Yen mea sekreto. Olu esas tre simpla. Onu nur vidas bone per sua kordio, nam la esenco esas nevidebla a la okuli. {La Princeto}
Monthly Archives: July 2013
Nova estraro volas novan redaktoron
La decido serĉi novan redaktoron de la oficiala organo de la asocio estis inter la unuaj paŝoj de la nova estraro. Laŭ oficiala komuniko, dissendita la 31-an de julio, la kontrakto de la nuna redaktoro, Stano Marček, validos ĝis la finredakto de la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por la jaro 2014.
Stano Marček redaktas la revuon ekde januaro 2002, kiam demisiis la antaŭulo István Ertl. Lia kontrakto kun UEA pri la redaktado formale ĉiam validis po unu jaron, sed estis aŭtomate renovigata, dum la estraro de UEA ne nuligis ĝin kelkajn monatojn anticipe.
Dum la lastaj jaroj ne ĉiuj membroj estis kontentaj pri la kvalito de la revuo, kaj la kvanto de membroj-abonantoj klare malkreskis. Dum la Universala Kongreso en Havano 2010 la eliranta estraro decidis ne aŭtomate renovigi la kontrakton kun Stano Marček, sed anoci malferman konkurson pri la redaktora posteno.
La tiama decido jam dum la kongreso kondukis al forta protesto flanke de subtenantoj de Marček. Inter la plej laŭtaj estis Renato Corsetti, sed inter la protestantoj estis ankaŭ la nunaj novaj estraranoj Stefan MacGill kaj Martin Schäffer, kiuj tiam subskribis petskribon subtene al nuligo de la kontraktonuligo.
Tiufoje la subtenantoj de Marček sukcesis en sia kampanjo – la decido pri konkurso por trovi novan redaktoron estis prokrastita “por plia esplorado” kaj fine forgesita, tiel ka la kontrakto denove estis aŭtomate renovigita.
Ĉi-foje la nova estraro atendis ĝis post la kongreso por publike diskonigi la decidon pri redaktora konkurso. Krome, male ol en 2010, temas nun pri eksplicita decido ŝanĝi la redaktoron, ne nur aranĝi konkurson pri la posteno, kiun ankaŭ la nuna redaktoro povis partopreni kaj do teorie povis gajni.
En marto 2012 la estraro de UEA eĉ konstatis, ke Stano Marček antaŭvideble redaktos la revuon ĝis sia pensiiĝo. Tiama konsultiĝo kun nederlanda juristo laŭ la respondeculoj de UEA montris, ke lia kontrakto kun la tempopaso aŭtomate definitiviĝis, kaj ne plu povis esti unuflanke nuligita sen peza kialo.
Ne klaras, kio ŝanĝiĝis de tiam. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne volis respondi al demandoj de Libera Folio pri la temo.
Rapide respondis aliflanke la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes. Laŭ li, la decido estis tre funde pritraktita de la nova estraro.
– Evidente tiaj decidoj havas sekvojn ne nur por la Asocio, sed ankaŭ por la persono kiu okupas tiun postenon. Ni ĉiuj konas Stanon kaj volas trakti lin kun estimo kaj honoro. Aliflanke, nia estraro komune kredas je la bezono de ŝanĝoj en UEA, kaj ankaŭ en la bildo, kiun havas pri ĝi esperantistoj tra la mondo. Tio signifas interalie, kaj prioritate, ŝanĝi niajn komunik-metodojn.
La decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo laŭ Mark Fettes intime ligiĝas kun la plano pri profunda renovigo de la retejo.
– Retejoj estas evidente unu el la ĉefaj komunikrimedoj de la nuntempo, kaj oni ne povas neglekti ilin. Sed ankaŭ nia revuo restas ege grava rimedo, precipe por komunikado kun niaj membroj. Nepras havi revuon, kiel diras la Strategia Laborplano, “kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio.”
Mark Fettes mem redaktis la revuon dum pli ol kvin jaroj, kaj do bone konas la defiojn de la tasko.
– Mi scias proprasperte, ke la personaj scioj, interesoj kaj kredoj de la redaktoro ludas intiman rolon en la ĉasado de materialoj, la kunmetado de la numeroj, la elektado de titoloj, kaj tiel plu. Iusence oni povus diri, ke la redaktoro rolas kiel aldona estrarano – almenaŭ en tiuspeca revuo, kiun mi volus havi dum mia prezidado.
– Por kunlabori kun nia estraro, ni do vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la Asocion. Mi pensas ke Stano verŝajne agnoskus, ke li ne pensas tiamaniere, kvankam li estas sendube lojala kaj kunlaborema. En nia persona interparolo pri tio en Rejkjaviko li montris komprenemon pri niaj motivoj, li diras al Libera Folio.
Marček estas unu el la plej longe deĵorintaj redaktoroj de la revuo, kaj en la oficiala komuniko pri la decido, la estraro esprimas siajn dankojn al Stano Marček pro lia multjara fidela laboro. Samtempe la estraro atentigas, ke la mondo kaj la movado ŝanĝiĝas.
– Estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj, komentas Fettes en la komuniko
UEA intencas baldaŭ anonci konkurson por la redaktora posteno.
– En la serĉado de nova redaktoro, ni priskribos iom pli detale nian vizion por la nova direkto de la revuo. Ni esperas ke ĝi malfermos vojon al kunlaboro kun la kreaj fortoj de la Esperanto-movado. Finfine nia revuo ne estas nur la “oficiala organo” de UEA – ĝi estas, aŭ devus esti, unu el la ĉefaj kulturaj revuoj de nia malgranda sed mondvasta komunumo. Tio estas unu el niaj ĉefaj celoj, diras Fettes reponde al demando de Libera Folio.
Laŭ István Ertl, la antaŭulo de Stano Marček sur la redaktora posteno, nova redaktoro devus havi ne nur movadan sperton, sed ankaŭ ĵurnalisman sperton, interalie pri redaktado de simila revuo, bonegan lingvan nivelon en Esperanto, kaj bonan scipovon ankaŭ de kelkaj aliaj gravaj lingvoj:
– Prefere estu membro de UEA, sed ne nepre. Prefere malpli ol 40 jarojn aĝa, sed ne nepre. Oni povus pripensi iom da pozitiva diskriminacio favore al virinoj kaj ekstereuropanoj, sed prefere nur en la senco ke la postenanonco emfaze invitas tiajn kandidatiĝojn.
Libera Folio: Kiel grava laŭ vi estas la revuo por la asocio?
Le grammatica del spirito
La revuo “Esperanto” havos novan redaktoron
Laŭ Gazekata Komuniko de UEA, la ĵus elektita Estraro de UEA decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014. UEA baldaŭ anoncos konkurson por la redaktora posteno.
Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/07/gk513/
Radio Interlingua no. 56: Interview con Barbara Rubinstein – 2., cantamento in interlingua
La vivo di Buddho
Frazo di Dalai Lama #1

Boveno a mea nova blogo
Saluto ad omni. Me (od “me”?) esas André Ibaque. Me kreis ica blogo por 2 motivi:
1. Me prizas di la texti da Monako Genshô, Zen-Budisto di Brazilia, e me volas tradukar ula texti por la linguo Ido.
2. La altra motivo esas ke me prizas la linguo Ido e me volas expresar mea idei en Ido.
Do, me esperas ke vi prizos de mea blogo. Danko e til balde.
Mea ret-situi altra pri Ido:
http://www.idokontenajo.tk
http://sites.google.com/site/idobrazilia
https://www.facebook.com/linguoido
Premio Deguĉi al Lernu.net
Laŭ sia regularo la Premio Deguĉi estas asignata “pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”.
Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2013 estis aljuĝita al la reta projekto lernu.net.
La retejo lernu.net estis lanĉita en decembro 2002. Ekde tiam amaso da homoj lernis Esperanton per la modernaj retaj rimedoj, kiujn ĝi ofertas. Jam preskaŭ 150 000 homoj ĉie en la mondo estas registritaj kiel ĝiaj uzantoj. ”Disvastigante la Internacian Lingvon Esperanto, lernu.net plenumas en unika kaj efika maniero la idealojn de la Premio Deguĉi”, diris la Estraro en la pravigo de la decido pri la ĉi-jara laŭreato.
Gazetara komuniko de UEA
Premio Diana Aitai al Siru Laine
La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso laŭ la rekomendo de ĝia dirigento, ĉi-foje Alan Bishop el Aŭstralio. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).
Siru Laine, kiu studis en Islando, ne nur kantis en la Internacia Koruso, sed ŝi krome estis membro de la Loka Kongresa Komitato kaj helpis kiel interpretisto kaj ĉiĉerono.
Gazetara Komuniko de UEA
UEA diplomis 12 elstarajn agantojn
Diplomo pri Elstara Agado:
Grietje Buttinger (Britio) pro gastigado de esperantistoj dum pluraj jardekoj; Kostas Kiriakos (Grekio) pro lia ampleksa libro en la greka pri Esperanto, aperinta okaze de la 125-jariĝo de la lingvo; Zsófia Kóródy (Germanio) pro instrua agado kadre de ILEI, KER-ekzamenoj kaj la Interkultura Centro Herzberg; Hans Michael Maitzen(Aŭstrio) pro reprezentado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno;Mélanie Maradan (Svislando) pro agado ĉe internaciaj terminologiaj instancoj kiel reprezentanto de UEA; Arikapalli Giridhar Rao (Hinda Unio) pro multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj; Roland Rotsaert (Belgio) pro okupiĝo pri la Esperanto-biblioteko en la flandra urbo Kortrejko; kaj Bardhyl Selimi(Albanio) pro lia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado.
Diplomo pri Elstara Arta Agado:
Gerrit Berveling (Nederlando) pro kontribuo al la traduka Esperanto-literaturo; Jorge Camacho (Hispanio) pro kontribuo al la originala Esperanto-literaturo; Georgo Handzlik (Pollando) pro kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado; kaj Mao Zifu (Ĉinio) pro kontribuo al la originala Esperanto-poezio.
Gazetara komuniko de UEA
UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion
Trofeo Fyne estis donacita al UEA de s-ino A.E.G. Otterby el Kanado memore al Adam kaj Erica Fyne. La Estraro de UEA povas aljuĝi ĝin al la landa asocio, en kies lando okazis la plej granda procenta kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA aŭ kiu alimaniere grave kontribuis al la plifortigo de UEA. La Trofeo estis unuafoje aljuĝita en 1975.
Vjetnama Esperanto-Asocio estis premiita per la Trofeo pro ĝia multflanka organiza plifortiĝo en la lastaj jaroj, pro granda proporcio de gejunuloj inter ĝiaj vicoj, kaj pro la eksterordinare sukcesa organizado de la 97-a UK en Hanojo pasintjare.
Gazetara komuniko de UEA
Fettes promesas zorgan esploron de retejaj planoj
Libera Folio: Kiuj estos la ĉefaj prioritatoj de la nova estraro? Kion vi volas ŝanĝi kaj kion konservi el la linio de la antaŭa estraro?
Mark Fettes: – Nu, mia unua celo estas ke ni laboru vere teame. Tial, kiam ni dividis la taskojn, ni kreis subteamojn de po kelkaj estraranoj (evidente ĉiu el ni apartenas al pli ol unu teamo). Mi observis multajn estrarojn tra la jaroj, kaj ĉiam estis tiel, ke kelkaj estraranoj kvazaŭ izoliĝis en sia laboro. Espereble ne plu estos tiel. Ankaŭ la nova Konsilio de UEA helpos tiurilate, alportante novajn laborfortojn kaj perspektivojn al la kerna organiza taskaro.
– Due, ni havas strategian kadron por nia laboro. Tiel do ni laboros ne per la longaj listoj de unuopaj agadoj, per kiuj la estraroj kutime funkciis, sed pri la evoluigo de la asocio sur la kvar agadkampoj en la Strategia Laborplano: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. Tio espereble helpos nin daŭre vidi la arbaron kaj ne nur la arbojn.
– Trie, ni ege konscias pri la graveco de komunikado kun la membroj, kaj ankaŭ kun la ĝenerala publiko. Tial ni pretas prioritate investi en la konstruo de nova retejo. Ankaŭ la revuo spertos kelkajn ŝanĝojn en stilo kaj enhavo.
– Kvare, UEA tradicie ne havas tre aktivan strategion pri la aliĝintaj landaj asocioj, por kontribui al la evoluo kaj plifortigo de la movado je landa nivelo. Tion ni intencas ŝanĝi, en proksima kunlaboro kun TEJO kaj ILEI, kaj eventuale ankaŭ kun lernu.net. Aktivula trejnado ludos gravan rolon en tiu strategio.
La nova strategia laborplano de UEA listigas entute 12 prioritatojn. Ĉu tio ne estas iom tro multe? Malfacilas eĉ memori ilin ĉiujn, kaj se 12 aferoj estas unuarangaj, tio ne multe helpas la faradon de konkretaj decidoj.
– Jes, sed memoru ke la plano ampleksas kvar jarojn. Certe ne ĉiujn prioritatojn oni atakos samtempe. En ĉi tiu unua jaro, ĉefrolos plibonigo de nia komunikado kaj kunplanado, diskonigado de la esenco de la strategia laborplano, komencaj elpaŝoj pri aktivula trejnado, kaj la kreo kaj funkciigo de kelkaj novaj kunordigaj strukturoj. Ĉion ĉi oni cetere trovas en la plano.
La laborplano ĝenerale estas tre ampleksa, kaj ne multaj aktivuloj ĝin eĉ tralegis. Ĉu ne indus prezenti koncizan version?
Efektive, mi jam faris iun koncizan prezenton pri ĝi en Rejkjaviko, kiun oni povas nun trovi en la retpaĝoj de UEA. Necesos pliaj laboroj por krei resumojn, subplanojn, gvidilojn pri ĝia utiligo je landa nivelo, ktp. La ampleksa plano estas esence nur bazo por la postaj, pli praktikaj paŝoj. Dennis Keefe diris en la Komitato, ke entreprenoj kutime komencas per io simpla kaj poste plidetaligas ĝin. En Esperantujo, mi ne vidis alian eblon ol fari inverse, provante unue konstati kaj analizi la komplikecon de la situacio kiel tuto, kaj nur poste simpligi.
La komitato en Rejkjaviko aprobis la planon de la estraro uzi ĝis 100.000 eŭroj por renovigo de la retejo. Kion laŭ vi devos enhavi la nova retejo de UEA, kaj ĉu efektive necesos 100.000 eŭroj por realigi tion?
– Ni bezonas retejon multlingvan, per kiu ni povas atingi la vastan publikon de homoj tutmonde, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Krome ni kompreneble bezonas retejon esperantlingvan, kiu donas al niaj membroj kaj aktivuloj rimedojn por aktiviĝi per kaj por Esperanto. Ĉi-rilate ekzistas multaj diversaj ebloj, kaj ni devos zorge esplori pri iliaj kostoj kaj avantaĝoj. Ni pensas ne nur pri disponigo de servoj, sed ankaŭ pri faciligo de la organiza laboro, virtuala partopreno en la kongresoj, flegado de scienca, faka kaj kultura kunlaboro kaj klerigado, ktp.
– Evidente mi ne povas diri jam nun, ĉu ni devos uzi tiun tutan sumon. Miaj spertoj en ESF de post 2001, kiam ni lanĉis edukado.net kaj poste lernu.net, instruis al mi, kiom multfaceta kaj temporaba estas la ellaboro de vere bona diversfunkcia paĝaro. Ni kompreneble faros decidojn interalie surbaze de niaj taksoj, kiom difinita elemento kontribuos al la alvenigo de kotizoj kaj aliaj enspezoj. Ni devos ankaŭ zorgi pri la daŭra administrado kaj teknika prizorgado de la retejo post la konstruo.
Kiel la estraro konkrete procedos por trovi firmaon kiu realigos la renovigon de la retejo?
Ni faros priskribon de niaj bezonoj kaj petos oferton de 3-4 firmaoj. Fakte la bazo de tiu priskribo ekzistas jam de kelkaj monatoj.
Kiu poste respondecos pri la prizorgado kaj ĝisdatigado de la nova retejo?
– Tio fariĝos parto de la taskaro de la Centra Oficejo, sed ne tiel, ke ĝi simple aldoniĝas al la jama taskaro. Parto de niaj esploroj celos malkovri, kiel la retejo povas faciligi la laboron de la Oficejo. Vi trovos tiun emfazon ankaŭ en la strategia plano.
Kiu estos la rolo de la nova konsilio, kaj kiel oni selektis ĝiajn membrojn?
– Laŭ la decido de la Komitato, kiu kreis ĝin, la Konsilio “proksime kunlaboros kun la nova Estraro pri efektivigo de la Strategia Laborplano,” kaj enhavas “homojn, kiuj povas kontribui al la evoluigo de la ĉefaj agadkampoj de la Asocio: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, kaj Kunordigo.” Ĝi estas provo krei teamon de homoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj fidas la ĝeneralan evoludirekton en la plano kaj pretas kunpensi kaj kunagi por ĝia realigo.
– Mi invitis la estraranojn sondi ĉe homoj, kiuj ŝajnas al ili taŭgaj por tiu rolo. Poste ni pridiskutis la tutan liston kaj proponis 14 nomojn al la Komitato, kiujn ĝi akceptis. Temas ĝenerale pri personoj plurflankaj, grandparte relative junaj sed tamen spertaj.
Kiuj estis la unuaj decidoj de la nova estraro?
– Okazis jam kelkaj interesaj, sed pri tio vi devos atendi la raporton en nia propra revuo!
Ĉu la estraro kunsidos en la Centra Oficejo en aprilo, kiel kutime? Se jes, kiel oni financos la vojaĝkostojn de la estraranoj, konsiderante ke la komitato forprenis 1.000 eŭrojn el la koncerna buĝetero?
Circumferite de calma
Me esas hike por tirar la tapiso sur vua pedi
Tradukita da me.

Literatura konkurso Liro-2013
La redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Post analizo de la lastatempaj Liroj kaj konsultiĝo kun fakuloj, la organizantoj ŝanĝis la strukturon de la konkurso. Ekde ĉi tiu jaro la konkurso enhavos nur tradukajn branĉojn. Por Liro-2013 estas proponataj du tradukendaj verkoj:
1. Traduko el la angla: The McWilliamses and the burglar alarm – novelo de Mark Twain.
2. Traduko el la rusa: Не верь себе – poemo de Miĥail Lermontov.
Legu la regularon de Liro-2013 en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/07/liro-2013/
Esperanto iĝis la dua lingvo en Ouya
La malgranda kaj malmultekosta lundkonzolo Ouya estas bazita sur la libera operacia sistemo Android, kaj ĝia evoluigo estis financita de entuziasmuloj, kiuj donacis 8,5 milionojn da usonaj dolaroj pere de la retejo Kickstarter.
Ĉiuj ludoj por la nova aparato estos baze senpagaj almenaŭ por provi ilin, sed oni povas aĉeti kromaĵojn ene de la ludoj. La aparato mem estas relative malmultekosta – depende de la lando, la prezoj varias de 99 usonaj dolaroj al 99 eŭroj kaj 99 britaj funtoj.
La aparato estis lanĉita la 25-an de junio. Ĝia interfaco komence estas nurangla, kaj same anglalingvaj estis ĉiuj ludoj kaj programoj haveblaj je la lanĉo. Post unu monato aperis la unua neanglalingva ero: Muzaiko, programo por aŭskulti la tuttempan Esperantlingvan retradion kun la sama nomo, kaj kelkajn aliajn Esperantlingvajn elsendojn.
– Mi memoris, ke Jacob Nordfalk verkis programon por aŭskulti Esperanto-radion per Androjdaj telefonoj kaj pensis, ke estus facile porti ĝin al Ouya. Estis fakte pli da laboro ol mi pensis, sed mi kontentas pri la rezulto! Ĉar la kodo mem estas malfermfonta, estis tre facile kunlabori per Google Code, rakontas Chuck Smith, kiu entreprenis la taskon kune kun Jacob Nordfalk.
Krom por aŭskulti Esperanto-radion en televidilo, la aparato ĉefe utilas por televidludoj. Eblas ankaŭ instali en ĝi aliajn Android-programojn, sed ne certas, ke ĉiuj programoj, kiuj estis kreitaj por tuŝekrano, facile uzeblos per ludkontrolilo.
Osa amar
Rosas sur tu tumba
Agni Yoga pri lingua mundi
Rosto has posted an article:
yare 1929
Anciena es revo pri lingua mundi. Nur per tala maniere es posibla guardar purese de omna linguas. Kada home pova saver su lingua o mundial, tale on pova trovar maxim bona forma por homal relaciones. Homes no comprene, ke rompar lingua es crimino, pro ke multa radikes in su sono have profunda signifiko.
yare 1937