Author Archives: admin

Esperantistoj trafitaj de inundo en Uvira

80 000 loĝantoj de la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo (”Kongo-Kinŝasa”) estis diversmaniere trafitaj de severaj inundoj fine de aprilo, kaj pli ol 40 pereis. Inter la trafitoj en la urbo Uvira estas ankaŭ esperantistoj.

La inundo en Uvira. Foto provizita de Merci Kwibe.
La inundo en Uvira. Foto havigita de Merci Kwibe.

La inundoj en la orienta parto de Kongo-Kinŝasa kaj precipe en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Uvira estis kaŭzitaj de abundaj pluvoj en la regiono, kiuj komenciĝis la 16-an de aprilo. Laŭ unuaj informoj almenaŭ 40 homoj pereis.

Laŭ la agentejo de UN pri rifuĝintoj, pli ol 15 000 loĝejoj estis damaĝitaj de la inundoj, kaj 80 000 loĝantoj de la regiono bezonas tujan helpon. La situacio estas aparte danĝera, ĉar oni timas ke la regionon baldaŭ atingos la kronvirusa epidemio.

Ĝuste en la orienta parto de Kongo, en la provincoj Norda kaj Suda Kivu, loĝas multaj esperantistoj. En 2007 Libera Folio raportis, kiel la multjara milito en la regiono trafis lokajn esperantistojn. Estas esperantistoj ankaŭ inter la viktimoj de la nuna inundo.

En la komitata diskutejo de UEA estis diskonigita letero de Augustin Mbomba Kuluba, kiu rakontis, ke pluraj esperantistoj estas en bezono de helpo.

– Mia domo kaj la domo kie mi instruas esperanton estis malkonstruitaj, pro tio ni ne scias kiel fari! La homoj pasigas nokton en lernejoj, remizoj kaj en preĝejoj pro dom-mankoj. Ni suferas pro malsato kaj manko de bona akvo, ĉar la akvorezervujo estis detruita, li skribis.

Libera Folio havis rektan kontakton kun Merci Kwibe, esperantisto el Uvira nun loĝanta en Burundo. Li rakontis, ke li en Uvira kontribuis al enkonduko de Esperanto en la programon de baza lernejo kun la nomo La Reformo.


La baza lernejo en kiu oni instruas Esperanton en Uvira. Foto provizita de La inundo en Uvira. Foto provizita de Merci Kwibe.

– La problemo okazis vendrede nokte. La akvo de la rivero Mulongwe kovris multajn domojn kaj ĝi mortigis multajn infanojn kaj gejunulojn. Ĝis hodiaŭ oni ne scias kiom da personoj forpasis, sed oni jam trovis preskaŭ kvindek mortintojn. Pl ol 77 000 homoj perdis siajn domojn kaj aĵojn. Ili ĉiuj dormas en klasĉambroj.

Trafitaj estis ankaŭ lernantoj de la baza lernejo, kie estas instruata Esperanto:

– Kiel vi scias, niaj lernejoj estis fermitaj dum tiu pandemio. Inter miaj gelernantoj multaj perdis ĉiujn aferojn. Ĉiujn domojn eniris la akvo kaj ili estis kovritaj de sablo. La panjo de unu esperantisto forpasis dum tiu inundado, kaj multaj inter niaj gelernantoj.

Laŭ Jeremie Sabiyumva, estrarano de UEA pri Afrika agado, UEA baldaŭ aperigos gazetaran komunikon pri tio, kiel eblas helpi al trafitaj esperantistoj en Uvira.

La konto Espero ĉe UEA ĉiam akceptas donacojn por esperantistaj viktimoj de militoj kaj naturaj katastrofoj. En la komenta kampo en la retejo eblas indiki specifan celon de donaco.

2020-W19 – Komploto en Venezuelo

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

ya5A96.jpgLa venezuela prezidanto Nicolás Maduro diris, ke “13 teroristoj”, inkluzive de du usonaj civitanoj laborantaj por la privata sekureca kompanio Silvercorp USA, estis haltigitaj post vanigo de komploto por murdi lin. Li akuzis ilin pri “ludado je Rambo”. La ŝtata televido elsendis kameraaĵojn de la kaptitaj solduloj en Aragua, norda Venezuelo. La opozicia ĉefo Juan Guaidó neis ian ajn implikiĝon kun la operacio, sed la kompaniestro Jordan Goudreau asertis la malon. (VE)

La estraro forgesis resanigi la financojn de UEA

En januaro la estraro de UEA devis prezenti al la komitato alternativojn por financa resanigo de la asocio. Tiu raporto daŭre mankas, sed nun la estraro fondis ”investan konsilantaron en aŭkcio”. Ne klaras, kion oni vendos.


La Centra Oficejo de UEA.

Fordonaci la bibliotekon Hodler, fermi la libroservon en Roterdamo, luigi la domon Nieuwe Binnenweg kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando estis kelkaj el la paŝoj kiujn la eliranta estraro de UEA pasintjare proponis por solvi la financajn problemojn de la asocio.

Dum la UK en Lahtio la financa situacio de UEA estis traktita en fermita kunsido de la komitato, kiu daŭris du horojn. Poste la komitato formale notis ricevon de la raporto pri evoluvojoj de UEA, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol pluiri kun la proponataj paŝoj.

Laŭ la komitata decido necesas pli da alternativoj kaj analizo de iliaj konsekvencoj: “Ene de 6 monatoj la Estraro, helpe de la financa komisiono, sendu al la Komitato plian raporton pri financaj kaj administraj evoluvojoj inkluzive de kostanalizoj alternativaj.”

La dedico estis farita la 27-an de julio, do raporto de la estraro pri alternativaj evoluvojoj devis atingi la komitatanojn plej laste la 27-an de januaro. Ĉar neniu raporto ĝis nun venis, Libera Folio turnis sin al Renato Corsetti, kiu devis gvidi la laboron de la financa komisiono.

Laŭ li, la komisiono ja sendis sian raporton al la estraro jam en decembro:

Renato Corsetti: – La komisiono prezentis sian planon al la estraro antaŭ la fino de la pasinta jaro, sed la estraro ne povis prezenti ĝin al la komitato antaŭ la ekesto de la epidemio, kiu poste okupis la estraron ĝis nun. Espereble baldaŭ ĝi iros al la komitato.

Libera Folio: Kiel tiun planon influas la lastatempaj okazaĵoj, precipe la nuligo de la UK kaj la decido de la estraro rilate la aliĝkotizojn?


Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

– Certe la nuligo de la UK kaj la perdo de la licenc-pago serioze influos la bilancon, kvankam laŭ miaj antaŭvidoj la deficito restos multe malpli granda ol tiuj de la antaŭaj jaroj. Aliflanke en situacio kiel la nuna kun monda problemo kaj fermo de flugoj kaj landlimoj neredonado de la kotizoj aspektus tre esperantisto-malamika sinteno, por uzi komputilan esprimon. La financa komisiono kunlaboras kun la estraro por solvi ankaŭ la nunajn problemojn.

La prezidanto de UEA, Duncan Charters, klarigis al Libera Folio, ke la estraro intense laboras kvankam fizikaj kunsidoj ne eblas. Retaj kunsidoj laŭ li okazas ĉiun duan semajnon:

Duncan Charters: – En la pasinteco, la estraranoj kunsidis en Roterdamo en aprilo, ofte sed ne necese koincide kun la Malferma Tago. Ni nun pritraktas ĉion, inkluzive buĝeton kaj raportadon pri financoj, virtuale, same kiel ni faradas pri la aliaj respondecoj de la Estraro. Tiel ni evitas nenecesajn kostojn por UEA kaj ĝia membraro.

Li tamen ne povis diri, kiam la komitato ricevos la raporton kun alternativoj por financa resanigo de la asocio. Ankaŭ al demando pri tio, kiom da dungitoj UEA nun havas kaj kiom da homoj laboras en la Centra Oficejo, li ankoraŭ ne povis respondi:


Duncan Charters. Foto: UEA.

– En tiu ĉi kazo ni iom zorgas pri privateco kaj mi volis mem raporti tion al la Komitato post konfirmo de la oficistoj mem ke la informo estas tute ĝusta. Mi havas informojn sed la efektiva situacio ŝanĝiĝis dum la lastaj du semajnoj, kaj povas esti eĉ pli en la lastaj tagoj, do mi ne volas krei konfuzon per informo kiu devos poste esti ĝisdatigita. Tio okazos post espereble du tagoj, almenaŭ laŭ mia sincera intenco, do vi havos vian respondon tiel.

Tion Duncan Charters skribis la 20-an de aprilo. Pliajn informojn pri la stato de la aferoj en la Centra Oficejo post tio ricevis nek la komitato nek Libera Folio.

La 1-an de majo la komitato tamen ricevis raporton pri la laboro de la estraro dum la unuaj tri monatoj de la jaro. Laŭ tiu dokumento la prezidanto ”La 8an februaro la tutan nokton laboris por verki malneton de Financa Raporto por la komitato”. Kio poste okazis pri la financa raporto ne klaras.

Laŭ la sama dokumento la estraro ”komisiis Francesco Maurelli labori por investo de nemoveblaĵoj; fondis provizoran kvarkapan investan konsilantaron en aŭkcio”. Kion signifas ”investo de nemoveblaĵoj” ne klaras, kaj same ne klaras, pri kia aŭkcio temas.

Libera Folio petis klarigon de la estraro de UEA, sed ĝis nun ne ricevis pliajn informojn.

La raporto de la estraro informas ankaŭ, ke UEA decidis finance ​subteni la fotoretejon ​Ipernity por revivigi ĝian Esperantan version. Aliflanke mankas ajnaj informoj pri tio, kiel UEA intencas pluiri pri la renovigo de sia propra retejo, anoncita en 2013.

La viruso aktivigis esperantistajn ŝakemulojn

Same kiel multaj aliaj esperantistaj fakaj asocioj, ankaŭ la ŝakista EŜLI delonge ne montras ajnajn vivosignojn. Sed tio ne signifas ke malaperis esperantlingvaj ŝakemuloj. Nun pro la viruso ili aktiviĝis en la reto kaj ĉiusabate turniras.


Lichess havas esperantlingvan interfacon jam de kelkaj jaroj.

La populara senpaga, senreklama kaj liberkoda ŝak-retejo Lichess.org jam de pluraj jaroj havas esperantlingvan interfacon, eĉ se restas iuj malglataĵoj en la traduko. Evidente inter la ludantoj tie estas ankaŭ esperantistoj, kaj jam en 2016 okazis la unua turniro de esperantlingvaj ŝakemuloj en Lichess.org.

La unuan turniron gajnis Chuck Smith, kiu ankaŭ estas unu el la tri administrantoj de la esperantista teamo en la retejo. Aliaj administrantoj estas Joop Kiefte kaj Robert Nielsen.

Entute estas kvindeko da membroj en la Esperanto-teamo, sed post ses turniroj en 2016 daŭris ĝis 2020 antaŭ ol oni revivigis la tradicion de esperantistaj turniroj. Ŝajne kontribuis la kronvirusa pandemio, pro kiu multaj sidas hejme kaj trovas tempon por retaj hobioj.

– Nu, la grupoj estas kreitaj multe pli frue kaj ni jam longe provis trovi momenton por havi turniron, sed neniam vere efektiviĝis, diras Joop Kiefte.

Krom la teamo en Lichess, la esperantistaj retŝakuloj havas grupojn en Facebook kaj en Telegram. Tie estas anoncataj la turniroj, kaj kompreneble eblas babili pri rilataj aferoj. La 14-an de marto 2020 okazis la unua turniro de la nova ciklo.

– La semajnon post tio mi iris en kvarantenon kaj ekhavis multe pli da tempo por organizi la turnirojn, diras Robert Nielsen.

De tiam la turniroj okazas ĉiusabate, kaj foje ankaŭ merkrede. Kutime estas proksimume deko da partoprenantoj kun iom diversaj niveloj.

– Mi dirus ke la plejparto estas meznivelaj, kun unu aŭ du komencantoj. Neniu kun profesia aŭ tre alta nivelo. La komputilo kunigas homojn kun ludantoj je simila nivelo, do eĉ nespertuloj povas gajni ludon kontraŭ alia nespertulo, diras Robert Nielsen.

Kutime la turniroj daŭras unu horon, kun diverse longaj ludodaŭroj en malsamaj semajnoj –semajnoj – foje po 3 minutoj, foje 5 aŭ 10. Sed pasintsemajne tute ne okazis turniro.

– Mi volis havi paŭzon do mi ne organizis pasintsabate, kaj poste mi volis havi epopean turniron, do decidis pri 90 min kaj pli longaj ludoj, diras Chuck Smith.

La sekva turniro en la serio ”Kronvirusa ĉampioneco” do okazos sabate la 2-an de majo je 19.00 laŭ la mezeŭropa somera horo (17.00 laŭ GMT), kaj daŭros 90 minutoj. La daŭro de la ludoj estos 10+5, alivorte ĉiu ludanto havos je sia dispono dek minutojn, kaj aldoniĝos kvin sekundoj por ĉiu farita movo.

Le multi-instrumentalista

Mi bon amico Giovanni Battista
es un multi-instrumentalista
Cata instrumento ille pote sonar
e sempre le publicomulto amusar
Mi bon amico Giovanni Battista
es un excellente pianista
Sempre quando ille sona un sonata
plora amarmente su car amata
Tote le nocte ille sona le harpa
battente in rhythmo con su scarpa,
ma ille lo tocca tanto fortemente
que le cordas se rumpe, guai! Sovente…
Mi bon amico Giovanni Battista
es un multo brillante violinista
Quando ille sona Paganini
malgrado protestas ille non fini
Le guitarra classic ille anque tracta,
con accordos barré e scalas lucta
Le digitos se perde sovente al manico,
le movimentos es los de un spastico
Mi bon amico Giovanni Battista
es un experte organista
In dominica durante le missa
ille sona cantos de Suissa
Mi bon amico Giovanni Battista
Es un passionate mandolinista
Ma sempre ille perde le plectro
e dice: “Lo furava un horrende spectro!”
Ille anque sona le kalimba
con su camerada Simba
Ma illes sona melodias differente
assi imbrutiente tote le ambiente
Le sousaphono es su favorito
ille lo sona in su jardin
non audiente le horrende critos
del tormentate residentes vicin

Le tunnel

Que es lo que me attende
al fin del tunnel?
Quando io lo attingera?
Esque le lumine
disgelara mi congelate membros
o comburera mi oculos?
Il es difficile a respirar
Le apertura se diminue
Toto deveni nigre
Toto deveni blanc
Lo que seque
es un secreto

2020-W18 – Atako en Sirio

AŬSKULTU SONAN REGISTRAĴON

ytzIj0.jpgEn mardo antaŭ la deksesa horo, memmortiga atakanto eksplodigis plenan fuelujon en homplena strato proksime al la enirejo al la ĉefa merkato, mortigante almenaŭ 42 civilulojn, inkluzive de 11 infanoj, en la centro de la urbo Afrin en norda Sirio okupata de Turkio. La turkia ministerio pri defendo akuzis pri la atako la kurdajn Popolajn Protektajn Trupojn, kiuj estis forpelitaj el la regiono je apogo de Turkio en marto 2018. Neniu grupo konfesis sian respondecon. (SY)

Komentoj pri Kie estas la Duolinganoj? de Kirill Ŝvedov

Dankon pri la tre bona analizo, Robert!

Koncerne la priskribitan situacion mi povas diri, ke, honeste, mi ne atendis alian rezulton. Ja oni komencas uzi ajnan lingvon nur kiam oni vidas, ke ĝi estas por oni utila. Kaj por ke Esperanto estu utila, devas ekzisti certaj kondiĉoj, kiuj ankoraŭ mankas. Senutilas proponi _nur_ lingvon; tio estas same kiel vendi poŝtelefonojn en lando, kie forestas reto de poŝtelefonaj stacioj. Certe, oni aĉetos iom da ili, ĉar oni povas uzi ilin kiel kameraojn, kalkulilojn, ludilojn k.a., tamen nombro da tia vendoj estos, kompreneble, tre malgranda.

Por ke ajna kreita “de nulo” planlingvo (ne nur Esperanto) havu eblon iĝi uzata vaste, oni devas fari “pakan proponon”: la lingvo+infrastrukturo, kiu ebligos tuj uzi ĝin kun utilo. Kaj tian infrastrukturon neniu kreos por ni; ni mem devas fari tion. Miavide, la stituacio ŝanĝiĝos nur kiam la Esperanto-komunumo ekkonscios tion.

Forpasis Hans Erasmus

Fine de marto forpasis Hans Erasmus (1933–2020), la ĉefa arkitekto de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. ”La granda merito de Hans estis triobla: li kunkreis la katedron, kontinuigis ĝin sub la nova flago de IEI kaj savis ĝin per transdono al la nuna partnero UEA”, skribas lia multjara kolego Wim Jansen.


Hans Erasmus kun la edzino Marjet en la taŭge nomita Erasmus-kapelo en Chester.

La 29-an de marto mortis pro falakcidento Hans Erasmus, kiu ludis ŝlosilan rolon en la diskonatigo de Esperanto en la medio de universitataj instruado kaj esplorado en Nederlando. Ofte li ludis tiun rolon en la fono, senbrue, sed ĉiam trafante sian celon kun tiu pacienca precizeco kiun li, emerita juristo, elmontris dum multaj jaroj en la loka, landa kaj eŭropa politiko.

Mi renkontiĝis kun Hans iam en la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kaj niaj kontaktoj fariĝis regulaj post kiam li sukcesis persvadi min kandidatiĝi por la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la universitato de Amsterdamo.

Hans estis unu el la arkitektoj de tiu tiel nomata speciala katedro, kies kreon nederlanda universitato povas delegi al eksteruniversitata organizaĵo pro ties scienca aŭ socia valoro, kondiĉe ke la instru- kaj esplorprogramo kaj la antaŭvidata katedrulo kongruu kun la profesiaj normoj kaj kvalifikoj kiuj validas por ĉiuj aliaj katedroj kaj ties estroj, kaj kondiĉe ke la partnera organizaĵo mem provizu la katedron per almenaŭ minimuma laborkapitalo.

Subtenate de impona rekomenda komitato Hans gvidis la kampanjon al sukceso kaj en 1998 la Fondaĵo “Esperanto en la Publikan Instruadon” instalis sian katedron en la universitato de Amsterdamo, nomis Marc van Oostendorp sia unua katedrulo kaj Hans Erasmus kuratoro apud du universitataj kuratoroj de la fakultato kiu gastigis la katedron. Kiam du jarojn poste Marc forlasis sian postenon, Hans sukcesis veki mian interesiĝon pri la vakanta loko. De 2002 ĝis 2013 mia vivo estis markita de la katedro kaj ĝia kuratoraro, inter kiuj Hans reprezentis, por tiel diri, la interesojn de Esperanto.

En 2004, kiam la Fondaĵo kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto (IEI, kun sidejo en Hago), Hans certigis la transiron de la katedro al IEI, kiun la universitata estraro akceptis. En julio 2011, du jarojn antaŭ mia emeritiĝo, IEI decidis ke ekde 2013 ĝi ĉesos subteni la katedron. Nur dank’ al la fortostreĉoj de Hans kaj interveno de la direktoro de CED, la katedro estis savita el embarasa situacio, kaj ĝia daŭrigo sub la aŭspicioj de UEA estis garantiita.

Hans, kiu jam eksiĝis el la estraro de IEI, decidis eksiĝi ankaŭ el sia kuratora rolo, samtempe kun mia emeritiĝo. Tiel finiĝis nia komuna Amsterdama periodo. La granda merito de Hans estis triobla: li kunkreis la katedron, kontinuigis ĝin sub la nova flago de IEI kaj savis ĝin per transdono al la nuna partnero UEA.

Pri la demando, kion instrui, kiel instrui, kion esplori, kaj tiel plu, Hans plene respektis la akademian liberecon al kiu mi rajtis, kaj neniam provis puŝi min en direkton kiun li eble juĝis pli konvena. Komence ni multe diskutis pri lia projekto “Neighbour”, kies temo estis la propedeŭtika valoro de Esperanto, sed post longa kaj zorga pesado de ĉiuj aspektoj kun miaj novaj kolegoj montriĝis ke la projekto laŭ sia tiama difino estis tro ambicia kaj finance kaj home neefektivigebla.

Bonŝance, la ideo mem de la propedeŭtika valoro (kun la necesaj relativigoj, kiujn oni inklinas malatenti) ne perdiĝis en projektoj kiel la brita “Springboard” kaj en aliaj valoraj esploroj pri ‘lingva konsciigo/konsciiĝo’ en iu rilato kun Esperanto, interalie en la universitato de Essex.

Sian interesiĝon pri lingvistiko Hans esprimis ankaŭ per sia membreco en la Babela Laborgrupo (pri lingvaj problemoj ĝenerale) ene de la humanisma fakultato en Amsterdamo, kaj partopreno en ĝiaj kunsidoj kaj per okazaj prelegoj. En 2016 ni ambaŭ, kun niaj edzinoj, partoprenis en la Buchanan Masterclass en la universitato de Liverpolo kaj ĝuis la programon pri Esperanto, ĝiaj literaturo kaj kulturo, kaj la gastigon de la seminario en la prestiĝa historia konferencejo de la universitato.

Pripensante ke la Liverpola Fondaĵo Buchanan (kun kapitala postlasaĵo por financi Esperanto-agadojn en la universitato) reviviĝis ankaŭ, kaj certe ne nur, dank’ al la kunlaboro kun la Amsterdama katedro inter 2009 kaj 2013, la leganto komprenos la fierecon de la du familioj pri la sukceso de la aranĝo ĝuste en tiu loko. La akompana foto montras Hans kun la edzino Marjet en la Erasmus-kapelo(!) de la katedralo de Chester, ekskursante okaze de la seminario.

Dum la lasta tempo ni renkontiĝadis du, tri fojojn ĉiujare por komuna manĝo, interŝanĝo de spertoj kaj skrablopartio en Esperanto. Nova kunveno estis planita por la komenco de marto, kiam pro la subite aperinta korona viruso ni decidis prokrasti ĝin. Se ni estus sciintaj ke el prokrasto fariĝos nuliĝo, ke stumblo batos viruson…

Wim Jansen

IJK 2020 okazos nur en la reto

La Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu ĉi-jare estis planita por Nederlando, pro la kronvirusa pandemio ne povos okazi ĉeeste. Anstataŭe ĝi okazos rete.

Laŭ ĵusa komuniko de la LKK, la diversaj limigoj pri kunvenoj kaj vojaĝado nun tute malebligas fizikan kongreson en Nederlando en julio. Tial la ĉeesta kongreso estas nuligita, sed anstataŭ ĝi en la sama semajno okazos reta IJK, kun programo ĝuebla ĉie ajn en la mondo.

La aliĝintoj de la IJK aŭtomate estos aligitaj al la reta kongreso, kies baza kotizo estos 20 eŭroj. Tiuj, kiuj jam pagis pli da mono, povos uzi ĝin por aliĝi al IJK en posta jaro. Ankaŭ repagoj eblos, laŭ Rogier Huurman, la prezidanto de la loka kongresa komitato de la IJK. Tiuj tamen ne okazos aŭtomate.

– Por tiuj, kiuj pagis pli ol 20 eŭrojn, la resto estas momente konservata kaj kalkulata kiel antaŭpago por IJK 2021 aŭ 2022, ni ankoraŭ precize decidos. Oni povas ankaŭ peti reĝiron.

Parton de la programo de la reta IJK eblos sekvi senpage, li aldonas.

– Ni planas, ke iu enhavo estos havebla senpage, sed en ne-interaga formo. Do simile kiel pasintjare en la slovaka IJK oni povos vidi interesajn partojn de la IJK de distance, sed por vere partopreni necesos kotizi. Tiun kotizon la teamo bezonos por starigi aŭ lui taŭgan retan platformon, kaj pagi artistojn aŭ aliajn programkontribuantojn.


Rogier Huurman. Foto: Marc Konijnenberg.

Ĉu eblas jam diri ion pri la programo de la reta kongreso?

– Ne estos trinkejo, homoj bedaŭre mem devos provizi sin per trinkaĵoj kaj manĝaĵoj.

Bone, sed kiuj elementoj de la tradicia programo estos?

– Ni provos proponi laŭeble multajn programerojn de tradicia IJK en la nova formo, kaj eble iujn novajn. Ni multe cerbumos pri tio, kaj ankaŭ rigardos la spertojn de aliaj nun okazantaj retaj eventoj. Ni estas en kontakto kun organizantoj de aliaj grandaj renkontiĝoj por interŝanĝi ideojn kaj spertojn. Estus ja bedaŭre, se ĉiu organizo farus denove la tutan saman laboron.

Ĉu la sama teamo organizos la retan kongreson?

– La nuna IJK2020-teamo eklaboras pri reta kongreso, sed ni estas malfermaj por teamanoj, kiuj portas aldonajn kapablojn. Ekzemple nun malpli gravas, ke la teamanoj loĝu en aŭ proksime de Nederlando.

2020-W17 – Resignasion in Lesot

yCYKgh.jpgIn pakt medied per mediatori sudafrikan, guvernatorel lesotan av diked, ke ministr prim lesotan nemediate resignero kuale ekstrad dignik e sekur eks potentitet. Ministr prim anteriore voluad retirar se plu tarde – in mens yuliik. Ministr prim lesotan es suspekted, ke il av asasined sue eks-marita aliened in temp anuik du mil dessept. Pos asasinasion, marita aktual de ministr prim av esed ofisike akused; ministr prim ank esav suspekted, ma il no av esed formale akused. (LS)

Eventa Servo helpas trovi retajn renkontiĝojn

La malferma tago de la Centra Oficejo okazos sabate la 25-an de aprilo – en la reto. Pro la kronviruso multaj renkontiĝoj ne povas okazi fizike, eĉ ne la Universala Kongreso. Eventa Servo nun proponas tute novan manieron trovi retajn aranĝojn.

Antaŭ unu jaro Fernando Ŝajani donacis al UEA la retejon Eventa Servo, kiun li kreis. Li plu prizorgas la programadon de la retejo, dum Yves Nevelsteen helpas kiel konsilanto, testanto kaj komunikanto. Chuck Smith petis lin rakonti al Libera Folio pri la novaj ebloj kiujn  Eventa Servo enkondukis por helpi al esperantistoj resti en kontakto dum la pandemio.

Libera Folio: Kiel kaj kial Eventa Servo ekestis?


Yves Nevelsteen. Foto: Patricia Gobert CC BY-SA 3.0

Yves Nevelsteen: – Fernando Ŝajani kreis la retejon Eventa Servo en 2017. En lia urbo troviĝas malmultaj esperantistoj, tial maloftas la renkontiĝoj. Li certis, ke esperantistoj agas en aliaj urboj kaj landoj, sed kiujn eventojn ili organizas? Kie? Kiam? Li kreis Eventan Servon, kiu estas sistemo por registri, listigi kaj diskonigi Esperantajn eventojn tutmonde. Kvankam ekzistas aliaj sistemoj por listigi eventojn, plej ofte mankas al ili funkcioj pro malmoderna programado, aŭ ilin posedas neesperantistaj entreprenoj.

– Eventa Servo estas senpaga kaj malfermitkoda. Tio signifas ke iu ajn povas kontribui al ĝia disvolviĝo. Ĝi same uzeblas per poŝtelefono kiel per komputilo, ĝi estas rapida kaj aspektas bele. Kiam evento estas registrita, la sistemo kreas daŭran ligilon al tiu specifa evento. Tiel oni povas diskonigi tiun ligilon tra sociaj retejoj kiel Facebook kaj Telegram, kaj la sistemo konservos la eventajn informojn eĉ post ĝia fino.

Kiujn ŝanĝojn vi faris al la servo pro la kronviruso?

– Ĉar subite multegaj eventoj estis nuligitaj, ni aldonis la eblon nuligi eventon. Ni ne volis simple forigi la eventojn, ĉar pro diversaj kialoj estas interese konservi informojn pri planitaj okazaĵoj. Ni ankaŭ rimarkis kelkajn nelogikaĵojn – ilin ni korektis.

– Multaj retaj eventoj aperas nun en Eventa Servo. Kelkaj uzantoj plendis, ke ne estas facile scii kiam ekzakte evento komenciĝas. Retaj eventoj ja okazas en la tuta mondo kaj ne ĉie estas sama horo. Fernando tial plibonigis la sistemon de horzonoj: eblas nun agordi lokan horzonon ĉe eventoj.

– Antaŭ nelonge, ni krome plibonigis la kalendaran vidon. Ĝi nun defaŭlte ligas al la semajna kalendaro kaj tre utilas por havi superrigardon de retaj eventoj. Estas kvazaŭ konstanta Esperantista Kongreso Reta.

Kiel oni povas plej bone uzi la servon? Ĉu oni devas krei konton?

– Ne necesas instali aplikaĵon aŭ krei konton, oni bezonas nur retumilon. Sufiĉas iri al www.eventaservo.org, ĉu per komputilo, tabulkomputilo aŭ poŝtelefono. La retejo aŭtomate adaptas sin al via ekrano. La servo estas senpaga.

Se oni havas konton, ĉu eblas indiki, ke oni ĉeestos aŭ eble ĉeestos, samkiel en Facebook?

– Tio nuntempe ne eblas, sed estas planata. Ni ne tro rapide enkondukas novajn eblojn; ni preferas unuavice zorgi pri tio ke la aktuala retejo bone funkciadu. Ni volas trankvile pripensi kaj testi antaŭ ol lanĉi ion novan. Ofte mankas tempo al Fernando kaj mi; ni ja volontule okupiĝas pri la retejo.

Se oni volas diskonigi sian propran eventon, kiel oni faras tion?

– Oni registriĝu. Poste oni povas aldoni eventon, alklakante ‘Aldoni eventon’. Mi rekomendas ligi eventon al organizo; ĉe la organiza paĝo eblas havi superrigardon de pasintaj kaj venontaj eventoj. Se oni spertas problemon aŭ havas demandon aŭ rekomendon, eblas persone kontakti min. Tre gravas por ni, ke la retejo estu kiel eble plej uz-afabla.

Kiuj laŭ vi estas la plej ĉeestindaj eventoj dum la venonta monato?

– Dum venontaj monatoj, mi supozas ke plej multaj eventoj plu okazos rete. Mi persone antaŭĝojas la virtualan malferman tagon de UEA, la retan plurlingvulan kunvenon de E@I, la retan kongreson de ILEI kaj Paralelan Universon. Mi cetere tre scivolas, kiel ĉi-somere okazos UK kaj IJK. Estas bela defio. Kompreneble mi plej antaŭĝojas fizikajn renkontiĝojn. Mi tre esperas ke povos okazi la Beneluksa Kongreso en septembro.

Eventa Servo apartenas al UEA jam de longe, kial ĝi, kaj amaso da aliaj retaj servoj de UEA, ne estas integritaj kun la retejo de UEA?

– Pri la kialoj mi ne ekzakte scias. Fernando kaj mi provas koncentriĝi pri niaj propraj projektoj kaj ne tro enmiksiĝi en la diskutoj de kaj kun UEA. Gravas por ni precipe, ke Eventa Servo estas agnoskita kiel Servo de UEA (kaj TEJO). Tiel ĝi ne estas projekto de du-tri personoj, sed de grava Esperanto-asocio. Tio donas garantion pri ĝia longedaŭra funkciado. UEA multon faras por disvastigi la servon inter siaj membroj: la revuo Esperanto informas pri ĝi, Fernando Maia mencias ĝin en la komunikoj de UEA kaj tiel plu.

– Kvankam la retejo ekzistas jam du jarojn, estas nur komenco. Daŭras longe, antaŭ ol iuj homoj komprenas la utilon de nova retejo kaj ke ĝi estas ĝenerale akceptita de la iom tradiciema Esperanto-movado. La entuziasmo kreskas. Mi optimismas pri la evoluoj, bone progresas. Intertempe, 436 aktivuloj jam registriĝis en Eventa Servo; tio estas multege! Vidu statistikojn pri tio.

Kiuj estas viaj nunaj planoj por ĝia estonto? Ĉu ankoraŭ iuj novaj funkcioj?

– Ni havas multajn planojn. Ekzistas interna listo kun pli ol 70 eroj. Ni donas prioritaton al rapida solvado de cimoj kaj provas maksimume ekscii kaj plenumi la bezonojn de la uzantoj de la servo. Uzantoj sciigis al ni ke ekzemple utilus komentoj ĉe eventoj, rektaj ligiloj al Zoom, Jitsi, Facebook kaj similaj servoj, indiko pri la ĉeestoj de partoprenantoj, formularo por aliĝi al evento kaj pli facila aldonado de ripetaj eventoj.

Intervjuo: Chuck Smith