Monthly Archives: November 2013

Johano Paŭlo II kaj Esperanto

En la lasta ĉi-jara kajero de La Ondo de Esperanto (decembro 2013) estas publikigita artikolo de Roman Dobrzyński pri la romkatolika papo Johano Paŭlo II. Ĉi tiu artikolo aperis en la kleriga rubriko Nia trezoro, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Ĝi estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/11/230trezoro/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj:
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Global Voices bezonas provlegantojn

Libera Folio: Kial vi akceptis iĝi redaktoro de la Esperanta versio?

Vastalto: En la momento, kiam mi fariĝis kun-redaktoro meze de novembro, mankis efektiva redaktoro al nia teamo. Mi ne volis, ke la Esperanta versio ŝrumpu kaj mortu. Inter la tiamaj malmultaj membroj mi ne trovis alian elekteblon. Cetere mi nomas min “kun-redaktoro”. Tio signifas, ke nia teamo bezonas vere taŭgan redaktoron.

Kial vi opinias grava, ke ekzistu Esperanta versio de de Global Voices?

— Ĝi same valoras, kiel Esperanta versio de Vikipedio kaj Gugla Tradukilo. Global Voices estas tutmonda reta komunumo vaste konata kaj alirata. Havi tie Esperantan version estas grave pro du aferoj. Unu estas montri al la tutmonda publiko, ke Esperanto ekzistas kaj funkcias. La alia estas kuraĝigi esperantistojn por ke ili kontribuu al intercivitana komunikado, kiu estas unu el la gravaj roloj de Esperanto.

Kiom da kunlaborantoj oni laŭ vi bezonas, por ke la retejo bone funkciu kaj estu interesa por la legantoj?

— Ni estas teamo de volontuloj. Mi ne volas de ili multon postuli. Mi esperas, ke ili kontribuu unu fojon semajne aŭ monate, kaj ke ĉiutage aperu almenaŭ unu nova artikolo en nia retejo. Por efektivigi tion, laŭ mia malpreciza kalkulo, ni bezonos 15 aktivajn tradukantojn, 7 kapablajn provlegantojn kaj taŭgan ĉefredaktoron. Nunmomente plej bezonataj estas provlegantoj.

Kiaj temoj laŭ vi povas esti aparte interesaj por la legantoj de la esperantlingva versio?

— Tio estas tro malfacila demando por ke mi respondu. Nun la kontribuantoj de nia teamo elektas temon laŭ sia bontrovo. Por liveri temojn interesajn al la legantoj ni ja bezonas kapablan redaktoron.

Ĉu vi antaŭvidas la eblon, ke tekstoj estos rekte verkataj por la esperantlingva versio, kaj poste tradukitaj al aliaj lingvoj? Kion precize signifas la gvidlinio, ke “resumaj” artikoloj verkataj originale en Esperanto devas “ligiĝi al esperantlingvaj retejoj”?

— Jes, ni havas la eblon, sed samtempe havas ankaŭ solvendajn problemojn. Laŭ mia ĝisnuna observo la gvidlinio pri verkado estas aplikata ne nur al la Esperanta versio sed ankaŭ al alilingvaj versioj krom la angla. Do artikoloj verkataj originale en iu lingvo devas “ligiĝi al tiulingvaj retejoj”. Ĉar mi estas novulo en Global Voices, nunmomente mi ne kapablas doni pli detalan klarigon.

Ĉu estas multe da laboro esti kunlaboranto de la esperantlingva versio de Global Voices?

— Ni atendas, ke niaj kontribuantoj povu uzi retan redaktilon (fakte tiun de WordPress) per sia retumilo. Ĉiu povas labori laŭ siaj kapablo kaj libertempo.

Li Deci Comandamentes (Ex li Bible)

LI Deci Comandamentes in Interlingue

Ci es li traduction del “Deci Comandamentes”  ex li bible in li libre Moses.

Yo es li Dómino, tui Deo.

Tu ne mey haver altri deos except me.

Tu ne mey misusar li nómine del Dómino, tui Deo.

Tu mey santificar li festa-die.

Tu mey honorar tui matre e patre.

Tu ne mey mortar.

Tu ne mey adulterar.

Tu ne mey furter.

Tu ne mey atestar falsmen contra tui proximo.

Tu ne mey desirar li marita de tui proximo.

Tu ne mey desirar ni to quo tui proximo possede.

Mi schola

Le schola le que io frequentava esseva plen con barras como le carceres.
E mi Maestro, de fronte arrugate como un dictionario;
Complicate como le Mathematicas;
Inaccessibile como Le Lusiadas de Camões!


Apud su porta io esseva sempre hesitante…

In un latere le vita…  — Le vita mie adorate de infante:
Piniones… Cometas de papiro… Cursas sub le Sol…
Volos de trapezio sub le umbra del arbores de manga!
Saltos ab le arbores de inga ad intra le fluvio…
Jocos con castanias…
— Mi ingenio de fango pro facer melle!


In le altere later, celle tortura:

— Quante orationes?
— Qual es le plus grande fluvio de China?
— A 2 + 2 A B = quanto?
— Que es curvilinee, convexe?
— Puero, veni ci dar tu lection de rhetorica!
— “Io comencia, athenieses, invocante
le protection del deos del Olympo
al destinos de Grecia!”
— Multo ben! Illo es del grande Demosthenes!
— Nunc, lo de francese:
— “Quand le christianisme avait apparu sur la terre…”
— Basta
— Hodie nos habe inquirition…
— Le argumentation es sub colpo de ferula!
— Qual es le distantia ex le Terra al Sol?
— ?!!
— Esque tu non lo sape? Cede tu mano al ferula!
— Ben, deman io vole isto de memoria…
Felicemente, in le comencio del nocte,
io habeva un vetule seniora qui me contava historias…
Belle historias del regno del Mãe-d’água
E qui me inseniava peter benediction al luna nove.

Ascenso Ferreira, poeta brasilian, (1895-1965).

Atendante la revuon de Valle (Komentario de Komitatano Z)

“Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado”, – skribas Komitatano Z en la komenco de sia komentario “Atendante la revuon de Valle” de Komitatano Z, aperinta en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉi tiu komentario nun estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/11/kz-5/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj:
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Atendante la revuon de Valle (Komentario de de Komitatano Z)

“Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado”, – skribas Komitatano Z en la komenco de sia komentario “Atendante la revuon de Valle” de Komitatano Z, aperinta en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉi tiu komentario nun estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/11/kz-5/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj:
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

TEJO pepos multlingve kaj presos Pasportan Servon

Libera Folio: Kio misfunkcias pri la retejo de Pasporta Servo? Kial? Kaj kial la riparo daŭras tiel longe?

Łukasz Żebrowski: — Ne estas iu unu grava afero kiu misfunkcias, sed ni havas sufiĉe longan liston de plibonigendaĵoj. La ĉefa problemo, kiu kaŭzas la prokraston estas neceso aktualigi version de Drupalo, ĉar la malnovan en kiu estis kreita la retejo, ne plu subtenis la serviloj. Pro la aktualigo oni devas ankaŭ renovigi diversajn erojn de retejo, kiuj ĉesus funkcii en nova Drupalo (tiel ni volas eviti problemojn, kiun samkiale frontis antaŭ kelka tempo retejo tejo.org). Do la ontaj paŝoj nun estas: finfari aktualigon al nova Drupalo; pretigi la kodon tiel, ke ĝi estu redaktebla por pluraj personoj; dispertigi la taskaron al pli etaj eroj kaj realigi ilin helpe de pliaj programistoj.

Kiom da gastigantoj estas nun, ĉu ili sukcesis aktualigi siajn informojn spite la misfunkcion de la retpaĝo, kaj kiam aperos la papera kajero?

— En Pasporta Servo estas nun 3.575 uzantoj kaj el ili 1.703 estas gastigantoj. Ŝanĝoj de informoj estas ĉiam eblaj, tamen dum elprenado de datumoj por la libreto tio fareblas nur per retmesaĝo al administranto. Estas tiel, ĉar ĉiuj datumoj devas esti mane prilaboritaj. Tiu sistemo estos ŝanĝita, sed nur post aperigo de la papera eldono, por ke eventualaj problemoj pri ĝisdatigo de la retpaĝo ne prokrastu la eldonon.

— La kajero aperos komence de la venonta jaro. Ĝenerale ni planas transiri al aperigado de libreto ĝuste en tiu sezono, ĉar kiel praktiko montris, planado de aperigo tuj antaŭ kongresa sezono estas tro riska.

Dum la estrarkunsido vi diskutis pri la multaj malfortaj landaj sekcioj de TEJO. Pri kiuj landoj temas? Kion oni konkrete faros por helpi al ili (re)aktiviĝi?

– Mi ne ŝatus nun pernome listigi Landajn Sekciojn, kiujn ni taksas fortaj kaj malfortaj, ĉar en la sama estrarkunsido ni kreis tabelon kun konkretaj mezurblaj kriterioj por Landaj Sekcioj. Kiam ni enkondukos ĝin, ni havos klaran respondon je tiu demando bazitan sur konkretaj kriterioj kaj ne sur niaj pritaksoj. Mentora sistemo estas nun ekkreata post la kunsido. El tujaj paŝoj fareblaj, ni senprokraste aplikis iom modifitan informstrategion al Landaj Sekcioj. Ni vastigis nombron de informoj, kiujn ni sendos rekte al Landaj Sekcioj kaj ne nur al la Komitato (ekzemple la komitata cirkulero). Tiel ni transsaltos problemon, de ne ĉiam regule aktivantaj komitatanoj.

IJK 2015 ŝajne okazos en Germanio, sed dum la kunsido vi diskutis ankaŭ la eblon aranĝi Internacian Junularan Kongreson en Afriko en la jaro 2016. Kie en Afriko ĝi povus okazi?

– Por tiu demando ne estas ankoraŭ preciza respondo, ĉar ja ĝuste nun ni multe pli profunde esploros la temon rigardante diversajn landojn. Rimarkindas ĉi-teme, ke la projekton ni realigas kune kun ILEI, ĉar ni planas, ke IJK kaj ILEI-konferenco okazu sinsekve kaj tre proksime unu de la alia.

La estraro decidis ankaŭ, ke TEJO produktu propran programeton por poŝtelefonoj, unuavice tiuj, kiuj uzas la operaciumon Android. Kial tio necesas?Kiu kreos ĝin? Ĉu tio estos kosta?

– Ni bezonas tiun programon por ebligi facilan legadon de Kontakto en poŝtelefonoj kaj por poŝtelefone sciigi gravajn TEJO-informojn. Nun ni esploras kostojn de la projekto, sed la programo, kiun ni planas estas relative simpla, do ne temos pri tre granda buĝeto.

Laŭ informo dissendita post la kunsido, TEJO nun ne planas renovigon de sia ekzistanta retejo, ĉar estonte oni kunlaboros kun la nova retpaĝo de UEA. Kion signifos tiu kunlaboro? Ĉu TEJO plu havos apartan paĝaron? Kion oni ĝenerale scias pri la preparado de nova retpaĝo?

– Temas pri aparta retejo ene de la vasta reteja projekto. Kadre de la projekto flanke de UEA verŝajne plej unuos novaj retejoj por la revuo Esperanto kaj por la Universalaj Kongresoj. Ni pretiĝos niaflanke por ankaŭ eniri la strukturon laŭeble frue.

La estraro decidis, ke TEJO kreu Twitter-kontojn en multaj lingvoj, kaj trovu tradukantojn por ili. Kion TEJO skribos multlingve en Twitter?

– Alilingvaj Twitter-kontoj estos enhave sufiĉe forte ligitaj kun alia multlingva projekto – Dialog’. Ĝi estos reta bulteno celanta niajn neesperantistajn partnerojn kaj simplajn interesiĝantojn. Danke al nia aktivado en diversaj platformoj, ni havas plurajn kontaktojn kun aliaj neregistaraj organizoj.

– Ĝis nun mankis al ni bona diverslingva materialo por prezenti. Do nun ni kreas tiucele taŭgan informilon pri Esperanto kaj retbultenon Dialog’ (eventuale ankaŭ porokaze preseblan) en kiu ni informos pri nia rigado al lingvopolitiko, prezentos niajn plej gravajn projektojn, kiuj povus interesi neesperantistojn kaj simile. La Twitter-kontoj prezentos pli malpli similan enhavon, sed kompreneble kurte kaj ofte, dum Dialog’ – profunde kaj kelkfoje jare.

2013 Libano

Hay un díe calidissim, partialmen nubosi, in Libano, quel hodíe celebra su díe de índependentie. Ye settant annus ante nu, in li 22im de novembre 1943, li guvernerie francesi líber aconnosset li índependentie de Libano per liberar membres del guvernerie novmen electet, queles esset incarcerat in li 8im de novembre, quande illi hat unilateralmen abolit li Mandate francesi por Syria e Libano.

Libano es un land west-asian, quel maximmen merca con Sud-África. Secun Facebook, emirianes e arabianes sauditic es li maxim bon amícs de libaneses. In li Nationes Unit, Libano maxim sovente vota con Syria.

Vi alcun curt novas:

  • 2013-11-13 | 2 456 610 | 142 145 SA    | Arabia Sauditic ha esset electet quam un membre del Consilie del Jures Homan de li Nationes Unit. Anc China, Russia, Vietnam, Algeria e Cuba ha esset electet.
  • 2013-11-18 | 2 456 615 | 142 145 AE    | In li Emiratus Arabic Unit, li activisto Waleed Al-Shehhi ha esset sentenciat a un incarceration biannual pro activitás cybernetic indangerant securitá national e diffamant li guvernerie. Il hat twitat pri li processe contra 94 accusates pro lor connexiones con li Fraternité Musulmanic.
  • 2013-11-19 | 2 456 616 | 142 145 LB-BA | Quam un parte del excession del guerre civil syrian a Libano, du terroristes suicidal ha attaccat li ambassade iranesi in Bayrūt, mortante admínim 23 homes. Li Brigades de Abdullah Azzam Shaheed, connexet con Al-Qaida, ha declarat su responsabilitá por li attaccas.

Cxina Esperanto-Muzeo malfermigxis en Zaozhuang

Cxina  Esperanto-Muzeo kun 680 kvadrataj metroj kaj 26000 kolektajxoj en Zaozhuang-a Universitato estas kunkonstruita de Cxina Esperanto-Ligo kaj Zaozhuang-a Universitato kaj la muzeo havis sian inauxguron en 16-a de novembro dum la 10-a Cxina Kongreso de Esperanto en Zaozhuang-a Universitato.Estraranoj de CxEL,ZZU, esperantistoj el Cxinio,Koreio,Japanio,Italio kaj aliaj landoj partoprenis en la inauxguro.La konstruado de la muzeo estas granda evento de Cxina Esperanto-Movado,Dum la prova malfermo en 5 monatoj pli ol 7000 vizitantoj estis akceptitaj de la muzeo,kiu jam farigxis la bazo por propagandi Esperanton al publiko.La muzeo ricevis pli 80 gratulajn mesagxojn el 30 landoj.

la adreso de la muzeo estas :Zaozhuang Xueyuan Shijieyu Bowuguan.Shandong.Cxinio.CN-277100 tel:86-632-3786905  13396376717 retadreso:semio@163.com

Ĉina Esperanto-Muzeo malfermita en Zaozhuang

Ĉina  Esperanto-Muzeo kun 680 kvadrataj metroj kaj 26 000 kolektajxoj en la Universitato de Zaozhuang estas kunkonstruita de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Universitato de Zaozhuang, kaj la muzeo havis sian inaŭguron la 16-an de novembro dum la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Universitato de Zaozhuang. Estraranoj de ĈEL kaj la universitato, esperantistoj el Ĉinio, Koreio, Japanio, Italio kaj aliaj landoj partoprenis en la inaŭguro. La konstruado de la muzeo estas granda evento de la Ĉina Esperanto-Movado. Dum la prova malfermo en 5 monatoj pli ol 7000 vizitantoj estis akceptitaj de la muzeo, kiu jam fariĝis bazo por diskonigi Esperanton al la publiko. La muzeo ricevis pli ol 80 gratulajn mesaĝojn el 30 landoj.

La adreso de la muzeo estas: Zaozhuang Xueyuan Shijieyu Bowuguan. Shandong. Ĉinio. CN-277100.
Telefono: 86-632-378 6905    133 9637 6717
Retadreso: semio@163.com

Le amor es lo que es essential…

Le amor es lo que es essential
Le sexo es sol un accidente.
Illo pote ser equal
O differente.
Le homine non es un animal:
Ille es un carne intelligente,
Ben que a vices dolente. 

Fernando Pessoa, poeta portugese, (1888-1935).

PS: Ci io utilisava le parola “dolente” como approximation al parola “malade”, que esserea le ver traduction, ma illo non mantenerea le rima. 

Io es un nube

Io es un nube
que sin peso
lentemente plana
super aride
paisages autumnal
Le tepide radios
del pallide sol
me insensibilemente
transforma
Le occultante dolor nocturne
me patientemente attende
e le stellas ancora
son troppo distante
 Io veni ex nihil
e vade a nihil
e interim es
un umbra blanc in le celo
que sin esser notate
passa super homines
qui rarmente specta in alto
Io es un forma temporari
in le cyclo vetuste del aqua
Prendite del oceano
et elevate in alto
io tosto cadera
al fluvio del montania
 Le sentieros del mar, del celo e del fluvio 
ha devenite le mie durante un momento
le viagiator es mortal
ma le viage es sin fin
e quando un die le aqua siccara
su tracias remanera
gravate in petra durante millennios
in le montanias sempiterne
Istos son le pensatas del nube
justo nunc, iste postmeridie
Iste momento nunquam revenira
proque le essame del nubes
sempre crea nove formationes

Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en 2014

Irano havas longan historian de Esperanto-movado, sed en la lastaj jaroj, esperantistoj de la mondo havis maloftan okazon por viziti Iranon. Jen estas unika okazo por ĝui la esperantan etoson kun abundaj programeroj kaj samtempe iom turismi tra la lando. Menciindas ke la kongreso koincidas kun la Irana nov-jaraj ferioj kaj tio donas oportunon por kaj kongresi kaj ĝui la nov-jarajn festojn tra la lando dum la plej favora kaj agrabla klimato.

La kongresa temo: Esperanto, Lingvo de Ideo kaj Idealo estas bone elpensita kaj elektita por la ununa landa kongreso, en kiu oni prezentos Esperanton al la publiko kaj samtempe okazos seminarioj, prelegoj, diskutoj kaj rapidaj kursoj. En la programo estas antaŭplanita kulturaj aranĝoj kiel arta vespero kaj muziko dum la unuaj du tagoj kaj ekskurso por la lasta tago de la kongreso.

Estas bonvenaj viaj kontribuoj pere de artikoloj, prezentoj kaj aktiva partopreno en aranĝado kaj plifruktodonigo de la okazo.

Por partoprenantoj el eksterlando eblas aranĝi tranokton ĉe esperantistoj aŭ rezervi hotelon laŭplace. Por akiri vizon, IREA klopodos helpi laŭeble. Interesantoj por partopreni unue serĉu informojn pri vizo ĉe irana ambasadejo de la koncerna lando.

La partopren-kotizo por eksterlandanoj (70 Eŭroj) kovras ĉiujn kostojn dum la kongreso krom la tranokto. La kotizon oni pagos surloke.

Por aliĝi, kontribui per artikolo, aŭ proponi artan programon simple sendu retmesaĝon al info<ĉe>espero.ir

Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno

La 12an de novembro 2013 en la Imperiestra Palaco en Tokio la japana esperantisto kaj mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno. Ĝi estis donita al li pro la kreo de la bastonvalizo Walkin’Bag. Etsuo Miyoshi mem rakontas pri la evento en la artikolo, aperonta en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014) kaj jam legebla en la novaĵ-retejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/11/ordeno-2/

La ĉiumonata revuo La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Svedia hibernal

Obscuritate ha devorate
le Svedia hibernal
e le nive ancora tarda
Io vade somnolente
trans stratas durante crepusculo
Quando le sol ha disparite
le lumine distante del stellas
face le spero superviver

La 13a virino: Alice Munro en La Ondo

En la ĵus dissendita decembra kajero de La Ondo de Esperanto Wolfgang Kirschstein prezentis la 82-jaran kanadan verkistinon Alice Munro, kiu antaŭ nelonge iĝis la 13a virino, ricevinta la Nobel-premion pri literaturo. La artikoleton de Kirschstein, kiu ĉiujare prezentas en La Ondo de Esperanto la laŭreatojn de la plej presiĝa literatura premio en la mondo, akompanas lia traduko el la novelo Knaboj kaj knabinoj de Alice Munro.
Legu ilin en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/11/munro/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla ĉi tie kontraŭ 12 eŭroj.

Civita kortumo juĝos pri Rooke malĉeeste

En septembro la longdaŭra interna konflikto de la Esperanta Civito kulminis en akra konfrontiĝo inter Valerio Ari (Giorgio Silfer), kaj Dieter Rooke, kiu intencis konkurenci kun Ari pri la prezidanteco de la ĉefa sidejo de la Civito, Kultura Centro Esperantista (KCE).

Laŭ Dieter Rooke, ŝanĝo de prezidanto povus gvidi al pozitivaj ŝanĝoj en KCE, distanciĝo de la Civito, kaj proksimiĝo al la cetera Esperanto-movado. Tamen, post la 21-a de septembro, kiam Valerio Ari perforte elĵetis lin el la sidejo, Dieter Rooke ne kuraĝis kandidati por la prezidanteco.

La priskriboj pri la ekzakta okazaĵo varias, sed ankaŭ Valerio Ari mem diras, ke li uzis fizikan forton por elĵeti Rooke. Laŭ Rooke mem, Valerio Ari pugnobatis kaj poste piedbatis lin,

por malhelpi ke li plu parolu kun unu el la laborantoj de KCE, Marek Bamberski. La diskuto temis pri salajroj kaj laborpermesoj.

Post la retiriĝo de Rooke, la Civitaj korifeoj, senprobleme kaj sen alternativaj kandidatoj, dum la eksterordinara ĝenerala asembleo de KCE la 9-an de novembro reokupis ĉiujn gvidajn postenojn. Estis akceptita ankaŭ statutomodifo kaj aparta rezolucio kontraŭ Svisa Esperanto-Societo kaj ĝiaj gvidantoj, por plene ekskludi ilin el ajna influo en KCE.

La eksterordinara ĝenerala asembleo krome akceptis apartan rezolucion pri deloĝigo de Dieter Rooke kaj lia edzino Jun Liu el la luita apartamento en KCE, interalie ĉar ili “disvastigas kalumniojn” pri KCE.

La konflikto tamen ne finiĝis per tio: nun la Civito en sia retejo anoncas, ke la 13-an de decembro okazos kunsido de la Civita kortumo por pritrakti la konduton de Dieter Rooke. Laŭ la akuzo, li kulpis pri “klopodo de korupto”, proponante “rimarkindan monsumon” al Marek Bamberski.

Responde al demando de Libera Folio, Dieter Rooke rakontas, ke li efektive proponis pagi al Bamberski mil svisajn frankojn (810 eŭrojn), sed ke neniel temis pri provo subaĉeti lin.

– Tio estis la ŝuldo de KCE al li, kiam li laboris sub tarifo pli ol cent horojn en junio. Pri la laboroj en KCE decidis sole G. Silfer, sen konsulti la komitaton.

Libera Folio kontaktis ankaŭ Marek Bamberski. Laŭ li, la diskuto pasis iom alimaniere:

– Dieter Rooke diris al mi: “Mi pagos al vi CHF 1000 el mia poŝo se vi ne faros tiun laboron. Se vi rifuzas, mi iros al la polico denunci vin kaj vi pagos kelkcent frankojn da monpuno”. Post du tagoj li revenis kaj vorte atakis min: “Vi daŭre estas ĉi tie?!! Vi ne traktas min serioze. Vi estos denuncita…”

La versio de Bamberski laŭ Dieter Rooke “ne estas tute malvera”.

Bamberski skribis tion, kion li rememoris el nia dialogo. Fakte mi poste denuncis la aferon ĉe la polico, laŭ konsilo de la svisa sindikato Unia.

La kunsido de la Civita kortumo laŭ la reta anonco okazos ne en KCE, sed en la Esperanto-Domo en Andaluzio. Laŭ la sama anonco, fizike ĉeestos du kortumanoj, dum tria partoprenos rete. La tri ordinaraj membroj de la kortumo estas Bertil Nilsson (kunvokanto), Kep Enderby kaj Andrés Martín.

La kortumo supozeble decidos pri ekskomuniko de Dieter Rooke el la Civita komuneco. Valerio Ari mem ĉeestos la kunsidon fizike – la tempo kaj loko evidente estis elektitaj por ebligi tion. La akuzato havas la rajton sekvi la proceduron rete, sed Dieter Rooke ne povos tion fari, eĉ se li volus.

– La 13-an de decembro mi ne povos partopreni la “aŭdiencon”, ĉar mi kantos en la opero Karmen  kun ĥoro Interkant en Le Mans. Marek Bamberski jam revenis al Pollando, kaj la akuzon mi ne legis ĝis nun, kvankam mi petis ĝin de konsulo Marie France Conde Rey.

Libera Folio turnis sin al Bertil Nilsson por pli detalaj indikoj pri la akuzo. Li tamen ne volis diri ion pri la temo, por ke ne aperu duboj pri lia senpartieco.