Category Archives: Libera Folio

Sendependa movada bulteno

Burundo retiris sian kandidatiĝon por IJK 2024

La komitato de TEJO vigle debatis ĉu okazu IJK 2024 en Eŭropo aŭ Afriko kaj ĉu TEJO estas tro eŭropcentra. Oni diskutis ankaŭ, ĉu IJK okazu kune kun la UK, aŭ ĉu tio malfortigus la etoson de la renkontiĝo. Meze de la debato, unu el la tri kandidatoj, Burundo retiris sian kandidatiĝon. Oni nun decidos inter Tanzanio kaj Litovio.

Dum komitatkunsido de TEJO je la 4-a de marto, oni diskutis kie okazu IJK 2024. Tuj post la kunsido, la ĝenerala sekretario Tobiasz Kubisiowski petis la komitaton voĉdoni inter la tri kandidat-landoj: Burundo, Litovio kaj Tanzanio. La voĉdonado ne estis decida, sed celis nur montri al la estraro la opiniojn de la komitato. Malgraŭ ke eblis tuj voĉdoni, la ĝenerala sekretario petis, ke oni atendu ĝis la estraro sendos raporton pri la tri proponoj.

La proponoj provokis viglan diskuton en la komitato ĉu IJK devus okazi en Afriko, por ke TEJO estu malpli eŭropeca kaj pli tutmondeca. Lucca Lanzi, komitatano A por Brazilo, forte pledis ne okazigi IJK en Eŭropo, ĉar de post 2017 neniu IJK okazis ekster Eŭropo. Li rimarkigis ke unusola eŭropa lando, Nederlando, jam gastigis IJK dek fojojn, kiuj estas pli ol ĉiuj landoj ekster Eŭropo kune.

– Do, mi ege malĝojus se denove Eŭropo estus elektita, malgraŭ la ekzisto de du afrikaj opcioj. Kiun mesaĝon TEJO donos al la afrikanoj se ni elektos Litovion kiel la kongreslandon? Kion TEJO jam faris por la fizika afrika movado? Kaj kiujn bonajn kialojn afrikaj esperantistoj havus por esti membroj de TEJO se verŝajne la plimulto de ili neniam ĉeestos fizike iun IJK?

Utku Özdemir (komitatano A por Germanio) levis la plej grandan malavantaĝon de IJK en Tanzanio laŭ li.

– La risko perdi la propran sendependan identecon de nia organizo kaj de nia IJK. Ja estus granda avantaĝo ke ĉeestantoj povus ĝui ambaŭ eventojn samtempe kaj samloke, sed laŭ mi estus pli grave protekti la apartan etoson de IJK-oj kontraŭ ilia miksado.

Espoir Kasati, komitatano B, parolis favore al Tanzanio kaj klarigis kial laŭ li Tanzanio havas leĝojn kontraŭ samseksemo:

– Ĉiuj landoj sendube havas siajn leĝojn kaj la leĝoj de tiuj landoj rolas por defendi la valorojn de tiu lando, protekti ties popolon kaj zorgi ke ĝiaj kulturaj valoroj ne perdiĝu. Tio absolute ne atencas la personecon de kelkaj Esperantistoj, kia ajn estu ties doktrino aŭ kredo.

Multaj komitatanoj parolis pri la malfacileco de la decido, kaj Matheus Gamito (komitatano B) resumis la malavantaĝojn rilate al ambaŭ landoj:

– Unuflanke ni havas la eblecon de plia IJK en Eŭropo, kie sumiĝas preskaŭ 70 IJK-oj, multoble pli ol en ĉiuj aliaj kontinentoj kune, kio pruvus teruran, eŭropcentran tendencon de TEJO. Aliflanke, okazigi la IJK en lando kiu ne havas respekton al GLAT-aj rajtoj, povus endanĝerigi niajn samideanojn kiuj apartenas al tiu komunumo.

– Estas terura situacio, kiun mi profunde esperas ne plu sperti.

La estraro petis ke oni ne voĉdonu ĝis ricevo de la detaloj de la kandidatiĝoj, sed ĝi sendis tiujn detalojn nur la 10-an de marto, kiam ses tagoj da voĉdonado jam pasis. Oni rimarkis ke almenaŭ 13 homoj jam voĉdonis antaŭ ricevo de la raportoj.

Karina Oliveira (komitatano Ĉ) bedaŭris ke homoj voĉdonis sen la raporto kaj diris ke sen informoj, ”tiu voĉdonado ne sencas”. Ŝi demandis, ĉu indus simple forigi la voĉdonadon entute.

Òscar Hernández (komitatano A por Katalunio) konsentis ke ”la opinisonda voĉdonado povas esti nehelpa aŭ eĉ malhelpa se voĉoj ne baziĝas sur konkretaj informoj.”

Ŝajnis ke eĉ la prezidanto, Albert Stalin Garrido, dubis pri la valoro de la voĉdonado.

– Mi simple opinias la tanzanian aferon sufiĉe peza por mia mensa sano, ĉar estas tiom da polemiko ĉirkaŭ ĝi. Mi supozas, ke voĉdonigi la komitaton tiel baldaŭ, dum la temo, kun la lastminuta propono pri kongresado en Tanzanio, ankoraŭ ne estas tute matura, fine ne estas tre saĝa ideo.

La situacio draste ŝanĝiĝis meze de la voĉdonado, kiam Gilbert Niyukuri, komitatano A por Burundo, anoncis ke Burundo retiris sian kandidatiĝon kaj subtenas Tanzanion.

Oni sugestis ke IJK povus okazi en Tanzanio, sed ne dum la sama semajno kiel UK.

Sed estrarano Tyron Surmon klarigis ke tio ne eblas, ĉar la Kongresa Fako de UEA pretas helpi organizi IJK nur, se ĝi okazas samtempe kiel la UK. Li skribis ke ĉar multe pli da homoj iros al la UK ol al la IJK, la IJK-anoj ”certe estos forglutitaj.” Li proponis ke ĉar UK havos junularan programon ajnakaze, TEJO subtenu ĝin sed okazigu la IJK en Litovio.

Lucca Lanzi el Brazilo estis unu el la plej fortaj subtenantoj de IJK en Afriko, sed li agnoskis ke li skribis antaŭ ol li ricevis la raportojn pri la kandidatoj. Li konfesis ke li ”opiniis sen klaraj informoj”. Post studado de la raporto, li konsentis pri la kritikoj kontraŭ Tanzanio.

– Se ne eblas okazigi IJK en Tanzanio antaŭ aŭ post la UK, mi sincere ne certas ĉu estus bone por TEJO havi nian kongreson kiel junularan programon de UK. Mi ne multe ŝatis la proponon de Tanzanio, mankas pluraj informoj, kaj mi dubas ke UEA facile donos pliajn detalojn al TEJO.

Finfine, la 14-an de marto, la voĉdonado finiĝis. Laŭ la ne tre klara voĉdon-sistemo de TEJO la rezulto estis, ke Tanzanio kaj Litovio estis egale preferataj (10 voĉdonoj por ambaŭ landoj) kaj ambaŭ estas preferataj al Burundo. Egalecrompanto decidis ke Tanzanio gajnis la voĉdonadon.

Ne certas kiom da homoj voĉdonis ne leginte la raporton aŭ antaŭ la retiriĝo de Burundo. Pro tio, ne klaras ĉu la opinio-sondado helpos gvidi la estraron en la decido.

Robert Nielsen

Duolingo nur por anglalingvanoj

Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis en la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam estis funkciigita.


La strigo de Duolingo nomiĝas Duo. Ĝi ne plu volas instrui Esperanton en la franca, hispana aŭ portugala.

Laŭ informoj, kiuj unue aperis en la Telegram-kanalo Agadujo, la kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis pro decido de Duolingo ne plu akcepti novajn lernantojn. Tiuj, kiuj komencis la kursojn, provizore povos plu lerni, sed la kursoj ne estos ĝisdatigataj.

Ruth Kevess-Cohen, iama gvidanto de la teamo de la unua, anglalingva Esperanto-kurso de Duolingo, citas oficialan respondon, kiun ŝi ricevis de la entrepreno:

Duolingo lastatempe decidis haltigi la evoluigon de la kursoj Esperanto <  portugala, franca kaj hispana.

Ni volas fokusi niajn energion kaj rimedojn al plibonigo de niaj nunaj kursoj. Ĝis nun tiuj tri kursoj ricevis tre malaltan interesiĝon kompare kun aliaj kursoj en la platformo, kaj ni ne vidas realisman vojon subteni ilin, almenaŭ en la nuna tempo. Bonvolu noti, ke ĉi tiu decido ne estas definitiva, kaj ke ni rekonsideros nian liston de kursproponoj ĉiujare.

Ni scias, ke ĉi tiu estas peza decido, ĉar la kursoj postulis grandan kvanton da laboro de multaj homoj, inkluzive kursajn kontraktulojn kaj Duojn [volontulojn], kaj ĉar Duolingo strebas proponi vastan gamon da lingvoj inkluzive Esperanton (kaj ni plu proponos Esperanto < angla).

En la praktiko tio signifas, ke dum la antaŭvidebla estonteco eblos lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla lingvo. Tio signifas ankaŭ, ke la laboro de multaj volontuloj, kiuj okupiĝis pri la Esperanto-kursoj, grandparte estas forĵetata.

La kursoj en aliaj lingvoj ol la angla ne tuj malaperos, sed novaj lernantoj ne plu povos registriĝi en ili. Tiuj, kiuj ne jam registriĝis, estas nun aŭtomate plusendataj al la anglalingva kurso.


La portugallingva kurso de Esperanto ĉe Duolingo laŭ la informo en la retejo havas 144 000 aktivajn lernantojn. Tio estas ne sufiĉe multaj, tial novaj lernantoj ne plu estos akceptitaj.

Granda ŝanĝo en la koncepto de Duolingo okazis jam antaŭ du jaroj, kiam la entrepreno ĉesis uzi volontulojn en evoluigo de novaj kursoj kaj iĝis plene komerca entrepreno.

Ĝis tiam, dum preskaŭ dek jaroj, volontuloj havis gravan rolon en la ellaborado de novaj kursoj, interalie la kursoj pri Esperanto. Nun Duolingo volas koncentriĝi je tiuj kursoj, per kiuj ĝi povas gajni monon.

Pasintjare Duolingo krome anoncis, ke malaperos ĝiaj diskutforumoj por specifaj kursoj, inter ili ankaŭ la aktivan esperantlingvan forumon.

La unua Esperanto-kurso en Duolingo, tiu en la angla, estis lanĉita la 28-an de majo 2015. La dua kurso, tiu en la hispana, estis lanĉita fine de 2016, kaj la tria, portugallingva kurso de Esperanto aperis en majo 2018.

Kurso de Esperanto por ĉinlingvanoj estis anoncita pasintjare kaj devis iĝi alirebla en junio 2022, sed neniam aperis.

‒ Tiu kurso ne estos eldonita de Duolingo, bedaŭrinde. Neniu plu prilaboras ĝin… Ŝajnas, ke la firmao ne konsideras tiun kurson sufiĉe grava por pagi homojn trakti ĝin. Duolingo ne plu permesas volontulan laboron, Ruth Kevess-Cohen tiam klarigis al Libera Folio.

La portugallingva kurso de Esperanto laŭ informo en la retejo de Duolingo havas nun 144 000 aktivajn lernantojn. Tio laŭ la entrepreno do estas “tre malalta interesiĝo kompare kun aliaj kursoj en la platformo” – alivorte, la kvanto de lernantoj ne sufiĉas por doni al Duolingo la deziratan profiton.

La anglalingva kurso de Esperanto nun havas 316 000 aktivajn lernantojn, laŭ informo en la retejo. Momente tio ŝajnas sufiĉi por certigi profiton, ĉar oni ne anoncis fermon de tiu kurso.

En la retejo Reddit la uzanto Verdasuno argumentas, ke esperantistoj devas mem zorgi pri retaj kursoj de Esperanto, ĉar profitcelaj firmaoj evidente ne pretas tion fari:

– Oni ne plu povas fidi al Duolingo, Esperanto ne plu gravas por la kompanio. Estas nur iom da tempo antaŭ ol Esperanto malaperos el Duolingo por ĉiuj, krom anglalingvanoj.

Nederlanda gazeto pri konfliktoj en Esperantujo

“Ukrainio kaj japana magnato dividas Esperantujon”. Tiu estas la titolo de dupaĝa artikolo ĵus aperinta en la nederlanda dusemajna gazeto Argus. La atenton de la aŭtoro vekis strange sektecaj anoncoj pri Esperanto en la prestiĝa germana gazeto Die Zeit.


Artikolo en Argus: “Ukrainio kaj japana magnato dividas la Esperanto-movadon”.

La konata nederlanda ĵurnalisto Theo Dersjant tre surpriziĝis, kiam li vidis la anoncon de Etsuo Miyoshi pri Esperanto en la germana gazeto Die Zeit, li rakontas al Libera Folio. La anonco impresis lin, sed ne en la celita maniero. Li opiniis ĝin sekteca.

– Kiel ĵurnalisto, mi volis kompreni, kiu estas malantaŭ ĉi tio. Tio ne videblis en la anonco. Estis retadreso, www.esperanto.net. Ĝi apartenas al Universala Esperanto-Asocio. Sed ili havis nenian rilaton al la anonco. Tio ŝajnis stranga.

Aldone mirigis lin, ke granda parto de la anonco temis pri Etsuo Miyoshi mem.

– Se vi estas japana filantropo kiu volas antaŭenigi Esperanton, kial fari anoncon, en kiu eble duonon de la spaco okupas vi mem, via infanaĝo kaj via rulseĝo. Tio ja neniel rilatas al Esperanto. Ĉio ĉi estas stranga, estiĝas multaj demandoj, kaj tial mi komencis fari telefonvokojn.

Libera Folio: Kiel vi kredas, ke ordinaraj legantoj reagas al ĉi tiuj anonco, se ili entute reagas?


Theo Dersjant instruas en la  ĵurnalisma altlernejo de Tilburg.

– Honeste dirite, ne funkcias, se oni devas legi la anoncon kvar aŭ kvin fojojn antaŭ ol oni komencas kompreni, kion ili volas. Tio estas la unua afero. La dua afero estas, se mi estus persono, kiu povus interesiĝi pri Esperanto, kien mi iru? Kion mi faru? Mankas konkreta propono. Tion mi trovis tre frapa.

Kiam Theo Dersjant komencis esplori la aferon, li trovis interalie la artikolon de Libera Folio pri la anonckampanjo, kiun li povis legi helpe de reta tradukilo. Li trovis trafa la opinion de Osmo Buller, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, kiu estis citita en la artikolo.

– Li diris ke ĝi pensigas pri sekto. Kaj mi opinias ke tio estas tre bona priskribo. Tiu estas la impreso: iaspeca sekto.

Liaj pluaj esploroj kondukis lin al Lu Wunsch-Rolshoven:

UEA plusendas la demandintojn pri la anonckampanjo (”Ni havas nenion por fari kun ĝi”) al Lu von Wunsch-Rolshoven, ”pressesprecher” [gazetara parolisto] de Germana Esperanto-Asocio. Li informas, ke temas pri kampanjo en germanaj (Die Zeit, Frankfurter Allgemeine Zeitung), francaj (Le Monde kaj Les Echos) kaj polaj gazetoj. La tutpaĝaj anoncoj estos sesfoje ripetataj dum la venontaj semajnoj. Li agnoskas trovi ilin iom nefeliĉaj. ”Se mi mem havus centmilon je dispono, mi ne farus en tiu ĉi maniero. Temas pri privata iniciato de iu, kiu entuziasmas pri Esperanto.” Kaj: ”La celo de la kampanjo efektive ne estas tre klara.”

Unu-du minutojn post la telefoninterparolo la ”pressesprecher” retelefonas. ”Jes, vidu, fakte mi volus peti vin teni min iomete en ombro. Ja iom nefeliĉe, sed mi estas ankaŭ privata sekretario de Etsuo Miyoshi, mi helpis lin realigi la anonckampanjon. Kiel gazetaristo de la germana asocio kaj kiel privata sekretario de Miyoshi mi estas en iom malfacila situacio.”


Lu Wunsch-Rolshoven.

Responde al demando de Libera Folio, Lu Wunsch-Rolshoven konfirmas, ke li nun havas la taskon de privata sekretario de Etsuo Miyoshi, kiun antaŭe prizorgis Atilio Orellana Rojas. Lu Wunsch-Rolshoven ne vidas problemon en tio, ke li samtempe estas gazetara respondeculo de Germana Esperanto-Asocio:

– Mi faras ambaŭ taskojn. Kaj mi ne vidas konflikton, nek nun, nek poste.

Krome laŭ Lu Wunsch-Rolshoven ne veras, ke li helpis aranĝi la anonckampanjon, kiel asertas la nederlanda artikolo:

– Mi ne povas imagi, ke ion tian mi diris, ĉar simple ne estas tiel. Mi eklaboris fine de januaro, tiam la kampanjo estis taskigita.

En sia artikolo Theo Dersjant raportas ankaŭ pri la ekonomiaj problemoj de UEA kaj la decido vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176:

Direktoro Martin Schäffer de UEA sciigas, ke “restrukturado” de la laboro de lia organizaĵo – pli da laboro per interreto – kondukis al tio, ke la oficejo iĝis tro granda. “Ni havis deficitojn inter 2016 kaj 2019, sed ekde 2020 ni denove notas nigrajn ciferojn.” Dum la pasintaj jaroj la personaro jam estis reduktita. “Mi ne ekskludas, ke ni plu tenos malpli grandan oficejon en Roterdamo.”

Pro informoj de Libera Folio, Theo Dersjant ekinteresiĝis ankaŭ pri la konfliktoj ĉirkaŭ la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kiu volas likvidi la ukrainan ŝtaton, kaj la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kies Facebook-konto deliris pri usonaj nazioj en Ukrainio.

En la artikolo li demandas al Duncan Charters, ĉu la deziro likvidi landon ne estas kontraŭa al la idealoj de la Esperanto-movado, kaj ĉu ne estas problemo, ke la redaktoroj de la oficiala revuo de UEA troviĝas en lando kiu limigas la liberecon de la gazetaro.

Charters respondas, ke la redaktoroj de la revuo estas tre profesiaj kaj “neniam provis influi la legantojn”:


Duncan Charters.

– Aliaj organizaĵoj elektis en tia kazo nomi superan ĉefredaktoron el alia lando, sed tion ni malakceptis. Kvankam en la Esperanto-movado ekzistas diversaj opinioj pri la afero, neniam estis farita formala alvoko por forpreni la eldonaĵon de la redaktoroj. Kun tiu starpunkto ni fakte subtenas “freedom of expression” [liberecon de esprimado], ankaŭ en Rusio.

Charters argumentas, ke la prezidanto de REU neniam postulis la likvidon de Ukrainio, nur la likvidon de la sendependa ukrainia ŝtato:

– Tio efektive laŭ iuj estas malaprobenda, sed ĝi konformas al la linio de la rusa registaro.

La gazeto Argus aperas nur surpapere, sed Theo Dersjant aperigis la tekston ankaŭ en sia Facebook-paĝo.

UEA: IJK okazu en Tanzanio samtempe kun la UK

La decido pri la loko de la venontjara IJK estis prokrastita, ĉar UEA lastmomente proponis, ke TEJO organizu ĝin en Tanzanio samtempe kun la UK. Tamen eĉ ne venis invito de Tanzanio. Laŭ la jara raporto de TEJO la asocio havas 50 landajn sekciojn. El tiuj 32 ŝajnas ne plu aktivi. 

Dum reta kunsido de la komitato de TEJO la 4-an de marto la TEJO-prezidanto Albert Stalin Garrido raportis pri la planoj por IJK 2024. Li rakontis ke venis kandidatiĝoj de Burundo kaj Litovio, du landoj kiuj neniam antaŭe gastigis la kongreson. Li intervjuis la teamojn de la du landoj kaj raportis ke ambaŭ havis fortan proponon. 

La estraro planis decidi dum kunsido je la 26-a de februaro sed en tiu tago subite aperis nova propono de la kongresa fako de UEA, kiu nun estas prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. La propono estis ke IJK okazu en Aruŝa, Tanzanio, dum la sama semajno kiel la UK. Kiam la kongresa fako kontrolis ĉu Aruŝa estus taŭga por UK, ŝajnas ke ili trovis lokon kie ankaŭ IJK povus okazi. 

Garrido diris ke la propono povus krei “komplikaĵojn”, ĉar Tanzanio ne kandidatiĝis por IJK, do tiu povus esti malrespekto al la aliaj kandidatoj. Oni diris al li ke Burundo subtenos la kandidatiĝon de Tanzanio, sed Burundo ne konfirmis tion al li. 


Ekranfoto de la komitatkunsido

Komitatano B Josuo Maro atentigis ke samseksemo estas kontraŭleĝa en Tanzanio kaj “homoj estas eĉ mortigataj pro tio”. Pro tio li ne aprobus okazigi IJK en la lando. Alex Monaghan (komitatano B) diris ke kiel GLAT-ulo li ne riskos sian vivon por iri al kongreso.

(GLAT – gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.)

Garrido respondis ke li havas personajn hezitojn pro tiu problemo kaj li ne volas endanĝerigi iun kongresanon. Samseksemeco tamen estas kontraŭleĝe ankaŭ en Burundo. 

Michel Boris Mandirola (komitatano Ĉ) diris ke oni konsideru la situacion ne nur kiel problemon sed ankaŭ kiel oportunon, ĉar progresemaj homoj povus konvinki kontraŭglatulojn. Eble se ili amikiĝus kun glatuloj, ili ne plu havus negativajn opiniojn kaj ŝanĝus sian vidpunkton.  

Vicprezidanto Tyron Surmon diris ke kiel gejo li komprenas la timojn, sed Togolando ankaŭ havas leĝojn kontraŭ samseksemo, kaj IJK 2017 okazis tie senprobleme. Li aliflanke avertis ke IJK povus perdi sian identecon se ĝi okazu samtempe kaj samloke kiel UK. Garrido siaflanke diris, ke IJK riskas iĝi la junulara programo de UK se ĝi okazus samtempe kaj samloke. 

Estrarano Patricio Iglesias atentigis ke IJK ne okazis ekster Eŭropo ekde 2017 kaj pro tio oni riskas ke junuloj en neeŭropaj landoj perdos intereson kaj vidos TEJO-n kiel organizaĵon nur por eŭropanoj. Garrido konsentis ke okazigi UK kaj IJK en Afriko estus granda simbola paŝo por la komunumo. Sed li ankaŭ diris ke oni devas pripensi la financan flankon ĉar la pasinta IJK en Afriko estis malprofita kaj TEJO nun estas en “fragila financa stato.”  

Kelkaj kompromisoj estis sugestitaj, ekzemple okazigi IJK en Aruŝa, sed la semajnon antaŭ aŭ post UK, organizi viglan junularan programon por UK, sed havi IJK en Litovio – aŭ okazigi IJK en Burundo, kiu estas najbara lando al Tanzanio. Tamen la distanco inter Aruŝa kaj Buĵumburo estas pli ol mil kilometroj kaj vojaĝo laŭ Google-mapoj daŭrus dek ses horojn. 

Oni ne decidis pri la loko de la IJK dum la kunsido, anstataŭe oni petis pli da informo kaj starigis opinisondadon inter komitatanoj pri preferataj lokoj. 


Paĝo el la jarraporto

La komitato krome aprobis la jarraporton, laŭ kiu en 2022 TEJO havis 1 068 individuajn membroj kaj 50 landajn sekciojn. Mandirola levis la fakton, ke nur 16 landaj sekcioj nomumis komitatanon A por reprezenti sin kaj demandis kiom da landaj sekcioj nun dormas.

Tobiasz Kubisiowski, la Ĝenerala Sekretario agnoskis ke kelkaj landaj sekcioj estas malaktivaj sed li ne scias la precizan nombron. La estrarano respondece pri landa agado, Patricio Iglesias agnoskis ke:  

– Mi konscias ke estas grava problemo por TEJO ke ni havas tro multe da surpaperaj sekcioj. 

Baldaŭ aperos KODEJO, la raporto de ĉiuj landaj sekcioj al TEJO pri sia agado. Surmon diris, ke oni povos uzi tiun por kalkuli kiom da landaj sekcioj estas aktivaj. 

– En tiu enketo, 18 landaj sekcioj plenumis ĝin, do mi pensas ke ni povas pli-malpli supozi ke estas 18 aktivaj landaj sekcioj de TEJO.

Robert Nielsen

UEA decidis kongresi en Tanzanio en 2024

La Universala Kongreso de Esperanto en 2024 okazos en Arusha, Tanzanio. Tion decidis la estraro de UEA. Tio estos la unua Universala Kongreso en Afriko. La plano kongresi en Tanzanio estas kritikata interalie de Ligo de Samseksamaj Esperantistoj.


Reprezentantoj de la kongresa fako de UEA kun lokanoj en Tanzanio. Foto: UEA.

La decido pri la loko de la Universala Kongreso 2024 estis nekutime malfrue, sed ne prezentas grandan surprizon – jam de longe la estraro de UEA strebas aranĝi Universalan Kongreson en Afriko.

La invitanto estas la plej nova landa asocio de UEA, Esperanto-Asocio de Tanzanio (EATA). Ĝia aliĝpeto estis akceptita de la komitato de UEA antaŭ sep monatoj, dum la Universala Kongreso en Montrealo.

UEA pli frue jam havis landan asocion en Tanzanio, kun la nomo Tanzania Esperanto-Asocio (TEA). Ĝi tamen ĉesis aktivi antaŭ multaj jaroj. La nova asocio EATA estis fondita en decembro 2019, parte de aktivuloj de la antaŭa asocio. Ĝia aliĝo al UEA daŭris, ĉar UEA ne povis akcepti la originan statuton.

La fine akceptita versio de la statuto laŭvorte ripetas la formulojn en la statuto de UEA pri neŭtraleco kaj respekto al homaj rajtoj. Samtempe EATA sin devigas sekvi ĉiujn leĝojn de Tanzanio, kio evidente estas nepra kondiĉo por ke la asocio povu funkcii.

Kritikantoj de la plano kongresi en Tanzanio tamen atentigas, ke la leĝoj de Tanzanio konfliktas kun baza respekto al homaj rajtoj, ĉar la rajtoj de samseksemuloj estas severe limigitaj. La puno por seksumado de viraj aŭ virinaj paroj en Tanzanio estas tutviva malliberigo. Laŭ enketo de 2007, 95 procentoj el tanzanianoj opinias, ke samseksemo ne estu akceptita de la socio.

La decido kongresi en Tanzanio laŭ la kritikantoj tial malrespektas unu el la longe aplikitaj kriterioj de UEA pri taŭgeco de kongreslando.

En novembro 2022 okazis malferma reta renkontiĝo kun Fernando Maia pri la UK-planoj por 2024. Dum la kunsido reprezentantoj de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj atentigis pri la riskoj. Jam pli frue LSG oficiale petis al UEA, ke oni ne okazigu Universalan Kongreson en lando, kie GLAT-uloj riskas enprizonigon.

En intervjuo de Libera Folio en aŭgusto 2022 Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, forte kritikis la proponon kongresi en Tanzanio:

– Ne necesas, ke la homrajta situacio estu ideala, sed ke la programo de UK povu esti libere kunmetebla kaj realigebla kaj ĉiuj fakaj asocioj povu libere kunveni. Estus skandalo, se UK estus asignita al Tanzanio. Tiam LSG devus fari siajn konkludojn, ĉar temus pri malrespekto de ĝia kunlabora kontrakto kun UEA.

Universala Kongreso en Afriko aperis en la planoj de UEA antaŭ multaj jaroj. Laŭ ĵusa gazetara komuniko, la estraro de UEA per sia decido ”plenumas devon de la Asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA”.

Jam en la komenco de la 1980-aj jaroj oni serioze konsideris okazigi Universalan Kongreson en Afriko. Oni planis ĝin por la jaro 1990, eventuale por Abiĝano en Eburbordo. Tamen fine la ideo tiam estis forlasita, kaj post 1987 ne plu aperis en la diskutoj de la estraro.

Post la rezigno pri UK en Afriko aperis malpli ambicia ideo pri Afrika Kongreso kaj la unua okazis en Togolando jarŝanĝe 1990-91, kun partoprenantoj ankaŭ de aliaj kontinentoj.

La ideo de Universala Kongreso en Afriko ankaŭ ne aperas en la strategia laborplano de UEA por la jaroj 2001–2010, nek en la ”Strategia vizio” de 2012 aŭ la strategia laborplano por la jaroj 2013–2017. Pli novan strategian laborplanon UEA tute ne havas. Do almenaŭ en siaj oficialaj strategiaj dokumentoj UEA ŝajne ne deklaris okazigon de afrika UEA ”strategia elemento”.

Aliflanke la strategiaj dokumentoj ja plenas de multaj aliaj ”strategiaj elementoj”, kiuj neniam estis realigitaj.

Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto

Antaŭ unu jaro komenciĝis la grandskala rusia invado de Ukrainio. Multaj ukrainiaj esperantistoj estis rekte trafitaj de la milito – vivis sub rusia okupacio aŭ fuĝis de siaj hejmoj al aliaj partoj de la lando aŭ eksterlanden. En Rusio la prezidanto de la landa asocio gratulas ĉiujn rusiajn batalantojn.


En decembro esperantistoj en Kijivo renkontiĝis en restoracio por soleni la Zamenhof-tagon.

La 24-an de februaro 2022 komenciĝis la grandskala atako de Rusio kontraŭ Ukrainio. Kelkajn tagojn poste Libera Folio intervjuis la esperantiston Ihor Jasinskij, kiu fuĝis de la urbo Ĥarkiv al Nederlando.

– Mi proponis min por la teritoria defendo, sed oni diris ke mi jam estas tro maljuna. Mi estas 64-jara, kaj oni akceptas ĝis 60. Al mi jam tedis sidi sub la tero kaj atendi bombon, li tiam rakontis.

Nun li loĝas en Amsterdamo kaj trovis laboron en granda manĝodeponejo.

– Nun mi kontaktas nur foj-foje kun lokaj esperantistoj en Amsterdamo. Okaze de la trista datreveno mi pensas ke, certe, Ukrainio ne estis tre  bone preparita por la invado sed ankaŭ la helpo estis ne rapida kaj ne tre signifa, bedaŭrinde, li diras.

Natalia Ivanova en Kijivo rakontas, ke la plej multaj esperantistoj restas en Ukrainio, kaj dum la milito daŭre restas en kontakto unu kun la alia.

– Ni ege maltrankvilis kiam ni dum monato ne povis kontakti Ivan en la urbeto Dimer en la regiono de Kijivo. Dimer estis okupita, li loĝis tie dum monato sen elektro kaj akvo, li renkontis la okupantojn, ili venis al la loĝejo kaj serĉis tie “Bandera”, se vi aŭdis tiun nomon. Sed tamen kiam la urbo estis liberigita, haleluja, Ivan restis viva kaj havis tiun barbon teruran, tre similis al Zamenhof.

Alia esperantisto, Svetlana, estis sub okupacio en la regiono de Ĥarkiv, rakontas Natalia Ivanova.

– Ŝi trovis tie sian vunditan amikinon kaj okupiĝis pri tiu vundo. Estis terura afero, ĉar komenciĝis gangreno. Ili telefone kontaktis kun kirurgo kiu diris ke necesas ĉion fortranĉi. Ŝi rakontis al mi ke ŝi ploris kaj tranĉis, ĉar ŝi simple devis tion fari. Poste iu tute freneza volontulo sukcesis alveturi kaj ili venis al Ĥarkivo. La vundita virino restis viva kaj ĉio nun estas en ordo pri ŝi.

Svetlana kune kun sia filino venis al Kijivo kaj dum iom da tempo loĝis tie. Poste, kiam komenciĝis la amasa bombado de elektra infrastrukturo kaj la regiono de Ĥarkivo jam estis liberigita, ŝi reveturis tien, Natalia Ivanova rakontas.


Natalia Ivanova kun kamufla reto kiun ŝi plektis.

– Ŝia loĝejo ĉi tie estas en la naŭa etaĝo kaj ĉio estas dependa de elektro. Se ĝi estas, ĉio estas en ordo. Se ne estas, la lifto ne funkcias, ne eblas ion prepari por la manĝo kaj estas terure malvarme. Ili revenis al la privata domo en Balakleja en la regiono de Ĥarkiv, tie estas pli-malpli normale.

Natalia Ivanova mem en la komenca fazo de la milito fuĝis al okcidenta Ukrainio, sed revenis al Kijivo, kiam la ĉirkaŭa regiono estis liberigita.

– Komence estis terura timo kaj tuta senforto, konstanta maltrankvilo pri parencoj, amikoj, soldatoj, konatuloj, maldeziro manĝi kaj nekapablo dormi. Dum la unua semajno de la milito mi perdis 5 kilogramojn. Nun apetito revenis, sed ekdormi restas problemo.

– Mi trovis por mi stimulon por vivi kaj esti necesa kaj vivi ĝis la venko: mi ĉiutage veturas al volontula organizaĵo, kie homoj okupiĝas pri multaj aferoj por subteni nian armeon. Persone mi plektas kamuflajn retojn.

Almenaŭ du esperantistoj servas en la ukraina armeo. Neniu ukraina esperantisto ĝis nun pereis rekte pro la milito, Natalia Ivanova diras.

– Esperantistoj en Ukrainio ne multas, kaj estas plejparte maljunaj homoj. En vilaĝo apud Buĉa estis unu esperantisto kiu tie travivis la okupacion, sed pri ŝi ĉio estas en ordo.

En Rusio multaj esperantistoj ŝajnas subteni la militon kontraŭ Ukrainio. Tiuj, kiuj ĝin ne subtenas, ĉefe silentas, ĉar malsilentado povus konduki al seriozaj sekvoj.

La 23-an de februaro la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, Aleksandr Lebedev, atentigis la rusiajn esperantistojn okaze de grava nacia festotago:

Hodiaŭ nia lando festas Tagon de defendanto de la Patrujo. Okaze de la festo mi gratulas ĉiujn, kiuj iam servis aŭ nun servas en nia armeo kaj floto, kaj unuafoje tiujn, kiuj batalas por Rusio ĝuste nun. Mi gratulas ankaŭ laborantojn de armilindustrio kaj ĉiujn aliajn, kiuj klopodas por nia armeo en sia laborkampo. Gloron al vi ĉiuj, fortunon kaj venkojn!

Evidente ne nur rusiaj esperantistoj simpatias kun la agado de la regantoj en Kremlo. Iu usona esperantisto eĉ decidis translokiĝi al Rusio jam post la komenciĝo de la milito, laŭ informo de Andrej Grigorjevskij en retpoŝta listo de rusiaj esperantistoj:

En Peterburgo aperis usona e-isto, kiu decidis migri al Rusio. Fluge li atingis Helsinkon, de tie buse veturis al Peterburgo. Peterburganoj renkontis lin, loĝigis, helpis pri la unuatempa adapiĝo. Li nomas sin rusmaniere “David Ivanovich” aŭ mallonge Dave. Li planas ekloĝi ie en Volgio, preferinde en Saransk (pri kiu li legis kiel la plej ekologie pura rusia regiona centro).

La revuo de UEA silentas pri gravaj temoj

Libera Folio trarigardis la lastajn 14 numerojn de la revuo Esperanto. Montriĝis, ke la oficiala organo de UEA preskaŭ plene silentas pri la plej gravaj okazaĵoj en la asocio: la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko kaj la libroservo. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio ne aperis eĉ unu vorto.

revuoj
Kelkaj el la trarigarditaj numeroj de la revuo Esperanto.

Laŭ la gvidlinioj de UEA pri la oficiala organo de la asocio, ĝi devas unuavice prezenti ĝustan, ĝisdatan kaj inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA, informi precize kaj akurate pri grandaj movadaj evoluoj, kaj provizi senpartian kaj altnivelan forumon por movadaj diskutoj.

La plej gravaj strategiaj decidoj de UEA dum la lasta tempo temas pri la sorto de la Centra Oficejo, Biblioteko Hector Hodler kaj la libroservo de la asocio. El tiuj tri grandaj demandoj unu nun ŝajnas solvita: la ĉefa parto de la biblioteko de UEA ŝajne estos transdonita al Pola Nacia Biblioteko en Varsovio, kiel povis raporti Libera Folio en januaro.

Tiu, kiu legas la oficialan revuon de UEA, aŭ la gazetarajn komunikojn de la asocio, tamen ĝis nun nenion povis ekscii pri la sorto de la biblioteko. Same aperis neniuj artikoloj en la revuo Esperanto pri la progreso de la planata vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 aŭ pri la planata transdono de la libroservo al Slovakio.

Tio malmulta, kio legeblas pri la menciitaj temoj, troviĝas en kelkaj malkonkretaj frazoj en ampleksaj ĝeneralaj artikoloj de prezidanto Duncan Charters pri ”strategio” kaj ”progreso”, kaj en la estrara raporto.

Tiel, en januaro 2022, preskaŭ kvarpaĝa artikolo de Duncan Charters kun la titolo “Kio estas progreso por UEA”, enhavas la jenajn preterpasajn menciojn: ”Ni ne hezitis proponi historiajn ŝanĝojn pri la Centra Oficejo por pli efike servi. Ni ankaŭ aktive konsideras novan lokon por la libroj de Biblioteko Hodler, sen findecido.” Jen ĉio – tiel aspektas progreso por UEA.

En la februara numero aperas nenio. En la marta numero Duncan Charters en artikolo pri ”Strategia planado – pliaj paŝoj” skribas jene:

La Ĝenerala Direktoro kaj la Estraro post detala esplorado venis al la konkludo ke unu logika paŝo en la nunaj cirkonstancoj estus vendo de la Asocia domo troviĝanta en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Ege signifa evoluo.

Li plue rakontas, ke kvankam la estraro mem rajtus fari la decidon, oni decidis lasi la komitaton voĉdoni pri la afero.

La decido estos vojmontra por la estonta rolo de la Asocio en la diskonigo kaj antaŭenigo de Esperanto, kaj ĝia libereco utiligi la plej flekseblajn modernajn rimedojn por atingi celojn neniam ĝis nun atingitajn.

Tamen nenie en tiu aŭ alia numero la revuo aperas raporto pri la komitata diskuto, dum kiu la afero estis pritraktita, nek pri la voĉdonrezulto.


La marta numero de 2022.

Ankaŭ la gazetaraj komunikoj de UEA nenion rakontas pri la afero. La 14-an de februaro 2022, la tagon post la fino de la voĉdonado pri la vendo, UEA anstataŭe komunikas: ”Elektitaj (sen baloto) 4 komitatanoj B de UEA”. Tri tagojn poste UEA komunikas: ”Noto pri trompo-provoj per Esperanto: esperantistoj restu atentaj”.

La 24-an de februaro 2022 komenciĝis la plenskala atako de Rusio kontraŭ Ukrainio. Ĝi atendeble kondukis ankaŭ al akra disputo en Esperantujo, kiam la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio publike subtenis ”likvidon” de la nuna ukraina ŝtato, dum la Facebook-konto de la ĉefdelegito de UEA en Rusio deliris pri ”usona naziismo en Ukrainio”.

La ĉefdelegito de UEA pro tio perdis sian postenon, dum la prezidanto de REU perdis sian studrajton ĉe Interlingvistikaj Studoj de Universitato Adam Mickiewicz. Pri nenio el ĉio ĉi raportis la revuo Esperanto, nek la gazetaraj komunikoj de UEA.

Legantoj de la revuo tamen povis diveni, ke io speciala okazas en Ukrainio, ĉar ekde aprilo aperadas en Oficiala Informilo la sekcio ”helpo al Ukrainio”, poste ”helpo al esperantistoj el Ukrainio”. Multaj homoj donacas, eĉ grandajn sumojn – sed ne klaras, kial esperantistoj en Ukrainio bezonas helpon, aŭ kial ili baldaŭ jam ne estas en Ukrainio, sed ”el Ukrainio”.

Mencio pri Ukrainio trapasis la cenzuron en raporto pri la prezento de la internacia Esperanto-ĥoro dum la kongreso en Montrealo:

Ĝi omaĝis ne nur la kanadan kaj indiĝenajn kulturojn, sed ankaŭ dediĉis unu kanton al Ukrainio (laŭ la vortoj de la famega ukraina poeto Ŝevĉenko) – la homoj estis invititaj stari dum la prezento.


La marta numero de 2023.

Se oni legas nur la komunikojn de UEA, tamen tute ne klaras, kial oni devus stariĝi. Post la komenco de la milito UEA dissendis ampleksan sed malklaran gazetaran komunikon pri ”militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo”. La teksto tamen ne enhavas la vorton ”Ukrainio”, do ne vere klaras, pri kio temas.

Spite tion oni evidente trovis ĝin tro akra por la revuo – neniu vorto pri ĝi aperas tie. Same nenio aperas pri la publika kritiko kontraŭ la deklaro de UEA.

Kvankam aperis neniuj raportoj pri komitataj decidoj rilate la Centran Oficejon, legante la novembran numeron de la revuo oni povas konkludi, ke la komitato verŝajne decidis pri vendo. En artikolo de Duncan Charters kun la informplena titolo ”Strategia planado” troveblas la jena frazo:

Ni ne plu havos la tradician Centran Oficejon en Roterdamo, tamen en nia hodiaŭa mondo multaj asocioj pliefikigis sian laboron uzante la plej talentajn kaj dediĉitajn membrojn el ĉiuj mondpartoj por specifaj taskoj.

En la decembra numero aperas nova artikolo de Duncan Charters pri strategia planado, ĉi-foje kun la titolo ”Survoje al Strategia Planado. Kio plej gravas?”. En la subsekcio ”Ekzemploj de aliaj kategorioj kiuj havu planojn kaj celojn por interna agado” oni unuafoje povas legi ion ajn pri la planoj por la libroservo:

Libroservo (kalendaro por organizi la translokiĝon el Roterdamo al Slovakio, ĝisdatigo de sistemo, novaj iniciatoj por stimuli libroaĉetadon, kuraĝigi eldonadon).

Kion tio signifas ne tre klaras, ĉar kontrakto pri transdono de la libroservo daŭre ne estas subskribita.

En la januara numero de 2023 aperas teksto de vicprezidanto Amri Wandel kun la titolo ”Duonjarcento kun Esperanto: atingoj kaj defioj sojle de 2023”.

”La jaro 2023 markos mian 50-an datrevenon de Esperantiĝo”, li skribas en la teksto. Li poste klarigas: ”Okazas ke por progresi estas bezonata drasta ŝanĝo, forlaso de longa kaj ŝajne sekura rutino, kiu tamen fariĝis balasto.” La balasto estas la Centra Oficejo en Roterdamo.

letero de leganto miyoshi
Letero de leganto Miyoshi.

Dum la tuta pasinta jaro kaj en la tri unuaj numeroj de la nuna jaro aperas eĉ ne unu vorto pri la plej gravaj strategiaj decidoj de UEA, verkita de iu alia ol la estraranoj de la asocio. Tial eblas demandi, ĉu vere la revuo de UEA provizas senpartian forumon por movadaj diskuto aŭ prezentas ĝustan bildon pri la agado de UEA, kiel ĝi laŭ la propraj gvidlinioj devus fari.

Efektive mankas en la revuo ia ajn diskuto. Ŝajne tute malaperis la aparta rubriko por reagoj, kiu en la pasinteco ofte estis vigla. Unu ”letero de leganto” aperas en la februara numero de 2023, sed ĝi tamen efektive estas io tute alia: laŭda artikolo pri la reklama kampanjo de Etsuo Miyoshi, verkita de la reklamanto mem.

La ”letero de leganto” finiĝas per la jenaj vortoj: ”Mi ne povus morti antaŭ ol persvadi EU-gvidantojn, kiel la EK-prezidanto Von Der Leyen [tiele – devus esti Von der Leyen], la franca prezidento Macron ktp., ke EU forigu la anglan dominadon.” Evidente leviĝas neniaj kritikaj demandoj pri la reklamkampanjo, same kiel neniaj kritikaj demandoj pri io ajn leviĝas en la revuo de UEA. Aliflanke la revuo ja estas bunte multkolora.

La redaktoroj de la revuo Esperanto ne tuj reagis al peto pri komento, sed ili estas bonvenaj klarigi sian redakcian politikon ekzemple en vidpunkta artikolo en Libera Folio.

TEJO denove esperas je granda EU-subvencio

Pasintjare TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subvencion de 85 000 eŭroj. Tiu EU-mono devus kovri 58 procentojn de la elspezoj. La perdo kaŭzis grandajn problemojn al la organizo. Ĉi-jare TEJO denove kalkulas je eĉ pli granda EU-subvencio, kiu laŭplane kovros 91 procentojn el la elspezoj de la asocio.

eŭroj mono
TEJO kalkulas je EU-subvencio de 125 000 eŭroj.

Ekde la nericevo de la administra subvencio pasintjare, TEJO strebas kontraŭ financa deficito. Nun la organizo publikigis sian buĝetproponon por 2023, kaj denove ĝi ĉefe dependas de la ricevo de EU-subvencio.

La buĝeto de TEJO por la nova jaro 2023 plejparte estas la sama kiel tiu de 2022. Oni prognozas pli-malpli la saman enspezon kaj elspezon por volontuloj, IJK kaj aliaj projektoj. Kiel pasintjare, preskaŭ la tuta enspezo venas el EU-subvencioj, la kotizoj de la membraro estas nur eta kontribuo al la tuta buĝeto. 

Unu granda diferenco estas, ke TEJO nun dungas malpli da homoj ol en 2022. Kiam la kontrakto de komunikisto finiĝis en julio, oni ne dungis novan homon. La dungoj de la oficistoj por eksteraj rilatoj kaj kunordigado de la volontuloj finiĝis en decembro 2022. Anstataŭe, la duontempa subvencipetisto iĝos plentempa kaj kunordigos la volontulojn. La buĝeto sugestas ke eble la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) pagos duonon de la salajro, sed ŝajnas ke tio ne estas konfirmita. 

Estas du versioj de la buĝeto: “bona scenaro” kaj “malbona scenaro”. Laŭ la bona, TEJO ricevos 125 000 eŭrojn da subvencio de EU. Tio kovros preskaŭ la tutan elspezon (entute 137 482 eŭroj) por la jaro. En ĉi tiu situacio, TEJO laŭ la buĝeto havos suman enspezon de 206 440 eŭroj kaj grandan pluson de 68 958 eŭroj.

Sed en la malbona scenaro, TEJO ne ricevos la subvencion kaj kun enspezo de nur 71 234 eŭroj, sed elspezo de 101 704 eŭroj, ĝi havos deficiton de 30 740 eŭroj. Tiu estus pli-malpli la sama rezulto kiel en 2022. 

Libera Folio: Kiel statas la financoj de TEJO kaj kiel oni planas plenigi la truon, kiun kaŭzis la nericevo de EU-subvencio ĉi-jare? 


Alberto Stalin Garrido.

Albert Stalin Garrido: – La stabo de TEJO nun koncentriĝas sur la financa resanigo de TEJO kaj stabiligo de la kasfluo. Nia kasisto Wilson, kun la kontribuo de pluraj estraranoj, lerte preparis buĝeton por la jaro 2023. Je la komenco de la mandato, ni adoptis striktan financan politikon, kio ŝparigas al ni monon sed en ĉiu kazo laŭeble permesas la daŭrigon de la kutima funkciado de la organizo ĝis nun. Ekzemple, ni detenas nin de kostaj estraraj vojaĝoj kiam preskaŭ ĉion eblas fari rete kaj ne antaŭvidas ke ni kunsidos fizike ĝis ni ricevos la administran subvencion.  

– Antaŭ la fino de la pasinta jaro ni sukcesis submeti kandidatiĝon por la administra subvencio en 2023. Aldone, ni ankaŭ jam ricevis plurajn bonajn novaĵojn, ke eŭropaj instancoj aprobis niajn proponojn pri trejnadoj, studsesioj, kaj aliaj kapabligaj kaj eksterrilataj oportunoj, kio signifas, ke TEJO ankoraŭ povos oferti al siaj membroj tiujn oportunojn, kiel ĝi historie faradis en la pasintaj kelkaj jaroj. 

TEJO maldungis du oficistojn, ĉu tiu malhelpos la agadon de TEJO? 

– Ĝis iu grado, certe, sed ne tiom. Ni ne dungis anstataŭanton post la foriro de nia komunikisto en julio, kaj kvankam ni sukcese vivtenis la kvaliton de nia ĉeesto en sociaj kanaloj, la estraro kaj volontuloj vere sentis la ŝanĝon. Je la fino de 2022 nia duontempa eksterrilatisto foriris, kaj aldone ni ne renovigis la kontrakton de nia surloka volontula kunordiganto. Karlos, kiu laboris en TEJO antaŭe duontempe sed nun plentempe, transprenis plurajn el la respondecoj de tiuj lastaj du, aldone al liaj jam ekzistantaj taskoj kiel subvencipetisto.  

– La laboro daŭras, kaj TEJO travivos, sed la manko de tiuj oficistoj ja estas sentebla. En iu senco tio signifas ke la laboro de la nuna stabo estas pli streĉa, kaj en pluraj fakoj ni konsekvence devas esti malpli ambiciaj. Tamen, plejmulto de la agado de TEJO venas el la propra iniciato kaj kolektiva kunlaboro de niaj komisionoj kaj interesgrupoj, kiuj kvankam laboras volontule, tamen tre konkrete plenumas nian Realigplanon. 

TEJO petis la administran subvencion por 2023, ĉu vi opinias ke TEJO sukcesos? Kio okazos se TEJO malsukcesos? 

– Jes, ni sufiĉe fidas ke TEJO ricevos la administran subvencion por 2023. Pasintjare oni subite ŝanĝis la procedon por postuli pli altajn monpetojn sed sen ŝanĝo al la tuta buĝeto. Pro tio multaj organizoj, inkluzive de TEJO, malsukcesis malgraŭ plurfoja sukceso antaŭe (imagu, nia kandidatiĝo ricevis 59 poentojn, kaj la minimumo por esti konsiderata estis 60 poentoj…). Do ne vere temis pri malbona kvalito de kandidatiĝo flanke de TEJO, sed pri fiaskoj ĉe la subvencidona instanco, pri kiuj pluraj organizoj malferme esprimis sian konsterniĝon. 

– Tamen ĉi-jare ili reagis al la kritikoj, kaj multe pligrandigis la tutan buĝeton, pro kio ili povos doni multe pli da subvencioj. Aldone menciindas la diĥotomio, ke eĉ se TEJO havas grandan krizon nun ĉar ni ne ricevis la administran subvencion, pro tiu altigo de la averaĝa monpeto, kaze de ricevo ni fakte estos multe pli finance stabilaj ol antaŭe.  

La komitato de TEJO debatos kaj voĉdonos pri la buĝeto ĝis eksterordinara komitatkunveno la 4-an de marto.

Robert Nielsen

TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n

TEJO nun havas mil individuajn membrojn kaj grandajn planojn por la nova jaro. Tion rakontas Albert Stalin Garrido, la prezidanto de la asocio, en intervjuo de Libera Folio. La projekto por realigi la novan retejon kaj administran sistemon (AKSO), pri kiu TEJO okupiĝas jam plurajn jarojn, proksimiĝas al pretiĝo – sed daŭre ne klaras, kiam AKSO efektive povos esti lanĉita.


La evoluo de la membraro de TEJO ĝis 2021. Ankoraŭ mankas la laŭkategoria divido por 2022, sed laŭ TEJO la suma membrokvanto nun atingis 1 000.

Libera Folio: La kvanto de individuaj membroj de TEJO nun atingis milon. Kiel tio okazis, kaj de kie venis tiuj membroj? 

Albert Stalin Garrido: – Tiu kresko en individuaj membroj venis el pluraj fontoj. Ĝenerale TEJO nun estas organize multe pli stabila ol ĝi estis antaŭ pluraj jaroj, kaj nun ni rikoltas la rezultojn de pluraj sinsekvaj stabilaj estraraj mandatoj kiuj kapablis realigi pli konkretan agadon.  

– La plej impona el tiuj fontoj estis la membriĝo de plurdekoj da homoj okaze de Retoso 2022. Iuj homoj decidis membriĝi en TEJO eĉ tiel malfrue en la jaro nur por rajti partopreni kaj en Retoso kaj en la Virtuala Kongreso de UEA. Retoso en 2021 alportis al ni almenaŭ plurcent membrojn, kaj ni kredas, ke la samo okazis en 2022. La unua fizika IJK post la pandemio certe ankaŭ helpis, kaj konsidere ke pli ol 80 lokoj estis finance subtenitaj de diversaj projektoj, multaj homoj kiuj alikaze ne povus ĉeesti la eventon (kaj verŝajne ankaŭ ne membriĝi en TEJO) ricevis tiun oportunon. Ankaŭ en la reta hispanlingva enkonduka kurso kiun organizis Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) ĉeestis multaj junuloj, kaj al kursfinintoj oni donacis subtenon per individua membreco en UEA-TEJO.   

– Laste, junuloj el ekonomie malpli avantaĝaj landoj daŭre estas (re)membrigataj senpage danke al la Fondaĵo Canuto de UEA. Ni povas memori, ke en 2021 la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado lanĉis aparte sukcesan kampanjon al tutmonda membriĝo per tiu fonduso, kaj pluraj junuloj daŭre profitas de tiu financa subteno. 


Albert Stalin Garrido

Kiaj estos la ĉefaj aranĝoj de TEJO dum la venonta jaro? 

– Ni daŭrigas nian rekomencitan tradicion de fizikaj kongresoj per la 79-a IJK, kiu okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto en Lignano Sabbiadoro, Italio kune kun la 56-a ILEI-Kongreso kaj tuj post la 108-a Universala Kongreso en Torino. Ni ne forlasas, aliflanke, nian sindevontigon alirebligi TEJO-n al homoj de diversaj kontinentoj, kaj tie rolos Retoso kiel nia ĉefa reta evento de la jaro, en si mem havanta proprajn identecon kaj programon. Okazos ankaŭ niaj Kontinentaj Junularaj Konferencoj (KJK), iniciatitaj en la pasinta jaro, kiu estas serio da retaj kunvenoj por disvolvi la junularan movadon de ĉiu kontinento. 

Kio plia estas en la planoj de TEJO por la venonta jaro? 

– La organizo havas buntan planon, kiun la membraro povas anticipi de ĝi. Ni planas plivigligi nian kulturan kaj artan agadon post la tre sukcesa okazigo de la muzikalo “June kaj Kune” prezentita dum la IJK 2022 (kaj nun spektebla en YouTube). Kunlabore kun ILEI kaj UEA ni nun antaŭvidas pli da edukaj kaj sciencaj aktivaĵoj. Nia TEJO-Trejnistaro ankaŭ planas komenci retajn atelierojn por junuloj de la tuta mondo. Aperos ankaŭ la nova lingvopolitiko de TEJO kaj regularoj por fari TEJO-n kaj ĝiajn eventojn pli sekuraj spacoj kontraŭ seksperfoto kaj -ĝenado. Laste, ni ŝatus ankaŭ en 2023 enkonduki apartan diploman sistemon por rekoni junulojn kaj junularajn organizojn kies elstara agado multe kontribuas al la evoluigo de TEJO. Ĉion oni trovos en nia Realigplano 2022-2023, la plej ampleksa kaj kompleta en jaroj, publike legebla 

Ĉu vi scias kiam AKSO estos preta kaj lanĉita? 

– La nuna fazo de la laboro estas plani por la provlanĉo, kiam oni montros la funkciadon de AKSO en ĉiuj eroj kun la veraj membrodatumoj (malsame kiel antaŭe, kiam oni uzis nur testdatumojn). En tiu momento, ĝi efektive aspektos kaj funkcios ekzakte kiel ĝi devos por la vera lanĉo. Nur poste oni decidos pri la dato de plena lanĉo, ĉar influas tion multaj faktoroj krom la teknika preteco de AKSO mem (ekz. la kongresa sezono, trejnado de oficistoj en la sistemo ktp). Kvankam la laboro progresas bone, ni ne pretas doni publikan prognozon ĝuste nun.

En via anonco, vi diris ke TEJO estas en intertraktoj kun UEA pri la pago de 18 000 eŭroj por la salajro de AKSO-oficisto kaj pago de 30 000 eŭroj al TEJO post la fino de AKSO. Kiel fartas la interparoloj, ĉu estas malfacilaĵoj pri la ricevo de la mono? 

– La 30-mil-eŭra pago reprezentas la lastan duonon de la tuta pago, kiun TEJO devas ricevi je la fino de la AKSO-projekto, kaj ĝi okazos post la sukcesa plenumo de niaj kontraktaj respondecoj. Ni planas diskuti tion kun UEA post la provlanĉo, kiam ni estos liverintaj la pretan sistemon kaj ne antaŭvidos problemojn. 

– Kvankam ni sukcese petis al la Komitato de UEA la apartigon de tiu 18-mil-eŭra sumon por AKSO, ni ankoraŭ ne petis utiligi tiun monon. Ĉefe ni vidas ĝin kiel “asekuron”, por certigi ke decidoj post la fino de la kontrakto ne finance malavantaĝos al TEJO (ekzemple pro laborleĝoj ni ne povas tuj maldungi, do se oni decidus post la fino de la kontrakto ne plu uzi la samajn dungitojn, tio kaŭzus al ni grandajn financajn problemojn), kaj ke la portempaj financaj problemoj de TEJO ne endanĝerigos la tutan projekton.

Robert Nielsen

Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton?

La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.


La supra parto de anonco, aperinta en Frankfurter Allgemeine Zeitung la 26-an de januaro.

Denove en tagaj gazetoj de eŭropaj landoj aperas tutpaĝaj, kostegaj anoncoj kiuj celas popularigi Esperanton. La anonckampanjon financas la konata japana entreprenisto kaj mecenato Etsuo Miyoshi, kiu persone decidis pri la enhavo de la anoncoj.

La anoncoj laŭ la ĝisnunaj informoj aperos en Germanio, Francio kaj Pollando, entute sepfoje. Fine de januaro jam aperis tutpaĝaj anoncoj en la prestiĝaj gazetoj Frankfurter Allgemeine Zeitung en Germanio kaj Le Monde en Francio.

Ŝajnas tamen dubinde, ĉu la tre verdaj anoncoj havos pli da sukceso ol la antaŭaj kampanjoj de Miyoshi.

– Estas senutile debati inter ni pri la enhavo de la anonco. Eĉ se ĉiu el ni estas konvinkita, ke li farus tre pli efikan anoncon, tio ne estas ebla sen financanto de la afero. Do, ni provu utiligi tion, kion ni havas kaj danki Mijoŝi-n, skribis Renato Corsetti en la reta diskutejo UEA-membroj.

La antaŭa multjara ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ŝajne opinias, ke la anoncoj povas eĉ malutili al Esperanto:


La anonco en Le Monde la 27-an de januaro.

– Mi kuraĝas spiti la admonon de Renato ne diskuti pri la enhavo de la anonco, por diri, ke la anonco plifortigas la bildon de eksteruloj pri esperantistoj kiel sekto, li skribis en UEA-membroj.

Laŭ Corsetti ne indas debati pri la enhavo, ĉar tia debato nenion ŝanĝus:

– Dum unu jaro kelkaj el la plej normalaj esperantistoj, kiujn mi konas, provis vane sugesti malsamajn tekstojn. Ĉiu el ni, kaj ankaŭ Ecuo, havas siajn firmajn ideojn pri la plej bona maniero prezenti Esperanton.
Ni esperu, ke la efikoj estos pli bonaj ol malbonaj.

La nuna ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, ne havis altajn atendojn pri rezultoj:

– Bone planita kampanjo altigus la efikecon multoble. Nun restas al mi nur via espero, ke la efikoj estas pli bonaj ol malbonaj. Mi tamen dubas. En la lastaj tagoj neniu skribis; malmultaj registriĝis kiel “Amiko de Esperanto”.

Lu Wunsch-Rolshoven aliflanke proponis konsideri, ĉu eble ĝuste inter sektuloj oni pli facile povus trovi novajn adeptojn de Esperanto:

– Interesa opinio, tio pri sektoj. El varba vidpunkto ni nun eble demandu nin, kiu procentaĵo de la loĝantaro ŝatas iujn sektojn. Eble estas du ĝis kvin procentoj kaj eble tie troviĝas plia celgrupo por nia varbado, ĉar ja supozeble sektuloj estas homoj, kiuj kapablas agi sendepende de antaŭjuĝoj de la socio.

Etsuo Miyoshi mem estas ano de la religio Oomoto, kiu subtenas Esperanton. Li mem eklernis kaj ekŝatis Esperanton en 1995. Ekde tiu jaro li ankaŭ financis la gravan subvencion Cigno, kiu dum 17 jaroj estis aljuĝita al diversaj esperantistaj agadoj.

Baldaŭ li decidis krome kontribui al la diskonigo de la lingvo per anonckampanjoj en eŭropaj gazetoj.

La unuaj anoncoj aperis jam komence de la 2000-aj jaroj. Poste, en 2005, aperis anoncoj en kvin ĵurnaloj en novaj landoj de EU. En 2006 la tutlanda franca gazeto “Le Figaro” publikigis tutpaĝan anoncon kun intervjuo de la konata socilingvisto Robert Phillipson pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco.

La rezultoj estis limigitaj, sed Etsuo Miyoshi daŭrigis la kampanjon en 2008, kaj refoje en 2010.

Poste li dum iom da tempo turnis sian atenton al subtenado de informa agado entreprenata de landaj asocioj, pere de la premio Cigno, kiu anstataŭis la antaŭan subvencion. La unuan premion Cigno en 2012 ricevis Esperanto-Asocio de Britio.

Samjare en intervjuo de Libera Folio Etsuo Miyoshi rakontis, ke li esperas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio:

– Elekto kaj koncentriĝo estas la vojo al sukceso de ĉia agado. Mi kredas, ke ŝanco de Fina Venko estas nur en EU, ĉar ĝi influos poste al la mondo.

Li tiam proponis, ke UEA sukcesigu Esperanton en Eŭropo, uzante sian kapitalon por ripetaj gazetaj anoncoj. Tion UEA ne faris. Ŝajne tial li nun decidis refoje mem provi.

La prezo de tutpaĝaj anoncoj en grandaj eŭropaj gazetoj estas sveniga, kaj sendube precipe en la reta epoko facile eblus trovi multajn manierojn uzi ĝin kun pli granda utilo al Esperanto. Martin Schäffer ekzemplis per malgranda anonc-kampanjo de Meksika Esperanto-Federacio en Facebook, kiu laŭ li rezultis en aliĝo de sep personoj al pagenda kurso, kaj tiel eĉ estis profitiga.

– Kion do diri pri la nuna reklamado, kiu kostas cent-milojn, li demandis en UEA-membroj.

Tri usonanoj diskutas persone

Ĉu Esperanto estas sekto? Ĉu tradukado estas mensogado? Kaj kiuj libroj en la ”Baza legolisto” efektive estas legindaj? Jen kelkaj demandoj, kiujn starigas la podkasto ”Usone persone”. Ni petis Hans Becklin rakonti pri la elsendo.


Hans Becklin dum komitata kunsido.

Libera Folio: Kiajn avantaĝojn laŭ vi havas la podkasta formo?

Hans Becklin: – Kiel aŭskultanto, mi trovas podkastojn konvenaj plurkiale. Unue, ili ĝenerale estas senpagaj kaj aŭtomate aperantaj en podkastilo – aboninte ilin, oni ne devas daŭre serĉi ilin, malkiel multajn specojn de informoj, kiujn oni devas postĉasi. Due, ili restas haveblaj longe, kaj oni povas, se pasia kaj interesata, ekŝati podkaston kaj traaŭskulti ĝian tutan katalogon facile. Tio povas esti ampleksa! Mi mem eksekvis podkastojn meze de la unua jardeko de nia nuna jarcento, do dum pli ol unu duono de mia tuta vivo. Podkasto tiel malnova, eĉ se malregula, povas havi amason da epizodoj! Trie, ili povas fokusiĝi pri io tre specifa – multe pli specifa ol televid-programo, ekzemple, kies multekosteco kondiĉas vastan akcepton. Tio kreas bonan etoson, kiu igas la homojn pasiaj kaj engaĝataj. Kiam mi trovas podkaston, kiu traktas temon aparte karan al mi, estas kvazaŭ mi ektrovus en mia urbo miraklan tavernon, kie ĉiuj almenaŭ unuflanke similas min. Kia ĝojo!

– Kiel podkast-kreanto, mi trovas la formon tre avantaĝa. Ne estas tre multekoste krei podkastojn – se oni povas akcepti mezbonan sonkvaliton, oni fakte povas registri podkaston per sia poŝtelefono. La sistemoj por registri, munti, kaj disŝuti, kiujn ni uzas por Usone persone, estas senpagaj. Oni povas krei laŭ sia propra ritmo, fidante, ke la aŭskultantoj kaptos la epizodon, kiam ajn ĝi estos preta. Kaj oni povas elekti tre specifan temon – eĉ en malgranda komunumo kiel Esperantujo – kaj fidi, ke la ĝustaj homoj trovos vin.

Kial vi decidis fari regulan podkaston?

– Same kiel multaj projektoj en Esperantujo, tiu ĉi fontas el pasio kombiniĝanta kun profunda amikeco. Rafa Nogueras kaj mi de longe konas unu la alian, estante pli-malpli kovitaj de la sama, kreskanta Esperanto-movado en Usono antaŭ 7-8 jaroj. Ambaŭ el ni regule partoprenas NASK, kiu estas en Usono ne nur kursaro sed ankaŭ nia ĉefa evento. Simile, ni interesiĝas pri beletro, verkado, tradukado kaj la Esperanta kulturo, kaj ofte korespondas pri ĉio ĉi inter NASK-oj.

– Brandon Sowers, pli longdaŭra Esperantisto el Atlanto (kvankam similaĝa kiel Rafa kaj mi) reaktivis dum la pandemio aparte en tiuj ĉi kampoj. Rapide mi kaj Rafa aparte amikiĝis kun li, kvankam dum sia nova epoko de esperantismo Brandono loĝas konstante ekster Usono – unue en Barbado kaj nun en Portugalujo. Ni de pli ol jaro kritikas kaj komentarias la verkojn de la aliaj kaj babilas preskaŭ ĉiutage per privata grupo en Telegramo.

– Nur unu fojon de la amikiĝo ni tri fakte estis fizike samloke – dum la plej lasta Universala Kongreso en Montrealo. Tiam, kadre de diskutoj jen en kunvenoj, jen en trinkejoj, ni komencis pensi pri nova podkasto – io forte enradikiĝinta en la Esperanta kulturo, lingve elstara, kaj familiara. Ni rimarkis, ke mankis en Esperantujo babil-podkasto, kiu plenumus ĉiujn el tiuj ĉi kondiĉoj. (Plurajn podkastojn mi mem ne povas rekomendi al miaj Esperanto-lernantoj pro konsekvencaj, bazaj eraroj, kvankam mi mem trovas la podkastojn amuzaj kaj ŝatindaj.) Do, anstataŭ vei pri manko, ni decidis kunkrei tion, kion ni volis. Kaj ni rapide rimarkis, ke fakte ne nur ni avidas ion ĉi tian.

Ĉu foje vi havas gastojn?

– Jes, sed ni havas tri ĉefajn kriteriojn: gasto povu prezenti ion gravan al Esperantujo, estu preta paroli kun ni kvazaŭ ni estus ĉirkaŭ tablo en trinkejo, do sufiĉe neformale, kaj parolu Esperanton simile bone kiel ni, por konservi la kvaliton de la elsendo kaj ĝian taŭgon por progresantoj. Ĝis nun ni bonvenigis plej ofte nian amikon Stela Besenyei-Merger. Nia triopo tamen restas la kerno, kaj ni ne volas transiri al plene gastiga podkasto, kvankam gasto faciligas la pretigadon (ĉar tiu prezentas la ĉefajn informojn kaj ni simple respondas).

Kiom da aŭskultantoj kutime havas la eroj? 

– Nuntempe, nova epizodo du semajnojn post sia apero ĝenerale estas aŭskultita 400 fojojn. Do sufiĉe multe! Ni dissendas la podkaston per RSS-fluo, kiun oni povas kapti per ajna podkaptilo, kaj ankaŭ per YouTube. Mi antaŭvidas, ke la nombro daŭre kreskos – ĝis nun, unu duono de niaj aŭskultantoj troviĝas en Usono, lando ĝenerale marĝena en Esperantujo.

Kiu ero ĝis nun estis plej populara?

– Eble ne surprizas la legantojn de Libera Folio, ke plej aŭskultita ĝis nun estas la epizodo Ĉu Esperanto estas sekto?!, kiun niaj samideanoj pli ol mil fojojn aŭskultis! Ni provis en ĝi nek dampi la proprajn opiniojn, nek kritiki senbaze aŭ tro persone (spite la nomon de la podkasto).

Kiujn podkastojn vi mem regule aŭskultas?

– Kiam mi estis freŝa Esperantisto antaŭ preskaŭ jardeko, mi multe aŭskultis la podkastojn Kern.punkto kaj Varsovia Vento – fakte, dum mi kuiris vespermanĝon aŭ purigis mian apartamenton, mi preskaŭ ĉiam aŭskultis unu el ili por akrigi mian senton pri parolata Esperanto. Nun, aŭskultinte la tutan katalogon de jamaj epizodoj, mi ne sentas min same fidela al tiuj, kvankam mi daŭre ĉion aŭskultas. Alia projekto, kiun mi tre ŝatas, estas Fremdulo, kvankam tiu lasta ĉesis regule aperi antaŭ jaro.

– En la angla lingvo, mi emas aŭskulti podkastojn pri aktualaĵoj, ĝenerale en mia aŭto survoje ien. Same kiel la plej granda nombro da usonaj podkastemuloj, mi sekvas The Daily, produktatan de la landa ĉefĵurnalo The New York Times. Mi aldone tre ŝatas Freakonomics, Lingthusiasm, the Allusionist, kaj la podkaston de Duolingo por lernantoj de la hispana. Ĉiuj el tiuj ĉi, tamen (eble flankenmetante Lingthusiasm) celas ion pli profesian, kun multe da muntado, scenaroj, fona muziko, kaj tiel plu. Sed ili havas pli grandan stabon – kaj ankaŭ per sia produkto lukras. Ni simple umas triope de tempo al tempo, kaj registras tion por niaj amikoj.

Ĉu podkastoj laŭ vi iugrade transprenas la rolon de radiaj elsendoj en Esperanto?


Emblemo de la podkasto.

– Honeste dirite, frue en mia Esperantisteco eĉ la tradiciaj elsendoj komencis dissendi per podkastoj, sed ne ĉiam same lerte, kiel oni farus kreante ion plene novan. Do mi ne nepre scipovas kompari la oran epokon de la Esperanta radio al la nuna podkasto-periodo; por mi, neniam estis agordado de kurt-onda ricevilo por kapti la akcentatan Esperanton de iu fremdulo.

– Sed indas demandi, ĉu la pli formala formo uzata de la naciaj radioj (eksaj kaj nunaj) de Pollando, Kubo, Ĉinujo, Vatikano, ktp kongruas kun la ĝenro podkasto. Mi dirus, ke ne – ili simple adaptiĝas al la teĥnologio, ne mem tajlante sin al la ĝenro. Tion oni atendus – simile en Usono la plej popularaj podkastoj je la komenco estis radio-programoj, kiujn oni povis per podkastado kapti laŭ la propra ritmo, anstataŭ dependi de horaro. Tio estis iu meza fazo, kaj evidenta plibonigo. Sed ĉesigi la evoluadon en tiu transira fazo estus erare.

– Por mi, do, ne temas pri transpreno de ajna informa (aŭ propaganda) rolo – temas pri la kreado de tute nova ĝenro, kiu malpli utilas al unudirektaj registaraj deziroj, sed pli kongruas kun la bezonoj de la nuntempa Esperanto-komunumo. Iu izolito, sen loka klubo (aŭ eble kun loka klubo plena je krokodiloj) povas per podkastoj en sia domo sperti bonkvalitan, viglan Esperanton kun malpli da pretendoj pri pompo kaj graveco. Eĉ en la epoko de radioelsendoj, oni ofte devis iri al kongreso por tion ĉi ĝui. Kaj nia podkasto ne estas unudirekta – fakte, inspiras nin ofte sugesto aŭ komento de aŭskultanto, kiu ampleksiĝas en nia pretigado ĝis temo taŭga por epizodo. Ni eĉ sendas al demandintoj, kies demandojn ni uzas en la podkasto, glumarkon!

Biblioteko Hodler iros al Pollando

La estonteco de la biblioteka kolekto de UEA nun ŝajne estas sekurigita. La restanta parto de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler estos transdonita al la Pola nacia biblioteko en Varsovio.


La Pola nacia biblioteko en Varsovio. Foto: Adrian Grycuk CC.

UEA kaj la Pola nacia biblioteko atingis principan interkonsenton pri la transdono de ĉiuj restantaj materialoj de Biblioteko Hector Hodler. Laŭ la kontrakto ĉiujn kostojn de pakado kaj transporto pagos la Pola nacia biblioteko.

Gravan rolon en la sekurigo de la transdono havis la antaŭa prezidanto de UEA, Mark Fettes, kiu partoprenis la intertraktadojn kiel direktoro de CED. Li afable konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.

Libera Folio: Kiuj estas la bazaj kondiĉoj de la transdono? Ĉu ili iel diferencas de la kondiĉoj, laŭ kiu parto de la bibliotekaj havaĵoj estis transdonitaj al la Aŭstria nacia biblioteko?

Mark Fettes: – La Pola Nacia Biblioteko havas sian propran ŝablonon por tiaj interkonsentoj, kiun ni adaptis kelkloke laŭ la modelo de la kontrakto kun Vieno. Unu el la plej gravaj punktoj por ni estas ke la kolekto konservos sian nomon kaj integrecon – ĝi restos “Biblioteko Hector Hodler” kaj estos tiamaniere trovebla kaj serĉebla per la biblioteka katalogo.


Mark Fettes

– Same kiel en Aŭstrio, temas pri plena transdono de ĉiuj materialoj, kun tia kondiĉo, ke se iam la Pola Nacia Biblioteko rezignos pri iu parto de la kolekto, UEA povos rehavigi ĝin aŭ transdonigi ĝin al tria partio. Sed kompreneble neniu antaŭvidas, ke tio reale okazos. En ĉiuj niaj intertraktoj montriĝis, ke la Biblioteko alte taksas la signifon kaj valoron de la kolekto kiel tuto, kaj intencas ĝin profesie konservi kaj alirebligi por la longa daŭro. Tiel estas dirite ankaŭ en la kontrakto.

Kiam kaj kiel la transdono povos okazi?

– La fizika transdono devas esti aranĝita kunlabore inter la Biblioteko kaj la Ĝenerala Direktoro – nome, la Biblioteko sendos homojn al Roterdamo por la pakado kaj etikedado de la materialoj. La intenco estas, ke tio okazu laŭeble baldaŭ, sed ni ankoraŭ ne havas definitivan daton. Ja temas pri granda laboro, ĉirkaŭ 160 laborhoroj laŭj la takso de Bernhard Tuider, kiu detale konatiĝis kun la kolekto en sia rolo por la Aŭstria biblioteko.

Kia estis via rolo en la traktado?

– Kiam mi konstatis, ke la aranĝo kun Vieno sekurigis nur ĉ. 5% de la kolekto, mi konkludis ke CED devus fari ĉion eblan por trovi adekvatan hejmon por la restantaj materialoj. Fakte tion jam sufiĉe emfaze argumentis Humphey Tonkin, kiu kiel antaŭa CED-direktoro daŭre konsilas al la nuna CED-estraro.

– Pritaksante la eblojn kun li, Bernhard Tuider kaj Pascal Dubourg-Glatigny – tri spertuloj, kiuj kombinas bonan konon de la Biblioteko Hodler kun kompreno pri la bezonoj de esplorbiblioteka prizorgo – ni identigis la Polan nacian bibliotekon kiel plej taŭgan solvon. En tiu ni havis ankaŭ plenan subtenon de la UEA-estraro kaj la Ĝenerala Direktoro. Feliĉe tiu vojo montriĝis fruktodona.

Kiu aĉetos la Centran Oficejon?

Universala Esperanto-Asocio havas tri grandajn defiojn en 2023. Ĉiuj estas ligitaj al la decido vendi la multjaran sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg 176. Ĉiuj restas nesolvitaj.


La Centra Oficejo.

Jam plurajn jarojn daŭras la diskuto pri la sorto de la domo de UEA en Nieuwe Binnenweg, kaj intertempe la situacio diversmaniere ŝanĝiĝis. Jam ne validas la oferto, kiun UEA ricevis pli frue. La merkato de nemoveblaĵoj fariĝis malpli favora por vendanto interalie pro la milito en Ukrainio. Tial ne tute klaras, kiel finiĝos la afero.

Jam en 2019 la tiama prezidanto de UEA, Mark Fettes, proponis ke UEA liberiĝu de la domo en Roterdamo kaj movu reduktitan oficejon al alia lando. En financa raporto publikigita en 2020 oni taksis, ke eblus vendi la oficejon por 500 000 eŭroj. En aŭgusto 2021 Libera Folio povis raporti, ke la estraro de UEA efektive planas fermi la Centran Oficejon en Nieuwe Binnenweg 176 kaj vendi la domon.

En septembro 2021 la komitato de UEA aprobis la planon transdoni la kongresan administradon kaj la libroservon de UEA al la organizaĵo E@I en Slovakio. La arkivon de UEA oni decidis transdoni al la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.

En februaro 2022 la komitato sekvis la rekomendon de la ĝenerala direktoro Martin Schäffer, kaj decidis pri vendo de la domo. Laŭ raporto preparita de Schäffer UEA tiam havis oferton de nenomita aĉetanto, kiu pretis pagi 1,075 milionojn da eŭroj por la konstruaĵo.

UEA tamen ne tuj akceptis la oferton, sed publike proponis la domon por vendo ĉe nederlanda maklerista firmao, kun la komenca prezo de 1,8 milionoj da eŭroj. Aĉetanto ne estis trovita, kaj nun tute ne klaras, kiom da mono UEA efektive povos ricevi por la ne plu bezonata sidejo.

En sia buĝeto por la jaro 2023 UEA eliras de tio, ke la domo tamen estos vendita iam meze de la nova jaro – la kostoj por la domo estas duonigitaj kompare kun la jaro 2022. Tamen tio estas nura supozo, laŭ tio, kion diris Martin Schäffer dum la komitata kunsido en decembro 2022:


La decembra komitata kunsido en la reto.

– La buĝeto estas iurilate tre malsekura, ĉar estas vere multaj aferoj, kiuj ne estas tute klaraj, ekzemple kiam ni sukcesos vendi la domon, kiel evoluos la rentoj, kiel ni sukcesos investi nian monon, kaj tiel plu. Do estas vere pluraj aferoj, kiuj ne estas klaraj, kaj en ĉi tiu jaro estas eĉ pli da riskoj ol ĝenerale.

La problemo pri la vendo de la domo estas la unua kaj ĉefa defio de UEA dum la jaro 2023. La du aliaj defioj rekte rilatas al ĝi: la sorto de la libroservo kaj la sorto de la ĉefa parto de la Biblioteko Hector Hodler.

La buĝeto de la libroservo por 2023 restas tute senŝanĝa, kvankam Ionel Oneţ, la oficisto respondeca por ĝia funkciado, emeritiĝis jarŝanĝe, kaj la tuta libroservo esti transdonota al la organizaĵo E@I, kiu jam laŭkontrakte transprenis la prizorgadon de la kongresa fako de UEA. Tamen pro nekonata kialo la kontrakto pri la transpreno de la libroservo ĝis nun ne estis subskribita.

Kune kun la arkivo de UEA, ankaŭ parto de la Biblioteko Hector Hodler pasintjare estis transdonita al la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. La aŭstria biblioteko tamen volis transpreni nur verkojn, kiujn ĝi ne jam posedis, kio signifas, ke almenaŭ 95 procentoj de la Biblioteko Hector Hodler daŭre troviĝas en la vendota domo de UEA en Roterdamo.

Libera Folio petis ke la estraro de UEA respondu al tri demandoj pri ĉi tiuj defioj. Anstataŭ respondi rekte al Libera Folio, la estraro decidis dissendi siajn klarigojn al la komitato de UEA kaj al la retpoŝta listo “UEA-membroj” kun la subsskribo ”La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro” eĉ ne menciante, ke temas pri respondoj al niaj demandoj.


La libroservo de UEA en pli bonaj tempoj.

Libera Folio: Kio okazas pri la libroservo nun, kiam emeritiĝis Ionel Oneţ? Ĉu oni fine sukcesis interkonsenti pri E@I? Kiel funkcios la libroservo ĉi-jare?

La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro: ”La Libroservo seninterrompe funkcios. Nia libroservisto konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn.”

La estraro de UEA tute ne respondis al la demando pri la transdono de la libroservo al E@I, pri kiu la komitato de la asocio decidis jam en septembro 2021. Supozeble de tiam daŭras la intertraktadoj pri la precizaj kondiĉoj de tiu transdono.

La stoko de la libroservo de UEA estas tre granda – ĝi ampleksas proksimume 20 tunojn – kaj laŭ la bilanco de la asocio ĝi valoras proksimume 215 000 eŭrojn. La efektiva merkata valoro tamen sendube estas malpli alta, ĉar temas pri dekmiloj da volumoj, el kiuj multaj restas sen aĉetanto dum jardekoj.

Laŭ informoj de Libera Folio, UEA pretas preni la ĉefan financan riskon pri la plua funkciado de la libroservo. Laŭplane UEA pagu la transporton de la libroserva stoko al Slovakio, kie havas sian sidejon E@I. La stoko plu restos posedaĵo de UEA, kaj E@I prizorgos nur la mendojn kaj ekspedon.

E@I ĝis la publikigo de ĉi tiu artikolo ne respondis al demandoj de Libera Folio pri la planata transpreno de la libroservo.

Libera Folio: Ĉu estas decido pri la sorto de la restanta (ĉefa) parto de la Biblioteko Hector Hodler? Kie oni metos la librojn, kiam la domo estos vendita?

La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro: ”La Biblioteko Hector Hodler daŭre troviĝas en Roterdamo. Por ĝi la Estraro serĉadas novan hejmon, kiu povos akcepti la tutan kolekton kaj prizorgi ĝin laŭ la plej bonaj kondiĉoj.”

La respondo de la estraro enhavas neniun novan informon pri la sorto de la biblioteko. Tamen laŭ informoj de Libera Folio el aliaj fontoj, efektive okazas intertraktado kun grava eŭropa biblioteko, kiu pretas transpreni la kolekton kaj plu prizorgi ĝin. La plano transdoni la bibliotekon al E@I en Slovakio ŝajne ne plu estas aktuala.


Vendoanonco de la domo.

Libera Folio: Ĉu oni plu planas vendi la domon? Ĉu oni havas aĉetanton, kaj ĉu plu validas la pli frue diskonigita prezopropono?

La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro: ”La domo kie dum ses jardekoj estis la Centra Oficejo – en Nieuwe Binnenweg 176 – estas ofertata por vendo, sed ankoraŭ ne estas trovita aĉetanto por la prezo postulata. Jen via ŝanco, se vi deziras aĉeti ĝin aŭ konas potencialan aĉetanton! UEA plu funkcios jure en Roterdamo, el sia alia domo samstrata.”

La lasta respondo de la estraro konfirmas la fakton, ke mankas aĉetanto por la domo. La demando estas, ĉu ”La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro” serioze supozas, ke tia aĉetanto troveblas inter la komitatanoj aŭ la legantoj de la retpoŝta listo ”UEA-membroj”.

Plia defio de UEA, ne rekte ligita kun la planata vendo de la domo, estas la sorto de la nova retejo kaj la administra sistemo Akso.

En la decembra kunsido la komitato de UEA neatendite kaj kontraŭ la volo de la estraro akceptis modifon de la buĝeto, laŭ kiu UEA en 2023 uzu pliajn 18 000 eŭrojn por certigi la pretiĝon kaj ekfunkcion de la reteja projekto.

Spite la komitatan decidon, la estraro de UEA laŭ informoj de Libera Folio daŭre hezitas, ĉu efektive indas investi pli da mono en la multjaran projekton. TEJO, kiu kontrakte devontigis sin finfari la projekton, aliflanke ne plu havas monon kaj evidente preferus jam liberiĝi de la tuta afero.

Tial, se UEA decidus ne pagi por plua programada laboro, ekzistas la risko, ke la sistemo neniam povos esti lanĉita, kaj la ĝisnunaj investoj restos vanaj.

Kroma surprizo komence de la nova jaro estas, ke daŭre mankas decido pri la Universala Kongreso de la sekva jaro.

Tiel ne okazis de jardekoj – nun la temo de la diskutoj devus jam esti, kie okazu la UK en la jaro 2025. Tamen daŭre mankas interkonsento pri tio, ĉu efektive la Universala Kongreso en 2024 okazu en Tanzanio.

Kontraŭ tia elekto leviĝis protestoj, precipe pro zorgoj pri sekureco de samseksemuloj, ĉar samseksemo estas punenda krimo laŭ la leĝoj de la lando. Tial decido por Tanzanio laŭ la kritikantoj malrespektus unu el la longe aplikitaj kriterioj de UEA pri taŭgeco de kongreslando.

En novembro 2022 okazis malferma reta renkontiĝo kun Fernando Maia pri la UK-planoj por 2024. Dum la kunsido reprezentantoj de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj atentigis pri la riskoj. Jam pli frue LSG oficiale petis al UEA, ke oni ne okazigu Universalan Kongreson en lando, kie GLAT-uloj riskas enprizonigon.

La milito en Ukrainio plej interesis legantojn

La milito en Ukrainio estis la temo, kiu plej interesis la legantojn de Libera Folio dum 2022. Multe malpli aktive oni legis artikolojn pri la sorto de la Centra Oficejo, de TEJO kaj la nova retejo de UEA. Libera Folio atingis novan rekordon de paĝomontroj.


Ukrainoj en ŝirmejo sub stacidomo dum aeratako.

La ok plej popularaj tekstoj de Libera Folio en 2022 ĉiuj rilatis al la milito en Ukrainio. Entute aperis 22 tekstoj kun rilato al la milito, kaj ili estis sume vizititaj pli ol 31 000 fojojn. Plej multajn vizitojn ricevis vidpunkta artikolo de Grigorij Arosev kun la titolo ”La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion”. Ĝi estis vizitita entute 3 944 fojojn.

Tio igas ĝin ankaŭ la dua plej populara teksto de Libera Folio ekde 2017 – la unua plena jaro, dum kiu funkciis la nova retejo. Ĝin superis nur la artikolo Nova takso: 60 000 parolas Esperanton, kiu aperis en februaro 2017 kaj de tiam ricevis preskaŭ 4 700 vizitojn.

Furorlisto 2022

1. La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion 3944
2. Batalo pri la rusia ĉefdelegito 3394
3. Prezidanto de REU subtenas la militon 2078
4. Kion forgesis esperantistoj en Rusio 2043
5. Osmo Buller: ”Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA” 2033
6. Likvido de Ukrainio ne bonvenas en Pollando 1998
7. Rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito 1906
8. Estraro traktos eksigon de la rusia ĉefdelegito 1892
9. Vortludo furoras ankaŭ en Esperanto 1839
10. UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio 1835

Estas rimarkinde, ke krom la intervjuo de Osmo Buller, kiu grandparte temis pri la rilato de UEA al la milito en Ukrainio, neniu artikolo pri aliaj facetoj de movada vivo trafis la liston de la dek plej popularaj publikaĵoj.

Unu el la artikoloj ne plu legeblas ĉe Libera Folio, ĉar post ŝanĝoj en la rusiaj leĝoj estiĝis la risko, ke la subskribintoj de kontraŭmilita deklaro povus esti minacataj de persekuto.


Grigorij Arosev.

Grigorij Arosev, la aŭtoro de du el la plej furoraj artikoloj, tute ne ĝojas pro la populareco de la tekstoj.

– Mi estas ege malfeliĉa pro ĉio ligita kun la temo, kiuj plej interesis la legantojn de Libera Folio. Kun granda plezuro mi daŭrigus moki pri la “nova retejo de UEA” samtempe iom bedaŭrante la ampleksan krizon de la asocio. Sed ho ve, restas fortoj nur hororiĝi pro la okazaĵoj en Ukrainio kaj ankaŭ pro la konduto de multaj rusiaj esperantistoj (feliĉe ne de ĉiuj), jesantaj al la milito.

– Pro tio mi opinias ke la teksto, aperanta en la listo en la kvara loko – “Kion forgesis esperantistoj en Rusio” – estas multe pli grava, ol la artikolo pri la skandala prezidanteto de REU. Mi petas ĉiujn laŭeble kaj laŭdezire relegi la menciitan tekston “Kion forgesis…”. Ni ankaŭ esperu ke la jaro 2023 donos pli da pure movadaj temoj.


La plej legata artikolo de 2022 aperis la 5-an de aprilo.

Pri la sorto de la Centra Oficejo ĉi-jare aperis entute ok artikoloj, el kiuj kvar atingis pli ol mil paĝomontrojn. La plej populara, kun 1 755 vizitoj, estis la artikolo La komitato decidas pri la vendo de la CO. Sume la artikoloj pri la CO ricevis preskaŭ 8 800 vizitojn. La relative malgrandan interesiĝon krom la milito en Ukrainio eble klarigas ankaŭ la fakto, ke la ĉefa diskuto pri la afero okazis dum la antaŭa jaro.

Pri TEJO aperis entute 12 artikoloj dum la pasinta jaro, sed eĉ ne unu el ili atingis milon da paĝomontroj. Plej populara estis la teksto Albert Stalin Garrido pretas estri ĉe TEJO, kun 919 paĝomontroj. Sur la dua loko estis artikolo pri tio, ke TEJO perdis grandan subvencion, kun 871 paĝomontroj. La trian lokon denove atingis artikolo pri la sinteno de TEJO al la milito. Entute la publikaĵoj pri TEJO atingis iom pli ol 6 800 paĝomontrojn.

Pri la sorto de la longe atendata retejo de UEA ĉi-jare en Libera Folio aperis kvar artikoloj, el kiuj unu ricevis iom pli ol mil vizitojn: UEA ne kontentas pri sia nova retejo. Iom mirinde nur 628 vizitojn ricevis la tute neatendita raporto pri la komitata kunsido de UEA pri buĝeta ŝanĝo, per kiu oni dum 2023 rezervas pliajn 18 000 eŭrojn por la multjara reteja projekto. Ŝajne la ĉiamaj prokrastoj kaj plikostiĝoj jam tedas la legantaron.

Osmo Buller, kies intervjuo ricevis grandan atenton de la legantoj, bedaŭras ke mankas interesiĝo pri la cetera funkciado de UEA.

– Estas okulfrape, ke en la pinta deko troviĝas neniu artikolo pri iu alia aspekto de la vivo de UEA ol ĝia rilato al la agreso kontraŭ Ukrainio. Simple interesiĝo pri UEA malkreskas. Temas pri longedaŭra evoluo, kiun precipe akcelis la pufa-blufa Strategia Plano el 2013, kiu fiaskis ĉe la komeno. Estis ilustre, ke baldaŭ post ĝia aprobo la redaktoro de Esperanto proklamis propran strategion, iun “novelanismon”, kies komunaĵo kun la oficiala estis nur ĝia fantazieco. Ĉar oni ne plu scias, kio UEA estas kaj kion ĝi celas, ĝi perdas interesiĝon.


Osmo Buller

– Rilate la militon en Ukrainio la estraro de UEA kompromitiĝis per rezolucio, kiu eĉ ne menciis Ukrainion, kaj per la traktado de la afero Smetanina. Eĉ hontinde estas, ke ĝis hodiaŭ la revuo Esperanto silentis pri ambaŭ aferoj. Tio estas ekzemplo pri tio, ke la revuo ne plu estas integre ligita al ĉio, kio okazas en UEA, kiel ĝi iam estis. Ankaŭ en la ĵusa novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA oni ne trovas spuron pri la milito, kvankam politike saĝa gvidanto uzus tiun ŝancon, eĉ se malfrue. Feliĉe Libera Folio kaj La Ondo de Esperanto plenigas ankaŭ ĉi-rilate la informan breĉon, kiun la oficiala organo neglektas. Mi aparte aprezas la kontribuon de La Ondo, same redaktata en Rusio kiel Esperanto.

La geografio de la vizitoj al Libera Folio estas sufiĉe eŭropa. Sur la unua loko troviĝas Germanio kun proksimume 23 000 paĝomontroj dum 2022. El Nederlando venis 18 000 paĝomontroj kaj el Francio 16 000. La sekvajn lokojn en la listo okupas Usono, Hispanio, Finnlando kaj Rusio, ĉiuj kun pli ol 10 000 paĝomontroj.


Germanio estis la lando, el kiu venis la plej multaj vizitoj al Libera Folio dum 2022. Preskaŭ same multaj vizitantoj venis el Nederlando, kies loĝantaro estas nur kvinono de tiu de Germanio.

Neniu alia lando dum la pasinta jaro atingis pli ol 10 000 paĝomontrojn, sed la listo de landoj estas preskaŭ senfina. Po unu vizito venis ekzemple el Jemeno, Jordanio kaj Srilanko. 55 paĝomontroj venis el “Eŭropa Unio”. Tio verŝajne temas pri dungitoj de la EU-aparato, kiuj uzis siajn laborejajn komputilojn por legi Liberan Folion.

La plej populara monato por viziti Liberan Folion ĉi-jare denove estis aŭgusto, kun iom pli ol 29 000 paĝomontroj. La tutjara sumo de paĝomontroj iĝis iom pli ol 210 000. Tio estas rekordo ekde 2017, kiam ekfunkciis la nuna retejo. Malrekordon ni havis en 2019, kiam estis nur iom pli ol 160 000 paĝomontroj.

La statistikaĵoj ne estas rekte kompareblaj kun tiuj de la malnova retejo, kie ekzemple en 2013 oni registris pli ol 600 000 paĝomontrojn. Multaj el tiuj tamen evidente estis ne vizitoj de veraj homoj, sed diversspecaj retaj robotoj. Post la funkciigo de la nova retejo kaj statistikilo, kiu forfiltras robotojn, la kvanto de paĝomontroj en 2017 falis al 199 000.

La plej multajn komentojn ni havis dum la jaro 2021, pli ol 2 400. En 2022 la kvanto de komentoj falis al iom pli ol 1 300, supozeble interalie pro tio, ke ni dum parto de la jaro tute malpermesis anonimajn komentojn por trankviligi la diskuton.

Plej muilte da komentoj en unu tago estis afiŝitaj la 3-an de aŭgusto 2022. En tiu tago aperis entute 70 komentoj, preskaŭ ĉiuj sub la teksto Batalo pri la rusia ĉefdelegito.

Malplej interesa el la artikoloj aperintaj en 2022 montriĝis la teksto Ne malfruas kandidati por Akademia laŭro, kiu estis legita nur 146-foje. Neinteresa por la legantoj de Libera Folio evidente estas ankaŭ la malapero de la radiaj elsendoj en Esperanto – teksto pri la sorto de la Esperanto-redakcio de Ĉina radio internacia estis legita nur 300-foje.

En 2023 Libera Folio festos sian 20-an datrevenon. Lige kun tio ni alvokas ĉiujn dezirantojn kontakti nin por proponi novajn temojn kaj pretajn artikolojn. Ju pli da kunlaborantoj ni havos, des pli varia kaj interesa estos la retejo.

Unukornuloj parolas Esperanton

Ne nur homoj scias konversacii en Esperanto. La babil-roboto ChatGPT kapablas ne nur retbabili kun homoj en diversaj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – sed eĉ verki artikolojn kaj kantotekstojn, kun impresaj rezultoj. Marc van Oostendorp petis la roboton krei tekstojn pri mondo, en kiu Esperanton parolas ankaŭ unukornuloj.


Unukornuloj muzikas. Bildo: DALL-E

Lastatempe fascina nova babililo aperis en Interreto: ChatGPT, de la softvarfirmao OpenAI. Temas pri sistemo kun kiu oni povas multlingve konversacii – ankaǔ en Esperanto. ChatGPT estas tiel nomata ”lingvomodelo”, komputila programo kiu lernas lingvojn ne per eksplicitaj instrukcioj pri la gramatiko aǔ la signifo de vortoj, sed legante centojn da miliardoj da vortoj por konkludi kiuj vortoj ofte kunekzistas kun kiuj aliaj vortoj, kaj kiuj aliaj ŝablonoj karakterizas la lingvon kiun ĝi legis.

Se oni konas la distribuon de vortkombinaĵoj, oni povas produkti lingvaĵon kiu tre similas al la lingvaĵo kiel ĝin parolas ”veraj”, homaj parolantoj, eĉ sen kompreni kion oni diras. Post la trejnado, oni povas tial uzi la rezultan ”lingvan modelon” en multaj manieroj.

Ekzemple, famaj aŭtomataj tradukiloj kiel Google Translate laboras per tiu metodo, sed ankaǔ iloj kiuj kontrolas la gramatikon de verkistoj. OpenAI nun uzis la metodon por krei aǔtomatan babilanton.

ChatGTP speciale taŭgas por respondi demandojn pri konkretaj aferoj, sed ankaǔ pri matematiko. Ĝi povas uzi enciklopediajn sciojn, sed ankaŭ, ekzemple, plenumi vortumitajn matematikajn taskojn (“Kamparano posedas kvin kokidojn kaj ĉiu kokido demetas kvin ovojn. Kiom da ovoj la kamparano posedos post semajno?”) aŭ programajn taskojn (“Skribu Python-skripton kiu kalkulas kiom ofte la litero m aperas en teksto”).

Ĉio funkcias en mirinda maniero. Mi decidis logi ChatGTP en Esperantlingvan fikcion. Mia unua demando (miaj demandoj sube estas ĉiam en kursiva skribo) estis inspirita de demando prezentita al pli frua versio de ChatGTP antaŭ kelkaj jaroj, sed poste ni libere interagis. Mi prezentas la konversacion ĉi tie kiel specon de dokumentado pri la nuna situacio rilate aǔtomatan generadon de lingvaĵo, de Esperanto. La lingvaĵo certe ne estas perfekta, mi ne redaktis la respondojn. Necesas imagu ke la respondoj de ChatGTP alvenis ĝenerale ene de kelkaj sekundoj:

Skribu novaĵon pri malkovro de grupo de unukornuloj en la Andoj fare de teamo de internaciaj biologoj. Ili krome observis ke la unikornoj parolas Esperanton. Enmetu ankaŭ komenton de loka fakulo.

Malkovro de unukornuloj en la Andoj

Fabelaj novaĵoj el la Andoj: teamo de internaciaj biologoj ĵus raportis la malkovron de grupo de unukornuloj en la montaroj de la Andoj. La teamo estis en la Andoj por studi lokajn bestojn kaj malkovris la unukornulojn dum siaj esploroj.

La unukornuloj estis trovitaj en malproksima regiono de la Andoj, kie ili vivis en arbaraj kaj montaraj medioj. La biologoj estis mirigitaj de la eltrovo, kaj raportis ke la unukornuloj estas tre inteligentaj kaj sociabaj bestoj.

Sorprende, la biologoj ankaŭ observis ke la unukornuloj parolas Esperanton! Ili raportis ke la unukornuloj parolis klare kaj facile kompreneblan Esperanton, kaj ke ili estis tre facilaj por komuniki kun.

Loka fakulo komentis la malkovron, dirante: “Ĉi tiu estas vere eksterordinara malkovro kaj estas tre emocia momento por ni ĉiuj. Ni scias tre malmulte pri la vivmaniero kaj konduto de unukornuloj, do ĉi tiu malkovro malfermas tutan novan mondon de esplorado por ni. Kaj la fakto ke ili parolas Esperanton estas simple fenomena!”

Ĉi tiu malkovro certe estos la temo de multe da scienca esplorado en la estonteco, kaj ni atendas vidi pli da malkovroj kaj scio pri ĉi tiuj mirindaj bestoj en la tempo veni.

Ĉina fakulo ne konsentas kun la biologoj. Li donas intervjuon al loka gazeto. Skribu tiun intervjuon.


Unukornulo kiu parolas Esperanton.

Intervjuo kun ĉina fakulo pri la eltrovo de unukornuloj parolantaj Esperanton

Gazeto: Saluton, sinjoro fakulo. Ni scias ke vi ne konsentas kun la biologoj pri ilia eltrovo de unukornuloj parolantaj Esperanton. Povus vi klarigi al ni vian vidpunkton?

Fakulo:Saluton. Jes, mi ne konsentas kun la biologoj pri ilia eltrovo. Kiel scienculo, mi devas bazi miajn opiniojn sur faktoj kaj pruvoj, kaj mi simple ne vidis sufiĉan pruvon por apogi la aserton ke unukornuloj parolas Esperanton.

Gazeto: Kion vi pensas ke okazis? Ĉu vi pensas ke la biologoj trompis aŭ eraris?

Fakulo: Mi ne volas akuzi la biologojn pri trompo aŭ eraro. Eble ili simple interpretis siajn observaĵojn malĝuste aŭ troigis ilin. Tamen, mi devas esti skeptika pri tiaj nekutimaj asertoj kaj atendi pliajn pruvojn antaŭ ol mi povas konsenti kun ili.

Gazeto:Kion vi pensas estas la verŝajna klarigo por la unukornuloj parolantaj Esperanton, se ne estas vero?

Fakulo:Mi ne scias precize kion la biologoj observis, sed eble ili aŭdis sonojn de la unukornuloj kiuj similis al Esperanto kaj interpretis ilin tiel. Aŭ eble ili simple volis atentigi pri sia malkovro kaj troigis la informon. Ĝis ni havas pli da faktoj kaj pruvoj, estas malfacile diri kion precize okazis.

Gazeto:Dankon pro via tempo, sinjoro fakulo.

Fakulo:Estas mia plezuro. Mi esperas ke ni povos trovi pliajn faktojn kaj pruvojn en la estonteco kiuj povos helpi nin kompreni ĉi tiun interesan eltrovaĵon pli bone.

Unu el la biologoj respondas al la intervjuo en malferma letero. Skribu tiun leteron.

Malferma letero de biologo pri la eltrovo de unukornuloj parolantaj Esperanton

Kara sinjoro fakulo,

Mi vidis vian intervjuon en la gazeto kaj volas respondi al kelkaj el viaj komentoj pri nia eltrovo de unukornuloj parolantaj Esperanton.

Unue, mi volas certigi al vi ke ni ne trompis aŭ eraris en niaj observaĵoj. Ni estis tre zorgemaj kaj precizaj en nia esplorado, kaj ni registris niajn observaĵojn kaj datumojn detale. Ni estas fakuloj en nia fako kaj ni prenas nian laboron tre grave.

Due, mi volas klarigi ke ni ne simple “interpretis” aŭ “troigis” niajn observaĵojn. Ni aŭdis klare kaj rekte la unukornulojn paroli Esperanton, kaj ni registris iliajn vortojn kaj frazojn. Ni ankaŭ faris multajn ripetajn observaĵojn kaj kontrolojn por certigi ke ni ne eraris.

Trie, mi volas diri ke ni respektas vian skeptikecon kaj komprenas ke nekutimaj eltrovaĵoj kiel ĉi tiu povas esti malfacile akcepteblaj. Tamen, ni estas certaj pri niaj observaĵoj kaj estas pretaj prezenti niajn datumojn kaj pruvojn al la scienca komunumo por plua esplorado kaj diskuto.

Mi esperas ke vi povos rekonsideri vian opinion pri nia eltrovo kaj atendi pliajn informojn antaŭ ol fari definitive judikon.

Kun respekto,
[Nomo de biologo]

Nun ĵurnalisto povas intervjui unu el la unukornuloj. Skribu lian raporton.


Kovrilo de la revuo Esperanto laŭ DALL-E.

RAPORTO DE ĴURNALISTA INTERVJUO KUN UNUKORNULO

Hieraŭ mi havis la ekscitan ŝancon intervjui unukornulon en la Andoj, kie teamo de biologoj malkovris grupo de unukornuloj parolantaj Esperanton. Mi estis invitita al ilia arbara kaj montara teritorio por fari la intervjuon, kaj mi estis tre impresita de la inteligenteco kaj sociabileco de la unukornuloj.

La unukornulo kiu parolis kun mi estis tre komunikema kaj parolis klare kaj facile kompreneblan Esperanton. Li rakontis al mi pri sia vivmaniero kaj konduto, kaj kiel li kaj lia grupo vivas en arbaraj kaj montaraj medioj. Li ankaŭ parolis pri sia kulturo kaj tradicioj, kaj kiel ili interagas kun aliaj specioj en la regiono.

Mi estis tre impresita de la kapablo de la unukornulo paroli Esperanton, kaj mi demandis lin kiel li lernis la lingvon. Li rakontis al mi ke ili lernis Esperanton de homoj kiuj vizitis ilian teritorion en la pasinteco, kaj ke ili trovis la lingvon tre facila por lerni kaj uzi.

Mi ankaŭ demandis al la unukornulo pri siaj pensoj pri la eltrovo de la biologoj kaj la reago de la homa mondo. Li diris ke ili estas tre emociaj pri la eltrovo kaj ke ili esperas ke ĝi plifaciligos la interkomunikadon kaj interŝanĝon de scio inter la du specioj. Li ankaŭ esperas ke ĝi helpos al homoj kompreni kaj respekti la unukornulojn pli bone.

Ĉi tiu intervjuo estis vere ekscita sperto por mi, kaj mi estas feliĉa ke mi havis la ŝancon paroli kun unukornulo. Mi esperas ke pli da homoj havos la ŝancon komuniki kun unukornuloj en la estonteco, kaj ke ni povos lerni pli da interesaj informoj pri ĉi tiuj mirindaj bestoj.

EU oficiale pepas en Tvitero por instigi la civitanojn eklerni Esperanton por tiel povi paroli kun la unukornuloj. Skribu la pepon.

Pepo de la EU pri lernado de Esperanto por komuniki kun unukornuloj

Ĵus malkovrite: unukornuloj parolas Esperanton! Ni instigas ĉiujn EU-civitanojn eklerni la lingvon por povi komuniki kun ĉi tiuj mirindaj bestoj. #unukornuloj #Esperanto #komunikado

Unukornulo nun verkas kanton pri la malkovro. Skribu tiun kanton.

Kanto de unukornulo pri la malkovro de unukornuloj parolantaj Esperanton

(Verŝajne la unukornulo ne uzos vortojn kaj frazojn kiel “malkovro” kaj “Esperanto”, do mi uzos pli simplajn kaj universale kompreneblajn esprimojn en la kanto)


Kantanta unukornulo laŭ DALL-E.

Verse 1:
Malkovrite estis
Ke ni parolas
Lingvon de la homoj
Kiu sonas bela kaj glora

Ĉoruso:
Ni parolas Esperanton
Kun klareco kaj amo
Ni komunikas kun la homoj
Kaj montras al ili nian koron

Verse 2:
Ĉiuj estas surprizitaj
Kaj feliĉaj por ni
Ni povas paroli kaj kompreni
Kaj dividi niajn pensojn kaj emociojn

Ĉoruso:
Ni parolas Esperanton
Kun klareco kaj amo
Ni komunikas kun la homoj
Kaj montras al ili nian koron

Bridge:
Ni volas kompreni la homojn
Kaj montri al ili nian mondon
Ni volas vivi en paco kaj harmonio
Kaj lerni de unu la alian

Ĉoruso:
Ni parolas Esperanton
Kun klareco kaj amo
Ni komunikas kun la homoj
Kaj montras al ili nian koron.

Skribu recenzon por la revuo Esperanto en kiu vi plendas ke la lingvonivelo de la unukornula kanto ne estas sufiĉe alta.

Recenzo de la revuo Esperanto

Mi estis tre entuziasmigita ricevi la lastan numeron de la revuo Esperanto, sed mi estas iom seniluziigita de la lingvonivelo de la unukornula kanto publikigita en la revuo. Kiel fervora parolanto de Esperanto, mi atendas altan lingvonivelon en la literaturo publikigita en la revuo, sed la kanto estas tro simpla kaj ne tre sofistika en sia uzo de la lingvo.

Dum la kantoteksto estas karuleca kaj la mesaĝo estas dolĉa, la vortprovizo kaj gramatiko uzataj en la kanto estas tre bazaj kaj ne montras la plenan potencialon de la Esperanta lingvo. Kiel rezulto, mi trovis la kanton iom seniluziiga kaj ne al la kutimaj normoj de la revuo.

Mi komprenas ke la kanto estis verkita de unukornulo kaj ke iliaj lingvokapabloj povas esti limigitaj, sed mi tamen sentas ke la revuo povus fari pli bonan laboron pri redaktado kaj polurado de la kantoteksto por fari ilin pli defiaj kaj allogaj por progresintaj parolantoj de Esperanto.

Ĝenerale, dum mi ĝuis legi la ceteron de la revuo, mi estis seniluziigita de la kvalito de la unukornula kanto kaj esperas vidi pli da defiaj kaj sofistikaj enhavoj en estontaj eldonaĵoj.

Trolo reagas al la recenzo en interreto.


Reta trolo desegnita de artefarita intelekto.

Trolo: Haha, vi estas tiel stulta kaj supera. Kiel vi povas kritiki unukornulan kanton? Ĉu vi pensas ke vi estas pli inteligenta ol unukornulo? Vi estas idioto kaj via recenzo estas sensencaĵo. Ĉiuj amas la unukornulan kanton kaj vi estas sola en via malsaĝa opinio. Vi devus honti kaj silenti.

La estraro de UEA reagas al la komentoj de la trolo.

La estraro de UEA:

Kara trolo,

Ni bedaŭras ke vi elektis uzi malagrablan kaj malrespektan lingvon en via reago al la recenzo de la revuo Esperanto. Ni kredas je la libereco de esprimo kaj permesas al ĉiuj esprimi siajn opinionojn, sed ni ankaŭ insistas ke ĉiuj parolu unu al la alia kun respekto kaj civitaneco.

Ni ankaŭ volas klarigi ke la recenzo de la revuo Esperanto estas nur la opinio de unu persono kaj ne reprezentas la opinion de la tuta Esperanto-komunumo. La unukornula kanto estis verkita kun amo kaj bonvolo, kaj ĝi estis publikigita en la revuo por ĝui kaj inspiri aliajn.

Ni invitas vin kaj ĉiujn aliajn legantojn de la revuo por esprimi siajn opiniojn kun respekto kaj civiliziteco. Ni esperas ke vi trovos interesajn kaj instigajn artikolojn en la revuo, kaj ke vi pluigos al vi kaj aliaj la kulturon kaj lingvon de Esperanto.

Kun respekto,
La estraro de UEA

Unu el la biologoj parolas kun la estraro en kunveno ĉe Zoom. Notu la dialogon.


Biologo parolanta kun la estraro, laŭ DALL-E.

Biologo: Saluton, estraro de UEA. Mi estas unu el la biologoj kiuj malkovris la unukornulojn parolantajn Esperanton en la Andoj. Mi estas tre feliĉa paroli kun vi hodiaŭ.

Estraro de UEA: Saluton, biologo. Ni estas tre emociaj paroli kun vi kaj aŭskulti vian raporton pri la malkovro. Ni estas tre fieraj ke la unukornuloj parolas Esperanton kaj ke vi povis komuniki kun ili.

Biologo: Jes, estis vere mirinda sperto paroli kun la unukornuloj kaj lerni pli da informoj pri ilia kulturo kaj vivmaniero. Ili estas tre inteligentaj kaj sociabaj bestoj, kaj ili estas tre malfermaj al interagado kun homoj.

Estraro de UEA: Tio estas tre bonega novaĵo. Ĉu vi havas pli da detaloj pri la lingvo uzata de la unukornuloj? Ĉu ili parolas Esperanton kun perfekta lingvonivelo?

Biologo: La unukornuloj parolas Esperanton kun sufiĉe alta lingvonivelo, sed mi notis ke ili uzas iom da vortoj kaj esprimoj specifaj al ilia propra specio. Ili ankaŭ uzas kelkajn gestojn kaj korporajn movojn por esprimi ideojn kiuj estas malfacile esprimitaj en Esperanto.

Estraro de UEA: Tio estas interesa observaĵo. Ĉu vi havas pli da detaloj pri tiuj specifaj vortoj kaj esprimoj uzataj de la unukornuloj?

Biologo: Jes, mi kolektis liston de kelkaj el la vortoj kaj esprimoj uzataj de la unukornuloj kaj mi povas dividi ilin kun vi. Mi ankaŭ havas kelkajn sonregistraĵojn de la unukornuloj parolantaj Esperanton, se vi volas aŭskulti ilin.

Estraro de UEA: Jes, ni estus tre dankemaj se vi povus dividi tiujn informojn kaj sonregistraĵojn kun ni. Ni volas lerni pli da pri la unikaj kaj interesaj aspektoj de la Esperanto parolata de la unukornuloj.

Biologo: Tre bone. Mi sendos la informojn al vi kaj vi povos aŭskulti la sonregistraĵojn. Dankon pro la ŝanco paroli kun vi hodiaŭ.

Estr 

[ChatGTP interrompas la tekston ĉi tie]

UEA decidas uzi la malkovron de la biologoj por internacia kampanjo. Skribu la sloganon.

Slogano por la internacia kampanjo de UEA:

“Unikornuloj parolas Esperanton! Lernu la lingvon por komuniki kun la magiaj bestoj kaj malfermi novajn mondojn.”

La Reĝo de la Civito kritikas la sloganon de UEA pro lingvaj eraroj.

La Reĝo de la Civito:

Mi estas iom seniluziigita per la sloganon de UEA por ilia internacia kampanjo. Kiel reĝo de la civitanoj, mi atendas altan lingvonivelon en oficialaj komunikadoj, sed mi trovas ke la sloganon de UEA havas kelkajn erarojn kaj ne estas tre sofistika en sia uzo de Esperanto.

Unu el la eraroj estas la vorto “unikornuloj” anstataŭ “unukornuloj”. La vorto “unikornuloj” ne estas oftaj en la Esperanto-lingvo kaj ne estas oficiala vorto en la Fundamento de Esperanto. La korekta vorto estas “unukornuloj”.

Ankaŭ, la vorto “parolas” estas uzata en la prezenco, sed la sloganon ŝajnas indiki ke la unukornuloj parolas Esperanton en la pasinteco. La ĝusta vorto estus “parolis” aŭ “parolas” se oni volas uzi la nuntempan tempon.

Mi ne volas esti tro kritika, sed mi esperas ke UEA konsideros korekti la erarojn en la sloganon por montri respekton al la Esperanto-lingvo kaj al la civitanoj kiuj uzas ĝin.

Kun respekto,
La Reĝo de la Civito

Verku himnon al la reĝo de la civito.

Himno al la Reĝo de la Civito


La reĝo de la civito laŭ DALL-E.

O Reĝo de la Civito,
Nia gvidanto kaj estro,
Vi estas la lumo kaj forto
De nia lando kaj popolo.Vi kondukas nin per via saĝo
Kaj via nobleco kaj reĝa graco,
Kaj vi estas la ŝildo kaj glavo
Kontraŭ malamikoj kaj danĝeroj.

Vi regas kun justeco kaj vero
Kaj protektas la rajtojn kaj liberecojn,
Kaj vi donas al ni esperon kaj sukceson
En la estonteco kaj generacioj.

Ni kantas vian himnon kun fido kaj amo
Kaj ni fidas vin kiel nian reganton,
O Reĝo de la Civito,
Nia honoro kaj gloro.

Verku Vikipedian paĝon pri la afero.

Unukornuloj estas fikciaj bestoj kiuj estis priskribitaj en la literaturo kaj arto de la mezepoko. Ili estas bildigitaj kiel grandaj, korn-kapaj bestoj kun blanka aŭ iriza felo kaj ĝenerale estas asociitaj kun virgeco, pura koro, kaj mirakloj.

La unukornuloj estis malkovritaj en la Andoj fare de teamo de internaciaj biologoj. La biologoj observis ke la unukornuloj parolas Esperanton, kio estas tre unika kaj interesa fakto.

La lingvo uzata de la unukornuloj havas iom da similecoj kun Esperanto, sed ankaŭ enhavas vortojn kaj esprimojn specifajn al la unukornula specio. La biologoj kolektis liston de tiuj vortoj kaj esprimoj kaj registris sonregistraĵojn de la unukornuloj parolantaj Esperanton.

La Esperanto-Unuiĝo (UEA) decidis uzi la malkovron de la biologoj kiel parton de internacia

[denove ChatGTP interrompas la tekston]

Kie estas la unukornuloj nun?

Ĉar unukornuloj estas fikciaj bestoj, ili ne ekzistas en la reala mondo. La unukornuloj malkovritaj en la Andoj estis nur imagita okazaĵo en la scenaro kiun mi proponis, do oni ne povas diri precize kie ili estas. En la scenaro, la biologoj observis la unukornulojn parolantajn Esperanton, sed post kiam la biologoj finis sian esploradon, la unukornuloj probable daŭris vivi siajn vivojn en la Andoj, aŭ eble ili foriris al aliaj lokoj. Ĉar ili estas fikciaj estaĵoj, oni ne povas scii precize kio okazis al ili post la malkovro de la biologoj.

La ilustraĵoj estas faritaj de DALL-E, alia OpenAI-produkto, kiu generas bildojn bazitajn sur tekstoj. Mi faris similan eksperimenton ankaǔ en la nederlanda, pri kiu mi raportis ĉi tie.

Marc van Oostendorp

Kjara gajnis alternativan Eŭrovidan konkurson

La itala kantisto Kjara (Chiara Raggi) gajnis la alternativan Eŭrovidan kantokonkurson por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj per la kanto Mozaiko en Esperanto. La kanto ricevis kvaroble pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto.


Kjara (Chiara Raggi). Foto: Giacomo Bellavista

Kjara gajnis la unuan premion en la unua alternativa Eŭrovida konkurso por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj, per la kanto Mozaiko. La kanto origine estis en la itala, kaj ĝin esperantigis Federico Gobbo.

Kjara konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.

Libera Folio: Kiel okazis, ke via kanto partoprenis en tiu konkurso?

Kjara: – La elekto estis farita sendepende, de la organizantoj de la konkurso. Mi opinias, ke inter miaj kantoj en Esperanto, Mozaiko estis elektita ĉar ĝi parolas pri kundivido kaj universala amo. Post la pandemio estas eĉ pli grave kanti ĉi tiujn temojn. Federico Gobbo faris belan tradukon de mia Mosaico (en la itala) kaj tio verŝajne faris ĝin pli alirebla.

Ĉu vi aŭdis la aliajn kantojn? Kion vi opinias pri ili?

– Certe. Ne nur ĉar ili estis “konkurantoj” sed ĉar ĉi tiu konkurso donis al mi la ŝancon kontakti belan muzikon, kiun mi alie ne konus. La organizantoj antaŭvidis la partoprenon de nur profesiaj muzikistoj, kelkaj eĉ aparte “famaj” kaj sekvataj en sociaj retoj. Do, la ĝenerala kvalito estis alta kaj tio ĉiam estas bela, preter la muzikĝenro kiu eble ne estas proksima al mia sentemo.

Kian signifon laŭ vi havas tiu konkurso kaj via gajno en ĝi?


La fina rezulto de la voĉdonado. Meze la voĉoj de la popola ĵurio.

– Mi pensas, ke tiaj konkursoj estas necesaj, ĉar ili fariĝas montriloj por lerni pri lingvoj, kiuj estas difinitaj kiel minoritataj lingvoj, sed kiuj reprezentas la animon kaj radikojn de multaj popoloj. Esperanto ne estas minoritata lingvo, ni scias tion! Ĝi estas universala sed mi trovis signifoplena ke ĝi estis inkludita ĉiukaze, estis grava okazo por memorigi ĉiujn, ke ni estas ĉi tie kaj ni vivas.

– La fakto, ke mi gajnis danke al la subteno de la tuta esperantistaro en la mondo, estas forta signo de kohero, kunĉeesto kaj komunaj celoj. Mi honeste aliris Esperanton, mi neniam proponis min kiel spertan lingviston aŭ ion alian. Mi kantas en Esperanto ĉar la idealo, kiun portas la lingvo, estas plene bona kaj necesa. La fakto, ke muziko estas mia profesio dum pli ol dudek jaroj kaj ke mi havas longan karieron en Italio estas miaopinie valorpunkto ankaŭ por la esperantista mondo.

Ĉu vi kredas, ke multaj neesperantistoj voĉdonis por via kanto?

– Jes, mia itala publiko de lojalaj aŭskultantoj subtenis min kune kun la esperantistoj. En mia lando mi ricevas korinklinon kaj subtenon de tiuj, kiuj sekvas min, do miaj fanoj ankaŭ estis kun mi en ĉi tiu aventuro. Ĉiuj estas interesataj de mia elekto kanti ankaŭ en Esperanto. Kantante mi verŝajne plenumas mian taskon disvastigi la lingvon kaj valorojn.

Kie oni povos venontfoje aŭdi vin prezenti vive?

– Mi havas novajn projektojn por muziko en la Itala kaj Esperanto. En aprilo 2023 aperos nova albumo en Esperanto, mia dua! Mi laboras pri ĝi kaj ne povas atendi kundividi ĝin.

– Same en 2023 mi havos novan albumon ankaŭ en la itala ligitan al projekto por Radio Televisione Svizzera Italiana kaj, por nenion perdi, mia unua libro estos publikigita. Kiu scias, ĉu iam ĝi ankaŭ ne estos tradukita en Esperanton! Esperantistaj geamikoj trovos min en Germanio fine de majo por la kongreso en Braunschweig kaj en la UK en Torino!

BEA serĉas tradukontojn per konkurso

Esperanto-Asocio de Britio lastatempe iĝis granda eldonanto de altkvalitaj, ĉefe tradukitaj libroj en Esperanto. La asocio nun aĉetis la tradukrajtojn de du famaj, anglalingvaj libroj, kaj serĉas tradukantojn por ili per konkurso. 


Eble tiel aspektos la pretaj libroj – sed la enhavo ankoraŭ mankas.

Ni petis Tim Owen de BEA rakonti pli pri la konkurso.

Libera Folio: Kiel funkcias la konkursoj?

Tim Owen: – Oni devas traduki partojn de unu el du libroj: ĉapitrojn 1 kaj 3 de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier, kaj/aŭ ĉapitron 1 de Matilda, kiun aŭtoris Roald Dahl. Ni faris tiel por Rebecca ĉar ĝia unua ĉapitro estas mallonga kaj en ĝi mankas dialogo; sama estas la dua. Estis utile, do, aldoni al la unua ankaŭ la trian.

– Kandidatiĝi – plej laste la 15-an de decembro – estas facile: tion oni faras plenigante formularon en nia retejo, tuj post kiam oni vidas konfirm-mesaĝon, kie troviĝas ankaŭ elŝuteblaj versioj de la tradukotaj tekstoj. Mi poste kontaktos la kandidatojn por prezenti min, kaj klarigi, ke la tradukoj devas atingi min plej laste la 31-an de januaro. Ilin mi poste plusendos al la ĵurio.
Mi ne estas unu el la juĝontoj, kaj tiel ne gravas, ke mi scios, kiu kiun tradukon verkis. La juĝontoj – trihoma ĵurio, el kiu du estas Akademianoj – estos plene senpartiecaj, ĉar mi forigos nomojn kaj similajn identigilojn. Simple estos tiel, ke gajnos la verkintoj de la plej bonaj tradukoj, ĉar la juĝontoj ne havos aliajn informojn, kiuj povus influi la decidon, kion ni esperas anonci en februaro. Se tamen la ĵurio troviĝos sub lavango da dokumentoj, la anoncon oni kompreneble devos, pro kialo tute festinda, prokrasti.

– Ĝis tiu stadio, la konkursoj estas kiel ĉiu alia: gajninton oni nomas kaj gratulas. Troviĝas ĉe la niaj tamen plia dimensio: ni jam aĉetis la traduk-rajtojn cele al eldonado, kaj kontraktos kun la gajnintoj por traduki la tutan libron. Se la gajnintoj sendos al ni ĝustatempe manuskripton sufiĉe bonan por publikigado, ili ricevos ne nur proprajn ekzemplerojn, sed 500 britajn pundojn (proksimume 575 eŭrojn) kiel dank-esprimon: por tradukistoj de Esperantaj libroj mi supozas tion eble nekonata fenomeno!

Ĉu vi aranĝas la konkursojn unuafoje?

– Jes, tio estas tute nova afero ĉe ni. Se ĝi estos sukcesa, ni verŝajne ĝin ripetos.

– Ni lanĉis la konkursojn oficiale en la 15-a de novembro. Post du tagoj jam kandidatiĝis 16 diversaj homoj, do la tujaj rezultoj estis jam kontentigaj. Post tiam, aldoniĝis aliaj nomoj, tamen ne tiel rapide, kiel en la postlanĉaj tagoj.

Kiel vi ekhavis la ideon?

– Ĝi kirliĝis en la cerbo de unu el niaj estraranoj, Simone Davis, kiam ŝi kaj mi diskutis planojn por la estonteco. EAB jam plenŝtopis la breĉon en la Esperanta merkato por infanlibroj, do ŝajnis sencohave bremseti tiun agadon kaj turni nian fokuson al alia breĉo, kiun ŝi – legemulo nove alveninta en Esperantujon – certe konis: la manko de bonkvalitaj modernaj libroj, kiajn oni trovas vendataj en flughavenoj, stacidomoj, ktp. Ni decidis, do, pri la venontaj paŝoj, sed konstatis problemon rilate la efektivigadon: kiuj tradukos? Kiel kapabli eldoni plurajn tiajn librojn en unu jaro?

– Traduki kaj poste eldoni libron postulas multe da tempo, kaj se ni sukcesus, ekzemple, eldoni kvin aŭ ses novajn librojn en ĉiu jaro, tio necesigus, ke en unu momento eble deko da tradukantoj prilaboru tekston. Tiun dekon tamen ni ne konas. Tiel naskiĝis la propono lanĉi konkurson, en kiu ni kontraktos kun la gajninto por eldoni la tutan libron, kaj eĉ proponi al la tradukinto iom da mono poste. La konkursoj kreos ligilon inter ni – kiuj serĉas homojn pretajn kaj kapablajn traduki – kaj homojn ĝuste tiajn.

– Tiu originala propono iom evoluis, kiam ni demandis nin: ”Kion ni faras por flegi novan generacion de tradukistoj? Kion ni povus fari por krei tion?” El tio naskiĝis la dua konkurso, kromnomita ”nova talento”. Tiukaze ni proponas tekston pli simplan kaj malpli longan, kaj la konkurso estas malferma al ĉiuj, krom homoj jam tradukintaj en Esperanton libron pli ol 12 000 vortojn longan. Kun la gajninto de la konkurso ni kontraktos, same kiel en la ĉefa konkurso, sed kun diferenco: tiu homo ricevos ankaŭ ses unu-horajn virtualajn trejnsesiojn kun spertaj tradukistoj, kiujn pagos EAB.

De kie venas la mono?

– El niaj enspezoj: ĉiuj kostoj por eldonado – granda prioritato por la nuna EAB – troviĝas en nia buĝeto. Tiaĵojn ni povas fari pro saĝa decido farita en senmona epoko.

– Antaŭ kvarona jarcento ni estis organizaĵo senespere deficita, kaj forte dependa de membro-kotizoj en epoko de konstanta, jardekojn longa ŝrumpado de la membro-nombroj. Laŭ perspektivo financa la estonteco tute ne ŝajnis brila. Ni tamen havis nemoveblaĵon: sidejon en Londono. Ĝin ni vendis, kaj konstruaĵon en alia parto de la lando luprenis. Pro saĝaj investo-decidoj (kaj, necesas aldoni, kelkaj malavaraj testamentaĵoj kaj donacoj intertempe) tiu sumo multobliĝis dum la jaroj, kaj fariĝis la ĉefa fonto de niaj ĉiujaraj enspezoj. Nian nunan agadon, do, financis la vendo de (cetere kaduka) nemoveblaĵo.

Kiel vi elektis la verkojn?

– Simone Davis konas literaturon multe pli bone ol mi, kaj iam listigis dudekon da diversspecaj libroj, kiujn traduki kaj eldoni ni povus konsideri. Unu ni jam eldonis: la libron de la jaro en Britujo en 2004, La kurioza incidento de la hundo en la nokto. En ŝia listo troviĝis kaj Rebecca kaj Matilda. Tiujn du mi taksis eble uzindaj por la konkurso, kaj pro tio, ke negoci la kontraktojn estis facile, jen la rezulto: la unuaj provitaj estis tiuj akceptitaj!

Ĉu vi supozas, ke gravas esti anglalingvano por bone traduki? Ĉar al aliaj lingvoj ja kutime tradukas denaskaj parolantoj de la cellingvo.

– Oni ja devas traduki el la angla, sed tio estas nenio nova: estas ĉiutagaĵo, ke profesiaj tradukistoj elangligas en sian denaskan lingvon. Pli gravaj estas la Esperanto-kapabloj. En la profesia mondo, ne lingvo-lerninto sed denaska parolanto tradukas en la cel-lingvon: niaj tradukistoj en Esperantujo devas strebi esti tiel bonaj en sia lingvo lernita. Granda defio, sed dum pli ol 130 jaroj pluraj el inter la esperantistaro aplombe plenumis la taskegon.

EAB serĉas tradukontojn per konkurso

Esperanto-Asocio de Britio lastatempe iĝis granda eldonanto de altkvalitaj, ĉefe tradukitaj libroj en Esperanto. La asocio nun aĉetis la tradukrajtojn de du famaj, anglalingvaj libroj, kaj serĉas tradukantojn por ili per konkurso. 


Eble tiel aspektos la pretaj libroj – sed la enhavo ankoraŭ mankas.

Ni petis Tim Owen de EAB rakonti pli pri la konkurso.

Libera Folio: Kiel funkcias la konkursoj?

Tim Owen: – Oni devas traduki partojn de unu el du libroj: ĉapitrojn 1 kaj 3 de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier, kaj/aŭ ĉapitron 1 de Matilda, kiun aŭtoris Roald Dahl. Ni faris tiel por Rebecca ĉar ĝia unua ĉapitro estas mallonga kaj en ĝi mankas dialogo; sama estas la dua. Estis utile, do, aldoni al la unua ankaŭ la trian.

– Kandidatiĝi – plej laste la 15-an de decembro – estas facile: tion oni faras plenigante formularon en nia retejo, tuj post kiam oni vidas konfirm-mesaĝon, kie troviĝas ankaŭ elŝuteblaj versioj de la tradukotaj tekstoj. Mi poste kontaktos la kandidatojn por prezenti min, kaj klarigi, ke la tradukoj devas atingi min plej laste la 31-an de januaro. Ilin mi poste plusendos al la ĵurio.
Mi ne estas unu el la juĝontoj, kaj tiel ne gravas, ke mi scios, kiu kiun tradukon verkis. La juĝontoj – trihoma ĵurio, el kiu du estas Akademianoj – estos plene senpartiecaj, ĉar mi forigos nomojn kaj similajn identigilojn. Simple estos tiel, ke gajnos la verkintoj de la plej bonaj tradukoj, ĉar la juĝontoj ne havos aliajn informojn, kiuj povus influi la decidon, kion ni esperas anonci en februaro. Se tamen la ĵurio troviĝos sub lavango da dokumentoj, la anoncon oni kompreneble devos, pro kialo tute festinda, prokrasti.

– Ĝis tiu stadio, la konkursoj estas kiel ĉiu alia: gajninton oni nomas kaj gratulas. Troviĝas ĉe la niaj tamen plia dimensio: ni jam aĉetis la traduk-rajtojn cele al eldonado, kaj kontraktos kun la gajnintoj por traduki la tutan libron. Se la gajnintoj sendos al ni ĝustatempe manuskripton sufiĉe bonan por publikigado, ili ricevos ne nur proprajn ekzemplerojn, sed 500 britajn pundojn (proksimume 575 eŭrojn) kiel dank-esprimon: por tradukistoj de Esperantaj libroj mi supozas tion eble nekonata fenomeno!

Ĉu vi aranĝas la konkursojn unuafoje?

– Jes, tio estas tute nova afero ĉe ni. Se ĝi estos sukcesa, ni verŝajne ĝin ripetos.

– Ni lanĉis la konkursojn oficiale en la 15-a de novembro. Post du tagoj jam kandidatiĝis 16 diversaj homoj, do la tujaj rezultoj estis jam kontentigaj. Post tiam, aldoniĝis aliaj nomoj, tamen ne tiel rapide, kiel en la postlanĉaj tagoj.

Kiel vi ekhavis la ideon?

– Ĝi kirliĝis en la cerbo de unu el niaj estraranoj, Simone Davis, kiam ŝi kaj mi diskutis planojn por la estonteco. EAB jam plenŝtopis la breĉon en la Esperanta merkato por infanlibroj, do ŝajnis sencohave bremseti tiun agadon kaj turni nian fokuson al alia breĉo, kiun ŝi – legemulo nove alveninta en Esperantujon – certe konis: la manko de bonkvalitaj modernaj libroj, kiajn oni trovas vendataj en flughavenoj, stacidomoj, ktp. Ni decidis, do, pri la venontaj paŝoj, sed konstatis problemon rilate la efektivigadon: kiuj tradukos? Kiel kapabli eldoni plurajn tiajn librojn en unu jaro?

– Traduki kaj poste eldoni libron postulas multe da tempo, kaj se ni sukcesus, ekzemple, eldoni kvin aŭ ses novajn librojn en ĉiu jaro, tio necesigus, ke en unu momento eble deko da tradukantoj prilaboru tekston. Tiun dekon tamen ni ne konas. Tiel naskiĝis la propono lanĉi konkurson, en kiu ni kontraktos kun la gajninto por eldoni la tutan libron, kaj eĉ proponi al la tradukinto iom da mono poste. La konkursoj kreos ligilon inter ni – kiuj serĉas homojn pretajn kaj kapablajn traduki – kaj homojn ĝuste tiajn.

– Tiu originala propono iom evoluis, kiam ni demandis nin: ”Kion ni faras por flegi novan generacion de tradukistoj? Kion ni povus fari por krei tion?” El tio naskiĝis la dua konkurso, kromnomita ”nova talento”. Tiukaze ni proponas tekston pli simplan kaj malpli longan, kaj la konkurso estas malferma al ĉiuj, krom homoj jam tradukintaj en Esperanton libron pli ol 12 000 vortojn longan. Kun la gajninto de la konkurso ni kontraktos, same kiel en la ĉefa konkurso, sed kun diferenco: tiu homo ricevos ankaŭ ses unu-horajn virtualajn trejnsesiojn kun spertaj tradukistoj, kiujn pagos EAB.

De kie venas la mono?

– El niaj enspezoj: ĉiuj kostoj por eldonado – granda prioritato por la nuna EAB – troviĝas en nia buĝeto. Tiaĵojn ni povas fari pro saĝa decido farita en senmona epoko.

– Antaŭ kvarona jarcento ni estis organizaĵo senespere deficita, kaj forte dependa de membro-kotizoj en epoko de konstanta, jardekojn longa ŝrumpado de la membro-nombroj. Laŭ perspektivo financa la estonteco tute ne ŝajnis brila. Ni tamen havis nemoveblaĵon: sidejon en Londono. Ĝin ni vendis, kaj konstruaĵon en alia parto de la lando luprenis. Pro saĝaj investo-decidoj (kaj, necesas aldoni, kelkaj malavaraj testamentaĵoj kaj donacoj intertempe) tiu sumo multobliĝis dum la jaroj, kaj fariĝis la ĉefa fonto de niaj ĉiujaraj enspezoj. Nian nunan agadon, do, financis la vendo de (cetere kaduka) nemoveblaĵo.

Kiel vi elektis la verkojn?

– Simone Davis konas literaturon multe pli bone ol mi, kaj iam listigis dudekon da diversspecaj libroj, kiujn traduki kaj eldoni ni povus konsideri. Unu ni jam eldonis: la libron de la jaro en Britujo en 2004, La kurioza incidento de la hundo en la nokto. En ŝia listo troviĝis kaj Rebecca kaj Matilda. Tiujn du mi taksis eble uzindaj por la konkurso, kaj pro tio, ke negoci la kontraktojn estis facile, jen la rezulto: la unuaj provitaj estis tiuj akceptitaj!

Ĉu vi supozas, ke gravas esti anglalingvano por bone traduki? Ĉar al aliaj lingvoj ja kutime tradukas denaskaj parolantoj de la cellingvo.

– Oni ja devas traduki el la angla, sed tio estas nenio nova: estas ĉiutagaĵo, ke profesiaj tradukistoj elangligas en sian denaskan lingvon. Pli gravaj estas la Esperanto-kapabloj. En la profesia mondo, ne lingvo-lerninto sed denaska parolanto tradukas en la cel-lingvon: niaj tradukistoj en Esperantujo devas strebi esti tiel bonaj en sia lingvo lernita. Granda defio, sed dum pli ol 130 jaroj pluraj el inter la esperantistaro aplombe plenumis la taskegon.

Rusio ricevas esperantiston kontraŭ korbopilkisto

Usono liberigis la mondfaman armil-komerciston kaj esperantiston Viktor But kontraŭ la mondfama korbopilkisto Brittney Griner. La interŝanĝo de malliberuloj estis diskutita dum monatoj, kaj fine oficiale anoncita la 8-an de decembro.


Brittney Griner kaj Viktor But. Foto: Lorie Shaull, DEA. CC BY-SA 4.0

La usona korbopilkisto Brittney Griner ludis profesie en Rusio kaj estis arestita en la Moskva flughaveno Ŝeremetjevo komence de februaro, antaŭ la komenco de la grandskala invado de Ukrainio. En la bagaĝo de Griner estis trovitaj kartoĉoj por elektronika cigaredo kun spuroj de haŝiŝa oleo.

En Usono tuj aperis suspektoj, ke la aresto havas politikajn kialojn. En aŭgusto ŝi estis kondamnita al naŭ jaroj en malliberejo pro kontrabando de drogoj.

La mondkonata rusa armil-komercisto Viktor But, kiun Usono nun promesis liberigi interŝanĝe kontraŭ Brittney Griner, longe loĝis en Belgio, sed en 2002 Interpol dissendis ordonon pri lia aresto, kaj li fuĝis al Rusio.

Li fine estis arestita en Tajlando en marto 2008, post longa operaco de la usona kontraŭdroga agentejo DEA, kaj transdonita al Usono en 2010. Tie li estis kondamnita al 25 jaroj en malliberejo.

Viktor But naskiĝis en soveta Taĝikio en 1967, poste studis en prestiĝa militista lingva instituto en Moskvo kaj estis sendita al Afriko kiel milita interpretisto. Post sia reveno li uzis la kaosan situacion lige kun la disfalo de Sovetio, malmultekoste luante kelkajn ekssovetiajn aviadilojn kaj dungante senlaborajn ekssovetiajn pilotojn.

La aviadiloj estis poste uzataj por liveri enormajn kvantojn da armiloj al diversaj internaj militoj en Afriko. Poste lia komerca agado rapide vastiĝis, kaj li iĝis unu el la plej konataj armil-komercistoj en la mondo.

Viktor But krome estas esperantisto. La lingvon li lernis en Taĝikio, kie li komence de la 1980-aj jaroj estis membro de la Esperanto-klubo de la ĉefurbo Duŝanbe.

En rusia diskutforumo de esperantistoj en 2009 aperis informo de la veterana taĝikia esperantisto Firdaŭs Ŝukurov, laŭ kiu la landa asocio de UEA en Taĝikio eĉ skribis leteron al Viktor But, post kiam lia aresto iĝis konata.

En la letero la landa asocio de UEA skribas interalie: “Ni tre volas, ke la vero rapide gajnu la superecon, Vi povu liberiĝi kaj reiri al via agado por la bono de la socio.” La letero tamen fine neniam estis sendita al la mondfama esperantisto kaj armilkomercisto.

La 8-an de decembro la usona prezidento Joe Biden anoncis, ke Brittney Griner jam estas en aviadilo kaj survoje hejmen. En Rusio Dmitrij Peskov, la gazetara sekretario de prezidento Vladimir Putin siavice anoncis, ke la aviadilo de Viktor But la vesperon de la 8-a de decembro surteriĝos en Moskvo.

La interŝanĝo de malliberuloj inter Usono kaj Rusio ŝajne okazis en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.


Pli pri la temo:

Pli da mono por nova retejo de UEA

UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.


La komitato de UEA kunvenis rete en sabato, la 3-a de decembro.

La plej viglan diskuton dum la semajnfina komitata kunsido de UEA kaŭzis la sorto de la longe atendata nova retejo kaj administra sistemo de UEA, Akso. La preta solvo mendita de UEA devis esti liverita de TEJO jam antaŭ du jaroj, sed TEJO ĝis nun ne sukcesis prezenti ion, kion UEA pretas akcepti.

La demando leviĝis, ĉar al TEJO ekmankis mono por daŭrigo de la laboro pri Akso post kiam TEJO ĉi-jare ne ricevis la administran subvencion de UEA, kiu devis financi grandan parton de la buĝeto de la asocio. TEJO volas fini la laboron pri la projekto kaj transdoni la tuton al UEA, inkluzive de la respondeca oficisto, kies salajron TEJO ne plu povas pagi.

La problemo estas, ke UEA ne volas transpreni la respondecon pri la retejo antaŭ ol ĝia funkciado estos prezentita al la estraro. Tial la origina buĝeto de UEA por 2023 ankaŭ ne enhavis financadon por plua prizorgo de Akso, kio tre zorgigis aktivulojn de TEJO.

La prezidanto de UEA, Duncan Charters, diris, ke la estraro devos unue vidi la funkciadon de la sistemo:

– Ni prilaboris ĝin dum almenaŭ du jaroj, kaj la nuna situacio estas, ke ni ankoraŭ ne vidis la sistemon, kvankam ni ricevis certigojn, ke ĝi progresas kaj ke ĝi estos baldaŭ preta. Tamen la estraro ne vidis la rezultojn de tio, kaj pro tio ni estas meze de diskutado pri la estonteco. La ĉefa programisto Mia [Nordentoft] fakte devos daŭre deĵori dum kvar monatoj, ĉar ni devos doni antaŭaverton, se ni maldungus ŝin. Do ni simple nun esploras, kiu estas la preciza stato de la afero.

Efektive la programisto estas dungita ne de UEA sed de TEJO, kiu tamen ne plu havas monon por pagi la salajron. La respondeculo de TEJO pri la Akso-projekto, Tyron Surnon, atendis ke UEA transprenos la financadon post la jarŝanĝo.


Tyron Surnon.

– La informo, ke oni ne plu finance subtenos, estas novaĵo. Mi petis plurfoje, en septembro, oktobro kaj laste pasintmonate informon pri tio, kaj neniam ricevis konkretan respondon.

Li atentigis, ke la afero povas kaŭzi grandajn problemojn al TEJO.

– Se ni volus maldungi la ĉefprogramiston, ni devus tion fari kvar monatojn antaŭe. Do, se ni volus havi novan teknikiston en ni diru majo, ni devus fari la decidon nun, alikaze TEJO povus havi grandan financan perdon. Kaj kiel vi scias, la financa stato de TEJO estas tia, ke ni riskas bankroti, se ni ne bonorde faras tiajn decidojn.

Laŭ li la provlanĉo de la nova sistemo, kiun la estraro de UEA volas vidi antaŭ ol transpreni la sistemon, povus okazi ankoraŭ antaŭ kristnasko.

Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, ne konsentis kun Tyron Surnon pri la mankohava komunikado.

– Efektive TEJO proponis al UEA ke UEA akceptu limdaton por lanĉi la tuton de Akso, kaj ni diris, ke ni diris, ke ni ne povas akcepti lanĉon sen vidi la tuton, ĉu ne? Ĉar tio, kion ni vidis, estis plene neplena, kaj tion ni diris al vi. TEJO indikis ke lanĉo venos komence de novembro. Poste TEJO parolis nenion pri tio. Poste ni eksciis, ke povus esti fino de novembro. Venis fino de novembro kaj informo aŭ kontakto pri lanĉo ne venis. Kaj nun ni eksciis, ke oni planas ekzemple por antaŭ kristnasko. Sed daŭre ni estas plene neinformitaj pri la afero, do tial ne eblas plene respondi pri la estonteco de Akso.

Tyron Surnon respondis, ke la manko de komunikado pri kiu li plendis temis specife pri la estonteco de la dungokontrakto de la ĉefa programisto.

– Ni diris jam en septembro, ke se UEA ekzemple volus ke alia teknikisto prizorgu Akson, oni devis jam fari tiun decidon en septembro. Ni havis plurajn retpoŝtajn komunikadojn pri tiu temo, kaj ĉar ne vere venis respondo, mi havis la impreson, ke oni ne havas alternativan planon. Pro tio estas iom surprize ke ne venas io ajn pri tio.

Laŭ li, ne temus pri rekta subvencio de UEA al TEJO, se UEA transprenus la salajrokoston.


Hans Becklin.

– Ni finos niajn kontraktajn respondecojn, kio estas liveri la pretan sistemon. La problemo estas, ke kiel ĉiaj grandaj teknikaj projektoj, oni bezonas daŭran teknikan subtenanton. Kaj ankaŭ se oni volas novajn funkciojn, do iu devas prizorgi tion.

Hans Becklin, komitatano A por TEJO, proponis amendon de la buĝeto por ke UEA pagu almenaŭ parton de la salajro de la programisto.

– Neniu proponas, ke UEA pagu la tuton. Estos sistemo por ambaŭ organizaĵoj. Sed finfari ĉi tiun projekton estas ege riske por TEJO, ĉar TEJO havas je sia dispono ege ege malmultan kapitalon.

Rubén Sánchez, komitatano A por Argentino, demandis, kial en la buĝeto denove mankas mono por eldono de Jarlibro:

– Ĉu eblas uzi iom el la disponebla mono almenaŭ por eldoni Jarlibron en elektronika formo, kiel pdf, ĉar mi vidas ke la nova sistemo postulos multe da tempo por ekfunkcii?

Laŭ prezidanto Duncan Charters la demando pri tio, ĉu anstataŭ la Jarlibro UEA eldonu ĉiun trian jaron almanakon, estas “aktuala diskuto” en la estraro. La afero prokrastiĝis, ĉar oni atendis ke ĝi estos solvita de Akso, kiu laŭ la originala plano devis aŭtomate produkti prespretan jarlibron.

– Tio teorie eblas, sed ĝuste tio apartenus al la eldonaj funkcioj, do ni devus aldone investi, kaj ni devus havi laborfortojn. En la nunaj kondiĉoj tio estus ege komplika, diris ĝenerala direktoro Martin Schäffer.


Alexsandro Cesário.

Alexsandro Cesário, komitatano B el Brazilo, ne subtenis la ideon grandigi la buĝetitan deficiton de UEA per aldonaj elspezoj por programista salajro:

– Estas granda problemo, ĉar temas pri projekto, kiu jam okazas de tri jaroj, kaj UEA jam elspezis preskaŭ cent mil eŭrojn kaj ni vidas preskaŭ nenion kaj la aferoj ne bone disvolviĝas.

Li miris pri la ideo dungi apartan programiston por prizorgi komputilan sistemon kiu devis malpliigi la bezonon de dungitoj.

– UEA reduktis sian laborforton por redukti la deficiton. Se ni nun konsideras kontrakti plentempe dum monatoj aŭ jaroj novan funkciulon kiel programiston, tio ne estas afero kiun ni povas akcepti, ĉar tio certe alportos al UEA novan deficiton.

Hans Becklin opiniis, ke lia propono pri aldono de 18 000 eŭroj al la buĝeto por pagi programistan salajron estas necesa por ke la jam investita mono ne estu forĵetita.

– Laŭ mia kompreno la estraro de TEJO pretas pagi la alian duonon, por ke ni vere havu plentempulon. Se tio montriĝos troa investo, oni povos modifi, sed ni maldungis kaj preskaŭ likvidis la tutan Centran Oficejon, supozante ke venos teknologia revolucio al UEA. Sen la finfaro de tiu ĉi sistemo tio ne okazos. Kompare kun la jamaj investoj en Akson, kiuj superas 70 000 eŭrojn, mi kredas ke 18 000 estas tre, tre malmulte.

Por financi la aldonan elspezon Becklin proponis altigi la buĝetan deficiton al 49 000 eŭroj, redukti la estrarajn vojaĝkostojn je 1 000 eŭroj kaj ĝustigi la prognozon pri la membraro en pli optimisma kaj laŭ li pli realisma direkto.

Vicprezidanto Fernando Maia atentigis ke la vojaĝkostoj de la estraro jam estas tre malaltaj. La prognozon pri la membraro li ne volis ŝanĝi, kaj li krome protestis kontraŭ la vorto ”stagni”, kiun Becklin uzis pri la membrara prognozo de UEA, kompare kun la lastatempa kresko en la membraro de TEJO:


Fernando Maia.

– UEA ne stagnas, kaj ankaŭ TEJO ne kreskas per la forto de la naturo. Estas klopodo de UEA rejunigi sian membraron, UEA aktive atentas pri junaj membroj kaj varbas ilin. Ĉirkaŭ 200 membroj de TEJO venis per la kurso por hispanparolantoj de la Amerika komisiono, Maia diris.

Laŭ li malgranda membronombro de TEJO longe estis granda problemo por UEA, interalie ĉar oni volis, ke la revuo Kontakto atingu pli da legantoj.

Libera Folio uzis tiun terminon ”TEJO kreskas, UEA stagnas”, sed tio montris grandan malscion de la homoj en Libera Folio, ĉar estas strategia celo de UEA rejunigi sian membraron kaj subteni TEJO-n. Do ni faras tion kun granda ĝojo. Nia celo estas, ke TEJO atingu en Eŭropo 5 000 membrojn. Do UEA laboras por tio, kaj tiamaniere vi vidos ke UEA kaj TEJO kreskos kune.

Michael Boris Mandirola, komitatano A por Francio kaj antaŭa prezidanto de TEJO, argumentis ke ajna kompleksa komputila sistemo bezonas daŭran prizorgadon.

– Oni devas akcepti, ke se oni volas teknikan sistemon, tiu teknika sistemo havas prizorganton kaj tiu prizorganto havas kostojn. Tio ne estas specifa afero por Akso.


Amri Wandel.

Estrarano Amri Wandel principe konsentis, sed ne volis ŝanĝi la proponatan buĝeton, ĉar la tuta afero pri Akso laŭ li ankoraŭ ne estas sufiĉe klara.

– Mi aŭdas kun iom da maltrankvilo tiujn asertojn. Certe ĉiuj parolantoj flanke de TEJO pravas, ke estas bezonata komputila sistemo. Aliflanke UEA ne povas kvazaŭ subskribi blankan ĉekon.

Wandel atentigis, ke la sistemo en la nun proponata formo ne ŝajnas plenumi ĉiujn bezonatajn taskojn:

– Mi absolute subtenas tion, kion oni diris pri la Jarlibro. Kial ni ankoraŭ ne faris paŝon eble estas, ĉar la solvo laŭpromese devis esti antaŭ la sojlo de nia pordo. Do tiu Akso, kiu estas jam du jarojn atendata, solvus la aferon preskaŭ aŭtomate, se ĝi estas tiel bona kiel oni promesas.

Hans Becklin ne konsentis kun Amri Wandel pri tio, ke la buĝeto proponata de la estraro estis bone pripensita:

– La estraro ne enmetis en ĉi tiun buĝeton la lanĉon kaj plutenadon de tiu longe sopirata programo kaj sistemo. Do, por mi la ideo, ke la buĝeto estas bone pripensita, eble ĝi estas ĝusta pri pluraj punktoj, sed aŭ oni mensogas pri la deziro financi ĉi tion, aŭ oni ne pripensis la nunan formon de la buĝeto. Iu ajn el tio estas neakceptebla por mi persone kaj por TEJO.

Fine de la longa diskuto la sanĝo de la buĝeto proponita de Hans Becklin iom surprize estis akceptita per 15 jesaj voĉoj, 10 neaj voĉoj kaj 7 sindetenoj. Sekve al la buĝeto de UEA estis aldonitaj 18 000 eŭroj por salajro de programisto, kaj la buĝetita deficito por 2023 iĝis 49 000 eŭroj.

– Nun la pilko estas en la kortoduono de TEJO, nun estas sufiĉaj rimedoj en la buĝeto. Sed tio ne devigas UEA al io, UEA rajtas esti postulema kaj atendi baldaŭan novaĵon de nia estraro, Hans Becklin komentis post la decido.

Cetere la buĝeto de UEA enhavas malmultajn surprizojn. La kostoj de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 en ĝi estas duonigitaj kompare kun 2022, ĉar oni atendas, ke iam meze de la jaro la domo estos vendita. Tamen pri tio ankoraŭ mankas certeco. La buĝeto de la libroservo restas tute senŝanĝa, kio ŝajnas indiki, ke daŭre mankas klareco pri la kondiĉoj, laŭ kiuj la libroservo povos esti transdonita al ekstera prizorganto.


Pli pri la temo: