La ĉefa parto de la biblioteko Hodler de UEA nun formale troviĝas en la posedo de la Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio. Pli frue la arkivo de UEA kaj parto el la biblioteko estis transdonitaj al Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.
Duncan Charters, Pascal Dubourg Glatigny, Tomasz Makowski kaj Piotr Gliński interparolas lige kun la ceremonio. Foto: Pola ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo.
Kun ĉeesto de la pola viĉefministro kaj ministro pri kulturo kaj nacia heradaĵo Piotr Gliński, en la sidejo de la Nacia Biblioteko de Pollando lunde okazis ceremonio pri transdono de la biblioteka kolekto de UEA.
Al Varsovio alvenis pli ol 7 tunoj da libroj, revuoj, poŝtkartoj kaj aliaj arkivaĵoj, kiuj dokumentas la historion de Esperanto ekde ĝia komenco ĝis hodiaŭ.
Inaŭgurante la solenaĵon, doktoro Tomasz Makowski, direktoro de la Nacia Biblioteko, rimarkigis, ke temas pri unu el la plej grandaj kaj kompletaj kolektoj pri la monda historio de la Esperanto-movado.
Aliflanke li aldonis, ke por poloj ĝi estas parto de la propra historio kaj heredaĵo, ĉar temas pri lingvo, kiu sian komencon havas ĉi tie.
La direktoro rakontis pri loĝistikaj defioj, kiujn alfrontis laborantoj de la Nacia Biblioteko kaj volontuloj de UEA dum la efektivigado de pakado kaj transporto. La Biblioteko planas unuavice katalogi la kolekton kaj, kiam tio pretos, eldoni papere la katalogon.
Aldone, la biblioteko intencas ciferecigi la materialojn kaj enlistigi la Hodler-bibliotekon al la Memoro de la Mondo de Unesko. Por helpi realigi ĉi tiujn celojn, la Biblioteko dungis spertan Esperanto-parolantan kuratoron, Gabriela Skonieczna, kiu laboros pri la kolekto.
Tomasz Makowski kaj Duncan Charters subskribas la dokumenton pri la transdono de la kolekto. Foto: Pola ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo.
Ĉeestante la ceremonion, viĉefministro Piotr Gliński atentigis pri la unikeco kaj aparta valoro de la kolekto, kiu, danke al ĉi tiu donaco, trafas al la pola Nacia Biblioteko.
– La Nacia Biblioteko ekde hodiaŭ fariĝas centro pri dokumentado de Esperanto, diris la ministro.
Li esprimis la deziron, ke la unika kolekto, sub kompetenta prizorgo de la Nacia Libraro, estu plene uzata ne nur de esploristoj kaj specialistoj, sed ankaŭ de amantoj kaj kontinuantoj de la ideo de esperanto.
Pri la ideo de Esperanto, viĉefministro Gliński rimarkigis, ke ĝi jam estas parto de la pola nacia heradaĵo.
La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters, esprimis ĝojon pri tio, ke la kolekto revenas al la fonto – al la loko, kie Esperanto naskiĝis.
– Gravas, ke Esperanto estas parto de heredaĵo ne nur nacia de poloj, sed ankaŭ internacia kultura heredaĵo, li atentigis.
– Universala Esperanto-Asocio ĝojas, ke ĝi trovis bonan hejmon por ĉi tiu kolekto, li aldonis, rimarkigante, ke la asocio esperas, ke la pola Nacia Biblioteko povos plej bone konservi ĉi tiun kolekton.
Aperis televida raporto pri la transdono.
La ceremonion sekvis seminario pri la signifo de Esperanto kaj la kolekto de Hector Hodler.
Pascal Dubourg Glatigny, esplordirektoro de la Franca Nacia Centro por Esplorado, kiu havis ankaŭ aparte gravan rolon en la transdona procezo, prezentis la prelegon “La defio konservi transnacian heredaĵon: la futuro de kolekto Hodler”.
Ida Stria el la Varsovia Universitato parolis pri la disponebleco de Esperantaj bibliotekaj kolektoj el lingvistika perspektivo.
Pri la unuaj Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj rakontis Denis Eckert en sia prelego “Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia”.
Pri ligo inter Esperanto kaj muzikscienco prelegon prezentis Marek Nahajowski el la Muzika Akademio en Lodzo.
La ceremonio okazis dulingve – en la pola kaj en Esperanto – kaj akompanis ĝin ekspozicio de elektitaj materialoj el la kolekto. Pri la evento raportis interalie la regiona televido TVP3 en sia informprogramo Express regionów. Krome, presagentejan komunikon de la Biblioteko republikigis pluraj retpaĝoj.
En la transdonita kolekto krom libroj troviĝas ankaŭ alispecaj objektoj. Kelkaj elektitaj eroj estis ekspoziciitaj lige kun la ceremonio. Foto: Natalia Żebrowska Foto: Natalia Żebrowska Foto: Natalia Żebrowska
La kvaran fojon en du jaroj, la estraro de TEJO prezentas buĝeton al la komitato. Pro la ricevo de la administra subvencio, oni proponas elspezi pli da mono kaj redungi du oficistojn.
Pro la malcerteco rilate al la administra subvencio, la buĝeto proponita de la estraro de TEJO en februaro havis du alternativojn, depende de tio, ĉu oni ricevos la subvencion aŭ ne.
Laŭ la “bona scenaro” TEJO havus grandan profiton de 68 708 eŭroj, sed laŭ la “malbona scenaro” estus deficito de 30 470 eŭroj. Por ŝpari monon, TEJO maldungis siajn komunikiston kaj eksterrilatiston.
Sed tri semajnojn post kiam la komitato akceptis la buĝeton, TEJO estis akceptita por ricevi 125 000 eŭrojn de la Eŭropa Unio. Pro tio, oni nun kreas novan buĝeton responde al la nova financa stato de TEJO.
La plej grava ŝanĝo en la buĝeto estas ke TEJO redungos komunikiston kaj eksterrilatiston, sed tiuj postenoj estos plentempaj anstataŭ duontempaj kiel pasintjare. TEJO jam komencis varbi por la roloj (kiuj pagos preskaŭ du mil eŭrojn monate) malgraŭ ke la komitato ankoraŭ ne akceptis la proponon por pagi ilin.
La aliaj ŝanĝoj estas ke oni uzos 2 000 pliajn eŭrojn por pagi la vojaĝkostojn de kelkaj partoprenantoj de IJK (la sumo nun estos 7 000 eŭroj). Oni pagos 2 000 eŭrojn por organizi eventojn ekster Eŭropo. Krome oni elspezos 200 eŭrojn por kampajno kiu celas starigi junularan movadon en Latvio dum la Baltaj Esperanto-Tagoj.
Aldone, 560 eŭroj estos uzitaj por pagi duonon de la kostoj de kvin homoj por KER-ekzamenoj je niveloj C1 kaj kvin homoj je nivelo C2. 1 000 eŭroj estos uzitaj por krei novajn t-ĉemizojn kaj pinglojn por vendi.
Oni krome elspezos 3 980 eŭrojn por “Erasmus+ Vojaĝkonkurso”, sed ne estas klare pri kio tio temas, krom ke oni uzos la monon por “investo en filmiloj por krei videoserion en Esperanto”.
La prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, agnoskis ke atendi 8 000 eŭrojn en donacoj al TEJO estas “tro alta, nerealisma sumo”, kaj malaltigis ĝin al nur 1 000 eŭroj.
Oni elspezos 400 eŭrojn por varbiloj por la junaj amikoj de Esperanto, “membroj” de TEJO kiuj ĝis nun neniam estis reprezentitaj en la komitato aŭ eĉ kontaktitaj ekde sia kreo en 2016.
Oni malfermis la diskutan fazon, sed post tri tagoj, nur unu komento pri la buĝeta propono venis de la komitato.
Chronica publicate in Panorama in interlingua, no.5, 2020
Multe obras del musica classic ha titulos imaginative como “Scheherazade”, “Picturas a un exhibition”, “Symphonie fantastique” o “Le laco del cygnos”.
Ma un grande parte del pecias classic in vice ha titulos formal e poco imaginative in marcate contrasto contra le ric e ben elaborate contento musical.
Domenico Scarlatti es ben cognoscite pro su exquisite pecias pro clavicymbalo. Illos es numerate de numero 1 a numero 555.
Excepte le numeration il anque es importante indicar le tonalitate e le tempo: Sonata no.1 in re minor, Allegro.
Lo que es interessante es que le tonalitate a pena ha ulle significantia pro le musico. Ille ya immediatemente vide in le partitura de qual tonalitate il se tracta. In ultra, le musica sovente frequentemente es modulate trans plure tonalitates.
Hodie le indication de tonalitate essentialmente es un modo de distinguer obras le un del altere. Le Missa BWV 232 (Bach-Werke-Verzeichnis – le catalogo de obras de Bach) es plus ben cognoscite como le h-Moll-Messe (Le missa in Si minor).
Le obras de multe compositores es catalogate con numeros de “opus” (abbreviate op.). Opus ya significa obra in latino. Opus in forma plural deveni “opera”. Como nos sape, isto anque es le parola pro obras musical scenic. Sovente operas ha numeros de opus. Per exemplo le sol opera de Beethoven, Fidelio, es un opera, opus 72. Le lingua non sempre es logic.
Le amatores de musica ha volite remediar le sterile nomenclatura del obras classic, dante los supernomines. Multe del 104 (!) symphonias de Joseph Haydn, per exemplo, ha inexpectate supernomines como “Le philosopho” (no.22), “Le adeo” (no.45), “Le palindromo” (no.47), “Le professor” (no.55), “Le urso” (no.82), “Le surprisa” (no.94) e “Le rolamento de tambur” (no.103).
In le tempore de Haydn, le 18ve seculo, le compositor non esseva considerate como un grande genio, ma in vice un homine de mestiero. Ma con le entrata del 19ne seculo isto se cambiava. Tunc le libere artista, le genio divin, nasceva. Alora le symphonias deveniva plus longe, expressive, complicate e minus numerose. Post un tempore un nove phenomeno occurreva: “le malediction del none symphonia”.
Isto comenciava con Beethoven, que compliva su none symphonia tres annos ante su morte. Isto es considerate un de su absolutemente plus brillante obras. Post ille sequeva Spohr, Dvořák, Bruckner, Mahler e Vaughan Williams, omnes con novem symphonias.
Ma iste cosa non es tanto simple. De facto Bruckner componeva octo symphonias, ma tamben un symphonia durante su studios, sin numero, e in plus un “Symphonia no.0”, un effecto de su autocritica. Alora in realitate ille componeva dece symphonias.
Schubert lassava schizzos de un quasi finite decime symphonia, le qual esseva complite solmente in le septantas del passate seculo, per Brian Newbould. Hic le version de Pierre Bartholomee:
Pecias de musica con solmente numeros es un phenomeno del musica instrumental. Cantos ya recipe titulos basate sur le texto.
Un avantage de isto es que le ascoltator mesme totalmente liberemente pote crear su proprie interpretation del obra, creante imagines interne.
Ascoltante le sonata no.555 in fa minor, Allegro, de Domenico Scarlatti, io es invitate a un mundo abstracte, plenate de rhythmos, structuras, harmonias e melodias. Isto es un beltate ultra parolas – si, forsan mesmo ultra numeros.
De multaj jaroj Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, konstante raportas pri la statistikaĵoj de la libroeldonado en Esperanto. Ni petis lin rakonti pri siaj observoj. La konkludoj ne estas nur malesperigaj. ”La papera merkato ĉiam restos konsiderinde granda, ja la moderna tekniko ebligas moderpreze eldoni eĉ etkvante”, li diras.
La libroservo de UEA baldaŭ fermos siajn pordojn en Roterdamo, sed supozeble plu funkcios aliloke.
Libera Folio: Vi de multaj jaroj sekvas la statistikon de libroeldonado en Esperantujo. Kial vi opinias tion grava indiko?
Aleksandr Korĵenkov:– Esperantujo estas malfacile mezurebla, kaj iuj el niaj entuziasmuloj preferas ne faktojn, sed fantaziojn pri miloj kaj milionoj, pro tio mi ĉiam atentis tiujn nemultajn objektivajn nombrojn, kiuj estas je publika dispono: la membronombrojn de UEA kaj asocioj, la aliĝintojn al UK kaj aliaj kongresoj, la eldonkvantojn de libroj kaj gazetoj kaj tiel plu. Inter tiuj mezureblaĵoj estis ankaŭ la ĉiujara statistiko de la Esperanta libroproduktado, kiun Vilmos Benczik kompilis por sia revuo Hungara Vivo surbaze de la rubriko “Laste aperis” en la revuo Esperanto.
– Pro la ĉeso de Hungara Vivo en 1990 la evoluo de nia libromerkato ne plu estis facile observebla, kaj mi decidis daŭrigi la projekton de Vilmos en La Ondo de Esperanto, refondita en 1991. De tiam niaj abonantoj, kaj poste ankaŭ la legantoj de nia novaĵretejo, povas esti informitaj pri ĉi tiu temo.
Ĉu ”Laste aperis” estas fidinda bazo por tia statistiko?
– Neniu absolute fidinda bazo ekzistas, ĉar en Esperantujo mankas institucio ricevanta “devigan ekzempleron” de ĉiu nova libro (nun ankaŭ je ŝtata nivelo tio ne bone funkcias), kaj dum la jaro en “Laste aperis” (LA) estas registrataj ĉiuj surpapere aperintaj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro. Nature, tia statistiko estas facile kritikebla, kaj dum tri jardekoj mi aperigas komence de miaj statistikaj revuoj proksimume tiun klarigon, kiun vi tuj legos, nome:
Aleksandr Korĵenkov en la 23-a de majo iĝas 65-jara.
– Unue, la libroservo de UEA vendas ne ĉiun novan Esperanto-libron, kaj en LA ne ĉiam aperas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por enlandaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj etkvante eldonitaj broŝuroj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonacas en siaj kluboj kaj renkontiĝoj. Same mankas en “Laste aperis” kongreslibroj, programbroŝuroj kaj jarlibroj, kiuj estas eldonataj ne por vendado en libroservoj, sed por disdono al respektivaj kongresanoj kaj asocianoj. Ekzemple, la ĉefa libronovaĵo de l’ pasinta jaro – la duvoluma plena poezia verkaro de Marjorie Boulton – ne estas aĉetebla en la Roterdama libroservo, ĝi mankas en LA, kaj do ĝi ne estis konsiderita en mia statistiko por 2022, kaj EAB okupas en la statistiko por 2022 malpli altan lokon ol ĝi devintus okupi.
– Due, en LA estas registrataj pluraj libroj, eldonitaj antaŭ jaroj, sed ekvenditaj de UEA en la koncerna jaro, ekzemple, ĉar la eldoninto forgesis sendi specimenon al Roterdamo. Tio povas doni misan bildon pri la revuata jaro, sed la resuma statistiko por pluraj jaroj glatigas la fluktuadon kaj fidinde vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.
– Trie, ekster la statistiko restas la bitlibroj, kiujn oni ofertas en la virtuala mondo sen zorgi pri papera eldono por ne pagi la kostojn de presado kaj ekspedo. Ekzemple, dum la tri lastaj jaroj ni eldonis nur unu paperan libron (“Enkonduko en la morfologion de Esperanto” de Ryszard Rokicki), sed ni produktis plurajn bitlibrojn kaj 12 ĉiusezonajn almanakojn (pli ol 500 paĝoj ĉiujare).
– Sed la vivo estas tia, kia ĝi estas, kaj dume mankas pli fidinda statistika bazo ol la neprefekta LA, do mi uzas la okazon por esprimi dankon al Ionel Oneț pro la daŭra prizorgado de ĉi tiu rubriko.
Kiajn tendencojn en la evoluo vi trovis plej rimarkindaj dum la lastaj jaroj?
– Mi ne bone scias, kiuj jaroj estas la lastaj. Se temas pri la lastaj 32 jaroj, dum kiuj mi okupiĝas pri ĉi tiu projekto, du tendencoj estas klare videblaj:
– Unue, la nombro de libroj klare malkreskas: dum la lasta jardeko de la 20-a jarcento averaĝe aperis 210 libroj jare, dum la unua jardeko de la 21-a jarcento la averaĝo estis 191 libroj, kaj en la jardeko 2011–20 – nur 146 libroj jare, kaj dum la du komencaj jaroj de la nuna jardeko – nur 103.
– Due, la evoluo ne samas en ĉiuj ĝenroj. Plej reduktiĝis la nombro de la libroj sciencaj (sen sociaj sciencoj kaj lingvistiko) kaj teknikaj. Vidu mem: 182 libroj en 1991–2000, 93 en 2001–10, kaj nur 33 en 2011–20. La falo de ĉirkaŭ 18 libroj jare ĝis nur tri estas preskaŭ katastrofa. La beletro reduktiĝas malpli draste, kaj la nombro de libroj pri politiko, historio, filozofio kaj socio eĉ kresketis, ĉefe, danke al la entreprenemo de Vilhelmo Lutermano.
Kiuj estas la plej aktivaj eldonejoj en la lasta tempo?
– Ha, jes, mi ja ĵus menciis Lutermanon. Dum la 13-jara periodo 2008-2020 lia eldonejo MAS (Monda Asembleo Socia) 11 fojojn estis la plej aktiva Esperanto-eldonejo en la mondo pro amasa eldonado de politikaj kaj sociaj verkoj de maldekstraj aŭtoroj, foje ankaŭ de beletro. Anstataŭ nomi pliajn eldonejojn, mi kopias la koncernan tabelon el mia resumo por 2022.
Libroj eldonitaj en la jaroj 1991–2022
Kvanto de titoloj
MAS (Francio)
219
UEA (Nederlando)
168
Libro-Mondo (Pollando)
163
Mondial (Usono)
161
FEL (Belgio)
148
Fonto (Brazilo)
148
Impeto (Ruslando)
135
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
125
Edition Iltis (Germanio)
116
La Branchetière (Francio)
90
Libroj eldonitaj en la jaroj 1991-2022
Kvanto de paĝoj
Mondial
33 150
MAS
32 366
FEL
28 749
Fonto
24 473
Libro-Mondo
22 925
KAVA-PECH
21 907
Impeto
21 332
UEA
21 160
Sezonoj (Ruslando)
14 673
AEP (Svisland)
12 789
Kiuj iam aktivaj eldonejoj malaperis aŭ iĝis malpli aktivaj? Kiuj novaj eldonejoj aperis?
– Plej multaj Esperantaj eldonejoj estas privataj, ili povas malaperi, se la fondinto forpasis, maljuniĝis, perdis intereson pri la eldonado (aŭ pri Esperanto). Pro la unua kaŭzo malaperis, ekzemple, la elstaraj eldonejoj Edition Iltis (R. Haupenthal), Ludovikito (Itô Kanzi), ankaŭ Arizona Stelo” (E. Grobe) kaj W. Nüesch, pro la dua lastatempe malaktiviĝis MAS (V. Lutermano) kaj “La Blanchetière” (A. Cherpillod), kaj pro la tria “Pro Esperanto” (H. Mayer), KLEKS (G. Handzlik) k. a.
– Cetere, MAS ja estas relative nova eldonejo, ĝi fondiĝis en 2008 kaj ĝis 2021 eldonis 219 libr(et)ojn. Al la novuloj apartenas ankaŭ la elstara “Mondial”, inter kies 161 eldonaĵoj LA registris pli ol 40 numerojn de “Beletra Almanako”. En la nuna jarcento ekfunkciis ankaŭ “Espero” (Slovakio), “Horizonto” (Japanio) kaj “Libera” (Belgio) kiu dum sia nur kvinjara aktivado surmerkatigis tridekon da paperaj libroj kaj plurajn bitlibrojn. Atentindas la eldonado en Pollando, kie per kunlaboro de Bjalistoka Esperanto-Societo, “Ars Libri” kaj “Libro-Mondo” aperas multaj interesaj libroj.
Ĉu nuntempaj eldonejoj de Esperantaj-libroj estas pli aŭ malpli aktivaj ol iliaj antaŭuloj?
– Nun nemultekosta komputilo kaj kelkaj programoj sufiĉas por komposti, redakti kaj enpaĝigi libron, sendi ĝin rete al provleganto, korekti kaj retsendi al presejo, kiu povas presi eĉ malgrandan stokon kontraŭ modera prezo. Sed malgraŭ tiu facileco neniu nuna Esperanto-eldonejo superas la legendan Parizan eldonejon “Hachette”, kiu antaŭ pli ol cent jaroj dum 14 jaroj (1901–14) eldonis ĉirkaŭ 350 librojn – averaĝe 25 librojn ĉiujare.
Kiuj specoj de libroj estas plej aktive eldonataj, ĉu tradukoj aŭ originalaĵoj, ĉu beletraĵoj aŭ fakaj libroj?
– Preskaŭ ĉiam plej multas libroj originale verkitaj en Esperanto, sed beletraj tradukoj estas pli multaj ol la originalaj beletraĵoj. Vidu la tabelon kaj juĝu mem.
Kiaj estas viaj atendoj pri la plua evoluo de la Esperanta libroeldonado kaj libromerkato en la proksimaj jaroj?
– Mi ne estas prognozisto, estas mi esperantisto. Sed mi ja devas iel respondi. Unue, mi respondas formale: LA estas nur ofertolisto de la libroservo de UEA, troviĝanta en la Centra Oficejo de UEA, kiu probable estos fermita. Mi ne scias, ĉu kaj kiel la libroservo poste funkcios – onidire E@I reprenos tiun taskon, same kiel ĝi reprenis la kongresorganizadon.
– Due, se temas ne pri mia statistikado, sed pri la eldonado mem, mi supozas, ke dum kelkaj proksimaj jaroj la paperlibra eldonado daŭros proksimume je la nuna nivelo, kaj la bitlibra eldonado kresketos. Kiel statistikanto mi konstatis, ke la paperaj libroj iĝas pli ampleksaj, kaj ke broŝuroj proporcie okupas malpli grandan sektoron ol antaŭe – ja nun ofte sufiĉas bita publikado en blogo, tuj legebla por interesatoj anstataŭ presita broŝuro kies sendokosto superas la produktokoston.
– La papera merkato ĉiam restos konsiderinde granda, ja la moderna tekniko ebligas moderpreze eldoni eĉ etkvante, kaj ni havas sufiĉe da entuziasmuloj, kiuj mem eldonos siajn proprajn verkojn, nomante sin verkistoj kaj eldonistoj, sen pensi pri la debito kaj stokado.
Kiujn kvin librojn el tiuj, kiuj laste aperis, vi ŝatus ricevi por via biblioteko?
– Respondo 9. Vi ja scias, ke oni nomas min manietulo pro tio, ke mi dum tri jardekoj kalkuladas librojn, kiujn mi neniam vidis, nek vidos. Tio estas trafa difino de mia statistika projekto. Sed kredu, ke plurajn el tiuj libroj mi ne nur vidis, sed ankaŭ legis, kaj kelkajn eĉ studis.
– Feliĉe, ni jam havas en BibLO (Biblioteko de La Ondo) eble la plej legindan libron, kiu laste aperis, kvankam ne “Laste aperis” – la jam menciitan poemaron Unu animo homa de Boulton, sed se temas pri kelkaj lastaj jaroj, mi devas konsulti mian dezirliston kaj redukti ĝin de trideko da titoloj al kvino, kombinante la utilon kaj plezuron.
– Por nia historiesplora kaj enciklopedia laboro ni ŝatus, ke je nia dispono estu Historio de la Akademio de Esperanto de Carlo Minnaja kaj En la mondon venis nova lingvo (Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins). Kaj por trankvila legado mi elektus du poemarojn, Rev-ene de Miguel Fernández kaj Konflikto de la Epokoj de Edwin de Kock. Ĉu ion tradukitan? Nu, eble, Vivo de homo de Giuseppe Ungaretti, kiun tradukis Nicolino Rossi.
La komitato de UEA dum la lastaj jaroj iĝis ĉiam pli pasiva. La diskutoj estas letargiaj kaj preskaŭ ĉiuj proponoj de la estraro estas aŭtomate akceptataj. UEA nun spertas krizon de identeco, skribas komitatano Hans Becklin en vidpunkta artikolo. ”Per tia drivado oni malfacile aligas novajn membrojn”, li argumentas.
La komitato de UEA kunsidas en 2018.
Lastatempe en Libera Folio aperis artikolo pri manko de aktiveco en la Komitato de UEA. Mi opinias, ke tion ĉi kaŭzas du malsamaj tendencoj en la asocio — koncentrismo kaj drivado. Ambaŭ tendencoj igas la asocion malfacile stimulebla.
Ne estu surprizo, ke UEA en 2023 spertas krizon de identeco. Ĝi projektis por si galopantan agadon en la reto, sen la brido de granda stabo, fizika oficejo, kaj kun administraj elspezoj superantaj la enspezojn. Tiun estontecon prezentis antaŭa estraro antaŭ 2017, ne sen iom da kontraŭstarado fare de la Komitato. Grandparte, tamen, la kritikoj estingiĝis fronte al la sentata minaco de daŭrigo laŭ la samaj kondiĉoj.
Tiel estiĝis, ke jaron post jaro, la Komitato ricevas de la estraro planojn por renovigo kaj, pripensinte ilin, akceptas la novan kurson. Oni akceptis la redukton de la stabo, la fordonacon de la Biblioteko, la eksterigadon de la Kongresa Fako, kaj la forvendon de la ĉefa sidejo. Ne estas klare al tiu ĉi komitatano, kion oni devos malmunti plu antaŭ ol instali la novaĵojn, sed ŝajne pliaj paŝoj necesos, laŭ la raportoj de la estraro.
Hans Becklin.
Rimarku la direkton. La estraro (kunlabore kun la Ĝenerala Direktoro kaj la Komisiono pri Financoj) proponas ion, kaj la komitato diskutas ĝin antaŭ ol voĉdonigi la proponon. Eĉ se tiu ĉi tendenco delonge ekzistas en UEA, ĝi ne estas nepre antaŭvidata en ĝia statuto. “Al la Komitato apartenas ĉiuj kompetentecoj en la Asocio, kiuj ne estas rezervitaj, laŭ la leĝoj aŭ la Statuto, al aliaj instancoj.”
La laboron faru la estraro laŭ la ĝenerala agado difinita de la Komitato. La afero ja funkcias tiel en la nuno – sed kun la antaŭa paŝo, ke malmultaj proponoj pri la estonteco venas al la Komitato sen la antaŭa aprobo de la estraro. Reage al tiuj estraraj proponoj, konkurantaj rezolucioj aperas, sed ilin markas konservemo, neado al novo favore al nuno.
Mi demandas min, ĉu la estraro de UEA tro kondukas la asocion, inkluzive ĝian Komitaton. Ĉu ni tro multe koncentris la povon de la organizaĵo en unu organon el troŝarĝitaj volontuloj? Kio okazas, kiam tiu koncentrita povo ĉesas povi?
Pensinstiga ekzemplo estas la reteja projekto, kerna parto de la estonteco antaŭvidita de pli ol jardeko. Ĝi progresas, sed limake – nekontentige. Mi ne dubas, ke parto de la malrapida progresado fontas el malbona komunikado inter la estraroj de UEA kaj TEJO, kio estas bedaŭrinda. Sed samtempe mi scias, ke parte ĝia prokrastado fontas el jardekoj da subinvestado en la sistemojn de la asocio, kiujn unuecigi estas necese antaŭ ol povi ion ajn aŭtomatigi. Aŭtomatigado estas esenca por provizi la membrojn per la samaj servoj ĝuitaj dum jardekoj sen stabo same granda, sed atingi ĝin estas turmente malfacile.
Kelkaj povuloj en UEA ŝajne ne volas la retejon plu (ne disponigi por io rimedojn estas klasika maniero ĝin fini silente; la Jarlibro ripozu en paco), kvankam la Komitato en malofta kontraŭstaro subtenas daŭran investadon en ĝin – ne nur por ne perdi jarojn da laboro kaj milojn da eŭroj, sed ankaŭ por ne perdi la retejan strategion fiksitan antaŭ dek jaroj en Rejkjaviko.
La Komitato petis ĝisdatigon – kaj eventuale eĉ montron de la sistemoj – en sia lasta kunveno. Responde al tio, mi kredas, ke la Estraro ne “informadas la komitatanojn de tempo al tempo pri la evoluo de la laboro”, almenaŭ ne same multe, kiel mi ŝatus. Tio ne devus esti mortiga bato, sed la nuna Komitato scias nur reagi kaj respondi. UEA eble tro koncentris sian povon en la estraron – kaj nun, dresite tiel, la Komitato ne scias kiel gvidi la asocion eĉ altnivele, kiel ĝi devas.
Ne miskomprenu min – koncentrismo povas esti bona fenomeno. Fakte, UEA tra sia historio ofte estis malrapidigita de mankanta ekzekutivo – aparte en la epoko de poŝta komunikado, kiam eĉ la estraranoj devis plurajn monatojn korespondi kaj plani antaŭ ol fari ion ajn. La Centra Oficejo tiam rolis esence por vivantigi la asocion – por pansi la mankon de altnivela strategio per kompetenta taktiko en la plenumado de servoj kaj propagandado.
Sed UEA ne plu havas tian Centran Oficejon, kian ĝi havis de post la dua mondmilito ĝis la komenco de la nuna jarmilo. Grandiozaj kaj multekostaj lobiadoj ne plu estas por rekonigi Esperanton internacie (kaj por kunigi en unu asocion plej diversajn homojn ĉirkaŭ unu celo). UEA-kontoj, kvankam foje movade utilaj, ne estas same nemalhaveblaj en epoko de bitbankoj ĝirantaj kontraŭ kurtaĝo minimuma monon de Roterdamo al Rio-de-Ĵanejro kaj reen. Delegitojn oni malofte konsultas aŭ eĉ pripensas konsulti, ne nur pro sociaj ŝanĝoj sed ankaŭ pro la malaperinta jarlibro.
Restas en la kripto kelkaj malmumioj. La revuo Esperanto aperas akurate kaj tutkolore, sed foje enhavas nur unu aŭ du aferojn antaŭe ne diskonigitajn alimaniere (ne eblus solvi tiun ĉi problemon sen grandaj klopodoj ne publikigi asociajn novaĵojn ĝis post la apero de la revuo, kio estus troa kompliko kaj prioritatigo de la malĝusta informilo).
Libroservo daŭre estas por multaj necesa –kvankam la bezono legi hejme por ekzerciĝi Esperante ne plu encentras, kiam homoj je ĉiu horo babilas Esperante en diversaj Telegramgrupoj kaj Zoom-ĉambroj. Simile, Universalaj Kongresoj fariĝas por multaj eĉ pli granda lukso, ĉar ili ne plu monopolas fronte al vere internaciaj eventoj en la reto.
Mi nomas tiun ĉi fenomenon drivado. UEA ne prioritatigas aferojn, sed ŝajne pretas plu konservi kaj eĉ modernigi aferojn, kiuj pli-malpli funkcias. Mi konsentas, ke tiel oni povas kontentigi la jamajn membrojn, kiuj jam sidas sur la floso. Eble ili eĉ pretas mone subteni la karan asocion per io aldona al la jarkotizo. Sed per tia drivado oni malfacile aligas novajn membrojn; el la bordo estas evidente, ke la fluo ĝin puŝas. Oni demandas: kial UEA ekzistas? Kien ĝi iras? Per kio ĝi provizas siajn membrojn?
Laŭ la nuna praktiko, la estraro devas respondi al tiuj ĉi demandoj kaj ellabori praktikan planon. Eĉ se la komitato volus helpi, en la praktiko ĝi ne kapablas tiel altnivele sen unue ekzerciĝi pri aferoj signife malpli gravaj (en komisionoj kaj laborgrupoj, ekzemple). Ni akceptu la koncentritan povon kaj fidu la estraron; ĝi certe plej bone komprenas la dinamikon, eĉ se neperfekte, por proponi planon. Tiam la komitato ĝin ekzamenos kaj modifos laŭ sia kompetento.
Plaĉus al mi vidi maksimume tri prioritatojn, el kiuj unu nepre estu la pligrandigo de la membraro de la asocio. Por solvi tion, estos necese ĉesigi la drivadon. Eĉ se homoj volas vidi pli da ekstera agado por antaŭenigi Esperanton, malmultaj aliĝos nur por subteni tion – oni spertas la ekonomike konatan fenomenon parazitismo: lasi la aliajn pagi por io dezirata. Tion UEA bone konas – ĝia celpubliko estu unuavice jamaj Esperantistoj, kiuj certe nombre superas la membraron de la asocio.
Esperanto-Asocio de Britio lanĉas samtempe du versiojn de unu libro, la malutopiaĵo Little Brother, verkita de Cory Doctorow. La du tradukoj de Edmund Grimley Evans nomiĝas Malgranda frato kaj Malgranda sibo. Kion tio signifas kaj kial? Tim Owen klarigas.
Ĉio komenciĝis en la reto. La originalan tekston verkis Cory Doctorow, kaj li donis al ĝi rajtigilon de Krea Komunaĵo. Laŭ la vortoj de Edmundo Grimley Evans, tio “instigis al tia eksperimentado”.
Edmundo do tradukis la tekston seks-neŭtrale, kaj enretigis ĝin, sub la tiama titolo Malgranda gefrato. Aperis la unua ĉapitro la 24-an de januaro 2020; de la 7-a de februaro ĝis la 10-a de aprilo publikiĝis du novaj ĉapitroj ĉiuvendrede.
Tiu ĉi reta versio uzis ri anstataŭ li kaj ŝi, kaj forĵetis tradician seksisman lingvaĵon. Ĝi havis ankaŭ lertaĵon aldonitan de Edmundo: per formularo eblis agordi la lingvaĵon laŭ sia prefero. Senŝanĝe la teksto uzis ri anstataŭ la tradiciaj li kaj ŝi; sibo, sibiĉo kaj sibino anstataŭ frato kaj fratino; kaj simile.
La formularo proponis ankaŭ plurajn aliaj paradigmojn, elekteblajn per butono. La agordaĵoj titoloĝis: Rekomendite (uzo de ri kaj neologismoj); Seksisme (do, tradicie); Klasika-Riisme; Ge-Riisme; J-Riisme; E-Riisme. Kaj se neniu el tiuj kontentigis, eblis proponi siajn proprajn formojn por la diversaj substantivoj, kiuj aperas en la teksto.
Elektinte uzi ri anstataŭ li aŭ ŝi, Edmundo devis poste decidi, kiujn neologismojn proponi. Li raportas en la antaŭparolo de Malgranda sibo, ke li “kalkulas 16 komunajn vortojn, kiuj en tradicia lingvaĵo malsimetrie kaj kontraŭlogike indikas iĉon, kiam ili aperas sen sufikso, sed inon en simila rilato, se oni aldonas tiun sufikson”.
La sekvajn, post multa cerbumado, li enkondukis en la teksto de Malgranda sibo:avilo (avo); pamo (patro), onco (onklo); sibo (frato), kuzeno (kuzo); fizo (filo); eŝo (edzo); ĉiko (knabo); sioro (sinjoro). Bubo restis senŝanĝe, sed estas uzata seksneŭtrale.
Neologismoj en Malgranda sibo.
Tio estis projekto pure persona de Edmundo, kaj li prilaboris ĝin tutsole. Poste venis la ideo eldoni la libron du-versie: mi ne ĝuste memoras, kiu inter ni du proponis tion al la alia. Ni kontraktis kun la agento, kaj ĵus lanĉis la librojn, kiujn eblas aĉeti malmultekoste ĉe diversaj retbutikoj kiel Amazono.
En la nuna epoko reagoj plej ofte venas per simpla alklako, ne per komento. Plej multaj venis en la Facebook-grupo (Duolingo and Other) Esperanto Learners: el 65 nur unu estas negativa.
Kiam mi komencis respondi al Libera Folio, ankoraŭ ne estis negativa komento, sed intertempe aperis unu: “
Til hodie li tot afere sembla a me íncredibil e til nu nequí crede me. Ma it vermen evenit! It esset un del unesim callid dies del verne. Yo promenat con mi max bon amica Regina a nor comun favorit loc al rive del fluvie Havel. Ta stat un banca e noi tre amat seder e regardar al rive. Noi posset vider li botes e observa li homes. Apu li banca esset un old dom. Yo nequande hat videt ta un person. Fórsan it esset ínhabitat. Circum li dom esset un bass palissade e un densi haga. Del banca noi posset vider un joli portale con un arc ex roses. Sovente yo e Regina hat fantasiat quí vell habitar in li dom. Mi favorit idé es que un princessa es captet in li dom e atendet su prince, qui va líberar la.
It ne es lontan de nor hem. Per nor bicicles it esset solmen deci-quin minutes a ta e pedes un hor. Li max bon témpor por seder ta esset li crepuscul. Yo tre ama li luce del crepuscul in ti loc. It es quasi magic. In ti véspere noi mem prendet con noi alquó por manjar. Noi volet regardar li descension del sole. Noi conversat pri important temas quam li scola, quant stult púeros es e mi 15-im anniversarie. It es vermen un desfacil decision con quant amicas e amicos yo va celebrar it e qui yo va invitar. Adminim tande it esset un imporant question por to. Yo ancor ne posset saver que pos ti-ci véspere yo ne vole plu festar quocunc.
Ma in ti véspere li luce esset vermen special. Noi ja posset vider li plenlunie, benque it esset ancor clar. Yo esset totmen perdit in mi pensas quande subitmen Regina criat a me: „Conny regarda ti-ci strangi mann!“ Yo avigilat me quasi ex un somnie. Regina ridet: „Terra a Conny! Esque tu denov revat que tu es li princessa in ti old dom?“ Yo rubijat un poc, ma tande yo perceptet li strangi mann.
Il havet circa 50 annus e grisi capilles e un long barbe. Il portat un strangi antiqui chapel, un verdi pantalon e un yelb pulovere. Il eat detra noi vers li old dom.
Regina dit e ridet: „Fórsan il es tui prince!“
Li mann perceptet que noi observat le. Il subridet e regardat nos fixmen.
Regina incolerat e criat al mann: „Pro quo tu regarda a noi talmen? Esque tu es mut o perversi?“
Li mann eat quelc passus vers noi: „Bon véspere yun damas. Vu vermen aspecte ravissent.“
Yo e Regina ridet. Mi max bon amica dit: „Esque tu es alienat o ebriat?“
Il ne reactet, ma dit: „Yo es cert que yo posse reciver un bon precie por vu in li mercate de Gegova V!“ Il rided sordidmen.
Yo nu es vermen timentat. It semblat a me que il es alienat e fórsan mem dangerosi. Yo chucocat a Regina: „Lass nos fugir! Noi es fórsan in dangere!“
Ma Regina solmen ridet e criat: „Yo ne time idiotes quam tu! Tu have un grand bucca e in tui fantasie tu es li rey, ma in li realitá tu es un nequó. Null fémina interessa se a idiotes quam tu.“
Yo chucocat a Regina furiosimen: „Pro quo tu provoca le? To ne es un bon idé!“.
Li strangi mann reactet calmen e respondet: „Tu save nequó e to es dulci. Gergovia V atende me yun dames. Yo deve ear. E si vu have corage, vu posse acompaniar me, tu bell capreol con li brun ocules!“
Yo pensat que il es vermen folli, ma yo nu esset convictet que il ne es dangerosi e pro to yo anc devenit plu corageosi e questionat pro curiositá:
„Ú es Gergovia V?“ Nu Regina e me ridet juntmen. Il esset vermen drolli e noi juit mocar le.
„O li timid capreol con li long blond capilles posse anc parlar. Gergovia V es ta!“ Il puntat per su index-fingre al portale con li roses. Noi ambi ridet sonorimen.
„Yo deve ear mi yun damas! Li porta ne es apert tre long.“ Il marchat vers li portale. Noi expectat que il vell ear directmen contra li palissade. Nu il stat directmen avan li arc ex roses. Il demettet su chapel quam salutation e dit: „Til revide in Gervogia V yun capreoles!“ Il comensat marchar al portale e noi ridet, ma noi strax cessat rider quande noi perceptet que il hat desaparit in li portale. Subitmen li mann ne esset plu visibil. Yo frictet mi ocules e li bocca de Regina esset ancor apert.
„Esque tu ha videt to, Conny? Quo evenit?“, Regina criat con un grand surprise in su sonori voce.
„Yes, to es íncredibil. Fórsan to esset un tric e li mann es un magico?“, yo respondet.
Regina saltat del banca e curret al portale e dit: „Noi va trovar li veritá bentost!“
Yo esset ancor rigid pro li choc e ne posset mover tant rapidmen e ne havet un bon sentiment quande Regina aproximat se li portale. Li plenlunie brilliat in ti moment ínhabitualmen fort. Yo advertit Regina: „Ples ne ear al portale! To es dangerosi!“
Ella brevimen regardat e subridet a me, ma continuat su via. Ella dit: „Yo vole solmen vider ú tui magico se cela. Il certmen es intra li haga!“ To esset su final paroles. Subitmen aparit un brasse ex li nequó. Con grand horrore yo videt que li brasse ex li portale captet la e tirat mi max bon amica in li nigri fore del apert portale. Yo audit li cri por sucurse de Regina e li maliciosi rision del strangi mann.
Subitmen omnicos esset calm e Regina ne esset plu ci. Yo criat e prendet mi bicicle e fugit ad hem tam rapidmen quam possibil por aportar sucurse. Mi genitores informat li policie, ma Regina restat desaparit.
Comprensibilmen li policie ne credet me. Li portale esset cludet e li policie descovrit nequó in li proximitá del dom. Li policie informat nos que li proprietario del dom hat desaparit ante du annus sin tracies e su familie ne suciat se pri li dom. Yo descrit li strangi mann al policie, ma to ne havet alquel resultate. On ne conosset li mann. On examinat me ca yo hat prendet drogues, ma certmen yo nequande ha fat to. Finalmen on dit que yo havet un choc e pro to yo ha imaginat me li strangi mann. On concludet que Regina esset raptet de un foren criminard. On serchat la in li tot de Europa, ma on ne trovat la.
Yo crede que ella es raptet de ti strangi mann a un loc, quel nómine es Gergovia V. Ma un loc con un tal nómine ne existe sur li terra. Advere in mi somnies yo sovente incontra li strangi mann e il questiona me chascun vez quande yo va venir a Gergovia V. Sovente yo avigilat me criante. Mi genitores nu desira que nor familie transloca a un altri cité por que yo posse denov viver un normal vive, ma yo dúbita que to es possibil. Fórsan it es qualmen li mann ha dit in mi somnies: Gergovia V anc atende me! E yo es cert que Regina nu es in ti loc e yo senti me culpabil que yo fugit e ne posset auxiliar mi max bon amica.
Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.
Nur dek mesaĝoj aperis en la reta diskutejo de la komitato de UEA dum la pasinta aprilo. Tiu estas malrekordo dum la trijara ekzisto de la nuna retlisto, kiu estis starigita en majo 2020 por anstataŭi la malnovan diskutejon ĉe la servo Yahoo, kiu ĉesis funkcii.
Dum la lastaj tri jaroj aperis mezume 76 meŝaĝoj monate en la komitata diskutejo. En periodoj de vigla diskutado la monata kvanto de mesaĝoj variis inter 100 kaj 150, kaj en aŭgusto 2020 ĝi atingis 195. En tiu tempo estis diskutata interalie raporto pri “financa resanigo” de la asocio.
Nun alvenis tempo por realigi la ĉefan parton de tiu “resanigo”, nome la vendon de la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg 176, sed la okazaĵoj ĉirkaŭ la Centra Oficejo ŝajne ĉesis interesi la komitatanojn. Ĉia diskuto en la komitata retlisto ŝrumpis, kaj en marto 2023 atingis la absolutan malrekordon de nur 10 mesaĝoj dum la tuta monato.
Preskaŭ ĉiuj mesaĝoj estis rutinaĵoj sen rekta rilato al la laboro de la komitato. Plej konkreta estis mesaĝo de Renato Corsetti, kiu agitis por “valorigi la 26-an de julio kiel tagon de Esperanto”.
Temas pri la ne aparte realisma ideo, ke Unesko povus deklari la apertagon de la Unua Libro internacia tago de Esperanto.
Al la mesaĝo de Renato Corsetti respondis prezidanto Duncan Charters:
Afiŝo por diskonigi la proponatan internacian “Esperanto-tagon”.
– Ni tre dankas la iniciaton de la laborgrupeto, kun la bela afiŝo. Kiam li estis Estrarano, Trezoro multe laboris por antaŭenigi la ideon peti tiun deklaron de Unesko. François [Lo Jacomo] entuziasme transprenis la laboron ĉe Unesko. Ju pli ni multflanke strebos antaŭe por vidigi la Tagon, des pli ni prepariĝos por la momento kiam ni estos pretaj prezenti la proponon al Unesko.
Renato Corsetti atentigis, ke lia alvoko ne aktivigis la komitatanojn:
– Dankon, Dunkan, pro la subteno. Ni provas helpi François, sed sen la helpo de la komitatanoj kaj de la landaj asocioj ni ne povos atingi multon, sed ni provas.
Tre granda parto el la mesaĝoj en la komitata diskutejo estas verkita de manpleno da personoj. El la entute 2 683 mesaĝoj aperintaj en la retlisto dum la pasintaj tri jaroj, Renato Corsetti verkis 304, Stefan MacGill 298, Aleks Kadar 190 kaj Fernando Maia 147. Sume tiuj kvar personoj respondecis do pri 35 procentoj el la mesaĝoj.
La mesaĝoj de MacGill grandparte estas EKO-cirkuleroj, kiuj estas amase sendataj al multaj adresoj. Ĝenerale la komunikado en la komitata listo grandparte estas unudirekta. Malofte okazas tie diskuto pri temoj, pri kiuj disputas la cetera esperantistaro.
Tipa ekzemplo estas la decido de la estraro de UEA kongresi en Tanzanio. Nek antaŭ la decido, nek post ĝi aperis en la komitata listo ajna diskuto pri la meritoj kaj malmeritoj de la kongreslando, kie samseksemuloj estas konsiderataj krimuloj.
La decido pri la kongreslando estis diskonigita en EKO-cirkulero kun la aldona atentigo: “Tutpaĝa bilda prezento pri la bestoj en Tanzanio en la PDF. Indas rigardi!”
La Centra Oficejo estas vendata, sed aĉetanto mankas.
Pri la ĉefaj nunaj defioj de UEA – la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko, la libroservo kaj la baldaŭ dekjariĝonta reteja projekto – neniu vorto aperis dum longa tempo. La lasta tiutema mesaĝo estis sendita de la estraro la 8-an de januaro 2023, reage al demandoj senditaj de Libera Folio.
Tiam eblis ekscii, ke “la Estraro serĉadas” novan hejmon por la biblioteko Hector Hodler, la libroservo “seninterrompe funkcios”, ĉar la libroservisto Ionel Oneţ “konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn”. Pri la sorto de la domo en Nieuwe Binnenweg la estraro povis informi nur, ke ĝi ja estas vendata, sed ne estis trovita aĉetanto.
Tiuj mankohavaj informoj vekis nenian reagon ĉe la komitato, kaj post tiam nenio estis dirita en la komitata listo pri tiuj gravaj temoj.
Eĉ pli forgesita estas la reteja renovigo, por kiu UEA en decembro 2022 decidis buĝeti pliajn 18 000 eŭrojn. Pri tiu temo ŝajne nenio entute estis dirita en la komitataj diskutoj post junio 2022, kiam Martin Schäffer raportis, ke “la laboroj multe progresis”, sed ke TEJO ricevos plian pagon nur kiam la fina rezulto estos liverita laŭ la kontrakto. Tiu informo vokis nenian reagon.
Eblus konkludi, ke la supera organo de UEA simple ne interesiĝas pri la defioj kiujn la asocio alfrontas. Tiel tamen ne estas, laŭ Duncan Charters, prezidanto de UEA:
Laŭ prezidanto Duncan Charters aktivas “neformalaj laborgrupoj”, eĉ se tio ne videblas en la komitata diskutejo.
– Laŭ mia perspektivo, okazas multe da preparlaboro pri kiu la Komitato certe aktive engaĝiĝos en la venontaj unu-du monatoj prepare al la kunsidoj de la UK. Efektive la gravaj temoj reliefiĝos interalie en la strategia planado pri kiu mi kaj multaj aliaj preparadis la vojon. Ni preparas la enketilon por sondi la opiniojn de ĉiuj esperantistoj tra la mondo pri niaj vojoj al la estonteco. Tio estas konata. Se la Komitato “ripozas” aŭ ne havas specifajn plendojn nun, ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge! Tamen pri difinitaj temoj laboras neformalaj laborgrupoj. Ankaŭ la rezultoj de tio montriĝos post nelonge.
En majo ĝis nun aperis nur unu mesaĝo en la komitata diskutejo. Ĝi estas la rutina EKO-komuniko, dissendita de Stefan MacGill.
TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
Šventoji estas feria urbeto ĉe la bordo de la Balta Maro, en la okcidento de Litovio. Ĝi troviĝas 12 kilometrojn norde de la urbo Palanga.
Je la 23-a de aprilo, Albert Stalin Garrido, prezidanto kaj respondeculo por kongresoj de TEJO, faris publikan prezenton pri IJK 2023 kaj 2024. Li prezentis detalojn pri IJK 2023 en Italio, kiu jam havas 150 aliĝintojn. Sed la plej grava novaĵo venis je la fino de la prezento, kiam li anoncis kie okazos IJK 2024.
– Mi havas la plezuron anonci ke la gastigurbo de IJK 2024, la Internacia Junulara Kongreso 2024, estas Šventoji, Litovio.
Dum kelkaj semajnoj okazis vigla debato ene de TEJO pri la loko de IJK. Iuj diris ke IJK jam okazis tro ofte en Eŭropaj landoj kaj volis subteni la movadon en Afriko per kongreso en Tanzanio. Sed aliaj kontraŭis la ideon okazigi IJK kune kun UK, ĉar tiel IJK iĝus kvazaŭ junulara programo de UK.
Garrido diris ke li kredas ke ”ĉiuj vere anticipas” la elekton kaj ke la 80a IJK estos ne nur la unua en Litovio, sed la unua en la balta regiono. Sed li rifuzis klarigi kial oni elektis Litovion anstataŭ Tanzanio:
– Ni ne vere povas malkaŝi la informojn pri la decida procezo. Ni ne vere havas ion kontraŭ Tanzanio, sed simple vidis la kandidatiĝon de Litovio pli taŭga, kompare al Tanzanio.
Reprezentanto de Litova Esperanta Junulara Organizo (LEJO), Severija Marija, faris mallongan respondon al la novaĵo:
– Mi ege ĝojas ke IJK okazos en Litovio. Fakte, la ideo de IJK en Litovio komenciĝis kiel ŝerco, sed plej verŝajne ĝi ne plu estas ŝerco.
Alia estrarano de TEJO, Patricio Iglesias, agnoskis ke estis granda debato inter la estraranoj pri la decido:
– Estas vero ke estis granda debatado ene de la estraro, sed sendube oni devas agnoski du aferojn. Unue, Litovio havas elstaran sekcion kiu faris nekredeblan laboron, pasis el preskaŭ nenio ene de monatoj al iĝi la koro de TEJO.
– Rilate al la afrika movado, ni ankaŭ forte subtenas la okazigon de UK en Tanzanio. TEJO ege helpos organizi ĝin, estas jam en kontakto kun la afrika komisiono de UEA, kun diversaj landaj asocioj kaj sekcioj de la kontinento kaj eĉ mi pensas ke se ni forte laborus ni povus duobligi la kvanton da landaj sekcioj en Afriko.
John Magessa, komitatano A por Tanzanio, informis al Libera Folio pri sia respondo al la decido:
– Nome de JETO, ni apogas la decidon kaj bondeziras ĉion bonan al Litovio kaj ni invitas ĉiujn al mirinda UK en Tanzanio 2024 en kiu okazos tre bonaj junularaj programoj.
Libera Folio estis fondita antaŭ dudek jaroj por prilumi akutan krizon en UEA. Multo ŝanĝiĝis en la mondo de post la jaro 2003, sed krizoj konstantas. Por kio do utilas nia bulteno? Ĉu nur por fidinde kaj ripete informi, ke en Esperantujo ĉio daŭre aĉas, kiel komentis unu leganto?
La aspekto de Libera Folio en diversaj jaroj: 2004, 2007, 2013 kaj 2023.
En la unuaj jaroj de la nova jarmilo la organizita Esperanto-movado travivis unu el siaj regulaj krizoj. Temis pri konflikto inter funkciuloj de la Centra Oficejo de UEA kaj la sinsekvaj estraroj de la asocio, kies agadon multaj el la oficistoj trovis amatoreca, neserioza kaj detrua.
Dum la Universala Kongreso en Zagrebo en julio 2001 demisiis la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, kaj la direktoro de la Centra Oficejo, Pasquale Zapelli. Tuj poste demisiis ankaŭ la redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl, kiu same laboris en la Centra Oficejo.
La krizo akriĝis en 2003, kiam sian demision pro similaj kialoj anoncis la konstanta kongresa sekretario Nikola Rašić. Tiu demisio iĝis la sparko por la fondo de Libera Folio. La unua, teknike tre simpla versio estis lanĉita post nur unusemajna preparado. Ĝian arkivitan kopion eblas ankoraŭ vidi en la retejo de Kalle Kniivilä. Teknike temis pri aro da simplaj html-dosieroj, mane ĝisdatigataj. Komentado ne eblis.
La ĉefaj iniciatintoj de Libera Folio estis Kalle Kniivilä kaj István Ertl, kiuj plu laboras pri ĝi. Dum la jaroj evidente ankaŭ multaj aliaj homoj kontribuis al la evoluo de la bulteno – interalie Jan-Ulrich Hasecke, kiu dum pluraj jaroj prizorgis la teknikan flankon de Libera Folio.
Kiam la nova tekniko tion ebligis, malfermiĝis la eblo ne nur komenti la artikolojn de Libera Folio – legantoj eĉ ekhavis la ŝancon mem afiŝi ampleksajn artikolojn en la retejo. Kiel en multaj lokoj komence de la reta epoko, ankaŭ en Libera Folio la limoj de esprimlibereco kaj la respondeco de la posedanto de la platformo ne tuj estis evidentaj.
Tim Owen, oficisto de Esperanto-Asocio de Britio, rakontas pri siaj tiamaj kaj nunaj impresoj:
Tim Owen.
Mia opinio pri Libera Folio evoluis dum la jaroj, de unu poluso ĝis la alia.
Mi unue renkontis ĝin ĉirkaŭ 2009. En tiu epoko ĉiun tagon aldoniĝis novaj komentoj, kaj do la fokuson havis ne la artikoloj, sed la lavango da komentoj kutime negativaj kaj idiotaj de malpleno de regulaj kontribuantoj. Ne ŝanĝiĝis mia sinteno nelonge poste, kiam leganto afiŝis artikolon plene ofendan pri malaperinta amiko mia, en la celo supozigi, ke tiu homo du jarojn poste deklarita mortinta, estis spiono. Mi tute ne akceptis la klarigon, ke: ”ĉiuj tekstoj, kiuj aperas sur blua fono, estas neredakciaj, kaj pri ilia enhavo respondecas sole la verkinto”. Ŝajnis, ke la principo ”kia patro, tia filo” aplikiĝas, kaj mi tute ne protestis, kiam mia tiama kolego Paul Gubbins en niaj konversacioj parolis pri ”Libera Kloako”.
Iam intertempe aferoj ŝanĝiĝis. La komentoj ne plu estas tiel multaj, kaj fariĝis eble indiki sian aprobon (aŭ male) per simpla alklako anstataŭ tajpita respondo. Nun havas la fokuson la artikoloj, kutime profesi-nivelaj kaj ĉefe verkitaj tre diligente de redaktoro preta fari proprajn esplorojn, anstataŭ remaĉi aliulajn novaĵojn.
Jam dum multaj jaroj, mi opinias Liberan Folion la ĉefa kroniko (kaj sekve ĝian redaktoron la ĉefa kronikisto) de la nuna epoko por historiistoj.
Legantoj ne plu povas afiŝi artikolojn en Libera Folio – de longe ekzistas aliaj, multe pli taŭgaj platformoj por libera verkado. Komentado plu eblas, kaj la plej multaj komentantoj sukcesas sekvi la normojn de civilizita interparolo. De tempo al tempo tamen plu neeviteble aperas la demando, ĉu tiu aŭ alia komento vere estas akceptebla.
Eble parte inspirite de la diskutoj en Libera Folio, la konata hispana aktivulo Toño del Barrio en 2008 formulis la leĝon de Tonjo: ”Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo proksimiĝas al 1”. Tiu leĝo sendube validos ankaŭ rilate la diskuton pri ĉi tiu artikolo.
Li mem multfoje kontribuis al Libera Folio, interalie jam en 2005 per daŭre aktuala artikolo pri la ĉiam aktuala koncepto ”kabei”, kiu laŭ li ial ŝajnas esti prestiĝa fenomeno. Toño del Barrio trovas atentinda, ke Libera Folio senkabee daŭrigas sian laboron ekde 2003:
Toño del Barrio
Jam 20 jaroj, kiel pasas tempo! En epoko en kiu projektoj tre malofte superas du-tri jarojn, foje eĉ monatojn, kaj pacienco facile elĉerpiĝas, estas gratulinda la daŭra penado de reta revuo.
Libera Folio liveris al nia movado spegulon en kiu ni povas – kaj devas – rigardi nin, sen maskado. Profesiecan, kun vera ĵurnalisma instinkto, laŭ la reguloj de la metio: interesaj temoj, funda esplorado, trafa redaktado, eĉ atentokaptaj ĉeftitoloj. Kun spaco ankaŭ por debato, por prezenti vidpunktojn pri nia komunumo, ĝiajn celojn, direkton kaj ankaŭ ĝiajn erarojn. Libera Folio estas jam de antaŭ longe la loko kie ni objektive serĉas la evoluon de nia komunumo.
Mi fieras pri mia propra aparteno al ĝia familio, kaj konfidas ke ni kune povos festi aliajn pliajn dudek jarojn. Je via sano, Libera Folio!
La ĉefa enhavo deLibera Folio ja estas ne komentoj, sed la novaĵ-artikoloj, plej ofte – sed feliĉe ne ĉiam – verkataj de la redakcio. Kvankam la gamo de temoj dum la paso de la jaroj vastiĝis, UEA kiel la ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo daŭre restas en la centro de la atento. Evidente ankaŭ pri la evoluoj de TEJO ni dum la jaroj ofte artikolis, kaj ne ĉiam favore.
La prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, eklegis Liberan Folion jam en la komenco de sia esperantista vivo:
Albert Stalin Garrido.
Laŭ mi, Libera Folio, kiel nia ”loka” internacia amaskomunikilo, kontribuas al tio ke nia movado estas normala, vivanta socio kiel ĉiuj aliaj. Ĉu kiel adoleskulo loĝanta en malproksima lando aŭ poste kiel gvidanto de internacia organizo, mi daŭre aprezas kiel Libera Folio strebas al regula liverado de freŝaj movadaj novaĵoj, kiuj atingas preskaŭ ĉiun tavolon de nia movado kaj instigas la komunumon al viglaj diskuto kaj pripenso pri aferoj, kiuj por nia movada evoluo gravas.
La vigleco de Libera Folio evidente variis dum diversaj periodoj, kaj la statistikaĵoj de la malsamaj jaroj ne rekte kompareblas, ĉar statistikiloj evoluis kaj oni lernis forfiltri aŭtomatajn vizitojn el la ciferoj.
Ekde decembro 2016, kiam estis lanĉita la nuna versio de Libera Folio, ni publikigis preskaŭ 600 artikolojn, kiuj ricevis 9 415 komentojn. Se kalkuli arkivitajn artikolojn, kiuj ne estis transmetitaj al la nova retejo, dum la du jardekoj en Libera Folio verŝajne aperis proksimume du mil redakciaj tekstoj.
La suma kvanto de paĝomontroj ekde decembro 2016 ĝis nun estis 1,2 milionoj. Dum la lastaj jaroj la kvanto de paĝomontroj daŭre kreskas, kaj pasintjare ili atingis 211 000. Ĉi-jare ĝis nun ni havis proksimume 55 000 paĝomontrojn. La plej multaj vizitantoj dum 2023 venis el Germanio, Nederlando kaj Finnlando.
La mezuma kvanto de paĝomontroj ĉiutage estas ĉirkaŭ 500, sed la cifero facile duobliĝas, kiam aperas interesaj artikoloj. La plej populara artikolo dum 2022 estis La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion, kun proksimume kvar mil paĝomontroj. Ĉi-jare plej populara ĝis nun estis la artikolo Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto, kun preskaŭ du mil paĝomontroj.
Barbara Pietrzak, multjara kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de Pola Radio kaj eksa estrarano de UEA, trovas transforma la eblecon komenti artikolojn, kiun Libera Folio proponis al la esperantistoj en epoko, kiam sociaj retejoj kiel Facebook ankoraŭ ne ekzistis:
Barbara Pietrzak.
Gratulon pro la 20-jariĝo de Libera Folio, kies komenco kongruis kun la reta epoko, tiam malfacile prognozebla. Tuj fariĝis klare, ke la reta komunikado estas pli ĝisdata ol la tiamaj informrimedoj.
Libera Folio fariĝis tiel por meza Esperanto-parolanto centro sciiganta pri aktualaj aferoj de la Esperanto-movado, ne malofte tiklaj. Multaj krom esti pasivaj informklientoj komencis engaĝite reagi kompreninte sian subjektan rolon en la movado. Libera Folio transformiĝis en Liberan Forumon.
Nun malgraŭ lavanga disfloro de diversspeca informfluo Libera Folio sendube konservas sian primaran informrolon.
Nun eblas sekviLiberan Folion ne nur en la retejo, per retpoŝta abono aŭ la kutimaj komercaj sociaj retejoj, sed ankaŭ en Mastodon kaj en Telegram. En la Telegram-babilejo de Libera Folio partoprenanto kun la nomo Sator Arecu Moon trovis, ke Libera Folio ”stabile informas nin pri tio, ke en la Esperanto-movado ĉio estas daŭre [aĉe]”.
– Mi pensas ke Libera Folio, same kiel aliaj gazetoj pri Esperanto ne plu necesas, ĉar mem Esperanto sin elĉerpis kaj fariĝis simple artikolo en la lernolibroj pri la historio. En la efektiveco, nenia Esperanto plu estas. La mondon gajnis la angla, ĉiuj devas konfesi tion. Ĝi estas internacia lingvo en multaj sferoj, kiuj bezonas internacian komunikadon de civitanoj el diversaj glob-anguloj, inklude komputikon, medicinon, inĝenieradon, diversajn teknologiojn kaj sciencojn.
Ne ĉiuj tamen konsentas pri la fina malvenko – multaj plu legas Liberan Folion. Ankaŭ vi, se vi atingis ĉi tiun linion. Pri kio vi volus legi pli en nia bulteno, kaj kiel ĝi povus iĝi pli utila, laŭ vi?
Ĉu denove nova socia retejo por esperantistoj? Sed ĉi-foje ĝi estas ne nur por esperantistoj. Per Libroj.org eblas rakonti en Esperanto pri interesaj libroj kaj trovi aliajn legemajn esperantistojn – sed ankaŭ interrilati kun legemuloj ekster Esperantujo. Libroj.org estas parto de Fediverso, samkiel Mastodon.
Unu el la multaj vidoj de Libroj.org.
Multaj literatur-amantoj ŝatas regule noti, kiujn librojn ili legis kaj kiajn pensojn la libroj vekis ĉe ili. Iuj faras tion publike, ofte en retejoj kiel GoodReads. Sed estas alternativoj al tiaj grandaj komercaj retejoj.
La komputila programisto Neil Roberts, kiu lernis Esperanton antaŭ dudeko da jaroj kaj interalie programis la telefonan aplikaĵon por Reta Vortaro, PReVo, ĵus starigis novan forumon por legemuloj ĉe Libroj.org. Libera Folio petis lin rakonti pri la ideo malantaŭ la projekto.
Libera Folio: Kio estas libroj.org?
Neil Roberts: – Libroj.org estas socia reto por paroli pri libroj en Esperanto. Oni povas spuri sian legadon, fari komentojn kaj recenzojn pri libroj, kaj fiksi por si celon de la nombro de libroj kiujn oni legos dum la jaro. Tiel oni povas diskuti kun la aliaj uzantoj pri libroj kaj trovi sian sekvan legaĵon.
– La retejo uzas la programon BookWyrm, do Libroj.org estas parto de la reto de etaj komunumoj de legemuloj de BookWyrm. Tiel, ni esperantistoj povas havi nian angulon en la reto por paroli pri la libroj kiuj interesas nin, sed ni samtempe estas videblaj al aliaj uzantoj de la reto kaj ankaŭ povas vidi kion ili legas kaj interagi kun ili.
Kiel ĝi diferencas de komercaj servoj, ekzemple Goodreads?
– Grava diferenco por Libroj.org estas ke ĝi povas celi nur etan komunumon, kaj tial esti estrata de tiu komunumo mem. Ni povas decidi niajn proprajn regulojn por la retejo kaj ne devas submetiĝi al la reguloj de granda firmao kiu havus aliajn celojn ol la niajn. Tio estas aparte grava por esperantujo rilate al Goodreads, ĉar lastatempe Goodreads ŝanĝis siajn regulojn tiel ke oni nun devas esti “bibliotekisto” por havi la rajton aldoni libron.
Neil Roberts.
– Oni povas peti la bibliotekistojn aldoni librojn, sed ili havas plurajn petojn ĉiuminute kaj estas kvazaŭ loterio ĉu oni sukcesos aldonigi sian libron aŭ ne. Kompreneble la esperantaj libroj estas malpli konataj kaj tial ili malpli probable jam troviĝos en la datumbazo. Mi antaŭe uzis Goodreads sed mi komencis serĉi alternativojn ĝuste pro tiu problemo. Mi finlegis la esperantan tradukon de Spionoj kaj mi volis skribi miajn pensojn pri ĝi ie, sed la libro ne aperis en la datumbazo de Goodreads kaj la bibliotekistoj bezonis pli ol semajnon por aldoni ĝin.
– Krom tio, Goodreads estas posedata de Amazon, kaj certe multaj homoj preferas ne subteni tiun firmaon. Plie, laŭ mia scio la retejo estas havebla nur en la angla, dum BookWyrm havas multajn tradukojn, interalie esperantan.
Ĉu ĝi estas nur por libroj en Esperanto?
– Provizore mi elektis la politikon ke oni rajtas paroli pri libroj eldonitaj en iu ajn lingvo, kondiĉe ke oni parolas pri ili en Esperanto. Mi pensas ke interesus esperantistojn vidi kion aliaj esperantistoj legas, eĉ se la libro ne nepre estas en Esperanto mem. Se la uzantaro kreskos kaj la konumumo preferos alian regulon, ni povos ŝanĝi ĝin poste.
Ĉu jam eblas aliĝi?
– Jes! Ĉiu kiu parolas Esperanton estas bonvena peti inviton ĉe Libroj.org. La peto estos akceptita tre baldaŭ kondiĉe ke oni scipovas Esperanton. La retejo kaj BookWyrm mem ankoraŭ estas tre novaj, do povas okazi problemetoj, sed ĝi jam estas sufiĉe uzebla.
Kian evoluon de la servo vi esperas vidi?
– La programo de BookWyrm ankoraŭ estas tre nova kaj mankas kelkaj trajtoj por ke ĝi estu tute glate uzebla. Tamen ĝi estas konstante prilaborata kaj ĉiu nova versio alportas plibonigojn. Do mi ŝatus ke Libroj.org sekvu tiun evoluon kaj fariĝu bele uzebla retejo. Mi ŝatus ke la servo kresku al komunumo de esperantistaj legantoj kaj ke tio instigu pli da legado en esperanto. Tiel mi ne plu havos la problemon ke mi ne scias kion legi en esperanto.
Ĝi estas parto de Fediverso samkiel Mastodon. Ĉu do eblas sekvi ĝin en Mastodon?
– Jes! BookWyrm (kaj do Libroj.org) uzas ActivityPub, la saman protokolon kiun uzas Mastodon, do uzantoj de Mastodon povas sekvi la agadon de uzantoj de Libroj.org. Sed ne nur pasiva sekvado eblas, oni povas ankaŭ respondi al recenzoj kaj komentoj kaj tiel fari konversacion tra la du retoj. Kompreneble tio same validas pri aliaj malpli grandaj servoj de la Fediverso kiel Pleorama kaj tiel plu.
– BookWyrm subtenas ankaŭ la protokolon RSS, kiu tradicie estas por legi blogojn. Tiel oni eĉ povus uzi Libroj.org kiel blogon por paroli pri libroj. Ne necesas havi konton por legi la recenzojn de aliaj uzantoj, do oni ne timu ke oniaj skribaĵoj estos kaptitaj en fermita skatolo.
Kiel ĝi funkcias teknike? Ĉu ĝi bezonas financan subtenon?
– Kiam mi volis krei la servon, mi unue kontaktis kelkajn spertulojn pri serviloj en Esperantujo por provi transdoni la laboron al ili. Kaj mi pensis ni povus fari komunan financadon por la projekto. Tamen montriĝis ke la spertuloj estas tro okupataj pri siaj jamaj projektoj. Poste mi rimarkis ke malgranda servilo kostas malpli ol 5 eŭrojn monate kaj mi povus simple pagi tion mem. Tion mi faris, kaj mi lernis la necesajn teknikajn sciojn por povi realigi la servilon.
– Do intertempe mi pensas ke ne necesas financa subteno, sed se la komunumo kreskos kaj fine ni bezonos pli potencan servilon, eble estus bona ideo peti komunan financadon de la uzantoj, sed kompreneble tio estus nedeviga kaj uzi la retejon restos senpaga.
Dum multaj jaroj la blinda esperantista verkisto Vasil Eroŝenko krom Rusio, Ukrainio kaj orienta Azio, kie diverslingve aperis lia verkaro, estis konata ĉefe en Esperantujo. Ĵus tamen Clemens J. Setz konigis lin en la germana, kaj nun aperis antologio de verkoj de Eroŝenko en la angla.
Geoffrey Sutton en sia enciklopedio de la originala Esperanta literaturo (Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 2008) nomas Vasil Eroŝenko ”eble la plej eksterordinara verkisto“ en Esperantujo. Li akiris ioman konatecon ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter fakuloj pri la kultura interŝanĝo inter Japanio kaj Ĉinio en la dudekaj jaroj.
Portreo de Eroŝenko pentrita de Tsune Nakamura.
Eroŝenko naskiĝis en 1890 en la rusia vilaĝo Obuĥovka apud Belgorod proksime al la ukraina landlimo. Lia patro estis ukraino, kaj dum sia vivo Vasil ofte vestis sin per ukraina kamparana ĉemizo. Li mortis ankaŭ en Obuĥovka, en 1952 – sed kian vivon li havis inter tiuj du datoj!
Kvarjara, li iĝis blinda. En Moskvo li vizitis lernejon por blinduloj. En 1912 li vojaĝis al Londono, kie helpis lin esperantistoj simile kiel dum multaj etapoj de lia posta vivo. Eksciinte, ke en Japanio blinduloj estas bone prizorgataj, li vojaĝis tien en aprilo 1914 helpe de subvencio de UEA.
Li akiris la simpation kaj subtenon de japanaj intelektuloj. Fama pentristo, Nakamura Tsune, en 1920 kvazaŭ eternigis lin; lia portreto de Eroŝenko estas montrata en la Nacia Muzeo pri Moderna Arto en la centro de Tokio.
Eroŝenko verkis aron da porinfanaj fabeloj, en kiuj atenta leganto povas konstati, ke li profunde malŝatis ĉian maljuston, en la socio same kiel en la traktado de bestoj. La fabelon ”Malvasta kaĝo“ oni povas kompreni kiel alegorion kontraŭ koloniismo kaj agreso. Karakteriza deklaro de Eroŝenko estas, ke lia hejmo estas la mondo, lia nacio – la homaro, kaj ke li el la lingvoj plej multe ŝatas Esperanton.
En 1921 li estis trifoje arestita kaj fine deportita; la japana polico mise juĝis la blindulon danĝerulo, eble ĉar li multe rilatis kun socialistoj, anarkiistoj kaj pacifistoj.
Eroŝenko ekloĝis en Pekino kaj Ŝanhajo, kie li trovis multe da simpatio – sed ankaŭ reziston, ĉar la komunismemajn studentojn de la Pekina Universitato ĉagrenis, ke Eroŝenko inkluzivigis en sian kritikon kontraŭ burokratoj kaj dogmemuloj ankaŭ la bolŝevikojn. Tiun kritikon li konservis eĉ post la reveno al kio nun estis Soveta Unio. Verŝajne nur lia blindeco savis lin de persekuto sub la reĝimo de Stalin.
La ĉinaj verkistoj Lusin kaj Bakin multe estimis lin. De kelkaj jaroj en la ukraina ĉefurbo estas studocentro dediĉita al li. Sed ekster Rusio, Ukrainio kaj orienta Azio, kie diverslingve aperis lia verkaro, Eroŝenko ĝis antaŭ nelonge ne estis bone konata – ĝis la famiĝanta aŭstria verkisto Clemens J. Setz publikigis en 2020 germanlingve libron, kiu entenas surprize detalan, admiran prezenton de Eroŝenko.
Setz en la posta jaro ricevis la plej renoman literaturan premion por germanlingvanoj. Kaj ĵus, komence de marto 2023, la eldonejo de Columbia-Universitato en Novjorko aperigis preskaŭ 300-paĝan anglalingvan antologion de la verkaro de Eroŝenko, nome tradukojn de liaj fabeloj verkitaj en Japanio kaj Ĉinio, kune kun enkonduko de la kanada tradukinto, Adam Kuplowsky (li tradukis el Esperanto kaj la japana).
Represo de tiu enkonduko legeblas en la reto sub la titolo The Ukrainian Poet and Anti-Imperialist you’ve probably never heard of (”La ukraina poeto kaj kontraŭimperiisto, pri kiu vi verŝajne neniam aŭdis”).
Nun pli multaj homoj povas aprezi la portempe preskaŭ forgesitan poeton, inkluzive de liaj iom melankoliaj, parte paradoksaj fabeloj.
Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la kasacia kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.
Foto farita dum la karavano de junaj usonanoj, kiujn Noiĉjo gvidis al la UK kaj IJK en 1985. Laŭ la notoj en la malantaŭa flanko, temas pri la ”Domo en Bonn”, kaj almenaŭ du el la fotitoj daŭre aktivas: Bertilo Wennergren kaj Damir Malkoč.
En januaro, la kasacia kortumo de Kalifornio anoncis sian decidon pri la kazo de la esperantisto Noiĉjo Sekvojo, kiu estis kondamnita al mortopuno antaŭ pli ol tridek jaroj post akuzo pri interalie tri murdoj. La kasacia kortumo komplete nuligis la rezultojn de lia proceso, kaj sekve la juĝon kontraŭ li.
La kortumo deklaris unuanime ke okazis gravaj problemoj en la proceso kontraŭ Noiĉjo, kaj tial nuligis la tutan proceson, inkluzive de la kondamno al mortopuno.
La problemoj, kiujn la kortumo trovis en lia kazo, povas aspekti arkanaj al ne-advokatoj. Sed baze temas pri tio, ke li ne ricevis adekvatan advokatan reprezentadon, kaj la kortumo en 1991 efektive devis garantii tion.
Principe tiu decido estas bona novaĵo por Noiĉjo, kvankam restas multe da necerteco por li. Oni eble iniciatos novan proceson kontraŭ li, kaj eĉ la decido pri tio ne nepre okazos tre rapide. Noiĉjo nun aĝas 71 jarojn, pasigis pli ol duonon de sia vivo en la fifama prizono San Quentin, kaj suferadas pro malsanoj kaj la malliberejaj kondiĉoj.
San Quentin famiĝis interalie pro koncerto kiun Johnny Cash registris tie en 1969, kaj pro la morto tie en 1971 de George Jackson, influa membro de la partio Nigraj Panteroj (Black Panther Party). Ĝi estas la sola prizono en Kalifornio kun ekzekutejo. Ĝi situas rande de la golfeto de San Francisko.
Ne ĉiu ŝtato en Usono permesas mortopunon. Por tiuj, kiuj permesas, ĝenerale pasas jardekoj inter la kondamno kaj la ekzekuto, dum kiuj okazas diversaj apelacioj. En Kalifornio, 30 jaroj estas konsiderataj ”averaĝa” daŭro por la apelaciaj proceduroj.
Noiĉjo Sekvojo estas ĉeroka Esperantisto, kiu estis tre aktiva en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, en Eŭropo kaj Japanio same kiel en Usono.
Noiĉjo Sekvojo estas la esperantigo de lia nomo en la ĉeroka, ”Nvwtohiyada Idehesdi (N. I.) Sequoyah”. Antaŭ lia aresto li uzis ankaŭ sian anglan nomon, Billy Waldon, kaj multaj esperantistoj eble memoros lin kun tiu nomo. De jardekoj li preferas uzi sian ĉerokan nomon (aŭ ties esperantigitan version).
Li naskiĝis kaj kreskis en Tahlequah, Oklahomo (la ĉefurbo de Ĉerokujo) kaj lernis la ĉerokan hejme de parencoj. Kiel knabo, li jam tre interesiĝis pri lingvoj, kaj pro tio ricevis junaĝe la nomon Sequoyah, omaĝe al la inventinto de la ĉeroka skribsistemo.
La ĉerokoj estas indiĝena popolo, kiu origine loĝis en la sudoriento de la nuna Usono. Inter 1830-50, la usona registaro forpelis ilin laŭ la tiel nomata Vojo de Larmoj trans la riveron Misisipo, kaj promesis lasi ilin tie en eterna paco. Inter 1890-1907, Usono establis tie la ŝtaton Oklahomo, kaj kuraĝigis setladon de ne-indiĝenoj. Nuntempe 16 procentoj el la loĝantaro de Oklahomo estas indiĝenoj (el diversaj popoloj).
La ĉeroka lingvo estas eble unika inter indiĝenaj lingvoj, pro tio ke ĝi havas skribsistemon kreitan de ĉeroko, ne bazitan sur aliaj skribsistemoj. Nuntempe la lingvo havas proksimume 2000 parolantojn.
Noiĉjo Sekvojo lernis Esperanton meze de la 1970-aj jaroj. Kiel marsoldato, li multe propagandis Esperanton surŝipe dum liaj vojaĝoj, ekzemple en Aŭstralio kaj Japanio. Li edziĝis al japana esperantistino, kun kiu li havas du gefilojn kaj tri genepojn.
Noiĉjo Sekvojo (tria de maldekstre) dum la kongreso de SAT en Britujo, 1981.
En la 80-aj jaroj, lia mararmea posteno portis lin al Eŭropo, kaj li aktivis en la movado tie. En 1981, ekzemple, li partoprenis la kongreson de SAT en Britujo. En 1985, li gvidis karavanon da usonaj junuloj al la Universala Kongreso (kaj IJK) en (tiam Okcidenta) Germanujo.
En Esperantujo li ofte prelegis pri ĉerokaj kaj indiĝen-rajtaj temoj, pri kiuj li pasiis. Li estis aktiva en movadoj por indiĝenaj rajtoj, kaj celis montri la utilon de Esperanto por indiĝenoj, por havi komunan lingvon kiu ne estu la angla aŭ de alia koloniista potenco.
Li iniciatis ampleksigitan version de Esperanto (nomatan Poliespo) kun polisintezaj trajtoj, ĉar laŭ li, tio estus pli akceptebla por indiĝenoj kun polisintezaj lingvoj. Li emfazis, ke li ne volas anstataŭigi Esperanton: Poliespo estas aldonaĵo, kaj ĉiu kiu volas lerni ĝin, devas lerni unue Esperanton.
En 1986 li estis arestita en Kalifornio kaj akuzita pri krimoj, pri kiuj li ĉiam asertis sian senkulpecon. Je lia defendo multaj Esperantistoj parolis al la kortumo, pri kaj eĉ en Esperanto. Ŝajnas, ke multaj esperantistoj, kiuj konis lin antaŭ lia aresto, opiniis tre malverŝajna, ke li kulpas pri la akuzoj.
Laŭ raportoj, la etoso en la kortumo tamen estis tia, ke oni male vidis lian Esperantan agadon kiel plian konfirmon de lia frenezeco. En 1991, Noiĉjo estis kondamnita al mortpuno, kaj do restas en prizono ekde tiam.
Pluraj esperantistoj tenis kontakton kun li dum la jardekoj, inter aliaj Vilĉjo Harmon (tre konata usona Esperantisto) ĝis sia morto en 2019. Krome, Sennacieca Asocio Tutmonda iam kolektis monon por li, informis pri li, kaj diversaj SAT-anoj ĉirkaŭ la mondo provis sekvi lian kazon, kvankam ofte malfacilis el ekster Usono.
Se vi volas mem kontribui al la subteno de s-ro Sekvojo, ekzemple skribante al li leteron, vi povas viziti la retejon de lia familio. Tie vi povas ankaŭ trovi iom pli da informo pri li.
Brandon Sowers Adaptita el la origina versio, aperinta en “Muŝflugilo”, la bulteno de Esperantistoj en Porto.