Monthly Archives: August 2013

Tito kaj Esperanto

En la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto estas publikigita artikolo de Zlatko Tišljar pri Josip Broz Tito kaj ties rilato al Esperanto. Ĉi tiu artikolo aperis en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en ĉi tiu rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj, Jules Verne, Baudouin de Courtenay, Alfred Fried, Frigyes Karinthy kaj Bakin. La artikolo pri Tito estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/08/tito/

"Ĉu io nun estas nova?" (Vortoj de Komitatano Z)

«Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro en la historio de UEA, oni devus senti pli da vibrado en la aero», – ĉi tiel komenciĝas la komentario Ĉu io nun estas nova? de Komitatano Z, aperinta en la pasint-semajne dissendita postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (aŭgusto-septembro 2013).
Oni povas legi (kaj komenti) la plej freŝajn Vortojn de Komitatano Z ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/08/kz-4/

Du Idala tanka-i.

Yen la du tanka-i qui obtenis la triesma premio en la VIesma Konkurso di Tanka “Grau Miró”.

Inter la ruini
flugas la papiliono
sur la herbi.
Til la olda kastelo
arivis la printempo.


An la voyo
la flava florii
di printempo.
La vesperala vento
parkuras la planajo.

Le vita es tu canto

Nunquam lassa le tonos mutescer
Nunquam lassa le dolo vincer
Non te rememora le mute passato
lassa le cantos meliorar tu stato
Le vita prende e le vita dona
non pensa de cosas perdite
le donos que veni, veni ora
e debe ser recipite
Senti le rhythmo del secundas
minutas deveni melodias
accordos plena le horas
le dies son symphonias
Le vita es tu canto
lassa lo cata momento
plenar tote tu camera
cunar te, mi car puera
Inhala le tonos – le fresc aer
nunquam tu spirito va cader
nunquam le musica mutescera
ma sempre, sempre sonara 

Le pyramides

Millennio post millennio
in deserto sic e calide
sta le pyramides
Oculos mortal
los sempre admira
e quando le vetulos mori
le juvenes los reimplacia
Con calma le pyramides
sempre reguarda
le pais del fluvio longe
e del deserto ultra limites
Illos vide como le historia se repete
seculo post seculo
e como suffrentia e homine
sempre seque le un le altere
e como le grande fluvio
a vices deveni rubie
Illos ha vidite
polytheistas e monotheistas
e como le un deo
reimplaciava le multes
Illos ha vidite
pharaones e presidentes
acceder al poter
e postea cader
Quanto longe illos stara
ante que le arena los vorara,
ante que le oceano los prendera,
ante que le foco celeste
los finalmente devorara?
Le pyramides ha vidite
le florescentia del humanitate
-an anque illos spectara su morte?
Le historia es conservate
in hieroglyphicos, papyros,
rolos, libros e discos dur
e le futuro un die sera gravate
al superficies ancian del pyramides

TEJO elektis novan estraron

La komitato de TEJO vendrede en Nazareto elektis novan, sepmembran estraron. Siajn postenojn konservis prezidanto Łukas Żebrowski, ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski kaj kasisto Nico Huurman. En la estraro restis ankaŭ Boris Mandirola kaj Tina Tišljar el Kroatio.

Novaj estraranoj iĝis Veronika Poór kaj Alexandre Raymond. La estraron forlasis Sergeo Tyrin, kiu ne rekandidatiĝis, kaj Petra Smidéliusz, kiu ne estis reelektita de la komitato.

La negranda IJK en Israelo, kun cento da aliĝintoj, komenciĝis per antaŭkongreso, kiu ekis la 15-an de aŭgusto en Tel-Avivo. Okazis ekskursoj al la judortodoksa urbo Bnej-Barak, al Ĥajfo kaj al Jerusalemo.

La efektiva IJK estis malfermita en Nazareto lunde vespere la 19-an de aŭgusto. La kongreso pro lastmomenta ŝanĝo okazas ne en la antaŭe planita ejo, sed en lernejo nomita laŭ la palestina politikisto Tawfiq Ziad. Li estis komunista urbestro de Nazareto, kaj forpasis en aŭtakcidento en 1994, survoje reen el Jeriko, kie li renkontis Jasir Arafat, kiam tiu revenis el ekzilo.

En la malferma vespero de la kongreso parolis Ramiz Jaraisy, la nuna urbestro de Nazareto, en la hebrea, kun samtempa tradukado al Esperanto. Marde okazis la unua kunsido de la komitato de TEJO. Merkrede okazis ekskursoj kaj nacia vespero.

En ĵaŭdo entute kvar raketoj estis pafitaj el Libano direkte al norda Israelo. Unu el ili falis en Nahariya, 35 kilometrojn de Nazareto, kie okazas la IJK. En vendredo Israelo venĝis, sendante atak-aviadilojn al suda Libano, kie ili laŭ israelaj raportoj trafis “teroristan celon”.

Tamen la militaj agoj ne tuŝis la kongreson. Pri la raketoj la kongresanoj eksciis nur el la amaskomunikiloj. Ĵaŭde en la kongresejo okazis interalie prelegoj pri lingva justeco, pri mondcivitaneco kaj EU, kaj vendrede la komitata kunsido, dum kiu estis elektita la nova estraro.

En sabato estas planata interalie nova ekskurso, kaj en dimanĉo okazos internacia vespero. Dimanĉe okazos ankaŭ la fina kunsido de la komitato de TEJO. Ĝis nun la komitato aprobis la jarraporton kaj la financan raporton. Dimanĉe la komitato diskutos la laborplanon.

La kongresejo estos fermita lunde matene.

Pluvia estive

Pluvia estive 
                       refresca me un poco
intona un canto 
                            del autumno approchante
evelia mi spirito 
                             con tonitro lontan
lassa le sol 
                    affundar se in le nimbos
evelia le atmosphera 
                                     e lassa me sentir
le amene illusion 
                               de levitation
solo sensibile 
                        post pluvias estive

UEA anoncis konkurson pri redaktora posteno

La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

  • sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
  • vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
  • mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano;
  • nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;
  • laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

Surbaze de tiuj dokumentoj — kiuj atingu la CO antaŭ la 30-a de septembro — oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.

Gazetara komuniko de UEA

Redaktoro serĉata

UEA serĉas kandidatojn por la posteno de redaktoro de la revuo Esperanto. La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.
Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/08/gk/

2013 Hungario

Hungario hieraŭ travivis varmetan, parte nuban tagon. Ĝuste antaŭ 930 jaroj estis deklarita kiel sanktulo Stefano la 1-a, la unua reĝo de mezepoĥa Hungario, kiun hodiaŭa Hungario rigardas kiel sian antaŭiranton, festante la 20-an de aŭgusto kiel sian nacian tagon.

Hungario troviĝas sur grava kruciĝejo de vojoj, nome E60 de Germanistano al Rumanio kaj paralelaj vojoj E65 kaj E75 de Pollando al Grekistano. La plej grandaj fejsbukaj amikoj de hungarianoj estas slovakianoj kaj rumanianoj. La plej granda komerca partnero de Hungario estas Germanistano.

Jen iom da novaĵetoj:

  • 2013-07-23 | 2 456 497 | 150 155 DE    | La Centro de Simon Wiesenthal komencis publikan kampanjon en Germanistano por alporti al juĝistaro la lastajn vivantajn naziajn krimulojn de la dua monda milito.
  • 2013-07-27 | 2 456 501 | 150 151 HU    | Hungaria ĉefministro Viktor Orbán diris, ke Hungario repagos siajn pruntojn de la Internacia Monunua Fondaĵo ĉi-somere, je monatoj pli frue ol planite.
  • 2013-07-29 | 2 456 503 | 150 151 RO-MS | Kvin homoj mortis kaj unu virino estis vundita pro akcidento de helikoptero ĉe Tăureni, centra Rumanio.

EU subtenis tri projektojn de E@I

La teamo de la asocio E@I krom poresperanta agado okupiĝas ankaŭ pri EU-projektoj (ĉefe lingvoinstruaj). Ĉi-jare EU decidis subvencii tri projektojn el tiuj, kiujn E@I (kun)proponis. Unu projekton E@I mem kunordigos, en la du aliaj ĝi estos partnero. La subtena sumo, kiun ricevos E@I kaj ĝiaj partneroj, estas iom pli ol unu miliono da eŭroj.
Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/08/227ei/

Haiku 42

File:Moon 25 03 2011 (5558208884).jpg



kant la grilii -
nur un stelo
e la kreskanta luno



La normala metriko por irga haiku povas esar 5-7-5, ma ne mustas esar ol. Multi skribas haiku-i ube nur la metriko esas bone, ma la haijin (skriptero di haiku-i) aparas en la poemo e pro to anke desaparas la haiku.  Ca haiku havas la normala metriko di 17 silabi ma kun altra formo, nome 5-5-7 qua anke esas valida en la haiku. Ni havas multa libereso dum skribar haiku-i!

Kongresa sezono en Esperantujo

En la postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis pluraj artikoloj pri la “Kongresa sezono” en Esperantujo. La artikoloj pri la 86a SAT-Kongreso en Madrido (Hispanio), 46a Konferenco de ILEI en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz (Germanio), kaj pri la Somera Esperanto-Studado 2013 en Martin (Slovakio) estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/

SAT pripensas liberigon de PIV

Iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) partoprenis ĝian 86-an Kongreson en Madrido, kiu okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto sub la devizo “Esperanto: taŭga ilo por sociaj luktoj”. La organizantoj estis plejmulte anoj de SATeH (SAT en Hispanio).

La kongresejo estis komforta studenta domo en la universitata kvartalo, kie oni loĝis, manĝis kaj disponis taŭge ekipitajn salonojn, eĉ klimatizitajn. Vegetaranoj kaj veganoj kontentis kaj instigis noti en la Gvidrezolucio, ke “ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto”.

Kongresanoj multe laŭdis la organizantojn, kiuj kaj ebligis kontaktojn kun lokaj maldekstraj neesperantistoj kaj prizorgis akuratan disvolviĝon de la kongreso, kies programeroj estis pli abundaj ol en kelkaj pasintaj jaroj. Sekvis tritaga postkongreso konsistanta el tuttagaj ekskursoj.

Grava parto de ĉiu SAT-kongreso estas la malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie oni traktas ĉiujn aferojn de la Asocio – ĉi-jare kvin. Apartajn kunsidojn havis la frakcioj ekologia, sennaciista, komunista, liberecana, la Vegetara Sekcio kaj la Poresperanta Fako.

Aparte riĉa estis la kultura flanko de la kongreso. Koncertis Jomo dum tuta vespero, kantis parto de la koruso Interkant’, gvidata de Franjo Leveque, kaj unu el la altaj punktoj estis la apero de la indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj. Miguel Fernández deklamis el sia nova libro Poezio: armilo ŝargita per futuro, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio ĵus eldonita de SATeH.

La kontaktiĝo kun hispaniaj politikaj aktivuloj okazis en pluraj aranĝoj. En podia diskuto de aktivuloj de la gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la traduk-reto Tlaxcala okazis opini-interŝanĝo pri “Esperanto ekster Esperantujo – Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj”.

Ĉi-konekse la kongresa Deklaracio notas la pretecon “en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj”. Dum unu ekskurso granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato klarigis ĝian funkcimanieron.

Estis montrita la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. La filmo montras kaj diversmaniere reflektas la situacion de enmigrintoj en Hispanio. Aperas en ĝi Pedro Sanz, aktivulo de SATeH, kiu prezentis la ideon de sennaciismo al la hispanlingva publiko.

Salutis la kongreson homoj kaj grupoj, kun kiuj SAT-anoj havas rilaton: interalie la poeto kaj aktivulo en la Unuiĝinta Maldekstro (Izquierda Unida) Luis Garcia Montero, la disktrikta federacio de Bais Llobrega de CGT, la Komisiono pri internacia solidareco de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (IWW), la Laborista kunordigantaro (COS) kaj Alan Woods de la Internacia Marksisma Tendenco (IMT).  Dum la kongreso Tonyo del Barrio prelegis pri Esperanto kaj SAT por eksteraj vizitantoj.

La laborkunsidoj devis dediĉi multe da tempo al du malsufiĉoj en la aktuala SAT-agado. Unue, la neregula aperado de Sennaciulo evidentigas, ke necesas fortikigi la redaktan skipon kaj aktivigi pli da verkemuloj en la membraro. Dum la kongreso oni faris kelkajn paŝojn tiudirekte – kaj oni vidos dum la venonta jaro, ĉu ili sufiĉis.

Due, oni devis konstati, ke lamas precipe (sed ne nur) la anglalingva informado pri Esperanto kaj SAT. Pri nacilingva informado okupiĝas kaj SAT mem kaj ĝiaj LEA-oj (kontrakte kunligitaj lingvoregionaj resp. landaj asocioj). Malvigliĝis SATEB, la brita LEA.

La kongreso rezoluciis, ke la Plenum-Komitato estigu “la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla”. Kvankam la LEA-oj ne estas “filioj” de SAT kaj mem havas la finan decidrajton, kongresanoj sugestis pristudi la eblon rekonstitui kelkajn el ili laŭ la lingvoregiona principo. Tio koncernas precipe la britan SATEB kaj la hispanian SATeH, nun landaj asocioj, sed potenciale agadpovaj en la tutaj mondregionoj anglalingva kaj hispanlingva. Tio restas ne ĝisfine eldiskutita.

La agado de Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) povas pli kontentigi. Aperis finfine, kvankam kun ĝena malfruo, la longe atendita filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis. Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj planis ĝian disvastigon. Montrinda estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir’: BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj, volumo de bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj. Ambaŭ vendiĝis en la libroservo kune kun pluraj aliaj novaj eldonaĵoj de SAT-EFK.

La kongreso dum sia fina laborkunsido rezoluciis ankaŭ, ke “la PK [Plenum-Komitato] studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos”, kaj ke “la PK kontraktu kun la redaktantoj de PV por ĝia papera eldono kiel eble plej baldaŭ”.

La debato pri la maniero kaj grado de tiu “liberigo” tamen ĵus komenciĝis. Pli frue aperis la ideo pri plena “liberigo” de la datumoj, sed ankaŭ ekzistas la ideo pri konservo de la kopirajto kaj malmultekostaj PIV-eldonoj en ne-riĉaj mondopartoj. Pro tempomanko diskuto pri la respektivaj meritoj de la du vidpunktoj ne okazis dum la kunsido, sed ĉiuj konsentis pri la formulo, laŭ kiu la Plenum-Komitato studu la demandon.

Raportis Gary Mickle

Le lingua del montanias

Parla tu dulce lingua, mi amico
celate tan longe inter montanias
Lassa le mundo al fin audir lo!
Un filia del latino illa es
e ha su unic nuance
del suavitate romance
Io comprende multe verbos
sin previe studio
Io comprende le contexto
ma non le detalios
Io vole apprender plus
ergo, parla a me cata die
usque a le nebulas alpin
sera dispersate
e le belle village in le valle
devenira toto visibile
Que tu dulce lingua romancio
como tu, mi amico, longemente vivera!
Que tu filios e neptos lo parlara
con gaudio e orgolio! 

Mi nove domo

Tu me trova ci
ubi nemo credeva que alcuno mora
inter flores in colores inexpectate
e vetere, deteriorate tapises
Mi nove prospecto non es tanto ample
ma io vide plus de detalios

Toto cambiara
Le grande unda venira
io resta ci e lo attende sin resistentia
sapente que io ascendera al superfacie
trans le torrente del aqua agitate

Io me ha movite al montania
e al mesme tempore me approximate al solo
Ci il ha minus de personas
ma in vice aves inusual

Cata die mi biciclo me transporta
rapidemente al velle que io cognosce tanto ben
io vacilla inter lo nove e lo vetere
e cata vice quando io gira a un nove via
io senti como le momento presente
con su manos del ceramista
forma le argilla del passato
al potto del futuro
plenate con le aqua del spero

Le memoria del aqua

Le memoria del aqua
sanante, curante
ancora es un mysterio
Bebe un gutta
del inconcipibilitate
e senti le miraculo
Si tu vole comprender
tu deveni confundite
Si tu vole creder
tu attinge pace
Si tu vole ser sanate
tu deveni curate
Lassa le liquido
circumferer te
descende al mar vivente
e lassa lo baptisar te
in le nomine del Presentia Incognite
que es preservate in le memoria
del aqua sanante

Kontraŭgeja leĝo malebligas UK-n en Rusio

Dum sia ĝenerala kunveno en Rejkjaviko Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG) akceptis rezolucion, kiu esprimas grandan ĝojon pri la situacio rilate gejajn rajtojn en la kongreslando. “Islando troviĝas en la avangardo de la landoj kiuj serioze strebas al respekto de la homaj rajtoj sendepende de seksa orientiĝo kaj seksa identeco”, LSG konstatas.

La rezolucio laŭde mencias la urbestron de Rejkjaviko, Jón Gnarr, kiu forte protestis pri la atakoj kontraŭ gejaj rajtoj en Moskvo, kaj proponis interrompi la partnerajn kontaktojn inter la ĝemelurboj Rejkjaviko kaj Moskvo. La rezolucio de LSG ricevis atenton ankaŭ en nacilingvaj amaskomunikiloj.

Libera Folio demandis al la prezidanto de LSG, Randy Dean, kiel estiĝis la ideo pri la rezolucio, kaj kia diskuto antaŭis la decidon pri ĝia ekzakta formo.

Randy Dean: – Mi demandis dum la kunveno ĉu estas rezoluci-proponoj kaj ĉu eble taŭgus fari rezolucion pri la stato de gejaj rajtoj en Islando.  Surprizis nin la progreso en Islando egaligi la rajtojn de homoj malgraŭ sekso aŭ seksemo.  La propono ŝajnis esti tuj populara.  Estis menciita, ke tiu nuna bonstato de GLAT-rajtoj [vidu gloson] en Islando estas plej bone montrita en la personoj Jóhanna Sigurðardóttir (eksa ĉefministro) kaj Jón Gnarr (urbestro de Rejkjaviko).  La intenco estis fari pozitivan rezolucion honorante la landon kaj tiujn du homojn.  Ne estis kontraŭoj.

Libera Folio: La rezolucio kun aprobo mencias la proponon de la urbestro de Rejkjaviko rompi la partnerajn kontaktojn kun Moskvo pro malpermeso de gejaj manifestacioj en la urbo. Ĉu vi opinias, ke rompo de kontaktoj estas bona maniero “igi la mondon pli justa kaj feliĉa”, kiel tekstas la rezolucio?

Randy Dean: – Nu, fakte la propono de Jón Gnarr estis reverki la rilatojn inter Rejkjaviko kaj Moskvo eble ĝis la punkto de nuligo de la ĝemeliĝo inter la du urboj.  La fina decido restas kun la ministro pri eksteraj rilatoj.  Mi ja persone subtenas la ideon, ke oni devas protesti leĝojn, kiel tiu aprobita de la rusa parlamento kontraŭ la rajtoj de GLAT-homoj. Aliflanke mi ne subtenas la rompon de ĉiuj kontaktoj.  Mi esperas, ke ju pli da kontakto kun pozitivaj ekzemploj de GLAT-homoj kaj iliaj subtenantoj (kiel Jóhanna kaj Jón Gnarr), des pli da progreso okazos en la socio.

Libera Folio: Rusaj esperantistoj kelkfoje invitis UEA-n organizi la Universalan Kongreson en Rusio. Ĝis nun tio pro diversaj kialoj ne okazis. La novaj kontraŭgejaj leĝoj en Rusio lastatempe en multaj landoj kondukis al proponoj de bojkoto aŭ nuligo de la vintraj olimpikoj en Soĉi, kaj eĉ al komparoj kun la olimpikoj en Berlino 1936. Ĉu laŭ vi en la nunaj cirkonstancoj estus bone, ke UEA kongresu en Rusio?

Randy Dean: – Se estus Universala Kongreso en Rusio sub la menciita leĝo, LSG estus en malbona situacio.  Ni verŝajne ne povus havi kunsidon nek eĉ personajn diskutojn pri la stato de GLAT-homoj.  Pro tio mi persone ne subtenus UK-on en Rusio nun. Mi tute ne kontraŭas la rusan Esperanto-movadon, kaj neniam spertis diskriminacion de rusaj samideanoj. La espero estas, ke la esperantistoj laboros por egaligi la leĝojn rilate al sekso kaj seksemo.

En 2008 la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, vizitis Moskvon por esplori la cirkonstancojn por eventuala Universala Kongreso tie. Fine la estraro de UEA tamen decidis aranĝi la kongreson 2010 en Havano, Kubo, kie la ĝenerala situacio rilate la homajn rajtojn apenaŭ estas pli bona ol en Rusio.

Libera Folio turnis sin al Osmo Buller por demandi, ĉu laŭ li UEA entute povas kongresi en landoj, kie bazaj homaj rajtoj ne estas respektataj.

Osmo Buller: – Mi respondis al via demando tri jarojn antaŭ ol vi faris ĝin, nome en la artikolo “Neŭtraleco en praktiko: ne juĝi sed eduki” en “Esperanto” 2010:5. Tie mi skribis, ke kvankam UEA ne juĝas pri la politiko de la kandidata lando, UK ne nepre eblas ĉie. UEA devas povi libere kunmeti la kongresan programon. Ankaŭ fakaj asocioj k.a. movadaj instancoj, kiuj kunlaboras kun UEA, devas povi okazigi en UK siajn proprajn aranĝojn. Feliĉe en la kazo de tiuj UK-oj, kies lok-elekton mi partoprenis, neniam iu lando estis rifuzita pro tio, ke iu politika aŭ religia asocio aŭ ekzemple samseksemuloj ne rajtus tie kunsidi.

Libera Folio: Ĉu en la nunaj cirkonstancoj vi trovus konsilinde aranĝi Universalan Kongreson en Rusio?

Osmo Buller: – Pro la leĝo, kiu malpermesas “propagandon de samseksemo”, kunsido de LSG verŝajne ne estus ebla dum UK en Rusio. Nur tion mi povas konkludi el ĉio, kion mi legis pri la aplikado de tiu absurda leĝo. LSG estas faka asocio, kiu estas en oficialaj kunlaboraj rilatoj kun UEA jam ekde la UK en Havano en 1990. Pro tio UEA devas povi garantii al ĝi la eblecon okazigi publikan kunsidon en ĉiu UK kaj ankaŭ informi pri ĝi. Tio kompreneble en neniu senco signifas “propagandon de samseksemo”, sed la gardistoj de tiu leĝo verŝajne pensas alie.

La leĝo, kiu oficiale malpermesas “propagandon de netradiciaj seksaj rilatoj al neplenkreskuloj” estis akceptita de la rusia parlamento la 28-an de junio kaj subskribita de prezidento Vladimir Putin la 30-an de junio. Laŭ la leĝo estas malpermesite en ĉeesto de neplenkreskuloj aserti, ke gejaj kaj geaj rilatoj estas socie samvaloraj.

Ankoraŭ ne klaras, kiamaniere la leĝo estos praktike aplikata, sed gejaj organizaĵoj en Rusio timas, ke ĝi interalie povos gvidi al pliiĝo de la jam multaj sinmortigoj inter samseksemaj lernejanoj, ĉar estas malpermesite rakonti al ili, ke iliaj sentoj estas normalaj aŭ helpi ilin kontaktiĝi kun aliaj samseksemuloj.


Gloso: GLAT estas akronimo uzata kiel ariga termino por: Gejoj, Lesbaninoj, Ambaŭseksemuloj kaj Transgenruloj.