Monthly Archives: July 2013
Rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA 2013
Poezio:
- Unua premio: Nicola Ruggiero pro “Okazis iam”;
- Dua premio: Benoît Philippe pro “Atena taverno”;
- Tria premio: Nicola Ruggiero pro “Nur korvoj du”.
Partoprenis 32 verkoj de 17 aŭtoroj el 15 landoj.
- Unua premio: ne aljuĝita;
- Dua premio: Ewa Grochowska pro “Parentezo”;
- Tria premio: Jesper Jacobsen pro “La punĉbovlo de la diablo”;
- Honora mencio: Ewa Grochowska pro “Eskapo”.
Partoprenis 24 verkoj de 12aŭtoroj el 10 landoj.
- Unua premio: ne aljuĝita;
- Dua premio: ne aljuĝita;
- Tria premio: Luiza Carol pro “Tempo rabita”;
- Honora mencio: Nikolao Uzunov pro “Veronia”.
Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.
- Premio “Luigi Minnaja”: Jorge Camacho Cordón pro “De hajko al hajko”, kaj Lena Karpunina pro “Aliro al la mistera Jean Ribillard”;
- Dua premio: ne aljuĝita;
- Tria premio: Dimitrije Janicic pro “Cent jaroj de originala Esperanto-literaturo en Serbio”.
Partoprenis 1 verko de 1 eldonejo el 1 lando.
Le horologio solar
pro l’Antiquos tu le tempore monstrava
Al dies insolate l’umbra vadeva
preter cifras roman
Al dies nebulose tu nihil diceva
e in umbras Chronos se perdeva
Tanto longe como le sol va sequer
su orbita exactemente
longe tu remane, firme gnomone
Komitato akceptis elspezon de 100.000 eŭroj por retejo
La komitato de UEA akceptis la proponitan buĝeton preskaŭ unuanime. En la diskuto oni menciis ankaŭ “sanigan efikon” de Libera Folio, kiu “daŭre pendas ĉe nia nuko”, laŭ vortoj de prezidanto Mark Fettes. Granda demando kompreneble estis la propono uzi 100.000 eŭrojn el la asocia kapitalo por renovigi la retejon.
Defendantoj de la ideo referencis al vortumo de la propono, kio ne signifas tujan forprenon de 100.000 eŭroj el la kapitalo, sed apartigon de monrezervo por la konstruo de la retejo. Tiu vortumo tamen rajtigas la estraron forpreni el la kapitalo maksimume tiun sumon por la retejo. Ĝenerale, pri la uzo de kapitalo decidas formale la estraro de UEA, sed kiam okazas io nekutima, estas laŭ la prezidanto bone peti benon de la komitato.
Komitatano Maurelli petis la estraron klarigi al la membroj, kio okazos kun la retejo tiel ke la membroj konsciigu pli graveco de la renovigo de la retejo. La komitato donis sian benon kun granda plimulto, nur tri sindetenoj aperis kaj nenia kontraŭa voĉo.
La tuta buĝeto de UEA estis akceptita post pli ol unuhora diskuto – kun kvar sindetenoj kaj kun nenia kontraŭa voĉo.
En la buĝeto la plej tiklaj aferoj estis movada evoluigo al kiu estis aldonita du mil eŭroj, unu milo al edukado kaj unu milo al eksteraj rilatoj. La reprezento de ILEI en la komitato forte pledis por kreskigo de la buĝeto por edukado, kie laŭ la buĝeta propono okazis proporcie granda malkresko de 7.000 eŭroj dum 2013 al 3.000 eŭroj en 2014.
Post amendo la sumo nun estos 4.000 eŭroj. La aldonita milo estis post diskuto prenita el vojaĝkostoj de la estraro. Jam dum du antaŭaj jaroj, 2011 kaj 2012, la vojaĝkostoj de la estraro estis sub-buĝetitaj, kaj praktike kostis milojn da eŭroj pli ol estis buĝetite.
La subtenantoj de la propono ŝpari monon de la vojaĝkostoj de la estraro opiniis, ke tute ne necesas la kutima aprila estrara kunsido en la Centra Oficejo, sed ke la estraro anstataŭe kunvenu rete. Nur kelkaj komitatanoj atentigis ke nun estas pli da ekstereŭropaj estraranoj ol dum antaŭaj jaroj kaj evidente la vojaĝkostoj estos pli altaj. Laŭdire iuj estraranoj estas pretaj rezigni pri parto de siaj vojaĝkostoj.
Alia amendo estis forpreno de mil eŭroj el la dissendokostoj de Jarlibro (laŭ buĝeto 7.500 eŭroj). Tiu ŝanĝo ne estis akceptita kun simila unuanimeco. Multaj komitatanoj esprimis maltrankvilon pri la sorto de la Jarlibro, kiu laŭ ili por multaj el la membroj estas la sola konkretaĵo kiun ili ricevas pro sia membreco.
Kvankam la realaj sendokostoj en 2012 estis 6500, kiuj samkiel nun estos en la buĝeto por 2014, la amendo ne antaŭvidas altigon de kostoj ĉe ekspedoservoj. La Centra Oficejo laŭ la ĝenerala direktoro Osmo Buller faras ĉion eblan por redukti la kostojn – sed neniel certas, ke la prezoj restos ĉe la sama nivelo kiel ĉi-jare.
La propono estis akceptita kun 23 poraj voĉoj, 15 konraŭaj kaj 6 sindetenoj. La ŝparita sumo de 1.000 eŭroj estis laŭ propono de Francesco Maŭrelli aldonita al eksteraj rilatoj. Tiu aldono okazis jam post la decido pri malaltigo de vojaĝkostoj, ĉar la originala amendopropono celis nur ŝpari monon. La transmeto de la mono al alia konto estis tamen poste akceptita per unuanima voĉdono.
La buĝeto enhavas 3,3-procentan kreskon de la baza membrokotizo je 2 eŭroj, al 63 eŭroj. Tio tamen ne signifas similan kreskon de la enspezo el la kotizoj, ĉar la konservative farita buĝeto estas pesimisma pri la membrokvanto.
Tamen neniu atentigis en la diskuto pri la plej granda malkreso de la kostoj, kiu okazos ĉe salajroj. Temas pri malpliiĝo de unu oficisto en la Centra Oficejo. La kostoj por la salajroj estos por 2014 entute (inkluzive de socialaj kostoj) je pli ol 30.000 eŭroj malpli grandaj ol laŭ buĝeto por 2013.
Laŭ la klarigoj de la respondeculoj, la financa situacio de UEA simple ne permesas pli da kostoj, kaj tial la tuta sumo de kostoj fakte malkreskos de ĉ. 509.000 eŭroj al ĉ. 462.000 eŭroj. Tio signifas ŝparon de preskaŭ dek procentoj. La plej signifa malkresko de la kostoj estas ĝuste ĉe la oficistaro, kiu kovras preskaŭ du trionojn de la ŝparo.
La buĝeto de la fondaĵoj antaŭvidas kompletan nuligon de la kapitalo en fondaĵo Afriko. Tie la rezulto jarfine 2014 estos nulo pro la subteno de UEA al la organizado de Afrika kongreso en Benino jarŝanĝe, de decembro 2013 ĝis januaro 2014. Ankaŭ ĉe volontula fondaĵo ”manko de donacoj, aldone al malalta rento, fariĝas alarmaj.” La fondaĵoj fakte estas la plej grava financanto de la aktiva agado, kiu en buĝeto de UEA havos kategorion “movada evoluigo”, kaj por kiu en la ĝenerala buĝeto estas rezervita nur malmulte da mono.
La komitato elektis ankaŭ novajn komitatajn revizorojn: Loes Demmendaal kaj Renato Corsetti. Corsetti ricevis ĉiun el 39 validaj voĉoj, dum ĉe aliaj elektoj estis aŭ unu-du sindetenoj aŭ kontraŭaj voĉoj. La nova konsisto de financa komisiono estas Nico Huurman, Flory Witdoeckt kaj Gianfranco Polerani. Tiuj elektoj estis iom aliaj ol la originala propono de elektokomisiono, ĉar du kandidatoj, Josep Franquesca Solé kaj Marcel Delforge, ne estis elektitaj komitatanoj C, kaj tiel ili ne povis kandidatiĝi por tiuj postenoj.
Mankis raporto de la subkomitato pri scienca kaj faka agado, kie la tempon forprenis diskutoj pri organizado de faka forumo.
Nova UEA-estraro pagos 100.000 eŭrojn por retejo
La subkomitato pri administrado kaj financoj de UEA dum sia kunsido en Rejkjaviko en ĵaŭdo decidis uzi 100.000 eŭrojn el kapitalo de UEA por farado de nova retejo. La malofta decido estis farita preskaŭ unuanime. Ĝin subtenis ĉiuj ĉeestantaj komitatanoj krom la eksa estrarano Loes Demmendaal, kiu sindetenis, ĉar la propono ne inkluzivis sanĝon en la spezokonto. Tiu detalo signifas, ke la kapialo estas uzata kvazaŭ preter la kuranta agadobuĝeto de la asocio.
La uzo de centmil eŭroj el kapitalo praktike signifos ĉiujaran perdon de rento de ĉ. 2.000 eŭroj. La decido estis farita laŭ propono de la nova estraro, kiu tiel malfermis pordon al politiko uzi kapitalon por kurantaj elspezoj. Ĝis nun la kapitalo de la asocio estis tuŝita nur esceptokaze.
La plej lasta tia kazo estis en 2003, kiam oni decidis uzi 300.000 eŭrojn por renovigo de la oficeja domo. Tiu enspezo tamen estis investo, kiu samptempe signifis plialtigon de la valoro de la oficeja domo. Tiel en la praktiko la mono nur iris el unu konto al alia, ĉar la bilanca voloro de la oficeja domo estis altigita.
Nova retejo por la asocio tamen ne estas nemoveblaĵo, kiun en kazo de neceso eblus vendi, aŭ kiu altigus la kapitalon de UEA, kvankam la plej favoraj subtenantoj de tiu decido efektive revas pri eventuala gajno – en formo de pli da membroj aŭ novaj donacoj.
Reale la efiko tamen povas esti eĉ negativa, se la donacemo de membroj falas pro tro facilanima financa politiko. Precedencon eblis aŭdi jam ĵaŭde en la koridoroj de la kongresejo, kie unu veterana esperantisto komentis la junularan programon kiu ĉiuvespere finiĝis per ”drinkumado”. La veterano ne volas donaci monon al tiel alkoholema organizaĵo.
La decido elspezi 100.000 eŭrojn estis akceptita sen ajna detala plano pri la nova retejo, nur surbaze de ĝenerala scio, laŭ prezidanto Mark Fettes, kiom kutime kostas tiaj retejoj. Li pli frue havis spertojn pri retejoj de lernu.net kaj aliaj kiujn parte financis Esperantic Studies Foundation. La sumo estas pli alta ol la kostoj de revuo Esperanto por unu jaro kaj ili egalas al triono de la mono uzata por salajroj de UEA-oficistoj dum la jaro.
Jam pli frue la laboroj por renovigi la nunan retejon de UEA estis haltigitaj, pro la plano komplete renovigi la retejon.
La nova retejo eventuale havos ankaŭ sistemon por kontroli kaj eble eĉ fari transpagon rete, kio ĝis nun neeblis pro sekurecaj kialoj. Tamen, kiel atentigis Boris Mandriola la nuna sistemo per letero aŭ retpoŝto estas malpli sekura ol ajna sekura sistemo. Malgraŭ tio, kiel atentigis Osmo Buller, ĝis nun ne okazis eĉ unu trompo en kontosistemo de UEA. Kiam petoj pri transpagoj aperas retpoŝte aŭ letere, la oficisto, kiu plenumas la pagon povas okaze de dubo aŭ nekutima pago, kontroli la aferon de la kontohavanto.
La nova estraro de UEA ŝajnas alpreni pli facilaniman sintenon al finacoj ol la antaŭaj estraroj, kvankam la prezidanto Mark Fettes emfazis ke li subtenas konservativan financan politikon. Tio laŭ li signifas, ke la estraro ne uzu monon kiu ne ekzistas, kaj ekzemple ne buĝetu donancojn aŭ subvenciojn, pri kies ricevo ne estas garantio. La plej signifa redukto en buĝeto tamen estas ĉe la salajroj por oficistoj, kio estas laŭ ĝenerala direktoro Osmo Buller ”tre timiga”.
La subkomitato akceptis la buĝetproponon por la definitiva decido fare de komitato en vendrero. La buĝetpropono ne estas en linio de ambicia strategia laborplano, ĉar ekzemple la mono por movada evoluigo iom draste falos. Kiel komentis nova ĝenerala sekretario Stefan MacGill, rememorante la vortojn de iama ĝenerala direktoro Victor Sadler, ”planado sen financa planado estas sensenca”.
Deman le celo videra tu alas
PROMENAR EN PARIS
Hike adjuntite esas texto di artikleto quan me redaktabis plura dii ante nun lor vizito e promenado en Paris. Me kelkete emendis ica texto.
” Hodie dum la posdimezo, me flanadis en la Quartero Latina di Paris. La vetero esis sunoza e varma, ma ne troe. Me komencis per adirar la palaco di Luxemburg, qua esas la kunveneyo dil senatani di Francia. Ica bela palaco cirkondesas da vasta ed agreabla gardeni e boski. Ma, quankam me prizas irar adibe, me ne restis longatempe en ta loko. Pose me iris a la anciena stradi, qui evas de la tempo ante la destrukti da prefekto Haussmann dum la mezo dil XIXma yarcento. La romantikeso e charmo di ta anciena stradi regretigas la ecesiva ed exajerita rinoviguri dal aludita prefekto Haussmann, ilqua transformis Paris a tro eleganta urbo borgezal di ca XIXma yarcento. La antea Paris esis samatempe plu plebeyal e plu aristokratal ed anke plu fantazioza. Ma la stradi lore, ofte, esis tro streta (tre oportuna por sedicii e strado-kombati) e ne tre neta ; vere la higieno-kondicioni ne esis bona. La labori efektigita da Haussmann plubonigis la situeso carelate, ma on povas regretar ke tro multa destrukti facesis sen absoluta neceseso. La Kafeeyo PROCOPE (segun la nomo di anciena kronikisto Bizancana) jacas en la splendidega anciena stradeto, quan me vidigas hike por ilustrar mea texto. Ol aspektas mem plu bela e plu pitoreska kam sur ica fotografuro ed onu ne povas imaginar ulo tala kande onu ne konocas ol. La etoso di ol esas tante feal ke ol superiras omna imaginaji romantika di Hollywood. Multa turisti di omna landi venas adibe (kande li esas bone informita) ed admiras kun joyoza astono ica ancienaji. La vicina stradi esas omna agreabla, jolia, romantika e reviganta. Esas ofte estaleyi enstrade ube on povas komprar kozi tre diversa. Ultre lo, on trovas omnaspeca anciena vendeyi (o qui aspektas tale) : juveleyi, libro-vendeyi (anciena libri), kuki- e pani-vendeyi, restorerii, drinkeyi, teo-vendeyi ed anke mem vendeyi pri naturala produkturi ube on povas pluse komendar vejetarana repasti tote pronta. La nombroza turisti, vice fushar l’atmosfero, opozite fitas tre bone kun ca loki ed adjuntas a lia agreableso. Kande me vizitas la Quartero Latina, me deskovras sencese nova (por me) anciena e romantikega stradi. E ne esas nur la Quartero Latina. En Paris esas anke mult altra loki vizitinda e tote aparte le Champs Elysées, olqui esas la maxim eleganta loko di la chefurbo di Francia, e, probable un de la maxim bel avenui dil mondo (mea samlandani dicas la maxim bela). Anke ibe la vicinesanta stradi esas belega, quankam tre diferanta de la Quartero Latina, ma la etoso ibe esas plu severa e kolda. Me regretas ne povir juar Paris dum mea yuneso, nam dum-semane me laboris, e lor la semanfino me esis tro fatigata por explorar serioze ica urbo. Erste depos ke me esas retretinto, me povas flanar e promenar segunvole en Paris. Regretinde, me fatigesas rapide pro mea evo e me ne plus povos agar ico dum multa yari (mem se me esus vivonta ankore dum longa tempo). Tamen kande me promenas en Paris, cirkondata da la turbo ube esas multa yuna homi, me havas l’impreso esar ipsa yuna (o preske yuna) kontre ke se me habitus en mikra urbo provincal, me havus l’impreso ja preparar mea enterigo. En Paris, juste o nejuste, on havas l’impreso esar en ulaspeca “urbo eterna”.”
Mi Estive (orginal poema)
Ci es mi unesim litt prova scrir un poema originalmen. Yo ha provat usar rimes e atente pri li númere del síllabes.
MI ESTIVE (original poema de me))
Yo es solmen un litt flicca,
Quo yo save del munde?
Yo es ancor sin grand pecca,
U fini ti bell unde?
Mi reves vola quam avies,
al alt blu lucent ciel,
yo ama ti estival dies,
li vive es vermen bell.
Yo senti li tepid vente,
Caressant mi capilles,
yo tre jui ti momente,
Brilliant quam scintilles.
Li sole ride calidmen,
Yo jace in li prate,
Li nubes passa rapidmen,
Yo ne save mi fate.
Esperanta vetero en Islanda televido
Retaj entreprenoj forprenas kongresajn enspezojn
La kunsidon partoprenis oficistoj de la Centra Oficejo de UEA: Osmo Buller, Pasquale Zapelli, Stanka Starčević, Roy McCoy, Clay Magalhães kaj Tobiasz Kaźmierski. Krome en la salono estis ankaŭ Stano Marček, kiu iom poste mem gvidis la kunsidon de legantoj de la revuo Esperanto. Krome la kongreson ĉeestas ankaŭ Ionel Oneţ, kiu tamen laboris en libroservo kiun sekve ne necesis fermi por tiu horo. La kvanto da helpantoj kaj deĵorantoj estas iom mankohava en la ĉi-jara kongreso.
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, informis, ke ne okazis ŝanĝoj en la personaro de la Oficejo post Hanoja kongreso, sed ke ŝanĝoj aperos, venontjare ĉar jam aŭtune Roy McCoy pensiiĝos. La asocio laŭ Osmo Buller ne havas financan eblon dungi anstataŭanton por Roy McCoy, sed necesas dividi liajn taskojn inter la nunaj oficistoj.
La publiko eksciis pri sekvoj de la ĉiam pli grava rolo de interreto, kiuj jam portis pliajn ŝarĝojn al organizantoj de Esperanto-kongresoj. Iam UEA funkciis kiel peranto de flugoj, kaj ricevis el tio makleraĵon de 8 procentoj. Tio ne plu ekzistas, kaj nuntempe la bazaj prezoj de flugoj ĝenerale estas tute teoriaj, kiel atentigis Brian Moon. Tiel la reklamo de Star-alianco en dua bulteno kaj kongresa libro estas simple reklamo, por kiu la kompanio pagas, kaj al kiu oni rilatu same dubeme kiel al ajna reklamo.
La samo rilatas ankaŭ al perado de hoteloj kaj ekskursoj. Povas esti, ke iam venos tempo, kiam UEA ne plu povos peri hotelĉambrojn, aŭ almenaŭ ke tio ne plu estos ekonomie defendebla. Jam nun montriĝas, ke la hotelo plej proksime al la kongresejo, Arnahvoll, ne estas inter tiuj kiujn peris UEA, kvankam en tiu hotelo loĝas eĉ kelkaj oficistoj de UEA.
Temas pri tio ke grandaj retaj kompanioj blokis ĉiujn hotelĉambrojn en tiu hotelo (kaj ofte faras la samon por hoteloj apud kongresejoj) kaj pagas al hotelo por ke nur ili rajtu peri tiujn hotelojn. Se UEA mendus ĉambrojn en tiuj hoteloj, ĝi devus pagi multe pli ol kongresanoj pagas, se ili rezervas rekte ĉe la retaj firmaoj. La samo povus iam okazi eĉ por ekskursoj, kaj tiam necesus altigi kongresan kotizon, ĉar enpezoj el perado de hoteloj kaj ekskursoj forfalus.
Tamen, almenaŭ en iuj el la hoteloj, kiujn oni povis rezervi tra UEA, la prezoj evidente restis konkurpovaj por la kongresanoj, samtempe portante al la asocio profiteton. Kiel atentigis unu kongresano, ŝia mendo de unu ekstra nokto en sama hotelo kostis 100 eŭrojn pli ol po-nokta mendo pere de UEA dum la kongresa semjano.
Aliaj demandoj kaj komentoj de la publiko temis plöejparte ankaŭ pri kongresoj kaj publikaĵoj de UEA, unuavice pri Jarlibro. Komentantoj volis ke nomo de delegito aperu en emfazitaj literoj en jarlibro, ke estu ankaŭ persona nomo aŭ almenaŭ unua litero de la persona nomo en laŭlanda listo de kongresanoj en kongresa libro. Tiel, se iu konmgresano konas iun Martin el Germanio, sed ne scias familian nomon, ne necesus serĉi tra ĉiuj kongresanoj de Germanio, sed oni pli facile trovus tiun kiun oni serĉas.
Inter proponoj al kiuj CO-anoj rilatis pozitive estis ankaŭ tio, ke en la kongresa libro est mapo de kongresurbo kun indikoj pri kongresejo kaj hoteloj mendeblaj pere de UEA sur la mapo. Krome io kio jam estas decidita estas ke estonte estos ne laŭminutaj sed laŭmetraj aŭ kilometraj distancoj inter la kongresejo kaj hoteloj en la kongresa libro.
Eventuale en libroservo eblos dum la lastaj tagoj de la kongreso pagi per eŭroj, kaj ne nur per islandaj kronoj. Plej strangas ke ne eblas pagoj en eŭroj, kvankam la prezoj sur libroj estas indikitaj en eŭroj kaj ne en loka valuto.
Tempore retrogradante
Strategia planego ektedis la komitatanojn
La Komitato vigle, proksimume unu horon, diskutis pri jarraporto kaj financa raporto, preparitaj de la malnova estraro, sed nenio aparte profunda estis dirita. Temis pri unuopaj korektoj kaj demandoj, kaj la komitato akceptis la dokumentojn kun neniu voĉo kontraŭ kaj kun kelkaj sindetenoj.
Post la voĉdono ekoficis la nova estraro. La eksiĝinta prezidanto Probal Daŝgupta transdonis la povon kaj ankaŭ baratan ŝalon al la nova prezidanto, Mark Fettes. Foriris de malantaŭ la komitata tablo la eksiĝantaj estraranoj.
La dua kunsido de la Komitato havis komence malpli grandan kvorumon ol la unua, ĉar ĉeestis nur 32 komitatanoj. Tiu falo de kvorumo estas kutima en komitataj kunsidoj, sed ĉi-foje influis ankaŭ la elekto de la estraro dum la unua kunsido. Poste tamen alvenis kelkaj pliaj komitatanoj.
Nova aliĝpeto venis de Albana Esperanto-Asocio. La anoj de la komisiono, kiu pristudas la petojn de landaj kaj fakaj asocioj pri aliĝo aŭ kunlabora kontrakto, Ulrich Lins kaj Brian Moon, konstatis, ke ĉio estas en ordo pri la statuto de la asocio kaj ili proponis aprobi la aliĝpeton. Per sekreta voĉdono, 37 por, neniu kontraŭ kaj kun unu sindeteno, la Komitato decidis, ke Albana Esperanto-Asocio fariĝu la 71-a landa asocio de UEA.
Poste la Komitato komencis diskuti pri 38-paĝa strategia laborplano kun demando de Dennis Keefe, ĉu iu fakte legis la planon. Mark Fettes resumis la planon per pli ol duonhora enkonduko, entuziasme, sed komitatanoj komencis ankaŭ moviĝi kaj diskuti unu kun la alia dum la nova prezidanto parolis.
Proksimume la saman prezenton li jam faris antaŭe en aparta diskuto pri la Strategia laborplano. Li menciis ankaŭ novan retejon de la asocio, kiu estas inter la unuaj prioritatoj de UEA.
La nova plano proponas ankaŭ novajn temfokusojn por jaroj, la unua jaro ĝis la venontajara kongreso estas jaro por pretigi fundamenton, sekve 2014-2015 estos jaro por festi kaj trakti la atingojn post la 60-jariĝo de Montevidea rezolucio kaj en 2015-2016 en la fokuso staros Jaro de la Lernanto kaj ankaŭ lingva justeco.
Ĉar la Komitato ankoraŭ ne povis trakti la aferojn planitajn por la tria, vendreda kunsido, restis multe da tempo por diskuti pri strategio. Tio estis ŝanĝo kompare kun pli fruaj jaroj, kiam la diskuto pri strategio devis okazi en la lasta momento, sub forta tempopremo. Ĉi-foje por la diskuto estis rezervitaj entute pli ol tri horoj.
Taktiko estas bezonata apud strategio, proponis Orlando Raola. Alia novelektita B-komitatano, Dennis Keefe, atentigis, ke kompare kun la strategia laborplano de la grandega firmao General Electric, kiu estas nur dupaĝa, la plano de UEA enhavas tro da aferoj. La anoj de la nova estraro defendis sian planon en la diskuto.
La estraro dividiĝis al kvar laborgrupoj por diskuti pri la laborplano. La emfazo, kiel esperis la nova prezidento Fettes, estas kiel fari landajn laborplanojn surbaze de strategia laborplano. La laborgrupoj fokusiĝis surbaze de la temoj konsciigo, kapabligo, komunumo, kunordigo.
Raportis Jukka Pietiläinen
Le magia del nunc
Poema XXXII in "Le Guardator de Greges"
(Ma io poco esseva audiente a ille.
Io re lo que io esseva pensante
(Laudate sia Deo que io non es bon,
E le homine taceva se, reguardante le Sol se ponente.
Le catto grunnion
Christo de bronzo
Satan
Per verde e per bacchic adornamentos
La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro
Per sia ĉeesto honoris la inaŭguron ankaŭ la ĉina ambasadoro Ma Jisheng, la germana ambasadoro Thomas Meister, la pola aferŝarĝito Lech Mastalerz kaj la rusia aferŝarĝito Aleksej Ŝadskij. Ĉeestis ankaŭ Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro en Moskvo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, kaj Ragnar Baldursson, konsilisto en la islanda ambasado en Pekino.
Hannes Högni Vilhjálmsson kiel prezidanto de LKK bonvenigis la kongresanojn al Islando, post kio Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA, legis la jam tradician salutmesaĝon de d-ro inĝ. L.C. Zaleski-Zamenhof. La ĝenerala Sekretario Barbara Pietrzak anoncis la novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom, Biruta Rozenfelde kaj Hallgrimur Sæmundsson. La kongresanaro omaĝis la memoron de Sæmundsson, forpasinta la 22-an de junio, kaj de aliaj Honoraj Membroj, forpasintaj post la antaŭa UK, per momento de silento.
La Ĝenerala Direktoro Osmo Buller legis la nomojn de la nova Estraro, kies prezidanto estas Mark Fettes kaj kiu ekgvidos la Asocion lundon, la 22-an de julio. La inaŭguro estis ankoraŭ gvidata de la malnova Estraro, kies prezidanto Probal Dasgupta por la lasta fojo faris kongresan festparoladon. (La teksto estos publikigita aparte.) Antaŭ la festparolado la reĝisoro de la kongresa temo Orlando Raola faris mallongan enkondukon en la temon, “Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj”, kaj invitis la kongresanojn al la kunsidoj, en kiuj ĝi estos traktata.
Novaĵo en la inaŭguro estis filma paŭzo, kiu pro teknikaj problemoj tamen iom prokrastiĝis, donante spacon al la tradicia muzika paŭzo, kiun plenumis la argentina pianistino Teresita Alaniz. Tuj poste la salono mallumiĝis por la monda premiero de la mallonga animita filmo “Espero” de la reĝisorino Simone Gianpaolo. La filmo estas originale farita en Esperanto, kun la voĉo de Mariana Evlogieva.
Sekvis la salutparoladetoj de TEJO (vicprezidanto Michael Mandirola), ILEI (prezidanto Mireille Grosjean), Akademio de Esperanto (vicprezidanto Brian Moon) kaj SAT (Nikolao Gudskov). La plej longa sed vigla programero estis la kavalkado de salutoj de la landoj reprezentataj en la UK. Gvidis ĝin la estraranoj Maritza Gutierrez kaj Amri Wandel.
UNU MONDO starigis liston por EU-Balotoj
5 esperantistoj kaj 2 neesperantistoj kune kandidatas por la Eŭropa Parlamento – en la listo de la germana partio UNU MONDO (EINE WELT). En sia membrokunveno la 23-an de junio 2013, la partio akceptis ankaŭ sian programon por la EU-Balotoj, kiu intertempe publikiĝis ankaŭ en esperanta traduko. Tiun programon inspiris la Zamenhofa revo pri monda familio same kiel la mondfederismaj ideoj de Edmond Privat. Por eliri el la eŭro-krizo, la partio proponas pluevoluigi Eŭropan Union al Eŭropa Federacio. Ne mankas en la programo ankaŭ la frazo, ke la partio “deziras subteni la disvastigon de la internacia lingvo Esperanto – de dua lingvo neŭtrala kaj facile lernebla, konstruita ĝuste por servi al kompreniĝo kaj paco inter la popoloj”.
Por partopreni en la balotoj, la partio devas kolekti ĝis fine de februaro 2014 entute 4.000 subtenajn subskribojn. Pliaj informoj ĉe http://www.unu-mondo.org
Fettes ricevis la subtenon de ĉiuj komitatanoj
Jam komence de la komitata kunsido, kiu estis malfermita je 13.30 sabate posttagmeze en salono Hodler, ĉeestis 40 komitatanoj, kiu estis tre forta kvorumo, ĉar ekzistis entute 40 komitatanoj A kaj 6 komitatanoj B. La elekto de nova estraro, kiu okazis tute komence, certe instigis komitatanojn alveni al la kunsido frue.
La nova elekta regularo tuj montriĝis ne bone finpolurita, ĉar aperis diskuto pri tio, ĉu la komitato voĉdonu por dividi la funkcion al nove elektitaj estraranoj, aŭ ĉu la estraro mem dividu la taskojn inter si kaj komitato nur poste konfirmu la decidon. Amri Wandel aparte atentigis, ke ne eblas ke la estraro dividu la taskojn inter si. Tion konfirmis Brian Moon: la regularo postulas, ke la komitato faru la dividon.
Mark Fettes, la sola kandidato por la posteno de prezidanto, proponis, ke ne estu estraranoj kun tre fikse difinita tasko, sed ke estu ekzemple tri grupoj de estraranoj, kiuj okupiĝu pri certaj taskoj, tiel ke okaze de malkapablo de unu estrarano labori volontule, la aliaj grupanoj povu anstataŭi tiun personon.
Mark Fettes ankaŭ proponis ke estraranoj kunlaboru kun ne-estraranoj kiuj formu ekzemple 15-membran konsilantaron por subteni la estraron. Tiam laŭ li eblus havi eĉ nur kvinmembran estraron, kaj eblus efika kunlaboro de la estraro. Li tamen ne pretis tuj diri kun kiuj li volus labori en la estraro.
Unue okazis elekto de komitatanoj C. Dum voĉkalkulantoj kalkulis la voĉojn, okazis vigla diskuto pri la kvanto de estraranoj. Multaj preferis havi kvin estraranojn, kelkaj, ankaŭ tiuj kiuj mem kandidatis por la estraro, ekzemple McGill kaj Wandel, pledis por pli da estraranoj, ekzemple 7. Raola kaj Vergara tamen subtenis la ideon de nur kvinmembra estraro. Ankaŭ la eliranta prezidanto Dasgupta subtenis la ideon pri kvin estraranoj.
Estis ok kandidatoj por C-komitataneco. La elektokomisiono proponis, ke estu elektita kvin. La voĉdonadon partoprenis 40 komitatanoj, kaj elektitaj estis la sekvaj kandidatoj:
- Zsófia Kóródy, 35 voĉoj
- Julián Hernández Angulo 30
- Jean Codjo 24
- Stefano Keller 24
- Orlando E. Raola 21
- ne elektitaj estis
- Marcel Delforge 17
- Josep Franquesa Solé 17
- Johan Derks 9
Per tiu elektorezulto de komitatanoj C forfalis el la komitato ne nur la estrara kandidato Derks sed ankaŭ kandidatoj por financa komisiono kaj komitataj reviziantoj. Tio necesigis, ke la elekta komisiono kunvenu kaj diskutu kion fari.
Post diskuto kaj sinprezento de la kandidatoj estis decidita la kvanto de estraranoj. Unue la komitato voĉdonis pri la originala propono de elektokomisiono, do pri estraro kun sep membroj. Se plimulto estus kontraŭ, eblus voĉdoni pri alia kvanto. La voĉdono okazis per manlevo, kaj por sep estraranoj estis 26 komitatanoj. Kontraŭis la proponon de la elektokomisiono 12 komitatanoj, sin detenis kvin. Do estis akceptita la propono pri sep estraranoj.
Dum la diskuto la kandidato por prezidanteco, Mark Fettes, diris ke li havis tre fruktodonajn diskutojn kun kvar el la estraraj kandidatoj: Keller, Lee, Vergara, Schäffer. Tiel li kvazaŭ subtenis ilin kiel kandidatojn por sia estraro, kaj ili ĉiuj efektive ankaŭ estis elektitaj.
Entute estis 10 kandidatoj por la estraro, el kiuj Johan Derks tamen, forfalis ĉar estraranoj devas unue iĝi komitatanoj. Li ne sukcesis altiri sufiĉe da voĉoj de la individuaj membroj de UEA en la elekto de komitatanoj B, nek de la komitatanoj en la nuna elekto de komitatanoj C. Restis do 9 kandidatoj, kaj ili ricevis jenajn voĉojn de la 43 komitatanoj kiuj partoprenis la voĉdonadon en Rejkjaviko:
- Mark Fettes, komitatano B, 43 voĉoj
- Stefan MacGill, komitatano B, 37 voĉoj
- José Antonio Vergara, komitatano B, 35 voĉoj
- Lee Jungkee, komitatano A, 34 voĉoj
- Martin Schäffer, komitatano A, 33 voĉoj
- Stefano Keller, komitatano C, 30 voĉoj
- Barbara Pietrzak, komitatano B, 24 voĉoj
Ne elektitaj estis:
- Orlando E. Raola, komitatano C, 23 voĉoj
- Amri Wandel, komitatano B, 21 voĉoj
Fettes estis elektita kiel prezidanto de UEA, unuanime ĉar li ricevis la voĉojn de ĉiuj ĉeestintaj komitatanoj.