Monthly Archives: November 2013

Mario Pei kaj Esperanto

En la novembra kajero de La Ondo de Esperanto aperis artikolo de Andreas Künzli pri Mario Andrew Pei (1901–1978) – fama usona lingvisto kun italaj radikoj kaj unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon. La artikolo aperis en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en ĉi tiu rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj, Jules Verne, Baudouin de Courtenay, Alfred Fried, Frigyes Karinthy, Bakin, Josip Broz Tito kaj Franz Jonas. La artikolo pri Mario Pei kaj lia rilato al Esperanto estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/11/mariopei/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Du aŭtunaj kongresoj en Azio

Kun 719 aliĝintoj el 23 landoj, la jubilea 100a Japana Esperanto-Kongreso, okazinta en Tokio la 12–15an de oktobro, estis la plej granda esperantista kunveno en la mondo post la 98a UK en Rejkjaviko kun pli ol mil aliĝintoj. En la ĵus presita decembra kajero de La Ondo de Esperanto aperis artikolo pri ĉi tiu “gaja kaj internacia” kongreso.

Ĝi jam estas legebla en la novaĵreteĵo La Balta Ondo same kiel artikolo pri la 45a Korea Kongreso de Esperanto (Incheon, 26–27 okt) ankaŭ aperinta en la decembra kajero de La Ondo

La Ondo de Esperanto por 2014 estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) por ĉiuj landoj kostas nur 12 eŭrojn. Abonu ĉi tie.

2013 Kambodja

Esas dio varmega, partale nuboza, en Kambodja, qua hodie celebras sua dio di ne-dependeso. Ye sisadek yari ante nun, en la 9ma di novembro 1953, la Franciana Protektorato di Kambodja ganis ne-dependeso.

Kambodja esas lando sud-est-Aziana, regnata da Ilua Majesto Rejulo Norodom Sihamoni dil Rejio di Kambodja. Segun Facebook, Sud-Koreani e Vietnamani esas la maxim bona amiki di Kambodjani. La maxim granda partenero komercal di Kambodja esas Usa. Kambodja jacas sur voyo importanta AH1 de Tokyo trans Seoul, Beijing, Kambodja e Nova Delhi a (sub nomo E80) Roma e Toulouse.

Yen kelka novajeti:

  • 2013-10-13 | 2 456 579 | 142 035 VN | Generalo Võ Nguyên Giáp, heroulo Vietnamana, enterigesis pos granda du-dia funero statal.
  • 2013-10-16 | 2 456 582 | 142 030 KR | Navo enrejistrita en Panama sinkesis an la rivo Sud-Koreana. Non maristi mortis ed altra du mankeskis. Ok kruani salvesis da guardo rival.
  • 2013-10-23 | 2 456 589 | 142 035 KH | Mili de suportanti dil opozantaro liberal protestis en Phnom Penh pos elekto julial kontestata, per qua socialistulo Hun Sen ri-elektesis kom la chef-ministrulo Kambodjana.

Daniel Luez forpasis

La 5an de novembro 2013 en la aĝo 88 jaroj forpasis Daniel Luez (1924–2013), konata franca esperantisto, fondinto de la Koresponda Servo Mondskala (1955), redaktoro de la revuo Fonto (1988-1992), tradukinto de pluraj francaj beletraĵoj, inter kiuj estas kvin romanetoj de Georges Simenon pri komisaro Maigret.

Legu nekrologon en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/11/nekrologo-5/

Retgazeto aperigas esperantlingvan version

Disvastigo estas informservo, iniciatita fare de itala esperantisto Giorgio Bronzetti, kies morala heredaĵo pluvivas dankon al subteno de Itala Esperanto-Federacio. Laŭ liaj vortoj “spite al pli ol 100jara ekzisto esperanto, kiel lingvo kaj kiel valoro, estas nekonata aŭ tute miskonata. La imago kiu disvastiĝis ne kongruas ĝenerale kun la efektiva konsisto kaj potencialo de la projekto Esperanto. Tiu projekto signifas por ni antaŭ ĉio proponon al internaciaj instancoj de rimedo por  defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj, en la aplikado kaj uzo ekde ĝia naskiĝo ĝis hodiaŭ, transnacian mondkoncepton kaj inklinon al komprenemo”. Pro tio, ekde ĝia apero, Disvastigo informas itallingve pri Esperanto kaj pri komunikadaj problemoj (diskriminacioj, progresoj, ktp.).

La informservo nun celas atingi du publikojn kaj liveri al ili novaĵojn ĉefe, sed ne nur, el la vidpunkto de esperantistoj pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj. Plue, ĝi proponas sian sperton, kunhavigante la eldonitan artikolaron al la internacia movado. Tial, jam de kelkaj semajnoj, Disvastigo havas regule ĝisdatigatan esperantlingvan version (http://disvastigo.esperanto.it/index.php/eo-eo/) kaj invitas ĵurnalistojn al kunlaborado.

Disvastigo (http://disvastigo.esperanto.it) estas informservo, iniciatita fare de itala esperantisto Giorgio Bronzetti, kies morala heredaĵo pluvivas dankon al subteno de Itala Esperanto-Federacio. Laŭ liaj vortoj “spite al pli ol 100jara ekzisto esperanto, kiel lingvo kaj kiel valoro, estas nekonata aŭ tute miskonata. La imago kiu disvastiĝis ne kongruas ĝenerale kun la efektiva konsisto kaj potencialo de la projekto Esperanto. Tiu projekto signifas por ni antaŭ ĉio proponon al internaciaj instancoj de rimedo por  defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj, en la aplikado kaj uzo ekde ĝia naskiĝo ĝis hodiaŭ, transnacian mondkoncepton kaj inklinon al komprenemo”. Pro tio, ekde ĝia apero, Disvastigo informas itallingve pri Esperanto kaj pri komunikadaj problemoj (diskriminacioj, progresoj, ktp.).  La informservo nun celas atingi du publikojn kaj liveri al ili novaĵojn ĉefe, sed ne nur, el la vidpunkto de esperantistoj pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj. Plue, ĝi proponas sian sperton, kunhavigante la eldonitan artikolaron al la internacia movado. Tial, jam de kelkaj semajnoj, Disvastigo havas regule ĝisdatigatan esperantlingvan version (http://disvastigo.esperanto.it/index.php/eo-eo/) kaj invitas ĵurnalistojn al kunlaborado.

TEJO volas pli vaste difini membrecon

Libera Folio: Kio laŭ vi estas la ĉefa novaĵo en la laborplano, se elekti unu punkton?

Łukasz Żebrowski: — Ne eblas difini en la laborplano unu enhavan ĉefan novaĵon, ĉar tiaj estas en ĉiuj niaj laborkampoj. Ja ni strebas al ekvilibra evoluo de la organizo en ĉiuj ĝiaj flankoj. Tial la ĉefa novaĵo povas esti la maniero en kiu ĝi kreiĝis kaj kiel estos prezentata ĝia realigo. Ĝis nun kutime estis tiel, ke en IJK oni elektadis novan estraron, tiu verkis por si iun ĝeneralan laborplanon, kiu estis ene de kelkaj monatoj aprobata de la komitato (foje kun iu ŝanĝetoj).

— Ĉi-foje ni komencis jam kelkajn monatojn pli frue. Ni starigis vastan kampajnon de konsultado, kiun partoprenis komitatanoj de TEJO, Landaj Sekcioj, individuaj membroj, komisiitoj kaj estraranoj. La reagoj estis sufiĉe multnombraj por ke ni eksciu, kion oni volas, ke TEJO realigu. Surbaze de tiuj kontribuoj, mi pretigis proponon de la dokumento, kiu denove estis konsultata kaj je la fino aprobita de la Komitato, antaŭ ol elekti la novan estraron.

— La nova maniero sisteme kaj regule prezenti realigon de la laborplano estas rete konsultebla, “vivanta” versio de la dokumento. Temas pri google-dokumenta kopio de la laborplano publike alirebla. Respondecaj estraranoj kaj komisiitoj en komentoj almenaŭ unufoje monate aldonos aktualigojn pri la realigataj laborplaneroj. Tio do estos aldona informkanalo pri rezultoj de nia laboro, ĉar ĝis nun dumjare ni nur dise informis pri diversaj projektoj. Tutecan bildon pri laboro de TEJO, do ankaŭ pri tiuj ne tro videblaj religendaĵoj, kutime ĝis nun oni ricevadis nur unufoje jare forme de jarraporto. La nova maniero do plifaciligos al aktivemuloj ĝustatempe ekscii kaj aliĝi al la projektoj.

Kiel vi mem skribas en via blogo, la laborplano estas tre ampleksa, kaj krome ĝi estas verkita en sufiĉe burokrata lingvaĵo. Ĉu vi opinias, ke la formo de la dokumento esas la ĝusta por alparoli la junajn membrojn de TEJO? Aŭ ĉu la plano estas celita al alia publiko?

— Ĝi jes estas sufiĉe ampleksa, multe pli ampleksa ol tio estis antaŭaj TEJO-laborplanoj. Tio estas rezulto ĝuste de la nova maniero krei ĝin. Alvenis pluraj proponoj, do konsekvence el ili kreiĝis ambicia, sed laŭ mi realigebla laborplano. Tio bedaŭrinde okazis koste de ĝia facil-legebleco. Estas ja multe malpli facile konatiĝi kun 14-paĝa dokumento ol kun 3-5-paĝa, kiel estis antaŭe. Aliflanke pozitivas, ke en tia pli vasta kaj pli konkreta laborplano junaj aktivuloj povos pli facile trovi por si taŭgan lokon.

— Krome, pro ĝia strukturo, tre facilas tralegi ĝin rapide, tial mi instigas, ke ĉiu al kies manoj trafos la dokumento klopodu trovi tiujn partojn kiuj plej interesas ŝin aŭ lin kaj tiujn legi pli profunde. El tio jam estas sufiĉe facila vojo por kontaktiĝi kun koncerna estrarano aŭ komisiito kaj ekkunlabori. Plie estas ankaŭ ebleco por tiuj, kiuj ne tiom facile scias kion ili ŝatus fari. Eblas simple mesaĝi al nia homrimeda fako ĉe hr@tejo.org kaj tie ricevi helpon pri tio, kiel oni povas aktiviĝi en TEJO.

— Aldonendas ankaŭ, ke estas sufiĉe granda grupo de homoj, kiuj jam aktivas en TEJO aŭ almenaŭ serioze interesiĝas pri ĝi. Tiuj legos la laborplanon eĉ se ĝi estos tiom longa. Mi jam ricevis plurajn signalojn pri tio, ĉefe de homoj, kiuj komunikis kun mi ankaŭ en la fazo de konsultado de la laborplano. Nature tiuj plej aktivaj kaj aktivemaj tre interesiĝas pri la dokumento, kiun ili kunkreis.

Sub III.2 Administrado kaj membroj/Membrosistemo de TEJO estas dirite: ”Kunlabore kun UEA pristudi reformon de la membreco-sistemo, aparte konsiderante la situacion en la kampo de eksteraj rilatoj.” Kiel tio rilatas al eksteraj rilatoj? Kaj kiu estas la membronombro de TEJO nun?

TEJO volas pli vaste difini membrecon— Estas klare rimarkebla, ke la nuna membrosistemo de TEJO/UEA estis konstruita en alia epoko kaj ne plu taŭgas al nuna tempo. Hodiaŭ ne plu vere gravas kiom da homoj plenigis la formulareton kaj pagis la kotizon por iu organizo (en TEJO tiuj nombroj estas triciferaj, se temas pri homoj kiuj faris tion individue kaj kvarciferaj, pri tiuj kiuj faris tion pere de Landaj Sekcioj).

[Noto de la redakcio: en la fino de 2012 TEJO havis 371 individuajn kaj 1612 aligitajn membrojn, laŭ gazetara komuniko de UEA.]

— Nun oni starigas tute aliajn demandojn, laŭ kiuj eblas mezuri signifecon de la organizo siamedie. Unue: kiom da homoj aktivas en la organizo? Tiuj estas homoj, kiu kreas laborefikojn de la organizo, do koni ilin estas aparte grava. De tio ja dependas kion oni povas fari.

— Dua, plej grava demando estas: al kiom da homoj trafas agado de la organizo? Tiel oni povas mezuri kian influon havas la organizo. Ekzemple nek simplaj abonantoj de Kontakto, nek uzantoj de Pasporta Servo estas iel ajn respegulitaj en statistikoj de TEJO, sed ja estas agadrezultoj de TEJO, kiujn ili uzas. Necesas do scii la nombron de homoj, kiujn atingas agado de TEJO por reale mezuri efikojn de nia agado.

— Fine, tria demando estas kiomgrade la nombroj ricevitaj de la unuaj du demandoj estas reprezentaj por la celgrupo de la organizo. Tio montras ĉu la organizo estas signifa en sia medio aŭ ne. La nuna membrosistemo de TEJO/UEA ne respondas tiujn demandojn, sed respondas aliajn malnovajn demandojn, kiujn oni ne plu bezonas starigi. Tial ĝi postulas ŝanĝojn.

Rilate la juran statuson de TEJO oni mencias postulojn de EU. Kiel tiu konsidero kongruas kun la tutmondeco de TEJO, elstarigita komence de la plano? Ĉu efektive la membraro de TEJO ĉefe konsistas el EU-landanoj?

— Tio neniel rilatas al membraro de TEJO, kiu ja estas tutmonda, sed al jura statuso de TEJO, kiu formale estas organizo registrita en Nederlando. Ni devas konformi al laĝoj de Nederlando kaj de Eŭropa Unio, kio rekte influas nian povon ricevi eŭropajn (sed ne nur EU-ajn) subvenciojn. Nun la problemo ŝajnas esti portempe solvita, sed proksimiĝas nova financa perspektivo de Eŭropa Unio por la jaroj 2014-2020 kaj do ni devos pristudi postulojn de novaj programoj kaj certiĝi, ke nia jura statuso ebligas al ni partoprenon en la programoj.

Same, rilate al EU, TEJO planas organizi seminarion kun “alia(j) junulara(j) organizo(j) kiu(j) favoras al la Eŭropa integriĝo por priparoli kun ili la lingvopolitikan flankon de tiu procedo.” Ĉu TEJO kiel politike neŭtrala organizo povas oficiale favori eŭropan integriĝon?

— TEJO, kiel verŝajne la tuta Esperanto-movado, favoras ne nur al Eŭropa inegriĝo, sed al tutmonda integriĝo. Tamen oni ne povas kompreni eŭropan integriĝon ekskluzive, kiel plivastigon de Eŭropa Unio kaj simile, sed kiel integriĝon en senco de plifaciligo de internacia komunikado, pliintensigo de kulturaj interŝanĝoj ktp. Tia eŭropa kaj tutmonda inegriĝo estas klare kongrua kun la celoj de TEJO.

— La seminario kun junularaj organizoj favoraj al Eŭropa integriĝo celos komprenigi ĉe ili lingvan problemon, kiun ni havas en la kontinento kaj konsciigi pri laŭ ni plej taŭga solvo por internacia komunikado. Tio ja ankaŭ klare kongruas kun celoj de TEJO kaj de Esperanto-movado.

Le hospital

Le hospital es tanto grande
e le homines tanto parve
Il ha multe cameras
in le domo del medicina
In alcunos habita desperation
e in alteres le spero
In alcunos cresce le sanitate
e in alteres illo marce
Le hospital es tanto grande
e le homines tanto parve
alcunos entra
pro non plus exir
ma pro alteres iste domo
es le prime que illos vide
Le homines vestite in blanc
diligentemente vade inter cameras
como leucocytos
et essaya destruer
omne infectiones
Le hospital es grande
e le homines parve
- ma numerose

Meditado helpas prezervar la cerebrala neuroni

Meditação

Studiuri indikas ke la meditado helpas la homala neuroni, nam la mento enfokigas exerco di atenco, kauzante la uzo mine di cerebrala regioni en la realigo di tasko de atenco.

Segun Elisa Kozasa, de la Instituto do Cérebro do Hospital Israelita Albert Einstein, la praktiko reguloza di meditado “sparas” neuroni, nam mantenas la cerebro enfokigata en un aktiveso ed ne uzas altra cerebrala arei por facar to.

Lena Karpunina lasis la juĝadon al la legantoj

En la jaro 2000 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo la novelaro ”La bato” de Lena Karpunina. Tiam ŝia nomo jam de kelkaj jaroj estis konata al legantaj esperantistoj dank’ al kelkaj premioj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj ŝia novelaro vekis plian atenton. Multaj legantoj tre aprezis ŝian aperon en la Esperanta beletro, spertante ke ŝi estas speco de aŭtoro kiu ĝis nun ne svarmas inter niaj verkistoj. Sendube ni do estas multaj, kiuj nun tre ĝojas, kiam aperas dua novelaro de ŝia mano.

Kio do estas aparta pri la verkoj de Lena Karpunina? Ŝi apartenas al ĉefa fluo de la moderna novelarto. ”Moderna” tamen ĉi tie ne signifas tre nova. Eble la fonto de tiu fluo – ĉiuokaze unu grava fonto – estis Anton Ĉeĥov. Tamen ne temas pri tradicio specife rusa. Laŭ la sinuoj de tiu fluo ni trovas nomojn kiel James Joyce kaj Ernest Hemingway, Gabriel García Márquez kaj Haruki Murakami. La ĉefa trajto de ĉi tiu speco de novelo estas, ke ĝi prezentas homojn, agojn kaj situaciojn kvazaŭ atestante, sen juĝi pri ili. La eventualan juĝadon ĝi lasas al ni, la legantoj.

Tamen necesas diri tre klare, ke en la kazo de Karpunina la noveloj igas nin tre indulgaj juĝantoj. Ŝi nenion klarigas, nenion motivas aŭ ekskuzas, sed ŝi prezentas la homojn kaj iliajn interrilatojn en tia maniero, ke ne facilas kondamni ilin. Tio ne signifas, ke aperas nur bonuloj. Eĉ male – en ŝiaj noveloj homoj ofte vivas en malfacilaj kondiĉoj kaj faras agojn terurajn, eĉ fiajn. Sed ŝi iel sukcesas scenigi ilin tiel, ke ni metas nin mem en iliajn lokojn. Kaj jen nia emo je riproĉo kaj kondamno ŝrumpas.

Ŝi do estas humanisma verkisto. Oni tamen notu, ke faŭkas abismo inter ŝia humanismo kaj tiu de ekzemple Julio Baghy, eble la plej konata humanisto de nia Esperanta beletro. ”Paĉjo” Baghy serĉis novan homon, pli homan, aŭ almenaŭ novajn kondiĉojn, kiuj povus naski tian pli homan homon. Do, li estis verkisto idealisma kaj moralisma. La aktualaj, realaj homoj kaj iliaj interrilatoj ne kontentigis lin. Ankaŭ ĉe Karpunina la homoj ofte vivas kaj agas ne kontentige. Sed ŝia arto konsistas en tio, ke ili tamen sukcesas konservi sian homecon. Eĉ en la plej malhomaj kondiĉoj, ŝiaj figuroj restas homoj.

En la tekstoj de Lena Karpunina oni trovas ĉefe rakontadon, agojn, okazaĵojn, scenojn, dialogojn. Priskriboj pri lokoj aŭ personoj kutime estas mallongaj, efikaj, kaj aperas nur kie ili ludas rolon en la rakonto. Analizoj kaj konkludoj aperas neniam. Tiujn ŝi lasas al ni fari.

Granda parto de la Esperanta beletro estas lingve eksperimenta. Kelkaj legantoj tion aprezas, aliaj tediĝas. Tiu eksperimentado ofte efikas iomete kiel la flirtado de ruĝa tuko fare de matadoro – ĝi turnas nian atenton flanken kaj igas nin maltrafi la celon. Eble prave, se la celo – do la enhavo de tiuj verkoj – ne valoras la penon.

Nenion tian oni trovas ĉe Lena Karpunina. Ŝia stilo kaj lingvaĵo neniam estas eksperimenta. Ĝi estas glata, senerara, foje eĉ eleganta, sed antaŭ ĉio taŭga kaj efika portanto de la rakonto. Do ankaŭ tie ŝi aperas kiel ano de ĉefa fluo de la prozo, tio estas se ni levas la rigardon for de la verda ranaro kaj konsideras la mondan literaturon.

En ”La bato” la plej multaj noveloj okazis en (aŭ almenaŭ ekiris el) Duŝanbe, la ĉefurbo de Taĝikio, kie la aŭtoro pasigis sian infanaĝon kaj junaĝon. Nun, en la nova novelaro, ni plejparte forlasas tiun lokon kaj ekiras disen en la mondon, al Moskvo, Siberio, Pollando, Germanio kaj eĉ Egiptio.

La plej multaj noveloj de Lena Karpunina estas rakontataj en mi-formo. Tamen temas pri pluraj diversaj mioj. En ĉi tiu volumo troviĝas kelkaj mallongaj rakontoj el Gulagaj punlaborejoj. Ili evidente ne baziĝas sur propraj spertoj de la aŭtoro. Sed ŝia voĉo tie, en plej kruelaj kondiĉoj, restas sama kiel en la aliaj noveloj, kie ŝi eble pli aŭ malpli utiligis spertojn el sia propra vivo. Ankaŭ en la Siberia frostego, inter armitaj gardistoj, ŝi atestas, lasante al ni la taskon juĝi.

Sten Johansson

2013-10

2013-10-01 | 2 456 567 | 021 840 US    | La usona prezidanto Barack Obama ordonis partan elŝalton de registaraj agentejoj, post kiam la Ĉambro de Reprezentantoj kaj la Senato estis malsukcesinta interkonsenti pri leĝo pri elspezado, kiu subtenus daŭron de registaraj agadoj.

2013-10-16 | 2 456 582 | 021 840 US-FL | En Florido, suda Usono, unu stacio de la Miama Internacia Fluga Haveno estis evakuita dum mallonga tempo, post kiam hundo kapabla flare trovi bombojn estis malkovrinta eblan eksplodan aparaton.

2013-10-19 | 2 456 585 | 002 014 SO-HI | Ene de la milito inter Al-Kaida kaj la federa registaro de Somalio, dek ses homoj estis mortigitaj kaj tridek estis vunditaj de memmortiga atenculo dum atako en restoracio plena de homoj en Beledweyne, meza Somalio.

Canto del Tamoio

(poema natal)

         I            

    
Non plora, mi filio;
Non plora, quia le vita
Es lucta suffrite:
Viver es luctar.
Le vita es combatto,
Que le debiles abatte,
Ma al fortes, al bravos
Illo sol pote exaltar. 

II

Un die nos vive!
Le homine qui es forte
Non time le morte;
Sol time fuger;
In l’ arco qu’ ille asseta
Ille ha certe un preda
Sia ille indian tapuia,
Condor o tapir

III

Le forte, le coardo
Su factos invidia
De vider le in le batalia
Ornat’ e feroce;
E le timide vetulos
In le grave consilios,
Curve le frontes,
Ascolta su voce!
IV
  
Ille domina, si ille vive;
Si mori, ille reposa
In le memoria de su gente,
In le voce del advenir.
Non cole le vita!
Sia brave, sia forte!
Non fuge ab le morte,
Quia le morte va venir!

V
  
E quia tu mi filio es,
Mi orgolios te revesti;
Tamoio tu ha nascite,
Valente tu essera.
Sia dur guerrero,
Robuste, gaudios’,
Blason del tamoios
In le guerra e in le pace.


VI
  
Que tu crito de guerra
Resona in le aures
D’inimicos territe
Per vil commotion;
E que illes treme in audir lo
Pejor quam le sibilo
Del celere sagittas,
Pejor quam le tonitro.

VII

E le mano in iste tabas,
Volente tacite
Le filios create 
In le lege del terror;
Tu nomine illo a illes dice,
Lo que le gente inimic
Forsan ascoltar non va
Sin plancto, sin dolor!


VIII
Sed si le fortuna,
Trainte tu passos,
Te porta ad in le lassos
Del inimico fraudator!
In le ultime hora
Tu factos tu rememora,
Tranquille in le gestos,
Impavide, osator.

IX
  
E cade como le trunco
Per le radio toccate,
Partite, arrastate
Per long’ extension;
Assi mori le forte!
In le traction del morte
Ille triumpha, conquire
Plus alte blason.

X
  
Proba le armas,
Penetra in le vita:
Pesante o car,
Viver es luctar.
Si le dur combatto
Le debiles abatte,
Al fortes, al bravos,
Illo sol pote exaltar. 

Gonçalves Dias, (1823-1864), poeta romantic brasilian del Indianismo, id es, le tradition litterari que, in le contexto brasilian, adoptava le figura del indianos como le heroes ancestral del nation, quasi como si illes esserea le cavalleros in le tradition litterari europee. 

Notas: 

Tamoio: Un individuo del tribo denominate Tamoios. Illes esseva alliatos al franceses contra le portugeses, in le episodio del historia brasilian cognoscite como “Confederation del Tamoios”.  

Tapuia: indiano qui non parlava le lingua-general Tupi, o sia, le indianos qui non habitava le litoral e ancora non faceva parte del processo de colonisation in contacto con le portugeses. 

Tapir: Le animal que ha le nomine scientific Tapirus terrestris. In Brasil on lo cognosce principalmente per le nomine “anta”, que es un parola applicate a illes qui es stupide… ma isto non es le senso in le poema, nonne?, car lectores. 

Taba: Ci in le plural, tabas, es un conjunto formate per le “ocas”, id es, le domos del indianos brasilian. Tunc, taba esserea le mesme cosa que “village indian”. 

                                                               ***

Forpasis Lena Karpunina

Lena (Jelena) Karpunina naskiĝis en 1963 en Rusio kaj kreskis en Duŝanbeo, la ĉefurbo de Taĝikio. De multaj jaroj ŝi loĝis en Germanio kun sia edzo Gerd Bussing.

Multaj ŝiaj noveloj estis premiitaj en la Belartaj konkursoj de UEA. Libroforme aperis du novelaroj: La Bato en 2001 (dua eldono 2010) kaj Neokazinta Amo en 2007. En 2010 ŝi estis elektita al la Akademio de Esperanto.

2013 Dominica

Dominica hodie diem libertatis suae celebrat. Ante 520 annos — die 3º mensis Novembris anni 1493 — Christophorus Columbus insulam invenit et nomen ejus Dominicam vocavit, quia ipsa die dominica fuit. Ante 35 annos — die 3º mensis Novembris anni 1978 — Britanniae Dominicae libertatem dederunt. Dominica est res publica Caribaea, quae cum Japonia et Trinitate Tobagoque maxime commerciatur. Antiguenses Barbudensesque et Trinitatenses Tobagensesque optimi amici Dominicorum in Facebook sunt.

Ecce aliquot nuntii:

  • 2013-10-12 | 2 456 578 | 419 029 TT | Terrae motus magnitudinis 6.1 in Trinitate et Tobago sensus est, epicentro octoginta quinque chiliometris a Portu Hispanico.
  • 2013-10-14 | 2 456 580 | 419 029 AG | Antigua et Barbuda facta est ultima civitas Caribea, quae pecuniae collocatoribus jus civitatis vendit. Minister primus Balduinus Spencer dixit hanc rationem rei publicae progressum sustentibilem adportare.
  • 2013-10-16 | 2 456 582 | 419 029 DM | Eruditi Dominicam de periculo eruptionum vulcanorum monuerunt. Causa multitudinis montium igniferorum prope Calamopolim, Portus Magnus praeparandus est ut sicut caput substitutum operari possit, si Calamopolis destructa sit.

2013 Azerbaijan

In octobre 2013, Azerbaijan presideva le Consilio de Securitate de le Nationes Unite. Azerbaijan trova se sur un cruciata importante de vias, a saper AH5 de Shanghai trans Azerbaijan a Roma e Tolosa (ubi sub nomine E80) e AH8 de Iran trans Azerbaijan a Moscou, Sancte Petersburgo e Newcastle (ubi sub nomine E18). Le optime amicos de azerbaijaneses in Facebook son congoleses-kinshasanos, russos e turcos. Le maxime socios commercial de Azerbaijan son Italia, Turchia e Russia.

Ecce alicun novas:

  • 2013-10-09 | 2 456 575 | 142 145 AZ     | Votantes in Azerbaijan ha electe le presidente actual İlham Əliyev como le nove presidente, in medio de anxietate de le equitate de le election.
  • 2013-10-15 | 2 456 581 | 150 151 RU-CHE | Scafandreros ha recuperate un portion pesante 570 kilogrammas del meteorite de Cheliabinsk, Russia central, que atterrava in le 15 de februario 2013. Illo es un ex le maxime fragmentos de un meteorite unquam discoperte.
  • 2013-10-29 | 2 456 595 | 142 145 TR-34  | Turchia ha inaugurate un tunnel submarin connectente Europa e Asia trans le stricto de Bosphoro in Istambul, Turchia del nord-west. Assi le Ferrovia Transsiberian ha perdite su monopolio.