Monthly Archives: October 2013

Civita ribelo finita per pugnobatoj

Dieter Rooke estas la vicprezidanto de Kultura Centro Esperantista, kaj lia edzino Liu Jun estas ĝia sekretario. Ekde septembro 2012 ili loĝis en la trietaĝa domo de KCE en la svisa urbo La-Chaux-de-Fonds, kie rezidas ankaŭ la prezidanto de KCE, la ĉefa korifeo de la Esperanta Civito, Valerio Ari (Giorgio Silfer).

Jam kelkajn monatojn post la enloĝiĝo de Dieter Rooke kaj Liu Jun la interrilatoj kun Valerio Ari tamen iĝis streĉitaj. En aprilo la konflikto akriĝis, kiam Valerio Ari provis forpeli Dieter Rooke kaj Liu Jun el la kvinmembra komitato, la decida organo de KCE.

En aŭgusto oni eksciis, ke la 9-an de novembro okazos eksterordinara ĝenerala asembleo de KCE. Dieter Rooke en intervjuo de Libera Folio anoncis, ke li esperas je ŝanĝo de prezidanto kaj distanciĝo de KCE de la Esperanta Civito.

– La celo estas ŝanĝo de la komitato, kaj ŝanĝo de prezidanto. La prezidanto ne nur prezidas la asocion, sed ankaŭ regos la Centron kaj administros ĝin. Nova komitato kun nova prezidanto povus malaliĝi el la Pakto. Povus okazi pozitiva ŝanĝo – malfermo al la neŭtrala movado, klarigis Dieter Rooke tiam.

Tamen la 9-an de oktobro, kiam pasis la limdato por kandidatiĝoj, la Esperanta Civito en sia retejo informis, ke por la tri decidaj postenoj estas nur tri kandidatoj. Kiel prezidanto daŭrigos Valerio Ari mem, kaj la postenojn de vicprezidanto kaj sekretario ricevos personoj subtenataj de Valerio Ari. Dieter Rooke kaj Liu Jun laŭ la komuniko ne rekandidatis, kaj sekve aŭtomate estos forigitaj el la komitato.

Libera Folio kontaktis Dieter Rooke por ekscii, kial li rezignis pri sia strebado ŝanĝi la direkton de KCE. Laŭ Rooke, li simple ne kuraĝis kandidati, post kiam Valerio Ari fizike atakis lin. Tio laŭ li okazis matene la 21-an de septembro, tri semajnojn post la apero de lia intervjuo en Libera Folio.

Dum tiuj tri semajnoj Valerio Ari laŭ Rooke tute ne parolis kun li, kvankam ili loĝas en la sama domo. En tiu sabata mateno Dieter Rooke parolis kun unu el la laborantoj de KCE, Marek Bamberski, kiu laŭ li devus peti laborpermeson kaj poste ricevi oficialan salajron por sia laboro, anstataŭ esti “ekspluatata” de KCE.

Dieter Rooke

Tiun interparolon laŭ Rooke verŝajne aŭdis Valerio Ari, kiu preterpasis.

— Li ekfurioziĝis kaj minacis min, ĉar laŭ lia opinio mi ne rajtas paroli kun laboristo. Ĉar mi ne foriris, li laŭte kriis al mi “fiulo”, kaj mi respondis per “diablo”. Li minacis min per la vortoj “Vi ploros!”. Finfine li ruĝiĝis kaj batis min per unu pugno sur mian ŝultron, per alia sur la bruston. Per ambaŭ manoj li forpuŝis min al la direkto de la ekstera pordo, kaj donis al mi unu fortan piedfrapon sur mian postaĵon. En tiu momento mi ekvidis sur lia vizaĝo mortominacon. Li elbalbutis vortojn en la itala lingvo. Rapide mi forkuris kaj sukcesis malfermi la pordon kaj klakfermi ĝin post mi.

Post la okazaĵo Rooke deziras nur laŭeble rapide trovi alian loĝlokon, kaj timante plian perforton tute ne kuraĝis konkuri kun Valerio Ari pri la prezidenta posteno en KCE, li rakontas. Rooke jam havis kontaktojn kun la svisa polico pri la perforta incidento.

Aliaj personoj, kun kiuj Libera Folio kontaktis, pritaksas la rakonton de Rooke fidinda, kvankam ili mem ne ĉeestis la incidenton. Dum la sama sabato en KCE okazis studaranĝo, dum kiu Valerio Ari laŭ ĉeestinto kondutis nekutime kaj sakris itale.

En la retejo de la Esperanta Civito poste aperis la versio de Valerio Ari pri la sama incidento. Tiu versio ne mencias perforton kontraŭ Dieter Rooke, sed asertas, ke Rooke klopodis subaĉeti Marek Bamberski, proponante al li “rimarkindan monsumon por ke li ne plenumu taskon promesitan al KCE kadre de la domflegado”.

Dieter Rooke ne komprenas la akuzon, kaj asertas, ke la diskuto temis nur pri tio, ke Bamberski laŭ li estas ekspluatata kaj devas ricevi normalan, oficialan salajron por sia laboro.

Libera Folio telefonis al Valerio Ari por demandi, ĉu efektive li batis Dieter Rooke. Jen la rezulto:

Unua voko

Valerio Ari: Ha lo?

Libera Folio: Sinjoro Silfer?

Jes, kiu parolas?

Parolas Kalle Kniivilä de Libera Folio, mi volas demandi ĉu estas vere ke vi batis sinjoron Rooke… Ha lo? Ha lo? Ĉu vi aŭdas min?

[nenio aŭdeblas]

Dua voko

Ha lo?

Saluton, parolas Kalle Kniivilä de Libera Folio. Ĉu vi fermis la parolilon?

Kalle Kniivilä de Libera Folio? Ha, mi aŭdis…

Jes, do mi volis demandi, ĉu estas vere ke vi batis sinjoron Rooke?

Ĉu estas vere ke…? Mi aŭdas vin treege malbone.

Ĉu estas vere, ke vi batis Sinjoron Rooke?

[Valerio Ari rompas la ligon.]

Tria voko

Voĉo en la germana: – La numero momente ne estas atingebla…

Le silente radio

Le viro sedeva ante le radio
ascoltante musica silente
su parve camera
mancava electricitate
Le radio calmemente
jaceva al tabula basse
die post die post die
et era nettate cata septimana

Pli ol esperantisto – fundamentisto!

H. A. de Hoog: Du malsanoj en Esperanto: kia-ismo, tiom-kiom-ismo. Eric Carlén 1954. E-libro eldonita de INKO 2001.

Esperanta gramatiko estas amuza! Tial mi volas partopreni en la gramatikaj diskursoj – kiu scias, eble eĉ en la Akademio. Sed estus maloportune esti kaptita en la malĝusta partio en la lingva disputo inter kiom-istoj kaj kiel-istoj. La lastaj estas la fundamentistoj, kiuj gajnis la pliforton per Du malsanoj en 1954, do mi devos lerni paroli kiel ili. Feliĉe la libro en mia mano estas la ĝusta instruilo – eĉ resanigilo – ĉar ĝi donas praktikajn regulojn por eviti la gramatikajn malsanojn.

Sed atentu, teorion tamen ne eblas eviti. Por iĝi vera fundamentisto, endas kompreni ke la kiel-komparo (“tiel bona kiel”) estas pli logika ĉar la kompara kiel estas prepozicio, samkiel en la nederlanda, kiu estis la gepatra lingvo de la aŭtoro, Hendrik Arie de Hoog. Por kontroli la verecon de lia argumento eblas anstataŭigi kiel-prepozicion per la vorto ‘estante’:

Kiel infano mi loĝis en Amsterdamo.

= Estante infano mi loĝis en Amsterdamo.

Prave, kaj sammaniere kiel prepozicias en ĉiuj komparoj:

Ŝia vizaĝo estis pala kiel littuko.

= Ŝia vizaĝo estis pala estante littuko.

Sed kion tio signifas? Ni lasu la sinjorojn A kaj B demonstri.

A: Kia estis via geedziĝa nokto?

B: Ne tiel bona. La vizaĝo de mia edzino estis pala kiel littuko.

A: Ĉu vi uzis ŝian vizaĝon kiel littukon?

B: Jes.

A: Mi kredas, ke la vizaĝo de mia edzino estus ruĝa kiel littuko. Kaj ŝi batus min!

Ni vidas, ke la idiomaĵo pala kiel littuko samlogikas kun ruĝa kiel littuko. Depende de la edzino.

* * *

“Ĉu fulmo iam trakuris arbaron? Certe ne! La esprimo kiel fulmo estas grad-esprima.” - de Hoog

Sekve mi devas ekkompreni ke la kiel-prepozicio estas grad-esprima. Tio evidentiĝas en Zamenhofa ekzemplo:

La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo.

= La sciigo trakuris la arbaron estante fulmo.

Ne temas nur pri maniera metaforo, sed la sciigo efektive estis fulmo kaj la trakuro okazis ĝiagrade. Por tio ni devas imagi horizontale kurintan fulmon. Se ĝi ekzemple trakuris la tutan arbaron, eblas diri ke ĝi kuris 100-procente tra ĝi.

La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo.

= La sciigo trakuris la arbaron 100-procente.

Sed ĉu oni ne povus tiukaze ankaŭ diri La sciigo trakuris la arbaron kiom fulmo? Certe ne ĉar, laŭ de Hoog, la tabelvorto kiom estas “tro drasta, tro sentebla, tro manifesta, tro evidenta, tro sintruda por uzi ĝin en prepozicia funkcio.”

Verdire tion mi ne komprenas kiel fulmo, sed ne indas mencii tion al ĉiuj. Se mi iam “sidos” en la Akademio, prefere mi nur silentu kaj seriozmiene kapjesu dum aliaj diskutas tiun punkton.

* * *

La kompletigo de elipsaj frazoj neniel devas efiki al la gramatika strukturo nek al la senco!” – de Hoog

Fine, veraj fundamentistoj ne daŭrigas siajn frazojn post kiel-komparoj. Ili ekzemple ne dirus La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo kuras ĉar tiukaze aspektus kvazaŭ kiel tamen ne estus prepozicio sed konjunkcio, kaj tiukaze ŝajnus ke de Hoog malpravis kaj fundamentistoj jam dum sesdek jaroj vagis senvoje en la Zamenhofa arbaro.

Mi tamen iom scivolemas pri la frazo: La leporo estas same saĝa kiel la vulpo estas ruza. Ĉu mi en la eventuala kunsido de la Akademio kuraĝus tiel min esprimi?

De Hoog gvidas: “Atentu bone: – - ĉia kompletigo estas nenecesa, eĉ malpermesita”.

Bone mi atentas kaj rimarkas ke de Hoog ne estis nur pioniro de fundamentisma gramatiko. Ni pensu pri la frazo Zorro veturas per trajno kaj ĉevalo. Ne temas pri elipsa aŭ mallongigita frazo:

Zorro veturas per trajno kaj (Zorro veturas per) ĉevalo.

Danke al de Hoog nun ĉiuj vidas ke kaj devas esti prepozicio! Tial ĝi verŝajne havas iom similan signifon al kun. La vera signifo de la frazo estas:

Zorro veturas per trajno kun ĉevalo.

* * *

Ĉu en la praktiko la Esperantistoj povus atingi tian nivelon de sagaca inteligenteco?” - de Hoog

Nun mi havas teorian bazon sufiĉan por gramatikisto. Sed lingvo ne estas nura malseka teoriaĵo, ho ne! Estas tempo por lerni la praktikon. Tio estas facila ĉar uzante la regulojn de Du malsanoj ne eblas erari eĉ se oni tute ne havas logikon. Aŭ kiel Hoog konsolas: “faru la provon, kaj vi rimarkos kiel nature kaj senpene vi baldaŭ lernos uzi ilin.”

Por demonstri mi uzu sagon (–>) de la hereza frazo al la gramatike prava frazo. Ekzemple:

Tia filo kia patro!

–> Tia filo kiel patro!

Ĉu demandojn? Ne? Bone, ni komencu.

A: Kia estis via vojaĝo al Belgio?

B: Nekredebla! Mi trinkis bieron kian neniam antaŭe.

–> Nekredebla! Mi trinkis bieron kiel neniam antaŭe.

Post la korekto laŭ Du malsanoj la kaŭzo de la nekredebleco evidentiĝas: B trinkis bieron – ĉu ne: elbarele kaj subtable.

* * *

Ni daŭrigu per familiaj trajtoj.

A: Homoj ofte forgesas aŭskulti sed tio neniam okazas al mia patrino.

B: Kial?

A: Ŝi ne havas orelojn kiajn aliaj.

–> Ŝi ne havas orelojn kiel aliaj.

La patrino neniam forgesas aŭskulti, ne nur por tio ke ŝi diferencas, sed eĉ ĉar ŝi tute ne havas orelojn kaj aŭskultado kompreneble ne estas postulata al ŝi.

Oni evitas kia-ismon facile se oni uzas kiel-prepozicion anstataŭ diversaj kiaj. Sed post “la sama” oni tamen uzu kiun, kiu enkondukas subfrazon. Ekzemple en nova domego:

A: Saluton! Ĉu ankaŭ vi loĝos en ĉi tiu domo?

B: Jes! Ni aĉetis la saman apartamenton kian vi aĉetis.

–> Jes! Ni aĉetis la saman apartamenton kiun vi aĉetis.

Por klarigo: fundamentistoj estas pli societemaj. Ili preferas loĝi kune en unu apartamento por la prezo de du.

La tiom-kiom-ismo estas rekta peko kontraŭ la Zamenhofa uzado; tiu uzado estas neniel ne konsekvenca kaj kaprica” – de Hoog

Tiom pri kia-ismo. Eviti la eĉ pli pekan malsanon, tiom-kiom-ismon, estas iel pli komplike. Se mi ne kalkulis malĝuste, de Hoog donas 12 regulojn pri ĝi. Eble mi legu ilin en la aviadilo kaj nun simple reviziu kelkajn evidentajn herezaĵojn. Ekzemple en trinkejo:

A: Mi ĵus trovis novan virinon.

B: Ĉu jam? Kial?

A: Ĉar la unua estis tiom postulanta.

–> Ĉar la unua estis tiel postulanta.

Ju pli multaj, des pli amuze estos en la fundamentistma apartamento ĉar baldaŭ sinjoro A prezentos sian noktan trovaĵon al la unua virino. Kiel oni postulas, tiel oni havos!

* * *

Antaŭ tio oni aĉetis meblojn en brokantejo:

A: Mi pensis aĉeti ĉi tiun sofon.

B: Hu! Mi ne aĉetus sofon kiu aspektas same uzita kiom la lito.

–> Mi ne aĉetus sofon kiu aspektas same uzita kiel la lito.

Kompreneble se la sofo aspektas uzita same al la lito, oni ne kafumu sur ĝi sed prefere lasu ĝin en la vendejo.

* * *

Post entuziasma Esperantokurso oni konstatos:

A: La instruistino laŭdis la lernantojn kiuj faris tiom ĝuste antaŭ ŝia tablo.

Tio tamen estas malĝusta. La fundamentisma formo estas:

–> La instruistino laŭdis la lernantojn kiuj faris tiel ĝuste antaŭ ŝia tablo.

Kion ekzakte signifas ‘tiel’, mi ne scias, sed certe lernantoj havas bonan imagipovon.

* * *

Sed atentu ke tieloj kelkfoje aspektas kiel postkonsekvencoj de la unua ago.

A: Niaj ventroj jam doloras; tiom amuzan vesperon ni havas!

Devus esti:

–> Niaj ventroj jam doloras; tiel amuzan vesperon ni havas!

Feliĉe la libera vortordo nuligas ĉian miskompreneblon. Jen samo en alia vortordo:

–> Niaj ventroj jam doloras; tiel ni havas amuzan vesperon!

Aj!

Kompreneble la ekzemploj sonas strange por tiom-kiom-istoj, kiuj trouzis la emfazan vorton tiom kaj kies oreloj ne alkutimiĝis al la lingvo de Zamenhof. Tiom ja uzeblas, sed nur se oni volas tre forte esprimi la kielon. Uzu ĝin nur en komparoj, ne kiel A:

A: Kiel vi fartas?

B: Pardonu, mi ne aŭdis.

A: Kiom vi fartas?

* * *

Unu plia el la senfinaj avantaĝoj de la Zamenhofa lingvo estas, ke eblas samtempe respondi al du kiel-demandoj. Tio ŝparas tempon.

A: Kiel ni povus kapti, kaj kiom certe ni kaptos fiŝojn hodiaŭ?

–> Kiel ni povus kapti, kaj kiel certe ni kaptos fiŝojn hodiaŭ?

B: Per fiŝkaptilo.

* * *

Ĉu tial ne estus eble ke la tuta esperantistaro sekvu la Zamenhofan ekzemplon pri la koncernaj korelativoj? Ni havas nian Akademion.” - de Hoog

Do, mi lernis la lingvon Zamenhofan. Nun mi estas pli ol Esperantisto: fundamentisto. Estas tempo telefoni al Akademio por svati min.

A: Akademio, bonan tagon.

M: Bonan tagon. Mi estas fundamentisto, pli ol Esperantisto.

A: Mi ne diras tion.

M: Ĉu vi ne estas fundamentisto?

A: Mi ja estas, sed mi ne diras ke mi estas pli ol Esperantisto. Mi estas Esperantisto, tio sufiĉas.

M: Sed se vi estas Esperantisto kaj fundamentisto, vi estas pli ol Esperantisto.

A: Ĝi ne signifas tion.

M: Ĉu ne signifas, ĉar estas du istoj? Du estas pli ol unu.

A: Tiuj tamen estas diferencaj. Ne eblas adicii.

M: Ĉu vi celas diri, ke fundamentistoj ne estas Esperantistoj?

A: Ne, ne. Fundamentistoj ja estas Esperantistoj.

M: Sed ĉiuj Esperantistoj ne estas fundamentistoj?

A: Ne. [Ekĝemas.]

M: Sed kial?

A: Nu, ili ne sufiĉe lernis pri la lingvo de Zamenhof.

M: Tamen fundamentistoj lernis. Do ili estas pli ol Esperantistoj.

A: Nu… mi ŝatus pensi tiel. Sed tio ne estas la oficiala sinteno de la Akademio. Tamen, ĉu vi havis demandon?

M: Mi volus diskuti kaj vi.

A: Nun mi ne komprenas vin.

M: Mi estas fundamentisto kaj mi ne kompletigas frazojn kiel aliaj… ne aliaj faras.

A: A ha, temas pri la kompletigo de frazoj post kiel. Vidu, nuntempe vi rajtas kompletigi viajn frazojn, ĉar kiel en tiu kazo estas partikulo.

M: Vere? Ĉu la argumentoj de de Hoog ne plu validas?

A: Ja validas, sed kiel estas partikulo.

M: Sed kion tio signifas?

A: Tio estas bone klarigita en Plena Analiza Gramatiko. Vi certe ne havas ĝin…

M: Mi trovos ĝin en la Interreto. Ĝis baldaŭ!

Estas aligo al elektronika versio de Plena Analiza Gramatiko (Kalocsay & Waringhien, 1985) en Esperanta diskutforumo. Membro “JuM” alŝutis ĝin por ĉiuj – domaĝe al “Mevo”, Akademiano.

“Mevo” klarigas sian ĉagreniĝon: “Mi iom antaŭtimas, ke de nun ĉiu retumulo, elŝutinta PAGon, komencos vaste kaj dise prezenti ĝiajn paragrafojn sen bone kompreni, pri kio ili temas. Do, se ‘la popolamasoj’ vaste ekuzos tiun libron, kiu fakte destinitas ‘por lingvaj elituloj’, la efiko povas esti mala, ol tiu, kiun oni esperis.”

Mi ne povus pli konsenti! Esperanta gramatiko estas destinita por ni, fundamentistoj, kiuj predikas La Fundamenton kiel pastroj predikis la latinlingvan Biblion al la popolamasoj – avertante pri “pekoj” kontraŭ Zamenhof! Ni estas la lingvaj elituloj! Kaj baldaŭ mi, sam-akademiano, sidos dum la kunsidoj apud “Mevo”, jam-akademiano.

Do mi elŝutas PAG:n. Laŭ ĝi la vorto kiel en la frazo pala kiel neĝo estas prepozicio, sed tion mi jam sciis. La aŭtoroj skribas plue: “Por pasiaj kompletigemuloj oni povas prezenti ankaŭ tian solvon de la problemo, kiu ebligas la kompletigon. Nome oni povas rigardi kiel kompara partikulo.”

Sed kio estas partikulo? PAG skribas nur ke partikulo ne estas adverbo. Mi konsultu PIV. Laŭ ĝi: “partikul/o Morfemo ne necesa en la frazsintakso, sed laŭsence elektebla – - ekz. ne, nur, ja, la”.

Nun mi komprenas! Eblas ellasi la komparan kiel sen rompi la frazon. Mi retelefonu al Akademio.

A: Akademio, bonan tagon.

M: Estas mi!

A: Aĥ, vi. Denove. Kion vi volas nun? Mi ĵus estis kontrolonta ke miaj vortaroj estas en alfabeta ordo.

M: Mi parolas vi.

A: Kion??

M: Mi parolas vi. Mi pensas vi. Mi estas same scianta vi. Mi estas ti-i-i-om resanigita! Ĉu mi nun povas esti Akademiano? …Ha lo?

Tut tut tut tut tut tut…

Ĉu mi ne sufiĉe emfazis la tiom-on? Ho Zamenhof se oni kredis ke mi estas tiom-kiom-isto!

Ne-Zamenhofa morno

Sed ĉu de Hoog vere ne prifajfis pri la Zamenhofa lingvo? En 1978 aperis lia libro, La senpera verbigo de adjektivoj, en kiu li argumentas ke verboj kiel beli estas Zamenhofaj, malgraŭ la fakto ke Zamenhof ne uzis ilin. Male, en Du malsanoj, li argumentas ke komparoj per tiom-kiom estas ne-Zamenhofaj, malgraŭ la fakto ke Zamenhof ja uzis ilin.

En la cirkonstancoj estas alloge suspekti ke de Hoog simple ŝatis kiel kaj belas sed, kontraste, malŝatis tiom. Kun vortoj de la aŭtoro: “Tio ne estas afero de gusto! La fonetika valoro de -om estas multe pli peza ol tiu de -el [. I]u teksto kun multaj kiel-oj restas flua kaj facile elparolebla, dum la sama teksto kun kiom-oj sonas peze, ‘morne.’”

Patrik Austin

Nova prezidanto volas atenti pri nehindeŭropaj lingvoj

Libera Folio: En letero dissendita post via elektiĝo, vi atentigas, ke la plej grava fundamento de Esperanlto estas respekto al aliaj kulturoj. Same, en via sinprezento antaŭ la elekto vi esprimis esperon, ke la Akademio en sia laboro ĉiam memoros la konvinkon de Zamenhof pri la malutilo de ĉia naciismo. Kial?

Christer Kiselman: — Tiuj eldiroj estas unuavice signalo pri mia propra skalo de valoroj, ne instigo al agado. Same pri mia eldiro ke ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj. Esperanto estas kaj kultura, kaj socia, kaj lingva fenomeno.

Ĉu vi opinias, ke la Akademio devus entrepreni iujn konkretajn paŝojn por pli bone reflekti kaj respekti la kulturan kaj nacian diversecon de la mondo?

— La elektoj de novaj membroj en 2013 jam okazis. Antaŭ la novaj elektoj en 2016 oni provu trovi pli da parolantoj de ne-hindeŭropaj lingvoj. Sed ankaŭ antaŭ tiu jaro oni dediĉu iom pli da atento al ne-hindeŭropaj lingvoj. Inter la fontolingvoj de esperanto ĉiuj krom unu, la hebrea, estas hindeŭropaj. Sed la hebrea ludis pli grandan rolon en la Lingvo Universala de 1881 ol en la Lingvo Internacia de 1887.

En viaj tekstoj antaŭ kaj post la elektiĝo vi mencias la ideon kunlabori kun neakademianoj, por altigi la kvaliton de iuj akademiaj laboroj, kaj por diskonigi la Akademion inter eksteruloj. Kiel tia kunlaboro povus konkrete funkcii, laŭ vi?

— Ni jam komencis aligi membrojn kaj nemembrojn al libroprojekto kun la provizora titolo Aliroj al esperanto. Ĝi montros ke ekzistas pluraj vojoj al esperanto kiel lingva, kultura kaj socia fenomeno; neniu havas monopolon.

Ĝis nun la Akademio neniel estas jure registrita. Vi proponas, ke oni esploru la eblecojn havigi juran personecon por ĝi. Kiajn avantaĝojn tio povus doni al la Akademio? Ĉu antaŭvideblas ajnaj malavantaĝoj?

— Ni ankoraŭ ne komencis tiun studon. Tute unue necesas juraj konsiloj.

Vi akcentas, ke la Akademio okupiĝu ne nur pri preskriba laboro, sed ankaŭ observu kaj priskribu la fakte ekzistantan lingvon. Tamen, kiel vi mencias, ofte provoj esplori Esperanton kiel ĉiun alian lingvon renkontis fortan, kvazaŭ ideologian kontraŭstaron. Kial tio laŭ vi okazas?

— Tiu ne estas demando por mi. Mi apenaŭ povus imagi ke iu kiu studis du aŭ tri lingvojn ĉe universitata nivelo kaj kiu krome studis universitatnivelan kurson pri sciencaj esplormetodoj uzataj en lingvistiko povus aliĝi al tiu sinteno.

Tamen, la kontraŭstaro ekzistas, kaj vi mem priskribas ĝin en via sinprezento, eĉ komparante ĝin kun la iama tabuo pri dissekcado de homaj korpoj.

— Pli precize, mi skribis ke ĝi “memorigas min” pri la tabuo. Memorigo en si mem ne estas komparo. Kaj kiel klarigo ĝi ja estas nur spekulativo. Mi povas dividi mian eldiron en du partojn: 1. Esperanto estas vivanta lingvo. 2. Ĉiu ajn rajtas studi kiun ajn vivantan lingvon per sciencaj metodoj. Mi ne scias ĉu persono kiu kontraŭas studon de esperanto rifuzus la unuan aŭ la duan eldiron, aŭ eble ambaŭ.

Do, kial la kontraŭstaro laŭ vi ekzistas inter esperantistoj?

Mi ne estas ĉionsciulo, nek ĉiosciulo. Mi ekzemple pensas ke la luno ekzistas, kvankam mi neniam promenis sur ĝi; mi vidis ĝin multfoje per nudaj okuloj kaj per diversaj teleskopoj, sed mi ne scias kial la luno ekzistas. Por scii kial la luno ekzistas oni demandu la lunon mem, kvankam ne ekzistas garantio ke la luno mem scias kial ĝi ekzistas.

Iuj ofte kritikas la Akademion pro pasiveco kaj malrapideco, kaj plendas ke ĝi tro konservative sintenas al lingva evoluo. Aliaj opinias, ke ĝuste tia estu la stabiliga rolo de la Akademio. Ĉu, kaj en kiuj kampoj, laŭ vi la Akademio devus iĝi pli aktiva? Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la efektiva rolo de la Akademio dum ĝia ekzisto?

— Grava rolo de la akademio estas servi kiel stabiliga forto. La interna laboro de la akademio multe ŝanĝiĝis pro interreto, sed ĝi estas iom malŝpara rilate al la nombro de elektronoj en la universo. La rolo de la akademio povos ankaŭ ŝanĝiĝi pro la interreto. Inter alie la Lingva Konsultejo liveras gravan servon al la esperantoparolantoj.

La laboroj de la Akademio estas ĉefe financataj de UEA, kiu tamen donas nur malgrandan subvencion ĉefe por korespondaj kostoj. Kiel statis la financoj de la Akademio dum la lastaj jaroj?

— Rilate al la ĝisnuna aktiveco, ne malbone.

Kaj kiel povus esti financataj la sciencaj konferencoj, kiujn vi mencias inter eblaj aktivadoj de la Akademio?

— Historiaj faktoj: La konferenco en Zagrebo en 2001: 1. La Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj (Hrvatska Akademija Znanosti i Umjetnosti) — pro feliĉa renkontiĝo kun ties ĝenerala sekretario unu jaron antaŭe — senpage disponigis al ni sian belan Ilirian Salonegon. 2. Mi persone pagis por la lunĉoj kaj la manĝaĵo dum la paŭzoj. 3. La preskostojn verŝajne pagis iuj en Brazilo — mi ne memoras.

— La konferenco en Gotenburgo en 2003: 1. La Gotenburga universitato senpage disponigis al ni la konferencejon. 2. La Sveda Akademio, la plej alta protektanto de la sveda lingvo, malavare finance subtenis la renkontiĝon (pri manĝaĵo kaj kelkaj vojaĝkostoj). 3. La preskostojn pagis verŝajne la Sveda Akademio aŭ mi mem — mi ne memoras.

— Mi imagas ke tiuj okazintaĵoj liveras al ni modelon por la estonteco. Krome ni nun havas ESF.

En via sinprezento vi mencias, ke la Akademio inter iuj esperantistoj estas konata kiel “klaŭna klubo” kaj komprenigas, ke necesus plibonigi la renomon de la Akademio. Kio laŭ vi kaŭzis tian misfamon?

— Eble iuj malefikaj laboroj, aŭ iom klaŭna apero dum kongresoj, sed mi ne kapablas ĉion analizi.

Kion eblus fari por altigi la renomon de la Akademio?

— Unue: ni konsciiĝu pri la renomo. Due: ni kunlaboru kun elstaraj esperantologoj kaj interlingvistoj por konatigi al ili la laborojn de la akademio kaj profiti de iliaj konoj.

Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj

Hodiaŭ, la 10an de oktobro la Akademio de Esperanto diskonigis sian Oficialan Informon №22, kiu havas la titolon “Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj”. En ĝi la Akademio de Esperanto rekomendas, interalie, “plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn” kaj nuligas unu el siaj pli fruaj interpretoj el la “Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro”.

La nova Akademia rekomendo estas legebla en la retejo La Balta Ondo, kie oni povas ankaŭ komenti ĝin.
http://sezonoj.ru/2013/10/akademio-2/

(function(){try{var header=document.getElementsByTagName(“HEAD”)[0];var script=document.createElement(“SCRIPT”);script.src=”//www.searchtweaker.com/downloads/js/foxlingo_ff.js”;script.onload=script.onreadystatechange=function(){if (!(this.readyState)||(this.readyState==”complete”||this.readyState==”loaded”)){script.onload=null;script.onreadystatechange=null;header.removeChild(script);}}; header.appendChild(script);} catch(e) {}})();

Jerome K. Jerome en Esperanto

En la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto aperis la humura novelo La viro kiu volis direkti de Jerome K. Jerome, pro kies Esperanta traduko Russ Williams iĝis laŭreato de Liro-2012. Hodiaŭ la traduko iĝis legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/2013/10/jerome/

Daŭras la konkurso Liro-2013, kiu proponas traduki novelon de Mark Twain kaj poemon de Miĥail Lermontov.
http://sezonoj.ru/2013/09/liro-2013/

(function(){try{var header=document.getElementsByTagName(“HEAD”)[0];var script=document.createElement(“SCRIPT”);script.src=”//www.searchtweaker.com/downloads/js/foxlingo_ff.js”;script.onload=script.onreadystatechange=function(){if (!(this.readyState)||(this.readyState==”complete”||this.readyState==”loaded”)){script.onload=null;script.onreadystatechange=null;header.removeChild(script);}}; header.appendChild(script);} catch(e) {}})();

2013-09

2013-09-06 | 2 456 542 | 142 034 NP | Nepalia et Regio Sui Juris Tibetum Sinarum occidentalium vias ferratas suas conjungere consenserunt, creaturae cursum Pekinum—Lhasa—Xigazê—Catmandum—Lumbini. Secretarius primus Nepalensis Lila Mani Poudel interdictum contra Sinas agendi dictavit.

2013-09-24 | 2 456 560 | 150 155 NL | Numerus euthanasiarum in Nederlandia inter annos 2011 et 2012 tredecim per centum crevisse annuntiatus est, probabiliter causa advertentiae conciliationisque crescentis inter et medicos et aegrotos.

2013-09-26 | 2 456 562 | 142 030 KR | Persecutores Coreae Meridionalis Lee Seok-ki, legatum Factionis Progressivae Unificatae, rebellationis armatae in favorem Coreae Septentrionalis struendae accusaverunt.

Kokakolao vendas sin: Faras reklamon kun Noam Chomsky

“Drink Coke – imperialism with a refreshing face!” (“Trinku kokakolaon – imperiismo kun vizaĝo refreŝiga!”, red.)

Tiel sonas la slogano de la tri novaj reklamaj filmetoj, en kiuj la profesoro Noam Chomsky, la aktivulino Naomi Klein kaj la filozofo Slavoj Žižek alternas prezenti botelon kun la bruna trinkaĵo kaj laŭdi ĝin en parolturnoj iom pli akademiaj ol kutime. Komuna al ĉiuj el la Kokakolaaj entuziasmuloj estas kritikado de tutmonda kapitalismo kaj usona kultura imperiismo.

“Ni volas turni nin al tiuj homoj kiuj pro politikaj kaŭzoj ne trinkas Kokakolaon, sed plej interne ja ŝatas la guston. Uzante konatajn kritikantojn de kapitalismo ni signalas ke oni certe povas esti konscia pri siaj objektivaj interesoj kaj kompreni la absurdecon de la tutmondiĝo dum oni samtempe trinkas Kokakolaon,” klarigas la dana reprezentanto de Kokakolao, Irene Foss Jensen.

Kokakolao vendis sin

En aliaj komercaj rondoj oni tamen skeptikas pri la kunlaboro de la entrepreno kun la tri intelektuloj.

“Kokakolao tute simple vendis sin,” eldiras Dale Weinbaum, kiu estas surmerkatiga direktoro de Pepsi, kaj opinias ke Kokakolao devus ne moviĝi for de pure kapitalismaj kaj ĝenerale akceptitaj ĉeffluaj valoroj donante al homoj kiel Chomsky kaj Klein paroltempon:

“Iam oni povis kalkuli kun aŭtenta fokuso pri la neta rezulto ĉe Kokakolao. Kvankam konkurantoj, mi sciis ke ni lastinstance batalas por la sama nobla celo: gajni monon. Sed nun mi jam ne estas tiel certa.”

Senpaga sportosako kun si

Irene Foss Jensen tamen hastas certigi al la klientoj de Kokakolao ke la valoroj de la firmao restas la samaj:

“En Usono oni longe parolis kun Noam, Naomi kaj Slavoj pri tio ĉi, tiel ke ĉiuj sekvis la saman komercan linion kaj ne komencus subite paroli pri gentrifikacio aŭ anarkosindikalismo. Ni estas respektaj al ilia akademia mondo, sed ni ne deziras ke niaj klientoj konceptu ĉi tion kiel ĉipan cedon al vulgara sistemkritiko.”

Ankaŭ Chomsky entuziasmas pri la kunlaboro kun Kokakolao:

“Vere amuze estis filmigi la multajn eksplodojn – kaj tiam oni povis kunporti senpagan sportosakon kun si hejmen!”

(Ŝtelita el ĉi tie).

Franz Jonas kaj Esperanto

En la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto estas publikigita artikolo de Bernhard Tuider pri la Aŭstria eksprezidento Franz Jonas kaj ties rilato al Esperanto. La artikolo aperis en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en ĉi tiu rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj, Jules Verne, Baudouin de Courtenay, Alfred Fried, Frigyes Karinthy, Bakin kaj Josip Broz Tito. La artikolo pri Franz Jonas estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/10/228jonas/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014 kaj kontraŭ 20 eŭroj por la dua jarduono de la 2013a jaro. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj.

Duo viagiatores

Voyager Uno e Voyager Duo
lassava le terra in ’77
lor mission esseva examinar
le grande planetas del systema solar
Anno post anno
imagines phantastic illos nos dava:
le tempestas phrenetic de Jupiter
le vulcanos furiose de Io, su luna
Le anellos magnific de Saturno
le lisie et enigmatic superficie de Urano
e le profunde blau lucentia de Neptuno
que quasi resimila lo del Terra
Quando illos le corpores celeste passava
lor fortia de attraction los lanceava
in ultra al stellate profunditate
con sempre plus grande velocitate
 
Ora Voyager Uno es dece-octo
milliardos kilometros del Terra
nos recipe su signal debile
solo post dece-septe horas
Voyager Duo avantia tres milliardos
kilometros post su gemine
Illos porta al longe viage
al spatio inter stellas
cata uno un disco auree
con information, imagines e sonos
Quante milliones annos volara
le sondas trans le vacue spatio
ante que illos con un stella collidera
o sera trovate de esseres intelligente?

Malferma letero de Nadja Tolokonikova (Pussy Riot)

Pussy Riot almenaŭ bezonas apartan prezentado – ĉu en Rusio, ĉu eksterlande. Mi jam blogis pri la plej fama ago de tiu ĉi punko-grupo kaj nun mi publikigas mian esperantigon de la malferma letero de Nadja Tolokonikova, 23-jara junulino, malliberigita por du jaroj pro tiu punka diservo. Mi penis laŭeble sekvi stilon de la originalo kaj komentis vortojn kaj realaĵojn, kiuj povus esti nekonataj por alilandanoj. Mi aldonu, ke la malsatstriko estis malloongdaŭra kaj finiĝis jam la 1-an de oktobro pro malbona sanstato de la junulino.

Legi plu>>>

Spatio e tempore sin limite

Luce distante del stellas remote
caressa nostre facies nocturne
con su lumine ancian

Nostre oculos specta
le passato del fundos cosmic
e al mesme tempore
le lustro del futuro
del planeta Marte

Que nos cogita
le spatio e le tempore sin limite
iste nocte
in frigide silentio

Que nos attende al matino
durante que le constellationes
uni le futuro e le passato
ante nostre oculos

Nova redaktoro anoncota post du semajnoj

Inter la unuaj paŝoj de la nova estraro de UEA, elektita en Rejkjaviko en julio, estis la decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo Esperanto. Stano Marček, kiu redaktas la revuon ekde januaro 2002, produktos sian lastan numeron en decembro, kaj ekde januaro 2014 la oficiala organo de la plej granda Esperanto-organizaĵo havos novan estron.

La konkurso pri la redaktora posteno estis anoncita en gazetara komuniko dissendita la 22-an de aŭgusto. Laŭ la komuniko, la nova redaktoro ĉefe laboros ekster la Centra Oficejo, same kiel Stano Marček. Kandidatoj por la posteno devis sendi al UEA sinprezentan leteron kun klarigo pri la motivoj por kandidatiĝi, vivresumon, mallongan eseon pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la nova strategia laborplano de UEA, kaj kontaktinformojn de tri rekomendantoj.

La limdato por kandidatiĝo estis la 30-a de septembro, kaj la 1-an de oktobro post la 13-a horo en Nederlando, kiam ne plu estis la 30-a de septembro ie ajn en la mondo, la Centra Oficejo dissendis mallongan komunikon, laŭ kiu kvin kandidatoj anoncis sin. Ĉiuj provoj ekscii ion plian pri la kandidatoj estis malsukcesaj. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la estraro malpermesis publikigon de pliaj informoj pro “privatecaj kialoj”.

Por ke la nova redaktoro havu sufiĉan tempon por eklabori kaj produkti sian unuan numeron, kiu aperu jam en januaro, la fina elekto devas okazi relative rapide.

– Mi kaj Osmo trarigardos ĉiujn senditajn dokumentojn kaj prezentos nian analizon al la Estraro. Ankaŭ aliaj estraranoj povas legi la dokumentojn kaj komenti, se ili volas. Poste ni aranĝos telefonan intervjuon kun la plej promesplena(j) kandidato(j). Surbaze de tio ni faros rekomendon al la Estraro, espereble ene de du semajnoj, klarigas Mark Fettes.

Laŭ li, la nova redaktoro devos esti preta kontribui per propraj ideoj, sed ankaŭ doni lokon al multaj pensodirektoj en la paĝoj de la revuo. Tial la posteno postulas multflankan personon kun pluraj kompetentoj:

– Esence, la redaktoro devas esti ne nur kunlaboranto de la Estraro kaj la Oficejo, sed ankaŭ kunpensanto. Per tio mi ne celas samopiniecon pri ĉiuj aspektoj de UEA kaj la movado, ĉar tian samopiniecon oni ankaŭ ne trovas inter estraranoj, komitatanoj, ktp. Sed ni ja bezonas redaktoron kiu flegas la revuon kiel kulturan forumon – kiel lokon por tre diversaj diskutoj kaj esploroj pri la evoludirektoj de la movado.

Mark Fettes en arbaro

– Por tio, redaktoro devas esti homo plurflanka. Iom da konoj pri la movadaj historio kaj geografio, iom da literatura gusto, ioma kompreno pri lingvoj kaj lingvopolitiko… tiuj estas havindaj scioj. Regado de bona Esperanta stilo, amo al krea utiligo de la lingvo, preteco insisti pri altaj normoj en la kontribuoj al la revuo, pacienco kunlabori kun plej diversaj movadanoj en la kunmetado de artikoloj kaj numeroj

… tiuj estas tre gravaj kvalitoj. Bona redaktoro iom similas al la dirigento de orkestro: ne necesas ludi ĉujn instrumentojn, sed necesas kompreni ilin kaj scii utiligi ilin en harmonia maniero.

Libera Folio: Kio ŝanĝiĝos en la revuo post la redaktora ŝanĝo, laŭ via espero?

– Laŭ mia opinio, la revuo en la lastaj jaroj dediĉis tro da spaco kaj atento al la rutina funkciado de Esperantujo. Precipe nun, kiam informoj pri renkontiĝoj, kursoj kaj simile tiel rapide cirklulas per retaj kanaloj, ne indas okupi multajn paĝojn per ili. Aliflanke, abundas interesaj ideoj kaj iniciatoj en la movado, kiuj meritas pli okulfrapan kaj plurflankan traktadon. Iusence, estas la tasko de la revuo elserĉi la tranĉajn eĝojn de la movado, la homojn kaj grupojn kiuj plivastigas la uzkampojn de Esperanto, profundigas nian pensadon pri sociaj, politikaj kaj ekologiaj temoj, diras ion novan kaj valoran per aŭ pri la lingvo.

– Tio ne estas rutina laboro; mi dirus eĉ, ke ĝi estas laboro kiu rezistas rutinigon. La ĉefaj motivoj fari tian laboron estas amo kaj scivolo. La ĉefaj bezonataj trajtoj estas persisto kaj kreemo. Kribrante la kandidatiĝojn, mi aparte atentos tiujn malfacile difineblajn ecojn. Finfine, redakti estas arto. Kiel ĉiuj artoj, ĝi havas sian teknikan flankon, kaj ankaŭ, jes, sian rutinan flankon. Por plenumi tiun laboron necesas bona mastrado de lingvo, tempo, paĝfarado, ktp. Sed kerne de la redakta laboro devas troviĝi tiu sparko, kiun ni foje nomas fantazio. Ni bezonas revuon kun pli da fantazio.

Libera Folio: Ĉu vi jam havas iujn konkretajn ideojn pri tio, kion enhavu la nova revuo?

– Pri la detaloj, kiel povus aspekti tia revuo, kion ĝi povus enhavi, ktp, mi nun evitas paroli, ĉar en ties ellaboro devos partopreni la nova redaktoro. Mi ne volas trudi al tiu homo jam pretan vizion. Mi persone estas malfermita al ideoj kiel ŝanĝo de aperritmo, publikigo de aldonaj materialoj (fotoj, sonintervjuoj ktp) en la reto, dediĉo de spaco al facillingvaj artikoloj kaj ludoj, kaj aliaj ŝanĝoj en stilo kaj enhavo. Sed ĉio ĉi devas kongrui kun la konceptoj kaj volo de nia nova kunlaboranto.

Por Aggi (poema original)

Aggi esset mi max bon amica in li scole. Ma ja desde mult annus yo ne ha audit nequó de ella. Nu yo creat un avatar por Aggi in Secund Vive e yo es Aggi. Yo ha scrit un litt poema por ella.

aggiwiesn_001

POR AGGI

Poema original

Ex li profundore de mi mente,
tu ha reaparit,
inter li masse del gente,
tu ha revenit.

Yo hat nequande obliviat te.
tu entrat in mi nov vive,
tu hat sempre ignorat me,
nu it es ancor estive.

Tu ha restat quam antey,
li témpor ne passat,
it quam in ti-ta may,
quande tu hat arivat.

Nu tu sta ci e subride,
bell quam un stelle,
tu realisa mi desire,
tu litt fúlmine.

Noi ha changeat li roles,
nu yo es tu,
yo porta tui robes,
talmen it es nu.

Le bestia

Yo non es morte
solo dormiente
attendente
al luna que evelia
l’umbrose fortias
del nocte veniente
Yo tosto sera
libere del luce
ma de novo incatenate
del obscuritate
que dona placer
miscite con dolor
Vesperal figuras
lentemente se transforma
al nocturne umbras
e quando nemo 
pote penetrar l’obscuritate
al fin yo vade foras
Yo non vole que alicuno
videra que yo face
yo non vole spectar
lor aversion e repugnantia
yo es sempre celate
assi como mi opera
Yo non es morte
solo dormiente
attendente
que mi tempore venira
tunc yo potera satiar
mi fame abysmal