Category Archives: Libera Folio

Sendependa movada bulteno

La komitato de UEA surmetis maskojn

Kvarcento da kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon. La komitato aprobis la jaran raporton kaj petis klarigojn pri la vendo de la domo. Ankoraŭ ne klaras la sorto de la libroservo. Unu komitatano malsaniĝis je KOVIM, kaj oni enkondukis maskodevigon.


Komuna foto de la kongresanoj.

La Nacia Vespero kutime estas unu el la plej popularaj programeroj de Universalaj Kongresoj, ĉar tie estas prezentataj, ofte sur alta profesia nivelo, specifaĵoj de la loka kultura heredaĵo – ĉefe muziko kaj danco. La sabatan Nacian Vesperon en Montrealo ĉeestis proksimume kvarcent kongresanoj, kio ŝajnas indiki, ke sufiĉe granda parto el la 842 aliĝintoj pro diversaj kialoj ne povis alveturi.

En la dimanĉa programo krom solena inaŭguro kaj komuna fotado estis la unuaj prelegoj de la kongresa universitato kaj aparta prelego pri la historio de Kebekio kaj Kanado. Okazis ankaŭ interalie ekumena diservo.

La komitato en sia dua, dimanĉa kunsido praktike unuanime aprobis la estraran raporton kaj la financajn dokumentojn de la asocio por la jaro 2021. Diskuton dum la kunsido vekis ĉefe la decido vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176 kaj la sorto de la diversaj servoj de UEA, kiuj antaŭe estis prizorgataj en la Centra Oficejo.

Prezidanto Duncan Charters klarigis, ke la kongresa fako de UEA jam transiris al la organizaĵo E@I en Slovakio, dum intertraktado pri la transdono de la libroservo al la slovakiaj aktivuloj daŭras.

– Pri libroservo ni ankoraŭ diskutas, ni ne bone progresis pri tio. Estas linioj konsentitaj, sed ne subskribita kontrakto.

Tamen laŭ Charters estas jam ”sufiĉe klare”, ke la libroservo iros al Slovakio.

Malpli klare estas, kio okazos pri la ĉefa parto de la biblioteko Hector Hodler. La Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno transprenis malpli ol 5 procentojn el la librokolekto de UEA – la cetero el ĝia vidpunkto estas ”duoblaĵoj”.

– Ni ankoraŭ rigardas diversajn eblojn por la biblioteko, ĉar ankoraŭ restas aĵoj, kiuj ne iras al Vieno, sed bezonas konservadon. Unu el la proponoj estis la bavara biblioteko, kien iris la kolekto de Munkeno, sed tio ne estas ankoraŭ solvita.


Post la unuaj komitata kunsidoj unu komitatano malsaniĝis je KOVIM kaj izolis sin en la hotelĉambro. En lundo la komitatanoj ekportis maskojn. Foto: Jukka Pietiläinen.

En ĵusa alvoko pri volontuloj UEA skribas, ke konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj, sed laŭ Charters ne estas problemoj pri la servoj.

– Pri la aliaj servoj de la asocio, koran dankon al Martin [Schäffer], ĉar ĉio bone funkcias. Oni ofte diras, ke UEA perdas laboristojn… Do, kelkaj fakte emeritiĝis, kaj pro tio Martin faris la alvokon, sed neniu servo malfruas el tiuj ligitaj al UEA, kaj kelkaj eĉ okazas sufiĉe rapide, kiel ĝiroj inter UEA-kontoj.

UEA pli frue ricevis proponon de 1,1 milionoj da eŭroj por la domo, sed ĝi nun estas proponata por vendo por la prezo de 1,8 milionoj. La altigo estis farita laŭ propono de makleristo, sed laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer en la nuna situacio verŝajne ne eblos ricevi tiun prezon:

– Nuntempe la prezoj jam ne estas ĉe la plej alta nivelo, do povas esti tamen ke ni ne atingos tiun altan prezon sed iomete devas rezigni de nia postulo. Tio estas parto de la vendoprocezo, sed mi esperas ke ni ricevos pli altan prezon ol origine estis pensite.

Pri la malplenigo de la domo por vendo laŭ Martin Schäffer povos okupiĝi TEJO-volontuloj kaj aktivuloj de diversaj proksimaj urboj.

– Krome oni jam ekis la laboron, ni luis en ĉi tiu jaro stokspacon por jam gardi diversajn aferojn… Kaj ni havos supozeble ankoraŭ kelkajn monatojn ĝis ni devos malplenigi la domon.

Kristin Tytgat, komitatano A por Belgio, scivolis, ĉu estas plano pri tio, kiel la mono estu investita.

– Kompreneble ankoraŭ ne estas tute klara plano. Ni havas bankistojn kiuj konsilas, sed se ni decidus investi iun parton en nemoveblaĵo, tio devus esti eĉ pli zorge pripensita, respondis Martin Schäffer.

– Ne povas esti fiksaj planoj, ĉar ni ne scias, kiam la vendo estos, sed ni en la komisiono esploras diversajn eblojn por diversigi la investon, aldonis Francesco Maurelli, membro de la financa komisiono de UEA.

Responde al demando de Rob Moerbeek pri la lastatempa inflacio, Martin Schäffer respondis, ke la inflacio utilas al UEA.

–Inflacio plus pli altaj rentoj en la obligacia merkato por UEA estas bona. La fakto ke ni nun havas multe malpli grandajn kostojn signifas, ke tiu inflacio ne donas problemon, kiel se ni havus tre multajn elspezojn. Ni ja devos pagi pli por revuoj kaj aliaj aferoj, sed la eblo ke ni pli bone povos investi nian monon, tio donos al UEA eĉ grandan ŝancon.

Alexsandro Cesário, komitatano B el Brazilo, demandis, ĉu la malpliigo de la oficistoj multe malhelpis la ĉiutagan funkciadon de UEA. Respondis denove Martin Schäffer.

– La procezo de redukto estis ene de pluraj jaroj, do ni havis la eblon adaptiĝi duflanke. Unue ni revidis kiel organizi la laboron, parte ni nun havas pli bonan teknikon, uzas malpli da papero, uzas modernajn rimedojn. Ankaŭ iuj laboroj dum la jaroj reduktiĝis: la kvanto de pagopetoj en 2005 estis multe pli alta, ankaŭ la librovendoj, ktp. Do estas iu procezo kiu daŭris dum multaj jaroj, sed dum multaj jaroj oni ne reduktis la laboristaron.

Tamen la redukto de laborfortoj signifis, ke restantaj homoj devas intense labori, li aldonis.

– Estas granda laborŝarĝo al iuj homoj. Mi vere laboras tre multe, ankaŭ sabate kaj nokte ofte sidas antaŭ komputilo por plenumi taskojn por helpi al membroj. Sed tion mi faras kun plezuro kaj kelkfoje mia familio devas elteni tion.

Lunde oni eksciis, ke unu el la komitatanoj malsaniĝis kaj ricevis pozitivan rezulton de KOVIM-testo. Post tio prezidanto Duncan Charters enkondukis novajn regulojn, kiujn li komunikis en retpoŝto al la komitato antaŭ la sekva kunsido:

– Ĉiuj portu maskon krom kiam ili parolas. Ni ne povos enlasi personojn sen maskoj. Bedaŭrinde pro manko de viva mikrofono kaj laŭtparolilo por la ĉambro, vi eble devos komuniki senmaske, sed vi povas veni al libera spaco por tion fari. 2-metra distanco estas rekomendata.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2022

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en lundo dum la Universala Kongreso de Esperanto. Plej populara ĉi-jare estis la branĉo ”mikronovelo”, en kiu partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj. Entute partoprenis 173 verkoj.

BRANĈO POEZIO

Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 53 verkoj de 24 aŭtoroj el 17 landoj [7 el Azio, 3 el Afriko, 12 el Ameriko, 31 el Eŭropo]

La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al “Reĝino-nokt” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al “Mi ŝatus vidi…” de Benoît Philippe el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La lampiro” de Sylvain Barrier el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Cimbalaro” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

BRANĈO PROZO

Juĝkomisiono: Tim Westover,Trevor Steele, Miguel Fernández
Partoprenis 38 verkoj de 22 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 4 el Azio, 10 el Ameriko, 23 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita al “Rekviemo” de Sara Spanò el Germanio.
La dua premio estas aljuĝita al “La pentraĵo” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Speguloj” de Sara Spanò el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Strato Memoro” de Tobiasz Kubisiowski el Pollando.

BRANĈO MIKRONOVELO

Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández.
Partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 10 el Azio, 9 el Ameriko, 34 el Eŭropo].

La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “La nigra truo” de Emanuele Bovio Regano el Italio.
La dua premio estas aljuĝita al “La bela kaj la bestio” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.
La tria premio estas aljuĝita al “Kiu ĉeas?”” de Pascal Vilain el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Laŭmorale” de Christian Rivière el Francio.

BRANĈO TEATRAĴO

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik
Patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 lando [2 el Ameriko, 2 el Eŭropo].

La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La bakisto kaj la profeto” de Raffaele Del Re el Italio.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik
Patroprenis 9 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [4 el Azio, 1 el Ameriko, 4 el Eŭropo].

La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La Sekvanta” de Amir Naor el Israelo.
Honora mencio estas aljuĝita al “Kurtfilmo” de Ewa Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Helpoferto” de Stela Besenyei-Merger el Hungario.
Honora mencio estas aljuĝita al “Enkonduko al ‘La Krizolo’” de Brandon Sowers el Usono.

INFANLIBRO DE LA JARO

Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol, Martin Markarian.
Partoprenis 7 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [ĉiuj el Eŭropo].

La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio, pro la verko “La domo ĉe Pu-Angulo” de A.A. Milne.

BRANĈO ESEO

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [2 el Azio, 2 el Eŭropo].

La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La fundamentaj leĝoj de esperantista stulteco” de Federico Gobbo el Nederlando.

BRANĈO KANTOTEKSTO

Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [4 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita en egaleco al la Verkoj: “Ne foriru” de Ewa Grochowska el Francio, kaj al “Menestrelo” de Nikolaj Neĉajev el Rusio.
La dua premio estas aljuĝita al “Kiel la Tero belas” de Ewa Grochowska el Francio.
La tria premio estas aljuĝita al “De kie vi estas?” de Federico Gobbo el Nederlando.

Fonto: Akademio Literatura de Esperanto


UEA havas novan malnovan estraron

Unuafoje post 2019 okazas ĉeesta Universala Kongreso. La komitato de UEA en sia unua kunsido en Montrealo elektis novan estraron – sen grandaj ŝanĝoj. Duncan Charters plu prezidos. Gbeglo Koffi ne estis elektita kiel komitatano C.


La komitato de UEA unuafoje kunvenis hibride – parto de la komitatanoj ĉeestis fizike en Montrealo, alia parto ĉeestis rete.

En sabato komenciĝis la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado. Origine tie devis okazi jam la 105-a UK en 2020, sed ĝi estis nuligita pro la pandemio. Nuligita estis ankaŭ la 106-a UK, kiu devis okazi en Belfasto. Laŭ la informoj en la retejo de UEA al la ĉi-jara UK aliĝis entute 827 personoj el 56 landoj.

Multaj aliĝintoj tamen ne povas partopreni pro diversaj kialoj – interalie la pandemio, la postulo de aprobita vakcino kaj la milito en Ukrainio. Laŭ prezidanto Duncan Charters la breĉo inter la kvanto de aliĝintoj kaj kvanto de efektivaj ĉeestantoj ĉi-jare estos pli granda ol iam ajn.

La unua programero de la kongreso estis la kunveno de la supera decida organo de UEA, la komitato. Dum la pasintaj du jaroj la komitataj kunsidoj okazis rete. Ĉi-jare unuafoje la komitato kunsidis hibride: parto de la komitatanoj aliĝis al la kunsido per la reto, dum la ĉefa parto ĉeestis en Montrealo.

La kvanto de ĉeestantoj iom variis, sed dum la ĉefa parto de la kunsido fizike ĉeestis iom pli ol dudek komitatanoj, dum rete partoprenis iom pli ol dek komitatanoj. La kunsido komenciĝis kun ioma prokrasto, sed poste la tekniko ŝajne funkciis senprobleme. La kunsido estis ankaŭ dissendita per Youtube, kie ĝin dum diversaj partoj sekvis ĝis dudeko da spektantoj.

La ĉefa decido de la sabata komitata kunsido estis al elekto de nova estraro, kiu alportis neniujn surprizojn. La asocion plu prezidos Duncan Charters. Kiel vicprezidanto daŭrigos Fernando Maia. Kiel nova dua vicprezidanto estis elektita Amri Wandel.

Novaj estraranoj estas Aurora Bute kaj François Lo Jacomo. Lo Jacomo ĉeestis la kunsidon rete – kiel nevakcinito li ne povis veturi al Kanado. Kiel ĝenerala sekretario daŭrigas Aleks Kadar. En la estraro daŭrigas ankaŭ Jérémie Sabiyumva kaj So Jinsu.


La kongresa kuriero avertas pri varma vetero. Sed ĉu vere neĝos?

Duncan Charters antaŭ la balotado klarigis, ke li unue volis liberigi sian lokon al vicprezidanto Fernando Maia. Li tamen akceptis rekandidati por dua mandato, ĉar kaj Fernando Maia kaj aliaj estraraj kolegoj tion preferis.

– Estis raporto, ke mi ne estis entuziasma, sed tio ne estas ĝusta. Mi estis hezitema, jes, sed ne temis pri manko de entuziasmo pri la laboro aŭ la kunlaboro, ĉar ĉi tiu estraro estis unu el la plej harmoniaj spertoj kiujn mi havis.

Ankaŭ Amri Wandel akcentis la harmoniecon de la estrara laboro.

– Mi jam ĉeestis kvar estrarojn, kaj ĉi tiu estis la plej harmonia. UEA havas antaŭ si epokfarajn decidojn, do mi akceptas kaj dankas la elektan komisionon, ke ili sugestis min kiel duan vicprezidanton.

Duncan Charters diris, ke la vendo de la Centra Oficejo dum la sekva mandatperiodo donos al UEA novajn eblojn:

– Ni havas tre belan okazon, laŭ tio kion diris Amri, sen la Centra Oficejo, kien iris la plej granda parto de nia mono. Ni povos nun uzi la plej talentajn personojn en ĉiuj partoj de la mondo. Ni povas uzi la talentojn tie, kie ili troviĝas, kunigi la fortojn, prioritatigi tion, kio vere antaŭenigos Esperanton.

La estraro estis elektita preskaŭ unuanime, kiel kutime. Plej malmultajn voĉojn ricevis François Lo Jacomo, kiu dum la pasinta jaro en la komitato de UEA aktive kontraŭis la vendon de la Centra Oficejo:

  • Bute 35
  • Charters 34
  • Kadar 34
  • Lo Jacomo 29
  • Maia 35
  • Sabiumva 35
  • So 35
  • Wandel 35

Jam antaŭ la elekto de la estraro oni voĉdonis pri novaj komitatanoj C, ĉar kelkaj el tiuj poste devis eniri la estraron. Origine inter la kandidatoj estis ankaŭ Duncan Charters, sed li fine ne kandidatis, ĉar li iĝis komitatano A por Usono. Aliflanke kandidatis Renato Corsetti, kiu ne estis inter la originaj kandidatoj.

Estis do sep kandidatoj: Aurora Bute, Renato Corsetti, Gbeglo Koffi, Zsófia Kóródy, Stephan MacGill, Rakoen Maertens, Jérémie Sabiyumva. El tiuj klare plej debatiga estis Gbeglo Koffi – iama estrarano de UEA kiu dum pluraj jaroj troviĝis en akra konflikto kun UEA. Anstataŭ la proponitaj sep komitatanoj C oni decidis havi nur ses, tiel ke la komitato efektive havis ŝancon elekti.

Michael Boris Mandirola, komitatano A por Francio, forte malrekomendis elekti Gbeglo Koffi:

– Li aktive kontraŭbatalis la strebojn de TEJO okazigi IJK en Afriko, sendante dosieron plenan je kalumnioj kaj akuzoj kontraŭ TEJO al aŭtoritatoj sur urba, nacia, kaj eŭropa niveloj. Inter multegaj diraĵoj li asertis, ke en TEJO oni praktikas samseksemon kaj volas iri al Afriko por amuziĝi kun la lokaj knaboj. Mi ne pensas ke homo, kiu tiel esprimas sin pri la agado de UEA devus esti en la komitato. Sen mencii pri la atakoj kiujn li faris kontraŭ aktivaj esperantistoj kiel Osmo Buller kaj aliaj.

Duncan Charters atentigis, ke Gbeglo Koffi ne ĉeestas la kunvenon kaj ne povas respondi al la akuzoj.

– Sendepende de tio kion ni opinias pri la kritikoj al s-ro Gbeglo, la fakto ke li ne ĉeestas por defendi sin por mi estas unu faktoro en malaprobo de lia kandidateco, replikis Brian Moon, komitatano A por Luksemburgio.

Granda majoritato de la komitato efektive voĉdonis kontraŭ Gbeglo Koffi, kiu ricevis nur kvin porajn voĉojn. Plej popularaj inter la kandidatoj estis Aurora Bute kaj Stephan MacGill:

  • Bute 31
  • Corsetti 28
  • Gbeglo 5
  • Kóródy 28
  • MacGill 31
  • Maertens 28
  • Sabiyumva 28

Ĉiuj krom Gbeglo Koffi do estis elektitaj. Oni elektis ankaŭ financan komisionon, kiun eniris Pascal Dubourg Glatigny, Gary Evans, Piotr Karcz kaj Francesco Maurelli.

Batalo pri la rusia ĉefdelegito

La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion postulis komitatano Osmo Buller. En la posta vigla diskuto la estraro de UEA rifuzis diri sian opinion, dum la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio konsideras, ĉu REU entute restu landa asocio de UEA.


Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo kiun ŝi komentis.

La komentoj, kiuj ekigis la diskuton pri la statuso de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, Svetlana Smetanina, aperis en Facebook la 26-an de julio, post kiam la ĉefdelegito de UEA en Latvio, Margaita Želve, okaze de la Esperanto-tago afiŝis varban bildon de UEA kun la teksto ”Esperanto – monda lingvo por dialogo, ne milito”.

En sia komento Svetlana Smetanina skribis: ”Domaĝe, ke UEA nur en la oka jaro de la milito en Donbaso rememoris pacon. Dum tiu tempo, la nazioj de Okcidenta Ukrainio mortigis 15 000 virinojn, la maljunulojn kaj infanojn de Donecko kaj Lugansk.”

La malvera aserto fidele propagandas la rusian propagandon pri la milito en Ukrainio, kiun ekde 2014 gvidis kaj financis la rusia registaro, ĝis la grandskala, neprovokita rusia atako, kiu komenciĝis en februaro 2022.

Responde al demando pri tio, ĉu vere ŝi subtenas la ”murdatakojn de Moskvo”, ŝi respondis jese:

Ŝajne intermiksante Latvion kaj Litovion, ŝi poste klarigis al la ĉefdelegito de UEA en Latvio, ke Litovio multe gajnis de la sovetia okupacio. Al kritikantoj ŝi respondis, ke tiuj estas ”zomb/i/igitaj” de usona propagando. La plej multajn el siaj koncernaj komentoj ŝi poste forigis.

Svetlana Smetanina estas ĉefdelegito de UEA en Rusio, sed ankaŭ eksa prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kaj ties reprezentanto en la komitato de UEA.

Reage al ŝiaj komentoj, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, komitatano Osmo Buller, en la komitata diskutejo postulis, ke Smetanina ne daŭrigu kiel ĉefdelegito de UEA:


Osmo Buller.

– Svetlana Smetanina estas la ĉefdelegito de UEA por Rusio kaj en tiu funkcio la reprezentanto de UEA en sia lando. Ŝia elpaŝo tamen estas tute ne akceptebla por funkciulo de UEA, pro kio mi postulas, ke la Estraro esprimu al ŝi malkonfidon (Regularo pri Delegitoj, art. 7.2) kaj nuligu ŝian ĉefdelegitecon. Kiel difinite en la koncerna artikolo, la Estraro eĉ ne bezonas doni klarigon pri la kialo, kiu ĉi-kaze tamen estas evidenta.

Buller ricevis subtenon de kelkaj komitatanoj, interalie de Dennis Keefe kaj de Mark Fettes, antaŭa prezidanto de UEA:

– Mi plene konsentas kun Osmo kaj aliaj, ke tiu konduto malkonvenas al ĉefdelegito, kiu devas agi konforme al la Statuto de UEA kaj strebi en ĉiuj rilatoj esti digna reprezentanto de la Asocio. La Regularo diras simple, ke ĉefdelegito ”reprezentas la Asocion en iu lando.” Tio estas tute alia afero, ol reprezenti iun landon en la Asocio, des malpli ties ŝtatan politikon. Mi do dividas la opinion, ke esprimo de malkonfido estas necesa en ĉi tiu kazo, skribis Fettes.

Pluraj aliaj komitatanoj tamen kritikis la proponon.

– Forpelo de iu lando estus unua paŝo al forpelo de duono de la homaro, kiu ne kondamnis tiun landon, kaj tio ne kongruas kun mia koncepto de la universaleco de UEA, skribis François Lo Jacomo.

– Ĉu Osmo kaj Mark kaj kelkaj aliaj esperantistoj ne simple ripetas la propagandon de la usona registaro aperanta ĉiuminute en la tuta Okcidento? Mi ne komprenas, kial vi volas nepre entiri UEA-n en la militon, opiniis Renato Corsetti.

La sola reago flanke de la estraro de UEA estis tiu de ĝenerala sekretario Aleks Kadar, kiu asertis ke la estraro  ”tute ne ignoras ” la mesaĝon de Osmo Buller, sed estas plene okupata de kongresaj aferoj. La nuna estraro laŭ li ĉiuokaze ne povas decidi pri la afero, ĉar ĝi jam ne kunsidos antaŭ la UK, dum kiu estos elektita nova estraro.

– Estos tasko de la nova Estraro konfirmi/malkonfirmi ĉefdelegitojn. Tio okazos en la unuaj semajnoj de la nova periodo, skribis Kadar.

La komitatano A de Ukrainio, Evhen Kovtonjuk, subtenis la proponon de Osmo Buller.

– Mi bedaŭras pri tiaj zombozuloj kiel Smetanina kaj ne konsideras tiujn serioze. /…/ Sed la sobran kaj logikan proponon de Osmo mi subtenas sendube, senhezite kaj senalternative!

Li samtempe avertis, ke multaj esperantistoj en Ukrainio nun dubas, ĉu en la nuna situacio entute indas ke Ukraina Esperanto-Asocio restu landa asocio de UEA, se en UEA membras la rusia REU.

Svetlana Smetanina estas ne nur ĉefdelegito de UEA en Rusio, sed ankaŭ la komitatano A por Rusio. Ŝi tamen ne partoprenis la diskuton en la komitata listo, kaj ŝajne eĉ ne konsciis pri ĝi, antaŭ ol Libera Folio petis ŝian komenton.

– Mi nenion volas komenti, ĉar ne sentas min kulpa, ŝi respondis.


Aleksandr Lebedev.

Poste en la ĉefa retpoŝta diskutejo de Rusia Esperanto-Unio estiĝis vigla diskuto pri la temo. Parto de la diskutantoj tamen unue kredis, ke oni proponas eksigi Smetanina el la komitato de UEA, kvankam tio neniam estis proponita. La prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev, klarigis la aferon jene:

– Temas pri tio, ke en komitata listo de UEA leviĝis fare de sinjoro Buller freneza atako kontraŭ Svetlana kun proponoj eksigi ŝin de la posteno de ĉefdelegito de UEA por Rusio. Mi forte subtenas Svetlana-n kaj opinias, ke tiu ĉikanado fare de UEA-komitatanoj montras inklinon de tiuj komitatanoj al politika persekutado de homoj kun aliaj opinioj kaj foreston de kapablo kunlabori sur neŭtrala internacia kampo.

– Se Estraro de UEA dancos laŭ la ŝalmo de tiu komitata Buller-koterio, tiam ĝi montros, ke ankaŭ UEA entute havas inklinon al politika persekutado kaj ne plu estas neŭtrala organizaĵo. Mi proponis al nia Estraro (de REU), ke ni verku protestan leteron al UEA prie.

Aleksandr Lebedev mem pli frue publike subtenis  ”kompletan likvidon de la nuna ukraina ŝtato ”. Eblas demandi, kiom tio atestas pri  ”kapablo kunlabori sur neŭtrala internacia kampo ”.

Akre reagis en la REU-diskutejo Aleksandr Mitin:

– Se UEA ion  ”decidos ”, mi kiel estrarano tuj proponos haltigi membrecon de REU en UEA kaj pripensi, kion eblas organizi enkadre de BRICS. Ne pro mia propra politika pocizio, ne. Sed… Ĉu UEA kaj Eŭropo entute ne komprenas, ke per tiuj  ”sankcioj kontraŭ homoj ” ili nur helpas al rusianoj kuniĝi?

Li rapide ricevis subtenon de la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev:

– Ankaŭ ĉe mi lastajare ofte aperas tiu demando. La kotizojn al UEA ni akurate pagas, kaj ricevas lavangon de koto. En la vica Konferenco indas levi tiun demandon, ĉu ni deziras plu resti aliĝinta asocio de UEA.

Ivan Kossey eksuspektis grandan konspiron malantaŭ la afero:

– Se la UEA vere eksigos Sv. Smetanina, mi proponas haltigi la membrecon de REU en UEA kaj krei alternativan mondan organizaĵon de esperantistoj. Mi ne emas fari skandalojn kaj bruon. Miaj motivoj estas multe pli profundaj. Laŭ mia impreso la sekretaj servicoj de Usono kaj Britio kontrolas UEA-n trouzante ĝiajn eternajn financajn malfacilaĵojn. Tial UEA tute konscie sekvas  ”sendentan ” politikon, kiu rezultas stagnadon de Esperanto.

TEJO esperas je mondonaco de ESF aŭ UEA

Post la perdo de la ĉefa enspezo, subvencio de EU, TEJO devis krei novan buĝeton por 2022. La nun prezentita buĝeto por la kuranta jaro prognozas deficiton de 31 000 eŭroj kaj nun dependas de nova subvencio de ESF aŭ UEA. Tamen malcertas ĉu TEJO ricevos tiun monon.


La 8-an de majo, la prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, anoncis gravan problemon: TEJO ne ricevis la administran subvencion de 85 000 eŭroj, kiu devus kovri 58% de la ĉi-jara enspezo de la asocio. Li tiam diris ke la estraro jam komencis trovi solvon kaj prezentos novan buĝeton al la komitato ĝis la 25-a de majo.

Tiu limdato kongruis kun voĉdono de la komitato en januaro, kiu postulis ke la estraro prezentu novan buĝeton ene de tri semajnoj post kiam estos konata la rezulto de la peto por administra subvencio. Sed tiu dato venis kaj pasis sen buĝeto aŭ ĝisdatigo. Fakte neniu el la estraro aŭ komitato publike rimarkigis pri la maltrafita limdato ĝis la 21-a de junio, kiam post kritiko en la Telegramo-babilejo, Kamenický skribis ke la estraro prilaboras la problemon kaj bezonas pli da tempo.

La nova buĝeto finfine estis prezentita la 23-an de julio dum komitatkunsido, kiam la kasisto Veronika Venislovas legis ĝin al la komitato (komitatanoj ricevis kopiojn nur post la kunsido). Entute TEJO planas elspezon de 139 973 eŭroj, sed enspezon de nur 108 732 eŭroj, kio signifas deficiton de 31 241 eŭroj. Veronika Venislovas diris ke la deficito estas “dolora sed travivebla” kaj ĝi ne mortigos TEJO-n, ĉar la kapitalo de la asocio je la fino de 2021 estis 161 751 eŭroj.

La prezento de la nova buĝeto enhavas la originalan buĝeton por faciligi komparadon inter la du. Sed fakte estas kelkaj eraroj enla nun montrata “originala“ buĝeto kompare kun tiu prezentita al la komitato en januaro. La plej granda kaj plej grava diferenco estas ke en januaro la buĝeto prognozis profiton de nur 377 eŭroj, sed laŭ la nun montrata “origina” buĝeto, oni prognozis profiton de 5 352 eŭroj. En januaro, la buĝeto diris ke oni elspezos 30 000 eŭrojn por la programisto de AKSO, sed la nuna teksto asertas, ke temis pri 20 000 eŭroj. La sumo de 9 500 eŭroj por vojaĝkostoj al estraraj kunsidoj estas misprezentita kiel 12 000 eŭroj kaj la atendata profito de IJK estas prezentata kiel 2 000 eŭroj, kvankam en la vera originala buĝeto aperis 4 000 eŭroj. Neniu rimarkigis la erarojn dum la kunsido.


Foto de la komitatkunsido de TEJO

La plej granda ŝanĝo inter la januara kaj julia buĝetoj estas nove buĝetita subvencio de 35 000, kiun oni esperas ricevi de ESF – sed estas malklare, ĉu TEJO fakte ricevos ĝin. La buĝeto enhavas la jenan komenton: “Ni petis subvencion de ESF kaj estas atendantaj la respondon kaj ni estas en konversacio kun UEA pri aliaj ebloj.”

Veronika Venislovas agnoskis ke la estraro ankoraŭ ne ricevis respondon de ESF al la peto, sed esperas ricevi ĝin antaŭ la komenco de septembro.

Hans Becklin, komitatano B, esprimis sin iomete skeptike pri la ŝanco ricevi 35 000 eŭrojn. Li demandis, kio okazos se la subvencio de ESF ne venos, aŭ ne estos tiel granda kiel atendate. Kio estus forigita el la buĝeto?

La kasisto Veronika Venislovas diris, ke ŝi ne povas respondi, ĉar la tuta estraro devus kune decidi. Becklin diris ke se la estraro certas ke ili ricevos tiom da mono, li subtenas la buĝeton, sed se ne, li volas malpli da dungoj, ĉar pli granda deficito estus neakceptebla al li.

La prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, diris ke li havis longan kunsidon kun UEA pri la financaj problemoj, kaj UEA pretas helpi TEJO-n, oni devas nur konsenti pri la grandeco de la sumo kaj la kielo de ĝia uzo. Do, se subvencio ne venos de ESF, ĝi laŭ li povus veni de UEA. Li diris ke estas ankaŭ “aliaj rimedoj”, kiuj tamen ankoraŭ ne estas publikaj.

La proponataj elspezoj estas preskaŭ la samaj kiel en la malnova buĝeto. Fakte oni eĉ plialtigas la salajron de la dungitoj, ĉar la leĝa minumuma salajro estis altigita. Ne estas maldungoj, sed la kontrakto de la komunikisto finiĝis en junio kaj oni ne dungos novan. TEJO ankoraŭ dungos kvar duontempajn oficistojn – pri eksteraj rilatoj, subvencipetiston, kunordiganton de volontuloj kaj programiston de AKSO. Malgraŭ la manko de komunikisto, la elspezoj por oficistoj do kreskis de 80 700 eŭroj al 82 241 eŭroj.

Veronika Venislovas diris ke maldungoj ne nepre ŝparus monon, ĉar ne eblas tuj maldungi iun aŭ rompi la kontrakton. Maldungi la oficistojn pri eksteraj rilatoj aŭ subvencipetistojn laŭ ŝi povus malaltigi la enspezon de TEJO, kaj sen kunordiganto de volontuloj, estraranoj devus dediĉi multe da tempo al tiu tasko, kio malfortigus la agadon de TEJO.

Ŝi skribis al la komitato: “Veras, ke tiel ni riskas havi iom pli grandan financan perdon en ĉi tiu kalendara jaro, sed mi forte kredas ke de longtempa vidpunkto tio malpli endanĝerigas la futuron de la organizo.”

La dua plej granda ŝanĝo estas la atendita enspezo de donacoj al TEJO. En januaro oni atendis €1,000, sed en julio oni atendas €8,000. Venislovas diris ke oni jam superis €1,000, kaj la estraro sentas memfide ke la kampajno sukcesos atingi la pli altan celon. Alia ŝanĝo estas la ŝparo de preskaŭ €10,000 per malaltigo de elspezo por vojaĝkostoj al renkontiĝoj.

Patricio Iglesias, komitatano B, atentigis ke ne eblas voĉdoni pri buĝeto post nur 20 minutoj da legado, do anstataŭ tuj voĉdoni dum la kunsido, oni malfermis septagan debatan fazon. La komitato voĉdonos pri la buĝeto inter la 31-a de julio kaj la 9-a de aŭgusto.

Aliaj temoj diskutataj dum la komitatkunsido estis ĉu JES estu organizata ĉi-jare de TEJO (ĉar PEJ kaj GEJ ne volas) kaj la granda malfruo de Kontakto. Neniu numero de Kontakto por la jaro 2022 ankoraŭ aperis, malgraŭ ke pli ol duono de la jaro jam pasis. Oni akceptis la aliĝon de Indonezia Esperantista Junulara Organizo kiel nova landa sekcio de TEJO.

La komitato ankaŭ elektis novan estraron, kiu ekoficos la 1-an de septembro, kaj ĉiuj naŭ kandidatoj estis elektitaj laŭ pli frue prezentita propono.

La nova prezidanto estos Albert Stalin Garrido, pli frue intervjuita en Libera Folio, la kasisto estos Wilson Foo Yu Kang, la ĝenerala sekretario estos Tobiasz Kubisiowski, kaj la du vicprezidantoj estos Valentin Ceretto Bergerat kaj Tyron Surmon. Estos kvar senoficaj estraranoj: Luana Araújo de França, Patricio Iglesias, Nicolas Kasolene kaj David Ruíz Sánchez.

Robert Nielsen

La arkivo de UEA nun loĝas en Vieno

Entute 158 kestoj da arkivaj kaj bibliotekaj materialoj estis transdonitaj de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko. Krom la tuta historia arkivo de UEA, el la biblioteko de UEA estis transdonitaj tiuj verkoj, kiujn la biblioteko en Aŭstrio ne jam posedis. Almenaŭ 95 procentoj el la enhavo de la biblioteko Hector Hodler tamen plu restas ĉe UEA. Tiu ĉefa parto de la biblioteko ŝajne estos transportita al Slovakio.


Frua lernolibro de Esperanto en la hebrea, gvidlibro pri Gibraltaro kaj broŝuro kun pensoj pri internacia lingvo en la greka estis inter la unikaj materialoj, transprenitaj el la biblioteko Hector Hodler.

Libera Folio petis Bernhard Tuider, la respondeculon ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko, rakonti pri la materialoj ricevitaj de UEA.

Libera Folio: Kiel multe vi jam povis esplori la enhavon de la arkivo de UEA, kiun via biblioteko transprenis? Kio plej impresis vin en ĝi ĝis nun?

Bernhard Tuider: – La arkivon de UEA mi konas ekde la jaro 2013. Tiam mi povis pasigi semajnon en la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo kaj esplori dokumentojn pri la temo “Esperanto kaj la Esperanto-movado en Aŭstrio dum la intermilita periodo”. Mi estis kaj estas ege dankema al la tiama ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller kaj al la dungitoj en la CO pro la bonvenigo kaj la tre afabla disponigo de la dokumentoj. Mi denove konsultis dokumentojn dum mallonga restado en aŭtuno 2019, kaj en printempo 2022 mi dum 20 tagoj trarigardis kaj preparis la arkivon por la transporto al Vieno.

– Jam en 2013 impresis min ĝiaj amplekso kaj diverseco, la riĉa enhavo kaj la densaj informoj. Ekzemple nur pro poŝtkarto en la arkivo de UEA mi eksciis en 2013, ke Hugo Steiner, la fondinto de la Esperantomuzeo, estis dum du monatoj arestita kaj pridemandita de la Gestapo en printempo 1938. La arkivo enhavas multajn unikajn informojn. Ankaŭ pro tio ĝi estas vera trezoro kaj valora fonto por esploristoj kaj interesitoj. Dum la estonta ordigado ni plu esploros ĝin kaj sciigos gravajn progresojn al la ĝenerala publiko.

El kiaspecaj materialoj konsistas la arkivo? Ĉu ĝi enhavas korespondaĵojn de gravaj movaduloj, kiuj nun iĝas alireblaj por la ĝenerala publiko?

– La arkivo konsistas el plej diversaj materialoj, precipe leteroj, manuskriptoj, tiposkriptoj, fotoj, afiŝoj, faldfolioj kaj aŭdvidaj dokumentoj. Ke ĝi enhavas multajn korespondaĵojn de gravuloj, jam montras la inventarlisto, kiun la Esperantomuzeo ricevis de UEA kaj kiun ni sendas al esploristoj, kiam ili petas tion. Krom dokumentoj de la estraranoj, dungitoj kaj membroj de UEA, en la arkivo troviĝas dosieroj, kiujn UEA ricevis de aliaj personoj, ekzemple de Gaston Waringhien. Pro la fakto, ke la postlasaĵo de Kálmán Kalocsay jam estas konservata kaj disponigita en la Esperantomuzeo, oni ĉi tie trovas nun preskaŭ ĉiujn ekzistantajn korespondaĵojn inter tiuj du gravaj esperantistoj.

Kiaj materialoj de la arkivo povos esti disponigataj rete, kaj kiam?

– Ni tute konscias pri la graveco de la arkivo de UEA kaj pro tio ankaŭ pri la deziroj trovi dokumentojn el ĝi laŭeble baldaŭ en Interreto. Dum la pasintaj jaroj la Esperanto-muzeo regule ciferecigis kaj libere publikigis dokumentojn (sur sia retpaĝo kaj sur ÖNB Digital), ĝis nun pli ol 9000 fotojn, 8000 gazeteltondaĵojn, 3500 bildpoŝtkartojn, 3100 muzeajn objektojn, 1500 librojn, 1200 afiŝojn, 170 diversajn periodaĵojn (pli ol 1500 jarkolektojn) kaj 125 arkivaĵojn. Ankaŭ estontece ni daŭrigos tiujn laborojn laŭ la vizio de la Aŭstria Nacia Biblioteko por la jaro 2035.


Historiaj afiŝoj estas inter la materialoj nun transdonitaj al la Aŭstria Nacia Biblioteko.

– Jam nun la arkivo de UEA estas alirebla en la legsalono de la Esperanto-muzeo laŭ la ordo, kiun ni transprenis. La planoj pri la arkivo por 2022 kaj 2023 estas la jenaj: katalogado de libroj, periodaĵoj kaj afiŝoj, ciferecigo kaj publikigo de libroj kaj afiŝoj (kie la leĝo tion permesas), anstataŭigado de ĉiuj originaj (pli ol 800) skatoloj per novaj senacidaj kartonoj.

– La ordigo de la arkivo de UEA estas longdaŭra projekto, kiu okazas paralele kun multaj aliaj ĉiutagaj laboroj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj. Dum la pasintaj kvar monatoj ni trarigardis kaj preparis la arkivon de UEA en Roterdamo, zorge enpakis ĉion, transportigis ĝin al Vieno, surbretigis kaj kontrolis la skatolojn, komencis restaŭri, katalogi kaj ciferecigi dokumentojn. Samtempe ni daŭrigis la laborojn pri la arkivo de Juan Régulo Pérez, kiu plej verŝajne estos finordigita ĝis 2023, la ciferecigon de la tuta Kolekto Hachette, kolekto kun pli ol 17 000 gazeteltondaĵoj el la jaroj 1898 ĝis 1915.

– Aldone, ni verkis kaj kompilis la enhavon por poŝtelefona aŭdgvidilo por la Esperanto-muzeo, kiu ankoraŭ ĉi-jare ekfunkcios, ni gvidis grupojn tra la Esperanto-muzeo, donis Esperanto-fulmkursojn (ekde 2021 ankaŭ rete) kaj prelegojn, verkis tekstojn por reta kaj papera publikigo, ni disponigis niajn dokumentojn en la legsalono, laŭpete ankaŭ interrete kaj ni respondis demandojn skribe kaj buŝe. Ankaŭ estontece ni plenumos diversajn gravajn taskojn de arkivo, biblioteko kaj muzeo.

Rilate la bibliotekon Hector Hodler, kiom da materialoj via biblioteko transprenis? Pri kiaj materialoj unuavice temas? Alivorte, kiaj materialoj mankis ĝis nun en la kolekto de via biblioteko?

– La Biblioteko Hector Hodler (BHH) kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko estas la plej ampleksaj kaj tradiciriĉaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. Miapercepte iliaj havaĵoj bone montras, ke ili estis fonditaj antaŭ la 2-a mondmilito. Kelkaj raraj Esperanto-libroj kaj periodaĵoj mankas en aliaj bibliotekoj, kiuj ekestis nur post 1945. La plej granda parto de la havaĵoj estas identa en ambaŭ bibliotekoj. Pro tiu fakto nur relative malmultaj libroj kaj periodaĵoj mankis en la Kolekto por Planlingvoj. Interesitoj povos tre bone kontroli kaj vidi, kiuj libroj el BHH nun alvenis al la Kolekto por Planlingvoj, ĉar tiuj ricevas same kiel la arkivaĵoj de UEA apartan signon, V75. En Trovanto sub tiu signo oni trovas jam pli ol 150 katalogitajn librojn el la BHH.

Kiom da procentoj el la tuta kolekto de la biblioteko Hector Hodler restas ĉe UEA?

– Mi taksas, ke inter 95 kaj 97 procentoj restas en la BHH de UEA.

Ĉu vi interkonsiliĝis kun UEA pri la estonta sorto de tiu parto de la kolekto, kiun via biblioteko ne transprenis? Kio okazos pri ĝi nun?

– Mi ne interkonsiliĝis kun UEA pri la estonteco de tiu parto de la kolekto, kiun la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko ne transprenis. Mi legis pri pripensoj, kiuj ekzistas, kaj esperas, ke UEA bone decidos. Miasperte ĉiu persono, kiu vizitis kaj konas BHH, konscias pri ĝia graveco kaj volas, ke ĝi estu laŭeble sekure konservata, bone katalogita kaj facile alirebla. Ankaŭ pro tio mi certas, ke tio estos realigebla.

Esperantistoj fieras en Berlino

La GLAT-a Esperanto-Renkontiĝo FIERU! 2022 okazas la trian fojon inter la 20-a kaj la 24-a de julio en la  Esperanto-Stacio ĉe Berlino. La pinto de la renkontiĝo estos la Berlina Pride-parado, en kiu esperantistoj oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj. Por ekscii pli pri la evento, Libera Folio intervjuis Ralf Froehlich.


Foto de Fieru 2019.

GLAT estas mallongigo por gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (kun transseksuloj).

Libera Folio: De kie venis la ideo por la renkontiĝo kaj kio okazos dum ĝi?

Ralf Froehlich: – La Esperanto-Stacio kaj gastigas eventojn de esperantistoj kaj aliaj movadoj kaj kreas proprajn aranĝojn. Nia misio estas kaj subteni Esperanton, la Esperanto-movadon, la regionan kulturon de nia regiono kaj laboron pri homaj rajtoj kaj demokratio. Per Fieru! ni ebligas amuzan kaj malmultekostan kuneston de GLAT-uloj kaj la partoprenon en la fama kaj grandega fiermarŝo de la apuda Berlino.

– Ni plaĝumos ĉe la lagoj ĉe la Esperanto-Stacio kaj ekskursos al interesaj lokoj en la regiono, ekzemple al dulingvaj urboj de la soraba malplimulto. Estus bele se Fieru! iĝus propra eventaro kiun organizas esperantistoj foje en la Esperanto-Stacio, foje en aliaj lokoj.

Kial gravas okazigi renkontiĝon por GLAT-uloj en Esperantujo?

– Nu, unuavice simple estas maniero kunesti por aparta grupo kiu kutime estas malplimulta. Ni esperantistoj ja konas la liberigan senton kiam oni estas en esperanto-aranĝo kaj ne plu estas sola inter aliuloj, same estas por GLAT-uloj. Krome al la interna ideo de Esperanto ankaŭ apartenas toleremo kaj la rajto vivi laŭ la propra identeco. Do estas grave ke la Esperanto-movado laboru pri tiuj aferoj en diversaj manieroj.

Kiel oni diskonigos Esperanton dum la parado?

– Ni ĉiun jaron formas esperanto-grupon kun flagoj kaj ŝildoj. Tiel Esperanto estas videbla en tiu manifestacio. Kutime berlinaj esperantistoj kaj hazarde ĉeestantaj parolantoj kaj amikoj de esperanto aliĝas al la grupo dum la fiermarŝo.
 
Kiel statas GLAT-uloj en Esperantujo? Ĉu io bezonas plibonigon?

– Esperantujo ja estas spegulo de la cetera mondo. Ekzistas medioj tre akceptemaj kaj respektemaj. Sed ekstrememaj religiaj movadoj aŭ politikaj malamantoj de GLAT-uloj de la ekstera mondo ankaŭ influas al Esperantujo. Imagu kongreson en Rusio en kiu oni anoncus prelegon aŭ kuniĝon de GLATuloj! Estus eĉ danĝere por la partoprenantoj.

– Ankaŭ en sociaj retoj oni facile povas observi kiel esperantistoj partoprenas en la disigo de propagando ekzemple de la rusa registaro kontraŭ sendiskriminacia socio. Certe multas GLAT–uloj kiuj ne kuraĝas esti malfermaj pri sia identeco en Esperantujo, sed samtempe multaj partoj de Esperantujo estas bonaj lokoj por sekura vivo de propra identeco kaj personeco. Indas krome iom pensi pri la fakto ke malmultaj GLAT-aj virinoj videblas en Esperantujo. Ĉu ili ne estas, aŭ ne kuraĝas sin montri? Kion ni povus fari pri tio?

Intervjuis Robert Nielsen

UEA kritikata pro troa neŭtraleco

UEA devus pli klare kondamni la militan agreson de Rusio kontraŭ Ukrainio. Tion opiniis pluraj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio. Pro la politika situacio neniu el la aliĝintaj rusianoj povis ĉeesti la aranĝon.


Solena inaŭguro, kun kortuŝaj salutvortoj de la 88-jara latvino Biruta Rozenfelde, kiu, reveninte en 1956 de 6-jara deportado en Amura regiono, lernis Esperanton kaj organizis la 1-an BET en 1959. Foto: Ulrich Matthias.

Kun 263 aliĝintoj el 31 landoj la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipėda (Litovio) estis la unua granda tutsemajna Esperanto-aranĝo en la nuna jaro. Ĝi daŭris de la 9-a ĝis 17-a de julio, kaj efektive venis ĉirkaŭ 200 partoprenantoj. Pro la politikaj cirkonstancoj, neniu el la 13 aliĝintaj rusoj sukcesis veni.

Dum la akceptado, multaj kongresanoj malĝojis pro du aferoj: eĉ tiuj, kiuj jam antaŭpagis ĉion, devis krompagi ankoraŭ 20 ĝis 30 eŭrojn pro la kreskinta inflacio, kaj ĉirkaŭ duonon de la kongresanoj oni loĝigis 4 km for de la kongresejo. La buskunligo estis sufiĉe bona, sed malfacilis trovi informojn pri linioj kaj akiro de semajna bileto.

Okazis tre interesaj prelegoj de renomaj prelegantoj. Antaŭtagmeze aŭdeblis kutime esperantologia prelego de prof. Ilona Koutny, prelego pri spacteleskopoj de prof. Amri Wandel kaj prelego pri interkultura kompetento aŭ alia temo de prof. Duncan Charters. Multaj kongresanoj bedaŭris, ke la prelegoj de Koutny kaj Wandel estis ĉiam samtempaj.

Aparte entuziasmiga (kaj danciga) estis la koncerto de Sepa kaj Asorti, sed menciindas ankaŭ koncertoj de Georgo Handzlik, Saŝa Pilipovic, Anjo Amika kaj Mikaelo Bronŝtejn (kiu partoprenis nur per Zoom, dum Sergeo Straŝnenko kantis liajn kantojn surloke). Tre ridigis la ĉeestantojn la kabaredo „Mi diros al vi sekrete“ de la teatro „Verda Banano“, prezentita de Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipovic.
Post la oficiala vespera programo oni ofte kunvenis por ankoraŭ kanti kun gitaro – precipe la „orajn kantojn“ el Rusio.

Estis preskaŭ ĉiam tre agrabla, ofte suna, sed neniam tro varma vetero. Tio helpis al sukcesaj ekskursoj, ekzemple al la Kurŝa Terlango kaj al la delto de la rivero Nemuno. Sed BET-anoj ankaŭ multe ekskursis memstare en etaj grupoj. Estis tre facile atingi belegajn strandojn sur la Kurŝa Terlango (kiuj estis multloke preskaŭ senhomaj) aŭ ĉe Palanga (kie abundis turistoj).

Resume, tiu ĉi unua vere granda Esperanto-aranĝo en orienta Eŭropo de post la pandemio estis ege sukcesa, pro interesa programo, belegaj koncertoj, agrablaj ekskursoj kaj bonega etoso. Unu kongresano konstatis post la reveno, ke li infektiĝis de kronviruso. Ni esperu, ke li restis la sola.


Ŝipa ekskurso dum BET. Foto: Ulrich Matthias.

Fortajn emociojn dum BET vekis la diskuto ”UEA hodiaŭ: demandoj kaj respondoj“. Ĝin enkondukis la du ĉeestantaj estraranoj de UEA, Duncan Charters kaj Amri Wandel. Ili parolis mallonge pri aktualaj defioj de UEA kaj menciis aparte la vendon de la domo en Roterdamo – kaj la sintenon de UEA al la milito en Ukrainio.

De tiam, la kunveno traktis nur tiun ĉi duan punkton. Kvar el la ĉirkaŭ 30 ĉeestantoj esprimis fortan malkontenton pri la deklaro de UEA de la 27-a de februaro, laŭ kiu UEA ”ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo“.

Sinsekve Ulrich Matthias (germana aktivulo), Povilas Jegorovas (prezidanto de Litova Esperanto-Asocio), Tuomo Grundström (sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando) kaj Świętosław Fortuna (estrarano de Internacia Jurista Esperanto-Asocio) esprimis la fortan deziron, ke UEA klare kaj decide kondamnu la agresan militon de Rusio kontraŭ Ukrainio.

Jegorovas, kiu dufoje alparolis kaj vidis en la sinteno de UEA indiferentecon pri homaj rajtoj, ricevis fortan aplaŭdon de la ĉeestantoj – kaj eĉ subtenon de estrarano Amri Wandel, kiu tamen atentigis pri tio, ke UEA tute ne estas indiferenta pri la milito.

Charters klopodis defendi la ”neŭtralecon“ kaj atentigis pri iu ”dua deklaro de UEA“, kiu aperis kelkajn tagojn post la unua. Sed montriĝis, ke tiu ĉi ”dua deklaro“ ne estas konata al la ĉeestantoj, kaj ke li celis per tiu esprimo nur la enkondukajn vortojn de gazetara komuniko de la 5-a de marto pri “Helpo-servo de UEA kaj TEJO”, kiu parolas pri “kondamnataj militaj agresoj”.

Kiel lasta kontribuanto, Jozef Reinvart, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, subtenis Charters en la opinio, ke, se oni kondamnas unu militon, oni devus kondamni ankaŭ ĉiujn aliajn militojn en la mondo.

Jam post la kunveno Duncan Charters ricevis kritikon ankaŭ de alia flanko: en la ĉiutaga BET-gazeto ”Lumturo“ la BET-anino Dalia Pileckienė riproĉis al li troan atenton pri ”flankaj opinioj“, tiel ke ”oni ne devas miri pri la lastatempa krizo en la organizo ĝenerale“.

Laŭ ŝi, la demando pri la sinteno de UEA al la milito en Ukrainio ”vere interesis nur kelkajn personojn (2-3), sed la aliajn interesis ankaŭ onta strategio de UEA“.

Ulrich Matthias

Albert Stalin Garrido pretas estri ĉe TEJO

La 23-an de julio la komitato de TEJO elektos novan estraron por unujara mandato. Naŭ homoj kandidatiĝas kaj ĉiuj ricevis rekomendon de la Elekta Komisiono. La kandidatoj venas el kvar kontinentoj sed nur unu estas virino. Por la prezidanteco kandidatas Albert Stalin Garrido. Libera Folio intervjuis lin.

Albert Stalin Garrido estas 24-jara filipinano, kiu nun loĝas en Madrido en Hispanio. Li estas fakulo pri geografio, sed profesie instruas la anglan al adoleskuloj. Krom sia agado en TEJO, kiu komenciĝis en 2014, li havis diversajn rolojn en la movado en Filipinoj, en Azio, kaj internacie. Li fondis Filipinan Esperanto-Junularon (FEJ) en 2013 kaj estas ĝia prezidanto ekde 2016.

Libera Folio: Probable homoj aparte atentos pri la nomo Stalin. Ĉu vi povus klarigi kial vi havas tiun nomon? Ĉu la nomo iel ajn rilatas al viaj politikaj opinioj?

Albert Stalin Garrido: – Mi mem estas maldekstrulo kaj eksa studenta aktivisto, sed la nomo ne rilatas al miaj politikaj preferoj. La simpla sed amuza rakonto malantaŭ mia dua persona nomo “Stalin” estas, ke ni havis enciklopediaron hejme kaj siatempe miaj gepatroj legis pri la nomo Stalin – sen koni la personon malantaŭ tio –, opiniis ĝin belsona kaj donis ĝin al mi. Ke mi iĝis maldekstrulo ne vere estas pro ĝi. Homoj en Filipinoj emas doni al siaj infanoj hazardajn nomojn kaj unu el miaj fratinoj fakte nomiĝas “Ireland”.


Albert Stalin Garrido

Kial vi volas esti prezidanto de TEJO?

– Mi volas daŭrigi la bonajn praktikojn, kiujn la du antaŭaj estraroj komencis, kaj samtempe enkonduki ŝanĝojn, kiujn mi elpensis en la pasintaj jaroj. Esti prezidanto donos al mi sufiĉe da spaco por influi sur la direkton de nia agado per miaj vizioj pri kia TEJO estu.

– La amuza parto estas, ke mi parte sentis ke ĝi estas iel neevitinda sorto por mi kiel la unua vicprezidanto kaj eĉ foje aganta prezidanto kiam Léon ferias. Mi jam de pluraj jaroj prezidas landan sekcion de TEJO, do mi jam konas la bazojn kaj kapablas gvidi teamon. Iĝi prezidanto de TEJO estas eble la kulmino, sed certe ne la fina parto, de mia preskaŭ dekjara aktivado en la internacia aktivularo de TEJO.

Pro nericevo de administrada subvencio, TEJO nun havas buĝetan krizon. Kion vi farus pri la problemo?

– Nu, mi ne dirus ke ĝi estas “krizo,” ĉar TEJO daŭre plene kapablas liveri siajn ĉiutagajn respondecojn al siaj membroj (kaj ni ankoraŭ ne komencis vendi ion grandan por rekuperi monon…)

– Ni komencis la politikon de ŝparemo en multaj kampoj de la administrado de TEJO, en la senco ke ni evitas grandajn elspezojn rilate estrarajn kunsidojn kaj vojaĝojn, interalie. Al mi tio helpas ke mi estas advokato de retaj kunsidoj, kiuj helpos nin eviti nenecesajn kostojn kiujn kaŭzas ĉeestaj kunsidoj. La ŝparemo tamen nepre ne inkluzivas maldungon de niaj oficistoj, kaj male, ni provas ĉe pluraj aliaj instancoj kaj organizoj, en kaj ekster la movado, subvencipeti specife por sekurigi la salajrojn por niaj oficistoj, kiuj mem multege helpas nin por la preparado de subvencipetoj por ĉi-jaraj projektoj kaj estonta administra subvencio komence de 2023.

– Krome, kelkaj el la elirontaj estraranoj, kiuj estas enplektitaj en la financa planado de TEJO, pretas en aliaj, malpli grandaj roloj aktive subteni la organizon en tiu kampo. Unu el niaj pluraj planoj estas okazigi donackampanjojn, kiuj eble okazos dum la UK aŭ/kaj dum la cetero de la jaro.

Kiuj estus viaj prioritatoj kiel prezidanto?

– Al mi vere gravas teni ekvilibron inter daŭrigo de la bonaj iniciatoj kiujn komencis la elironta estraro kaj novigoj kaj ŝanĝoj en TEJO en la venonta. Jen kelkaj el miaj prioritatoj:

1. Kiel prizorgi ŝpareman administradon de TEJO en tempo de financaj defioj, mi planas teni la klare gravan rolon de TEJO en transiraj aferoj kiel la vendo de la Centra Oficejo kaj la finpretigo de AKSO.

2. Vere gravas ke mi kaj miaj samestraranoj komprenu pli bone niajn rolojn. Iuj kandidatoj estas novuloj en la kerna aktivularo de TEJO kaj ili bezonos gvidadon. Estante mem neeŭropano mi sentas min “eksterulo” pri eŭropaj kaj eŭropuniaj aferoj kaj certe same sentas aliaj venontaj estraranoj, sed ni kune lernos kiel navigi tra tiu “labirinto” por bone gvidi TEJO-n.

3. Pro mia fono de Landa kaj Faka Agado nepre ne mankos inter miaj prioritatoj la pli aktiva kunlaboro kun sekcioj por plitutmondigi la agadon de TEJO en la tempo kiam la junulara movado restariĝas el la limigoj de la pandemio.

4. Fine de majo, mi kiel estrarano pri Edukado komencis kunlabori kun la prezidantoj de ILEI kaj UEA por difini pli konkretajn planojn pri triflanka kunlaboro pri edukado. Kiel prezidanto mi estos en la plej bona pozicio por komuniki kun ili rilate ĉion kio rilatas la tri grandajn organizojn. En la pasintaj jaroj ne vere estas tia “tripartia” kunlaboro inter TEJO, UEA, kaj ILEI, kaj mi ŝatus ŝanĝi tion.

5. Al mi vere gravas konstanta kapabligo. Se ni eĉ ene de niaj aktivulaj rondoj povus okazigi regule mallongajn kaj malpezajn trejnsesiojn rilate diversajn organizajn kompetentojn, tio estus vere bona kaj daŭripova por aktivuloj.

Nur unu el la naŭ kandidatoj por la estraro estas virino, kion vi farus por allogi pli da virinoj al gvidaj postenoj?

– Tio estas vere granda problemo kaj mi vere malĝojas pro la manko de virinaj kandidatoj. En la elironta estraro estas nur du virinoj, sed ili tre imprese faras sian laboron kaj mi bedaŭras, ke ili ne rekandidatiĝis.

– Metafore, jam estas tempo vere renovigi kaj replenigi la “basenon” da aktivuloj funkciigante fontojn, kiujn oni ofte preteratentas. Mi parolas ĝenerale, ne nur pri virinoj, sed kun emfazo al neviroj kaj ekstereŭropanoj. Kaj ni rigardas denove niajn landajn kaj fakajn sekcioj, kaj niajn individuajn membrojn same, kiel potencialajn fontojn. Mi havas duetapan planon, kies paŝoj povus okazi samtempe aŭ ne, por realigi tion:

1. Lingva kaj organiza edukado – menciinte tiun kunlaboron kun UEA kaj ILEI ni planas reprovi okazigi grandajn enkondukajn kursojn en naciaj lingvoj (kiel tio, kio okazis pri la hispana en 2020-2021), sed kun la eksplicita celo engaĝi la lernantojn en la movadon (ĉar antaŭe oni ne havis tian celon). Aliflanke, mi jam parolas kun la komisiono pri Aktivula Trejnado, ke ili okazigu retajn, pli fokusitajn trejnadojn, kiujn ĉeestas estraranoj de landaj kaj fakaj sekcioj kaj eventuale ankaŭ individuaj membroj por pli bone kompreni la laboron en la junulara movado. Bonas ankaŭ havi regulajn, retajn kunvenojn eĉ neformalajn pri la laboroj de virinoj ene de TEJO kaj siaj profesiaj vivoj, en kiuj ili havos liberan, sekuran spacon interŝanĝi bonajn praktikojn.

2. Varba agado – Ĉi tie klare rolas la Komisionoj pri Talento kaj Egaleco de TEJO, kiuj bedaŭrinde ne povis multe aktivi en tiu ĉi mandato. Mi esperas revivigi ilin en la venonta kaj taski al ili, ke ili kreu formularon, dissendotan al individuaj, asociaj kaj aligitaj membroj, en kiu ili povos klare elekti, en kiuj komisionoj aŭ interesgrupoj membri kaj aktivi. Ni krome jam planas dum la Junulara Movada Foiro (dum la IJK), kunorganizata de mi cetere, ke ĉiu komisiono kaj interesgrupo havu propran tablon por varbi homojn. Kaj en novembro ni planas okazigi Retoson, kiu pruvis esti fonto de novaj virinaj aktivuloj en 2021 kaj espereble denove estos. La fina celo estas havi pli da aktivuloj kaj inter ili, espereble, pli multe da virinoj.

Kiuj estas la plej grandaj fortoj kaj malfortoj de TEJO?

– La plej fortaj punktoj de TEJO:

1. ke ĝi sufiĉe rapide alkutimiĝis kaj adaptis sian agadon malgraŭ la pandemio (en la reglamentoj kaj praktike) kaj okazigis vere ekzemplajn agadojn, kiujn ne ĉiuj organizoj en tiel granda skalo povis realigi (ekz. Retoso, IJK 2020 & 2021), kiuj ankaŭ estis pli inkluzivaj

2. ke aperas novaj generacioj de aktivuloj kaj estas transdono de scioj (ekzemple, estis deko da novaj TEJO-trejnistoj danke al Trejnu Novajn Trejnistojn organizita de JEFO en junio)

3. ke ĝi lernigas homojn pri tre valoraj konceptoj de demokratio, tutmonda civitaneco, homaj rajtoj, ktp.

– La plej malfortaj punktoj de TEJO:

1. ke daŭre aperas la samaj vizaĝoj en kelkaj ŝlosilaj roloj kaj rondoj, kelkaj el kiuj baldaŭ eliros la TEJO-aĝon (aŭ eĉ jam eliris)

2. ke kelkaj ŝlosilaj funkciuloj ne konscias pri movadoj ekster Eŭropo kaj prifajfas ilin (eĉ ne klopodas pli multe scii pri tiuj movadoj)

Intervjuis Robert Nielsen

Lo Jacomo volas plibonigi komunikadon

François Lo Jacomo kontraŭis la vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kaj nun laŭ propono de la elekta komisiono kandidatiĝas por posteno en la estraro de UEA. Li volas plibonigi la komunikadon inter la estraro kaj membroj de UEA.

François Lo Jacomo estas franca matematikisto, komputisto kaj membro de la Akademio de Esperanto. Li naskiĝis en 1954, lernis Esperanton en 1971 kaj poste havis diversajn movadajn taskojn. Li estas unu el la du novaj kandidatoj por la estraro de UEA, kiun oni elektos dum la komitata kunsido en Montrealo en aŭgusto.

Laŭ la propono de la elekta komisiono, Duncan Charters restu prezidanto de la asocio dum plia trijara periodo. La estraron forlasos Huang Yinbao (Trezoro) kaj Orlando Raola. Kiel novaj estraranoj estas proponataj Aurora Bute kaj François Lo Jacomo.

Libera Folio sendis demandojn al ambaŭ novaj kandidatoj. Unue respondis François Lo Jacomo.


François Lo Jacomo.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidatiĝi?

François Lo Jacomo:Ĉar mi opinias, ke en tiu posteno mi povos esti utila al la asocio, kaj tio krome helpos en la rilatoj de UEA kun Unesko, kiujn mi ĉiuokaze klopodas plivigligi. Sed la ideo, ke mi kandidatiĝu, venis komence de la elekto-komisiono mem.

Kion vi volus atingi en la estraro?

– Pli bonan komunikadon inter la estraro kaj la membraro kaj rekreskon de la nombro de membroj per plibonigo de la “interna etoso” kaj pli efika varbado. Mi havas la impreson, ke kelkaj aktivuloj sentas sin ne komprenataj kaj tio perdigas al la asocio laborfortojn, kiuj povus esti tre utilaj.

Kion vi opinias pri la atingoj de la estraro dum la finiĝanta mandat-periodo?

– Kelkaj estas laŭdindaj, ekzemple la virtualaj kongresoj. Kelkajn aliajn mi bedaŭras, ekzemple la decidon forvendi la Centran Oficejon. Sed mi pli interesiĝas pri la estonteco ol pri la pasinteco.

Kion vi volus ŝanĝi en UEA?

– Pli bone uzi ĉies laborfortojn. Tro da energio estas perdita en senutilaj disputoj, dum la prospero de la Asocio postulas pli efikan uzadon de tiu energio por nia komuna celo. Sed eĉ tiun ĉi komunan celon necesas precizigi.

Kion vi volus konservi en UEA?

– Mi persone estas konservema (ekzemple mi bedaŭras la malaperon de la Jarlibro de UEA), do krom la ŝanĝoj, por kiuj mi mem povos esti utila, mi ne deziros aliajn ŝanĝojn.

Vi menciis, ke vi interesiĝas pri la sorto de la Centra Oficejo. Kion vi opinias pri la decido vendi la konstruaĵon en Nieuwe Binnenweg 176 kaj fordoni la libroservon kaj la kongresan administradon? Kio laŭ vi okazu nun pri la oficejo?

– Mi mem vigle kontraŭis la decidon vendi la konstruaĵon: antaŭ dek du jaroj mi sukcesis savi Greziljonon de simila sorto kaj mi fieras pri tio ĉi. Mi estas malkvieta pri la malplenigo de la Centra Oficejo kaj la posta uzado de la mono, sed mi ne kontestas la faritan decidon. Kaj kiuj ajn estos la postaj decidoj de la Estraro, en kiu (pri tiu ĉi temo) mi verŝajne estos minoritato, mi pretos helpi, por ke la afero okazu plej glate, kaj mi pretos vojaĝi proprakoste al Roterdamo se tio montriĝos utila (aŭ al alia urbo se, ekzemple, UEA deziros aĉeti tie novan bienon).

UEA serĉas novajn laborantojn

Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Tion anoncas UEA, kiu nun serĉas plenumantojn por plej diversaj taskoj, de prizorgado de reteja enhavo ĝis protokolado de la komitataj kunsidoj. Volontuloj indiku siajn kompetentojn kaj informu, ĉu ili volas ricevi rekompencon aŭ pretas labori senpage.


Malplenas la Centra Oficejo.

Ĵus estis maldungita la multjara konstanta kongresa sekretario de UEA Clay Magalhães, kiu laboris kiel oficisto de la kongresa fako ekde 1999. Baldaŭ finos sian laboron ankaŭ la respondeculo de la Libroservo de UEA. La konstruaĵo de la Centra Oficejo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo estas vendata.

La arkivo de UEA ĵus estis transprenita de la Aŭstria Nacia Biblioteko, sed ne klaras la sorto de la ĉefa parto de la biblioteko de UEA, ĉar Aŭstria Nacia Biblioteko transprenos nur librojn, kiujn ĝi ne jam posedas.

Samtempe kun la kompleta malmunto de la Centra Oficejo de UEA, la asocio nun anoncas, ke ĝi serĉas novajn laborantojn por plenumi plej diversajn taskojn. La interesiĝantoj indiku, ĉu ili deziras labori volontule, ĉu ili volas ricevi honorarion aŭ ekzemple senpagan membrecon, aŭ ĉu ili interesiĝas nur pri dungo.

Ne klaras, kiom UEA pretas pagi nek por kiuj taskoj ĝi serĉas pagatajn laborantojn. Ja klaras, ke la novaj laborantoj plenumu siajn taskojn distance.

En la listo de proponataj taskoj estas ekzemple korespondado kun membroj pri sekretariaj, financaj kaj aliaj temoj, kunlaboro pri sekretariaj laboroj, organizado de voĉdonado pri komitatanoj B, asistado pri UEA-kontoj kaj protokolado dum komitataj kunsidoj – taskoj, kiujn ĝis nun prizorgis dungitaj oficistoj de la asocio.

Ekzemple la organizado de la voĉdonado laŭ la ĝenerala regularo de UEA apartenas al la taskaro de la ĝenerala direktoro. UEA serĉas helpon ankaŭ pri aliaj kernaj taskoj kiel grafikaj laboroj, prizorgado de la reteja enhavo kaj kontaktado kun dumvivaj membroj.

Libera Folio kontaktis la estraron de UEA por demandi, kial la estraro ĝuste en la nuna momento serĉas novajn plenumantojn por tiom da taskoj, kiu kunordigos ilian laboron, kiom da mono UEA pretas elspezi por tiuj laboroj, kaj kiom el ili ĝis nun plenumis la oficistoj en la Centra Oficejo.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne respondis al Libera Folio, sed anstataŭe reagis en la komitata diskutejo, kie li skribis jene:

– Temas kaj pri novaj kampoj, kiuj ĝis nun ne trovis respondeculon kaj pri malŝarĝo de nunaj farantoj, do redistribuo de taskoj. La laboro povas esti farita hejme. Ĉe diversaj taskoj temus pri volontula laboro, sed kelkaj laborkampoj povas esti prizorgitaj kontraŭ pago, ĉar la financa situacio permesas al ni investi iomete.


Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA.

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar klarigis al Libera Folio, ke pri eventuala pago la kandidatoj interkonsentu kun la ĝenerala direktoro:

– Por ĉiuj el tiuj laboroj supozeble eblas peti pagon, laŭ la sperto kaj fakeco de kandidato.

Laŭ li, “plej multaj” el la taskoj, por kiuj oni nun serĉas plenumantojn, ne estis antaŭe prizorgataj de la Centra Oficejo. Li ne povis diri, kiom oni pagos al novaj salajrataj laborantoj:

– Certe dependos de la nombro de horoj, de la sperto kaj profilo de la kandidato.

Kiom UEA entute pretas elspezi por pagi la servojn de novaj laborantoj, Aleks Kadar ne pretas diri.

– Atendu la buĝeton 2023. Ĉar tio dependas de pluraj faktoroj.

La gazetara komuniko, en kiu UEA serĉas novajn laborantojn, aperis la 3-an de julio. Iom pli frue, la 13-an de junio, UEA dissendis alian komunikon, per kiu oni serĉis volontulojn por la Universala Kongreso en Montrealo. La kongreso komenciĝos la 6-an de aŭgusto, kaj oni petis la novajn volontulojn anonci sin ĝis la fino de junio.

Estas iom surprize, ke oni subite urĝe serĉas volontulojn nur kelkajn semajnojn antaŭ la komenciĝo de la kongreso, des pli ke oni eĉ ne proponas al la volontuloj aŭtomatan liberigon de la kongreskotizo: “Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon.”

La decido de UEA serĉi eksteroficejajn plenumantojn de plej diversaj taskoj same impresas improvizita. La tuta taskolisto aspektas relative hazarde kunmetita. Krome ŝajnas jure tre dubinde transdoni prizorgadon de membraj kaj financaj aferoj al volontuloj ekster la jurisdikcio de Nederlando, kie UEA havas sian sidejon, kaj al kies leĝaj kaj bankaj reguloj ĝi estas submetita.

Aldone, spite la aserton de Aleks Kadar, preskaŭ ĉiuj el la menciitaj taskoj fakte pli frue estis prizorgataj de la dungitoj en la Centra Oficejo. Se nun “konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj”, kiel skribas UEA en sia komuniko, evidente la decido malmunti la Centran Oficejon ne estis bone pripensita.

Nova retejo de UEA eble aperos en septembro

La nova retejo de UEA nun estas testata, kaj laŭplane iĝos alirebla por la ĝenerala publiko en septembro. La ĉefaj partoj de la administra sistemo Akso tiam funkcios, rakontas la ĝenerala sekretario de TEJO, Rogier Huurman. Tamen mankas mono por kompletigi ĉion deziratan, ĉar TEJO ĉi-jare ne ricevis administran subvencion de EU.


Tiel aspektas la aliĝilo kaj fenestro por administri la proprajn informojn en la nova retejo de UEA. Kiel aspektos la enirpaĝo ankoraŭ ne estas konate.

En januaro Libera Folio povis raporti, ke la reteja renovigo de UEA estas parte financata per administra subvencio kiun TEJO ricevas de EU. Ĉi-jare TEJO tamen ne ricevis la buĝetitan administran subvencion, kio signifas ke mankas mono por realigi ĉiujn partojn de la renovigita administra sistemo (Akso.org, Administra Komuna Sistemo Organiza), sur kiu baziĝas la retejo.

Laŭ kontrakto subskribita de UEA kaj TEJO en marto 2019, la preta sistemo devis esti liverita en novembro 2020. Post kiam pasis la limdato kaj elĉerpiĝis la mono pagita de UEA, TEJO financis la laboron el propraj rimedoj, rakontas Rogier Huurman, la ĝenerala sekretario de TEJO:

– Nun TEJO mem financas la salajron de Mia [Nordentoft] kaj aliajn kostojn. Ni parolis kun UEA por ke ili subtenu ĝis la lanĉo de AKSO, do de la retejo. Sed estas multaj aldonaj funkcioj, ekzemple kongressistemo, aŭtomatigoj, cirkuleroj, uea-kontoj, kiuj ne estos en tiu momento. Kompare al la ĝisnuna laboro estus malpli da laboro krei ilin, sed momente ilia realigo ne certas.

Jam estis parte kreita sistemo por kongresa administrado, kiam montriĝis, ke UEA ne plu bezonos ĝin, ĉar la tasko estis transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio. Nova sistemo por administrado de la libroservo same ne estas bezonata, ĉar ankaŭ la libroservon oni transdonos al la sama organizaĵo.

Kvankam ne ĉio planita povas esti realigita nun, la nova sistemo tamen utilos por faciligi la administradon de UEA. Ekzemple pagoj nun funkcios aŭtomate, kaj ne plu necesos mana traktado de kreditkartaj pagoj aŭ bankaj ĝiroj. Krome la membroj povos mem administri siajn personajn datumojn, diras Rogier Huurman.

Eĉ se UEA jam ne bezonos la novan kongresan administran sistemon, laŭ li estus bone finfari ĝin.


Rogier Huurman.

– TEJO ŝatus havi ĝin por IJK, Retoso, kaj por proponi al landaj sekcioj.

La nova retejo, administra sistemo kaj membrodatumbazo, kiuj nun estas testataj, servos kiel bazo por tute novaj retejoj de UEA kaj TEJO, sed parton el la funkcioj povos laŭ interkonsento diversmaniere uzi ankaŭ landaj aŭ fakaj organizaĵoj.

– Enhavo en Akso, do de UEA, estos facile montrebla en ekstera retpaĝo. Se iu faka sekcio volus krei propran retpaĝon, tiu povus el Akso preni nur la datumojn pri siaj membroj, agordinte taŭgajn permesojn. Aŭ eble ni starigos propran retejon por IJK, por ke ties teamo povu rekte redakti ĉiujn paĝojn sen povi redakti aliajn paĝojn, diras Rogier Huurman.

Jam antaŭ unu jaro okazis la unua testado de la ankoraŭ nepreta sistemo, tiel nomata alfa-testado, dum kiu estis malkovritaj diversaj riparendaj cimoj. Ekde la 28-a de junio ĉi-jara okazas la testado de la principe preta sistemo, beta-testado.

Pri la testado daŭre okupiĝos nur limigita grupo de laborantoj de TEJO kaj UEA, sed la funkciado de la sistemo estos prezentata al la ekstera publiko dum la ĉi-jaraj UK kaj IJK. La plena enhavo de la nuna retejo de UEA estos transmetita en la novan sistemon nur tuj antaŭ la publika lanĉo, kiu laŭ la nuna plano okazos en septembro.

La renovigo de la retejo estis deklarita prioritata tasko de UEA dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013. Tiam la nova estraro petis kaj ricevis de la komitato la rajton uzi 100 000 eŭrojn por tiu celo. Laŭ Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA, la suma kosto de la reteja renovigo ne superos tiun sumon. Tiam tamen evidente ne estas kalkulata la administra subvencio de EU al TEJO, kiu parte financis la laboron.


Pli pri la temo:

La EU-konferenco apenaŭ rimarkis Esperanton

Multaj esperantistoj aktivis por veki atenton pri Esperanto en la konferenco de EU pri la estonteco de Eŭropo. En la reta diskuto pluraj proponoj kun rilato al Esperanto ricevis fortan subtenon, evidente unuavice de la esperantistoj mem, kaj kelkaj atingis pintajn poziciojn. Tamen Esperanto neniel videblas en la rekomendoj. En sia vidpunkta artikolo Lu Wunsch-Rolshoven pripensas, kial.


Konferenco pri la estonteco de EU en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo en majo 2022.

La Konferenco pri la estonteco de EU prezentis sian finan raporton. Esperanto ne estas menciita en la rekomendoj.

En propono 48 pri kulturo kaj interŝanĝo oni sugestas “antaŭenigi plurlingvecon kiel ponton al aliaj kulturoj ekde frua aĝo”. Oni konsideru la starigon de institucio por antaŭenigi la lingvan diversecon je eŭropa nivelo. La membroŝtatoj estas kuraĝigitaj antaŭenigi la lernadon de la lingvoj de tuj najbaraj EU-membroŝtatoj en landlimaj regionoj kaj la atingon de atestebla nivelo en la angla.

Tio devus faciligi al eŭropaj civitanoj komuniki kun pli grandaj grupoj de siaj kuncivitanoj kaj plifortigi la eŭropan kunecon. Ĝenerale ne estas vere surprizaj rekomendoj; de EU oni jam aŭdis pri plurlingveco, najbaraj lingvoj kaj la angla.

Esperanto estas menciita nur en unu aldonaĵo, en la raporto de la Itala Civita Forumo pri la temo; tamen la komento tie, ke la Esperanta revo ne plenumiĝis (en la angla: “kolapsis”) ne estas aparte kuraĝiga.

Ĉiukaze por Esperanto-parolantoj kelkaj revoj ja realiĝis: Oni povas lerni Esperanton multe pli rapide ol aliajn lingvojn (en proksimume kvarono de la tempo) kaj oni ne devas okupiĝi pri neregulaĵoj. Tiel oni havas realisman ŝancon, jam antaŭ la fino de sia vivo povi pli-malpli komplete kompreni esperantajn tekstojn (dum tre longtempe oni renkontas ankoraŭ nekonatajn vortojn en la angla kaj aliaj fremdaj lingvoj).

Ankaŭ la ŝanco mem verki ĝustajn Esperantajn tekstojn estas signife pli bona ol en aliaj fremdaj lingvoj. Oni trovas originalan Esperantan literaturon agrable internacian kaj ĝi ne estas je pli ol 90% verkita de denaskaj parolantoj kiel okazas ĉe la angla kaj aliaj naciaj kaj etnaj lingvoj; tiamaniere oni eskapas iomete de la kultura imperiismo, kiu akompanas la disvastiĝon de la angla kiel internacia lingvo.

Oni povas trovi Esperanto-parolantojn en pli ol 120 landoj tutmonde kaj ĝui Esperantajn librojn, revuojn, kantojn kaj internaciajn eventojn. Por verŝajne kelkaj centoj da homoj, Esperanto nun fariĝis la ĉefa lingvo, kiun ili uzas pli ol siajn aliajn lingvojn.

Kompreneble ne estas vere mirinde, ke Esperanto ne eniris la finajn rekomendojn, malgraŭ la multaj sugestoj en la koncerna interreta platformo, el kiuj kelkaj ideoj estas inter la plej subtenataj en sia fako aŭ eĉ entute. Ja signifa parto de la loĝantaro kaj ankaŭ de la Eŭropo-aktivuloj lasis sin trompi pri la temo de Esperanto.

Ekzemple reprezentanto de la EU-Komisiono ŝajne vere kredas, ke Esperanto ne havas kulturon – eraro, kiun li dividas kun multaj el siaj kolegoj, kiel oni scias el privataj konversacioj. Almenaŭ ĝis antaŭ kelkaj jaroj la franca Ministerio pri Edukado erare supozis, ke Esperanto ne estas gepatra lingvo. Entute cirkulas ĉirkaŭ dudeko da falsaj priesperantaj onidiroj, kaj la baza regulo estas, ke kiam iu diras ion negativan pri Esperanto, ĝi kutime baziĝas je misinformado.

Foje tiu granda kvanto da eraro – kaj supozeble la supozo ke onia gepatra lingvo aŭ preferata fremda lingvo estas minacata de Esperanto – eĉ ŝajnas rezultigi rektan malamon. En Facebook estas grupo “Esperanto Haters” kaj ne tre malproksime de tiaĵo troviĝas la anglisto Anatol Stefanowitsch, kiu iam skribis en blogo pri “la ĝena Esperanto, kiun oni ne sukcesas mortigi” kaj kiu havas “nur malfortaĉan milionon da parolantoj tutmonde”.

La kredo je la angla esence klarigeblas per tio, ke la koncernuloj ne havas sufiĉan scion pri Esperanto kaj same ne pri la problemoj rilate la anglan. Post multa penado, la angla sendube povas esti kontentige uzata. Tamen, la lernlaboro por la nordokcidento de EU estas signife pli malalta ol por la sudo kaj oriento, kie la landaj lingvoj estas konsiderinde pli for de la angla.

Do ne estas mirinde, ke nederlandanoj, svedoj kaj danoj parolas la anglan je ĉirkaŭ 85-90%, dum en naŭ EU-landoj nur 20-35% de la loĝantaro estas sufiĉe kapablaj pri la angla: Portugalio, Hispanio, Italio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Rumanio kaj Bulgario. Kun tia elira situacio restas sufiĉe malklare, kiel eŭropa publiko povas komuniki sencohave kaj demokratie unu kun la alia en la angla.

Same, oni ne havu iluziojn pri ŝanĝeblecoj: En Bruselo la nombro de la anglaparolantoj variis inter 2001 kaj 2018 laŭ kvar individuaj enketoj en la intervalo de 30 ĝis 35 %, sen tendenco.

Rekomendoj ne pliboniĝas nur pro tio, ke oni havis ilin jam pasintece, kiam ili ankaŭ ne funkciis.

Lu Wunsch-Rolshoven


Pli pri la temo:

Ĉinoj ne ricevos Duolingo-kurson

TEJO diskonigis, ke post monato aperos Esperanto-kurso ĉe Duolingo por parolantoj de la ĉina. Tamen ŝajnas ke la kurso por ĉinlingvanoj ne aperos, ĉar Duolingo ne plu permesas volontulan laboron. Tio supozeble signifas, ke Esperanto ĝenerale perdos siajn poziciojn ĉe Duolingo.


La anonco de TEJO je la 8-a de junio

La 8-an de junio, TEJO faris grandan anoncon per siaj kontoj en Facebook, Twitter kaj Instagram: “Belega novaĵo! Duolingo anoncis ke ekde la 5-a de julio eblos lerni Esperanton el la ĉina!” La anonco enhavis ligilon al la retejo de Duolingo, kie estas anonco (en la ĉina) pri la kurso. Kompreneble la afiŝoj estis popularaj, kaj multaj esperantistoj esprimis sian ĝojon pri la novaĵo. Sed ĉu ĝi veras?

Baldaŭ aperis duboj. Kutime, novaj kursoj eniras la tiel nomatan “kovilon” ĝis ili estas pretaj por publikigo, sed la ĉina kurso ne estas videbla tie. Neniu oficiala konto de Duolingo anoncis la kurson kaj la paĝo ne nomas la teamon de laborantoj.

La fama jutubisto Richard “Evildea” Delamore respondis al la anonco kaj diris: “Laŭmemore, tiu informo aŭtomate ĝisdatiĝas ĉiumonate, sed ĉiuj kurskreantoj estis forbaritaj antaŭlonge.”

Libera Folio kontaktis Ruth Kevess-Cohen, kontribuanton al la Duolingo-kurso por angleparolantoj, kiu diris ke la kurso ne aperos.

– Tiu kurso ne estos eldonita de Duolingo, bedaŭrinde. Neniu plu prilaboras ĝin… Ŝajnas, ke la firmao ne konsideras tiun kurson sufiĉe grava por pagi homojn trakti ĝin. Duolingo ne plu permesas volontulan laboron.

Ĉar volontula laboro estas ĉesigita, tio kredeble signifos ankaŭ, ke oni ne plu ĝisdatigos la kursojn pri Esperanto, kaj ke novaj kursoj pri Esperanto ne plu aperos.

Libera Folio kontaktis ankaŭ Qi Zhou (kiu uzas la esperantan nomon Ĉigo Esperisto), la ĉef-laboranton de la ĉina kurso. Li informis nin ke la kurso ne aperos post unu monato, ĉar Duolingo ne plu subtenas ĝin.


La paĝo de Duolingo pri la kurso

– Ege bedaŭrinde, ke la kurso ne estas preta. Mi faris pli ol tri mil frazojn kaj mia amiko, la alia kunlaboranto, faris pli ol unu mil frazojn, kaj kelkaj aliaj kunlaborantoj faris kelkcent frazojn. En la lasta jaro, Duolingo diris ke ili ne volas laborigi volontulojn senpage, do ili pagis iom da mono al ni, kaj la kurso ĉesis.

– En la komenco de ĉi jaro, ni kunlaborantoj demandis Duolingon, kiam la laboro povos rekomenciĝi, sed Duolingo respondis ke ĝi ne povas rekomenciĝi en mallonga tempo. Mi pensas ke la daŭro eble estos unu jaro. Ni urĝe bezonas fortegan subtenon el UEA, TEJO, Libera Folio, kaj aliaj Esperantaj organizoj por demandi aŭ peti Duolingon igi la laboron pri la kurso rekomenciĝi laŭeble plej frue!


La nova anonco de TEJO je la 11-a de junio

Qi Zhou klarigis ke unu kialo por la manko de subteno estas la sinteno de la ĉina ŝtato, kiu malinstigas studentajn kursojn ekster lernejoj. Kadre de tio, Duolingo malaperis de la AppStore en Ĉinio antaŭ unu jaro.

Je la 11-a de junio, TEJO redaktis la anoncon ĉe sia fejsbuka paĝo. Ĝi nun tekstas:

– Ĝisdatigo: Onidire la Esperanto-kurso el la ĉina estis nuligita. Tamen ĝi daŭre estas anoncita ĉe la oficiala retejo de Duolingo. Ĉu la kurso estos aŭ ne?

Robert Nielsen

Charters plu estros UEA

Duncan Charters restos prezidanto de UEA, laŭ propono de la elekta komisiono. Kiel novaj estraranoj estas proponataj Aurora Bute kaj François Lo Jacomo.


Duncan Charters.

La fina raporto de la elekta komisiono de UEA por la mandatperiodo 2022-2025 estis afiŝita en la retejo de la asocio vendrede la 10-an de junio. Laŭ la propono de la komisiono, Duncan Charters restu prezidanto de la asocio dum plia trijara periodo.

Kiel unua vicprezidanto laŭ la propono de la elekta komisiono restos Fernando Maia.

Kiel nova dua vicprezidanto aperas Amri Wandel, kiu en la nuna estraro estas respondeca pri scienca kaj faka agado, Mez-Oriento kaj norda Afriko. Kiel tute novaj estraranoj estas proponataj Aurora Bute kaj François Lo Jacomo.

Aparte rimarkindas, ke François Lo Jacomo akre kritikis la decidon vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176.

La estraron forlasos Huang Yinbao (Trezoro) kaj Orlando Raola. Huang Yinbao en la nuna estraro estas vicprezidanto kaj respondecas pri financoj kaj rilatoj kun Unesko, dum Orlando Raola respondecas pri kulturo, kongresoj, biblioteko, eldonado.

La eldona agado de UEA dum la nuna mandatperiodo estis nerimarkebla, dum la respondeco pri kongresoj kaj biblioteko estis fordonita, do eble ne plu estas bezonata aparta estrarano por tiuj taskoj.

Por la komisiono de financo la elekta komisiono proponas Pascal Dubourg Glatigny, Gary Evans, Piotr Karcz kaj Francesco Maurelli.

Kiel nova komitatano C estas proponata interalie Gbeglo Koffi, iama estrarano de UEA kiu dum pluraj jaroj troviĝis en akra konflikto kun UEA kaj ankaŭ kun la landa asocio de UEA en Togolando. Li ankaŭ fondis organizaĵon konkurencan kun la afrika agado de UEA.

La nova estraro de UEA estos elektita dum la Universala Kongreso en Montrealo en aŭgusto.

Aĉetu la Centran Oficejon

La domo en kiu ekde 1962 troviĝas la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio nun estas vendata. La domo estas proponata al aĉetantoj en la retejo de nederlanda maklerista firmao por la prezo de 1,8 milionoj da eŭroj. La merkata valoro de la domo laŭ pli frua takso estas ĉirkaŭ unu miliono da euroj. 


La anonco pri la vendo en la retejo Funda.

Nun eblas aĉeti la domon de UEA en Nieuwe Binnenweg 176. La domo estas anoncata por vendo ĉe la maklerista firmao Ooms kaj en la vaste konata retejo Funda. La sorto de la domo estas diskutata ekde pluraj jaroj, kaj en februaro la komitato decidis, ke ĝi estu vendita.

Jam en 2019 la tiama prezidanto de UEA, Mark Fettes, proponis fordonaci la bibliotekon de UEA, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando. La komitato tiam decidis ne tuj buĉi la oficejon.

En financa raporto publikigita en 2020, oni taksis, ke eblus vendi la oficejon por 500 000 eŭroj. Baldaŭ poste la komitato de UEA aprobis planon, laŭ kiu almenaŭ parto de la Centra Oficejo estu luigita. Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando, kaj ankaŭ la libroservo laŭ la plano estu movita al alia lando.

En aŭgusto 2021 Libera Folio povis raporti, ke la estraro de UEA volas fermi kaj vendi la sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg. En Roterdamo restu nur la administra kaj financa fakoj, kiuj funkciu en eksa frizejo en la Volontula domo. La propono estis prezentita en 14-paĝa sekreta dokumento, sendita al la komitatanoj de UEA nur kelkajn horojn antaŭ la kunsido de la komitato.


La kafoĉambro de la Centra Oficejo en foto afiŝita en la vendoanonco.

La komitato de UEA tiam senproteste ricevis la planon de la estraro, laŭ kiu la Centra Oficejo estos malplenigita kaj vendita. La biblioteko Hector Hodler laŭ la plano estos dividita inter Aŭstria Nacia Biblioteko kaj deponejo en Slovakio, dum gravaj funkcioj de la asocio estos transdonitaj al la organizaĵo E@I same en Slovakio.

La plano pri la libroservo kaj kongresa administrado estis aprobitaj de la komitato en septembro 2021. En oktobro la komitato decidis, ke la arkivo de UEA estu transdonita al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno.

En novembro 2021 la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, en raporto farita laŭ peto de la komitato konkludis, ke el financa vidpunkto estas plej oportune vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176. En februaro 2022 la komitato de UEA sekvis la rekomendon de Martin Schäffer kaj decidis, ke la domo estu vendita.

Laŭ la raporto de Schäffer la merkata valoro de la domo estas proksimume unu miliono da eŭroj. UEA ricevis unu oferton de nenomita aĉetanto, kiu pretus pagi 1,075 milionojn da eŭroj por la domo. Evidente la makleristo nun anoncas pli altan prezon por sondi la merkaton.

En la domo en Nieuwe Binnenweg plu funkcias la libroservo de UEA, kiun laŭplane transprenos la organizaĵo E@I en Slovakio. Ionel Oneţ, kiu prizorgas la libroservon, ŝajne laboros ankoraŭ kelkajn monatojn antaŭ ol emeritiĝi.

La multjara konstanta kongresa sekretario de UEA, Clay Magalhães, perdis sian postenon, kiam la kongresa administrado de la asocio estis transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio. Li ŝajne nun laboras siajn lastajn semajnojn ĉe UEA.

Parto de la biblioteko de UEA estos transprenita de la Aŭstria nacia biblioteko. La verkoj, kiujn tiu biblioteko ne deziras transpreni (ĉefe duoblaĵoj) ŝajne estos lokitaj en deponejo en Slovakio.


Pli pri la temo:



Kunvenĉambro de la CO en foto afiŝita en la anonco de la makleristo.

Priskribo de la domo en la retejo de la makleristo

Nederlandlingva originalo ĉi tie.

Ĝenerale

Vendebla estas kompleta konstruaĵo sur privata tereno de 372 m² kun totala areo de proksimume 520 m² disigitaj sur 4 etaĝoj.

La komplekso estas uzata de Esperanto-Asocio de preskaŭ 70 jaroj, parte kiel librovendejo, parte kiel biblioteko, kiel stokejo kaj oficeja spaco.

La konstruaĵo bone taŭgas al alternativa uzo, kiel kombinaĵo de oficeja spaco en la kelo / unua etaĝo kun loĝado supre, aŭ eĉ nura loĝado.

Transformaj ebloj de oficejo al loĝado


Oficeja ĉambro en foto afiŝita en la anonco de la makleristo.

Por la celo de ĉi tiu venda proceduro, ni estis en kontakto kun la Municipo de Roterdamo, kiu ne volas ŝanĝi la uzant-funkcion. Ni atentigas al kandidatoj, ke komuniko telefone farita de la municipo ne havas juran forton. Ĉiu peto por ŝanĝo de uzo kaj ĝisfunda renovigo estas kondiĉita de kutimaj proceduroj kiel ampleksa peto por media permeso aŭ oficiala prepara konsulto.

Loko

La posedaĵo situas en la centro de Roterdamo proksime de la kruciĝo kun ‘s-Gravendijkwal. La strato Nieuwe Binnenweg elstaras precipe kiel vigla strato kun varia gamo da butikoj kaj restoracioj. En la tuja najbaraĵo estas multaj manĝejoj kiel Stalles, Ro-town kaj Het Westerpaviljoen.

Alirebleco


Alia oficeja ĉambro en foto afiŝita de la maklerejo.

La alirebleco per publika transporto estas bonega. Estas tramhaltejo praktike antaŭ la pordo kaj ankaŭ la metrostacio Eendrachtsplein kaj Roterdama Centra Stacio estas je piedirdistanco.
Kaj la aŭtovojoj A13, A15, A16 kaj A20 povas esti atingitaj rapide per ‘s-Gravendijkwal, Maastunnel aŭ per Maasboulevard.

Katastra nomo

Municipo de Delfshaven, sekcio E, numero 1075, areo 372 m².

Aranĝo

La objekto konsistas el entute ĉirkaŭ 520 m² kaj nuntempe estas dividita jene:

  • Proks. 247 m² da komerca spaco situanta en la kelo, nuntempe uzata kiel librejo, biblioteko kaj stokejo.
  • Proks. 97 m² da komerca spaco situanta sur la unua etaĝo, nuntempe uzata kiel oficeja spaco.
  • Proks. 93 m² da komerca spaco situanta sur la 1-a etaĝo, nuntempe uzata kiel oficeja spaco.
  • Proks. 83 m² da komerca spaco situanta sur la 2-a etaĝo, nuntempe limigita en uzo kiel loĝejo.

Aldone ĝardeno de ĉirkaŭ 100 m².

Virinaj kandidatoj mankas ĉe TEJO

La elekta komisiono de TEJO remalfermis kandidatiĝon por la estraro, ĉar nur unu el ok kandidatoj estis virino. La nova limdato estas la 12-a de junio, kaj la elekto okazos dum la sekva monato. Nova estraro de TEJO nuntempe estas elektata ĉiujare.

En 2020, kvin el la naŭ TEJO-estraranoj elektitaj estis virinoj, inkluzive la prezidanton, ĝeneralan sekretarion kaj kasiston. En 2021, nur du el naŭ estraranoj estis inoj, kaj en 2022 povus okazi ke neniu virino estos elektita. Laŭ Vikipedio, lastfoje oni elektis estraron kun malpli ol du virinoj en 1999. Tiam neniu virino estis elektita.

El la ok kandidatoj por la nova estraro nur unu estas virino. Pro tio la elekta komisiono remalfermas kandidatiĝon kaj invitas pli da virinoj kandidatiĝi. Laŭ preciza formulo en la alvoko, oni invitas tiujn, “kiuj identigas sin ne-vire”, por klare bonvenigi ankaŭ transgenrulojn.

Antaŭ unu monato, la komitato de TEJO voĉdonis por la dua fojo kontraŭ propono por krei kvotojn laŭ genro kaj geografio. Do ne ekzistas formala regulo, laŭ kiu la estraro devas esti diversa. Tamen la reglamento por la elekta komisiono postulas, ke “la Komisiono serĉu la kandidatojn strebante kunmeti teamon el diversa aĝo, genro kaj loĝloko.”

Membro de la Elekta Komisiono, Ana Ribeiro, klarigis al Libera Folio kial genra ekvilibro en la estraro de TEJO estas grava.


Ana Ribeiro

– Unue ĉiuj havas propran vivsperton kaj povas porti malsimilajn vidpunktojn al la laboro, diverseco (ne nur genra) estas grava por ke pli da vidpunktoj povu esti reprezentataj en la sama diskuto.

– Due, ĉar virinoj estas historie subpremataj de viroj kaj en multaj kulturoj instruataj ĉiam esti “sub” la viroj, estas ofte malfacile por virinoj esti aŭskultataj aŭ eĉ paroli en ĉambro kie estas nur viroj, do ekvilibro kreus pli agrablan etoson kie ĉiuj sentus sin pli bonvenaj por paroli kaj esti aŭskultitaj.

– Trie, ni volas ke ĉiuj vidu ke TEJO estas loko por ili, mi kredas ke kiam estas iu simila al mi en grava pozicio (kiel en TEJO-Estraro, ekzemple) mi povas vidi ke ankaŭ por mi eblas tiu pozicio, do tial gravas ke homoj el diversaj fonoj estu en TEJO-Estraro: por ke aktivuloj povu identigi sin kun tiu kiu plej similas al ili mem.

Malgraŭ la manko de genra diverseco, la komisiono raportas ke estas sukcesa geografia diverseco kaj almenaŭ po unu kandidato venas el Afriko, Azio, Eŭropo, kaj Sud-Ameriko. Ankaŭ estas almenaŭ unu kandidato por ĉiu ofico.

La elekto okazos interrete je la 23-a de julio dum eksterordinara kunveno de la komitato. La Elekta Komisiono petas ke kandidatoj sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 12-a de junio kun vivresumo kaj motiva letero.

Robert Nielsen

Esperanta literaturo disvastiĝas en la korea

La korea esperantisto Jeong Ryeol Jang tradukis jam pli ol dudek romanojn el Esperanto al la korea. Inter ili estas klasikaĵoj de Julio Baghy, sed ankaŭ ekzemple verkoj de Štimec kaj Bronŝtejn. La plej multaj el la libroj aperis en malgranda eldonkvanto, sed kelkaj ricevis grandan atenton en Koreio. 


Jeong Ryeol Jang kun la ĵurnalo Busan.

Jeong Ryeol Jang lernis Esperanton en 1980 kaj tuj ekhavis la ideon traduki el la Esperanto-literaturo al la korea lingvo.

– Mi deziris konigi la Esperanto-literaturon al korea legantaro por komprenigi la Esperanto-kulturon.

Inter la pli ol dudek Esperantaj romanoj tradukitaj de li estas pluraj verkoj de Julio Baghy, interalie la klasikaĵoj “Viktimoj” kaj “Sur sanga tero”. Aperis en la korea ankaŭ verkoj de Spomenka Štimec, Tibor Sekelj, Laŭlum kaj Ba Jin.

– La verkojn de Eroŝenko mi eldonis en korea versio en 3 volumoj. Tion la tagĵurnalo Busan tre alte taksis en 2020. La ĵurnalo Busan havas kelkajn konatulojn-raportistojn kiuj interesiĝas pri Esperantaj aferoj. En aprilo, mi sukcesis aperigi du artikolojn pri la milito en Ukrainio. Unu estas verkita de la ukrainia poeto Petro Palivoda. La alia estis el Pollando, de la instruistino Grażyna, pri rifuĝintoj el Ukrainio.

Relative grandan eldonkvanton havis la korea versio de “Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo” de Tibor Sekelj, kiu aperis en 2 000 ekzempleroj, kaj “Aŭtuno en la printempo” de Ba Jin, kies eldonkvanto estis pli ol 1 500 ekzempleroj. Tiuj verkoj estis rekomenditaj de la ministerio de kulturo de Koreio en 2008.


Kelkaj el la tradukoj de Jeong Ryeol Jang.

En 2021 kaj 2022 en malpli granda kvanto estis eldonitaj multaj el la aliaj tradukoj de Jeong Ryeol Jang. Pri tio helpis la eldonejo Zindale, kiun la esperantisto Oh Tae-young (Mateno) fondis post sia emeritiĝo.

– Mi malfermis Esperanto-rilatan eldonejon post la emeritiĝo, ĉar mi volas antaŭenigi Esperanton, disvolvi kapablojn kaj praktiki Esperanton, por ke ni povu profunde koni aliajn kulturojn surbaze de nia kompreno de la hodiaŭa internaciigita kulturo per Esperanto. Esperanto estas kultura lingvo en la internacia komunumo kaj bonega rimedo por ni ĝuste kompreni homojn krom ni mem, aliajn urbojn, homojn el aliaj landoj, kaj homojn el aliaj lingvoj, Oh Tae-young rakontas.

La eldonejo faras ne gajnon, sed male kaŭzas elspezon, sed ĝi celas kontribui al kultura laboro kaj la pacmovado, li diras. Inter la tradukoj nun publikigitaj estas tri verkoj de Mikaelo Bronŝtejn, kiujn Oh Tae-young aparte aprezas: “Oni ne pafas en Jamburg”, “Legendoj pri SEJM” kaj “Urbo Goblinsk”.


La eldonisto Oh Tae-young.

– Bronŝtejn produktas verkojn, kiuj montras, ke io ajn povas esti esprimita en Esperanto per libera stilo, faciligante la legadon kaj profundan pripensadon post legado. Per ĉi tiuj libroj ni scias kaj lernas pri la spirito de nia altranga esperantisto, kiu studis kaj uzis la lingvon, kaj klopodis por krei belan mondon.

La verkoj de Bronŝtejn laŭ li interalie donas perspektivon al la sovetia sistemo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

– Ĉar junuloj, kiuj sekvas siajn revojn kaj idealojn, scias, lernas kaj uzas Esperanton, mi omaĝos al la laborego de niaj antaŭuloj, legante la paŝojn de iliaj bataloj kun la registaroj de socialismo, totalismo kaj regata socio. Ankaŭ nun, mia koro doloras pro la malfeliĉa fakto, ke la internacia lingvo ne havas egalan lokon kiel pontvorto, kiu kunligus la teron kun amo kaj paco anstataŭ komercismo, materialismo kaj tiraneco de granda nacia potenco.

Van Oostendorp estros Esperanto Nederland

Profesoro Marc van Oostendorp estas elektita kiel nova prezidanto de la asocio Esperanto Nederland, la landa asocio de UEA, dum ĝia jarkunveno la 21-an de majo 2022 en Lunteren.


Marc van Oostendorp.

Van Oostendorp estas konata lingvisto kaj ekde 2017 profesoro pri la nederlanda lingvo kaj akademia komunikado ĉe Radboud Universitato en Nimego. Antaŭe li interalie estis profesoro en Lejdeno kaj Toronto.

De 1997 ĝis 2001 li estis privatdocento pri “Interlingvistiko kaj Esperanto” ĉe la Universitato de Amsterdamo. Van Oostendorp estas ankaŭ konata pro liaj kontribuoj al la revuo Onze Taal, la ĵurnalo NRC, la revuo Neerlandistiek kaj Radio Noord-Holland.

Van Oostendorp lernis la lingvon en sia infanaĝo, sed diras ke lin altiras precipe la idealoj, kiuj en mondo plena de nekompreno laŭ li estas “pli aktualaj ol iam antaŭe”: “Esperantistoj strebas al mondo en kiu ni honeste parolas unu kun la alia surbaze de egalvaloro.

Ĝuste tio mankas nun, dum la homaro verŝajne ĉiujn nunajn problemojn – de la klimatkrizo ĝis pandemioj ĝis la milito en Eŭropo – povas venki nur se ni estas pretaj interparoli en lingvo kiu estas nenies kaj konsekvence ĉies.”

Van Oostendorp ne estas la unua Nimega profesoro kiu sin dediĉis al Esperanto. En la 15-a de majo Titus Brandsma (1881-1942) estis kanonizita fare de papo Francisko. Brandsma estis ĝis sia morto ankaŭ profesoro en la tiama Katolika Universitato de Nimego kaj krome unu el la fondintoj de la nederlanda katolika Esperanto-asocio.

Komuniko de Esperanto Nederland
Ineke Emmelkamp, sekretario

Prezidanto de EAF kondamnas la atakon de Rusio

La nova prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando en la oficiala organo de la asocio forte kondamnis la militadon de Rusio en Ukrainio. Ni petis Juha Metsäkallas klarigi, kial li trovis necesa tian deklaron.

Juha Metsäkallas estis elektita kiel prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) dum la jarkunveno de la asocio fine de marto. En la unua numero de la oficiala organo de EAF post la jarkunveno aperis en la finna kaj en Esperanto lia jena deklaro:

 



La aktuala numero de Esperantolehti, la oficiala organo de EAF.

Se ni travivus normalan tempon, mi dankus la eksan prezidanton pro ties agado kaj la jarkunvenon pro tio, ke la membroj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) elektis min kiel novan prezidanton. Kaj mi ja dankas ilin, sed bedaŭrinde ne sufiĉas eldiri nur tiujn dankojn.

Ene de la Esperanto-movado neŭtraleco estas kiel sankta bovino: eldiru nenion pri mondpolitikaj temoj. Tio evidentiĝis en la deklaro de UEA datita la 27-an de februaro pri la milito en Ukrainio. La deklaron oni povas rigardi kiel komplete senenhavan kaj hipokritan, en kiu oni eĉ ne kapablis mencii “specialan operacon” kaj la antagonistojn. Tia ekstrema neŭtraleco funkcias nur tiom longe, kiam oni povas supozi, ke ĉiuj antagonistoj strebas al io bona.

Kion fari, se antagonisto estas iu Ratko Mladić, Baŝar al-Assad, Xi Jinping aŭ Vladimir Putin, kiu estas preta kaj vola masakri en Srebrenico, ordoni paramilitistajn ŝabiha-trupojn torturi, realigi genocidon kun jam pli ol 3 milionoj da ujguraj viktimoj aŭ nun plejlaste amasmurdojn en Buĉa kaj aliloke en Ukrainio?

Ĉi tiam neŭtraleco agas kontraŭ si mem, ĉar nekondamnante ni permesas la teruraĵojn. Konata vero ja estas, ke por la venko de la malbono sufiĉas, ke la bonuloj faras nenion.

Kiel komforta estus la ideo, ke la Esperantistoj estus tiuj bonuloj, sed tio malpravas. La plej okulfrapaj ekzemploj verŝajne estas la eldiroj de la prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU) Aleksandr Lebedev (la Esperantajn tradukojn de la origine en la rusa publikigitaj eldiroj oni trovas en Libera Folio) kun ŝatoj ekzemple de la akademiano Valentin Melnikov. En tiuj privatpersonaj eldiroj Lebedev postulas, ke oni disdividu la laŭ li artefarite kreitan ŝtaton de Ukrainio kaj oni komplete “sennaziigu” ĝin. Ne restas klare, kion tiu “sennaziigo” signifas.

Jam la reguloj de EAF, sed ankaŭ la postulo de la humaneco devigas nin agi. Ĉi tial ni, la membroj de EAF, kondamnas Putin kaj ties lakeetojn – inkluzive la estron de REU – pro la atako kontraŭ Ukrainio kun intencaj teruraĵoj kontraŭ la civiluloj.

Juha Metsäkallas


 

Libera Folio petis la novan prezidanton de EAF klarigi, kial li trovis tian deklaron necesa. Jen kion li diris:


Juha Metsäkallas. Foto: Privata.

– Mi atente sekvas novaĵojn (plejparte ĉe la nacia elsenda firmao Yle, la plej granda nacia gazeto Helsingin Sanomat, Libera Folio kaj BBC sed ankaŭ ĉe aliaj amaskomuniloj) pri tio, kio okazas en Ukrainio, kaj ne restas klare, kion “sennaziigo” signifas. Mi jam kelkan tempon demandis min, kion signifas tiu laŭte proklamita neŭtraleco de Esperanto kaj de la Esperanto-movado.

– Kiam mi estis juna, mi legis multajn sciencfikciajn verkojn inkluzive tiujn de Isaac Asimov, kaj por sia konata serio pri robotoj, ri kreis la tri leĝojn de robotiko. Poste en alia romano malkovriĝas, ke tiuj tri leĝoj funkcias nur sub supozo kiun oni subkomprenas (legu mem la librojn por ekscii, kio tiu estas).

– Kiam mi legis la artikolon pri la eldiroj de la prezidanto de REU en Libera Folio, mi furioziĝis kaj tuj pensis pri tiu malkovraĵo, Jes, klare! Neŭtraleco funkcias nur tiel longe, kiam ĉiuj partoprenantoj havas eĉ ete similan subkomprenatan supozon pri strebo al io bona. Sed la agoj de diktatoroj malofte obeas raciajn rezonojn. Do ni kontraŭstaru malbonulojn.

 


Pli pri la temo:


Ekde februaro 2022 validas novaj reguloj pri komentado: nur registritaj uzantoj kiuj indikas sian plenan nomon rajtas komenti.