Monthly Archives: October 2013

Novaj recenzoj: “Historio de UEA” kaj “Homarano”

En la novembra kajero de La Ondo de Esperanto estas publikigitaj recenzoj de du gravaj libroj pri la historio de Esperanto. Halina Gorecka recenzis la libron Historio de UEA de Ziko van Dijk, kaj la duan eldonon de Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov recenzis Jean-Luc Tortel.
Ĉi tiuj recenzoj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/

La ĉiumonata sendependa magazino La Ondo de Esperanto por la 2014a jaro estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) por ĉiuj landoj kostas nur 12 eŭrojn.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Monda blogaro nun ankaŭ en Esperanto

Global Voices estas internacia reto de blogantoj, tradukantoj kaj civitanaj ĵurnalistoj, kiuj raportas pri la evoluoj en la blogosfero diversloke en la mondo. Laŭ sia manifesto, Global Voices celas ”kune por alporti al vi la informadojn de civitanoj el la tuta mondo, kun emfazo sur voĉoj kiuj ordinare ne aŭdigas en internaciaj gravaj gazetaroj”. (Citita laŭ la Esperanta traduko.)

La anglalingva reto estis fondita en 2004, kaj en 2007 al ĝi estis aldonita la projekto Lingua, kiu celas disvastigi la kontenton de Global Voices en aliaj lingvoj, helpe de volontulaj tradukistoj.

La malajzia Esperanto-aktivulo Adam Eng en aprilo 2013 kontaktis Global Voices por informiĝi pri la ebleco starigi Esperantan version de la retejo. La respondeculo de la projekto Lingua, Paula Góes, responde klarigis, ke ŝi tre ĝojus pri tia evoluo, sed ke eĉ se estas facile starigi retejon, ĝia konstanta funkciigado postulas multe da aktiva laboro.

– Ĉar la Esperanto-komunumo konsistas el tiaj pasiaj homoj, mi certas ke tio ne estos problemo. Mi konsilas al vi paroli kun aliaj homoj kaj informiĝi pri iliaj interesiĝo kaj subteno. Se vi havos teamon kiu aliĝos, ni povos pluiri.

Pasis kelkaj monatoj, kaj fine malgranda teamo estis kolektita. Krom Adam Eng ĝin eniris la nikaragva aktivulo Uriel Gúrdian kaj Hirotaka Masaaki el Japanio. Laŭ Adam Eng estas kelkaj pliaj aliĝintoj, kiuj tamen ankoraŭ ne aktiviĝis kaj ne videblas en la retejo.

La ĝenerala lingva nivelo de la kontribuaĵoj en la retejo ankoraŭ estas sufiĉe varia, kaj la enhavo ne ŝajnas plene sekvi la gvidliniojn de Global Voices, laŭ kiuj la alilingvaj retejoj principe nur traduku tekstojn el la angla versio de Global Voices. Sed Adam Eng esperas, ke la gvidlinioj povas ŝanĝiĝi:

– Laŭ tio kion diris Paula, fine de la jaro la teamo de Global Voices havos diskuton pri la projekto Lingua. Ĝi eble ne plu uzos nur artikolojn el la angla, sed la kontribuantoj el ĉiuj lingvoj povos skribi novan artikolon aŭ komenton en siaj lingvoj, kaj la angla fako tradukos tion al la angla. Vi povas vidi mian artikolon pri indiĝenaj popoloj, kiu ne aperis en la angla paĝo.

Ankoraŭ mankas lingva revizianto por la esperantlingvaj tekstoj, sed laŭ Adam Eng la kontribuantoj helpas unu la alian por plibonigi la lingvan nivelon.

Libera Folio kontaktis Paula Góes por ricevi pliajn informojn pri la projekto. Ŝi estas impresita de la interesiĝo, kiun allogis la estiĝo de la Esperanta sekcio.

– La retejo en Esperanto aĝas eĉ ne du semajnojn! Mi estas sufiĉe surprizita pro tio, ke ni ricevas tiom da atento. Nia sperto kun aliaj retejoj estas, ke kutime daŭras kelkajn monatojn antaŭ ol iu entute rimarkas ilin. Ni eĉ ne anoncis la Esperanto-version interne, ĉar ni volas ke la retejo estu pli stabila, antaŭ ol publikigi ĝin. Mi estas vere surprizita!

Paula Góes rakontas, ke ŝi mem delonge esperis, ke Global Voices povos havi sekcion ankaŭ en Esperanto, sed ke la iniciato devis veni de la Esperanto-komunumo.

– Ni kreas novan lingvoversion nur, kiam parolantoj de la lingvo turnas sin al ni, petante tion. En mia unua retletero mi ĉiam demandas la petanton, ĉu ŝi aŭ li mem volus iĝi redaktoro kaj kunmeti teamon. Pri Esperanto, mi ricevis proksimume kvin retleterojn ene de semajno, mi respondis al ĉiuj, nenio revenis, ĝis fine Uriel skribis kaj akceptis iĝi la redaktoro.

Libera Folio: Ĉu povos aperi originalaj tekstoj en la esperantlingva retejo?

– Kiam temas pri originala enhavo, ni permesas mallongajn afiŝojn kun novaĵoj ligitaj al la lingvo de la retejo, ĉi-kaze Esperanto.

Libera Folio: Ĉu estas planoj por traduko en la alia direkto: el Esperanto ekzemple al la angla?

– Por ke tio okazu, ni unue devus produkti bonan enhavon en Esperanto, kiu estu signifa por internacia publiko, kaj havi volontulajn tradukantojn el Esperanto al la angla. Plej unue ni bezonas fortajn redaktorojn por la retejo. Ĝi aĝas nur du semajnojn.

2013 Turchia

Il ha un die calide, in parte nubilose, in Turchia, que hodie celebra le novantesime anniversario de le republica. In le 29 de octobre 1923, Turchia era declarate como un republica e renominate talmente. Postea le Grande Assemblea National de Turchia eligeva unanimemente Mustafa Kemal Atatürk como le prime presidente de le republica.

Le pais trova se sur un cruciata importante de vias: E95 de Sante Petersburgo a Turchia, E70 de Lyon trans Turin e Turchia a Georgia, E90 de Palermo a Turchia e E80 de Tolosa trans Roma a Turchia, ubi illo bifurca se, continuante se sub nomine AH5 trans Asia central a Shanghai e sub nomine AH1 trans Nove Delhi, Pekin e Seul a Tokyo. Le optime amicos de turcos in Facebook son cypriotas e germanos. Le maxime socios commercial de Turchia son Germania, Russia, Iran e Italia.

Ecce alicun novas:

  • 2013-10-03 | 2 456 569 | 150 039 IT-82-AG | Un incendio ha inglutite un barca portante immigrantes african apud le costa del insula Lampedusa, Sicilia, Italia del sud. 359 homines ha mortue a causa del naufragio in le Mar Mediterranee.
  • 2013-10-19 | 2 456 585 | 142 145 TR       | Duo pilotas turc Murat Akpinar e Murat Agcarapte rapte per militantes in Beirut ha essite liberate, excambiate pro le liberation de novem peregrinos iranian rapte per jihadistas syrie; Turchia habeva utilisate su influentia sur le jihadistas. Como un parte de le transaction trilatere, feminas imprisionate per nationalistas syrie ha essite liberate, que era demandate per le jihadistas.
  • 2013-10-25 | 2 456 591 | 150 155 DE       | In un declaration juncte, chefes de le Union Europee ha dicte, que assertiones recente de le spionation per le Statos Unite de America de citatanos e chefes europee, tal como le cancellera de Germania Angela Merkel, poterea prejudicar cooperation in accumulation de informationes.

Infante de octobre

Nostre carissime
infante de octobre,
tu arrivava al mundo
quando plenate de colores,
quando le pomos maturava
e quando le amor
su domo trovava
Duo calde
bracios suspirante
te attendeva
e te protegera
del frigor hibernal
Le primavera attende
ad audir tu prime parolas
e le estate attende
a vider tu prime passos
Nostre carissime
infante de octobre,
tu veniva a nos,
homines de autumno,
portante un fragrantia primaveral 

Ĉu Filipinoj jam pretas por la Internacia Lingvo?

Ĉu la Respubliko de 7,107 insuloj jam pretas por la Lingvo de nenombreblaj popoloj?

Ankaŭ min tiu ĉi demando ĉiam ĝenas. Por la Esperanto-Movado ties loĝlando ne ŝajnas scii pri tiaj ĉi aferoj, tiu ĉi demando ja restas respondenda, kiu plejeble bezonas pli da paĝoj por plene respondi.

Bonvenon al tiu ĉi respubliko de 7,107 insuloj kaj preskaŭ 100 milionoj da civitanoj. La pasinta Esperanto-Movado en la Respubliko estis simila al la ondoj kiuj kolizias kun la plaĝoj kaj sabloj ĉie troveblaj ĉirkaŭ la insularo: fojfoje altiĝas, sed poste retroiras kaj silentas. Mi volas ŝanĝi tion. Mi volas fari ke la Movado en la Respubliko estu inda je komparo kun la forta Narra-arbo (la nacia arbo de Filipinoj) kiu kreskas kaj restas fortikega kaj malfacile hakebla. Aktuale, tio anstataŭe estus la tutmonda Esperanto-Movado, ĉar ĝi efektive jam fariĝis forta tra la jaroj, okaze de moderniĝo, memstariĝo de multaj landoj, kaj akirado de pli fortaj strategioj interne de ĝi kaj de ĝiaj kadroj. Sed la situacio ene de la 7,107 insuloj estas malsama. Kial do?

Estis fondita antaŭ ok jaroj la Esperanto-Asocio de Filipinoj (EAPF) de profesoroj kaj aliaj eruditoj, precipe de diversaj universitatoj en la ĉefurbo, Manilo, kaj ĝiaj ĉirkaŭaj urboj. Tamen, estas surprize ke la prezidantino tiam elektita mem ne parolas Esperanton. Ŭaŭ, vere mirinde! Malgraŭ tio, estis ĝojige, ke poste okazis la 1-a Filipina Esperanto Kongreso, dank’ al la helpoj de S-roj Bharat Ghimire de Nepalo kaj Hori Yasuo de Japanio kiuj klopodis por la vigligo de la Esperanto-movado en Filipinoj. Sed poste, kio okazis en la Esperanto-Movado en Filipinoj? Ĉio nuliĝis. Preskaŭ ĉiuj forlasis. La asocio mem disiĝis kaj nenie la personoj malantaŭ ĝi troveblis. Esperanto, denove, estis nekonata por la milionoj da loĝantoj de tiuj insuloj, kaj ĝia Movado, preskaŭ mortinta sed, eble, renaskiĝonta.

Preskaŭ 7 jarojn poste, kvazaŭ ĉio ŝanĝiĝis. Jen tiuj gejunuloj, jes, junaj, kiuj ekestis kaj malkovris Esperanton, koincide samtempe! Dank’ al la potenca Interreto kiun oni libere uzas preskaŭ ĉie en la lando, ili povis trovi unu la alian pli facile kaj rapide, kvankam ne povis mem renkontiĝi pro malproksimeco inter ties loĝlokoj, la komunikado inter ili ja ekfloris. Tiam, mi kredas ke jam renaskiĝis la ankoraŭ malforta, malgranda, sed evoluanta Esperanto-Movado en Filipinoj.

Tamen, inter tiuj gejunuloj ne eblas facile veki la intereson, ke ankaŭ ili partoprenu en la Movado. Jes, ili estas tiuj kiuj emas studadi kaj volas fine ellerni la lingvon, tamen iliaj okuloj apenaŭ rigardas al la Movado malantaŭ la lingvo. Kial mi diras tion ĉi? Pro persona sperto, mi devas konstati. Unue, kelkaj estas sufiĉe junaj ke ne ili povas mem agadi kvankam ili emas, ekz. C. J. T. Quines, mia amiko kaj samasociano, nur estas 13-jara sed jam regas la lingvon sufiĉe bone, sed mi tute ne povas devigi lin ke li agu por la Movado, pro lia aĝo. Aliaj tute ne emas koncentriĝi pri la Movado, nur pri la lingvo, kaj iliajn interesojn mi preskaŭ tute ne povas veki. Ekzemple, mi jam babilis kun iu samlandano kiu diris al mi ke li ne volas partopreni en la Movado, nur studi la lingvon kaj bone regi ĝin. Due, mi preskaŭ eniris kverelon kuraĝigante alian samlandanon por aliĝi al nia asocio (notu bone: ’kuraĝigante’, ne ’devigante’), en kiu li ankaŭ diris, ke li ankoraŭ ne pretas agi por la Movado, emfazante sian okupiĝon pri siaj akademiaj aferoj. Mi devis agnoski lian decidon kaj tute ne povas kontraŭi lin, sed mi devis agnoski ke ankaŭ mi okupiĝas pri akademiaj aferoj sed ankoraŭ havas tempon movadi iom post iom por Esperanto, ke mi povas ĝui pli da aferoj ol ili. La bonaĵojn kiujn mi akiris, gajnis, mi meritas, ĉar mi ja agadis por ilin akiri. Jes, mi agnoskas ke mi membriĝis al UEA pere de la Fondaĵo Canuto kiu helpis al mi malgraŭ transpagaj malfacilaĵoj, sed post ĉiuj premioj kaj meritoj, mi vere kredas ke ankaŭ ili meritas tiujn! Cetere, fine, mi konsentigis tiun samlandanon aliĝi al la asocio, dirante al li ke li ne devas fari ion ajn, kaj jam sufiĉas membriĝi al la asocio. Li fariĝis nia 4-a membro.

Kiel bonas bone regi la lingvon sed ne aktivi en la Movado malantaŭ ĝi? Sen la Movado mem tiu parolanto eble neniel povus malkovri Esperanton. Ĉu ili meritas esti nomataj kiel ‘samideanoj’? Al tiuj pri kiuj eble tiu ĉi artikolo parolas, pardonu, sed mi ne incitas vin kaj ne devigas vin ke vi fine aliĝu al nia asocio aŭ movadu kun ni, sed ja tute pli bonas kunlabori kun tiuj kiuj mem agadas ke la lingvo estu disvastigita kaj konata de pli kaj pli da personoj tra la tuta mondo, tamen mi respektas vian decidon, kaj lasas vin, sed esperante ke vi ŝanĝos vian penson. Bonvolu konsideri. Esperanto, ja estas tiu, kiu esperas!

Filipinoj, kvankam estas konata kiel haveno de pliboniĝanta ekonomio kaj de multaj vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj en kiuj miaopinie Esperanto estus efika kaj utila afero, estas la lando kiu havas multajn tutlandajn problemojn, financajn, politikajn, sociajn, religiajn: jen militeto inter la registara armeo kaj la islamaj ribeluloj en la provinco Zamboanga, jen malriĉeco, malsato, jen la problemego pri la registaro kies oficoj jam estas koruptitaj laŭ evidentoj kaj atestantoj. En la lando kies civitanoj estas preskaŭ malliberigitaj en tiajn problemojn, oni preskaŭ tute ne havas la volon aŭ tempon pensi pri “eksteraj aferoj”, en kiuj oni povas inkluzivi t.n. planlingvojn, kiel Esperanto. Ankaŭ la movadanoj estas malliberigitaj en tiajn situaciojn, malfacile trovante la vojon eksteren. Aliflanke, ekzistas ankaŭ lingvaj problemoj, ekzemple la rifuzo de la parolantoj de Visaja paroli la Tagalogan pro historiaj kialoj. Do, ĉu jam povas eniri Esperanto? Ĉu ankoraŭ estas solvo, aŭ almenaŭ espero?

Do eniras la jenaj demandoj: Ĉu Filipinoj jam pretas por la Internacia Lingvo? Ĉu ĝiaj 7.107 insuloj jam pretas renkonti kaj kunvivi kun la Lingvo de nenombreblaj popoloj? Ĉu ankaŭ Filipinoj meritas ĝui la bonojn de la Internacia Lingvo, kiujn jam delonge ĝuas multaj landoj tra la tuta mondo? Ĉu ankoraŭ indas daŭrigi la komencitan laboron rigardinte al la nuntempa situacio? Kiel gvidanto de la nuntempa, nove starigita Esperantista junulara asocio en la lando, la t.n. ’Filipina Esperantista Junulara Asocio (FEJA)’, fondita antaŭ unu monato, tiu demando ĉiam restas kaj neniam foriras de miaj menso kaj koro.

La asocio mem esperas ke pli da popoloj malkovros kaj ekhavos intereson pri Esperanto. Ja necesas pli da agadoj kaj materialoj ke la Internacia Lingvo estu pli kaj pli sukcese disvastigata tra la tuta lando. Ĉu ĉi ĉio nur estas revo de junulo kiel mi, kies celoj pri Esperanto kaj Filipinoj ne estas tiom klaraj? Ĉu ĉi ĉio nur estas iluzio, kaj neniel realiĝos? Ĉu ĉi ĉio estas celo tro alta por esti atingita? Ĉu ankoraŭ estas tro frue malfermi la okulojn de la malriĉa, kompatinda lando Filipinoj pri tio ĉi, ke ekzistas la t.n. Esperanto kiu celas solvi la lingvajn barojn kaj defendi homajn rajtojn? Pri ĉi ĉiuj demandoj, mi kredas ke ne. Ni ja estas junuloj, sed junulojn oni opinias la esperoj de la lando! Laŭ fama poemo de nia nacia heroo D-ro José P. Rizal, kiu mem estis poligloto, la junularo estas la espero de la lando, kaj nun, miaopinie el ili kreiĝos multaj mirindaĵoj kaj novaj esperoj, el kiuj la lando povos konstrui sin pli fortika, kaj pli aktiva. La Internacian Lingvon D-ro L. L. Zamenhof prezentis al la tuta mondo almenaŭ 9 jarojn antaŭ la morto de D-ro Rizal, kiu tiam estis en Eŭropo vojaĝante kaj farante multajn verkojn. Eble Rizal mem ekkonis Esperanton, sed neniu scias.

La Esperanto-movado anstataŭe revas pri tiuj junuloj, kiuj ekestos kaj malkovros la Lingvon kaj ekhavos la emon studadi ĝin, kaj fine eklernos pri la movado, kaj, eksciante pri ĝiaj bonoj, agados kun la jam movadantaj uloj. Universala Esperanto-Asocio (UEA) mem dependas de tiuj lingvemuloj. Ankaŭ ni. Fakte, ĉiuj, ĉar sen ili, la movado neniam tiel kreskos.

Filipinoj klopodadas iri laŭ la vojo de moderniĝo, kaj mi esperoplene kredas ke ankaŭ Filipinoj meritas ĝui la bonojn kiujn donas Esperanto mem — la bonoj neniam pageblaj per mono aŭ iu materialo: interkompreniĝo, amikeco, lingva egaleco, kaj intelekta pliboniĝo. Aliajn bonojn oni povos akiri per sia propra maniero aŭ agado. Ne estas tro frue, nek malfrue por ankaŭ Filipinoj havi sian propran kreskantan, aktivan Esperanto-movadon, kaj ankoraŭ ne estas tro malfrue ekregajni ĉion sopiratan. La Esperanto-movado en la lando ja estis kiel ondoj kiuj iras koliziante kun la ŝtonoj kaj sabloj kaj poste retroiras kaj silentas, sed ĉio ŝanĝeblas. Afriko, kies landojn mi opinias eĉ pli malriĉaj ol Filipinoj (kvankam Filipinoj fakte estas triamonda lando en kiu ĉie troviĝas amasoj da malriĉaj popolanoj), havas tian ĉi komunumon, Kiel ne ankaŭ la Respubliko kies ĉirkaŭaj landoj jam havas E-komunumojn?

Mi nur povas certiĝi pri unu afero: Filipinoj, se ne nun, ja ekscios pri Esperanto. La tutmondiĝo dezirata de ĉiuj Esperantistoj ja dependas de tiuj unuopuloj kiuj mem havas la intereson (tamen ne nur de la unuopuloj ili dependas). El tio, la malgranda fajro vivanta en siaj koroj pli kaj pli pligrandiĝos. La nuna Ĝenerala Direktoro de UEA/TEJO S-ro Osmo Buller ankaŭ diris, ke mi estas la filipina Hector Hodler, kiu en sia 18-a jaro sukcese fondis la Universalan Esperanto-Asocion, kaj mi dankas al S-ro Buller pro tiu komplimento kiu efektive donis al mi la honoron kaj plezuron. Ja troveblas kaj videblas la potenco kiun la junularo povus formi, nur se ili agadus kune! La Internacia Lingvo, miaopinie estas ĉiam preta por ĉiuj, kiel Filipinoj. Ĉu Filipinoj jam pretas por Esperanto? Pri tio, nu, ni scios.

Albert Stalin T. Garrido
28-an de oktobro 2013
Valenzŭelo-urbo, Filipinoj

Probal Dasgupta: Postprezidaj meditoj

“Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj”, – per ĉi tiuj vortoj eksprezidanto de UEA Probal Dasgupta komencas sian unuan artikolon, verkitan post la eksprezidantiĝo. Lia artikolo “Postprezidaj meditoj” (ĉi tiun titolon antaŭ kvin monatoj uzis eksprezidanto de REU, Grigorij Arosev), aperinta en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto kun tri ĉapitroj – La Asocio, La Komunumo, La Entrepreno Esperanto – estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/10/dasgupta/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio kostas nur 12 eŭrojn.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Ekspozicio, monumento, lingva festivalo, muzeo

Ĉi-semajne en la novaĵretejo “La Balta Ondo” aperis kvar artikoloj pri kulturaj kaj lingvaj aranĝoj, (kun)organizitaj de esperantistoj. Temas pri:

- Monda Pupekspozicio en la japana urbo Higashikagawa, kies materialo estis kolektita helpe de esperantistoj.

- Reinaŭguro, fare de lokaj skoltoj, de Esperanto-monumento en la ĉeĥa urbo Kopřivnice.

- Lingva festivalo en la lingvistika fakultato de la ŝtata universitato en Velikij Novgorod (Ruslando).

- La 5a datreveno de la Esperanto-muzeo en Svitavy (Ĉeĥio) kun, interalie, prezento de la teatraĵo “R.U.R.” laŭ Karel Čapek.

Ĉi tiuj artikoloj, origine aperintaj en la novembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, estas legeblaj en nia novaĵretejo:
http://sezonoj.ru/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por 2014 . Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio kostas nur 12 eŭrojn.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Li turre de Bable

Yo ha trovat che Omniglott un traduction del text del turre de Bable ex li bible in Interlingue-Occidental.

Li Turre de Babel (Ex li libre Genese 11: 1-9)

Interlingue/Occidental

 Sur li terra esset solmen ún lingue e ún maniere de parlada.

Quande illi migrat ex li oriente, illi venit in un valley in li land Senaar, e illi logiat in it.

E li ún dit a su proximo: Veni, lass nos far briques e cocinar les per foy! E illi havet briques in vice de lápides e bitumine in vice de calce.

E illi dit: Veni, lass nos far un cité e un turre, li cúlmine de quel attiñe li ciel, e celebrar nor nómine, antequam noi va divider nos in li tot munde.

E li Dómine descendet por vider li cité e li turre, quel edificat li filios de Adam.

E il dit: Ecce! Un es li pópul e ún es su lingue; e to es, quo illi comensat far e illi ne es impedit in alquicos, quel illi decidet far.

Veni, ergo, lass Nos descender e confuser ta lor lingue por que li ún ne audi li voce de su proximo.

E talmen Deo dividet les ex ti loc in li tot munde; e illi cessat edificar li cité.

E pro to on nómina ti loc Babel, proque ta li lingues del tot munde esset confuset. E ex ti loc Deo disperset les super li surfacie de omni regiones.

Duo robatores

Duo robatores fugiente ante le policia un die arrivava in un grande citate

ubi illos nunquam habeva essite. Lor auto se rumpeva justo ante que illes

attingeva le limite del urbe, dunque illos vadeva a pede al centro. Le un

esseva blonde, le altere brunette. Ambes esseva vestite in jeans e nigre

jachettas de corio, cata un con un pistola in le tasca interne.

Illos planava robar un banca e postea fugir del pais con adjuta de identitates

falsificate pro passar le resto de su vitas in luxo a un insula caribe. Illos jam

habeva obtenite le passaportos falsificate. Ma, como nos tosto videra, lor

plano esseva imperfecte.

Post alcun tempore illos videva un banca: “Banca del Sud”. Illos reguardava

al interior trans un grande fenestra. Nulle clientes esseva visibile. Un cassera

sedeva detra le banco. Illos spectava le un al altere e nutava. Postea illos

poneva pantys a su capites, le quales esseva transparente ma celava lor

physionomias, e curreva a in le banca con armas levate:

“Isto es un robamento! Manos in alto!” le blonde robator critava.

Le cassera reageva e con timor e con surprisa. Illa levava su tremente manos.

Le viros la approchava con hasta:

“Nos da tot’ le moneta, prompt’!” clamava le viro brunette.

“N…nos…non…h…ha…moneta…” illa balbutiava terrificatemente.

“Ah, folle donna, clar’ que vos ha moneta! Nos guid’ al cassa forte!”

le viro brunette continuava.

“Nos solo offere consilio economic e simile servicios. Nos non plus manea

moneta contante.”

Le cassera habeva recuperate partialmente su continentia.

“E si alicun’ vole prender moneta de su conto?”

“Illos debe ir al cassero automatic.”

“OK, e ubi es illo?” le viro blonde diceva impatientemente.

“Nos lo habeva presso le entrata, ma illo esseva usate tanto rarmente que

finalmente illo esseva removite. Le cassero automatic le plus proxime es situate

al station ferroviari un medie kilometro via.”

Subito distante sirenas deveniva audibile. Le sonos rapidemente cresceva

in volumine. Ambe le viros succuteva e currente exiva del banca. Illos trovava

un auto in le vicinitate del entrata. Le blonde fracassava un del vitros lateral,

aperiva le porta del intro, entrava al auto e aperiva le altere porta assi que su

companion poteva entrar.

“Ignira nos le carro a filo calid’ e vamos d’aqui com’ fulmines!” ille vociferava.

Ma quando ille non videva ni le volante ni le cassa de cambios, ille deveniva

paralysate. Ante ille solo esseva un schermo con textos animate in colores forte.

Un molle, ma mechanic, voce feminin parlava ex un altoparlator:

“Benvenite al Taxi Autopilota S.A. Insere tu carta bancari in le apertura sub

le schermo e postea dice tu destination.”

“Diabolo! Es un de ille damnate taxis!” le brunette blasphemava. “Merda,

in le passat’ era plu’ facil’ ser un robator. On potev’ negotiar con ver homines,

qui comprendev’ le fort’ argument’ del pistol’!”

Illos ambes curreva ex le auto. Duo autos de policia jam esseva la.

Quatro policieros exiva de illos e se positionava detra le portas del autos

con armas levate:

“Quita vostre armas e leva le manos super vostre capites!” un de illos critava.

Le viro blonde reageva rapidissime. Ille celeremente hastava a un passante

femina, sasiva su collo e poneva le pistola contra su capite:

“Dispare vos d’aqui, policieros, o yo tirara le capite d’iste donna in pecias!”

Le donna respondeva a un voce basse e molle:

“Io es le androide de menage LY2314. Si tu damnifica me, tu debe reimbursar

mi proprietario con un unitate equivalente.”

“Diabolo! Ancor’ un de ille pupas! Illos son ubique iste dies!”

In desperation ille tirava contra un del policieros. Le balla colpava su capite.

Illo ricochetava creante un sono metallic. Le policiero androide diceva a

un alte voce autoritari:

“Tu ha usate fortia violente contra un functionario statal. Tu es un unitate

defective. Tu essera reprogrammate a un unitate de servicio del tertie rango.

Le policiero esturdiva le blonde homine con un radio laser de su arma,

e ille cadeva al solo. Ora le homine brunette jectava su pistola al strata

e gemeva anxiosemente:

“Io capitula! Lassa me devenir un unitate de servicio del secunde rango,

ma io demanda vos: non me reprogramma!!!”

Radio Interlingua no. 57 interviewa Christina Breinstrup

Car ascoltatores de Radio Interlingua!
In le previe duo emissiones vos poteva ja ascoltar un femina, Barbara Rubinstein, qui parla interlingua. Ora vos pote cognoscer un altere femina, parlante iste belle lingua, tamben de un interview, que io faceva in 2009 (duo milles novem), al 18ve (dece-octave) conferentia international de interlingua in Kirchheim-Bolanden, Germania. Illa se appella Christina Breinstrup, le marita de Thomas Breinstrup (secretario del Union Danese pro Interlingua e redactor del magazin “Panorama in Interlingua”). Christina es un exemplo a lo, que on pote apprender un lingua in un assatis bon nivello sin usar ulle manual, al maniera natural, como un infante apprende su lingua materne: per ascoltar e per parlar lo…
Dunque: post discargar le file de iste ligamine:
post alicun minutas del musica instrumental de Csaba Kocsis vos potera audir le interview con le judice danese: Christina Breintrup super varie themas: profession, hobbies, familia, can, musica e naturalmente: interlingua… :-)

2013 Laotia

Die fervido, partim nubilo, Laotia diem anniversarium sexagesimum libertatis suae celebrat. Die 22º mensis Octobris anni 1953 Laotia, civitas associata Unionis Francicae, libertatem suam declaravit. Laotia hodierna est res publica socialistica, quae cum Sinis et Thailandia maxime commerciatur. Vietnamenses et Thailandici Laoticorum optimi amici in Facebook sunt. Laotia jacet in via magna AH3, quae ex Thailandia trans Laotiam et Sciamhaevum ad Udinium fert.

Ecce aliquot nuntii:

  • 2013-09-24 | 2 456 560 | 142 035 TH | Una et viginti proviniciae Thailandicae aquis inundatae sunt. Pluria quam sescenta milia hominum affecta sunt.
  • 2013-10-07 | 2 456 573 | 142 030 CN-35 | Typhon Fitow nimborum vim effusam et saltem duorum hominum mortem provinciae Fukiensi Sinarum meridionalium portavit.
  • 2013-10-16 | 2 456 582 | 142 035 LA-CH | Aëroplanum de Viang chan volans ante terminum suum Pakse Laotiae meridionalis caeli turbulenti causa cecidit. Omnes undequinquaginta homines in aëroplano, quorum multi peregrini fuerunt, mortui sunt. Urinatores ex Thailandia adjacente cadavera ex aquis Mekongensibus extracturi fuerant, quia flumen confinium constat.

Petskribo pri facilaj landonomoj en la nova retejo de UEA

Reage al kreado de la nova retejo de la Universala Esperanto-Asocio ekestis interreta iniciato, celanta instigi la asocion subteni en la retejo uzon de bonstila imitinda lingvaĵo, precipe la facilan dukategorian landonoman sistemon. Ankaŭ legantoj de la Libera Folio bonvolu legi la tekston de la petskribo (http://goo.gl/mYN7Om) kaj pripensi ties subskribon, same kiel disvastigon de ĉi tiu retletero.

ARKONES: Oni ne povas kabei…

En la ĵus presita novembra kajero de La Ondo de Esperanto aperis, inter pluraj interesaj tekstoj, artikolo pri la tradiciaj 29aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES) en Poznano (Pollando). La artikolo “ARKONES: Oni ne povas kabei…”, verkita de Anna Maria Koniecpolska-Lachowska, estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/10/arkones-2/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por 2014 . Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio kostas nur 12 eŭrojn.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Beletra Almanako en 2014

La literatura periodaĵo Beletra Almanako (BA) en 2014 estos jam en sia 8a jaro! Dankon al ĉiuj legantoj, abonantoj kaj kontribuantoj.

Ĉiu el la tri kajeroj jare (februaro, junio, oktobro) ampleksas inter 140 kaj 176 paĝoj kaj enhavas originalajn kaj tradukitajn prozon, poezion, eseojn, artikolojn, teatron, plus recenzojn kaj reagojn de legintoj. Vi trovos en niaj kajeroj tekstojn kaj de la plej konataj Esperantaj aŭtoroj kaj de novaj talentoj.

Beletra Almanako estas eldonata de Mondial en Nov-Jorko, sed presata en (kaj dissendata el) Britio, Usono kaj Aŭstralio, por malaltigi sendokostojn. La jara abono estas EUR 36 (en Usono $37), sed ekzistas pluraj pli malmultekostaj aĉetebloj.

La pli facila estas kvazaŭ-abono tra UEA: Skribu al la libroservo de UEA retmesaĝon kun la indiko “Daŭra mendo de Beletra Almanako“, kaj UEA sendadas al vi ĉiun novan BA-on ĝis vi iam malmendos ĝin. Nur zorgu pri sufiĉe de mono en via UEA-konto.

Krome, ĉiu unuopa numero de BA estas havebla kiel aparta libro en multaj retaj librovendejoj, ofte kun rabatoj – tre verŝajne ankaŭ en via preferata libro-retejo!

Por pli da informoj pri BA, vidu: www.beletraalmanako.com.
Por la aliaj Esperanto-libroj de Mondial, vizitu www.librejo.com, kaj
por informiĝi pri nia kreskanta listo de elektronikaj libroj (bitlibroj), legu en www.bitlibroj.com.

La Ondo de Esperanto en 2014

La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata internacia magazino. Ĝi aperas ĉiumonate sur 24 paĝoj (kun pli ampleksa duobla postkongresa kajero), kun multaj fotoj kaj ilustraĵoj. Ĝi estas redaktata en Ruslando, presata en Pollando, kaj ekspedata el Litovio al kvindeko da landoj. La redaktoro de La Ondo de Esperanto estas Aleksander Korĵenkov.

La baza abontarifo de La Ondo por la 2014a jaro estas 42 eŭroj. Ĝi estas abonebla ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).

Pli detale pri La Ondo de Esperanto kaj pri la abonebloj por la 2014a jaro legu en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/10/ondo2014/

Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA

Libera Folio: Kial la revuo de UEA laŭ vi devus ŝanĝiĝi, kaj kia ĝi ĝenerale devus esti?

Fabricio Valle: — La revuo de UEA devas ŝanĝiĝi ĉar la mondo eterne fluas kaj ĉiam ŝanĝiĝemas. Mia kunredaktoro estas Heraklito, antaŭsokrata filozofo, kiu flustras al mi en la orelon: ne estas eble eniri la saman riveron duan fojon. Kial la revuo Esperanto devas resti senŝanĝa? Pli konkrete kaj malpli filozofieme: Esperanto devas ŝanĝiĝi ĉar fronte al la novaj defioj de la movado, ĝi devas roli pli funde kiel ĉefmotoro subtenanta la konkretigon de la strategia plano de UEA. Esperanto ja estas la oficiala organo de UEA, ĉu ne? Aldone, kiel revuo de la plej granda kaj forta organizo en Esperantujo ĝi devas ankaŭ ligiĝi ĝiskolofone kun la aspiroj de la esperantistoj, sendepende, ĉu temas pri individua membro de UEA aŭ ne.

— Pri la ĝenerala aspekto, bolas ideoj en la kaldrono. Ni atendu ke la fajro estingiĝu. Certe ŝanĝoj okazos, sed mi ne volas diri multon pri tio nun. Vi atendu januaron.

Kiuj eroj bezonas pli da atento ol ĝis nun?

— Mi ĝisfunde atentos pri tio, kion volas la legantaro, ĉar ĝi estas la ĉefa kliento de la revuo. Same mi atentos pri la dinamika mondo ĉirkaŭanta nin kaj pri ĉiuj favoraĵoj fontantaj el ĝi por nia afero kaj fine mi atentos pri la necesaĵoj de la organizo, kiu pagos mian salajron. Kion signifos ĉi tio en la praktiko? Eblas respondi nur en la praktiko, do bonvolu atendi.

Kion vi nepre volas konservi?

— La altan lingvan nivelon, la tradicion, sed nun kombinita kun moderneco kaj certe ion plian de la kompetenta 10jara laboro de Stano. Aliflanke, la revuo Esperanto nepre estu pli konceptohava kaj mi, kiel la redaktoro, devas lerte iri rekte en la kernon kaj pritrakti kompetente la tranĉajn eĝojn, kiel volas la prezidanto de UEA. Mi diskutas kun li niajn viziojn kaj baldaŭ ni havos la bildon de la nova Esperanto. La rezulto kontentigos ĉiujn, mi garantias; aŭ pli realisme, preskaŭ ĉiujn.

Kian rolon laŭ vi havu papera revuo en la nuna elektronika epoko?

— Mi opinias ke ankoraŭ longe pretervivos paperaj revuoj. Kaze de Esperanto, dum paperaj revuoj estas ankoraŭ gravaj, ĝi rolu ĉefe kiel edukilo por nova fazo en la historio de Esperanto.

— Tiu nova historia fazo estas pli kompleksa ol la antaŭa, ĉar nun temas ne nur pri diskonigado kaj instruado de Esperanto, sed pri plenplena aplikado de la lingvo al konkreta mondo, ĉu kun profitaj celoj kadre de la esperantista ekonomio, ĉu kun neprofitaj celoj ĉe kaŭzoj diversaj en la tria sektoro. Ni bezonos centralizitan forumon de malsamaj opinioj, kiuj helpu la movadon situi avangarde en la nuna mondo. Rolos ankaŭ demandoj: Kien ni iru? Kiel ni iru? Kiuj faru kion? Kiujn paŝojn fari unue? Kiuj iniciatoj bone sukcesis kaj kiujn taskojn ĉiu asocio tra la mondo prioritatigu? Kompreneble, ne nur tio: per Esperanto ni festu, ni informu, ni amuziĝu, ni kunligu, ni movadu kaj jes ja, pli da fantazio, produktiva fantazio, estos utila. Certe ja manko de fantazio, komprenata kiel senrezista alkutimiĝo al asocia rutino kaj alkroĉiĝo al movadaj dogmoj estas la kaŭzo de stagno. Stagno de la tradicia movada organizaro, ja ne de la marŝado de Esperanto en la historio, komprenu ĉi tiel la aferon. Multe da bonegaj iniciatoj okazas preter la tradiciaj roluloj, ĝuste pro tio, ke nun nia kara lingvo eniras novan historian fazon.

— Alia grava aspekto estas, ke tra la reto multe da bonaj aferoj perdiĝas. Mi atentos pri la interreta vigla vivo kaj invitos tieajn homojn kaj faktojn kaj interesaĵojn defili sur la paĝoj de Esperanto, post polurado, kompletigo, aldono, kunligo. La paĝoj de Esperanto estos trateksitaj de multaj virtualaĵoj, la plej bonaj. Kaj jen fina gravega aspekto: Esperanto estas papera revuo, sed kiu retejo havas pli grandan prestiĝon?

Kiel la nova revuo integriĝu kun la planata retejo? Kiu havu ĉefan respondecon pri la retejo? Kiel funkciu la interrilato inter la redaktoro de la revuo kaj la respondeculo pri la reteja enhavo?

— Mi ankoraŭ ne konas la detalojn de tiu planata retejo kaj eĉ ne scias, ĉu ene de la retejo estos virtuala versio de la revuo Esperanto, sed principe, mi opinias ke estas pli saĝe havi plurajn retejojn, sendependajn, ĉiu en sia propra domajno, ol havi gigantan retejon, gastigantan ĉion. Ĉi-kuntekste, sendepende de la decidoj de UEA, kiu devas respondeci pri la enhavo de nur la virtuala versio de Esperanto, krom mi? Pri la teknikaj aspektoj kaj ĝenerala mastrumado, aktivu retejestro, kiu tre facile interrilatiĝos kun mi, ĉar mi havas ĝisfundajn konojn pri kaj funkciado kaj konstruado de retejoj.

— Tio tamen ankoraŭ ne eniris mian tagordon. Kial mi dediĉu tempon al tio, kio ankoraŭ estas nur plano? Mi havas pli ol centjaran paperan revuon por novece kultivi, kaj tio jam tre konkrete tuŝas mian vivon.

Ĉu la revuo sub via redaktado havos lokon ankaŭ por kritikaj vidpunktoj kaj kritika diskuto pri la gvidado kaj strategio de UEA? Kia vi ĝenerale vidas la rolon de interna kritiko en asocia organo, kia estas UEA?

— Mi estas sufiĉe hardita veterana esperantisto, kaj pro tio mi plene konscias ke en Esperantujo svarmas idiosinkrazioj plej vaste diversaj. Nia komunumo estas tre bunta, vervoplena kaj kun ardaj batalantoj ĉiam pretaj defendi siajn vidpunktojn. Ĉiuspecajn homojn ni trovas sur la padoj de nia Esperantujo: tiujn, kiuj scias nur kritiki – sed ankaŭ tiuj estas utilaj -; tiujn, kiuj krom kritiki ankaŭ kunlaboras; tiujn, kiuj preferas labori laŭ la tradicia maniero kaj neniel ajn volas aŭdi pri aŭdacaj planoj; tiujn, kiuj sin prezentas kiel reformistoj de la movado; tiujn, kiuj ŝatas aŭ ne ŝatas la strategion de UEA, kaj tiel ĝis la lasta batalanto.

— Dua aspekto estas, ke mi tralegis la strategian planon de UEA kaj vidis, ke multaj el miaj propraj ideoj kaj mia vizio estas tie reprezentataj, kaj ĝuste pro tio mi decidis kandidatiĝi. Do, mi mem estos entuziasma kunlaboranto de UEA, tute laborpreta, kaj ne nur kiel redaktoro. Kio finfine responde al via demando? Miaopinie interna kritiko estas bona afero. Pruvas tion la fakto ke UEA tre pozitive reagis la la lastjaraj kritikoj, per strategia laborplano. Kiuj pretas, el la kritikantoj, nun kunpreni la torĉon? Temas ne pri defio, sed pri sincera invito al kunlaboro de novbakita UEA-laboristo.

— Resume, mi pretas oferti spacon al kritikantoj, se mi vidos ke tio kontribuos por la sukceso de UEA. Se temas pri kritiko senbaza, kiu efikos kontraŭ UEA, kial publikigi ion tian? Ĉu estas memkomprenebla afero por la esperantistoj, ke mi devas esti sufiĉe saĝa redaktoro por bone utiligi la paĝojn de Esperanto publikigante kritikojn, kiuj rolu nur konstruive? Certe UEA estraro apogos la ideon, ke kritikoj ne nepre estas malbonaĵoj. Eĉ se temas pri nur kritikoj, sen konkreta kunlaboro, ĉar multaj esperantistoj estas tre okupitaj por preni rekte la torĉon, sed havas sufiĉan konon kaj sperton por konbribui per saĝaj kritikoj kaj profesiaj konsiloj. Tamen, kritikoj kiel nur amataj ĉevaletoj ne havos ŝancon, ĉar se kritiki estas facile, fari estas tre malfacile, ĉu ne? Certe vi komprenas kion mi volas diri per tio.

Kiom aĝa vi estas, kaj kiu estas via ĉefa profesio?

— Mi estas tre juna homo, nur 57jara. Kvankam mi lernis filozofion (sed ne diplomiĝis) kaj financan administradon, mi preferis ĉiam labori memstare kaj sendenpende, ĉu kiel komerca peranto, ĉu kiel vendisto de enciklopedioj (de la fama entrepreno Brita Enciklopedio, kiam vendi enciklopediojn surpaperajn estis tre bona profesia okupo por vendistoj), de asekuroj. Ankaŭ mi provis per propra entrepreno du fojojn: Zamenhof Editores (eldonejo) kaj Nova Mondo (distribuanto de kosmetikoj el la profesia linio, por frizistoj). Plej laste, post Nova Mondo, kun sukceso mi fariĝis profesia makleristo de nemoveblaĵoj, novaj, en Brazilja. Nur tiam eblis al mi vojaĝi du fojojn al eksterlando, al Nederlando por la UK kaj al Rusio por la Rusia Kongreso en 2010. En la fino de 2011 mi decidis rezigni pri tiu kariero, por ĉefe okupiĝi pri io kadre de la esperantista ekonomio: profesia instruado de Esperanto, internacia komerco, arto-maklerado aŭ io alia. Sed ĉio esta ankoraŭ iom nebula.

Ĉu vi nun plentempe redaktos la revuon?

— Redakti la revuon estos mia ĉefa okupo, en la senco ke plenumi bone la taskon estas ja mia devo, senkonsidere de la necesa tempo por tio. Tamen, ĉar la salajro estas malalta, mi certe devos elturniĝi en la libera tempo. Por ekzemplo, mi baldaŭ startos kampanjon por varbi gelernantojn por mia agado kiel profesia E-instruisto, kaj per Google Adwords kaj per papera varbilo, kiun mi hodiaŭ presigos je 5.000 ekzempleroj kaj mem distribuos en la ĉirkaŭaĵoj de la metroostacioj en mia urbo (SanPaŭlo).

— Ankaŭ mi estas peranto de la ĉina entrepreno Shuilian Mattress, kiu fabrikas risortajn matracojn kaj volas enkonduki ilin en Brazilon. De la 15a de septembro ĝis la 28a, mi asistadis s-ron Zhang Tie Zheng, kiu venis en mian landon por fari kune kun mi la startigan laboron. Ni agadis en SanPaŭlo kaj poste ni vojaĝis al Fortaleza kaj Rio. Kompreneble, Shuilian kovris ĉiujn miajn kostojn, kaj mi ricevis honorarion por la asistado. Mi nun pritraktas kun amiko, kiu estas sperta komerca peranto, partneriĝon en tiu Shuilian-afero, kiu ja ne estos temporaba, ĉar la potecialaj klientoj de Shuilian en Brazilo ne estas la grandega reto de malgrandaj vendejoj, sed nur grandegaj kaj tre malmultaj distribuantoj. Se nur du aŭ tri klientojn mi konkeros, tio jam estos tre bona rezultado por Shuilian, ĉar la brazila industrio de risortaj matracoj ne estas liliputa kaj senforta, tute male.

Vi redaktis la brazilan landan revuon dum relative mallonga tempo. Kial vi forlasis la taskon tiel rapide?

— En la komenco de 2001 miaj ideoj pri la movado, pri kio ĝi devas esti, kion novan ni devas enkonduki, kial Esperanto ne kaptas la atenton de la ordinaraj homoj kaj tiel plu, jam estis radikale ŝanĝitaj, surbaze de miaj propraj spertoj kaj pripensado. En aprilo mi elektiĝis prezidanto de Esperanto-Asocio de Brazilja, kaj en julio prezidanto de la Federacia Konsilantaro de Brazila Esperanto-Ligo, kiu konsistas el prezidantoj de ĉiuj ŝtataj (en Brazilo oni nomas ŝtatojn kio en aliaj landoj oni nomas provincojn) organizoj aliĝintaj al BEL. Kaj do mi planis entrepreni viglan diskutadon por reformi la brazilan movadon kaj venis en mian kapon, ke por tio estus necesa sendependeco. Alivorte, mi pensis ke mi ne havus sendependecon, estante samtempe oficisto salajrata de BEL kaj prezidanto de ĝia Federacia Konsilantaro. Do, mi demisiis, kaj nun tre klare mi vidas, ke mi faris grandan mispaŝon, ĉar mi perdis la tribunon por argumenti pli vaste ol en nur diskutlisto de la Konsilantaro.

Vi loĝas sur alia kontinento ol kie troviĝas la Centra Oficejo de UEA. Kiel ofte vi havos eblon renkontiĝi kun estraranoj kaj oficistoj de UEA?

— En mia laboro kiel redaktoro de Esperanto plej gravos renkontiĝo de ideoj, kaj tio estas tre facila afero nuntempe. Miaj ideoj renkontiĝas preskaŭ ĉiutage kun la ideoj de Mark Fettes, per retletero kaj eĉ per skajpo. Kun la ideoj de la aliaj estraranoj kaj oficistoj de la Centra Oficejo ili ankoraŭ ne renkontiĝas ofte. Tamen, tre plaĉos al mi reveni en Roterdamon, kie mi estis okaze de la UK en 2008 kaj gustumis la plej diversajn bierojn. Mi vere revas reveni tien por iomete malstreĉe ĝui la vivon kaj gustumi denove la roterdamajn bierojn. Ĉu vi scias, ĉu la UEA-estraranoj ŝatas bieron? Jen bona motivo por renkontiĝi kun ili vidalvide.

Kion vi volas aldone diri?

— Por fari grandajn aferojn, oni ne nur devas revi, sed ankaŭ plani, ne nur kredi, sed ankaŭ agi, ne nur kritiki, sed ankaŭ pagi la UEA-kotizon por 2014. Nia plej prestiĝa organizo povas kaj devas pli sukcese plenumi sian gravan rolon por nia afero, sed ĝi bezonas monon, monon kaj monon. Kaj ne forgesu, karegaj legantoj de Libera Foiro, ke oni aliĝas al UEA ne nur por ricevi revuon, sed por partropreni, kunlabori, kunfari. Mi en la lastaj 10 jaroj aŭ eĉ pli, ne aliĝis al UEA, ĉefe pro neglektemo pri la devoj de konscia esperantisto, sed ankaŭ foje pro manko de mono. Sed Osmo Buller povas jam de nun meti en la buĝeton tiun etan plian enspezon, nome, mian kotizon por 2014.

Fabricio Valle redaktos revuon Esperanto

— Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. — Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero.

Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.

La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de Brazila Esperantisto, kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave.

Ankaŭ por la revuo Esperanto Valle antaŭvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu laŭ li “transformiĝos en aktivan engaĝilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj E-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj.”

Gazetara komuniko de UEA

9-a Universala Kongreso en Berno 1913

Surbaze de la originalaj fontoj, la svisa aŭtoro de la artikolo unuafoje prezentas detalan raporton pri la diversaj kongresaj okazaĵoj, reĝustigante la faktojn, nomojn kaj ciferojn, kiuj ludis rolon dum tiu(j) kongreso(j). Aldonita al la enkonduko estas ampleksa dokumentaro, kiu enhavas ĉiujn gravaĵojn pri la UK de 1913 en Berno.

La dokumento estas elŝutebla ĉi tie.