Monthly Archives: December 2013

Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Renato Corsetti, Etsuo Miyoshi, Mark Fettes, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Cindy McKee, Martin Schäffer, Humphrey Tonkin kaj José Antonio Vergara partoprenis la tradician “rondan tablon” de la internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto”, respondante la demandon: Kiujn Esperanto-eventojn en 2013 vi taksas la plej pozitivaj kaj la plej negativaj?

Iliaj respondoj aperis en la januara kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/12/jaro2013/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla por kontraŭ nur 12 eŭroj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Medalo de Toleremo 2013

La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam dum 40 jaroj gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof (Bjalistoko). La solenaĵo okazis en la Ambasado de Pollando en Braziljo. La medalon enmanigis la pollanda ambasadoro Andrzej Braiter.

Legu pli detale en la artikolo de Roman Dobrzyński en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/12/232medalo/

Restas eĉ ne 24 horoj por helpi ĉi-etape kun KD-a aperigo de nova altkvalita registrado de “La Koro-Sutro”

Kvaron-jarcenton haveblas KD de “La Koro-Sutro”, muzik-verko por ĥoro kaj instrumentoj komponita ĉ. 1971 de la usona majstro Lou Harrison, kiu krome estis iaspeca esperantisto – jen ĝi. Ĝia teksto estas esperantigo fare de Bruce Kennedy de la Koro-Sutro, sutro kiu diverslingve kaj diversforme servas kiel kerna teksto por granda parto de la tutmonda budhana komunumaro, ĉar ĝi pritraktas kaj certan vere universale-homan manieron ĉiam eraregi pri ĉio ajn, kaj la finon de tiu erarado — do, temaron krome paralelan al unu karakterize esperantista temaro. Kaj la muziko estas iom neforgesebla kaj allogas multajn homojn kiuj ordinare ne ĉeestas koncertojn klasikajn.

Kiel kutime ĉe la muziko de Harrison, sentiĝas nevidataj dancistoj kaj foraj aŭ nenieaj landoj. Akompanas la ĥoron harpo, orgeno, kaj aro da siaspecaj perkut-instrumentoj de malverŝajnaj devenoj, inventitaj de la komponisto kun liaj amikoj kaj are karesnomita “usoneca gamelano”. Laŭdire baldaŭ aperos KD de nova registraĵo de la verko farita en akustike bonega halo en novembro de 2009 fare de memstara elita amatora ĥoro kaj profesia orkestro, ambaŭ fake pleje taŭgaj por tia verko.

Ĝis vendredo, la 27-an de decembro, je la 07:42 UTC, kaj eble poste aŭ eble ne, oni povas kontribui finance al son-inĝenierumado kaj fin-aranĝado kaj fabrikado de la KDoj, per ĉi tiu anglalingva retejo.  Nun restas petata sumo de apenaŭ pli ol mil usonaj dolaroj, el celsumo de entute dek mil okcent. Se oni ne movos la limdaton kaj la celsumo restos tiam neatingita, la mon-donacoj promesitaj ne estos kolektitaj de la kreditkartoj de la promesintoj. Estas tiel ĉe Kickstarter.

Ĝoje, dankeme kaj laŭeble rapide respondos al ĉiaj demandoj la nuna skribanto, kiun oni alskribu ĉe torfyanuyu heliko yahoo punkto com aŭ ĉe incurablyhappy heliko yahoo punkto com laŭ prefero — kompreneble forigante spacojn kaj anstataŭigante “heliko” per @ kaj “punkto” per: .

La orkestro, Boston Modern Orchestra Project aŭ “bi-mop”, kiu iniciatis la aferon: http://www.bmop.org/

La ĥoro, Providence Singers: http://www.providencesingers.org/

Varmega temperaturo dum TV-programo filmita en KKE

Miksante dramon kun raporto, la ĵurnalisto kaj aktoro Fred Melo Paiva pritraktis la antaŭjuĝon, per kiu certaj netoleremaj brazilaj evangeliaj grupoj diskriminacias Esperanton kaj ĝiajn parolantojn. Eniĝinte en la ĉambron, li estis akceptita de la instruisto Altamiro Rocha kaj partoprenis lecionon.

La tutan tempon Melo Paiva instigis la ceterajn lernantojn. Li insiste kaj ruze klopodis konvinki ilin pri la “infera origino” de la idiomo kaj ĝiaj “malpiaj celoj”. Tiam la diskuto preskaŭ fariĝis disputo, kaj la esperantistoj vigle rebatis liajn argumentojn.

Legu pli tie ĉi.

Fonto: revuo InKo (n-ro 77)

Eldonejo: Kultura Kooperativo de Esperantistoj

Retejo: www.kke.org.br

Floccos de nive

Cata flocco de nive
es unic
e ha su proprie
forma crystallin

Illos nasce
in le celo
e le ventos frigide
los modella
in elaborate
ornamentate symmetrias
a vices reminiscente
de micre stellas
o de transparente
plantas

Illos cade lentemente
pro finalmente
attinger le terra
e facer tote le mundo
blanc e scintillante
sub le basse
sol hibernal

Enreta Universala Dekuma Klasifiko

Evidente, resuma esperantigo de la Universala Dekuma Klasifiko estis publikigita en la 1950a jardeko. Mi honte konfesas, ke mi eĉ ne sciis tion kiam mi komencis labori super la enretigita UDK.

En 2011 du aliaj personoj komencis la esperantigan laboron en la retejo de la konsorcio kiu prizorgas kaj evoluigas tiun klasifikan sistemon. Ĉi-jare mi finis tiun esperantigon de la resumo. La moderna resumo enhavas 2 600 klasojn. Multaj institucioj bezonas nur tiom da klasoj por klasifiki kaj organizi kolektojn. La tuta UDK enhavas pli ol 70 000 klasojn, cele al klasifiko de la tuto de homaj scioj.
Jen, la resumo: http://www.udcc.org/udcsummary/php/index.php?lang=eo

Ĝi estas uzebla laŭ permesilo CC BY-SA 3.0 Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo.

La bezono havi kaj uzi pretajn klasojn estas tiel evidenta en ĉi epoko de la informeksplodo, ke la neglekto de la esperantlingva UDK surprizis min. Iuj klarigis al mi, ke UDK ne estas uzata de Esperantistoj, sed tio estas iomete erara. Mi vidas uzon de la malnova UDK en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cermolisto_de_fakverkoj kaj en http://terminaro.scienca-revuo.info/. Kelkaj bibliotekoj uzas malmultajn klasojn.
Do, mi vidas iom da uzo. La lingvo Esperanto ne estas granda laborlingvo de la mondo, do kompreneble, faka uzo ne oftas. Sed ankaŭ inverse, faka uzo de Esperanto ne oftas pro manko de fakaj iloj.

Mi uzas Liberan Folion por ripeti mian peton por okuloj de fakuloj kaj terminologoj. Uzo de terminoj devus konformi kun la uzo de la plej spertaj fakuloj.
Ekzemple, mi mem (aj!) elpensis kelkajn terminojn, inter ili:
krevo-mekaniko -> fracture mechanics,
priloka kemio -> topochemistry,
elektroporigo -> electroporation,
imuno-stimulo -> immunogenicity.

Dum mia prilaboro de fakaj terminoj, mi konsultis plurajn vortarojn kaj legis difinojn, sed mia kompreno estas supraĵa. Per vortaroj, mi ne povas havi la profundan komprenon de fakulo. Sekve, por plialtigi la kvaliton de UDK, persono kiu havas sperton en iu kampo iru al http://www.udcc.org/udcsummary/php/index.php?lang=eo, malfermu la koncernan sekcion kaj trarigardu. Dekstre estas falmenuo por pliaj lingvoj. Vi povas kompari lingvojn.

Mia retpoŝtadreso estas cfmckee@gmail.com. Mi enmetis kelkajn dubajn terminojn en liston en mia retejo http://cindymckee.com/enretaj-vortoj#udk.

En la estonto, enretaj datumoj/informoj estos strukturitaj por interligiĝo al rilataj informoj. Rimarku, ke la esperantigita, enretigita resumo de UDK estos parto de ‘ligitaj datumoj’. Jen, la komenca laboro de la konsorcio pri UDK: http://udcdata.info/udcsummary-skos.rdf.
Ene, vi vidos la esperantigon de 2011.

La nomoj de tiuj tradukintoj estas Philippe Cousson kaj Edgardo Civallero, kiel vi povas vidi en la listo de tradukoj: http://www.udcc.org/udcsummary/translation.htm.

Laste, mi volas mencii ke mi sukcese trovis ekzistantajn terminojn por la plimulto de la resumo. La esperantlingvaj terminoj ĝenerale estas malpli ambiguaj ol la anglaj.

Miĥail Ĥodorkovskij estis liberigita kaj forlasis Rusion

En vendredo, la 20-an decembro 2013 Miĥail Ĥodorkovskij, fama rusia komercisto, eksa nafta oligarĥo kaj kritikanto de la reĝimo de rusia prezidanto Vladimir Putin estis liberigita post 10 jaroj de mallibero. Li forlasis la puntendaron en urbo Segeĵa (Karelio) kaj forflugis al Germanio, kie en Berlino lia patrino spertas kuracadon pro onkologia malsano. La liberigo iĝis ebla post kiam samtage prezidanto Putin subskribis la ukazon pri la amnestio rilate tiun prizonulon. Legi plu

Dismascate

Io reguardava le speculo
e videva
nihil

Es io un illusion
que ha dismascate se mesme?
Es mi dolor
sin substantia?
Es mi perdition irreal?

Io senti alleviation
e plana via sin direction
ex le camera
domo
citate
pais
continente
planeta
systema solar

pro finalmente esser dissolvite
in le oblivion cosmic

Kio okazas en Skotlando?

Post naŭ monatoj, la 18an de septembro 2014, okazos referendumo pri sendependeco de Skotlando. Pri la historio de Skotlando kaj pri ties eventuala sorto post la referendumo oni povas legi en la ampleksa artikolo “Kio okazas en Skotlando” de Ed Robertson, kiu aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/12/230skot/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj:
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Forpasis Helmar Frank

Helmar Frank, 19. 2. 1933 – 15. 12. 2013

Helmar FrankProfesoro Helmar Frank estas inter esperantistoj konata plejofte kiel iniciatinto, fonda prezidanto  kaj multjara motoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Tio certe estas lia tre grava merito, sed necesas ankaŭ rememori, kiel  enhavriĉan kaj rezultoplenan vivon li havis en pluraj fakoj: Li estis sendube pioniro de informadika psikologio kaj fronta reprezantanto de kibernetika pedagogio, ene de kiu li intensive okupiĝis inter aliaj problemoj pri lingvo-orientiga instruado de Esperanto.

Li estis ankaŭ kunfondinto de Eŭropa klubo, okupiĝanta pri neŭtrala lingva politiko, politike engaĝiĝinta liberalo, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko, kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko.

Mi aldonu ankaŭ mian privatan subjektivan noton: Mi kunlaboris kun profesoro Frank longtempe kiel senata sekretario de AIS kaj ankaŭ kiel membro de la eldoneja grupo Akademia Libroservo (libera eldoneja grupo ene de AIS) kaj eldonisto de pluraj liaj verkoj, kaj do ni pasigis sufiĉe da tempo kune.

Dume mi multe lernis de lia precizeco kaj respondeco, sed ankaŭ mi ekkonis lin kiel homon amikeman kaj sporteman, ekzemple kiam ni dum kelkaj kongresoj ĉiutage matene komune intensive naĝis jam antaŭ la matenmanĝo.

Profesoro Frank estis tre fekunda faka kaj scienca aŭtoro. En la festlibro omaĝe al la okdekjariĝo lia bibliografio ampleksas je 38 dense skribitaj paĝoj, plenaj de liaj publikaĵoj. Tio certe estas grava heredaĵo por liaj sciencaj posteuloj. Malgraŭ tiuj siaj atingoj li restis ĉiam ne nur nobla, sed ankaŭ modesta kaj helpema persono. Honoron al lia memoro!

Petro Chrdle

Mesaje da Partaka pri unesma "IAL-maraton"

Rosto:

Mesaje da Partaka (tradukata a Sibelingua):

Kara amikes e koleges in li tota munde,

It pleza a me informar vos, ke, dum ista seman-fino (21ma e 22ma de decembre), omna IAL-uzantes es invitata vizitar e mem partoprenar per su mesajes nosi unesma IAL-maratono che l’forum posta_Mundi. Omnes pova e darfa skriber per su preferata neutrala IAL (internacionala auxiliara lingua). Che posta_Mundi no es permisata mesajes skrita per lingues teritorial. Adavane, kolegaro! Noi omna esera in posta_Mundi por interkomunikar e interkomprener per nur nosi diferenta (ma posible simila) IAL-sistemes, de pos li nokto-mezo (00:00 h. GMT) de venerdi a saturdi, e dum li tota seman-fino. Vi omna es bonvenanta! (Partaka)

groups.yahoo.com/group/posta_Mundi

LERNADO DI LA LATINA

<
<

 Olim, dum mea puereso me lernis la linguo Latina en la gimnazio.  Ol docesis a ni, quale mortinta idiomo,per multa gramatiko, sen lernado di la vortaro nek di la kustumala expresuri. La rezulto esis ke ca lernado esis desfacila e ke ni lernis ol nur tre male. Me volunte cesabus recevar kursi pri la Latina, ma lore oportabus, ke me subisus plu multa kursi pri matematiki e ke ca fako divenez plu importanta por mea noti skolal. Pro ke me tote ne esis dotita pri matematiki, me preferis sen entuziasmo pludurigar mea asisto a la kursi pri la Latina. Ma, me esis tante poke kontenta pri la Latina, ke me preferis ignorar la Greka klasika, nam me havis maxim granda timi pri eventuala lernado di ca idiomo, olqua, asertite, esis mem plu desfacila kam la Latina. Tale, me indijis la fundamenti Greka e Latina di nia civilizuro pri qui persono vere kulturoza, en nia civilizo-domeno, devas havar bona nocioni. Plu tarde, koncianta, pri mea lakuni, me rezolvis rifreshigar mea magra savo pri la Latino e kelkete lernar la Greka autodidakte. Ja, me lernis kelkete plu bone, kam per la lamentinda metodi oficala di la gimnazii. Nome, quale dicite, en la gimnazio, on lernis multa gramatiko e nula vortaro, ma pose, on devis tradukar desfacila texti, danke dicionarii, sen vere savar la linguo. Ico esis absurda pario. Ma se me lernis min defektoze kam en skolo, ico restis nebona. Or, recente, me trovis reklamo por doco-libri pri la Latina en katalogo sendita a me da tradicionalista organizuro katolika. Me komendis e kompris ita libri qui titulizesas “Lingua Latina per se illustrata”. E, miraklo ! Me konstatis ke ico esas vera metodo por lernar la Latina kom vivanta linguo uzebla en maxim diversa okazioni. Me komprenis, preske nemediate, la historieti, raportita en ol, pro ke li redaktesis en simpla ma korekta Latina linguo, ed on lernas pokope la plu komplexa gramatiko e vortaro. Tala metodo ne esas novajo. Kande me evis aproxime duadek yari, me havis ulafoye la posibleso, trovar e lektar che amiki, doco-libro pri la Latina evanta de la XVIIma yarcento. La difero esis quale jorno e nokto kun la doco-librachi dil XXma yarcento.Nome, itaepoke (dum la XVIIma yarcento) on docis la Latina quaze vivanta linguo, per multa vorti, expresuri e pose la tamen tre necesa gramatiko. Ma ante tradukar texti, la pueri provizesis per solida fundamento lingual. Segun to quon me lektis sur la interreto, ye la fino dil XVIIIma yarcento e komenco dil XIXma yarcento, on cesis pokope docar la Latina per ca vivanta metodo, por adoptar la absurda lernomaniero quan me subisis kun multa altra pueri. On darfas supozar ke la kreskanta nacionalismo dil Europana landi instigis neglijar e mem diskrete kombatar la linguo, qua esabis la komuna linguo di Europa (por la kulturozi) dum la tota Mezepoko ed ankore ulagrade dum la klasika epoko (XVIIma e XVIImar yarcenti). Nur la katolika sacerdoti mantenis lia bona e sencoza lernado pro ke ol esis la linguo dil Eklezio katolika. Nunepoke, ol cesis esar tala, ma la tradicionalista katoliki esforcas mantenar e salvar olu. Me tre joyas aquirir ita doco-libro ; la problemo esas nur ke me ne plus esas yuna e, versimile, ne povos lernar multo. Se nur me esabus instruktita tale dum mea yunevo !  E, tamen… bona nocioni pri la klasika lingui Latina e Greka (ma precipue Latina) esas tre necesa  a la adepti di la moderna interlingui deziranta havar bona linguala savo ed eleganta stilo. Nome, nia interlingui esas nur surogati di la Latina e probas remplasar ol che la plu multi pro ke la Latina tre male docata esas tro desfacila e ne plus povas plear la rolo di komuna linguo di Europa. Ma, me esas iracoza, nam se on mantenabus la bona anciena metodi por lernar la Latina, pro la difuzado dil instruktiteso, Europa havus komuna linguo hodie ; ed ico chanjigus oportune multa kozi kompare a la nuna situeso. Kontre ke la posiblesi di suceso por la interlingui esas mikra e tre necerta. Tamen, me opinionas ke la adepto di un de la moderna interlingui (qui omna esas surogati di la Latina) tre bezonas havar decanta savo o nocioni reprezentanta la Fundamenti klasika di nia kulturo Ocidental, t.e. la Greka e la Latina. Ma precipue la Latina…

Sur Marso oni parolos nur angle

Ĉu vi volas veturi al Marso en 2024 kaj neniam reveni? Bedaŭrinde la kvar lokoj jam estas okupitaj. Se iu rezignos, estas pliaj 200.000 homoj en la atendovico.

Trideko da scivolemuloj ĉeestas en la salono en Malmö en suda Svedio, kie la nederlanda entreprenispto Bas Lansdorp prezentas sian projekton Mars One. Sed neniu levas la manon, kiam li demandas, ĉu iu volas veturi al Marso. Li ne estas tute surprizita.

– Kutimas esti proksimume unu en ĉiu cento. Sed dependas de la publiko. Kiam mi parolis al societo por spacesplorado, duono volis veturi.

Sed tamen restas neniuj liberaj lokoj. Bas Lansdorp atendis grandan interesiĝon en la tuta mondo, kiam lia projekto estis disanoncita, sed li tamen estis surprizita, kiam la retleteroj de dezirantoj migri al Marso komencis veni el la tuta mondo.

– Estas unu afero teorie rezonadi pri tio, kiom da homoj povas interesiĝi, tute alia vidi, kiam tiom da retleteroj ekvenadas en unu momento, sen interrompo.

La plej aĝa persono, kiu anoncis sin, estas 82-jara virino. Sed tiuj, kiuj havas veran ŝancon partopreni en 2024, verŝajne ankoraŭ ne festis sian 54-an naskiĝtagon. Pasaĝeroj pli ol 65-jaraj apenaŭ povos esti konsiderataj, diras Bas Lansdorp.

Se ĉio pasos laŭplane, post dek du jaroj estos private financita kolonio en Marso. La bezonata teknologio por veturi tien jam ekzistas – problemojn kaŭzus nur reveturo, sed ĝi ne estas planata. Necesas nur trovi la monon, kaj teamon kiu povos kunlabori la reston de sia vivo.

La grupo, kiu veturos, konsistos el du virinoj kaj du viroj, el kvar kontinentoj. La diverseco gravas por funkcianta grupa dinamiko, sed ankaŭ por ke homoj ĉie en la mondo povu senti, ke la unuaj loĝantoj de Marso reprezentas ilin. Tio necesas, ĉar laŭplane la projekto estos financata per enspezoj de televidaj rajtoj.

Bas LansdorpDum la selektado de la teamanoj, estos organizitaj regionaj konkursoj, dum kiuj spektantoj povos voĉdoni por siaj kandidatoj. En la sekva ŝtupo, Mars One kunmetos plurajn internaciajn kvaropojn, kiuj devos montri sian kapablon kunlabori kaj loĝi en malfacilaj kondiĉoj. Ili estos trejnataj en kopio de la planata Marsa kolonio.

Fine estos selektitaj ses teamoj, kiuj plentempe trejnos sin por la veturo. Tiel multaj bezonatas, ĉar ĉiu partoprenanto ajnamomente havas la rajton rezigni pri la veturo, kaj se unu teamano foriras, la tuta teamo forfalos.

La unua, regiona ŝtupo de la selektado laŭ Bas Lansdorp okazos en diversaj lingvoj, por altiri la lokan spektantaron. Ankaŭ la retejo, kiu ĝis nun estas havebla nur en la angla, laŭ li estos poste tradukita al aliaj lingvoj.

Tamen poste la projekto transiros al nur-angla reĝimo: la fina selektado okazos en la angla, dum la spacflugo oni uzos la anglan, kaj ankaŭ sur Marso la lingvo estos la angla.

– Ni uzos la anglan, ĉar la plej multaj homoj parolas ĝin, kaj ĉar la liverantoj de la ekipaĵo verkos la teknikajn manlibrojn en la angla kaj faros la trejnadon en la angla.

La teamo konsistos el kvar personoj el kvar diversaj kontinentoj, sed iliaj gepatraj lingvoj ne estos konsiderataj dum la selektoproceso, ĉar ĉiuj ajnakaze devos scii la anglan.

Libera Folio: Ĉu vi entute konsideris la eblon uzi neŭtralan lingvon, kiel Esperanton, en ajna funkcio?

– Ne, pro la supremenciitaj kialoj.

Libera Folio: Do, la angla estos la oficiala lingvo de Marso?

– Nur de Mars One.

Tamen, aliaj kolonioj sur Marso, aŭ ie ajn en la spaco, momente ne estas serioze planataj, do se Mars One efektiviĝos, la angla fakte iĝos la oficiala lingvo de Marso kaj spaca koloniado.

Esperanto-Kulturpremio 2014 aljuĝita

Je la Zamenhofa Tago, la 15an de decembro 2013, FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen anoncis, ke la 14an Esperanto-Kulturpremion 2014 ricevos du enloĝantoj de Aalen, Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer, pro iliaj meritoj en la engaĝo por la kulturo de internaciaj kompreniloj, specife pri la librokulturo de Esperanto kaj ĝenerale de planlingvoj.

Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/12/fame/

LERNADO DI LA LINGUO LATINA

Olim, dum mea puereso, me lerneskis la linguo Latina en la gimnazio. Ma ol esis tre desfacila ed hororinde docata. Ni ne lernis la vortaro, quale por la vivanta lingui, ma precipue la gramatiko, multa gramatiko. E, pose, ni mustis tradukar desfacila texti di Cicero od Caesar. Ico esis ulaspeca ludo intelektal, quan nur tre poka pueri esis apta dominacar e komprenar. Me nur durigis la lernado di la Latina idiomo, pro ke me ne esis bona lernanto pri matematiki e, ke, adminime la praktiko di la Latina evitigis a me tro multe submisesar a l’importanteso di la noti pri matematiki. Tale, me lernis preske nulo, ma, stranje, me esis bona lernanto pri la vivanta lingui ; ma oli docesis tote altramaniere kam la Latina, nome oli docesis quale vivanta lingui e nule quale intelektala exerco preske matematikal. Ulafoye, tamen – me evis lore aproxime 20 yari – me havis l’okaziono trovar e lekteskar che vicini lernolibro pri la Latina evanta de la XVIIma yarcento. Ico esis vera revelo, nam la Latina docesis lore quaze vivanta idiomo. Simple, klare e kun metodi tre apta por yuna, ne tre matura e ne ja tre intelektoza, pueri. Ico esis quale difero inter dio e nokto kompare a la nequalifikebla metodo per qua me lernabis la Latina. Plu tarde, me konciis ke ulo indijesis a me, nam vera kulturoza persono dil Ocidentala kulturo-domeno mustas infalible havar bona savo, od adminime nocioni, pri la Latina e mem la Greka klasika. Ma se me sucesis rifreshigar me ja existanta savo e mem pluse lernar, me ne sucesis havar vere bona savo. Tamen, tala savo esas necesa ne nur por kulturema personi ma anke por la adepti dil interlingui, nam la moderna interlingui esas nur surogati di la Latina. Olim, dum la Mezepoko e mem til aproxime la XVIIIma yarcento, la Latina esis la linguo komuna di Europa, od adminime dil tre pokanombra Europani savanta lektar e skribar. Pose, pro la kreskanta nacionalismo dil diversa landi Europana, la Latina perdis ye importo e docesis multe min bone e sorgoze. La interlingui esas nur probo ridonar komuna linguo a la Europani (ed a la homi apartenanta a la Europana kulturdomeno), similesanta la Latina ma multe plu facile lernebla (mem kun nebona metodi). La savigo di la Latina e min o plus di la Greka esas klara avantajo a la homi qui volas bone dominacar lia interlinguo e, se posibla, redaktar elegante en ol. Or, recente, me kompris metodo por lernar la Latina titulizita “Lingua Latina per se illustrata”. Ico esas vera metodo por lernar la Latina kom vivanta linguo. On lernas e komprenas facile la vortaro ed on lernas pokope la gramatiko per lektar facile komprenebla ed interesiva texti relatanta a la singladia vivo en l’antiqua Imperio Romana. Lo esas extraordinara povar lektar historieto e dialogi senpene en la Latina ed igas ol tre atraktiva. Pro quo ni ne lernis la Latina segun tala metodo ? Se, on mantenabus bona e sencoza metodo por lernar la Latina, la Europani hodie havus komuna linguo. Ed ico havus nekalkulebla konsequi ! Pro mea evo, me tre dubitas povar lernar ankore vere bone la Latina, e me tre regretas ne lernir ol talamanier dum mea yunevo. Ica metodo nova (ma tamen anke tradicional) havas nur un defekto, la lecioni esas tre longa…                                                                                       

Mark Fettes – la Esperantisto de la Jaro 2013!

La internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012).

La 14an de decembro 2013 kadre de la Zamenhofa Tago en Kaŭno, kiun partoprenis pli ol cent esperantistoj Litoviaj kaj alilandaj, estis anoncita la rezulto de ĉi-jara elektado. La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013 pro la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF, kiu subtenas multajn valorajn iniciatojn (NASK, Lernu!, Edukado.net k. a.); pro la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA; kaj pro alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste.

Koran gratulon al Mark Fettes!

Legu pli rete
http://sezonoj.ru/2013/12/fettes-3/

Halina Gorecka,
sekretario

Rublo forpuŝas Esperanto-monon

La sovetia rublo neniam havis apartan simbolon, sed kiam post la disfalo de Sovetio en Rusio disvastiĝis la uzo de aliaj valutoj, precipe de la usona dolaro, estiĝis diskuto pri enkonduko de aparta simbolo por la rusia monunuo.

La diskuto daŭris longe, kaj diversaj amaskomunikiloj organizis konkursojn por elpensi la plej taŭgan variaĵon. Fine, en 2006, nova leĝo donis al la centra banko la rajton difini simbolon por la rusia rublo, kaj en decembro 2013 la nova simbolo estis oficialigita.

Tuj poste la rusia interreta pioniro kaj popularega bloganto Anton Nosik atentigis, ke la signo jam troveblas en la unikoda tabelo, kaj simbolas ne rublon, sed iaman esperantistan monunon kun la nomo spesmilo.

En blogaĵo kun la titolo “La rusia rublo estas valuto de esperantistoj” li rakontas, ke spesmilo estis elpensita de la ”franca matematikisto” René de Saussure en 1907 kaj estis uzata ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de ”kelkaj britaj kaj svisaj bankoj antaŭ la unua mondmilito”. Nuntempe ĝi estas uzata nur en la Esperantlingva versio de la Monopol-ludo, li aldonas.

Efektive René de Saussure estis sviso, kaj vere du bankoj en Svisio antaŭ la unua mondmilito eldonis internaciajn ĉekojn kun spesmila valoro, indikita en Esperanto. Ne klaras, kie originas la aserto pri britaj bankoj.

Post centjara forgeso, en 2009, la signo de spesmilo, konsistanta el kombino de granda litero S kaj malgranda m, post esperantista propono estis aldonita al la oficiala unikoda signotabelo.

Tamen ŝajne ne ĉiuj desegnistoj de tiparoj komprenis la valoron de la jam ne uzata spesmilo, kaj en multaj tiparoj oni spite la normon decidis uzi la novan lokon inter la valutsimboloj por signo de efektive uzata valuto, la rusia rublo.

Rublo forpuŝas Esperanto-mononEn 2009 ankoraŭ ne ekzistis oficiala simbolo, sed la nun oficialigita simbolo, simila al la rusa litero Р kun kroma streketo, post la publikaj konkursoj jam gajnis popularecon. Ĝuste ĝin multaj tiparaj desegnistoj enmetis en la lokon, rezervitan por spesmilo, ŝajne antaŭvidante, ke ĝi gajnos ankaŭ la oficialan konkurson.

Sekve de tio, rusaj uzantoj de komputilo nun devas elekti en la kodotabelo la signon ”spesmilo”, se ili volas tajpi la novan simbolon de sia nacia valuto, dum esperantistaj monopolludantoj devas longe serĉi, se ili volas trovi tiparon, kiu efektive enhavas la signon de spesmilo.

Restas vidi, ĉu la normigantoj de unikodo riskos ofendi la multajn esperantistajn monopolludantojn, kaj ankaŭ oficiale transdonos la kodolokon 20B7 al la rusia rublo.

Multepeza malfeliĉo de diverslingveco

De tempo al tempo en esperantistaj cirkloj ekflagras debatoj pri la strategiaj celoj de la movado: ĉu la Esperanto-movado strebu esti la savanto de ĉiuj lingvoj de la mondo, aŭ ĉu ĝi strebu al la unulingva idealo iam starigita de Ludoviko Zamenhof. El taktika vidpunkto la multlingvisma aliro povas ŝajni pli realisma, ĉar tiam la esperantistoj povas alianciĝi kun diversaj lingvaj movadoj. Sed ĉu tion celis Ludoviko Zamenhof? Kaj se ne, ĉu gravas?

Sojle de la Zamenhofa tago Libera Folio starigis la demandon al Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes. Tiuj tri post la forpaso de Nelson Mandela tuŝis la temon en reta diskuto, kiu interalie rilatis al la oficiala multlingveco sed praktike fortiĝanta anglalingveco de Sudafriko.

Roy McCoy ne subtenas la multlingvisman strategion:

Mi kredas ke mia vidpunkto estas simple tiu de Zamenhof. Tiu identigo sufiĉos por tiuj kiuj legis kaj aprezas liajn verkojn, kaj mi povas sendi tiujn kiuj ne legis al, ekzemple, la Originala Verkaro kaj la paroladoj. Mi ne estas la plej bona proparolanto por Zamenhof, interalie ĉar mi estas tro aliokupata kaj pigra por elfosi la koncernajn citaĵojn. Mi tamen klare memoras, ke almenaŭ unu fojon li aperte lamentis tion, ke junaj homoj devas pasigi tiom multe da tempo dum siaj lernejaj jaroj studante lingvojn, kaj ke Esperanto proponas liberigi ilin de tiu ŝarĝo. Pli ol jarcenton poste mi daŭre dividas tiun vizion, kiel ajn longe for restas ĝia realiĝo, kaj eĉ se ĝi neniam okazos. Mi legis nur hieraŭ ke luksemburgaj lernejanoj pasigas 52 procentojn de sia studtempo ĉe fremdaj lingvoj, kaj mi persone trovas tion bedaŭrinda. Aliaj kompreneble rajtas je alia opinio pri tio, sed la mia tamen restas la zamenhofa.

Mi ne kompetentas paroli en la Mandela-kunteksto, ĉar mi scias preskaŭ nenion pri lia pridirita multlingvisma lingvopolitiko por la sudafrikaj lernejoj. Mi kaptis de iu, tamen, ke praktike ekzistas gravaj problemoj ĉe la plena realigo de lia idealo. Tiuokaze, mi emas opinii ke la esperantistoj, anstataŭ senkondiĉe laŭdi lian probleman aliron, eble povus sugesti la imageblan eventualon de komune akceptota planlingvo ĉie instruota. Se ili efektive kredas je sia lingvo – supersignoj, neregulaj landnomoj, eŭropaj radikoj kaj ĉio – ili povus proponi eĉ Esperanton mem por tiu rolo.

Se vi donas al mi la parolon, estas ankoraŭ unu plia afero kiun mi ŝatus diri. Min zorgigas malpli la perdo de lingvoj, mi diris, ol la perdo de la vivo entute pro antaŭvidata vivmedia kataklismo, kio estas la afero vere minacanta la homaron nuntempe. Povas esti ke plej taŭgus serĉi manieron utiligi Esperanton por provi preventi la kataklismon, ol disputi pri kiomo da lingvoj.

Renato Corsetti opinias, ke oni disvastigu Esperanton kaj ne deflankiĝu pro filozofiaj diskutoj:

Renato CorsettiMi pensas, ke la ĉefa celo de UEA estas disvastigi Esperanton kiel daŭriganto de la laboro de Zamenhof. Ĉio cetera estas dumtempaj kaj flankaj amuzaĵoj. Se ni ne sukcesas konvinki la neesperantistojn lerni Esperanton, ni povas aranĝi mil literaturajn konkursojn por esperantistoj, sed ni ne atingis nian celon, kaj la senkompata historio juĝos nin laŭ la atingo aŭ neatingo de nia ĉefa celo.

Aliflanke la debatoj pri tio, kio okazos post la Fina Venko, apenaŭ altiras min. Ili altiras homojn, kiuj ne povas aktive labori survoje al tiu venko, sed havas tempon por filozofiumi. Kelkaj diras: post la Fina Venko Esperanto estos multe pli sovaĝa ol estas la angla lingvo nun kaj ĝi forviŝos senkompate ĉiujn lingvojn. Parto de la favorantoj de ĉi tiu vizio aldonas: kaj tio estas bona. Ili citas Zamenhof-on, kiu diris, ke li ne komprenas kiu estus la problemo, se ĉiuj homoj parolus la saman lingvon. Vi atendu kvin mil jarojn, kaj vi vidos, ke efektive okazos tiel. Tio povos esti. Mi ne neas, ke povus okazi tio, simple mi ne scias, kiel mi ne scias, ĉu Dio efektive ekzistas aŭ ne. Ĉiuokaze ni ne havos 5.000 jarojn por atendi, ĉar je la nuna ritmo la tero iel detruiĝos pro la varmo post 50 jaroj.

Tio, kion mi certe scias, el mia propra sperto kaj el observado de sperto ĉirkaŭ mi, estas ke, kiu ajn neas al infano la rajton paroli sian denaskan lingvon kaj viziti lernejon en sia denaska lingvo, estas krimulo. Li povas ne scii, kiom da malbono li kaŭzas, sed li kaŭzas amason da suferoj. En la nuna historia fazo de la mondo Esperanto devas esti vidata kiel rimedo, kiu permesas al ĉiuj lingvoj vivi kaj prosperi en sia komunumo.

Kiam oni bezonas internacian lingvon, oni uzu Esperanton, kaj ĉesu doni al la angla aŭ al la ĉina la rolon de lingvoj, kiuj entrudiĝas en la internan vivon de la popoloj (se vi ŝatas citi Zamenhofon). Do, laŭ mi, se en la menso de la homoj Esperanto akiros tiun bildon, tio certe povos kontribui al ties disvastigo, kaj, mi rediras: disvastigo de Esperanto estas nia celo.

Mi volas, do, diri ke UEA ne devas agi kontraŭ kaj por multlingvismo, sed nur por multlingvismo. Kio okazos post la Fina Venko estos problemo de niaj nepoj, kiuj, krom beni nin, devos trakti la problemojn de tre malsama mondo, al kiu estos malfacile apliki niajn nunajn komprenojn.

Mark Fettes volas klare distingi la filozofion de Zamenhof, kaj la strategion de UEA, kiu ne estis fondita de Zamenhof:

Mark Fettes en la komitata kunsido en Kopenhago

Estas vere, ke por Z multlingvismo ne estis celo en si mem. Aliflanke, tio validas ankaŭ pri Esperanto. Por li Esperanto estis rimedo por la unuiĝo de la homaro. Tio estas tute klara el liaj kongresaj paroladoj; ekzemple en Kembriĝo li diris, ke “ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — apartenas al la verda standardo.”

Sed per tiu frazo pri la “interna vivo de la gentoj” Z certe celis interalie ankaŭ la rajton de ĉiu gento libere uzi kaj kultivi sian propran lingvon. Ĝuste pro la graveco de la lingva dimensio li dediĉis tiom da tempo al Esperanto; ne estas imageble, ke li neglektus tiun dimension, se temus pri la ĉiutaga homa vivo. En tiu senco, lia pensaro vere estis multlingvisma.

Tamen, kiam Z mem frontis elekton, ĉu doni sian energion al la lingvo de sia gento (do al la jida lingvo, jidiŝo) aŭ al lingvo “neŭtrale homa,” li fine elektis la duan. Li foje ankaŭ esprimis dubon, ĉu vere estus tiel granda perdo, se ĉiuj homoj parolus nur unu lingvon. Do, ni diru ke, minimume, li ne volus fari rektan ligon inter la laboro por Esperanto kaj la laboro por la plifortigo de la gentaj (ni nun dirus: etnaj) lingvoj. Maksimume oni povus paroli pri parta sameco de valoroj: ke ambaŭ streboj (la multlingvisma kaj la planlingvisma) baziĝas sur respekto kaj estimo por la “interna vivo de la gentoj,” do la fakto de la kultura diverseco kaj la rajto de la homoj plu teni kaj kultivi tian diversecon tiel longe, kiel ili volas.

Sur tia komuna grundo UEA efektive faris aliancojn en la lastaj jaroj. Ja konstateblas, ke tiu “interna vivo de la gentoj” pri kiu parolis Zamenhof estas sub pli kaj pli granda premo pro diversaj ekonomiaj, politikaj, teknologiaj evoluoj. Tial disvastiĝis zorgo, kiun ni dividas kun multaj aliaj organizoj kaj eĉ kun iuj registaroj, ke homoj estas malpli kaj malpli liberaj paroli kaj vivi laŭ sia propra elekto, sed anstataŭe submetiĝas al diversaj trudoj kaj devigoj, lingvaj kaj aliaj. En nia kontraŭstaro al tio ni agas tute zamenhofisme, laŭ mia vidpunkto.

Tamen estas risko en tiu agado, ke ni fariĝas pledantoj por difinitaj politikoj kaj kadroj de multlingvismo. Tiurilate ni devas paŝi tre zorge. Pro tio, ke Esperanto mem nur tre malofte estas traktata kiel serioza lingvopolitika elemento, ni preskaŭ neniam trovas nin antaŭ lingvopolitiko, kiun ni povas plene subteni. Aliflanke, ne helpas, se la esperantistoj ĉiam staras flanke, kvazaŭ por diri ke nur niaj ideoj kaj niaj solvoj estas la ĝustaj; tio nur vekas opozicion aŭ eĉ bagateligon flanke de aliaj.

Laŭ mi, per nia engaĝo pri multlingvismo ni devas celi la edukadon, klerigadon de aliaj aktivuloj kaj organizoj, sed ankaŭ de ni mem. Finfine Esperanto devas funkcii, uziĝi, disvastiĝi en multlingva mondo: tio estas la nuna realo. Kompreni, kiel funkcias tiu mondo; kompreni, kiaj alternativoj donos pli da spaco kaj valoro al niaj ideoj; stimuli diskutojn kaj esplorojn pri tiuj alternativoj – jen niaj prioritatoj sur la kampo multlingvismo. Tio ne signifas senkritike subteni iun ajn analizon aŭ agadon, kiu ne donas taŭgan atenton al Esperanto; male, ni alportu nian pozitivan kritikon kaj kritikan kunlaboron al ĉiuj provoj mastrumi la multlingvecon por homaranecaj celoj.