj funkcios marde.  La nova servilo estos alitipa ol la nuna. Temos pri VPS-servilo. Tamen kion tio signifas – mi verdire ne scias, sed mi fidas al niaj ĉi-temaj kompetentuloj.

Tamen, en merkredo daŭre nenio funkciis, kaj Libera Folio faris novan demandon pri la progreso de la ĝisdatigo.

– Akirado de nova servilo daŭris iom pli ol atendite. Nun finiĝas la alŝutado de datumoj al la nova. Tio devus finiĝi ene de unu horo. Dume estas entreprenataj paŝoj por transmeti la domajnojn, tamen malfacilas ankoraŭ pritaksi la tempon, respondis Łukasz Żebrowski

Lia espero en merkredo estis, ke ĵaŭde la 16-an de januaro tamen ĉio refunkcios:

– Nun plej verŝajna plano estas, ke la retejoj mem funkcios morgaŭ, sed ja ĉio dependas de tio ĉu ni havos iujn neatenditajn problemojn aŭ ne. Plie povas okazi ke sub niaj domajno-nomoj ili ne aperos samtempe ĉie, ĉar la domajno-nomoj estas diversritme aktualigataj en domajnserviloj en la mondo.

Abdu’l-Bahá kaj Esperanto

Ankaŭ en 2014 la kleriga rubriko “Nia trezoro” de la sendependa ĉiumonata gazeto “La Ondo de Esperanto” estas dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. En la januara kajero de “La Ondo de Esperanto” ĉi-rubrike aperis artikolo de Paul Desailly pri la Majstro de la Bahaa kredo `Abdu’l-Bahá (1844–1921) kaj ties rilato al Esperanto.

Ĉi tiu artikolo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/01/abdul-baha/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

“Brazilibananoj” volas konservi la portugalan

La historio de libana elmigrado al Brazilo estas longa. Oni diras, ke libanaj kristanoj komencis elmigri al Brazilo en la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento, dum Libano ankoraŭ estis parto de la Otomana imperio. Tamen, eĉ post kiam la otomanoj estis venkitaj en la Unua Mondmilito, la ondo de libanaj elmigrantoj ne ĉesis.

Poste multaj elektis reiri al Libano kaj rekonstrui siajn vivojn en la malnova patrio. Kompreneble ili ne plu estis la samaj, ĉar iliaj infanoj estis denaskaj brazilanoj, kiuj ne parolas aliajn lingvojn krom la portugalan. Tiu grupo estas nomata “Brazilibananoj”…

Legu la tutan tekston

Brazilibananoj volas konservi la portugalan

La historio de libana elmigrado al Brazilo estas longa. Oni diras, ke libanaj kristanoj komencis elmigri al Brazilo en la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento, dum Libano ankoraŭ estis parto de la Otomana imperio. Tamen, eĉ post kiam la otomanoj estis venkitaj en la Unua Mondmilito, la ondoj de libana elmigrintoj ne ĉesis.

Poste multaj elektis riri al Libano kaj rekonstrui siajn vivojn en la maljuna patrujo. Kompreneble ili ne plu estis la samaj, ĉar iliaj infanoj estis denaskaj brazilanoj, kiuj ne parolas aliajn lingvojn krom la portugala. Tiu grupo estas nomata “Brazilibananoj”…

Legu la tutan tekston

Orienta Timoro: Konstrui unu landon el multaj lingvoj

En Novembro 28, 1975, Orienta Timoro unuflanke proklamis sian sendependecon, post preskaŭ kvar jarcentoj de portugala koloniigo. La deklaro estis legita en la portugala, sed nur kelkajn tagojn poste Indonezio invadis la landon, kaj la uzo de tiu sama lingvo estis malpermesita dum la dudek kvar jaroj, kiujn la okupacio daŭris (1975-1999).

Kiam Orienta Timoro iĝis sendependa lando en 2002, kaj la tetuma kaj la portugala lingvoj estis elektitaj kiel oficialaj por la novnaskita lando. Tamen, la nombro de naciaj lingvoj estas ĝis 16, kaj dekoj da aliaj dialektoj estas uzataj ĉiutage de la timoraj civitanoj.

Legu la tutan artikolon

2014 Bruneio et Haitia

AUDI PRAELECTIONE SONITO

1012638Haitia celebra die anniversario ducentesimo decimo de suo libertate ab Francia, quem illo declara in die 1º de mense Januario de anno 1804. Haitia es civitate Caribaeo, que maximo commercia cum Civitates Foederato de America. Dominicanos (de Republica) es optimo amicos de Haitienses in Facebook. In Consociatione de Nationes, Haitia saepe seque sententia de Sancto Lucia et Mexico.

45984864Bruneio celebra die anniversario trigesimo de suo libertate ab Britannias. In die 1º de mense Januario de anno 1984, proclamatione de libertate es lecto ab Hassanal Bolkiah, Suo Majestate Sultano et Summo Domino de Bruneio, Mansione de Pace. In Consociatione de Nationes, Bruneio saepe seque sententia de Malaysia et Brasilia. Malaysianos es optimo amicos de Bruneienses in Facebook. Bruneio maximo commercia cum Japonia.

Ecce aliquo nuntios:

  • 2013-12-13 | 2 456 640 | 142 035 BN | Duces de Japonia et Bruneio conveni augere cooperatione bilaterale in energia, oeconomia et defensione ante summo congressu inter Japonia et Societate de Civitates de Asia Meridiorientale. Illo es facto dum colloquio inter Shinzō Abe, ministro primo de Japonia, et Hassanal Bolkiah, Suo Majestate Sultano et Summo Domino de Bruneio, Mansione de Pace. Bruneio vende gasio naturale liquefacto ad Japonia et Japonia offer auxilio de arte technico in industria de energia.
  • 2013-12-19 | 2 456 646 | 142 035 MY | Indonesia et Malaysia vol pacto de nullo exploratione clandestino inter membros de Societate de Civitates de Asia Meridiorientale. Post colloquio cum ministro primo Malaysiano Najib Razak, praeside Indonesiense Susilo Bambang Yudhoyono dic, quod illos consenti, quod fide mutuo es grave in relationes inter civitates. Edward Snowden divulga, quod Australia cona explora in modo clandestino telephono de praeside Indonesiense et suo uxore in anno 2009. Malaysia habe controversia simile cum Singapora.
  • 2013-12-24 | 2 456 651 | 419 029 DM | Excubias littorale de Civitates Foederato de America nuntia, quod sex Cubanos — tres viros et tres mulieres — peri in mare. Illos abi contra lege per navicula ex Re publico Dominicano ad Portu Divite in Civitates Foederato de America meridiorientale.
  • 2013-12-25 | 2 456 652 | 419 029 HT | Decem et octo immigrantes Haitiense attingente Insulas Turcense et Caicense, Britannias meridioccidentale, es obruto in aquas. Suo navicula portante magis quam quinquaginta immigrantes es everso, dum es tracto per remulco ad portu.