Category Archives: Libera Folio

Sendependa movada bulteno

TEJO gajnis unu estraranon kaj perdis du

Dum la komitatkunsido de TEJO, Tyron Surmon estis elektita kiel estrarano por anstataŭi Matheus Pacheco, kiu rezignis antaŭ tri semajnoj. Sed la komitato voĉdonis por eksigi Uriel Gurdián pro lia malaktiveco, kaj Alexandre Raymond decidis rezigni. Pri la membroj en la kategorio ”junaj amikoj” oni plu nenion scias.

Dum pasintaj semajnoj, la komitato de TEJO maltrankvilis pri la aktiveco de iuj estraranoj kiuj maltrafis kunsidojn kaj ne raportis pri sia laboro. Je la 2-a de februaro, Matheus Pacheco perdis sian estraran postenon pro tri sinsekvaj maltrafitaj voĉdonoj. Sed li ne estas la sola homo kiu ne plene aktivas en la estraro. Uriel Gurdián kaj Alexandre “Alekĉjo” Raymond maltrafis kelkajn voĉdonojn kaj kunsidojn de la estraro.

Dum la komitatkunsido, la prezidanto Léon Kamenický agnoskis ke estas granda malekvilibro en la estraro, ĉar estas unu parto kiu faras multe da laboro kaj alia kiu ŝajne ne havas tiom da tempo. Tiu kaŭzas “streĉon” kaj “frustriĝon” al ili, li diras.

Kiam oni prezentis la jarraporton kaj la realigplanon de TEJO, videblis ke la sekcioj pri la respondecoj de Gurdián kaj Pacheco estis tute malplenaj kaj tiuj de Raymond havis nur kelkajn vortojn.


Uriel Gurdián

Kiam li raportis pri la komisiono de talento, pri kiu li respondecas, Raymond diris:

– Mi devas vere konfesi ke mi malmultege faris.

Kiam Patrico Iglesias (komitatano B) demandis kial li ne ĉeestis kunsidojn, li pardonpetis kaj diris ke li ne povis partopreni ĉefe pro sia laboro kaj ke antaŭ tri semajnoj li estis malsana.

Sed Tyron Surmon (komitatano A por Britio) ne akceptis tion kaj forte kritikis Raymond. Li diris ke ne gravas ĉu lia malsano estis antaŭ tri semajnoj aŭ tri monatoj:

– Vi neniam estis aktiva, vi nur unu aŭ du fojojn ĉeestis estraran kunsidon, vi neniam verkis cirkuleron. Mi parolas rekte ĉar mi volas emfazi ke tiu sinteno laŭ mi estas neakceptebla, do temas pri respektemo al viaj kolegoj. Estas mia prefero honeste ke ambaŭ Alekĉjo kaj Uriel estu eksigitaj de la estraro pro la fakto ke ni devas havi bazan kondiĉon de aktiveco.”

Tiam la kunsidestro interrompis lin, ĉar la aktivado de la estraro ne estas en la tagordo.

La diskuto turniĝis al la elekto de nova estrarano por anstataŭi Matheus Pacheco. Estis nur unu kandidato, Tyron Surmon. Michael Boris Mandirola (komitatano B) skribis en la komitata retlisto ke li “forte kontraŭas la metodon de ĉi tiu alelekto”, ĉar la estraro ne okazigis malferman alvokon kaj proponis nur unu kandidaton.

Responde, Kamenický skribis ke la estraro kaj la elekta komisiono kontakits kelkajn homojn, sed nur Surmon pretis kandidatiĝi. Li kritikis Mandirola, ĉar li “montris ke” li “ne pretas vere fari kompromisojn”. Li aldonis ke li iam “tremas” kiam li devas respondi al la “atakemstilaj retmesaĝoj” de Mandirola. Li skribis ke ofte oni faras malferman alvokon nur ĉar oni devas kaj ĉiuj jam scias la rezulton. Laŭ li, tio estas “nur ŝajnludado je malfermeco.”


Tyron Surmon

Sed malgraŭ la plendo, Tyron Surmon estis elektita kiel estrarano kun 90% da voĉoj favore kaj 10% kontraŭ. Poste, oni aldonis la temon de aktiveco de la estraro al la tagordo kaj Raymond anoncis ke li rezignos je la fino de la komitatkunsido. Li diris ke li preferus esti komisiito pri kongresoj ol estrarano.

Michael Boris Mandirola demandis, kial Uriel ne ĉeestas la kunsidon kaj ĉu li ankoraŭ aktivas. Estis malklare ĉu li entute plu estas estrarano, ĉar laŭ la reglamento, estrarano kiu partoprenas nek du sinsekvajn voĉdonojn nek komitatkunvenon estas konsiderata kiel demisiinta.

Iglesias volis doni lastan ŝancon al Uriel kaj esperis ke li reaktiviĝos. Sed Kamenický klarigis ke la estraro jam komunikis kun Uriel kaj li jam promesis ke li estos pli aktiva. Sed poste li ankoraŭ ne partoprenis la kunsidon kaj eĉ ne donis kialon pri lia neĉeesto. Do laŭ Kamenický, la estraro jam proponis ĉiun eblan subtenon al li kaj jam donis ŝancon al li.

La komitato voĉdonis por eksigi Uriel kaj 80% voĉdonis jes.

Dum la diskuto pri la jarraporto, venis nur unu demando, de Manuela Burghelea (komitatano Ĉ), kiu demandis pri la “elefanto en la ĉambro”: la jarraporto diras nenion pri la Junaj Amikoj de Esperanto. La Ĝenerala Sekretario Rogier “Roĉjo” Huurman respondis: “tiu estas tre trafa priskribo de la realeco, ĉar ne estas io por priskribi.”

Laŭ la realigplano, baldaŭ okazos elekto de la komitatano C kiu reprezentas la junajn amikojn, sed Huurman agnoskis, ke tio probable estos prokrastita. Li konfesis ke tiu estas kontraŭ la reglamento, sed efektive elekto de komitatano C neniam okazis ekde la kreo de la posteno en 2015.

Estis prezentoj de du asocioj kiuj petas aliĝi al TEJO kiel novaj landaj sekcioj: Indonezio Esperantista Junulara Organizo (IEJO) kaj Senegala Esperanto-Junularo (SEJ). Sed oni anoncis ke ne eblas voĉdoni pri aliĝo, ĉar iliaj statutoj ankoraŭ ne pretas.

Post la kunsido, Huurman anoncis ke kvar komitatanoj estas eksigitaj, ĉar ili ne estas individuaj membroj de TEJO. Ili estas Niyukuri Gilbert (komitatano A por Burundo), Kamil Getka (komitatano A por Pollando), John Magessa (komitatano A por Tanzanio) kaj Rakoen Maertens (komitatano Ĉ).

Magessa estis eksigita antaŭ nur ses monatoj pro maltrafitaj voĉdonoj, sed eksigitaj komitatanoj rajtas re-aliĝi al la komitato se ili estas renomumitaj de sia landa sekcio.

Robert Nielsen

Kritiko kontraŭ deklaro de UEA pri Ukrainio

UEA malfrue, la 27-an de februaro, post longa pripensado publikigis deklaron pri la milito en Ukrainio. La deklaro rapide renkontis kritikon de multaj esperantistoj, ĉar ĝi estas ampleksa sed senenhava, kaj eĉ ne mencias Ukrainion aŭ Rusion.


Festado de la tago de sendependeco en Ukrainio.

En sia deklaro UEA klarigas, ke la asocio ”ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo”. Anstataŭ alvoki la atakantojn ĉesi mortigi homojn, UEA alvokas ”en nia propra konscio elradikigi antaŭjuĝojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj”.

Por alveni al tia mondoskua deklaro la estraro de UEA bezonis plurajn tagojn:

– Kvankam nia asocio estas neŭtrala, decas ke UEA reagu pri tiaj mondskuaj eventoj, ĉar la vizio de Zamenhof ja estis ankaŭ paca. Ekde ĵaŭdo la estraro intense diskutas kaj prilaboras la plej taŭgan reagon kaj hodiaŭ aperos Gazetara Komuniko, skribis estrarano Amri Wandel en la komitata diskutejo en dimanĉo.

Prezidanto Duncan Charters siaflanke klarigis:

– Mi ricevis de komitatanoj kaj aliaj plej diversajn opiniojn: ke UEA nepre nenion deklaru pro la neceso de neŭtraleco, ke ni prenu fortan pozicion por la paco kiu ne kaŭzu politikajn aŭ personajn problemojn por nia Asocio kaj niaj membroj en specifa lando, aŭ ke ni kuraĝe denuncu la iniciatintojn (persone kaj nacie) de la invado al suverena ŝtato kun sekvo de mortigoj de senkulpaj civitanoj.

Laŭ li UEA en sia deklaro elektis ”mezan vojon”. Baldaŭ tamen ekprotestis esperantistoj, kiuj trovis la tekston komplete nenidira. Erin Piateski en komento en publika Facebook-diskuto skribis:

– Tio estas la meza vojo, ĉu? Meza inter kio, mi scivolas? Nur unu popolo suferas atakon nun, nur unu lando en orienta Eŭropo estas atakata, kaj oni eĉ ne donis la dignon al tiuj lando kaj popolo, diri la nomon (Ukrainio, kaj la ukrainoj, memevidente). Ĉu oni vere ne povas klare esprimi solidarecon kun la ukrainoj kiuj timas por siaj vivoj? Ĉu vere ne? Oni ne devis fini la mesaĝon kun “Slava Ukraini” /Slava Ukrajini en la ukraina signifas “Gloron al Ukrainio” – red./, sed damne, kial ja entute diri ion ajn, se en la fino oni eldonas tekston kiu diras nenion?

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar defendis la linion elektitan de UEA:

– Kio estas la utilo, ke UEA faru kiel preskaŭ ĉiuj landoj kaj organizaĵoj, kondamnante la militan agreson? Se ĉiuj diras la samon, kiel eblas aŭdigi sian voĉon? Nun UEA esprimas sin, sed apogante pacon. Ne estas la rolo de UEA kondamni landon aŭ registaron.

Przemysław Wierzbowski ne konsentis:

– Kio estas la utilo reagi, se parolante pri ”militaj tondroj” la komuniko eĉ ne diras la nomon de Ukrainio? Pensante pri mita neŭtralismo kaj forgesante pri konkretaj faktoj, oni verkis longajn alineojn sen enhavo.

Samopiniis Erin Piateski:

– Jes, precize. Longaj alineoj sen enhavo. Pli bone diri nenion ol diri tion. UEA apenaŭ estas nacia registaro ke oni iel atendis reagon de ĝi. Tre multaj internaciaj organizoj ne diris ion. Laŭ mi oni minimume esprimu subtenon, klare, al la ukrainoj kiuj suferas, aŭ oni diru nenion. Oni nenion devas diri pri militistoj. Sed ĉi tiu konflikto ne havas du flankojn, estas nur unu lando kiu suferas invadon.

La antaŭa prezidanto Humphrey Tonkin ŝajne ne estis konsultita antaŭ la publikigo de la deklaro, ĉar li decidis verki propran deklaron pri la sama temo. Ankaŭ ĝi estas ne tre akra, sed ĝi almenaŭ mencias, pri kiuj landoj temas, eĉ se ĝi nenion diras pri tio, kiu kulpas pri la milito, kiu laŭ Tonkin estas nur “disputo”:


Mesaĝo al UN pri la Rusa-Ukraina Disputo

Kun konsterno Universala Esperanto-Asocio, notante la eksplodon de milito inter Rusio unuflanke kaj Ukrainio aliflanke, sin demandas kial la monda ordo starigita de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj en 1945 kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948 por interalie la paca solvado de interŝtataj disputoj ne sufiĉis en tiu ĉi okazo. Ni alvokas al ĉiuj ŝtatoj respekti tiun mondan ordon, utiligante la Sekurecan Konsilion kaj la Ĝeneralan Asembleon de UN por ties intencataj celoj, kaj aŭskultante la voĉojn de la civila socio de la mondo, kiu unuflanke portas la ŝarĝojn truditajn al ĝi de ties registaroj kaj aliflanke sopiras al paca mondo en kiu la komunikado venku kontraŭ la perforto kaj la paca solvo de disputoj superu la sensencan nuligon de homaj vivoj.


Eŭgeno Kovtonjuk, komitatano A por Ukrainio, kritikis la deklaron de Tonkin:

– Tro multe da sango de ambaŭ flankoj por nomi teruran militon disputo inter du landoj. Tiam okazis disputo inter Usono kaj Vjetnamio, Turkio kaj Kipro, kaj multaj aliaj. Tio vere estas disputo ĉu Ukrainio savos Eŭropon de sekva disputo.

Cetere estus interese vidi, kiel la Sekureca Konsilio de UN, kiun nun prezidas Rusio, sekvos la admonon de Tonkin kaj postulos ke Rusio haltigu sian atakon kontraŭ Ukrainio.

 


Deklaro de UEA la 27-an de februaro 2022

“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo

Reage al la militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo UEA deklaras:

En la historio de la homaro homoj strebis al la idealo de paco, sed neniam sufiĉe por certigi ĝian finan atingon. Tamen precize nun niaj modernaj komunikiloj havas la potencon unuigi la tutan mondon por individue kaj kolektive kriprotesti uzadon de perforto kontraŭ senkulpaj kunhomoj, niaj gefratoj. La memoro en kaj ekster Eŭropo pri du teruraj mondmilitoj kun milionoj da mortintoj bilde kaj vorte transdoniĝis kaj gravuriĝis en la konscio de ĉiuj nunaj generacioj.

Kian respondecon ni havas kiel esperantistoj, kiam eksplodas nova konflikto? La iniciatinto de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof, konsciis kaj mem spertis la kondiĉojn, kiuj kaŭzas militadon. Li kunligis siajn pacajn idealojn kun lingvo, kiu ebligas respekteman egalecon en la komunikado cele al reciproka interkompreniĝo inter la homoj. Vera bazo por tiu maturiĝo, kiu kondukus al definitiva forlaso de la deziro superregi aŭ suferigi niajn planedajn kunloĝantojn. En 1906, okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, li deklaris: “Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam”.

Nia tasko estas klara. Komenci en nia propra konscio elradikigi antaŭjuĝojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj. Poste kunlabori kun ĉiuj bonkoraj individuoj, kiuj dediĉas sin al edukado por interhoma kompreniĝo. Ni jam akceptis tiun sindevontigon, lerninte Esperanton. Sekve ni ne laciĝu insisti, ke niaj registaroj reprezentu la pacemajn dezirojn de siaj popoloj vivi en senkonflikta harmonio laŭ modeloj de la plej altaj etikaj principoj ekzempligitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Ni insistu, ke la membroj de Unuiĝintaj Nacioj devigu respekton al tiu Deklaracio, al la Ĉarto de UN kaj al ĝiaj fondaj principoj, kiuj naskiĝis de la deziro, ke neniam ripetiĝu la hororoj de amasmilitado.

Ni levu niajn voĉojn individue kaj kolektive kiel anoj de internacia movado, kiu ĉiutage laboras por paca interkompreniĝo. Per tiu potenco ni konsciigu niajn registarojn, ke necesas plenumi la promesojn faritajn al la mondpopolo: solvi konfliktojn antaŭ ol ili erupcias katastrofe por ĉiuj mondloĝantoj.

UEA ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo, kiu faciligos la atingojn de pacaj idealoj kaj amon inter la popoloj. Ni tamen nature kaj senlace esprimas nian solidarecon kun ĉiuj samideanoj, kiuj suferas pro perfortaj atencoj kontraŭ iliaj rajtoj al paca, sekura vivo. Ni jam nun atentas, kiel ni povas helpi en la nuna situacio. La konto Espero ĉe UEA (https://uea.org/alighoj/donacoj/espero) estis fondita okaze de alia kruela milito en Eŭropo por interalie iom helpi al familioj de esperantistaj viktimoj, kaj ni uzos tiun kaj aliajn rimedojn por montri nian solidarecon kun niaj kuraĝaj familianoj (tiu konto estas ĉiam malfermita por tiucelaj kontribuoj). La fondinto de UEA, Hector Hodler, celis krei kunlaboran reton de samideanoj tra la tuta mondo. Ni memoru la modelan laboron de nia Ĝeneva oficejo por kontaktigo de familianoj en alia kriza milito kaj montru, ke ni kapablas tuj agi por doni la praktikan helpon, kiun bezonas membroj de nia tutmonda familio.

Aliĝas al ĉi tiu deklaro la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio

La estraro de TEJO publikigis rezolucion kiu kondamnas Rusion pro la invado de Ukrainio. Laŭ la rezolucio la milito estas malrespekto de homaj rajtoj kaj tiel kontraŭ la valoroj de TEJO. Ĝi alvokas por paco kaj esprimas solidarecon al ĉiuj kiuj kontraŭas la militon.

La invado de Ukrainio provokis viglan diskuton en telegram-grupo de TEJO kiel TEJO reagu. Aperis diversaj opinioj inter tiuj kiuj volis fortan kondamnon, tiuj kiuj volis ke TEJO estu neŭtrala, kaj tiuj, kiuj opiniis ke ankaŭ NATO kulpas. Oni aldonis la temon al la komitatkunsido, kiu koincide okazis dum la sama semajno.

Dum la komitatkunsido estis debato ĉu TEJO entute faru rezolucion. La nov-elektita estrarano Tyron Surmon kontraŭis tion, kaj argumentis ke TEJO estu neŭtrala pri la milito.

– Mi ne komprenas kio estas la intencita rezulto de tiu deklaro. Ne helpas ion ajn, ne havas konkretan rilaton al la agado de TEJO.

Estrarano Valentin Ceretto Bergerat konsentis ke TEJO estas neŭtrala, sed nur al aferoj kiuj ne rilatas al ĝiaj celoj. Tamen homaj rajtoj estas unu el la celoj de TEJO, kaj invadi alian landon laŭ li ne kongruas kun la valoroj de TEJO.

Dum la tuta kunsido, la prezidanto, Léon Kamenický, havis ukrainan flagon videbla malantaŭ li. Li diris ke necesas ne nur paroli sed ankaŭ agi por helpi homojn en Ukrainio, kaj estas multaj esperantistoj en najbaraj landoj.

– Mi pensas ke silenti en tiu ĉi momento ne estas vere la solvo.


Léon Kamenický kun la flago de Ukrainio

Unu sugesto por helpi venis de Patricio Iglesias (komitatano B), kiu sugestis ke oni povus inviti ukrainiajn rifuĝintojn uzi Pasportan Servon por trovi loĝejojn en aliaj landoj.

La komitato ne havas membron el Ukrainio aŭ Rusio, malgraŭ ke laŭ la retejo de TEJO ĝi havas landajn sekciojn en ambaŭ landoj.

La komitato ne atingis konsenton, kaj eĉ la malneto de la proponita rezolucio multe ŝanĝiĝis dum la diskuto. Pro tio la komitato decidis peti la komisionon pri eksteraj rilatoj prepari rezolucion dum la sekva tago.

La verkado de la rezolucio estis malferma al ĉiuj membroj de TEJO kaj iu ajn povis doni komentojn kaj sugestojn. Dimanĉe vespere la estraro aprobis kaj publikigis la rezolucion. Oni planas traduki ĝin al kelkaj aliaj lingvoj.

Robert Nielsen


Deklaro de TEJO pri Solidareco kun Ukrainio

Sojle de nova milito, L. L. Zamenhof skribis en 1914: Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi [konstantan] pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj… la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj. (Post la Granda Milito: PVZ Originalaro III, 2692)

Samspirite, kiel organizo dediĉita al libereco kaj la respekto de homaj rajtoj, TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio iniciatitan de la registaro de Rusio. TEJO strebas al solidareco kaj estimo inter la popoloj kaj pledas por ke homoj ne suferu militon kaj ĝiajn efikojn, kiuj dividas la homaron. La milita agado fare de la registaro de Rusio kontraŭas niajn idealojn pri demokratio, tutmonda paco kaj interkompreniĝo; ĝi estas danĝera malrespekto de la fundamentaj homaj rajtoj. Tial ni decidis ne silenti pri ĝi.

TEJO solidarecas kun ĉiuj viktimoj de la milito: kun mortigitoj kaj vunditoj kaj kun ĉiuj rifuĝintoj. Al ĉiuj niaj membroj, aktivuloj, partneroj kaj samideanoj en Ukrainio ni dissendas nian subtenon. Ni ankaŭ agnoskas la suferon de rusianoj, kiuj estis kontraŭvole enplektitaj en la militon. Ni solidarecas kun la kuraĝaj rusianoj, kiuj manifestacias kontraŭ ĝi riskante malliberiĝon. Ni salutas tiujn pacajn batalantojn kiel parolantoj de lingvo de paco. Ni petas al niaj samideanoj en la tuta mondo, kaj aparte en Ukrainio kaj Rusio, interkompreneme kaj gefrate dialogi por flegi pacajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ la kondamninda ago de la registaro de Rusio.

TEJO alvokas por paco en Ukrainio, por ke homoj povu vivi sen risko de perforto, morto aŭ subpremo. Ni pledas por la tuja retiriĝo de la militistaro de Rusio el Ukrainio kaj por la respekto de la homaj rajtoj. Ni alvokas al ĉiuj internaciaj instancoj strebi utiligi diplomation por ĉesigi la konflikton, provizi savan helpon al la viktimoj kaj konstrui stabilan pacon. Tio baziĝu sur la respekto de ĉies homaj rajtoj, inkluzive de lingvaj rajtoj de etnaj malplimultoj. Ni apelacias al ĉiu esperantisto tra la tuta mondo: subtenu la homajn rajtojn, pacon kaj interkompreniĝon.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

la 27-an de Februaro 2022

Rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito

Kvar eksaj kaj unu nuna funkciuloj de Rusia Esperantista Unio sendis al Libera Folio deklaron kontraŭ la milito en Ukrainio.

En ĉi tiu teruriga tempo ni, nunaj kaj eksaj aktivuloj de E-movado en Rusio kaj estraranoj de la Rusia Esperantista Unio, sendas nian plej sinceran kunsenton kaj plej bonajn dezirojn al la ukrainiaj samideanoj. La agreso de la rusia registaro estas nepermesebla kaj ne ĉiuj esperantistoj el Rusio subtenas ĝin.

Ni esperas, ke plejmulto de tiuj estas kontraŭ la milito, malgraŭ unuopaj eldiroj favore al ĝi.
Ni esperas, ke la milito plej baldaŭ finiĝos.
Ni esperas, ke Ukrainio, ties loĝantaro kaj interalie geesperantistoj postvivos ĝin.
Ni esperas, ke ukrainiaj esperantistoj ankaŭ estonte havos bonajn rilatojn kun rusiaj samideanoj.

Milito ne estas solvo. Milito estas kontraŭhoma. Milito estas kontraŭ la ideo de Esperanto kaj esperantismo.

(alfabetorde)

Grigorii Arosev
eksprezidanto de REU

Aleksandr Blinov
eksa ĝenerala sekretario de TEJO kaj eksa estrarano de REU

Irina Gonĉarova
estrarano de REU, prezidanto de la E-Asocio MASI

Nikolao Gudskov
eksprezidanto de REU

Georgij Kokolija
eksprezidanto de REU

Malamikeco de la nacioj: falu, falu

Reage al la atako de Rusio kontraŭ Ukrainio Jarek Parzyszek sendis al ni la ĉi-suban vidpunktan artikolon. Ni volonte publikigos vidpunktojn de Esperanto-asocioj aŭ individuaj esperantistoj el la koncernaj landoj.


Membroj de la Esperanto-klubo de Ĥarkivo en nordorienta Ukrainio renkontiĝis okaze de la Zamenhof-tago. Nun al Ĥarkivo proksimiĝas la rusia armeo.

Malamikeco de la nacioj: falu, falu
Jam tempo estas!

L. L. Zamenhof

La supran versaĵon la 19-jara L. L. Zamenhof prezentis al siaj amikoj, en praesperanto. Dum sia tuta vivo la revanto Ludoviko Lazaro pledis por dialogo de la homfratoj. Li estis idealisto, kredanta ke povas finiĝi la epoko de malamo kaj tutmonde ekregi paco.

Antaǔ sia morto, spite la regantan malamon, li skribis la faman Leteron al diplomatoj, alvokante ilin al akceptado de la aliaj gentoj por trankvila, paca kunvivado kaj toleremo.

Ludoviko forpasis dum La Granda Milito, kaj la internaciaj organizaĵoj ne ordigis la mondon. Post La Dua Mondmilito Sovetio ”tenis” stabilecon, subpremante gentojn de orienta Eǔropo. Post 50 jaroj tiu ”argila paco” falis, unue en Balkanoj, poste en Baltio, Kartvelio, Ukrainio.

Bedaŭrinde la mondo estas tia, ke la fortuloj volas decidi pri la vivo de la malfortuloj. Se via najbaro scias, ke vi ne estas sufiĉe forta – ne miru, ke tiu najbaro atakos vin! Memoru, ke la aliaj – najbaroj, observantoj kaj komentantoj el la mondo – ne savos vin.

La danĝera slavo opinias kaj aǔdacas pruvi, ke nur li pravas kaj havas pli multajn rajtojn. Ni, silenta plimulto, deziranta travivi unu plian tagon, jaron, jardekon, timas kaj tremas. Iam, hieraŭ, antaŭhieraŭ, ni kredis, ke ni vivas en pli paca, trankvila, amika mondo. Evidentiĝis, ke la bla-bla-ado de la politikistoj el la „pli riĉa parto de la mondo” ne sufiĉas.

Ŝajnis ke la revoj de idealistoj, kiel Ludoviko, la ”politika dialogo” pri la paco, sufiĉas. Bedaŭrinde, kiel dum la pli fruaj epokoj, evidentiĝis, ke la politika retoriko ne sufiĉas.

Mi komprenas, ke por multaj – ĉefe eŭropanoj – gravas: gaso, petrolo kaj riĉaj turistoj. Ni zorgas nur pri niaj familio, domo, regiono, lando. La cetera mondo povas disfali?

Mi scias ke ni idealistoj, kiuj revis kaj provis sekvi la homaranajn revojn, tre malmultas. Sed memoru: al la vorita Minsko, al la detruata Kievo tre proksimas Bratislavo, Varsovio, Berlino…

Mi ne volas militi, sed mi kredas ke kune eblas ekonomie devigi la tiranon revekiĝi!

La tuta homaro, en familion
Unuiĝi (iam) devas!

Jarek Parzyszek

Junaj esperantistoj ekde 1878 iĝos libro

La ŝanĝiĝantaj kulturoj, moroj, kaj agadoj de junaj esperantistoj dum diversaj epokoj estos en la centro de planata verko pri la historio de la junulara movado. Estos esplorata interalie la junulara lingvaĵo tra la jaroj kaj la signifo de muziko en la movado. La libro aperos ankaŭ en aliaj lingvoj.


Hispanaj partoprenantoj dum la IJK en Krakovo 1987. Foto: Mediateko CLZ.

La fondaĵo Esperantic Studies Foundation subvencias kvar aktivulojn por verki novan libron pri la historio de la Esperanto-junularo ekde 1878 ĝis hodiaŭ. La libro laŭplane aperos en 2024 kaj pri la projekto kunlaboras ankaŭ UEA, TEJO kaj Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Libera Folio parolis kun Hans Becklin por ekscii pli pri la projekto.

Ĉu vi povus klarigi kiel la projekto realiĝis?

– Antaŭ pluraj jaroj mi kaj Karina Oliveira priparolis iaman revon ŝian pri la verkado de faka libro pri la historio de la Esperanta junularo. Tiu temo plurfoje releviĝis, ĝis ni decidis ne simple revi sed fakte ekokupiĝi pri ĝi.

– Tial ni trovis du aliajn kunlaborantojn kun faka sperto, la doktoriĝantan sociologon Manuela Burghelea kaj la magistron pri historio Tyron Surmon. La skipo komencis kunsidi en 2020 por priparoli la konturojn de la projekto.

– Evidentiĝis, ke por havi veran interfakan libron pri la junularo kaj TEJO ĝenerale, ni devos multe esplori en diversaj arĥivoj kaj intervjui iamajn motorojn de la movado. Tio povas kosti multe, do nia grupo decidis peti de ESF subtenon al la projekto. Bonŝance, ESF ne nur konsentis, ke la projekto estas grava, sed ankaŭ invitis ĝin fariĝi interna projekto de la fonduso, ne nur subvenciata ekstera projekto. Tio havas diversajn administrajn avantaĝojn al ni, kiuj povas baze okupiĝi pri la esplorado kaj verkado, ne pri etatoj, ĝiroj, eldonado, kaj longdaŭra mastrumado de datumoj.

– La projekto, kvankam ligita al TEJO teme, en la realo estas projekto de la kvaropo kaj ESF. Ĝis nun nian esploradon subtenis finance kaj alie UEA, TEJO kaj la Esperanto-Asocio de Britio. Ni antaŭvidas aliajn kunlaborojn dum la daŭro de la projekto – ĉi-jare kun la universitato Princeton en Nov-Ĵerzejo, Usono.

– Ni planas plu esplori ĝis almenaŭ la fino de 2024, verkante ĉapitrojn kaj reviziante dum la esplorado daŭras. Espereble la interfaka aliro donos al ni sufiĉe interesan libron, kiu malgraŭ sia fakeco povos interesi ankaŭ la ordinaran Esperantiston kiu volas ĝui nefikcion en la internacia lingvo.

– Laste, ni planas tradukigi la libron en la anglan kaj eventuale ankaŭ en aliajn lingvojn (eĉ se nur parte) por povi informi aliajn fakulojn pri la junulara Esperanto-movado.

Kiujn temojn traktos la libro?


Hans Becklin.

– La libro traktos la tutan historion de Esperanto el la perspektivo de juneco, ekde la gimnazia debuto de pra-Esperanto la 17-an de decembro 1878 ĝis la nuna momento, kalejdoskope per la engaĝado de diversaj fakoj kaj esplormetodoj. La precizajn tezojn kaj temojn, ĉirkaŭ kiujn ni strukturigos la libron, ni ankoraŭ ne scias, ĉar ni estas komence de la esplorado.

– Ni tamen ja scias, ke ĝi ne estos seka historio de organizaĵoj, sed temos multe pli pri la ŝanĝiĝantaj kulturoj, moroj, kaj agadoj de junaj Esperantistoj. Ni planas, ekzemple, studi la lingvaĵon de la junularo, per la konstruado kaj analizado de korpusoj, la gravecon de muziko, la aperon de junulara konscio, la efikon de la tutmondiĝo de TEJO, la motivojn de diversaj gvidantoj, la deklarojn kaj rezoluciojn de la kongresoj, la uzon de Esperanto kiel forumo por renkontoj inter okcidento kaj oriento, kaj tiel plu.

Kiel la libro kovros la junularon ekster TEJO?

– La libro, kiel dirite, estas ne nur pri TEJO, sed pri la tuta historio de la junularo en Esperantaj rondoj. Evidente tio signifas, ke TEJO rolos centre, sed ekzistas ankaŭ pli fruaj provoj organizi la junularon, ofte per taktikoj tute fremdaj al la nuna epoko. Ni memoru, ke pluraj el la pioniroj en diversaj kampoj lernis kaj propagandis Esperanton unue per junulara aktivado — ekzemple, Hodler kaj Privat publikigis kiel gimnazianoj la revuon Juna Esperantisto ekde 1903. Pro ties neŭtrala movado junulara, iusence praulo de TEJO tamen, ni ne forgesu pri la studentaj, laboristaj kaj soldataj movadoj. La diverseco de socia organizado kreis diversajn kampojn de aktiveco – Baghy kiel juna militkaptito instruis Esperanton unue al siaj samkazernanoj!

– Aldone, pro la eŭropcentrismo en TEJO ekzistas junularaj movadoj koincidaj en aliaj regionoj, kiujn ni neniel volas neglekti simple pro manko de atento el Roterdamo tiudirekten. Tiujn ni kiel fakuloj trovas aparte interesaj kaj studindaj, precipe ĉar pri la historio de TEJO jam ekzistas mallongaj verkoj, el pure organiza vidpunkto (kiam okazis kongresoj, kiu prezidis, kaj tiel plu).

Ĉu estas konflikto de intereso se TEJO pagas por libro pri si mem kaj la verkantoj estas TEJO-komitatanoj?

– Laŭ mi, intereskonflikto ne estas. Ne TEJO pagos por la libro (formale ĝi havas neniun rilaton al la projekto). Naŭdek kvin elcentoj de la libro verkiĝos pri periodo en la historio de la junularo, kiun ni ne partoprenis. Laste, niaj reputacioj kiel fakuloj iusence dependas de la objektiveco kaj klara analizado de la fontoj, eĉ se tio postulas kritikon de TEJO, UEA, aŭ la Esperanto-movado ĝenerale. Ni forte deziras, ke la libro utilu ne nur al Esperantistoj, sed ankaŭ al fakuloj, kiuj scivolas pri diversaj flankoj de la Esperanto-movado.

Ĉu vi rajtas diri kiom estas la subvencio de UEA, TEJO, EAB kaj ESF?

– La kvaropo laboras volontule, do nenia pago pro la esplorado kaj verkado estas. ESF kompensas la elspezojn neprajn por ebligi ĉeestan esploradon kaj planadon, ofte kadre de alia evento jam en la agendo de la grupanoj pro domaĝemo al nia klimato. (Estas pli bone vojaĝi malmulte, sed resti pli longe esplorante kaj planante en la ĉirkaŭaĵo, ol vojaĝi duoble, unue al kongreso kaj due al arĥivoj en alia loko.) Kompreneble la kompenso multe varias, depende de la kostoj en la loko vizitata kaj la vojaĝo bezonata por atingi la lokon.

– EAB finance subtenis la esploradon de Tyron en Roterdamo antaŭ pluraj monatoj. Pri tio oni povas legi raporton en lastatempa numero de La Brita Esperantisto. Kadre de la sama vizito UEA kaj TEJO nematerie subtenis la esploradon, gastigante lin en la Volontula Domo, asistante lin, kaj donante laborlokon al li. De tiam TEJO daŭre helpas al la projekto per skanado de valoraj fontoj, kiujn kaj la asocio kaj nia projekto povos utiligi longe.

– Bonŝance, nia projekto kaj TEJO povas simbiozi, kune konstruante bitan arĥivon de valoraj dokumentoj. Tia arĥivo niaflanke aperos en la reto kune kun la libro, sed estas tute eble, ke TEJO mem aperigos sian propran pli frue. Mi ne antaŭvidas, ke aŭ UEA aŭ TEJO finance subtenos la projekton, sed la nemateria subteno en la realo estas pli grava, precipe pro la abundaj primaraj fontoj haveblaj plej koncentrite en Roterdamo.

Robert Nielsen

La forumoj en Duolingo malaperos

La lingvolerna retejo Duolingo forigas siajn diskutforumojn, ĉar ilia administrado postulas tro da laboro interalie pro robotaj atakoj. Inter la malaperontaj forumoj estas ankaŭ la aktiva Esperanta forumo.


Adiaŭa mesaĝo en anglalingva forumo pri Esperanto.

Duolingo informis  la 9-an de februaro, ke oni intencas forigi forumojn en Duolingo. Tio koncernas ne ĉiujn forumojn, nur la ĝeneralajn, kiuj ekzistas po unu por ĉiu lingvoparo de la instruata lingvo kaj la lingvo, per kiu oni instruas. Kompreneble la informo kaŭzis multajn demandojn kaj konfuzon.

Mi estas unu el la kontrolantoj de komentoj (la posteno estas sensalajra) por la finna kurso en Duolingo. Jen estas mia persona analizo, kial tiu forigo okazos.

La profesoro Luis von Ahn (konata el pluraj TED-paroloj) kaj ties studento Severin Hacker ekhavis en 2009 la ideon krei senpagan platformon por instruado de lingvoj. La aplikaĵon por la iOS-platformo ili lanĉis en 2012 kaj por la Android-platformo en la sekva jaro. Ekde tiam Duolingo forte kreskis, kaj nuntempe ĝi estas la plej populara reta platformo por lerni lingvojn.

Ĝis nun la enhavon kreis pluraj volontuloj, kiuj helpis plivastigi la sortimenton tiel, ke per Duolingo vi povas lerni 19 lingvojn, plurajn per multaj lingvoj. Unu el la malgrandaj lingvoj (laŭ la nombro de lernantoj) estas Esperanto, kiun oni povas lerni per la angla, la hispana, la portugala kaj la franca. Ĝi havas ete malpli ol 800 000 lernantojn.

Duolingo decidis listiĝi ĉe la Novjorka borso de NASDAQ en 2021 kaj samtempe decidis, ke la kompanio pagu al la produktantoj de enhavo, alivorte al tiuj, kiuj kreas lingvokursojn. Bedaŭrinde ne por ĉiu tasko oni trovis plenumonton, kio kaŭzas, ke oni ne multe ĝisdatigis la kursojn. Tio trafas speciale malgrandajn kursojn.

La kursoj daŭre estas senpagaj. Kompreneble Duolingo devas havi enspezojn, kaj tiucele ekzistas diversaj allogaĵoj, el kiuj la ĉefa estas “strio”. La lernoaplikaĵo registras, ĉu vi trejnas vin ĉiutage. Se ne, vi perdas vian strion. Por antaŭmalhelpi tion vi devas trejni vin ĉiutage aŭ pagi.

Kvankam oni fakte perdas nenion, nek poentojn nek atingitajn rezultojn, se la strio rompiĝas, la homa menso funkcias tiel, ke ju pli longan strion vi havas, des pli entuziasme vi volas konservi ĝin. La strio ja estas videbla al ĉiuj.

La alia ĉefa fonto de enspezoj estas reklamoj, kiujn la sistemo montras al tiuj uzantoj, kiuj ne pagas por la membreco.

Entute la komerca modelo de Duolingo nomiĝas freemium, en kiu la bazaj funkcioj – ĉi-okaze la lernado – estas senpagaj, sed por aldonaj ecoj – konservo de la strio kaj evitado de reklamoj – oni devas pagi.

La ĝenerala regulo pri la freemium-modelo estas, ke ĉirkaŭ 4 elcentoj el la uzantoj devas pagi, por ke la komerco estu mondona. Duolingo konigis en la jaro 2019, ke nur malpli ol 2 elcentoj de la uzantoj akiris pagendan membrecon. Restas do malklare, ĉu Duolingo estas deficita aŭ mondona.

Krom la ekzercoj mem alia grava parto de Duolingo jam longe estas forumoj, kiuj ekzistas po unu ĝenerala por ĉiu lingvoparo. Aldone ĉiu ekzerco havas sian propran diskutejon. La ideo estas, ke oni diskutas ekzercon en poekzerca diskutejo kaj la ĝenerala forumo estas por pli ĝenerala diskuto.

Bedaŭrinde la ĉienpenetra reta rubaĵo eniras ankaŭ en la forumojn. Bonŝance aŭtomate blokiĝas plejparto de la reklamoj, sed ekzistas ankaŭ aliaj formoj de atakoj. Oni povas supren- aŭ malsuprenklaki ĉiun skribaĵon. La ideo kompreneble estas, ke tiel oni scias, kiuj skribaĵoj, komentoj estas bonaj kaj kiuj ne.

Dum la pasintaj monatoj kelkaj forumoj suferas de sistema malsuprenŝatado, kiun tre verŝajne faras robotoj, ĉar alie oni ne povas ekspliki, kial tute normalaj skribaĵoj havas ŝatvaloron de pluraj centoj.

Ĉiuj ĉi rubaĵoj kaŭzas pli da laboro kaj kostoj al Duolingo, kiu jam antaŭe ne estis tiel mondona. Pro tio Duolingo decidis forigi la ĝeneralajn forumojn. Inter tiuj estas ankaŭ la aktiva esperantlingva forumo.

Juha Metsäkallas

112 esperantistoj subskribis peticion por la CO

Dum iom pli ol semajno, 112 homoj subskribis retan peticion kontraŭ la plano vendi la domon en kiu situas la Centra Oficejo de UEA. Tamen la komitato jam faris la decidon. Ni petis la iniciatinton rakonti, kial li starigis la peticion – kaj kial tiom malfrue.


Leon Roijen starigis la peticion en la retejo Change.org.

La peticio kun la titolo ”Haltigu la vendon de la Centra Oficejo, ne al la detruo de UEA” aperis en la retejo Change.org, kiam jam komenciĝis la voĉdonado de la komitato de UEA pri la temo.

La subskriboj kaj komentoj kontraŭ la planata vendo rapide amasiĝis, sed evidente jam estis tro malfrue por influi la decidon de la komitato. La 12-an de februaro finiĝis la reta voĉdono, en kiu majoritato de la komitatanoj subtenis la proponon vendi la domon.

La peticio estis fermita la 16-an de februaro, kiam ĝi jam havis pli ol cent subskribojn. Ni petis Leon Roijen rakonti, kion li esperis atingi.

Libera Folio: Kial vi starigis la peticion?

Leon Roijen:  – Mi starigis la peticion pro pluraj kialoj. Jam de 1962, UEA posedas la domon en kiu troviĝas la Centra Oficejo. Tra la tuta mondo, esperantistoj konas la adreson Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, kaj vizitis la Centran Oficejon. Por multaj, ĝi estas la koro ne nur de UEA sed de la tuta movado. Mi volas rememorigi la vortojn de Osmo Buller: “pli gravas, ke post la proponita solvo UEA ne plu havus veran Centran Oficejon. Mi ne povas ne pensi, ke en 1940 nazia bombardado detruis la urbokoron de Roterdamo. Nun simila bato minacas la koron de UEA”.

– Tiu minaco nun efektiviĝis. Tio ne nur signifas la detruon de domo simbole tre valora por multaj esperantistoj, sed ankaŭ la detruon de kapitalo. En la nuna nederlanda ekonomia situacio, investantoj preskaŭ interbatalas por akiri tiajn domojn en la grandaj nederlandaj urboj. Eĉ teni la domon nur kiel investobjekton kaj ludoni ĝin estus plej saĝa investo – eĉ se UEA devus aldone investi kapitalon. Ja ne ekzistas multe da investobjektoj pli sekuraj ol nemoveblaĵoj.

– Fine, mi samopinias kun Łukasz Żebrowski, kiun vi pli frue publikigis, ke UEA sen Centra Oficejo inda je tiu nomo estos “nur ŝildo super agadoj de aliaj”.

Ĉu ne pli bonus peticii pli frue kaj ne lastminute?

– Absolute. Eĉ trairas mian kapon la vortoj “historia eraro”. Post 112 reagoj en unu semajno post tre limigita diskonigo, mi kredas, ke ne estas troigo ke ene de kelkaj monatoj povus kolektiĝi 400-500 subskriboj aŭ eble pli. Tiel multajn homojn la estraro kaj komitato de UEA ne povus facile ignori. Mi pensas, ke multe da landaj komitatanoj, kiuj voĉdonis por la vendo, ne sufiĉe konsultis siajn membrojn, male al tio, kion ekzemple komitatano Rubén Sánchez faris, kiu aktive interkonsiliĝis kun la argentina membraro.

– Klaras, ke la batalo por konservi la domon devus okazi pli frue kaj pli ekster aŭ aldone al la batalo en la komitato. Tio estis mistakso mia kaj de ĉiuj homoj, kiuj estas kontraŭ la vendo de la domo.

Kion vi esperas atingi?

– Unue, mi volis klare montri, ke multaj homoj ne volas la vendon de la Centra Oficejo. Vicprezidanto Maia asertis la kontraŭon, sed nun montriĝis la malo. Tio jam gravas pro historiaj kialoj: La estraro kaj komitato poste neniam plu povos aserti, ke la vendo estis larĝe subtenita de la “ordinaraj” esperantistoj.

– Due mi opinias, ke necesas remalfermo de la debato. Mi scias, ke la komitato jam faris decidon, sed la estraro kaj la direktoro grave misinformis la komitatanojn. Sen tiuj misinformoj kaj kun la scio, ke granda nombro da esperantistoj ne subtenas la vendon, ili eble estus alimaniere decidintaj. Ĉi tie ne estas la loko por trakti ĉiujn tiajn misinformojn, sed unu el ili estas la tiel nomata postulo pri energinivelo C, per kiu oni timigis komitatanojn kaj aliajn. Post esploroj miaj montriĝis, ke tute ne estas certe, ke UEA entute devus plenumi tiun postulon. Tutcerte ĝi ne devus plenumi tiun postulon se la “repagtempo” de la energiŝparaj investoj superas 10 jarojn.

– Pri la jam dum jaroj distrumpetitaj “financaj problemoj” devus esplori ekstera, sendependa financa kompanio. Tiuj timigoj ja jam estas tro. Se homoj kiel komitatano Osmo Buller, kiu estis longtempe ĝenerala direktoro de UEA (kaj do tre bone konas ĝiajn financojn) aŭ komitatano kaj matematikisto François Lo Jacomo diras, ke asertataj “financaj problemoj” ne pravigas la vendon de la domo, io putras. Tiuj homoj estas spertuloj. Se kontraŭ ĉiu logiko oni forte puŝas la vendon profetigante plej verŝajne investantojn, oni devus demandi sin, kiel iu skribis en Facebook, kial kaj al kiu oni faras tiun komplezon.

– Prijuĝo de la situacio de ekstera, profesia financa kompanio povus taksi la tre dubindajn, ofte nur duone verajn eldirojn de la direktoro kaj estraro.

Kion UEA laŭ vi faru anstataŭ vendi la domon?

– La tuta buĉado de la Centra Oficejo, alivorte la maldungoj de la oficistoj estis absolute nenecesa. Dum jardekoj, ĝis la pensiiĝo de ĝenerala direktoro Osmo Buller, neniam estis seriozaj financaj problemoj necesigantaj la maldungojn kaj eĉ la vendon de la domo.
Estas nun pluraj opcioj: Anstataŭ fari komplezon al investanto, UEA nun mem povus esti investanto kaj teni la domon kiel rentumantan parton de ĝia kapitalo. Alia opcio estas dividi la domon kun aliaj Esperanto-organizoj kaj okazigi en ĝi viglan por- kaj peresperantan agadon.

– Eble oni ankaŭ povus konsideri kundividi la domon kun TEJO, kaj anstataŭe vendi la volontulan domon. Kontraŭe al eldiroj de la ĝenerala direktoro Martin Schäffer, ke oni ne povos (parte) ŝanĝi la funkcion de la domo, nenio malebligas peti la urban registaron permesi tiujn ŝanĝojn.

– Laste, se oni decidus tamen vendi, mi pledas por nova Centra Oficejo kun plena oficistaro en stabila lando kun modestaj salajroj, kiu respektas homajn rajtojn kaj havas facilan aliron al la ekstera mondo. Kroatio estus bona ekzemplo.

Kiaj homoj subskribis la peticion? Ĉu multaj estas membroj de UEA?

– Homoj de ĉiuj aĝoj, novaj kaj malnovaj esperantistoj, membroj kaj nemembroj de UEA. Mi evidente ne povas ekzakte indiki kiom da subskribintoj estas membroj en UEA, ĉar mi ne havas aliron al la administracio de UEA, sed temas certe pri konsiderinda parto kaj troviĝas konataj nomoj inter la subskribintoj.

B-komitatanoj elektitaj sen elekto

Nur kvar personoj kandidatis en la elekto de komitatanoj B de UEA por la periodo 2022–2025. Ĉar estis kvin liberaj lokoj, ĉiuj kandidatoj estis elektitaj sen voĉdono de la individuaj membroj de UEA, kiujn ili reprezentas.


François Lo Jacomo, James Rezende Piton, Alexsandro Cesário kaj Aleks Kadar estas la novaj komitatanoj B. Fotoj: Robin van der Vliet (CC BY-SA 4.0), Centro Temático de Campinas, Câmara Municipal de Araraquara.

La komitato estas la plej alta decidorgano de UEA. Ĝi interalie elektas la estraron, kaj ĵus la komitato faris la finan decidon vendi la domon en Roterdamo, en kiu situas la Centra Oficejo de UEA.

La komitato konsistas el komitatanoj A, kiuj reprezentas la landajn kaj fakajn asociojn de UEA, de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de UEA, kaj komitatanoj C, kiuj estas elektataj de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj.

Oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj. Ĉar oni taksas, ke la membronombro de UEA en 2021 superis kvar mil, oni do devis elekti kvin komitatanojn B. Pri la elektoj UEA anoncis per gazetara komuniko en oktobro 2021, kaj la limdato por kandidatiĝi estis la 31-a de januaro 2022.

Pliaj publikaj alvokoj kandidatiĝi ne okazis, kaj kiam jam proksimis la limdato, montriĝis, ke estis nur unu valida kandidatiĝo, skribas komitatano François Lo Jacomo en la komitata diskutejo:

– Se mi bone komprenas, sen la lastminuta klopodo de Emilio Cid, estus nur unu Komitatano B ĉar oni ne sufiĉe informis pri tiu ĉi elekto. Mi ja dankas al Emilio Cid, tamen mi konsideras la aferon grava fuŝo de nia interna komunikado. Mi preferus, ke efektive okazus baloto.

Lastmomente sin anoncis tri pliaj kandidatoj. Ĉar estis kvin vakaj postenoj, ĉiuj kvar estis elektitaj sen balotado: Alexsandro Cesário (Brazilo), Aleks Kadar (Francio), François Lo Jacomo (Francio) kaj James Rezende Piton (Brazilo).

En la antaŭaj elektoj de komitatanoj B en 2019 estis ok kandidatoj por kvin postenoj, kaj ĉiuj estis intervjuitaj en Libera Folio. Inter la tri kandidatoj kiuj tiam ricevis malplej multe da voĉoj kaj ne estis elektitaj estis la prezidanto de UEA, Duncan Charters.

Antaŭ tio, en 2016, elektoj ne okazis, ĉar du kandidatoj (Johan Derks kaj Roy Mc Coy) rezignis pri sia kandidateco por ŝpari monon al UEA. En 2013 estis sep kandidatoj por ses lokoj; en 2010 estis 14 kandidatoj por ses lokoj.

François Lo Jacomo en la komitata listo jam post la anonco de la ĉi-jara rezulto substrekis la gravecon de vera elekto, kritikante la malaktivecon de la estraro:

– Mi daŭre opinias, ke estas preferinde, kiam okazas baloto, ĉar aliokaze la membroj ludas neniun rolon en la Asocio se ili eĉ ne elektas siajn komitatanojn, kaj se vi ne volas, ke la membraro daŭre malkresku, vi devos respekti la membrojn donante al ili efektivan rolon. Eble ne ĝenas kelkajn, ke la membraro malkreskas!

UEA decidis vendi la domon de la CO

La komitato de UEA per reta voĉdonado faris la finan decidon pri la proponita vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg, kie situas la Centra Oficejo de la asocio. 37 komitatanoj voĉdonis por vendo, 13 kontraŭis vendon kaj 4 sin detenis.


Centra Oficejo.

La komitato per klara majoritato akceptis la proponon de la estraro, laŭ kiu la domo de la Centra Oficejo estu vendita je prezo egala aŭ supera al la merkata valoro, kiu laŭ la esploroj de la estraro kaj la ĝenerala direktoro estas proksimume unu miliono da eŭroj.

La oficiala sidejo de la asocio restos en Roterdamo kaj plu nomiĝos Centra Oficejo. Plej kredeble la sidejo troviĝos en malgranda ejo en la teretaĝo de la tiel nomata Volontula domo en Nieuwe Binnenweg 430.

Por la vendo de la nuna Centra Oficejo voĉdonis la jenaj komitatanoj:

Ann-Louise Åkerlund, Aleks Kadar, Amri Wandel, Ángel Arquillos, Dennis Keefe, Andreas Diemel, Prof d-ro Duncan Charters, Emílio Carlos Vaz Cid, Eŭheno Kovtonjuk, Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr., Mark T. Fettes, Gábor Márkus, Guy Matte, Hans Becklin, Kjell Peder Hoff, Trezoro Huang Yinbao, Mag. Janez Jug, Sibayama Zyuniti, Jérémie Sabiyumva, Lee Jungkee, Karina Oliveira, Kristin Tytgat, Ahmad Reza Mamduhi, Michael Boris Mandirola, Alexandra Mendieta, S-ino Mallely Martínez Mateos, Michal Matúšov, Mariana Evlogieva, Orlando E. Raola, Rakoen Maertens, Renato Corsetti, Stefan MacGill, So Jinsu, Suzuki Keiichiro, Thomas Bormann, Rodica Todor, Nguyen Van Loi.

Kontraŭ la vendo voĉdonis:

Brian R. Moon, Dietrich M. Weidmann, François Lo Jacomo, Ileana Schrøder, Povilas Jegorovas, Christoph Klawe, Libuše Hýblová, Osmo Buller, Rubén Luis Sánchez, Robert Moerbeek, Spomenka Štimec, Tuomo Grundström, Zsófia Kóródy

Sin detenis:

Chen Ji, Claude Nourmont, Keyhan Sayadpour, Yu Tao

Ne voĉdonis:

Maritza Gutiérrez González, Margarita Želve, Robert Kamiński, Michela Lipari, Paul Desailly, Svetlana Smetanina, Chielismo WANG Tianyi.

Simo Milojević – la bonkora aŭtoritato

Simo mortis, sed pli gravas, ke li vivis. La multjara redaktoro kaj ĝenerala direktoro de UEA estis populara inter ordinaraj esperantistoj, pro sia ĝentilo kaj humoro, precipe pro sia bonkoreco, skribas Ulrich Lins. ”Iom da petolo necesas, por povi digesti la seriozan movadan laboron”, li opiniis.


Simo Milojević dum la kongreso en Roterdamo 2008. Foto: Kalle Kniivilä.

Simo Milojević estis naskita la 14-an de decembro 1936 en bosnia vilaĝo apud Trebinje (Hercegovino). Sepjara, li perdis la patron, kiu estis masonisto kaj devis militservi. Tio postlasis ĉe li vundon, des pli profundan, ke montriĝis, ke la sendo en batalon originis en miskompreno.

Li havis du fratojn, el kiuj unu, Danilo, nun transvivis lin. La patrino, kiu vivis ĝis 2003, kiam ŝi mortis 85-jara, havis malfacilan vivon. La sentojn pri ŝi eble iom komprenigas la okaza ĝema konfeso de Simo, ke li admiras kaj envias homojn, kiuj sukcesas esti kaj resti vere kredantaj kristanoj.

Ekde 1959 li vivis en Beogrado. En ties parto Zemun li finis la gimnazion. En la universitato li ekstudis komparan literaturon. Fine de 1956 li eklernis en Zemun Esperanton. Dum sia vivo li ofte nomis tiun, al kiu li dankis sian movadan ekmoviĝon: Nikola Rajšić (1900–1978).

En la studentjaraj someroj li aliĝis al esperantistaj laborbrigadoj, unu el la rimedoj, per kiuj la registaro celis mobilizi la junularon por la konstruado de socialismo. La brigadanoj ĉiutage post la ŝvitiga laboro ankoraŭ partoprenis kurson de Esperanto, kaj la brigadano Simo redaktis kaj eldonis ĉiutagan gazeton, kiu enhavis ankaŭ materialon pri Esperanto. Fine de marto 1959 kun tri aliaj membroj de la Studenta Esperanto-Klubo de Beogrado li venis al Feldberg en la Nigra Arbaro, en sudokcidenta Germanio.

En 1961 Simo estis sendita de UEA, kiel posteulo de Tibor Sekelj, al Nepalo por instrui dum ok monatoj al pli ol 200 studentoj Esperanton. Komence li travivis „kulturan ŝokon“ (kvankam li ne uzis tiun esprimon), ĉar li konstatis, ke la nepalaj gejunuloj plejparte neniam aŭdis la nomojn Dante, Goethe aŭ Tolstoj, dum ili ja ”konas detalojn el la vivo de mezvaloraj anglaj poetoj“. “La afero strangas”, li skribis poste, “ĉar la nuna tempo postulas larĝan internaciisman edukon“. Li komprenis, ke li kiel sendito de UEA ne havas simplan misiistan taskon.

Reveninte al Eŭropo, Simo daŭrigis sian iom zigzagan manieron de lernado. Li portempe laboris en ĉokolada fabriko en Kolonjo kaj partoprenis en IS-oj de GEJ. Germana junulo iun tagon lin naive demandis antaŭ la kolonja katedralo: ”Ĉu vi estas komunisto?“. La jesa respondo ŝoketis la scivolulon, amuzis la demanditon kaj estigis ĉe ambaŭ multjaran diskut-temaron.

En 1963 Simo redaktis la revuon Jugoslavia Esperantisto, poste dum kelkaj jaroj la (altnivelan) landan organon La Suda Stelo. Iam en tiu tempo en vagonaro de Zagrebo al Beogrado sidis la gepatroj de Hans Bakker (1937–2015) dum feria vojaĝo tra Jugoslavio. “Kontraŭ ili“, skribis la filo multajn jarojn poste (2003), sidis ”ĉarma junulo, kiu kondutis tiel agrable ke mia patrino ankoraŭ ĝis sia morto memoris pri li“. Estis Simo.

Estas malfacile decidi, en kiu el tiuj jaroj Simo komencis esti profesia esperantisto. Eble en 1964 li konstatis, ke jam ne plu havas sencon pensi pri orda formala finado de studoj. Do li eklaboris en 1969 en Nederlando, prizorgante makedonajn laboristojn en Venlo, poste en Roterdamo.
De tempo al tempo li helpis en la Centra Oficejo, kiel kunredaktoro de Kontakto (1970–74) kaj kiel helpa teknika redaktoro de la manlibro Esperanto en perspektivo. Estis kvazaŭ “glita” transiro en la Centran Oficejon, provizore kronata per vicdirektoriĝo en januaro kaj redaktoriĝo en majo 1974.


Revuo Espranto en majo 1974.

La kvalito de la revuo sub Simo tuj videble (aŭ legeble) pliboniĝis. Ĝi evoluis al io similanta movadan batalorganon. Ĉiunumere estis redaktora noto “Vi trovos” – enkonduko al unu el la ĉeftemoj de la revuo aŭ al la tuta numero. Por tiu mallonga rubriko li ŝajne improvizis, sed fakte ĝi prezentis fruktojn de skrupula pesado de argumentoj.

Komenciĝis lia granda tempo en UEA. Estis tempo ankaŭ de ofta malfruiĝo en la aperado de la revuo, pro kio li multfoje devis pardonpeti, kutime kun dozo da ŝercado. Jen ekzemplo el la komenco de 1981: “Vi trovos, konsterne malfrue, ĉi tiun revunumeron en viaj manoj. Ni ŝuldas al vi nekutime grandan pardonpeton. Kaj, jen, havu ĝin! Se la problemoj tiel facile solveblus, kiel facile vortoj fluas!?“

En aprilo 1981 li skribis: ”… apenaŭ restas spaco por diri al vi ion en tiu ĉi rubriko. Ne vere gravas, ĉu ne. Ni ofte parolas interlinie tra la tuta numero, kaj vi certe lernis legi ankaŭ tion“. Unu jaron poste li admonis: “Ni petas, proponas, instigas. Jes. Ni ne estas en tiu ĉi movado por sidi. Necesas moviĝi. Cetere, laboro tenos vin svelta kaj sana.” Kaj aliokaze li vortumis: “Por paroli pri pli trankvilaj temoj, ni diru, ke ne plu pluvas en Nederlando, jam tutan duonhoron. Eventuale, baldaŭ venos printempo, tiu sezono de vekiĝo totala. Eventuale, ĝi sukcesos veki ankaŭ la dormantan plimulton de la Movado.”

Prave unu tiama regula leganto, japano, kiu nun ne plu multe movadumas, skribis post la forpaso de Simo, ke li “kuntuŝiĝis de ties profunda amo al la lingvo de cent jaroj”. Li klarigis: “Mi ne kabeiĝis, pro Simo. Al mi ĉiam plaĉas la sprita kaj samtempe aŭtentika lingvaĵo de Simo, interalie montrita en la rubriko ‚Vi trovos‘, dorse de la kovril-paĝo de la revuo Esperanto, kaj en ĉiujaraj poŝtkartoj de li persone senditaj al mi okaze de UK. Lia lango kaj cerbo en ‚Vi trovos‘ saltetas vive kaj suke.”

Estis granda epoko ankaŭ por UEA, kiu nelonge post la enoficiĝo de Simo travivis la hamburgan perturbon ĉirkaŭ Lapenna. Oni ne antaŭvidis, kiugrade kaj kiel rapide la foriron de Lapenna sukcesos kompensi la triopo Tonkin, Sadler, Milojević. Sed baldaŭ montriĝis, kia fruktodona kunlaboro inter la CO kaj la nova estraro estiĝis post Hamburgo. Plej grava estis la harmonia kunlaboro de Simo kun Victor Sadler (1937–2020). Lia superulo kaj posta antaŭulo, Viktor ĝisfine restis bona amiko. La du brile kompletigis unu la alian. Ili venis sen administraj spertoj, kiujn plejparte necesis lerni surloke. Eksteruloj malfacile komprenas, ke direktoro de CO devas okupiĝi pri ĉio, de tegmento-riparo ĝis komputilo kaj investado.

Kiel redaktoro (ĝis majo 1984) kaj ĝenerala direktoro (ekde 1983) Simo povis daŭrigi sur la vojo komencita de Sadler, sed li enkondukis siajn emfazojn. Notinde, li elbatalis por egalrajta partopreno en la diskutado dum la kunsidoj de la estraro (poste ankaŭ de la komitato). Antaŭe oni kvazaŭ silentigis Victor per tio, ke li devis protokoli. (Tion li faris, diktante tuj ĉe la fino de kunsido, tiel ke ĉiu aŭskultu la vortojn.) Simo, opiniante, ke ne eblas samtempe aktive partopreni la debaton kaj protokoli, baldaŭ post sia direktoriĝo rifuzis protokoli kaj postulis la rajton paroli kiam ajn li sentis, ke li havas gravan argumenton; sen tio li rifuzis sidi en la kunsidoj kaj atendi, ĉu iu havos demandon por la direktoro.

En majo 1984, en sia lasta ”Vi trovos“, tiu bela instrumento por movada mobilizo, Simo retorike demandis la legantojn, ĉu ili ”nun atendas eventualan pardonpeton pro ĉiuj petolaj serenaĵoj“, per kiuj li dum jardeko ”klopodis garni la seriozajn temojn levitajn en ĉi tiu rubriko“. Kiel atendeble li respondas nee, ĉar ”iom da petolo necesas, por povi digesti la seriozan movadan laboron“ de la redaktoro.

Li ĉiam tre atentis personajn aferojn kaj preferojn. Post la foriro de Lapenna, dum kies epoko la estraranoj kutimis loĝi en Park-Hotelo, proksime al la komenco de Nieuwe Binnenweg, Simo ŝatis iom regule gastigi homojn en sia hejmo (kiu unue estis en Vlaardingen apud Roterdamo, poste en du sinsekve uzataj loĝejoj proksime al la CO). Por tiuj lokoj enkondukiĝis la esprimo ”Simotelo“. Bona manĝo ofte kuirita de Simo estis inkluzivita, ne sen aperitivo.

Kompreneble, li partoprenis ĉiun UK ekde la 1960-aj jaroj. Fama iĝis lia eleganta maniero bremsi salutontojn: la homojn, kiuj en la kongresa malfermo volis prezenti la bondezirojn de sia lando kaj malfacile obeis la regulon “po unu lando nur duona minuto”. Simo lerte stiris tie kaj en multaj aliaj okazoj. Stirado: tio nur aludas lian aŭtoritaton kaj influpovon. En la tiama UEA esence ĉio estis en liaj manoj – en la CO ĉiuokaze, sed simile la plej multaj LKK-anoj akceptis lian dominadon, ankaŭ ĉar li ĉiam kondutis prudente kaj dece. Kio tute mankis al Lapenna kaj iomete al Sadler, tion Simo disponis abunde: la arto konduti diplomatece.

Li uzis sian energion por multaj vojaĝoj ekster UK, ankaŭ kongres-preparaj. Usonon li vizitis du- aŭ trifoje pro kuzoj kaj nevoj loĝantaj tie. Tio vekis ĉe li foje la sopiron vojaĝi pli ofte sen movadaj devoj. Aliflanke, ĝuste por li ne konvenis strikta divido inter la diversaj flankoj de tiu lia profesio: esperantisto.

En 1994, en flugo post la Seula UK, li longe interparolis kun Jesper Lykke Jacobsen. Post ilia realveno en Eŭropo li ebligis al Jesper kaj lia fianĉino ne nur la ĉeeston de koncerto en la amsterdama Concertgebouw, sed ankaŭ subvenciatan partoprenon en la Kvara Afrika Kongreso de Esperanto, ĉe la piedo de Kilimanĝaro fine de 1995. Dudek jarojn poste kun pravigebla malmodesto Simo komentis: ”Unu el miaj gravaj organizaj ‘talentoj‘ estis mia nazo!”, do la malkovro de talentoj. La tiutempe 23-jara junulo, kiun li kuraĝigis, nun estas profesoro pri fiziko en Parizo kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Jam en la redaktora tempo videblis sekvoj de troa okupiteco. Simo havis naturan heziton rapidi kaj emis paroli nerapide. Okaze de la lasta laborkunsido, pri kiu li respondecis, estrarano mokcele (aŭ karese?) provis imiti lian parolmanieron; Simo jam ne plu restis en la salono. Ĉio havas siajn kvalitojn kaj sekvojn.

Ĉar li malŝatis ŝablonojn, li dediĉis multe da tempo ekzempe al la formulado de personaj invitleteroj al ambasadoroj por la kongresa inaŭguro. La sukcesoj de tiu ĉarma provo eviti gurditajn frazojn variis. Sed ofte valoris la peno: la menciita japano, ekzemple, memoras, ke en unu el la 1990-aj jaroj li senatente neglektis pagi la jarkotizon de UEA. Kaj iun tagon poŝte sin anoncis Simo. “Mi miris, ke li eluzis tempon skribi aeropoŝtan folion da letero al mi trans oceanoj, dirante ke li indigniĝos se eksmembriĝo estis mia vera intenco. Denove mi kortuŝiĝis de lia fido al nia Afero. Kompreneble mi tuj decidis pagi la kotizegon por dumviva membreco.”

Simo estis populara inter ordinaraj esperantistoj, pro sia ĝentilo kaj humoro, precipe pro sia bonkoreco.
Tion ĵus atestis la portugalo Gonçalo Neves: “Mi neniam renkontis lin persone, sed mi ofte parolis kun li telefone. Kiaj neforgeseblaj babiloj: longaj, vervaj, instruaj kaj amuzaj!”

Kiel dirite, Simo ĉiam flegis personajn rilatojn. Li klopodis atente aŭskulti ĉiujn, kio precipe en UK estis superhoma tasko. Nur malofte li sentigis sian superecon (kaj kuraĝon). Verŝajne nur malmultaj legantoj de la revuo rimarkis en 1976, ke li nomis la estraron de UEA ekstreme malefika (pli ol la komitaton). En la tempo de disfalo de Sovetio kaj Jugoslavio li apenaŭ sukcesis regi sian paciencon, kiam komitatanoj babile provis difini poziciojn rilate aferojn, pri kiuj ili simple ne estis sufiĉe informitaj.

Iom malfrue, en 1989, li transprenis novan taskon, tiun de membro de Akademio. La klarigon liveras Carlo Minnaja: ”(…) li neniel aktivis en la Akademio krom per tio ke la revuo Esperanto sub lia redaktado estis ĉiam rigore sekvanta la akademiajn interpretojn de la diversaj lingvaj fenomenoj. Cetere lia aniĝo en la Akademio estis kaŭzita de lia populareco kiel rigora kaj nepolemikema UEA-funkciulo.“

Pro sia frue akirita interesiĝo pri triamondaj landoj, la personaj spertoj en Nepalo kaj sub influo de la ”eksterblokismo“ ŝtate propagandata en Jugoslavio sub Tito, Simo bone sciis pri internacia politiko; tiu scio helpis en lia zorgo pri la neŭtraleco de UEA. Tial li sciis adekvate fronti la elpaŝojn de Lapenna, iam lia samlandano. Ties agoj vere agacis lin, ĉar Lapenna influis lin de sia junaĝo kaj ĉar li longe fieris pri sia disĉipleco.

Ekde 1974 pro la konduto de Lapenna Simo emis, tre malofte ĉe li, eĉ eksplodi. Post la Hamburga kongreso li parolis en la revuo pri la ”danĝera ludo” de liaj apogantoj. Poste tamen nur unufoje, en junio 1981, li revenis (kun bedaŭro) ”al tiu kontraŭmovada movadeto, kiu dum jaroj malsukcese provas semi malamon kaj netoleremon ene de la unueca internacia Esperanto-movado”.

Simile klare li traktis la kontraŭesperantan politikon de Soveta Unio, denove evitante polemikon. Pri la apero de (nur unu) sovetia reprezentanto en la Atena UK, kiu preskaŭ ne sciis Esperanton, li en ”kongreseroj“ aperigis deklinian mokan komenton, pri kiu ASE, la oficiala Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, ege koleris. En aprilo 1979 Simo povis viziti Moskvon, palpi la
ŝanĝojn kaj ĉerpi esperojn por nova etapo sen persekutoj. Tio lin ĝojigis, sed ne tute forigis lian skeptikon.

Baldaŭ la reston de liaj junaĝaj revoj detruis la evoluo en Jugoslavio, la lando, en kiu li edukiĝis kaj helpis elbati el ŝtono ŝoseojn. Estis lando, kies etnajn diferencojn li ĉiam komprenis defio. Li opiniis, ke en Jugoslavio la praa naciismo malaperis, kaj opiniis tiun sian fidon konfirmata per la agado de esperantistoj. (Mi mem longe preskaŭ ne rimarkis aŭ apenaŭ konsciis, ke li estas serbo – por mi li estis ĉiam unuavice aŭ eĉ nur jugoslavo.)

En 1973 ”lia“ Beogrado gastigis UK. Kvankam ankoraŭ ne oficiale dungita, li redaktis la kongresan numeron de la revuo Esperanto. Li asertis, ke la plej multaj kongresanoj (venis ĉefe okcidentanoj) povis tie konatiĝi “kun tute alia vivkoncepto (…) Temas pri la ĝenerala rilato al la vivo kaj laboro: jugoslavoj unuavice ĝuas la vivon, kaj, se restas iom da tempo – ili ankaŭ laboras“. Sekvas frazo, laŭ kiu oni komprenu, ke en la okcidenta mondo estas inverse. Ĉar Lapenna ne partoprenis en tiu UK, la taskon fari festparoladon plenumis John C. Wells. Li laŭdis Jugoslavion kiel landon, ”kiu modele solvis sian internan lingvo-problemon”.

Malpli ol dudek jarojn poste ne plu estas materialo por edifa parolado – restis nur seniluziiĝo. Por Simo la jaroj ekde 1991, la releviĝo de naciismo kaj la dispartigo de Jugoslavio, estis profunde dolorigaj. La doloron nur iom mildigis la fakto, ke li mem ne devis tiam vivi en la dispeciĝanta lando. Je la fino de sia vivo li, en sia malespero pri la freneza hombuĉado, fojfoje emis kroĉiĝi al io similanta konspiroteoriojn, sed li baldaŭ komprenis, ke tiu provo estis malsukcesa. Detruiĝis ankaŭ la iamaj revoj pri la Tria Mondo. En 1990 li vizitis Kubon, kie li malmulte entuziasmis pri Fidel Castro, malplej pri ties truda deklaro, ke li sentas sin soldato de Esperanto.

En sia malgajo pri la evoluo en orienta Eŭropo Simo neniam aliĝis al tiuj, kiuj ŝovis la kulpon al nur unu flanko aŭ kiuj ignoreme kondamnis unu landegon kiel ĉefkulpulon. Eĉ en kolero li konservis sian kapablon diferencigi. Kial? Respondon eble donas letero de Simo en 2010, kiu estis mallonga vivbilanco. Estis letero al maljuna komunist-esperantista samideano en najbara lando. En tiu letero li konfesis: “Se la aliaj idealoj perfidis vin (kiel ankaŭ min!), restis almenaŭ Esperanto.“

Li ne plu multe moviĝis eksterlanden, sed ŝatis ekzemple Brazilon kaj Japanion, la unuan pro ĝia juneco kaj ardo, la duan pro kvieto kaj seriozeco. En 1994 li akiris krome la nederlandan civitanecon. Eble neniam sentante sin tre hejme en Nederlando, li kun dankemo pasigis parton de sia vivo tie, nelaste ĉar en ĝi troviĝis tiu eta Esperantujo, la Centra Oficejo. En 1995 li abdikis kiel ĝenerala direktoro. Li restis ”simpla“ oficisto (ĝis 2002), respondeca pri la libroservo kaj la biblioteko. Tiun antaŭemeritan okupon li ĝuis.

En septembro 2007 li forlasis Nederlandon kaj ekloĝis en Trebinje, proksime al sia naskiĝloko, trankvila urbeto en la sudoriento de Hercegovino. Li multe legadis, kunportis de okazaj vizitoj al Beogrado ĉiam grandan stakon da libroj, li biciklis en sia ĉirkaŭaĵo. Kelkaj vizitantoj, kiuj konis lian vervon en la CO, iom timis, ke la nedefia vivo efikos negative. Sed aliaj raportis, ke lia cerbo daŭre funkcias, kaj aparte notis lian “feran memorkapablon”.

Inter liaj lastaj vizitantoj estis Vilmos Benczik (1945–2021), kun kiu Simo abunde diskutis pri literaturo (kompreneble), kaj, en septembro 2021, Wim Jansen, iama kunredaktoro de Kontakto. Por Simo komenciĝis trankvila krepusko de la vivo. Li tre ĝojis, se, kiam kun gasto li promenis tra Dubrovnik, subite el la turista amaso iu homo elmergiĝis, gaje alpaŝis lin kaj salutis Esperante.

En aprilo 2021 li informis al geamikoj pri sia malboniĝanta sanstato kaj petis, ke oni skribu al li ”nur vortŝpare“. Lia kuzo Nikola prizorgis lin plentempe. Fine de aŭgusto 2021, kun la maltroigemo kaj sarkasmo tipaj por li, li sciigis: ”Onidire, mi fartas pli bone…“

Simo Milojeviċ forpasis en sia hejmo la 3-an de februaro 2022.

Ulrich Lins

La komitato decidas pri la vendo de la CO

La komitato de UEA nun voĉdonas pri la propono vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176. Post studvizito en la Centra Oficejo komitatano François Lo Jacomo konkludis, ke la proponata vendo povos havi katastrofajn sekvojn. 

Fine de januaro komitatano François Lo Jacomo vizitis la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo por esplori la situacion sojle al la planata vendo de la domo. En raporto sendita al la komitato li konkludas, ke la asocion minacas katastrofo.


François Lo Jacomo.

– Pardonu, ke la jenan retmesaĝon mi sendas post la fino de la debata fazo, sed al miaj argumentoj por kontraŭi la vendon de la Centra Oficejo aldoniĝis la rezulto de mia vizito en la pasinta semajnfino (29-30 januaro), laŭ kiu UEA ne estas preta por la enorma laboro farenda por malplenigi la domon, kaj nepre okazos katastrofo en la historio de nia asocio se ni forvendos la Centran Oficejon, li skribas en la komitata retlisto.

En sia raporto Lo Jacomo argumentas, ke mankas plano kaj homfortoj por prizorgi la ordan transporton de la biblioteko Hector Hodler, kiu laŭ la lastatempaj informoj de la estraro estu rapide katalogita kaj poste transportita al tenejo en Slovakio. Li atentigas, ke nur tre malgranda parto de la posedaĵoj de UEA havos lokon en la nova oficejeto, kiu laŭplane troviĝu en la teretaĝo de la nuna volontula domo.

– La planata nova Centra Oficejo estas nur 7% de la nuna. Ĝi povos enteni malpli ol 5% el la materialo troviĝanta nun en la Centra Oficejo. Kien iros la cetero? Ekzemple la stoko de la libroservo necesigos proksimume mil librokestojn (laŭdire ekzistas kroma stoko en garaĝoj, sed tiun ĉi mi ne vidis): ĉu en Slovakio troviĝas sufiĉa ĉambro, pli ol cent-kvadratmetra, por akcepti ĝin, kaj sufiĉa homforto por elpaki mil kestojn? Ĉu E@I akceptos nur parton de la stoko, kaj se tiel, kien iros la cetera stoko: ĉu al la rubujo, ĉu en garaĝojn, ĉu al Afriko, ĉu… ?

Lo Jacomo ricevis subtenon de komitatano Osmo Buller, multjara ĝenerala direktoro de UEA:


Osmo Buller

– Mi dankas François pro lia raporto, en kiu mi bezonas korekti nenion. François prave kritikis la tre limigitan librotenistan manieron de la estraro prezenti la aferojn, ne nur pri la domo. Ĵus Fernando [Maia] denove skribis pri perdo de 3 milionoj da eŭroj de 2000 ĝis 2019. Evidente li volis timigi nin pri bankroto de UEA, sed en tiu sama periodo la ĝenerala kapitalo de UEA kreskis de 1,295 milionoj al 1,548 milionoj da eŭroj. Kiam mi iĝis Ĝenerala Direktoro, ĝi estis 151 800 eŭroj. Ĝis 2019 ĝi do 10-obliĝis. La vero estas, ke UEA fariĝis ĉiam pli forta finance, sed la nuna mallongevida politiko endanĝerigas ĝin.

Buller refoje forte pledis kontraŭ vendo de la CO-domo:

– Estas trista koincido, ke ni voĉdonas pri la afero, kiam ni funebras Simo Milojević, kiu dum pli ol 30 jaroj servis al nia Asocio en tiu domo. En miaj telefonaj interparoloj kun Simo, laste en decembro, ĉiam revenis nia komuna mafeliĉo pri la evoluoj en UEA. Feliĉe li ne bezonos vidi la finan sortobaton, sed mi esperas, ke ankaŭ ni ne bezonos ĝin vidi. Tio dependas de la nuna voĉdonado.

Maltrankvilon esprimis ankaŭ komitatano Ileana Schröder:

– Al mi precipe mankas la informo kion oni intencas fari post la vendo, kaj pri tio mi ĝis nun ne ricevis respondon.

Ankaŭ komitatano Michela Lipari petis informojn pri tio, kiel kaj kiam oni konkrete intencas malplenigi la domon, se ĝi ja estos vendita.


Fernando Maia Jr. (foto Anna Striganova, revuo “Esperanto”)

Laŭ Fernando Maia ankoraŭ mankas detala plano, sed la domo devos esti plene liberigita nur fine de 2022. Kvankam la asocio laŭ li dum jardekoj ne sukcesis katalogi la bibliotekon Hector Hodler, tio kaj multo alia nun estos farita ene de kelkaj semajnoj:

– Nuntempe okazas aranĝoj kun Vieno pri ilia veno al Roterdamo por inventarii la Arkivon kaj ĝin transporti, senkoste al UEA. Tio jam tuŝus konsiderindan parton de la volumo. Samtempe oni ekaranĝas, ke okazu katalogado de Biblioteko Hector Hodler, kio de jardekoj ne estas: nuntempe ni konscias nur pri la spaco okupita de BHH, sed ni ankaŭ volas inventarii la bibliotekon. Laŭ la nunaj deziroj ĉio tio okazos inter februaro kaj marto /tiele/ 2022, li skribis en la komitata listo.

Komitatano Dietrich Weidmann opiniis, ke UEA nun disipas sian “arĝentan manĝilaron”:

– Supozeble mi malvenkas en ĉi tiu komitato. Almenaŭ mi voĉdonis laŭ mia konscio kaj per mia nea voĉo konservas al mi la rajton kontesti la decidon, se mi vidas eĉ nur minimuman malregulaĵon en ĝi. Mi tre bedaŭras la malvizian politikon. Mi nun revas, ke eventuale esperantisto akiros la domon kaj konservos la ejon al nia movado, sed tiu revo verŝajne estas same realisma kiel la baldaŭa fina venko. Estas trista tago.

Lo Jacomo trovis grava ankaŭ la simbolan signifon de la planata vendo:

– Kiel ajn oni prezentos ĝin al la publiko, oni ne malhelpos, ke ĝi estos komprenata kiel forvendo de plej grava posedaĵo fare de dronanta asocio por eviti financan kolapson.

Fernando Maia komplete malkonsentis:

– Subjektiva kaj malĝusta argumento. UEA malfermis la debaton ankaŭ al la publiko kaj klare la pli granda parto de la publiko, kiu reagis, komprenas pozitive la vendon kaj ĝin subtenas. Malgranda parto de tiuj subtenantoj principe kontraŭis, sed post scio /tiele/ pri la situacio ili eksubtenis.

Subtenon al la plano de la estraro vendi la domon esprimis interalie la antaŭa prezidanto Mark Fettes.

Jam fine de la komitata debato la estraro de UEA diskonigis liston de oftaj demandoj, en kiu oni same asertas, ke la membraro subtenas la planatan vendon:

Okaze de la debata fazo en la Komitato ĉirkaŭ la propono vendi la nunan oficejan domon, la Estraro de UEA malfermis, konsultocele, la debaton ankaŭ al la membraro pere de diversaj retaj rimedoj, nome: la Forumo de UEA, la diskutlisto UEA-membroj, la paĝo kaj grupo de UEA ĉe Facebook, Instagram, Tvitero kaj Telegramo. La publiko ne reagis negative: kvankam tio ne estas formala konsulto, inter la reagintoj, kiuj estas membroj de UEA, konsiderinda plimulto eĉ forte subtenas la vendon.

Ne klaras, kie la estraro trovis la konsiderindan plimulton, kiu forte subtenas la vendon. Ja veras, ke en la forumo de UEA mankas negativaj reagoj – ĉar tie tute mankas ajnaj reagoj.

En la Facebook-paĝo de UEA estas reagoj de entute kvar personoj. El tiuj unu argumentas ke oni kolektu monon por povi teni la domon, dum unu opinias, ke la afero estas komplika kaj la komitato decidu.

La restantaj du diskutantoj unue ne ŝatas la proponon vendi la domon. Post kiam reprezentanto de UEA klarigas, ke la Centra Oficejo translokiĝos al alia domo en la sama strato, ili aprobas la proponon.

La reta voĉdonado de la komitato pri la vendo de la domo finiĝos la 12-an de februaro.

Matheus Pacheco eksigita el la estraro de TEJO

Matheus Pacheco perdis sian postenon kiel estrarano de TEJO, ĉar li maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn. La komitato maltrankvilas, ĉar ankaŭ aliaj estraranoj ade maltrafas voĉdonojn kaj kunsidojn. Ĉu malaktiveco iĝas serioza problemo por la estraro?


Matheus Pacheco (foto de Facebook)

Laŭ la reglamento de TEJO, se komitatano aŭ estrarano maltrafas tri sinsekvajn voĉdonojn, tiu estas konsiderata kiel demisiinta. Preskaŭ ĉiujare almenaŭ unu estrarano tiel estas eksigita.

Nun tio okazis al Matheus Pacheco, estrarano kiu respondecis pri retaj kongresoj, Pasporta Servo kaj adoleska agado. Nur tri voĉdonoj entute okazis dum la nuna mandato de la estraro, ekde septembro, do li efektive neniam voĉdonis kiel estrarano.

Responde al demando de Libera Folio, Pacheco klarigis kial li malaktiviĝis:

– Kiu sekvas mian vivon scias, ke mi translokiĝis al Eŭropo kaj ankaŭ kune kun la posteno en la estraro mi trovis laboron. Ĉio kune iĝis tre peza al mi, ĉar mi ankaŭ estas en la lastaj jaroj de universitato. Iom post iom eĉ partopreni en esperantaj retaj eventetoj iĝis malfacile.

– En januaro mi agnoskis ke mi ne plu povas fari ĉion kune kaj fari ion tiom bone. Do mi komencis mian procezon por demisii de la estraro.

– Finfine, mi dankas kaj pardonpetas al la nuntempaj estraro kaj komitato, kiuj fidis je mi por esti parto de tiu granda teamo. Mi esperas, ke mia vivo stabiliĝos por ke mi povu repartopreni en la plej amuza movado de mia vivo, kiu estas en TEJO.


Rogier Huurman.

La ĝenerala sekretario Rogier Huurman anoncis la eksigon al la komitato:

– Kiel restantajn estraranojn la demisio de Matheus bedaŭrigas nin, sed ne venas kiel surprizo. Jam ekde la komenco Matheus malmulte povis okupiĝi pri estraraj taskoj, interalie pro nova laboro. Léon, kiu loĝas en la sama urbo kun Matheus, multfoje kontaktis lin, kaj en januaro Matheus konsentis, ke ne havas sencon por li plu esti estrarano. Finfine li ne sendis demisiian leteron al la Komitato, sed la rezulto estas sama.

Huurman anoncis ke oni provos elekti novan estraranon antaŭ aŭ dum la komitatkunsido, kiu okazos je la 26-a de februaro, kaj ke Pacheco ne estas la sola malaktiva estrarano.

– Jam antaŭ semajno la estraro kontaktis la elektan komisionon pri la baldaŭa manko, kaj ili do komencis subteni nin en la serĉo de estrarkandidatoj. Estas aliaj malaktivaj estraranoj, kiuj ankoraŭ konsideras sian estontan rolon. Ni havas bonan esperon plej laste dum la Komitatkunsido fini alelekto(j)n kaj ekde tiam denove havi plene funkciantan estraron.

Pacheco ne estas la sola kiu maltrafis voĉdonojn – du aliaj estraranoj sukcesis voĉdoni nur unufoje. Uriel Gurdian (respondeca pri informado, kulturo, junaj amikoj kaj patronoj) kaj Alexandre Raymond (respondeca pri ĉeestaj kongresoj, moviĝebloj kaj talento) maltrafis du el tri voĉdonoj.

La voĉdonoj temis pri la propono aldoni kvotojn por kandidatoj, la buĝeto por 2021 kaj propono ke la komitato rediskutu la buĝeton kiam la rezulto de la peto pri administra subvencio alvenos.


Tyron Surman

Dum la pasintaj du monatoj estis maltrankvilo en la komitato pri la aktiveco de la estraro, kaj la 9-an de decembro venis plendo de Tyron Surman, komitatano A por Britio. Li rimarkis ke kelkaj estraranoj ne ĉeestis estrarkunsidojn kaj ne informis pri sia agado.

– Ĉu tiuj estraranoj povas komenti? Se pro vivcirkonstancoj oni ne plu povas agadi dum specifa tempo (ekz. mi komprenas ke Albert translokiĝis lastatempe), tio ne estas hontinda. Kaj eble estas bonaj kialoj por la neĉeesto de kunsidoj, kiuj ne evidentiĝas en la protokolo. Sed mi atentigas ke ekde mia komitataniĝo, la unua paŝo al la tuta nefunkciado de pluraj estrarteamoj estis la neaktiveco de pluraj estraranoj, kaj mi komprenas ke malfacilas por estraranoj publike komenti pri la aktiveco de la aliaj en la teamo – do mi simple volas certigi ke tiu situacio ne denove okazos.

Li neniam ricevis respondon de iu estrarano. Li restarigis sian demandon je la 5-a de januaro, sed denove ne ricevis respondon.

Post ses semajnoj da silento, la 24-a de januaro, Querino Neto, komitatano Ĉ, petis respondon de la estraro. Li rimarkis ke el la ses estrarkunsidoj, Pacheco partoprenis nur unu, Raymond kaj Gurdian nur du, kaj ili eĉ ne anoncis sian neĉeeston.


Querino Neto.

– Tyron skribis al tiuj estraranoj, sed senresponde. Do mi profitas la okazon por refari la demandojn de Tyron, kaj por demandi al la aliaj estraranoj: kiel tiu senaverta manko influas la disdividon de taskoj inter vi? Ĉu tio malhelpas vian laboron? Ĉu vi konas la specifajn kialojn de tiuj mankoj (ekz.: horzono, tempomanko, neintereso)?

Je la 30a de januaro, Léon Kamenický, la Prezidanto de TEJO, respondis:

– Mi atendis kelkajn tagojn por vidi ĉu la estraranoj al kiuj vi ĉefe donis demandojn reagos, sed efektive tio ne okazis kaj vi certe meritas post pluraj petoj iun respondon.

Li substrekis ke la estrarkunsidoj okazas je fiksita horo, laŭ konsento de ĉiuj estraranoj. Ĉiu estrarano povas peti helpon de aliaj estraranoj, komisiitoj, volontuloj kaj aliaj membroj de TEJO. Li diskonigis unumonatan estraran kalendaron, kiu montris multajn kunsidojn, sed la aktivado de Pacheco, Gurdian, Raymond kaj Albert Stalin Garrido estis tute malplena.

Oni anoncis ne nur la eksigon de Pacheco sed ankaŭ tiun de Gonzalo Adrian Moreira (komitatano A por Argentino), ĉar li same maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn.

Jam la 14-an de januaro, post la voĉdono pri la buĝeto, tri komitatanoj estis eksigitaj pro maltrafitaj voĉdonoj: Wayne Adrian Federigan (komitatano A por Filipinoj), Heeyeon Oh (komitatano A por Sud-Koreio) kaj Zhao Wenqi “Venki” (komitatano Ĉ).

Responde al la eksigoj, Patricio Iglesias, komitatano B, skribis al la komitato:

– Se rezultoj de voĉdonadoj de TEJO aperus en gazeto, ili ne estus eldonitaj ĉe politika sekcio, sed inter funebraj sciigoj. Ja mi ne konas alian organizon, kies estraro suferas tiel altan rotacion.

Robert Nielsen


Kalendaro pri la laboro de la estraro, diskonigita al la komitato. Ĉe kvar estraranoj aktivado mankas.

IJK 2023 okazos en Italio

Internacia Junulara Kongreso 2023 okazos en Marina di Massa, Italio. Tion anoncis TEJO la 2-an de februaro. Ĉi-jare la IJK okazos en Nederlando.

la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 2023 okazos en Marina di Massa, Italio. Tion anoncis la estraro de TEJO. Datoj ankoraŭ ne estas konigitaj.

La samjara Universala Kongreso okazos en Torino en nordokcidenta Italio de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto.

La IJK-urbo Massa troviĝas ĉe la marbordo en Toskanio, iom pli ol 200 kilometrojn sudoriente de Torino. La kongresejo nomiĝas Villaggio Torre Marina kaj situas en privata parko kun rekta aliro al la plaĝo. Laŭ TEJO disponeblos 123 ĉambroj en 6 diversaj konstruaĵoj.

Ĉi-jare la Internacia Junulara Kongreso laŭplane okazos apud la vilaĝo Westelbeers en la suda parto de Nederlando, inter la 20-a kaj la 27-a de aŭgusto. Tiu estos la unua ĉeesta IJK post 2019, kiam la kongreso okazis en Slovakio.

La IJK en 2020 devis okazi en Nederlando, sed pro la pandemio iĝis nurreta. Same estis en 2021, kiam la kongreso devis esti aranĝita en Ukrainio, sed lastmomente oni decidis, ke ĝi okazu nur rete.

Vortludo furoras ankaŭ en Esperanto

La anglalingva vortludo Wordle ekfuroris en la reto en decembro 2021 kaj ĵus estis aĉetita de New York Times. Rapide aperis kopioj en aliaj lingvoj – en Esperanto almenaŭ du. Ni parolis kun la kreinto de unu el tiuj.


Reklamo por Wordleo de la Kataluna Esperanto-Asocio

La reta, anglalingva vortludo Wordle estis publikigita de la usona programisto Josh Wardle en oktobro 2021, kaj vaste populariĝis ekde decembro, kiam estis aldonita la eblo diskonigi la rezulton rete. Nun milionoj da homoj ludas ĝin ĉiutage, kaj afiŝoj pri rezultoj videblas ĉie en sociaj retejoj.

La ĉefa allogaĵo de la ludo estas, ke ĉiuj uzantoj ricevas la saman puzlon en la sama tago, kaj povas kompari siajn rezultojn. La 31-an de januaro oni anoncis, ke la ludo estis aĉetita de la usona gazeto New York Times por “sepcifera sumo”, do pli ol miliono da dolaroj. La ludo “provizore” restos senpaga.

Kvankam la originala ludo estas anglalingva, rapide aperis tradukoj en dekoj da lingvoj, inkluzive de Esperanto. Libera Folio parolis kun Enric Pineda, la kreinto de Wordleo, pri la esperantlingva versio de la ludo.

Libera Folio: Kio estas Wordleo kaj kiel la ludo funkcias?


Ludantoj ofte afiŝas siajn rezultojn en sociaj retejoj

Enric Pineda: – Wordleo estas simpla, senpaga ludo, kies celo estas diveni 5-literan vorton en ses provoj. La vorto por diveni ŝanĝiĝas ĉiutage, kaj oni povas diveni nur unu vorton dum unu ludo. La funkciado estas tre simpla: la ludanto skribas 5-literan vorton, kaj la ludo kolorigas la literojn kun 3 koloroj: grizo, se la litero ne ekzistas en la kaŝita vorto, oranĝa koloro se la litero ekzistas en alia pozicio, kaj verdo se la litero estas en la ĝusta pozicio.

Kial vi kreis la ludon kaj kiu estas via celo?

– Verdire, mia originala celo estis provi min mem, esplori la eblon adapti la originalan ludon al alia lingvo. Mi vidis ke la originala ludo estis adaptita de kataluna programisto al la kataluna lingvo, do mi diris al mi: “eble tio estas pli facila ol mi kredas”. Poste, mi vidis ke la ludo krome povus diskonigi la lingvon inter la uzantoj de la diversaj versioj de la ludo kiuj ekzistas, kaj ankaŭ instigi la uzantojn de sociaj retoj en Esperanto kunhavigi siajn sukcesojn.

– Adapti la originalan ludon ne malfacilis, sed la elektado de la listo de vortoj estis tre malfacila kaj laciga.

Kiom da homoj jam ludis la ludon?

– Bedaŭrinde la ludo ne enhavas tiun ĉi ciferon, sed ni vidis ke pli malpli cent homoj vizitis la ludon jam dum la unuaj du horoj de ĝia ekzisto.

Kiuj estas la diferencoj inter Wordleo kaj la alia esperantlingva versio Vortjo.net?

– Escepte de la nomo aŭ la grafika fasado, la diferencoj ne estas multaj. Eble la koloroj kaj la interna funkciado de Wordleo similas pli al la originala ludo.

Ĉu vi havas iujn estontajn planojn por Wordleo aŭ aliaj ludoj?

– Nia plej proksima plano estas ĝui la renomon, kiun la ludo atingis. Ni ankaŭ estas laborantaj pri okcitana versio de la ludo, kune kun la okcitana ĵurnalo “El jornalet”, do en la venontaj semajnoj alia versio de la ludo estos ludebla.

Ne tuj klaras, ĉu la decido de New York Times aĉeti la originalan ludon iel tuŝos la alilingvajn kopiojn. Pli frue poŝtelefonaj apoj kiuj kopias la ludon estis forigitaj el la apobutiko de Apple – Wordle ne havas oficialan apon.

Krom la grafika aspekto, la du esperantlingvaj versioj de Wordle ŝajnas havi iom malsamajn vortlistojn. Wordleo akceptas nur bazajn formojn de vortoj, sed en Vortjo funkcias ankaŭ vortoj kun aliaj finaĵoj.

Robert Nielsen

Esperantistoj: ĉu revoluciuloj aŭ stranguloj?

Kio estas Esperantujo kaj kion signifas esti esperantisto? Ĉu la lingvo estas politika vidpunkto? Kiel la interreto ŝanĝis la movadon? Oni delonge diskutis tiujn demandojn, sed nun aperas scienca studo pri la temo. Guilherme Fians verkis la unuan antropologian libron pri la Esperanto-komunumo, politiko kaj la interreto. 

Ĵus aperis ĉe la eldonejo Palgrave Macmillan ampleksa antropologia studo pri la Esperanto-movado kun la titolo Esperanto Revolutionaries and Geeks (”Esperantistaj revoluciuloj kaj stranguloj”). En sia pritakso Monica Heller, profesoro pri antropologio kaj iama prezidanto de American Anthropological Association, skribas:

”Esperanto Revolutionaries and Geeks” estas legologa etnografiaĵo pri alternativaj imagoj pri tempo kaj spaco inter esperantistoj. Ĝi identigas liberalajn kaj radikalajn formojn de rezisto al la limigoj de instituciigitaj naciaj normlingvoj – kaj tiel al la hierarkiaj naciŝtatoj mem. La esenco de Esperanto ne estas utopia perfekteco, sed prefere demokratia partopreno en komunaĵo.

Libera Folio petis la aŭtoron mem rakonti pri la nova, unika studo.

Libera Folio: Bonvolu rakonti iom pri vi mem kaj kial vi verkis ĉi tiun libron.

– Mi nomiĝas Guilherme Fians kaj mi estas antropologo kaj docento pri antropologio ĉe la Universitato de Brasília. Mi komencis la esploron kiu rezultis je tiu libro en 2015, kadre de mia doktoriĝo pri socia antropologio en la Universitato de Manchester.

– Kiam mi komencis lerni la lingvon, mi renkontis homojn kiuj neniam vojaĝis eksterlanden kaj kiuj ne havis konkretajn planojn uzi Esperanton internacie. Tamen, tiuj homoj entuziasme parolis pri la Universalaj Kongresoj, pri Esperantujo, pri la Esperanto-movado, pri samideanoj. Ili parolis pri spertoj kiujn ili neniam havis kaj neniam intencis havi. Pro mia kontakto kun tiuj homoj, mi scivolis pri tio, kio ekzistas ĉirkaŭ kaj pere de Esperanto krom la lingvo mem. Fine, mia studado de la lingvo venigis min al antropologia esploro pri esperantistoj kaj Esperantujo.

– Mi ne sukcesis trovi en la faka literaturo la respondojn kiujn mi serĉis. Fakuloj kiel Roberto Garvía, Probal Dasgupta, Humphrey Tonkin kaj Ida Stria provizis min per interesaj elirpunktoj por ekkompreni Esperantujon kiel socian fenomenon, sed mi decidis serĉi respondojn al aliaj demandoj miaj: post kiam oni lernas tiun lingvon, pri kio oni parolas? Kiam oni parolas kun esperantistoj el la sama lingva kaj nacia fono, kial oni uzas Esperanton por diskuti pri kelkaj temoj kaj nian denaskan lingvon por diskuti pri aliaj?

Pri kio temas via libro?

– Temas ĉefe pri mia klopodo kompreni kiel Esperanto statas nuntempe kiel ilo por politika agado en Okcidenta Eŭropo, ĉefe en Francio. Notu, ke mi naskiĝis kaj lernis Esperanton en Brazilo, kie la lingvo estas forte ligita al spiritismo. Pro tio, multaj el la esperantistoj, kiujn mi konis en tiu lando, estas spiritistoj, kiuj uzis Esperanton por diskuti pri reenkarniĝo, pri kiel fari la bonon, pri kiel konsideri homojn el la tuta mondo kiel fratojn, kaj tiel plu. En Eŭropo, la historio de Esperanto estas plejparte alia, pro la sinteno kiu kunigas la lingvon kaj maldekstrajn politikajn vidpunktojn. Kiam mi transloĝiĝis al Eŭropo, tiu maniero sperti Esperanton estis nova por mi, kaj mi volis lerni pli pri tiu ligo inter lingvo kaj politiko.

– Tiusence, la ĉefaj demandoj kiujn mia libro celas respondi estas: dum, en la unua duono de la dudeka jarcento, Esperanto estis forte ligita al anarkiismaj, komunismaj kaj pacismaj politikaj agadoj, kia estas la politika graveco de Esperanto en la dudek-unua jarcento? Dum Esperanto estas kelkfoje prezentata de siaj subtenantoj kiel “la lingvo de la estonteco” kaj ofte rigardata de siaj kontraŭuloj kiel apenaŭ uzata “lingvo de pasinteco”, kiel statas la nuneco de Esperanto? Kadre de la populariĝo de Duolingo, Amikumu kaj de la signifa uzado de Esperanto en la interreto, kian efikon ciferecaj komunikiloj havas sur la dinamiko de ĉi tiu parolkomunumo?

– Tiusence, mia libro analizas ĉefe la nuntempajn Esperanto-movadon, parolkomunumon kaj lingvo-uzadon, sed ĉiam konsiderante la pasintecon de Esperanto kaj la esperojn de esperantistoj pri la estonteco de la lingvo. Tio inkluzivas rigardon al la manieroj kiel esperantistoj ofte raportas malesperon pri la lingvo kaj movado.

Kiel vi faris vian esploron? Kiel vi kolektis la informojn?

– Antropologoj kolektas datumojn ĉefe pere de metodologio nomata etnografia terenlaboro. Esence, temas pri kunvivado: se oni volas kompreni la vivmanieron kaj pensmanieron de specifa socia grupo, oni devas lerni la lingvon parolatan de tiu grupo, loĝi kie ili loĝas, kaj manĝi, labori kaj festi kiel ili. Tiusence, mia esploro baziĝis plejparte sur etnografia terenlaboro inter esperantistoj – kiu inkluzivis plej ofte paroli, diskuti, kunsidi kaj vojaĝi. Tio estis mia unua defio: kie fari tian esploron, se esperantistoj estas preskaŭ ĉie, sed koncentritaj nenie? Kompreneble mi ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn kaj aliajn internaciajn aranĝojn. Tamen, tiuj eventoj konsistas el eksterordinaraj momentoj de la vivo de esperantistoj, kaj ne vere esprimas iliajn ordinarajn manierojn uzi la lingvon.

– Pro mia bezono elekti kernan studlokon, mi elektis Francion, ĉefe Parizon, pro du kialoj. Unue, pro la politika graveco de Francio en la frua historio de la Esperanto-movado. Due, ĉar Parizo gastigas sidejojn de pluraj aktivaj Esperanto-asocioj: SAT, SAT-Amikaro, Espéranto-France, Espéranto-jeunes kaj Franca Fervojista Esperanto-Asocio – krom pluraj neformalaj aranĝoj ekster la asocia medio. Estante en Parizo, mi ĉiam havis Esperantajn kunsidojn, klasojn, babilrondojn kaj politikajn debatojn por ĉeesti kaj esplori.

– Dum tuta jaro, mi kunvivis kun esperantistoj kaj komprenis kiel (kaj je kiu grado) Esperanto enkadriĝis en ilia vivo. Pro la fakto ke la uzado de la lingvo en la interreto iĝis pli kaj pli grava, mi neatendite esploris ankaŭ tion kiel esperantistoj (ĉefe junuloj) uzas retajn lingvo-kursojn, sociajn retojn kaj aplikaĵojn por esperantumi. Por profundigi mian komprenon pri la kunteksto kaj historio, mi ankaŭ esploris la arkivojn de kelkaj el la supremenciitaj asocioj, de la Nacia Biblioteko de Francio, privatajn arkivojn de esperantistoj kaj, dum kelkaj semajnoj en Roterdamo, arkivojn en la Biblioteko Hector Hodler. Fine, mi intervjuis kelkajn el la plej aktivaj esperantistoj kiujn mi ekkonis en Parizo, en Roterdamo, rete kaj dum kongresoj.


Guilherme Fians (foto de Facebook).

Ĉu via libro celas ĉefe lingvistojn kiel legantojn?

– Ankaŭ lingvistojn, sed ne nur. Krom analizi lingvopolitikon, ciferecajn komunikilojn kaj la konstantan (re)kreadon de la Esperanta parolkomunumo, mi uzis Esperanton kiel elirpunkton por engaĝiĝi je fakaj debatoj pri naciismo kaj internaciismo, antropologia teorio, la historio de komunikiloj kaj aliroj al tempo, espero kaj malespero inter subtenantoj de sociaj movadoj. Kompreneble kelkaj ĉapitroj de la libro enhavas pritraktojn kiuj interesos ĉefe socilingvistojn, sed pluraj aliaj ĉapitroj dialogas pli, laŭ ties fakaj fonoj, kun antropologoj, sociologoj, historiistoj kaj fakuloj pri komunikado. Kompreneble, ĉar esperantistoj estas la bazo kaj fokuso de mia analizo, tiu enhavo estas ankaŭ por la parolantoj de la lingvo mem!

Kiuj estas la plej interesaj faktoj kaj malkovroj en la libro?

– Ekde mia unua vizito al Parizo, en februaro 2016, mi estis surprizita de la malespero de kelkaj membroj de Esperanto-asocioj pri la estonteco de la lingvo. Tiu vizito al Parizo estis la unua fojo kiam mi aŭdis bedaŭron de esperantistoj pri malplenaj asocioj, pri junuloj kiuj ne plu interesiĝas pri la lingvo, kaj pri la malplifortiĝo de la rilatoj inter Esperanto kaj maldekstraj politikaj vidpunktoj.

– Samtempe, mi konsciis pri la “duolinganoj”, la idoj de Duolingo kaj pri la vigleco de Esperanto en la interreto, sed mi ne tuj trovis tiujn homojn en Parizo. Post iom da tempo, mi kontaktis junan esperantiston el Parizo pere de Facebook, kaj ili venigis min al alia Esperantujo – kiun tiam mi apenaŭ konis. Post frekventi drinkejojn kaj partopreni festojn kun kelkaj el tiuj homoj, mi interesiĝis pri la relativa manko de dialogo inter tiuj du aĝogrupoj, svage difinitaj kiel “la junuloj” kaj “la maljunuloj”. Plurfoje membroj de asocioj uzas sociajn retojn, Amikumu kaj Telegram por esperantumi, sed asocianoj malofte elektas la interreton kiel kernan lokon por esperantumado. Aliflanke, junaj esperantistoj en Parizo konscias pri la ekzistado de asocioj, sed malofte interesiĝas membriĝi kaj partopreni regulajn kunsidojn.

– Unu el miaj eltrovoj kiuj plej kaptis mian atenton estis tio: malgraŭ la fakto ke kaj junuloj kaj maljunuloj lernas kaj parolas la saman lingvon, ili malofte uzas tiun lingvon por paroli unu kun la aliaj. Dum iam Esperantujo alfrontis skizon inter la neŭtrala kaj la maldekstra movadoj, ŝajne nuntempe tiu skizo estas ĉefe inter junuloj kaj maljunuloj – kaj iliaj respektivaj movadoj.

Ĉu vi malkovris ion kio surprizis vin? Aŭ eble surprizus aliajn esperantistojn?

– Tio, kio plej surprizis kaj amuzis min, estis kiel la Leĝo de Tonjo efektive realiĝas en konversacioj en Esperanto – kaj mi argumentas ke la realiĝo de tiu leĝo ja rilatas al la maldekstraj politikaj vidpunktoj historie ligitaj al Esperanto. Vidu, ekzemple, la angla-devenan vorton “drone”. Dum Esperanto-diskuto en Francio – kiun mi analizas en la libro – homoj ĉesis paroli pri politiko por paroli pri lingvo kiam iu menciis gvatadon fare de “drones” en Irano: ĉu en Esperanto oni diru “drono” (sed kolizias kun “droni”), “droneo” (rekta adapto de la angla vorto) aŭ “spavo” (senpilota aviadilo, kiel proponas la Reta Vortaro)? Kiu el tiuj ebloj estas la plej fundamenta? Samkiel francaj esperantistoj ofte sin demandas, kiu vorto estas la plej facile komprenebla de azianoj.

– En Esperanto, denaskuloj ne estas rigardataj kiel aŭtoritatoj pri lingvo-uzo. Vortaroj en Esperanto – vidu PIV, ekzemple – estas ofte taksataj “tro francaj” aŭ “tro anglaj”. Do, esperantistoj dubas la aŭtoritaton de denaskuloj kaj de vortaroj pri lingvaj aferoj kaj ofte taksas la Akademion de Esperanto malbone funkcianta. Fronte al tio, kiu estas la nuna aŭtoritato pri lingvaj aferoj en Esperanto? Kiu rajtas nomi aferojn ne nomitajn de Zamenhof?

– Tio kreas interesan fenomenon: en konversacioj en Esperanto, homoj ofte deflankigas la diskuton al debato pri vorto-uzo kaj gramatikaĵoj, precize ĉar esperantistoj provas kun-konstrui la lingvon dum ili uzas ĝin.

Intervjuis Robert Nielsen

Antaŭ 100 jaroj: Ruslando malsatas

En februaro 1922 la usona periodaĵo Amerika Esperantisto aperigis alvokon sendi helpon al malsatantoj en soveta Ruslando. En la rubriko ”Antaŭ cent jaroj” ni republikigas diversmaniere atentindajn elĉerpaĵojn el Esperanto-gazetoj.


Laborantoj de la usona helporganizaĵo ARA disdonas nutraĵon al infanoj dum la malsato en Rusio en 1921-1922.

La revuo Amerika Esperantisto estis fondita en 1906 kaj en 1908 iĝis la oficiala organo de Esperantista Asocio de Norda Ameriko (EANA). En 1956 EANA estis eksigita kiel landa asocio de UEA post kiam ĝi sub la influo de makartismo lanĉis denuncan kampanjon kontraŭ UEA. Kiel landa asocio anstataŭe estis akceptita ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko).

Post tio EANA perdis sian signifon kaj en 1963 Amerika Esperantisto ĉesis aperi. En la 1920-aj jaroj ĝi tamen estis la ĉefa gazeto de la usona movado. En la kolekto de Aŭstria Nacia Biblioteko en cifereca formo legeblas la jarkolektoj 1906–1931.

La alvoko, kiu aperas en la januara numero de la jaro 1922, temas pri la tiama malsatego en Soveta Rusio, kaŭzita de la unua mondmilito, poste la revolucio, interna milito kaj la militkomunismo.

La ”Ligo de Tut-pacifika Oceano”, nome de kies loka branĉo estis sendita la alvoko, ŝajne estas la iom obskura organizaĵo PPU (Pan Pacific Union), ligita kun la internaciisma movado en Havajo. En la komenco de 1922 ankoraŭ ne ekzistis Sovetio, kaj la plej orienta parto de Rusio, ĉe la Pacifiko, apartenis al la Respubliko de Fora Oriento.

La teksto de 1922 aperas ĉi-sube senŝanĝe. La vorto ”apartaĵo” (anstataŭ ”sekcio”) ŝajnas esti paŭsaĵo de la rusa vorto отделение (apartigo/sekcio).


Alvoko de Siberia Apartaĵo de la Ligo de Tut-pacifika Oceano pri helpo al malsatantoj de Ruslando kaj Siberio.


“Helpu!” Sovetrusa afiŝo de la jaro 1921.

Ruslando malsatas……

Dek centraj kaj apudvolgaj gubernioj ne kolektis de kamparo eĉ bezonatan kvanton da semoj por la semado dum sekvanta jaro.

Jam nuntempe loĝantaro sin nutras per herbo, bero, kaj arbŝelo; miloj da senkulpaj virinoj kaj infanoj pereadas de malsato. Mizero – ne estinta ankoraŭ dum la tuta historio de la homaro pro sia grandamplekseco!

Malsatantoj bezonas tutmondan helpadon, milionojn da dolaroj kaj milionon da pudoj de provizaĵo. Siberio, estinta grenejo de Ruslando, tiomgrade suferas mem de malbona rikolto, ke eĉ al ĉi-tiea loĝantaro minacas la morto de malsato, precipe al malsata popolamaso, kiu el Ruslando nun moviĝas ĉi tien por serĉado de manĝaĵo, pleniginte per si la tutan Okcidentan Siberion.

Por Siberio la mizero devas esti ankoraŭ pli granda, ĉar de Okcidento siberia loĝantaro ne povas ricevi provizaĵon pro malsateco de eŭroprusa loĝantaro, kiu mortante de malsato ne preterlasas grenajn transportojn, se eĉ ili estus veturigataj per tankoj kaj kirasvagonaroj.

Por Siberio restas sola vojo, per kiu ĝi povus ricevadi provizaĵon, nome: trans Vladivostok per fervojo.

Siberia apartaĵo de ligo de tut-pacifika-Oceano en urbo Vladivostok, unuiĝinte kun ĉi-tieaj apartaĵoj kaj filioj de aliaj internaciaj organizaĵoj kaj kun ”Apudmara komitato societaj organizaĵoj de urbo Vladivostok por helpado al malsatantoj de Ruslando” sin turnas al vi, loĝantoj de pacifik-oceanaj landoj kun varmega alvoko:

Sendu al ni en urbon Vladivostok, al oficejo de komitato de Siberia Apartajo (Pan Pacific Union) senprokraste grenon, monon, kaj medicinan helpaĵon.

Mem organizu komitatojn por savado de malsatanta rusa popolo! Kredantoj! ne forgesu la plej altajn fundamentojn de humaneco kaj amon al proksimuloj!

Homoj de scienco kaj arto, kiel pereige influos ekonomia detruaĵo de Ruslando je bilanco kaj amplekseco de tutmonda vendokampo.

Laborista klaso! vi, kiu mem bone konas malsaton kaj mizeron, subtenu nian laboran popolon en tiu-ci terura momento.

Sciu, ke ĉiu oferaĵo via estos senprokraste liverita de ni laŭ via destino.

Oficialaj reprezentantoj viaj ĉi-tie en urbo Vladivostok, kiel honoraj komitatanoj de Siberia Apartajo de Ligo de Tut-pacifika Oceano ĉiam havas eblecon kontroli nian agadon.

Prezidanto: Profesoro, Doktoro de civila juro S. P. Nikonov

Vic-Prezidanto: Profesoro-ekonomisto A. N. Petrov

Komitatanoj: Profesoro de internacia juro M. P. Golovačev, Profesoro orientalisto A. V. Grebenŝĉikov

Kasisto: A. K. Zabego

Sekretario: G. I. Certkov



Plena konfuzo en elektoj de TEJO

Kiu rajtas voĉdoni? Kiom da komitatanoj B oni elektu? Kiuj estas la kandidatoj kaj kial ne aperis sinprezentoj? Kompleta konfuzo pri ĉio ĉi kaŭzis, ke fine nur 46 membroj de TEJO voĉdonis por elekti tri komitatanojn, kies mandatperiodo finiĝos jam en aprilo.

En la komitato de TEJO (samkiel en UEA), la komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de la asocio kaj estas rekte elektitaJ de ili. La mandato daŭras du jarojn, kaj estas unu komitatano B por ĉiu komencita cento da individuaj membroj.

Laŭ la reglamento, la ĝenerala sekretario de TEJO devas inviti kandidatojn per alvoko en Kontakto kaj la voĉdonado devas okazi minimume 45 tagojn post la anonco.

Tia alvoko efektive publikiĝis en Kontakto, sed nur en numero 4/2021, kiu aperis rete maljam la 21-an de decembro (kaj la papera eldono alvenis eĉ pli malfrue). Do en decembro la legantoj de Kontakto eksciis, ke ili devis esti sendintaj sian kandidatiĝon la 9-an de novembro.

Laŭ la reglamento, la ĝenerala sekretario krome devas aperigi anoncon en Kontakto pri la kandidatoj kun iliaj sinprezentoj. Sed ĉar ĝis nun ne aperis la kvina numero de Kontakto por 2021, tio ne okazis. Listo de kandidatoj kaj iliaj sinprezentoj same ne aperis en la retejo de TEJO aŭ en alia loko interrete.

Krome estis konfuzo pri tio, kiu rajtas voĉdoni, ĉar la voĉdonado komenciĝis la 6-an de januaro 2022. La individuaj membroj de 2021 jam ne rajtis voĉdoni, nur tiuj kiuj aliĝis en 2022 – sed malmultaj aliĝis jam en la unua semajno de la jaro.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski

En la neoficala TEJO-babilejo en Telegramo, eks-prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kritikis la decidon okazigi la voĉdonon “en ekzakte la plej malbona momento de la jaro (t.e. en unuaj tagoj de januaro)”. Li kritikis ankaŭ la mankon de informo kaj diris:

– Malfacilas ne havi la impreson, ke la elektado okazas kvazaŭ sekrete, ĉar ankaŭ informo pri tio ke la balotado komenciĝis, ŝajne aperis en neniu oficiala kanalo.

Estis konfuzo ankaŭ pri tio, kiom da komitatanoj oni elektos. Laŭ la reglamento, la alvoko devas diri kiom da lokoj vakas, sed ĝi ne enhavis tiun informon.

La ĝenerala sekretario, Rogier “Roĉjo” Huurman, anoncis ke oni elektos nur du el la tri kandidatoj. Laŭ lia interpreto, la mandato de la komitatanoj B estas por 2020-2022, do oni elektu ilin laŭ la samaj kondiĉoj kiel tiujn elektitajn en 2020. En tiu jaro, estis kvin vakaj lokoj kaj nun estas tri komitatanoj, do oni elektu du novajn kandidatojn.


Manuela Burghelea

Sed Manuela Burghelea, komitatano Ĉ, atentigis pri eraro, ĉar en 2019, TEJO havis 593 individuajn membroj, kiuj meritus ses komitatanojn B. Estis konfuzo pri la kialo uzi la membronombron de 2019, anstataŭ la pli novajn de 2020 aŭ 2021. En 2020 TEJO havis 806 individuajn membrojn, kiu meritus naŭ komitatanojn, aŭ ses novajn.

La diskuto estis transmetita el Telegramo al la komitata retlisto fare de Mark Konijnenberg, komitatano A por Nederlando. Li atentigis pri “kelkaj nelaŭreglementaĵoj”, ĉar laŭ lia interpreto, la individuaj membroj por 2021 kaj 2022 rajtu voĉdoni.

Laŭ artikolo 9 de la reglamento pri elekto de komitatanoj B: “Rajtas voĉdoni la individuaj membroj en la jaro, kiam la elektoproceduro komenciĝis kaj la individuaj membroj en la jaro kiam ĝi finiĝas.”

– Mi proponas kiel solvon ke la ĝenerala sekretario deklaru la nun okazantan voĉdonadon kiel nevalidan kaj, post (laŭreglamenta) aperigo de la nomoj kaj sinprezentoj de la kandidatoj en la oficiala gazeto, ke li lanĉu novan voĉdonadon en kiu rajtos voĉdoni la IM-oj de kaj 2021 kaj 2022.

Ĉar la mandato de la komitatanoj B finiĝos tre baldaŭ, je la fino de aprilo, li sugestis ke oni eĉ povus entute rezigni pri la elekto. Burghelea subtenis la proponon nuligi la nunan voĉdonadon, sed ankaŭ subtenis la elekton de novaj komitatanoj, eĉ por mallonga mandato. Huurman agnoskis ke la originala kalkulo estis malĝusta kaj estu ses, ne kvin komitatanoj. Sed li rifuzis nuligi la voĉdonadon.

Konijnenberg ne trovis tion akceptebla:


Marc Konijnenberg.

– Daŭrigi signifus, miavide, malrespekton al punkto 9 de la Reglamento por elekto de komitatano B kaj malrespekton al la Individua Membraro… La ideo ke nur tiuj kiuj en la unuaj semajnoj de 2022 jam membras rajtas voĉdoni estas ne-akceptebla, des pli ke la komunikado pri la voĉdonado estis manka.

Michael Boris Mandirola, unu el la nunaj komitatanoj B, skribis ke li bedaŭras pro la kondiĉoj de la voĉdonado, la grandega malfruo de la elekto, la alvoko aperinta en Kontakto post la limdato, la neapero de la kandidatlisto, misanonco pri kiom da kandidatoj elekteblas kaj konfuzo pri la voĉdonrajtoj. Sed samtempe li forte kontraŭis la nuligon de la voĉdono.

Finel, la 21-an de januaro, Huurman anoncis ke entute 46 individuaj membroj voĉdonis kaj ĉiuj tri kandidatoj, Arya Ferduzi, Patricio Agustín Iglesias kaj Jonathan Loïc Schneider estis elektitaj por la sekvaj tri monatoj. En 2021, TEJO havis 872 individuajn membrojn, do la balotadon partoprenis nur 5% el tiuj.

Burghelea skribis por gratuli la novajn komitatanojn sed ankaŭ por diri:

– Mi bedaŭras ke tiom malmultaj membroj voĉdonis. Mi mem ne povis voĉdoni, ĉar mi ricevis la balotilon nur antaŭ kelkaj horoj, pro la longa daŭro de la permana efektivigo de la aliĝo. Leciono por venontaj aliĝoj.

Robert Nielsen



La rezulto de la komplika voĉdon-sistemo de TEJO por komitatanoj B

Putin kaj Navalnij, aktuale pri aktualo

Hans E. Becklin recenzas por Libera Folio la plej freŝdatan verkon de Kalle Kniivilä, pri la plej tenaca kontraŭulo de la rusia regnestro Putin, Aleksej Navalnij. La recenzo aperos ankaŭ en Beletra Almanako.

La malamiko de Putin, de Kalle Kniivilä, Mondial, Novjorko, 159 p., 2021, ISBN 9781595694225. 14,40 eŭroj ĉe UEA.

Dum la malvarma milito ardis, ofta maksimo pri aliancoj, diplomatio kaj militoj estis: “La malamiko de mia malamiko estas mia amiko.” Ne estas klare, de kie venis tiu sentenco – diversajn fontojn tre similajn oni povas trovi tra la historio – sed ĝi bone esprimas la binaran pensmanieron de tiuj, kiuj zorge puĉigis, (mal)ŝancelis domenojn, kaj eĉ militis por havigi al si amikojn sufiĉe malamikajn al la malamiko, ĝis Sovetio malaperis de malantaŭ la UN-pupitro en Novjorko.

Kun tiu malapero ankaŭ la brutala dividado de la mondo en du frakciojn formale malaperis; ĝis la Soveta posteulo Rusujo aneksis Krimeon ĝi eĉ kunlaboris formale kun sia iama antagonisto NATO. Sed la historio ĉiam minacis en la memoro, preta denove apartigi la mondon pli-malpli laŭ la praŝablono iel modifita per pli da landlimoj kaj novaj (mal)amikiĝoj. La sola apartaĵo estas, ke konkuras kun Rusujo por la titolo “minacanto de la demokratia Okcidento” ankaŭ aliaj movadoj kaj regnoj. Sed eĉ se la Okcidento atentas pli la parvenuojn, ĝi zorge atentas ankaŭ la nukleozan urson kaj ĝiajn kapricojn, precipe dum tiujn estras Kremla koterio sen konkurantoj.

La malamiko de Putin estas libro, kiun verkis homo je la okcidenta flanko de tiu renovigita disputo. Tion Kniivilä ne kaŝas; ĉiu ĉapitro komenciĝas per citaĵo el raporto de la sveda registaro pri la stato de “homaj rajtoj, demokratio kaj principoj de la juroŝtato”. Al li posedi tiujn aferojn estas antaŭkondiĉo por la prosperado de la homaro. Kredante tion, li apenaŭ diferencas de siaj kolegoj okcidentaj, inkluzive de mi. Eble iom danĝere nia ideologio blindigas! Ĉiu okcidenta registaro scias malgraŭ la neperfekteco de sia aparta plenumo, ke tamtami tiujn principojn enkolonigas la ofte kverelantajn soldatojn antaŭ la fronto, ĉe kiu oni nun militas malvarme per retoriko, gaso, kaj pintokunvenoj. En la duelo, multo estas surprize nostalgia, eĉ sen hisita serpo kaj martelo super ĝi.

Sed male al la origina malvarma milito, dum kiu oni ĵetis ostracismon sur komunistojn okcidentajn kaj ekzilis aŭ eĉ murdis kontraŭulojn sovetajn, nun oriente troviĝas inspira alianculo, kies tamtamo sonas simile kiel tiuj en Vaŝingtono, Parizo kaj Stokholmo. Laŭ la rusa registaro, tro simile – evidente tio pruvas lin eksterlanda agento. Kiu do? Aleksej Navalnij, pri kies vivo, laboro kaj sorto rakontas Kniivilä en sia libro. Neniu surprizo, ke Kniivilä respektas kaj kompatas la malamikon de sia malamiko.

Amanto de aktualaĵoj konas la nomon – depende de la orientiĝo (aŭ eble okcidentiĝo) li estas aŭ onta martiro de la demokratio sub la knuto de Putin, aŭ korupta kritikanto, kiu meritas enkarcerigon preskaŭ senliman. Se nur tiujn kliŝojn vi volas renkonti, restu ĉe la ĵurnaloj kaj novaĵelsendoj, kiuj provizos vin per informoj ideologie tajlitaj. Sed se vi interesiĝas pri la opinio de ordinaraj rusoj, kiujn iel enplektas la movado de Navalnij, la jena libro certe interesos vin.

Same kiel la aliaj libroj de Kniivilä, la perloj estas ne tiuj faktoj, kiujn iu ajn povus trovi en Vikipedio, sed la senpretenda rakontado de normaluloj, ĉi-foje pri siaj politikaj opinioj. Precipe tiuj, en la longa perspektivo, aldone ne ranciĝas – afero plej valora en libromerkato sen multaj nefikciaĵoj. Bedaŭrinde, la libro dediĉas pli da spaco ol ajna alia de la aŭtoro al la transdonado de faktoj alie troveblaj, kiuj ĉirkaŭas la venenadon de Navalnij pere de ĥemia armilo – evidente por komprenigi al ni, kiel proksime li estis al la morto destinita al li de ŝtato, kiu fajfas pri homaj rajtoj, demokratio kaj funkcianta juroŝtato.

Mi demandas min, ĉu ajna simpatianto de la libro bezonas konstantan memorigon pri la graveco de tiuj faktoroj; plu mi demandas, ĉu iam la martira ikono de Navalnij povus montriĝi iom tro orita, same kiel la iamaj panegiroj pri la enkarcerigita Nobel-premiito Aung San Suu Kyi. Ankaŭ ŝin mi forte subtenis kaj estimis – ĝis ŝi ekregis en Burmo kaj masakris rohingojn, ĉiam kun demokratia subteno de l’ majoritato.

Vidu – mi ne volas sugesti, ke Navalnij farus same prezidentiĝinte en Rusujo. Simple estas tiel, ke nemalofte la modelaj demokratoj montriĝas iom aliaj regantoj, ol oni supozis. Ajnokaze, estas klare en la libro, ke grandaj politikaj ŝanĝoj estus bezonataj por eĉ rajtigi lin je la balotoj de rusoj en sistemo daŭre koncentranta sian potencon en la ekzekutivon, kiun regas Putin. Kredeble la neverŝajneco de lia regado indigas la laŭdojn kaj la kompaton al Navalnij, kiu spertis eĉ ne unu tagon da libero reveninte hejmen post kriza senvenenigo en Germanujo. Ĝuste nun li ŝimas en prizono (kiun li preferas nomi spacveturilo, ĉar “la prizono…troviĝas en la kapo”).

Jen kaj jen makulas la bildon de la povrulo faktoj ne tre agrablaj, ekzemple lia kontraŭjura (sed politike populara) sinteno al la demando pri Krimeo kaj eble troa dozo de naciismo en lia retoriko. Evidente tiujn aferojn Kniivilä ne volas kaŝi, kvankam ili ricevas relative marĝenan konsideradon, kredeble ĉar la aŭtoro entuziasmas pri sia subjekto kaj atentas aliajn facetojn de lia ekzisto. Ĉe ruletotablo oni ja krias “nigron, nigron, nigron” se oni privetis nigron – kaj afekti alie estus malbona ĵurnalismo.

Min la anekdotoj pri la movado de Navalnij plej ravas. Jen io konstante persekutata, kiun ordinaraj rusoj subtenas per ĉiumonataj ĝiroj de kelkdek rubloj, manifestacioj, kaj strategia balotado – malgraŭ la verŝajna neefektiveco de ĉiuj el tiuj taktikoj por ŝanceli la nunan registaron. Kniivilä bone ilustras la timon, kiun montras la registaro responde al tio – ne nur per la venenado de Navalnij, sed ankaŭ per la konstantaj procesoj kontraŭ la stabestroj kaj aliaj senfamaj laborantoj, la detruoj de iliaj proprietaĵoj kaj la ĝeneralaj ĝenoj kaj obstakloj al ilia partoprenado en la ŝajndemokratio, kiun la registaro volas konservi sen samtempe devi konkurenci en la merkato de ideoj. Anekdote, amuzis min la fakto, ke Putin ne debatas, ĉiam debatigante anstataŭanton; kial lia moŝto degnu aperi?

Eĉ konsiderante la vidpunkton de la aŭtoro kaj la fakton, ke li intervjuis homojn pretajn intervjuiĝi per reta rimedo – pro la pandemio li ne povis alfronti la averaĝan ruson hazarde en skvaro – la libro klare montras la malkontenton de nemalgranda parto de la rusa popolo plurflanke pri la kunjungitaj malboniĝanta ekonomio kaj korupto riĉiganta klikon. Ĝi rakontas kiel funkcias paralele kaj efike kaj la amaskomunikila propagando fare de la ŝtato ĉie, sed aparte en televido, kaj la filmetoj de kaj pri Navalnij en YouTube, kiujn spektas multnombre rusoj malgraŭ baroj inter si kaj la enhavo.

Pro la fulmrapida verkado kaj aperigo de la libro mi mistajpojn ne mencios; la manpleno ajnokaze hontigas la librojn, kiujn iuj prilaboras dum jaroj sen trovi faskojn da eraroj. En kelkaj lokoj pli elvokiva estus pli preciza vorto – la plurloka “luksboatego” aparte bezonas reformiĝon kiel la Zamenhofa jaĥto. Foje participoj estas dubinde at-formaj, kiam laŭ mia kompreno de la intenco ili estu it-formaj (ĉu pro la skandinava influo al nia “moderna lingvo”): “Atakoj…ofte restas nepunataj” (64); “deko da organizantoj jam estas akuzataj pri krimo” (138). Foje alia lingvo ŝajne sin altrudas al la leksikono: “hejmedzino” (55 – estu “dommastrino”), “la sidanta urbestro” (113 – estu “oficanta”), “mi havas simplan, spartanan kajuton” (149 – estu “sparta”). Laste, malgraŭ la trukoj ebligitaj de sinekdokoj, en “venis voko el Kremlo, ili diris ke ni permesu al la paciento forveturi” mi ne povas tordi la signifon de la frazo sufiĉe, por ne opinii tiun pluralan tripersonan pronomon erara rilate al la singulara estaĵo (46 – komparu al la bona frazo “la popolo…ĝenerale faru kion ĝi volas”, 134).

Sed tiuj vere estas kritikoj apenaŭaj. Same kiel en siaj aliaj libroj, Kniivilä verkas ĉi-libre pri Navalnij en flua, bonstila Esperanto ne ŝparante koherajn neologismojn por modernaj aferoj, kies formo en la internacia lingvo ne estas fiksita (flisa, lizinga, geo-) aŭ kies alternativo ne estas tre konvena (dementi, ĉadoro, ĉeno). Tio impresas pli, ĉar la libro vere rakontas pri aferoj aktualaj – maloftaĵo en nia lingvo kaj pruvo, kiel ame kaj zorge la aŭtoro verkis la libron post la nokta konstato, ke la temo meritas libron ne nur en la sveda kaj la finna, lingvoj enspezigaj al la ĵurnalisto, sed ankaŭ en la internacia lingvo. La legantaro amikiĝu kun lia Malamiko.

Hans E. Becklin

La studio de Vinilkosmo trafita de inundo

Antaŭ dek jaroj la ejo de Vinilkosmo estis parte detruita de fajro. Nun la ejon difektis akvo. Vinilkosmo estis fondita en 1990 kaj de multaj jaroj estas la plej konata produktanto de muzikaj registraĵoj en Esperanto.

Dum la nokto de la 10-a de januaro granda inundo okazis ĉe la studio de Vinilkosmo, kaj multaj valoraj aĵoj estis detruitaj. La oficejo situas en la teretaĝo de la domo de la fondinto de Vinilkosmo, Flo Martorell, ekster Tuluzo, Francio. Li klarigis al Libera Folio, kio okazis.

Foto de la studio de Vinilkosmo post la inundo (de la fejsbuka paĝo de Flo Martorell)
Foto de la studio de Vinilkosmo post la inundo (de la FB-paĝo de Flo Martorell)

– La tuta teretaĝo estis inundita de unu metro da akvo en la plej alta nivelo, kaj estis gravaj damaĝoj. Dum la akvo altiĝis, ni provis savi la plej fragilajn ilojn, komputilojn kaj aliajn materialojn, sed paperaj arkivoj, libroj, revuoj, sonkasedoj kaj diversaj sonarkivoj kaj diskoj estis dronigitaj.

– Samtempe ankaŭ inundiĝis 13 provludejoj el 21 kaj parto de la sonstudio de ”Studio de la Trappe”, helpe de fajrobrigadistoj ni metis la materialon (amplifilojn, instrumentojn, sonmaterialon de la sonsistemo de EUROKKA, ktp) sur brikojn por altigi ĝin, sed la akvo altiĝis rapide kaj ne eblis ĉion sekurigi. Ekestis gravaj damaĝoj por multaj bandoj kiuj havas tie sian muzikmaterialon. En la malsupra parto de la studio estis 20 cm da akvo, sed feliĉe ĉio povis esti savita tie, tamen la ejo estis tute malsekigita de kota akvo kreanta damaĝojn en la plakoj kaj tapiŝoj.

Ne estas konate, kiom kostos la riparoj – oni atendas pritakson de spertuloj. La ejo estis asekurita, kaj li esperas ke la asekuro kovros la kompletajn kostojn. Esperantistoj de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (EKC) venis por helpi sekigi aferojn.

Antaŭ dek jaroj Vinilkosmo estis trafita de incendio, kiu detruis grandan stokon de materialo, sed ne ŝajnis ke estis granda risko de inundo.

‒ Ekde 1980, kiam instaliĝis tie la muzika komplekso, neniam okazis inundo, ĉi tio estas premiero kaj mi esperas ke estos la lasta inundo.

Estiĝis granda inundo en Tuluzo kaj la ĉirkaŭaĵo, kiam tutmonata kvanto da pluvo falis en nur du tagoj. La rivero Garono atingis sian plej altan nivelon en dudek jaroj. Centoj da homoj estis evakuitaj kaj unu homo mortis.

‒ Fakte rivero kiu fluas aliflanke de la aŭtoŝoseo apud kiu troviĝas la domo, multe altiĝis dum la pluvega semajno. Okazis semajno pluva antaŭ la inundo, kaj ankaŭ multe neĝis en la Pireneoj kaj poste varmiĝis, subite ĉiuj riveroj kaj la riverego Garono kiu trairas Tuluzon grave altiĝis kaj kreis la krizan situacion. En kelkaj jaroj la vetero ŝanĝiĝis (varmiĝis), kaj nun ni vidas la konsekvencojn.

La inundo kaŭzas prokraston de ĉiuj projektoj de Vinilkosmo, kiel la eldonado de albumoj. Eĉ post la purigado, Vinilkosmo ne tuj plene funkcios.

‒ Mi esperas ke en februaro ĉio reenordiĝos kaj ke eblos tiam relabori kiel kutime. La riparoj kiujn pagos la asekurkompanio eble ekos nur monatojn post la katastrofo kaj malfaciligos baldaŭan normaliĝon.

Robert Nielsen